Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto

(C)2003 Wouter F. Pilger, NL8223ZS26
stato: 2003-12-10
e-posxto / wpil[a]uea.org [Eo!]
Cxiuj rajtoj rezervitaj. Tous droits r'eserv'es. All rights reserved. Reprodukto nur kun antauxa permeso.
>2500 radikoj
> >25.000 vortoj
Verko prilaborata. Sen ia garantio. Gxi povas sxangxigxi cxiutage. Nur por via propra uzo vi rajtas fari unu paperan kopion.
Cxar Guglo legas nur la unuajn 100 kilobajtojn de dosiero, mi enmetis kvar partojn.
Cxi tio estas F-K. La kompletan liston elektu cxi-tie:
HTML:
TXT:
UNIKODO --- LATINO-3 --- ASCII CX --- ASCII ^C
ASCII CX --- ASCII ^C (A-^G) (H-O) (P-Z)
(dec'02)
 
    Libro-forma versio aperis en decembro 2001:
    Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro,
    Rotterdam: UEA, 160 p., 18x11 cm, ISBN 92-9017-076-X.
 


- f -   

f-ino : frauxlino {X}
fabo : iom plata, ren-forma semo (de diversaj plantoj), mangxata kiel legomo; (la semoj de) herbo (Vicia faba) {9}
fabelo : distra aventura rakonto, ofte tre malnova, pri imagitaj herooj kun foje supernaturaj kapabloj; ne kredebla aux ne kredinda rakonto aux aserto {9}
fablo : (simbola, instrua) rakonto, en kiu bestoj kondutas kvazaux homoj {X}
fabriko : konstruajxo, kie oni produktas ajxojn per masxinoj; fabriki: produkti per masxino(j) {8}
faco : cxiu el la (ebenaj) flankoj de objekto (kubo havas ses kvadratajn facojn) {9}
facila : * simple, sen peno, farebla aux komprenebla {*2}
fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco sxpinita el plantaj fibroj, bestaj haroj, aux alia materialo {*6}
fago : arbo kun globformaj viraj floraretoj (amentoj) kaj triangulecaj nuksetoj (po du en "frukto" kun pikiloj) (Fagus) {9}
fajenco : potoj, teleroj, vazoj,... el bakita argilo {9}
fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo) {7}
fajna : en tre etaj eroj; tre delikate farita, desegnita,... {X}
fajro : * brulado kun flamoj (iuj el la ajxoj mem ekbrulis) {*4}
fako : * parto de kesto aux sxranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; dividajxo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de sxak- aux dam-tabulo; temaro por lerni aux studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis aux studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aux studi certan temaron {*6}
faksi : sendi kopion de skribajxo aux desegno per telefono {X}
faksimilo : preciza reproduktajxo de skribajxo aux desegno {X}
fakto : * io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivajxo; kontrolebla verajxo {*6}
fakturo : priskribo de farita laboro aux liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo; fakturi: enmeti en fakturon {X}
fali : * rapide movigxi de supre malsupren; renversigxi {*3}
falcxi : detrancxi herbon aux grenon per kurba trancxilo (kun longa tenilo: falcxilo, kun mallonga: falcxileto) {9}
faldi : duoble aux pluroble fleksi ion maldikan, tiel, ke unu parto ekkusxas sur alia parto {7}
falsa : * malvera; kvazaux-vera {*6}
falsi : * fari ion tiel, ke homoj pensas, ke gxi estas vera, dum gxi ne estas vera (ekzemple: falsi monon) {*6}
fama : * konata en multaj lokoj, de multaj homoj {*6}
familio : * patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aux sen aliaj parencoj logxantaj kun ili); parencaro {*3}
familiara : senceremonia; kiel inter familianoj {9}
fandi : likvigi solidajxon; produkti per fandado {7}
fanfaroni : fieri pri io, kion oni ne mem faris; (tro) lauxdi sin {8}
fantazio : krea imagpovo; kaprica elpensajxo; fantazii: tiel imagi aux elpensi aferojn {9}
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; reaperanta mortinto; io ne vera, nur sxajna {X}
fari : * estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2}
farbo : (ofte kolora) pasteca substanco aux likvo por kolorigi aux protekti; farbi: kovri per tavolo da farbo {8}
farigxi : ekesti (iom post iom aux subite); sxangxigxi al; ekhavi profesion aux funkcion; evolui al; okazi (far/igx/i) {X}
farmi : dum difinita aux nedifinita tempo lui teron aux bienon, por gxin uzi por kulturi gxin je propra risko kaj profito {7}
farti : esti en (bona aux malbona) sanstato; senti sin (bone aux malbone) pro (mal)sano aux aliaj cirkonstancoj {7}
faruno : (seka) muelita, pulvorigita greno (aux legomo) {7}
fasado : antauxa, cxestrata surfaco de domo {9}
fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj; aro da paralelaj (lum-)radioj aux signaloj {7}
fasono : maniero de farado de vesto (laux vidpunkto de tehxniko aux de modo); fasoni (veston): algxustigi laux la mezuroj (kaj deziroj) de la kliento {9}
fasti : ne mangxi dum pli longa tempo (pro religio aux alia motivo); fasto: la periodo, dum kiu oni fastas {9}
fauxko : busxego (de rabobesto); timiga malfermajxo (de groto, inter rokoj,...) {8}
favora : prezentanta avantagxo(j)n (por iu/io) {7}
fazeolo : pli-malpli renforma semo aux gusxo kun semoj, de pluraj herboj, mangxata kiel legomo (Phaseolus, Vigna,...) {9}
feo : fabela estajxo kun supernaturaj povoj {9}
febro : tro alta temperaturo de homa korpo {8}
februaro : * monato inter januaro kaj marto (02) {*5}
fecxo : sxlimeca substanco, kiu kolektigxas foje sur fundo de botelo da vino, biero,...; plej malsxatinda parto de io {9}
federacio : asocio de asocioj; asocio de sxtatoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu sxtaton {9}
feki : eligi ekskrementojn {X}
fekunda : multe naskanta; multe produktanta (tero, auxtoro) {X}
felo : hauxto de besto (kun la haroj) {8}
felicxa : * gxoje kontenta; gxoja, cxar havas cxion bezonatan {*2}
felto : sxtofo ne teksita, el kunpremitaj haroj aux fibroj {9}
femuro : la parto de la kruro inter la kokso kaj la genuo {X}
fendi : per forto disigi, fari fendon (en ligno,...) {8}
fendo : mallargxa, sed longa truo (en muro,...); loko, kie diskrevis aux disigxis iu materialo (ligno,...) {8}
fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aux por trarigardi; fako sur komputila ekrano {*3}
fenomeno : natura okazajxo aparte priparolata kaj nomata; io atendebla, kio okazas dum fizika aux hxemia eksperimento; tre speciala okazajxo {9}
fero : * plej uzata metalo (Fe) {*4}
ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de sxipo {X}
ferio : libera tago, kiam oni ne devas labori; ferii: gxui ferio(j)n; pasigi sia(j)n ferio(j)n (ie/iel) {7}
fermi : * igi ne en- aux elirebla (pordon, cxambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); cxesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3}
fermenti : sxangxigxi, malkomponigxi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, sximo,... {X}
fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj), por pasagxeroj kaj por varoj (fer/voj/o) {X}
fervora : tre kaj kore penanta (por helpi iun, por atingi ion,...) {8}
festi : * (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4}
festeni : feste mangxi; festeno: luksa, abunda, festa mangxo {8}
fi- : [malbona, malica, malnobla] (precipe pri karaktero) (fi- kaj -acx-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundacxo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
fi! : [voko: malbele!, malnoble!] {9}
fiancxo : estonta edzo {7}
fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno aux de planto (aux home (hxemie) farita, ekzemple: nilona) {X}
fidi : kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa {7}
fidela : * kiu cxiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraux tiu aux tio; precize konforma {*6}
fiera : * tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj {*6}
figo : mangxebla "frukto", kvazaux saketo kun semoj, de iuj figo-arboj (Ficus carica,...) {9}
figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegnajxo; skulptajx(et)o; simbola vort-uzo {7}
fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; neverajxo konsiderata kiel verajxo {9}
fiksa : * senmove ligita al io, cxar alfiksita, aux senmove ligita, cxar gxi neniam estis aparta; nesxangxebla {*5}
fiksi : * senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...) {*5}
filo : * vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3}
filiko : iu el senfloraj herboj aux arboj kun spirale malvolvigxantaj folioj, sur kiuj estas gxiaj sporoj (Filicopsida) {X}
filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aux fotojn; rakonto fotografita per movigxantaj bildoj; filmi: fotografi movigxantajn bildojn sur filmo (aux sur magneta bendo,...) {7}
filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo (filtrilo), por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo aux (vitra) plato por haltigi parton de la (kolor)radioj {X}
fini : * igi kompleta; baldaux ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; cxesigi; finigxi: esti en sia lasta parto; cxesi; fino: lasta parto aux momento; cxes(ig)o; fin(ajx)o: ekstremajxo {2}
financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj; mon-aferoj; financi (ion): havigi monrimedojn (por iu agado) {8}
fingro : * movebla elstara parto de mano aux piedo {*3}
firma : * ne (facile) sxancelebla, forpusxebla, enpremebla aux malfiksebla; ne sxangxigxema; konstanta; ne elasta; ne akveca {*6}
fisxo : * besto kun skvama hauxto kaj nagxiloj, vivanta en akvo, movanta sin nagxante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fisx(kapt)i: (provi) kapti fisxojn {*4}
fiziko : scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen sxangxo de ilia molekula strukturo; la materia aspekto {8}
flago : * tuko diverskolora kiel simbolo de lando,... {*6}
flagri : eligi nekonstantan, movigxantan lumon (flamoj ofte flagras) {9}
flamo : hela brilo de brulantaj gasoj (el fajro) (lumo kaj varmego); flami: eligi flamojn; brili kvazaux flamo {7}
flamengo : granda vadbirdo (ofte rozkolora; longaj kruroj kaj kolo; kurba beko por elkribri bestetojn) (Phoenicopterus) {X}
flanko : * dekstra aux maldekstra, antauxa aux malantauxa parto, surfaco aux rando; korpoparto inter brako kaj kokso {*2}
flari : senti (odoron) per la nazo {8}
flati : troe aux false lauxdi por placxi al iu {9}
flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(ajx)o: flava interna parto de ovo {*5}
flegi : * prizorgi malsanulojn; zorge atenti {*6}
fleksi : kurbigi; faldi; fleksigxi: (ankaux:) sxangxi opinion {8}
fliki : ripari ion, surkudrante aux surgluante pecon {9}
flirti : flugeti (papilio); movigxi tien kaj reen en aero (haroj, flago); amindumi ne celante dauxran ligon {8}
floro : * parto de planto, ofte kolora, en kiu estas gxiaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4}
floso : objekto el kunligitaj trunkoj aux traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: resti sur akvo, ne subakvigxante; veturi per floso; flosigi: transporti per floso (aux kiel floson (arbotrunkojn)) {7}
flui : * movigxi de unu loko al alia (pri likvo aux gaso); seninterrompe movigxi (komunikado, parolo,...) {*5}
flugi : * sin movi en aero, kiel birdo aux insekto; movigxi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...) {*3}
fluido : likvo aux gaso, ne solido {9}
flustri : mallauxte paroli (por ke ne cxiuj auxdu) {9}
fluto : rekta, tuboforma blovinstrumento {X}
foiro : granda komerca kunveno kun multaj vendistoj {8}
fojo : * unu okazo de faro aux farigxo (io okazas unu fojon aux ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2}
fojno : sekigxintaj aux sekigitaj herboj {7}
foko : iu el mar-mamuloj kun hara felo (Phocidae) {X}
folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aux alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (ne vere legi) folion post folio {*5}
fono : tio, kio estas malantaux io {X}
fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fondajxo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo {8}
fonografo : malnova gramofono (kun cilindroj, ne diskoj) {8}
fonto : * loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eligxi el fonto {*5}
fontano : ornama instalajxo kun supren jxetigxanta kaj sxprucanta akvo {9}
for : * al malproksima loko (iri for aux foriri, jxeti for aux forjxeti); ne (plu) cxi tie (esti for); (fore: malproksime) {*1}
foresti : ne cxeesti, kie kaj kiam oni estas supozata cxeesti; manki (for/est/i) {9}
forgesi : * ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4}
forgxi : prilabori metalon per fajro kaj frapado {7}
forko : * mangxilo kun pikiloj; (forkego: por pajlo,...) {*6}
formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, tauxga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon {*2}
formala : farata/farita laux la reguloj (pri la formo, vortumo,...) (formala peto: eble skriba, en kvin ekzempleroj, kun subskribo de atestanto,...; formala kunveno: anoncita kaj farata laux la reguloj de la asocio,...) {X}
formiko : insekto vivanta en grandaj bone organizitaj popoloj sub tero aux en mem farita monteto (Formica,...) {9}
formulo : difinita, preskribita esprimo; simbola skribformo en scienco (H2O estas la formulo por akvo); formuli: precize vortigi; formularo: papero kun demandoj precize formulitaj, apud kiuj oni skribu respondojn ankaux precize formulitajn {9}
forno : * fajrujo en domo, por kuirado, bakado aux hejtado {*6}
forpreni : preni ion de tiu, kiu havas gxin, aux de la loko, kie gxi estas (tiel ke gxi poste estas for) (for/pren/i) {X}
forta : * tre kapabla por pusxi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2}
fortika : firma, rezista, malfacile difektebla {7}
fosi : * fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo) {*6}
foso : * (longa) truo en tero, farita per fosado {*6}
fosto : alta, granda peco de ligno (vertikale metita) {8}
foto : fotografajxo; foti: fotografi; fotilo: foto-aparato {X}
fotelo : segxo kun apogiloj por la brakoj; braksegxo {9}
fotografi : fari bildojn (fotografajxojn = fotojn) per lumo (ankaux: foti) {7}
frago : (rugxa) sukoplena karneca frukto de malalta planteto (Fragaria) je kies ekstera flanko estas semoj {8}
frako : ceremonia jako kun malantauxe du baskoj {9}
frakasi : tute rompi (je malgrandaj pecoj) {8}
frambo : (rugxa aux flava) "frukto" (konsistanta el multaj fruktetoj) de pikanta arbusto (Rubus idaeus) {8}
frandi : mangxi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato; frandajxo: [bombono, cxokolado, glaciajxo, torto,...] {7}
frapi : * (subite) forte tusxi per mano aux io alia {*4}
frato : * vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3}
frauxlo : * viro ne (jam) edzigxinta {*3}
frazo : vortoj kune farantaj eldiron ("Li sidis tie, kiam sxi eniris kaj mi salutis sxin." kaj "Jen mi!" estas frazoj) {9}
fremda : * nekonata; de alia loko; nepropra {*4}
freneza : perdinta la prudenton; mense malsana {7}
fresxa : * nova, ne malbonigxinta; jxus farita aux rikoltita {*5}
fripono : trompanto; ruza sxtelisto;... {9}
friti : prepari mangxajxon en graso aux oleo per varmego {8}
frizi : prilabori kaphararon por ke gxi aspektu bela {8}
fromagxo : * firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto {*6}
fronto : la antauxa parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la antauxa parto de io {9}
frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiaj); frostas: la temperaturo estas sub 0°C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frostigxi: rigidigxi pro malvarmo {7}
froti : premante sxovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7}
frua : * antaux la kutima aux fiksita tempo; je la komenco {*3}
frukto : * parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, orangxo, vinbero,...] {*3}
frunto : * supra antauxa parto de vizagxo, inter okuloj kaj hararo {*6}
fugxi : forkuri (pro dangxero) {9}
fulgo : nigrajxo el fumo de fajro {8}
fulmo : brila fajra streko en cxielo pro elektro inter nuboj (kaj tero); fulmotondro: vetero kun fulmo kaj tondro {7}
fumi : * elblovi fumon; ensucxi kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako aux alia herbo {*6}
fumo : * varma aero, gasoj kaj malpurajxoj, kiuj de fajro iras en aeron {*6}
fumajxi : elmetadi viandon aux fisxon al fumo, por fari gxin konservebla (fum/ajx/i) {X}
fundo : * parto de io, plej malproksima al gxia malfermajxo aux al gxia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...) {*5}
fundamento : masonajxo en tero kiel bazo de konstruajxo; la firma bazo de io; Fundamento: bazo de Esperanto (1905) {8}
funebro : malgxojo pro morto; malgxojo pri mortinto; funebri: senti, montri funebron {8}
funelo : ilo kun largxa malfermajxo supre kaj tubeto malsupre, por pli facile versxi likvon en botelon,... {9}
fungo : ne-verda, senflora, senfolia sporo-planto, kreskanta el sxlimecaj fadenoj (subteraj, en putranta ligno,...) (Fungi) {9}
funkcio : servo, laboro, agado, kiun iu (aux io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti mangxajxojn kaj trinkajxojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horlogxo estas montri la (gxustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi laux sia funkcio {8}
funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj {8}
furagxo : (herboj kiel) nutrajxo por bestoj {9}
furioza : (ne sinrege) kolerega {9}
fusxi : malbonigi ion aux malbone fari ion, pro senzorgeco (lauxvola aux ne lauxvola) {9}
futbalo : piedpilk-ludo; futbali: ludi futbalon {X}


