Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto

[  a-b-c-  ]

(C)2006 Wouter F. Pilger, NL8223ZS26
stato: 2006-01-20
e-po^sto / wpil[a]uea.org [Eo!]
^Ciuj rajtoj rezervitaj. Tous droits r'eserv'es. All rights reserved. Reprodukto nur kun anta~ua permeso.
>2500 radikoj
> >25.000 vortoj
Verko prilaborata. Sen ia garantio. ^Gi povas ^san^gi^gi ^ciutage. Nur por via propra uzo vi rajtas fari unu paperan kopion.

ATENTU! ^Ci tio ne estas "difin-vortaro". ^Gia celo estas nur, helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto, kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ^gin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj.
{*0}: iloj; {*1}-{9}: radikoj la~u ofteco kaj utilo (la~u la Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'); {X}: aldonoj ne en la Akademia listo.
({*0}-{*6}: ^c. 950 radikoj / {*0}-{X}: ^c. 2900 radikoj)

[ Komentoj (por tiuj, kiuj jam konas Esperanton) ]

[ Precizigoj kaj aldonoj nov 2001/-dec 2003 ]

^ci tie: ^c ^g...
--- ISO-8859-3 = LATIN3 --- UTF-8 = UNIKODO --- ASCII-TXT(A-^G) (H-O) (P-Z) ---

 
    Libro-forma versio aperis en decembro 2001:
    Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro,
    Rotterdam: UEA, 160 p., 18x11 cm, ISBN 92-9017-076-X.
 
gramatikaj fina^joj
^cefaj prefiksoj kaj sufiksoj por vortkonstruo

-o : [io ekzistanta]
-a : [kvalito; aparteno; rilato]
-j : du a~u pli [>=2]
-n : -o -as --> -on / -on <-- -as -o
-e : [maniero; cirkonstanco; loko]
-n : [al] -o -as --> -en / -en <-- -as -o
-i : [ago/stato]
-as : [ago/stato: nun, ^ciam, kutime]
-is : [ago/stato: anta~u nun]
-os : [ago/stato: post nun]
-u : [ago/stato: peto, konsilo, ordono]
-us : [ago/stato: kondi^ca]


     aktiva:
-ant- : [komencinta, ne fininta, dum la ago]
-int- : [fininta, post la ago]
-ont- : [ne jam komencinta, anta~u la ago]
      pasiva:
-at- : [komencita, ne finita, dum la ago]
-it- : [finita, post la ago]
-ot- : [ne jam komencita, anta~u la ago]

-ado : [da~ura a~u ripeta ago; da~ura stato]
-a^jo : [io konkreta]
-ano : [homo: membro; lo^ganto]
-aro : [multaj kiel unu tuto]
bo- : [parenco per geedzi^go]
^cef- : [plej grava]
dis- : [al pluraj direktoj]
-ebla : [oni povas fari]
-eco : [kvalito mem de iu/io]
-eg- : [tre granda; tre forte]
-ejo : [loko, kie]
ek- : [(subite) komenci]
-ema : [inklino a~u ^sato]
-enda : [oni devas fari]
-ero : [fragmento, peco da]
-estro : [homo: kiu gvidas, regas, prezidas]
-et- : [tre malgranda; tre malforte]
ge- : [la du seksoj kune]

-ido : [infano; juna besto]
-igi : [fari -a, -o; ka~uzi ke io/iu -as]
-i^gi : [ekesti -a, -o; kvaza~u io/iu -as ^gin/lin/^sin]
-ilo : [instrumento, rimedo]
-ino : [virino; naski-pova individuo]
-inda : [estas bone, fari; merito]
-ingo : [io, en kion oni metas tion, por teni ^gin]
-isto : [profesia homo; sportulo; ism-ano]
-ismo : [ide-aro, pens-aro; malsano]
mal- : [tute ne; inverse; kontra~ue]
mis- : [ne ^guste; erare]
-obla : [kvanto; fojoj: triobla=3x]
-ona : [parto: duona=1/2]
re- : [denove, ankora~ufoje; inversdirekte]
-ujo : [io, en kio]
-ulo : [homo tia]
-um- : [io kun ia rilato al]

\/  \/  detaloj, ekzemploj: en la listo !!  \/  \/


- a - b - c - ^c - d - e - f - g - ^g - h - ^h - i - j - ^j - k - l - m - n - o - p - r - s - ^s - t - u - ~u - v - z -
(ofte pli rapide: ser^cu per la ser^c-funkcio: - c - kaj simile)


- a -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-a : * [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo ^sajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; ^si nomas lin sa^ga; mia frato; ^sia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina ^capitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; ^ciu tago: nia ^ciutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hiera~u: la hiera~uaj okaza^joj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; balda~u: lia balda~ua foriro;...) {*0}
abelo : insekto, ^generale vivanta en grandaj popoloj, de kiuj homoj prenas mielon (Apis) {8}
abio : iu el Nordaj pinglo-arboj (Abies, Picea, Thuja,...) {7}
abomeno : tre forta mal^sato; abomeni: mal^sategi {8}
aboni : la~u kontrakto ricevadi gazeton, revuon a~u servon {8}
abrikoto : frukto kun (ofte parte ru^ga) lanugeca ha~uto, flava firma karno, glata kerno, de arbo (Prunus armeniaca) {9}
abrupta : malagrable subita {9}
absceso : puso en kava^jo en ha~uto a~u en interne kava ^svela^jo {X}
absoluta : sendependa de ajna influo; senkondi^ca, senrezerva {9}
abstini : tute ne uzi (alkoholon, tabakon, viandon,...) {9}
abstrakta : malkonkreta; tio, kio ne estas sensebla (tu^sebla, a~udebla, videbla, flarebla, gustumebla...), sed nur estanta en pensoj {X}
absurda : kontra~ua al normala sa^go; tute ne komprenebla {9}
abunda : en tre granda kvanto {7}
acida : kun gusto de citrono a~u vinagro {7}
-a^c- : [malbona, malbela] (precipe la~u ekstera aspekto) (fi- kaj -a^c-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hunda^co malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
a^ceti : * havigi al si per mono; suba^ceti: korupti {*3}
-ado : * [da~ura a~u ripeta ago] (lernado, irado, frapado, martelado,...); [da~ura stato] (dormado, ku^sado,...) {*0}
adapti : ^gustigi, ta~ugigi por iu celo, kondi^co a~u cirkonstanco {9}
adia~u : saluto ^ce foriro: "adia~u!"; adia~ui: diri "adia~u!" a~u aliajn vortojn ^ce foriro {7}
adicii : aldoni nombron: 2+3=5 (du plus tri estas kvin) {8}
adjektivo : a-vorto; vorto, en Esperanto kun fina^jo "-a", kiu montras econ, kvaliton a~u rilaton de io a~u iu {8}
administri : prizorgi financojn kaj hava^jojn de organiza^jo a~u persono {8}
admiri : opinii, ke io a~u iu estas tre bona a~u tre bela {8}
admoni : diri: "faru tion! estas bone!" a~u "ne faru tion! estas malbone!" {8}
adopti : alpreni nepropran infanon kiel sian; alpreni kiel sian (kutimon, opinion,...) {8}
adori : honoregi; pasie ami {9}
adreso : * [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al... {*5}
adverbo : e-vorto; vorto, en Esperanto ofte kun fina^jo "-e", kiu indikas kvaliton a~u cirkonstancon de ago a~u stato {9}
advokato : iu, kiu defendas ies interesojn anta~u ju^gisto {8}
aero : * la gasoj ^cirka~u ^cio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj {*4}
afabla : * kun agrablaj, pla^caj vortoj kaj agoj; amika; helpema {*3}
afero : * a^jo; objekto a~u agado a~u ideo a~u temo {*2}
afido : parazita (su^canta) insekteto sur planto (Aphis,...) {X}
afikso : prefikso a~u sufikso {X}
afi^so : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okaza^jon); publika mesa^go ie pendigita; afi^si: diskonigi grandskale {8}
aflikti : ka~uzi fortan kordoloron {9}
afranki : meti po^stmarkon sur leteron a~u karton; anta~upagi transportadon {8}
Afriko : (nomo de kontinento) {9}
agi : * fari ion pri io; aktive okupi^gi pri io; ne resti senfara; (agi al/kun iu(j):) konduti, trakti {*5}
agavo : granda Amerika planto kun karnecaj fibraj folioj, kiu post jaroj floras unu fojon kaj tiam mortas (Agave) (fibroj kaj suko uzataj, bur^gonoj kaj floroj man^gataj) {X}
agento : konstanta komisiito; komerca reprezentanto {9}
agiti : inciti la sentojn; ribeligi homamasojn {9}
aglo : granda rabo-birdo kun kurba beko (Aquila,...) {7}
agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone ^gustigitaj); agordi: ^gustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento {7}
agrabla : * tiel, ke estas bona sento {*4}
a^go : * kvanto de vivjaroj; a^ga: (ofte:) maljuna {*4}
aidoso : infekta virusa malsano (perdo de imuneco) (AIDS) {X}
ajlo : (herbo kun) akragusta bulbo konsistanta el pluraj bulberoj (pli akra ol cepo) (Allium sativum) {9}
ajn : * [senlime, nedifinite] (kiam ajn: en ^ciu pensebla tempo; kie ajn: en ^ciu imagebla loko; iu ajn: ne gravas, kiu) {*1}
-a^jo : * [io konkreta] (bela^jo, man^ga^jo, vida^jo, ^cirka~ua^jo...) {*0}
akademio : oficiala societo de verkistoj, sciencistoj a~u artistoj {9}
aka^juo : "frukto" el du partoj (aka^ju-pomo kaj -nukso), amba~u man^gataj, de tropika Amerika arbo (Anacardium) {X}
akceli : (pli)rapidigi {8}
akcento : pli forta prononco de parto de vorto; pli forta atento al parto de temo; akcenti: pli forte prononci; pli atenti {9}
akcepti : * ne kontra~ui; ne rifuzi; (anka~u: gastigi) {*4}
akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno; akciulo: kiu posedas akcio(j)n {9}
akcidento : (subita) malfeli^ca okaza^jo {7}
akiri : * ekhavi per faro {*6}
akno : ^svela^jeto sur la ha~uto (Acne) {9}
akompani : * iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas {*6}
akordo : pluraj tonoj (de unu muzik-instrumento) kune ludataj; sameco de sentoj a~u opinioj inter du a~u pli da personoj {9}
akra : * pika; tran^ca; kun tre maldika pinto a~u rando; doloriga kiam ^gi forte tu^sas; gusto kiu kvaza~u pikas la langon {*6}
akrido : saltanta insekto (Acrididae: Acrida, Locusta,...); (migra akrido: periode en grandaj kvantoj) {9}
akrobato : kiu faras lertegajn korpajn movojn, saltojn,... {X}
akso : stango (a~u linio), ^cirka~u kiu turni^gas rado, parto de ma^sino,... {9}
akselo : kava^jo sub la brako ^ce la trunko {X}
akto : divida^jo de teatra^jo; (dokumento pri) grava oficiala decido {9}
aktiva : aganta, faranta ion (mi/li/^si/^gi/... (=la aktiva) ...-as/-is/-os (iun/ion); mi/li/^si/^gi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)) {9}
aktoro : persono, kiu ludas rolon (kvaza~uas esti alia persono) en teatra^jo {9}
aktuala : nun estanta; nun interesa {9}
akurata : kiu faras aferojn ^gustatempe, en la difinita tempo, je la difinita horo {8}
akuzi : diri, ke iu kulpas pri io {9}
akuzativo : (en Esperanto:) (vorto kun) la fina^jo "-n" {X}
akvo : * tio, en kio na^gas fi^soj; la plej ofta likvo sur Tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune {*3}
akvumi : doni akvon al planto, al kulturata tero (akv/um/i) {X}
al : * [-->] [direkto, celo] (li iras al la urbo; ^si skribis al mi; mi donas tion al vi; kondamni al morto; pordo al koridoro) {*1}
alarmo : granda ^generala averto pri dan^gero; alvoko al batalo; alarmi: tiel averti a~u alvoki; maltrankviligi, zorgigi {9}
ala~udo : birdo, kiu kantas dum preska~u senmova (a~u supren-levi^ganta) flugado super kampoj (Alauda,...) {9}
albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj, kolektitajn po^stmarkojn,... {8}
aldoni : doni ion plian (krom tio, kion oni jam donis al iu, a~u krom tio, kio jam estas ie); diri a~u skribi ion plian (al/don/i); aldona: kroma; plia; ekstra {X}
aleo : vojo inter arboj en ^gardeno a~u parko {9}
alergio : tro forta reago de la korpo al certa substanco {X}
alfabeto : la literoj de iu lingvo en vico {9}
algo : iu el senfloraj, ofte sentigaj akvoplantoj (tre malsamaj la~u formo kaj koloro) (iuj estas man^gataj kiel legomo) {9}
alia : * ne tiu; ne sama; (unu al la alia: A al B kaj B al A) {*2}
ali^gi : fari^gi membro de iu grupo a~u partoprenanto en iu evento; ali^gilo: formularo por ali^gi (al/i^g/i) {X}
alko : granda cervo-simila besto (plataj kornoj) (Alces) {X}
alkoholo : likvo akirita per distilado de fermentintaj suker-enhavaj substancoj (C2H5OH) (kaj aliaj -OH); alkohola^jo: trinka^jo enhavanta alkoholon, ebriiga {8}
almena~u : * tiom a~u ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol {*1}
almozo : mono, kiun oni donas al malri^culo pro kompato; almozi: peti almozo(j)n {8}
alta : * (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro ^gis supro); je granda distanco super la tero (a~u super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta la~u rango a~u pozicio) {*2}
alterni : sin sekvi la~uvice (tago - nokto - tago - nokto -..., nigra - blanka - nigra - blanka -...) {9}
alternativo : eblo a~u neceso, elekti inter du aferoj, ag-manieroj, proponoj, decidoj,... {X}
aludi : paroli ne pri tio, sed pri io, kio pensigas pri tio {9}
alumeto : bastoneto por fajrigi {7}
aluminio : ar^gentkolora malpeza metalo (Al) {9}
ami : * tre ^sati; havi plej korajn sentojn por iu/io {*2}
amara : maldol^ca (kiel galo a~u kiel sensukera kakao) {9}
amaso : * granda kvanto kune {*4}
amatoro : ne-profesiulo; iu, kiu faras ion ne por vivteni sin, sed por sia (granda) plezuro {9}
ambasado : grupo da senditoj de unu ^stato por intertrakti kun alia ^stato; ambasadorejo (kun oficistoj) {9}
ambasadoro : ^cefa reprezentanto de iu ^stato en alia ^stato {9}
amba~u : * la du; tiuj du {*1}
amboso : peza metala bloko, suba^jo por batado ^ce for^gisto {X}
ambulanco : a~uto por alporti vunditon a~u malsanulon al hospitalo; movebla (armea) kuracejo {X}
amelo : energi-ri^ca substanco en grenoj kaj nutraj tuberoj {X}
Ameriko : (nomo de kontinento) (Nord-, Mez-, Sud-) {9}
amfibio : besto kun nuda ha~uto, kies larvoj vivas en sensala akvo kaj spiras per brankoj, dum la plenkreskaj vivas sur tero kaj spiras per pulmoj [rano, salamandro,...] (Amphibiae) {X}
amiko : * ^satata, kara homo {*2}
amindumi : per karesoj kaj kisoj montri (unu al la alia), ke la alia estas aminda (am/ind/um/i) {X}
amori : seksumi por ^guo, kun a~u sen koito {X}
amplekso : kiom granda (en ^ciuj dimensioj) io estas; ampleksa: havanta grandan amplekson {8}
ampolo : tub(et)o (el vitro a~u alia materialo), fermita je amba~u ekstrema^joj; vitra, fermita elektra lampo {9}
amuzi : * plezurigi; ^guigi; gajigi; ridigi {*5}
-ano : * [homo: membro; lo^ganto; kredanto] (klubano, (sam)urbano, Tokiano, Aziano, Budhano, Islamano, Kristano,...) {*0}
anaso : akvobirdo a~u kortobirdo kun egale lar^ga beko kaj mallonga kolo (Anas,...) (kvakas "kvak kvak") {8}
anekdoto : mallonga rakonto pri (amuza) okaza^jo {9}
anemio : kiam la sango ne bone transportas oksigenon (O) {X}
angilo : serpento-simila fi^so kun glata ha~uto, vivanta en E~uropaj kaj Amerikaj riveroj, sed metanta siajn ovojn en la oceano apud la bordo de Usono (Anguilla) {9}
angulo : * spaco inter du sin tu^santaj linioj a~u muroj (>, <) {*4}
an^gelo : supernatura (bona) estulo a~u esta^jo; sendito de dio; karegul(in)o {8}
animo : * la ne-korpa, ne-intelekta esenco de iu/io vivanta {*5}
animalo : plur^cela viva^jo ne vegetala [besto a~u homo] {8}
anka~u : * aldone [ne nur tiu/tio, sed anka~u tiu/tio alia] {*1}
ankora~u : * ne nur anta~ue, sed anka~u nun; ne nur tiom, sed e^c pli da; da~ure same; ankora~u ne: ^gis tiam ne; ne jam {*1}
anonci : * diri, ke io okazos; formale a~u publike sciigi {*6}
anso : kurba, elstara tenilo (ekzemple de taso) {X}
ansero : akvobirdo a~u kortobirdo kun longa kolo, pinta beko kaj lar^ga vosto (Anser,...) (^gi gakas "gak-gak") {9}
anstata~u : * en la loko de...; en la funkcio de... (anstata~ui: esti a~u funkcii anstata~u io/iu alia; anstata~uigi (la nunan per nova): meti ion/iun alian anstata~u la nuna...) {*1}
-ant- : * [komencinta, ne fininta, dum la ago] (man^ganta homo: kun man^ga^jo en sia bu^so; falanta pluvo: gutoj en aero); (man^gante (=dum la man^gado), li bone ma^cis); (^generale, -anto = -anta homo) {*0}
anta~u : * en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico; anta~uo: flanko kutime vidata unue; (homo:) viza^go, brusto,...; anta~udiri: jam anta~ue diri ke io nesciata okazos {*1}
anta~uulo : parenco, kiu vivis pli frue; iu anta~ue havinta la saman funkcion (anta~u/ul/o) {X}
anteno : sensilo (insekto); signal-kaptilo/sendilo (radio,...) {X}
antibiotiko : medikamento kontra~u (malsanigaj) bakterioj {X}
antikva : ekzistinta anta~u tre longa tempo; tre malnova {X}
antilopo : iu el rapidkuraj a~u saltemaj parencoj de bovo (i.a. en Afriko) (malrapidaj nomi^gas ofte bovo a~u bubalo) {X}
anuso : la elira truo de la intesto {X}
aparato : pli-malpli granda, pli-malpli komplika ilo {7}
aparta : * ne kuna; dis(igit)a de; speciala {*4}
apartamento : kelk^cambra lo^gejo (en pli granda domo) {8}
aparteni : * [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto] {*6}
apena~u : * preska~u ne; ne (a~u nur iomete) pli ol (61 minutoj estas apena~u unu horo) {*1}
aperi : * ekvidi^gi; ekesti; montri sin; esti publikigita {*4}
aperturo : malferma^jo {9}
apetito : plezuro man^gi ("Bonan apetiton!"); man^gemo {8}
apla~udi : frapi siajn manojn unu kontra~u la alia, por montri la~udon a~u aprobon {9}
apliki : uzi teorion en la praktiko; uzi ion por ^gia celo; ligi iun dira^jon al iu, pri kiu la dira^jo origine ne temis {9}
apogi : * fari tiel, ke iu/io ne falos a~u renversi^gos; diri, ke tio, kion diras a~u faras iu alia, estas bona; monhelpi {*6}
apopleksio : subita ^ceso de cerbaj funkcioj (pro krevo (hemoragio) a~u ^stopi^go (embolio) de cerba arterio a~u vejno {X}
apostolo : unu el la originaj lernantoj de Kristo; fervora propagandisto {9}
apostrofo : skribsigno (') uzata, interalie, por indiki, ke unu litero mankas (en Esperanto, oni povas apostrofi la finan "o" de substantivoj kaj, post vokalo, la "a" de la vorto "la": de l' mond' = de la mondo) {X}
apoteko : loko, kie oni vendas a~u senpage havigas kuracilojn {8}
apro : sova^ga porko (Sus,...); veruk-apro: (Phacochoerus) {9}
aprilo : * la monato post marto kaj anta~u majo (04) {*5}
aprobi : * diri, ke tio, kion diris a~u faris iu alia, estas bone dirita a~u farita {*6}
apud : * en loko proksima de...; dekstre a~u maldekstre de... {*1}
-aro : * [multaj kiel unu tuto] (arbaro, ^stuparo, gazetaro, homaro, ilaro (de metiisto),...); aro (da): multaj kune {*0}
araneo : iu el okkruraj best(et)oj (Aranea) (reto: aranea^jo) {8}
aran^gi : * okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; ta~uge kunmeti; aran^go: la maniero, en kiu io estas aran^gita; la rezulto de la aran^gado {*5}
ara~ukario : Suda pingloarbo kun globaj konusoj (Araucaria) {X}
arbo : * alta planto kun ligna trunko kaj multaj bran^coj [kverko, abio, betulo, fago, tamarindo,...] {*3}
arbitra : dependa de la volo a~u kaprico de nur unu persono {9}
arbusto : planto kun lignaj bran^c(et)oj, sed (preska~u) sen trunko (ne arbo, ne herbo) [frambo, ribo, pipro, teo,...] {X}
ar^co : stango kun paralele fiksita fasko da haroj, por sonigi kordan muzikinstrumenton {X}
arda : varmega; bruletanta (sen flamoj) {8}
ardeo : (vad)birdo (longaj kruroj, kolo; beko pika) (Ardea) {X}
aresti : (la~u le^go) kapti iun por malliberigi tiun a~u por submeti tiun al ju^gado {X}
argilo : iuj specoj de (knedebla) tero (el iuj de tiuj specoj oni bakas brikojn, fajencon,...) {X}
argumento : fakto a~u rezona^jo, kiun oni mencias, por konvinki iun a~u pruvi ion; argumenti: prezenti argumento(j)n {X}
ar^gento : * blanke-griza valora metalo (Ag) {*5}
arko : parto de rondo a~u cirklo; konstrua^jo tiuforma; objekto tiuforma por pafi sagojn {8}
armi : * doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin {*6}
armo : * armilo; armilaro; il(ar)o por batali {*6}
armeo : (^generale: ^stata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj {7}
aromo : delikata odoro a~u gusto (de planto a~u de iu substanco); odoro a~u gusto pro aldono de tia substanco {X}
arto : * difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro ^gia beleco (=belarto); (artefarita: farita de homo a~u ma^sino, ne natura) {*3}
arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj; (figure:) ^cefa (a~uto-)vojo {9}
artifiko : lerta a~u ruza agmaniero por imponi a~u trompi {X}
artiko : loko, kie ostoj estas ligitaj tiel, ke (unu el) ili povas flekse a~u turne movi^gi [kubuto, genuo, maleolo,...] {9}
artiklo : ^ciu aparta speco de komerca^jo {X}
artikolo : teksto en gazeto; divida^jo de le^go, regularo,...; (gramatiko:) la vorto "la" {7}
-as : * [ago/stato: nun, ^ciam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; ^ciun tagon li legas gazeton; ^si ^ciam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi lo^gas ^ci tie;...) {*0}
asekuri : kontrakti kompenson pro estonta perdo, difekti^go,...: se oni regule (^ciumonate, ^ciujare) pagas monon (premion), la asekuristo pagos kompenson, kiam difinita neanta~udirebla okaza^jo okazos (ekzemple: akcidento, fajro, malsano,...) {8}
asembleo : le^go-fara kunveno {9}
aserti : firme diri, ke io estas vera ((ankora~u) sen pruvo) {9}
asfalto : nigra kovra^jo (fandebla per varmo) de stratoj {9}
asisti : (ofice) helpi {9}
asocio : grava a~u granda grupo da homoj, kuni^gintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) {8}
aspekti : esti la~u (unua) rigardo; impresi al la vido {7}
astro : objekto en ^cielo [suno, luno, steloj, planedoj,...] {X}
-at- : * [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en bu^so; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne movi^gis); (^generale, -ato = -ata homo) {*0}
ataki : * iri al iu/io, por fari malbonon al tiu/tio {*6}
atenci : provi mortigi iun; krime ataki ies korpon, rajton a~u honoron; grave ataki le^gon a~u normon mem {X}
atendi : * resti ^gis alveno de iu/io; resti ^gis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (^gis...) {*3}
atenta : * rimarkema; volanta ekscii {*4}
atesti : oficiale diri, ke io estas tia kaj tia, ^car oni mem vidis a~u spertis ^gin; atesto: atesta diro a~u dokumento {8}
atingi : * veni ^gis dezirata loko; veni ^gis dezirata rezulto {*5}
Atlantiko : la oceano inter E~uropo kaj Afriko kaj Ameriko {9}
atomo : plej malgranda ero de materio, el kiuj konsistas molekuloj {9}
a~u : * [elekto] (^Cu vi trinkos teon a~u kafon?) {*1}
a~udi : * rimarki per la oreloj; (figure: ekscii) {*3}
a~udaca : kura^ga malgra~u konataj dan^geroj a~u problemoj {9}
a~ugusto : * la monato post julio kaj anta~u septembro (08) {*5}
a~uskulti : * provi a~udi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon {*4}
A~ustralio : (nomo de kontinento) {9}
a~uto : a~utomobilo (ekz.: person-, ^sar^g-, liver-a~uto) {8}
a~utobuso : veturilo (a~utomobilo) por kelkdek personoj {7}
a~utomato : aparato, kiu faras ion sen interveno de homo {7}
a~utomobilo : veturilo funkciigata per motoro, kun kutime kvar radoj, sur tero (mallonge: a~uto) {8}
a~utoro : verkinto de teksto; elpensinto, farinto de artverko {9}
a~utoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon; instanco kun tia povo {8}
a~utuno : * parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmi^gas {*4}
avo : * patro de patr(in)o {*4}
avanta^go : tio, kio donas pli da utilo, profito, sukceso {9}
avara : * kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia {*6}
aveno : greno kun kelkfloraj pendantaj spiketoj (Avena) {9}
aventuro : dan^gera a~u plezura (neatendita) vico da okaza^joj {7}
avenuo : lar^ga strato, kutime kun arboj la~ulonge de ^gi {8}
averti : * diri: "ne faru!", "malbono okazos!" {*6}
aviadilo : flugma^sino por transporti homojn a~u a^jojn (liniaviadilo, ^sar^gaviadilo,...) (aviad/il/o) {8}
avida : kiu forte volas havi ion {8}
azeno : * kvarpieda besto, simila al, sed malpli granda ol ^cevalo, kun pli longaj oreloj (Asinus) (iaas: "i-a") {*5}
Azio : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun E~uropo: E~urazio) {9}


- b -    [ ^ a-b-c- ^ ]

babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj {7}
bacilo : nomo de iuj bakterioj; ajna eta viva ka~uzanto de malsano {9}
bagatelo : malgranda^jo, malgrava^jo {9}
baki : pretigi man^ga^jon (a~u ion alian) en forno per varmego {8}
bakterio : unu^cela viva^jo, kiu reprodukti^gas per duparti^go {9}
balo : danc-festo; maskobalo: la homoj surhavas maskon {9}
balai : * per ilo el tigoj a~u fadenoj (balailo) for^sovi malpura^jojn {*6}
balanci : movi tien kaj reen (unu punkto restas samloke) {8}
balbuti : malfacile paroli kun (ne volitaj) interrompoj a~u ripetoj ("b-balb-buti") {9}
balda~u : * post mallonga tempo {*1}
baleno : tre granda mamulo, kun formo de fi^so, vivanta en la oceanoj (Cetaceae: Balaenidae,...) {X}
balkono : elstara^jo de supra eta^go (^cirka~ubarita planko) {X}
balono : flugaparato (a~u ludilo,...) konsistanta el sako kun gaso a~u varma (varmigata) aero {7}
baloti : vo^cdoni per vo^cdonilo (ne per, ekzemple, manlevo) {9}
bambuo : altegaj varmlandaj herboj kun lignecaj kavaj ^salmoj, uzataj por konstruado, meblo-farado,... (Bambusa, Dendrocalamus,...); ties ^salmoj kiel konstru-materialo {9}
bani : * enmeti tute en likvon (en akvon) a~u en (sun)lumon (por purigo, sano, plezuro); banejo: kie oni sin banas {*5}
banano : frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto (Musa) kun flaveca ^selo kaj blanka pli-malpli faruneca karno {9}
banda^go : tuko a~u io simila, kiun oni metas sur vundon a~u ^cirka~u rompitan korpoparton; banda^gi: meti tukon,... sur/^cirka~u vundon,... {9}
banko : ^stata a~u privata entrepreno okupi^ganta pri financo (mon-aferoj) (pruntoj, ^cekoj, akcioj) {7}
banto : ornama nodo kun du bukloj {9}
bapti : (kun beno, solene) doni nomon al iu/io {9}
baro : * io, kio malhelpas a~u malebligas trairon; io, kio malhelpas a~u malebligas agadon; bari: malhelpi, malebligi trairon {*6}
barakti : forte skui sin, forte movi siajn brakojn kaj krurojn; pene defendi sin {8}
barbo : * hararo sub la bu^so; flankbarbo: apud orelo {*6}
barbiro : razisto kaj har-tondisto {9}
barelo : ronda ujo el kurbigitaj tabuloj, kun plata supro kaj malsupro, por teni likvojn (vinon, bieron, akvon,...) {8}
barilo : io, farita por malhelpi trairon; konstrua^jo el fostoj, bretoj a~u ^stonoj por indiki la limon de kampo a~u tereno, kaj por malhelpi trairon (bar/il/o) {X}
barko : iom granda velboato {9}
basko : libere pendanta malanta~ua parto de vesto {9}
bastono : * (rekta peco de) bran^co a~u io simila, por helpi iradon a~u por bati; taktobastono: de orkestro-direktisto {*6}
bati : * doni forta(j)n frapo(j)n {*3}
batali : * uzi forton kontra~u iu (malamika); interbati^gi {*4}
bataliono : parto de armeo konsistanta el kelkaj kompanioj {X}
batato : "dol^ca terpomo", nutra tubero (Ipomoea batatas) {X}
baterio : ligita grupo da elektraj piloj; grupo da kanonoj {X}
bazo : malsupra parto de objekto, kiu portas ^gin; objekto sub objekto, kiu portas ^gin; tio, sur kio io estas konstruita; la ^cefaj punktoj de pensado; loko de ekiro kaj reveno; bazi: konstrui, starigi ion (anka~u: opinion, decidon) sur io {8}
bazaro : loko kun multaj vendo-tabloj a~u -budoj {8}
bebo : su^cinfano; infaneto tre juna {8}
beda~uri : * diri a~u pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel" {*6}
beko : * firma (ofte pinta) bu^so de birdo {*6}
bela : * vidinda pro formo, koloroj,... {*2}
beni : peti favoron de dio por iu {8}
bendo : mallar^ga, longa peco el maldika materialo; pli-malpli dika ringo (el ka~u^cuko,...) ^cirka~u rado; komunikado-kanalo (radio, televido, inter komputiloj,...) {9}
benko : * meblo por sidi (por pluraj homoj) {*5}
benzino : miksita likvo brulema, uzata kiel brula^jo en motoro (de a~uto,...) {8}
bero : karneca, ofte suka, ofte ronda, malgranda frukto {7}
besto : * vivanta esta^jo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj) {*4}
beto : diversforma legomplanto kun man^gebla radiko (Beta); ^gia radiko a~u ^giaj folioj, kiel legomo, kiel nutra^jo por bestoj a~u kiel fonto de sukero (sukerbeto) {9}
betelo : (ma^cataj stimulaj folioj de) Azia liano (Piper betle) {X}
betono : konstru-materialo el cemento, ^stonetoj, sablo {X}
betulo : arbo kun blanka a~u blankmakula ^selo (Betula) {8}
bezoni : * ne povi esti a~u fari sen {*3}
biblioteko : librejo, libraro, kie oni povas legi a~u prunti librojn {8}
biciklo : du-rada veturilo funkciigata per piedoj; bicikli: veturi per biciklo {8}
bido : globeto,... kun truo tra ^gi por trameti fadenon {X}
bieno : kampara poseda^jo, ofte granda {7}
biero : malforta (12% a~u malpli, ofte 5% a~u malpli) alkohola trinka^jo el greno {7}
bifsteko : rostita maldika tran^ca^jo da bova viando {9}
bildo : * videbla^jo (vera a~u desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvaza~u-videbla^jo nur en pensoj {*3}
bileto : papereto a~u kartoneto por eniri spektaklon a~u por veturi per publika veturilo; papera mono {7}
bindi : forte kunligi (kudri,...) foliojn kaj ^cirka~umeti fortikan (kartonan,...) kovrilon, por fari libron {9}
birdo : * besto dukrura kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...] {*3}
bizono : grandega sova^ga bovo, Amerika a~u E~uropa (Bison) {X}
blanka : * senkolora, tute hela; kun koloro de ne^go, kreto; (paperfolio, ^ceko:) sen skribita teksto {*3}
blasfemi : diri vortojn por ofendi dion {9}
blato : rapidkura plata insekto en varmaj lokoj (Blatta,...); (figure: cirkvito (ico) sur plateto kun konekto-piedetoj) {X}
bleki : a~udigi sian vo^con (pri bestoj) (por multaj bestoj krome estas speciala vorto por ilia blekado) {9}
blinda : ne povanta vidi; (figure: ne volanta atenti) {7}
bloko : peza peco da materialo, ofte kun pli-malpli ebenaj surfacoj, uzata por konstrui a~u kiel firma suba^jo por iuj laboroj (hakbloko, tran^cbloko,...); pluraj partoj de aparato, ligitaj tiel, ke oni ne povas disigi ilin; aro da domoj inter kvar stratoj; aro da paperfolioj, tiel ligitaj, ke eblas for^siri unu folion post alia (skribbloko, kalendarobloko,...); peza peco da materialo uzata por senmovigi ion a~u por bari al- a~u tra-iron (bloki: firme senmovigi; firme bari) {9}
blonda : kun flavecaj haroj; (anka~u: blonda biero) {7}
blovi : * elpu^si aeron (el la bu^so); (anka~u: la vento blovas) {*6}
blua : * kun koloro de ^cielo sennuba {*4}
bluzo : malstrikta vesto kovranta la supran parton de la korpo, ofte tenata per zono ^cirka~u la talio {8}
bo- : * [parenco per geedzi^go] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...) {*0}
boato : malgranda a~u ne tre granda akvo-veturilo (remboato, velboato, motorboato) {8}
boji : fari la la~utan sonon, kiun faras hundo {8}
boli : * pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo {*6}
bombo : objekto (batalilo), ^jetata al malamika loko, kiu eksplodas kiam ^gi atingas la celon {X}
bombono : malgranda dol^ca^jo, franda^jo (sukera, ^cokolada) {8}
bona : * kun la ^gustaj ecoj; kontentiganta {*2}
bonhavo : ricevota mono; mono a~u (pozitiva) saldo ^ce banko a~u komercisto, kiun kliento povos preni a~u uzi, kiam li volos; posedo de sufi^ca mono por komforte vivi (bon/hav/o) {X}
bonvoli : afable konsenti (Bonvolu veni!) (bon/vol/i) {9}
bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo) {8}
bordo : * parto de tero tu^santa akvon; tero ^ce akvo {*4}
borso : kunvenejo de komercistoj, kiuj vendas kaj a^cetas varojn ne tiuloke estantajn a~u akciojn, je prezo (kurzo) la~u la proponoj pri vendo kaj a^ceto {9}
boto : piedvesto (el ledo, ka~u^cuko a~u simila materialo), kiu kovras ne nur la piedon, sed anka~u (parte) la kruron {7}
botelo : * (vitra) ujo kun malvasta malferma^jo {*6}
bovo : * granda rema^canta mambesto (Bos) bredata por lakto kaj/a~u viando (el ha~uto: ledo) (bovino mu^gas: "mu-u") {*5}
bovlo : lar^ga duonsfera taso (por supo,...) {9}
braceleto : ornama^jo portata ^cirka~u la manradiko, la brako, la maleolo, la kruro (brakringo, maleol^ceneto,...) {9}
brako : * elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano; elstara movebla parto de aparato {*4}
brakumi : ^cirka~ubraki; meti siajn brakojn ^cirka~u iun (por saluti a~u konsoli) (brak/um/i) {8}
bran^co : * ne-^cefa ligna parto de arbo; ligna parto de arbusto; divida^jo de io; fako (bran^co de scienco, de industrio,...) {*6}
brando : forta (35% a~u pli) alkohola trinka^jo {9}
branko : tio, per kio (i.a.) fi^soj spiras sub akvo {X}
brasiko : legomplanto diversforma (Brassica) {7}
brava : lertega; kapablega; sentima anta~u dan^geroj {8}
bredi : naskigi kaj kreskigi bestojn {9}
bremso : haltigilo; me^hanismo por malrapidigi kaj ^cesigi movon de veturilo a~u ma^sino; bremsi: malrapidigi {8}
breto : tabulo kun lar^go malpli granda ol longo; horizontala tabulo, sur kiu oni metas aferojn {7}
brido : kompleto da rimenoj ^cirka~u la kapo de, ekzemple, ^cevalo, por povi konduki ^gin; bridi: moderigi; obeigi {9}
briko : rektangula "^stono" el bakita a~u sekigita argilo (knedebla tero) (por konstrui domojn,...) {7}
brili : * radii a~u reflekti lumradiojn (brilas suno, oro,...) {*4}
bro^co : ornama^jo, kiun oni fiksas al vesto per sendan^gera pinglo {X}
brodi : ornami ^stofon, desegnante per fadenoj {X}
brokanti : vendi uzitajn objektojn por denova uzo ("duamane") {9}
bromelio : Amerika planto (ofte sentiga; la pikaj folioj formas vazeton; floroj karnecaj) (iuj sidas sur arbo) (Bromelia) {X}
bronzo : alojo (liga^jo) de kupro (Cu) kaj stano (Sn) {9}
broso : * ilo kun multaj pli-malpli rigidaj haroj a~u fadenoj, por brosi hararon a~u por for^sovi malpura^jojn {*6}
bro^suro : presa^jo el pluraj folioj kunkudritaj a~u kunpinglitaj (krampitaj), ne binditaj {8}
brovo : strio da haroj super la okulo {8}
brui : * fari neklarajn (malagrablajn) sonojn {*4}
bruli : * esti konsumata de fajro (fajro bruligas ^gin); bruligi: (anka~u:) vundi per varmego; brulo: (anka~u:) akra jukado {*3}
bruna : * kun koloro de malfre^saj herboj a~u malnova ligno {*5}
brusto : * anta~ua parto de la korpo inter la brakoj, de la talio ^gis la kolo (interne estas la pulmoj) {*5}
bruto : kvarpieda pa^stobesto [bovo, kapro, ^safo,...] {9}
bubo : petolema (seneduka, miskonduta) knabo {8}
bubalo : mambesto simila al bovo (i.a. tirbesto) (Bubalus) {X}
bucero : Afrika/Azia birdo (grandega beko) (Bucerotidae) {X}
bu^ci : dishaki kaj distran^ci beston por ekhavi viandon {9}
budo : simpla konstrua^jo, ne servanta kiel lo^gejo (vendobudo, telefonbudo, gazetbudo, ilarobudo (ekz. en ^gardeno),...) {8}
bud^geto : anta~ue farita plano pri en- kaj elspezoj (de asocio, entrepreno,...); kvanto da mono disponebla por fari ion {9}
buko : ringo-forma (a~u anguleca) ligilo (el metalo, plasto,...) kun movebla pinglo, por fermi rimenon, zonon, ^suon,...; buki: fermi per buko; bukdorno: la pinglo de buko {9}
bukedo : fasko da floroj {9}
buklo : helice volvi^ganta fasketo da haroj; fadeno, rubando, ^snuro,... kurbigita tiel, ke ekestis ringo {9}
bulo : pli-malpli globforma objekto a~u peco {7}
bulbo : dika subtera parto de planto el multaj dense sidantaj folioj, el kiu malsupre kreskas radikoj (ekzemple: cepo) {9}
bulko : bulo da pano; paneto; korno-bulko: ")"-forma {9}
bulteno : (ne regule aperanta) informilo {9}
bulvardo : lar^ga promenejo; lar^ga strato {8}
bur^go : homo nek ri^ca, nek malri^ca, nek potenca, nek seninflua (kiu ofte ne havas emon ^san^gi la socion) {7}
bur^gono : pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskos floro a~u folio; bur^goni: ekmontri florojn, foliojn; ekhavi unuajn rezultojn {9}
buso : a~utobuso; (figure: multobla (komputila) konektilo) {X}
bu^so : * parto de la kapo per kiu oni man^gas kaj parolas {*3}
butero : * graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo; buterpano: tran^ca^jo da pano ^smirita per butero {*5}
butiko : vendejo (ne tre granda) {8}
butono : * malgranda a^jo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstara^jo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j) {*6}
bv. : bonvolu (= mi/ni petas) {X}


