Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto

[  a-b-c-  ]

(C)2006 Wouter F. Pilger, NL8223ZS26
stato: 2006-01-20
e-posxto / wpil[a]uea.org [Eo!]
Cxiuj rajtoj rezervitaj. Tous droits r'eserv'es. All rights reserved. Reprodukto nur kun antauxa permeso.
>2500 radikoj
> >25.000 vortoj
Verko prilaborata. Sen ia garantio. Gxi povas sxangxigxi cxiutage. Nur por via propra uzo vi rajtas fari unu paperan kopion.

ATENTU! Cxi tio ne estas "difin-vortaro". Gxia celo estas nur, helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto, kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni gxin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj.
{*0}: iloj; {*1}-{9}: radikoj laux ofteco kaj utilo (laux la Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'); {X}: aldonoj ne en la Akademia listo.
({*0}-{*6}: cx. 950 radikoj / {*0}-{X}: cx. 2900 radikoj)

[ Komentoj (por tiuj, kiuj jam konas Esperanton) ]

[ Precizigoj kaj aldonoj nov 2001/-dec 2003 ]

cxi tie: cxgxhxjxsxuxCXGXHXJXSXUX = Esperanto-literoj
--- ISO-8859-3 = LATIN3 --- UTF-8 = UNIKODO --- ASCII-TXT(A-^G) (H-O) (P-Z) ---

 
    Libro-forma versio aperis en decembro 2001:
    Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro,
    Rotterdam: UEA, 160 p., 18x11 cm, ISBN 92-9017-076-X.
 
gramatikaj finajxoj
cxefaj prefiksoj kaj sufiksoj por vortkonstruo

-o : [io ekzistanta]
-a : [kvalito; aparteno; rilato]
-j : du aux pli [>=2]
-n : -o -as --> -on / -on <-- -as -o
-e : [maniero; cirkonstanco; loko]
-n : [al] -o -as --> -en / -en <-- -as -o
-i : [ago/stato]
-as : [ago/stato: nun, cxiam, kutime]
-is : [ago/stato: antaux nun]
-os : [ago/stato: post nun]
-u : [ago/stato: peto, konsilo, ordono]
-us : [ago/stato: kondicxa]


     aktiva:
-ant- : [komencinta, ne fininta, dum la ago]
-int- : [fininta, post la ago]
-ont- : [ne jam komencinta, antaux la ago]
      pasiva:
-at- : [komencita, ne finita, dum la ago]
-it- : [finita, post la ago]
-ot- : [ne jam komencita, antaux la ago]

-ado : [dauxra aux ripeta ago; dauxra stato]
-ajxo : [io konkreta]
-ano : [homo: membro; logxanto]
-aro : [multaj kiel unu tuto]
bo- : [parenco per geedzigxo]
cxef- : [plej grava]
dis- : [al pluraj direktoj]
-ebla : [oni povas fari]
-eco : [kvalito mem de iu/io]
-eg- : [tre granda; tre forte]
-ejo : [loko, kie]
ek- : [(subite) komenci]
-ema : [inklino aux sxato]
-enda : [oni devas fari]
-ero : [fragmento, peco da]
-estro : [homo: kiu gvidas, regas, prezidas]
-et- : [tre malgranda; tre malforte]
ge- : [la du seksoj kune]

-ido : [infano; juna besto]
-igi : [fari -a, -o; kauxzi ke io/iu -as]
-igxi : [ekesti -a, -o; kvazaux io/iu -as gxin/lin/sxin]
-ilo : [instrumento, rimedo]
-ino : [virino; naski-pova individuo]
-inda : [estas bone, fari; merito]
-ingo : [io, en kion oni metas tion, por teni gxin]
-isto : [profesia homo; sportulo; ism-ano]
-ismo : [ide-aro, pens-aro; malsano]
mal- : [tute ne; inverse; kontrauxe]
mis- : [ne gxuste; erare]
-obla : [kvanto; fojoj: triobla=3x]
-ona : [parto: duona=1/2]
re- : [denove, ankorauxfoje; inversdirekte]
-ujo : [io, en kio]
-ulo : [homo tia]
-um- : [io kun ia rilato al]

\/  \/  detaloj, ekzemploj: en la listo !!  \/  \/


- a - b - c - cx - d - e - f - g - gx - h - hx - i - j - jx - k - l - m - n - o - p - r - s - sx - t - u - ux - v - z -
(ofte pli rapide: sercxu per la sercx-funkcio: - c - kaj simile)


- a -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-a : * [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo sxajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; sxi nomas lin sagxa; mia frato; sxia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina cxapitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; cxiu tago: nia cxiutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hieraux: la hierauxaj okazajxoj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; baldaux: lia baldauxa foriro;...) {*0}
abelo : insekto, gxenerale vivanta en grandaj popoloj, de kiuj homoj prenas mielon (Apis) {8}
abio : iu el Nordaj pinglo-arboj (Abies, Picea, Thuja,...) {7}
abomeno : tre forta malsxato; abomeni: malsxategi {8}
aboni : laux kontrakto ricevadi gazeton, revuon aux servon {8}
abrikoto : frukto kun (ofte parte rugxa) lanugeca hauxto, flava firma karno, glata kerno, de arbo (Prunus armeniaca) {9}
abrupta : malagrable subita {9}
absceso : puso en kavajxo en hauxto aux en interne kava sxvelajxo {X}
absoluta : sendependa de ajna influo; senkondicxa, senrezerva {9}
abstini : tute ne uzi (alkoholon, tabakon, viandon,...) {9}
abstrakta : malkonkreta; tio, kio ne estas sensebla (tusxebla, auxdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), sed nur estanta en pensoj {X}
absurda : kontrauxa al normala sagxo; tute ne komprenebla {9}
abunda : en tre granda kvanto {7}
acida : kun gusto de citrono aux vinagro {7}
-acx- : [malbona, malbela] (precipe laux ekstera aspekto) (fi- kaj -acx-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundacxo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
acxeti : * havigi al si per mono; subacxeti: korupti {*3}
-ado : * [dauxra aux ripeta ago] (lernado, irado, frapado, martelado,...); [dauxra stato] (dormado, kusxado,...) {*0}
adapti : gxustigi, tauxgigi por iu celo, kondicxo aux cirkonstanco {9}
adiaux : saluto cxe foriro: "adiaux!"; adiauxi: diri "adiaux!" aux aliajn vortojn cxe foriro {7}
adicii : aldoni nombron: 2+3=5 (du plus tri estas kvin) {8}
adjektivo : a-vorto; vorto, en Esperanto kun finajxo "-a", kiu montras econ, kvaliton aux rilaton de io aux iu {8}
administri : prizorgi financojn kaj havajxojn de organizajxo aux persono {8}
admiri : opinii, ke io aux iu estas tre bona aux tre bela {8}
admoni : diri: "faru tion! estas bone!" aux "ne faru tion! estas malbone!" {8}
adopti : alpreni nepropran infanon kiel sian; alpreni kiel sian (kutimon, opinion,...) {8}
adori : honoregi; pasie ami {9}
adreso : * [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al... {*5}
adverbo : e-vorto; vorto, en Esperanto ofte kun finajxo "-e", kiu indikas kvaliton aux cirkonstancon de ago aux stato {9}
advokato : iu, kiu defendas ies interesojn antaux jugxisto {8}
aero : * la gasoj cxirkaux cxio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj {*4}
afabla : * kun agrablaj, placxaj vortoj kaj agoj; amika; helpema {*3}
afero : * ajxo; objekto aux agado aux ideo aux temo {*2}
afido : parazita (sucxanta) insekteto sur planto (Aphis,...) {X}
afikso : prefikso aux sufikso {X}
afisxo : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okazajxon); publika mesagxo ie pendigita; afisxi: diskonigi grandskale {8}
aflikti : kauxzi fortan kordoloron {9}
afranki : meti posxtmarkon sur leteron aux karton; antauxpagi transportadon {8}
Afriko : (nomo de kontinento) {9}
agi : * fari ion pri io; aktive okupigxi pri io; ne resti senfara; (agi al/kun iu(j):) konduti, trakti {*5}
agavo : granda Amerika planto kun karnecaj fibraj folioj, kiu post jaroj floras unu fojon kaj tiam mortas (Agave) (fibroj kaj suko uzataj, burgxonoj kaj floroj mangxataj) {X}
agento : konstanta komisiito; komerca reprezentanto {9}
agiti : inciti la sentojn; ribeligi homamasojn {9}
aglo : granda rabo-birdo kun kurba beko (Aquila,...) {7}
agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone gxustigitaj); agordi: gxustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento {7}
agrabla : * tiel, ke estas bona sento {*4}
agxo : * kvanto de vivjaroj; agxa: (ofte:) maljuna {*4}
aidoso : infekta virusa malsano (perdo de imuneco) (AIDS) {X}
ajlo : (herbo kun) akragusta bulbo konsistanta el pluraj bulberoj (pli akra ol cepo) (Allium sativum) {9}
ajn : * [senlime, nedifinite] (kiam ajn: en cxiu pensebla tempo; kie ajn: en cxiu imagebla loko; iu ajn: ne gravas, kiu) {*1}
-ajxo : * [io konkreta] (belajxo, mangxajxo, vidajxo, cxirkauxajxo...) {*0}
akademio : oficiala societo de verkistoj, sciencistoj aux artistoj {9}
akajxuo : "frukto" el du partoj (akajxu-pomo kaj -nukso), ambaux mangxataj, de tropika Amerika arbo (Anacardium) {X}
akceli : (pli)rapidigi {8}
akcento : pli forta prononco de parto de vorto; pli forta atento al parto de temo; akcenti: pli forte prononci; pli atenti {9}
akcepti : * ne kontrauxi; ne rifuzi; (ankaux: gastigi) {*4}
akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno; akciulo: kiu posedas akcio(j)n {9}
akcidento : (subita) malfelicxa okazajxo {7}
akiri : * ekhavi per faro {*6}
akno : sxvelajxeto sur la hauxto (Acne) {9}
akompani : * iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas {*6}
akordo : pluraj tonoj (de unu muzik-instrumento) kune ludataj; sameco de sentoj aux opinioj inter du aux pli da personoj {9}
akra : * pika; trancxa; kun tre maldika pinto aux rando; doloriga kiam gxi forte tusxas; gusto kiu kvazaux pikas la langon {*6}
akrido : saltanta insekto (Acrididae: Acrida, Locusta,...); (migra akrido: periode en grandaj kvantoj) {9}
akrobato : kiu faras lertegajn korpajn movojn, saltojn,... {X}
akso : stango (aux linio), cxirkaux kiu turnigxas rado, parto de masxino,... {9}
akselo : kavajxo sub la brako cxe la trunko {X}
akto : dividajxo de teatrajxo; (dokumento pri) grava oficiala decido {9}
aktiva : aganta, faranta ion (mi/li/sxi/gxi/... (=la aktiva) ...-as/-is/-os (iun/ion); mi/li/sxi/gxi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)) {9}
aktoro : persono, kiu ludas rolon (kvazauxas esti alia persono) en teatrajxo {9}
aktuala : nun estanta; nun interesa {9}
akurata : kiu faras aferojn gxustatempe, en la difinita tempo, je la difinita horo {8}
akuzi : diri, ke iu kulpas pri io {9}
akuzativo : (en Esperanto:) (vorto kun) la finajxo "-n" {X}
akvo : * tio, en kio nagxas fisxoj; la plej ofta likvo sur Tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune {*3}
akvumi : doni akvon al planto, al kulturata tero (akv/um/i) {X}
al : * [-->] [direkto, celo] (li iras al la urbo; sxi skribis al mi; mi donas tion al vi; kondamni al morto; pordo al koridoro) {*1}
alarmo : granda gxenerala averto pri dangxero; alvoko al batalo; alarmi: tiel averti aux alvoki; maltrankviligi, zorgigi {9}
alauxdo : birdo, kiu kantas dum preskaux senmova (aux supren-levigxanta) flugado super kampoj (Alauda,...) {9}
albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj, kolektitajn posxtmarkojn,... {8}
aldoni : doni ion plian (krom tio, kion oni jam donis al iu, aux krom tio, kio jam estas ie); diri aux skribi ion plian (al/don/i); aldona: kroma; plia; ekstra {X}
aleo : vojo inter arboj en gxardeno aux parko {9}
alergio : tro forta reago de la korpo al certa substanco {X}
alfabeto : la literoj de iu lingvo en vico {9}
algo : iu el senfloraj, ofte sentigaj akvoplantoj (tre malsamaj laux formo kaj koloro) (iuj estas mangxataj kiel legomo) {9}
alia : * ne tiu; ne sama; (unu al la alia: A al B kaj B al A) {*2}
aligxi : farigxi membro de iu grupo aux partoprenanto en iu evento; aligxilo: formularo por aligxi (al/igx/i) {X}
alko : granda cervo-simila besto (plataj kornoj) (Alces) {X}
alkoholo : likvo akirita per distilado de fermentintaj suker-enhavaj substancoj (C2H5OH) (kaj aliaj -OH); alkoholajxo: trinkajxo enhavanta alkoholon, ebriiga {8}
almenaux : * tiom aux ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol {*1}
almozo : mono, kiun oni donas al malricxulo pro kompato; almozi: peti almozo(j)n {8}
alta : * (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro gxis supro); je granda distanco super la tero (aux super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta laux rango aux pozicio) {*2}
alterni : sin sekvi lauxvice (tago - nokto - tago - nokto -..., nigra - blanka - nigra - blanka -...) {9}
alternativo : eblo aux neceso, elekti inter du aferoj, ag-manieroj, proponoj, decidoj,... {X}
aludi : paroli ne pri tio, sed pri io, kio pensigas pri tio {9}
alumeto : bastoneto por fajrigi {7}
aluminio : argxentkolora malpeza metalo (Al) {9}
ami : * tre sxati; havi plej korajn sentojn por iu/io {*2}
amara : maldolcxa (kiel galo aux kiel sensukera kakao) {9}
amaso : * granda kvanto kune {*4}
amatoro : ne-profesiulo; iu, kiu faras ion ne por vivteni sin, sed por sia (granda) plezuro {9}
ambasado : grupo da senditoj de unu sxtato por intertrakti kun alia sxtato; ambasadorejo (kun oficistoj) {9}
ambasadoro : cxefa reprezentanto de iu sxtato en alia sxtato {9}
ambaux : * la du; tiuj du {*1}
amboso : peza metala bloko, subajxo por batado cxe forgxisto {X}
ambulanco : auxto por alporti vunditon aux malsanulon al hospitalo; movebla (armea) kuracejo {X}
amelo : energi-ricxa substanco en grenoj kaj nutraj tuberoj {X}
Ameriko : (nomo de kontinento) (Nord-, Mez-, Sud-) {9}
amfibio : besto kun nuda hauxto, kies larvoj vivas en sensala akvo kaj spiras per brankoj, dum la plenkreskaj vivas sur tero kaj spiras per pulmoj [rano, salamandro,...] (Amphibiae) {X}
amiko : * sxatata, kara homo {*2}
amindumi : per karesoj kaj kisoj montri (unu al la alia), ke la alia estas aminda (am/ind/um/i) {X}
amori : seksumi por gxuo, kun aux sen koito {X}
amplekso : kiom granda (en cxiuj dimensioj) io estas; ampleksa: havanta grandan amplekson {8}
ampolo : tub(et)o (el vitro aux alia materialo), fermita je ambaux ekstremajxoj; vitra, fermita elektra lampo {9}
amuzi : * plezurigi; gxuigi; gajigi; ridigi {*5}
-ano : * [homo: membro; logxanto; kredanto] (klubano, (sam)urbano, Tokiano, Aziano, Budhano, Islamano, Kristano,...) {*0}
anaso : akvobirdo aux kortobirdo kun egale largxa beko kaj mallonga kolo (Anas,...) (kvakas "kvak kvak") {8}
anekdoto : mallonga rakonto pri (amuza) okazajxo {9}
anemio : kiam la sango ne bone transportas oksigenon (O) {X}
angilo : serpento-simila fisxo kun glata hauxto, vivanta en Euxropaj kaj Amerikaj riveroj, sed metanta siajn ovojn en la oceano apud la bordo de Usono (Anguilla) {9}
angulo : * spaco inter du sin tusxantaj linioj aux muroj (>, <) {*4}
angxelo : supernatura (bona) estulo aux estajxo; sendito de dio; karegul(in)o {8}
animo : * la ne-korpa, ne-intelekta esenco de iu/io vivanta {*5}
animalo : plurcxela vivajxo ne vegetala [besto aux homo] {8}
ankaux : * aldone [ne nur tiu/tio, sed ankaux tiu/tio alia] {*1}
ankoraux : * ne nur antauxe, sed ankaux nun; ne nur tiom, sed ecx pli da; dauxre same; ankoraux ne: gxis tiam ne; ne jam {*1}
anonci : * diri, ke io okazos; formale aux publike sciigi {*6}
anso : kurba, elstara tenilo (ekzemple de taso) {X}
ansero : akvobirdo aux kortobirdo kun longa kolo, pinta beko kaj largxa vosto (Anser,...) (gxi gakas "gak-gak") {9}
anstataux : * en la loko de...; en la funkcio de... (anstatauxi: esti aux funkcii anstataux io/iu alia; anstatauxigi (la nunan per nova): meti ion/iun alian anstataux la nuna...) {*1}
-ant- : * [komencinta, ne fininta, dum la ago] (mangxanta homo: kun mangxajxo en sia busxo; falanta pluvo: gutoj en aero); (mangxante (=dum la mangxado), li bone macxis); (gxenerale, -anto = -anta homo) {*0}
antaux : * en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico; antauxo: flanko kutime vidata unue; (homo:) vizagxo, brusto,...; antauxdiri: jam antauxe diri ke io nesciata okazos {*1}
antauxulo : parenco, kiu vivis pli frue; iu antauxe havinta la saman funkcion (antaux/ul/o) {X}
anteno : sensilo (insekto); signal-kaptilo/sendilo (radio,...) {X}
antibiotiko : medikamento kontraux (malsanigaj) bakterioj {X}
antikva : ekzistinta antaux tre longa tempo; tre malnova {X}
antilopo : iu el rapidkuraj aux saltemaj parencoj de bovo (i.a. en Afriko) (malrapidaj nomigxas ofte bovo aux bubalo) {X}
anuso : la elira truo de la intesto {X}
aparato : pli-malpli granda, pli-malpli komplika ilo {7}
aparta : * ne kuna; dis(igit)a de; speciala {*4}
apartamento : kelkcxambra logxejo (en pli granda domo) {8}
aparteni : * [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto] {*6}
apenaux : * preskaux ne; ne (aux nur iomete) pli ol (61 minutoj estas apenaux unu horo) {*1}
aperi : * ekvidigxi; ekesti; montri sin; esti publikigita {*4}
aperturo : malfermajxo {9}
apetito : plezuro mangxi ("Bonan apetiton!"); mangxemo {8}
aplauxdi : frapi siajn manojn unu kontraux la alia, por montri lauxdon aux aprobon {9}
apliki : uzi teorion en la praktiko; uzi ion por gxia celo; ligi iun dirajxon al iu, pri kiu la dirajxo origine ne temis {9}
apogi : * fari tiel, ke iu/io ne falos aux renversigxos; diri, ke tio, kion diras aux faras iu alia, estas bona; monhelpi {*6}
apopleksio : subita cxeso de cerbaj funkcioj (pro krevo (hemoragio) aux sxtopigxo (embolio) de cerba arterio aux vejno {X}
apostolo : unu el la originaj lernantoj de Kristo; fervora propagandisto {9}
apostrofo : skribsigno (') uzata, interalie, por indiki, ke unu litero mankas (en Esperanto, oni povas apostrofi la finan "o" de substantivoj kaj, post vokalo, la "a" de la vorto "la": de l' mond' = de la mondo) {X}
apoteko : loko, kie oni vendas aux senpage havigas kuracilojn {8}
apro : sovagxa porko (Sus,...); veruk-apro: (Phacochoerus) {9}
aprilo : * la monato post marto kaj antaux majo (04) {*5}
aprobi : * diri, ke tio, kion diris aux faris iu alia, estas bone dirita aux farita {*6}
apud : * en loko proksima de...; dekstre aux maldekstre de... {*1}
-aro : * [multaj kiel unu tuto] (arbaro, sxtuparo, gazetaro, homaro, ilaro (de metiisto),...); aro (da): multaj kune {*0}
araneo : iu el okkruraj best(et)oj (Aranea) (reto: araneajxo) {8}
arangxi : * okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; tauxge kunmeti; arangxo: la maniero, en kiu io estas arangxita; la rezulto de la arangxado {*5}
arauxkario : Suda pingloarbo kun globaj konusoj (Araucaria) {X}
arbo : * alta planto kun ligna trunko kaj multaj brancxoj [kverko, abio, betulo, fago, tamarindo,...] {*3}
arbitra : dependa de la volo aux kaprico de nur unu persono {9}
arbusto : planto kun lignaj brancx(et)oj, sed (preskaux) sen trunko (ne arbo, ne herbo) [frambo, ribo, pipro, teo,...] {X}
arcxo : stango kun paralele fiksita fasko da haroj, por sonigi kordan muzikinstrumenton {X}
arda : varmega; bruletanta (sen flamoj) {8}
ardeo : (vad)birdo (longaj kruroj, kolo; beko pika) (Ardea) {X}
aresti : (laux legxo) kapti iun por malliberigi tiun aux por submeti tiun al jugxado {X}
argilo : iuj specoj de (knedebla) tero (el iuj de tiuj specoj oni bakas brikojn, fajencon,...) {X}
argumento : fakto aux rezonajxo, kiun oni mencias, por konvinki iun aux pruvi ion; argumenti: prezenti argumento(j)n {X}
argxento : * blanke-griza valora metalo (Ag) {*5}
arko : parto de rondo aux cirklo; konstruajxo tiuforma; objekto tiuforma por pafi sagojn {8}
armi : * doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin {*6}
armo : * armilo; armilaro; il(ar)o por batali {*6}
armeo : (gxenerale: sxtata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj {7}
aromo : delikata odoro aux gusto (de planto aux de iu substanco); odoro aux gusto pro aldono de tia substanco {X}
arto : * difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro gxia beleco (=belarto); (artefarita: farita de homo aux masxino, ne natura) {*3}
arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj; (figure:) cxefa (auxto-)vojo {9}
artifiko : lerta aux ruza agmaniero por imponi aux trompi {X}
artiko : loko, kie ostoj estas ligitaj tiel, ke (unu el) ili povas flekse aux turne movigxi [kubuto, genuo, maleolo,...] {9}
artiklo : cxiu aparta speco de komercajxo {X}
artikolo : teksto en gazeto; dividajxo de legxo, regularo,...; (gramatiko:) la vorto "la" {7}
-as : * [ago/stato: nun, cxiam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; cxiun tagon li legas gazeton; sxi cxiam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi logxas cxi tie;...) {*0}
asekuri : kontrakti kompenson pro estonta perdo, difektigxo,...: se oni regule (cxiumonate, cxiujare) pagas monon (premion), la asekuristo pagos kompenson, kiam difinita neantauxdirebla okazajxo okazos (ekzemple: akcidento, fajro, malsano,...) {8}
asembleo : legxo-fara kunveno {9}
aserti : firme diri, ke io estas vera ((ankoraux) sen pruvo) {9}
asfalto : nigra kovrajxo (fandebla per varmo) de stratoj {9}
asisti : (ofice) helpi {9}
asocio : grava aux granda grupo da homoj, kunigxintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) {8}
aspekti : esti laux (unua) rigardo; impresi al la vido {7}
astro : objekto en cxielo [suno, luno, steloj, planedoj,...] {X}
-at- : * [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en busxo; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne movigxis); (gxenerale, -ato = -ata homo) {*0}
ataki : * iri al iu/io, por fari malbonon al tiu/tio {*6}
atenci : provi mortigi iun; krime ataki ies korpon, rajton aux honoron; grave ataki legxon aux normon mem {X}
atendi : * resti gxis alveno de iu/io; resti gxis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (gxis...) {*3}
atenta : * rimarkema; volanta ekscii {*4}
atesti : oficiale diri, ke io estas tia kaj tia, cxar oni mem vidis aux spertis gxin; atesto: atesta diro aux dokumento {8}
atingi : * veni gxis dezirata loko; veni gxis dezirata rezulto {*5}
Atlantiko : la oceano inter Euxropo kaj Afriko kaj Ameriko {9}
atomo : plej malgranda ero de materio, el kiuj konsistas molekuloj {9}
aux : * [elekto] (Cxu vi trinkos teon aux kafon?) {*1}
auxdi : * rimarki per la oreloj; (figure: ekscii) {*3}
auxdaca : kuragxa malgraux konataj dangxeroj aux problemoj {9}
auxgusto : * la monato post julio kaj antaux septembro (08) {*5}
auxskulti : * provi auxdi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon {*4}
Auxstralio : (nomo de kontinento) {9}
auxto : auxtomobilo (ekz.: person-, sxargx-, liver-auxto) {8}
auxtobuso : veturilo (auxtomobilo) por kelkdek personoj {7}
auxtomato : aparato, kiu faras ion sen interveno de homo {7}
auxtomobilo : veturilo funkciigata per motoro, kun kutime kvar radoj, sur tero (mallonge: auxto) {8}
auxtoro : verkinto de teksto; elpensinto, farinto de artverko {9}
auxtoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon; instanco kun tia povo {8}
auxtuno : * parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmigxas {*4}
avo : * patro de patr(in)o {*4}
avantagxo : tio, kio donas pli da utilo, profito, sukceso {9}
avara : * kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia {*6}
aveno : greno kun kelkfloraj pendantaj spiketoj (Avena) {9}
aventuro : dangxera aux plezura (neatendita) vico da okazajxoj {7}
avenuo : largxa strato, kutime kun arboj lauxlonge de gxi {8}
averti : * diri: "ne faru!", "malbono okazos!" {*6}
aviadilo : flugmasxino por transporti homojn aux ajxojn (liniaviadilo, sxargxaviadilo,...) (aviad/il/o) {8}
avida : kiu forte volas havi ion {8}
azeno : * kvarpieda besto, simila al, sed malpli granda ol cxevalo, kun pli longaj oreloj (Asinus) (iaas: "i-a") {*5}
Azio : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Euxropo: Euxrazio) {9}


