# Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto (IA5 TXT A-^G) # # (C)2002 Wouter F. Pilger, NL8223ZS26 # http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/ # stato: 2002-12-01 # # # ^Ciuj rajtoj rezervitaj. Tous droits r'eserv'es. # All rights reserved. Reprodukto nur kun anta~ua permeso. # # # >2500 radikoj # > >25.000 vortoj # # # Verko prilaborata. Sen ia garantio. ^Gi povas ^san^gi^gi ^ciutage. # _Nur_ por via propra uzo vi rajtas fari _unu_ paperan kopion. # # # ATENTU! ^Ci tio _ne_ estas "difin-vortaro". ^Gia celo estas nur, helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto, kaj renkontas nekonatan vorton _en kunteksto_, kompreni ^gin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj. # {*0}: iloj; {*1}-{9}: radikoj la~u ofteco kaj utilo (la~u la Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'); {X}: aldono. (Grupoj {9} kaj {X} fakte ne estas tre bazaj...) # ({*0}-{*6}: ^c. 950 radikoj / {*0}-{X}: ^c. 2700 radikoj) # # # ^ci tie: * ^c^g^h^j^s~u^C^G^H^J^S~U # # HTML ISO-8859-3 Latin-3 : breo-al3.htm # HTML UTF-8 UNIKODO : breo-au8.htm # HTML ASCII IA5 : breo-aa5.htm # TXT IA5 A-^G: breo-1a5.txt # TXT IA5 H-O : breo-2a5.txt # TXT IA5 P-Z : breo-3a5.txt # # komentoj (por tiuj, kiuj jam konas Esperanton): vidu malsupre # ------- # # Libro-forma versio aperis en decembro 2001: # Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro, # Rotterdam: UEA, 160 p., 18x11 cm, ISBN 92-9017-076-X. # www.uea.org/katalogo/ # ------- # # _gramatikaj fina^joj_ # # -o : [io ekzistanta] # -a : [kvalito; aparteno; rilato] # -j : du a~u pli [>=2] # -n : -o -as ---> -on / -on <--- -as -o # -e : [maniero; cirkonstanco; loko] # -n : [al] -o -as ---> -en / -en <--- -as -o # -i : [ago/stato] # -as : [ago/stato: nun, ^ciam, kutime] # -is : [ago/stato: anta~u nun] # -os : [ago/stato: post nun] # -u : [ago/stato: peto, konsilo, ordono] # -us : [ago/stato: kondi^ca] # # # _aktiva:_ # -ant- : [komencinta, ne fininta, dum la ago] # -int- : [fininta, post la ago] # -ont- : [ne jam komencinta, anta~u la ago] # _pasiva:_ # -at- : [komencita, ne finita, dum la ago] # -it- : [finita, post la ago] # -ot- : [ne jam komencita, anta~u la ago] # # # _prefiksoj kaj sufiksoj por vortkonstruo_ # # -ado : [da~ura a~u ripeta ago] # -a^jo : [io konkreta] # -ano : [homo: membro; lo^ganto] # -aro : [multaj kiel unu tuto] # bo- : [parenco per geedzi^go] # ^cef- : [plej grava] # dis- : [al pluraj direktoj] # -ebla : [oni povas fari] # -eco : [kvalito mem de iu/io] # -eg- : [tre granda; tre forte] # -ejo : [loko, kie] # ek- : [(subite) komenci] # -ema : [inklino a~u ^sato] # -enda : [oni devas fari] # -ero : [fragmento, peco da] # -estro : [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] # -et- : [tre malgranda; tre malforte] # ge- : [la du seksoj kune] # -ido : [infano; juna besto] # -igi : [fari -a, -o; ka~uzi ke io/iu -as] # -i^gi : [ekesti -a, -o; kvaza~u iu -as ^gin] # -ilo : [instrumento, rimedo] # -ino : [virino; naski-pova individuo] # -inda : [estas bone, fari; merito] # -ingo : [io, en kion oni metas tion, por teni ^gin] # -isto : [profesia homo; sportulo; ism-ano] # -ismo : [pens-aro; malsano] # mal- : [tute ne; inverse; kontra~ue] # mis- : [ne ^guste; erare] # -obla : [kvanto; fojoj: triobla=3x] # -ona : [parto: duona=1/2] # re- : [denove, ankora~ufoje; inversdirekte] # -ujo : [io, en kio] # -ulo : [homo tia] # -um- : [io kun ia rilato al] # # -------------------------------------------------- # # # # -a- # # -a : * [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo ^sajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; mia frato; ^sia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina ^capitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; ^ciu tago: nia ^ciutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hiera~u: la hiera~uaj okaza^joj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; balda~u: lia balda~ua foriro;...) {*0} # abelo : insekto, ^generale vivanta en grandaj popoloj, de kiuj homoj prenas mielon _(Apis)_ {8} # abio : pinglo-arbo _(Abies, Picea, Thuja,...)_ {7} # abomeno : tre forta mal^sato; abomeni: mal^sategi {8} # aboni : la~u kontrakto ricevadi gazeton, revuon a~u servon {8} # abrikoto : frukto kun (ofte parte ru^ga) lanugeca ha~uto kaj flaveca karno, de arbo _(Prunus armeniaca)_ {9} # abrupta : malagrable subita {9} # absceso : kava^jo pro detruita karno a~u ha~uto, en kiu kolekti^gas puso {X} # absoluta : sendependa de ajna influo; senkondi^ca, senrezerva {9} # abstini : tute ne uzi (alkoholon, tabakon, viandon,...) {9} # abstrakta : malkonkreta; tio, kio ne estas sensebla (tu^sebla, a~udebla, videbla, flarebla, gustumebla...), sed nur estanta en pensoj {X} # absurda : kontra~ua al normala sa^go; tute ne komprenebla {9} # abunda : en tre granda kvanto {7} # acida : kun gusto de citrono a~u vinagro {7} # -a^c- : [malbona, malbela] (precipe la~u ekstera aspekto) (fi- kaj -a^c-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hunda^co malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9} # a^ceti : * havigi al si per mono {*3} # -ado : * [da~ura a~u ripeta ago] (lernado, frapado, martelado,...) {*0} # adapti : ^gustigi, ta~ugigi por iu celo, kondi^co a~u cirkonstanco {9} # adia~u : saluto ^ce foriro: "adia~u!"; adia~ui: diri "adia~u!" a~u aliajn vortojn ^ce foriro {7} # adicii : aldoni nombrojn: 2+3=5 (du plus tri estas kvin) {8} # adjektivo : a-vorto; vorto, en Esperanto kun fina^jo "-a", kiu montras econ, kvaliton a~u rilaton de io a~u iu {8} # administri : prizorgi financojn kaj hava^jojn de organiza^jo a~u persono {8} # admiri : opinii, ke io a~u iu estas tre bona a~u tre bela {8} # admoni : diri: "faru tion! estas bone!" a~u "ne faru tion! estas malbone!" {8} # adopti : alpreni nepropran infanon kiel sian; alpreni kiel sian (kutimon, opinion,...) {8} # adori : honoregi; pasie ami {9} # adreso : * [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al... {*5} # adverbo : e-vorto; vorto, en Esperanto ofte kun fina^jo "-e", kiu indikas kvaliton a~u cirkonstancon de ago a~u stato {9} # advokato : iu, kiu defendas ies interesojn anta~u ju^gisto {8} # aero : * tiuj gasoj, kiuj estas ^cirka~u ^cio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn homoj kaj bestoj spiras por vivi {*4} # afabla : * kun agrablaj, pla^caj vortoj kaj agoj; amika; helpema {*3} # afero : * a^jo; objekto a~u agado a~u ideo a~u temo {*2} # afikso : prefikso a~u sufikso {X} # afi^so : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okaza^jon); afi^si: diskonigi grandskale (per afi^so) {8} # aflikti : ka~uzi fortan kordoloron {9} # afranki : meti po^stmarkon sur leteron a~u karton; anta~upagi transportadon {8} # Afriko : (nomo de kontinento) {9} # agi : * fari ion pri io; aktive okupi^gi pri io; ne resti senfara {*5} # agento : konstanta komisiito; komerca reprezentanto {9} # agiti : inciti la sentojn; ribeligi homamasojn {9} # aglo : granda rabo-birdo kun kurba beko _(Aquila)_ {7} # agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone ^gustigitaj); agordi: ^gustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento {7} # agrabla : * tiel, ke estas bona sento {*4} # a^go : * kvanto de vivjaroj {*4} # ajlo : (herbo kun) akragusta bulbo konsistanta el pluraj bulberoj (pli akra ol cepo) _(Allium sativum)_ {9} # ajn : * [senlime]; (kiam ajn: en ^ciu pensebla tempo; kie ajn: en ^ciu imagebla loko;...) {*1} # -a^jo : * [io konkreta] (bela^jo, man^ga^jo, vida^jo, ^cirka~ua^jo...) {*0} # akademio : oficiala societo de verkistoj, sciencistoj a~u artistoj {9} # akceli : (pli)rapidigi {8} # akcento : pli forta prononco de parto de vorto; pli forta atento al parto de temo; akcenti: pli forte prononci; pli atenti {9} # akcepti : * ne kontra~ui; ne rifuzi {*4} # akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno {9} # akcidento : (subita) malfeli^ca okaza^jo {7} # akiri : * ekhavi per faro {*6} # akno : ^svela^jeto sur la ha~uto _(Acne)_ {9} # akompani : * iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas {*6} # akordo : pluraj tonoj (de unu muzik-instrumento) kune ludataj; sameco de sentoj a~u opinioj inter du a~u pli da personoj {9} # akra : * pika; tran^ca; kun tre maldika pinto a~u rando; doloriga kiam ^gi forte tu^sas; gusto kiu kvaza~u pikas la langon {*6} # akrido : saltanta insekto (periode en grandaj kvantoj) _(Acrididae)_ {9} # akso : stango (a~u linio), ^cirka~u kiu turni^gas rado, parto de ma^sino,... {9} # akto : divida^jo de teatra^jo; (dokumento pri) grava oficiala decido {9} # aktiva : aganta, faranta ion (mi/li/^si/^gi/... (=la aktiva) ...-as/-is/-os (iun/ion); mi/li/^si/^gi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)) {9} # aktoro : persono, kiu ludas rolon (kvaza~uas esti alia persono) en teatra^jo {9} # aktuala : nun estanta; nun interesa {9} # akurata : kiu faras aferojn ^gustatempe, en la difinita tempo, je la difinita horo {8} # akuzi : diri, ke iu kulpas pri io {9} # akvo : * la plej ofta likvo sur tero _(H2O)_; loko kie estas multe da _H2O_ kune {*3} # akvumi : doni akvon al planto, al kulturata tero (akv/um/i) {X} # al : * [-->] [direkto] (li iras al la urbo; ^si skribis al mi; mi donas tion al vi) {*1} # alarmo : granda ^generala averto pri dan^gero; alarmi: tiel averti {9} # ala~udo : birdo, kiu kantas dum preska~u senmova flugado super kampoj _(Alauda,...)