- g -   

gaja : * ridema, senzorga {*4}
gajni : * ricevi, cxar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aux bonsxanca en konkurso (kaj do gajni premion) {*4}
galo : amara likvajxo el hepato {9}
galosxo : (kauxcxuka aux plasta) vesto por surmeti sur sxuoj por sxirmi ilin kontraux malseko (supersxuo) {9}
ganto : manvesto (kontraux malvarmo aux por protekto) {8}
garagxo : sxirmejo aux riparejo por auxtoj aux auxtobusoj {8}
garantii : preni sur sin la respondecon pri iu/io; certigi, ke io okazos (riskante punon aux pagon, se tio ne okazos) {8}
garbo : fasko da falcxita greno (maniero por provizore starigi falcxitan grenon sur kampo) {9}
gardi : * atenti kaj fari cxion por ke ne okazu io malbona al iu/io; gardilo: (ankaux:) kiu interrompas elektran cirkviton {*5}
garni : almeti ion al io por plibonigi, plifortigi, kompletigi gxin; almeti ornamajxon al io {9}
gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo)) {*6}
gasto : * iu kiu vizitas iun aux dum iom da tempo logxas cxe iu (amike); gasti: logxi cxe iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston; gastejo: (simpla) hotelo, restoracio,... {*6}
gazo : tre maldense teksita sxtofo (ankaux el metalo) {X}
gazeto : * papero kun multaj skribajxoj (novajxoj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4}
ge- : * [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0}
gelateno : senforma, (preskaux) senkolora, sengusta substanco, farita el besta karno aux ostoj aux el fruktoj (uzata en tehxniko, por bredi bakteriojn, por densigi mangxajxojn,...) {9}
generi : naskigi (viro ne naskas, sed generas idon); estigi {X}
generacio : agxogrupo; cxiuj homoj proksimume samagxaj vivantaj samtempe; nasko-sxtupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...) {9}
generalo : plej alta armeestro {9}
genio : eksterordinara kapablo krei, inventi,...; bona aux malbona spirito (diajxo) {8}
gento : popolo samdevena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj {9}
genuo : * la artiko por fleksi la kruron; genui: stari sur la genuoj {*5}
geografio : (scienco pri) la aspekto de Tero, gxiaj landoj kaj regionoj,... {9}
ges., ges-roj : gesinjoroj {X}
gesti : fari movojn per mano(j), brako, kapo (por esprimi senton aux por komuniki ion); gesto: unu tia movo {8}
gimnastiko : ekzercado de la korpo per movoj {X}
gingivo : la karno de la busxo, en kiu staras la dentoj {X}
gipso : pulvoro (CaSO4), kiu kun akvo firmigxas (por bandagxi rompitajn ostojn kaj por fari statuetojn, reliefajxojn) {X}
girlando : ornama longa plektajxo el floroj, folioj, paperoj,... {9}
gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj sxveligas paston) {X}
gitaro : instrumento kun 5-7 kordoj sonigataj per fingroj {X}
glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0°C); glaciajxo: frostigita dolcxajxo el akvo aux lakto (kremo), siropo, fruktoj,... {*5}
gladi : glatigi vestojn per varm(eg)a ilo (gladilo) {8}
glano : kverkofrukto; (ankaux:) la ekstremajxo de peniso {X}
glando : iu part(et)o en korpo de homo aux besto, aux en planto, kiu produktas likvon {X}
glaso : * vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...) {*4}
glata : (surfaco) tre ebena, sen elstarajxoj; okazanta sen malhelpoj, sen rezisto {7}
glavo : longa duflanka (dutrancxa) trancxilo kiel batalilo {9}
gliti : * movi sin/movigxi per sxovado sur tre glata surfaco; sxovigxi sur tre glata surfaco; movi sin/movigxi tusxante la teron (aux negxon, aux glacion) sen radoj {*6}
globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu cxiuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro; terglobo: nia planedo Tero {7}
gloro : admirego, lauxdego; glori: honoregi iun per lauxdoj {8}
gluo : substanco, kiu post sekigxo fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo; (algluigxi: ankaux sen gluo) {7}
gluti : traigi el busxo tra gorgxo al ezofago {8}
gobio : malgranda Euxropa kaj Azia riverfisxo (Gobio) {9}
golfo : parto de maro grandparte cxirkauxita de tero {8}
gorgxo : interna parto de la kolo {7}
gorilo : plej granda hom-simila simio (Gorilla) {X}
gracia : placxa pro movoj, gestoj,... {7}
grado : kiomo (kiom aux kiel ...a io aux iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiaj, akvo bolas) (simbolo: °); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7}
grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto {8}
gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por maso kaj pezo] {9}
gramatiko : reguloj de iu lingvo pri gxusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj {9}
gramineo : iu el herboj (altaj aux ne) kun mallargxaj folioj kaj maldika rekta tigo (i.a. kanoj, grenoj) (Gramineae) {X}
gramofono : aparato por auxdigi sonon per diskoj {X}
granda : * pli multe ol ordinare (laux mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en cxiuj direktoj (longo, alto, largxo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2}
grandioza : belega, bonega, impresega {9}
graso : * facile sxmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj) {*6}
grati : fari striojn (sur hauxton) per ungoj aux io alia, ekzemple cxar jukas; degrati: tiel forigi ion de iu surfaco; skrapi {9}
gratuli : bondeziri pro okazajxo aux atingajxo {8}
grava : * kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2}
graveda : havanta idon en sia ventro (en la utero) {9}
grego : brutaro; pasxtbestaro (sxafaro, bovinaro,...) {9}
greno : * herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el gxi fari mangxajxojn [tritiko, aveno, sekalo,...] {*5}
grio : krude (ne fajne gxis faruno) muelita/pistita greno {X}
grimaci : fari strangajn movojn per la vizagxaj muskoloj {9}
grimpi : supreniri malfacile (en arbon, sur rokon,...) {7}
grinci : eligi akran malagrablan sonon pro frotigxo (de metalo sur metalo, de metalo sur vitro, de dento sur dento,...) {9}
gripo : epidemia malsano (laceco, kapdoloro, kataro,...) {9}
griza : * kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka {*5}
groto : truego, kavajxo en monto {9}
gruo : granda migra birdo kun longa maldika kolo, longaj maldikaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte griza, kun lauxta trumpeteca voko (Grus); masxino por levi objektojn, konsistanta i.a. el longa brako, je kies fino la objektojn levas sxnuro aux kablo {9}
grumbli : montri malkontenton per (ne tre klaraj) vortoj {9}
grundo : la supra parto de tero, rigardata kiel tauxga (aux ne) por kreskigado de utilaj plantoj {7}
grupo : * (malgranda) aro da homoj, bestoj aux ajxoj; grupigi: kunigi en grupon; grupigxi: farigxi grupo {*5}
gudro : pli-malpli fluida, glueca nigra substanco restanta post distilado de karbo, ligno,... {9}
gujavo : frukto de Amerika blankflora arbo (Psidium) {X}
gumo : glueca substanco el iuj arboj; kauxcxuko; bloketo el gumo aux kauxcxuko uzata por forvisxi krajonajn skribajxojn,... {9}
gusto : sensajxo en la busxo [dolcxa, amara, acida, sala]; ies kriterioj por (mal)sxati; gusti: kauxzi sensajxon en la busxo {7}
gustumi : rimarki la guston de io; preni iom da io por provi, kiel gxi gustas (gust/um/i) {9}
gusxo : longeca semujo kun unu aux du vicoj da semoj, de iuj plantoj (ekz. fazeolo, pizo, tamarindo, ternukso) {X}
guto : * ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto {*6}
gvardio : (armea) gardistaro {9}
gvidi : * montri al iu, kien iri aux kion fari {*6}