- b -    [ ^ a-b-c- ^ ]

babili : paroli pri ne (tre) seriozaj aferoj {7}
bacilo : nomo de iuj bakterioj; ajna eta viva kauxzanto de malsano {9}
bagatelo : malgrandajxo, malgravajxo {9}
baki : pretigi mangxajxon (aux ion alian) en forno per varmego {8}
bakterio : unucxela vivajxo, kiu reproduktigxas per dupartigxo {9}
balo : danc-festo; maskobalo: la homoj surhavas maskon {9}
balai : * per ilo el tigoj aux fadenoj (balailo) forsxovi malpurajxojn {*6}
balanci : movi tien kaj reen (unu punkto restas samloke) {8}
balbuti : malfacile paroli kun (ne volitaj) interrompoj aux ripetoj ("b-balb-buti") {9}
baldaux : * post mallonga tempo {*1}
baleno : tre granda mamulo, kun formo de fisxo, vivanta en la oceanoj (Cetaceae: Balaenidae,...) {X}
balkono : elstarajxo de supra etagxo (cxirkauxbarita planko) {X}
balono : flugaparato (aux ludilo,...) konsistanta el sako kun gaso aux varma (varmigata) aero {7}
baloti : vocxdoni per vocxdonilo (ne per, ekzemple, manlevo) {9}
bambuo : altegaj varmlandaj herboj kun lignecaj kavaj sxalmoj, uzataj por konstruado, meblo-farado,... (Bambusa, Dendrocalamus,...); ties sxalmoj kiel konstru-materialo {9}
bani : * enmeti tute en likvon (en akvon) aux en (sun)lumon (por purigo, sano, plezuro); banejo: kie oni sin banas {*5}
banano : frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto (Musa) kun flaveca sxelo kaj blanka pli-malpli faruneca karno {9}
bandagxo : tuko aux io simila, kiun oni metas sur vundon aux cxirkaux rompitan korpoparton; bandagxi: meti tukon,... sur/cxirkaux vundon,... {9}
banko : sxtata aux privata entrepreno okupigxanta pri financo (mon-aferoj) (pruntoj, cxekoj, akcioj) {7}
banto : ornama nodo kun du bukloj {9}
bapti : (kun beno, solene) doni nomon al iu/io {9}
baro : * io, kio malhelpas aux malebligas trairon; io, kio malhelpas aux malebligas agadon; bari: malhelpi, malebligi trairon {*6}
barakti : forte skui sin, forte movi siajn brakojn kaj krurojn; pene defendi sin {8}
barbo : * hararo sub la busxo; flankbarbo: apud orelo {*6}
barbiro : razisto kaj har-tondisto {9}
barelo : ronda ujo el kurbigitaj tabuloj, kun plata supro kaj malsupro, por teni likvojn (vinon, bieron, akvon,...) {8}
barilo : io, farita por malhelpi trairon; konstruajxo el fostoj, bretoj aux sxtonoj por indiki la limon de kampo aux tereno, kaj por malhelpi trairon (bar/il/o) {X}
barko : iom granda velboato {9}
basko : libere pendanta malantauxa parto de vesto {9}
bastono : * (rekta peco de) brancxo aux io simila, por helpi iradon aux por bati; taktobastono: de orkestro-direktisto {*6}
bati : * doni forta(j)n frapo(j)n {*3}
batali : * uzi forton kontraux iu (malamika); interbatigxi {*4}
bataliono : parto de armeo konsistanta el kelkaj kompanioj {X}
batato : "dolcxa terpomo", nutra tubero (Ipomoea batatas) {X}
baterio : ligita grupo da elektraj piloj; grupo da kanonoj {X}
bazo : malsupra parto de objekto, kiu portas gxin; objekto sub objekto, kiu portas gxin; tio, sur kio io estas konstruita; la cxefaj punktoj de pensado; loko de ekiro kaj reveno; bazi: konstrui, starigi ion (ankaux: opinion, decidon) sur io {8}
bazaro : loko kun multaj vendo-tabloj aux -budoj {8}
bebo : sucxinfano; infaneto tre juna {8}
bedauxri : * diri aux pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel" {*6}
beko : * firma (ofte pinta) busxo de birdo {*6}
bela : * vidinda pro formo, koloroj,... {*2}
beni : peti favoron de dio por iu {8}
bendo : mallargxa, longa peco el maldika materialo; pli-malpli dika ringo (el kauxcxuko,...) cxirkaux rado; komunikado-kanalo (radio, televido, inter komputiloj,...) {9}
benko : * meblo por sidi (por pluraj homoj) {*5}
benzino : miksita likvo brulema, uzata kiel brulajxo en motoro (de auxto,...) {8}
bero : karneca, ofte suka, ofte ronda, malgranda frukto {7}
besto : * vivanta estajxo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj) {*4}
beto : diversforma legomplanto kun mangxebla radiko (Beta); gxia radiko aux gxiaj folioj, kiel legomo, kiel nutrajxo por bestoj aux kiel fonto de sukero (sukerbeto) {9}
betelo : (macxataj stimulaj folioj de) Azia liano (Piper betle) {X}
betono : konstru-materialo el cemento, sxtonetoj, sablo {X}
betulo : arbo kun blanka aux blankmakula sxelo (Betula) {8}
bezoni : * ne povi esti aux fari sen {*3}
biblioteko : librejo, libraro, kie oni povas legi aux prunti librojn {8}
biciklo : du-rada veturilo funkciigata per piedoj; bicikli: veturi per biciklo {8}
bido : globeto,... kun truo tra gxi por trameti fadenon {X}
bieno : kampara posedajxo, ofte granda {7}
biero : malforta (12% aux malpli, ofte 5% aux malpli) alkohola trinkajxo el greno {7}
bifsteko : rostita maldika trancxajxo da bova viando {9}
bildo : * videblajxo (vera aux desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvazaux-videblajxo nur en pensoj {*3}
bileto : papereto aux kartoneto por eniri spektaklon aux por veturi per publika veturilo; papera mono {7}
bindi : forte kunligi (kudri,...) foliojn kaj cxirkauxmeti fortikan (kartonan,...) kovrilon, por fari libron {9}
birdo : * besto dukrura kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...] {*3}
bizono : grandega sovagxa bovo, Amerika aux Euxropa (Bison) {X}
blanka : * senkolora, tute hela; kun koloro de negxo, kreto; (paperfolio, cxeko:) sen skribita teksto {*3}
blasfemi : diri vortojn por ofendi dion {9}
blato : rapidkura plata insekto en varmaj lokoj (Blatta,...); (figure: cirkvito (ico) sur plateto kun konekto-piedetoj) {X}
bleki : auxdigi sian vocxon (pri bestoj) (por multaj bestoj krome estas speciala vorto por ilia blekado) {9}
blinda : ne povanta vidi; (figure: ne volanta atenti) {7}
bloko : peza peco da materialo, ofte kun pli-malpli ebenaj surfacoj, uzata por konstrui aux kiel firma subajxo por iuj laboroj (hakbloko, trancxbloko,...); pluraj partoj de aparato, ligitaj tiel, ke oni ne povas disigi ilin; aro da domoj inter kvar stratoj; aro da paperfolioj, tiel ligitaj, ke eblas forsxiri unu folion post alia (skribbloko, kalendarobloko,...); peza peco da materialo uzata por senmovigi ion aux por bari al- aux tra-iron (bloki: firme senmovigi; firme bari) {9}
blonda : kun flavecaj haroj; (ankaux: blonda biero) {7}
blovi : * elpusxi aeron (el la busxo); (ankaux: la vento blovas) {*6}
blua : * kun koloro de cxielo sennuba {*4}
bluzo : malstrikta vesto kovranta la supran parton de la korpo, ofte tenata per zono cxirkaux la talio {8}
bo- : * [parenco per geedzigxo] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...) {*0}
boato : malgranda aux ne tre granda akvo-veturilo (remboato, velboato, motorboato) {8}
boji : fari la lauxtan sonon, kiun faras hundo {8}
boli : * pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo {*6}
bombo : objekto (batalilo), jxetata al malamika loko, kiu eksplodas kiam gxi atingas la celon {X}
bombono : malgranda dolcxajxo, frandajxo (sukera, cxokolada) {8}
bona : * kun la gxustaj ecoj; kontentiganta {*2}
bonhavo : ricevota mono; mono aux (pozitiva) saldo cxe banko aux komercisto, kiun kliento povos preni aux uzi, kiam li volos; posedo de suficxa mono por komforte vivi (bon/hav/o) {X}
bonvoli : afable konsenti (Bonvolu veni!) (bon/vol/i) {9}
bori : fari truon per pinta ilo (ofte per turnado de tiu ilo) {8}
bordo : * parto de tero tusxanta akvon; tero cxe akvo {*4}
borso : kunvenejo de komercistoj, kiuj vendas kaj acxetas varojn ne tiuloke estantajn aux akciojn, je prezo (kurzo) laux la proponoj pri vendo kaj acxeto {9}
boto : piedvesto (el ledo, kauxcxuko aux simila materialo), kiu kovras ne nur la piedon, sed ankaux (parte) la kruron {7}
botelo : * (vitra) ujo kun malvasta malfermajxo {*6}
bovo : * granda remacxanta mambesto (Bos) bredata por lakto kaj/aux viando (el hauxto: ledo) (bovino mugxas: "mu-u") {*5}
bovlo : largxa duonsfera taso (por supo,...) {9}
braceleto : ornamajxo portata cxirkaux la manradiko, la brako, la maleolo, la kruro (brakringo, maleolcxeneto,...) {9}
brako : * elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano; elstara movebla parto de aparato {*4}
brakumi : cxirkauxbraki; meti siajn brakojn cxirkaux iun (por saluti aux konsoli) (brak/um/i) {8}
brancxo : * ne-cxefa ligna parto de arbo; ligna parto de arbusto; dividajxo de io; fako (brancxo de scienco, de industrio,...) {*6}
brando : forta (35% aux pli) alkohola trinkajxo {9}
branko : tio, per kio (i.a.) fisxoj spiras sub akvo {X}
brasiko : legomplanto diversforma (Brassica) {7}
brava : lertega; kapablega; sentima antaux dangxeroj {8}
bredi : naskigi kaj kreskigi bestojn {9}
bremso : haltigilo; mehxanismo por malrapidigi kaj cxesigi movon de veturilo aux masxino; bremsi: malrapidigi {8}
breto : tabulo kun largxo malpli granda ol longo; horizontala tabulo, sur kiu oni metas aferojn {7}
brido : kompleto da rimenoj cxirkaux la kapo de, ekzemple, cxevalo, por povi konduki gxin; bridi: moderigi; obeigi {9}
briko : rektangula "sxtono" el bakita aux sekigita argilo (knedebla tero) (por konstrui domojn,...) {7}
brili : * radii aux reflekti lumradiojn (brilas suno, oro,...) {*4}
brocxo : ornamajxo, kiun oni fiksas al vesto per sendangxera pinglo {X}
brodi : ornami sxtofon, desegnante per fadenoj {X}
brokanti : vendi uzitajn objektojn por denova uzo ("duamane") {9}
bromelio : Amerika planto (ofte sentiga; la pikaj folioj formas vazeton; floroj karnecaj) (iuj sidas sur arbo) (Bromelia) {X}
bronzo : alojo (ligajxo) de kupro (Cu) kaj stano (Sn) {9}
broso : * ilo kun multaj pli-malpli rigidaj haroj aux fadenoj, por brosi hararon aux por forsxovi malpurajxojn {*6}
brosxuro : presajxo el pluraj folioj kunkudritaj aux kunpinglitaj (krampitaj), ne binditaj {8}
brovo : strio da haroj super la okulo {8}
brui : * fari neklarajn (malagrablajn) sonojn {*4}
bruli : * esti konsumata de fajro (fajro bruligas gxin); bruligi: (ankaux:) vundi per varmego; brulo: (ankaux:) akra jukado {*3}
bruna : * kun koloro de malfresxaj herboj aux malnova ligno {*5}
brusto : * antauxa parto de la korpo inter la brakoj, de la talio gxis la kolo (interne estas la pulmoj) {*5}
bruto : kvarpieda pasxtobesto [bovo, kapro, sxafo,...] {9}
bubo : petolema (seneduka, miskonduta) knabo {8}
bubalo : mambesto simila al bovo (i.a. tirbesto) (Bubalus) {X}
bucero : Afrika/Azia birdo (grandega beko) (Bucerotidae) {X}
bucxi : dishaki kaj distrancxi beston por ekhavi viandon {9}
budo : simpla konstruajxo, ne servanta kiel logxejo (vendobudo, telefonbudo, gazetbudo, ilarobudo (ekz. en gxardeno),...) {8}
budgxeto : antauxe farita plano pri en- kaj elspezoj (de asocio, entrepreno,...); kvanto da mono disponebla por fari ion {9}
buko : ringo-forma (aux anguleca) ligilo (el metalo, plasto,...) kun movebla pinglo, por fermi rimenon, zonon, sxuon,...; buki: fermi per buko; bukdorno: la pinglo de buko {9}
bukedo : fasko da floroj {9}
buklo : helice volvigxanta fasketo da haroj; fadeno, rubando, sxnuro,... kurbigita tiel, ke ekestis ringo {9}
bulo : pli-malpli globforma objekto aux peco {7}
bulbo : dika subtera parto de planto el multaj dense sidantaj folioj, el kiu malsupre kreskas radikoj (ekzemple: cepo) {9}
bulko : bulo da pano; paneto; korno-bulko: ")"-forma {9}
bulteno : (ne regule aperanta) informilo {9}
bulvardo : largxa promenejo; largxa strato {8}
burgxo : homo nek ricxa, nek malricxa, nek potenca, nek seninflua (kiu ofte ne havas emon sxangxi la socion) {7}
burgxono : pli-malpli ronda parteto de planto, el kiu kreskos floro aux folio; burgxoni: ekmontri florojn, foliojn; ekhavi unuajn rezultojn {9}
buso : auxtobuso; (figure: multobla (komputila) konektilo) {X}
busxo : * parto de la kapo per kiu oni mangxas kaj parolas {*3}
butero : * graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo; buterpano: trancxajxo da pano sxmirita per butero {*5}
butiko : vendejo (ne tre granda) {8}
butono : * malgranda ajxo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstarajxo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j) {*6}
bv. : bonvolu (= mi/ni petas) {X}


- c -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ceceo : musxo portanta dormomalsano-parazitojn (Glossina) {X}
cedi : ne plu elteni; ne plu kontrauxbatali; transdoni posedajxon aux rajton al alia persono {8}
celo : * tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?") {*4}
celerio : diversforma legomo kun spica gusto (laux la formo, folioj, tigoj aux tubero estas mangxataj) (Apium graveolens) {X}
cemento : mortero el pulvoro el argilo aux kalkaj sxtonoj, kiu pro aldono de akvo rapide solidigxas; simila alia rapide solidigxanta pasteca substanco {8}
cendo : diverslanda nomo por monero, centono de la mon-unuo {X}
cent : * 100; ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230 {*1}
centimetro : 0,01 metro; 10 milimetroj [mezuro por longo] {9}
centro : la mezo de cirklo, rondo, urbo, agado,... {7}
centralo : centra organizo de iuj asocioj; (=centrejo: energi-centralo, telefon-centralo,...) {9}
centrifugi : rapide rotaciigi (por apartigi firmajxon/likvon) {X}
cenzuri : kontroli/malpermesi librojn, filmojn,... laux enhavo {X}
cepo : pli-malpli ronda bulbo kun dolcxe-akra gusto, uzata kiel legomo (Allium cepa) {9}
cerbo : tio en la kapo, per kio oni pensas {8}
cerbumi : forte, strecxe pensadi pri io (cerb/um/i) {X}
ceremonio : la difinitaj agoj dum solenajxo; difinitaj agoj en gxentilaj sociaj rilatoj {X}
certa : * [sen dubo]; difinita; bone konata (almenaux por la parolanto); esti certa pri.../ke...: ne dubi pri.../ke... {*3}
cervo : sovagxa remacxanta mamulo, kies virbesto portas grandajn, disbrancxigxintajn kornojn (Cervus,...) {9}
cetera : * kroma; alia; cxiu aux cxio ne dirita, ne menciita {*5}
ci : = vi (al infano, amiko, subulo) [ne gxenerale uzata] {X}
cico : mam-pinto, tra kiu eliras la lakto, per kiu patrinoj nutras bebon {X}
cifero : * [1 2 3 4 5 6 7 8 9 0]; cifereca: (kiel komputilo) {*6}
cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi {9}
cigaredo : tabako volvita en papero, por fumi {7}
cigno : granda blanka (foje nigra) akvo-birdo kun tre longa kolo (Cygnus) {9}
cikado : insekto, kiu muzikas ("cxirpas") (Cicada,...) {9}
cikatro : videbla postrestajxo de vundo {9}
ciklo : vico (de okazajxoj), kies fino estas gxia komenco {7}
cikonio : granda migra birdo kun longaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte nigra-blanka, faranta sonon nur per frapado de sia beko (Ciconia) {9}
cilindro : objekto longa kaj ronda; objekto kun surfaco, de kiu cxiuj punktoj estas je sama distanco de linio (gxia akso) (cxiu orta sekco (tratrancxo) donas cirklon kiel rezulton) {X}
cimo : iu el insektoj kun duone ledecaj antauxaj flugiloj (Heteroptera); odoracxa, plata insekteto en lito,..., kiu sucxas sangon (Cimex); (figure: fusxo en komputila programo) {X}
cinamo : aroma sxelo de la trunko de varmlanda arbo (Cinnamomum), muelita por gustigi mangxajxojn {9}
cindro : tute forbrulintaj, polvecaj restajxoj post fajro {9}
ciro : pasto por briligi sxuojn aux aliajn ledajxojn; ciri: frote briligi per ciro {9}
cirko : teatro, kie prezentas akrobatoj kaj besto-dresistoj {X}
cirkelo : instrumento por desegni cirklojn {9}
cirklo : perfekta rondo; linio, kies cxiuj punktoj havas saman distancon al unu punkto (la centro) {9}
cirkonstanco : io, kio estas aux okazas en la cxirkauxajxo, kiam oni faras ion aux kiam io okazas {8}
cirkuli : rondire movigxi (pri sango, trafiko,...); pasi de unu al alia k.t.p. (pri mono, onidiroj...) {9}
cirkulero : letero sendita al multaj personoj {9}
cirkvito : la vojo (dratoj, tero,...), laux kiu elektro movigxas {9}
citi : ripeti la vortojn de iu alia (inter citiloj: "...") {8}
citrono : frukto kun acida suko (Citrus medica) {7}
civeto : iu el kato-similaj rabobestoj (el familio Viveridae), kiuj produktas forte odorantan sxauxman substancon {X}
civila : propra al simpla civitano (ne kiel armeano, religiulo, sxtatoficisto aux krimulo) {9}
civilizi : morale, intelekte kaj socie klerigi {8}
civito : cxiuj sxtatanoj kun politikaj rajtoj kune; (iam:) politike memstara urbo; civitano: sxtatano, urbano (kiel posedanto de politikaj rajtoj) {9}
colo : iulanda mezuro por longo, proksimume 2,5 centimetroj {X}


- cx -    [ ^ a-b-c- ^ ]

cx. : cxirkaux (proksimume) {X}
cxagreni : kauxzi malplezuron al iu {8}
cxambro : * parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj; parto de parlamento, kortumo,... {*2}
cxapo : mola kapvesto; (verto)cxapeto: nur supre sur la kapo {7}
cxapelo : * kapvesto (el pli-malpli malmola materialo, ofte kun elstara rando); (ankaux la signo "^" de iuj literoj en Esperanto) {*4}
cxapitro : * parto de teksto en libro kun propra komenco kaj fino {*6}
cxar : * [kialo, kauxzo, motivo] (cxar pluvis, ni malsekigxis) {*1}
cxaro : veturilo sur radoj (kutime sen motoro, sed pusxata aux tirata: pusx-, cxeval-, lev-, post- (post auxto), infancxaro,...) {9}
cxarma : placxa, bela, alloga; cxarmi: iom mistere, sorcxe allogi {7}
cxarniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al gxia kadro, pro kiu la pordo povas malfermigxi turnigxante {X}
cxarpenti : prilabori lignon, lignopecojn aux trabojn, ekzemple por fari domon; cxarpentajxo: la ligna strukturo de domo {X}
cxarumo : cxareto kun unu rado kaj du teniloj, pusxata de homo (cxar/um/o) {9}
cxasi : * postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion; pafi al bestoj por mortigi ilin {*6}
cxasta : kiu detenas sin de (kontraux-legxaj, kontraux-moraj) seks-rilatoj {X}
cxato : (macxataj stimulaj folioj de) i.a. Afrika planto (Catha) {X}
cxe : * en loko tre proksima de; (preskaux) tusxante; (preskaux) samtempe kun; en la domo, lando, opinio, verko,... de {*1}
cxeesti : esti tie, kie io okazas (cxe/est/i) {9}
cxef- : * [plej grava] (cxefurbo, cxefvojo, cxefdirektoro,...); cxefo: superulo en laborejo; fakestro {*0}
cxeko : papero, kiun oni povas intersxangxi kontraux mono {8}
cxelo : malgranda cxambreto por unu persono; cxambro en malliberejo; ujeto, en kiun abeloj metas ovon aux mielon; plej malgranda parto de cxio vivanta; iu malgranda parto en tehxniko {9}
cxemizo : * ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo; subcxemizo: sub aliaj vestoj, sur la hauxto {*6}
cxeno : ligilo el vico da kunligitaj metalaj ringoj (cxeneroj); sinsekvo de aferoj aux okazajxoj; cxeni: ligi per cxeno(j) {8}
cxerizo : malgranda firma, ofte rugxa, globforma frukto de arbo: acida (Prunus cerasus) aux dolcxa (Prunus avium) {8}
cxerko : kesto, en kiu oni enterigas/cindrigas mortinton {9}
cxerpi : elpreni akvon (aux alian likvon) per la mano aux per ilo tauxga por tio (cxerpilo); elcxerpi: gxisfine vendi, trakti,... {8}
cxesi : * komenci ne esti; komenci ne okazi (gxi cxesis: gxi ne plu okazas); cxesi -i: komenci ne -i; ne plu -i (Cxesu plendi!) {*5}
cxevalo : * besto kvarpieda por rajdi aux tiri (Equus) (henas: "hi-hi") {*3}
cxi : * [proksima] (cxi tie = tie cxi; cxi tiu = tiu cxi; cxi-foje;...) {*1}
cxia : * de cxiuj kvalitoj; cxiuspeca {*1}
cxial : pro cxiuj aux cxiaj kauxzoj, motivoj {9}
cxiam : * en cxiuj tempoj; en cxiuj cirkonstancoj {*1}
cxie : * en cxiuj lokoj {*1}
cxiel : * en cxiu maniero; cxiumaniere; en cxiu grado, cxiugrade {*6}
cxielo : * tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj aux ne; (religio:) loko, kie logxas la dio(j), paradizo {*3}
cxielarko : koloraj strioj en la cxielo, kiam estas suno kaj pluvo: rugxa, orangxa, flava, verda, blua,... (cxiel/ark/o) {X}
cxies : de cxiu(j); apartenanta al cxiu(j) (kune aux aparte) {9}
cxifi : difekti ion (paperon, sxtofon), malorde kunpremante aux faldante gxin, kauxzante neregulajn faldetojn {9}
cxifono : forsxirita aux difektita peco de sxtofo aux vestajxo {7}
cximpanzo : simio plej simila al homo (Pan) {X}
cxio : * cxiuj aferoj; la tuto {*1}
cxiom : cxiukvante (laux deziro); la tuta kvanto {9}
cxirkaux : * je cxiuj flankoj de...; proksimume {*1}
cxirkauxajxo : tio, kio estas cxirkauxe (cxirkaux/ajx/o) {X}
cxiu : * [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...) {*1}
cxizi : tajli (dehaki pecojn) per sxtala stango kun trancxa fino {X}
-cxj- : [kara viro aux knabo] (post kelkaj literoj de la vorto: pacxjo = pa(tro) + -cxjo; filcxjo = fil(o) + -cxjo; Jocxjo = Jo(hano) + -cxjo) {9}
cxokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinkajxo el kakao, lakto kaj sukero {7}
cxu : ?; (Cxu vi legis tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, cxu mi faros tion.; Cxu morgaux, cxu postmorgaux, tiu letero baldaux alvenos.; Cxu mi sxatas aux ne, tio tamen okazos.) {*1}