_ {9} # albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj,... {8} # aldoni : doni ion plian (krom tio, kion oni jam donis al iu, a~u krom tio, kio jam estas ie); diri a~u skribi ion plian (al/don/i); aldona: kroma; plia; ekstra {X} # aleo : vojo inter arboj en ^gardeno a~u parko {9} # alfabeto : la literoj de iu lingvo en vico {9} # algo : sen-tiga akvoplanto (algoj estas tre malsamaj la~u formo kaj koloro, iuj algoj estas man^gataj kiel legomo) {9} # alia : * ne tiu; ne sama; unu al la alia: A al B kaj B al A {*2} # ali^gi : fari^gi membro de iu grupo a~u partoprenanto en iu evento; ali^gilo: formularo por ali^gi (al/i^g/i) {X} # alkoholo : likvo akirita per distilado de fermentintaj suker-enhavaj substancoj _(C2H5OH)_ (kaj aliaj _-OH_); alkohola^jo: trinka^jo enhavanta alkoholon, ebriiga {8} # almena~u : * tiom a~u ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol {*1} # almozo : mono, kiun oni donas al malri^culo pro kompato; almozi: peti almozo(j)n {8} # alta : * (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro ^gis supro); je granda distanco super la tero (a~u super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta la~u rango a~u pozicio) {*2} # alterni : sin sekvi la~uvice (tago - nokto - tago - nokto -..., nigra - blanka - nigra - blanka -...) {9} # alternativo : eblo a~u neceso, elekti inter du aferoj, ag-manieroj, proponoj, decidoj,... {X} # aludi : paroli ne pri tio, sed pri io, kio pensigas pri tio {9} # alumeto : bastoneto por fajrigi {7} # aluminio : ar^gentkolora malpeza metalo _(Al)_ {9} # ami : * tre ^sati; havi plej korajn sentojn por iu/io {*2} # amara : maldol^ca (kiel galo a~u kiel sensukera kakao) {9} # amaso : * granda kvanto kune {*4} # amatoro : ne-profesiulo; iu, kiu faras ion ne por vivteni sin, sed por sia (granda) plezuro {9} # ambasado : grupo da senditoj de unu ^stato por intertrakti kun alia ^stato; ambasadorejo (kun oficistoj) {9} # ambasadoro : ^cefa reprezentanto de iu ^stato en alia ^stato {9} # amba~u : * la du; tiuj du {*1} # ambulanco : a~uto por alporti vunditon a~u malsanulon al hospitalo; movebla (armea) kuracejo {X} # Ameriko : (nomo de kontinento) {9} # amfibio : besto kun nuda ha~uto, kies larvoj vivas en sensala akvo kaj spiras per brankoj, dum la plenkreskaj vivas sur tero kaj spiras per pulmoj [rano, salamandro,...] _(Amphibiae)_ {X} # amiko : * ^satata, kara homo {*2} # amindumi : per karesoj kaj kisoj montri (unu al la alia), ke la alia estas aminda (am/ind/um/i) {X} # amplekso : kiom granda (en ^ciuj dimensioj) io estas; ampleksa: havanta grandan amplekson {8} # ampolo : tub(et)o (el vitro a~u alia materialo), fermita je amba~u ekstrema^joj; vitra, fermita elektra lampo {9} # amuzi : * plezurigi; ^guigi; gajigi; ridigi {*5} # -ano : * [homo: membro; lo^ganto] (klubano, Parizano, Amerikano, Kristano,...) {*0} # anaso : akvobirdo a~u kortobirdo kun egale lar^ga beko kaj mallonga kolo _(Anas,...)_ {8} # anekdoto : mallonga rakonto pri (amuza) okaza^jo {9} # angilo : serpento-simila fi^so kun glata ha~uto, vivanta en E~uropaj kaj Amerikaj riveroj, sed metanta siajn ovojn en la oceano apud la bordo de Usono _(Anguilla)_ {9} # angulo : * spaco inter du sin tu^santaj linioj a~u muroj (>, <) {*4} # an^gelo : supernatura (bona) estulo a~u esta^jo; sendito de dio; karegul(in)o {8} # animo : * ne-korpa parto de homo (a~u de alia viva^jo) {*5} # animalo : besto a~u homo {8} # anka~u : * aldone [ne nur tiu/tio, sed anka~u tiu/tio alia] {*1} # ankora~u : * ne nur anta~ue, sed anka~u nun; ne nur tiom, sed e^c pli da {*1} # anonci : * diri, ke io okazos {*6} # anso : kurba, elstara tenilo (ekzemple de taso) {X} # ansero : kortobirdo kun longa kolo kaj lar^ga vosto _(Anser,...)_ (^gi gakas "gak-gak") {9} # anstata~u : * en la loko de...; en la funkcio de... (anstata~ui: esti a~u funkcii anstata~u io/iu alia; anstata~uigi: meti ion/iun alian anstata~u la nuna...) {*1} # -ant- : * [komencinta, ne fininta, dum la ago] (man^ganta homo: kun man^ga^jo en sia bu^so; falanta pluvo: gutoj en aero); (man^gante (=dum la man^gado), li bone ma^cis); (^generale, -anto = -anta homo) {*0} # anta~u : * en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico {*1} # anta~uulo : parenco, kiu vivis pli frue; iu anta~ue havinta la saman funkcion (anta~u/ul/o) {X} # antikva : ekzistinta anta~u longa tempo kaj ne plu ekzistanta; tre malnova {X} # aparato : pli-malpli granda, pli-malpli komplika ilo {7} # aparta : * ne kuna; dis(igit)a de; speciala {*4} # apartamento : kelk^cambra lo^gejo {8} # aparteni : * [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto] {*6} # apena~u : * preska~u ne; ne (a~u nur iomete) pli ol (61 minutoj estas apena~u unu horo) {*1} # aperi : * ekvidi^gi; ekesti {*4} # aperturo : malferma^jo {9} # apetito : plezuro man^gi; man^gemo {8} # apla~udi : frapi siajn manojn unu kontra~u la alia, por montri la~udon {9} # apliki : uzi teorion en la praktiko; uzi ion por ^gia celo; ligi iun dira^jon al iu, pri kiu la dira^jo origine ne temis {9} # apogi : * fari tiel, ke iu/io ne falos a~u renversi^gos; diri, ke tio, kion diras a~u faras iu alia, estas bona {*6} # apostolo : unu el la originaj lernantoj de Kristo; fervora propagandisto {9} # apostrofo : skribsigno (') uzata, interalie, por indiki, ke unu litero mankas (en Esperanto, oni povas apostrofi la finan "o" de substantivoj kaj, post vokalo, la "a" de la vorto "la": de l' mond' = de la mondo) {X} # apoteko : loko, kie oni vendas a~u senpage havigas kuracilojn {8} # apro : sova^ga porko _(Sus,...)_ {9} # aprilo : * la monato post marto kaj anta~u majo (04) {*5} # aprobi : * diri, ke tio, kion diris a~u faris iu alia, estas bone dirita a~u farita {*6} # apud : * en loko proksima de...; dekstre a~u maldekstre de... {*1} # -aro : * [multaj kiel unu tuto] (arbaro, ^stuparo, gazetaro, homaro,...) {*0} # araneo : okpieda besteto _(Aranea)_ {8} # aran^gi : * okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; aran^go: la maniero, en kiu io estas aran^gita; la rezulto de la aran^gado {*5} # arbo : * alta planto kun ligna trunko kaj multaj bran^coj [kverko, abio,...] {*3} # arbitra : dependa de la volo a~u kaprico de nur unu persono {9} # arbusto : planto kun lignecaj bran^c(et)oj, sed sen trunko (ne arbo, ne herbo) [frambo, mirtelo,...] {X} # ar^co : stango kun paralele fiksita fasko da haroj, por sonigi kordan muzikinstrumenton {X} # arda : varmega; bruletanta (sen flamoj) {8} # aresti : (la~u le^go) kapti iun por malliberigi tiun a~u por submeti tiun al ju^gado {X} # argilo : iuj specoj de (knedebla) tero, el kiuj oni bakas brikojn, fajencon,... {X} # argumento : fakto a~u rezona^jo, kiun oni mencias, por konvinki iun a~u pruvi ion; argumenti: prezenti argumento(j)n {X} # ar^gento : * blanke-griza valora metalo _(Ag)_ {*5} # arko : parto de rondo a~u cirklo; konstrua^jo tiuforma; objekto tiuforma por pafi sagojn {8} # armi : * doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin {*6} # armo : * il(ar)o por batali {*6} # armeo : (^generale: ^stata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj {7} # aromo : delikata odoro a~u gusto (de planto a~u de iu substanco); odoro a~u gusto pro aldono de tia substanco {X} # arto : * difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro ^gia beleco; (artefarita: farita de homo, ne natura) {*3} # arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj {9} # artifiko : lerta a~u ruza agmaniero por imponi a~u trompi {X} # artiko : loko, kie ostoj estas ligitaj tiel, ke (unu el) ili povas flekse a~u turne movi^gi (kubuto, genuo,...) {9} # artiklo : ^ciu aparta speco de komerca^jo {X} # artikolo : teksto en gazeto; divida^jo de le^go, regularo,...; (gramatiko:) la vorto "la" {7} # -as : * [ago/stato: nun, ^ciam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; ^ciun tagon li legas gazeton; ^si ^ciam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi lo^gas ^ci tie;...) {*0} # asekuri : kontrakti kompenson pro estonta perdo, difekti^go,...: se oni regule (^ciumonate, ^ciujare) pagas monon (premion), la asekuristo pagos kompenson, kiam difinita neanta~udirebla okaza^jo okazos (ekzemple: akcidento, fajro, malsano, ^stelo,...) {8} # asembleo : le^go-fara kunveno {9} # aserti : firme diri, ke io estas vera {9} # asfalto : nigra kovra^jo (fandebla per varmo) de stratoj {9} # asisti : (ofice) helpi {9} # asocio : grava a~u granda grupo da homoj, kuni^gintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) {8} # aspekti : esti la~u (unua) rigardo {7} # astro : objekto en ^cielo [suno, luno, steloj, planedoj,...] {X} # -at- : * [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en bu^so; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne movi^gis); (^generale, -ato = -ata homo) {*0} # ataki : * iri al iu/io, por fari malbonon al tiu/tio {*6} # atenci : provi mortigi iun; provi detrui a~u difekti ion (la~ule^ge garantiitan) {X} # atendi : * resti ^gis alveno de iu/io; resti ^gis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (^gis...) {*3} # atenta : * rimarkema; volanta ekscii {*4} # atesti : oficiale diri, ke io estas tia kaj tia, ^car oni mem vidis a~u spertis ^gin {8} # atingi : * veni ^gis dezirata loko; veni ^gis dezirata rezulto {*5} # Atlantiko : la oceano inter E~uropo kaj Afriko kaj Ameriko {9} # atomo : plej malgranda ero de materio, el kiuj konsistas molekuloj {9} # a~u : * [elekto] {*1} # a~udi : * rimarki per la oreloj {*3} # a~udaca : kura^ga malgra~u konataj dan^geroj a~u problemoj {9} # a~ugusto : * la monato post julio kaj anta~u septembro (08) {*5} # a~uskulti : * provi a~udi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon {*4} # A~ustralio : (nomo de kontinento) {9} # a~uto : a~utomobilo {8} # a~utobuso : veturilo (a~utomobilo) por kelkdek personoj {7} # a~utomato : aparato, kiu faras ion sen interveno de homo {7} # a~utomobilo : veturilo funkciigata per motoro, kun kutime kvar radoj, sur tero (mallonge: a~uto) {8} # a~utoro : verkinto de teksto; elpensinto, farinto de artverko {9} # a~utoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon {8} # a~utuno : * parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmi^gas {*4} # avo : * patro de patr(in)o {*4} # avanta^go : tio, kio donas pli da utilo, profito, sukceso {9} # avara : * kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia {*6} # aveno : greno kun disaj grajnoj _(Avena)_ {9} # aventuro : dan^gera a~u plezura (neatendita) vico da okaza^joj {7} # avenuo : lar^ga strato, kutime kun arboj la~ulonge de ^gi {8} # averti : * diri: "ne faru!", "malbono okazos!" {*6} # aviadilo : flugma^sino por transporti homojn a~u a^jojn (aviad/il/o) {8} # avida : kiu forte volas havi ion {8} # azeno : * kvarpieda besto, simila al, sed malpli granda ol ^cevalo, kun pli longaj oreloj _(Asinus)_ (iaas: "i-a") {*5} # Azio : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun E~uropo: E~urazio) {9} # # # # -b- # # babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj {7} # bacilo : nomo de iuj bakterioj; ajna eta viva ka~uzanto de malsano {9} # bagatelo : malgranda^jo, malgrava^jo {9} # baki : pretigi man^ga^jon (a~u ion alian) en forno per varmego {8} # bakterio : unu^cela viva^jo, kiu reprodukti^gas per duparti^go {9} # balo : danc-festo {9} # balai : * per ilo el tigoj a~u fadenoj (balailo) for^sovi malpura^jojn {*6} # balanci : klini tien kaj reen {8} # balbuti : malfacile paroli kun (ne volitaj) interrompoj a~u ripetoj ("b-balb-buti") {9} # balda~u : * post mallonga tempo {*1} # baleno : tre granda mamulo, kun formo de fi^so, vivanta en la oceanoj _(Cetaceae: Balaenidae,...)