- c -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ceceo : mu^so portanta dormomalsano-parazitojn (Glossina) {X}
cedi : ne plu elteni; ne plu kontra~ubatali; transdoni poseda^jon a~u rajton al alia persono {8}
celo : * tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?") {*4}
celerio : diversforma legomo kun spica gusto (la~u la formo, folioj, tigoj a~u tubero estas man^gataj) (Apium graveolens) {X}
cemento : mortero el pulvoro el argilo a~u kalkaj ^stonoj, kiu pro aldono de akvo rapide solidi^gas; simila alia rapide solidi^ganta pasteca substanco {8}
cendo : diverslanda nomo por monero, centono de la mon-unuo {X}
cent : * 100; ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230 {*1}
centimetro : 0,01 metro; 10 milimetroj [mezuro por longo] {9}
centro : la mezo de cirklo, rondo, urbo, agado,... {7}
centralo : centra organizo de iuj asocioj; (=centrejo: energi-centralo, telefon-centralo,...) {9}
centrifugi : rapide rotaciigi (por apartigi firma^jon/likvon) {X}
cenzuri : kontroli/malpermesi librojn, filmojn,... la~u enhavo {X}
cepo : pli-malpli ronda bulbo kun dol^ce-akra gusto, uzata kiel legomo (Allium cepa) {9}
cerbo : tio en la kapo, per kio oni pensas {8}
cerbumi : forte, stre^ce pensadi pri io (cerb/um/i) {X}
ceremonio : la difinitaj agoj dum solena^jo; difinitaj agoj en ^gentilaj sociaj rilatoj {X}
certa : * [sen dubo]; difinita; bone konata (almena~u por la parolanto); esti certa pri.../ke...: ne dubi pri.../ke... {*3}
cervo : sova^ga rema^canta mamulo, kies virbesto portas grandajn, disbran^ci^gintajn kornojn (Cervus,...) {9}
cetera : * kroma; alia; ^ciu a~u ^cio ne dirita, ne menciita {*5}
ci : = vi (al infano, amiko, subulo) [ne ^generale uzata] {X}
cico : mam-pinto, tra kiu eliras la lakto, per kiu patrinoj nutras bebon {X}
cifero : * [1 2 3 4 5 6 7 8 9 0]; cifereca: (kiel komputilo) {*6}
cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi {9}
cigaredo : tabako volvita en papero, por fumi {7}
cigno : granda blanka (foje nigra) akvo-birdo kun tre longa kolo (Cygnus) {9}
cikado : insekto, kiu muzikas ("^cirpas") (Cicada,...) {9}
cikatro : videbla postresta^jo de vundo {9}
ciklo : vico (de okaza^joj), kies fino estas ^gia komenco {7}
cikonio : granda migra birdo kun longaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte nigra-blanka, faranta sonon nur per frapado de sia beko (Ciconia) {9}
cilindro : objekto longa kaj ronda; objekto kun surfaco, de kiu ^ciuj punktoj estas je sama distanco de linio (^gia akso) (^ciu orta sekco (tratran^co) donas cirklon kiel rezulton) {X}
cimo : iu el insektoj kun duone ledecaj anta~uaj flugiloj (Heteroptera); odora^ca, plata insekteto en lito,..., kiu su^cas sangon (Cimex); (figure: fu^so en komputila programo) {X}
cinamo : aroma ^selo de la trunko de varmlanda arbo (Cinnamomum), muelita por gustigi man^ga^jojn {9}
cindro : tute forbrulintaj, polvecaj resta^joj post fajro {9}
ciro : pasto por briligi ^suojn a~u aliajn leda^jojn; ciri: frote briligi per ciro {9}
cirko : teatro, kie prezentas akrobatoj kaj besto-dresistoj {X}
cirkelo : instrumento por desegni cirklojn {9}
cirklo : perfekta rondo; linio, kies ^ciuj punktoj havas saman distancon al unu punkto (la centro) {9}
cirkonstanco : io, kio estas a~u okazas en la ^cirka~ua^jo, kiam oni faras ion a~u kiam io okazas {8}
cirkuli : rondire movi^gi (pri sango, trafiko,...); pasi de unu al alia k.t.p. (pri mono, onidiroj...) {9}
cirkulero : letero sendita al multaj personoj {9}
cirkvito : la vojo (dratoj, tero,...), la~u kiu elektro movi^gas {9}
citi : ripeti la vortojn de iu alia (inter citiloj: "...") {8}
citrono : frukto kun acida suko (Citrus medica) {7}
civeto : iu el kato-similaj rabobestoj (el familio Viveridae), kiuj produktas forte odorantan ^sa~uman substancon {X}
civila : propra al simpla civitano (ne kiel armeano, religiulo, ^statoficisto a~u krimulo) {9}
civilizi : morale, intelekte kaj socie klerigi {8}
civito : ^ciuj ^statanoj kun politikaj rajtoj kune; (iam:) politike memstara urbo; civitano: ^statano, urbano (kiel posedanto de politikaj rajtoj) {9}
colo : iulanda mezuro por longo, proksimume 2,5 centimetroj {X}


- ^c -    [ ^ a-b-c- ^ ]

^c. : ^cirka~u (proksimume) {X}
^cagreni : ka~uzi malplezuron al iu {8}
^cambro : * parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj; parto de parlamento, kortumo,... {*2}
^capo : mola kapvesto; (verto)^capeto: nur supre sur la kapo {7}
^capelo : * kapvesto (el pli-malpli malmola materialo, ofte kun elstara rando); (anka~u la signo "^" de iuj literoj en Esperanto) {*4}
^capitro : * parto de teksto en libro kun propra komenco kaj fino {*6}
^car : * [kialo, ka~uzo, motivo] (^car pluvis, ni malseki^gis) {*1}
^caro : veturilo sur radoj (kutime sen motoro, sed pu^sata a~u tirata: pu^s-, ^ceval-, lev-, post- (post a~uto), infan^caro,...) {9}
^carma : pla^ca, bela, alloga; ^carmi: iom mistere, sor^ce allogi {7}
^carniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al ^gia kadro, pro kiu la pordo povas malfermi^gi turni^gante {X}
^carpenti : prilabori lignon, lignopecojn a~u trabojn, ekzemple por fari domon; ^carpenta^jo: la ligna strukturo de domo {X}
^carumo : ^careto kun unu rado kaj du teniloj, pu^sata de homo (^car/um/o) {9}
^casi : * postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion; pafi al bestoj por mortigi ilin {*6}
^casta : kiu detenas sin de (kontra~u-le^gaj, kontra~u-moraj) seks-rilatoj {X}
^cato : (ma^cataj stimulaj folioj de) i.a. Afrika planto (Catha) {X}
^ce : * en loko tre proksima de; (preska~u) tu^sante; (preska~u) samtempe kun; en la domo, lando, opinio, verko,... de {*1}
^ceesti : esti tie, kie io okazas (^ce/est/i) {9}
^cef- : * [plej grava] (^cefurbo, ^cefvojo, ^cefdirektoro,...); ^cefo: superulo en laborejo; fakestro {*0}
^ceko : papero, kiun oni povas inter^san^gi kontra~u mono {8}
^celo : malgranda ^cambreto por unu persono; ^cambro en malliberejo; ujeto, en kiun abeloj metas ovon a~u mielon; plej malgranda parto de ^cio vivanta; iu malgranda parto en te^hniko {9}
^cemizo : * ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo; sub^cemizo: sub aliaj vestoj, sur la ha~uto {*6}
^ceno : ligilo el vico da kunligitaj metalaj ringoj (^ceneroj); sinsekvo de aferoj a~u okaza^joj; ^ceni: ligi per ^ceno(j) {8}
^cerizo : malgranda firma, ofte ru^ga, globforma frukto de arbo: acida (Prunus cerasus) a~u dol^ca (Prunus avium) {8}
^cerko : kesto, en kiu oni enterigas/cindrigas mortinton {9}
^cerpi : elpreni akvon (a~u alian likvon) per la mano a~u per ilo ta~uga por tio (^cerpilo); el^cerpi: ^gisfine vendi, trakti,... {8}
^cesi : * komenci ne esti; komenci ne okazi (^gi ^cesis: ^gi ne plu okazas); ^cesi -i: komenci ne -i; ne plu -i (^Cesu plendi!) {*5}
^cevalo : * besto kvarpieda por rajdi a~u tiri (Equus) (henas: "hi-hi") {*3}
^ci : * [proksima] (^ci tie = tie ^ci; ^ci tiu = tiu ^ci; ^ci-foje;...) {*1}
^cia : * de ^ciuj kvalitoj; ^ciuspeca {*1}
^cial : pro ^ciuj a~u ^ciaj ka~uzoj, motivoj {9}
^ciam : * en ^ciuj tempoj; en ^ciuj cirkonstancoj {*1}
^cie : * en ^ciuj lokoj {*1}
^ciel : * en ^ciu maniero; ^ciumaniere; en ^ciu grado, ^ciugrade {*6}
^cielo : * tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj a~u ne; (religio:) loko, kie lo^gas la dio(j), paradizo {*3}
^cielarko : koloraj strioj en la ^cielo, kiam estas suno kaj pluvo: ru^ga, oran^ga, flava, verda, blua,... (^ciel/ark/o) {X}
^cies : de ^ciu(j); apartenanta al ^ciu(j) (kune a~u aparte) {9}
^cifi : difekti ion (paperon, ^stofon), malorde kunpremante a~u faldante ^gin, ka~uzante neregulajn faldetojn {9}
^cifono : for^sirita a~u difektita peco de ^stofo a~u vesta^jo {7}
^cimpanzo : simio plej simila al homo (Pan) {X}
^cio : * ^ciuj aferoj; la tuto {*1}
^ciom : ^ciukvante (la~u deziro); la tuta kvanto {9}
^cirka~u : * je ^ciuj flankoj de...; proksimume {*1}
^cirka~ua^jo : tio, kio estas ^cirka~ue (^cirka~u/a^j/o) {X}
^ciu : * [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...) {*1}
^cizi : tajli (dehaki pecojn) per ^stala stango kun tran^ca fino {X}
-^cj- : [kara viro a~u knabo] (post kelkaj literoj de la vorto: pa^cjo = pa(tro) + -^cjo; fil^cjo = fil(o) + -^cjo; Jo^cjo = Jo(hano) + -^cjo) {9}
^cokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinka^jo el kakao, lakto kaj sukero {7}
^cu : ?; (^Cu vi legis tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, ^cu mi faros tion.; ^Cu morga~u, ^cu postmorga~u, tiu letero balda~u alvenos.; ^Cu mi ^satas a~u ne, tio tamen okazos.) {*1}


- d -    [ ^ a-b-c- ^ ]

d-ro : doktoro {X}
da : * [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ^suoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas a~u estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas a~u estis vino) {*1}
daktilo : man^gata ru^gbruna frukto (kun granda kerno) de daktilpalmo (Phoenix dactylifera) {9}
damo : titolo de altranga sinjorino; plej kapabla peco (re^gino) en ^sak-ludo; kapabligita duobla peco en dam-ludo; (damoj = dam-ludo: ludo kun nigraj kaj blankaj pecoj (diskoj) sur tabulo kun 100 a~u 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
danci : * sin movi (irante a~u salt(et)ante) la~u muziko {*6}
dando : viro, kies ^cefa celo estas esti eleganta la~u la modo {9}
dan^gero : * kio povas esti malbona; kio povas ka~uzi malfeli^con; kio povas e^c ka~uzi morton {*5}
danki : * diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3}
dato : tago montrita per (jaro,) monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de a~ugusto; dati: skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosa^jo,...) {7}
dateno : informo en formo traktebla per komputilo {X}
da~uri : ekzisti a~u okazi dum pli longa tempo; ekzisti a~u okazi anka~u (anta~ue kaj) poste; ne ^cesi; (da~urigi: plufari) {7}
da~uro : * kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4}
de : * [deveno; mal-al] (li venas de Azio; iri de la hejmo al la urbo; li falis de se^go; mi ricevis tion de li); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de a~uto; libro de mia filo) {*1}
debeto : en la konto ^ce komercisto a~u banko: bonhavo (ricevota mono) por la komercisto a~u banko; (se kliento havas debeton ^ce komercisto, tio do estas por tiu kliento ^suldo); debeti: enskribi debete {9}
deci : esti konforma al la situacio; esti konforma al ^suldata respekto {9}
decembro : * lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5}
decidi : * ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion a~u volon, post konsiderado {*5}
dedi^ci : (mane) enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; (presite) mencii, ke libro a~u poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preska~u ^ciun sian tempon a~u forton por iu celo {8}
defendi : * (sin/iun): fari ion kontra~u atako a~u minaco {*6}
deficito : monmanko; kiam la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj {8}
definitiva : ne plu ^san^gebla; post la lasta, fina ^san^go {X}
degeli : ^san^gi^gi de glacio a~u ne^go en akvon {8}
degeneri : perdi la originajn kvalitojn a~u valorojn {X}
de^jori : plenumi sian servon (la~u horaro) {9}
dek : * 10; dudek: 20; dek du: 12; na~udek tri: 93 {*1}
deklari : oficiale, publike sciigi {8}
deklivo : surfaco ne horizontala kaj ne vertikala; surfaco, kiu je unu flanko estas alta kaj je la alia flanko malalta {7}
dekoracio : ornamo de ^cambro, konstrua^jo; murpentra^joj kaj objektoj sur teatra scenejo {8}
dekstra : * (^ce homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren) {*3}
delegi : fari ion ne mem, sed aran^gi, ke iu alia faros; sendi a~u indiki iun kiel sian reprezentanton (delegiton) {8}
delfeno : fi^soforma mar-mamulo kun dentoj (Delphinidae,...) {X}
delikata : * precize farita; rompebla; bela; bongusta {*6}
deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvenca parolado {9}
demandi : * diri ion al iu por ekscii ion {*2}
demenco : degenero de la intelekto (ekz. pro granda a^go) {X}
demokrato : iu, kiu estas por demokratio; iu, kiu agas demokratie {X}
demokratio : kiam la politika povo en ^stato efektive apartenas al la popolo (rekte a~u per reprezentantoj) {X}
denove : plian fojon, de la komenco; ree (de/nov/e) {X}
densa : * kun multe da eroj en unu loko; kun malmulte da aero a~u akvo inter la eroj {*6}
dento : * unu el la a^joj en bu^so, per kiuj oni mordas kaj ma^cas [tran^co-, kojno-, muel-dento]; maldika elstara^jo de forko, kombilo,...; elstara^jo de dentrado {*4}
denunci : anonci iun ^ce polico,..., pro sia persona intereso {9}
dependi : pendi de io; esti subigita al ies volo/povo; ne povi fari sen ies helpo; esti la konsekvenco de io (de/pend/i) {8}
deponi : lasi ion ^ce iu por dumtempa gardado; meti monon en bankon la~u certaj kondi^coj {9}
depreni : preni ion de sur io; preni parton de io a~u de iu kvanto (de/pren/i) {X}
deprimi : igi (psike) senenergia, malvigla, malgaja {X}
deputi : elekti kaj sendi reprezentanton al parlamento {9}
derivi : fari unu vorton el alia vorto per aldono de prefikso a~u sufikso, a~u per ^san^go de la fina^jo; (scienco:) konkludi ion el io per fikse difinita maniero {X}
des : [proporcie] (ju pli multaj estas la man^gantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {7}
desegni : * fari bildon per krajono, plumo, kreto (sur papero) (a~u simile); (anka~u:) fari bildon de farota objekto {*6}
deserto : postman^go, ofte dol^ca {8}
desinfekti : forigi/mortigi ka~uzojn de infekto (ie, sur io) {X}
destini : anta~ue fiksi la celon, funkcion a~u uzon de io; anta~ue fiksi la vivon de iu {8}
detalo : ero, malgranda parto de io (plano, bildo, teksto,...) {8}
deteni : igi iun ne fari ion (de/ten/i); (sin deteni: ne fari ion; ne enmiksi^gi; ne vo^cdoni) {9}
determini : precize konigi al si, kio a~u kia estas io ne jam konata (la~u signifo, amplekso, kondi^coj, nomo, enhavo,...) {9}
detrui : per forto malkonstrui; komplete difekti; neniigi {7}
devi : * ne povi ne fari, pro neceseco a~u forta volo, a~u pro ordono; devas esti: sendube (a~u tre probable) estas {*2}
deveno : origino (de/ven/o) {X}
devii : irigi la~u alia vojo ol normale, a~u al ne celita loko {X}
devontigi : igi firme promesi, ke oni ion faros (dev/ont/ig/i) {9}
dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preska~u neniuj plantoj kreskas {7}
deziri : * voli havi ion; voli fari ion; voli ^gui ion {*2}
dio : * plej supera, supernatura estulo a~u esta^jo (nehoma) {*4}
diablo : supernatura estulo a~u esta^jo de malbono {8}
dialogo : interparolo (precipe en literaturo a~u teatro) {9}
dianto : herbo kun tubeca kvinnombra floro (Dianthus) {9}
didelfo : iu el Amerikaj po^sbestoj en arboj (Didelphis,...) {X}
dieto : nutromaniero la~u preskribo a~u regularo {9}
difekti : malbonigi, rompante a~u forprenante pecon {7}
diferenci : * esti malsamaj la~u iuj ecoj, a~u la~u kvanto {*6}
difini : precize, sendubige klarigi a~u priskribi ideon, vorton, taskon,..., menciante ecojn, kiujn ^gi havas kaj ne havas {7}
digo : barilo en a~u apud akvo (por reguligi akvo-fluon a~u por preventi inundon) {X}
digesti : kiam la korpo prilaboras nutra^jojn (man^ga^jojn) por ensorbi la utilajn elementojn (en stomako, intestoj) {9}
dika : * (kun pli granda ol kutime) mezuro en ne^cefa direkto (arbo dika a~u maldika, dum la alto estas sama) {*4}
dikti : diri ion, por ke iu alia skribu ^gin {9}
diktatoro : reganto (^statestro,...) kun absoluta potenco {X}
diligenta : laborema; sen ^ceso plene atentanta sian laboron {7}
diman^co : * tago de la semajno, inter sabato kaj lundo {*5}
dimensio : [longo, lar^go, alto,...] {9}
diplomo : (surpapera) atesto (pri sukcese farita ekzameno) {X}
diri : * elbu^sigi vortojn; bu^se sciigi (diri ion al iu) {*2}
direkto : * tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte anta~uen,...]; direkti: turni kaj/a~u irigi al iu direkto a~u celo (anka~u: orkestron, entreprenon,...); stiri {*4}
direktoro : estro de entrepreno, laborejo, lernejo,... {7}
dis- : * [al pluraj a~u multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj a~u multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distran^ci...) {*0}
disenterio : infekta malsano de la intesto (sanga lakso) {X}
disko : ronda, plata objekto (^jet-, son-, komputila, inter-vertebra disko...); disketo: (tre) malgranda disko {8}
diskuti : interparoli, inter^san^gante opiniojn {7}
disponi : havi ion por uzi ^gin la~u sia volo {9}
disputi : akre, malamike, malpace diskuti {8}
distanco : kiom proksime a~u malproksime {7}
distili : apartigi substancojn per vaporigo kaj re-likvigo {X}
distingi : rimarki (vidi) a~u konscii, ke du aferoj estas malsamaj; difini diferencon inter du aferoj; vidi ion malgra~u mallumo a~u ^gena fono; a~udi ion malgra~u bruo {8}
distri : deturni la spiriton, la atenton; amuzi; gajigi {7}
distribui : disdoni, disporti, dissendi, disvendi {8}
distrikto : teritorio kiel aparta administra unuo (ofte subdivida^jo de alia administra teritorio) {X}
diveni : kompreni, solvi sen scio {7}
diversa : * kun malsamaj ecoj {*4}
dividi : disigi; fari partojn el tuto (por disdoni); (en kalkulado: 8/2=4 (ok (dividite) per du estas kvar)); kun alia(j) homo(j) havi ion (^ciu do parton) {7}
do : * [konkludo] (pluvis, do ^cio estas malseka) {*1}
dogano : imposto pro importo (a~u eksporto); oficejo, kiu enkasigas tiun imposton {9}
doktoro : * iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankora~u verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro" {*6}
dokumento : oficiala papero, skriba^jo; skriba^jo uzata por pruvi a~u atesti ion; dokumenti: atesti, pruvi per skriba^jo(j) {9}
dol^ca : * kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda {*3}
doloro : * tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, tran^cas sin,...); dolori: (interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); dolorigi: (de ekstere) ka~uzi, ke io doloras (dolorigi per frapo) {*4}
domo : * konstrua^jo; lo^gejo (kun propraj eksteraj muroj) {*3}
doma^gi : ne voli, ke iu difektus ion a~u malutilus al io a~u dolorigus iun; beda~uri, ke io tia okazis {7}
doma^go : perdo a~u difekto, kiun oni ne volus vidi a~u suferi {7}
doni : * havigi; enmanigi (doni ion al iu); mal-preni {*2}
donaco : * io donita (sen pago) por plezuro a~u ^gojo; donaci (ion al iu): doni donace, senpage {*5}
dorloti : tro permeseme agi al iu {9}
dormi : * ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); ku^si senage kun fermitaj okuloj {*3}
dormomalsano : Afrika parazita malsano (dorm/o/mal/san/o) {X}
dorno : pikilo de planto (a~u de objekto) {9}
dorso : * homoj: malanta~ua parto de la korpo; kvarpiedaj bestoj: supra parto de la korpo {*5}
dosiero : kolekto da interrilatantaj skriba^joj pri io/iu {X}
doto : hava^jo, kiun edz(in)o alportas okaze de geedzi^go; kvalitoj, donitaj al iu de la naturo; doti: doni doton {9}
drako : fabela fluganta lacertego; (a~u vera lacerto (Draco)) {X}
dramo : teatra verko; tre emociiga okaza^jo {8}
drapo : lana ^stofo {8}
drato : metalfadeno {7}
dresi : instrui beston {9}
drinki : (tro ofte a~u tro multe) trinki alkohola^jojn {X}
drogo : dependiga stimula/malstimula substanco [tabako, kafo, alkoholo, kokaino,...]; (anta~ue: natura medicina^jo) {X}
droni : subakvi^gi (kaj pro tio morti) {7}
du : * 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj {*1}
dubi : * ne esti certa; ne scii, ^cu io estas vera a~u nevera, bona a~u malbona; ne esti certa, ^cu io okazos a~u ne {*4}
dum : * [da~uro]; en la sama tempo (dum la festo ni kantis) {*1}
dungi : fari kontrakton kun homo, ke tiu laboros kontra~u pago {8}
du^so : ^sprucigo de akvo sur korpon ((mal)varma du^so); du^si (iun/ion): ^sprucigi multe da akvo sur iun/ion; du^silo: objekto kun truetoj je fino de akvotubo {8}


- e -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-e : * [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (^si bele kantas; li povas alte salti; parolu ^gentile!; ^generale ^si pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; estas bone, ke li venos; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris ^gin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en ^ciu tago: ^ciutage mi man^gas panon; per a~uto: ni veturis a~ute; vera: tio vere okazis; hejmo: li lo^gas hejme; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {*0}
ebena : * sen elstara^joj a~u kava^joj; sen alta^joj a~u malalta^joj; ^cie je (proksimume) sama nivelo; sen reliefo {*6}
-ebla : * [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forvi^sebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti a~u ne esti, okazi a~u ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: ka~uzi, ke io estas farebla a~u ke io povas okazi {*0}
ebria : ne povanta bone konduti pro troa trinkado de alkohola^joj {8}
-eco : * [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, blindeco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca ^stofo (ne silko)) {*0}
e^c : * ne nur, sed anka~u... [neatendita, nesupozita] {*1}
eduki : * instrui por la vivo {*6}
edzo : * viro ligita al virino (iuloke: al vir(in)o(j)) por vivi kune, per ceremonio (geedzi^go, nupto), kontrakto a~u fakto {*3}
efekto : impreso al vidanto, leganto a~u a~uskultanto de (parto de) spektaklo, libro,...; impresa kombino de sonoj, lumoj,... {9}
efektiva : * vera; ne ^sajna; ekzistanta; reala {*5}
efiki : * havi, ka~uzi (konstateblan) rezulton; estigi; influi {*5}
-eg- : * [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...) {*0}
egala : * tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,...; (egalblua: ^cie same blua); egalas: "=" {*5}
egoisto : kiu amas nur sin mem; kiu agas nur por sia intereso, profito, utilo,... {9}
e^ho : ripeti^go de sono pro reveno de surfaco; e^hi: resendi sonon (la montoj e^has lian vokon - lia voko e^hi^gas) {9}
-ejo : * [loko, kie] (lernejo, bakejo, lo^gejo, ^cevalejo,...) {*0}
ek- : * [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...); ek! = startu! {*0}
ekipi : havigi al iu ^cion necesan por funkcio, voja^go,... {9}
eklezio : religia organiza^jo en difinita loko kaj tempo {9}
ekonomio : orda, ^sparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, ^stato,...); scienco de mastrumado {8}
ekrano : blanka tuko a~u surfaco, sur kiun oni projekcias filmon a~u lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekcii^gas bildoj a~u teksto (de televidilo, komputilo); ^sirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9}
eks- : ne plu (havanta tiun profesion, funkcion,...) {9}
eksciti : ekfarigi; elvoki; ekka~uzi atenton, scivolon, koleron {7}
ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn a~u alispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ne por ^ciuj; ekskluzive (de): ne enhavante; ne enkalkulante {X}
ekskrementoj : resta^joj de digestitaj nutra^joj, eligitaj el la korpo (=feka^jo) {X}
ekskursi : fari turisman a~u esploran promenadon/voja^gon {7}
ekspedi : sendi al difinita adreso; ricevi de la sendinto kaj sendi al la adresito {9}
eksperimento : metoda provo (ripeta a~u ripetebla) por kontroli a~u pruvi ion {8}
eksplodi : subite, forte plivasti^gi; subite, forte diskrevi (pro interna premo) (ekzemple: bombo eksplodas) {8}
ekspluati : uzi ion tiel, ke estos profito; tro profiti el ies laboro (ne donante justan salajron,...) {9}
eksporti : elporti komerca^jojn al alia lando {9}
ekspozicio : kolekto da objektoj, orde aran^gitaj por montri/konigi ilin al la publiko; ekspozicii: publike elmontri {9}
ekster : * ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo {*1}
ekstra : aldona; ne en la origina nombro a~u kvanto {X}
ekstrema : ^cefina; plej (mal)altgrada; plej (mal)grava; plej malproksima de la mezo (pri vetero, konduto, opinioj,...) {8}
ekvatoro : imagita ronda linio ^cirka~u la tero, same malproksima de la norda kaj la suda polusoj {9}
ekvilibro : stato, ke io a~u iu estas senmova malgra~u fortoj diversflankaj; ekvilibra: ne falanta al unu a~u alia flanko; havanta opiniojn bone konsideritajn {8}
ekvizeto : senflora herbo el "apartaj tubetoj" (Equisetum) {X}
ekz. : ekzemple; ekzemplero(j) {X}
ekzakta : science ^gusta kaj preciza {9}
ekzameni : detale rigardi, esplori; provi, ^cu iu scias, kion tiu devus scii a~u ^cu iu kapablas fari ion, kion tiu devus kapabli a~u ^cu io estas tia, kia ^gi devus esti {7}
ekzekuti : le^ge mortigi krimulon {9}
ekzemplo : * io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas ^gin, oni povas imagi la aliajn) {*4}
ekzemplero : unu el pluraj a~u multaj samaj a~u samspecaj (ekzemplero de libro, revuo, disko,...) {X}
ekzerci : lertigi (sin a~u alian) per praktika ripetado {7}
ekzisti : * esti (ie en la mondo) nun kaj vere {*5}
el : * de en; [origino; fonto; materialo; konsisto]; el- (anka~u:) el fundo, ^gisfunde, komplete (el^cerpi, ellerni, elmontri,...) {*1}
elasta : per (iom da) forto facile etendebla, sed reprenanta sian anta~uan formon post ^ceso de tiu forto {9}
eldoni : publikigi verkon (libron, gazeton,...) kaj organizi la vendadon (el/don/i); eldonejo: entrepreno, kiu eldonas {9}
elefanto : tre granda mambesto kun longa, kaptokapabla nazo (rostro) (Loxodonta, Elefas) {8}
eleganta : bonguste vestita, kondutanta {8}
elekti : * preni a~u tion a~u tion alian; fari tion a~u tion alian; difini (per vo^cdonado), kiu a~u kiuj ekhavos certan oficon {*4}
elektro : formo de energio, transportebla per dratoj {7}
elektroniko : te^hniko uzanta la proprecojn de elektronoj (=bazaj unuoj de elektro) {9}
elemento : konsistiga parto; unu el la bazaj puraj (^hemie ne kombinitaj) konsistigaj partoj de ^cio materia; io tre baza {9}
elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de la distancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala {X}
elparolo : prononco (el/parol/o) {X}
elstari : esti ne en la sama ebeno, surfaco,...; esti klare distingebla (de la fono a~u de aliaj similaj) (el/star/i) {X}
elteni : havi la forton, energion, volon por rezisti a~u por ne protesti; esti sufi^ce fortika por ne rompi^gi (el/ten/i) {X}
elturni^gi : trovi ian (ne anta~ue pripensitan) solvon en malfacila situacio (el/turn/i^g/i) {8}
elvoki : voki, ke iu eliru; figure: (per sia faro a~u diro) okazigi, estigi, ka~uzi; estigi mensan bildon (el/vok/i) {X}
-ema : * [^sato a~u inklino kun/sen ^sato] (ridema, babilema, dormema, kritikema, ludema, erarema, (io) rompi^gema,...) {*0}
emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn,...; vitreca ekstera tavolo de dento {9}
embaraso : malfacila stato; necerteco (pro okaza^jo a~u dira^jo); embarasi: meti (iun) en embarason {7}
emerito : oficisto, kiu post normala fino de sia laborperiodo eksi^gis (kaj ricevas pension); pensiulo {9}
eminenta : distinginda, estiminda pro merito, kapablo, scio, a^go, sa^go a~u rango; (io:) supera pro kvalito {8}
emiro : Araba provincestro a~u landestro; princo {X}
emocio : forta tu^so a~u skuo al la animo (al la koro) ((mal)^gojo, entuziasmo, kolero,...); emocii: forte tu^si la animon {8}
en : * ne ekster; tute ^cirka~uita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj] {*1}
-enda : * [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...) {*0}
energio : necesa forto por fari laboron; fonto de forto {7}
enhavo : tio, kion io havas en si; tio, kio estas en io (en/hav/o) (ekz.: la enhavo de libro, de parolado, de botelo) {X}
enigmo : malklara, malfacile komprenebla afero; ne klarigebla afero; speciale malklare vortumita demando {8}
enketi : oficiale esplori (pri krimo,...); lar^gskale pridemandi (pri difinita demando a~u temo) {9}
enmiksi^gi : ekokupi^gi pri aferoj, pri kiuj iuj aliaj estas okupi^gantaj (en/miks/i^g/i) {X}
entrepreni : komenci gravan, grandan taskon; organizi kaj gvidi ekonomian unuon (komercan, industrian,... entreprenon) {8}
entuziasmo : emocia fervoro; entuziasmi: havi entuziasmon {X}
enui : senti sin malbone, ^car nenio okazas {7}
envii : mal^goji, ke oni ne havas ion, kion iu alia ja havas {8}
Eo : Esperanto {X}
epidemio : kiam infekta malsano trafas multajn homojn samloke kaj samtempe {9}
epilepsio : malsano (ripeta konscio-perdo, konvulsioj) {X}
epoko : pli granda periodo dum historio {7}
-ero : * [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...) {*0}
erari : * fari ne^guste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone); misju^gi; vojerari: iri la~u ne^gusta vojo {*4}
erinaco : mamulo kovrita de ne longaj pikiloj (Erinaceus,...) {X}
eriko : arbusteto (are kovras spacojn: erikejo) (Erica,...) {X}
escepti : meti aparte kaj ne konsideri, nombri, priparoli,... {8}
esenco : la ^cefa, plej signifa, nemalhavebla parto de io {8}
eskapi : sukcesi forkuri de dan^gero; liberigi sin el katenoj {9}
esperi : * pensi, ke estus bone, se iu okazus; kun anta~u^gojo atendi, ke io okazos; espereble: (ofte:) ni esperu, ke... {*4}
Esperanto : ^ci tiu lingvo {8}
Esperantisto : iu, kiu parolas/skribas/legas Esperanton (kaj eventuale ^satus, ke pli da homoj parolu ^gin) {8}
esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan a~u ka^sitan {7}
esprimi : vortigi, vortumi; montri per movoj, viza^go,... siajn sentojn kaj pensojn {7}
esti : * [esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; trovi^gi {*2}
establi : fondi kaj aran^gi organizon, entreprenon,... {9}
estigi : fari, ke io a~u iu estu (ia); ka~uzi; okazigi (est/ig/i) {9}
estimi : * pensi pri iu, ke li a~u ^si faras bone kaj estas bona homo {*5}
estingi : * forigi fajron {*6}
-estro : * [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, ^sipestro, imperiestro, centestro (t.e. super cent soldatoj),...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo a~u asocio; estrarano: membro de estraro {*0}
-et- : * [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti (sen sono), ludglobeto, forketo (por torto),...) {*0}
eta^go : ^ciuj ejoj de domo, kiuj estas je la sama nivelo {7}
etapo : vojo, distanco inter du haltoj {9}
etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno,... {9}
etendi : rektigi; malvolvi; plilongigi {7}
eterna : ^ciam da~uranta; sen komenco kaj sen fino; por ^ciu tempo; ^ciama {7}
etikedo : peco de papero a~u kartono, fiksita sur a~u al io, por montri enhavon, specon, adreson,... {X}
etiketo : reguloj pri bonaj manieroj de konduto en iuj sociaj rondoj {X}
etno : homgrupo "alia ol aliaj": tribo, gento, popolo,...{X}
etoso : komuna sento, pro estado en iu grupo a~u pro la ^cirka~ua^jo {X}
E~uropo : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Azio: E~urazio) {9}
evento : (por multaj) grava okaza^jo {9}
eventuala : povanta okazi a~u ne okazi, la~u la (ne jam konataj) cirkonstancoj {X}
evidenta : klara por ^ciuj; konata al ^ciuj; memkomprenebla {7}
eviti : * (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla dan^gero); (prefere) ne paroli kun iu (pro mal^sato); (prefere) ne fari ion {*6}
evolui : iom post iom aliformi^gi, kreski {7}
ezofago : la tubo (en la korpo) inter la gor^go kaj la stomako {X}
ezoko : rabofi^so de sensala akvo (Esox) {8}


- f -    [ ^ a-b-c- ^ ]

f-ino : fra~ulino {X}
fabo : iom plata, ren-forma semo (de diversaj plantoj), man^gata kiel legomo; (la semoj de) herbo (Vicia faba) {9}
fabelo : distra aventura rakonto, ofte tre malnova, pri imagitaj herooj kun foje supernaturaj kapabloj; ne kredebla a~u ne kredinda rakonto a~u aserto {9}
fablo : (simbola, instrua) rakonto, en kiu bestoj kondutas kvaza~u homoj {X}
fabriko : konstrua^jo, kie oni produktas a^jojn per ma^sinoj; fabriki: produkti per ma^sino(j) {8}
faco : ^ciu el la (ebenaj) flankoj de objekto (kubo havas ses kvadratajn facojn) {9}
facila : * simple, sen peno, farebla a~u komprenebla {*2}
fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco ^spinita el plantaj fibroj, bestaj haroj, a~u alia materialo {*6}
fago : arbo kun globformaj viraj floraretoj (amentoj) kaj triangulecaj nuksetoj (po du en "frukto" kun pikiloj) (Fagus) {9}
fajenco : potoj, teleroj, vazoj,... el bakita argilo {9}
fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo); fajfi je/pri io: (figure:) tute ne zorgi {7}
fajli : glatigi, ebenigi per tre delikata raspilo (fajlilo) {X}
fajna : en tre etaj eroj; tre delikate farita, desegnita,... {X}
fajro : * brulado kun flamoj (iuj el la a^joj mem ekbrulis) {*4}
fako : * parto de kesto a~u ^sranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; divida^jo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ^sak- a~u dam-tabulo; temaro por lerni a~u studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis a~u studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni a~u studi certan temaron {*6}
faksi : sendi kopion de skriba^jo a~u desegno per telefono {X}
faksimilo : preciza reprodukta^jo de skriba^jo a~u desegno {X}
fakto : * io, pri kio ne ekzistas dubo; efektiva^jo; kontrolebla vera^jo {*6}
fakturo : priskribo de farita laboro a~u liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo; fakturi: enmeti en fakturon {X}
fali : * rapide movi^gi de supre malsupren; renversi^gi {*3}
fal^ci : detran^ci herbon a~u grenon per kurba tran^cilo (kun longa tenilo: fal^cilo, kun mallonga: fal^cileto) {9}
faldi : duoble a~u pluroble fleksi ion maldikan, tiel, ke unu parto ekku^sas sur alia parto {7}
falsa : * malvera; kvaza~u-vera {*6}
falsi : * fari ion tiel, ke homoj pensas, ke ^gi estas vera, dum ^gi ne estas vera (ekzemple: falsi monon) {*6}
fama : * konata en multaj lokoj, de multaj homoj {*6}
familio : * patro, patrino kaj infanoj, kune (kun a~u sen aliaj parencoj lo^gantaj kun ili); parencaro {*3}
familiara : senceremonia; kiel inter familianoj {9}
fandi : likvigi solida^jon; produkti per fandado {7}
fanfaroni : fieri pri io, kion oni ne mem faris; (tro) la~udi sin {8}
fantazio : krea imagpovo; kaprica elpensa^jo; fantazii: tiel imagi a~u elpensi aferojn {9}
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; reaperanta mortinto; io ne vera, nur ^sajna {X}
fari : * estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2}
farbo : (ofte kolora) pasteca substanco a~u likvo por kolorigi a~u protekti; farbi: kovri per tavolo da farbo {8}
fari^gi : ekesti (iom post iom a~u subite); ^san^gi^gi al; ekhavi profesion a~u funkcion; evolui al; okazi (far/i^g/i) {X}
farmi : dum difinita a~u nedifinita tempo lui teron a~u bienon, por ^gin uzi por kulturi ^gin je propra risko kaj profito {7}
farti : esti en (bona a~u malbona) sanstato; senti sin (bone a~u malbone) pro (mal)sano a~u aliaj cirkonstancoj {7}
faruno : (seka) muelita, pulvorigita greno (a~u legomo) {7}
fasado : anta~ua, ^cestrata surfaco de domo {9}
fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj; aro da paralelaj (lum-)radioj a~u signaloj {7}
fasono : maniero de farado de vesto (la~u vidpunkto de te^hniko a~u de modo); fasoni (veston): al^gustigi la~u la mezuroj (kaj deziroj) de la kliento {9}
fasti : ne man^gi dum pli longa tempo (pro religio a~u alia motivo); fasto: la periodo, dum kiu oni fastas {9}
fa~uko : bu^sego (de rabobesto); timiga malferma^jo (de groto, inter rokoj,...) {8}
favora : prezentanta avanta^go(j)n (por iu/io) {7}
fazeolo : pli-malpli renforma semo a~u gu^so kun semoj, de pluraj herboj, man^gata kiel legomo (Phaseolus, Vigna,...) {9}
feo : fabela esta^jo kun supernaturaj povoj {9}
febro : tro alta temperaturo de homa korpo {8}
februaro : * monato inter januaro kaj marto (02) {*5}
fe^co : ^slimeca substanco, kiu kolekti^gas foje sur fundo de botelo da vino, biero,...; plej mal^satinda parto de io {9}
federacio : asocio de asocioj; asocio de ^statoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu ^staton {9}
feki : eligi ekskrementojn {X}
fekunda : multe naskanta; multe produktanta (tero, a~utoro) {X}
felo : ha~uto de besto (kun la haroj) {8}
feli^ca : * ^goje kontenta; ^goja, ^car havas ^cion bezonatan {*2}
felto : ^stofo ne teksita, el kunpremitaj haroj a~u fibroj {9}
femuro : la parto de la kruro inter la kokso kaj la genuo {X}
fendi : per forto disigi, fari fendon (en ligno,...) {8}
fendo : mallar^ga, sed longa truo (en muro,...); loko, kie diskrevis a~u disi^gis iu materialo (ligno,...) {8}
fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon a~u por trarigardi; fako sur komputila ekrano {*3}
fenomeno : natura okaza^jo aparte priparolata kaj nomata; io atendebla, kio okazas dum fizika a~u ^hemia eksperimento; tre speciala okaza^jo {9}
fero : * plej uzata metalo (Fe) {*4}
ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de ^sipo {X}
ferio : libera tago, kiam oni ne devas labori; ferii: ^gui ferio(j)n; pasigi sia(j)n ferio(j)n (ie/iel) {7}
fermi : * igi ne en- a~u elirebla (pordon, ^cambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); ^cesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3}
fermenti : ^san^gi^gi, malkomponi^gi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, ^simo,... {X}
fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj), por pasa^geroj kaj por varoj (fer/voj/o) {X}
fervora : tre kaj kore penanta (por helpi iun, por atingi ion,...) {8}
festi : * (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4}
festeni : feste man^gi; festeno: luksa, abunda, festa man^go {8}
fi- : [malbona, malica, malnobla] (precipe pri karaktero) (fi- kaj -a^c-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hunda^co malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
fi! : [voko: malbele!, malnoble!] {9}
fian^co : estonta edzo {7}
fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno a~u de planto (a~u home (^hemie) farita, ekzemple: nilona) {X}
fidi : kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa {7}
fidela : * kiu ^ciam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontra~u tiu a~u tio; precize konforma {*6}
fiera : * tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj {*6}
figo : man^gebla "frukto", kvaza~u saketo kun semoj, de iuj figo-arboj (Ficus carica,...) {9}
figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegna^jo; skulpta^j(et)o; simbola vort-uzo {7}
fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; nevera^jo konsiderata kiel vera^jo {9}
fiksa : * senmove ligita al io, ^car alfiksita, a~u senmove ligita, ^car ^gi neniam estis aparta; ne^san^gebla {*5}
fiksi : * senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...) {*5}
filo : * vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3}
filiko : iu el senfloraj herboj a~u arboj kun spirale malvolvi^gantaj folioj, sur kiuj estas ^giaj sporoj (Filicopsida) {X}
filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn a~u fotojn; rakonto fotografita per movi^gantaj bildoj; filmi: fotografi movi^gantajn bildojn sur filmo (a~u sur magneta bendo, disko,...) {7}
filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo (filtrilo), por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo a~u (vitra) plato por haltigi parton de la (kolor)radioj {X}
fini : * igi kompleta; balda~u ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; ^cesigi; fini^gi: esti en sia lasta parto; ^cesi; fino: lasta parto a~u momento; ^ces(ig)o; fin(a^j)o: ekstrema^jo {2}
financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj; mon-aferoj; financi (ion): havigi monrimedojn (por iu agado) {8}
fingro : * movebla elstara parto de mano a~u piedo {*3}
firma : * ne (facile) ^sancelebla, forpu^sebla, enpremebla a~u malfiksebla; ne ^san^gi^gema; konstanta; ne elasta; ne akveca {*6}
fi^so : * besto kun skvama ha~uto kaj na^giloj, vivanta en akvo, movanta sin na^gante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fi^s(kapt)i: (provi) kapti fi^sojn {*4}
fiziko : scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen ^san^go de ilia molekula strukturo; la materia aspekto {8}
flago : * tuko diverskolora kiel simbolo de lando,... {*6}
flagri : eligi nekonstantan, movi^gantan lumon (flamoj ofte flagras) {9}
flamo : hela brilo de brulantaj gasoj (el fajro) (lumo kaj varmego); flami: eligi flamojn; brili kvaza~u flamo {7}
flamengo : granda vadbirdo (ofte rozkolora; longaj kruroj kaj kolo; kurba beko por elkribri bestetojn) (Phoenicopterus) {X}
flanko : * dekstra a~u maldekstra, anta~ua a~u malanta~ua parto, surfaco a~u rando; korpoparto inter brako kaj kokso {*2}
flari : senti (odoron) per la nazo {8}
flati : troe a~u false la~udi por pla^ci al iu {9}
flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(a^j)o: flava interna parto de ovo {*5}
flegi : * prizorgi malsanulojn; zorge atenti {*6}
fleksi : kurbigi; faldi; fleksi^gi: (anka~u:) ^san^gi opinion {8}
fliki : ripari ion, surkudrante a~u surgluante pecon {9}
flirti : flugeti (papilio); movi^gi tien kaj reen en aero (haroj, flago); amindumi ne celante da~uran ligon {8}
floro : * parto de planto, ofte kolora, en kiu estas ^giaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4}
floso : objekto el kunligitaj trunkoj a~u traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: resti sur akvo, ne subakvi^gante; veturi per floso; flosigi: transporti per floso (a~u kiel floson (arbotrunkojn)) {7}
flui : * movi^gi de unu loko al alia (pri likvo a~u gaso); seninterrompe movi^gi (komunikado, parolo,...) {*5}
flugi : * sin movi en aero, kiel birdo a~u insekto; movi^gi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...) {*3}
fluido : likvo a~u gaso, ne solido {9}
flustri : malla~ute paroli (por ke ne ^ciuj a~udu) {9}
fluto : rekta, tuboforma blovinstrumento {X}
foiro : granda komerca kunveno kun multaj vendistoj {8}
fojo : * unu okazo de faro a~u fari^go (io okazas unu fojon a~u ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2}
fojno : seki^gintaj a~u sekigitaj herboj {7}
foko : iu el mar-mamuloj kun hara felo (Phocidae) {X}
folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero a~u alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (ne vere legi) folion post folio {*5}
fono : tio, kio estas malanta~u io {X}
fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fonda^jo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo {8}
fonografo : malnova gramofono (kun cilindroj, ne diskoj) {8}
fonto : * loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eli^gi el fonto {*5}
fontano : ornama instala^jo kun supren ^jeti^ganta kaj ^sprucanta akvo {9}
for : * al malproksima loko (iri for a~u foriri, ^jeti for a~u for^jeti); ne (plu) ^ci tie (esti for); (fore: malproksime) {*1}
foresti : ne ^ceesti, kie kaj kiam oni estas supozata ^ceesti; manki (for/est/i) {9}
forgesi : * ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4}
for^gi : prilabori metalon per fajro kaj frapado {7}
forko : * man^gilo kun pikiloj; (forkego: por pajlo,...) {*6}
formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, ta~uga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon {*2}
formala : farata/farita la~u la reguloj (pri la formo, vortumo,...) (formala peto: eble skriba, en kvin ekzempleroj, kun subskribo de atestanto,...; formala kunveno: anoncita kaj farata la~u la reguloj de la asocio,...) {X}
formiko : insekto vivanta en grandaj bone organizitaj popoloj sub tero a~u en mem farita monteto (Formica,...) {9}
formulo : difinita, preskribita esprimo; simbola skribformo en scienco (H2O estas la formulo por akvo); formuli: precize vortigi; formularo: papero kun demandoj precize formulitaj, apud kiuj oni skribu respondojn anka~u precize formulitajn {9}
forno : * fajrujo en domo, por kuirado, bakado a~u hejtado {*6}
forpreni : preni ion de tiu, kiu havas ^gin, a~u de la loko, kie ^gi estas (tiel ke ^gi poste estas for) (for/pren/i) {X}
forta : * tre kapabla por pu^si, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2}
fortika : firma, rezista, malfacile difektebla {7}
fosi : * fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo) {*6}
foso : * (longa) truo en tero, farita per fosado {*6}
fosto : alta, granda peco de ligno (vertikale metita) {8}
foto : fotografa^jo; foti: fotografi; fotilo: foto-aparato {X}
fotelo : se^go kun apogiloj por la brakoj; brakse^go {9}
fotografi : fari bildojn (fotografa^jojn = fotojn) per lumo (anka~u: foti) {7}
frago : (ru^ga) sukoplena karneca frukto de malalta planteto (Fragaria) je kies ekstera flanko estas semoj {8}
frako : ceremonia jako kun malanta~ue du baskoj {9}
frakasi : tute rompi (je malgrandaj pecoj) {8}
frambo : (ru^ga a~u flava) "frukto" (konsistanta el multaj fruktetoj) de pikanta arbusto (Rubus idaeus) {8}
frandi : man^gi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato; franda^jo: [bombono, ^cokolado, glacia^jo, torto,...] {7}
frapi : * (subite) forte tu^si per mano a~u io alia {*4}
frato : * vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3}
fra~udi : trompe alproprigi ion pri kio iu alia havas rajton {X}
fra~ulo : * viro ne (jam) edzi^ginta {*3}
frazo : vortoj kune farantaj eldiron ("Li sidis tie, kiam ^si eniris kaj mi salutis ^sin." kaj "Jen mi!" estas frazoj) {9}
fremda : * nekonata; de alia loko; nepropra {*4}
freneza : perdinta la prudenton; mense malsana {7}
fre^sa : * nova, ne malboni^ginta; ^jus farita a~u rikoltita {*5}
fripono : trompanto; ruza ^stelisto;... {9}
friti : prepari man^ga^jon en graso a~u oleo per varmego {8}
frizi : prilabori kaphararon por ke ^gi aspektu bela {8}
froma^go : * firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto {*6}
fronto : la anta~ua parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la anta~ua parto de io {9}
frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiaj); frostas: la temperaturo estas sub 0°C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frosti^gi: rigidi^gi pro malvarmo {7}
froti : premante ^sovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7}
frua : * anta~u la kutima a~u fiksita tempo; je la komenco {*3}
frukto : * parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, oran^go, vinbero,...] {*3}
frunto : * supra anta~ua parto de viza^go, inter okuloj kaj hararo {*6}
fu^gi : forkuri (pro dan^gero) {9}
fulgo : nigra^jo el fumo de fajro {8}
fulmo : brila fajra streko en ^cielo pro elektro inter nuboj (kaj tero); fulmotondro: vetero kun fulmo kaj tondro {7}
fumi : * elblovi fumon; ensu^ci kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako a~u alia herbo {*6}
fumo : * varma aero, gasoj kaj malpura^joj, kiuj de fajro iras en aeron {*6}
fuma^ji : elmetadi viandon a~u fi^son al fumo, por fari ^gin konservebla (fum/a^j/i) {X}
fundo : * parto de io, plej malproksima al ^gia malferma^jo a~u al ^gia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...) {*5}
fundamento : masona^jo en tero kiel bazo de konstrua^jo; la firma bazo de io; Fundamento: bazo de Esperanto (1905) {8}
funebro : mal^gojo pro morto; mal^gojo pri mortinto; funebri: senti, montri funebron {8}
funelo : ilo kun lar^ga malferma^jo supre kaj tubeto malsupre, por pli facile ver^si likvon en botelon,... {9}
fungo : ne-verda, senflora, senfolia sporo-planto, kreskanta el ^slimecaj fadenoj (subteraj, en putranta ligno,...) (Fungi) {9}
funkcio : servo, laboro, agado, kiun iu (a~u io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti man^ga^jojn kaj trinka^jojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horlo^go estas montri la (^gustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi la~u sia funkcio {8}
funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj {8}
fura^go : (herboj kiel) nutra^jo por bestoj {9}
furioza : (ne sinrege) kolerega {9}
fu^si : malbonigi ion a~u malbone fari ion, pro senzorgeco (la~uvola a~u ne la~uvola) {9}
futbalo : piedpilk-ludo; futbali: ludi futbalon {X}