- gx -   

gxardeno : * loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por mangxo aux por ornamo) {*4}
gxemi : esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj {7}
gxemelo : dunaskito: unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino; (simile: trinaskito,...) {9}
gxeni : * (iom) malhelpi al iu; gxeni sin: ne kuragxi, honteti {*6}
gxendarmo : (sxtata) policisto {9}
gxenerala : * ofte kaj multloke vidata, auxdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6}
gxentila : * bone kondutanta laux gxenerale akceptataj normoj, laux socie akcepteblaj "bonaj manieroj" {*6}
gxermo : io, kio farigxos (post kreskado kaj evoluado) besto, planto,...; komenca elemento de io; etajxo kauxzanta malsanon; gxermi: ekkreski {9}
gxi : * tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1}
gxibo : (grasa) elstarajxo de dorso de iuj bestoj (ekzemple: kamelo); elstarajxo de dorso de homo pro miskresko {9}
gxirafo : remacxanta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo (Giraffa) {X}
gxis : * [atingo] (ni iris gxis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (gxis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter cxi tiu loko kaj tiu loko (gxis la arbaro estas kampoj); inter cxi tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) gxis la oka (horo) mi laboris); "gxis!", "gxis revido!": saluto cxe foriro {*1}
gxoji : * havi tre bonajn sentojn pri io; esti felicxa pro io {*2}
gxui : senti grandan plezuron {7}
gxusta : * tiel, kiel devas esti; senerara {*4}


- h -   

ha! : * [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono) {*1}
hajlo : globetoj da glacio, falantaj el cxielo; hajlas: (el la cxielo) falas hajlo {8}
haki : trancxi aux fendi per frapo(j) de akra ilo (hakilo) {7}
halo : granda ejo kun tegmento (por bazaro, foiro, sporto,...); cxambrego {9}
halti : * cxesi movigxi, iri, agi; interrompi sian iradon aux veturadon; (provizore) ne plu iri aux veturi; haltejo: loko, kie kutime haltas trajno, tramo, auxtobuso,... {*3}
hangaro : konstruajxo por sxirmi aviadilojn aux aliajn aerveturilojn {9}
haro : * fadenforma kreskajxo sur la hauxto de homo aux de iuj bestoj (cxe homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "cxiuj kapharoj kune") {*3}
haringo : migra marfisxo (Clupea harengus) {9}
harmonio : kombino de sonoj agrabla por auxskulti; placxa arangxo de la partoj de tuto; harmonii: esti en harmonio {9}
harpo : granda instrumento multkorda, sonigata fingre {X}
hauxto : * la surfaco de homa aux besta korpo; la ekstera tavolo de io {*6}
havi : * posedi; esti kun; ne esti sen {*2}
haveno : sxirmita loko por en- kaj elsxargxado de sxipoj {7}
havigi : doni, disponigi,... (hav/ig/i) {9}
hazardo : kiam io okazas sen plano, intenco, volo, reguleco {9}
he! : [voko por tiri atenton] {8}
hegxo : barilo, sxirmilo el plantoj {9}
hejmo : * la propra aux familia logxejo; famili(ec)a restadejo {*3}
hejti : * varmigi domon; fari varmon por produkti ion {*6}
hektaro : 10.000 kvadrataj metroj {9}
hela : * luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko) {*4}
helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren (kiel cxe sxrauxbo); rotacianta aparato sxrauxboforma (aux kun oblikvaj elstarajxoj) por movi sxipon, flugmasxinon, akvon, aeron,..., aux por esti movata de akvo, aero aux vaporo {X}
helikoptero : flugmasxino, kies helico samtempe levas la masxinon kaj antauxenmovas gxin {9}
helpi : * faciligi ies laboron; kune fari {*2}
hepato : organo en la korpo de homo aux besto, kiu produktas multajn hxemiajxojn (hepar) {9}
hepatito : iu el infektaj hepato-inflamoj (flava okulblanko) {X}
herbo : * (kutime verda) planto sen lignaj partoj {*5}
heredi : ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas aux havis (unu el) la gepatroj aux geavoj {8}
heroo : homo kiu faris eksterordinare grandajn farojn; cxefa persono de rakonto, teatrajxo,... {8}
heroldo : antauxanoncanto; heroldi: antauxanonci {9}
heziti : ne esti certa; ne kuragxi; ne scii, cxu fari aux ne fari {7}
hieno : hundo-simila striita/makulita rabobesto (Hyaena,...) {X}
hieraux : * en/dum la tago antaux la nuna tago {*1}
higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon; (observado de) reguloj por preventi malsanigxon {9}
himno : solena kanto (pregxeja, nacia,...) {9}
hirudo : sangosucxa vermo en sensala akvo (Hirudo) {X}
hirundo : birdo kun longaj, pintaj flugiloj (Hirundo, Delichon,...) (iuj konstruas neston el koto sur muro) {7}
historio : * (rakontoj pri) tio, kio okazis {*4}
histriko : mamulo kovrita de longaj pikiloj (Hystrix,...) {X}
ho! : * [voko: miro, atentu!] {*1}
hodiaux : * en/dum la nuna tago; en/dum cxi tiu tago {*1}
hoko : fiksilo en formo de "J" aux "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko; hok(et)o: supersigno (ux) aux subsigno (ç) {8}
hokeo : iu el teamosportoj kun pilketo kaj kurbaj bastonoj {X}
homo : * (Homo sapiens); viro aux virino aux knabo aux knabino; la homaro: cxiuj homoj sur Tero {*2}
honesta : * ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari {*6}
honoro : * granda respekto kaj estimo; honori: montri respekton kaj estimon {*6}
honti : * havi malbonan senton pro farado aux pensado de io malbona, malbela, malhonora,... aux pro nefarita devo {*6}
horo : * 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono) {*3}
horaro : antauxe difinita plano pri: horoj de forveturo de trajnoj, auxtobusoj,...; horoj de servado, oficado,... (hor/ar/o) {X}
hordeo : greno de malvarma modera klimato, interalie uzata por fari bieron (Hordeum vulgare) {9}
horizonto : la limo inter cxielo kaj tero, vidata de malproksime {9}
horizontalo : linio paralela al la surfaco de senmova akvo {9}
horlogxo : * mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aux per ciferoj) {*5}
hormono : substanco produktita en glando, transportata per la sango al organo, al kies funkciado gxi efikas {X}
hospitalo : malsanulejo, kuracejo {8}
hotelo : domo, kie vojagxantoj povas logxi (kontraux pago) {7}
hufo : la piedo (fakte: ungo) de cxevalo, azeno, sxafo,... {8}
humana : homeca; akceptebla inter homoj {9}
humida : malseketa; vapor-enhava (aero) {8}
humila : malfiera; pensanta, ke aliaj homoj estas pli bonaj {7}
humoro : animstato [gxoja, malgxoja, gaja, malgaja, kolera,...] {7}
hundo : * kvarpieda besto cxe homoj (Canis familiaris) (bojas: "boj-boj", "vaux-vaux" aux "ef-ef") {*4}


- hx -   

hxaoso : tre granda malordo {X}
hxemio : scienco pri la konsisto de materiaj substancoj kaj pri la sxangxoj en ilia interna (molekula) strukturo {8}
hxolero : infekta malsano (senfebra likva lakso, vomado,...) {X}
hxoro : kantistaro, kantantaro; grupo da homoj, kiuj samtempe, kune diras ion (en teatrajxo,...); (hxore: cxiuj kune) {9}