- d -    [ ^ a-b-c- ^ ]

d-ro : doktoro {X}
da : * [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da sxuoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas aux estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas aux estis vino) {*1}
daktilo : mangxata rugxbruna frukto (kun granda kerno) de daktilpalmo (Phoenix dactylifera) {9}
damo : titolo de altranga sinjorino; plej kapabla peco (regxino) en sxak-ludo; kapabligita duobla peco en dam-ludo; (damoj = dam-ludo: ludo kun nigraj kaj blankaj pecoj (diskoj) sur tabulo kun 100 aux 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
danci : * sin movi (irante aux salt(et)ante) laux muziko {*6}
dando : viro, kies cxefa celo estas esti eleganta laux la modo {9}
dangxero : * kio povas esti malbona; kio povas kauxzi malfelicxon; kio povas ecx kauxzi morton {*5}
danki : * diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3}
dato : tago montrita per (jaro,) monato kaj numero de la tago: 2000-08-27, la 27a de auxgusto; dati: skribi daton sur io; difini tempon de origino (de elfosajxo,...) {7}
dateno : informo en formo traktebla per komputilo {X}
dauxri : ekzisti aux okazi dum pli longa tempo; ekzisti aux okazi ankaux (antauxe kaj) poste; ne cxesi; (dauxrigi: plufari) {7}
dauxro : * kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4}
de : * [deveno; mal-al] (li venas de Azio; iri de la hejmo al la urbo; li falis de segxo; mi ricevis tion de li); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de auxto; libro de mia filo) {*1}
debeto : en la konto cxe komercisto aux banko: bonhavo (ricevota mono) por la komercisto aux banko; (se kliento havas debeton cxe komercisto, tio do estas por tiu kliento sxuldo); debeti: enskribi debete {9}
deci : esti konforma al la situacio; esti konforma al sxuldata respekto {9}
decembro : * lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5}
decidi : * ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aux volon, post konsiderado {*5}
dedicxi : (mane) enskribi en libron specialajn vortojn por la ricevonto; (presite) mencii, ke libro aux poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu; uzi preskaux cxiun sian tempon aux forton por iu celo {8}
defendi : * (sin/iun): fari ion kontraux atako aux minaco {*6}
deficito : monmanko; kiam la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj {8}
definitiva : ne plu sxangxebla; post la lasta, fina sxangxo {X}
degeli : sxangxigxi de glacio aux negxo en akvon {8}
degeneri : perdi la originajn kvalitojn aux valorojn {X}
dejxori : plenumi sian servon (laux horaro) {9}
dek : * 10; dudek: 20; dek du: 12; nauxdek tri: 93 {*1}
deklari : oficiale, publike sciigi {8}
deklivo : surfaco ne horizontala kaj ne vertikala; surfaco, kiu je unu flanko estas alta kaj je la alia flanko malalta {7}
dekoracio : ornamo de cxambro, konstruajxo; murpentrajxoj kaj objektoj sur teatra scenejo {8}
dekstra : * (cxe homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren) {*3}
delegi : fari ion ne mem, sed arangxi, ke iu alia faros; sendi aux indiki iun kiel sian reprezentanton (delegiton) {8}
delfeno : fisxoforma mar-mamulo kun dentoj (Delphinidae,...) {X}
delikata : * precize farita; rompebla; bela; bongusta {*6}
deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvenca parolado {9}
demandi : * diri ion al iu por ekscii ion {*2}
demenco : degenero de la intelekto (ekz. pro granda agxo) {X}
demokrato : iu, kiu estas por demokratio; iu, kiu agas demokratie {X}
demokratio : kiam la politika povo en sxtato efektive apartenas al la popolo (rekte aux per reprezentantoj) {X}
denove : plian fojon, de la komenco; ree (de/nov/e) {X}
densa : * kun multe da eroj en unu loko; kun malmulte da aero aux akvo inter la eroj {*6}
dento : * unu el la ajxoj en busxo, per kiuj oni mordas kaj macxas [trancxo-, kojno-, muel-dento]; maldika elstarajxo de forko, kombilo,...; elstarajxo de dentrado {*4}
denunci : anonci iun cxe polico,..., pro sia persona intereso {9}
dependi : pendi de io; esti subigita al ies volo/povo; ne povi fari sen ies helpo; esti la konsekvenco de io (de/pend/i) {8}
deponi : lasi ion cxe iu por dumtempa gardado; meti monon en bankon laux certaj kondicxoj {9}
depreni : preni ion de sur io; preni parton de io aux de iu kvanto (de/pren/i) {X}
deprimi : igi (psike) senenergia, malvigla, malgaja {X}
deputi : elekti kaj sendi reprezentanton al parlamento {9}
derivi : fari unu vorton el alia vorto per aldono de prefikso aux sufikso, aux per sxangxo de la finajxo; (scienco:) konkludi ion el io per fikse difinita maniero {X}
des : [proporcie] (ju pli multaj estas la mangxantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {7}
desegni : * fari bildon per krajono, plumo, kreto (sur papero) (aux simile); (ankaux:) fari bildon de farota objekto {*6}
deserto : postmangxo, ofte dolcxa {8}
desinfekti : forigi/mortigi kauxzojn de infekto (ie, sur io) {X}
destini : antauxe fiksi la celon, funkcion aux uzon de io; antauxe fiksi la vivon de iu {8}
detalo : ero, malgranda parto de io (plano, bildo, teksto,...) {8}
deteni : igi iun ne fari ion (de/ten/i); (sin deteni: ne fari ion; ne enmiksigxi; ne vocxdoni) {9}
determini : precize konigi al si, kio aux kia estas io ne jam konata (laux signifo, amplekso, kondicxoj, nomo, enhavo,...) {9}
detrui : per forto malkonstrui; komplete difekti; neniigi {7}
devi : * ne povi ne fari, pro neceseco aux forta volo, aux pro ordono; devas esti: sendube (aux tre probable) estas {*2}
deveno : origino (de/ven/o) {X}
devii : irigi laux alia vojo ol normale, aux al ne celita loko {X}
devontigi : igi firme promesi, ke oni ion faros (dev/ont/ig/i) {9}
dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preskaux neniuj plantoj kreskas {7}
deziri : * voli havi ion; voli fari ion; voli gxui ion {*2}
dio : * plej supera, supernatura estulo aux estajxo (nehoma) {*4}
diablo : supernatura estulo aux estajxo de malbono {8}
dialogo : interparolo (precipe en literaturo aux teatro) {9}
dianto : herbo kun tubeca kvinnombra floro (Dianthus) {9}
didelfo : iu el Amerikaj posxbestoj en arboj (Didelphis,...) {X}
dieto : nutromaniero laux preskribo aux regularo {9}
difekti : malbonigi, rompante aux forprenante pecon {7}
diferenci : * esti malsamaj laux iuj ecoj, aux laux kvanto {*6}
difini : precize, sendubige klarigi aux priskribi ideon, vorton, taskon,..., menciante ecojn, kiujn gxi havas kaj ne havas {7}
digo : barilo en aux apud akvo (por reguligi akvo-fluon aux por preventi inundon) {X}
digesti : kiam la korpo prilaboras nutrajxojn (mangxajxojn) por ensorbi la utilajn elementojn (en stomako, intestoj) {9}
dika : * (kun pli granda ol kutime) mezuro en necxefa direkto (arbo dika aux maldika, dum la alto estas sama) {*4}
dikti : diri ion, por ke iu alia skribu gxin {9}
diktatoro : reganto (sxtatestro,...) kun absoluta potenco {X}
diligenta : laborema; sen cxeso plene atentanta sian laboron {7}
dimancxo : * tago de la semajno, inter sabato kaj lundo {*5}
dimensio : [longo, largxo, alto,...] {9}
diplomo : (surpapera) atesto (pri sukcese farita ekzameno) {X}
diri : * elbusxigi vortojn; busxe sciigi (diri ion al iu) {*2}
direkto : * tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte antauxen,...]; direkti: turni kaj/aux irigi al iu direkto aux celo (ankaux: orkestron, entreprenon,...); stiri {*4}
direktoro : estro de entrepreno, laborejo, lernejo,... {7}
dis- : * [al pluraj aux multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj aux multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distrancxi...) {*0}
disenterio : infekta malsano de la intesto (sanga lakso) {X}
disko : ronda, plata objekto (jxet-, son-, komputila, inter-vertebra disko...); disketo: (tre) malgranda disko {8}
diskuti : interparoli, intersxangxante opiniojn {7}
disponi : havi ion por uzi gxin laux sia volo {9}
disputi : akre, malamike, malpace diskuti {8}
distanco : kiom proksime aux malproksime {7}
distili : apartigi substancojn per vaporigo kaj re-likvigo {X}
distingi : rimarki (vidi) aux konscii, ke du aferoj estas malsamaj; difini diferencon inter du aferoj; vidi ion malgraux mallumo aux gxena fono; auxdi ion malgraux bruo {8}
distri : deturni la spiriton, la atenton; amuzi; gajigi {7}
distribui : disdoni, disporti, dissendi, disvendi {8}
distrikto : teritorio kiel aparta administra unuo (ofte subdividajxo de alia administra teritorio) {X}
diveni : kompreni, solvi sen scio {7}
diversa : * kun malsamaj ecoj {*4}
dividi : disigi; fari partojn el tuto (por disdoni); (en kalkulado: 8/2=4 (ok (dividite) per du estas kvar)); kun alia(j) homo(j) havi ion (cxiu do parton) {7}
do : * [konkludo] (pluvis, do cxio estas malseka) {*1}
dogano : imposto pro importo (aux eksporto); oficejo, kiu enkasigas tiun imposton {9}
doktoro : * iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankoraux verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro" {*6}
dokumento : oficiala papero, skribajxo; skribajxo uzata por pruvi aux atesti ion; dokumenti: atesti, pruvi per skribajxo(j) {9}
dolcxa : * kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda {*3}
doloro : * tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, trancxas sin,...); dolori: (interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); dolorigi: (de ekstere) kauxzi, ke io doloras (dolorigi per frapo) {*4}
domo : * konstruajxo; logxejo (kun propraj eksteraj muroj) {*3}
domagxi : ne voli, ke iu difektus ion aux malutilus al io aux dolorigus iun; bedauxri, ke io tia okazis {7}
domagxo : perdo aux difekto, kiun oni ne volus vidi aux suferi {7}
doni : * havigi; enmanigi (doni ion al iu); mal-preni {*2}
donaco : * io donita (sen pago) por plezuro aux gxojo; donaci (ion al iu): doni donace, senpage {*5}
dorloti : tro permeseme agi al iu {9}
dormi : * ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); kusxi senage kun fermitaj okuloj {*3}
dormomalsano : Afrika parazita malsano (dorm/o/mal/san/o) {X}
dorno : pikilo de planto (aux de objekto) {9}
dorso : * homoj: malantauxa parto de la korpo; kvarpiedaj bestoj: supra parto de la korpo {*5}
dosiero : kolekto da interrilatantaj skribajxoj pri io/iu {X}
doto : havajxo, kiun edz(in)o alportas okaze de geedzigxo; kvalitoj, donitaj al iu de la naturo; doti: doni doton {9}
drako : fabela fluganta lacertego; (aux vera lacerto (Draco)) {X}
dramo : teatra verko; tre emociiga okazajxo {8}
drapo : lana sxtofo {8}
drato : metalfadeno {7}
dresi : instrui beston {9}
drinki : (tro ofte aux tro multe) trinki alkoholajxojn {X}
drogo : dependiga stimula/malstimula substanco [tabako, kafo, alkoholo, kokaino,...]; (antauxe: natura medicinajxo) {X}
droni : subakvigxi (kaj pro tio morti) {7}
du : * 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj {*1}
dubi : * ne esti certa; ne scii, cxu io estas vera aux nevera, bona aux malbona; ne esti certa, cxu io okazos aux ne {*4}
dum : * [dauxro]; en la sama tempo (dum la festo ni kantis) {*1}
dungi : fari kontrakton kun homo, ke tiu laboros kontraux pago {8}
dusxo : sxprucigo de akvo sur korpon ((mal)varma dusxo); dusxi (iun/ion): sxprucigi multe da akvo sur iun/ion; dusxilo: objekto kun truetoj je fino de akvotubo {8}


- e -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-e : * [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (sxi bele kantas; li povas alte salti; parolu gxentile!; gxenerale sxi pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; estas bone, ke li venos; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris gxin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en cxiu tago: cxiutage mi mangxas panon; per auxto: ni veturis auxte; vera: tio vere okazis; hejmo: li logxas hejme; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {*0}
ebena : * sen elstarajxoj aux kavajxoj; sen altajxoj aux malaltajxoj; cxie je (proksimume) sama nivelo; sen reliefo {*6}
-ebla : * [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forvisxebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti aux ne esti, okazi aux ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: kauxzi, ke io estas farebla aux ke io povas okazi {*0}
ebria : ne povanta bone konduti pro troa trinkado de alkoholajxoj {8}
-eco : * [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, blindeco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca sxtofo (ne silko)) {*0}
ecx : * ne nur, sed ankaux... [neatendita, nesupozita] {*1}
eduki : * instrui por la vivo {*6}
edzo : * viro ligita al virino (iuloke: al vir(in)o(j)) por vivi kune, per ceremonio (geedzigxo, nupto), kontrakto aux fakto {*3}
efekto : impreso al vidanto, leganto aux auxskultanto de (parto de) spektaklo, libro,...; impresa kombino de sonoj, lumoj,... {9}
efektiva : * vera; ne sxajna; ekzistanta; reala {*5}
efiki : * havi, kauxzi (konstateblan) rezulton; estigi; influi {*5}
-eg- : * [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...) {*0}
egala : * tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,...; (egalblua: cxie same blua); egalas: "=" {*5}
egoisto : kiu amas nur sin mem; kiu agas nur por sia intereso, profito, utilo,... {9}
ehxo : ripetigxo de sono pro reveno de surfaco; ehxi: resendi sonon (la montoj ehxas lian vokon - lia voko ehxigxas) {9}
-ejo : * [loko, kie] (lernejo, bakejo, logxejo, cxevalejo,...) {*0}
ek- : * [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...); ek! = startu! {*0}
ekipi : havigi al iu cxion necesan por funkcio, vojagxo,... {9}
eklezio : religia organizajxo en difinita loko kaj tempo {9}
ekonomio : orda, sxparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, sxtato,...); scienco de mastrumado {8}
ekrano : blanka tuko aux surfaco, sur kiun oni projekcias filmon aux lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekciigxas bildoj aux teksto (de televidilo, komputilo); sxirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9}
eks- : ne plu (havanta tiun profesion, funkcion,...) {9}
eksciti : ekfarigi; elvoki; ekkauxzi atenton, scivolon, koleron {7}
ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn aux alispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ne por cxiuj; ekskluzive (de): ne enhavante; ne enkalkulante {X}
ekskrementoj : restajxoj de digestitaj nutrajxoj, eligitaj el la korpo (=fekajxo) {X}
ekskursi : fari turisman aux esploran promenadon/vojagxon {7}
ekspedi : sendi al difinita adreso; ricevi de la sendinto kaj sendi al la adresito {9}
eksperimento : metoda provo (ripeta aux ripetebla) por kontroli aux pruvi ion {8}
eksplodi : subite, forte plivastigxi; subite, forte diskrevi (pro interna premo) (ekzemple: bombo eksplodas) {8}
ekspluati : uzi ion tiel, ke estos profito; tro profiti el ies laboro (ne donante justan salajron,...) {9}
eksporti : elporti komercajxojn al alia lando {9}
ekspozicio : kolekto da objektoj, orde arangxitaj por montri/konigi ilin al la publiko; ekspozicii: publike elmontri {9}
ekster : * ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo {*1}
ekstra : aldona; ne en la origina nombro aux kvanto {X}
ekstrema : cxefina; plej (mal)altgrada; plej (mal)grava; plej malproksima de la mezo (pri vetero, konduto, opinioj,...) {8}
ekvatoro : imagita ronda linio cxirkaux la tero, same malproksima de la norda kaj la suda polusoj {9}
ekvilibro : stato, ke io aux iu estas senmova malgraux fortoj diversflankaj; ekvilibra: ne falanta al unu aux alia flanko; havanta opiniojn bone konsideritajn {8}
ekvizeto : senflora herbo el "apartaj tubetoj" (Equisetum) {X}
ekz. : ekzemple; ekzemplero(j) {X}
ekzakta : science gxusta kaj preciza {9}
ekzameni : detale rigardi, esplori; provi, cxu iu scias, kion tiu devus scii aux cxu iu kapablas fari ion, kion tiu devus kapabli aux cxu io estas tia, kia gxi devus esti {7}
ekzekuti : legxe mortigi krimulon {9}
ekzemplo : * io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas gxin, oni povas imagi la aliajn) {*4}
ekzemplero : unu el pluraj aux multaj samaj aux samspecaj (ekzemplero de libro, revuo, disko,...) {X}
ekzerci : lertigi (sin aux alian) per praktika ripetado {7}
ekzisti : * esti (ie en la mondo) nun kaj vere {*5}
el : * de en; [origino; fonto; materialo; konsisto]; el- (ankaux:) el fundo, gxisfunde, komplete (elcxerpi, ellerni, elmontri,...) {*1}
elasta : per (iom da) forto facile etendebla, sed reprenanta sian antauxan formon post cxeso de tiu forto {9}
eldoni : publikigi verkon (libron, gazeton,...) kaj organizi la vendadon (el/don/i); eldonejo: entrepreno, kiu eldonas {9}
elefanto : tre granda mambesto kun longa, kaptokapabla nazo (rostro) (Loxodonta, Elefas) {8}
eleganta : bonguste vestita, kondutanta {8}
elekti : * preni aux tion aux tion alian; fari tion aux tion alian; difini (per vocxdonado), kiu aux kiuj ekhavos certan oficon {*4}
elektro : formo de energio, transportebla per dratoj {7}
elektroniko : tehxniko uzanta la proprecojn de elektronoj (=bazaj unuoj de elektro) {9}
elemento : konsistiga parto; unu el la bazaj puraj (hxemie ne kombinitaj) konsistigaj partoj de cxio materia; io tre baza {9}
elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de la distancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala {X}
elparolo : prononco (el/parol/o) {X}
elstari : esti ne en la sama ebeno, surfaco,...; esti klare distingebla (de la fono aux de aliaj similaj) (el/star/i) {X}
elteni : havi la forton, energion, volon por rezisti aux por ne protesti; esti suficxe fortika por ne rompigxi (el/ten/i) {X}
elturnigxi : trovi ian (ne antauxe pripensitan) solvon en malfacila situacio (el/turn/igx/i) {8}
elvoki : voki, ke iu eliru; figure: (per sia faro aux diro) okazigi, estigi, kauxzi; estigi mensan bildon (el/vok/i) {X}
-ema : * [sxato aux inklino kun/sen sxato] (ridema, babilema, dormema, kritikema, ludema, erarema, (io) rompigxema,...) {*0}
emajlo : vitreca substanco per kiu oni kovras potojn,...; vitreca ekstera tavolo de dento {9}
embaraso : malfacila stato; necerteco (pro okazajxo aux dirajxo); embarasi: meti (iun) en embarason {7}
emerito : oficisto, kiu post normala fino de sia laborperiodo eksigxis (kaj ricevas pension); pensiulo {9}
eminenta : distinginda, estiminda pro merito, kapablo, scio, agxo, sagxo aux rango; (io:) supera pro kvalito {8}
emiro : Araba provincestro aux landestro; princo {X}
emocio : forta tusxo aux skuo al la animo (al la koro) ((mal)gxojo, entuziasmo, kolero,...); emocii: forte tusxi la animon {8}
en : * ne ekster; tute cxirkauxita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj] {*1}
-enda : * [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...) {*0}
energio : necesa forto por fari laboron; fonto de forto {7}
enhavo : tio, kion io havas en si; tio, kio estas en io (en/hav/o) (ekz.: la enhavo de libro, de parolado, de botelo) {X}
enigmo : malklara, malfacile komprenebla afero; ne klarigebla afero; speciale malklare vortumita demando {8}
enketi : oficiale esplori (pri krimo,...); largxskale pridemandi (pri difinita demando aux temo) {9}
enmiksigxi : ekokupigxi pri aferoj, pri kiuj iuj aliaj estas okupigxantaj (en/miks/igx/i) {X}
entrepreni : komenci gravan, grandan taskon; organizi kaj gvidi ekonomian unuon (komercan, industrian,... entreprenon) {8}
entuziasmo : emocia fervoro; entuziasmi: havi entuziasmon {X}
enui : senti sin malbone, cxar nenio okazas {7}
envii : malgxoji, ke oni ne havas ion, kion iu alia ja havas {8}
Eo : Esperanto {X}
epidemio : kiam infekta malsano trafas multajn homojn samloke kaj samtempe {9}
epilepsio : malsano (ripeta konscio-perdo, konvulsioj) {X}
epoko : pli granda periodo dum historio {7}
-ero : * [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...) {*0}
erari : * fari negxuste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone); misjugxi; vojerari: iri laux negxusta vojo {*4}
erinaco : mamulo kovrita de ne longaj pikiloj (Erinaceus,...) {X}
eriko : arbusteto (are kovras spacojn: erikejo) (Erica,...) {X}
escepti : meti aparte kaj ne konsideri, nombri, priparoli,... {8}
esenco : la cxefa, plej signifa, nemalhavebla parto de io {8}
eskapi : sukcesi forkuri de dangxero; liberigi sin el katenoj {9}
esperi : * pensi, ke estus bone, se iu okazus; kun antauxgxojo atendi, ke io okazos; espereble: (ofte:) ni esperu, ke... {*4}
Esperanto : cxi tiu lingvo {8}
Esperantisto : iu, kiu parolas/skribas/legas Esperanton (kaj eventuale sxatus, ke pli da homoj parolu gxin) {8}
esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan aux kasxitan {7}
esprimi : vortigi, vortumi; montri per movoj, vizagxo,... siajn sentojn kaj pensojn {7}
esti : * [esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; trovigxi {*2}
establi : fondi kaj arangxi organizon, entreprenon,... {9}
estigi : fari, ke io aux iu estu (ia); kauxzi; okazigi (est/ig/i) {9}
estimi : * pensi pri iu, ke li aux sxi faras bone kaj estas bona homo {*5}
estingi : * forigi fajron {*6}
-estro : * [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, sxipestro, imperiestro, centestro (t.e. super cent soldatoj),...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo aux asocio; estrarano: membro de estraro {*0}
-et- : * [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti (sen sono), ludglobeto, forketo (por torto),...) {*0}
etagxo : cxiuj ejoj de domo, kiuj estas je la sama nivelo {7}
etapo : vojo, distanco inter du haltoj {9}
etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno,... {9}
etendi : rektigi; malvolvi; plilongigi {7}
eterna : cxiam dauxranta; sen komenco kaj sen fino; por cxiu tempo; cxiama {7}
etikedo : peco de papero aux kartono, fiksita sur aux al io, por montri enhavon, specon, adreson,... {X}
etiketo : reguloj pri bonaj manieroj de konduto en iuj sociaj rondoj {X}
etno : homgrupo "alia ol aliaj": tribo, gento, popolo,...{X}
etoso : komuna sento, pro estado en iu grupo aux pro la cxirkauxajxo {X}
Euxropo : (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Azio: Euxrazio) {9}
evento : (por multaj) grava okazajxo {9}
eventuala : povanta okazi aux ne okazi, laux la (ne jam konataj) cirkonstancoj {X}
evidenta : klara por cxiuj; konata al cxiuj; memkomprenebla {7}
eviti : * (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla dangxero); (prefere) ne paroli kun iu (pro malsxato); (prefere) ne fari ion {*6}
evolui : iom post iom aliformigxi, kreski {7}
ezofago : la tubo (en la korpo) inter la gorgxo kaj la stomako {X}
ezoko : rabofisxo de sensala akvo (Esox) {8}