- g -    [ ^ a-b-c- ^ ]

gaja : * ridema, senzorga {*4}
gajni : * ricevi, ^car oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta a~u bon^sanca en konkurso (kaj do gajni premion) {*4}
galo : amara likva^jo el hepato {9}
galo^so : (ka~u^cuka a~u plasta) vesto por surmeti sur ^suoj por ^sirmi ilin kontra~u malseko (super^suo) {9}
ganto : manvesto (kontra~u malvarmo a~u por protekto) {8}
gara^go : ^sirmejo a~u riparejo por a~utoj a~u a~utobusoj {8}
garantii : preni sur sin la respondecon pri iu/io; certigi, ke io okazos (riskante punon a~u pagon, se tio ne okazos) {8}
garbo : fasko da fal^cita greno (maniero por provizore starigi fal^citan grenon sur kampo) {9}
gardi : * atenti kaj fari ^cion por ke ne okazu io malbona al iu/io; gardilo: (anka~u:) kiu interrompas elektran cirkviton {*5}
garni : almeti ion al io por plibonigi, plifortigi, kompletigi ^gin; almeti ornama^jon al io {9}
gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo)) {*6}
gasto : * iu kiu vizitas iun a~u dum iom da tempo lo^gas ^ce iu (amike); gasti: lo^gi ^ce iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston; gastejo: (simpla) hotelo, restoracio,... {*6}
gazo : tre maldense teksita ^stofo (anka~u el metalo) {X}
gazeto : * papero kun multaj skriba^joj (nova^joj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4}
ge- : * [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0}
gelateno : senforma, (preska~u) senkolora, sengusta substanco, farita el besta karno a~u ostoj a~u el fruktoj (uzata en te^hniko, por bredi bakteriojn, por densigi man^ga^jojn,...) {9}
generi : naskigi (viro ne naskas, sed generas idon); estigi {X}
generacio : a^gogrupo; ^ciuj homoj proksimume sama^gaj vivantaj samtempe; nasko-^stupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...) {9}
generalo : plej alta armeestro {9}
genio : eksterordinara kapablo krei, inventi,...; bona a~u malbona spirito (dia^jo); geniulo: iu eksterordinare kapabla {8}
gento : popolo samdevena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj {9}
genuo : * la artiko por fleksi la kruron; ^gia anta~ua ekstera flanko; genui: stari sur la genuoj {*5}
geografio : (scienco pri) la aspekto de Tero, ^giaj landoj kaj regionoj,... {9}
ges., ges-roj : gesinjoroj {X}
gesti : fari movojn per mano(j), brako, kapo (por esprimi senton a~u por komuniki ion); gesto: unu tia movo {8}
gimnastiko : ekzercado de la korpo per movoj {X}
gingivo : la karno de la bu^so, en kiu staras la dentoj {X}
gipso : pulvoro (CaSO4), kiu kun akvo firmi^gas (por banda^gi rompitajn ostojn kaj por fari statuetojn, reliefa^jojn) {X}
girlando : ornama longa plekta^jo el floroj, folioj, paperoj,... {9}
gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj ^sveligas paston) {X}
gitaro : instrumento kun 5-7 kordoj sonigataj per fingroj {X}
glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0°C); glacia^jo: frostigita dol^ca^jo el akvo a~u lakto (kremo), siropo, fruktoj,... {*5}
gladi : glatigi vestojn per varm(eg)a ilo (gladilo) {8}
glano : kverkofrukto; (anka~u:) la ekstrema^jo de peniso {X}
glando : iu part(et)o en korpo de homo a~u besto, a~u en planto, kiu produktas likvon {X}
glaso : * vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...) {*4}
glata : (surfaco) tre ebena, sen elstara^joj; okazanta sen malhelpoj, sen rezisto {7}
glavo : longa duflanka (dutran^ca) tran^cilo kiel batalilo {9}
gliti : * movi sin/movi^gi per ^sovado sur tre glata surfaco; ^sovi^gi sur tre glata surfaco; movi sin/movi^gi tu^sante la teron (a~u ne^gon, a~u glacion) sen radoj {*6}
globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu ^ciuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro; terglobo: nia planedo Tero {7}
gloro : admirego, la~udego; glori: honoregi iun per la~udoj {8}
gluo : substanco, kiu post seki^go fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo; (alglui^gi: anka~u sen gluo) {7}
gluti : traigi el bu^so tra gor^go al ezofago {8}
gobio : malgranda E~uropa kaj Azia riverfi^so (Gobio) {9}
golfo : parto de maro grandparte ^cirka~uita de tero {8}
gor^go : interna parto de la kolo; anta~ua ekstero de la kolo {7}
gorilo : plej granda hom-simila simio (Gorilla) {X}
gracia : pla^ca pro movoj, gestoj,... {7}
grado : kiomo (kiom a~u kiel ...a io a~u iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiaj, akvo bolas) (simbolo: °); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7}
grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto {8}
gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por maso kaj pezo] {9}
gramatiko : reguloj de iu lingvo pri ^gusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj {9}
gramineo : iu el herboj (altaj a~u ne) kun mallar^gaj folioj kaj maldika rekta tigo (i.a. kanoj, grenoj) (Gramineae) {X}
gramofono : aparato por a~udigi sonon per diskoj {X}
granda : * pli multe ol ordinare (la~u mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ^ciuj direktoj (longo, alto, lar^go); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2}
grandioza : belega, bonega, impresega {9}
graso : * facile ^smirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj) {*6}
grati : fari striojn (sur ha~uton) per ungoj a~u io alia, ekzemple ^car jukas; degrati: tiel forigi ion de iu surfaco; skrapi {9}
gratuli : bondeziri pro okaza^jo a~u atinga^jo {8}
grava : * kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2}
graveda : havanta idon en sia ventro (en la utero) {9}
grego : brutaro; pa^stbestaro (^safaro, bovinaro,...) {9}
greno : * herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el ^gi fari man^ga^jojn [tritiko, sekalo, sorgo,...] {*5}
grio : krude (ne fajne ^gis faruno) muelita/pistita greno {X}
grimaci : fari strangajn movojn per la viza^gaj muskoloj {9}
grimpi : supreniri malfacile (en arbon, sur rokon,...) {7}
grinci : eligi akran malagrablan sonon pro froti^go (de metalo sur metalo, de metalo sur vitro, de dento sur dento,...) {9}
gripo : epidemia malsano (laceco, kapdoloro, kataro,...) {9}
griza : * kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka {*5}
groto : truego, kava^jo en monto {9}
gruo : granda migra birdo kun longa maldika kolo, longaj maldikaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte griza, kun la~uta trumpeteca voko (Grus); ma^sino por levi objektojn, konsistanta i.a. el longa brako, je kies fino la objektojn levas ^snuro a~u kablo {9}
grumbli : montri malkontenton per (ne tre klaraj) vortoj {9}
grundo : la supra parto de tero, rigardata kiel ta~uga (a~u ne) por kreskigado de utilaj plantoj {7}
grupo : * (malgranda) aro da homoj, bestoj a~u a^joj; grupigi: kunigi en grupon; grupi^gi: fari^gi grupo {*5}
gudro : pli-malpli fluida, glueca nigra substanco restanta post distilado de karbo, ligno,... {9}
gujavo : tre aroma frukto de varmlanda arbo (Psidium) {X}
gumo : glueca substanco el iuj arboj; ka~u^cuko; bloketo el gumo a~u ka~u^cuko uzata por forvi^si krajonajn skriba^jojn,... {9}
gusto : sensa^jo en la bu^so [dol^ca, amara, acida, sala]; ies kriterioj por (mal)^sati; gusti: ka~uzi sensa^jon en la bu^so {7}
gustumi : rimarki la guston de io; preni iom da io por provi, kiel ^gi gustas (gust/um/i) {9}
gu^so : longeca semujo kun unu a~u du vicoj da semoj, de iuj plantoj (ekz. fazeolo, pizo, tamarindo, ternukso) {X}
guto : * ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto {*6}
gvardio : (armea) gardistaro {9}
gvidi : * montri al iu, kien iri a~u kion fari {*6}


- ^g -    [ ^ a-b-c- ^ ]

^gardeno : * loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por man^go a~u por ornamo); (anka~u:) parko {*4}
^gemi : esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj {7}
^gemelo : dunaskito: unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino; (simile: trinaskito,...) {9}
^geni : * (iom) malhelpi al iu; ^geni sin: ne kura^gi, honteti {*6}
^gendarmo : (^stata) policisto {9}
^generala : * ofte kaj multloke vidata, a~udata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6}
^gentila : * bone kondutanta la~u ^generale akceptataj normoj, la~u socie akcepteblaj "bonaj manieroj" {*6}
^germo : io, kio fari^gos (post kreskado kaj evoluado) besto, planto,...; komenca elemento de io; eta^jo ka~uzanta malsanon; ^germi: ekkreski {9}
^gi : * tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1}
^gibo : (grasa) elstara^jo de dorso de iuj bestoj (ekzemple: kamelo); elstara^jo de dorso de homo pro miskresko {9}
^girafo : rema^canta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo (Giraffa) {X}
^gis : * [atingo] (ni iris ^gis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (^gis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter ^ci tiu loko kaj tiu loko (^gis la arbaro estas kampoj); inter ^ci tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) ^gis la oka (horo) mi laboris); "^gis!", "^gis revido!": saluto ^ce foriro {*1}
^goji : * havi tre bonajn sentojn pri io; esti feli^ca pro io {*2}
^gui : senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io {7}
^gusta : * tiel, kiel devas esti; senerara {*4}


- h -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ha! : * [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono) {*1}
hajlo : globetoj da glacio, falantaj el ^cielo; hajlas: (el la ^cielo) falas hajlo {8}
haki : tran^ci a~u fendi per frapo(j) de akra ilo (hakilo) {7}
halo : granda ejo kun tegmento (por bazaro, foiro, sporto,...); ^cambrego {9}
halti : * ^cesi movi^gi, iri, agi; interrompi sian iradon a~u veturadon; (provizore) ne plu iri a~u veturi; haltejo: loko, kie kutime haltas trajno, tramo, a~utobuso,... {*3}
hangaro : konstrua^jo por ^sirmi aviadilojn a~u aliajn aerveturilojn {9}
haro : * fadenforma kreska^jo sur la ha~uto de homo a~u de iuj bestoj (^ce homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "^ciuj kapharoj kune") {*3}
haringo : migra marfi^so (Clupea harengus) {9}
harmonio : kombino de sonoj agrabla por a~uskulti; pla^ca aran^go de la partoj de tuto; harmonii: esti en harmonio {9}
harpo : granda instrumento multkorda, sonigata fingre {X}
ha~uto : * la surfaco de homa a~u besta korpo; la ekstera tavolo de io {*6}
havi : * posedi; esti kun; ne esti sen {*2}
haveno : ^sirmita loko por en- kaj el^sar^gado de ^sipoj {7}
havigi : doni, disponigi,... (hav/ig/i) {9}
hazardo : kiam io okazas sen plano, intenco, volo, reguleco {9}
he! : [voko por tiri atenton] {8}
he^go : barilo, ^sirmilo el plantoj {9}
hejmo : * la propra a~u familia lo^gejo; famili(ec)a restadejo {*3}
hejti : * varmigi domon; fari varmon por produkti ion {*6}
hektaro : 10.000 kvadrataj metroj {9}
hela : * luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko) {*4}
helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren (kiel ^ce ^sra~ubo); rotacianta aparato ^sra~uboforma (a~u kun oblikvaj elstara^joj) por movi ^sipon, flugma^sinon, akvon, aeron,..., a~u por esti movata de akvo, aero a~u vaporo {X}
helikoptero : flugma^sino, kies helico samtempe levas la ma^sinon kaj anta~uenmovas ^gin {9}
helpi : * faciligi ies laboron; kune fari; esti utila por {*2}
hepato : organo en la korpo de homo a~u besto, kiu produktas multajn ^hemia^jojn (hepar) {9}
hepatito : iu el infektaj hepato-inflamoj (flava okulblanko) {X}
herbo : * (kutime verda) planto sen lignaj partoj {*5}
heredi : ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas a~u havis (unu el) la gepatroj a~u geavoj {8}
heroo : homo kiu faris eksterordinare grandajn farojn; ^cefa persono de rakonto, teatra^jo,... {8}
heroldo : anta~uanoncanto; heroldi: anta~uanonci {9}
heziti : ne esti certa; ne kura^gi; ne scii, ^cu fari a~u ne fari {7}
hieno : hundo-simila striita/makulita rabobesto (Hyaena,...) {X}
hiera~u : * en/dum la tago anta~u la nuna tago {*1}
higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon; (observado de) reguloj por preventi malsani^gon {9}
himno : solena kanto (pre^geja, nacia,...) {9}
hirudo : sangosu^ca vermo en sensala akvo (Hirudo) {X}
hirundo : birdo kun longaj, pintaj flugiloj (Hirundo, Delichon,...) (iuj konstruas neston el koto sur muro) {7}
historio : * (rakontoj pri) tio, kio okazis {*4}
histriko : mamulo kovrita de longaj pikiloj (Hystrix,...) {X}
ho! : * [voko: miro, atentu!] {*1}
hodia~u : * en/dum la nuna tago; en/dum ^ci tiu tago {*1}
hoko : fiksilo en formo de "J" a~u "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko; hok(et)o: supersigno (~u) a~u subsigno (ç) {8}
hokeo : iu el teamosportoj kun pilketo kaj kurbaj bastonoj {X}
homo : * (Homo sapiens); viro a~u virino a~u knabo a~u knabino; la homaro: ^ciuj homoj sur Tero {*2}
honesta : * ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari {*6}
honoro : * granda estimo montrata de aliaj al iu; sento pri sia estimindeco/valoro; honori: montri grandan estimon {*6}
honti : * havi malbonan senton pro farado a~u pensado de io malbona, malbela, malhonora,... a~u pro nefarita devo {*6}
horo : * 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono) {*3}
horaro : anta~ue difinita plano pri: horoj de forveturo de trajnoj, a~utobusoj,...; horoj de servado, oficado,... (hor/ar/o) {X}
hordeo : greno de malvarma modera klimato, interalie uzata por fari bieron (Hordeum vulgare) {9}
horizonto : la limo inter ^cielo kaj tero, vidata de malproksime {9}
horizontalo : linio paralela al la surfaco de senmova akvo {9}
horlo^go : * mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj a~u per ciferoj) {*5}
hormono : substanco produktita en glando, transportata per la sango al organo, al kies funkciado ^gi efikas {X}
hospitalo : malsanulejo, kuracejo {8}
hotelo : domo, kie voja^gantoj povas lo^gi (kontra~u pago) {7}
hufo : la piedo (fakte: ungo) de ^cevalo, azeno, ^safo,... {8}
humana : homeca; akceptebla inter homoj {9}
humida : malseketa; vapor-enhava (aero) {8}
humila : malfiera; pensanta, ke aliaj homoj estas pli bonaj {7}
humoro : animstato [^goja, mal^goja, gaja, malgaja, kolera,...] {7}
hundo : * kvarpieda besto ^ce homoj (Canis familiaris) (bojas: "boj-boj", "va~u-va~u" a~u "ef-ef") {*4}


- ^h -    [ ^ a-b-c- ^ ]

^haoso : tre granda malordo {X}
^hemio : scienco pri la konsisto de materiaj substancoj kaj pri la ^san^goj en ilia interna (molekula) strukturo {8}
^holero : infekta malsano (senfebra likva lakso, vomado,...) {X}
^horo : kantistaro, kantantaro; grupo da homoj, kiuj samtempe, kune diras ion (en teatra^jo,...); (^hore: ^ciuj kune) {9}


- i -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-i : * [ago/stato] [verbo] (mi ^satas kanti; li volas salti; ^si povas na^gi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; sufi^ce dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por man^gi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adia~u: adia~ui - li adia~uis min en la stacidomo; ^cirka~u: ^cirka~ui - ili tute ^cirka~uis min;...) {*0}
i.a. : inter aliaj; interalie {X}
ia : * de nedifinita (a~u ne menciata) speco; iuspeca {*1}
iafoje : en iuj specialaj (nun ne menciataj) okazoj (ia/foj/e) {9}
ial : * pro iu ka~uzo a~u motivo {*6}
iam : * en nedifinita (a~u ne menciata) tempo; ne nun {*1}
-ido : * [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (^cevalido, ^safido, re^gido, Napoleonidoj,...) {*0}
ideo : * penso; io en kapo; unua penso pri io farota {*4}
idealo : perfekteco neniam atingebla; nobla celo {8}
identa : tute sen diferencoj; tute sama {8}
ie : * en nedifinita (a~u ne menciata) loko {*1}
iel : * en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade {*6}
ies : * de iu(j); apartenanta al iu(j) {*6}
-igi : * [fari -a, -o; ka~uzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enpo^sigi,...); igi: fari, ka~uzi {*0}
ignamo : nutra tuber(eg)o de varmlanda planto (Dioscorea) {X}
ignori : la~uvole malatenti; la~uvole ne a~uskulti, ne rigardi {9}
igvano : Amerika rampulo (granda lacerto) (Iguana,...) {X}
-i^gi : * [ekesti -a, -o; kvaza~u sin -i; kvaza~u io/iu -as ^gin/lin/^sin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruli^gas) (grandi^gi, ruini^gi, kuni^gi, pu^si^gi, enfermi^gi, elver^si^gi,...); i^gi: ekesti, fari^gi {*0}
-ilo : * [instrumento, rimedo] (kutima, ^generale uzata ilo por ...-i) (tran^cilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (man^gilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...) {*0}
ilekso : planto kun ledecaj, dornohavaj folioj (Ilex) {X}
ili : * tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj {*1}
ilustri : ornami per bildoj; aldoni bildojn al (skribita, presita) rakonto; klarigi iun rakonton per aldonaj rakontoj {8}
imagi : * vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon {*6}
imiti : * rigardi, kiel iu alia faras ion, kaj fari same; fari ion saman a~u similan; imita^jo: io ne orginala {*6}
imperio : regno (^stato) kun multaj popoloj, kies estro (imperiestro) foje sub si havis re^gojn, regantajn pri partoj de la regno; ^stato reganta aliajn ^statojn {8}
impeti : energie ^jeti sin anta~uen {9}
impliki : malebligi a~u malfaciligi la movojn de iu, ^cirka~uvolvante ^snurojn,...; malebligi a~u malfaciligi agadon per ^ciuspecaj komplika^joj {9}
imponi : (provi) ka~uzi admiron a~u respekton {X}
importi : enporti komerca^jojn en iun landon {8}
imposto : deviga pago de ^statano al la ^stato {8}
impreso : influo al la sensoj a~u al la koro; sento a~u imago ekhavita de a~u pri io/iu; impresi: fari impreson {8}
impulso : ekpu^so; ekmovo; ekinstigo; momenta kurento {9}
imuna : plene rezista (kontra~u malsano,...) {9}
-ino : * [virino; (principe) naski-pova individuo] (virino, patrino, knabino, re^gino, ^cevalino, kokino,...) {*0}
inciti : eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj,... {9}
-inda : * [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, la~udinda,...) {*0}
indiferenta : montranta neniun preferon; montranta neniun ka~uzon por prefero {8}
indigni : senti koleron pro malnobla, nejusta ago de iu alia {9}
indi^geno : homo, kies anta~uuloj jam anta~u multaj centoj (a~u miloj) da jaroj lo^gis en tiu sama regiono a~u lando {X}
indiki : doni la informo(j)n bezonata(j)n (por fari ion, trovi vojon,...); montri ion farotan; montri iun por ke li/^si faru {9}
individuo : unu aparta el multaj similaj (besto a~u planto); unu homo, ne kiel ano de grupo {9}
indulgi : ne puni ion puneblan; ne tro kritike trakti iun, kiu malbone faris ion; ne tro forte reagi al io (malbona, erara) {9}
industrio : * farado de produktoj el krudaj materialoj {*6}
infano : * juna homo; ido de homo (a~u besto); filo a~u filino {*2}
infekti : transdoni ^germojn de malsano (per aero, akvo, de homo al homo,...) {9}
infero : (religio:) loko, kie lo^gas la diablo(j), kaj kien homoj postmorte estas sendataj kiel puno; loko, kie oni forte suferas {9}
inflamo : kiam organo malsane varmi^gas, ^svelas, ru^gi^gas,... {X}
influi : havi efikon sur pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j) {8}
informi : * sciigi (pri io); informi^gi: ekhavi informojn {*6}
infuzi : fari trinka^jon, trempante foliojn en varmega akvo {X}
-ingo : * [io, en kion oni metas tion (parte), por teni ^gin] (kandelingo, lampingo, ^stopilingo, glavingo, piedingo,...) {*0}
in^geniero : homo (diplomito) kiu la~u sciencaj metodoj faras a~u estras te^hnikajn laborojn {8}
iniciati : kiel la unua fari ion a~u proponi ion {9}
injekti : en^sprucigi likvon a~u gason en ion; en^sprucigi medikamenton en la korpon {9}
inko : * kolora likvo (a~u pasto) por skribi (a~u presi) {*5}
inklina : animmovata; kvaza~u de sia animo pu^sata al {8}
inkluziva : enhavanta en si (kiel parton de la tuto a~u kiel elementon de aro); inkluzive (de): enhavante anka~u; enkalkulante {X}
insekto : * besteto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flugiloj (Insectae) [mu^so, kulo, papilio, formiko, abelo,...] {*5}
insidi : sekrete prepari trompon a~u malutilon {9}
insigno : rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por montri sian rangon,...) {9}
insisti : da~ure, ripete kaj firme esprimi sian opinion (a~u peton) al aliaj {8}
inspekti : (ofice, oficiale, komisiite) kontroli la agadon de iu, la funkciadon de io {X}
inspektoro : (^cef)inspektisto {9}
inspiri : (sen instigo) ka~uzi, ke iu pensas pri io, ekhavas ideon, sentas ion, faras ion iumaniere,... {9}
instali : meti ion ien kaj fari ^cion, por ke ^gi bone funkciu {8}
instanco : a~utoritato (^stata, urba,...) kun ju^ga a~u decida povo (persono a~u organiza^jo) {9}
instigi : diri: "jes! faru tion!" {8}
instinkto : tio, pro kio oni povas fari aferojn sen lerno {7}
instrui : * lernigi; transdoni sciojn {*5}
instrukcio : preciza indiko (ordono), kiel fari certan laboron; instrukcii: doni instrukcio(j)n {X}
instrumento : fabrikita objekto speciale farita por certa uzo {8}
insulo : * peco da tero, ^cirka~u kiu ^ciuflanke estas akvo {*6}
insulti : ofendi per mal^gentilaj vortoj, per krudaj esprimoj {8}
-int- : * [fininta, post la ago] (man^ginta homo: kun man^ga^jo en sia stomako; falinta pluvo: akvo sur tero); (man^ginte (=post la man^gado), li lavis la telerojn); (^generale, -into = -inta homo) {*0}
integri : fari tuta^jon el partoj; integri^gi: kununui^gi {X}
intelekto : kapablo pensi, imagi kaj rimarki rilatojn inter aferoj; intelektulo: kiu laboras precipe per sia intelekto {8}
inteligenta : kiu facile komprenas kaj vigle pensas {8}
intenci : * voli fari ion iam; voli fari ion kun iu celo; la~uvole fari ion {*5}
inter : * [a bc: b estas inter a kaj c]; [ash3djlmtuvp: cifero inter literoj]; (rilatoj inter A kaj B: rilatoj de A al B kaj de B al A) {*1}
interalie : inter aliaj aferoj (inter/ali/e) [ekzemplo] {X}
interesi : * veki scivolon (^cu en la afero estas ia utilo, profito, kono a~u scio (por iu)); interesi^gi: esti scivola (^cu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa: kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon a~u scion (por iu); scivolo-veka {*3}
intereso : * eblo a~u deziro akiri utilon, profiton a~u konon el io; graveco (por iu) {*3}
interna : * estanta en io; ne ekstera {*4}
internacia : kiam temas pri rilatoj inter anoj de diversaj popoloj; kiam temas pri rilatoj inter ^statoj (inter/naci/a) {X}
interpelacii : fari publikan demandon al ministro en parlamento {9}
interpreti : doni al io signifon (eblan, probablan, la~u kunteksto,...); klarigi al nekomprenantoj; bu^se traduki {9}
interrompi : provizore ^cesigi; diri ion, dum iu alia estas parolanta (inter/romp/i) {X}
intertempe : dum la tempo, kiu pasis inter la priparolataj okaza^joj, a~u inter la priparolata okaza^jo kaj nun (inter/temp/e) {X}
interveni : diri ion dum diskuto (inter aliaj homoj); (sen peto) agi anstata~u iu alia (^car tiu ne kapablas, por preventi akcidenton,...) (inter/ven/i) {X}
intervjui : pridemandi iun (por gazeto, radio, televido,...) pri ties spertoj, opinioj... {X}
intesto : parto de la nutrokanalo post la stomako, kie la pli granda parto de digestado okazas {9}
intima : tute persona, ne publika; en rilato tre amikeca, sen^gena, konfida {9}
inundi : subakvigi; inundo: kiam akvo de rivero a~u maro akcidente kovras teron; (figure: amasa alveno, eniro) {9}
invalido : iu, kiu ne povas bone uzi siajn krurojn, brakojn, a~u alian korpoparton kaj tial ne povas (plene) labori {9}
inventi : elpensi ion novan (novan aparaton, metodon,...) {9}
inversa : turnita (dekstro, kie estis maldekstro; kun supro malsupre; kun interno ekstere; nigro, kie estis blanko kaj blanko, kie estis nigro; ne de A al B, sed de B al A;...) {X}
inviti : * peti iun veni ien (se li a~u ^si volas veni tien); peti iun fari ion (se li a~u ^si volas fari tion); peti sen devigo {*5}
io : * nedifinita (a~u ne menciata) afero {*1}
iom : * nedifinita (a~u ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto; (iom ...a: (ofte:) relative ...a; ne tre ...a) {*1}
iri : * movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, na^giloj; funkcii per movo {*2}
irk. : internacia respondkupono (de la po^sto) {X}
ironio : diri ion kontra~uan (a~u kontrastan) al tio, kion oni volas esprimi, por ridigo a~u alia efekto {9}
-is : * [ago/stato: anta~u nun] [verbo] (mi ^jus vidis birdon; hiera~u mi estis en la urbo; anta~u kvar jaroj li forveturis;...) {*0}
-ismo : * [ide-aro, pens-aro; malsano] (imperiismo, komunismo, kapitalismo, tutmondismo, oportunismo, alkoholismo,...) {*0}
-isto : * [profesiulo; scienculo; sportulo]; iu, kiu ofte, da~ure a~u speciale okupi^gas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie; kuranto kuras, kuristo kuras sporte a~u profesie) (bakisto, tubisto, ^gardenisto, fizikisto, futbalisto); [ism-ano; ism-ulo] (imperiisto, oportunisto, alkoholisto) {*0}
-it- : * [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (^generale, -ito = -ita homo) {*0}
iu : * nedifinita (a~u ne menciata) individuo a~u ekzemplero; unu el multaj {*1}
izoli : tute apartigi de la ^cirka~ua^jo; malebligi kontakton a~u paroladon kun aliaj; preventi (mal)varmi^gon a~u infekton {9}


- j -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-j : * du a~u pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj; (unu) ru^ga kaj (unu) flava pomoj;...) {*0}
ja : * [oni scias]; "ne ne"; (li ja diris tion: oni scias, ke li diris tion (e^c se iuj diras, ke li ne diris tion)) {*1}
jaguaro : Amerika makulita katego (Panthera onca) {X}
jako : * ekstera vesto, fermebla je la anta~ua flanko, kun manikoj, kovranta la supran parton de la korpo (de la ^sultroj ^gis la koksoj) {*6}
jam : * (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue) {*1}
januaro : * unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro (01) {*5}
jaro : * 12 monatoj; 365 a~u 366 tagoj; sunciklo {*2}
je : * (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako,...) {*1}
jen : * [montro] (jen li: vidu, tie li estas) {*1}
jes : * [konfirmo] (^Cu vi venos? Jes, mi venos.) {*1}
ju ... des : [proporcie] (ju pli multaj estas la man^gantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {8}
jubileo : (festo pro) dat-reveno (kun bela nombro da jaroj); jubilei: havi, festi jubileon {9}
jugo : ligna peco sur la kolo de besto por ligi junga^jon; ligna peco portata sur ^sultroj de homo por porti objektojn (je ^snuro pendantajn de ^giaj ekstrema^joj); jugi: jungi per jugo {9}
ju^gi : * diri a~u decidi, ^cu iu estas kulpa a~u ne; diri a~u decidi, ^cu iu/io estas bona a~u ne {*5}
juki : doni impreson al la ha~uto, kvaza~u multaj piketoj, pro kio oni sentas bezonon sin grati {9}
julio : * monato de la jaro inter junio kaj a~ugusto (07) {*5}
juna : * de malgranda a^go {*2}
jungi : ligi tirbeston (a~u traktoron) al ^caro a~u laborilo {9}
junio : * monato de la jaro inter majo kaj julio (06) {*5}
jupo : vesto, kiu (parte) kovras amba~u krurojn kune (de la talio ^gis la piedoj a~u ^gis la genuoj a~u malpli longa) {7}
juro : le^garo; ^ciuj devigaj reguloj kune {8}
justa : * faranta egale bone al ^ciuj homoj {*4}
juvelo : ornama^jo el multekosta materialo (oro, ar^gento, valora ^stono,...) {8}


- ^j -    [ ^ a-b-c- ^ ]

^jaluza : sentanta doloran timon, perdi ion a~u iun (kaj pro tio ne ^satanta, ke iu alia interesi^gas pri tio a~u tiu) {8}
^ja~udo : * tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo {*5}
^jeti : * per forto (tra aero) meti ien {*3}
^juri : alvoki iun a~u ion sanktan kiel atestanton pri la vereco de io; promesi ion tiel {8}
^jurnalo : ^ciutaga gazeto; ^ciutaga (a~u pli ofta) raporto pri nova^joj; konto-folio a~u -libro pri ^ciutagaj en- kaj elspezoj {8}
^jus : * anta~u tre mallonga tempo; anta~u momento {*1}


- k -    [ ^ a-b-c- ^ ]