- i -   

-i : * [ago/stato] [verbo] (mi sxatas kanti; li volas salti; sxi povas nagxi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; suficxe dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por mangxi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adiaux: adiauxi - li adiauxis min en la stacidomo; cxirkaux: cxirkauxi - ili tute cxirkauxis min;...) {*0}
i.a. : inter aliaj; interalie {X}
ia : * de nedifinita (aux ne menciata) speco; iuspeca {*1}
iafoje : en iuj specialaj (nun ne menciataj) okazoj (ia/foj/e) {9}
ial : * pro iu kauxzo aux motivo {*6}
iam : * en nedifinita (aux ne menciata) tempo; ne nun {*1}
-ido : * [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (cxevalido, sxafido, regxido, Napoleonidoj,...) {*0}
ideo : * penso; io en kapo {*4}
idealo : perfekteco neniam atingebla; nobla celo {8}
identa : tute sen diferencoj; tute sama {8}
ie : * en nedifinita (aux ne menciata) loko {*1}
iel : * en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade {*6}
ies : * de iu(j); apartenanta al iu(j) {*6}
-igi : * [fari -a, -o; kauxzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enposxigi,...); igi: fari, kauxzi {*0}
ignamo : nutra tuber(eg)o de varmlanda planto (Dioscorea) {X}
ignori : lauxvole malatenti; lauxvole ne auxskulti, ne rigardi {9}
igvano : Amerika rampulo (granda lacerto) (Iguana,...) {X}
-igxi : * [ekesti -a, -o; kvazaux sin -i; kvazaux io/iu -as gxin/lin/sxin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruligxas) (grandigxi, ruinigxi, kunigxi, pusxigxi, enfermigxi, elversxigxi,...); igxi: ekesti, farigxi {*0}
-ilo : * [instrumento, rimedo] (kutima, gxenerale uzata ilo por ...-i) (trancxilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (mangxilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...) {*0}
ilekso : planto kun ledecaj folioj kun dornoj (Ilex) {X}
ili : * tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj {*1}
ilustri : ornami per bildoj; aldoni bildojn al (skribita, presita) rakonto; klarigi iun rakonton per aldonaj rakontoj {8}
imagi : * vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon {*6}
imiti : * rigardi, kiel iu alia faras ion, kaj fari same; fari ion saman aux similan {*6}
imperio : regno (sxtato) kun multaj popoloj, kies estro (imperiestro) foje sub si havis regxojn, regantajn pri partoj de la regno; sxtato reganta aliajn sxtatojn {8}
impeti : energie jxeti sin antauxen {9}
impliki : malebligi aux malfaciligi la movojn de iu, cxirkauxvolvante sxnurojn,...; malebligi aux malfaciligi agadon per cxiuspecaj komplikajxoj {9}
imponi : (provi) kauxzi admiron aux respekton {X}
importi : enporti komercajxojn en iun landon {8}
imposto : deviga pago de sxtatano al la sxtato {8}
impreso : influo al la sensoj aux al la koro; sento aux imago ekhavita de aux pri io/iu; impresi: fari impreson {8}
impulso : ekpusxo; ekmovo; ekinstigo; momenta kurento {9}
imuna : plene rezista (kontraux malsano,...) {9}
-ino : * [virino; (principe) naski-pova individuo] (virino, patrino, knabino, regxino, cxevalino, kokino,...) {*0}
inciti : eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj,... {9}
-inda : * [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, lauxdinda,...) {*0}
indiferenta : montranta neniun preferon; montranta neniun kauxzon por prefero {8}
indigni : senti koleron pro malnobla, nejusta ago de iu alia {9}
indigxeno : homo, kies antauxuloj jam antaux multaj centoj (aux miloj) da jaroj logxis en tiu sama regiono aux lando {X}
indiki : doni la informo(j)n bezonata(j)n (por fari ion, trovi vojon,...) {9}
individuo : unu aparta el multaj similaj (besto aux planto); unu homo, ne kiel ano de grupo {9}
indulgi : ne puni ion puneblan; ne tro kritike trakti iun, kiu malbone faris ion; ne tro forte reagi al io (malbona, erara) {9}
industrio : * farado de produktoj el krudaj materialoj {*6}
infano : * juna homo; ido de homo (aux besto); filo aux filino {*2}
infekti : transdoni gxermojn de malsano (per aero, akvo, de homo al homo,...) {9}
infero : (religio:) loko, kie logxas la diablo(j), kaj kien homoj postmorte estas sendataj kiel puno; loko, kie oni forte suferas {9}
inflamo : kiam organo malsane varmigxas, sxvelas, rugxigxas,... {X}
influi : havi efikon sur pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j) {8}
informi : * sciigi (pri io); informigxi: ekhavi informojn {*6}
infuzi : fari trinkajxon, trempante foliojn en varmega akvo {X}
-ingo : * [io, en kion oni metas tion (parte), por teni gxin] (kandelingo, lampingo, sxtopilingo, glavingo, piedingo,...) {*0}
ingxeniero : homo (diplomito) kiu laux sciencaj metodoj faras aux estras tehxnikajn laborojn {8}
iniciati : kiel la unua fari ion aux proponi ion {9}
injekti : ensxprucigi likvon aux gason en ion; ensxprucigi medikamenton en la korpon {9}
inko : * kolora likvo, per kiu oni skribas {*5}
inklina : animmovata; kvazaux de sia animo pusxata al {8}
inkluziva : enhavanta en si (kiel parton de la tuto aux kiel elementon de aro); inkluzive (de): enhavante ankaux; enkalkulante {X}
insekto : * besteto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flugiloj (Insectae) [musxo, kulo, papilio, formiko, abelo,...] {*5}
insidi : sekrete prepari trompon aux malutilon {9}
insigno : rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por montri sian rangon,...) {9}
insisti : dauxre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aux peton) al aliaj {8}
inspekti : (ofice, oficiale, komisiite) kontroli la agadon de iu, la funkciadon de io {X}
inspektoro : (cxef)inspektisto {9}
inspiri : (sen instigo) kauxzi, ke iu pensas pri io, ekhavas ideon, sentas ion, faras ion iumaniere,... {9}
instali : meti ion ien kaj fari cxion, por ke gxi bone funkciu {8}
instanco : auxtoritato (sxtata, urba,...) kun jugxa aux decida povo (persono aux organizajxo) {9}
instigi : diri: "jes! faru tion!" {8}
instinkto : tio, pro kio oni povas fari aferojn sen lerno {7}
instrui : * lernigi; transdoni sciojn {*5}
instrukcio : preciza indiko (ordono), kiel fari certan laboron; instrukcii: doni instrukcio(j)n {X}
instrumento : fabrikita objekto speciale farita por certa uzo {8}
insulo : * peco da tero, cxirkaux kiu cxiuflanke estas akvo {*6}
insulti : ofendi per malgxentilaj vortoj, per krudaj esprimoj {8}
-int- : * [fininta, post la ago] (mangxinta homo: kun mangxajxo en sia stomako; falinta pluvo: akvo sur tero); (mangxinte (=post la mangxado), li lavis la telerojn); (gxenerale, -into = -inta homo) {*0}
intelekto : kapablo pensi, imagi kaj rimarki rilatojn inter aferoj {8}
inteligenta : kiu facile komprenas kaj vigle pensas {8}
intenci : * voli fari ion iam; voli fari ion kun iu celo; lauxvole fari ion {*5}
inter : * [a bc: b estas inter a kaj c]; [ash3djlmtuvp: cifero inter literoj]; (rilatoj inter A kaj B: rilatoj de A al B kaj de B al A) {*1}
interalie : inter aliaj aferoj (inter/ali/e) [ekzemplo] {X}
interesi : * veki scivolon (cxu en la afero estas ia utilo, profito, kono aux scio (por iu)); interesigxi: esti scivola (cxu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa: kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon aux scion (por iu); scivolo-veka {*3}
intereso : * eblo aux deziro akiri utilon, profiton aux konon el io; graveco (por iu) {*3}
interna : * estanta en io; ne ekstera {*4}
internacia : kiam temas pri rilatoj inter anoj de diversaj popoloj; kiam temas pri rilatoj inter sxtatoj (inter/naci/a) {X}
interpelacii : fari publikan demandon al ministro en parlamento {9}
interpreti : doni al io signifon (eblan, probablan, laux kunteksto,...); klarigi al nekomprenantoj; busxe traduki {9}
interrompi : provizore cxesigi; diri ion, dum iu alia estas parolanta (inter/romp/i) {X}
intertempe : dum la tempo, kiu pasis inter la priparolataj okazajxoj, aux inter la priparolata okazajxo kaj nun (inter/temp/e) {X}
interveni : diri ion dum diskuto (inter aliaj homoj); (sen peto) agi anstataux iu alia (cxar tiu ne kapablas, por preventi akcidenton,...) (inter/ven/i) {X}
intervjui : pridemandi iun (por gazeto, radio, televido,...) pri ties spertoj, opinioj... {X}
intesto : parto de la nutrokanalo post la stomako, kie la pli granda parto de digestado okazas {9}
intima : tute persona, ne publika; en rilato tre amikeca, sengxena, konfida {9}
inundi : subakvigi; inundo: kiam akvo de rivero aux maro akcidente kovras teron; (figure: amasa alveno, eniro) {9}
invalido : iu, kiu ne povas bone uzi siajn krurojn, brakojn, aux alian korpoparton kaj tial ne povas (plene) labori {9}
inventi : elpensi ion novan (novan aparaton, metodon,...) {9}
inversa : turnita (dekstro, kie estis maldekstro; kun supro malsupre; kun interno ekstere; nigro, kie estis blanko kaj blanko, kie estis nigro; ne de A al B, sed de B al A;...) {X}
inviti : * peti iun veni ien (se li aux sxi volas veni tien); peti iun fari ion (se li aux sxi volas fari tion); peti sen devigo {*5}
io : * nedifinita (aux ne menciata) afero {*1}
iom : * nedifinita (aux ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto; (iom ...a: (ofte:) relative ...a) {*1}
iri : * movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, nagxiloj; funkcii per movo {*2}
irk. : internacia respondkupono (de la posxto) {X}
ironio : diri ion kontrauxan (aux kontrastan) al tio, kion oni volas esprimi, por ridigo aux alia efekto {9}
-is : * [ago/stato: antaux nun] [verbo] (mi jxus vidis birdon; hieraux mi estis en la urbo; antaux kvar jaroj li forveturis;...) {*0}
-ismo : * [ide-aro, pens-aro; malsano] (imperiismo, komunismo, kapitalismo, tutmondismo, oportunismo, alkoholismo,...) {*0}
-isto : * [profesiulo; scienculo; sportulo]; iu, kiu ofte, dauxre aux speciale okupigxas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie; kuranto kuras, kuristo kuras sporte aux profesie) (bakisto, tubisto, gxardenisto, fizikisto, futbalisto); [ism-ano; ism-ulo] (imperiisto, oportunisto, alkoholisto) {*0}
-it- : * [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (gxenerale, -ito = -ita homo) {*0}
iu : * nedifinita (aux ne menciata) individuo aux ekzemplero; unu el multaj {*1}
izoli : tute apartigi de la cxirkauxajxo; malebligi kontakton aux paroladon kun aliaj; preventi (mal)varmigxon aux infekton {9}


- j -   

-j : * du aux pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj; (unu) rugxa kaj (unu) flava pomoj...) {*0}
ja : * [oni scias]; "ne ne"; (li ja diris tion: oni scias, ke li diris tion (ecx se iuj diras, ke li ne diris tion)) {*1}
jaguaro : Amerika makulita katego (Panthera onca) {X}
jako : * ekstera vesto, fermebla je la antauxa flanko, kun manikoj, kovranta la supran parton de la korpo (de la sxultroj gxis la koksoj) {*6}
jam : * (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue) {*1}
januaro : * unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro (01) {*5}
jaro : * 12 monatoj; 365 aux 366 tagoj; sunciklo {*2}
je : * (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako,...) {*1}
jen : * [montro] (jen li: vidu, tie li estas) {*1}
jes : * [konfirmo] (Cxu vi venos? Jes, mi venos.) {*1}
ju ... des : [proporcie] (ju pli multaj estas la mangxantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {8}
jubileo : (festo pro) dat-reveno (kun bela nombro da jaroj); jubilei: havi, festi jubileon {9}
jugo : ligna peco sur la kolo de besto por ligi jungajxon; ligna peco portata sur sxultroj de homo por porti objektojn (je sxnuro pendantajn de gxiaj ekstremajxoj); jugi: jungi per jugo {9}
jugxi : * diri aux decidi, cxu iu estas kulpa aux ne; diri aux decidi, cxu iu/io estas bona aux ne {*5}
juki : doni impreson al la hauxto, kvazaux multaj piketoj, pro kio oni sentas bezonon sin grati {9}
julio : * monato de la jaro inter junio kaj auxgusto (07) {*5}
juna : * de malgranda agxo {*2}
jungi : ligi tirbeston (aux traktoron) al cxaro aux laborilo {9}
junio : * monato de la jaro inter majo kaj julio (06) {*5}
jupo : vesto, kiu (parte) kovras ambaux krurojn kune (de la talio gxis la piedoj aux gxis la genuoj aux malpli longa) {7}
juro : legxaro; cxiuj devigaj reguloj kune {8}
justa : * faranta egale bone al cxiuj homoj {*4}
juvelo : ornamajxo el multekosta materialo (oro, argxento, valora sxtono,...) {8}