- f -    [ ^ a-b-c- ^ ]

f-ino : frauxlino {X}
fabo : iom plata, ren-forma semo (de diversaj plantoj), mangxata kiel legomo; (la semoj de) herbo (Vicia faba) {9}
fabelo : distra aventura rakonto, ofte tre malnova, pri imagitaj herooj kun foje supernaturaj kapabloj; ne kredebla aux ne kredinda rakonto aux aserto {9}
fablo : (simbola, instrua) rakonto, en kiu bestoj kondutas kvazaux homoj {X}
fabriko : konstruajxo, kie oni produktas ajxojn per masxinoj; fabriki: produkti per masxino(j) {8}
faco : cxiu el la (ebenaj) flankoj de objekto (kubo havas ses kvadratajn facojn) {9}
facila : * simple, sen peno, farebla aux komprenebla {*2}
fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco sxpinita el plantaj fibroj, bestaj haroj, aux alia materialo {*6}
fago : arbo kun globformaj viraj floraretoj (amentoj) kaj triangulecaj nuksetoj (po du en "frukto" kun pikiloj) (Fagus) {9}
fajenco : potoj, teleroj, vazoj,... el bakita argilo {9}
fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo); fajfi je/pri io: (figure:) tute ne zorgi {7}
fajli : glatigi, ebenigi per tre delikata raspilo (fajlilo) {X}
fajna : en tre etaj eroj; tre delikate farita, desegnita,... {X}
fajro : * brulado kun flamoj (iuj el la ajxoj mem ekbrulis) {*4}
fako : * parto de kesto aux sxranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; dividajxo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de sxak- aux dam-tabulo; temaro por lerni aux studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis aux studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aux studi certan temaron {*6}
faksi : sendi kopion de skribajxo aux desegno per telefono {X}
faksimilo : preciza reproduktajxo de skribajxo aux desegno {X}
fakto : * io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivajxo; kontrolebla verajxo {*6}
fakturo : priskribo de farita laboro aux liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo; fakturi: enmeti en fakturon {X}
fali : * rapide movigxi de supre malsupren; renversigxi {*3}
falcxi : detrancxi herbon aux grenon per kurba trancxilo (kun longa tenilo: falcxilo, kun mallonga: falcxileto) {9}
faldi : duoble aux pluroble fleksi ion maldikan, tiel, ke unu parto ekkusxas sur alia parto {7}
falsa : * malvera; kvazaux-vera {*6}
falsi : * fari ion tiel, ke homoj pensas, ke gxi estas vera, dum gxi ne estas vera (ekzemple: falsi monon) {*6}
fama : * konata en multaj lokoj, de multaj homoj {*6}
familio : * patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aux sen aliaj parencoj logxantaj kun ili); parencaro {*3}
familiara : senceremonia; kiel inter familianoj {9}
fandi : likvigi solidajxon; produkti per fandado {7}
fanfaroni : fieri pri io, kion oni ne mem faris; (tro) lauxdi sin {8}
fantazio : krea imagpovo; kaprica elpensajxo; fantazii: tiel imagi aux elpensi aferojn {9}
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; reaperanta mortinto; io ne vera, nur sxajna {X}
fari : * estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2}
farbo : (ofte kolora) pasteca substanco aux likvo por kolorigi aux protekti; farbi: kovri per tavolo da farbo {8}
farigxi : ekesti (iom post iom aux subite); sxangxigxi al; ekhavi profesion aux funkcion; evolui al; okazi (far/igx/i) {X}
farmi : dum difinita aux nedifinita tempo lui teron aux bienon, por gxin uzi por kulturi gxin je propra risko kaj profito {7}
farti : esti en (bona aux malbona) sanstato; senti sin (bone aux malbone) pro (mal)sano aux aliaj cirkonstancoj {7}
faruno : (seka) muelita, pulvorigita greno (aux legomo) {7}
fasado : antauxa, cxestrata surfaco de domo {9}
fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj; aro da paralelaj (lum-)radioj aux signaloj {7}
fasono : maniero de farado de vesto (laux vidpunkto de tehxniko aux de modo); fasoni (veston): algxustigi laux la mezuroj (kaj deziroj) de la kliento {9}
fasti : ne mangxi dum pli longa tempo (pro religio aux alia motivo); fasto: la periodo, dum kiu oni fastas {9}
fauxko : busxego (de rabobesto); timiga malfermajxo (de groto, inter rokoj,...) {8}
favora : prezentanta avantagxo(j)n (por iu/io) {7}
fazeolo : pli-malpli renforma semo aux gusxo kun semoj, de pluraj herboj, mangxata kiel legomo (Phaseolus, Vigna,...) {9}
feo : fabela estajxo kun supernaturaj povoj {9}
febro : tro alta temperaturo de homa korpo {8}
februaro : * monato inter januaro kaj marto (02) {*5}
fecxo : sxlimeca substanco, kiu kolektigxas foje sur fundo de botelo da vino, biero,...; plej malsxatinda parto de io {9}
federacio : asocio de asocioj; asocio de sxtatoj, kiuj al ekstero prezentas sin kiel unu sxtaton {9}
feki : eligi ekskrementojn {X}
fekunda : multe naskanta; multe produktanta (tero, auxtoro) {X}
felo : hauxto de besto (kun la haroj) {8}
felicxa : * gxoje kontenta; gxoja, cxar havas cxion bezonatan {*2}
felto : sxtofo ne teksita, el kunpremitaj haroj aux fibroj {9}
femuro : la parto de la kruro inter la kokso kaj la genuo {X}
fendi : per forto disigi, fari fendon (en ligno,...) {8}
fendo : mallargxa, sed longa truo (en muro,...); loko, kie diskrevis aux disigxis iu materialo (ligno,...) {8}
fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aux por trarigardi; fako sur komputila ekrano {*3}
fenomeno : natura okazajxo aparte priparolata kaj nomata; io atendebla, kio okazas dum fizika aux hxemia eksperimento; tre speciala okazajxo {9}
fero : * plej uzata metalo (Fe) {*4}
ferdeko : unu el la horizontalaj ebenoj (plankoj) de sxipo {X}
ferio : libera tago, kiam oni ne devas labori; ferii: gxui ferio(j)n; pasigi sia(j)n ferio(j)n (ie/iel) {7}
fermi : * igi ne en- aux elirebla (pordon, cxambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); cxesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3}
fermenti : sxangxigxi, malkomponigxi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, sximo,... {X}
fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj), por pasagxeroj kaj por varoj (fer/voj/o) {X}
fervora : tre kaj kore penanta (por helpi iun, por atingi ion,...) {8}
festi : * (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4}
festeni : feste mangxi; festeno: luksa, abunda, festa mangxo {8}
fi- : [malbona, malica, malnobla] (precipe pri karaktero) (fi- kaj -acx-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundacxo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
fi! : [voko: malbele!, malnoble!] {9}
fiancxo : estonta edzo {7}
fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno aux de planto (aux home (hxemie) farita, ekzemple: nilona) {X}
fidi : kredi, ke iu faros bonon; kredi, ke io sukcesos; kredi, ke iu/io protektos; pensi, ke io estas certa {7}
fidela : * kiu cxiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraux tiu aux tio; precize konforma {*6}
fiera : * tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj {*6}
figo : mangxebla "frukto", kvazaux saketo kun semoj, de iuj figo-arboj (Ficus carica,...) {9}
figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegnajxo; skulptajx(et)o; simbola vort-uzo {7}
fikcio : io elpensita; elpensita rakonto; neverajxo konsiderata kiel verajxo {9}
fiksa : * senmove ligita al io, cxar alfiksita, aux senmove ligita, cxar gxi neniam estis aparta; nesxangxebla {*5}
fiksi : * senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...) {*5}
filo : * vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3}
filiko : iu el senfloraj herboj aux arboj kun spirale malvolvigxantaj folioj, sur kiuj estas gxiaj sporoj (Filicopsida) {X}
filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aux fotojn; rakonto fotografita per movigxantaj bildoj; filmi: fotografi movigxantajn bildojn sur filmo (aux sur magneta bendo, disko,...) {7}
filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo (filtrilo), por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo aux (vitra) plato por haltigi parton de la (kolor)radioj {X}
fini : * igi kompleta; baldaux ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; cxesigi; finigxi: esti en sia lasta parto; cxesi; fino: lasta parto aux momento; cxes(ig)o; fin(ajx)o: ekstremajxo {2}
financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj; mon-aferoj; financi (ion): havigi monrimedojn (por iu agado) {8}
fingro : * movebla elstara parto de mano aux piedo {*3}
firma : * ne (facile) sxancelebla, forpusxebla, enpremebla aux malfiksebla; ne sxangxigxema; konstanta; ne elasta; ne akveca {*6}
fisxo : * besto kun skvama hauxto kaj nagxiloj, vivanta en akvo, movanta sin nagxante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fisx(kapt)i: (provi) kapti fisxojn {*4}
fiziko : scienco pri korpoj kaj tio, kio okazas al ili sen sxangxo de ilia molekula strukturo; la materia aspekto {8}
flago : * tuko diverskolora kiel simbolo de lando,... {*6}
flagri : eligi nekonstantan, movigxantan lumon (flamoj ofte flagras) {9}
flamo : hela brilo de brulantaj gasoj (el fajro) (lumo kaj varmego); flami: eligi flamojn; brili kvazaux flamo {7}
flamengo : granda vadbirdo (ofte rozkolora; longaj kruroj kaj kolo; kurba beko por elkribri bestetojn) (Phoenicopterus) {X}
flanko : * dekstra aux maldekstra, antauxa aux malantauxa parto, surfaco aux rando; korpoparto inter brako kaj kokso {*2}
flari : senti (odoron) per la nazo {8}
flati : troe aux false lauxdi por placxi al iu {9}
flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(ajx)o: flava interna parto de ovo {*5}
flegi : * prizorgi malsanulojn; zorge atenti {*6}
fleksi : kurbigi; faldi; fleksigxi: (ankaux:) sxangxi opinion {8}
fliki : ripari ion, surkudrante aux surgluante pecon {9}
flirti : flugeti (papilio); movigxi tien kaj reen en aero (haroj, flago); amindumi ne celante dauxran ligon {8}
floro : * parto de planto, ofte kolora, en kiu estas gxiaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4}
floso : objekto el kunligitaj trunkoj aux traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: resti sur akvo, ne subakvigxante; veturi per floso; flosigi: transporti per floso (aux kiel floson (arbotrunkojn)) {7}
flui : * movigxi de unu loko al alia (pri likvo aux gaso); seninterrompe movigxi (komunikado, parolo,...) {*5}
flugi : * sin movi en aero, kiel birdo aux insekto; movigxi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...) {*3}
fluido : likvo aux gaso, ne solido {9}
flustri : mallauxte paroli (por ke ne cxiuj auxdu) {9}
fluto : rekta, tuboforma blovinstrumento {X}
foiro : granda komerca kunveno kun multaj vendistoj {8}
fojo : * unu okazo de faro aux farigxo (io okazas unu fojon aux ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2}
fojno : sekigxintaj aux sekigitaj herboj {7}
foko : iu el mar-mamuloj kun hara felo (Phocidae) {X}
folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aux alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (ne vere legi) folion post folio {*5}
fono : tio, kio estas malantaux io {X}
fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fondajxo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo {8}
fonografo : malnova gramofono (kun cilindroj, ne diskoj) {8}
fonto : * loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eligxi el fonto {*5}
fontano : ornama instalajxo kun supren jxetigxanta kaj sxprucanta akvo {9}
for : * al malproksima loko (iri for aux foriri, jxeti for aux forjxeti); ne (plu) cxi tie (esti for); (fore: malproksime) {*1}
foresti : ne cxeesti, kie kaj kiam oni estas supozata cxeesti; manki (for/est/i) {9}
forgesi : * ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4}
forgxi : prilabori metalon per fajro kaj frapado {7}
forko : * mangxilo kun pikiloj; (forkego: por pajlo,...) {*6}
formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, tauxga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon {*2}
formala : farata/farita laux la reguloj (pri la formo, vortumo,...) (formala peto: eble skriba, en kvin ekzempleroj, kun subskribo de atestanto,...; formala kunveno: anoncita kaj farata laux la reguloj de la asocio,...) {X}
formiko : insekto vivanta en grandaj bone organizitaj popoloj sub tero aux en mem farita monteto (Formica,...) {9}
formulo : difinita, preskribita esprimo; simbola skribformo en scienco (H2O estas la formulo por akvo); formuli: precize vortigi; formularo: papero kun demandoj precize formulitaj, apud kiuj oni skribu respondojn ankaux precize formulitajn {9}
forno : * fajrujo en domo, por kuirado, bakado aux hejtado {*6}
forpreni : preni ion de tiu, kiu havas gxin, aux de la loko, kie gxi estas (tiel ke gxi poste estas for) (for/pren/i) {X}
forta : * tre kapabla por pusxi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2}
fortika : firma, rezista, malfacile difektebla {7}
fosi : * fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo) {*6}
foso : * (longa) truo en tero, farita per fosado {*6}
fosto : alta, granda peco de ligno (vertikale metita) {8}
foto : fotografajxo; foti: fotografi; fotilo: foto-aparato {X}
fotelo : segxo kun apogiloj por la brakoj; braksegxo {9}
fotografi : fari bildojn (fotografajxojn = fotojn) per lumo (ankaux: foti) {7}
frago : (rugxa) sukoplena karneca frukto de malalta planteto (Fragaria) je kies ekstera flanko estas semoj {8}
frako : ceremonia jako kun malantauxe du baskoj {9}
frakasi : tute rompi (je malgrandaj pecoj) {8}
frambo : (rugxa aux flava) "frukto" (konsistanta el multaj fruktetoj) de pikanta arbusto (Rubus idaeus) {8}
frandi : mangxi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato; frandajxo: [bombono, cxokolado, glaciajxo, torto,...] {7}
frapi : * (subite) forte tusxi per mano aux io alia {*4}
frato : * vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3}
frauxdi : trompe alproprigi ion pri kio iu alia havas rajton {X}
frauxlo : * viro ne (jam) edzigxinta {*3}
frazo : vortoj kune farantaj eldiron ("Li sidis tie, kiam sxi eniris kaj mi salutis sxin." kaj "Jen mi!" estas frazoj) {9}
fremda : * nekonata; de alia loko; nepropra {*4}
freneza : perdinta la prudenton; mense malsana {7}
fresxa : * nova, ne malbonigxinta; jxus farita aux rikoltita {*5}
fripono : trompanto; ruza sxtelisto;... {9}
friti : prepari mangxajxon en graso aux oleo per varmego {8}
frizi : prilabori kaphararon por ke gxi aspektu bela {8}
fromagxo : * firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto {*6}
fronto : la antauxa parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la antauxa parto de io {9}
frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiaj); frostas: la temperaturo estas sub 0°C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frostigxi: rigidigxi pro malvarmo {7}
froti : premante sxovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7}
frua : * antaux la kutima aux fiksita tempo; je la komenco {*3}
frukto : * parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, orangxo, vinbero,...] {*3}
frunto : * supra antauxa parto de vizagxo, inter okuloj kaj hararo {*6}
fugxi : forkuri (pro dangxero) {9}
fulgo : nigrajxo el fumo de fajro {8}
fulmo : brila fajra streko en cxielo pro elektro inter nuboj (kaj tero); fulmotondro: vetero kun fulmo kaj tondro {7}
fumi : * elblovi fumon; ensucxi kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako aux alia herbo {*6}
fumo : * varma aero, gasoj kaj malpurajxoj, kiuj de fajro iras en aeron {*6}
fumajxi : elmetadi viandon aux fisxon al fumo, por fari gxin konservebla (fum/ajx/i) {X}
fundo : * parto de io, plej malproksima al gxia malfermajxo aux al gxia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...) {*5}
fundamento : masonajxo en tero kiel bazo de konstruajxo; la firma bazo de io; Fundamento: bazo de Esperanto (1905) {8}
funebro : malgxojo pro morto; malgxojo pri mortinto; funebri: senti, montri funebron {8}
funelo : ilo kun largxa malfermajxo supre kaj tubeto malsupre, por pli facile versxi likvon en botelon,... {9}
fungo : ne-verda, senflora, senfolia sporo-planto, kreskanta el sxlimecaj fadenoj (subteraj, en putranta ligno,...) (Fungi) {9}
funkcio : servo, laboro, agado, kiun iu (aux io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti mangxajxojn kaj trinkajxojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horlogxo estas montri la (gxustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi laux sia funkcio {8}
funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj {8}
furagxo : (herboj kiel) nutrajxo por bestoj {9}
furioza : (ne sinrege) kolerega {9}
fusxi : malbonigi ion aux malbone fari ion, pro senzorgeco (lauxvola aux ne lauxvola) {9}
futbalo : piedpilk-ludo; futbali: ludi futbalon {X}


- g -    [ ^ a-b-c- ^ ]

gaja : * ridema, senzorga {*4}
gajni : * ricevi, cxar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aux bonsxanca en konkurso (kaj do gajni premion) {*4}
galo : amara likvajxo el hepato {9}
galosxo : (kauxcxuka aux plasta) vesto por surmeti sur sxuoj por sxirmi ilin kontraux malseko (supersxuo) {9}
ganto : manvesto (kontraux malvarmo aux por protekto) {8}
garagxo : sxirmejo aux riparejo por auxtoj aux auxtobusoj {8}
garantii : preni sur sin la respondecon pri iu/io; certigi, ke io okazos (riskante punon aux pagon, se tio ne okazos) {8}
garbo : fasko da falcxita greno (maniero por provizore starigi falcxitan grenon sur kampo) {9}
gardi : * atenti kaj fari cxion por ke ne okazu io malbona al iu/io; gardilo: (ankaux:) kiu interrompas elektran cirkviton {*5}
garni : almeti ion al io por plibonigi, plifortigi, kompletigi gxin; almeti ornamajxon al io {9}
gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo)) {*6}
gasto : * iu kiu vizitas iun aux dum iom da tempo logxas cxe iu (amike); gasti: logxi cxe iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston; gastejo: (simpla) hotelo, restoracio,... {*6}
gazo : tre maldense teksita sxtofo (ankaux el metalo) {X}
gazeto : * papero kun multaj skribajxoj (novajxoj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4}
ge- : * [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0}
gelateno : senforma, (preskaux) senkolora, sengusta substanco, farita el besta karno aux ostoj aux el fruktoj (uzata en tehxniko, por bredi bakteriojn, por densigi mangxajxojn,...) {9}
generi : naskigi (viro ne naskas, sed generas idon); estigi {X}
generacio : agxogrupo; cxiuj homoj proksimume samagxaj vivantaj samtempe; nasko-sxtupo (geavoj - gepatroj - gefiloj - genepoj -...) {9}
generalo : plej alta armeestro {9}
genio : eksterordinara kapablo krei, inventi,...; bona aux malbona spirito (diajxo); geniulo: iu eksterordinare kapabla {8}
gento : popolo samdevena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj {9}
genuo : * la artiko por fleksi la kruron; gxia antauxa ekstera flanko; genui: stari sur la genuoj {*5}
geografio : (scienco pri) la aspekto de Tero, gxiaj landoj kaj regionoj,... {9}
ges., ges-roj : gesinjoroj {X}
gesti : fari movojn per mano(j), brako, kapo (por esprimi senton aux por komuniki ion); gesto: unu tia movo {8}
gimnastiko : ekzercado de la korpo per movoj {X}
gingivo : la karno de la busxo, en kiu staras la dentoj {X}
gipso : pulvoro (CaSO4), kiu kun akvo firmigxas (por bandagxi rompitajn ostojn kaj por fari statuetojn, reliefajxojn) {X}
girlando : ornama longa plektajxo el floroj, folioj, paperoj,... {9}
gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj sxveligas paston) {X}
gitaro : instrumento kun 5-7 kordoj sonigataj per fingroj {X}
glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0°C); glaciajxo: frostigita dolcxajxo el akvo aux lakto (kremo), siropo, fruktoj,... {*5}
gladi : glatigi vestojn per varm(eg)a ilo (gladilo) {8}
glano : kverkofrukto; (ankaux:) la ekstremajxo de peniso {X}
glando : iu part(et)o en korpo de homo aux besto, aux en planto, kiu produktas likvon {X}
glaso : * vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...) {*4}
glata : (surfaco) tre ebena, sen elstarajxoj; okazanta sen malhelpoj, sen rezisto {7}
glavo : longa duflanka (dutrancxa) trancxilo kiel batalilo {9}
gliti : * movi sin/movigxi per sxovado sur tre glata surfaco; sxovigxi sur tre glata surfaco; movi sin/movigxi tusxante la teron (aux negxon, aux glacion) sen radoj {*6}
globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu cxiuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro; terglobo: nia planedo Tero {7}
gloro : admirego, lauxdego; glori: honoregi iun per lauxdoj {8}
gluo : substanco, kiu post sekigxo fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo; (algluigxi: ankaux sen gluo) {7}
gluti : traigi el busxo tra gorgxo al ezofago {8}
gobio : malgranda Euxropa kaj Azia riverfisxo (Gobio) {9}
golfo : parto de maro grandparte cxirkauxita de tero {8}
gorgxo : interna parto de la kolo; antauxa ekstero de la kolo {7}
gorilo : plej granda hom-simila simio (Gorilla) {X}
gracia : placxa pro movoj, gestoj,... {7}
grado : kiomo (kiom aux kiel ...a io aux iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiaj, akvo bolas) (simbolo: °); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7}
grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto {8}
gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por maso kaj pezo] {9}
gramatiko : reguloj de iu lingvo pri gxusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj {9}
gramineo : iu el herboj (altaj aux ne) kun mallargxaj folioj kaj maldika rekta tigo (i.a. kanoj, grenoj) (Gramineae) {X}
gramofono : aparato por auxdigi sonon per diskoj {X}
granda : * pli multe ol ordinare (laux mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en cxiuj direktoj (longo, alto, largxo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2}
grandioza : belega, bonega, impresega {9}
graso : * facile sxmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj) {*6}
grati : fari striojn (sur hauxton) per ungoj aux io alia, ekzemple cxar jukas; degrati: tiel forigi ion de iu surfaco; skrapi {9}
gratuli : bondeziri pro okazajxo aux atingajxo {8}
grava : * kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2}
graveda : havanta idon en sia ventro (en la utero) {9}
grego : brutaro; pasxtbestaro (sxafaro, bovinaro,...) {9}
greno : * herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el gxi fari mangxajxojn [tritiko, sekalo, sorgo,...] {*5}
grio : krude (ne fajne gxis faruno) muelita/pistita greno {X}
grimaci : fari strangajn movojn per la vizagxaj muskoloj {9}
grimpi : supreniri malfacile (en arbon, sur rokon,...) {7}
grinci : eligi akran malagrablan sonon pro frotigxo (de metalo sur metalo, de metalo sur vitro, de dento sur dento,...) {9}
gripo : epidemia malsano (laceco, kapdoloro, kataro,...) {9}
griza : * kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka {*5}
groto : truego, kavajxo en monto {9}
gruo : granda migra birdo kun longa maldika kolo, longaj maldikaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte griza, kun lauxta trumpeteca voko (Grus); masxino por levi objektojn, konsistanta i.a. el longa brako, je kies fino la objektojn levas sxnuro aux kablo {9}
grumbli : montri malkontenton per (ne tre klaraj) vortoj {9}
grundo : la supra parto de tero, rigardata kiel tauxga (aux ne) por kreskigado de utilaj plantoj {7}
grupo : * (malgranda) aro da homoj, bestoj aux ajxoj; grupigi: kunigi en grupon; grupigxi: farigxi grupo {*5}
gudro : pli-malpli fluida, glueca nigra substanco restanta post distilado de karbo, ligno,... {9}
gujavo : tre aroma frukto de varmlanda arbo (Psidium) {X}
gumo : glueca substanco el iuj arboj; kauxcxuko; bloketo el gumo aux kauxcxuko uzata por forvisxi krajonajn skribajxojn,... {9}
gusto : sensajxo en la busxo [dolcxa, amara, acida, sala]; ies kriterioj por (mal)sxati; gusti: kauxzi sensajxon en la busxo {7}
gustumi : rimarki la guston de io; preni iom da io por provi, kiel gxi gustas (gust/um/i) {9}
gusxo : longeca semujo kun unu aux du vicoj da semoj, de iuj plantoj (ekz. fazeolo, pizo, tamarindo, ternukso) {X}
guto : * ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto {*6}
gvardio : (armea) gardistaro {9}
gvidi : * montri al iu, kien iri aux kion fari {*6}


- gx -    [ ^ a-b-c- ^ ]

gxardeno : * loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por mangxo aux por ornamo); (ankaux:) parko {*4}
gxemi : esprimi dolorajn sentojn per neklaraj sonoj {7}
gxemelo : dunaskito: unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino; (simile: trinaskito,...) {9}
gxeni : * (iom) malhelpi al iu; gxeni sin: ne kuragxi, honteti {*6}
gxendarmo : (sxtata) policisto {9}
gxenerala : * ofte kaj multloke vidata, auxdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6}
gxentila : * bone kondutanta laux gxenerale akceptataj normoj, laux socie akcepteblaj "bonaj manieroj" {*6}
gxermo : io, kio farigxos (post kreskado kaj evoluado) besto, planto,...; komenca elemento de io; etajxo kauxzanta malsanon; gxermi: ekkreski {9}
gxi : * tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1}
gxibo : (grasa) elstarajxo de dorso de iuj bestoj (ekzemple: kamelo); elstarajxo de dorso de homo pro miskresko {9}
gxirafo : remacxanta mamulo en Afriko, kun tre longa kolo (Giraffa) {X}
gxis : * [atingo] (ni iris gxis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (gxis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter cxi tiu loko kaj tiu loko (gxis la arbaro estas kampoj); inter cxi tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) gxis la oka (horo) mi laboris); "gxis!", "gxis revido!": saluto cxe foriro {*1}
gxoji : * havi tre bonajn sentojn pri io; esti felicxa pro io {*2}
gxui : senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io {7}
gxusta : * tiel, kiel devas esti; senerara {*4}