k.a. : kaj aliaj {X}
k.s. : kaj similaj; kaj simile {X}
k.t.p. : kaj tiel plu (diru: ko to po) [la ceteron mi ne bezonas mencii] {X}
kabano : simpla (ofte ligna) dometo {9}
kabineto : ^cambro por iu intelekta laboro; ^cambro por ekspozicii ion; (oficejo de ministro a~u) ministraro {8}
kablo : (ofte metala) ^snur(eg)o; longa fasko da dratoj (en izola volva^jo a~u tubo (ka~u^cuka, plasta)) (a~u alia ^snureca a~u tubeca objekto) por transporti elektron a~u signalojn {X}
ka^co : ne tre densa man^ga^jo el faruno kaj lakto a~u akvo (kun a~u sen aldona^joj); man^ga^jo el dispremitaj fruktoj a~u legomoj (ofte longe kuiritaj); (figure: ne sukcesinta a~u malbone preparita man^ga^jo; senorda miksa^jo) {9}
kadro : (ofte kvarangula) objekto a~u desegno ^cirka~u io; io ^cirka~uanta; vicestra oficulo; kadri: ^cirka~uigi per kadro {7}
kaduka : malfortiki^ginta (pro a^go a~u foruzi^go); balda~u disfalonta; balda~u mortonta {9}
kafo : * bruna a~u nigra trinka^jo (kuirita a~u filtrita), el muelitaj rostitaj semoj de la kafarbo (Coffea) {*5}
ka^go : kvaza~u skatolo el dratoj, tigoj a~u stangoj (ekzemple kiel lo^gejo a~u tenejo por bestoj a~u birdoj) {9}
kahelo : (rektangula) plato el bakita argilo, cemento,... {9}
kaj : * [a kaj b: a&b, a+b] {*1}
kajo : per muro (en akvo) fortigita strato apud rivero a~u kanalo, por povi en- kaj eliri ^sipojn; simila afero apud fervojo por povi en- kaj eliri trajnojn (vagonarojn) {8}
kajero : * kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero,...) a~u kiel parto de libro) {*6}
kajuto : ^cambreto sur ^sipo a~u en aviadilo {9}
kakao : (pulvorigitaj rostitaj fermentintaj) semoj de kakao-arbo (Theobroma); trinka^jo el kakao-pulvoro {9}
kakto : iu el karnecaj plantoj kun pikiloj (Cactaceae) {9}
kalo : malmoli^ginta ha~uto {9}
kalcio : elemento (Ca) (en kalko, kreto,...) {X}
kaldrono : granda metala poto por kuiri a~u boligi akvon {9}
kalendaro : folio a~u libreto kun mencio de tagoj, semajnoj kaj monatoj de unu jaro a~u de pluraj jaroj (kun a~u sen mencio pri okaza^joj) {8}
kale^so : (luksa) ^ceval^caro por transporti homojn {X}
kalko : kalcia oksido (CaO), uzata ekzemple por blankigi murojn; kalki: blankigi per kalko; surmeti kalkon {X}
kalkano : la malanta~ua parto de homa piedo {8}
kalkanumo : la parto de ^suo sub la kalkano (kalkan/um/o) {9}
kalkuli : * labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104; (kalkuli pri io/iu: firme fidi (ke 2+2 estos 4)) {*4}
kalsono : subvesta pantalon(et)o; bankalsono: por banado {8}
kalumnii : misfamigi; malutili al ies honoro, rakontante mensogojn pri ties karaktero, fidindeco,... {9}
kamarado : amiko, kun kiu oni faras multajn aferojn kune {7}
kamelo : kur- a~u ^sar^gbesto kun unu a~u du ^giboj sur la dorso (unu ^gibo: dromedaro, du ^giboj: Baktria kamelo) (Camelus) {9}
kameleono : insektoman^ga rampulo (skvamulo) kun longega risorta lango, kapabla ^san^gi sian koloron (Chamaeleo) {X}
kameno : * loko en ^cambro, kie povas esti fajro sen dan^gero {*6}
kamero : ^cambr(et)o sen fenestroj; parto de aparato, en kiun lumo ne povas penetri; aparato por foti a~u filmi {X}
kamiono : ^sar^g-a~utomobilo {8}
kampo : * tereno sen arbaro; (^cirka~ulimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas a~u inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i: dormi ekster domo en kamparo (en tendo) {*2}
kano : alta herbo kun fortikaj rektaj kavaj tigoj (^salmoj), ofte kreskanta ^ce akvo (Arundo, Phragmites,...); ^gia tigo, uzata kiel bastono a~u skribilo; suker-kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenas sukeron {X}
kanabo : alta herbo kun dise manformaj folioj (Cannabis), kultivata por fibroj (por ^stofoj kaj ^snuroj) (el la tigoj), a~u por medicina^joj kaj psiko-stimula^joj (el folioj kaj floroj) {X}
kanalo : de homoj fosita kvaza~u-rivero; tub(ar)o tra kiu io iras; la vojo, la~u kiu iras komunikado-signaloj {9}
kancero : malsano (tro- a~u mis-kreskado de korpo^celoj) {X}
kandelo : lumilo el sebo (besta graso), stearino a~u vakso ^cirka~u me^co (bruligebla ^snuro) {8}
kandidato : iu, kiu anoncis, ke li volus esti elektita a~u konsiderata por certa funkcio a~u posteno; kandidati: esti kandidato; kandidatigi: proponi kiel kandidaton {9}
kanguruo : A~ustralia po^sbesto (movi^gas saltante, per grandaj fortaj malanta~uaj kruroj) (Macropus, Dendrolagus,...) {X}
kankro : iu el (longecaj) dekkruraj krustuloj (Astacus,...) {9}
kanono : pafilego; (muziko:) ^cen-kanto {X}
kanti : * muzike paroli; kanto: vortoj kaj melodio kantataj {*3}
kanzono : kanto el egalaj partoj (strofoj) kun refreno (rekanta^jo), ofte ^serca {8}
kapo : * korpoparto kun cerbo, bu^so, okuloj, oreloj; (figure: cerbo; estro; komenca a~u supra parto) {*2}
kapabla : * povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn {*5}
kapibaro : plej granda, longhara ron^gulo (Hydrochoerus) {X}
kapitalo : tuto de mono, proviza^joj kaj iloj de unu persono a~u de unu (komerca a~u produkta) societo {8}
kapitano : ^sipestro; (armeo:) oficiro super le~utenanto, sub majoro, kompaniestro {X}
kapro : * kvarpieda besto kun kornoj kaj barbo (Capra,...) {*6}
kaprica : subita, neanta~uvidebla, sen motiva volo {8}
kapsulo : ferma tega^jo; glutota ujeto kun kuraca pulvoro {X}
kapti : * ekpreni, tiel, ke la kapta^jo a~u kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon) {*4}
kapu^co : parto de mantelo, kiu kovras la kapon; ^stofa a~u leda tegmento de veturilo {X}
kara : * amika, amata; (anka~u:) multekosta; kun alta prezo {*4}
karafo : lar^ga botelo; vitra kru^co {9}
karaktero : ne-korpaj (ofte: moralaj) ecoj, kiuj estas malsamaj ^ce diversaj homoj; la (^ciuspecaj) ecoj de io {7}
karbo : * nigra a~u bruna a^jo, plejparte karbono (C) (kutime el prahistoriaj plantoj), bruligata por hejti {*6}
kardo : pikilhava planto (Carduus, Cirsium,...) {X}
kareo : Barata (Hinda) spicaro; karea^jo: man^ga^jo kun ^gi {X}
karesi : delikate, ame tu^si {8}
karno : molaj partoj de besto a~u homo (ne ha~uto, ne ostoj); frukt-karno: interno de frukto (ne ^selo, ne semoj) {9}
karnavalo : festo, dum kiu oni amuzi^gas amase {9}
karoto : man^gebla radiko (ru^ga, flava) (Daucus carota) {7}
karpo : granda fi^so kun "barbo" (Cyprinus carpio,...) {9}
karto : * foli(et)o el dika papero, kartono a~u plasto {*5}
karto^co : ujeto kun ^sarga^jo (kuglo+pulvo, filmo, inko,...) {X}
kartono : dika kaj firma papero {9}
kaso : monkesto; monrimedoj, monhavo {8}
kasavo : maniok-faruno (kasavo-pano, -ka^co, -brando) {X}
kasedo : = kaseto (kun son- a~u bild-bendo) {X}
kaserolo : kuirpoto kun tenilo {7}
kaseto : kesteto a~u ^sranketo precize adaptita al objekto(j) entenota(j) (instrumento, juveloj, man^giloj, filmbendo, sonbendo,...) {X}
kasko : protekta kapvesto (lankasko: kontra~u malvarmo) {X}
kaskedo : ^capo kun anta~ua elstara^jo {9}
kastelo : fortikigita lo^gloko, domego {8}
kastoro : platvosta ron^gulo, konstruanta digojn (Castor) {X}
ka^si : * meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas ^gin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete; malka^si: montri/diri ion ka^sitan {*4}
ka^stano : frukto simila al nukso, po tri en pikilhava "frukto" de ka^stan-arbo (Castanea); (anka~u, ne tute ^guste: (simila) frukto de ^cevalka^stano (Aesculus)) {9}
kato : * kvarpieda besto ^ce homoj (Felis domesticus) (mia~uas: "mi-a~u"); kategoj: grandaj rabobestoj parencaj al kato {*4}
katalogo : tabelo de objektoj ekspoziciataj a~u vendataj {9}
kataro : elfluo el nazo (pro malsano); "malvarmumo" {7}
katarakto : kiam okulo(-lenso) fari^gas netravidebla {X}
katastrofo : subita, tre malfeli^ciga okaza^jo {X}
kategorio : grupo da iel samspecaj objektoj, homoj, ideoj,..., la~u iu ordigo {9}
kateno : fortika ^ceno por ligi malliberulon; mankatenoj: ringoj ^cirka~u la manradikoj de arestito; kateni: ligi per kateno(j) {8}
ka~u^cuko : elasta materialo farita el suko de arbo (Hevea, Ficus,..) {7}
ka~uzo : * tio, pro kio io okazas necese; ka~uzi: necese okazigi {*4}
kavo : malplena^jo; pli-malpli profunda trua^jo en tero,... {7}
kaverno : granda kavo subtera; groto {9}
kazo : aparte priparolata a~u komparata okaza^jo a~u situacio; (gramatiko:) formo de substantivo,... la~u ^gia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter "sen -n" kaj "kun -n"); (juro, scienco:) difinita speciale studinda okaza^jo {9}
ke : * (li diris, ke li iris: li diris "mi iris"; ^si diros, ke ^si vidas: ^si diros "mi vidas"; li a~udis, ke ^si venos: li a~udis "^si venos"; estas bone, ke li faros; mi vidas, ke pluvis) {*1}
kejlo : konusa peco da ligno,... por ^stopi truon a~u por fiksi ion; vorto sen signifo en la frazo; kejli: meti kejlon {9}
kelo : * subtera parto (^cambro, provizejo) de domo {*6}
kelka : * iom da, malmulte da; kelkaj: 2, 3, 4 {*2}
kelnero : servisto, kiu alportas man^ga^jojn a~u trinka^jojn {7}
kemio : = ^hemio {X}
kerno : tio firma, kio estas en la mezo de io {9}
kesto : * ujo (ofte rektangula) el ligno a~u metalo {*6}
kia : * [kvalito? -a?]; kiuspeca? - (..., kia...: [<=> samspeca]) {*1}
kial : * [ka~uzo? bazo? motivo?]; kialo: tio, pro kio {*1}
kiam : * [tempo? cirkonstanco?] - (..., kiam...: [<=> samtempe]) {*1}
kie : * [loko?] - (..., kie...: [<=> samloke]) {*1}
kiel : * [maniero? grado?; simileco; ekzemplo; funkcio] - (..., kiel...: [<=> sammaniere; samfunkcie; samgrade; simile]) {*1}
kies : * [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno]) {*1}
kilogramo : * 1000 gramoj [mezuro por maso kaj pezo] {*6}
kilometro : 1000 metroj [mezuro por longo] {8}
kino : film-arto; kinejo: domo, kie oni montras filmojn {8}
kio : * [-o?] - (..., kio...: [<=> la sama afero]) {*1}
kiom : * [kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante]) {*1}
kioma : [vicnombro?] ("kioma fojo?" - "la tria fojo"; "kioma horo?" - "la dekdua") (kiom/a) {9}
kirli : movi likvon tiel, ke ^gi rapide turni^gas {X}
kirurgo : kuracisto, kiu speciali^gas pri farado de operacioj {9}
kirurgio : la arto kuraci per operacioj (per tran^cado) {9}
kisi : * tu^si iun per la lipoj por esprimi amon a~u respekton {*6}
kitelo : vasta (labor)vesto el nedelikata ^stofo (de la ^sultroj ^gis la genuoj, kun (longaj) manikoj) {8}
kiu : * [individuo? homo? ekzemplero?; elekto] - (..., kiu...: [<=> la sama individuo, ekzemplero a~u elekta^jo]) {*1}
klamidio : perseksa infekto (nerimarkite ka~uzas sterilecon) {X}
klara : * facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla; sen enmiksa^joj (akvo, vino); sennuba (^cielo) {*2}
klaso : * aro da lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro da homoj kun similaj sociaj kondi^coj a~u kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro da homoj, bestoj, plantoj a~u a^joj, similaj la~u iu(j) eco(j) (la~u iu ordigo); klasi: aran^gi la~u klasoj a~u la~u alia ordo {*5}
klasika : (literaturo, arto:) verko malnova, sed ankora~u leginda, koninda; (farmaniero:) ne la~u plej moderna maniero, sed la~u malpli nova maniero bone elprovita {9}
klavo : plateto a~u butono kun risorto, kiun oni premas por funkciigi muzikinstrumenton (pianon,...), skribma^sinon, a~u alian aparaton {X}
klavaro : la kompleto de klavoj de unu muzikinstrumento, de unu skribma^sino,... (klav/ar/o) {X}
klera : kiu ne nur scias multe, sed povas bone priju^gi aferojn pro siaj scioj {7}
kliento : iu, kiu kutime por certaj servoj venas al la sama profesiulo (kliento de advokato, kuracisto); iu, kiu kutime certajn aferojn a^cetas de la sama vendisto (kliento de vendejo); servato; a^cetanto {8}
klimato : la meza vetero en iu loko dum multaj jaroj {9}
klini : * meti ion tiel, ke unu fino estu malpli alta ol alia fino; levi unu flankon kaj mallevi la alian flankon; fleksi; oblikvigi {*5}
klingo : tran^ca, akra rando; tiu parto de tran^cilo, glavo, fal^cilo,..., kiu tran^cas {7}
kliniko : speciali^ginta malsanulejo, kuracejo {9}
klitoro : malgranda sentema organo anta~ue en la vulvo {X}
klopodi : fari ^cion por sukcesigi ion; maltrankvile zorgi pri io {9}
klubo : malgranda societo {9}
knabo : * juna viro {*3}
knedi : ^san^gi formon de pasteca substanco per ripeta premado {8}
koalo : A~ustralia mamulo simila al urseto (Phascolarctos) {X}
kodo : le^g-kolekto; (normaj) signoj anstata~u aliaj signoj {X}
koiti : sekskuni^gi (kiam peniso penetras en vaginon) {X}
kojno : peco (je sekco plata triangulo) por fendi, teni fendon malferma a~u senmovigi ion; kojnoskribo: iam en Asirio,... {X}
kojpo : Sudamerika ron^gulo, vivas apud akvo (Myocastor) {X}
koko : * (kort)birdo (Gallus) (virkoko kokerikas: "ko-keri-ko", kokino klukas) (homoj man^gas la ovojn de kokinoj) {*5}
kokao : (ma^cataj stimulaj folioj de) Sudamerika arbusto (Erythroxylum coca) (fonto de stimula ^hemia^jo: kokaino) {X}
koketa : kiu agas kaj vestas sin por esti alloga (por iu aliseksa) {9}
kokoso : hara frukto kun ligneca ^selo, peza kaj granda, pli malpli globforma, en kiu estas blanka karno kaj kava^jo kun akveca suko, de kokoso-palmo (Cocos nucifera) (el la haroj oni faras matojn, el la karno prenas oleon,...) {9}
kokso : parto de la korpo, kie estas la supra artiko de la femuro {X}
kolo : * parto de la korpo, inter la kapo kaj la cetero de la korpo; simila parto de objekto (ekz. de botelo) {*4}
kolbaso : man^ga^jo konsistanta el muelita viando (kun aldona^joj), en^sovita en besta intesto {X}
kolego : ^ciu, kiu havas la saman oficon a~u profesion, lernas en la sama lernejo (samklasano, samlernejano),... {X}
kolegio : en iuj landoj: mezlernejo a~u parto de altlernejo; eklezia instanco {9}
kolekto : * multaj samaj a~u similaj a^joj kune metitaj; kolekti: kunigi en kolekton; kunvenigi; kolekti^gi: kuni^gi; kunveni {*4}
kolektiva : (laboro a~u poseda^jo) de pluraj homoj kune; (agado a~u sperto) ne de individua grupano, sed de la grupo {9}
koleri : * emocii^gi pro malkontento; emocie vidigi kaj a~udigi sian fortan malkontenton {*4}
kolibro : eta birdo (flugante su^cas el floroj) (Trochilidae) {X}
kolizii : interfrapi^gi {9}
kolombo : birdo kun gor^go-po^so, el kiu ^gi nutras siajn idojn; (kolombo rukulas: "ru-ku ru-ku") (Columba) {9}
kolono : vertikala cilindro el ligno, ^stono,... subtenanta a~u ornamanta konstrua^jon; vico de armeaj unuoj {8}
kolonelo : oficiro en armeo, sub generalo; regimentestro {9}
kolonio : lando okupita kaj regata de iu ^stato, ne kiel ^gia egalrajta parto; homoj a~u bestoj kiuj grupe eklo^gis ie {X}
koloro : * [ru^ga, blua, verda, flava,...] {*3}
kolumo : parto de vesto ^cirka~u kolo (kol/um/o) {8}
kolumno : vertikala divida^jo de gazeto,...; vertikala vico {9}
komo : la skribsigno "," (3,125 = 3 1/8 (ne 3125)) {8}
komandi : havi (militan) ordonpovon; tiel ordoni {8}
kombi : * ordigi hararon per ilo kun multaj maldikaj dentoj (kombilo) {*6}
kombini : kunmeti plurajn apartajn aferojn por iu celo; fari ligon inter pluraj ideoj {9}
komedio : ridiga, amuza teatra^jo {9}
komenci : * fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenci -i: (^jus anta~ue ne -i, sed) nun -i; komenci^gi: (ek)esti en sia unua parto; (^jus anta~ue ne esti/okazi, sed) nun esti/okazi; komenco: ekfaro; la unua parto; la unua momento {*2}
komenti : diri a~u skribi sian opinion pri tio, kion iu diris, skribis a~u faris {X}
komerci : * a^ceti kaj vendi (por havi profiton) {*4}
komforta : * ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie {*6}
komika : amuza, ridiga {8}
komisaro : speciala komisiito; (loka) policestro {9}
komisii : transdoni laboron, taskon al iu alia {8}
komisiono : ar(et)o da homoj, komisiita esplori demandon a~u plenumi taskon (kiu nur post fino de la esploro a~u laboro raportas al la komisiinto(j)) {8}
komitato : grupo da personoj, elektitaj por fari certajn organizajn taskojn; gvidantaro de asocio {7}
kompakta : densa kaj forte kunigita; tiel ke ^cio kune okupas malmulte da spaco kaj ne facile disi^gas {X}
kompanio : komerca a~u industria societo; ties entrepreno; akompanado; akompanantaro; armea grupo el pluraj plotonoj, divida^jo de bataliono {9}
kompari : * rigardi du a~u plurajn aferojn por vidi la diferencojn kaj/a~u simila^jojn {*6}
kompati : * kunsenti malfeli^con, kiam iu alia estas malfeli^ca {*5}
kompensi : doni ion por anstata~ui perdon; doni a~u okazigi ion plezuran, ^car okazis malplezura^joj; pagi (anka~u ne per mono) pro ies penoj {9}
kompetenta : povanta bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn {9}
komplemento : (gramatiko:) ^cio en propozicio, krom subjekto kaj predikato (komplemento sen prepozicio havas -n: dum la tuta tago li laboris = la tutan tagon li laboris) {9}
kompleta : ^ciuparta; ne mankas parto; ne mankas kvanto {8}
komplezi : fari ion por pla^ci al iu {8}
kompliki : (plie) malfaciligi, per aldono de pliaj elementoj al iu (jam malfacila) afero; malsimpligi {9}
komplimento : malgranda la~udo (pro ^gentileco) direktata al la la~udato; komplimenti: diri a~u skribi al iu: "vi bone faris", "vi bele aspektas",... {X}
komponi : harmonie kunmeti (muzikon,...); kunmeti el diversaj materialoj a~u (^hemiaj) elementoj {9}
komposti : prepari tekston literon post litero por povi presi ^gin {X}
kompreni : * havi ^gustan ideon pri la signifo {*2}
kompromiti : endan^gerigi ies honoron {9}
komputi : kalkuli la~u instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: anka~u la~u tarifoj kaj kontrakt-kondi^coj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn la~u ((parte) anta~ue fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj; nombri kvanto-unuojn la~u mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo) {X}
komuna : * de pluraj homoj (a~u bestoj a~u a^joj) kune {*4}
komuniki : sciigi; konigi; transdoni (mesa^gon, fajron, malsanon); komuniki^gi: sciigi, paroli,... unu al la alia {7}
komunumo : grupo da homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj, sentantaj sin kunaj; administra distrikto (ofte kun unu urbo a~u kun kelkaj vila^goj) (komun/um/o) {9}
koni : * scii, ke oni jam vidis, a~udis a~u legis ion; scii, ke oni jam vidis a~u renkontis iun; memori la signifon a~u enhavon de io; havi sperton pri io, a~u pro kontakto kun iu {*2}
koncentri : direkti al centra punkto (sian atenton, siajn penojn,...); (fiziko:) plidensigi solva^jon {9}
koncepto : ^generala abstrakta ideo; koncepti: formi (al si) koncepton; ekhavi komencan ideon pri io {9}
koncerni : speciale rilati al; havi gravecon por {7}
koncerto : muzika prezento; koncerti: muziki anta~u publiko {8}
konciza : esprimanta la ideo(j)n per malmulte da vortoj {X}
kondamni : ju^ge deklari, ke iu estas kulpa, kaj difini la punon (kondamni iun al morto, malliberejo, monpuno) {8}
kondomo : ka~u^cuka tegilo (saketo) por peniso, por preventi gravedigon kaj infekt(i^g)on je (per)seksa malsano {X}
kondi^co : * io, kio devas esti farita anta~u ol io alia povas esti farata; cirkonstanco influanta al agado; kondi^ci: prezenti kondi^con; postuli (en kontrakto) {*6}
konduki : * montri vojon kunirante; kunirigi; veturigi {*4}
konduti : * agi la~u iu maniero; esti amika a~u ne; helpi homojn a~u ne;... {*6}
konekti : ligi (aparato(j)n) tiel, ke kurento a~u signalo,... povas traflui; fari la necesajn ligojn anta~u ekfunkciigo {X}
konferenco : kunveno de (invititaj) fakuloj kaj spertuloj por interkonsili^gi pri grava demando a~u afero {8}
konfesi : * diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio; publike deklari siajn intimajn sentojn a~u pensojn {*6}
konfidi : esti certa pri la honesteco, kompetenteco, valoro de iu/io; transdoni taskon al iu, estante certa, ke tiu bone plenumos ^gin {8}
konfidenco : informo, kiu restu sekreta, ne publika {9}
konfirmi : (anka~u) diri: "jes, tiel estas" a~u "vi/li/^si/ili pravas"; (plie) certigi, ke io estas vera {8}
konfiti : prepari fruktojn en densa sukersiropo; sukerigi {8}
konforma : ^gusta la~u la nomitaj deziroj, postuloj; plenumanta la kondi^cojn; (pri kopio:) sama kiel la originalo {X}
konfuzi : malordigi; malcertigi; malebligi distingadon; konfuzi A kun B: pensi, ke A estas B kaj ke B estas A {8}
kongreso : granda kunveno por iu celo a~u de iu asocio; kongresi: kunveni en kongreso; partopreni en kongreso {7}
konjekti : eldiri ion, nur sur bazo de supozoj {8}
konko : kalka tega^jo de molusko; io similforma (orel-,...) {X}
konkludi : per rezono konstati sekvon el faktoj a~u argumentoj {8}
konkordo : kora (emocia, morala) akordo inter pluraj homoj; sameco de sentoj, opinioj,...; konkordi: esti en konkordo {9}
konkreta : malabstrakta; tio, kio estas sensebla (tu^sebla, a~udebla, videbla, flarebla, gustumebla...), ne nur estanta en pensoj {X}
konkuri : provi ekhavi pli bonan rezulton ol alia {8}
konkurso : provo eltrovi, kiu estas plej kapabla a~u plej lerta (sporto, poezio,...); konkursi: partopreni en konkurso {9}
konscii : * scii mem pri siaj pensoj kaj agoj; bone scii, kia estas la situacio kaj kio estas la sekvoj de agoj {*6}
konscienco : konscio pri bono kaj malbono, pri tio, kion oni devas fari kaj tio, kion oni devus ne fari {8}
konsekvenco : tio, kio neeviteble sekvas al io {9}
konsenti : * diri: "jes, tiel estas" a~u "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn a~u la saman preferon {*4}
konservi : * teni ion tiel, ke ^gi anka~u poste estu, kiel ^gi nun estas, ke ^gi ne malboni^gu, ne difekti^gu, ne perdi^gu; konserva^jo: nutra^jo konservata (en ladskatolo,...) {*5}
konsideri : en pensoj esplori ^ciujn flankojn de; atenti {7}
konsili : * diri: "pli bone faru tiel..." {*3}
konsisti : * esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo) {*6}
konsoli : (provi) malpliigi la mal^gojon de iu {7}
konsonanto : parolsono, kiu ne mem povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon [b c ^c d f g ^g...t ~u v z] {X}
konstanta : * ne^san^gi^ganta; da~ure sama {*6}
konstati : rimarki, ke io estas fakto {7}
konsterni : (subite) mirigi iun, tiel, ke tiu (preska~u) ne plu povas paroli a~u agi {X}
konstitucio : baza le^go de demokratia ^stato {9}
konstrui : * kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (anka~u: vorton, frazon, argumentojn,...) {*3}
konsulo : persono, kiu en iu urbo a~u regiono en alia lando protektas la interesojn de siaj samlandanoj; persono, kiu en iu lando, regiono a~u urbo servas al siaj samasocianoj {9}
konsulti : demandi (fakulon) a~u rigardi (fakan libron) por ekscii ion pri io; konsulti^ga: ekzistas por esti konsultata {X}
konsumi : iom post iom tute detrui, neniigi; iom post iom foruzi (por nutri sin a~u por alia celo) {9}
konto : skriba kalkulo pri ^suldoj kaj havoj de aparta persono a~u pri aparta kosto-speco (en banko, vendejo,...) {X}
kontakto : kiam du objektoj tu^sas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti: havi kontakton; kontaktilo: aparato por fari elektran cirkviton per kontakto inter metalpecoj [(kontakt)^stopilo, ^stopilingo,...] {X}
kontanta : tuja (pago) per monbiletoj kaj moneroj {9}
kontenta : * pensanta, ke ^cio estas bona, ke ^cio okazis bone, ke oni havas ^cion, kion oni bezonas {*4}
kontesti : en diskuto malakcepti aserton; esprimi sin kontra~u iu opinio a~u situacio {9}
kontinento : divida^jo de Tero, disigita per oceano de alia kontinento [Afriko, Ameriko, A~ustralio, Azio, E~uropo] {X}
kontrakti : fari oficialan (skriban) interkonsenton, kiu devigas amba~u kontraktantojn {8}
kontrasto : klare rimarkebla malsameco (kiam oni vidas tion apud ^ci tio); kontrasti: klare distingi^gi de alia objekto {X}
kontra~u : * [--> <--]; [kun mala (inversa) direkti^go, opinio, volo, intenco, celo]; ne por (propono); ne la~u (regulo); [kun la anta~uo (fronto, viza^go, fasado) direktita al la anta~uo de la alia] (sidi kontra~u iu ^ce la sama tablo; la kontra~ua flanko de la strato; kontra~uaj pa^goj de libro); [inversa direkto] (na^gi kontra~u la fluo); [(provo pri) ^cesigo, haltigo, malebligo] (kuracilo kontra~u malsano; digo kontra~u inundo; batali kontra~u atakanto); [movo, kiun io ^cesigas] (akcidente veturi kontra~u arbon; ^jeti pilkon kontra~u muron); [inter^san^go] (^san^gi dolarojn kontra~u e~uroj; man^gi kontra~u pago); kontra~ui: esti kontra~u, agi kontra~u {*1}
kontribui : fari sian parton de komuna laboro; pagi sian parton de la kostoj de io komune utila {X}
kontroli : esplori, ^cu io estas tia, kia ^gi devas esti {8}
kontuzi : ka~uzi (per frapo,...), ke sango disfluas en karnon; kontuza^jo: "blua makulo" (post forta frapo, falo,...) {X}
konuso : objekto havanta je unu ekstremo cirklan surfacon kaj je la alia ekstremo pinton; "frukto" de pino,... {X}
konvalo : arbara planto kun kutime du folioj kaj pluraj bonodoraj floretoj je unu flanko de tigo (Convallaria) {9}
konvena : * tia, ke ^gi ^generale pla^cas al aliaj homoj en certa situacio; konveni: esti konvena {*6}
konversacii : (agrable) interparoli (ne por diskuti, ne por veni al konkludo) {9}
konvinki : per pruvoj kaj argumentoj akceptigi ideon {8}
konvulsio : senvola, ne-regata movo (kuntiri^go de muskolo) {X}
kopio : dua (identa) ekzemplero de io; kopii: fari kopion {8}
koro : * parto de homa a~u besta korpo, kiu movas sangon; (figure: fonto de sentoj); (el)kore: amike, sincere {*2}
koracio : multkolora, akrobate fluganta birdo (Coracias,...) {X}
koralo : kalkaj skeletoj de kolonioj da maraj bestetoj {X}
korbo : * ujo (portebla) el plektitaj bran^coj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj {*5}
kordo : fadeno el bestaj intestoj a~u alia materialo (sur muzikinstrumento), kiun oni vibrigas por sonigi ^gin {8}
korekti : ^gustigi; forigi erarojn {9}
korespondi : * pri homoj: inter^san^gi leterojn; pri veturiloj: veturi je tiaj tempoj, ke eblas inter^san^go (de trajno al trajno, de buso al tramo,...); esti en regula rilato {*6}
koridoro : parto de domo, per kiu oni atingas plurajn ^cambrojn; irejo inter ^cambr(et)oj; indikita, dislimita irejo, veturejo (koridoro por ^sar^ga~utoj, aerkoridoro por aviadiloj,...) {9}
korko : materialo el la ^selo de korko-kverko (Quercus suber); ^stopilo, el tiu materialo, por botelo {8}
kormorano : granda na^gbirdo (nigra; subakvi^gas por kapti fi^sojn, dismetas flugilojn por seki^go) (Phalacrocorax) {X}
korno : * elstara^jo sur la kapo de iuj bestoj; muzikilo farita el tio; simila/similsona muzikilo; supersigno (` a~u ´) {*6}
korniko : griza korvo (Corvus corone cornix) a~u nigra korvo (Corvus corone corone) (ne tre grandaj korvoj) {9}
korpo : * la materia, fizika parto de homo a~u besto (kun la kapo a~u sen la kapo); la ^cefa parto de a^jo; tuta a^jo; (fiziko:) ^cia kuna^jo materia, kiu havas proprajn dimensiojn, pezon,... {*4}
korto : * terpeco inter a~u apud domoj; ne-kampa parto de bieno, biendom(ar)o; kortego: domo de re^go, reganto,..., kun funkciuloj {*3}
kortumo : ju^gejo, ju^gistaro, tribunalo (kort/um/o) {X}
korupti : per mono, donacoj, promesoj,... akiri ies favoron; suba^ceti; morale malbonigi, difekti; (morale) falsi {X}
korvo : nigra a~u griza-nigra birdo (grakas: "grak!") (Corvus) {9}
kosmo : ^cio ekster Tero; tio, en kio estas steloj, planedoj... {9}
kosti : * kiom da mono necesas por fari a~u ekhavi (a^ceti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion {*3}
kostumo : vesto-kompleto speciala por iu grupo, ofico a~u okazo; kompleto de vestoj kune akordi^gantaj (jaketo - ve^sto - pantalono; ^sultrotuko - bluzo - jupo;...) {9}
koto : miksa^jo el tero kaj akvo {8}
kotizo : mono, kiun oni (regule) pagas al klubo a~u asocio por esti membro; pago por partopreni en io; kotizi: pagi kotizon {X}
kotono : la haroj kiuj kovras la semojn de koton-arbusto (Gossypium), el kiuj oni teksas ^stofon kaj faras vaton {7}
koverto : * rektangula saketo el papero, en kiun oni metas leteron por povi sendi ^gin {*5}
kovri : * igi nevidebla (a~u fermi), surmetante ion; malkovri: (anka~u:) ekvidi, ekrimarki (a~u montri) ion nekonatan {*4}
krabo : iu el dekkruraj (iom rondaj) akvobestoj (krustuloj) (ili iras ne anta~uen, sed flanken) (Brachyura) {X}
kra^ci : el^jeti salivon el bu^so; (anka~u:) drako kra^cas fajron {9}
krado : aro da lignaj a~u feraj stangoj a~u tuboj, fortike interligitaj (kiel barilo; por surmeti ion; kiel firma^jo por fiksi diversajn partojn;...); motivo simila al # {8}
krajono : * skribilo el ligno kun kerno el grafito (=karbono (C)) (nigra) a~u el kolora substanco {*5}
krampo : fiksilo en formo de "["; skribsigno "(" (ronda krampo), "[" (rekta krampo), "{" (kurba a~u onda krampo) a~u "<" (pinta krampo); krampi: fiksi per krampo {X}
krano : aparato je fino de tubo, kun turnebla fermilo, por la~u elekto ellasi a~u ne ellasi akvon a~u alian likvon a~u gason {8}
kranio : la ostoj de la kapo, ^sirmantaj la cerbon {9}
kravato : * mallar^ga tuko, kiun iuj (viroj) ligas ^cirka~u la kolon {*6}
krei : * fari ion el nenio; fari ion, kio anta~ue ne ekzistis {*5}
kredi : * pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon {*2}
kredito : en la konto ^ce komercisto a~u banko: ^suldo (pagota mono) por la komercisto a~u banko; (se kliento havas krediton ^ce komercisto a~u banko, por la kliento tio do estas bonhavo); krediti: enskribi kredite {9}
kremo : la grasa parto de lakto, kiu levi^gas, kiam lakto estas senmova; oleeca ^smira^jo; (figure:) la plej bona parto de io {7}
krepusko : mateni^go; vesperi^go; duonlumo {8}
kreski : * pligrandi^gi (iom post iom) {*3}
kresto : karneca (ru^ga) elkreska^jo sur kapo de virkoko,...; plumtufo sur kapoj de iuj birdoj; supra elstara^jo de io {9}
kreto : kalk^stono facile pulvorigebla (CaCO3); stangeto el tiu a~u simila substanco por skribi (ekzemple sur nigra tabulo en lernejo,...) a~u desegni {8}
krevi : subite rompi^gi, fendi^gi {7}
krii : * tre forte, tre la~ute, tre akre diri a~u voki {*3}
kribri : apartigi pli dikajn kaj malpli dikajn erojn per aparato kun truoj a~u fendoj (kribrilo) {X}
krimo : * (tre) puninda ago [^stelo, murdo,...]; krimi: fari krimon {*6}
kripla : kun parto de la korpo (kruro, brako,...) ne bone funkcianta a~u mankanta {8}
kristalo : ^hemia substanco en formo de regulaj multfacaj eroj; tre pura, plene travidebla vitro (foje kun iom da plumbo), pli brila ol normala vitro {9}
kriterio : principo a~u fakto, la~u kiu oni decidas aferon {X}
kritiki : diri, ke iu faras ion malbone; ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de libro, teatra^jo,... (kaj skribi pri tio) {8}
krizo : grava dan^gera periodo; subita ^san^gi^go de (politikaj, sociaj,...) cirkonstancoj; grava ^san^go en evoluo de malsano {8}
kro^ci : alligi per hoko(j) (a~u per hoko tra ringo); ekkapti {7}
krokodilo : granda rivera rampulo (Crocodilus); (krokodili: (^serce:) paroli nacilingve inter Eo-parolantoj (kor/kod/?)) {9}
krom : * [aparta mencio] ne nur ... sed anka~u aliaj (krom pano, ni man^gas (anka~u) rizon); ^ciuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, ^ciuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie; kromnomo: alia nomo ol la oficiala a~u kutima nomo {*1}
krono : ornama kapvesto de reganto; ringo-forma plekta^jo el floroj, folioj,...; (arta) supro de dento; kroni (iun): meti kronon sur kapon; fari iun re^go {8}
kruco : * signo, figuro a~u objekto en formo de "+" a~u "x"; la loko, kie du linioj, vojoj, fadenoj,... faras tian figuron; kruci: meti du objektojn tiel, ke ili formas krucon; bredi idon de diversrasaj bestoj a~u plantoj; krucumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin sur kruco {*5}
kru^co : ujo por likvoj, kun lar^ga "ventro", tenilo kaj ver^silo {8}
kruda : neprilaborita, nepreparita; maldelikata; malpreciza {7}
kruela : turmentema, ^satanta suferigi {8}
kruro : * tiu parto de la korpo, per kiu homo a~u besto iras; malsupra membro (inter genuo kaj piedo a~u inter kokso kaj piedo); simila parto, sur kiu staras objekto {*5}
krusto : malmola supra a~u ekstera tavolo (baka^jo, kuira^jo: pro varmo; vundo: pro seki^go de sango); krustuloj: akvobestoj kun ekstera skeleto (Crustaceae) [kankro, krabo,...] {8}
kruta : tre dekliva (pli vertikala ol horizontala) {8}
kubo : objekto kun ses egalaj, kvadrataj flankoj; (kuba metro = amplekso a~u enhavo egala al tiu de kubo de 1m je 1m je 1m; unu kuba centimetro estas unu mililitro) {9}
kubuto : la artiko por fleksi la brakon; ^gia ekstera flanko {8}
kudri : kunligi per fadeno; fari vestojn per kudrado {7}
kuglo : ronda peco da malmola metalo, kiun elpafas pafilo {8}
kuiri : * fari man^gon (en bolanta akvo) {*4}
kuko : * baka^jo el faruno, lakto, (ovoj, sukero,...) {*5}
kukolo : birdo, kiu metas siajn ovojn en nestojn de aliaj birdoj (kukolo kukuas: "ku-ku") (Cuculus) {8}
kukumo : pli-malpli cilindroforma, akvoplena (ne matura) frukto de grimpplanto (Cucumis sativus), man^gata kiel legomo; (kukumeto: malgranda, ofte en vinagro) {9}
kukurbo : iu el diversformaj, ofte grandaj, fruktoj de grimpplanto (Cucurbita, Lagenaria,...), uzataj kiel legomo kiam nematuraj, kiel kru^co, vazo a~u ornama^jo, kiam maturaj {9}
kulo : malgranda insekto, kiu su^cas sangon kaj kies piko ka~uzas jukadon (Culex) {X}
kulero : * man^gilo a~u ^cerpilo (iom) kuvo-forma {*5}
kulpa : * kiu (konscie) faris ion malbonan {*5}
kulto : ekstera formo (ceremonioj) de religio; kvaza~ureligia adorado; kulti (ion/iun): adori per kulto {9}
kultivi : (zorge) kreskigi (plantojn) {X}
kulturi : * prilabori (teron) por bone kreskigi utilajn plantojn {*6}
kulturo : * ^cio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia ^cirka~ua^jo kaj ^san^gas ^gin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la ^cirka~ua^jo per bel-arto, teatra^joj, literaturo, konstru-arto... {*6}
kun : * [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune {*1}
kuniklo : mambesto simila al leporo, sed malpli granda kaj kun malpli longaj oreloj (Lepus, Oryctolagus cuniculus) {9}
kunsido : kiam grupo da homoj (estraro, komisiono,...) sidas kune por diskuti ion, decidi pri io,... (kun/sid/o) {X}
kunveno : kiam homoj estas kune por priparoli ion, rigardi ion, a~uskulti ion,... (kun/ven/o) {X}
kupolo : pli-malpli duonsfera tegmento {X}
kupono : detran^cita parto (de akcio, obligacio, reklam-anonco, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io {9}
kupro : ru^geflava metalo (Cu); flava kupro: latuno {8}
kuri : * tre rapide iri; seninterrompe flui {*3}
kuraci : * (provi) sanigi {*5}
kura^ga : * ne timanta; sentanta sin tre forta por fari ion {*3}
kurbo : linio sen rekta parto; nerekta parto ("I" estas rekta, "C" kaj "S" estas kurbaj); kurba parto de vojo {7}
kurento : fluo de elektro {9}
kurioza : scivolemiga pro nekutimeco a~u malofteco {7}
kurso : vico da lecionoj; difinita vojo sekvenda {7}
kursiva : oblikva, foje iom pli simila al manskribo (pri literoj) {X}
kurteno : tuko anta~u fenestro a~u scenejo (^sovebla, levebla) {8}
kurzo : prezo ne firma, sed dependa de a^cetemo kaj vendemo {X}
kuseno : sako el ^stofo a~u ledo, plenigita per mola^joj, sur kiu oni apogas sian kapon a~u korpon, en a~u ekster lito {9}
ku^si : * esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); trovi^gi senmove {*4}
kutimo : * tio, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima: la~u kutimo; en plej multaj okazoj {*4}
kuvo : * ujo sufi^ce profunda kaj vasta {*6}
kuzo : * filo de frat(in)o de patr(in)o {*5}
kvadrato : kvarangulo kun same longaj flankoj kaj ortaj anguloj ("rektaj", de 90 gradoj); (kvadrata metro = surfaco egala al la surfaco de kvadrato de 1m je 1m) {7}
kvalito : eco; kiomo de (mal)boneco; tio, kio estas speciale bona en io; tio, kio estas speciala en io {7}
kvankam : * [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgra~u la forta pluvo,...)) {*1}
kvanto : tiom, kiom estas (tiom da ekzempleroj, tiom da gramoj da..., tiom da litroj da..., tiom da metroj da...) {7}
kvar : * 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro: 15 minutoj {*1}
kvartalo : parto de urbo (lo^gkvartalo, komerca kvartalo,...) {8}
kvaza~u : * ne vere tio/tiu, sed tute simila al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile {*1}
kvereli : brue disputi {X}
kverko : arbo (kun glataj ovoformaj fruktetoj (glanoj) kun "^capeto") (Quercus) {8}
kvieta : * tute trankvila, paceca; kiu ne rapide ekkoleras {*6}
kvin : * 5; kvindek: 50; dek kvin: 15 {*1}
kvitanci : skribe atesti pri ricevo de mono a~u a^jo(j) {X}


- l -    [ ^ a-b-c- ^ ]

la : * [konata, evidenta, jam menciita] {*1}
labori : * faradi (por produkti ion, atingi ion, plenumi taskon,...); perlabori: akiri (monon) per sia laboro {*2}
laboratorio : laborejo por (sciencaj, ^hemiaj,...) esploroj, eksperimentoj,... {9}
laca : * sen forto post laboro; ripozema; dormema {*4}
lacerto : ^generale ne tre granda rampulo (skvamulo) kun longa vosto, rapide kuranta (Sauria: Lacerta,...) {9}
la^co : ^snuro por fermi ^suon,...; la^ci: fermi per la^co(j) {9}
lado : maldika metalplato, uzata interalie por fari skatolojn por konservi nutra^jojn; (ladlakto: lakto en ladskatolo) {9}
lago : * sufi^ce granda akvo(-loko), ^cirka~u kiu ^ciuflanke estas tero {*5}
laiko : homo, kiu ne estas pastro a~u mona^ho; homo, kiu ne estas specialisto pri la koncerna fako {X}
lako : fortika, brila farbo; laki: farbi per lako {9}
lakso : tre mola a~u fluida feka^jo {X}
lakto : * likvo el mamo de homo a~u besto (ekzemple: bovino, ^safo), kiun trinkas tre juna ido; simila suko el planto {*4}
laktuko : legomo kun multaj folioj formantaj pli a~u malpli densan globon, nekuirite man^gata (en salato) (Lactuca) {X}
lama : ne povanta iri bone; kun malbone a~u tute ne funkciantaj muskoloj; lami: iri malbone, malfacile {7}
lamo : Sudamerika rema^canta mamulo, ^sar^gbesto (Lama) {X}
lameno : mallar^ga, tre maldika (metala, plasta,...) plato {8}
lampo : * ilo por lumi (per kandelo, gaso, oleo, elektro,...) {*6}
lano : la molaj haroj de ^safo, uzataj por fari vestojn {7}
lando : * parto de Tero, aparta pro geografio a~u historio (ne ^ciam =^stato a~u =regno); (eksterlando: aliaj landoj ol la propra) ("^stato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {*2}
lango : * movebla korpoparto en la bu^so {*5}
lanterno : skatolo kun fenestretoj, por ^sirmi kandelon a~u alian lumilon kontra~u vento, pluvo,... {9}
lanugo : tre delikataj, molaj, malpezaj plumoj sub la eksteraj plumoj de birdo; molaj haroj sur homa vango,... {X}
lapo : alkro^ci^gema "frukto" de fortika herbo (Arctium); fermilo konsistanta el du rubandoj (kudritaj sur vestopartoj), el kiuj unu estas plene kovrita de hoketoj, kiel tiu "frukto" {9}
lardo : porka graso (kun tavoloj da karno a~u ne) {9}
lar^ga : * (kun granda) mezuro alie ol la~u longo a~u alto; kun sufi^ce da spaco {*4}
larmo : guto de akvo, kiu fluas el la okuloj, kiam iu ploras {7}
larvo : formo de insekto, tiel, kiel ^gi eliras el ovo (rampanta, ne fluganta a~u kuranta); simila stadio de alia besto {9}
lasi : * ne ^san^gi; ne forpreni; restigi; ne ^geni; ne malhelpi; ne malpermesi; forlasi: foriri kaj restigi {*3}
lasta : * neniu a~u nenio estas post tiu; mal-unua {*2}
latitudo : kiom da gradoj norde a~u sude (ekz. 52°N, 3°S) {9}
latuno : kombina^jo de kupro kaj zinko, "flava kupro" {9}
la~u : * sekvante; konforme al (iri la~u vojo; fari ion la~u la reguloj); la~u li,...: li diris, ke...; li pensas, ke... {*1}
la~ubo : volbo farita el foliaro (de arboj) en ^gardeno {9}
la~udi : diri: "tiu estas la plej bona", "tio estas belega" {7}
la~uso : iu el parazitaj insektetoj [pediko, litocimo, afido,...] {X}
la~uta : forte sonanta; a~udebla malproksime {7}
lavi : * purigi per akvo (kaj sapo) {*4}
leciono : * parto de instruado; pli-malpli horo da instruado {*6}
ledo : prilaborita (senharigita) ha~uto de besto {7}
legi : * vidi kaj kompreni vortojn; vo^clegi: legi a~udeble {*2}
legitimi : pruvi ies rajton a~u pretendon; atesti, ke io estas la~u la le^goj; atesti, ke iu/io estas tiu/tio (legitimilo: dokumento, ofte kun foto, por atesti tion) {X}
legomo : * planto man^gata de homoj (ne frukto, ne spic-herbo); legoma^jo: man^ga^jo (plado) el legomoj (kun sa~uco) {*6}
le^go : * aro da reguloj, validaj por ^ciuj homoj en iu lando {*5}
leki : forpreni (likvon) de io per la lango {8}
lekcio : instrua prelego en alta lernejo; lekcii: instrue prelegi {9}
lenso : vitro kun kurba(j) surfaco(j), por devii lumradiojn {X}
leono : granda Afrika/Azia mambesto parenca al kato, egale flavebruna, viro kun kolharoj (Felis, Panthera leo) {7}
leopardo : Afrika/Azia makulita katego (Panthera pardus) {X}
leporo : ne tre granda mambesto kun longaj oreloj (Lepus) {7}
lepro : infekta malsano (difektas ha~uton kaj nervojn) {X}
lerni : * enmeti ion novan en sian kapon; legi kaj ekzerci por ekscii ion novan; apliki spertojn en sia posta vivo {*2}
lerta : * kiu povas facile kaj rapide fari ion {*5}
lesivo : akvo kun sapo a~u alia lavilo {9}
letero : * frazoj sur papero por sendi al iu (en koverto) {*3}
le~utenanto : armea oficiro malsupera al kapitano; plotonestro {9}
levi : * suprenigi; preni de tero kaj teni super tero {*2}
li : * tiu viro; tiu knabo {*1}
liano : iu el plantoj kun ligneca volvi^ganta/grimpanta tigo {X}
libelo : longa insekto kun kvar longaj flugiloj (Odonata) {X}
libera : * neligita; memdecida; kiu povas foriri, se li, ^si a~u ^gi volas foriri; kiu povas fari, kion li a~u ^si volas {*2}
libro : * frazoj sur papero: multaj pa^goj kune (binditaj) {*3}
liceo : diverslande diversspeca mezlernejo {9}
licenco : permeso de la ^stato (a~u rajtanto) por fari ion, vendi ion,..., kion la~ule^ge nur la ^stato (a~u tiu rajtanto) rajtas; escepta permeso; escepta malobeo al gramatika regulo {9}
lifto : aparato por levi homojn a~u a^jojn (al alia eta^go) {8}
ligi : * igi kunaj; maldisigi; fiksi per ^snuro {*4}
ligo : * kuneco; kuna^jo; tio, kio kunigas {*4}
ligno : * tio, el kio konsistas arbo-trunkoj; tia materialo {*4}
liki : (pri ujo:) tralasi likvon (gute) a~u gason (iom post iom); liko: tru(et)o a~u alie difektita loko, tra kiu eliras likvo a~u gaso; traliki^gi: (figure, pri sekreto:) koni^gi ne oficiale {X}
likva : povanta flui kiel akvo; ne gasa, ne solida (akvo inter 0°C kaj 100°C estas likva); likvo: likva substanco {9}
likvoro : forta (30-40%) alkohola^jo kun aromo (kaj sukero) {X}
lilio : bulbo-herbo kun grandaj, trinombraj floroj kun okulfrapaj stamenoj (Lilium); akvolilio: (Nymphaea), (Nuphar) {9}
limo : * kie unu afero fini^gas kaj alia komenci^gas; kie unu lando fini^gas kaj alia lando komenci^gas; limi: esti la limo inter du aferoj; trovi^gi tuj apud la limo; limigi: fiksi limon; haltigi plivasti^gon {*5}
limako : iu el surteraj (a~u, malprecize, maraj) moluskoj, malrapide rampantaj (Gastropoda: Limax,...) {9}
lino : alta moderklimata herbo kun unu vertikala tigo, multaj malgrandaj folioj kaj kvinnombraj floroj (Linum), kultivata por oleo (el ^giaj semoj) a~u por fibroj (el ^giaj tigoj), el kiuj oni teksas lina^jojn (tukoj, vestoj,...) {9}
lingvo : * ^cio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skriba^joj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian; nacilingva: ne en Esperanto {*3}
linio : * seninterrompa ligo inter du punktoj (en "B" estas unu rekta linio kaj du kurbaj linioj; "O" estas unu kurba linio); _____________; unu vortovico en libro; regula servo de a~utobuso, tramo, trajno a~u ^sipo inter du lokoj {*4}
linko : rabobesto, kato kun orelpintaj hartufoj (Lynx) {X}
lipo : * ekstera parto de bu^so; simila parto de floro,... {*6}
lipharoj : haroj inter bu^so kaj nazo (lip/har/o/j) {X}
listo : nomoj de personoj a~u a^joj, skribitaj unu sub la alia la~u iu ordo; listigi: meti en liston; prezenti kiel liston {8}
lito : * meblo por ku^si (kaj dormi) {*3}
litero : * [a b c ^c d ... u ~u v z] {*6}
literaturo : bel-artaj skriba^joj; skriba^joj pri unu temo {8}
literumi : nomi unu post la alia la literojn de vorto (liter/um/i) (literumo: kiel oni skribas vorton; ortografio) {X}
litro : 1000 mililitroj [mezuro por enhavo] (unu litro da akvo pezas unu kilogramon) {7}
liveri : havigi a^cetitan objekton al la a^cetinto; alporti mendita^jon, po^sta^jon,... {9}
lo! : [voko: a~udu!, vidu!] (ha lo!: voko tra telefono) {X}
lobo : (duon)ronda elstara parto (de orelo, nazo, folio,...) {X}
logi : altiri al si, venigi al si, proponante ion pla^can a~u deziratan (a~u estante mem pla^ca a~u dezirata) {7}
logiko : (scienco pri) la le^goj de la pensado; konsekvenca rezonado a~u argumentado {9}
lo^gi : * da~ure restadi (en domo, urbo, lando) {*2}
lojala : fidela al sia estro, reganto, amiko,... {9}
loko : * tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo a~u vila^go; loki (ion ie): meti en lokon; loka: en/pri/... (unu) certa loko {*2}
lokomotivo : ma^sino sur radoj por tiri vagonojn (de fervojo) {9}
longa : * (kun granda) mezuro en unu direkto (de anta~uo ^gis malanta~uo, de komenco ^gis fino) (anka~u pri tempo) {*2}
longitudo : kiom da gradoj oriente a~u okcidente (ekz. 5°E) {9}
loto : objekto, kiun oni ^jetas por decidi ion la~u ^gia pozicio; objekto, kiun oni elektas a~u a^cetas por ricevi ion (a~u ne) la~u indiko (numero) sur ^gi; tio, kion oni akiras tiel {9}
lotumi : decidi ion, disdoni ion per lotoj (lot/um/i) {X}
lotuso : herbo kun tripartaj folioj, kies fruktoj estas relative longaj gu^soj (Lotus); iu akvo-lilio (Nymphea lotus) bildigita en antikva arto Egipta kaj Barata (Hinda); forgesiga frukto en malnovaj rakontoj Helenaj (Grekaj) {9}
lui : ricevi ion por sia uzo, dum certa tempo, kontra~u pago {7}
lubriki : meti glitigan substancon inter ma^sinpartojn,... {9}
ludi : * fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro a~u lerti^go; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatra^jo) {*4}
luko : horizontala fenestro (por lumo) a~u pordo (por eniri kelon, ^sipon,...); pordeto en pordo {9}
lukso : havado a~u uzado de multekostaj, ne necesaj, sed plezurigaj aferoj {7}
lukti : batali sen armiloj (anka~u kiel sporto); pene provi venki malfacila^jojn {9}
luli : movi infaneton tien kaj reen por dormigi ^gin {9}
lumi : * esti tre hela, brila; (suno lumas, kaj lumigas Teron; luno lumas, kaj lumigas Teron; lampo lumas kaj lumigas) {*3}
luno : * natura satelito de planedo; Luno: la natura satelito de Tero (^gi lumigas (ne ^ciam) la teron dum la nokto) {*5}
lundo : * tago de la semajno inter diman^co kaj mardo {*5}
lupo : rabobesto tre simila al granda hundo (kaj ^gia anta~uulo) (Canis lupus) (^casas anka~u grandajn bestojn (grupe)) {8}
luti : fiksi metalon al metalo per fandmetalo kaj varmego {X}
lutro : molfela fi^soman^ga mamulo ^ce/en akvo (Lutra) {X}