_ {X} # balono : flugaparato (a~u ludilo,...) konsistanta el sako kun gaso {7} # baloti : vo^cdoni per vo^cdonilo {9} # bambuo : altegaj varmlandaj herboj kun ligni^gintaj kavaj ^salmoj, uzataj por konstruado, farado de mebloj,... _(Bambusa, Dendrocalamus,...)_; ties ^salmoj kiel konstru-materialo {9} # bani : * enmeti tute en likvon (en akvon) a~u en sunlumon (por purigi a~u por sano) {*5} # banano : frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto _(Musa)_ kun flaveca ^selo kaj blanka pli-malpli faruneca karno {9} # banda^go : tuko a~u io simila, kiun oni metas sur vundon a~u ^cirka~u rompitan korpoparton; banda^gi: meti tukon,... sur/^cirka~u vundon,... {9} # banko : ^stata a~u privata entrepreno okupi^ganta pri financo (mon-aferoj) (pruntoj, ^cekoj, akcioj) {7} # banto : ornama nodo kun du bukloj {9} # bapti : (kun beno, solene) doni nomon al iu/io {9} # baro : * io, kio malhelpas a~u malebligas trairon; io, kio malhelpas a~u malebligas agadon; bari: malhelpi, malebligi trairon {*6} # barakti : forte skui sin, forte movi siajn brakojn kaj krurojn; pene defendi sin {8} # barbo : * hararo sub la bu^so de viro {*6} # barbiro : razisto kaj har-tondisto {9} # barelo : ronda ujo el kurbigitaj tabuloj, kun plata supro kaj malsupro, por teni likvojn (vinon, bieron, akvon,...) {8} # barilo : io, farita por malhelpi trairon; konstrua^jo el fostoj, bretoj a~u ^stonoj por indiki la limon de kampo a~u tereno, kaj por malhelpi trairon (bar/il/o) {X} # barko : iom granda velboato {9} # basko : libere pendanta malanta~ua parto de vesto {9} # bastono : * (rekta peco de) bran^co a~u io simila, por helpi iradon a~u por bati {*6} # bati : * doni forta(j)n frapo(j)n {*3} # batali : * uzi forton kontra~u iu (malamika); interbati^gi {*4} # baterio : ligita grupo da elektraj piloj; grupo da kanonoj {X} # bazo : malsupra parto de objekto, kiu portas ^gin; objekto sub objekto, kiu portas ^gin; tio, sur kio io estas konstruita; la ^cefaj punktoj de pensado; bazi: konstrui, starigi ion (anka~u: opinion, decidon) sur io {8} # bazaro : loko kun multaj vendo-tabloj a~u -budoj {8} # bebo : su^cinfano; infaneto {8} # beda~uri : * diri a~u pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel" {*6} # beko : * firma (ofte pinta) bu^so de birdo {*6} # bela : * vidinda pro formo, koloroj,... {*2} # beni : peti favoron de dio por iu {8} # bendo : mallar^ga, longa peco el maldika materialo; pli-malpli dika ringo (el ka~u^cuko,...) ^cirka~u rado; komunikado-kanalo (radio, televido, inter komputiloj,...) {9} # benko : * meblo por sidi (por pluraj homoj) {*5} # benzino : miksita likvo brulema, uzata kiel brula^jo en motoro (de a~uto,...) {8} # bero : karneca, ofte suka, ofte ronda, malgranda frukto {7} # besto : * vivanta esta^jo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj) {*4} # beto : diversforma legomplanto kun man^gebla radiko _(Beta)_; ^gia radiko a~u ^giaj folioj, kiel legomo, kiel nutra^jo por bestoj a~u kiel fonto de sukero (sukerbeto) {9} # betulo : arbo kun blanka a~u blankmakula ^selo _(Betula)_ {8} # bezoni : * ne povi esti a~u fari sen {*3} # biblioteko : librejo, libraro, kie oni povas legi a~u prunti librojn {8} # biciklo : du-rada veturilo funkciigata per piedoj; bicikli: veturi per biciklo {8} # bieno : kampara poseda^jo, ofte granda {7} # biero : malforta (12% a~u malpli, ofte 5% a~u malpli) alkohola trinka^jo el greno {7} # bifsteko : rostita maldika tran^ca^jo da bova viando {9} # bildo : * videbla^jo (vera a~u desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvaza~u-videbla^jo nur en pensoj {*3} # bileto : papereto a~u kartoneto por eniri spektaklon a~u por veturi per publika veturilo; papera mono {7} # bindi : forte kunligi foliojn kaj ^cirka~umeti kartonan kovrilon, por fari libron {9} # birdo : * besto dupieda kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska _(Aves)_ [anaso, korvo, hirundo,...] {*3} # blanka : * senkolora, tute hela; kun koloro de ne^go, kreto; (paperfolio, ^ceko:) sen skribita teksto {*3} # blasfemi : diri vortojn por ofendi dion {9} # bleki : a~udigi sian vo^con (pri bestoj) (por multaj bestoj krome estas speciala vorto por ilia blekado) {9} # blinda : ne povanta vidi {7} # bloko : peza peco da materialo, ofte kun pli-malpli ebenaj surfacoj, uzata por konstrui a~u kiel firma suba^jo por iuj laboroj (hakbloko, tran^cbloko,...); pluraj partoj de aparato, ligitaj tiel, ke oni ne povas disigi ilin; aro da domoj inter kvar stratoj; aro da paperfolioj, tiel ligitaj, ke eblas for^siri unu folion post alia (skribbloko, kalendarobloko,...); peza peco da materialo uzata por senmovigi ion a~u por bari al- a~u tra-iron (bloki: firme senmovigi; firme bari) {9} # blonda : kun flavecaj haroj {7} # blovi : * elpu^si aeron (el la bu^so) {*6} # blua : * kun koloro de ^cielo sennuba {*4} # bluzo : malstrikta vesto kovranta la supran parton de la korpo, ofte tenata per zono ^cirka~u la talio {8} # bo- : * [parenco per geedzi^go] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...) {*0} # boato : malgranda a~u ne tre granda akvo-veturilo (remboato, velboato, motorboato) {8} # boji : fari la la~utan sonon, kiun faras hundo {8} # boli : * pri akvo: havi temperaturon de 100 gr.C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo {*6} # bombo : objekto (batalilo), ^jetata al malamika loko, kiu eksplodas kiam ^gi atingas la celon {X} # bombono : dol^ca^jo, franda^jo {8} # bona : * kun la ^gustaj ecoj; kontentiganta {*2} # bonhavo : ricevota mono; mono a~u (pozitiva) saldo ^ce banko a~u komercisto, kiun kliento povos preni a~u uzi, kiam li volos; posedo de sufi^ca mono por komforte vivi (bon/hav/o) {X} # bonvoli : afable konsenti (bon/vol/i) {9} # bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo) {8} # bordo : * parto de tero tu^santa akvon; tero ^ce akvo {*4} # borso : kunvenejo de komercistoj, kiuj vendas kaj a^cetas varojn ne tiuloke estantajn a~u akciojn, je prezo (kurzo) la~u la proponoj pri vendo kaj a^ceto {9} # boto : piedvesto (el ledo, ka~u^cuko a~u simila materialo), kiu kovras ne nur la piedon, sed anka~u (parte) la kruron {7} # botelo : * (vitra) ujo kun malvasta malferma^jo {*6} # bovo : * granda bredata rema^canta mambesto _(Bos)_ (homoj trinkas la lakton de bovinoj) (bovino mu^gas: "mu-u") {*5} # bovlo : lar^ga duonsfera taso (por supo,...) {9} # braceleto : ornama^jo portata ^cirka~u la manradiko, la brako, la maleolo, la kruro (brakringo, maleol^ceneto,...) {9} # brako : * elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano {*4} # brakumi : ^cirka~ubraki; meti siajn brakojn ^cirka~u iun (por saluti a~u konsoli) (brak/um/i) {8} # bran^co : * ne-^cefa ligna parto de arbo; ligna parto de arbusto; divida^jo de io; fako (bran^co de scienco, de industrio,...) {*6} # brando : forta (35% a~u pli) alkohola trinka^jo {9} # branko : tio, per kio spiras fi^soj {X} # brasiko : legomplanto diversforma _(Brassica)_ {7} # brava : lertega; kapablega; sentima anta~u dan^geroj {8} # bredi : naskigi kaj kreskigi bestojn {9} # bremso : haltigilo; me^hanismo por malrapidigi kaj ^cesigi movon de veturilo a~u ma^sino; bremsi: malrapidigi {8} # breto : tabulo kun lar^go malpli granda ol longo; horizontala tabulo, sur kiu oni metas aferojn {7} # brido : kompleto da rimenoj ^cirka~u la kapo de, ekzemple, ^cevalo, por povi konduki ^gin; bridi: moderigi; obeigi {9} # briko : rektangula "^stono" el bakita a~u sekigita argilo (knedebla tero) (por konstrui domojn,...) {7} # brili : * lumeti {*4} # bro^co : ornama^jo, kiun oni fiksas al vesto per sendan^gera pinglo {X} # brodi : ornami ^stofon, desegnante per fadenoj {X} # brokanti : vendi uzitajn objektojn por denova uzo ("duamane") {9} # bronzo : alojo (liga^jo) de kupro _(Cu)_ kaj stano _(Sn)_ {9} # broso : * ilo kun multaj pli-malpli rigidaj haroj a~u fadenoj, por brosi hararon a~u por for^sovi malpura^jojn {*6} # bro^suro : presa^jo el pluraj folioj kunkudritaj a~u kunpinglitaj (krampitaj), ne binditaj {8} # brovo : strio da haroj super la okulo {8} # brui : * fari neklarajn (malagrablajn) sonojn {*4} # bruli : * esti konsumata de fajro (fajro bruligas ^gin) {*3} # bruna : * kun koloro de malfre^saj herboj a~u malnova ligno {*5} # brusto : * anta~ua parto de la korpo inter la brakoj (interne estas la pulmoj) {*5} # bruto : kvarpieda pa^stobesto [bovo, kapro, ^safo,...] {9} # bubo : petolema (seneduka) knabo {8} # bu^ci : dishaki kaj distran^ci beston por ekhavi viandon {9} # budo : simpla konstrua^jo, ne servanta kiel lo^gejo (vendobudo, telefonbudo, gazetbudo,...) {8} # bud^geto : anta~ue farita plano pri en- kaj elspezoj (de asocio, entrepreno,...); kvanto da mono disponebla por fari ion {9} # buko : kvar- a~u triangulo (el metalo, plasto,...) kun movebla pinglo, por fiksi rimenon, parton de vesto,...; buki: fermi per buko {9} # bukedo : fasko da floroj {9} # buklo : helice volvi^ganta fasketo da haroj; fadeno, rubando, ^snuro,... kurbigita tiel, ke ekestis ringo {9} # bulo : pli-malpli globforma objekto a~u peco {7} # bulbo : dika subtera parto de planto el multaj dense sidantaj folioj, el kiu malsupre kreskas radikoj (ekzemple: cepo) {9} # bulko : bulo da pano {9} # bulteno : (ne regule aperanta) informilo {9} # bulvardo : lar^ga promenejo; lar^ga strato {8} # bur^go : homo nek ri^ca, nek malri^ca, nek potenca, nek seninflua (kiu ofte ne havas emon ^san^gi la socion) {7} # bur^gono : pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskos floro a~u folio; bur^goni: ekmontri florojn, foliojn; ekhavi unuajn rezultojn {9} # buso : a~utobuso {X} # bu^so : * parto de la kapo per kiu oni man^gas kaj parolas {*3} # butero : * graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo {*5} # butiko : vendejo (ne tre granda) {8} # butono : * malgranda a^jo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstara^jo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j) {*6} # bv. : bonvolu {X} # # # -c- # # cedi : ne plu elteni; ne plu kontra~ubatali; transdoni poseda^jon a~u rajton al alia persono {8} # celo : * tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?") {*4} # cemento : mortero el pulvoro el argilo a~u kalkaj ^stonoj, kiu pro aldono de akvo rapide solidi^gas; simila alia rapide solidi^ganta pasteca substanco {8} # cendo : diverslanda nomo por monero, centono de la mon-unuo {X} # cent : * 100; ducent: 200; cent du: 102 {*1} # centimetro : 0,01 metro; 10 milimetroj [mezuro por longo] {9} # centro : la mezo de cirklo, rondo, urbo,... {7} # centralo : centra organizo de iuj asocioj; (=centrejo: energi-centralo, telefon-centralo,...) {9} # cepo : pli-malpli ronda bulbo kun dol^ce-akra gusto, uzata kiel legomo _(Allium cepa)_ {9} # cerbo : tio en la kapo, per kio oni pensas {8} # cerbumi : forte, stre^ce pensadi pri io (cerb/um/i) {X} # ceremonio : la difinitaj agoj dum solena^jo; difinitaj agoj en ^gentilaj sociaj rilatoj {X} # certa : * senduba; difinita; bone konata (almena~u por la parolanto); ne iu ajn {*3} # cervo : sova^ga rema^canta mamulo, kies virbesto portas grandajn, disbran^ci^gintajn kornojn _(Cervus,...)