- h -    [ ^ a-b-c- ^ ]

ha! : * [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono) {*1}
hajlo : globetoj da glacio, falantaj el cxielo; hajlas: (el la cxielo) falas hajlo {8}
haki : trancxi aux fendi per frapo(j) de akra ilo (hakilo) {7}
halo : granda ejo kun tegmento (por bazaro, foiro, sporto,...); cxambrego {9}
halti : * cxesi movigxi, iri, agi; interrompi sian iradon aux veturadon; (provizore) ne plu iri aux veturi; haltejo: loko, kie kutime haltas trajno, tramo, auxtobuso,... {*3}
hangaro : konstruajxo por sxirmi aviadilojn aux aliajn aerveturilojn {9}
haro : * fadenforma kreskajxo sur la hauxto de homo aux de iuj bestoj (cxe homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "cxiuj kapharoj kune") {*3}
haringo : migra marfisxo (Clupea harengus) {9}
harmonio : kombino de sonoj agrabla por auxskulti; placxa arangxo de la partoj de tuto; harmonii: esti en harmonio {9}
harpo : granda instrumento multkorda, sonigata fingre {X}
hauxto : * la surfaco de homa aux besta korpo; la ekstera tavolo de io {*6}
havi : * posedi; esti kun; ne esti sen {*2}
haveno : sxirmita loko por en- kaj elsxargxado de sxipoj {7}
havigi : doni, disponigi,... (hav/ig/i) {9}
hazardo : kiam io okazas sen plano, intenco, volo, reguleco {9}
he! : [voko por tiri atenton] {8}
hegxo : barilo, sxirmilo el plantoj {9}
hejmo : * la propra aux familia logxejo; famili(ec)a restadejo {*3}
hejti : * varmigi domon; fari varmon por produkti ion {*6}
hektaro : 10.000 kvadrataj metroj {9}
hela : * luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko) {*4}
helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren (kiel cxe sxrauxbo); rotacianta aparato sxrauxboforma (aux kun oblikvaj elstarajxoj) por movi sxipon, flugmasxinon, akvon, aeron,..., aux por esti movata de akvo, aero aux vaporo {X}
helikoptero : flugmasxino, kies helico samtempe levas la masxinon kaj antauxenmovas gxin {9}
helpi : * faciligi ies laboron; kune fari; esti utila por {*2}
hepato : organo en la korpo de homo aux besto, kiu produktas multajn hxemiajxojn (hepar) {9}
hepatito : iu el infektaj hepato-inflamoj (flava okulblanko) {X}
herbo : * (kutime verda) planto sen lignaj partoj {*5}
heredi : ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas aux havis (unu el) la gepatroj aux geavoj {8}
heroo : homo kiu faris eksterordinare grandajn farojn; cxefa persono de rakonto, teatrajxo,... {8}
heroldo : antauxanoncanto; heroldi: antauxanonci {9}
heziti : ne esti certa; ne kuragxi; ne scii, cxu fari aux ne fari {7}
hieno : hundo-simila striita/makulita rabobesto (Hyaena,...) {X}
hieraux : * en/dum la tago antaux la nuna tago {*1}
higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon; (observado de) reguloj por preventi malsanigxon {9}
himno : solena kanto (pregxeja, nacia,...) {9}
hirudo : sangosucxa vermo en sensala akvo (Hirudo) {X}
hirundo : birdo kun longaj, pintaj flugiloj (Hirundo, Delichon,...) (iuj konstruas neston el koto sur muro) {7}
historio : * (rakontoj pri) tio, kio okazis {*4}
histriko : mamulo kovrita de longaj pikiloj (Hystrix,...) {X}
ho! : * [voko: miro, atentu!] {*1}
hodiaux : * en/dum la nuna tago; en/dum cxi tiu tago {*1}
hoko : fiksilo en formo de "J" aux "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko; hok(et)o: supersigno (ux) aux subsigno (ç) {8}
hokeo : iu el teamosportoj kun pilketo kaj kurbaj bastonoj {X}
homo : * (Homo sapiens); viro aux virino aux knabo aux knabino; la homaro: cxiuj homoj sur Tero {*2}
honesta : * ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari {*6}
honoro : * granda estimo montrata de aliaj al iu; sento pri sia estimindeco/valoro; honori: montri grandan estimon {*6}
honti : * havi malbonan senton pro farado aux pensado de io malbona, malbela, malhonora,... aux pro nefarita devo {*6}
horo : * 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono) {*3}
horaro : antauxe difinita plano pri: horoj de forveturo de trajnoj, auxtobusoj,...; horoj de servado, oficado,... (hor/ar/o) {X}
hordeo : greno de malvarma modera klimato, interalie uzata por fari bieron (Hordeum vulgare) {9}
horizonto : la limo inter cxielo kaj tero, vidata de malproksime {9}
horizontalo : linio paralela al la surfaco de senmova akvo {9}
horlogxo : * mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aux per ciferoj) {*5}
hormono : substanco produktita en glando, transportata per la sango al organo, al kies funkciado gxi efikas {X}
hospitalo : malsanulejo, kuracejo {8}
hotelo : domo, kie vojagxantoj povas logxi (kontraux pago) {7}
hufo : la piedo (fakte: ungo) de cxevalo, azeno, sxafo,... {8}
humana : homeca; akceptebla inter homoj {9}
humida : malseketa; vapor-enhava (aero) {8}
humila : malfiera; pensanta, ke aliaj homoj estas pli bonaj {7}
humoro : animstato [gxoja, malgxoja, gaja, malgaja, kolera,...] {7}
hundo : * kvarpieda besto cxe homoj (Canis familiaris) (bojas: "boj-boj", "vaux-vaux" aux "ef-ef") {*4}


- hx -    [ ^ a-b-c- ^ ]

hxaoso : tre granda malordo {X}
hxemio : scienco pri la konsisto de materiaj substancoj kaj pri la sxangxoj en ilia interna (molekula) strukturo {8}
hxolero : infekta malsano (senfebra likva lakso, vomado,...) {X}
hxoro : kantistaro, kantantaro; grupo da homoj, kiuj samtempe, kune diras ion (en teatrajxo,...); (hxore: cxiuj kune) {9}


- i -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-i : * [ago/stato] [verbo] (mi sxatas kanti; li volas salti; sxi povas nagxi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; suficxe dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por mangxi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adiaux: adiauxi - li adiauxis min en la stacidomo; cxirkaux: cxirkauxi - ili tute cxirkauxis min;...) {*0}
i.a. : inter aliaj; interalie {X}
ia : * de nedifinita (aux ne menciata) speco; iuspeca {*1}
iafoje : en iuj specialaj (nun ne menciataj) okazoj (ia/foj/e) {9}
ial : * pro iu kauxzo aux motivo {*6}
iam : * en nedifinita (aux ne menciata) tempo; ne nun {*1}
-ido : * [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (cxevalido, sxafido, regxido, Napoleonidoj,...) {*0}
ideo : * penso; io en kapo; unua penso pri io farota {*4}
idealo : perfekteco neniam atingebla; nobla celo {8}
identa : tute sen diferencoj; tute sama {8}
ie : * en nedifinita (aux ne menciata) loko {*1}
iel : * en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade {*6}
ies : * de iu(j); apartenanta al iu(j) {*6}
-igi : * [fari -a, -o; kauxzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enposxigi,...); igi: fari, kauxzi {*0}
ignamo : nutra tuber(eg)o de varmlanda planto (Dioscorea) {X}
ignori : lauxvole malatenti; lauxvole ne auxskulti, ne rigardi {9}
igvano : Amerika rampulo (granda lacerto) (Iguana,...) {X}
-igxi : * [ekesti -a, -o; kvazaux sin -i; kvazaux io/iu -as gxin/lin/sxin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruligxas) (grandigxi, ruinigxi, kunigxi, pusxigxi, enfermigxi, elversxigxi,...); igxi: ekesti, farigxi {*0}
-ilo : * [instrumento, rimedo] (kutima, gxenerale uzata ilo por ...-i) (trancxilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (mangxilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...) {*0}
ilekso : planto kun ledecaj, dornohavaj folioj (Ilex) {X}
ili : * tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj {*1}
ilustri : ornami per bildoj; aldoni bildojn al (skribita, presita) rakonto; klarigi iun rakonton per aldonaj rakontoj {8}
imagi : * vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon {*6}
imiti : * rigardi, kiel iu alia faras ion, kaj fari same; fari ion saman aux similan; imitajxo: io ne orginala {*6}
imperio : regno (sxtato) kun multaj popoloj, kies estro (imperiestro) foje sub si havis regxojn, regantajn pri partoj de la regno; sxtato reganta aliajn sxtatojn {8}
impeti : energie jxeti sin antauxen {9}
impliki : malebligi aux malfaciligi la movojn de iu, cxirkauxvolvante sxnurojn,...; malebligi aux malfaciligi agadon per cxiuspecaj komplikajxoj {9}
imponi : (provi) kauxzi admiron aux respekton {X}
importi : enporti komercajxojn en iun landon {8}
imposto : deviga pago de sxtatano al la sxtato {8}
impreso : influo al la sensoj aux al la koro; sento aux imago ekhavita de aux pri io/iu; impresi: fari impreson {8}
impulso : ekpusxo; ekmovo; ekinstigo; momenta kurento {9}
imuna : plene rezista (kontraux malsano,...) {9}
-ino : * [virino; (principe) naski-pova individuo] (virino, patrino, knabino, regxino, cxevalino, kokino,...) {*0}
inciti : eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj,... {9}
-inda : * [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, lauxdinda,...) {*0}
indiferenta : montranta neniun preferon; montranta neniun kauxzon por prefero {8}
indigni : senti koleron pro malnobla, nejusta ago de iu alia {9}
indigxeno : homo, kies antauxuloj jam antaux multaj centoj (aux miloj) da jaroj logxis en tiu sama regiono aux lando {X}
indiki : doni la informo(j)n bezonata(j)n (por fari ion, trovi vojon,...); montri ion farotan; montri iun por ke li/sxi faru {9}
individuo : unu aparta el multaj similaj (besto aux planto); unu homo, ne kiel ano de grupo {9}
indulgi : ne puni ion puneblan; ne tro kritike trakti iun, kiu malbone faris ion; ne tro forte reagi al io (malbona, erara) {9}
industrio : * farado de produktoj el krudaj materialoj {*6}
infano : * juna homo; ido de homo (aux besto); filo aux filino {*2}
infekti : transdoni gxermojn de malsano (per aero, akvo, de homo al homo,...) {9}
infero : (religio:) loko, kie logxas la diablo(j), kaj kien homoj postmorte estas sendataj kiel puno; loko, kie oni forte suferas {9}
inflamo : kiam organo malsane varmigxas, sxvelas, rugxigxas,... {X}
influi : havi efikon sur pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j) {8}
informi : * sciigi (pri io); informigxi: ekhavi informojn {*6}
infuzi : fari trinkajxon, trempante foliojn en varmega akvo {X}
-ingo : * [io, en kion oni metas tion (parte), por teni gxin] (kandelingo, lampingo, sxtopilingo, glavingo, piedingo,...) {*0}
ingxeniero : homo (diplomito) kiu laux sciencaj metodoj faras aux estras tehxnikajn laborojn {8}
iniciati : kiel la unua fari ion aux proponi ion {9}
injekti : ensxprucigi likvon aux gason en ion; ensxprucigi medikamenton en la korpon {9}
inko : * kolora likvo (aux pasto) por skribi (aux presi) {*5}
inklina : animmovata; kvazaux de sia animo pusxata al {8}
inkluziva : enhavanta en si (kiel parton de la tuto aux kiel elementon de aro); inkluzive (de): enhavante ankaux; enkalkulante {X}
insekto : * besteto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flugiloj (Insectae) [musxo, kulo, papilio, formiko, abelo,...] {*5}
insidi : sekrete prepari trompon aux malutilon {9}
insigno : rekonilo portata de homo (por montri membrecon, por montri sian rangon,...) {9}
insisti : dauxre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aux peton) al aliaj {8}
inspekti : (ofice, oficiale, komisiite) kontroli la agadon de iu, la funkciadon de io {X}
inspektoro : (cxef)inspektisto {9}
inspiri : (sen instigo) kauxzi, ke iu pensas pri io, ekhavas ideon, sentas ion, faras ion iumaniere,... {9}
instali : meti ion ien kaj fari cxion, por ke gxi bone funkciu {8}
instanco : auxtoritato (sxtata, urba,...) kun jugxa aux decida povo (persono aux organizajxo) {9}
instigi : diri: "jes! faru tion!" {8}
instinkto : tio, pro kio oni povas fari aferojn sen lerno {7}
instrui : * lernigi; transdoni sciojn {*5}
instrukcio : preciza indiko (ordono), kiel fari certan laboron; instrukcii: doni instrukcio(j)n {X}
instrumento : fabrikita objekto speciale farita por certa uzo {8}
insulo : * peco da tero, cxirkaux kiu cxiuflanke estas akvo {*6}
insulti : ofendi per malgxentilaj vortoj, per krudaj esprimoj {8}
-int- : * [fininta, post la ago] (mangxinta homo: kun mangxajxo en sia stomako; falinta pluvo: akvo sur tero); (mangxinte (=post la mangxado), li lavis la telerojn); (gxenerale, -into = -inta homo) {*0}
integri : fari tutajxon el partoj; integrigxi: kununuigxi {X}
intelekto : kapablo pensi, imagi kaj rimarki rilatojn inter aferoj; intelektulo: kiu laboras precipe per sia intelekto {8}
inteligenta : kiu facile komprenas kaj vigle pensas {8}
intenci : * voli fari ion iam; voli fari ion kun iu celo; lauxvole fari ion {*5}
inter : * [a bc: b estas inter a kaj c]; [ash3djlmtuvp: cifero inter literoj]; (rilatoj inter A kaj B: rilatoj de A al B kaj de B al A) {*1}
interalie : inter aliaj aferoj (inter/ali/e) [ekzemplo] {X}
interesi : * veki scivolon (cxu en la afero estas ia utilo, profito, kono aux scio (por iu)); interesigxi: esti scivola (cxu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa: kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon aux scion (por iu); scivolo-veka {*3}
intereso : * eblo aux deziro akiri utilon, profiton aux konon el io; graveco (por iu) {*3}
interna : * estanta en io; ne ekstera {*4}
internacia : kiam temas pri rilatoj inter anoj de diversaj popoloj; kiam temas pri rilatoj inter sxtatoj (inter/naci/a) {X}
interpelacii : fari publikan demandon al ministro en parlamento {9}
interpreti : doni al io signifon (eblan, probablan, laux kunteksto,...); klarigi al nekomprenantoj; busxe traduki {9}
interrompi : provizore cxesigi; diri ion, dum iu alia estas parolanta (inter/romp/i) {X}
intertempe : dum la tempo, kiu pasis inter la priparolataj okazajxoj, aux inter la priparolata okazajxo kaj nun (inter/temp/e) {X}
interveni : diri ion dum diskuto (inter aliaj homoj); (sen peto) agi anstataux iu alia (cxar tiu ne kapablas, por preventi akcidenton,...) (inter/ven/i) {X}
intervjui : pridemandi iun (por gazeto, radio, televido,...) pri ties spertoj, opinioj... {X}
intesto : parto de la nutrokanalo post la stomako, kie la pli granda parto de digestado okazas {9}
intima : tute persona, ne publika; en rilato tre amikeca, sengxena, konfida {9}
inundi : subakvigi; inundo: kiam akvo de rivero aux maro akcidente kovras teron; (figure: amasa alveno, eniro) {9}
invalido : iu, kiu ne povas bone uzi siajn krurojn, brakojn, aux alian korpoparton kaj tial ne povas (plene) labori {9}
inventi : elpensi ion novan (novan aparaton, metodon,...) {9}
inversa : turnita (dekstro, kie estis maldekstro; kun supro malsupre; kun interno ekstere; nigro, kie estis blanko kaj blanko, kie estis nigro; ne de A al B, sed de B al A;...) {X}
inviti : * peti iun veni ien (se li aux sxi volas veni tien); peti iun fari ion (se li aux sxi volas fari tion); peti sen devigo {*5}
io : * nedifinita (aux ne menciata) afero {*1}
iom : * nedifinita (aux ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto; (iom ...a: (ofte:) relative ...a; ne tre ...a) {*1}
iri : * movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, nagxiloj; funkcii per movo {*2}
irk. : internacia respondkupono (de la posxto) {X}
ironio : diri ion kontrauxan (aux kontrastan) al tio, kion oni volas esprimi, por ridigo aux alia efekto {9}
-is : * [ago/stato: antaux nun] [verbo] (mi jxus vidis birdon; hieraux mi estis en la urbo; antaux kvar jaroj li forveturis;...) {*0}
-ismo : * [ide-aro, pens-aro; malsano] (imperiismo, komunismo, kapitalismo, tutmondismo, oportunismo, alkoholismo,...) {*0}
-isto : * [profesiulo; scienculo; sportulo]; iu, kiu ofte, dauxre aux speciale okupigxas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie; kuranto kuras, kuristo kuras sporte aux profesie) (bakisto, tubisto, gxardenisto, fizikisto, futbalisto); [ism-ano; ism-ulo] (imperiisto, oportunisto, alkoholisto) {*0}
-it- : * [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (gxenerale, -ito = -ita homo) {*0}
iu : * nedifinita (aux ne menciata) individuo aux ekzemplero; unu el multaj {*1}
izoli : tute apartigi de la cxirkauxajxo; malebligi kontakton aux paroladon kun aliaj; preventi (mal)varmigxon aux infekton {9}


- j -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-j : * du aux pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj; (unu) rugxa kaj (unu) flava pomoj;...) {*0}
ja : * [oni scias]; "ne ne"; (li ja diris tion: oni scias, ke li diris tion (ecx se iuj diras, ke li ne diris tion)) {*1}
jaguaro : Amerika makulita katego (Panthera onca) {X}
jako : * ekstera vesto, fermebla je la antauxa flanko, kun manikoj, kovranta la supran parton de la korpo (de la sxultroj gxis la koksoj) {*6}
jam : * (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue) {*1}
januaro : * unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro (01) {*5}
jaro : * 12 monatoj; 365 aux 366 tagoj; sunciklo {*2}
je : * (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako,...) {*1}
jen : * [montro] (jen li: vidu, tie li estas) {*1}
jes : * [konfirmo] (Cxu vi venos? Jes, mi venos.) {*1}
ju ... des : [proporcie] (ju pli multaj estas la mangxantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {8}
jubileo : (festo pro) dat-reveno (kun bela nombro da jaroj); jubilei: havi, festi jubileon {9}
jugo : ligna peco sur la kolo de besto por ligi jungajxon; ligna peco portata sur sxultroj de homo por porti objektojn (je sxnuro pendantajn de gxiaj ekstremajxoj); jugi: jungi per jugo {9}
jugxi : * diri aux decidi, cxu iu estas kulpa aux ne; diri aux decidi, cxu iu/io estas bona aux ne {*5}
juki : doni impreson al la hauxto, kvazaux multaj piketoj, pro kio oni sentas bezonon sin grati {9}
julio : * monato de la jaro inter junio kaj auxgusto (07) {*5}
juna : * de malgranda agxo {*2}
jungi : ligi tirbeston (aux traktoron) al cxaro aux laborilo {9}
junio : * monato de la jaro inter majo kaj julio (06) {*5}
jupo : vesto, kiu (parte) kovras ambaux krurojn kune (de la talio gxis la piedoj aux gxis la genuoj aux malpli longa) {7}
juro : legxaro; cxiuj devigaj reguloj kune {8}
justa : * faranta egale bone al cxiuj homoj {*4}
juvelo : ornamajxo el multekosta materialo (oro, argxento, valora sxtono,...) {8}


- jx -    [ ^ a-b-c- ^ ]

jxaluza : sentanta doloran timon, perdi ion aux iun (kaj pro tio ne sxatanta, ke iu alia interesigxas pri tio aux tiu) {8}
jxauxdo : * tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo {*5}
jxeti : * per forto (tra aero) meti ien {*3}
jxuri : alvoki iun aux ion sanktan kiel atestanton pri la vereco de io; promesi ion tiel {8}
jxurnalo : cxiutaga gazeto; cxiutaga (aux pli ofta) raporto pri novajxoj; konto-folio aux -libro pri cxiutagaj en- kaj elspezoj {8}
jxus : * antaux tre mallonga tempo; antaux momento {*1}


- k -    [ ^ a-b-c- ^ ]