- m -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ma^ci : dispremi en la bu^so per la dentoj {8}
magazeno : provizejo; ejo, kie oni tenas provizon de komerca^joj; granda vendejo kun multaj diversaj komerca^joj {7}
magio : agoj kaj ceremonioj, kiuj celas influi la superhoman mondon; (kvaza~ua) sor^cado {X}
magistro : kiu finis universitatan studon, sed ne doktori^gis {X}
magneto : metala^jo, kiu altiras aliajn metala^jojn {X}
maizo : alta herbo kun cilindro-forma frukto, sur kiu sidas multaj semoj (Zea mays); ties semoj, uzataj kiel greno {9}
majo : * monato de la jaro inter aprilo kaj junio (05) {*5}
majesta : kun aspekto a~u konduto impona, admiriga, kvaza~u de re^go {9}
majstro : alte ^satata instruisto; bonega fakulo; majstri: bonege regi iun arton {7}
maksimumo : pli granda ne eblas; pli multe ne eblas; plej granda a~u alta dum iu periodo {9}
makulo : alikolora punkto a~u loko (pro difekto a~u malpuro, a~u por ornamo); difekta punkto; malbona parto; makuli: fari makulo(j)n sur io; malpurigi {7}
makzelo : (supra kaj malsupra) ostoj de la bu^so {X}
mal- : * [tute ne; inverse; kontra~ue] (mallonga, malamiko, mallumo, malakcepti, malla~udi, malsupre, malpli,...) {*0}
malario : parazita malsano (febro ^ciun trian/kvaran tagon) {X}
maleolo : la artiko inter piedo kaj kruro {9}
malgra~u : e^c se tio a~u tiu malhelpus (malgra~u la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren (= kvankam forte pluvis,...)) {7}
malica : malbonintenca; nehonesta; konscie malbonfarema {9}
malvo : iu el diversaspektaj florplantoj kun kvinnombraj floroj (ofte kun koloro inter roza kaj viola) (Malva) {9}
malvarmumo : malsaneto (kun tusado kaj (naz)kataro) "pro malvarmo" (mal/varm/um/o); malvarmumi: ekmalsani je malvarmumo {8}
mamo : parto de la korpo de homo a~u besto (mambesto), en kiu estas glandoj produktantaj lakton por nutri idon {8}
mamulo : kvarpieda besto, ofte kun hara ha~uto, kies inoj nutras siajn, vive naskitajn, junajn idojn per lakto el siaj mamoj (=mambesto) (mam/ul/o) [leono, bovo, hundo,...] {X}
mano : * korpoparto (je fino de la brako, kun fingroj), per kiu oni povas ion preni; manilo: malfermilo sur pordo {*2}
mandato : rajtigo reprezenti personon a~u organiza^jon; dokumento pri tia rajtigo; ordono pri (el)pago de mono (po^stmandato) {8}
mango : flava a~u oran^gkolora, ovoforma frukto kun fibreca kerno, al kiu alglui^gas la karno, de arbo (Mangifer) {X}
mangrovo : tropika marborda arbaro (kreskanta en akvo) {X}
man^gi : * enbu^sigi (enstomakigi) por vivi {*3}
maniero : * tiel, kiel iu faras ion; tiel, kiel okazas io {*5}
maniko : parto de vesto, kiu kovras la brakon {7}
manioko : varmlanda planto kun amelri^caj radikoj (Manihot) {X}
manipuli : funkciigi per mano; (lerte) utiligi la~u sia volo; ne honeste, ne lojale trakti personon a~u interpreti dira^jon {9}
manki : * ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al ^gi: ^gi ne estas kompleta; ^gi ne bone funkcias); (^gi mankas al mi: mi ne havas ^gin, kaj tion mi beda~uras (^car mi bezonas ^gin, a~u ^car mi ^satas ^gin)) {*3}
manovri : per pluraj ^san^goj de direkto meti a~uton, ^sipon, armeon,... en la necesan pozicion {9}
manradiko : man-artiko, la (plurobla) artiko inter mano kaj brako (man/radik/o) {X}
manto : raboinsekto (atendas kapta^jon "pre^gante") (Mantis) {X}
mantelo : longa vesto kun a~u sen manikoj, kovranta la aliajn vestojn (banmantelo: kovras la nudan korpon (post bano)) {7}
mapo : folio kun desegno de la mondo a~u de (parto de) lando (kun vojoj, urboj,...); maparo: mapo-kolekto (en libro) {8}
maro : * tre granda (sala) akvo {*3}
mar^co : tero tre malseka; lago plena de koto kaj plantoj {8}
mardo : * tago de la semajno inter lundo kaj merkredo {*5}
marko : * rekonilo; komerca nomo; papereto a~u stampo kun ia valoro; nomo de mono en iuj landoj; po^stmarko: surmeta^jo por pagi sendadon de letero; marki: meti markon (signon) {*4}
marmelado : densa (kuirita) ka^co el fruktoj kaj sukero {9}
mar^si : * (piede) iri, regule kaj ne tro malrapide {*5}
marto : * monato de la jaro inter februaro kaj aprilo (03) {*5}
martelo : iu frapilo a~u batilo: peza ferpeco kun ligna tenilo; marteli: frapi per martelo {7}
maso : nedifinita materia tuta^jo da io; (science:) la kiomo de materio, mezurata la~u (kilo)gramoj (la sama maso sur Tero estas pli peza ol sur Luno) {9}
masko : artefarita viza^go (por festo, protekto,...) {X}
masoni : konstrui el ^stonoj a~u brikoj, kunigante per mortero {7}
masto : fosto sur ^sipo a~u boato, al kiu estas fiksita(j) la velo(j); fosto a~u stango, al kiu flago estas fiksita {8}
mastro : * estro de labor(ej)o, domo, bieno, trinkejo,...; mastri: estri (kiel mastro) {*5}
mastrumi : fari ^cion, por ke ^cio okazu bone en domo a~u entrepreno (mastr/um/i); mastrumo: ekonomia unuo {8}
ma^so : ^ciu el la (spacoj inter) nodoj de reto a~u trika^jo; speciala nodo kun elstara rondo la~uvole pli- kaj malpligrandigebla (por kapti bestojn,...) {X}
ma^sino : * aparato por produkti ion a~u fari iun laboron, (^generale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo,... {*6}
mato : (kutime ne delikata) kovra^jo por planko; (en ^sakludo:) sen-elira, nesavebla pozicio de la Re^go {9}
matematiko : scienco pri nombroj kaj figuroj, kaj ties propra^joj {9}
mateno : * komenco de tago post nokto; lumi^go {*3}
materio : ^cio, el kio konsistas konkretaj aferoj (ne la objektoj a~u viva^joj mem) (ne energio; ne spirito) {9}
materialo : tio, el kio oni faras ion {7}
matraco : granda plata kuseno, sur kiu oni dormas {7}
matura : * finkreskinta, plene evoluinta {*6}
meblo : * [tablo, se^go, lito, ^sranko,...]; mebli: provizi per mebloj; meblaro: la mebloj de unu ^cambro a~u domo {*6}
medio : la (materia) ^cirka~ua^jo, en kiu io/iu trovi^gas; la socia a~u natura ^cirka~ua^jo de iu {X}
medicino : scienco pri sano kaj malsano {9}
medikamento : substanco uzata por sanigi; kuraca substanco enmetata en la korpon (per la bu^so a~u alimaniere) {8}
mediti : profunde pensadi (ne por praktika celo) {8}
Mediteraneo : (regiono de) la maro inter E~uropo kaj Afriko {9}
meduzo : na^ganta stadio (travidebla, gelateneca) de polipo {X}
mefito : mamulo (^sprucigas odora^can likvon) (Mephitis) {X}
me^haniko : parto de la scienco fiziko, pri ekvilibro, movoj kaj fortoj; studo pri ma^sinoj, aparatoj kaj iloj {8}
me^hanismo : tiuj pecoj en ma^sino a~u aparato, kiuj kune atingas certan rezulton; la strukturo de kune aran^gitaj elementoj (de aparato, lingvo,...) kaj ilia maniero de funkciado {8}
mejlo : iulanda mezuro por distancoj (inter 1,4 kaj 10 km); angla mejlo: 1609 m; marmejlo: 1852 m {X}
melki : elpreni lakton el mamo (de bovino, ^safino,...) {8}
melodio : sinsekvaj tonoj en muziko; muzika "frazo" {X}
melono : granda globforma frukto kun sukplena karno (Cucumis melo,...); akvomelono (Citrullus lanatus) {9}
mem : * [akcentas: tiu menciita, ne alia] (mi a~udis tion de li mem: mi a~udis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion: mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris; la vorton mem mi ne konas, sed mi komprenas, kion ^gi signifas); [sen helpo] (faru tion mem!; memlernanto); [per si] (mem^cesa movi^go) {*1}
membro : ano, ali^ginto de klubo, asocio, societo,...; elstara parto de korpo [brako, kruro] {7}
memori : * teni en kapo; ankora~u scii poste {*3}
memstara : sen apogo, asisto, helpo de aliaj; memfara; sendependa (mem/star/a) {X}
mencii : mallonge priparoli; nur diri, ne plie priparoli {9}
mendi : * peti, ke oni vendu a~u faru ion post iom da tempo {*6}
menso : la pensanta parto de la spirito (ne la sentemo); intelekto {9}
mensogi : * diri malveron {*6}
mento : forte aroma herbo (Mentha); (-infuza^jo, -bombono) {X}
mentono : parto de la viza^go sub la bu^so {7}
menuo : (listo kun) sinsekvo de pladoj dum ampleksa man^go; listo de elekteblaj man^ga^joj en restoracio {9}
meriti : * (li meritas tion: pro liaj agoj, faroj, kvalitoj, estas bone, ke oni faras tiel al li, a~u ke li ricevas tion) {*6}
merkato : (ekonomio:) propono/postulo pri certa(j) varo(j) {X}
merkredo : * tago de la semajno inter mardo kaj ^ja~udo {*5}
mesa^go : sciigo; informo sendata de unu persono al alia(j) {X}
meti : * [starigi, ku^sigi, pendigi]; surmeti: (ekz. vesta^jon) {*2}
metalo : * [fero, kupro, ar^gento, oro,...] {*6}
metalurgio : metal-industrio {9}
metio : manlabora profesio (^carpentado, bu^cado, frizado,...) {7}
metodo : pripensita aro da manieroj por atingi iun celon {8}
metro : 100 centimetroj [mezuro por longo, lar^go, alto] {7}
mevo : iu el la~ute kriantaj blanke-nigraj/grizaj mar-birdoj (^cefe ^ce la marbordo, iuj land-interne) (Laridae) {X}
mezo : * en "abcde" c estas en la mezo; en "O", la mezo estas malplena; (meza: en la mezo; ne ekstrema) {*4}
mezuri : * kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom da centimetroj io estas longa, lar^ga a~u alta; kiom da litroj estas; kiom da minutoj estas...; mezuro: grando la~u kiu oni mezuras; grando difinita per mezurado; (muziko:) unu el egalaj divida^joj {*4}
mi : * [la parolanto] {*1}
mielo : dol^ca likvo kiu venas de tio, kion abeloj kolektas en floroj {9}
mieno : * viza^go montranta pensojn, emociojn; viza^gesprimo {*6}
migri : iri de unu lo^gloko al alia (malproksima) loko, por eklo^gi tie; iri de loko al loko (al loko,...), ne havante fiksan lo^glokon; (elmigri: (kutime:) migri al alia lando) {8}
miksi : * kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...); (inter)miksi: (figure:) konfuzi {*6}
mil : * 1000; dumil: 2000; mil du: 1002; dumil okcent: 2800 {*1}
milda : ne akra por la sensoj; malsevera; varmeta (vetero) {7}
miliardo : mil milionoj {8}
milimetro : 0,001 metro; 0,1 centimetro [mezuro por longo] {8}
miliono : * mil miloj; 1 000 000 {*6}
militi : * per multaj homoj kaj armiloj batali kontra~u malamika lando (a~u kontra~u enlandaj malamikoj) {*2}
mino : kava^jo en tero, sub tero, en roko,..., el kiu oni fosas substancojn (karbo, oro, salo,...); kava^j(et)o en tero, muro, roko,..., en kiun oni metis eksplodan substancon, por fari truon a~u por detrui ion per eksplodigo; kest(et)o kun eksploda substanco, eksplodonta pro tu^so,...; mini: elfosi (karbon,...) el tero; enmeti eksploda^jon; minejo: loko, entrepreno kie oni elfosas substancojn {8}
minaci : * promesi fari ion malbonan a~u malutilan {*6}
mineralo : ^hemia ne-organika elemento a~u natura kombina^jo de ne-organikaj elementoj; tia substanco (minebla) sub tero {9}
minimumo : pli malgranda ne eblas; pli malmulte ne eblas; plej malgranda a~u malalta dum iu periodo {9}
ministerio : ministrejo: oficejo de ministro kun ^ciuj ties funkciuloj kaj oficistoj; taskaro de ministro {9}
ministro : ano de ^stata registaro, estranta unu el la fakoj de ^stata regado {9}
minus : "forprenu la sekvantan"; minuso: la signo "-" en kalkulado (8-3=5 ok minus tri estas kvin); malavanta^go {8}
minuto : * 60 sekundoj; 60-ono de horo [mezuro por tempo] {*4}
miri : * esti surprizita (^car io okazis, pri kio oni pensis, ke ^gi ne okazos a~u ne povas okazi) {*3}
miraklo : io, kio estas (a~u ^sajnas esti) kontra~ua al la le^goj de la naturo, sed kio tamen okazas; io, kio ^sajnis ne ebla, sed kio tamen okazis {X}
mirinda : tia, ke oni vere povas miri pri ^gi (mir/ind/a) {9}
mirtelo : arbusto (en arbaro) kun beroj, kiuj estas nigraj ekstere kaj ru^gaj interne (Vaccinium myrtillus) {9}
mis- : * [ne ^guste; erare] (misprononci, misa~udi, miskalkuli, miskompreni, mistraduki, mispa^si, misgluti,...) {*0}
mistero : afero ka^sita a~u neklarigebla {8}
mistifiki : trompi iun, uzante ties (tro)kredemon {9}
mito : tradicia rakonto pri la agoj de la dio(j) a~u de la prauloj "en la komenco de la tempoj" (ofte instrua a~u klariga) {X}
mitulo : enmara, man^gebla, molusko kun blua konko (Mytilus) {X}
mizero : malfeli^cego; malri^cego {7}
modo : neda~ura ^generala kutimo (pri vestoj,...) {7}
modelo : objekto, farita por esti imitata a~u kopiata; io/iu imitinda; iu pentrata; iu surhavanta vestojn por priju^go {8}
modemo : aparato por ^san^gi komputilajn signalojn al sonoj sendeblaj per telefono (kaj inverse) {X}
modera : ne ekstrema; ne (mal)troa; ne tro postulanta {8}
moderna : la~u la opinioj, normoj, postuloj de la nuna tempo {8}
modesta : ne havanta altan opinion pri siaj faroj a~u scioj; ne akcentanta sian gravecon; (io) ne tro grava a~u valora {8}
modifi : iom ^san^gi (la~u bezono, sed ne la esencon) {9}
moki : * diri ridigajn vortojn pri iu; (mal^sate) ridi pri iu {*5}
mola : * se la formo estas facile ^san^gebla per premado (fre^se bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj ^stono estas malmolaj) {*5}
molekulo : plej malgranda ero de ^hemia^jo havanta la ecojn de la tuto, konsistanta el atomoj, kiuj ne havas tiujn ecojn {X}
molusko : besto kun mola korpo, ofte kovrita de kalka konko (Mollusca) [limako, mitulo, ostro, polpo,...] {X}
momento : * tempo-punkto; malpli ol sekundo {*4}
mono : * per kio oni pagas [dolaroj, e~uroj, dinaroj, rupioj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono {*3}
mona^ho : religiulo, kiu submetis sin al specialaj reguloj (ofte grupe vivanta en mona^hejo) {X}
monato : * 30, 31, 28 a~u 29 tagoj; 12-ono de jaro; unu lunciklo {*4}
mondo : * Tero kun ^cio kaj ^ciuj sur ^gi {*2}
monstro : esta^jo a~u estulo kun nenormala (timiga) formo {9}
monto : * tera alta^jo (centojn a~u milojn da metroj alta) {*3}
montri : * indiki; vidigi; diri, kie io estas; elmontri: vidigi {*2}
monumento : konstrua^jo a~u skulpta^jo por memorigi personon a~u okaza^jon a~u la iaman kulturon; verko, kiu memorigas ^gian a~utoron (pro ^gia graveco,...) {9}
moro : kutimo en iu grupo, popolo,... {7}
moralo : instruo a~u reguloj por distingi inter bono kaj malbono; morala: (anka~u:) la~u moralo, sed ne la~u juro {9}
morbilo : infekta malsano (kataro, ru^gaj makuloj sur ha~uto) {X}
mordi : premi per la (anta~uaj, tran^caj) dentoj {7}
morga~u : * en/dum la tago post la nuna tago {*1}
morti : * senvivi^gi {*2}
mortero : substanco por kunligi ^stonojn a~u brikojn {X}
moskito : pikanta insekto, ekzemple kulo, kies piko ^genas a~u malsanigas {8}
mo^sto : [^generala titolo] (lia/^sia/via re^ga/princina/... mo^sto) {X}
motivo : io, kio igas iun agi a~u konduti tiel a~u tiel; malgranda parto de muzika^jo, kiel bazo de pli grandaj partoj a~u kun aparta signifo; (ripetata) desegna^jo (sur muro, en ^stofo,...); motivi: prezenti motivo(j)n por agado a~u konduto {X}
motoro : aparato por transigi ian energion en movon; (figure:) objekto a~u persono, kiu instigas al progreso {8}
movi : * meti al alia loko; ^san^gi pozicion de io/iu; agigi {*2}
movado : ripetata a~u da~ura movo; komuna agado de homgrupo (organizita en asocio a~u ne) por atingi iun celon (mov/ad/o) {X}
mueli : diserigi, pulvorigi (grenon) per aparato (muelilo) a~u inter du ^stonoj (el greno oni tiel faras farunon) {7}
mu^gi : a~udigi neklaran, fortan, longeda~uran tonon; bleki kiel bovo {9}
multa : * en granda kvanto; multaj: pli ol 4 a~u 5; pli ol kutime; multnombro: granda nombro; pluralo {*2}
multipliki : (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=obligi) {9}
munti : ^guste kunmeti la partojn de aparato, por ke ^gi bone funkciu; ^guste kunmeti partojn de filmo,... {8}
muro : * fortika lima^jo inter spacoj (inter ^cambroj a~u inter domo kaj ekstero); masonita vertikala surfaco {*3}
murdo : intenca mortigo; murdi: intence mortigi {X}
mureno : dika, longa, senskvama rabofi^so (Muraena) {X}
murmuri : neklare paroli; fari sonon de rivereto {7}
muso : malgranda ron^gulo kun longa vosto (Mus,...); (figure: aparato por i.a. movi la montrilon sur komputila ekrano) {8}
musbirdo : iu el Afrikaj birdoj (griza, longa vosto, tufo sur kapo, fingroj turneblaj, saltetas) (Coliidae) (mus/bird/o) {X}
musko : etaj plantoj kun foliecaj tigoj kaj dense sidantaj folioj (kovrantaj pli-malpli grandajn surfacojn) (Musci) {9}
muskolo : parto de la korpo de homo a~u besto, el fibroj, kiu ebligas movojn en la korpo kaj de la korpo {8}
mustelo : longa mallongkrura molfela rabobesto (Mustela,...) {X}
mu^so : * iu el duflugilaj insektoj; i.a.: rapide fluganta kaj zumanta, ofta ^ce homoj kaj bestoj (Musca, Homalomyia,...) {*6}
muta : ne povanta paroli; sensona {7}
muzeo : domo, kie oni elmontras (ekspozicias) kolekto(j)n (artajn, sciencajn) {9}
muzelo : elstara parto de la kapo de iuj bestoj, kun nazo kaj bu^so {9}
muziko : * pla^ca kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama a~u diversa alteco (farata per vo^co(j) a~u per instrumento(j)); muziki: fari a~u ludi muzikon {*5}


- n -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-n : * [-o -as --> -(e)n / -(e)n <-- -as -o] [al; direkto] (la kato saltas (de la planko) sur la tablon; ^si iras (de la vojo) en la domon; meti (ion) en po^son, sur hokon,...; Restu hejme! - Iru hejmen! (de ^ci tie); Restu tie! - Ne iru tien!; Iru anta~uen!; pa^si tien kaj reen; veturi Parizon (=al Parizo)) {*0}
-n : * [-o -as --> -(o)n / -(o)n <-- -as -o] [komplemento sen prepozicio: i.a. objekto, da~uro, mezuro] (tiu viro legas libron; li vidas tiujn altajn arbojn; mi vidis ^sin, sed lin mi ne vidis; tion ni pripensu; li farbis la bluan pordon ru^ga; mi konas lin kiel ^cefo (mi=^cefo); mi konas lin kiel ^cefon (lin=^cefon); li dormis du horojn (=dum du horoj); tio da~uras unu horon; ^si pagis unu e~uron; tio kostas du dolarojn; tri horojn longa filmo; du metrojn alta viro; (mi deziras) bonan nokton!) {*0}
n-ro : numero {X}
nacio : * (iel oficiale organizita) popolo; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo kaj kulturo, ofte en la sama lando; (foje:) ^stato (ekzemple en: Unui^gintaj Nacioj) {*2}
nadlo : pinglo-forma parto de aparato {8}
na^gi : * movi sin en akvo {*6}
naiva : sensperte (tro) kredema, malka^sema, fidema {8}
najbaro : * homo, kiu lo^gas apude; homo, kiu sidas apude {*6}
najlo : pinta metala stangeto por fiksi objekton enpremante a~u (per martelo) enfrapante ^gin; najli: fiksi per najlo(j) {7}
najtingalo : birdo la~udire plej bele kantanta (Luscinia) {9}
naski : * ekhavi idon; eligi idon el sia korpo {*3}
naturo : * ^cio, kio kreskas mem (ne kreskigata de homoj); ^cio, kio estas ne farita de homoj a~u ma^sinoj; la naturaj ecoj de iu/io {*4}
na~u : * 9; na~udek: 90; dek na~u: 19 {*1}
na~uzi : ka~uzi vomemon, abomenon {8}
nazo : * parto de la korpo, per kiu oni flaras (rimarkas odoron) {*4}
ne : * [malkonfirmo] (^Cu vi venos? Ne, mi ne venos.) {*1}
nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon {7}
necesa : * ne malhavebla por fari ion; bezonata {*3}
necesejo : ^cambreto en a~u ekster domo, kie oni plenumas necesajn korpajn funkciojn, kiel fekado kaj pisado (neces/ej/o) {X}
negativa : nea, rifuza, malakcepta, malpermesa, malfaciliga, malavanta^ga, minusa; inverskolora (negativo de foto) {X}
neglekti : malatenti; malzorgi {9}
ne^go : * flokoj (plataj pecetoj) el frosti^ginta akvo kiuj falas el ^cielo; ne^gas: falas ne^go (el ^cielo) {*4}
nek : * [ne tiu, kaj la alia anka~u ne] (nek hundo, nek kato estas sova^ga besto; mi man^gis nek panon, nek ka^con) {*1}
nenia : * de neniu kvalito; neniuspeca {*1}
nenial : pro neniu ka~uzo a~u motivo {9}
neniam : * en neniu tempo; en neniuj cirkonstancoj {*1}
nenie : * en neniu loko {*1}
neniel : neniumaniere; tute ne {9}
nenies : de neniu; apartenanta al neniu {8}
nenio : * neniu afero {*1}
neniom : neniu kvanto; e^c ne la plej malgranda kvanto {8}
neniu : * e^c ne unu el; e^c ne unu homo, individuo, ekzemplero,... {*1}
nepo : * filo de fil(in)o {*6}
nepra : * necesega; nemalhavebla; neevitebla {*6}
nervo : fadenforma elektra konektilo en la korpo de homo a~u besto {8}
nervoza : kiu facile eksciti^gas, impresi^gas; malkvieta {9}
nesto : tio, kion konstruas birdoj por enmeti siajn ovojn; lo^gejo de birdo; nesti: fari neston; lo^gi en nesto {7}
neto : skriba^jo en definitiva formo, sen korektoj, makuloj,... {8}
ne~utrala : kiu ne partoprenas (kaj ne volas partopreni) en diskuto a~u batalo; kiu ne avanta^gigas unu el la partioj en diskuto,... {X}
nevo : * filo de frat(in)o {*6}
ni : * mi kaj li; mi kaj ^si; mi kaj ili; mi kaj vi; mi kaj li kaj vi; mi kaj ^si kaj vi; mi kaj ili kaj vi {*1}
nigra : * senkolora, tute malhela; kun koloro de loko senluma {*3}
nilono : arta ^hemia kombina^jo, el kiu oni interalie faras fadenojn {9}
nivelo : alteco de horizontala surfaco, kompare al alia horizontala surfaco; grado de instruiteco, klereco,... {8}
-nj- : [kara virino a~u knabino] (post kelkaj literoj de la vorto: panjo = pa(trino) + -njo; filinjo = fili(no) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Elinjo = Eli(zabeto) + -njo) {9}
nobla : kun alta morala kvalito; bonfara, estiminda {8}
nocio : difinebla ideo; tio, kion oni volas esprimi per vorto {X}
nodo : interplektita ligo de du ^snuroj, fadenoj,...; punkto, kie renkonti^gas pluraj (fer)vojoj,...; centra punkto de problemo; nodi: fari nodon (en ^snuro); ligi (^snurojn) per nodo {8}
nokto : * kiam ne estas lumo de la suno; inter vespero kaj mateno {*4}
nomo : * vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikas objekton a~u esta^jon; interkonsentita a~u kutime uzata vorto por io ("ni nomu tion ...", "oni nomas tion ..."); (nome: jen mi nomos, indikos tion, kion mi celas) {*2}
nombro : * [2 17 391 1000 2,75 1/7 ...]; nombri: mezuri kvanton, montrante ^ciun a^jon aparte kaj dirante: "1, 2, 3,..."; vicnombro: la nombro la~u loko en vico,...: 1a=unua, 2a=dua,... {*4}
nordo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, A~ustralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (N) {*6}
normo : regul(ar)o, kiun ^ciuj devas (devus) observi (anka~u se ^gi ne estas le^go); modelo imitenda {X}
normala : anta~uvidebla la~u la naturo, la kutimoj, la kutimaj kondi^coj,... (ne stranga; ne speciala, ne miriga) {8}
noto : * malgranda skriba^jo pri io (por ke oni memoru pri tio); io, kion oni fiksas en sian memoron; skribsigno por muzika tono; noti: fari noton (sur papero a~u en memoro) {*6}
nova : * ne jam ekzistanta; ne anta~ue ekzistinta; ne jam okazanta; ne anta~ue okazinta; ne anta~ue vidita, a~udita,... {*2}
nova^jo : io nova; priskribo, raporto pri io anta~u ne longe okazinta; io ankora~u ne a~udita a~u legita (nov/a^j/o) {X}
novelo : literatura rakonto (malpli ampleksa ol romano) {X}
novembro : * monato de la jaro inter oktobro kaj decembro (11) {*5}
nu : * [pa~uzo por pens(ig)i]; (nu nu!: trankvilu!) {*1}
nuanco : delikata, tre malgranda diferenco; nuanci: meti nuancojn en...; iomete adapti (sian opinion,...) {X}
nubo : * amaso da densa vaporo en aero, ka^santa (parte) la ^cielon; tio el kio falas pluvo {*4}
nuda : senvesta; sen haroj; sen plumoj {7}
nuko : la malanta~uo de la kolo, inter kapo kaj dorso {9}
nukso : frukto kun ligneca ^selo; ternukso: subtera gu^so de varmlanda herbo (Arachis), kun oleo-ri^caj semoj {9}
nul : * 0; nuligi: senvalidigi; malanonci {*4}
numero : * nombro kiel rekonilo; vicnombro; signo de nombro (n-ro 12); unu eldono de revuo, gazeto; numeri: signi per numero (kvin numeritaj ekzempleroj) {*5}
nun : * en ^ci tiu tempo; en ^ci tiuj cirkonstancoj {*1}
nupto : geedzi^go, edz(in)i^go (ceremonio, festo a~u fakto) {X}
nur : * ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur ^si; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam); ne sen plenumo de kondi^co (nur se) {*1}
nutri : doni man^gon (ta~ugan por kreskado kaj vivado) {7}


- o -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-o : * [io ekzistanta] [substantivo] (viro; vojo; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skriba^jo; belo; beleco; li estas avo; li fari^gis avo; mi nomas lin avo) (skribi: bela skribo; fini: mi restis ^gis la fino; helpi: mi dankas pro via helpo; adicii: ^gusta adicio; vera: tio estas la vero; blua: la bluo de la ^cielo; adia~u: mal^gojiga adia~uo; unu: metro estas mezur-unuo; tri: tiu trio (a~u triopo) bele kantis) {*0}
obei : * fari tion, kion iu ordonas a~u instrukcias {*6}
objekto : * a^jo konkreta; (gramatiko:) tio/tiu, al kio/kiu la ago estas direktita (t.e. unu funkcio de komplemento) {*5}
-obla : * [kvanto; fojoj: triobla=3x] (duobla papero, duoble diri ion, la duoblo, duobligi,...); (mult)obligi: igi multoble tiel multaj; (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=multipliki) {*0}
obligacio : valorpapero, atesto pri prunto donita al entrepreno, donanta fiksan rentumon, kaj repagebla la~u fiksaj kondi^coj {X}
oblikva : nek vertikala, nek horizontala; klini^ganta; klinita; je ne-orta angulo de la kutima a~u atendata pozicio a~u linio de movi^go {9}
observi : rigardi kun da~ura atento; fari ion la~u la reguloj {8}
obstaklo : baro, (granda) malhelpo (dum en- a~u trairado) {9}
obstina : firme restanta je sia propra volo a~u opinio, malgra~u la kritikoj de aliaj; nekonvinkebla {9}
oceano : grandega maro (inter kontinentoj) {9}
odori : esti rimarkebla per la nazo (odoron oni flaras) {7}
ofendi : malrespekti ies honoron, valoron, sentojn; forte ^cagreni {9}
oferi : donaci al dio; doni ion valoran por ricevi ion pli valoran {8}
oferti : proponi ion por vendo (je certa prezo) {7}
ofico : * ies difinita laboro (ne manlaboro); ofici: plenumi oficon; oficejo: loko por administra a~u serva laboro {*5}
oficiala : deklarita de la tiurilata a~utoritato; farita la~u la oficialaj reguloj {8}
oficiro : estro en armeo (le~utenanto a~u pli alta rango) {9}
ofta : * okazanta multfoje; en multaj tempoj; ^ciam denove {*2}
ok : * 8; okdek: 80; dek ok: 18 {*1}
okazi : * fari^gi a~u esti farata; okaza^jo: tio, kio okazas; okazo: apartaj cirkonstancoj a~u momento, kiam io povas okazi (en tiu okazo ni prefere ne faru tion) {*2}
okcidento : * kie la suno mallevi^gas (geografie: °U=ueste) {*6}
oksido : ^hemia kombina^jo kun oksigeno (O) {X}
oksigeno : elemento (O) (en spirata aero) necesa por vivo {X}
oktobro : * monato de la jaro inter septembro kaj novembro (10) {*5}
okulo : * parto de la korpo, per kiu oni vidas (en kapo) {*3}
okupi : * eniri a~u eksidi kaj ne foriri; preni por sia uzo; plenigi kapon kaj ne foriri el la kapo; plene altiri ies atenton; (okupi^gi pri io: dedi^ci sian atenton al io; esti faranta ion; esti pensanta pri io); okupo: kio okupas iun {*3}
ol : * [komparo: malsama] (pli ol; malpli ol; alia ol) {*1}
oleo : * grasa likvo [ternuksa, oliva, lubrika,... oleo] {*6}
olivo : man^gebla oleeca frukt(et)o de Mediteranea arbo kun ledecaj folioj (Olea europaea) {8}
ombro : * malpli hela loko, ne a~u malpli prilumata (anka~u en formo de figuro); ombri: ^jeti ombron sur; malpliheligi {*5}
ombrelo : portebla ^sirmilo kontra~u pluvo a~u suno {8}
omleto : batitaj ovoj frititaj en pato (kun lakto, legomoj,...) {X}
-ona : * [parto: duona=1/2] (duona pomo, duonlitro da vino, duone kompreni, la duono, duonigi,...) {*0}
ondo : * ripeti^ganta plialti^go de la akvo-surfaco; motivo kiel "~"; amasa anta~ueniro (kun interrompoj); anta~ueniro de radio-signalo,...; ondi: levi^gi kaj mallevi^gi kiel ondoj {*6}
oni : * homoj kutime, ^generale {*1}
onidiro : cirkulanta dira^jo sen konata fonto (oni/dir/o) {X}
onklo : * frato de patr(in)o; edzo de fratino de patr(in)o {*4}
-ont- : * [ne komencinta, anta~u la ago] (man^gonta homo: kun man^ga^jo en poto a~u sur telero; falonta pluvo: vaporo en nuboj); (man^gonte (=anta~u la man^gado), li lavis siajn manojn); (^generale, -onto = -onta homo) {*0}
-op- : en grupo(j) de... (:::: :::: :::: = okope, po du); ... kune (tiu triopo: tiuj tri homoj kune) {9}
opero : muzika teatra^jo (la aktoroj (roluloj) kantas) {9}
operacii : (provi) kuraci per tran^cado; fari komplikan agadon; (matematiko:) fari kalkulon {8}
opio : dormiga substanco el la laktosuko de papavo {X}
opinii : * pensi ion pri io a~u iu; pensi pri io, kia ^gi estas {*4}
oponi : kontra~ui ies opiniojn a~u intencojn kaj provi malhelpi ilian plenumi^gon; kontra~u-agi {9}
oportuna : faciliganta ag(ad)on a~u labor(ad)on; bona la~u la cirkonstancoj; oportunismo: agado ne la~u principo {7}
opozicii : politike kontra~ui al la registaro; kontra~ui al la estraro (de asocio,...) {9}
oro : * flaveca valora metalo (Au); ori: tegi per oro {*6}
orangutano : granda hom-simila simio (Indonezio) (Pongo) {X}
oran^go : preska~u globforma dol^ca frukto de oran^go-arbo (Citrus sinensis) kun ru^gflava (=oran^gkolora) ^selo {7}
oratoro : kiu kapablas bele kaj bone paroli al publiko {9}
ordo : * kiam io estas aran^gita en regula, ne hazarda maniero; ---::---::---::--- estas ordo, -:---::-:--:::-- ne estas ordo; ordigi: fari ordon; aran^gi la~u iu ordo {*4}
ordinara : * ne speciala; tia, kiaj ekzistas multaj; ^ciutaga {*5}
ordoni : * forte diri al iu, ke li/^si faru ion; diri "faru!!" {*4}
orelo : * parto de la korpo, per kiu oni a~udas (rimarkas sonojn); orelkonko: la ekstera parto de la orelo {*4}
orfo : homo (infano), kies patro kaj patrino mortis {8}
organo : parto de homo, besto a~u planto (a~u organizo) kun speciala funkcio; komunikilo (revuo,...) de organizo {7}
organika : ^hemie kombinita kun karbono (C) {X}
organizi : * gvidi kaj laborigi homojn, venigante anka~u la necesajn rimedojn, por ke ili kune faru komplikan laboron {*6}
orgeno : granda muzikinstrumento konsistanta el multaj flutoj, funkciigata per klavaro kaj per pedaloj {X}
orienti : konstrui ion (pre^gejon,...) tiel, ke la anta~uo estas oriente; doni gvidon; orienti sin: eltrovi, kie oni estas kaj al kiu direkto oni iru; orienti^gi: konscii pri la situacio, en kiu oni trovi^gas {9}
oriento : * kie la suno levi^gas (geografie: °E=eoste) {*6}
origino : komenco, deveno; origini: veni de...; havi sian komencon en...; origina: kia (^gi) estis en la komenco {7}
originalo : la origina formo (a~u ekzemplero) de io (ne kopio; ne imita^jo; ne traduko;...); io kopiota, tradukota {8}
orko : granda nigra-blanka rabo-delfeno (Orcinus orca) {X}
orkestro : muzikistaro (ofte kun direktisto) {9}
ornami : plibeligi (per aldona^joj) {7}
orto : "rekta angulo"; angulo de 90° {8}
ortografio : oficiala skribmaniero de iu lingvo; literumo {9}
-os : * [ago/stato: post nun] [verbo] (mi tuj iros al la urbo; morga~u mi a^cetos biciklon; post dek jaroj mi ne plu laboros;...) {*0}
oscedi : lar^ge malfermi la bu^son (kun enspiro kaj elspiro) pro enuo, tedi^go, dormemo,... {8}
osto : * firma (sed rompebla), malmola, kalkeca parto en la korpo de homo a~u besto; ostaro: skeleto {*6}
ostro : enmara, man^gebla, molusko (kun unuflanke plata, aliflanke volba konko, en kiu foje formi^gas perloj) (Ostrea) {X}
-ot- : * [ne komencita, anta~u la ago] (trinkota akvo: akvo en botelo a~u glaso; lavota vesto: malpura); (fotografote (=anta~u la fotografado), li kombis siajn harojn); (^generale, -oto = -ota homo) {*0}
ovo : * pli-malpli globforma a^jo, en kiu kreskas idoj de birdoj, reptilioj, insektoj,... ekster la patrina korpo, ^gis ili povas vivi ekster ^gi; ^celo en ino, el kiu kreskos ido {*5}
ovalo : pli-malpli ronda figuro, simila al ovo a~u elipso {9}
ovario : organo en ino, en kiu produkti^gas ov(et)oj {X}