_ {9} # cetera : * kroma; alia; ^ciu a~u ^cio ne dirita, ne menciita {*5} # cico : mam-pinto, tra kiu eliras la lakto, per kiu patrinoj nutras bebon {X} # cifero : * [1 2 3 4 5 6 7 8 9 0] {*6} # cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi {9} # cigaredo : tabako volvita en papero, por fumi {7} # cigno : granda blanka (foje nigra) akvo-birdo kun tre longa kolo _(Cygnus)_ {9} # cikado : insekto, kiu muzikas ("^cirpas") _(Cicada,...)_ {9} # cikatro : videbla postresta^jo de vundo {9} # ciklo : vico (de okaza^joj), kies fino estas ^gia komenco {7} # cikonio : granda migra birdo kun longaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte nigra-blanka, faranta sonon nur per sia beko _(Ciconia)_ {9} # cilindro : objekto longa kaj ronda; objekto kun surfaco, de kiu ^ciuj punktoj estas je sama distanco de linio (^gia akso) (^ciu orta tratran^co donas cirklon kiel rezulton) {X} # cinamo : aroma ^selo de la trunko de varmlanda arbo _(Cinnamomum)_, muelita por gustigi man^ga^jojn {9} # cindro : tute forbrulintaj, polvecaj resta^joj post fajro {9} # ciro : pasto por briligi ^suojn a~u aliajn leda^jojn; ciri: frote briligi per ciro {9} # cirkelo : instrumento por desegni cirklojn {9} # cirklo : perfekta rondo; linio, kies ^ciuj punktoj havas saman distancon al unu punkto (la centro) {9} # cirkonstanco : io, kio estas a~u okazas en la ^cirka~ua^jo, kiam oni faras ion a~u kiam io okazas {8} # cirkuli : rondire movi^gi (pri sango, trafiko,...); pasi de unu al alia k.t.p. (pri mono, onidiroj...) {9} # cirkulero : letero sendita al multaj personoj {9} # cirkvito : la vojo (dratoj, tero,...), la~u kiu elektro movi^gas {9} # citi : ripeti la vortojn de iu alia (inter citiloj: ''...'') {8} # citrono : frukto kun acida suko _(Citrus medica)_ {7} # civila : propra al simpla civitano (ne kiel armeano, religiulo, ^statoficisto a~u krimulo) {9} # civilizi : morale, intelekte kaj socie klerigi {8} # civito : ^ciuj ^statanoj kun politikaj rajtoj kune; (iam:) politike memstara urbo; civitano: ^statano, urbano (kiel posedanto de politikaj rajtoj) {9} # colo : iulanda mezuro por longo, proksimume 2,5 centimetroj {X} # # # -^c- # # # ^c. : ^cirka~u (proksimume) {X} # ^cagreni : ka~uzi malplezuron al iu {8} # ^cambro : * parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj {*2} # ^capo : kapvesto (el mola materialo) {7} # ^capelo : * kapvesto (el pli-malpli malmola materialo, ofte kun elstara rando) (anka~u la signo "^" de iuj literoj en Esperanto) {*4} # ^capitro : * parto de teksto en libro kun propra komenco kaj fino {*6} # ^car : * pro tio, ke [kialo, ka~uzo, motivo] {*1} # ^caro : veturilo sur radoj (kutime sen motoro, sed pu^sata a~u tirata) {9} # ^carma : pla^ca, bela, alloga {7} # ^carniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al ^gia kadro, pro kiu la pordo povas malfermi^gi turni^gante {X} # ^carpenti : prilabori lignon, ligno-pecojn a~u trabojn, ekzemple por fari domon {X} # ^carumo : ^careto kun unu rado kaj du teniloj, pu^sata de homo (^car/um/o) {9} # ^casi : * postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion; pafi al bestoj por mortigi ilin {*6} # ^casta : kiu detenas sin de (kontra~u-le^gaj, kontra~u-moraj) seks-rilatoj {X} # ^ce : * en loko tre proksima de...; (preska~u) tu^sante...; (preska~u) samtempe kun...; en la domo, lando, opinio, verko,... de... {*1} # ^ceesti : esti tie, kie io okazas (^ce/est/i) {9} # ^cef- : * [plej grava] (^cefurbo, ^cefvojo, ^cefdirektoro,...); ^cefo: superulo en laborejo; fakestro {*0} # ^ceko : papero, kiun oni povas inter^san^gi kontra~u mono {8} # ^celo : malgranda ^cambreto por unu persono; ^cambro en malliberejo; ujeto, en kiun abeloj metas ovon a~u mielon; plej malgranda parto de ^cio vivanta; iu malgranda parto en te^hniko {9} # ^cemizo : * ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo {*6} # ^ceno : ligilo el kunligitaj metalaj ringoj (^ceneroj); sinsekvo de aferoj a~u okaza^joj; ^ceni: ligi per ^ceno(j) {8} # ^cerizo : malgranda firma, ofte ru^ga frukto _(Prunus cerasus, Prunus avium)_ {8} # ^cerko : kesto, en kiu oni enterigas mortinton {9} # ^cerpi : elpreni akvon (a~u alian likvon) per la mano a~u per ilo ta~uga por tio (^cerpilo) {8} # ^cesi : * komenci ne esti; komenci ne okazi (^gi ^cesis: ^gi ne plu okazas) {*5} # ^cevalo : * besto kvarpieda por rajdi a~u tiri _(Equus)_ (henas: "hi-hi") {*3} # ^ci : * [proksima] (^ci tie; ^ci tiu; ^ci-foje;...) {*1} # ^cia : * de ^ciuj kvalitoj; ^ciuspeca {*1} # ^cial : pro ^ciuj a~u ^ciaj ka~uzoj, motivoj {9} # ^ciam : * en ^ciuj tempoj {*1} # ^cie : * en ^ciuj lokoj {*1} # ^ciel : * en ^ciu maniero; ^ciumaniere; en ^ciu grado, ^ciugrade {*6} # ^cielo : * tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj a~u ne; (religio:) loko, kie lo^gas la dio(j), paradizo {*3} # ^cielarko : koloraj strioj en la ^cielo, kiam estas suno kaj pluvo: ru^ga, oran^ga, flava, verda, blua,... (^ciel/ark/o) {X} # ^cies : de ^ciu(j); apartenanta al ^ciu(j) (kune a~u aparte) {9} # ^cifi : difekti ion (paperon), malorde kunpremante a~u faldante ^gin {9} # ^cifono : for^sirita a~u difektita peco de ^stofo a~u vesta^jo {7} # ^cio : * ^ciuj aferoj; la tuto {*1} # ^ciom : ^ciukvante (la~u deziro); en senfina kvanto; la tuta kvanto {9} # ^cirka~u : * je ^ciuj flankoj de...; proksimume {*1} # ^cirka~ua^jo : tio, kio estas ^cirka~ue (^cirka~u/a^j/o) {X} # ^ciu : * [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...) {*1} # -^cj- : [kara viro a~u knabo] (post kelkaj literoj de la vorto: pa^cjo = pa(tro) + -^cjo; fil^cjo = fil(o) + -^cjo; Jo^cjo = Jo(hano) + -^cjo) {9} # ^cokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinka^jo el kakao, lakto kaj sukero {7} # ^cu : ?; (^Cu vi legis tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, ^cu mi faros tion.; ^Cu morga~u, ^cu postmorga~u, tiu letero balda~u alvenos.; ^Cu mi ^satas a~u ne, tio tamen okazos.) {*1} # # # # -d- # # d-ro : doktoro {X} # da : * [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ^suoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas a~u estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas a~u estis vino) {*1} # daktilo : man^gata ru^gbruna frukto (kun granda kerno) de daktilpalmo _(Phoenix dactylifera)_ {9} # damo : titolo de altranga sinjorino; plej kapabla peco (re^gino) en ^sak-ludo; kapabligita duobla peco en dam-ludo; (damoj = dam-ludo: ludo kun nigraj kaj blankaj pecoj (diskoj) sur tabulo kun 100 a~u 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X} # danci : * sin movi (irante a~u salt(et)ante) la~u muziko {*6} # dando : viro, kies ^cefa celo estas esti eleganta la~u la modo {9} # dan^gero : * kio povas esti malbona; kio povas ka~uzi malfeli^con; kio povas e^c ka~uzi morton {*5} # danki : * diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3} # dato : tago montrita per (jaro,) monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de a~ugusto; dati: skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosa^jo,...) {7} # da~uri : ekzisti a~u okazi dum pli longa tempo; ekzisti a~u okazi anka~u (anta~ue kaj) poste; ne ^cesi; (da~urigi: plufari) {7} # da~uro : * kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4} # de : * [deveno] (li venas de Ameriko; ^si iras de la domo al la lernejo; mi ricevis tion de ili); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de a~uto; libro de mia frato) {*1} # debeto : en la konto ^ce komercisto a~u banko: bonhavo (ricevota mono) por la komercisto a~u banko; (se kliento havas debeton ^ce komercisto, tio do estas por tiu kliento ^suldo); debeti: enskribi debete {9} # deci : esti konforma al la situacio; esti konforma al ^suldata respekto {9} # decembro : * lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5} # decidi : * ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion a~u volon, post konsiderado {*5} # dedi^ci : (mane) enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; (presite) mencii, ke libro a~u poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preska~u ^ciun sian tempon a~u forton por iu celo {8} # defendi : * fari ion kontra~u atako a~u minaco {*6} # deficito : monmanko; kiam la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj {8} # definitiva : ne plu ^san^gebla; post la lasta, fina ^san^go {X} # degeli : ^san^gi^gi de glacio en akvon {8} # degeneri : perdi la originajn kvalitojn a~u valorojn {X} # de^jori : plenumi sian servon (la~u horaro) {9} # dek : * 10; dudek: 20; dek du: 12 {*1} # deklari : oficiale, publike sciigi {8} # deklivo : surfaco ne horizontala kaj ne vertikala; surfaco, kiu je unu flanko estas alta kaj je la alia flanko malalta {7} # dekoracio : ornamo de ^cambro, konstrua^jo; murpentra^joj kaj objektoj sur teatra scenejo {8} # dekstra : * (^ce homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren) {*3} # delegi : ne fari ion mem, sed aran^gi, ke iu alia faros {8} # delikata : * precize farita; rompebla; bela; bongusta {*6} # deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvenca parolado {9} # demandi : * diri ion al iu por ekscii ion {*2} # demokrato : iu, kiu estas por demokratio; iu, kiu agas demokratie {X} # demokratio : kiam la politika povo en ^stato efektive apartenas al la popolo (rekte a~u per reprezentantoj) {X} # denove : plian fojon, de la komenco; ree (de/nov/e) {X} # densa : * kun multe da eroj en unu loko; kun malmulte da aero a~u akvo inter la eroj {*6} # dento : * unu el la a^joj en bu^so, per kiuj oni mordas kaj ma^cas; maldikaj elstara^joj de forko, kombilo,...; elstara^joj de dentrado {*4} # denunci : anonci iun ^ce polico,..., pro sia persona intereso {9} # dependi : pendi de io; esti subigita al ies volo a~u povo; esti la konsekvenco de io (de/pend/i) {8} # deponi : lasi ion ^ce iu por dumtempa gardado; meti monon en bankon la~u certaj kondi^coj {9} # depreni : preni ion de sur io; preni parton de io a~u de iu kvanto (de/pren/i) {X} # deputi : elekti kaj sendi reprezentanton al parlamento {9} # derivi : fari unu vorton el alia vorto per aldono de prefikso