k.a. : kaj aliaj {X}
k.s. : kaj similaj; kaj simile {X}
k.t.p. : kaj tiel plu (diru: ko to po) [la ceteron mi ne bezonas mencii] {X}
kabano : simpla (ofte ligna) dometo {9}
kabineto : cxambro por iu intelekta laboro; cxambro por ekspozicii ion; (oficejo de ministro aux) ministraro {8}
kablo : (ofte metala) sxnur(eg)o; longa fasko da dratoj (en izola volvajxo aux tubo (kauxcxuka, plasta)) (aux alia sxnureca aux tubeca objekto) por transporti elektron aux signalojn {X}
kacxo : ne tre densa mangxajxo el faruno kaj lakto aux akvo (kun aux sen aldonajxoj); mangxajxo el dispremitaj fruktoj aux legomoj (ofte longe kuiritaj); (figure: ne sukcesinta aux malbone preparita mangxajxo; senorda miksajxo) {9}
kadro : (ofte kvarangula) objekto aux desegno cxirkaux io; io cxirkauxanta; vicestra oficulo; kadri: cxirkauxigi per kadro {7}
kaduka : malfortikigxinta (pro agxo aux foruzigxo); baldaux disfalonta; baldaux mortonta {9}
kafo : * bruna aux nigra trinkajxo (kuirita aux filtrita), el muelitaj rostitaj semoj de la kafarbo (Coffea) {*5}
kagxo : kvazaux skatolo el dratoj, tigoj aux stangoj (ekzemple kiel logxejo aux tenejo por bestoj aux birdoj) {9}
kahelo : (rektangula) plato el bakita argilo, cemento,... {9}
kaj : * [a kaj b: a&b, a+b] {*1}
kajo : per muro (en akvo) fortigita strato apud rivero aux kanalo, por povi en- kaj eliri sxipojn; simila afero apud fervojo por povi en- kaj eliri trajnojn (vagonarojn) {8}
kajero : * kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero,...) aux kiel parto de libro) {*6}
kajuto : cxambreto sur sxipo aux en aviadilo {9}
kakao : (pulvorigitaj rostitaj fermentintaj) semoj de kakao-arbo (Theobroma); trinkajxo el kakao-pulvoro {9}
kakto : iu el karnecaj plantoj kun pikiloj (Cactaceae) {9}
kalo : malmoligxinta hauxto {9}
kalcio : elemento (Ca) (en kalko, kreto,...) {X}
kaldrono : granda metala poto por kuiri aux boligi akvon {9}
kalendaro : folio aux libreto kun mencio de tagoj, semajnoj kaj monatoj de unu jaro aux de pluraj jaroj (kun aux sen mencio pri okazajxoj) {8}
kalesxo : (luksa) cxevalcxaro por transporti homojn {X}
kalko : kalcia oksido (CaO), uzata ekzemple por blankigi murojn; kalki: blankigi per kalko; surmeti kalkon {X}
kalkano : la malantauxa parto de homa piedo {8}
kalkanumo : la parto de sxuo sub la kalkano (kalkan/um/o) {9}
kalkuli : * labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104; (kalkuli pri io/iu: firme fidi (ke 2+2 estos 4)) {*4}
kalsono : subvesta pantalon(et)o; bankalsono: por banado {8}
kalumnii : misfamigi; malutili al ies honoro, rakontante mensogojn pri ties karaktero, fidindeco,... {9}
kamarado : amiko, kun kiu oni faras multajn aferojn kune {7}
kamelo : kur- aux sxargxbesto kun unu aux du gxiboj sur la dorso (unu gxibo: dromedaro, du gxiboj: Baktria kamelo) (Camelus) {9}
kameleono : insektomangxa rampulo (skvamulo) kun longega risorta lango, kapabla sxangxi sian koloron (Chamaeleo) {X}
kameno : * loko en cxambro, kie povas esti fajro sen dangxero {*6}
kamero : cxambr(et)o sen fenestroj; parto de aparato, en kiun lumo ne povas penetri; aparato por foti aux filmi {X}
kamiono : sxargx-auxtomobilo {8}
kampo : * tereno sen arbaro; (cxirkauxlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aux inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i: dormi ekster domo en kamparo (en tendo) {*2}
kano : alta herbo kun fortikaj rektaj kavaj tigoj (sxalmoj), ofte kreskanta cxe akvo (Arundo, Phragmites,...); gxia tigo, uzata kiel bastono aux skribilo; suker-kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenas sukeron {X}
kanabo : alta herbo kun dise manformaj folioj (Cannabis), kultivata por fibroj (por sxtofoj kaj sxnuroj) (el la tigoj), aux por medicinajxoj kaj psiko-stimulajxoj (el folioj kaj floroj) {X}
kanalo : de homoj fosita kvazaux-rivero; tub(ar)o tra kiu io iras; la vojo, laux kiu iras komunikado-signaloj {9}
kancero : malsano (tro- aux mis-kreskado de korpocxeloj) {X}
kandelo : lumilo el sebo (besta graso), stearino aux vakso cxirkaux mecxo (bruligebla sxnuro) {8}
kandidato : iu, kiu anoncis, ke li volus esti elektita aux konsiderata por certa funkcio aux posteno; kandidati: esti kandidato; kandidatigi: proponi kiel kandidaton {9}
kanguruo : Auxstralia posxbesto (movigxas saltante, per grandaj fortaj malantauxaj kruroj) (Macropus, Dendrolagus,...) {X}
kankro : iu el (longecaj) dekkruraj krustuloj (Astacus,...) {9}
kanono : pafilego; (muziko:) cxen-kanto {X}
kanti : * muzike paroli; kanto: vortoj kaj melodio kantataj {*3}
kanzono : kanto el egalaj partoj (strofoj) kun refreno (rekantajxo), ofte sxerca {8}
kapo : * korpoparto kun cerbo, busxo, okuloj, oreloj; (figure: cerbo; estro; komenca aux supra parto) {*2}
kapabla : * povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn {*5}
kapibaro : plej granda, longhara rongxulo (Hydrochoerus) {X}
kapitalo : tuto de mono, provizajxoj kaj iloj de unu persono aux de unu (komerca aux produkta) societo {8}
kapitano : sxipestro; (armeo:) oficiro super leuxtenanto, sub majoro, kompaniestro {X}
kapro : * kvarpieda besto kun kornoj kaj barbo (Capra,...) {*6}
kaprica : subita, neantauxvidebla, sen motiva volo {8}
kapsulo : ferma tegajxo; glutota ujeto kun kuraca pulvoro {X}
kapti : * ekpreni, tiel, ke la kaptajxo aux kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon) {*4}
kapucxo : parto de mantelo, kiu kovras la kapon; sxtofa aux leda tegmento de veturilo {X}
kara : * amika, amata; (ankaux:) multekosta; kun alta prezo {*4}
karafo : largxa botelo; vitra krucxo {9}
karaktero : ne-korpaj (ofte: moralaj) ecoj, kiuj estas malsamaj cxe diversaj homoj; la (cxiuspecaj) ecoj de io {7}
karbo : * nigra aux bruna ajxo, plejparte karbono (C) (kutime el prahistoriaj plantoj), bruligata por hejti {*6}
kardo : pikilhava planto (Carduus, Cirsium,...) {X}
kareo : Barata (Hinda) spicaro; kareajxo: mangxajxo kun gxi {X}
karesi : delikate, ame tusxi {8}
karno : molaj partoj de besto aux homo (ne hauxto, ne ostoj); frukt-karno: interno de frukto (ne sxelo, ne semoj) {9}
karnavalo : festo, dum kiu oni amuzigxas amase {9}
karoto : mangxebla radiko (rugxa, flava) (Daucus carota) {7}
karpo : granda fisxo kun "barbo" (Cyprinus carpio,...) {9}
karto : * foli(et)o el dika papero, kartono aux plasto {*5}
kartocxo : ujeto kun sxargajxo (kuglo+pulvo, filmo, inko,...) {X}
kartono : dika kaj firma papero {9}
kaso : monkesto; monrimedoj, monhavo {8}
kasavo : maniok-faruno (kasavo-pano, -kacxo, -brando) {X}
kasedo : = kaseto (kun son- aux bild-bendo) {X}
kaserolo : kuirpoto kun tenilo {7}
kaseto : kesteto aux sxranketo precize adaptita al objekto(j) entenota(j) (instrumento, juveloj, mangxiloj, filmbendo, sonbendo,...) {X}
kasko : protekta kapvesto (lankasko: kontraux malvarmo) {X}
kaskedo : cxapo kun antauxa elstarajxo {9}
kastelo : fortikigita logxloko, domego {8}
kastoro : platvosta rongxulo, konstruanta digojn (Castor) {X}
kasxi : * meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas gxin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete; malkasxi: montri/diri ion kasxitan {*4}
kasxtano : frukto simila al nukso, po tri en pikilhava "frukto" de kasxtan-arbo (Castanea); (ankaux, ne tute gxuste: (simila) frukto de cxevalkasxtano (Aesculus)) {9}
kato : * kvarpieda besto cxe homoj (Felis domesticus) (miauxas: "mi-aux"); kategoj: grandaj rabobestoj parencaj al kato {*4}
katalogo : tabelo de objektoj ekspoziciataj aux vendataj {9}
kataro : elfluo el nazo (pro malsano); "malvarmumo" {7}
katarakto : kiam okulo(-lenso) farigxas netravidebla {X}
katastrofo : subita, tre malfelicxiga okazajxo {X}
kategorio : grupo da iel samspecaj objektoj, homoj, ideoj,..., laux iu ordigo {9}
kateno : fortika cxeno por ligi malliberulon; mankatenoj: ringoj cxirkaux la manradikoj de arestito; kateni: ligi per kateno(j) {8}
kauxcxuko : elasta materialo farita el suko de arbo (Hevea, Ficus,..) {7}
kauxzo : * tio, pro kio io okazas necese; kauxzi: necese okazigi {*4}
kavo : malplenajxo; pli-malpli profunda truajxo en tero,... {7}
kaverno : granda kavo subtera; groto {9}
kazo : aparte priparolata aux komparata okazajxo aux situacio; (gramatiko:) formo de substantivo,... laux gxia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter "sen -n" kaj "kun -n"); (juro, scienco:) difinita speciale studinda okazajxo {9}
ke : * (li diris, ke li iris: li diris "mi iris"; sxi diros, ke sxi vidas: sxi diros "mi vidas"; li auxdis, ke sxi venos: li auxdis "sxi venos"; estas bone, ke li faros; mi vidas, ke pluvis) {*1}
kejlo : konusa peco da ligno,... por sxtopi truon aux por fiksi ion; vorto sen signifo en la frazo; kejli: meti kejlon {9}
kelo : * subtera parto (cxambro, provizejo) de domo {*6}
kelka : * iom da, malmulte da; kelkaj: 2, 3, 4 {*2}
kelnero : servisto, kiu alportas mangxajxojn aux trinkajxojn {7}
kemio : = hxemio {X}
kerno : tio firma, kio estas en la mezo de io {9}
kesto : * ujo (ofte rektangula) el ligno aux metalo {*6}
kia : * [kvalito? -a?]; kiuspeca? - (..., kia...: [<=> samspeca]) {*1}
kial : * [kauxzo? bazo? motivo?]; kialo: tio, pro kio {*1}
kiam : * [tempo? cirkonstanco?] - (..., kiam...: [<=> samtempe]) {*1}
kie : * [loko?] - (..., kie...: [<=> samloke]) {*1}
kiel : * [maniero? grado?; simileco; ekzemplo; funkcio] - (..., kiel...: [<=> sammaniere; samfunkcie; samgrade; simile]) {*1}
kies : * [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno]) {*1}
kilogramo : * 1000 gramoj [mezuro por maso kaj pezo] {*6}
kilometro : 1000 metroj [mezuro por longo] {8}
kino : film-arto; kinejo: domo, kie oni montras filmojn {8}
kio : * [-o?] - (..., kio...: [<=> la sama afero]) {*1}
kiom : * [kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante]) {*1}
kioma : [vicnombro?] ("kioma fojo?" - "la tria fojo"; "kioma horo?" - "la dekdua") (kiom/a) {9}
kirli : movi likvon tiel, ke gxi rapide turnigxas {X}
kirurgo : kuracisto, kiu specialigxas pri farado de operacioj {9}
kirurgio : la arto kuraci per operacioj (per trancxado) {9}
kisi : * tusxi iun per la lipoj por esprimi amon aux respekton {*6}
kitelo : vasta (labor)vesto el nedelikata sxtofo (de la sxultroj gxis la genuoj, kun (longaj) manikoj) {8}
kiu : * [individuo? homo? ekzemplero?; elekto] - (..., kiu...: [<=> la sama individuo, ekzemplero aux elektajxo]) {*1}
klamidio : perseksa infekto (nerimarkite kauxzas sterilecon) {X}
klara : * facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla; sen enmiksajxoj (akvo, vino); sennuba (cxielo) {*2}
klaso : * aro da lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro da homoj kun similaj sociaj kondicxoj aux kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro da homoj, bestoj, plantoj aux ajxoj, similaj laux iu(j) eco(j) (laux iu ordigo); klasi: arangxi laux klasoj aux laux alia ordo {*5}
klasika : (literaturo, arto:) verko malnova, sed ankoraux leginda, koninda; (farmaniero:) ne laux plej moderna maniero, sed laux malpli nova maniero bone elprovita {9}
klavo : plateto aux butono kun risorto, kiun oni premas por funkciigi muzikinstrumenton (pianon,...), skribmasxinon, aux alian aparaton {X}
klavaro : la kompleto de klavoj de unu muzikinstrumento, de unu skribmasxino,... (klav/ar/o) {X}
klera : kiu ne nur scias multe, sed povas bone prijugxi aferojn pro siaj scioj {7}
kliento : iu, kiu kutime por certaj servoj venas al la sama profesiulo (kliento de advokato, kuracisto); iu, kiu kutime certajn aferojn acxetas de la sama vendisto (kliento de vendejo); servato; acxetanto {8}
klimato : la meza vetero en iu loko dum multaj jaroj {9}
klini : * meti ion tiel, ke unu fino estu malpli alta ol alia fino; levi unu flankon kaj mallevi la alian flankon; fleksi; oblikvigi {*5}
klingo : trancxa, akra rando; tiu parto de trancxilo, glavo, falcxilo,..., kiu trancxas {7}
kliniko : specialigxinta malsanulejo, kuracejo {9}
klitoro : malgranda sentema organo antauxe en la vulvo {X}
klopodi : fari cxion por sukcesigi ion; maltrankvile zorgi pri io {9}
klubo : malgranda societo {9}
knabo : * juna viro {*3}
knedi : sxangxi formon de pasteca substanco per ripeta premado {8}
koalo : Auxstralia mamulo simila al urseto (Phascolarctos) {X}
kodo : legx-kolekto; (normaj) signoj anstataux aliaj signoj {X}
koiti : sekskunigxi (kiam peniso penetras en vaginon) {X}
kojno : peco (je sekco plata triangulo) por fendi, teni fendon malferma aux senmovigi ion; kojnoskribo: iam en Asirio,... {X}
kojpo : Sudamerika rongxulo, vivas apud akvo (Myocastor) {X}
koko : * (kort)birdo (Gallus) (virkoko kokerikas: "ko-keri-ko", kokino klukas) (homoj mangxas la ovojn de kokinoj) {*5}
kokao : (macxataj stimulaj folioj de) Sudamerika arbusto (Erythroxylum coca) (fonto de stimula hxemiajxo: kokaino) {X}
koketa : kiu agas kaj vestas sin por esti alloga (por iu aliseksa) {9}
kokoso : hara frukto kun ligneca sxelo, peza kaj granda, pli malpli globforma, en kiu estas blanka karno kaj kavajxo kun akveca suko, de kokoso-palmo (Cocos nucifera) (el la haroj oni faras matojn, el la karno prenas oleon,...) {9}
kokso : parto de la korpo, kie estas la supra artiko de la femuro {X}
kolo : * parto de la korpo, inter la kapo kaj la cetero de la korpo; simila parto de objekto (ekz. de botelo) {*4}
kolbaso : mangxajxo konsistanta el muelita viando (kun aldonajxoj), ensxovita en besta intesto {X}
kolego : cxiu, kiu havas la saman oficon aux profesion, lernas en la sama lernejo (samklasano, samlernejano),... {X}
kolegio : en iuj landoj: mezlernejo aux parto de altlernejo; eklezia instanco {9}
kolekto : * multaj samaj aux similaj ajxoj kune metitaj; kolekti: kunigi en kolekton; kunvenigi; kolektigxi: kunigxi; kunveni {*4}
kolektiva : (laboro aux posedajxo) de pluraj homoj kune; (agado aux sperto) ne de individua grupano, sed de la grupo {9}
koleri : * emociigxi pro malkontento; emocie vidigi kaj auxdigi sian fortan malkontenton {*4}
kolibro : eta birdo (flugante sucxas el floroj) (Trochilidae) {X}
kolizii : interfrapigxi {9}
kolombo : birdo kun gorgxo-posxo, el kiu gxi nutras siajn idojn; (kolombo rukulas: "ru-ku ru-ku") (Columba) {9}
kolono : vertikala cilindro el ligno, sxtono,... subtenanta aux ornamanta konstruajxon; vico de armeaj unuoj {8}
kolonelo : oficiro en armeo, sub generalo; regimentestro {9}
kolonio : lando okupita kaj regata de iu sxtato, ne kiel gxia egalrajta parto; homoj aux bestoj kiuj grupe eklogxis ie {X}
koloro : * [rugxa, blua, verda, flava,...] {*3}
kolumo : parto de vesto cxirkaux kolo (kol/um/o) {8}
kolumno : vertikala dividajxo de gazeto,...; vertikala vico {9}
komo : la skribsigno "," (3,125 = 3 1/8 (ne 3125)) {8}
komandi : havi (militan) ordonpovon; tiel ordoni {8}
kombi : * ordigi hararon per ilo kun multaj maldikaj dentoj (kombilo) {*6}
kombini : kunmeti plurajn apartajn aferojn por iu celo; fari ligon inter pluraj ideoj {9}
komedio : ridiga, amuza teatrajxo {9}
komenci : * fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenci -i: (jxus antauxe ne -i, sed) nun -i; komencigxi: (ek)esti en sia unua parto; (jxus antauxe ne esti/okazi, sed) nun esti/okazi; komenco: ekfaro; la unua parto; la unua momento {*2}
komenti : diri aux skribi sian opinion pri tio, kion iu diris, skribis aux faris {X}
komerci : * acxeti kaj vendi (por havi profiton) {*4}
komforta : * ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie {*6}
komika : amuza, ridiga {8}
komisaro : speciala komisiito; (loka) policestro {9}
komisii : transdoni laboron, taskon al iu alia {8}
komisiono : ar(et)o da homoj, komisiita esplori demandon aux plenumi taskon (kiu nur post fino de la esploro aux laboro raportas al la komisiinto(j)) {8}
komitato : grupo da personoj, elektitaj por fari certajn organizajn taskojn; gvidantaro de asocio {7}
kompakta : densa kaj forte kunigita; tiel ke cxio kune okupas malmulte da spaco kaj ne facile disigxas {X}
kompanio : komerca aux industria societo; ties entrepreno; akompanado; akompanantaro; armea grupo el pluraj plotonoj, dividajxo de bataliono {9}
kompari : * rigardi du aux plurajn aferojn por vidi la diferencojn kaj/aux similajxojn {*6}
kompati : * kunsenti malfelicxon, kiam iu alia estas malfelicxa {*5}
kompensi : doni ion por anstatauxi perdon; doni aux okazigi ion plezuran, cxar okazis malplezurajxoj; pagi (ankaux ne per mono) pro ies penoj {9}
kompetenta : povanta bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn {9}
komplemento : (gramatiko:) cxio en propozicio, krom subjekto kaj predikato (komplemento sen prepozicio havas -n: dum la tuta tago li laboris = la tutan tagon li laboris) {9}
kompleta : cxiuparta; ne mankas parto; ne mankas kvanto {8}
komplezi : fari ion por placxi al iu {8}
kompliki : (plie) malfaciligi, per aldono de pliaj elementoj al iu (jam malfacila) afero; malsimpligi {9}
komplimento : malgranda lauxdo (pro gxentileco) direktata al la lauxdato; komplimenti: diri aux skribi al iu: "vi bone faris", "vi bele aspektas",... {X}
komponi : harmonie kunmeti (muzikon,...); kunmeti el diversaj materialoj aux (hxemiaj) elementoj {9}
komposti : prepari tekston literon post litero por povi presi gxin {X}
kompreni : * havi gxustan ideon pri la signifo {*2}
kompromiti : endangxerigi ies honoron {9}
komputi : kalkuli laux instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: ankaux laux tarifoj kaj kontrakt-kondicxoj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn laux ((parte) antauxe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj; nombri kvanto-unuojn laux mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo) {X}
komuna : * de pluraj homoj (aux bestoj aux ajxoj) kune {*4}
komuniki : sciigi; konigi; transdoni (mesagxon, fajron, malsanon); komunikigxi: sciigi, paroli,... unu al la alia {7}
komunumo : grupo da homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj, sentantaj sin kunaj; administra distrikto (ofte kun unu urbo aux kun kelkaj vilagxoj) (komun/um/o) {9}
koni : * scii, ke oni jam vidis, auxdis aux legis ion; scii, ke oni jam vidis aux renkontis iun; memori la signifon aux enhavon de io; havi sperton pri io, aux pro kontakto kun iu {*2}
koncentri : direkti al centra punkto (sian atenton, siajn penojn,...); (fiziko:) plidensigi solvajxon {9}
koncepto : gxenerala abstrakta ideo; koncepti: formi (al si) koncepton; ekhavi komencan ideon pri io {9}
koncerni : speciale rilati al; havi gravecon por {7}
koncerto : muzika prezento; koncerti: muziki antaux publiko {8}
konciza : esprimanta la ideo(j)n per malmulte da vortoj {X}
kondamni : jugxe deklari, ke iu estas kulpa, kaj difini la punon (kondamni iun al morto, malliberejo, monpuno) {8}
kondomo : kauxcxuka tegilo (saketo) por peniso, por preventi gravedigon kaj infekt(igx)on je (per)seksa malsano {X}
kondicxo : * io, kio devas esti farita antaux ol io alia povas esti farata; cirkonstanco influanta al agado; kondicxi: prezenti kondicxon; postuli (en kontrakto) {*6}
konduki : * montri vojon kunirante; kunirigi; veturigi {*4}
konduti : * agi laux iu maniero; esti amika aux ne; helpi homojn aux ne;... {*6}
konekti : ligi (aparato(j)n) tiel, ke kurento aux signalo,... povas traflui; fari la necesajn ligojn antaux ekfunkciigo {X}
konferenco : kunveno de (invititaj) fakuloj kaj spertuloj por interkonsiligxi pri grava demando aux afero {8}
konfesi : * diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio; publike deklari siajn intimajn sentojn aux pensojn {*6}
konfidi : esti certa pri la honesteco, kompetenteco, valoro de iu/io; transdoni taskon al iu, estante certa, ke tiu bone plenumos gxin {8}
konfidenco : informo, kiu restu sekreta, ne publika {9}
konfirmi : (ankaux) diri: "jes, tiel estas" aux "vi/li/sxi/ili pravas"; (plie) certigi, ke io estas vera {8}
konfiti : prepari fruktojn en densa sukersiropo; sukerigi {8}
konforma : gxusta laux la nomitaj deziroj, postuloj; plenumanta la kondicxojn; (pri kopio:) sama kiel la originalo {X}
konfuzi : malordigi; malcertigi; malebligi distingadon; konfuzi A kun B: pensi, ke A estas B kaj ke B estas A {8}
kongreso : granda kunveno por iu celo aux de iu asocio; kongresi: kunveni en kongreso; partopreni en kongreso {7}
konjekti : eldiri ion, nur sur bazo de supozoj {8}
konko : kalka tegajxo de molusko; io similforma (orel-,...) {X}
konkludi : per rezono konstati sekvon el faktoj aux argumentoj {8}
konkordo : kora (emocia, morala) akordo inter pluraj homoj; sameco de sentoj, opinioj,...; konkordi: esti en konkordo {9}
konkreta : malabstrakta; tio, kio estas sensebla (tusxebla, auxdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), ne nur estanta en pensoj {X}
konkuri : provi ekhavi pli bonan rezulton ol alia {8}
konkurso : provo eltrovi, kiu estas plej kapabla aux plej lerta (sporto, poezio,...); konkursi: partopreni en konkurso {9}
konscii : * scii mem pri siaj pensoj kaj agoj; bone scii, kia estas la situacio kaj kio estas la sekvoj de agoj {*6}
konscienco : konscio pri bono kaj malbono, pri tio, kion oni devas fari kaj tio, kion oni devus ne fari {8}
konsekvenco : tio, kio neeviteble sekvas al io {9}
konsenti : * diri: "jes, tiel estas" aux "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn aux la saman preferon {*4}
konservi : * teni ion tiel, ke gxi ankaux poste estu, kiel gxi nun estas, ke gxi ne malbonigxu, ne difektigxu, ne perdigxu; konservajxo: nutrajxo konservata (en ladskatolo,...) {*5}
konsideri : en pensoj esplori cxiujn flankojn de; atenti {7}
konsili : * diri: "pli bone faru tiel..." {*3}
konsisti : * esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo) {*6}
konsoli : (provi) malpliigi la malgxojon de iu {7}
konsonanto : parolsono, kiu ne mem povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon [b c cx d f g gx...t ux v z] {X}
konstanta : * nesxangxigxanta; dauxre sama {*6}
konstati : rimarki, ke io estas fakto {7}
konsterni : (subite) mirigi iun, tiel, ke tiu (preskaux) ne plu povas paroli aux agi {X}
konstitucio : baza legxo de demokratia sxtato {9}
konstrui : * kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (ankaux: vorton, frazon, argumentojn,...) {*3}
konsulo : persono, kiu en iu urbo aux regiono en alia lando protektas la interesojn de siaj samlandanoj; persono, kiu en iu lando, regiono aux urbo servas al siaj samasocianoj {9}
konsulti : demandi (fakulon) aux rigardi (fakan libron) por ekscii ion pri io; konsultigxa: ekzistas por esti konsultata {X}
konsumi : iom post iom tute detrui, neniigi; iom post iom foruzi (por nutri sin aux por alia celo) {9}
konto : skriba kalkulo pri sxuldoj kaj havoj de aparta persono aux pri aparta kosto-speco (en banko, vendejo,...) {X}
kontakto : kiam du objektoj tusxas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti: havi kontakton; kontaktilo: aparato por fari elektran cirkviton per kontakto inter metalpecoj [(kontakt)sxtopilo, sxtopilingo,...] {X}
kontanta : tuja (pago) per monbiletoj kaj moneroj {9}
kontenta : * pensanta, ke cxio estas bona, ke cxio okazis bone, ke oni havas cxion, kion oni bezonas {*4}
kontesti : en diskuto malakcepti aserton; esprimi sin kontraux iu opinio aux situacio {9}
kontinento : dividajxo de Tero, disigita per oceano de alia kontinento [Afriko, Ameriko, Auxstralio, Azio, Euxropo] {X}
kontrakti : fari oficialan (skriban) interkonsenton, kiu devigas ambaux kontraktantojn {8}
kontrasto : klare rimarkebla malsameco (kiam oni vidas tion apud cxi tio); kontrasti: klare distingigxi de alia objekto {X}
kontraux : * [--> <--]; [kun mala (inversa) direktigxo, opinio, volo, intenco, celo]; ne por (propono); ne laux (regulo); [kun la antauxo (fronto, vizagxo, fasado) direktita al la antauxo de la alia] (sidi kontraux iu cxe la sama tablo; la kontrauxa flanko de la strato; kontrauxaj pagxoj de libro); [inversa direkto] (nagxi kontraux la fluo); [(provo pri) cxesigo, haltigo, malebligo] (kuracilo kontraux malsano; digo kontraux inundo; batali kontraux atakanto); [movo, kiun io cxesigas] (akcidente veturi kontraux arbon; jxeti pilkon kontraux muron); [intersxangxo] (sxangxi dolarojn kontraux euxroj; mangxi kontraux pago); kontrauxi: esti kontraux, agi kontraux {*1}
kontribui : fari sian parton de komuna laboro; pagi sian parton de la kostoj de io komune utila {X}
kontroli : esplori, cxu io estas tia, kia gxi devas esti {8}
kontuzi : kauxzi (per frapo,...), ke sango disfluas en karnon; kontuzajxo: "blua makulo" (post forta frapo, falo,...) {X}
konuso : objekto havanta je unu ekstremo cirklan surfacon kaj je la alia ekstremo pinton; "frukto" de pino,... {X}
konvalo : arbara planto kun kutime du folioj kaj pluraj bonodoraj floretoj je unu flanko de tigo (Convallaria) {9}
konvena : * tia, ke gxi gxenerale placxas al aliaj homoj en certa situacio; konveni: esti konvena {*6}
konversacii : (agrable) interparoli (ne por diskuti, ne por veni al konkludo) {9}
konvinki : per pruvoj kaj argumentoj akceptigi ideon {8}
konvulsio : senvola, ne-regata movo (kuntirigxo de muskolo) {X}
kopio : dua (identa) ekzemplero de io; kopii: fari kopion {8}
koro : * parto de homa aux besta korpo, kiu movas sangon; (figure: fonto de sentoj); (el)kore: amike, sincere {*2}
koracio : multkolora, akrobate fluganta birdo (Coracias,...) {X}
koralo : kalkaj skeletoj de kolonioj da maraj bestetoj {X}
korbo : * ujo (portebla) el plektitaj brancxoj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj {*5}
kordo : fadeno el bestaj intestoj aux alia materialo (sur muzikinstrumento), kiun oni vibrigas por sonigi gxin {8}
korekti : gxustigi; forigi erarojn {9}
korespondi : * pri homoj: intersxangxi leterojn; pri veturiloj: veturi je tiaj tempoj, ke eblas intersxangxo (de trajno al trajno, de buso al tramo,...); esti en regula rilato {*6}
koridoro : parto de domo, per kiu oni atingas plurajn cxambrojn; irejo inter cxambr(et)oj; indikita, dislimita irejo, veturejo (koridoro por sxargxauxtoj, aerkoridoro por aviadiloj,...) {9}
korko : materialo el la sxelo de korko-kverko (Quercus suber); sxtopilo, el tiu materialo, por botelo {8}
kormorano : granda nagxbirdo (nigra; subakvigxas por kapti fisxojn, dismetas flugilojn por sekigxo) (Phalacrocorax) {X}
korno : * elstarajxo sur la kapo de iuj bestoj; muzikilo farita el tio; simila/similsona muzikilo; supersigno (` aux ´) {*6}
korniko : griza korvo (Corvus corone cornix) aux nigra korvo (Corvus corone corone) (ne tre grandaj korvoj) {9}
korpo : * la materia, fizika parto de homo aux besto (kun la kapo aux sen la kapo); la cxefa parto de ajxo; tuta ajxo; (fiziko:) cxia kunajxo materia, kiu havas proprajn dimensiojn, pezon,... {*4}
korto : * terpeco inter aux apud domoj; ne-kampa parto de bieno, biendom(ar)o; kortego: domo de regxo, reganto,..., kun funkciuloj {*3}
kortumo : jugxejo, jugxistaro, tribunalo (kort/um/o) {X}
korupti : per mono, donacoj, promesoj,... akiri ies favoron; subacxeti; morale malbonigi, difekti; (morale) falsi {X}
korvo : nigra aux griza-nigra birdo (grakas: "grak!") (Corvus) {9}
kosmo : cxio ekster Tero; tio, en kio estas steloj, planedoj... {9}
kosti : * kiom da mono necesas por fari aux ekhavi (acxeti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion {*3}
kostumo : vesto-kompleto speciala por iu grupo, ofico aux okazo; kompleto de vestoj kune akordigxantaj (jaketo - vesxto - pantalono; sxultrotuko - bluzo - jupo;...) {9}
koto : miksajxo el tero kaj akvo {8}
kotizo : mono, kiun oni (regule) pagas al klubo aux asocio por esti membro; pago por partopreni en io; kotizi: pagi kotizon {X}
kotono : la haroj kiuj kovras la semojn de koton-arbusto (Gossypium), el kiuj oni teksas sxtofon kaj faras vaton {7}
koverto : * rektangula saketo el papero, en kiun oni metas leteron por povi sendi gxin {*5}
kovri : * igi nevidebla (aux fermi), surmetante ion; malkovri: (ankaux:) ekvidi, ekrimarki (aux montri) ion nekonatan {*4}
krabo : iu el dekkruraj (iom rondaj) akvobestoj (krustuloj) (ili iras ne antauxen, sed flanken) (Brachyura) {X}
kracxi : eljxeti salivon el busxo; (ankaux:) drako kracxas fajron {9}
krado : aro da lignaj aux feraj stangoj aux tuboj, fortike interligitaj (kiel barilo; por surmeti ion; kiel firmajxo por fiksi diversajn partojn;...); motivo simila al # {8}
krajono : * skribilo el ligno kun kerno el grafito (=karbono (C)) (nigra) aux el kolora substanco {*5}
krampo : fiksilo en formo de "["; skribsigno "(" (ronda krampo), "[" (rekta krampo), "{" (kurba aux onda krampo) aux "<" (pinta krampo); krampi: fiksi per krampo {X}
krano : aparato je fino de tubo, kun turnebla fermilo, por laux elekto ellasi aux ne ellasi akvon aux alian likvon aux gason {8}
kranio : la ostoj de la kapo, sxirmantaj la cerbon {9}
kravato : * mallargxa tuko, kiun iuj (viroj) ligas cxirkaux la kolon {*6}
krei : * fari ion el nenio; fari ion, kio antauxe ne ekzistis {*5}
kredi : * pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon {*2}
kredito : en la konto cxe komercisto aux banko: sxuldo (pagota mono) por la komercisto aux banko; (se kliento havas krediton cxe komercisto aux banko, por la kliento tio do estas bonhavo); krediti: enskribi kredite {9}
kremo : la grasa parto de lakto, kiu levigxas, kiam lakto estas senmova; oleeca sxmirajxo; (figure:) la plej bona parto de io {7}
krepusko : matenigxo; vesperigxo; duonlumo {8}
kreski : * pligrandigxi (iom post iom) {*3}
kresto : karneca (rugxa) elkreskajxo sur kapo de virkoko,...; plumtufo sur kapoj de iuj birdoj; supra elstarajxo de io {9}
kreto : kalksxtono facile pulvorigebla (CaCO3); stangeto el tiu aux simila substanco por skribi (ekzemple sur nigra tabulo en lernejo,...) aux desegni {8}
krevi : subite rompigxi, fendigxi {7}
krii : * tre forte, tre lauxte, tre akre diri aux voki {*3}
kribri : apartigi pli dikajn kaj malpli dikajn erojn per aparato kun truoj aux fendoj (kribrilo) {X}
krimo : * (tre) puninda ago [sxtelo, murdo,...]; krimi: fari krimon {*6}
kripla : kun parto de la korpo (kruro, brako,...) ne bone funkcianta aux mankanta {8}
kristalo : hxemia substanco en formo de regulaj multfacaj eroj; tre pura, plene travidebla vitro (foje kun iom da plumbo), pli brila ol normala vitro {9}
kriterio : principo aux fakto, laux kiu oni decidas aferon {X}
kritiki : diri, ke iu faras ion malbone; ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de libro, teatrajxo,... (kaj skribi pri tio) {8}
krizo : grava dangxera periodo; subita sxangxigxo de (politikaj, sociaj,...) cirkonstancoj; grava sxangxo en evoluo de malsano {8}
krocxi : alligi per hoko(j) (aux per hoko tra ringo); ekkapti {7}
krokodilo : granda rivera rampulo (Crocodilus); (krokodili: (sxerce:) paroli nacilingve inter Eo-parolantoj (kor/kod/?)) {9}
krom : * [aparta mencio] ne nur ... sed ankaux aliaj (krom pano, ni mangxas (ankaux) rizon); cxiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, cxiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie; kromnomo: alia nomo ol la oficiala aux kutima nomo {*1}
krono : ornama kapvesto de reganto; ringo-forma plektajxo el floroj, folioj,...; (arta) supro de dento; kroni (iun): meti kronon sur kapon; fari iun regxo {8}
kruco : * signo, figuro aux objekto en formo de "+" aux "x"; la loko, kie du linioj, vojoj, fadenoj,... faras tian figuron; kruci: meti du objektojn tiel, ke ili formas krucon; bredi idon de diversrasaj bestoj aux plantoj; krucumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin sur kruco {*5}
krucxo : ujo por likvoj, kun largxa "ventro", tenilo kaj versxilo {8}
kruda : neprilaborita, nepreparita; maldelikata; malpreciza {7}
kruela : turmentema, sxatanta suferigi {8}
kruro : * tiu parto de la korpo, per kiu homo aux besto iras; malsupra membro (inter genuo kaj piedo aux inter kokso kaj piedo); simila parto, sur kiu staras objekto {*5}
krusto : malmola supra aux ekstera tavolo (bakajxo, kuirajxo: pro varmo; vundo: pro sekigxo de sango); krustuloj: akvobestoj kun ekstera skeleto (Crustaceae) [kankro, krabo,...] {8}
kruta : tre dekliva (pli vertikala ol horizontala) {8}
kubo : objekto kun ses egalaj, kvadrataj flankoj; (kuba metro = amplekso aux enhavo egala al tiu de kubo de 1m je 1m je 1m; unu kuba centimetro estas unu mililitro) {9}
kubuto : la artiko por fleksi la brakon; gxia ekstera flanko {8}
kudri : kunligi per fadeno; fari vestojn per kudrado {7}
kuglo : ronda peco da malmola metalo, kiun elpafas pafilo {8}
kuiri : * fari mangxon (en bolanta akvo) {*4}
kuko : * bakajxo el faruno, lakto, (ovoj, sukero,...) {*5}
kukolo : birdo, kiu metas siajn ovojn en nestojn de aliaj birdoj (kukolo kukuas: "ku-ku") (Cuculus) {8}
kukumo : pli-malpli cilindroforma, akvoplena (ne matura) frukto de grimpplanto (Cucumis sativus), mangxata kiel legomo; (kukumeto: malgranda, ofte en vinagro) {9}
kukurbo : iu el diversformaj, ofte grandaj, fruktoj de grimpplanto (Cucurbita, Lagenaria,...), uzataj kiel legomo kiam nematuraj, kiel krucxo, vazo aux ornamajxo, kiam maturaj {9}
kulo : malgranda insekto, kiu sucxas sangon kaj kies piko kauxzas jukadon (Culex) {X}
kulero : * mangxilo aux cxerpilo (iom) kuvo-forma {*5}
kulpa : * kiu (konscie) faris ion malbonan {*5}
kulto : ekstera formo (ceremonioj) de religio; kvazauxreligia adorado; kulti (ion/iun): adori per kulto {9}
kultivi : (zorge) kreskigi (plantojn) {X}
kulturi : * prilabori (teron) por bone kreskigi utilajn plantojn {*6}
kulturo : * cxio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia cxirkauxajxo kaj sxangxas gxin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la cxirkauxajxo per bel-arto, teatrajxoj, literaturo, konstru-arto... {*6}
kun : * [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune {*1}
kuniklo : mambesto simila al leporo, sed malpli granda kaj kun malpli longaj oreloj (Lepus, Oryctolagus cuniculus) {9}
kunsido : kiam grupo da homoj (estraro, komisiono,...) sidas kune por diskuti ion, decidi pri io,... (kun/sid/o) {X}
kunveno : kiam homoj estas kune por priparoli ion, rigardi ion, auxskulti ion,... (kun/ven/o) {X}
kupolo : pli-malpli duonsfera tegmento {X}
kupono : detrancxita parto (de akcio, obligacio, reklam-anonco, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io {9}
kupro : rugxeflava metalo (Cu); flava kupro: latuno {8}
kuri : * tre rapide iri; seninterrompe flui {*3}
kuraci : * (provi) sanigi {*5}
kuragxa : * ne timanta; sentanta sin tre forta por fari ion {*3}
kurbo : linio sen rekta parto; nerekta parto ("I" estas rekta, "C" kaj "S" estas kurbaj); kurba parto de vojo {7}
kurento : fluo de elektro {9}
kurioza : scivolemiga pro nekutimeco aux malofteco {7}
kurso : vico da lecionoj; difinita vojo sekvenda {7}
kursiva : oblikva, foje iom pli simila al manskribo (pri literoj) {X}
kurteno : tuko antaux fenestro aux scenejo (sxovebla, levebla) {8}
kurzo : prezo ne firma, sed dependa de acxetemo kaj vendemo {X}
kuseno : sako el sxtofo aux ledo, plenigita per molajxoj, sur kiu oni apogas sian kapon aux korpon, en aux ekster lito {9}
kusxi : * esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); trovigxi senmove {*4}
kutimo : * tio, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima: laux kutimo; en plej multaj okazoj {*4}
kuvo : * ujo suficxe profunda kaj vasta {*6}
kuzo : * filo de frat(in)o de patr(in)o {*5}
kvadrato : kvarangulo kun same longaj flankoj kaj ortaj anguloj ("rektaj", de 90 gradoj); (kvadrata metro = surfaco egala al la surfaco de kvadrato de 1m je 1m) {7}
kvalito : eco; kiomo de (mal)boneco; tio, kio estas speciale bona en io; tio, kio estas speciala en io {7}
kvankam : * [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgraux la forta pluvo,...)) {*1}
kvanto : tiom, kiom estas (tiom da ekzempleroj, tiom da gramoj da..., tiom da litroj da..., tiom da metroj da...) {7}
kvar : * 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro: 15 minutoj {*1}
kvartalo : parto de urbo (logxkvartalo, komerca kvartalo,...) {8}
kvazaux : * ne vere tio/tiu, sed tute simila al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile {*1}
kvereli : brue disputi {X}
kverko : arbo (kun glataj ovoformaj fruktetoj (glanoj) kun "cxapeto") (Quercus) {8}
kvieta : * tute trankvila, paceca; kiu ne rapide ekkoleras {*6}
kvin : * 5; kvindek: 50; dek kvin: 15 {*1}
kvitanci : skribe atesti pri ricevo de mono aux ajxo(j) {X}