- p -    [ ^ a-b-c- ^ ]

paco : * sen milito; sen bataloj; sen kvereloj {*3}
pacienca : * trankvile atendanta (okaza^jon, rezulton) {*6}
paciento : homo kuracata {X}
Pacifiko : la oceano inter Azio, A~ustralio kaj Ameriko {9}
pa^cjo : kara vorto por patro (pa(tro) + -^cjo) {8}
pado : vojeto (ne por veturiloj) (en arbaro, ^gardeno,...) {X}
pafi : * ^jeti ion per ilo, kun la celo vundi a~u mortigi; ^jeti ion (kuglon) per ilo (pafilo), per eksplodo {*6}
pagi : * doni monon (por ricevi ion (objekton, servon,...) a~u pro devo); enpagi (al konto/kaso); elpagi (de konto/kaso) {*3}
pa^go : * unu flanko de unu folio de libro a~u gazeto {*5}
pajlo : seki^gintaj a~u sekigitaj firmaj herboj (sekaj ^salmoj) {7}
pako : * kune ^cirka~uvolvitaj a^joj (por pli facila portado, a~u por ke ili ne disfalu); paki: fari pako(j)n; enpaki (a^jojn en valizo) {*5}
pala : senkolora; kun malforta koloro {7}
palaco : granda luksa domo de re^go, ri^culo,... {8}
palato : la supro de la bu^sa kava^jo {9}
paliso : fosto kun pinto, frapita en teron; fosto sub domo {9}
palmo : varmlanda planto kun senbran^ca trunko, el kies supro kreskas grandegaj folioj {9}
palpi : provi senti per fingroj; tu^si per fingroj/mano {9}
palpebro : peco de ha~uto, per kiu oni povas fermi okulon {9}
palto : vesto super vestoj, ofte malpli longa ol mantelo {9}
pano : * man^ga^jo bakita el knedita fermentinta pasto {*4}
pando : granda nigra-blanka urso (^Cinio) (Ailuropoda); ru^ga a~u malgranda pando: fruktoman^ga Azia mamulo (Ailurus) {X}
paneo : akcidenta nefunkciado de aparato, a~uto,...; panei: halti, misfunkcii pro paneo {9}
paniko : subita kolektiva teruro, ofte sen sufi^ca ka~uzo {X}
panjo : kara vorto por patrino (pa(trino) + -njo) {8}
pantalono : * vesto kovranta la du krurojn aparte {*6}
pantero : Azia leopardo (anka~u nigra) (Panthera pardus) {X}
pantoflo : (ofte mola) ^suo por uzo en la domo {9}
papo : ^cefa estro de la Rom-katolika eklezio; (figure:) iu, kies ^ciujn vortojn iuj kredas {9}
papago : birdo kun brilaj plumoj kaj hoka beko (Psittaci) (iuj povas senkomprene ripeti vortojn); (figure:) homo, kiu senkomprene ripetas ies dira^jojn; (papagi: senkomprene ripeti) {9}
papajo : meloneca, multsema frukto de arbo (Carica papaya) {X}
papavo : iu el herboj kun semoj en "bareleto" (Papaver) {X}
papero : * materialo, sur kiu oni skribas leterojn kaj presas librojn a~u gazetojn; folio el tiu materialo; dokumento {*4}
papilio : iu el insektoj kun kvar relative grandaj, ofte koloraj flugiloj (Lepidoptera) (la larvo estas ra~upo) {9}
paro : * duo de samspecaj aferoj (paro da ^suoj, paro da gantoj, paro da okulvitroj,...); du interligitaj homoj (geedza, gefian^ca paro,...); para: (pri nombroj:) senreste dividebla per 2 [2, 4, 6, 8,...]; nepara: [1, 3, 5, 7,...] {*6}
paradizo : loko, kie ^cio estas bona (en rakontoj kaj en religio) {9}
paralelo : linio, ^cie je sama distanco de alia linio {9}
para^suto : kunmeta^jo el tuko kaj ^snuroj, kiu bremsas faladon (post salto el flugma^sino) {9}
parazito : esta^jo vivanta en a~u sur alia esta^jo, kaj nutranta sin per la sukoj a~u ^celoj de tiu alia ("la gastiganto") {X}
pardoni : * diri: "ne estis bone, ke vi faris tion, sed nun estas bone inter ni"; ne puni ion punindan {*4}
parenco : * familiano [frat(in)o, patr(in)o, av(in)o, onkl(in)o, fil(in)o, nep(in)o, kuz(in)o, nev(in)o,...] {*6}
parfumo : bon-odora substanco solvita en alkoholo a~u oleo {8}
parko : (ofte barita) terpeco kun herbejoj, arbustoj, arboj, floroj (kutime plantitaj) por plezuro; loko por provizore restigi a~utomobilojn; parki (a~uton): provizore restigi {8}
parkere : havante ion en sia memoro, tiel, ke oni povas diri a~u fari ^gin sen helpo, tute ^guste; parkerigi: enmemorigi {X}
parlamento : elektita deputitaro, reprezentantaro de la popolo en demokratia ^stato {9}
paroli : * diri vortojn kaj frazojn {*2}
parotito : infekta inflamo de (i.a.) salivoglando ^ce orelo {X}
parto : * ne la tuto, sed ligita (nun a~u iam) al la tuto {*3}
partio : grupo da homoj kun samaj politikaj kaj sociaj opinioj; unu el du flankoj en diskuto a~u batalo {7}
participo : (gramatiko:) adjektivo a~u adverbo, kiu montras agon a~u staton en rilato al la priparolata tempo a~u situacio (en Esperanto kun unu el la sufiksoj: -ant- -at- -int- -it- -ont- -ot-) {X}
partopreni : ^ceesti kaj kunfari (ekskurson, kongreson, diskuton,...); fari ion kune kun aliaj homoj (part/o/pren/i) {X}
pasi : * ne resti; ne halti; preteriri sen halto; trairi sen halto; iom post iom malaperi a~u ne plu okazi (la semajno pasis sen gravaj okaza^joj; la pluvo pasis); pasigi: irigi de loko al loko sen halto; igi (tempon) pasi, farante ion (kie vi pasigis vian libertempon?) {*3}
pasa^gero : iu, kiu veturas per veturilo, ne veturigante ^gin {9}
pasero : birdeto kun mallonga, fortika beko, kiu vivas preska~u ^cie, kie vivas homoj (Passer) {9}
pasio : fortega vola emocio; ardega amo; kompleta sindedi^co {8}
pasifloro : tropika grimpplanto kun okulfrapaj rondaj floroj kun harcirklo kaj tipaj stamenoj kaj pistiloj (Passiflora) {X}
pasiva : ne mem aganta; iu/io agas al a~u pri tiu (iu/io (=la aktiva)...-as/-is/-os min/lin/^sin/^gin/... (=la pasivan); mi/li/^si/^gi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)); (anka~u:) ne iniciatema; ne kontra~uaganta {X}
pasporto : legitimilo, dokumento por voja^gi al eksterlando {7}
pasto : * pli-malpli densa miksa^jo el faruno kaj akvo a~u lakto, por fari man^ga^jon (panon, kukon,...); simila knedebla substanco; pasta^jo: man^ga^jo el kuirita (ne bakita) pasto {*6}
pastro : funkciulo en religio, kiu faras a~u gvidas di-servojn {7}
pa^si : * piede iri; meti unu piedon anta~u la alian; pa^so: unu tia pied-meto; distanco de unu pa^so {*4}
pa^sti : konduki brutojn (bovojn, kaprojn, ^safojn,...) sur herbejo, erikejo, por ke ili man^gu herbon, erikon,... {8}
pato : malprofunda senkovrila (metala) poto (ofte kun longa tenilo), uzata por friti man^ga^jon en ^gi {8}
patro : * naskiginto (en rilato al la naskigita infano) (patrino: naskintino (en rilato al la naskita infano)) {*2}
patrono : gravulo a~u sanktulo kiel protektanto {8}
pa~uzi : nelonge interrompi agadon; provizore ^cesi {8}
pavo : birdo, kies virbirdo povas ventumil-forme montri la plumojn de sia vosto (Pavo) {9}
peco : * parto el tuto, ne (plu) ligita al la tuto; rompa^jo; ero; unu el multaj samaj a~u similaj {*3}
pedalo : parto de aparato, kiun oni movas per piedo {X}
pediko : parazito alkro^ci^ganta inter haroj,... (Pediculus) {X}
pego : birdo kiu pikadas arbo^selon pro insektoj (Picinae) {X}
pejza^go : terpeco kiel (plezuriga) rigarda^jo por homaj okuloj {8}
peki : malobservi religian a~u moralan normon {7}
pekli : meti en salon (sal-akvon) (por konservi,...) {9}
peli : * irigi, kurigi anta~u si; forkurigi {*6}
pelikano : granda marbirdo kun beko-po^so (Pelecanus) {X}
pelto : preparita besta felo por fari veston {8}
pelvo : (malprofunda) ujo por likvoj (lavpelvo, neceseja pelvo,...); amba~u koksoj kun la ostoj inter tiuj {X}
peni : * multe provi, forte labori por fari ion {*4}
pendi : * esti fiksita supre, sed krome ne; esti fiksita vertikale; pendigi: fiksi tiel; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per ^snuro ^cirka~u la kolo {*5}
pendolo : (longa) peza^jo, pendanta je fiksa punkto kaj balanci^ganta (svingi^ganta) tien kaj reen la~u egalaj temperoj; pendoli: svingi^gi kiel pendolo {9}
penetri : (profunde) eniri, trairi ion malgra~u obstakloj (en korpon tra la ha~uto; en densan arbaron; tra filtrilo,...) {8}
peniko : bastoneto kun aro da haroj je unu ekstremo, uzata por ^smiri ion (por glui, farbi, pentri,...) {8}
peniso : ^svelema ekstera vira seksorgano, kun urintubo {X}
pensi : * havi ideojn en la kapo; labori per kapo {*3}
pensio : regula (^ciumonata,...) pago pro iama laboro ne plu farata (al pensiulo: iu, kiu pro a^go a~u invalidi^go ne plu laboras, sed ja ricevas pagon pro tiu anta~ua laboro); pensii: alju^gi, pagi pension al... {9}
penti : senti mal^gojon pro malbona faro, kiun oni faris, kun intenco ne plu fari tion a~u tiel {8}
pentri : * fari (desegni) bildon per farboj {*6}
per : * [ilo, rimedo]; uzante; utiligante (mi tran^cas per tran^cilo; ^si veturis per a~uto; li skribis per grandaj literoj) {*1}
peri : transdoni; havigi ion al iu per siaj klopodoj; fari ion (a^ceti, vendi, kontrakti) ne por si mem, sed por iu alia (je ties respondeco, risko kaj kostoj) (per/i) {X}
perdi : * ekmalhavi; ekhavi malprofiton, malavanta^gon {*3}
perei : morti pro akcidento; neatendite (akcidente) detrui^gi, perdi^gi, nenii^gi {9}
perfekta : tute tia, kia ^gi devas esti; senmanka {8}
perfidi : mallojale endan^gerigi; trompe fari ion kontra~u la atendoj a~u la intereso de iu {8}
periodo : (iom longa) peco de tempo; tempo inter du el multaj samaj okaza^joj, kiuj okazadas kun regulaj intertempoj {9}
perko : iu el fi^soj kun dorna unua dorsa na^gilo (Perca,...) {X}
perlo : brile blanka a~u ar^gentkolora globeto (el perlamoto), esti^ganta en konkoj de iuj moluskoj (i.a. ostro) {9}
permesi : * diri, ke estas bone, ke iu faros ion; diri: "mi ne kontra~uas, ke vi faru tion" {*3}
perono : kelk^stupa ^stuparo, kun pli lar^ga plata supro, anta~u domo; simila afero por faciligi eniron en tramon a~u buson {9}
persekuti : da~ure postsekvi (por fari ion malbonan al iu) {7}
persiko : tre sukoplena frukto (ha~uto ofte lanugeca, kerno tre sulka) de arbo (Prunus persica, Amygdalus persica) {9}
persisti : da~urigi, plu fari malgra~u malhelpoj {9}
persono : * homo, konebla la~u nomo a~u funkcio; homo kun siaj propraj ecoj; (gramatiko:) parolanto ("unua persono"), alparolato ("dua persono") a~u priparolato ("tria persono"); personeco: la propraj (ne-korpaj) ecoj (karaktero, konduto,...) de iu homo, kiel tuto {*3}
pesi : mezuri, kiom peza io estas (per pesilo) {7}
peti : * diri, ke oni deziras ekhavi a^jon a~u servon; diri, ke oni deziras, ke iu faru ion; diri "bonvolu ...i" {*2}
petoli : fari ne bezonatajn, ne seriozajn, viglajn, amuzajn agojn (ofte nepripensitajn) {7}
petrolo : ^ciu el diversaj likvoj el ter-oleo (lampa oleo, benzino,...) {8}
peza : * (science:) (forte) altirata de Tero a~u de la planedo, kie oni trovi^gas (mezurate per nutonoj); (praktike, sur Tero:) (kun granda) mezuro la~u gramoj a~u kilogramoj ("pezo" = "maso mezurata per pesado") {*5}
pia : ame respekta al dio kaj religia^joj {9}
piano : muzikinstrumento (horizontala a~u vertikala) kun multaj kordoj frapataj per klavara me^hanismo {9}
piceo : Norda pingloarbo kun disaj pingloj (Picea) {9}
piedo : * la parto de la korpo, je fino de la kruro, sur kiu homo a~u besto iras; simila parto, sur kiu staras objekto {*3}
piedingo : ringo pendanta de la selo (sidilo) de ^cevalo, en kiun rajdonto metas sian piedon (pied/ing/o) {X}
pigo : birdo el la korvo-familio, nigra-blanka kun longaj vostoplumoj (Pica); (blua: (Cyanopica), verda: (Cissa),...) {9}
piki : * pu^si (per pinta a^jo, a~u per beko) en unu punkto; vundi per akra pinta ilo; (figure:) inciti {*6}
pilo : fonto de elektra energio el ^hemia energio (kelkaj kune: baterio) {8}
pilgrimi : pro religia kialo iri a~u voja^gi al sankta loko {X}
pilko : * globforma ludilo; piedpilkado: futbalo; retpilkado: (mane ^jeti pilkon trans reton); korbopilkado: (en korbon); bazpilkado: (post pilkofrapo, kuranto provas atingi bazon) {*6}
pilolo : medikamento/dol^ca^jo en formo de malmola globeto {X}
piloto : veturigisto de aviadilo; gvidisto por ^sipoj, por eniri havenon a~u por ^sipi sur (por la ^sipestro ne konata) rivero; piloti: direkti, gvidi kiel piloto {9}
pino : pinglo-arbo kun pingloj en tufoj (Pinus) {7}
pin^ci : kunpremi per du fingroj (a~u simile per aparato) {8}
pinglo : * metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion, trapikante per ^gi; juvelo a~u insigno provizita per pinglo; folio pingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j) {*6}
pingveno : subakve na^ganta, ne flugipova mar-birdo (en Sudo) (sur tero ^gi staras "kvaza~u homo") (Spheniscus,...) {X}
pinto : * akra, pika fino de io; anguleca supro de monto,... {*6}
pio^co : hak-fosilo (en formo de litero T) el ligna tenilo kaj metala peco kun du ekstremoj: unu pinta kaj unu plata {8}
pioniro : iu, kiu preparas neniam kulturitan teron; soldato, kiu preparas la vojon por armeo: konstruas pontojn,...; iu, kiu laboras por nova ideo; unu el unuaj, kiuj faras ion {9}
pipo : tubo fini^ganta per ujeto, en kiun oni metas tabakon, kiun oni bruligas por fumado {7}
pipro : (akra spico el la sekigita) frukto de pipro-arbusto (Piper nigrum) a~u (Capsicum annuum, frutescens...) {9}
piro : sukplena, karneca frukto de pir-arbo, pli dika malsupre ol supre (Pyrus communis); simila frukto de alia planto {8}
pisi : eligi urinon {X}
pisti : pulvorigi, pecetigi ion, batetante ^gin per pistilo en pistujo; pistilo: (anka~u:) ina genera organo en floro {X}
pizo : globforma semo kun faruneca enhavo, man^gata kiel legomo (Pisum,...) {7}
placo : malferma spaco sen konstrua^joj en urbo, ofte ^ce kruci^go de stratoj (kvadrata, ronda) {7}
pla^ci : * doni agrablan senton al iu, pro aspekto a~u agado {*5}
plado : malprofunda granda telero; aparta parto de man^go {7}
plafono : * supra ebeno de ^cambro {*5}
plago : granda, longeda~ura katastrofo {9}
plano : anta~ue pripensita aran^go de io farota; desegno de tio; desegno de urbo, kun indiko de domoj kaj stratoj kaj interesaj a~u gravaj konstrua^joj (=urbomapo); plani: fari planon por fari ion a~u por io konstruota {7}
plando : la flanko de la piedo, kiu tu^sas la teron dum irado {9}
plandumo : la malsupra, plata parto de ^suo (pland/um/o) {9}
planedo : satelito de stelo [Tero, Marso, Venuso,...] {9}
planko : * malsupra ebeno de ^cambro; tio, sur kio oni iras en domo {*4}
planti : * meti plant(id)on en teron, por ke ^gi kresku {*6}
planto : * [arboj, arbustoj, herboj]; (vastsignife:) viva^jo ne kapabla movi sin de loko al loko (ne besto) (=vegetalo) {*6}
plasto : artefarita materialo a~u substanco, ofte (komence) facile formebla per varmo, ofte malpeza kaj fortika {9}
plastiko : arto reliefe (re)produkti formojn {9}
plata : * iom longa kaj lar^ga (ofte ebena), sed ne dika {*6}
platano : granda arbo, kies ^selo (parte) defalas ^ciujare (Platanus) {9}
plej : * (la plej granda libro: ne estas iu pli granda libro); (plej forte: ne eblas pli forte) {*1}
plekti : interkrucige kunigi, ^generale sen nodoj {8}
plena : * sen plia spaco neokupita; oni ne povas aldoni pli {*2}
plena^ga : atinginta la a^gon, kiu jure havigas plenajn civitanajn rajtojn (plen/a^g/a) {9}
plendi : * montri nekontentecon; diri: "tio ne estas bona", "tiel oni ne faru", "mi ne ricevis tion, kion mi volis",... {*4}
plenumi : plene fari tion, kion oni promesis fari a~u kion oni devas fari (plen/um/i) {8}
pleto : plato el ligno a~u alia materialo, kiu servas por alporti (permane) telerojn, tasojn,... {8}
plezuro : * agrabla, ^goja, gaja sento; plezuri: senti, havi plezuron; plezurigi: havigi plezuron {*4}
pli : * > (7 estas pli ol 6; 8 kaj 9 estas ankora~u pli; 3 estas malpli ol 6); pli-malpli: ne precize, proksimume {*1}
pliigi : plifortigi (iun econ de io); plimultigi (pli/ig/i) {9}
plon^gi : ^jeti sin en akvon (por na^gi) {9}
plori : * mal^goji (a~u ^goji) tiel, ke larmoj (akvo) fluas el la okuloj {*4}
plotono : (armeo:) triono a~u kvarono de kompanio {X}
plu : * sen^cese; ne ^cesante; (ne plu: jam ne) {*1}
plugi : * per ilo (plugilo) turni la supran parton de tero {*6}
plumo : * tio, kio kovras la ha~uton de birdo (birdoj havas ne harojn, sed plumojn); skribilo (por skribi per inko); pluma: (anka~u:) kvaza~u aro (tufo) da plumoj {*4}
plumbo : griza, mola, peza metalo (Pb) {8}
pluraj : * pli ol unu (a~u du); ne nur unu {*6}
pluralo : (gramatiko:) multnombro, en Esperanto indikita per -j (tiu (unu) ru^ga pomo - tiuj (du, cent) ru^gaj pomoj) {9}
plus : "aldonu la sekvantan"; pluso: la signo "+" en kalkulado (2+3=5 du plus tri estas kvin); avanta^go {8}
pluvo : * akvo falanta el nubo; pluvas: falas pluvo (el ^cielo) {*4}
pne~umatiko : parto de fiziko, pri gasoj; aertubo ^cirka~u la rado de a~uto a~u biciklo (mallonge: pne~uo, pne~umo) {X}
po : [distribuo: sama kvanto por ^ciu aparte] (la kvar infanoj ricevis kune ok pomojn - po du); [prezo] (po du e~uroj por metro); [en samaj porcioj] (la kvardek viroj mar^sis po kvin - do en ok sinsekvaj vicoj) (:::: :::: :::: = okope po du) {9}
poemo : arta versa^jo; poezia verka^jo {8}
poento : nombro alju^gata por indiki rezulton ^ce ludo a~u de lernado {X}
poeto : homo, kiu faras poemojn {7}
poezio : poem-verkado; poemeco; arto komuniki emociojn per vort-muziko (anka~u en prozo) {8}
polico : * ^stataj a~u urbaj funkciuloj por teni ordon kaj sekurecon; policano, policisto: unu tia funkciulo {*6}
polipo : tubereto (kreska^jo en la korpo); fiksi^ginta stadio de meduzo (iu el sakformaj marbestoj (Coelenterata)) {X}
politiko : arto de regado de ^stato; praktikado de tiu arto {7}
polpo : ok-braka mar-molusko ("inkmolusko") (Octopus,...) {X}
poluro : * surfaca brilo pro frotado; poluri: brilige froti {*6}
poluso : la punkto, kie la akso de la tero trafas la surfacon (plej norda punkto, plej suda punkto); la punkto, ^cirka~u kiu la steloj ^sajnas turni^gi en la ^cielo; unu el la ekstremoj (fina^joj) de magneto, pilo, baterio,... {X}
polvo : * tre malgrandaj sekaj eroj (resta^jo, malpura^jo) {*6}
pomo : * pli-malpli globforma frukto man^gebla kun tre firma karno, de pom-arbo (Pyrus malus = Malus); simila frukto {*6}
ponto : * konstrua^jo por iri de unu flanko de rivero a~u kanalo al la alia super la akvo (a~u super valo, strato,...) {*6}
popolo : * nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo, ne ^ciam lo^gantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj; (insektoj:) kunvivanta aro kun unu ovo-meta individuo (la "re^gino") {*3}
populara : ^satata de multaj homoj multloke; facile komprenebla por ne-fakuloj {9}
por : * [celo, intenco, destino, uzo, ricevanto, estonta da~uro]; (esti por propono: ne kontra~u); (por ke: [celo de ago]) {*1}
porcelano : delikata speco de fajenco {9}
porcio : parto de io destinita por iu (man^go, mono,...); pli-malpli egala divida^jo; porciumi: distribui la~u porcioj {9}
pordo : * malferma^jo, per kiu oni eniras kaj eliras domon a~u ^cambron (fermebla); tio, kio fermas la eniran (kaj eliran) malferma^jon de domo a~u ^cambro {*3}
porko : * dikha~uta mambesto, bredata por viando (Sus) {*5}
porti : * subteni pezan objekton (por ke ^gi ne mallevi^gu); teni kaj movi al alia loko; havi kun si a~u sur si {*2}
portreto : pentra^jo a~u desegno prezentanta la viza^gon de persono {9}
posedi : * havi kiel sian propra^jon; havi plene por sia dispono {*6}
post : * malanta~u; pli malfrue ol; pli malanta~ue en vico; (mi faros tion poste: ne jam nun, ne tuj); posta^jo: pugo {*1}
posteno : loko, kie soldato estas starigita; ofico donita al iu; laborfunkcio {8}
posteulo : poste vivanta parenco; iu poste ekhavinta la saman funkcion (post/e/ul/o) {X}
postuli : * firme diri: "mi volas havi tion!" a~u "faru tion!"; fari a~u ka~uzi, ke io estas nemalhavebla; necesigi {*3}
po^so : * saketo en vesto; io simila en a~u sur io alia; po^suloj, po^sbestoj: mamuloj, kies idoj kreskas en ha~uto-po^so de la ino, en kiu estas la cicoj (=marsupiuloj) [kanguruo,...] {*5}
po^sto : * servo por transporti leterojn {*5}
poto : * iom alta ujo por diversaj uzoj: kuir-poto, flor-poto, akvo-poto,...; mikspoto: man^ga^jo miksita (en unu poto) {*6}
potenco : kapablo (forte) influi; kapablo obeigi; (matematiko: la kvara potenco de 3 estas 3x3x3x3 = 81) {7}
povi : * esti kapabla fari; havi eblecon fari {*2}
pozicio : loko, kie (a~u tiel, kiel) io a~u iu staras, sidas a~u ku^sas; loko de iu en la socio, asocio, entrepreno,... {8}
pozitiva : jesa, akcepta, permesa, konsenta, faciliga, avanta^ga, plusa {X}
pra- : (pri parencoj:) je distanco de unu plia nasko (praavo: patro de avo; pranepo: filo de nepo); (pri tempo:) (jam de) anta~u tre, tre longa tempo (prahistorio, praarbaro) {9}
praktiko : * la farado, ne la teorio; praktiki: fari ion praktike {*6}
pramo : boato a~u ^sipo por transporti homojn, veturilojn,... de unu flanko de rivero,... al la alia - kaj reen {X}
prava : * diranta tion, kio estas vera, ^gusta {*4}
precipa : * ^cefa; plej grava; unuavice pripensinda {*4}
preciza : * neniom pli, neniom malpli; tiel, kiel devas, kaj ne iomete alimaniere; precizema: kiu volas ^cion fari precize {*6}
predikato : (gramatiko:) la vorto(j) en propozicio, kiu(j) esprimas agon a~u staton de la subjekto {X}
preferi : * ^sati a~u voli ion pli forte, ol ion alian {*5}
prefikso : vortparto, metata anta~u radiko por ^san^gi la signifon de la vorto (ekzemple: doni - disdoni) {X}
pre^gi : * paroli al dio; pre^gejo: domo por di-servoj {*6}
prelegi : fari paroladon pri iu temo al iu grupo (klubanoj, studentoj,...) a~u publike; prelego: tia parolado {9}
premi : * meti manon (a~u ion alian) sur ion kaj uzi forton (pu^si); uzi forton por malgrandigi ion {*3}
premio : * objekto a~u mono por tiu, kiu gajnis en konkurso a~u venkis en konkuro; mono, kiun oni pagas por asekuro; aldona pago por aldona a~u tre bona laboro; premii (ion/iun): doni, alju^gi premion {*6}
preni : * ekteni; ekhavi por si; difini por si; preni kun si: kunporti; preni kiel...: (anka~u:) pensi ke estas... {*2}
prepari : * fari tion, kio estas necesa por povi komenci fari ion; fari ion ta~uga por iu celo (ekz. legomojn por man^go) {*5}
prepozicio : [en, sur, tra, al, anta~u, kun, per, por,...] {X}
presi : * per aparato kaj inko meti tekston a~u bildon sur paperon a~u sur alian materialon {*6}
preska~u : * ne tute, ne plene; iomete malpli ol (59 minutoj estas preska~u unu horo); ne mankas multe {*1}
preskribi : a~utoritate ordoni; skribe ordoni (medikamenton) {9}
preta : * [laboro finita]; finfarita (^gi estas preta); (do:) tuj uzebla/disponebla; finfarinta (li/^si estas preta); (do:) povanta tuj komenci fari ion (alian) (^Cu preta(j)? Ek!) {*4}
preteksto : ^sajna kialo a~u motivo, eldirita por ka^si la veran kialon a~u motivon; preteksti: prezenti (ion) kiel pretekston {8}
pretendi : postuli ion, dirante (^cu la~uvere a~u pretekste), ke oni havas rajton pri ^gi; aserti sian propran gravecon {8}
preter : * pasante apude (li iris preter la domo: li iris ne al la domo, ne en la domon, ne tra la domo) {*1}
preventi : fari tiel, ke io ne povos okazi {X}
prezo : * kiom da mono oni devas pagi por io {*6}
prezenti : * montri, kiu estas iu a~u kio estas io; vidigi a~u a~udigi (teatra^jon, spektaklon,...) {*3}
prezidi : ordigi, gvidi diskutadon; gvidi la estraron de organiza^jo; (iuj gvidantoj de ^statoj havas la titolon "prezidento" anstata~u "prezidanto") {7}
prezidento : estro de respubliko (=^statprezidanto) {X}
pri : * koncerne [temo] (libro pri bestoj; atentu pri la truoj en la vojo; kontenta pri...; certa pri...) {*1}
princo : titolo malpli alta ol re^go, ofte donata al re^gido {9}
principo : fundamenta vera^jo; baza elemento a~u regulo de rezonado, scienco, moralo,...; principe: (anka~u:) teorie {9}
printempo : * parto de jaro inter vintro kaj somero, kiam plivarmi^gas {*4}
priskribi : klare, detale prezenti per vortoj (skribe a~u bu^se (!)), tiel ke la leganto a~u a~uskultanto povas bone imagi la aferon (pri/skrib/i) {X}
privata : ne publika; ne de a~u por ^ciuj, sed de a~u por iu(j) aparta(j) persono(j) {7}
pro : * [ka~uzo, kialo, motivo] (ni malseki^gis pro la pluvo; mi tremas pro malvarmo; ^si diris tion pro amikeco) {*1}
probabla : tia, ke ekzistas pli da motivoj por atendi, ke ^gi estas vera (a~u ke ^gi okazos), ol motivoj por atendi, ke ^gi ne estas vera (a~u ke ^gi ne okazos) {8}
problemo : io, kio estas malfacile solvebla a~u klarigebla; io, por kio solvo a~u klarigo estu trovita (scienca problemo, ^sak-problemo,...) {8}
procedi : uzi difinitajn rimedojn por atingi rezulton a~u por efektivigi ion; agi la~u metodo {8}
procento : profito el cent unuoj en unu jaro; centona proporcio (simbolo: %) {9}
proceso : ju^gafero; natura a~u logika sinsekvo de fenomenoj; procesi (kontra~u iu): ju^ge persekuti {8}
prociono : ringovosta mamulo (lavas nutra^jojn) (Procyon) {X}
produkto : * a^jo farita de homo a~u ma^sino; la rezulto de iu laboro; produkti (ion): fari el krudaj materialoj substancon a~u objekton utilan; estigi {*5}
profesio : okupo por vivteni sin (kutime: salajrata laboro) {8}
profesoro : plenrajta instruisto en universitato a~u altlernejo {9}
profeto : kiu kapablas anta~udiri estonta^jojn; kiu kapablas klarigi la dian volon; profeti: paroli kiel a~u kvaza~u profeto {9}
profito : utilo a~u mongajno ricevita el a~u pro io; kiam la enspezoj estis pli grandaj ol la elspezoj; profiti: ricevi utilon, mongajnon el io {8}
profunda : * (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosa^jo, groto - anka~u: profundaj pensoj) {*4}
programo : priskribo a~u listo de taskoj plenumotaj unu post la alia; priskribo pri prezentota teatra^jo a~u spektaklo, pri radio- a~u televido-elsendoj,...; priskribo de planoj de registaro, politika partio,...; prezento a~u spektaklo (anka~u en radio a~u televido), konsistanta el pluraj partoj (programeroj) unu post la alia (^Cu vi havas la programon de la programo?); programi: aran^gi la programon de evento a~u de radio- a~u televido-elsendo; verki programon por agado a~u por tasko plenumota de/per komputilo {9}
progresi : * anta~ueniri; atingi pli kaj pli {*6}
projekcii : sendi luman bildon sur ekranon {X}
projekto : (pli ampleksa kaj detala) propono, plano pri io farota; projekti: plani projekton {9}
prokrasti : ne fari nun, sed (eble) poste {8}
proksima : * en malgranda distanco; trovi^ganta apude {*2}
proksimume : ne precize; pli-malpli (proksim/um/e) {7}
proleto : homo sen kapitalo, kiu povas vendi nur sian laborforton por vivteni sin {9}
proletario : proleto {9}
promeni : * (piede) iri por plezuro {*5}
promesi : * diri firme, ke oni faros ion a~u ke oni donos ion {*5}
pronomo : (gramatiko:) vorto, kiu anstata~uas substantivon a~u nomon [mi, li, iu, tiu, tio, ^cio,...] a~u kiu indikas ion (ne-kvalitan) pri io a~u iu [iu..., tiu..., mia...,...] {9}
prononci : elparoli; formi vortojn (parolsonojn) per la bu^so {9}
propagandi : klopodi disvastigi ideon; reklami ideon {9}
proponi : montri ion por uzo (a~u por man^gado, trinkado, a^ceto, vendo); diri al iu, ke tiu eble faru ion {9}
proporcio : rilato (la~u mezuro) inter partoj de io, inter si, kaj al la tuto; kiam la grandeco de unu afero plii^gas kaj malplii^gas same a~u simile kiel la grandeco de alia afero (proporcio inter laboro kaj rezulto, inter kulpo kaj puno) {X}
propozicio : (gramatiko:) parto de frazo, en kiu estas predikato ("Li ^gojas ^car ^si venos.": unu frazo, du propozicioj) {9}
propra : * de tiu/tio mem, ne de iu/io alia {*3}
prosperi : esti en bona, sukcesa stato {9}
protekti : defendi, ^sirmi, helpi iun kontra~u malbono a~u dan^gero {7}
protesti : diri, ke oni estas kontra~ua al io (kion oni opinias malbona); diri, ke oni ne ^satas, ke iu faras ion {7}
protokolo : preciza skriba raporto pri kunveno a~u okaza^jo; protokoli: skribi precizan raporton {X}
provi : * fari por vidi, ^cu oni povas fari (a~u ^cu funkcias) {*3}
proverbo : kutima dira^jo kun instrua signifo {9}
provinco : administra a~u historia subdivida^jo de lando {9}
provizo : kolekto da materialo(j) a~u kolekto da objektoj por estonta uzo; provizi: havigi ^cion bezonatan al iu/io {8}
provizora : ne da~ura; ne definitiva; dum iom da tempo; por iom da tempo {X}
provoki : inciti al batalo, disputo,... (pli-malpli atakante) {9}
prozo : ne-versa parolo a~u skriba^jo {8}
pruda : kiu hontas paroli, a~udi, legi,... pri seksaj aferoj {X}
prudenta : (iu:) kapabla ^guste priju^gi la aferojn; uzanta tiun kapablon; (io:) bone pripensita, ne malsa^ga, ne absurda {7}
pruno : pli-malpli ovoforma frukto kun firma karno kaj longeca ^stoneca kerno de prun-arbo (Prunus domestica,...) {9}
prunto : * dono por posta redono; prunti: doni (pruntedoni) a~u preni (pruntepreni) kiel prunton {*5}
pruvi : montri per faktoj a~u rezonado, ke io estas vera {8}
psiko : tuto de la konsciaj kaj nekonsciaj spiritaj fenomenoj de homo {X}
psikologio : scienco pri la homa psiko {9}
pubo : ventro-malsupro inter la femuroj (kun pubharoj) {X}
publiko : * tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatra^jon, ^ceestas sportkonkuron, vizitas muzeon,...; la homoj ^generale; publika: por ^ciuj, kiuj volas a~udi, utiligi, ^ceesti,...; publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi ^gin {*6}
pudro : pulvoro (kolora, odora) uzata por tualeto; pudri: sur^suti pudron {9}
pugo : korpoparto, sur kiu homo sidas (posta^jo, sidvangoj) {X}
pugno : mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj {7}
pulo : saltanta fi-insekteto (su^cas sangon) (Pulex,...) {X}
pulmo : parto en la korpo, per kiu oni spiras {8}
pulovero : trikita vesto por la supra parto de la korpo, kiun oni surmetas, trametante la kapon kaj la brakojn {X}
pulvo : eksplodema pulvoro por pafi {8}
pulvoro : substanco (solida) en tre malgrandaj eroj {8}
pumo : Amerika ru^gbruna/griza katego (Felis concolor) {X}
pumpi : eligi, levi a~u movi likvon per aparato (pumpilo) {8}
puni : * fari ion malagrablan al iu, ^car tiu faris malbonan agon (ekzemple per: monpuno = punpago, malliberigo,...) {*6}
punkto : * tre malgranda loko (en spaco a~u tempo); aparta (malgranda) parto de teksto a~u argumentado; la signo "." {*3}
punto : maldensa plekta^jo el fadenoj, kies ma^soj prezentas motivon a~u desegna^jon {9}
pupo : objekto en formo de homo a~u besto (kiel ludilo,...) {8}
pupilo : la parto de la okulo, kie lumo povas eniri {9}
pura : * tio kaj nenio alia; senmakula; lavita, balaita {*3}
purpura : kun ru^ge-blua koloro, pli ru^ga ol viola {X}
puso : densa flaveta likva^jo, konsistanta el detrui^ginta karno a~u ha~uto, produkti^ganta en absceso {9}
pu^si : * (provi) movi ion, premante al ^gi {*5}
puto : profunda^jo farita de homo, el kiu oni prenas akvon {7}
putri : malkomponi^gi; malboni^gi, difekti^gi pro malkomponi^go (ligno, mortinta besto, frukto, man^ga^jo,...) {8}


- r -    [ ^ a-b-c- ^ ]