- jx -   

jxaluza : sentanta doloran timon, perdi ion aux iun (kaj pro tio ne sxatanta, ke iu alia interesigxas pri tio aux tiu) {8}
jxauxdo : * tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo {*5}
jxeti : * per forto (tra aero) meti ien {*3}
jxuri : alvoki iun aux ion sanktan kiel atestanton pri la vereco de io; promesi ion tiel {8}
jxurnalo : cxiutaga gazeto; cxiutaga (aux pli ofta) raporto pri novajxoj; konto-folio aux -libro pri cxiutagaj en- kaj elspezoj {8}
jxus : * antaux tre mallonga tempo; antaux momento {*1}


- k -   

k.a. : kaj aliaj {X}
k.s. : kaj similaj; kaj simile {X}
k.t.p. : kaj tiel plu (diru: ko to po) [la ceteron mi ne bezonas mencii] {X}
kabano : simpla (ofte ligna) dometo {9}
kabineto : cxambro por iu intelekta laboro; cxambro por ekspozicii ion; (oficejo de ministro aux) ministraro {8}
kablo : (ofte metala) sxnur(eg)o; longa fasko da dratoj (en izola volvajxo aux tubo (kauxcxuka, plasta)) (aux alia sxnureca aux tubeca objekto) por transporti elektron aux signalojn {X}
kacxo : ne tre densa mangxajxo el faruno kaj lakto aux akvo (kun aux sen aldonajxoj); mangxajxo el dispremitaj fruktoj aux legomoj (ofte longe kuiritaj); (figure: ne sukcesinta aux malbone preparita mangxajxo; senorda miksajxo) {9}
kadro : (ofte kvarangula) objekto aux desegno cxirkaux io; io cxirkauxanta; vicestra oficulo; kadri: cxirkauxigi per kadro {7}
kaduka : malfortikigxinta (pro agxo aux foruzigxo); baldaux disfalonta; baldaux mortonta {9}
kafo : * bruna aux nigra trinkajxo (kuirita aux filtrita), el muelitaj rostitaj semoj de la kafarbo (Coffea) {*5}
kagxo : kvazaux skatolo el dratoj, tigoj aux stangoj (ekzemple kiel logxejo aux tenejo por bestoj aux birdoj) {9}
kahelo : (rektangula) plato el bakita argilo, cemento,... {9}
kaj : * [a kaj b: a&b, a+b] {*1}
kajo : per muro (en akvo) fortigita strato apud rivero aux kanalo, por povi en- kaj eliri sxipojn; simila afero apud fervojo por povi en- kaj eliri trajnojn (vagonarojn) {8}
kajero : * kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero,...) aux kiel parto de libro) {*6}
kajuto : cxambreto sur sxipo aux en aviadilo {9}
kakao : (pulvorigitaj rostitaj fermentintaj) semoj de kakao-arbo (Theobroma); trinkajxo el kakao-pulvoro {9}
kakto : iu el karnecaj plantoj kun pikiloj (Cactaceae) {9}
kalo : malmoligxinta hauxto {9}
kalcio : elemento (Ca) (en kalko, kreto,...) {X}
kaldrono : granda metala poto por kuiri aux boligi akvon {9}
kalendaro : folio aux libreto kun mencio de tagoj, semajnoj kaj monatoj de unu jaro aux de pluraj jaroj (kun aux sen mencio pri okazajxoj) {8}
kalesxo : (luksa) cxevalcxaro por transporti homojn {X}
kalko : kalcia oksido (CaO), uzata ekzemple por blankigi murojn; kalki: blankigi per kalko; surmeti kalkon {X}
kalkano : la malantauxa parto de homa piedo {8}
kalkanumo : la parto de sxuo sub la kalkano (kalkan/um/o) {9}
kalkuli : * labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104; (kalkuli pri io/iu: firme fidi (ke 2+2 estos 4)) {*4}
kalsono : subvesta pantalon(et)o; bankalsono: por banado {8}
kalumnii : misfamigi; malutili al ies honoro, rakontante mensogojn pri ties karaktero, fidindeco,... {9}
kamarado : amiko, kun kiu oni faras multajn aferojn kune {7}
kamelo : kur- aux sxargxbesto kun unu aux du gxiboj sur la dorso (unu gxibo: dromedaro, du gxiboj: Baktria kamelo) (Camelus) {9}
kameleono : insektomangxa rampulo (skvamulo) kun longega risorta lango, kapabla sxangxi sian koloron (Chamaeleo) {X}
kameno : * loko en cxambro, kie povas esti fajro sen dangxero {*6}
kamero : cxambr(et)o sen fenestroj; parto de aparato, en kiun lumo ne povas penetri; aparato por foti aux filmi {X}
kamiono : sxargx-auxtomobilo {8}
kampo : * tereno sen arbaro; (cxirkauxlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aux inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i: dormi ekster domo en kamparo (en tendo) {*2}
kano : alta herbo kun fortikaj rektaj kavaj tigoj (sxalmoj), ofte kreskanta cxe akvo (Arundo, Phragmites,...); gxia tigo, uzata kiel bastono aux skribilo; suker-kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenas sukeron {X}
kanabo : alta herbo kun dise manformaj folioj (Cannabis), kultivata por fibroj (por sxtofoj kaj sxnuroj) (el la tigoj), aux por medicinajxoj kaj psiko-stimulajxoj (el folioj kaj floroj) {X}
kanalo : de homoj fosita kvazaux-rivero; tub(ar)o tra kiu io iras; la vojo, laux kiu iras komunikado-signaloj {9}
kancero : malsano (tro- aux mis-kreskado de korpocxeloj) {X}
kandelo : lumilo el sebo (besta graso), stearino aux vakso cxirkaux mecxo (bruligebla sxnuro) {8}
kandidato : iu, kiu anoncis, ke li volus esti elektita aux konsiderata por certa funkcio aux posteno; kandidati: esti kandidato; kandidatigi: proponi kiel kandidaton {9}
kanguruo : Auxstralia posxbesto (movigxas saltante, per grandaj fortaj malantauxaj kruroj) (Macropus, Dendrolagus,...) {X}
kankro : iu el (longecaj) dekkruraj krustuloj (Astacus,...) {9}
kanono : pafilego; (muziko:) cxen-kanto {X}
kanti : * muzike paroli; kanto: vortoj kaj melodio kantataj {*3}
kanzono : kanto el egalaj partoj (strofoj) kun refreno (rekantajxo), ofte sxerca {8}
kapo : * supra parto de homo; antauxa parto de besto (kun cerbo, busxo, okuloj, oreloj); (figure: cerbo; estro) {*2}
kapabla : * povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn {*5}
kapibaro : plej granda, longhara rongxulo (Hydrochoerus) {X}
kapitalo : tuto de mono, provizajxoj kaj iloj de unu persono aux de unu (komerca aux produkta) societo {8}
kapitano : sxipestro; (armeo:) oficiro super leuxtenanto, sub majoro, kompaniestro {X}
kapro : * kvarpieda besto kun kornoj kaj barbo (Capra,...) {*6}
kaprica : subita, neantauxvidebla, sen motiva volo {8}
kapsulo : ferma tegajxo; glutota ujeto kun kuraca pulvoro {X}
kapti : * ekpreni, tiel, ke la kaptajxo aux kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon) {*4}
kapucxo : parto de mantelo, kiu kovras la kapon; sxtofa aux leda tegmento de veturilo {X}
kara : * amika, amata; (ankaux:) multekosta; kun alta prezo {*4}
karafo : largxa botelo; vitra krucxo {9}
karaktero : ne-korpaj (ofte: moralaj) ecoj, kiuj estas malsamaj cxe diversaj homoj; la (cxiuspecaj) ecoj de io {7}
karbo : * nigra aux bruna ajxo, plejparte karbono (C), bruligata por hejti {*6}
kardo : pikilhava planto (Carduus, Cirsium,...) {X}
kareo : Barata (Hinda) spicaro; kareajxo: mangxajxo kun gxi {X}
karesi : delikate, ame tusxi {8}
karno : molaj partoj de besto aux homo (ne hauxto, ne ostoj); frukt-karno: interno de frukto (ne sxelo, ne semoj) {9}
karnavalo : festo, dum kiu oni amuzigxas amase {9}
karoto : mangxebla radiko (rugxa, flava) (Daucus carota) {7}
karpo : granda fisxo kun "barbo" (Cyprinus carpio,...) {9}
karto : * foli(et)o el dika papero, kartono aux plasto {*5}
kartocxo : ujeto kun sxargajxo (kuglo+pulvo, filmo, inko,...) {X}
kartono : dika kaj firma papero {9}
kaso : monkesto; monrimedoj, monhavo {8}
kasavo : maniok-faruno (kasavo-pano, -kacxo, -brando) {X}
kasedo : = kaseto (kun son- aux bild-bendo) {X}
kaserolo : kuirpoto kun tenilo {7}
kaseto : kesteto aux sxranketo precize adaptita al objekto(j) entenota(j) (instrumento, juveloj, mangxiloj, filmbendo, sonbendo,...) {X}
kasko : protekta kapvesto (lankasko: kontraux malvarmo) {X}
kaskedo : cxapo kun antauxa elstarajxo {9}
kastelo : fortikigita logxloko, domego {8}
kastoro : platvosta rongxulo, konstruanta digojn (Castor) {X}
kasxi : * meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas gxin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete {*4}
kasxtano : frukto simila al nukso, po tri en pikilhava "frukto" de kasxtan-arbo (Castanea); (ankaux, ne tute gxuste: (simila) frukto de cxevalkasxtano (Aesculus)) {9}
kato : * kvarpieda besto cxe homoj (Felis domesticus) (miauxas: "mi-aux"); kategoj: grandaj rabobestoj parencaj al kato {*4}
katalogo : tabelo de objektoj ekspoziciataj aux vendataj {9}
kataro : elfluo el nazo (pro malsano); "malvarmumo" {7}
katarakto : kiam okulo(-lenso) farigxas netravidebla {X}
katastrofo : subita, tre malfelicxiga okazajxo {X}
kategorio : grupo da iel samspecaj objektoj, homoj, ideoj,..., laux iu ordigo {9}
kateno : fortika cxeno por ligi malliberulon; mankatenoj: ringoj cxirkaux la manradikoj de arestito; kateni: ligi per kateno(j) {8}
kauxcxuko : elasta materialo farita el suko de arbo (Hevea, Ficus,..) {7}
kauxzo : * tio, pro kio io okazas necese; kauxzi: necese okazigi {*4}
kavo : malplenajxo; pli-malpli profunda truajxo en tero,... {7}
kaverno : granda kavo subtera {9}
kazo : aparte priparolata aux komparata okazajxo aux situacio; (gramatiko:) formo de substantivo,... laux gxia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter "sen -n" kaj "kun -n"); (juro, scienco:) difinita speciale studinda okazajxo {9}
ke : * (li diris, ke li iris: li diris "mi iris"; sxi diros, ke sxi vidas: sxi diros "mi vidas"; li auxdis, ke sxi venos: li auxdis "sxi venos"; estas bone, ke li faros; mi vidas, ke pluvis) {*1}
kejlo : konusa peco da ligno,... por sxtopi truon aux por fiksi ion; vorto sen signifo en la frazo; kejli: meti kejlon {9}
kelo : * subtera parto (cxambro, provizejo) de domo {*6}
kelka : * iom da, malmulte da; kelkaj: 2, 3, 4 {*2}
kelnero : servisto, kiu alportas mangxajxojn aux trinkajxojn {7}