- l -    [ ^ a-b-c- ^ ]

la : * [konata, evidenta, jam menciita] {*1}
labori : * faradi (por produkti ion, atingi ion, plenumi taskon,...); perlabori: akiri (monon) per sia laboro {*2}
laboratorio : laborejo por (sciencaj, hxemiaj,...) esploroj, eksperimentoj,... {9}
laca : * sen forto post laboro; ripozema; dormema {*4}
lacerto : gxenerale ne tre granda rampulo (skvamulo) kun longa vosto, rapide kuranta (Sauria: Lacerta,...) {9}
lacxo : sxnuro por fermi sxuon,...; lacxi: fermi per lacxo(j) {9}
lado : maldika metalplato, uzata interalie por fari skatolojn por konservi nutrajxojn; (ladlakto: lakto en ladskatolo) {9}
lago : * suficxe granda akvo(-loko), cxirkaux kiu cxiuflanke estas tero {*5}
laiko : homo, kiu ne estas pastro aux monahxo; homo, kiu ne estas specialisto pri la koncerna fako {X}
lako : fortika, brila farbo; laki: farbi per lako {9}
lakso : tre mola aux fluida fekajxo {X}
lakto : * likvo el mamo de homo aux besto (ekzemple: bovino, sxafo), kiun trinkas tre juna ido; simila suko el planto {*4}
laktuko : legomo kun multaj folioj formantaj pli aux malpli densan globon, nekuirite mangxata (en salato) (Lactuca) {X}
lama : ne povanta iri bone; kun malbone aux tute ne funkciantaj muskoloj; lami: iri malbone, malfacile {7}
lamo : Sudamerika remacxanta mamulo, sxargxbesto (Lama) {X}
lameno : mallargxa, tre maldika (metala, plasta,...) plato {8}
lampo : * ilo por lumi (per kandelo, gaso, oleo, elektro,...) {*6}
lano : la molaj haroj de sxafo, uzataj por fari vestojn {7}
lando : * parto de Tero, aparta pro geografio aux historio (ne cxiam =sxtato aux =regno); (eksterlando: aliaj landoj ol la propra) ("sxtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {*2}
lango : * movebla korpoparto en la busxo {*5}
lanterno : skatolo kun fenestretoj, por sxirmi kandelon aux alian lumilon kontraux vento, pluvo,... {9}
lanugo : tre delikataj, molaj, malpezaj plumoj sub la eksteraj plumoj de birdo; molaj haroj sur homa vango,... {X}
lapo : alkrocxigxema "frukto" de fortika herbo (Arctium); fermilo konsistanta el du rubandoj (kudritaj sur vestopartoj), el kiuj unu estas plene kovrita de hoketoj, kiel tiu "frukto" {9}
lardo : porka graso (kun tavoloj da karno aux ne) {9}
largxa : * (kun granda) mezuro alie ol laux longo aux alto; kun suficxe da spaco {*4}
larmo : guto de akvo, kiu fluas el la okuloj, kiam iu ploras {7}
larvo : formo de insekto, tiel, kiel gxi eliras el ovo (rampanta, ne fluganta aux kuranta); simila stadio de alia besto {9}
lasi : * ne sxangxi; ne forpreni; restigi; ne gxeni; ne malhelpi; ne malpermesi; forlasi: foriri kaj restigi {*3}
lasta : * neniu aux nenio estas post tiu; mal-unua {*2}
latitudo : kiom da gradoj norde aux sude (ekz. 52°N, 3°S) {9}
latuno : kombinajxo de kupro kaj zinko, "flava kupro" {9}
laux : * sekvante; konforme al (iri laux vojo; fari ion laux la reguloj); laux li,...: li diris, ke...; li pensas, ke... {*1}
lauxbo : volbo farita el foliaro (de arboj) en gxardeno {9}
lauxdi : diri: "tiu estas la plej bona", "tio estas belega" {7}
lauxso : iu el parazitaj insektetoj [pediko, litocimo, afido,...] {X}
lauxta : forte sonanta; auxdebla malproksime {7}
lavi : * purigi per akvo (kaj sapo) {*4}
leciono : * parto de instruado; pli-malpli horo da instruado {*6}
ledo : prilaborita (senharigita) hauxto de besto {7}
legi : * vidi kaj kompreni vortojn; vocxlegi: legi auxdeble {*2}
legitimi : pruvi ies rajton aux pretendon; atesti, ke io estas laux la legxoj; atesti, ke iu/io estas tiu/tio (legitimilo: dokumento, ofte kun foto, por atesti tion) {X}
legomo : * planto mangxata de homoj (ne frukto, ne spic-herbo); legomajxo: mangxajxo (plado) el legomoj (kun sauxco) {*6}
legxo : * aro da reguloj, validaj por cxiuj homoj en iu lando {*5}
leki : forpreni (likvon) de io per la lango {8}
lekcio : instrua prelego en alta lernejo; lekcii: instrue prelegi {9}
lenso : vitro kun kurba(j) surfaco(j), por devii lumradiojn {X}
leono : granda Afrika/Azia mambesto parenca al kato, egale flavebruna, viro kun kolharoj (Felis, Panthera leo) {7}
leopardo : Afrika/Azia makulita katego (Panthera pardus) {X}
leporo : ne tre granda mambesto kun longaj oreloj (Lepus) {7}
lepro : infekta malsano (difektas hauxton kaj nervojn) {X}
lerni : * enmeti ion novan en sian kapon; legi kaj ekzerci por ekscii ion novan; apliki spertojn en sia posta vivo {*2}
lerta : * kiu povas facile kaj rapide fari ion {*5}
lesivo : akvo kun sapo aux alia lavilo {9}
letero : * frazoj sur papero por sendi al iu (en koverto) {*3}
leuxtenanto : armea oficiro malsupera al kapitano; plotonestro {9}
levi : * suprenigi; preni de tero kaj teni super tero {*2}
li : * tiu viro; tiu knabo {*1}
liano : iu el plantoj kun ligneca volvigxanta/grimpanta tigo {X}
libelo : longa insekto kun kvar longaj flugiloj (Odonata) {X}
libera : * neligita; memdecida; kiu povas foriri, se li, sxi aux gxi volas foriri; kiu povas fari, kion li aux sxi volas {*2}
libro : * frazoj sur papero: multaj pagxoj kune (binditaj) {*3}
liceo : diverslande diversspeca mezlernejo {9}
licenco : permeso de la sxtato (aux rajtanto) por fari ion, vendi ion,..., kion lauxlegxe nur la sxtato (aux tiu rajtanto) rajtas; escepta permeso; escepta malobeo al gramatika regulo {9}
lifto : aparato por levi homojn aux ajxojn (al alia etagxo) {8}
ligi : * igi kunaj; maldisigi; fiksi per sxnuro {*4}
ligo : * kuneco; kunajxo; tio, kio kunigas {*4}
ligno : * tio, el kio konsistas arbo-trunkoj; tia materialo {*4}
liki : (pri ujo:) tralasi likvon (gute) aux gason (iom post iom); liko: tru(et)o aux alie difektita loko, tra kiu eliras likvo aux gaso; tralikigxi: (figure, pri sekreto:) konigxi ne oficiale {X}
likva : povanta flui kiel akvo; ne gasa, ne solida (akvo inter 0°C kaj 100°C estas likva); likvo: likva substanco {9}
likvoro : forta (30-40%) alkoholajxo kun aromo (kaj sukero) {X}
lilio : bulbo-herbo kun grandaj, trinombraj floroj kun okulfrapaj stamenoj (Lilium); akvolilio: (Nymphaea), (Nuphar) {9}
limo : * kie unu afero finigxas kaj alia komencigxas; kie unu lando finigxas kaj alia lando komencigxas; limi: esti la limo inter du aferoj; trovigxi tuj apud la limo; limigi: fiksi limon; haltigi plivastigxon {*5}
limako : iu el surteraj (aux, malprecize, maraj) moluskoj, malrapide rampantaj (Gastropoda: Limax,...) {9}
lino : alta moderklimata herbo kun unu vertikala tigo, multaj malgrandaj folioj kaj kvinnombraj floroj (Linum), kultivata por oleo (el gxiaj semoj) aux por fibroj (el gxiaj tigoj), el kiuj oni teksas linajxojn (tukoj, vestoj,...) {9}
lingvo : * cxio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skribajxoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian; nacilingva: ne en Esperanto {*3}
linio : * seninterrompa ligo inter du punktoj (en "B" estas unu rekta linio kaj du kurbaj linioj; "O" estas unu kurba linio); _____________; unu vortovico en libro; regula servo de auxtobuso, tramo, trajno aux sxipo inter du lokoj {*4}
linko : rabobesto, kato kun orelpintaj hartufoj (Lynx) {X}
lipo : * ekstera parto de busxo; simila parto de floro,... {*6}
lipharoj : haroj inter busxo kaj nazo (lip/har/o/j) {X}
listo : nomoj de personoj aux ajxoj, skribitaj unu sub la alia laux iu ordo; listigi: meti en liston; prezenti kiel liston {8}
lito : * meblo por kusxi (kaj dormi) {*3}
litero : * [a b c cx d ... u ux v z] {*6}
literaturo : bel-artaj skribajxoj; skribajxoj pri unu temo {8}
literumi : nomi unu post la alia la literojn de vorto (liter/um/i) (literumo: kiel oni skribas vorton; ortografio) {X}
litro : 1000 mililitroj [mezuro por enhavo] (unu litro da akvo pezas unu kilogramon) {7}
liveri : havigi acxetitan objekton al la acxetinto; alporti menditajxon, posxtajxon,... {9}
lo! : [voko: auxdu!, vidu!] (ha lo!: voko tra telefono) {X}
lobo : (duon)ronda elstara parto (de orelo, nazo, folio,...) {X}
logi : altiri al si, venigi al si, proponante ion placxan aux deziratan (aux estante mem placxa aux dezirata) {7}
logiko : (scienco pri) la legxoj de la pensado; konsekvenca rezonado aux argumentado {9}
logxi : * dauxre restadi (en domo, urbo, lando) {*2}
lojala : fidela al sia estro, reganto, amiko,... {9}
loko : * tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo aux vilagxo; loki (ion ie): meti en lokon; loka: en/pri/... (unu) certa loko {*2}
lokomotivo : masxino sur radoj por tiri vagonojn (de fervojo) {9}
longa : * (kun granda) mezuro en unu direkto (de antauxo gxis malantauxo, de komenco gxis fino) (ankaux pri tempo) {*2}
longitudo : kiom da gradoj oriente aux okcidente (ekz. 5°E) {9}
loto : objekto, kiun oni jxetas por decidi ion laux gxia pozicio; objekto, kiun oni elektas aux acxetas por ricevi ion (aux ne) laux indiko (numero) sur gxi; tio, kion oni akiras tiel {9}
lotumi : decidi ion, disdoni ion per lotoj (lot/um/i) {X}
lotuso : herbo kun tripartaj folioj, kies fruktoj estas relative longaj gusxoj (Lotus); iu akvo-lilio (Nymphea lotus) bildigita en antikva arto Egipta kaj Barata (Hinda); forgesiga frukto en malnovaj rakontoj Helenaj (Grekaj) {9}
lui : ricevi ion por sia uzo, dum certa tempo, kontraux pago {7}
lubriki : meti glitigan substancon inter masxinpartojn,... {9}
ludi : * fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro aux lertigxo; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatrajxo) {*4}
luko : horizontala fenestro (por lumo) aux pordo (por eniri kelon, sxipon,...); pordeto en pordo {9}
lukso : havado aux uzado de multekostaj, ne necesaj, sed plezurigaj aferoj {7}
lukti : batali sen armiloj (ankaux kiel sporto); pene provi venki malfacilajxojn {9}
luli : movi infaneton tien kaj reen por dormigi gxin {9}
lumi : * esti tre hela, brila; (suno lumas, kaj lumigas Teron; luno lumas, kaj lumigas Teron; lampo lumas kaj lumigas) {*3}
luno : * natura satelito de planedo; Luno: la natura satelito de Tero (gxi lumigas (ne cxiam) la teron dum la nokto) {*5}
lundo : * tago de la semajno inter dimancxo kaj mardo {*5}
lupo : rabobesto tre simila al granda hundo (kaj gxia antauxulo) (Canis lupus) (cxasas ankaux grandajn bestojn (grupe)) {8}
luti : fiksi metalon al metalo per fandmetalo kaj varmego {X}
lutro : molfela fisxomangxa mamulo cxe/en akvo (Lutra) {X}


- m -    [ ^ a-b-c- ^ ]