a~u sufikso, a~u per ^san^go de la fina^jo; (scienco:) konkludi ion el io per fikse difinita maniero {X} # des : [proporcie] (ju pli multaj estas la man^gantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {7} # desegni : * fari bildon per krajono (sur papero) (anka~u: fari bildon de farota objekto) {*6} # deserto : postman^go, ofte dol^ca {8} # destini : anta~ue fiksi la celon, funkcion a~u uzon de io; anta~ue fiksi la vivon de iu {8} # detalo : ero, malgranda parto de io {8} # deteni : igi iun ne fari ion (de/ten/i); (sin deteni: ne fari ion; ne enmiksi^gi; ne vo^cdoni) {9} # determini : precize difini ion (signifon, amplekson, kondi^cojn, nomon, enhavon,...) anta~ue ne difinitan a~u ne konatan {9} # detrui : per forto malkonstrui; komplete difekti; neniigi {7} # devi : * ne povi ne fari, pro neceseco a~u forta volo, a~u pro ordono {*2} # deveno : origino (de/ven/o) {X} # devontigi : igi firme promesi, ke oni ion faros (dev/ont/ig/i) {9} # dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preska~u neniuj plantoj kreskas {7} # deziri : * voli havi ion; voli fari ion; voli ^gui ion {*2} # dio : * plej supera, supernatura estulo a~u esta^jo (nehoma) {*4} # diablo : supernatura estulo a~u esta^jo de malbono {8} # dialogo : interparolo (precipe en literaturo a~u teatro) {9} # dianto : herbo kun kvinnombra floro _(Dianthus)_ {9} # dieto : nutromaniero la~u preskribo a~u regularo {9} # difekti : malbonigi, rompante a~u forprenante pecon {7} # diferenci : * esti malsamaj la~u iuj ecoj, a~u la~u kvanto {*6} # difini : precize, sendubige klarigi a~u priskribi ideon, vorton, taskon,... {7} # digo : barilo en a~u apud akvo (por reguligi akvo-fluon a~u por preventi inundon) {X} # digesti : prilabori, pretigi nutra^jojn (man^ga^jojn) en la nutrokanalo en la korpo {9} # dika : * (kun pli granda ol kutime) mezuro en ne^cefa direkto (kiel libro povas esti dika a~u maldika, dum longo kaj lar^go estas samaj) {*4} # dikti : diri ion, por ke iu alia skribu ^gin {9} # diligenta : laborema {7} # diman^co : * tago de la semajno, inter sabato kaj lundo {*5} # dimensio : [longo, lar^go, alto,...] {9} # diplomo : (surpapera) atesto (pri sukcese farita ekzameno) {X} # diri : * elbu^sigi vortojn; bu^se sciigi {*2} # direkto : * tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, maldekstren, rekte anta~uen,...]; direkti: turni kaj/a~u irigi al iu direkto a~u celo {*4} # direktoro : estro de laborejo, lernejo,... {7} # dis- : * [al pluraj a~u multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj a~u multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distran^ci...) {*0} # disko : ronda, plata objekto (^jet-disko, son-disko, komputila disko...); disketo: (tre) malgranda disko {8} # diskuti : interparoli, inter^san^gante opiniojn {7} # disponi : havi ion por uzi ^gin la~u sia volo {9} # disputi : akre, malamike, malpace diskuti {8} # distanco : kiom proksime a~u malproksime {7} # distili : apartigi substancojn per vaporigo kaj re-likvigo {X} # distingi : rimarki (vidi) a~u konscii, ke du aferoj estas malsamaj; difini diferencon inter du aferoj; vidi ion malgra~u mallumo a~u ^gena fono; a~udi ion malgra~u bruo {8} # distri : deturni la spiriton, la atenton; amuzi; gajigi {7} # distribui : disdoni, disporti, dissendi {8} # distrikto : teritorio kiel aparta administra unuo (ofte subdivida^jo de alia administra teritorio) {X} # diveni : kompreni, solvi sen scio {7} # diversa : * kun malsamaj ecoj {*4} # dividi : disigi; fari partojn el tuto (por disdoni); (en kalkulado: 8/2=4 (ok dividite per du estas kvar)); kun alia(j) homo(j) havi ion (^ciu do parton) {7} # do : * [konkludo] {*1} # dogano : imposto pro importo (a~u eksporto); oficejo, kiu enkasigas tiun imposton {9} # doktoro : * iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankora~u verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro" {*6} # dokumento : oficiala papero, skriba^jo; skriba^jo uzata por pruvi a~u atesti ion; dokumenti: atesti, pruvi per skriba^jo(j) {9} # dol^ca : * kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda {*3} # doloro : * tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, tran^cas sin,...); dolori: (interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); dolorigi: (de ekstere) ka~uzi, ke io doloras (dolorigi per frapo) {*4} # domo : * konstrua^jo; lo^gejo {*3} # doma^gi : ne voli, ke iu difektus ion a~u malutilus al io a~u dolorigus iun; beda~uri, ke io tia okazis {7} # doma^go : perdo a~u difekto, kiun oni ne volus vidi a~u suferi {7} # doni : * havigi; enmanigi; mal-preni {*2} # donaco : * io donita (sen pago) por plezuro a~u ^gojo; donaci (ion al iu): doni donace, senpage {*5} # dorloti : tro permeseme agi {9} # dormi : * ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); ku^si senage kun fermitaj okuloj {*3} # dorno : pikilo de planto (a~u de objekto) {9} # dorso : * homoj: malanta~ua parto de la korpo; kvarpiedaj bestoj: supra parto de la korpo {*5} # doto : hava^jo, kiun edz(in)o alportas okaze de geedzi^go; kvalitoj, donitaj al iu de la naturo {9} # dramo : teatra verko; tre emociiga okaza^jo {8} # drapo : lana ^stofo {8} # drato : metalfadeno {7} # dresi : instrui beston {9} # drinki : (tro ofte a~u tro multe) trinki alkohola^jojn {X} # droni : subakvi^gi (kaj pro tio morti) {7} # du : * 2 {*1} # dubi : * ne esti certa; ne scii, ^cu io estas vera a~u nevera, bona a~u malbona; ne esti certa, ^cu io okazos a~u ne {*4} # dum : * [da~uro]; en la sama tempo {*1} # dungi : fari kontrakton kun homo, ke tiu laboros kontra~u pago {8} # du^so : ^sprucigo de akvo sur korpon ((mal)varma du^so); du^si (iun/ion): ^sprucigi multe da akvo sur iun/ion; du^silo: objekto kun truetoj je fino de akvotubo {8} # # -e- # # -e : * [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (^si bele kantas; li povas alte salti; parolu ^gentile!; ^generale ^si pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris ^gin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en ^ciu tago: ^ciutage mi man^gas panon; per a~uto: ni veturis a~ute; vera: tio vere okazis; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {*0} # ebena : * sen elstara^joj a~u kava^joj; sen alta^joj a~u malalta^joj; ^cie je (proksimume) sama nivelo {*6} # -ebla : * [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forvi^sebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti a~u ne esti, okazi a~u ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: ka~uzi, ke io estas farebla a~u ke io povas okazi {*0} # ebria : ne povanta bone konduti pro troa trinkado de alkohola^joj {8} # -eco : * [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca ^stofo (ne silko)) {*0} # e^c : * ne nur, sed anka~u... [neatendita, nesupozita] {*1} # eduki : * instrui por la vivo {*6} # edzo : * viro ligita al virino per ceremonio (geedzi^go) a~u kontrakto por vivi kune {*3} # efekto : impreso al vidanto, leganto a~u a~uskultanto de (parto de) spektaklo, libro,... {9} # efektiva : * vera; ne ^sajna; ekzistanta; reala {*5} # efiki : * havi rezulton; estigi; influi {*5} # -eg- : * [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...) {*0} # egala : * tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,... {*5} # egoisto : kiu amas nur sin mem; kiu agas nur por sia intereso, profito, utilo,... {9} # e^ho : ripeti^go de sono pro reveno de surfaco; e^hi: resendi sonon (la montoj e^has lian vokon) {9} # -ejo : * [loko, kie] (lernejo, bakejo, lo^gejo, ^cevalejo,...) {*0} # ek- : * [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...) {*0} # ekipi : havigi al iu ^cion necesan por funkcio, voja^go,... {9} # eklezio : religia organiza^jo en difinita loko kaj tempo {9} # ekonomio : orda, ^sparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, ^stato,...); scienco de mastrumado {8} # ekrano : blanka tuko a~u surfaco, sur kiun oni projekcias lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekcii^gas bildoj; ^sirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9} # eks- : ne plu (havanta tiun profesion, funkcion,...) {9} # eksciti : ekfarigi; elvoki; ekka~uzi atenton, scivolon, koleron {7} # ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn a~u alispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ekskluzive (de): ne enhavante; ne enkalkulante {X} # ekskrementoj : resta^joj de digestitaj nutra^joj, eligitaj el la korpo (=feka^jo) {X} # ekskursi : fari (longan) plezuran a~u esploran promenadon a~u voja^gon {7} # ekspedi : sendi al difinita adreso; ricevi de la sendinto kaj sendi al la adresito {9} # eksperimento : metoda provo (ripeta a~u ripetebla) por kontroli a~u pruvi ion {8} # eksplodi : subite, forte plivasti^gi; subite, forte diskrevi (pro interna premo) {8} # ekspluati : uzi ion tiel, ke estos profito; tro profiti el ies laboro (ne donante justan salajron,...) {9} # eksporti : elporti komerca^jojn al alia lando {9} # ekspozicio : publika elmontrado; kolekto da publike elmontrataj objektoj; ekspozicii: publike elmontri {9} # ekster : * ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo {*1} # ekstra : aldona; ne en la origina nombro a~u kvanto {X} # ekstrema : ^cefina; plej (mal)altgrada; plej (mal)grava; plej malproksima de la mezo (pri vetero, konduto, opinioj,...) {8} # ekvatoro : imagita ronda linio ^cirka~u la tero, same malproksima de la norda kaj la suda polusoj {9} # ekvilibro : stato, ke io a~u iu estas senmova malgra~u fortoj diversflankaj; ekvilibra: ne falanta al unu a~u alia flanko; havanta opiniojn bone konsideritajn {8} # ekz. : ekzemple; ekzemplero(j) {X} # ekzakta : science ^gusta kaj preciza {9} # ekzameni : detale rigardi, esplori; provi, ^cu iu scias, kion tiu devus scii a~u ^cu iu kapablas fari ion, kion tiu devus kapabli a~u ^cu io estas tia, kia ^gi devus esti {7} # ekzekuti : le^ge mortigi krimulon {9} # ekzemplo : * io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas ^gin, oni povas imagi la aliajn) {*4} # ekzemplero : unu el pluraj a~u multaj samaj a~u samspecaj (ekzemplero de libro, revuo, disko,...) {X} # ekzerci : lertigi (sin a~u alian) per praktika ripetado {7} # ekzisti : * esti (ie en la mondo) nun kaj vere {*5} # el : * de en; [origino; fonto; materialo; konsisto] {*1} # elasta : per (iom da) forto facile etendebla, sed reprenanta sian anta~uan formon post ^ceso de tiu forto {9} # eldoni : publikigi verkon (libron, gazeton,...) kaj organizi la vendadon (el/don/i) {9} # elefanto : tre granda mambesto kun longa, kaptokapabla nazo (rostro) _(Loxodonta, Elefas)_ {8} # eleganta : bonguste vestita, kondutanta {8} # elekti : * preni a~u tion a~u tion alian; fari tion a~u tion alian; difini (per vo^cdonado), kiu a~u kiuj ekhavos certan oficon {*4} # elektro : formo de energio, transportebla per dratoj {7} # elektroniko : te^hniko uzanta la proprecojn de elektronoj (=bazaj unuoj de elektro) {9} # elemento : konsistiga parto; unu el la bazaj puraj (^hemie ne kombinitaj) konsistigaj partoj de ^cio materia; io tre baza {9} # elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de la distancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala {X} # elparolo : prononco (el/parol/o) {X} # elstari : esti ne en la sama ebeno, surfaco,...; esti klare distingebla (de la fono a~u de aliaj similaj) (el/star/i) {X} # elteni : havi la forton, energion, volon por rezisti a~u por ne protesti; esti sufi^ce fortika por ne rompi^gi (el/ten/i) {X} # elturni^gi : trovi ian (ne anta~ue pripensitan) solvon en malfacila situacio (el/turn/i^g/i) {8} # elvoki : voki, ke iu eliru; figure: (per sia faro a~u diro) okazigi, estigi, ka~uzi; estigi mensan bildon (el/vok/i) {X} # -ema : * [^sato a~u inklino kun/sen ^sato] (ridema, dormema, kritikema, falema,...) {*0} # emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn,...; vitreca ekstera tavolo de dento {9} # embaraso : malfacila stato; necerteco (pro okaza^jo a~u dira^jo); embarasi: meti (iun) en embarason {7} # emerito : oficisto, kiu post normala fino de sia laborperiodo eksi^gis (kaj ricevas pension); pensiulo {9} # eminenta : supera; distinginda pro merito, talento, scio a~u rango {8} # emocio : forta tu^so a~u skuo al la animo (al la koro); emocii: forte tu^si la animon {8} # en : * ne ekster; tute ^cirka~uita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj] {*1} # -enda : * [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...) {*0} # energio : kapablo fari laboron; fonto de forto {7} # enhavo : tio, kion io enhavas; tio, kio estas en io (en/hav/o) (ekzemple: la enhavo de libro, de parolado) {X} # enigmo : malklara, malfacile komprenebla afero; speciale malklare vortumita demando {8} # enketi : oficiale esplori (pri krimo,...); lar^gskale pridemandi (pri difinita demando a~u temo) {9} # enmiksi^gi : ekokupi^gi pri aferoj, pri kiuj iuj aliaj estas okupi^gantaj (en/miks/i^g/i) {X} # entrepreni : komenci gravan, grandan taskon; organizi kaj gvidi ekonomian unuon (komercan, industrian,... entreprenon) {8} # enui : senti sin malbone, ^car nenio okazas {7} # envii : mal^goji, ke oni ne havas ion, kion iu alia ja havas {8} # Eo : Esperanto {X} # epidemio : kiam infekta malsano trafas multajn homojn samloke kaj samtempe {9} # epoko : pli granda periodo dum historio {7} # -ero : * [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...) {*0} # erari : * fari ne^guste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone) {*4} # escepti : meti aparte kaj ne konsideri, nombri, priparoli,... {8} # esenco : tio, kio io en vero estas; la ^cefa, nemalhavebla parto de io {8} # eskapi : sukcesi forkuri de dan^gero; liberigi sin el katenoj {9} # esperi : * pensi, ke estus bone, se io okazus; anta~u^goji; kun ^gojo atendi, ke io okazos {*4} # Esperanto : ^ci tiu lingvo {8} # Esperantisto : iu, kiu parolas Esperanton (kaj ^satus, ke pli da homoj parolu ^gin) {8} # esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan a~u ka^sitan {7} # esprimi : vortigi, vortumi; montri per movoj, viza^go,... siajn sentojn kaj pensojn {7} # esti : * [esti -a; esti -o; esti -e] {*2} # establi : fondi kaj aran^gi organizon, entreprenon,... {9} # estigi : fari, ke io a~u iu estu (ia); ka~uzi; okazigi; (est/ig/i) {9} # estimi : * pensi pri iu, ke li a~u ^si faras bone kaj estas bona homo {*5} # estingi : * forigi fajron {*6} # -estro : * [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, ^sipestro,...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo a~u asocio; estrarano: membro de estraro {*0} # -et- : * [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti,...) {*0} # eta^go : ^ciuj ejoj de domo, kiuj estas je la sama nivelo {7} # etapo : vojo, distanco inter du haltoj {9} # etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno,... {9} # etendi : rektigi; malvolvi; plilongigi {7} # eterna : ^ciam da~uranta; sen komenco kaj sen fino; por ^ciu tempo; ^ciama {7} # etikedo : peco de papero a~u kartono, fiksita sur a~u al io, por montri enhavon, specon, adreson,... {X} # etiketo : reguloj pri bonaj manieroj de konduto en iuj sociaj rondoj {X} # etoso : komuna sento, pro estado en iu grupo a~u pro la ^cirka~ua^jo {X} # E~uropo : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Azio: E~urazio) {9} # evento : (por multaj) grava okaza^jo {9} # eventuala : povanta okazi a~u ne okazi, la~u la (ne jam konataj) cirkonstancoj {X} # evidenta : klara por ^ciuj; konata al ^ciuj; memkomprenebla {7} # eviti : * (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla dan^gero); (prefere) ne paroli kun iu (pro mal^sato); (prefere) ne fari ion {*6} # evolui : iom post iom aliformi^gi, kreski {7} # ezofago : la tubo (en la korpo) inter la gor^go kaj la stomako {X} # ezoko : rabofi^so de sensala akvo _(Esox)_ {8} # # # # -f- # # f-ino : fra~ulino {X} # fabo : iom plata, ren-forma semo, man^gata kiel legomo; (la semoj de) herbo _(Vicia faba)_ {9} # fabelo : distra aventura rakonto, ofte tre malnova, pri imagitaj herooj kun foje supernaturaj kapabloj; ne kredebla a~u ne kredinda rakonto a~u aserto {9} # fablo : (simbola, instrua) rakonto, en kiu bestoj kondutas kvaza~u homoj {X} # fabriko : konstrua^jo, kie oni produktas a^jojn per ma^sinoj; fabriki: produkti per ma^sino(j) {8} # faco : ^ciu el la (ebenaj) flankoj de objekto (kubo havas ses kvadratajn facojn) {9} # facila : * simple, senprobleme farebla {*2} # fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco el plantaj fibroj, bestaj haroj, a~u alia materialo {*6} # fago : arbo kun globformaj viraj floraretoj (amentoj) kaj triangulecaj nuksetoj (po du en "frukto" kun pikiloj) _(Fagus)_ {9} # fajenco : potoj, teleroj, vazoj,... el bakita argilo {9} # fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo) {7} # fajro : * brulado kun flamoj (iuj el la a^joj mem ekbrulis) {*4} # fako : * parto de kesto a~u ^sranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; divida^jo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ^sak- a~u dam-tabulo; temaro por lerni a~u studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis a~u studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni a~u studi certan temaron {*6} # faksi : sendi kopion de skriba^jo a~u desegno per telefono {X} # faksimilo : preciza reprodukta^jo de skriba^jo a~u desegno {X} # fakto : * io, pri kio ne ekzistas dubo; efektiva^jo; kontrolebla vera^jo {*6} # fakturo : priskribo de farita laboro a~u liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo {X} # fali : * rapide movi^gi de supre malsupren {*3} # fal^ci : detran^ci herbon a~u grenon per kurba tran^cilo (kun longa tenilo: fal^cilo, kun mallonga: fal^cileto) {9} # faldi : duoble a~u pluroble fleksi ion maldikan, tiel, ke unu parto ekku^sas sur alia parto {7} # falsa : * malvera; kvaza~u-vera {*6} # falsi : * fari ion tiel, ke homoj pensas, ke ^gi estas vera, dum ^gi ne estas vera (ekzemple: falsi monon) {*6} # fama : * konata en multaj lokoj, de multaj homoj {*6} # familio : * patro, patrino kaj infanoj, kune (kun a~u sen aliaj parencoj lo^gantaj kun ili); parencaro {*3} # familiara : senceremonia {9} # fandi : likvigi {7} # fanfaroni : fieri pri io, kion oni ne mem faris; (tro) la~udi sin {8} # fantazio : krea imagpovo; kaprica elpensa^jo; fantazii: tiel imagi a~u elpensi aferojn {9} # fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; io ne vera, nur ^sajna {X} # fari : * estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2} # farbo : (ofte kolora) pasteca substanco a~u likvo por kolorigi a~u protekti; farbi: kovri per tavolo da farbo {8} # fari^gi : ekesti (iom post iom a~u subite); ^san^gi^gi al; ekhavi profesion a~u funkcion; evolui al; okazi (far/i^g/i) {X} # farmi : dum difinita a~u nedifinita tempo lui teron a~u bienon, por ^gin uzi por kulturi ^gin je propra risko kaj profito {7} # farti : esti en (bona a~u malbona) sanstato; senti sin (bone a~u malbone) pro (mal)sano a~u aliaj cirkonstancoj {7} # faruno : muelita greno {7} # fasado : anta~ua, ^cestrata surfaco de domo {9} # fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj {7} # fasono : maniero de farado de vesto (la~u vidpunkto de te^hniko a~u de modo); fasoni (veston): al^gustigi la~u la mezuroj (kaj deziroj) de la kliento {9} # fasti : ne man^gi dum pli longa tempo (pro religio a~u alia motivo) {9} # fa~uko : bu^sego (de rabobesto); timiga malferma^jo (de groto, inter rokoj,...) {8} # favora : prezentanta avanta^go(j)n (por iu/io) {7} # fazeolo : pli-malpli renforma semo a~u semujo (gu^so) kun semoj, de pluraj herboj, man^gata kiel legomo _(Phaseolus)_ {9} # feo : fabela esta^jo kun supernaturaj povoj {9} # febro : tro alta temperaturo de homa korpo {8} # februaro : * monato inter januaro kaj marto (02) {*5} # fe^co : ^slimeca substanco, kiu kolekti^gas foje sur fundo de botelo da vino, biero,...; plej mal^satinda parto de io {9} # federacio : asocio de asocioj; asocio de ^statoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu ^staton {9} # feki : eligi ekskrementojn {X} # felo : ha~uto de besto (kun la haroj) {8} # feli^ca : * ^goje kontenta; ^goja, ^car havas ^cion bezonatan {*2} # felto : ^stofo ne teksita, el kunpremitaj haroj a~u fibroj {9} # femuro : la parto de la kruro inter la kokso kaj la genuo {X} # fendi : per forto disigi, fari fendon (en ligno,...) {8} # fendo : mallar^ga, sed longa truo (en muro,...); loko, kie diskrevis a~u disi^gis iu materialo (ligno,...) {8} # fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon a~u por trarigardi {*3} # fenomeno : natura okaza^jo aparte priparolata kaj nomata; io atendebla, kio okazas dum fizika a~u ^hemia eksperimento; tre speciala okaza^jo {9} # fero : * plej uzata metalo _(Fe)_ {*4} # ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de ^sipo {X} # ferio : libera tago, kiam oni ne devas labori; ferii: ^gui ferio(j)n; pasigi sia(j)n ferio(j)n (ie/iel) {7} # fermi : * igi netrairebla (pordon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, cirkviton, libron,...); ^cesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3} # fermenti : ^san^gi^gi, malkomponi^gi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, ^simo,... {X} # fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj) (fer/voj/o) {X} # fervora : tre kaj kore penanta (por helpi iun, por atingi ion,...) {8} # festi : * (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4} # festeni : feste man^gi {8} # fi- : [malbona, malica, malnobla] (precipe pri karaktero) (fi- kaj -a^c-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hunda^co malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9} # fi! : [voko: malbele!, malnoble!] {9} # fian^co : estonta edzo {7} # fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno a~u de planto (a~u home farita) {X} # fidi : kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa {7} # fidela : * kiu ^ciam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontra~u tiu a~u tio {*6} # fiera : * tre kontenta pri si kaj pri siaj faroj {*6} # figo : man^gebla "frukto", kvaza~u saketo kun semoj, de iuj figo-arboj _(Ficus carica,...)