kemio : = hxemio {X}
kerno : tio firma, kio estas en la mezo de io {9}
kesto : * ujo (ofte rektangula) el ligno aux metalo {*6}
kia : * [kvalito? -a?]; kiuspeca? - (..., kia...: [<=> samspeca]) {*1}
kial : * [kauxzo? bazo? motivo?]; kialo: tio, pro kio {*1}
kiam : * [tempo? cirkonstanco?] - (..., kiam...: [<=> samtempe]) {*1}
kie : * [loko?] - (..., kie...: [<=> samloke]) {*1}
kiel : * [maniero? grado?; simileco; ekzemplo; funkcio] - (..., kiel...: [<=> sammaniere; samfunkcie; samgrade; simile]) {*1}
kies : * [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno]) {*1}
kilogramo : * 1000 gramoj [mezuro por maso kaj pezo] {*6}
kilometro : 1000 metroj [mezuro por longo] {8}
kino : film-arto; kinejo: domo, kie oni montras filmojn {8}
kio : * [-o?] - (..., kio...: [<=> la sama afero]) {*1}
kiom : * [kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante]) {*1}
kioma : [vicnombro?] ("kioma fojo?" - "la tria fojo"; "kioma horo?" - "la dekdua") (kiom/a) {9}
kirli : movi likvon tiel, ke gxi rapide turnigxas {X}
kirurgo : kuracisto, kiu specialigxas pri farado de operacioj {9}
kirurgio : la arto kuraci per operacioj (per trancxado) {9}
kisi : * tusxi iun per la lipoj por esprimi amon aux respekton {*6}
kitelo : vasta (labor)vesto el nedelikata sxtofo (de la sxultroj gxis la genuoj, kun (longaj) manikoj) {8}
kiu : * [individuo? homo? ekzemplero?; elekto] - (..., kiu...: [<=> la sama individuo, ekzemplero aux elektajxo]) {*1}
klamidio : perseksa infekto (nerimarkite kauxzas sterilecon) {X}
klara : * facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla; sen enmiksajxoj (akvo, vino); sennuba (cxielo) {*2}
klaso : * aro da lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro da homoj kun similaj sociaj kondicxoj aux kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro da homoj, bestoj, plantoj aux ajxoj, similaj laux iu(j) eco(j) (laux iu ordigo); klasi: arangxi laux klasoj aux laux alia ordo {*5}
klasika : (literaturo, arto:) verko malnova, sed ankoraux leginda, koninda; (farmaniero:) ne laux plej moderna maniero, sed laux malpli nova maniero bone elprovita {9}
klavo : plateto aux butono kun risorto, kiun oni premas por funkciigi muzikinstrumenton (pianon,...), skribmasxinon, aux alian aparaton {X}
klavaro : la kompleto de klavoj de unu muzikinstrumento, de unu skribmasxino,... (klav/ar/o) {X}
klera : kiu ne nur scias multe, sed povas bone prijugxi aferojn pro siaj scioj {7}
kliento : iu, kiu kutime por certaj servoj venas al la sama profesiulo (kliento de advokato, kuracisto); iu, kiu kutime certajn aferojn acxetas de la sama vendisto (kliento de vendejo); servato; acxetanto {8}
klimato : la meza vetero en iu loko dum multaj jaroj {9}
klini : * meti ion tiel, ke unu fino estu malpli alta ol alia fino; levi unu flankon kaj mallevi la alian flankon; fleksi; oblikvigi {*5}
klingo : trancxa, akra rando; tiu parto de trancxilo, glavo, falcxilo,..., kiu trancxas {7}
kliniko : specialigxinta malsanulejo, kuracejo {9}
klitoro : malgranda sentema organo antauxe en la vulvo {X}
klopodi : fari cxion por sukcesigi ion; maltrankvile zorgi pri io {9}
klubo : malgranda societo {9}
knabo : * juna viro {*3}
knedi : sxangxi formon de pasteca substanco per ripeta premado {8}
koalo : Auxstralia mamulo simila al urseto (Phascolarctos) {X}
kodo : legx-kolekto; (normaj) signoj anstataux aliaj signoj {X}
koiti : sekskunigxi (kiam peniso penetras en vaginon) {X}
kojno : peco (je sekco plata triangulo) por fendi, teni fendon malferma aux senmovigi ion; kojnoskribo: iam en Asirio,... {X}
kojpo : Sudamerika rongxulo, vivas apud akvo (Myocastor) {X}
koko : * (kort)birdo (Gallus) (virkoko kokerikas: "ko-keri-ko", kokino klukas) (homoj mangxas la ovojn de kokinoj) {*5}
kokao : (macxataj stimulaj folioj de) Sudamerika arbusto (Erythroxylum coca) (fonto de stimula hxemiajxo: kokaino) {X}
koketa : kiu agas kaj vestas sin por esti alloga (por iu aliseksa) {9}
kokoso : hara frukto kun ligneca sxelo, peza kaj granda, pli malpli globforma, en kiu estas blanka karno kaj kavajxo kun dolcxa suko (el la haroj oni faras matojn, el la karno prenas oleon,...) de kokoso-palmo (Cocos nucifera) {9}
kokso : parto de la korpo, kie estas la supra artiko de la femuro {X}
kolo : * parto de la korpo, inter la kapo kaj la cetero de la korpo; simila parto de objekto (ekz. de botelo) {*4}
kolbaso : mangxajxo konsistanta el muelita viando (kun aldonajxoj), ensxovita en besta intesto {X}
kolego : cxiu, kiu havas la saman oficon aux profesion, lernas en la sama lernejo (samklasano, samlernejano),... {X}
kolegio : en iuj landoj: mezlernejo aux parto de altlernejo; eklezia instanco {9}
kolekto : * multaj samaj aux similaj ajxoj kune metitaj; kolekti: kunigi en kolekton; kunvenigi; kolektigxi: kunigxi; kunveni {*4}
kolektiva : (laboro aux posedajxo) de pluraj homoj kune; (agado aux sperto) ne de individua grupano, sed de la grupo {9}
koleri : * emociigxi pro malkontento; emocie vidigi kaj auxdigi sian fortan malkontenton {*4}
kolibro : eta birdo (flugante sucxas el floroj) (Trochilidae) {X}
kolizii : interfrapigxi {9}
kolombo : birdo kun gorgxo-posxo, el kiu gxi nutras siajn idojn; (kolombo rukulas: "ru-ku ru-ku") (Columba) {9}
kolono : vertikala cilindro el ligno, sxtono,... subtenanta aux ornamanta konstruajxon; vico de armeaj unuoj {8}
kolonelo : oficiro en armeo, sub generalo; regimentestro {9}
kolonio : lando okupita kaj regata de iu sxtato, ne kiel gxia egalrajta parto; homoj aux bestoj kiuj grupe eklogxis ie {X}
koloro : * [rugxa, blua, verda, flava,...] {*3}
kolumo : parto de vesto cxirkaux kolo (kol/um/o) {8}
kolumno : vertikala dividajxo de gazeto,...; vertikala vico {9}
komo : la skribsigno "," (3,125 = 3 1/8 (ne 3125)) {8}
komandi : havi (militan) ordonpovon; tiel ordoni {8}
kombi : * ordigi hararon per ilo kun multaj maldikaj dentoj (kombilo) {*6}
kombini : kunmeti plurajn apartajn aferojn por iu celo; fari ligon inter pluraj ideoj {9}
komedio : ridiga, amuza teatrajxo {9}
komenci : * fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenci -i: (jxus antauxe ne -i, sed) nun -i; komencigxi: (ek)esti en sia unua parto; (jxus antauxe ne esti/okazi, sed) nun esti/okazi; komenco: ekfaro; la unua parto; la unua momento {*2}
komenti : diri aux skribi sian opinion pri tio, kion iu diris, skribis aux faris {X}
komerci : * acxeti kaj vendi (por havi profiton) {*4}
komforta : * ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie {*6}
komika : amuza, ridiga {8}
komisaro : speciala komisiito; (loka) policestro {9}
komisii : transdoni laboron, taskon al iu alia {8}
komisiono : ar(et)o da homoj, komisiita esplori demandon aux plenumi taskon (kiu nur post fino de la esploro aux laboro raportas al la komisiinto(j)) {8}
komitato : grupo da personoj, elektitaj por fari certajn organizajn taskojn; gvidantaro de asocio {7}
kompakta : densa kaj forte kunigita; tiel ke cxio kune okupas malmulte da spaco kaj ne facile disigxas {X}
kompanio : komerca aux industria societo; ties entrepreno; akompanado; akompanantaro; armea grupo el pluraj plotonoj, dividajxo de bataliono {9}
kompari : * rigardi du aux plurajn aferojn por vidi la diferencojn kaj/aux similajxojn {*6}
kompati : * kunsenti malfelicxon, kiam iu alia estas malfelicxa {*5}
kompensi : doni ion por anstatauxi perdon; doni aux okazigi ion plezuran, cxar okazis malplezurajxoj; pagi (ankaux ne per mono) pro ies penoj {9}
kompetenta : povanta bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn {9}
komplemento : (gramatiko:) cxio en propozicio, krom subjekto kaj predikato (komplemento sen prepozicio havas -n: dum la tuta tago li laboris = la tutan tagon li laboris) {9}
kompleta : cxiuparta; ne mankas parto; ne mankas kvanto {8}
komplezi : fari ion por placxi al iu {8}
kompliki : (plie) malfaciligi, per aldono de pliaj elementoj al iu (jam malfacila) afero; malsimpligi {9}
komplimento : malgranda lauxdo (pro gxentileco) direktata al la lauxdato; komplimenti: diri aux skribi al iu: "vi bone faris", "vi bele aspektas",... {X}
komponi : harmonie kunmeti (muzikon,...); kunmeti el diversaj materialoj aux (hxemiaj) elementoj {9}
komposti : prepari tekston literon post litero por povi presi gxin {X}
kompreni : * havi gxustan ideon pri la signifo {*2}
kompromiti : endangxerigi ies honoron {9}
komputi : kalkuli laux instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: ankaux laux tarifoj kaj kontrakt-kondicxoj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn laux ((parte) antauxe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj; nombri kvanto-unuojn laux mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo) {X}
komuna : * de pluraj homoj (aux bestoj aux ajxoj) kune {*4}
komuniki : sciigi; konigi; transdoni (mesagxon, fajron, malsanon); komunikigxi: sciigi, paroli,... unu al la alia {7}
komunumo : grupo da homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj, sentantaj sin kunaj; administra distrikto (ofte kun unu urbo aux kun kelkaj vilagxoj) (komun/um/o) {9}
koni : * scii, ke oni jam vidis, auxdis aux legis ion; scii, ke oni jam vidis aux renkontis iun; memori la signifon aux enhavon de io; havi sperton pri io, aux pro kontakto kun iu {*2}
koncentri : direkti al centra punkto (sian atenton, siajn penojn,...); (fiziko:) plidensigi solvajxon {9}