rabi : per forto a~u minaco forpreni ies poseda^jon; rabobirdo, -besto: kiu ^casas kaj kaptas aliajn bestojn por nutri sin {8}
rabato : malpliigo de prezo (pro a^cetkvanto, anta~upago, bona klienteco, amikeco, difekto de la varo,...) {9}
rabio : freneziga infekta malsano (pro mordo de hundo,...) {X}
raboti : ebenigi lignon fortran^cante maldikajn tavolojn {X}
racio : parto de la homa menso, kiu ebligas malkovri kaj formuli la le^gojn de la naturo (ne instinkto, fantazio,...) {9}
rado : * ronda objekto turni^ganta ^cirka~u akso (por faciligi mov(i^g)adon (vetur(ig)adon), en ma^sino,...) {*6}
radio : * linioforma a^jo komenci^ganta en iu centro; ero de lumo a~u sono a~u alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu a~udigas sonojn, kiuj alvenis al ^gi kiel elektromagneta signalo el iu centro (=radio-ricevilo); radii: eligi radiojn (de lumo, varmo,...); klare montri varman senton (^gojon,...) {*5}
radiatoro : (parto de) aparato, kiu varmigas (i.a. per radiado); parto de aparato, kie akvo malvarmi^gas (i.a. per radiado) kaj tiel malhelpas trovarmi^gon de motoro,... {9}
radiko : subtera parto de planto, per kiu ^gi prenas nutra^jojn kaj akvon el la tero, kaj per kiu ^gi estas fiksita al la tero; la fiksa, tena parto de io; fiksa, ne ^san^gi^ganta parto de vorto (en "laboro" kaj "labori", "labor" estas la radiko); (matematiko: la (dua) radiko de 49 estas 7); radiki: havi siajn radikojn en... {7}
rafano : (diversgranda, diverskolora (sed interne blanka) man^gebla radiko de) krucflora herbo (Raphanus) {9}
rajo : plata fi^so kvadrateca ("flugas" en la maro) {X}
rajdi : sidi sur iranta besto (^cevalo, azeno, kamelo,...); sidi sur biciklo kaj veturi; movi sin kvaza~u rajdante sur besto {7}
rajto : * tio, kion neniu povas malpermesi; rajti: havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi: doni rajton; (jure valide) permesi {*3}
raketo : arta fajra^jo, pafata en aeron, kiu tie eksplodas kaj dis^jetas fajrerojn; objekto (ofte kun reakcia motoro) "pafata" en la kosmon, a~u (kun eksploda^jo) sur malamikan landon {X}
rakonti : * paroli pri okaza^jo vera a~u imagita {*3}
rampi : movi sin, tu^sante la teron per la ventro {8}
rampulo : besto senkrura a~u kun mallongaj kruroj (kies ventro do kutime tu^sas teron), kun nekonstanta korpotemperaturo, de komenco spiranta per pulmoj, kaj kun korpo kovrita de kornecaj skvamoj a~u platoj (=reptilio) (Reptilia) (ramp/ul/o) [testudo, krokodilo, lacerto, serpento,...] {X}
rano : (plenkreske senvosta) amfibio kun longaj malanta~uaj kruroj (Rana) (kvakas: "kva-vak") {9}
rando : * parto de unu afero, kiu estas ^ce la limo kun alia afero (rando de vojo, rando de kampo, rando de urbo) a~u ^ce la fino de la afero (rando de ^capelo, rando de tuko) {*6}
rango : pozicio la~u graveco (kompare kun pli gravaj kaj malpli gravaj); pozicio la~u rajto komandi en armeo; rangi: havi, okupi rangon (li rangas pli alte ol mi) {8}
rapida : * faranta/okazanta en malgranda tempo {*2}
rangifero : "norda cervo", bredata pa^stbesto (Rangifer) {X}
raporti : rakonti (bu^se a~u skribe) pri tio, kio okazis {8}
raso : (pri kreskigitaj plantoj kaj breditaj bestoj:) grupo da individuoj reproduktitaj tiel, ke iuj variaj ecoj fari^gis pli-malpli konstantaj (dum reproduktado en la grupo) (grandflora raso de iu planto; multgrajna raso de iu greno; longhara raso de iu besto;...); (pri homoj:) tre malpreciza divido de la homaro la~u kelkaj facile videblaj ecoj (koloro de la ha~uto, formo kaj koloro de la haroj,...); rasismo: idearo, la~u kiu tiaj diferencoj estus esencaj, a~u la~u kiu homoj kun certa aspekto a~u de certa deveno estus pli valoraj ol aliaj; rasa (hundo, ^cevalo,...): kun klare videblaj ecoj de sia raso {X}
raspi : degrati erojn per ilo kun multaj akraj elstara^joj {X}
rato : ron^gulo simila al muso, sed pli granda (Rattus,...) {8}
ra~uka : (vo^co:) kun malklara, kvaza~u skrapa sono (ekzemple pro malvarmumo) {9}
ra~upo : larvo de papilio kaj de iuj aliaj insektoj kun pli-malpli cilindroforma, ofte hara korpo {9}
ravi : sentigi admiron; sentigi grandan entuziasmon {8}
razi : forpreni harojn per akra ilo (razilo) {7}
re- : * [denove, ankora~ufoje; inversdirekte] (rekonstrui, reskribi, ^gis revido!, redoni, reveturi, tien kaj reen,...) {*0}
reakcio : (^hemio:) efiko de unu substanco al alia; (fiziko, psikologio:) senvola reago (de korpo a~u spirito) pro ago; (fiziko:) anta~uenmovo pro ellaso de movo malanta~uen (en motoro de aviadilo, raketo,...); (politiko:) agado por restarigi nedemokratian politikan sistemon {9}
reala : vere ekzistanta, ne elpensita; ne virtuala {9}
recenzi : skribi (a~u rakonti) sian opinion pri iu verko a~u okaza^jo {9}
recepto : preciza priskribo, kiel prepari ion (man^ga^jon, kuracilon,...) {8}
recikligi : re-uzi materialojn el for^jeta^joj (re/cikl/ig/i) {X}
reciproka : de unu al la alia kaj de la alia al tiu unu {8}
redakcio : redaktistaro; redaktejo {X}
redakti : skribe zorge esprimi (siajn pensojn); zorge prilabori la skriba^jojn de alia; prizorgi la enhavon de gazeto, revuo,..., elektante la artikolojn kaj korektante tiujn {9}
redaktoro : redaktisto {X}
redukti : proporcie malpligrandigi; malpligravigi; (^hemio:) malpliigi la ^stupon de oksidi^go {9}
reflekti : re^jeti lumon a~u varmon; plene konformi al io {9}
reformi : doni alian, pli bonan (pli ^gustan, la~u la reformantoj) formon al io (re/form/i) {9}
regi : * igi homojn (a~u a^jon) fari tion, kion oni volas; estri ^ciujn aliajn; regilo: ilo por regi aparaton {*3}
regali : doni bonan man^ga^jon a~u trinka^jon (a~u ion alian bonan kaj plezurigan) {8}
regimento : parto de armeo konsistanta el kelkaj batalionoj {9}
regiono : * parto de lando kun certaj (naturaj a~u sociaj) ecoj {*5}
registaro : tuto de la personoj, kiuj regas ^staton (prezidento a~u re^go, ministroj, vicministroj,...) (reg/ist/ar/o) {X}
registro : (libro a~u folio(j) a~u sliparo kun) la~uordaj notoj, enskribitaj (registritaj) por posta uzo kiel atesta^jo; registri: noti en registro; "skribi" signalojn sur magneta bendo a~u al komputila memoro,... {7}
regno : * sendependa lando (a~u landaro) {*6}
regulo : * fiksita indiko a~u instruo pri kiel oni faru ion (^ciufoje same); regula: la~u la reguloj; kvaza~u la~u regulo (^ciufoje same, je sama horo, post sama periodo;...) {*6}
re^go : * estro de lando a~u popolo, kiu estas estro, ^car li estas la filo (a~u alia parenco) de la anta~ua estro {*5}
re^gimo : sistemo de regado (en iu ^stato) a~u administrado (en asocio a~u entrepreno) {9}
re^gisoro : persono, kiu prizorgas la artan produktadon de teatra^jo a~u filmo; persono, kiu indikas al la plenumantoj, kiel plenumi certan spektaklon {X}
reklami : la~ude anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la a^cetindecon de io {8}
rekomendi : * konsili, ke oni uzu a~u faru ion {*6}
rekompenco : io bona, donita a~u farita al iu, por montri kontentecon pro io donita a~u farita de tiu; rekompenci: doni rekompencon {8}
rekordo : ankora~u neniam atingita rezulto; plej granda ^gis nun; plej ofta ^gis nun; plej rapida ^gis nun;... {8}
rekta : * sen kurboj, sen flankeni^goj; tiel ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; (pri angulo:) orta (90°); rekto: rekta linio {*5}
rektangulo : figuro el rektaj linioj kun kvar rektaj (=ortaj) anguloj (rekt/angul/o) {9}
relo : metala stango, sur kiu ruli^gas radoj de vagonaro a~u tramo; metala stango por gvidi a~u apogi {7}
relativa : vidata kompare al aliaj similaj; ne absoluta {9}
reliefo : reliefo : io kun partoj pli altaj kaj malpli altaj, ne ebena {X}
religio : * scio a~u kono pri supernaturaj estuloj a~u esta^joj kaj pri la vivo post morto (kun rilataj agoj kaj normoj) {*5}
remi : movi boaton en akvo per stangoj kun plata fina^jo (remiloj) {8}
reno : organo en la korpo, kiu filtras la sangon kaj produktas la urinon {9}
rendevuo : interkonsento pri renkonti^go je certa horo en certa loko; rendevui: interkonsenti pri renkonti^go {9}
renkonti : * vidi alian homon kaj iri al li a~u ^si; vidi a~u sperti (ion) survoje, dum legado,...; renkonti^gi: renkonti unu la alian; kunveni {*3}
rento : perioda enspezo pro poseda^jo {9}
rentumo : kompenso, kalkulita en procentoj, pro pruntita mono (rent/um/o) {X}
renversi : faligi ion starantan; meti supron malsupren {7}
reprezenti : la~u peto a~u ordono anstata~ui iun; la~u peto fari ion en la nomo de; (anka~u: re-prezenti: montri denove) {7}
reprodukti : estigi novajn individuojn per jam ekzistantaj individuoj (pri bestoj, plantoj,...); produkti novajn ekzemplerojn samajn kiel (a~u similajn al) ekzistanta ekzemplero (pri tekstoj, pentra^joj,...) (re/produkt/i) {X}
reptilio : rampulo {X}
respekti : * senti estimon; ne agi kontra~u (le^go, kutimo,...) {*6}
respondi : * diri (a~u fari) ion post demando (pri tio, pri kio oni demandis); sendi leteron post ricevo de letero; akordi^gi kun io (esti kvaza~u la respondo al ^gi) {*2}
respondeca : kiu devas respondi demandojn pri iu agado (anka~u, se tiu mem ne faris); kritikebla, kiam io (agado, farado, okaza^jo) ne iras bone (anka~u, se tiu mem ne kulpas) (respond/ec/a) {X}
respondkupono : papereto a^cetebla en po^stoficejo, kiun oni, en po^stoficejo de alia lando, povas inter^san^gi kontra~u po^stmarko por letero al eksterlando (uzata anka~u por pagi malgrandajn sumojn al iu en alia lando) (respond/kupon/o) {X}
respubliko : ^stato, kies estro ne estas difinita pro heredo {8}
resti : * ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne alii^gi; esti nefarita, nedirita, nemenciita, neman^gita, neprenita...; esti ankora~u videbla a~u trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos; tio, kio ne estas jam menciita (=la cetero) {*2}
restoracio : ejo, kie oni povas man^gi kontra~u pago {7}
resumo : mallonga redono (skriba a~u bu^sa) de la ^cefa enhavo (de artikolo, libro, prelego,...); resumi: fari, doni resumon {9}
reto : * plekta^jo el ^snuroj a~u fadenoj, en kiu ^ciu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun sufi^ce lar^gaj interspacoj (ma^soj) (simila al "#") (i.a. por fi^skapti); interligita aro da homoj, aparatoj,... (telefonreto, komputila reto) {*6}
re~umatismo : iu el doloraj malsanoj de i.a. la artikoj {X}
revi : imagi tion, kion oni forte deziras {8}
revizii : esplorkontroli (por korekti erarojn, por malkovri kaj ripari difektojn); denove ju^gi en alia kortumo {9}
revolucii : fari subitan ^san^gon (de la politika re^gimo de ^stato,...) {9}
revuo : gazeto (ofte pli bele presita), aperanta unu fojon en kelkaj semajnoj, unu fojon en monato, unu fojon en tri monatoj...); priparolo a~u priskribo de la ^cefaj okaza^joj lastatempaj; revui: priparoli lastatempajn okaza^jojn {8}
rezervo : parto de bezonataj aferoj, metita flanken por posta uzo; (parto de) afero a~u temo, metita flanken por posta decido a~u priparolo; rezervi: meti flanken, teni libera por posta uzo a~u decido {8}
rezigni : decidi ne (plu) fari ion, ne (plu) uzi ion {8}
rezisti : ne subi^gi; elteni, kontra~ustari de-eksteran forton {8}
rezoni : (en pensoj a~u per vortoj) kunmeti argumentojn kaj faktojn por fari konkludon {9}
rezulti : * esti la sekvo; esti la fina stato {*6}
ribo : malgranda man^gebla nigra a~u ru^ga (foje blanka) bero de arbusto (Ribes nigrum, rubrum,...) {9}
ribeli : rifuzi obei a~utoritaton; rifuzi obei ^statan a~utoritaton, penante per forto forigi ^gin {8}
ricevi : * ekhavi de iu alia (unu donas a~u sendas, alia ricevas) {*2}
ri^ca : * kun multe da mono, hava^joj; kun multe da valora enhavo (ekzemple: libro ri^ca je bildoj) {*2}
ridi : * per bu^so kaj sono (ne vortoj) montri ^gojon,...; rideti: per bu^so sen sono montri ^gojon, kontentecon,... {*2}
rifu^gi : ser^ci (en alia loko a~u lando, a~u ^ce iu(j) homo(j)) protekton kontra~u dan^gero, persekuto,... {8}
rifuzi : * diri "ne"; ne voli havi, ricevi, fari {*6}
rigardi : * provi vidi; uzi la okulojn {*3}
rigida : ne a~u malfacile fleksebla; ne fleksi^gema {9}
rikolti : * preni la fruktojn a~u plantojn, kiujn oni kreskigis, por uzi ilin a~u vendi ilin {*6}
rilati : * esti en iuspeca ligo; havi kontakton en certa maniero {*6}
rimo : kiam la finaj sonoj de unu verso de versa^jo a~u poemo estas samaj kiel la finaj sonoj de alia verso; kiam la finaj sonoj de du vortoj estas samaj ek de la anta~ulasta vokalo, ili rimi^gas (homo - domo; festo - besto); rimi: fari rimo(j)n {9}
rimarki : * ekkonscii (ke io okazas, ke io estas ia,...) {*3}
rimedo : * ilo por fari ion; io bezonata por fari ion {*3}
rimeno : bendo el ledo (^cirka~u valizo; ligita al besto,...) {9}
ringo : ronda objekto kun truo en la mezo (kiel "O") {7}
rinocero : dikha~uta besto kun korno sur nazo (Rhinoceros) {X}
ripo : unu el la ostoj, kiuj fortikigas la bruston {8}
ripari : * rebonigi; reuzebligi; forigi difekton {*6}
ripeti : * fari a~u diri denove, duan (trian,...) fojon {*5}
ripozi : * ne labori; ne fari ion, por mallaci^gi (ne dormante) {*4}
ripro^ci : * akuze, kulpige kritiki; malla~udi; diri: "Vi estus devinta ne fari tion!", "Pro vi iris malbone!" {*6}
riski : fari ion, sciante, ke povas okazi malbono {8}
risorto : elasta lameno a~u fadeno, kiu reprenas sian anta~uan formon, post kiam ^gi estis fleksita, stre^cita a~u premita {X}
ritmo : regula alterno de fortaj kaj malfortaj elementoj (en muziko, verso,...) {8}
riveli : malkovri, konigi (sekreton); ^hemie aperigi foto-bildon {9}
rivero : * granda natura akvo-fluo {*4}
riverenci : iom klini sin (pro respekto, kiel saluto) {9}
rivoluo : unu kompleta rondiro (360°) (^cirka~u sia propra akso a~u ^cirka~u alia objekto) {9}
rizo : greno el varmlanda mar^ca herbo (Oryza) {7}
rk. : respondkupono {X}
robo : longa (unupeca) vesto kun a~u sen manikoj, kovranta la korpon de la kolo ^gis la piedoj a~u ^gis la genuoj {8}
roko : tre malmola tero; ^stonego; senkreska^ja monto {7}
rolo : tio, kion devas diri kaj fari aktoro en teatra^jo; la persono en la teatra^ja rakonto, kiun devas ludi la aktoro; la funkcio, agado, posteno,..., kiun iu devas plenumi (ies rolo en la socio; ies rolo en asocio; la rolo de la patro en la familio); roli: plenumi, ludi rolon {9}
romano : longa literatura rakonto (prozo, iam poemo) {9}
rompi : * dispecigi; per (iom da) forto igi ion esti ne tuta a~u ne ligita {*4}
rondo : * io simila al la litero "O" (kun a~u sen truo en la mezo); kiam ^ciuj homoj (a~u a^joj) estas simile malproksimaj de iu centro (meza punkto); grupo, en kiu neniu estas la unua (plej grava) a~u la lasta (plej malgrava); ronda: kun formo de (parto de) rondo, cirklo, disko, globo, sfero, cilindro {*4}
ron^gi : demordi, deskrapi per la dentoj; ron^guloj: mamuloj kun po du tran^cdentoj supre kaj malsupre (Rodentia) {X}
ronki : (tre) a~udeble spiri dum dormo {8}
roso : vaporo gute likvi^ginta nokte sur plantoj,... {9}
rosti : prepari man^gon per varmego, aldonante nek akvon nek grason (sur krado, sur trapikilo,...); prepari ion per varmego, preska~u bruligante ^gin (panon, kafograjnojn,...) {8}
rotacii : turni^gi ^cirka~u sia propra akso {X}
rozo : * floro kvinparta, ofte ru^ga la~u koloro (koloro "roza": hele ru^ga, pale ru^ga), de ofte dorna arbusto (Rosa) {*4}
rubo : resta^joj de ruinigita konstrua^jo; rompita^joj de ^stono, briko,...; senvaloraj for^jetinda^joj {X}
rubando : bendo el ^stofo, uzata interalie por ornamo a~u kiel insigno; mallar^ga, longa peco (bendo) el alia maldika materialo {9}
rubriko : parto de revuo, gazeto,..., dedi^cita al certa temo {X}
ru^ga : * kun koloro de sango {*2}
ruino : (parte) disfalinta a~u detruita konstrua^jo {9}
ruli : * movi ion turnadante ^gin (ekzemple: ruli pilkon); meti (volvi) ion ^cirka~u iun (konkretan a~u imagitan) akson (ekzemple: ruli paperon) {*5}
rulo : * pli-malpli longa objekto cilindroforma, kiun oni povas ruli (rulo por premi paston; rulo de skribma^sino; rulo da papero) {*5}
rusto : fera oksido, brunru^ga tavolo sur fero pro malseka aero; rusti: kovri^gi de rusto {9}
ruza : kapabla elpensi lertajn rimedojn por atingi ion {7}


- s -    [ ^ a-b-c- ^ ]

s-ino : sinjorino {X}
s-ro : sinjoro {X}
sabato : * tago de la semajno inter vendredo kaj diman^co {*5}
sablo : speco de tero (en pura sablo ne kreskas plantoj) {7}
sago : stango kun pinto, kiun oni pafas per arko; signo por montri al io, pli-malpli simila al (pinto de) sago (->) {9}
sagaca : povanta rapide kaj bone malkovri aferojn kaj lerte eltrovi manierojn por solvi malfacila^jojn {8}
saguo : nutra faruno el saguo-palmo (Metroxylon) {X}
sa^ga : * kiu konas respondon al multaj demandoj pri la vivo, kaj la diferencon inter bono kaj malbono {*5}
sako : * ujo el ^stofo, ledo, papero,...; dormosako: el izola materialo, por dormi en ^gi (ekstere) dum kampado {*5}
sakri : diri kolera(j)n vorto(j)n (pro la situacio, ne al iu) {X}
salo : * natria klorido (NaCl), uzata por doni guston al man^ga^jo a~u por konservi man^ga^jojn; sali: meti salon en/sur (sali man^ga^jon) {*6}
salajro : (^ciusemajna, ^ciumonata) pago al homo pro farita laboro {7}
salamandro : iom longa amfibio kun vosto kaj kvar mallongaj kruroj (Salamandra,...) {X}
salato : man^ga^jo el (miksa^jo de) legomoj (kuiritaj a~u ne), kun oleo, salo, spicoj,...; (figure:) senorda miksa^jo {9}
saldo : diferenco inter debeto kaj kredito (pri bankkonto, por la kliento: pozitiva saldo estas "mono en banko", negativa saldo estas "manko en konto") {X}
saliko : iu el multaj diversformaj arboj a~u arbustoj kun floretaroj (amentoj) aperantaj pli frue ol la folioj, ^generale kreskantaj en malsekaj teroj a~u ^ce akvo (Salix) (el la flekseblaj bran^coj de iuj oni plektas korbojn,...) {9}
salikoko : (man^gebla) kankreto (Paeneus, Crangon,...) {X}
salivo : likva^jo produktata en la bu^so {X}
salmo : iu el fi^soj kun kroma grasa dorsa na^gilo (Salmo,...) {X}
salono : granda ^cambro (en lo^gejo a~u por kunvenoj) {8}
salti : * (homo a~u besto:) (ek)movi sin tiel, ke neniu piedo tu^sas ion (surloke a~u de unu loko al alia); (a^jo:) movi^gi de unu loko al alia loko, ne tu^sante la lokojn inter tiuj {*4}
saluti : * diri a~u signi "bonan tagon!" a~u "^gis revido!" {*4}
sama : * ne alia; ne alispeca; identa {*2}
sana : * kun bone funkcianta korpo (kaj menso) {*4}
sandvi^co : du pantran^coj kun io inter ili {9}
sango : * ru^ga likvo en la korpo de homoj kaj bestoj; sangi: tiel, ke sango eliras (sanganta vundo) {*4}
sankta : * respektinda pro religio; netu^sebla {*6}
sapo : * ordinara lavilo (pli-malpli mola) {*6}
sario : tutkorpa (virina) vesto el unu tuko ^cirka~uvolvita {X}
sarki : forpreni nedeziratajn plantojn de inter dezirataj {9}
sata : * sufi^ce man^ginta; plene kontentigita {*4}
satelito : objekto kiu ^cirka~uiras astron (a~u Teron) {X}
satiro : skriba^jo a~u parola^jo, en kiu la a~utoro ridindigas la agadon de iuj homoj {9}
sa~uco : likva prepara^jo por gustigi man^ga^jon {8}
savi : * eldan^gerigi {*6}
savano : tropika ebena^jo (gramineoj, dise starantaj arboj) {X}
sceno : aparta parto de teatra^jo; eksterordinara okaza^jo; scenejo: la parto de teatro, kie oni prezentas; la loko, kie io okazas {7}
scii : * havi informon, ideon en kapo; sciigi: informi {*2}
scienco : * tuto de scioj (kaj kontroleblaj esploroj) pri la naturle^goj a~u pri certa temaro {*6}
sciuro : ron^gulo en arboj (la dikan, haran voston ^gi sidante tenas vertikale) (Sciurus,...); tersciuro: simila, sur tero {9}
scivola : kiu volas scii; (scivolema: kiu ^ciam ^cion volas scii) (sci/vol/a, sci/vol/em/a) {7}
se : * [kondi^co] (se mi havus monon, mi voja^gus tien) {*1}
sed : * [kontrasto] (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne a~uto, sed ^caro; ne ru^ga, sed blua; mi man^gis, sed ne sati^gis) {*1}
segi : dispartigi per ilo kun akraj dentoj (segilo) {8}
se^go : * meblo por sidi (por unu homo) (en formo de la litero "h"); (anka~u: se^go en parlamento); brakse^go: fotelo {*4}
seka : * senakva, senlikva; sen agrabliga aldona^jo (vino,...) {*5}
sekalo : greno de iom malvarma modera klimato, uzata por baki panon kaj por fari brandon (viskion) (Secale) {9}
sekci : (kirurgio, matematiko:) (tra)tran^ci {9}
sekcio : iel aparta divida^jo de organizo, libro (la~u temo, la~u lingvo,...), (fer)vojo,... {9}
sekreto : * io, pri kio neniu sciu; io, kion oni rakontu al neniu; (anka~u:) ne ^generale konata bona metodo {*6}
sekretario : dungito (oficisto) a~u estrarano por korespondado, protokolado,... {8}
sekso : ^cu viro a~u ino; la diferenco inter viro kaj ino; korpa kuni^go de la seksoj; seksa: rilata al la propra^joj de unu sekso a~u al la diferenco inter la seksoj; rilata al sekskuni^go {8}
sekundo : 60-ono de minuto [mezuro por tempo] {7}
sekura : sendan^gera {9}
sekvi : * iri post iu/io; veni post iu/io alia; iri la~u {*2}
selo : sidilo sur la dorso de ^cevalo a~u alia rajdbesto {X}
semo : * parteto de planto, el kiu kreskas nova planto; semi: meti semon; dis^jeti semojn {*6}
semajno : * 7 tagoj {*3}
sen : * ne havante; ne uzante; ne kun (li iris sen ^suoj; mi ne bone vidas sen okulvitroj; kafo sen lakto) {*1}
senato : iulande, supera ^cambro de parlamento; alia regantaro {9}
senco : * tio, kion oni komprenu el vorto a~u frazo; enhavo, signifo; (anka~u: a~u tien, a~u reen; a~u supren a~u malsupren; a~u dekstren a~u maldekstren; a~u plus a~u minus;...) {*5}
sendi : * irigi ien (homon, a^jon, mesa^gon, signalon); alpo^stigi {*2}
sendependa : memstara, ne dependa de aliaj (homoj); (lando:) ne dependa de alia lando (nek parto de iu ^stato, nek iel regata de alia ^stato) (sen/de/pend/a) {X}
senso : unu el la kapabloj por ekscii pri sia ^cirka~ua^jo: tu^sado, vidado, a~udado, flarado, gustumado {8}
senti : * ekhavi per la fingroj, per la ha~uto a~u interne en la korpo impreson doloran a~u plezuran; ekhavi impreson agrablan a~u malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: la~u propra konscio esti ... {*3}
sep : * 7; sepdek: 70; dek sep: 17 {*1}
sepio : dek-braka mar-molusko ("inkmolusko") (Sepia,...) {X}
septembro : * monato de la jaro inter a~ugusto kaj oktobro (09) {*5}
ser^ci : * iri kaj rigardi (^cie) por trovi {*3}
serena : tute kvieta, trankvila, senzorga; sennuba; senventa;... {8}
ser^gento : armea estro sub le~utenanto (suboficiro) {X}
serio : * vico da samaj a~u similaj {*6}
serioza : * sen rido a~u ^serco; ne por ridi a~u ^serci (^car temas pri io grava) {*5}
serpento : * iu el senpiedaj bestoj (rampuloj) kun longa, cilindroforma korpo (Ophidia) {*6}
seruro : aparato por ^slosi (bone, sekure fermi) ion {7}
servi : * labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko) {*4}
ses : * 6; sesdek: 60; dek ses: 16 {*1}
severa : nepardonema, obeiganta, forte punanta (homo); malmilda, preska~u neeltenebla (vetero) {7}
sezono : * [printempo, somero, a~utuno, vintro] a~u [pluva sezono, seka sezono] {*6}
sfero : surfaco de globo; tridimensia surfaco, kies ^ciuj punktoj estas je sama distanco de unu punkto {X}
si : * la aganto mem (se ne temas pri la parolanto a~u la alparolato(j)): (li vidas lin (=alian viron) - li vidas sin (=la propran korpon, en spegulo); ^si portas ^sian valizon (=de alia virino) - ^si portas sian valizon (=la propran) - sed: mi portas mian valizon; vi portas vian valizon) {*1}
siatempe : en la tempo, kiam tio okazis; en la tempo, kiam tio povos okazi oportune (si/a/temp/e) {X}
sidi : * esti en iu loko sur io, sed ne stari, ku^si a~u pendi {*2}
signo : * eta skriba^jo, simpla desegna^jo, movo de mano,... donanta informon; ekkonilo; rekonilo; avertilo; anka~u: io, kio anta~uanoncas ion; signi: doni signo(j)n; paroli per signoj; meti signon (skriba^jeton) ^ce parto de teksto,... {*6}
signalo : interkonsentita signo por komuniki (de malproksime) averton, ordonon, informon,...; signali: doni signalon {8}
signifi : havi kiel precizan sencon; estu interpretata kiel {7}
silabo : unu a~u kelkaj parolsonoj kune prononcataj, kiel parto de vorto (ekzemple: pa-rol-so-noj) (en Esperanto, en ^ciu silabo estas unu vokalo) {X}
silenti : * ne paroli, ne brui, ne fari sonojn {*4}
silko : (tre delikata ^stofo el) fadenoj produktitaj de silk-ra~upo (Bombyx) {8}
simbolo : io, kio elvokas a~u prezentas ion alian (leono estas simbolo de forto; koro estas simbolo de amo kaj sentoj, flago estas simbolo de lando); (interkonsentita) signo (Fe estas la simbolo de fero; % estas la simbolo de procento; kvinpinta verda stelo estas la simbolo de Esperanto) {X}
simio : mamulo simila al homo (kun a~u sen vosto) (Simiae) {8}
simila : * ne tute sama, sed sama la~u iu(j) eco(j) {*5}
simpatio : favora inklino al alia persono, pro simileco de sentoj, gustoj,...; simpatii: senti simpation {8}
simpla : * sen komplika^joj; facile solvebla; unu-parta {*3}
simptomo : io sensebla, la~u kio oni rimarkas, ke io okazas {X}
sino : la spaco inter brusto, brakoj kaj femuroj (kiel ^sirmejo); iam: (faldita) parto de vesto kovranta la bruston, servanta kiel po^so {9}
sincera : sen mensogo a~u ^sajnigo, nenion ka^santa {7}
sindikato : asocio de personoj a~u societoj, por defendi komunajn ekonomiajn interesojn (de laboristoj, de fabrikistoj,..) {9}
sindona : preta ^ciam servi al iu a~u io (si/n/don/a) {9}
singarda : atenta eviti dan^geron (si/n/gard/a) {9}
singularo : (gramatiko:) ununombro {9}
sinjoro : * (alparola vorto por) viro {*2}
sinsekve : unu post la alia (si/n/sekv/e) {X}
sinteno : kondut-maniero en certa situacio; maniero de starado; (firmaj) opinioj pri iu afero (si/n/ten/o) {9}
siropo : suker-solva^jo, ofte kun aldono de aroma^jo, frukta suko, medikamento,... {X}
sistemo : tuta^jo da interdependaj ideoj (a~u aparatoj) kunordigitaj; sisteme (fari ion): la~u plano, pa^son post pa^so {8}
sitelo : pli-malpli profunda, pli-malpli cilindra ujo kun duoncirkla tenilo je la nekovrita supro {8}
situo : en kiuj a~u kiaj ^cirka~ua^joj io trovi^gas; situi: trovi^gi (en iu ^cirka~ua^jo); situigi: meti (en iun ^cirka~ua^jon) {9}
situacio : la tuto de la cirkonstancoj kaj kondi^coj {9}
skalo : serio da divid(strek)oj (skalo de mezurilo, termometro,...); rilato inter desegno kaj objekto (skalo de mapo); (kompara) amplekso, ofteco de iu okaza^jo {7}
skarabo : insekto kun firmaj anta~uaj flugiloj (Coleoptera) {X}
skatolo : * ujo (ofte rektangula) el kartono a~u simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutra^jojn {*6}
skeleto : ^ciuj ostoj de homo a~u besto kune; la firmaj partoj de iuj bestoj (a~u objektoj) {X}
skemo : simpligita figuro por prezenti (sen detaloj) la aran^gon de io, a~u la rilatojn inter diversaj homoj a~u aferoj {X}
skio : longa breto por iri a~u gliti sur ne^go; skii: iri, gliti sur skioj {9}
skizo : unua (prova, sendetala) desegna^jo, poste pliprecizigota; unua (prova, sendetala) versio de skriba^jo; skizi: fari, prezenti skizon {X}
skizofrenio : psika malsano (i.a. misfunkcio de la intelekto) {X}
sklavo : homo posedata de alia homo kiel (kvaza~u) objekto {8}
skorpio : okkrura besto (artikulo) kun vosto fini^ganta per venena pikilo (Scorpio) {9}
skrapi : * per akra ilo forpreni iom de la surfaco de io {*6}
skribi : * meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon; skribo: la literoj kaj la aspekto (latina, araba, kursiva skribo; bela manskribo;...); skriba^jo: teksto {*2}
skroto : ha~uto-saketo en kiu estas la testikoj {X}
skui : abrupte, subite, rapide movi tien kaj reen (maldekstren kaj dekstren; anta~uen kaj malanta~uen; supren kaj malsupren); forte tremigi {8}
skulpti : formi figuron el solida materialo (^stono, ligno, argilo,...), hakante, ^cizante, skrapante a~u knedante {7}
skvamo : lameneto, kiu (en aroj, tegole) kovras parton de la ha~uto de iuj bestoj (i.a. fi^soj); forfalanta peceto de ha~uto {X}
sledo : veturilo kun glitiloj anstata~u radoj (tirata a~u pu^sata); sledi: veturi per sledo {9}
slipo : unu el la kartoj a~u folioj de registro (sliparo) {X}
sobra : ne tro trinkanta kaj man^ganta; ne (tre) montranta siajn emociojn; ne deziranta lukson {8}
socio : homoj kunvivantaj, kun komunaj normoj kaj divido de funkcioj; (bestoj:) kunvivanta aro kun funkcio-divido {7}
sociala : rilata al la bonfarto de la ^statanoj; rilata al la komunaj ekonomiaj interesoj de la socio (kontraste al la politikaj interesoj) {9}
societo : da~ura kuni^go de pluraj personoj, kun komuna regularo, por komuna celo (plezura, komerca,...); grupo da homoj, kunvenintaj por agrable interparoli,... {7}
sofo : komforta sidilo kun kusenoj por tri a~u kvar personoj (sur kiu unu persono povas ku^si) {9}
soifi : * bezoni trinki {*6}
sojo : (akra a~u dol^ca) sa~uco el sojfaboj (Glycine) {X}
sojlo : trabo, tabulo a~u ^stono, formanta la malsupron de la malferma^jo en kiu estas pordo {8}
sola : * sen aliaj; sen akompano; ununura {*3}
soldato : * armeano; organizita batalisto {*6}
solena : farata serioze, la~u specialaj reguloj (^car temas pri io grava, atentinda); solena^jo: io tiel farata; ceremonia^jo {9}
solido : io tre firma; ne likvo, ne gaso {7}
solidara : sentanta, akceptanta respondecon pri aliaj personoj; traktanta la interesojn de aliaj kiel siajn {9}
solvi : trovi la respondon al problemo a~u enigmo; likvigi, miksante kun likvo (ekzemple: solvi sukeron en akvo) {7}
somero : * parto de jaro inter printempo kaj a~utuno, kiam estas varme {*4}
soni : * fari tiel, ke oni povas rimarki per oreloj {*3}
son^gi : vidi kaj a~udi kaj travivi aferojn dum dormo {7}
sonoro : sono postsonanta (ne rapide ^cesanta); sonori: estigi sonoran sonon; sonorigi: frapi/funkciigi sonorilon {7}
sopiri : senti fortan deziron rehavi ion ne plu havatan a~u retrovi ion a~u iun perditan {8}
sorbi : entiri likva^jon en sin (kiel spongo) {9}
sor^ci : fari supernaturajn aferojn; ravegi; tre allogi {8}
sorgo : varmlanda grenplanto kun fortika tigo ne kava kaj longaj mallar^gaj folioj (Andropogon sorghum = Sorghum vulgare); sorgo-sukero, -siropo, -brando (el la tigoj) {9}
sorto : * neevitebla okaza^jo (feli^ca a~u malfeli^ca); ^cio, kio okazas al iu dum la vivo {*6}
sova^ga : en natura stato; ne hejmigita, bredita a~u kreskigita; ne civilizita {8}
spaco : tio, kio ^cirka~uas ^cion; tio, en kio estas la steloj, planedoj,...; disponebla loko; malplena loko ^cirka~u io a~u en io; loko inter du a~u pluraj aferoj (inter la vortoj de skribita frazo estas "spaceto") {7}
speco : * aro kun certaj ecoj, aliaj ol la ecoj de similaj aferoj {*4}
speciala : * ne ordinara; ne kutima; kun nekomunaj ecoj; ne ^generala; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo a~u fako {*6}
specimeno : malgranda kvanto (a~u unu ekzemplero) de varo, por priju^gi ^gian kvaliton, ta~ugecon,...; ekzemplero(j) por (scienca) pristudo {9}
spegulo : * glata brila surfaco, resendanta lumon; glata objekto, en kiu oni povas vidi sin; speguli: resendi bildon; turni bildon dekstre-maldekstren {*6}
spektaklo : atentokapta okaza^jo a~u prezenta^jo (teatra, sporta,...) {9}
spermo : (likva^jo kun) "semoj" (spermatozooj) de viro {X}
sperta : * kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado a~u akiritajn pro traviva^joj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado a~u pro traviva^joj {*6}
spezi : * doni (=elspezi) kaj ricevi (=enspezi) pagojn (monon); (spezo: transiro de mono de unu kaso a~u konto al alia) {*6}
spico : * substanco por doni (foje akran) guston al man^ga^jo; spici: aldoni spicon al man^ga^jo a~u trinka^jo {*6}
spiko : iom longa flor(et)aro kun flor(et)oj (poste semoj) sidantaj sur komuna akso (kiel de tritiko, sekalo) {9}
spinaco : legomo kun malgrandaj triangulecaj a~u ovoformaj folioj (Spinacia); Nov-Zelanda spinaco: simila (Tetragonia) {9}
spiri : * enigi kaj eligi aeron tra nazo a~u bu^so {*5}
spiralo : kurbo ^cirka~u punkto, pli kaj pli malproksimi^ganta {X}
spirito : * la ne-materia, ne-fizika parto de homo; ^generala maniero de rigardo al la mondo kaj traktado de homoj kaj okaza^joj; ne-materia estulo {*5}
spiti : intence kontra~ustari la volon de iu alia; plezure fari ion kontra~u ties volo {9}
splito : maldika peco de fendita ligno; peceto de rompita vitro,...; spliti: disigi (lignon) en maldikajn pecojn {9}
spongo : malsupera plur^cela animalo, vivanta en aroj kun komuna skeleto (Porifera: Spongia,...); ties skeleto uzata de homoj por sorbi akvon; sorbilo el alia materialo {9}
sporo : "semo" de filikoj kaj fungoj; "dormanta" bakterio {X}
sporto : korpaj ekzercoj kaj ludoj, ne nur por plezuro, sed anka~u por disvolvo (kaj montro) de lerteco kaj forto; sporti: praktiki sporton {8}
sprita : kun vigla spirito, povanta rapide trovi kaj originale esprimi neatenditajn rilatojn inter objektoj a~u vortoj {8}
spuro : postsigno, piedsigno; spuri: ser^ci, sekvi spurojn {9}
stacio : * loko, kie publikaj veturiloj (tramo, trajno, a~utobuso) alvenas kaj forveturas; ejo, kie signaloj (de radio, televido,...) estas ricevataj, elsendataj a~u transsendataj {*4}
stadio : (pri evoluanta afero:) (tempoparto,) kiam la afero estas klare malsama ol ^gi estis anta~ue a~u estos poste {9}
stadiono : ejo por sportaj konkuroj {9}
stalo : aparta domo por pli grandaj bestoj (^cevaloj, bovinoj,...) (en bieno a~u farmejo) {7}
stameno : vira genera parto de floro {9}
stampo : reliefa a~u inka marko (de difinita formo) sur io, farita per speciala ilo (stampilo); stampi: surmeti stampon (stampita po^stmarko) {8}
stano : ar^gente blanka/griza, facile fandebla metalo (Sn) {9}
standardo : flago kiel simbolo (de grupo a~u individuo) {7}
stango : longa, maldika, rekta objekto, ofte el metalo {8}
stari : * esti en vertikala pozicio; ne iri; ne sidi, ne ku^si {*2}
starpunkto : ies (firma) opinio en diskuto (star/punkt/o) {X}
starti : komenci sportan konkuron; ekiri, ekkuri; (motoro:) ekfunkcii; startigi: doni la start-signalon; ekfunkciigi {9}
stato : * tiel, kiel estas; tia, kia io estas (nun); stati: esti en iu stato (kiel statas la afero?) {*4}
statuo : skulpta^jo prezentanta homon a~u beston en pli-malpli natura grandeco {9}
staturo : la impreso, kiun faras la alteco (kaj korpo-formo) de iu homo (altstatura, belstatura vir(in)o) {9}
stelo : * luma objekto en nokta ^cielo, malproksima suno; figuro kun elstaraj pintoj (kvinpinta, sespinta,... stelo); iama mon-unuo en la Esperanto-movado {*5}
stepo : senarba ebena^jo, vintre sub ne^go, somere varmega {X}
sterila : ne povanta naski/generi; (anka~u: sterilizita) {X}
sterilizi : forigi a~u mortigi ^ciujn bakteriojn,... (sur/en io) {X}
sterko : bestaj ekskrementoj (miksitaj kun pajlo), uzataj por plibonigi kulturatan teron; aliaj substancoj uzataj por tiu celo; sterki (teron): meti sterkon {9}
sterni : dismeti ion sur iun supra^jon tiel, ke ^gi kovru la tuton a~u kiel eble plej grandan spacon {7}
stilo : persona maniero esprimi siajn pensojn (en parolado, skribado, pentrado,...); la karakteriza^joj de tiu maniero, retroveblaj en artverko {8}
stimuli : plivigligi; instigi al (pli energia) agado {X}
stiri : direkti veturilon (a~uton, boaton,...) (per stirilo) {X}
stomako : tiu kava interna parto de la korpo, kien iras man^ga^joj por esti digestataj (per acido) {7}
stranga : * miriga; ne la~u atendoj; neniam vidita {*6}
strato : * (parto de) vojo, kie veturas veturiloj {*4}
stre^ci : * plilongigi a~u plilar^gigi per tirado; tre uzi sian korpan a~u spiritan forton; trostre^cita: ne plu elasta {6}
streko : linio farita per unu movo (per krajono, plumo,...); ne tute mallonga linio / \ __ (streketo: -; substreko: _); streki: meti strekon; trastreki: meti streko(j)n tra io; forstreki: nuligi; substreki: meti strekon sub io; akcenti {7}
strio : longa, mallar^ga parto, kun paralelaj randoj, de iu surfaco (a~u ^stofo), aspektanta alimaniere ol la cetero {8}
strigo : (ofte nokta) rabobirdo kun anta~uen direktitaj okuloj, ^cirka~u kiuj estas rondo el plumoj (Strix,...) {9}
striki : ^cesigi laboron kiel protesto a~u por atingi celon {8}
strikta : tre precize al^gustigita; (vesto:) sen spaco inter la vesto kaj la korpo; (regulo:) tre precize observenda, obeenda {X}
strukturo : maniero, la~u kiu diversaj partoj estas kunaran^gitaj por fari tuton {8}
struto : granda birdo en Afriko, ne flugpova, kun longaj kolo kaj kruroj (Struthio) {9}
studi : * lerni ion dum pli longa tempo; legi kaj a~uskulti prelegojn por lerni {*5}
studento : studanto en alta lernejo, en universitato {8}
stulta : ne inteligenta; faranta aferojn malutilajn al si mem {7}
stumpo : resta^jo post forpreno de parto (per ^sirado, tran^cado, tondado, hakado,...) {8}
sub : * malpli alte ol (tu^sante a~u ne); malpli alte ol la surfaco de (sub akvo, sub tero); dependa de; regata de {*1}
suba^ceti : korupti (sub/a^cet/i) {X}
subita : * tuja, sen paso de tempo; neatendita {*6}
subjekto : (gramatiko:) tiu parto de la propozicio, kiu indikas tiun/tion, kiu/kio agas a~u estas en iu stato; aganto; (anka~u:) homo havanta iun malsanon (esplorata de kuracisto); homo farinta iun krimon (esplorata de policisto) {9}
subskribi : skribi sian nomon sub iu teksto, kiel sendinto, kiel atestanto a~u por montri sian konsenton (sub/skrib/i); subskribo: (la~ule^ge valida) ^ciam sama maniero por skribi sian nomon (sub leteroj, dokumentoj,...) {X}
substanco : speco de materio, rigardata la~u ^giaj ecoj (peza, kolora, knedebla, brulema,... substanco) {9}
substantivo : o-vorto; vorto, en Esperanto ^generale kun fina^jo "-o", kiu estas la lingva nomo de io ekzistanta (objekto, planto, besto, homo, ideo,...) (anka~u la nomoj de agoj, statoj, ecoj,...) {9}
subteni : firme teni la suban flankon de io; apogi kaj helpi (per vortoj, agoj, mono,...) (sub/ten/i) {X}
subtila : tre delikata; malfacile komprenebla pro delikataj nuancoj; povanta fari a~u distingi tiajn delikatajn nuancojn {9}
subtrahi : depreni nombron: 8-2=6 (ok minus du estas ses) {9}
su^ci : entiri likva^jon en la bu^son (per vakuo); entiri ion en aparaton per vakuo (ekz.: polvosu^cilo); su^cinfano: bebo {9}
sudo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, A~ustralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (S) {*6}
suferi : * senti (tre) malbone pro io, kio okazas, a~u pro io, kion faras iu alia; esti tiu, al kiu okazas io malbona {*4}
sufi^ca : * tiom, kiom necesas; tiom, ke ne necesas pli; ne tro kaj ne maltro; (sufi^ce ...a: ne malmulte ...a; ne mal...a) {*4}
sufikso : vortparto, metata post radiko por ^san^gi la signifon de la vorto (ekzemple: arbo - arbaro) {X}
sufoki : tiel premi, ke iu ne plu povas spiri {8}
sugesti : venigi en ies penson iun ideon {X}
suko : likvo, trinka^jo el frukto(j) (a~u el alia parto de planto),... {7}
sukcesi : * ekhavi bonan, celitan rezulton {*5}
sukero : * dol^c(ig)a a^jo (ofte kiel sukereroj) (el suker-kano, -beto, -palmo,...); sukeri: dol^cigi per sukero {*4}
sulko : longa rekta foso en tero (farita per plugilo); pli-malpli longa pli-malpli profunda simila^jo en la ha~uto {9}
sultano : regnestro en iuj Islamaj landoj {X}
sumo : * [8 estas la sumo de 3 kaj 5, a~u de 1, 3 kaj 4]; kvanto da mono (ekzemple: la sumo pagenda); sume: ^cio kune; sumigi: adicii la tuton {*5}
suno : * nia stelo, ^cirka~u kiu rondiras Tero {*3}
supo : * plejparte likva man^ga^jo {*6}
super : * pli alte ol (ne tu^sante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^"); supera: pli alta, pli bona {*1}
superflua : ne necesa; ne bezonata; ne utiligebla; troa (super/flu/a) {X}
suplemento : aldona^jo; kompletiga^jo {9}
supozi : ne scii, sed pensi, ke io estas tia a~u tia {7}
supro : * tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero a~u planko; supre: en pli alta parto {*4}
sur : * tu^sante (supron a~u flankon) (sur se^go; sur muro) {*1}
surda : * ne povanta a~udi; (figure: ne volanta a~uskulti) {*6}
surfaco : supra^jo; supra a~u ekstera flanko de {8}
surprizi : veni a~u fari ion neatendite; mirigi per io neatendita; mirigi, ^car neatendita {7}
surtuto : longa (labor)vesto super la aliaj vestoj {9}
suspekti : sen pruvo pensi, ke io malbona okazis a~u ke iu faris ion malbonan {8}
susuri : eligi malfortan sonon, kiel de interfroti^ganta silko a~u ^cifata papero {9}
svati : (duon)profesie ser^ci kaj proponi kandidatojn por edz(in)i^go {9}
sveni : (dum mallonga tempo) perdi la konscion kaj la kapablon movi sin {8}
svingi : rapide, ripete mov(et)i ion tien kaj reen en aero; movi malanta~uen kaj ^jeti anta~uen {8}


- ^s -    [ ^ a-b-c- ^ ]