_ {9} # figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegna^jo; simbola vort-uzo {7} # fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; nevera^jo konsiderata kiel vera^jo {9} # fiksa : * senmove ligita al io, ^car alfiksita, a~u senmove ligita, ^car ^gi neniam estis aparta; ne^san^gebla {*5} # fiksi : * senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...) {*5} # filo : * vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3} # filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn a~u fotojn; rakonto fotografita per movi^gantaj bildoj; filmi: fotografi movi^gantajn bildojn sur filmo (a~u sur magneta bendo) {7} # filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo, por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo por haltigi parton de la (kolor)radioj {X} # fini : * igi kompleta; ne plu fari; fari lastan parton; ^cesigi {*2} # financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj; mon-aferoj; financi (ion): havigi monrimedojn (por iu agado) {8} # fingro : * movebla elstara parto de mano a~u piedo {*3} # firma : * ne (facile) skuebla; ne (facile) forpu^sebla; ne (facile) ^san^gebla; ne akveca {*6} # fi^so : * besto kun skvama ha~uto kaj na^giloj, vivanta en akvo, movanta sin na^gante _(Pisces)_ [karpo, haringo, ezoko,...]; fi^si: provi kapti fi^sojn {*4} # fiziko : scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen ^san^go de ilia molekula strukturo; la materia aspekto {8} # flago : * tuko diverskolora kiel simbolo de lando,... {*6} # flagri : eligi nekonstantan, movi^gantan lumon (flamoj ofte flagras) {9} # flamo : hela brilo de brulantaj gasoj (el fajro) (lumo kaj varmego); flami: eligi flamojn; brili kvaza~u flamo {7} # flanko : * dekstra a~u maldekstra, anta~ua a~u malanta~ua (ekstera) parto a~u surfaco {*2} # flari : senti (odoron) per la nazo {8} # flati : troe a~u false la~udi por pla^ci al iu {9} # flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro {*5} # flegi : * prizorgi malsanulojn; zorge atenti {*6} # fleksi : kurbigi; faldi {8} # fliki : ripari ion, surkudrante a~u surgluante pecon {9} # flirti : flugeti (papilio); movi^gi tien kaj reen en aero (haroj, flago); amindumi ne celante da~uran ligon {8} # floro : * parto de planto, ofte kolora, en kiu estas ^giaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4} # floso : objekto el kunligitaj trunkoj a~u traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: veturi per floso; resti sur akvo, ne subakvi^gante; flosigi: transporti per floso (a~u kiel floson (arbotrunkojn)) {7} # flui : * movi^gi de unu loko al alia (pri likvo a~u gaso); seninterrompe movi^gi (komunikado, parolo,...) {*5} # flugi : * sin movi en aero, kiel birdo a~u insekto; sin movi en aero per aparato {*3} # fluido : likvo a~u gaso, ne solido {9} # flustri : malla~ute paroli (por ke ne ^ciuj a~udu) {9} # fluto : rekta, tuboforma blovinstrumento {X} # foiro : granda komerca kunveno {8} # fojo : * unu okazo de faro a~u fari^go (io okazas unu fojon a~u ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2} # fojno : seki^gintaj a~u sekigitaj herboj {7} # folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero a~u alia maldika plata materialo {*5} # fono : tio, kio estas malanta~u io {X} # fondi : starigi, konstrui ion (sur io) (estante la unua, kiu tion faras) {8} # fonografo : malnova gramofono (kun cilindroj, ne diskoj) {8} # fonto : * tio, el kio venas io; loko, kie venas akvo el tero; fonti: eli^gi el fonto {*5} # fontano : ornama instala^jo kun supren ^jeti^ganta kaj ^sprucanta akvo {9} # for : * en/al malproksima loko; ne (plu) ^ci tie; (fore: malproksime) {*1} # foresti : ne ^ceesti, kie kaj kiam oni estas supozata ^ceesti; manki (for/est/i) {9} # forgesi : * ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4} # for^gi : prilabori metalon per fajro kaj frapado {7} # forko : * man^gilo kun pikiloj {*6} # formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, ta~uga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi {*2} # formala : farata/farita la~u la reguloj (pri la formo, vortumo,...) (formala peto: eble skriba, en kvin ekzempleroj, kun subskribo de atestanto,...; formala kunveno: anoncita kaj farata la~u la reguloj de la asocio,...) {X} # formiko : insekto vivanta en grandaj bone organizitaj popoloj sub tero a~u en mem farita monteto _(Formica,...)_ {9} # formulo : difinita, preskribita esprimo; simbola skribformo en scienco (_H2O_ estas la formulo por akvo); formuli: precize vortigi; formularo: papero kun demandoj precize formulitaj, apud kiuj oni skribu respondojn anka~u precize formulitajn {9} # forno : * fajrujo en domo, por kuirado, bakado a~u hejtado {*6} # forpreni : preni ion de tiu, kiu havas ^gin, a~u de la loko, kie ^gi estas (tiel ke ^gi poste estas for) (for/pren/i) {X} # forta : * tre kapabla por pu^si, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2} # fortika : firma, rezista, malfacile difektebla {7} # fosi : * fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo) {*6} # foso : * (longa) truo en tero, farita per fosado {*6} # fosto : alta, granda peco de ligno (vertikale metita) {8} # foto : fotografa^jo {X} # fotelo : se^go kun apogiloj por la brakoj {9} # fotografi : fari bildojn (fotografa^jojn = fotojn) per lumo (anka~u: foti) {7} # frago : (ru^ga) sukoplena karneca frukto de malalta planteto _(Fragaria)_ je kies ekstera flanko estas semoj {8} # frako : ceremonia jako kun malanta~ue du baskoj {9} # frakasi : tute rompi (je malgrandaj pecoj) {8} # frambo : (ru^ga a~u flava) "frukto" (konsistanta el multaj fruktetoj) de pikanta arbusto _(Rubus idaeus)_ {8} # frandi : man^gi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato {7} # frapi : * forte tu^si per mano a~u io alia {*4} # frato : * vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3} # fra~ulo : * viro ne (jam) edzi^ginta {*3} # frazo : pluraj vortoj kune farantaj kompletan eldiron ("Li legas libron." estas frazo) {9} # fremda : * nekonata; de alia loko; nepropra {*4} # freneza : perdinta la prudenton; mense malsana {7} # fre^sa : * nova, juna, ne malboni^ginta {*5} # fripono : trompanto; ruza ^stelisto;... {9} # friti : prepari man^ga^jon en graso a~u oleo per varmego {8} # frizi : prilabori kaphararon por ke ^gi aspektu bela {8} # froma^go : * firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto {*6} # fronto : la anta~ua parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la anta~ua parto de io {9} # frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiusaj); frostas: la temperaturo estas sub 0 gr.C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frosti^gi: rigidi^gi pro malvarmo {7} # froti : per premo ^sovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7} # frua : * anta~u la kutima a~u fiksita tempo; je la komenco {*3} # frukto : * parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, oran^go, vinbero,...] {*3} # frunto : * supra anta~ua parto de viza^go, inter okuloj kaj hararo {*6} # fu^gi : forkuri (pro dan^gero) {9} # fulgo : nigra^jo el fumo de fajro {8} # fulmo : brila fajra streko en ^cielo pro elektro inter nuboj (kaj tero) {7} # fumi : * elblovi fumon; ensu^ci kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako a~u alia herbo {*6} # fumo : * varma aero, gasoj kaj malpura^joj, kiuj de fajro iras en aeron {*6} # fuma^ji : elmetadi viandon a~u fi^son al fumo, por fari ^gin konservebla (fum/a^j/i) {X} # fundo : * parto de io, plej malproksima al ^gia malferma^jo a~u al ^gia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...) {*5} # fundamento : masona^jo en tero kiel bazo de konstrua^jo; la firma bazo de io {8} # funebro : mal^gojo pro morto; mal^gojo pri mortinto; funebri: senti, montri funebron {8} # funelo : ilo kun lar^ga malferma^jo supre kaj tubeto malsupre, por pli facile ver^si likvon en botelon,... {9} # fungo : ne-verda planto, kreskanta el (subteraj) ^slimecaj fadenoj _(Fungi)_ {9} # funkcio : servo, laboro, agado, kiun iu (a~u io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti man^ga^jojn kaj trinka^jojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horlo^go estas montri la (^gustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi la~u sia funkcio {8} # funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj {8} # fura^go : nutra^jo por bestoj {9} # furioza : (ne sinrege) kolerega {9} # fu^si : malbonigi ion a~u malbone fari ion, pro senzorgeco (la~uvola a~u ne la~uvola) {9} # futbalo : piedpilk-ludo; futbali: ludi futbalon {X} # # # -g- # # gaja : * ridema, senzorga {*4} # gajni : * ricevi, ^car oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta en konkurso (kaj do gajni premion) {*4} # galo : amara likva^jo el hepato {9} # galo^so : (ka~u^cuka a~u plasta) vesto por surmeti sur ^suoj por ^sirmi ilin kontra~u malseko (super^suo) {9} # ganto : manvesto {8} # gara^go : ^sirmejo a~u riparejo por a~utoj a~u a~utobusoj {8} # garantii : preni sur sin la respondecon pri iu/io; certigi, ke io okazos (riskante punon a~u pagon, se tio ne okazos) {8} # garbo : fasko da fal^cita greno (maniero por provizore starigi fal^citan grenon sur kampo) {9} # gardi : * atenti kaj fari ^cion por ke ne okazu io malbona al iu/io {*5} # garni : almeti ion al io por plibonigi, plifortigi, kompletigi ^gin; almeti ornama^jon al io {9} # gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj estas solida^jo (glacio), inter 0 kaj 100 gradoj likvo (akvo), super 100 gradoj gaso (vaporo)) {*6} # gasto : * iu kiu vizitas iun a~u dum iom da tempo lo^gas ^ce iu (amike); gasti: lo^gi ^ce iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston {*6} # gazeto : * papero kun multaj skriba^joj (nova^joj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4} # ge- : * [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0} # gelateno : senforma, (preska~u) senkolora, sengusta substanco, farita el besta karno a~u ostoj a~u el fruktoj (uzata en te^hniko, por bredi bakteriojn, por densigi man^ga^jojn,...) {9} # generi : naskigi (virino naskas, viro generas infanon); estigi {X} # generacio : a^gogrupo; ^ciuj homoj proksimume sama^gaj vivantaj samtempe; nasko-^stupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...) {9} # generalo : plej alta armeestro {9} # genio : eksterordinara kapablo krei, inventi,...; bona a~u malbona spirito (dia^jo) {8} # gento : popolo samdevena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj {9} # genuo : * la artiko por fleksi la kruron; genui: stari sur la genuoj {*5} # geografio : scienco pri la aspekto de Tero, ^giaj landoj kaj regionoj,... {9} # ges., ges-roj : gesinjoroj {X} # gesti : fari movojn per mano(j) (por esprimi senton a~u por komuniki ion) {8} # gimnastiko : ekzercado de la korpo per movoj {X} # girlando : ornama longa plekta^jo el floroj, folioj, paperoj,... {9} # glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0 gr.C) {*5} # gladi : glatigi vestojn per varma ilo (gladilo) {8} # glando : iu part(et)o en korpo de homo a~u besto, a~u en planto, kiu produktas likvon {X} # glaso : * vitra trinkujo {*4} # glata : (surfaco) tre ebena, sen elstara^joj; okazanta sen malhelpoj, sen rezisto {7} # glavo : longa duflanka (dutran^ca) tran^cilo kiel batalilo {9} # gliti : * movi sin/movi^gi per ^sovado sur tre glata surfaco; ^sovi^gi sur tre glata surfaco; movi sin/movi^gi tu^sante la teron (a~u ne^gon, a~u glacion) sen radoj {*6} # globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu ^ciuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro; terglobo: nia planedo Tero {7} # gloro : admirego, la~udego; glori: honoregi iun per la~udoj {8} # gluo : substanco, kiu post seki^go fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo {7} # gluti : traigi el bu^so tra gor^go al ezofago {8} # gobio : malgranda E~uropa riverfi^so _(Gobio)_ {9} # golfo : parto de maro grandparte ^cirka~uita de tero {8} # gor^go : interna parto de la kolo {7} # gracia : pla^ca pro movoj, gestoj,... {7} # grado : kiomo (kiom a~u kiel ...a io a~u iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiusaj, akvo bolas); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7} # grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto {8} # gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por pezo] {9} # gramatiko : reguloj de iu lingvo pri ^gusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj {9} # gramofono : aparato por a~udigi sonon per diskoj {X} # granda : * pli multe ol ordinare (la~u mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ^ciuj direktoj (longo, alto, lar^go); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2} # grandioza : belega, bonega, impresega {9} # graso : * facile ^smirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; (grasa: kun multe da graso; pri literoj: dike presitaj) {*6} # grati : fari striojn (sur ha~uton) per ungoj a~u io alia, ekzemple ^car jukas {9} # gratuli : bondeziri pro okaza^jo {8} # grava : * kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2} # graveda : havanta idon en sia ventro {9} # grego : brutaro; pa^stbestaro {9} # greno : * herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el ^gi fari man^ga^jojn [tritiko, aveno, sekalo,...] {*5} # grimaci : fari strangajn movojn per la viza^gaj muskoloj {9} # grimpi : supreniri malfacile {7} # grinci : eligi akran malagrablan sonon pro froti^go (de metalo sur metalo, de metalo sur vitro, de dento sur dento,...) {9} # gripo : epidemia malsano (laceco, kapdoloro, kataro,...) {9} # griza : * kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka {*5} # groto : truego, kava^jo en monto {9} # gruo : granda migra birdo kun longa maldika kolo, longaj maldikaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte griza, kun la~uta trumpeteca voko _(Grus)_; ma^sino por levi objektojn, konsistanta i.a. el longa brako, je kies fino la objektojn levas ^snuro a~u kablo {9} # grumbli : montri malkontenton per (ne tre klaraj) vortoj {9} # grundo : la supra parto de tero, rigardata kiel ta~uga (a~u ne) por kreskigado de utilaj plantoj {7} # grupo : * (malgranda) aro da homoj, bestoj a~u a^joj; grupigi: kunigi en grupon; grupi^gi: fari^gi grupo {*5} # gudro : pli-malpli fluida, glueca nigra substanco restanta post distilado de karbo, ligno,... {9} # gumo : glueca substanco el iuj arboj; ka~u^cuko; bloketo el gumo a~u ka~u^cuko uzata por forvi^si krajonajn skriba^jojn,... {9} # gusto : sento en la bu^so [dol^ca, amara, acida, sala]; gusti: ka~uzi senton en la bu^so {7} # gustumi : rimarki la guston de io; preni iom da io por provi, kiel ^gi gustas (gust/um/i) {9} # gu^so : longeca semujo kun unu a~u du vicoj da semoj, de iuj plantoj (ekz. fazeolo) {X} # guto : * ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto {*6} # gvardio : (armea) gardistaro {9} # gvidi : * montri al iu, kien iri a~u kion fari {*6} # # # # -^g- # # ^gardeno : * loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por man^go a~u por ornamo) {*4} # ^gemi : esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj {7} # ^gemelo : unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino {9} # ^geni : * (iom) malhelpi al iu {*6} # ^gendarmo : (^stata) policisto {9} # ^generala : * ofte kaj multloke vidata, a~udata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6} # ^gentila : * bone kondutanta la~u ^generale akceptataj normoj, la~u socie akcepteblaj "bonaj manieroj" {*6} # ^germo : io, kio fari^gos (post kreskado kaj evoluado) besto, planto,...; komenca elemento de io; eta^jo ka~uzanta malsanon; ^germi: ekkreski {9} # ^gi : * tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1} # ^gibo : (grasa) elstara^jo de dorso de iuj bestoj (ekzemple: kamelo); elstara^jo de dorso de homo pro miskresko {9} # ^girafo : rema^canta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo _(Giraffa)_ {X} # ^gis : * [atingo] (ni iris ^gis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (^gis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter ^ci tiu loko kaj tiu loko (^gis la arbaro estas kampoj); inter ^ci tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) ^gis la oka (horo) mi laboris); "^gis!", "^gis revido!": saluto ^ce foriro {*1} # ^goji : * havi tre bonajn sentojn pri io; esti feli^ca pro io {*2} # ^gui : senti grandan plezuron {7} # ^gusta : * tiel, kiel devas esti; senerara {*4} # # ------------------------------------------ # # Bazaj radikoj Eo-Eo komentoj # # Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto # # # komentoj de la kompilinto # # # En marto 1999, iu - renkontinte mian ''Bazan Radikaron kun Nederlandlingvaj klarigoj'' - retletere demandis min, ^cu ekzistas en la Reto simila vortlisto por ^si komprenebla. # El ^sia letero evidenti^gis, ke ^si ne (bone) komprenas unu el la ''grandaj lingvoj''. # # # Mi rigardis en la Reto kaj, je mia surprizo (prefere mi diru: konsterni^go!), mi konstatis, ke e^c ne por ^ciuj tiuj ''grandaj lingvoj'' ekzistas ia vortlisto en la Reto. # Sed anka~u se tiaj listoj por ''grandaj lingvoj'' ekzistus, tiuj ne helpus al homoj, kiuj renkontas Esperanta^jojn en la Reto kaj provas tiujn kompreni, se ili ne bone regas la koncernan fremdan lingvon. # # # La~u mi, manke de pli ampleksaj vortaroj, en la Reto devus trovi^gi almena~u ^ciuj ekzistantaj ''^Slosiloj'' de Esperanto. Tamen, tiel ne estas. Do devus trovi^gi en ^gi iu baza vortlisto kun Esperantlingvaj klarigoj, por tiuj - inteligentaj kaj entreprenemaj - homoj, kiuj volas kompreni Esperantlingvajn tekstojn ne konante ankora~u la lingvon. Esperanto ja devas esti alirebla por ^ciuj. Kiam ili interesi^gos pli, ili trovos manieron por ekhavi (paperan) vortaron. Sed anka~u tian liston Eo-Eo, mi ne sukcesis trovi. # # # Tial mi provas fari adapton de la Akademia ''Baza Radikaro'' kun klarigoj per kiel eble plej simpla Esperanto. (Kompreneble: ju pli malsimpla la nocio, des malpli simpla la klarigo...) ^Gi ankora~u ne havas sian finan formon a~u amplekson. Enestas ^ciuj (^c.2500) radikoj de ^ciuj grupoj {1}-{9}* de la Akademia listo, kaj pli ol ducent {X} ekster tiu. Tiujn mi aldonis pro bezono por la klarigoj (a~u pro evidenta malekvilibro en la Akademia elekto - parte gvidis min en tio kelkaj ekzistantaj "bazaj vortlistoj" kaj "^Slosiloj"). Aliflanke, mi ellasis la nomojn de Kristanaj festotagoj, ^car mankis al mi la tempo por elser^ci la nomojn de same gravaj festotagoj de aliaj religioj kaj kulturoj. (Sed ar^haismojn kiel ''fonografo'' mi lasis - aldonante tamen la ne-jam-ar^haisman ''gramofono''! La modernan ''diskilo'' la uzanto mem determinos.) Entute enestas momente iom pli ol 2700 radikoj. # # Kiel vi scias, tiuj sufi^cas por almena~u dekoble tiom da vortoj (inkluzive de kunmetitaj) la~u la kalkulo en nacilingvaj vortaroj... # Por tiuj, kiuj volas utiligi la liston por lernado, mi indikis la grupojn 0-6, enhavantajn la ^c.1000 ''plej oftajn'' radikojn, per speciala signo: {*0}-{*6}. # # La radikoj estas enmetitaj kun la fina^jo, kiu, la~u la Akademio, indikas ilian gramatikan kategorion (substantivo, adjektivo, verbo). Pri la radikoj, kiujn mi mem aldonis, mi provis fari same. # # ^Car la karaktero de verboj en Esperanto ne ^ciam estas evidenta ^ce la unua renkonto, mi aldonis relative multajn verbo-signifojn, precipe kiam la koncerna radiko en la listo aperas kiel substantivo. Anka~u aliajn deriva^jojn mi aldonis, kaj mi foje adaptis la priskribon de la signifo (se eble) tiel, ke la derivado estu pli komprenebla. # # # ^Ce gramatikaj fina^joj mi prezentis kelkajn ekzemplojn de ilia uzo. Anka~u iujn pli oftajn mallongigojn mi enmetis, kaj plurajn (ne facile analizeblajn) kunmetitajn vortojn. # # # Oni bone konsciu, ke ne temas pri difin-vortaro. Temas pri klarigoj, kiuj helpu al homoj, kiuj renkontas iun nekonatan vorton en ^gia kunteksto. # # # Se vi havas sugeston por pli klara klarigo, sendu ^gin al mi per retpo^sto. La samo validas, kompreneble, se vi trovas eraron... # # # _______ # * (La fina^joj kaj afiksoj, kiuj ^ce mi estas en grupo {0}, en la Akademia listo apartenas al diversaj grupoj.) # # # # WF Pilger # # #