koncepto : gxenerala abstrakta ideo; koncepti: formi (al si) koncepton; ekhavi komencan ideon pri io {9}
koncerni : speciale rilati al; havi gravecon por {7}
koncerto : muzika prezento; koncerti: muziki antaux publiko {8}
konciza : esprimanta la ideo(j)n per malmulte da vortoj {X}
kondamni : jugxe deklari, ke iu estas kulpa, kaj difini la punon (kondamni iun al morto, malliberejo, monpuno) {8}
kondomo : kauxcxuka tegilo (saketo) por peniso, por preventi gravedigon kaj infekt(igx)on je (per)seksa malsano {X}
kondicxo : * io, kio devas esti farita antaux ol io alia povas esti farata; cirkonstanco influanta al agado; kondicxi: prezenti kondicxon; postuli (en kontrakto) {*6}
konduki : * montri vojon kunirante; kunirigi; veturigi {*4}
konduti : * agi laux iu maniero; esti amika aux ne; helpi homojn aux ne;... {*6}
konekti : ligi (aparato(j)n) tiel, ke kurento aux signalo,... povas traflui; fari la necesajn ligojn antaux ekfunkciigo {X}
konferenco : kunveno de (invititaj) fakuloj kaj spertuloj por interkonsiligxi pri grava demando aux afero {8}
konfesi : * diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio; publike deklari siajn intimajn sentojn aux pensojn {*6}
konfidi : esti certa pri la honesteco, kompetenteco, valoro de iu/io; transdoni taskon al iu, estante certa, ke tiu bone plenumos gxin {8}
konfidenco : informo, kiu restu sekreta, ne publika {9}
konfirmi : (ankaux) diri: "jes, tiel estas" aux "vi/li/sxi/ili pravas"; (plie) certigi, ke io estas vera {8}
konfiti : prepari fruktojn en densa sukersiropo; sukerigi {8}
konforma : gxusta laux la nomitaj deziroj, postuloj; plenumanta la kondicxojn; (pri kopio:) sama kiel la originalo {X}
konfuzi : malordigi; malcertigi; malebligi distingadon; konfuzi A kun B: pensi, ke A estas B kaj ke B estas A {8}
kongreso : granda kunveno por iu celo aux de iu asocio; kongresi: kunveni en kongreso; partopreni en kongreso {7}
konjekti : eldiri ion, nur sur bazo de supozoj {8}
konko : kalka tegajxo de molusko; io similforma (orel-,...) {X}
konkludi : per rezono konstati sekvon el faktoj aux argumentoj {8}
konkordo : kora (emocia, morala) akordo inter pluraj homoj; sameco de sentoj, opinioj,...; konkordi: esti en konkordo {9}
konkreta : malabstrakta; tio, kio estas sensebla (tusxebla, auxdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), ne nur estanta en pensoj {X}
konkuri : provi ekhavi pli bonan rezulton ol alia {8}
konkurso : provo eltrovi, kiu estas plej kapabla aux plej lerta (sporto, poezio,...); konkursi: partopreni en konkurso {9}
konscii : * scii mem pri siaj pensoj kaj agoj; bone scii, kia estas la situacio kaj kio estas la sekvoj de agoj {*6}
konscienco : konscio pri bono kaj malbono, pri tio, kion oni devas fari kaj tio, kion oni devus ne fari {8}
konsekvenco : tio, kio neeviteble sekvas al io {9}
konsenti : * diri: "jes, tiel estas" aux "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn aux la saman preferon {*4}
konservi : * teni ion tiel, ke gxi ankaux poste estu, kiel gxi nun estas, ke gxi ne malbonigxu, ne difektigxu, ne perdigxu; konservajxo: nutrajxo konservata (en ladskatolo,...) {*5}
konsideri : en pensoj esplori cxiujn flankojn de; atenti {7}
konsili : * diri: "pli bone faru tiel..." {*3}
konsisti : * esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo) {*6}
konsoli : (provi) malpliigi la malgxojon de iu {7}
konsonanto : parolsono, kiu ne mem povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon [b c cx d f g gx...t ux v z] {X}
konstanta : * nesxangxigxanta; dauxre sama {*6}
konstati : rimarki, ke io estas fakto {7}
konsterni : (subite) mirigi iun, tiel, ke tiu (preskaux) ne plu povas paroli aux agi {X}
konstitucio : baza legxo de demokratia sxtato {9}
konstrui : * kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (ankaux: vorton, frazon, argumentojn,...) {*3}
konsulo : persono, kiu en iu urbo aux regiono en alia lando protektas la interesojn de siaj samlandanoj; persono, kiu en iu lando, regiono aux urbo servas al siaj samasocianoj {9}
konsulti : demandi (fakulon) aux rigardi (fakan libron) por ekscii ion pri io; konsultigxa: ekzistas por esti konsultata {X}
konsumi : iom post iom tute detrui, neniigi; iom post iom foruzi (por nutri sin aux por alia celo) {9}
konto : skriba kalkulo pri sxuldoj kaj havoj de aparta persono aux pri aparta kosto-speco (en banko, vendejo,...) {X}
kontakto : kiam du objektoj tusxas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti: havi kontakton; kontaktilo: aparato por fari elektran cirkviton per kontakto inter metalpecoj [(kontakt)sxtopilo, sxtopilingo,...] {X}
kontanta : tuja (pago) per monbiletoj kaj moneroj {9}
kontenta : * pensanta, ke cxio estas bona, ke cxio okazis bone, ke oni havas cxion, kion oni bezonas {*4}
kontesti : en diskuto malakcepti aserton; esprimi sin kontraux iu opinio aux situacio {9}
kontinento : dividajxo de Tero, disigita per oceano de alia kontinento [Afriko, Ameriko, Auxstralio, Azio, Euxropo] {X}
kontrakti : fari oficialan (skriban) interkonsenton, kiu devigas ambaux kontraktantojn {8}
kontrasto : klare rimarkebla malsameco (kiam oni vidas tion apud cxi tio); kontrasti: klare distingigxi de alia objekto {X}
kontraux : * [--> <--]; [kun mala (inversa) direktigxo, opinio, volo, intenco, celo]; ne por (propono); ne laux (regulo); [kun la antauxo (fronto, vizagxo, fasado) direktita al la antauxo de la alia] (sidi kontraux iu cxe la sama tablo; la kontrauxa flanko de la strato; kontrauxaj pagxoj de libro); [inversa direkto] (nagxi kontraux la fluo); [(provo pri) cxesigo, haltigo, malebligo] (kuracilo kontraux malsano; digo kontraux inundo; batali kontraux atakanto); [movo, kiun io cxesigas] (akcidente veturi kontraux arbon; jxeti pilkon kontraux muron); [intersxangxo] (sxangxi dolarojn kontraux euxroj; mangxi kontraux pago); kontrauxi: esti kontraux, agi kontraux {*1}
kontribui : fari sian parton de komuna laboro; pagi sian parton de la kostoj de io komune utila {X}
kontroli : esplori, cxu io estas tia, kia gxi devas esti {8}
kontuzi : kauxzi (per frapo,...), ke sango disfluas en karnon; kontuzajxo: "blua makulo" (post forta frapo, falo,...) {X}
konuso : objekto havanta je unu ekstremo cirklan surfacon kaj je la alia ekstremo pinton; "frukto" de pino,... {X}
konvalo : arbara planto kun kutime du folioj kaj pluraj bonodoraj floretoj je unu flanko de tigo (Convallaria) {9}
konvena : * tia, ke gxi gxenerale placxas al aliaj homoj en certa situacio; konveni: esti konvena {*6}
konversacii : (agrable) interparoli (ne por diskuti, ne por veni al konkludo) {9}
konvinki : per pruvoj kaj argumentoj akceptigi ideon {8}
konvulsio : senvola, ne-regata movo (kuntirigxo de muskolo) {X}
kopio : dua (identa) ekzemplero de io; kopii: fari kopion {8}
koro : * parto de homa aux besta korpo, kiu movas sangon; (figure: fonto de sentoj) {*2}
koracio : multkolora, akrobate fluganta birdo (Coracias,...) {X}
koralo : kalkaj skeletoj de kolonioj da maraj bestetoj {X}
korbo : * ujo (portebla) el plektitaj brancxoj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj {*5}
kordo : fadeno el bestaj intestoj aux alia materialo (sur muzikinstrumento), kiun oni vibrigas por sonigi gxin {8}
korekti : gxustigi; forigi erarojn {9}
korespondi : * pri homoj: intersxangxi leterojn; pri veturiloj: veturi je tiaj tempoj, ke eblas intersxangxo (de trajno al trajno, de buso al tramo,...); esti en regula rilato {*6}
koridoro : parto de domo, per kiu oni atingas plurajn cxambrojn; irejo inter cxambr(et)oj; indikita, dislimita irejo, veturejo (koridoro por sxargxauxtoj, aerkoridoro por aviadiloj,...) {9}
korko : materialo el la sxelo de korko-kverko (Quercus suber); sxtopilo, el tiu materialo, por botelo {8}
kormorano : granda nagxbirdo (nigra; subakvigxas por kapti fisxojn, dismetas flugilojn por sekigxo) (Phalacrocorax) {X}
korno : * elstarajxo sur la kapo de iuj bestoj; muzikilo farita el tio; simila/similsona muzikilo; supersigno (` aux ´) {*6}
korniko : griza korvo (Corvus corone cornix) aux nigra korvo (Corvus corone corone) (ne tre grandaj korvoj) {9}
korpo : * la materia, fizika parto de homo aux besto (kun la kapo aux sen la kapo); la cxefa parto de ajxo; tuta ajxo; (fiziko:) cxia kunajxo materia, kiu havas proprajn dimensiojn, pezon,... {*4}
korto : * terpeco inter aux apud domoj; ne-kampa parto de bieno, biendom(ar)o; kortego: domo de regxo, reganto,..., kun funkciuloj {*3}
kortumo : jugxejo, jugxistaro, tribunalo (kort/um/o) {X}
korupti : per mono, donacoj, promesoj,... akiri ies favoron; subacxeti; morale malbonigi, difekti; (morale) falsi {X}
korvo : nigra aux griza-nigra birdo (grakas: "grak!") (Corvus) {9}
kosmo : cxio ekster Tero; tio, en kio estas steloj, planedoj... {9}
kosti : * kiom da mono necesas por fari aux ekhavi (acxeti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion {*3}
kostumo : vesto-kompleto speciala por iu grupo, ofico aux okazo; kompleto de vestoj kune akordigxantaj (jaketo - vesxto - pantalono; sxultrotuko - bluzo - jupo;...) {9}
koto : miksajxo el tero kaj akvo {8}
kotizo : mono, kiun oni (regule) pagas al klubo aux asocio por esti membro; pago por partopreni en io; kotizi: pagi kotizon {X}
kotono : la haroj kiuj kovras la semojn de koton-arbusto (Gossypium), el kiuj oni teksas sxtofon kaj faras vaton {7}