^safo : * mambesto, bredata pro ^gia lano, lakto a~u viando (Ovis) {*5}
^sajni : * eble vere, eble ne vere esti (^sajnas al mi, ke... = mi pensas, ke estas...) (kio nur ^sajnas esti, do ne estas) {*2}
^sako : situacio de la re^go a~u re^gino en ^sak-ludo, kiam ili povas esti trafataj de alia lud-peco (^sakoj = ^sakludo: ludo kun 32 diversspecaj figuretoj sur tabulo kun 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
^sakalo : rabobesto simila al maldika hundo (Canis aureus,...) (en Afriko kaj suda Azio, sed anka~u en orienta E~uropo) {9}
^salmo : pli-malpli tuboforma rekta tigo de iuj herboj, kanoj,...; blovinstrumento; su^ctubeto (trinktubeto) {X}
^salti : ekfunkciigi aparaton a~u eklumigi lampon, fermante elektran cirkviton (per aparateto (^saltilo)); mal^salti, el^salti: ^cesigi, rompante la cirkviton (per la ^saltilo) {X}
^samano : homo, kiu povas rilati al supernaturaj fortoj {X}
^sanco : * ebleco de sukceso; ebleco, ke okazos {*6}
^sanceli : tiel pu^si ion tien kaj reen, ke tio ne plu firme staras; malekvilibrigi; ^sanceli^gi: (anka~u:) dubi; heziti {9}
^san^gi : * aliigi; malsamigi; preni a~u doni alian anstata~ue {*3}
^sargi : meti eksploda^jon kaj pafa^jon en pafilon; meti elektron en pilon; meti necesan parton en aparaton por ke ^gi povu funkcii (ekzemple: meti filmon en fotilon) {8}
^sar^go : * tio (peza), kion iu/io portas; ^sar^gi: meti pezajn portotajn aferojn sur iun/ion a~u en ion {*6}
^sarko : iu el fi^soj kun dentoj kaj branko-fendoj (Selachii) {X}
^sati : * havi plezurajn sentojn pro havado a~u farado de io; havi favoran opinion pri; vidi kiel valoran; preferi {*5}
^sa~umo : likva^jo kun multege da veziketoj (kiam la likva^jo bolas, estas kirlata,...); ^sa~umi: eligi, formi ^sa~umon (^sa~umanta biero, ^sa~umvino); ^sa~umigi: fari, ke io ^sa~umas {9}
^sejko : Araba tribestro, familiestro, vila^gestro; mo^sto {X}
^selo : pli-malpli malmola ekstera tavolo de frukto, ovo,...; sen^seligi: forpreni la ^selon (de terpomo, nukso,...) {8}
^serci : * diri, rakonti ion lude, ridige {*6}
^si : * tiu virino; tiu knabino {*1}
^simo : ^generala nomo por etaj fungoj (kreskantaj i.a. sur malfre^sa pano,...); ^simi: kovri^gi per ^simo; (figure: resti longe neuzata); ^simfroma^go: kun speciala (blua, blanka) ^simo {X}
^sinko : salita a~u fuma^jita femuro de porko, kiel viando {9}
^sipo : * (granda) akvo-veturilo; ^sipi: veturi per ^sipo {*4}
^siri : * distiri (paperon, ^stofon); de^siri: per (forta) tirado apartigi parton {*6}
^sirmi : protekti a~u defendi ion a~u iun kontra~u io malbona a~u malutila, metante sin (a~u ion: ^sirmilon) inter la ka~uzo kaj tio a~u tiu {7}
^slimo : koto a~u simila substanco, kiu surfundi^gas en malmulte movi^ganta akvo {X}
^slosi : * firme fermi per ilo (turnante ^slosilon en seruro) {*5}
^smiri : meti tavolon de iu substanco sur ion per frotado; faciligi glitadon a~u turni^gadon (de ma^sino), metante grasan substancon a~u oleon {8}
^snuro : * kuntorditaj a~u kunplektitaj fadenoj, uzataj por ligi, tiri, fari pakojn,...; ^snuri: ligi a~u fermi per ^snuro {*6}
^soforo : kondukisto de a~utomobilo, a~utobuso,...; veturigisto; ^sofori: veturigi (a~uton) {8}
^soki : (subite) ^cagrenegi iun, ^car kontra~ua al (ties sentoj pri) deco kaj konveneco, a~u ^car tute ne atendita; ^soko: (anka~u:) animskuo; (medicine:) subita nerva misfunkcio {X}
^sovi : pu^si objekton glitigante ^gin; enmeti ion (^sovante ^gin) {8}
^soveli : * forpu^si per plata^jo (kun stango) (^sovelilo) {*6}
^spari : ne uzi ^cion, por povi poste uzi la reston; meti monon en bankon por posta uzo {7}
^spini : kuntordi fibrojn por fari fadenon {9}
^spruci : (pri likvo:) rapide eli^gi kiel gutoj {9}
^sranko : * meblo (plejofte kun bretoj), fermebla per pordo(j) por konservi aferojn (meblo kun bretoj sen pordo: bretaro) {*6}
^sra~ubo : metala (a~u ligna) fiksilo en formo de cilindro kun helica entran^ca^jo; ^sra~ubi: fiksi per ^sra~ubo; turni ^sra~ubon; mal^sra~ubi: inverse turni ^sra~ubon por malfiksi {8}
^srumpi : kuntiri^gi, malpligrandi^gi (pro sekeco, maljuni^go,...) {8}
^stalo : tre malmola metalo el fero (Fe) kun iom da karbono (C) {8}
^stato : * lando kiel regado-sistemo ("lando" estas ^generale uzata vorto, "^stato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {*5}
^steli : * forpreni ion ne sian (sen pago a~u permeso) {*5}
^stipo : mallonga, dika, peza peco da ligno {9}
^stofo : teksa^jo a~u trika^jo por fari vestojn k.t.p. [tolo, drapo, trikoto, silko, veluro, felto,...] {8}
^stono : * malmola natura a^jo; malgranda peco de roko {*4}
^stopi : fermi truon, plenigante ^gin; ^stopilo: [korko,...]; (anka~u:) elektra kontaktilo, metata en ^stopilingon {7}
^stormo : tre forta vento, ofte kun pluvo, ne^go a~u sablo {X}
^strumpo : * (^generale ^stofa) vesto por piedo kaj (parto de) kruro; ^strumpeto: nur por piedo kaj maleolo {*6}
^stupo : * horizontala breto, ^stono a~u rando (anstata~u deklivo) por plifaciligi supreniradon; unu breto,... de ^stuparo; (figure: unu plia grado de io gradigita) {*5}
^suo : * (ofte leda) vesto por piedo {*6}
^suldi : ankora~u devi pagi al iu; ankora~u devi fari por iu {7}
^sultro : parto de korpo inter la kolo kaj la supra artiko de brako; tiu artiko {7}
^suti : elglitigi mult-eran nelikvan substancon (sablon, ^stonetojn, grenon,...); grandkvante send(ig)i datenojn {8}
^sveli : pligrandi^gi; plidiki^gi {7}
^svito : likvo el ha~uto (pro timo, varmego a~u forta laboro); ^sviti: eligi ^sviton; (figure: laboregi) {7}


- t -    [ ^ a-b-c- ^ ]

t.e. : tio estas [klarigo; precizigo; alinome] {X}
tabako : materialo por fumado, el sekigitaj folioj de tabak-planto (Nicotiana tabacum,...) {7}
tabelo : aran^go de informoj (ekzemple nombroj) la~u vicoj horizontalaj (linioj) kaj vertikalaj (kolumnoj); aran^go de listo tiel, ke oni facile povas trovi ion (ekzemple: enhav-tabelo) {7}
tablo : * meblo por man^gi a~u labori, kun horizontala supra surfaco (man^go-, vendo-, tualeto-, (oficeja) skribotablo) {*3}
tablojdo : medikamento/dol^ca^jo en formo de plata rondeto {X}
tabulo : * peco da ligno (segita), plata, ne tre dika; simila plata peco el alia materialo; tio sama, fiksita vertikale, ofte kun teksto sur ^gi (anonc-, reklam-tabulo,..., nigra, verda, blanka tabulo en lernejo) {*6}
tago : * kiam estas lumo de la suno; 24 horoj (=tagnokto) {*2}
tajdo : la perioda (kutime dufoje tage) alterna movo de mara akvo (ka~uzata de Luno): alta tajdo, malalta tajdo {X}
tajli : doni formon al materialo, eltran^cante pecetojn; tondi el ^stofo la pecojn por fari veston {8}
tajloro : metiisto, kiu tajlas kaj kunkudras vestojn {8}
tajpi : skribi per (skrib)ma^sino (frapi la klavojn de klavaro) {9}
taksi : fari al si opinion pri la ^satindeco de iu/io; fari al si opinion pri la valoro de io {7}
taksio : veturilo kun ^soforo, per kiu unu a~u kelkaj homoj, kontra~u pago la~u kilometroj, povas veturi al dezirata loko {X}
takto : (muziko:) la nombro kaj ritmo de la "frapoj" en la mezuroj; (figure:) kapablo ^gentile agi kaj paroli, ne incitante la ^ceestantojn {9}
talio : la mezo de la homa korpo, inter brusto kaj ventro {9}
talpo : insektoman^ga mamulo vivanta tute sub tero (Talpa) {X}
tamarindo : (ri^ce nutra karno de la gu^soj de) granda varmlanda arbo (Tamarindus), ^satata anka~u pro ^gia ombro {X}
tamburo : muzika instrumento (a~u signalilo) konsistanta el malplena cilindro fermita je unu a~u du flankoj per stre^cita folio (ofte el ledo); simila cilindro en te^hniko {X}
tamen : * tio estas vera, sed... (Pluvas - tamen ni iru!) {*1}
tapeto : murpapero k.s.; tapeti: glui paperon,... sur muron {9}
tapi^so : pli-malpli luksa, ofte ornamita, teksa^jo a~u noda^jo sur planko (a~u sur muro: murtapi^so) {7}
taro : amelri^ca tubero de varmlanda planto (Colocasia) {X}
tarifo : tabelo de la dogan-pagoj la~u la varo-kategorioj; tabelo de fiksitaj prezoj por difinitaj servoj {9}
taso : * trinkujo sufi^ce malalta, kun lar^ga malferma^jo, ofte kun anso (tenilo); subtaso: telereto sub taso {*6}
tasko : certa kvanto da laboro por certa persono; farota^jo {7}
ta~uga : * tute bona por iu celo {*6}
tavolo : (malgranda) kvanto de iu materialo sur la tuta surfaco de alia materialo (tavolo da tero sur roko; tavolo da farbo;...); (povas esti pluraj tavoloj unu sur la alia) {X}
teo : * infuza^jo de folioj de te-arbusto (Camellia, Thea) {*6}
teamo : grupo da ludantoj de unu flanko (en ludoj kaj sportoj) {X}
teatro : domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado,...); teatra^jo: porteatra verka^jo; spektaklo {8}
tedi : ka~uzi malagrablan senton, pro tro longa da~uro, pro troa ripetado, pro ne sufi^ca intereseco,... {8}
tegi : tute kovri per tuko a~u per tavolo da alia materialo (tegilo, tega^jo), ofte ne (a~u ne facile) forprenebla {8}
tegmento : * supra^jo, kovra^jo de domo; ^sirmilo super io {*6}
tegolo : diversforma (plata, kurba,...) objekto el bakita argilo, per kiuj oni kovras tegmenton (unu tegolo parte kovras alian); tegoli: kovri tegmenton per tegoloj {9}
te^hniko : tuto de metodoj por produkti ion; maniero de farado en industrio a~u metio (a~u belarto) {9}
tekniko : = te^hniko {X}
teksi : dense interkrucigi fadenojn por fari ^stofon {7}
teksto : aro da vortoj kaj frazoj; skriba^jo {9}
telefono : * elektra aparato por transporti sonojn je granda distanco; telefoni: paroli al iu per telefono {*6}
telegrafo : aparato por transsendi informojn je granda distanco, per interkonsentitaj signoj; telegrafi: sendi mesa^gon per telegrafo; (telegrafa stilo: tre konciza) {7}
telegramo : sciigo sendita per telegrafo {8}
telekomuniki : komuniki je granda distanco (per telegrafo, telefono, faksilo, retpo^sto, radio, televido,...) {X}
telero : * plata, nur iom kava, man^gujo; (anka~u: tia anteno) {*5}
televidi : vidi spektaklojn, filmojn, bildraportojn je granda distanco per elektromagnetaj ondoj; televidilo: la aparato kun ekrano por vidi tion {9}
temo : tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas {7}
tempo : * tio, kion oni mezuras per horoj, tagoj, jaroj {*2}
temperaturo : varmo-kvanto; tio, kion oni mezuras per gradoj Celsi(us)aj (°C) a~u Farenhejtaj (°F), a~u per kelvinoj (K) {8}
tempesto : ^stormego {8}
teni : * havi (en mano a~u proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; restigi; (teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis) {*2}
tenajlo : prenilo/pin^cilo el du kruce ligitaj metalaj pecoj {X}
tendo : ^sirmilo el tolo, feloj a~u alia tukeca materialo, starigita per stangoj, por ^sirmi kontra~u vento, suno, pluvo,... (servanta kiel portebla lo^gejo a~u kunvenejo) {8}
tendeno : tio, kio ligas muskolon al osto; ^snuro de pafarko {X}
tendenco : da~ura inklino al io, al iu celo, a~u en iu direkto; propaganda enhavo (de libro,...) {9}
tenera : dol^ce kaj delikate kondutanta {9}
tenio : iu el rubandformaj, multpartaj parazitoj (ekz.: unu stadio en porko, alia stadio en homo) (Cestodes: Tenia,...) {X}
teniso : sporto (^jeti pilkon per batilo (rakedo) trans reton) {X}
tenti : instigi iun al malpermesita ago {7}
teorio : pripensado de reguloj, la~u kiuj oni faru ion, tion ne farante; teoria: (anka~u:) en la praktiko ne farebla/farata {8}
tero : * tio, sur kio estas homoj, bestoj, domoj...; tio, en kio kreskas plantoj; Tero: la nomo de nia planedo {*2}
teraso : plialtigita, ebena loko (apud domo, ekster kafejo, en parko,...) (por pli komforte sidi a~u promeni por ^gui la belan vida^jon); ^stup(ar)e aran^gita kampo {9}
tereno : terspaco, rigardata la~u ^gia uzeblo por homa agado - a~u kiel ejo, kie io okazas {8}
teritorio : la tero, kiu apartenas al iu ^stato, urbo,...; la regiono, super kiu iu regas a~u havas ju^gpovon {9}
termino : bone difinita vorto de iu fako a~u scienco {X}
termito : lignoman^ga insekto vivanta en grandaj popoloj, en arboj/traboj, tero a~u memfaritaj konstrua^joj (Isoptera) {X}
termometro : mezurilo por temperaturo {9}
terni : subite brue elspiri per la nazo (kaj la bu^so), pro eksciti^go de la nazaj nervoj {9}
teroro : regado (a~u provo ekregi) per (ne-anta~udirebla) krueleco, terurante la popolon; teroristo: iu, kiu provas atingi iun celon per ne-atendita(j) kruela(j) atako(j) al senkulpaj homoj {X}
terpomo : amelri^ca subtera tubero de moderklimata planto (Solanum tuberosum) (kuirita, fritita, -ka^co) (ter/pom/o) {7}
teruro : * grandega timo; teruri: fortege timigi iun; teruri^gi: eksenti teruron {*5}
testiko : ovoforma vira organo, en kiu produkti^gas spermo {X}
testudo : rampulo, kies korpo estas kovrita de korneca ^selo (Testudines: Testudo,...) {9}
tia : * de tiu kvalito; tiuspeca {*1}
tial : * pro tiu ka~uzo, motivo {*1}
tiam : * en tiu tempo; en tiu momento {*1}
tie : * en tiu loko {*1}
tiel : * en tiu maniero, tiumaniere; en tiu grado, tiugrade {*1}
ties : de tiu(j); apartenanta al tiu(j) {9}
tifo : infekta malsano (alta febro (delira), (sanga) lakso,...) {X}
tigo : bran^ceto; pli firma parto de herbo, portanta folion a~u floron a~u formanta la centran akson de la herbo {9}
tigro : Azia rabobesto, granda kato kun flava, malhele striita ha~uto (Felis, Panthera tigris) {9}
tikli : ka~uzi per delikataj tu^s(et)oj senton, pro kiu oni ekridas {9}
timi : * pensi, ke malbono povos okazi; malkura^gi {*3}
tinkturo : likva farbo por kolorigi ^stofon, harojn... per sorbado; solva^jo (de kurac-herbo) en alkoholo {9}
tinti : fari la sonon, kiun faras du glasoj, kiam tiuj interfrapi^gas {9}
tinuso : tre granda (ofte ru^gkarna) marfi^so (Thunnus) {X}
tio : * tiu afero {*1}
tiom : * en tiu kvanto; en tiu/tia (granda) amplekso {*1}
tipo : ekzemplero havanta ^ciujn/multajn ecojn de iu speco; tuto de ecoj de iu speco; tipa: kun klaraj ecoj de sia speco; (literoj:) tipo: litero kun certa aspekto; tiparo: kompleto el literoj+ciferoj+signoj kun alia aspekto ol aliaj tiparoj {8}
tiri : * uzante forton, movi al si (a~u kun si); fari, ke io sekvas: ^cevalo tiras ^caron; retiri^gi: cedi, reiri {*3}
titolo : surskribo (nomo) de libro, artikolo, poemo, teatra^jo, filmo,...; respekta (aldona) nomo por persono (ekz.: princo, doktoro); titoli: doni titolon; nomi iun per titolo {7}
tiu : * [montras] (homon, individuon, ekzempleron,...) {*1}
tolo : * teksa^jo el (kutime plantaj) fadenoj {*6}
toleri : elteni; ne kontra~ustari a~u kontra~uagi, kvankam oni povus kontra~ustari a~u kontra~uagi {7}
tomato : ru^ga a~u flava frukto de herbo (Lycopersicon esculentum = Solanum lycopersicum), (foje traktata kiel legomo (en salatoj,...)) {9}
tombo : kavo farita en tero a~u roko por en ^gin meti mortinton {7}
tono : muzika sono kun difinita alto; nuanco de vo^co; nuanco de koloro {8}
tondi : * disigi per du ligitaj tran^ciloj (tondilo) {*5}
tondro : (^ciela) bruego, kiu akompanas fulmon (fulmotondro); tondras: a~udi^gas tondro (en ^cielo) {7}
tordi : turni unu ekstremon de tordebla objekto en unu direkto kaj la alian ekstremon en kontra~ua direkto; intence misreprezenti (ies parolon,...) {8}
torento : rapidege fluanta monta rivero {9}
torto : kuko kun tavolo(j) da fruktoj, frukta ka^co kaj/a~u (batita) kremo {9}
torturi : turmenti iun, por ke tiu kontra~uvole diru ion {X}
tra : * de unu flanko (ekster io) al la alia flanko, ne ^cirka~uirante ("+" havas unu strekon tra alia streko) (li rigardas tra la fenestro; ni promenis tra la arbaro al la vila^go) {*1}
trabo : longa, dika (segita) peco de arbo {X}
tradicio : la (bu^sa) transdonado de opinioj, kutimoj, ideoj,... de unu generacio al alia; la sa^go de la anta~uuloj {9}
traduki : alilingvigi {7}
trafi : * sukcesi atingi lokon celitan; kiam ^jetita ^stono a~u pilko a~u pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke ^gi atingu; suferigi; sukcesi renkonti; hazarde renkonti {*5}
trafiko : transportado de personoj, varoj a~u informoj; ties cirkulado; (kvanto de) la veturantoj kaj irantoj en iu loko {9}
tragedio : teatra verko la~u klasikaj preskriboj; teatra^jo kun malfeli^ca fino; malfeli^cega okaza^jo {9}
tragika : tragedia; kun (ne-evitebla) malfeli^ca fino {9}
trajno : fervoja vagonaro: vagonoj ligitaj kun lokomotivo a~u sen aparta lokomotivo, irantaj la~u difinita horaro {8}
trajto : linio de la viza^go; eco de karaktero {8}
trakti : diskuti pri iu afero por veni al iu rezulto; esplori temon; prilabori ion; (la~u iu maniero) agi al iu persono {8}
traktato : skriba interkonsento inter ^statoj {9}
traktoro : veturilo kun motoro por trenado de ^sar^gveturiloj a~u kampokulturaj ma^sinoj {8}
tramo : (enurba) surrela veturilo {9}
tran^ci : * per akra ilo (tran^cilo) disigi {*4}
trankvila : * sen timo; sen grandaj movoj; ne rapidanta {*3}
trans : * je/al la alia flanko de (li lo^gas trans la rivero; flugi trans la maron) {*1}
trans- : * de unu (flanko, loko, persono, stato) al alia (ne apuda, tute alia) (transiri, transmeti, transporti, transsendi, transdoni, transformi, transskribi, transkonstrui,...) {*1}
transitiva : (gramatiko, pri verboj:) povanta havi objekton, fini^gantan per -n ("rektan" objekton) (oni povas "fari ion", sed ne "stari ion"; "ruli ion", sed ne "ruli^gi ion"; "dormigi iun", sed ne "dormi iun": fari, ruli kaj dormigi estas transitivaj verboj, stari, ruli^gi kaj dormi estas netransitivaj) {X}
tre : * en granda grado; forte; multe {*1}
trejni : instrui kaj ekzerci por atingi certan kapablon {9}
tremi : * skui^gi; skueti^gi (pro timo, malvarmo) {*6}
trempi : malsekigi, lasante ion iom pli longe en likvo {8}
treni : tiri post si (kun malfacilo) pezan objekton; (treni sin: malfacile iri); tren^sipo: ^sipo por treni aliajn ^sipojn {8}
trezoro : alte ^satata, bone gardata hava^jo; tuto de la multekostaj objektoj kaj (a~u) mono apartenanta al iu/io {8}
tri : * 3; tridek: 30; dek tri: 13 {*1}
triangulo : fermita figuro el tri rektoj (rektaj linioj), kun tri anguloj (tri/angul/o); muzikilo tiuforma {8}
tribo : (organizita a~u kune vivanta) homgrupo kun komuna(j) prapatro(j), foje subdivida^jo de gento a~u popolo {X}
tribunalo : ju^gistaro; ju^gejo kun pluraj ju^gistoj {8}
triki : produkti ^stofon, farante ma^sojn per fadeno kaj du a~u kvar stangoj (trikiloj) (a~u per ma^sino) {9}
trikoto : trikita ^stofo {8}
trinki : * enbu^sigi likvon (akvon, lakton, kafon,...) {*3}
tritiko : greno (en E~uropo kaj norda Ameriko la plej grava) (Triticum), por baki panon kaj kuiri pasta^jojn {7}
tro : * pli ol kiom estas bone a~u bezonate {*1}
trompi : * intence erarigi; kredigi, ke io estas alia, ol tio estas {*6}
tropiko : latitudo 23°27´ norde kaj sude; (inter)tropika: inter tiuj (varmaj landoj, kie Suno povas esti rekte supre) {X}
trotuaro : parto de vojo destinita por piedirantoj, apud la vojo destinita por veturiloj {8}
trovi : * ekvidi, ekrimarki (post ser^cado); (anka~u:) opinii {*6}
trovi^gi : esti (trovebla) en iu loko (trov/i^g/i) {X}
truo : * malferma^jo; en io: tiu loko, kie estas nenio (intencita: truo en muro por pordo a~u fenestro; truo en vesto por trameti butonon; ne intencita: truo pro difekti^go a~u foruzi^go); trui: fari truo(j)n {*5}
trudi : devigi iun fari ion kontra~uvole; devige akceptigi ion {9}
trumpeto : metala blovmuzikilo a~u avertilo {9}
trunko : la ^cefa (vertikala, supertera) ligna parto de arbo; homa a~u besta korpo sen kapo kaj sen membroj {8}
trupo : ^ciuj artistoj de teatro kune; soldataro (nedifinita parto de armeo) {9}
tualeto : * la aran^gado por igi sin aspekti pura kaj bela {*6}
tubo : (longa) cilindroforma trairejo por gasoj a~u likvoj {7}
tubero : bul-forma ^svela^jo sur a~u en korpo; ^svelinta super- a~u subtera (ekzemple: terpomo) parto de tigo de planto. {9}
tuberkulozo : infekta malsano (formi^gas buletoj en organoj) {X}
tufo : densa ar(et)o da maldikaj a^joj kune kreskantaj (haroj, plumoj, herboj,...) {9}
tuj : * senprokraste; senatende; post tre malgranda tempo {*1}
tuko : * peco de teksa^jo (a~u alia materialo), ofte kvadrata a~u rektangula (tablotuko, littuko, bu^stuko, naztuko, kaptuko, ^sultrotuko, volvotuko, koksotuko, vi^stuko, sekigtuko,...) {*6}
tukano : Amerika birdo (grandega beko) (Rhamphastidae) {X}
tumulto : kiam multaj homoj senorde kuras kaj bruas {9}
tuno : 1000 a~u 1016 kilogramoj {9}
tunelo : vojo subtera a~u subakva {9}
turo : (tre) alta (parto de) konstrua^jo {7}
turbano : kapvesto el tuko volvita ^cirka~u la kapo {X}
turismo : (organizado de) voja^gado por plezuro, por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,... {9}
turisto : iu, kiu voja^gas por plezuro (ne por labori), por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,... {9}
turmenti : ka~uzi al iu grandajn (korpajn) suferojn {8}
turni : * meti anta~uon malanta~uen a~u supron malsupren (tiel, turnita "b" estas "d" a~u "p"); movi ^cirka~u (imagita) akso (tiel, turnita "^" povas esti ">"); ^san^gi la direkton {*3}
tusi : * subite elspiri, kun sono (pro malsano a~u ^car io estas en la gor^go) {*6}
tu^si : * (homoj:) meti fingro(j)n (a~u alian korpoparton) sur ion; (a^joj:) tiel, ke en iu loko ne estas spaco inter du a^joj; netu^sebla: kion oni ne povas a~u ne rajtas tu^si (a~u ^san^gi) {*4}
tuta : * ^ciuj partoj; ne rompita; plen-ampleksa {*2}


- u -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-u : * [ago/stato: peto, deziro, konsilo, ordono] [verbo] (bonvolu eniri!; fermu la pordon!; pli bone ne man^gu tion; mi petas, donu al mi tiun libron; li volas, ke mi venu al li; ^cu mi venu al vi?; ^si legu tiun libron; ni nun man^gu;...) {*0}
-ujo : * [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (anka~u: planto la~u frukto (pomujo = pomarbo); lando la~u popolo (Francujo, Japanujo)); ujo: [vazo, poto, skatolo, kesto, sako,...] {*0}
-ulo : * [homo tia] (ri^culo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto la~u ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) ^sipo a~u alia objekto la~u ia kategorio (trimastulo,...) {*0}
-um- : * [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi teron, plenumi taskon, foliumi libron,...) {*0}
umbiliko : kaveto en la ventro (cikatro de umbilika ^snuro) {X}
ungo : * malmola kovra^jo de la pinto de fingro {*6}
uniformo : rekoniga serva kostumo (ekzemple de soldato) {9}
unika : ekzistanta en nur unu ekzemplero; okazanta nur unu fojon {9}
universala : rilata al, aplikebla al ^ciuj membroj (homoj, objektoj) de iu grupo a~u al ^ciuj homoj sur Tero {9}
universitato : alta lernejo, kie oni povas studi plurajn bran^cojn de scienco (kaj kiu povas alju^gi doktorecon) {9}
unu : * 1; dek unu: 11; unuo: kvanto a~u mezuro uzata por nombri (kg, m,...); unueco: ^ciuj kune en konsento, akordo {*1}
urbo : * loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj; urbego: kun milionoj da lo^gantoj {*3}
ur^gi : rapidigi, vigligi; esti neprokrastebla {7}
urino : pli-malpli flava likvo, produktata de la renoj kaj periode eligata el la korpo; (alivorte: piso); urini: eligi urinon (=pisi) {X}
urso : granda mamulo iranta sur plandoj (Ursus,...) {8}
urtiko : herbo, kiu ^ce tu^so ka~uzas brulsenton (Urtica) {X}
-us : * [ago/stato: kondi^ca] [verbo] [(ne jam plenumita) kondi^co; nereala supozo; neebla deziro; tre ^gentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se ^ciuj homoj estus sa^gaj, ne okazus milito; mi ne a^cetus tion (se mi estus en tiuj cirkonstancoj); se mi povus flugi!; ^cu vi povus diri al mi, kie estas...?) {*0}
Usono : la Unui^gintaj ^Statoj de (Nord-)Ameriko {X}
utero : organo en ino, en kiu kreskas naskota ido {X}
utila : * bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke ^gi estas utila {*4}
uzi : * fari ion per; preni kiel ilon a~u rimedon {*3}


- v -    [ ^ a-b-c- ^ ]

vadi : iri tra malprofunda akvo {9}
vagi : iri de loko al loko sen difinita celo {9}
vagino : la (nasko)kanalo inter vulvo kaj utero {X}
vagono : * veturilo por multaj homoj a~u por multe da ^sar^go, ofte parto de trajno (=vagonaro) a~u tramo {*4}
vakcino : substanco enmetebla en korpon a~u trinkebla, donanta imunecon kontra~u (bakteria, virusa a~u parazita) malsano; vakcini: enmeti vakcinon en la korpon {8}
vakso : knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas ^celojn; simila substanco farita de aliaj insektoj, a~u artefarita de homoj; vaksi: ^smiri per vakso {9}
vakuo : spaco, en kiu estas (preska~u) neniom da materio, e^c ne aero {X}
valo : * malalta parto inter alta^joj, inter montoj {*6}
valida : (dokumento, decido:) plenumanta ^ciujn kondi^cojn postulatajn de la le^go, tiel ke ^gi havas la la~ule^gajn efikojn {9}
valizo : per unu mano portebla kesto a~u skatolo (duparta), en kiu oni transportas bezonata^jojn dum voja^go {7}
valoro : * graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; ^satateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {*3}
vana : senutila; senrezulta; ne produktanta (-onta) la deziratan rezulton {7}
vando : vertikala interna surfaco de ^cambro; interna surfaco de tubo, tunelo,...; ne tre dika, ne tre fortika a~u provizora lima^jo inter spacoj; (pli-malpli) vertikala parto de tendo, budo,... {X}
vango : * parto de la viza^go, inter bu^so kaj orelo {*6}
vanta : (io:) ne atentinda, ^car tute malgrava (vanta^jo); (iu:) ^satanta okupi^gi pri malgrava^joj (vantulo) {9}
vaporo : * gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vapori^gi: fari^gi vaporo (figure: malaperi) {*5}
varo : objekto farita por vendo; komerca^jo {8}
varano : Afrika/Azia rampulo (granda lacerto) (Varanus) {X}
varbi : instigi iun, fari^gi soldato; instigi iun, fari^gi membro a~u ano de grupo, partio,... {X}
varii : ne esti ^ciam sama; ne esti ^ciam same {8}
variolo : iama infekta malsano (febro, pusaj ha~uto-vezikoj) {X}
varma : * kun relative alta temperaturo; (fajro: varmega) {*3}
varti : gardi kaj prizorgi iun, kiu bezonas tion pro malforteco a~u juneco {9}
vasta : * (kun granda) mezuro en pluraj direktoj {*5}
vato : kunpremita mola kotono {7}
vazo : iu ujo; relative alta ujo kun pli-malpli lar^ga malferma^jo (el vitro, fajenco, metalo,...) (por teni likvon) {7}
ve! : [voko pro malfeli^co]; [voko, anoncanta malfeli^con] {7}
vegetalo : plur^cela viva^jo ne animala [planto, fungo, algo] {9}
vegetara : (pri nutrado:) tia, ke oni ne man^gas produktojn de (mortigitaj) bestoj; vegetarano: kiu man^gas vegetare {9}
vejno : tubeto en la korpo, tra kiu sango fluas de organoj al la koro; streko da mineralo en alia mineralo a~u en roko {9}
veki : * igi maldorma; fini ies dormon {*4}
velo : granda tolpeco fiksita al masto(j) de akvo-veturilo (vel^sipo, velboato), por kapti venton; veli: veturi per helpo de velo(j) {8}
velki : perdi vivosukojn; seki^gi ^srumpante {8}
veluro : dense teksita ^stofo kun mola, hara supra^jo {9}
veni : * movi sin/movi^gi al la loko de la parolanto a~u al la loko de la alparolato a~u al interkonsentita loko a~u al priparolata okaza^jo; (anka~u:) (veni al:) atingi; havi rezulton; (veni de:) origini en; esti rezulto de {*2}
vendi : * doni kontra~u mono; proponi kontra~u mono {*4}
vendredo : * tago de la semajno inter ^ja~udo kaj sabato {*5}
veneno : substanco, kiu difektas a~u mortigas vivantajn ^celojn (a~u tutan individuon); veneni: mortigi per veneno {8}
ven^gi : kiam A faras malbonon al B (a~u parenco a~u amiko de B), ^car B faris malbonon al A (a~u parenco a~u amiko de A) {9}
venki : * esti la plej bona, plej lerta, plej forta (en batalo, konkuro) {*6}
vento : * movi^go de aero {*3}
ventro : parto de la korpo, en kiu estas la stomako kaj la intestoj; anta~ua ekstero de ^gi; vasta parto de botelo,... {7}
ventumi : movi aeron al iu a~u io (por malplivarmigi) (per mano a~u per ventumilo); purigi grenon, saltigante ^gin (por ke la vento forblovu pajlon kaj ^selojn) (vent/um/i) {X}
vera : * tiel, kiel estas; tia, kia estas; malfalsa; ne mensogita {*3}
verbo : vorto, en Esperanto kun unu el la fina^joj "-i -as -is -os -us -u", prezentanta agon a~u staton interalie la~u ^gia loko en tempo (la nomo de la ago a~u stato estas substantivo) {8}
verda : * kun koloro de fre^saj herboj (la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo) {*4}
vergo : pli-malpli longa, maldika, fleksebla bastono (a~u fasketo da tiaj); vergi: frapi, bati per vergo {8}
verko : * arta skriba^jo (libro, rakonto, poemo), pentra^jo, skulpta^jo, muzika^jo,...; verki: fari ion tian {*5}
vermo : mola, senpieda, senskeleta besteto (Vermes) {7}
verso : unu linio de kanto, poemo a~u versa^jo (versoj ofte rimi^gas); versa^jo: rima^jo, poezia^jo {7}
versio : priskribo a~u prezento de iu okaza^jo, el la vidpunkto de unu persono; unu el pluraj (sinsekve faritaj a~u adaptitaj) formoj de iu verko (ekz.: filma versio de romano) {X}
ver^si : fluigi likvon el ujo {7}
ver^sajna : kio ^sajnas esti vera kaj probable estas vera (ver/^sajn/a) {X}
verto : supro de homa kapo, kie kirli^gas haroj {8}
vertebro : unu osto de la vertebraro (=la dorsa kolumno) {X}
vertico : la sekcopunkto de du rektoj de matematika figuro {9}
vertikalo : linio je orta angulo (90°) al la surfaco de senmova akvo; linio rekte (mal)supren {9}
veruko : elstara neregula^jo de la ha~uto {9}
vespo : insekto kun nigre-flave striita korpo, lo^ganta en ne grandaj popoloj, kun venena pikilo (Vespa) {9}
vespero : * komenco de nokto post tago; mallumi^go {*3}
vesperto : iu el flugantaj mamuloj (Chiroptera) {X}
vesto : * io por meti sur la korpon por (parte) kovri ^gin; vesti sin: kovri sian korpon per vesto (ta~uga por la okazo) {*3}
ve^sto : senmanika vesto inter ^cemizo kaj jak(et)o {8}
veti : interkonsenti, ke oni ricevos certan monsumon (a~u objekton a~u servon), se io okazos (kontra~u fiksa pago, a~u kun, kutime egala, kontra~ua veto) {9}
vetero : * [pluvo, vento, ne^go, (mal)varmo, (mal)seko,... - kombino el tiuj] {*4}
veturi : * iri per veturilo (a~uto, biciklo, ^sipo...) {*2}
veziko : sakeca parto en la korpo (ekzemple: urinveziko); (aer-:) pli-malpli globforma kolekta^jo da aero en likvo; (sap-:) aero en maldika tavolo da sapakvo en aero {9}
vi : * [la alparolata(j) homo(j)] {*1}
viadukto : ponto kun vojo a~u fervojo super vojo, fervojo, rivero, valo,... {9}
viando : * karno de besto, kiel man^ga^jo {*6}
vibri : regule tremi, regule skueti^gi (kiam kordo de muzikinstrumento vibras, oni a~udas tonon) {X}
vic- : [sekvanta en vico; anstata~ua] (vicprezidanto: tiu, kiu funkcias kiel prezidanto, kiam la prezidanto ne ^ceestas) {X}
vico : * pluraj homoj a~u objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia (unu apud la alia a~u unu malanta~u la alia); pluraj sinsekvaj okaza^joj {*6}
vidi : * rimarki per la okuloj; (figure: kompreni) {*2}
vidpunkto : tio, kion iu pensas pri io (je bazo de la nun al li/^si disponeblaj informoj) (vid/punkt/o) {X}
vidvo : viro, kies edzino mortis {8}
vigla : * agema; movi^gema; gaja {*6}
viktimo : tiu, al kiu okazis io malbona {9}
vila^go : * ne tre multaj (kelkdek, kelkcent, kelkmil) domoj kune, ofte kun kampoj inter la domoj {*4}
vino : * malforta (12% a~u malpli) alkohola trinka^jo el suko de vinberoj (Vitis) a~u el aliaj fruktoj {*5}
vinagro : acida^jo farita el vino {X}
vindi : ^cirka~uvolvi su^cinfanon per tuko a~u sorba^jo; ^cirka~uvolvi korpoparton pro vundo a~u rompi^go {9}
vintro : * parto de la jaro inter a~utuno kaj printempo, kiam estas malvarme {*4}
violo : planto (Viola) kun kvinpartaj floroj (sova^gaj ofte ru^gece bluaj (=violkoloraj), ^gardenaj ofte trikoloraj) {7}
violono : muzikinstrumento kun kvar kordoj, sonigataj per ar^co; violoni: ludi violonon {9}
vipo : batilo konsistanta el tenilo kaj ^snuro a~u rimeno; vipi: frapi, bati per vipo {9}
viro : * homo (a~u besto) kiu ne povas naski, sed kiu necesas por generi (naskigi) idon {*2}
virga : neniam sekskuni^ginta (homo, besto); neniam kulturita (tero) {9}
virto : konstanta emo fari bonon kaj eviti malbonon {8}
virtuala : ne reala, sed videbla kaj utiligebla sub certaj kondi^coj {X}
viruso : eta io ka~uzanta malsanon (transprogramante ^celojn por produkti malsanigajn substancojn kaj virus-kopiojn) {X}
vi^si : * forpreni malpura^jojn per frotado (ofte per tuko); simile forigi skriba^jojn (de muro, tabulo,...) (skribitajn tiel, ke ili estas vi^seblaj) {*6}
vito : vinbero-planto (Vitis) {8}
vitro : * malmola, rompebla, travidebla materialo, farita el sablo; okulvitroj: lensoj en munta^jo por pli bone vidi {*4}
vivi : * esti inter naski^go kaj morto, kun agoj kaj spertoj inter tiuj; povi movi sin, nutri sin, reprodukti sin (^stono a~u metalo ne vivas); travivi (ion): sperti, senti dum sia vivo {*2}
vizo : (en pasporto:) permeso por en-/el-/tra-iri landon {X}
viza^go : * anta~ua parto de kapo, kun bu^so, nazo, okuloj {*3}
viziti : * iri al iu homo a~u loko por paroli, vidi,... {*5}
vo^co : * la sono de homa parolado a~u besta blekado; la (esprimita) opinio de unu persono inter multaj {*5}
vo^cdoni : (en por tio organizita vo^cdonado) esprimi sian vo^con (opinion) por a~u kontra~u io (farota) a~u iu (en iu funkcio) (vo^c/don/i) {X}
vojo : * sur kio oni iras/veturas de unu loko al alia {*2}
voja^gi : * iri a~u veturi al malproksima loko, a~u de loko al loko (al loko...) (dum pluraj tagoj) {*3}
voki : * venigi iun per (la~uta) diro; tiri ies atenton per (la~uta) diro; telefoni al iu {*4}
vokalo : parolsono, kiu povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon, en Esperanto: [a e i o u] {X}
voli : * (forte) deziri fari ion a~u ke io estu farata {*2}
volbo : arkforma plafono (en la mezo pli alta ol je la flankoj); simile kurba surfaco {X}
volonta : * faranta ion kun (a~u por) plezuro (a~u por sperto) (ne profesie, ne pro devo) {*6}
volumo : aparte bindita parto de libro (kiu estas tro ampleksa por esti eldonita en unu volumo, ekz.: duvoluma vortaro) {9}
volumeno : parto de spaco okupata de korpo, objekto,... (mezurata per litroj a~u kubaj (centi)metroj) {9}
volvi : * (plurfoje) ^cirka~umeti ion ^cirka~u io alia {*6}
vomi : el^jeti per la bu^so la enhavon de la stomako {9}
vorto : * sinsekvaj sonoj (a~u literoj) kun signifo {*2}
vortaro : libro, en kiu estas listo de tre multaj vortoj de iu lingvo, kun klarigoj a~u kun tradukoj en alia lingvo; (anka~u:) ^ciuj vortoj, kiujn iu konas (vort/ar/o) {X}
vosto : * la malanta~ua elstara parto de birdo a~u alia besto {*6}
vualo : delikata (travidebla) tuko anta~u viza^go; vuali: kovri (la viza^gon) per vualo; malhelpi la rigardon; ka^si (nuboj vualis la lunon) {8}
vulkano : monto formi^ginta el el^jeti^gintaj likvaj partoj de Tero; monto, tra kiu el^jeti^gas a~u el^jeti^gis likvaj partoj de Tero {9}
vulpo : rabobesto simila al hundo, kun pinta muzelo kaj pluma vosto (Canis vulpes,...) (kaptas ^cefe malgrandajn bestojn) {8}
vulturo : granda rabobirdo kun rekta hoka beko kaj pli-malpli nuda kapo (Vultur, Aegypius,...) {9}
vulvo : ekstero de ina seksorgano (kun -lipoj, -lipetoj) {X}
vundo : * difekto de la korpo, el kiu fluas sango, a~u kie mankas karno a~u ha~uto; vundi (iun): fari vundon {*6}


- z -    [ ^ a-b-c- ^ ]

zebro : mambesto simila al ^cevalo, sed kun brune-blanke a~u brune-flave striita ha~uto (Equus zebra) {X}
zigzago : linio en formo de Z a~u /\/\/; zigzagi: iri tiel {X}
zinko : blue griza metalo (Zn) {9}
zipo : fermilo konsistanta el du rubandoj kun vico da dentoj; zipi: fermi per zipo {X}
zono : strio el ^stofo a~u ledo por meti ^cirka~u la talion; io, kio ^cirka~uas ion alian; spaco pli-malpli difinita por certa celo {7}
zoologio : scienco pri animaloj {9}
zorgi : * fari ^cion, por ke iu sentu sin bone, a~u por ke io okazu bone; pensi pri tio, kion oni devas fari, por ke...; pensi pri tio, kio povus okazi, se... {*4}
zumi : a~udigi da~uran, malakran bruon, kiel faras mu^so ("zzzzz" a~u "mmmmm") {9}



Supersignitaj literoj kaj ASCII/ANSI
ch gh hh jh sh u  Fundamento (1887)
cx gx hx jx sx ux IKEST (1962)
^c ^g ^h ^j ^s ~u CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5''
c^ g^ h^ j^ s^ u~ CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5''
æ  ø  ¶  ¼  þ  ý  ISO-8859-3 ''Latin-3'' a~u ''Sud-Eur''
ĉ  ĝ  ĥ  ĵ  ŝ  ŭ  UTF-8 ''UNIKODO''


diverslingvaj informoj pri Esperanto
www.esperanto.net


Virtuala Esperanto-Biblioteko


Universala Esperanto-Metodo de Doktoro Benson (1932)


www.lernu.net


W.F. Pilger
(tie vi trovos anka~u listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj)


Ser^c-vortaroj en Interreto:
en: www.lernu.net
kaj
DE-EO / EO-DE - - EN-EO / EO-EN - - ES-EO / EO-ES - - FR-EO / EO-FR - - IT-EO / EO-IT - - EO-JP - - NL-EO / EO-NL - - PT-EO / EO-PT - - EO-RU
REVO/PEV (ampleksa difin-vortaro EO-EO)
Vortlistoj en Interreto (i.a.):
EO-CA - - DE-EO / EO-DE - - EO-EN - - IT-EO - - EO-NL - -
Vidu krome:
Esperanto-Vortaroj en la Reto


 

Jena interreta versio estas disponigata al la publiko tute senkoste, por helpo al lernantoj kaj progresantoj. Sed eble vi estas ri^culo... kaj volas pagi por la uzo... Se vi opinias, ke la reta versio de Bazaj Radikoj Eo-Eo / Baza Esperanta Radikaro utilas al vi, kaj se vi volus (kaj povas) iel rekompenci tion..., vi povus pagi sumeton (a~u sumon) al Konto Espero (por helpo al viktimoj de militoj kaj katastrofoj) ^ce UEA, a~u al la UEA-konto de la a~utoro (por celo de li difinota). (Eblas i.a. per kreditkarto kaj per PayPal. -- Se vi mem ne havas membro-konton ^ce UEA, tion faru samtempe kun mendo de libroj a~u diskoj - transpagi alimaniere kostas tro multe.)

Esperanto-Esperanto baza radikaro vortaro vocabulaire de base dictionnaire basic vocabulary wordlist dictionary vocabulario woerterliste woerterbuch woordenlijst woordenboek ordliste ordbog ordbok slownik slovnik slovar