koverto : * rektangula saketo el papero, en kiun oni metas leteron por povi sendi gxin {*5}
kovri : * igi nevidebla (aux fermi), surmetante ion; malkovri: (ankaux:) ekvidi, ekrimarki (aux montri) ion nekonatan {*4}
krabo : iu el dekkruraj (iom rondaj) akvobestoj (krustuloj) (ili iras ne antauxen, sed flanken) (Brachyura) {X}
kracxi : eljxeti salivon el busxo; (ankaux:) drako kracxas fajron {9}
krado : aro da lignaj aux feraj stangoj aux tuboj, fortike interligitaj (kiel barilo; por surmeti ion; kiel firmajxo por fiksi diversajn partojn;...); motivo simila al # {8}
krajono : * skribilo el ligno kun kerno el grafito (=karbono (C)) (nigra) aux el kolora substanco {*5}
krampo : fiksilo en formo de "["; skribsigno "(" (ronda krampo), "[" (rekta krampo), "{" (kurba aux onda krampo) aux "<" (pinta krampo); krampi: fiksi per krampo {X}
krano : aparato je fino de tubo, kun turnebla fermilo, por laux elekto ellasi aux ne ellasi akvon aux alian likvon aux gason {8}
kranio : la ostoj de la kapo, sxirmantaj la cerbon {9}
kravato : * mallargxa tuko, kiun iuj (viroj) ligas cxirkaux la kolon {*6}
krei : * fari ion el nenio; fari ion, kio antauxe ne ekzistis {*5}
kredi : * pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon {*2}
kredito : en la konto cxe komercisto aux banko: sxuldo (pagota mono) por la komercisto aux banko; (se kliento havas krediton cxe komercisto aux banko, por la kliento tio do estas bonhavo); krediti: enskribi kredite {9}
kremo : la grasa parto de lakto, kiu levigxas, kiam lakto estas senmova; oleeca sxmirajxo; (figure:) la plej bona parto de io {7}
krepusko : matenigxo; vesperigxo; duonlumo {8}
kreski : * pligrandigxi (iom post iom) {*3}
kresto : karneca (rugxa) elkreskajxo sur kapo de virkoko,...; plumtufo sur kapoj de iuj birdoj; supra elstarajxo de io {9}
kreto : kalksxtono facile pulvorigebla (CaCO3); stangeto el tiu aux simila substanco por skribi (ekzemple sur nigra tabulo en lernejo,...) aux desegni {8}
krevi : subite rompigxi, fendigxi {7}
krii : * tre forte, tre lauxte, tre akre diri aux voki {*3}
kribri : apartigi pli dikajn kaj malpli dikajn erojn per aparato kun truoj aux fendoj (kribrilo) {X}
krimo : * (tre) puninda ago [sxtelo, murdo,...]; krimi: fari krimon {*6}
kripla : kun parto de la korpo (kruro, brako,...) ne bone funkcianta aux mankanta {8}
kristalo : hxemia substanco en formo de regulaj multfacaj eroj; tre pura, plene travidebla vitro (foje kun iom da plumbo), pli brila ol normala vitro {9}
kriterio : principo aux fakto, laux kiu oni decidas aferon {X}
kritiki : diri, ke iu faras ion malbone; ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de libro, teatrajxo,... (kaj skribi pri tio) {8}
krizo : grava dangxera periodo; subita sxangxigxo de cirkonstancoj {8}
krocxi : alligi per hoko(j); ekkapti {7}
krokodilo : granda rivera rampulo (Crocodilus); (krokodili: (sxerce:) paroli nacilingve inter Eo-parolantoj (kor/kod/?)) {9}
krom : * [aparta mencio] ne nur ... sed ankaux aliaj (krom pano, ni mangxas (ankaux) rizon); cxiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, cxiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie; kromnomo: alia nomo ol la oficiala aux kutima nomo {*1}
krono : ornama kapvesto de reganto; ringo-forma plektajxo el floroj, folioj,...; (arta) supro de dento; kroni (iun): meti kronon sur kapon; fari iun regxo {8}
kruco : * signo, figuro aux objekto en formo de "+" aux "x"; la loko, kie du linioj, vojoj, fadenoj,... faras tian figuron; kruci: meti du objektojn tiel, ke ili formas krucon; bredi idon de diversrasaj bestoj aux plantoj; krucumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin sur kruco {*5}
krucxo : ujo por likvoj, kun largxa "ventro", tenilo kaj versxilo {8}
kruda : neprilaborita, nepreparita; maldelikata; malpreciza {7}
kruela : turmentema, sxatanta suferigi {8}
kruro : * tiu parto de la korpo, per kiu homo aux besto iras; malsupra membro (inter genuo kaj piedo aux inter kokso kaj piedo); simila parto, sur kiu staras objekto {*5}
krusto : malmola supra aux ekstera tavolo (bakajxo, kuirajxo: pro varmo; vundo: pro sekigxo de sango); krustuloj: akvobestoj kun ekstera skeleto (Crustaceae) [kankro, krabo,...] {8}
kruta : tre dekliva (pli vertikala ol horizontala) {8}
kubo : objekto kun ses egalaj, kvadrataj flankoj; (kuba metro = amplekso aux enhavo egala al tiu de kubo de 1m je 1m je 1m; unu kuba centimetro estas unu mililitro) {9}
kubuto : la artiko por fleksi la brakon {8}
kudri : kunligi per fadeno; fari vestojn per kudrado {7}
kuglo : ronda peco da malmola metalo, kiun elpafas pafilo {8}
kuiri : * fari mangxon (en bolanta akvo) {*4}
kuko : * bakajxo el faruno, lakto, (ovoj, sukero,...) {*5}
kukolo : birdo, kiu metas siajn ovojn en nestojn de aliaj birdoj (kukolo kukuas: "ku-ku") (Cuculus) {8}
kukumo : pli-malpli cilindroforma, akvoplena (ne matura) frukto de grimpplanto (Cucumis sativus), mangxata kiel legomo; (kukumeto: malgranda, ofte en vinagro) {9}
kukurbo : iu el diversformaj, ofte grandaj, fruktoj de grimpplanto (Cucurbita, Lagenaria,...), uzataj kiel legomo kiam nematuraj, kiel krucxo, vazo aux ornamajxo, kiam maturaj {9}
kulo : malgranda insekto, kiu sucxas sangon kaj kies piko kauxzas jukadon (Culex) {X}
kulero : * mangxilo aux cxerpilo (iom) kuvo-forma {*5}
kulpa : * kiu (konscie) faris ion malbonan {*5}
kulto : ekstera formo (ceremonioj) de religio; kvazauxreligia adorado; kulti (ion/iun): adori per kulto {9}
kultivi : (zorge) kreskigi (plantojn) {X}
kulturi : * prilabori (teron) por bone kreskigi utilajn plantojn {*6}
kulturo : * cxio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia cxirkauxajxo kaj sxangxas gxin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la cxirkauxajxo per bel-arto, teatrajxoj, literaturo, konstru-arto... {*6}
kun : * [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune {*1}
kuniklo : mambesto simila al leporo, sed malpli granda kaj kun malpli longaj oreloj (Lepus, Oryctolagus cuniculus) {9}
kunsido : kiam grupo da homoj (estraro, komisiono,...) sidas kune por diskuti ion, decidi pri io,... (kun/sid/o) {X}
kunveno : kiam homoj estas kune por priparoli ion, rigardi ion, auxskulti ion,... (kun/ven/o) {X}
kupolo : pli-malpli duonsfera tegmento {X}
kupono : detrancxita parto (de akcio, obligacio, reklam-anonco, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io {9}
kupro : rugxeflava metalo (Cu) {8}
kuri : * tre rapide iri {*3}
kuraci : * (provi) sanigi {*5}
kuragxa : * ne timanta; sentanta sin tre forta por fari ion {*3}
kurbo : linio sen rekta parto; nerekta parto ("I" estas rekta, "C" kaj "S" estas kurbaj); kurba parto de vojo {7}
kurento : fluo de elektro {9}
kurioza : scivolemiga pro nekutimeco aux malofteco {7}
kurso : vico da lecionoj; difinita vojo sekvenda {7}
kursiva : oblikva, foje iom pli simila al manskribo (pri literoj) {X}
kurteno : tuko antaux fenestro aux scenejo (sxovebla, levebla) {8}
kurzo : prezo ne firma, sed dependa de acxetemo kaj vendemo {X}
kuseno : sako el sxtofo aux ledo, plenigita per molajxoj, sur kiu oni apogas sian kapon aux korpon, en aux ekster lito {9}
kusxi : * esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); trovigxi senmove {*4}
kutimo : * tio, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima: laux kutimo; en plej multaj okazoj {*4}
kuvo : * ujo suficxe profunda kaj vasta {*6}
kuzo : * filo de frat(in)o de patr(in)o {*5}
kvadrato : kvarangulo kun same longaj flankoj kaj ortaj anguloj ("rektaj", de 90 gradoj); (kvadrata metro = surfaco egala al la surfaco de kvadrato de 1m je 1m) {7}
kvalito : eco; kiomo de (mal)boneco; tio, kio estas speciale bona en io; tio, kio estas speciala en io {7}
kvankam : * [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgraux la forta pluvo,...)) {*1}
kvanto : tiom, kiom estas (tiom da ekzempleroj, tiom da gramoj da..., tiom da litroj da..., tiom da metroj da...) {7}
kvar : * 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro: 15 minutoj {*1}
kvartalo : parto de urbo (logxkvartalo, komerca kvartalo,...) {8}
kvazaux : * ne vere tio/tiu, sed tute simile al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile {*1}
kvereli : brue disputi {X}
kverko : arbo (kun glataj ovoformaj fruktetoj (glanoj) kun "cxapeto") (Quercus) {8}
kvieta : * tute trankvila, paceca; ne kolerema {*6}
kvin : * 5; kvindek: 50; dek kvin: 15 {*1}
kvitanci : skribe atesti pri ricevo de mono aux ajxo(j) {X}


Supersignitaj literoj kaj ASCII/ANSI
ch gh hh jh sh u  Fundamento (1887)
cx gx hx jx sx ux IKEST (1962)
^c ^g ^h ^j ^s ~u CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5''
c^ g^ h^ j^ s^ u~ CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5''
æ  ø  ¶  ¼  þ  ý  ISO-8859-3 ''Latin-3'' aux ''Sud-Eur''
ĉ  ĝ  ĥ  ĵ  ŝ  ŭ  UTF-8 ''UNIKODO''


diverslingvaj informoj pri Esperanto
www.esperanto.net


Virtuala Esperanto-Biblioteko


Universala Esperanto-Metodo de Doktoro Benson (1932)


W.F. Pilger
(tie vi trovos ankaux listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj)



Esperanto-Esperanto baza radikaro vortaro vocabulaire de base dictionnaire basic vocabulary wordlist dictionary vocabulario woerterliste woerterbuch woordenlijst woordenboek ordliste ordbog ordbok slownik slovnik slovar