macxi : dispremi en la busxo per la dentoj {8}
magazeno : provizejo; ejo, kie oni tenas provizon de komercajxoj; granda vendejo kun multaj diversaj komercajxoj {7}
magio : agoj kaj ceremonioj, kiuj celas influi la superhoman mondon; (kvazauxa) sorcxado {X}
magistro : kiu finis universitatan studon, sed ne doktorigxis {X}
magneto : metalajxo, kiu altiras aliajn metalajxojn {X}
maizo : alta herbo kun cilindro-forma frukto, sur kiu sidas multaj semoj (Zea mays); ties semoj, uzataj kiel greno {9}
majo : * monato de la jaro inter aprilo kaj junio (05) {*5}
majesta : kun aspekto aux konduto impona, admiriga, kvazaux de regxo {9}
majstro : alte sxatata instruisto; bonega fakulo; majstri: bonege regi iun arton {7}
maksimumo : pli granda ne eblas; pli multe ne eblas; plej granda aux alta dum iu periodo {9}
makulo : alikolora punkto aux loko (pro difekto aux malpuro, aux por ornamo); difekta punkto; malbona parto; makuli: fari makulo(j)n sur io; malpurigi {7}
makzelo : (supra kaj malsupra) ostoj de la busxo {X}
mal- : * [tute ne; inverse; kontrauxe] (mallonga, malamiko, mallumo, malakcepti, mallauxdi, malsupre, malpli,...) {*0}
malario : parazita malsano (febro cxiun trian/kvaran tagon) {X}
maleolo : la artiko inter piedo kaj kruro {9}
malgraux : ecx se tio aux tiu malhelpus (malgraux la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren (= kvankam forte pluvis,...)) {7}
malica : malbonintenca; nehonesta; konscie malbonfarema {9}
malvo : iu el diversaspektaj florplantoj kun kvinnombraj floroj (ofte kun koloro inter roza kaj viola) (Malva) {9}
malvarmumo : malsaneto (kun tusado kaj (naz)kataro) "pro malvarmo" (mal/varm/um/o); malvarmumi: ekmalsani je malvarmumo {8}
mamo : parto de la korpo de homo aux besto (mambesto), en kiu estas glandoj produktantaj lakton por nutri idon {8}
mamulo : kvarpieda besto, ofte kun hara hauxto, kies inoj nutras siajn, vive naskitajn, junajn idojn per lakto el siaj mamoj (=mambesto) (mam/ul/o) [leono, bovo, hundo,...] {X}
mano : * korpoparto (je fino de la brako, kun fingroj), per kiu oni povas ion preni; manilo: malfermilo sur pordo {*2}
mandato : rajtigo reprezenti personon aux organizajxon; dokumento pri tia rajtigo; ordono pri (el)pago de mono (posxtmandato) {8}
mango : flava aux orangxkolora, ovoforma frukto kun fibreca kerno, al kiu algluigxas la karno, de arbo (Mangifer) {X}
mangrovo : tropika marborda arbaro (kreskanta en akvo) {X}
mangxi : * enbusxigi (enstomakigi) por vivi {*3}
maniero : * tiel, kiel iu faras ion; tiel, kiel okazas io {*5}
maniko : parto de vesto, kiu kovras la brakon {7}
manioko : varmlanda planto kun amelricxaj radikoj (Manihot) {X}
manipuli : funkciigi per mano; (lerte) utiligi laux sia volo; ne honeste, ne lojale trakti personon aux interpreti dirajxon {9}
manki : * ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al gxi: gxi ne estas kompleta; gxi ne bone funkcias); (gxi mankas al mi: mi ne havas gxin, kaj tion mi bedauxras (cxar mi bezonas gxin, aux cxar mi sxatas gxin)) {*3}
manovri : per pluraj sxangxoj de direkto meti auxton, sxipon, armeon,... en la necesan pozicion {9}
manradiko : man-artiko, la (plurobla) artiko inter mano kaj brako (man/radik/o) {X}
manto : raboinsekto (atendas kaptajxon "pregxante") (Mantis) {X}
mantelo : longa vesto kun aux sen manikoj, kovranta la aliajn vestojn (banmantelo: kovras la nudan korpon (post bano)) {7}
mapo : folio kun desegno de la mondo aux de (parto de) lando (kun vojoj, urboj,...); maparo: mapo-kolekto (en libro) {8}
maro : * tre granda (sala) akvo {*3}
marcxo : tero tre malseka; lago plena de koto kaj plantoj {8}
mardo : * tago de la semajno inter lundo kaj merkredo {*5}
marko : * rekonilo; komerca nomo; papereto aux stampo kun ia valoro; nomo de mono en iuj landoj; posxtmarko: surmetajxo por pagi sendadon de letero; marki: meti markon (signon) {*4}
marmelado : densa (kuirita) kacxo el fruktoj kaj sukero {9}
marsxi : * (piede) iri, regule kaj ne tro malrapide {*5}
marto : * monato de la jaro inter februaro kaj aprilo (03) {*5}
martelo : iu frapilo aux batilo: peza ferpeco kun ligna tenilo; marteli: frapi per martelo {7}
maso : nedifinita materia tutajxo da io; (science:) la kiomo de materio, mezurata laux (kilo)gramoj (la sama maso sur Tero estas pli peza ol sur Luno) {9}
masko : artefarita vizagxo (por festo, protekto,...) {X}
masoni : konstrui el sxtonoj aux brikoj, kunigante per mortero {7}
masto : fosto sur sxipo aux boato, al kiu estas fiksita(j) la velo(j); fosto aux stango, al kiu flago estas fiksita {8}
mastro : * estro de labor(ej)o, domo, bieno, trinkejo,...; mastri: estri (kiel mastro) {*5}
mastrumi : fari cxion, por ke cxio okazu bone en domo aux entrepreno (mastr/um/i); mastrumo: ekonomia unuo {8}
masxo : cxiu el la (spacoj inter) nodoj de reto aux trikajxo; speciala nodo kun elstara rondo lauxvole pli- kaj malpligrandigebla (por kapti bestojn,...) {X}
masxino : * aparato por produkti ion aux fari iun laboron, (gxenerale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo,... {*6}
mato : (kutime ne delikata) kovrajxo por planko; (en sxakludo:) sen-elira, nesavebla pozicio de la Regxo {9}
matematiko : scienco pri nombroj kaj figuroj, kaj ties proprajxoj {9}
mateno : * komenco de tago post nokto; lumigxo {*3}
materio : cxio, el kio konsistas konkretaj aferoj (ne la objektoj aux vivajxoj mem) (ne energio; ne spirito) {9}
materialo : tio, el kio oni faras ion {7}
matraco : granda plata kuseno, sur kiu oni dormas {7}
matura : * finkreskinta, plene evoluinta {*6}
meblo : * [tablo, segxo, lito, sxranko,...]; mebli: provizi per mebloj; meblaro: la mebloj de unu cxambro aux domo {*6}
medio : la (materia) cxirkauxajxo, en kiu io/iu trovigxas; la socia aux natura cxirkauxajxo de iu {X}
medicino : scienco pri sano kaj malsano {9}
medikamento : substanco uzata por sanigi; kuraca substanco enmetata en la korpon (per la busxo aux alimaniere) {8}
mediti : profunde pensadi (ne por praktika celo) {8}
Mediteraneo : (regiono de) la maro inter Euxropo kaj Afriko {9}
meduzo : nagxanta stadio (travidebla, gelateneca) de polipo {X}
mefito : mamulo (sxprucigas odoracxan likvon) (Mephitis) {X}
mehxaniko : parto de la scienco fiziko, pri ekvilibro, movoj kaj fortoj; studo pri masxinoj, aparatoj kaj iloj {8}
mehxanismo : tiuj pecoj en masxino aux aparato, kiuj kune atingas certan rezulton; la strukturo de kune arangxitaj elementoj (de aparato, lingvo,...) kaj ilia maniero de funkciado {8}
mejlo : iulanda mezuro por distancoj (inter 1,4 kaj 10 km); angla mejlo: 1609 m; marmejlo: 1852 m {X}
melki : elpreni lakton el mamo (de bovino, sxafino,...) {8}
melodio : sinsekvaj tonoj en muziko; muzika "frazo" {X}
melono : granda globforma frukto kun sukplena karno (Cucumis melo,...); akvomelono (Citrullus lanatus) {9}
mem : * [akcentas: tiu menciita, ne alia] (mi auxdis tion de li mem: mi auxdis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion: mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris; la vorton mem mi ne konas, sed mi komprenas, kion gxi signifas); [sen helpo] (faru tion mem!; memlernanto); [per si] (memcxesa movigxo) {*1}
membro : ano, aligxinto de klubo, asocio, societo,...; elstara parto de korpo [brako, kruro] {7}
memori : * teni en kapo; ankoraux scii poste {*3}
memstara : sen apogo, asisto, helpo de aliaj; memfara; sendependa (mem/star/a) {X}
mencii : mallonge priparoli; nur diri, ne plie priparoli {9}
mendi : * peti, ke oni vendu aux faru ion post iom da tempo {*6}
menso : la pensanta parto de la spirito (ne la sentemo); intelekto {9}
mensogi : * diri malveron {*6}
mento : forte aroma herbo (Mentha); (-infuzajxo, -bombono) {X}
mentono : parto de la vizagxo sub la busxo {7}
menuo : (listo kun) sinsekvo de pladoj dum ampleksa mangxo; listo de elekteblaj mangxajxoj en restoracio {9}
meriti : * (li meritas tion: pro liaj agoj, faroj, kvalitoj, estas bone, ke oni faras tiel al li, aux ke li ricevas tion) {*6}
merkato : (ekonomio:) propono/postulo pri certa(j) varo(j) {X}
merkredo : * tago de la semajno inter mardo kaj jxauxdo {*5}
mesagxo : sciigo; informo sendata de unu persono al alia(j) {X}
meti : * [starigi, kusxigi, pendigi]; surmeti: (ekz. vestajxon) {*2}
metalo : * [fero, kupro, argxento, oro,...] {*6}
metalurgio : metal-industrio {9}
metio : manlabora profesio (cxarpentado, bucxado, frizado,...) {7}
metodo : pripensita aro da manieroj por atingi iun celon {8}
metro : 100 centimetroj [mezuro por longo, largxo, alto] {7}
mevo : iu el lauxte kriantaj blanke-nigraj/grizaj mar-birdoj (cxefe cxe la marbordo, iuj land-interne) (Laridae) {X}
mezo : * en "abcde" c estas en la mezo; en "O", la mezo estas malplena; (meza: en la mezo; ne ekstrema) {*4}
mezuri : * kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom da centimetroj io estas longa, largxa aux alta; kiom da litroj estas; kiom da minutoj estas...; mezuro: grando laux kiu oni mezuras; grando difinita per mezurado; (muziko:) unu el egalaj dividajxoj {*4}
mi : * [la parolanto] {*1}
mielo : dolcxa likvo kiu venas de tio, kion abeloj kolektas en floroj {9}
mieno : * vizagxo montranta pensojn, emociojn; vizagxesprimo {*6}
migri : iri de unu logxloko al alia (malproksima) loko, por eklogxi tie; iri de loko al loko (al loko,...), ne havante fiksan logxlokon; (elmigri: (kutime:) migri al alia lando) {8}
miksi : * kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...); (inter)miksi: (figure:) konfuzi {*6}
mil : * 1000; dumil: 2000; mil du: 1002; dumil okcent: 2800 {*1}
milda : ne akra por la sensoj; malsevera; varmeta (vetero) {7}
miliardo : mil milionoj {8}
milimetro : 0,001 metro; 0,1 centimetro [mezuro por longo] {8}
miliono : * mil miloj; 1 000 000 {*6}
militi : * per multaj homoj kaj armiloj batali kontraux malamika lando (aux kontraux enlandaj malamikoj) {*2}
mino : kavajxo en tero, sub tero, en roko,..., el kiu oni fosas substancojn (karbo, oro, salo,...); kavajx(et)o en tero, muro, roko,..., en kiun oni metis eksplodan substancon, por fari truon aux por detrui ion per eksplodigo; kest(et)o kun eksploda substanco, eksplodonta pro tusxo,...; mini: elfosi (karbon,...) el tero; enmeti eksplodajxon; minejo: loko, entrepreno kie oni elfosas substancojn {8}
minaci : * promesi fari ion malbonan aux malutilan {*6}
mineralo : hxemia ne-organika elemento aux natura kombinajxo de ne-organikaj elementoj; tia substanco (minebla) sub tero {9}
minimumo : pli malgranda ne eblas; pli malmulte ne eblas; plej malgranda aux malalta dum iu periodo {9}
ministerio : ministrejo: oficejo de ministro kun cxiuj ties funkciuloj kaj oficistoj; taskaro de ministro {9}
ministro : ano de sxtata registaro, estranta unu el la fakoj de sxtata regado {9}
minus : "forprenu la sekvantan"; minuso: la signo "-" en kalkulado (8-3=5 ok minus tri estas kvin); malavantagxo {8}
minuto : * 60 sekundoj; 60-ono de horo [mezuro por tempo] {*4}
miri : * esti surprizita (cxar io okazis, pri kio oni pensis, ke gxi ne okazos aux ne povas okazi) {*3}
miraklo : io, kio estas (aux sxajnas esti) kontrauxa al la legxoj de la naturo, sed kio tamen okazas; io, kio sxajnis ne ebla, sed kio tamen okazis {X}
mirinda : tia, ke oni vere povas miri pri gxi (mir/ind/a) {9}
mirtelo : arbusto (en arbaro) kun beroj, kiuj estas nigraj ekstere kaj rugxaj interne (Vaccinium myrtillus) {9}
mis- : * [ne gxuste; erare] (misprononci, misauxdi, miskalkuli, miskompreni, mistraduki, mispasxi, misgluti,...) {*0}
mistero : afero kasxita aux neklarigebla {8}
mistifiki : trompi iun, uzante ties (tro)kredemon {9}
mito : tradicia rakonto pri la agoj de la dio(j) aux de la prauloj "en la komenco de la tempoj" (ofte instrua aux klariga) {X}
mitulo : enmara, mangxebla, molusko kun blua konko (Mytilus) {X}
mizero : malfelicxego; malricxego {7}
modo : nedauxra gxenerala kutimo (pri vestoj,...) {7}
modelo : objekto, farita por esti imitata aux kopiata; io/iu imitinda; iu pentrata; iu surhavanta vestojn por prijugxo {8}
modemo : aparato por sxangxi komputilajn signalojn al sonoj sendeblaj per telefono (kaj inverse) {X}
modera : ne ekstrema; ne (mal)troa; ne tro postulanta {8}
moderna : laux la opinioj, normoj, postuloj de la nuna tempo {8}
modesta : ne havanta altan opinion pri siaj faroj aux scioj; ne akcentanta sian gravecon; (io) ne tro grava aux valora {8}
modifi : iom sxangxi (laux bezono, sed ne la esencon) {9}
moki : * diri ridigajn vortojn pri iu; (malsxate) ridi pri iu {*5}
mola : * se la formo estas facile sxangxebla per premado (fresxe bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj sxtono estas malmolaj) {*5}
molekulo : plej malgranda ero de hxemiajxo havanta la ecojn de la tuto, konsistanta el atomoj, kiuj ne havas tiujn ecojn {X}
molusko : besto kun mola korpo, ofte kovrita de kalka konko (Mollusca) [limako, mitulo, ostro, polpo,...] {X}
momento : * tempo-punkto; malpli ol sekundo {*4}
mono : * per kio oni pagas [dolaroj, euxroj, dinaroj, rupioj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono {*3}
monahxo : religiulo, kiu submetis sin al specialaj reguloj (ofte grupe vivanta en monahxejo) {X}
monato : * 30, 31, 28 aux 29 tagoj; 12-ono de jaro; unu lunciklo {*4}
mondo : * Tero kun cxio kaj cxiuj sur gxi {*2}
monstro : estajxo aux estulo kun nenormala (timiga) formo {9}
monto : * tera altajxo (centojn aux milojn da metroj alta) {*3}
montri : * indiki; vidigi; diri, kie io estas; elmontri: vidigi {*2}
monumento : konstruajxo aux skulptajxo por memorigi personon aux okazajxon aux la iaman kulturon; verko, kiu memorigas gxian auxtoron (pro gxia graveco,...) {9}
moro : kutimo en iu grupo, popolo,... {7}
moralo : instruo aux reguloj por distingi inter bono kaj malbono; morala: (ankaux:) laux moralo, sed ne laux juro {9}
morbilo : infekta malsano (kataro, rugxaj makuloj sur hauxto) {X}
mordi : premi per la (antauxaj, trancxaj) dentoj {7}
morgaux : * en/dum la tago post la nuna tago {*1}
morti : * senvivigxi {*2}
mortero : substanco por kunligi sxtonojn aux brikojn {X}
moskito : pikanta insekto, ekzemple kulo, kies piko gxenas aux malsanigas {8}
mosxto : [gxenerala titolo] (lia/sxia/via regxa/princina/... mosxto) {X}
motivo : io, kio igas iun agi aux konduti tiel aux tiel; malgranda parto de muzikajxo, kiel bazo de pli grandaj partoj aux kun aparta signifo; (ripetata) desegnajxo (sur muro, en sxtofo,...); motivi: prezenti motivo(j)n por agado aux konduto {X}
motoro : aparato por transigi ian energion en movon; (figure:) objekto aux persono, kiu instigas al progreso {8}
movi : * meti al alia loko; sxangxi pozicion de io/iu; agigi {*2}
movado : ripetata aux dauxra movo; komuna agado de homgrupo (organizita en asocio aux ne) por atingi iun celon (mov/ad/o) {X}
mueli : diserigi, pulvorigi (grenon) per aparato (muelilo) aux inter du sxtonoj (el greno oni tiel faras farunon) {7}
mugxi : auxdigi neklaran, fortan, longedauxran tonon; bleki kiel bovo {9}
multa : * en granda kvanto; multaj: pli ol 4 aux 5; pli ol kutime; multnombro: granda nombro; pluralo {*2}
multipliki : (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=obligi) {9}
munti : gxuste kunmeti la partojn de aparato, por ke gxi bone funkciu; gxuste kunmeti partojn de filmo,... {8}
muro : * fortika limajxo inter spacoj (inter cxambroj aux inter domo kaj ekstero); masonita vertikala surfaco {*3}
murdo : intenca mortigo; murdi: intence mortigi {X}
mureno : dika, longa, senskvama rabofisxo (Muraena) {X}
murmuri : neklare paroli; fari sonon de rivereto {7}
muso : malgranda rongxulo kun longa vosto (Mus,...); (figure: aparato por i.a. movi la montrilon sur komputila ekrano) {8}
musbirdo : iu el Afrikaj birdoj (griza, longa vosto, tufo sur kapo, fingroj turneblaj, saltetas) (Coliidae) (mus/bird/o) {X}
musko : etaj plantoj kun foliecaj tigoj kaj dense sidantaj folioj (kovrantaj pli-malpli grandajn surfacojn) (Musci) {9}
muskolo : parto de la korpo de homo aux besto, el fibroj, kiu ebligas movojn en la korpo kaj de la korpo {8}
mustelo : longa mallongkrura molfela rabobesto (Mustela,...) {X}
musxo : * iu el duflugilaj insektoj; i.a.: rapide fluganta kaj zumanta, ofta cxe homoj kaj bestoj (Musca, Homalomyia,...) {*6}
muta : ne povanta paroli; sensona {7}
muzeo : domo, kie oni elmontras (ekspozicias) kolekto(j)n (artajn, sciencajn) {9}
muzelo : elstara parto de la kapo de iuj bestoj, kun nazo kaj busxo {9}
muziko : * placxa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aux diversa alteco (farata per vocxo(j) aux per instrumento(j)); muziki: fari aux ludi muzikon {*5}


- n -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-n : * [-o -as --> -(e)n / -(e)n <-- -as -o] [al; direkto] (la kato saltas (de la planko) sur la tablon; sxi iras (de la vojo) en la domon; meti (ion) en posxon, sur hokon,...; Restu hejme! - Iru hejmen! (de cxi tie); Restu tie! - Ne iru tien!; Iru antauxen!; pasxi tien kaj reen; veturi Parizon (=al Parizo)) {*0}
-n : * [-o -as --> -(o)n / -(o)n <-- -as -o] [komplemento sen prepozicio: i.a. objekto, dauxro, mezuro] (tiu viro legas libron; li vidas tiujn altajn arbojn; mi vidis sxin, sed lin mi ne vidis; tion ni pripensu; li farbis la bluan pordon rugxa; mi konas lin kiel cxefo (mi=cxefo); mi konas lin kiel cxefon (lin=cxefon); li dormis du horojn (=dum du horoj); tio dauxras unu horon; sxi pagis unu euxron; tio kostas du dolarojn; tri horojn longa filmo; du metrojn alta viro; (mi deziras) bonan nokton!) {*0}
n-ro : numero {X}
nacio : * (iel oficiale organizita) popolo; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo kaj kulturo, ofte en la sama lando; (foje:) sxtato (ekzemple en: Unuigxintaj Nacioj) {*2}
nadlo : pinglo-forma parto de aparato {8}
nagxi : * movi sin en akvo {*6}
naiva : sensperte (tro) kredema, malkasxema, fidema {8}
najbaro : * homo, kiu logxas apude; homo, kiu sidas apude {*6}
najlo : pinta metala stangeto por fiksi objekton enpremante aux (per martelo) enfrapante gxin; najli: fiksi per najlo(j) {7}
najtingalo : birdo lauxdire plej bele kantanta (Luscinia) {9}
naski : * ekhavi idon; eligi idon el sia korpo {*3}
naturo : * cxio, kio kreskas mem (ne kreskigata de homoj); cxio, kio estas ne farita de homoj aux masxinoj; la naturaj ecoj de iu/io {*4}
naux : * 9; nauxdek: 90; dek naux: 19 {*1}
nauxzi : kauxzi vomemon, abomenon {8}
nazo : * parto de la korpo, per kiu oni flaras (rimarkas odoron) {*4}
ne : * [malkonfirmo] (Cxu vi venos? Ne, mi ne venos.) {*1}
nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon {7}
necesa : * ne malhavebla por fari ion; bezonata {*3}
necesejo : cxambreto en aux ekster domo, kie oni plenumas necesajn korpajn funkciojn, kiel fekado kaj pisado (neces/ej/o) {X}
negativa : nea, rifuza, malakcepta, malpermesa, malfaciliga, malavantagxa, minusa; inverskolora (negativo de foto) {X}
neglekti : malatenti; malzorgi {9}
negxo : * flokoj (plataj pecetoj) el frostigxinta akvo kiuj falas el cxielo; negxas: falas negxo (el cxielo) {*4}
nek : * [ne tiu, kaj la alia ankaux ne] (nek hundo, nek kato estas sovagxa besto; mi mangxis nek panon, nek kacxon) {*1}
nenia : * de neniu kvalito; neniuspeca {*1}
nenial : pro neniu kauxzo aux motivo {9}
neniam : * en neniu tempo; en neniuj cirkonstancoj {*1}
nenie : * en neniu loko {*1}
neniel : neniumaniere; tute ne {9}
nenies : de neniu; apartenanta al neniu {8}
nenio : * neniu afero {*1}
neniom : neniu kvanto; ecx ne la plej malgranda kvanto {8}
neniu : * ecx ne unu el; ecx ne unu homo, individuo, ekzemplero,... {*1}
nepo : * filo de fil(in)o {*6}
nepra : * necesega; nemalhavebla; neevitebla {*6}
nervo : fadenforma elektra konektilo en la korpo de homo aux besto {8}
nervoza : kiu facile ekscitigxas, impresigxas; malkvieta {9}
nesto : tio, kion konstruas birdoj por enmeti siajn ovojn; logxejo de birdo; nesti: fari neston; logxi en nesto {7}
neto : skribajxo en definitiva formo, sen korektoj, makuloj,... {8}
neuxtrala : kiu ne partoprenas (kaj ne volas partopreni) en diskuto aux batalo; kiu ne avantagxigas unu el la partioj en diskuto,... {X}
nevo : * filo de frat(in)o {*6}
ni : * mi kaj li; mi kaj sxi; mi kaj ili; mi kaj vi; mi kaj li kaj vi; mi kaj sxi kaj vi; mi kaj ili kaj vi {*1}
nigra : * senkolora, tute malhela; kun koloro de loko senluma {*3}
nilono : arta hxemia kombinajxo, el kiu oni interalie faras fadenojn {9}
nivelo : alteco de horizontala surfaco, kompare al alia horizontala surfaco; grado de instruiteco, klereco,... {8}
-nj- : [kara virino aux knabino] (post kelkaj literoj de la vorto: panjo = pa(trino) + -njo; filinjo = fili(no) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Elinjo = Eli(zabeto) + -njo) {9}
nobla : kun alta morala kvalito; bonfara, estiminda {8}
nocio : difinebla ideo; tio, kion oni volas esprimi per vorto {X}
nodo : interplektita ligo de du sxnuroj, fadenoj,...; punkto, kie renkontigxas pluraj (fer)vojoj,...; centra punkto de problemo; nodi: fari nodon (en sxnuro); ligi (sxnurojn) per nodo {8}
nokto : * kiam ne estas lumo de la suno; inter vespero kaj mateno {*4}
nomo : * vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikas objekton aux estajxon; interkonsentita aux kutime uzata vorto por io ("ni nomu tion ...", "oni nomas tion ..."); (nome: jen mi nomos, indikos tion, kion mi celas) {*2}
nombro : * [2 17 391 1000 2,75 1/7 ...]; nombri: mezuri kvanton, montrante cxiun ajxon aparte kaj dirante: "1, 2, 3,..."; vicnombro: la nombro laux loko en vico,...: 1a=unua, 2a=dua,... {*4}
nordo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Auxstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (N) {*6}
normo : regul(ar)o, kiun cxiuj devas (devus) observi (ankaux se gxi ne estas legxo); modelo imitenda {X}
normala : antauxvidebla laux la naturo, la kutimoj, la kutimaj kondicxoj,... (ne stranga; ne speciala, ne miriga) {8}
noto : * malgranda skribajxo pri io (por ke oni memoru pri tio); io, kion oni fiksas en sian memoron; skribsigno por muzika tono; noti: fari noton (sur papero aux en memoro) {*6}
nova : * ne jam ekzistanta; ne antauxe ekzistinta; ne jam okazanta; ne antauxe okazinta; ne antauxe vidita, auxdita,... {*2}
novajxo : io nova; priskribo, raporto pri io antaux ne longe okazinta; io ankoraux ne auxdita aux legita (nov/ajx/o) {X}
novelo : literatura rakonto (malpli ampleksa ol romano) {X}
novembro : * monato de la jaro inter oktobro kaj decembro (11) {*5}
nu : * [pauxzo por pens(ig)i]; (nu nu!: trankvilu!) {*1}
nuanco : delikata, tre malgranda diferenco; nuanci: meti nuancojn en...; iomete adapti (sian opinion,...) {X}
nubo : * amaso da densa vaporo en aero, kasxanta (parte) la cxielon; tio el kio falas pluvo {*4}
nuda : senvesta; sen haroj; sen plumoj {7}
nuko : la malantauxo de la kolo, inter kapo kaj dorso {9}
nukso : frukto kun ligneca sxelo; ternukso: subtera gusxo de varmlanda herbo (Arachis), kun oleo-ricxaj semoj {9}
nul : * 0; nuligi: senvalidigi; malanonci {*4}
numero : * nombro kiel rekonilo; vicnombro; signo de nombro (n-ro 12); unu eldono de revuo, gazeto; numeri: signi per numero (kvin numeritaj ekzempleroj) {*5}
nun : * en cxi tiu tempo; en cxi tiuj cirkonstancoj {*1}
nupto : geedzigxo, edz(in)igxo (ceremonio, festo aux fakto) {X}
nur : * ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur sxi; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam); ne sen plenumo de kondicxo (nur se) {*1}
nutri : doni mangxon (tauxgan por kreskado kaj vivado) {7}


- o -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-o : * [io ekzistanta] [substantivo] (viro; vojo; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skribajxo; belo; beleco; li estas avo; li farigxis avo; mi nomas lin avo) (skribi: bela skribo; fini: mi restis gxis la fino; helpi: mi dankas pro via helpo; adicii: gxusta adicio; vera: tio estas la vero; blua: la bluo de la cxielo; adiaux: malgxojiga adiauxo; unu: metro estas mezur-unuo; tri: tiu trio (aux triopo) bele kantis) {*0}
obei : * fari tion, kion iu ordonas aux instrukcias {*6}
objekto : * ajxo konkreta; (gramatiko:) tio/tiu, al kio/kiu la ago estas direktita (t.e. unu funkcio de komplemento) {*5}
-obla : * [kvanto; fojoj: triobla=3x] (duobla papero, duoble diri ion, la duoblo, duobligi,...); (mult)obligi: igi multoble tiel multaj; (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=multipliki) {*0}
obligacio : valorpapero, atesto pri prunto donita al entrepreno, donanta fiksan rentumon, kaj repagebla laux fiksaj kondicxoj {X}
oblikva : nek vertikala, nek horizontala; klinigxanta; klinita; je ne-orta angulo de la kutima aux atendata pozicio aux linio de movigxo {9}
observi : rigardi kun dauxra atento; fari ion laux la reguloj {8}
obstaklo : baro, (granda) malhelpo (dum en- aux trairado) {9}
obstina : firme restanta je sia propra volo aux opinio, malgraux la kritikoj de aliaj; nekonvinkebla {9}
oceano : grandega maro (inter kontinentoj) {9}
odori : esti rimarkebla per la nazo (odoron oni flaras) {7}
ofendi : malrespekti ies honoron, valoron, sentojn; forte cxagreni {9}
oferi : donaci al dio; doni ion valoran por ricevi ion pli valoran {8}
oferti : proponi ion por vendo (je certa prezo) {7}
ofico : * ies difinita laboro (ne manlaboro); ofici: plenumi oficon; oficejo: loko por administra aux serva laboro {*5}
oficiala : deklarita de la tiurilata auxtoritato; farita laux la oficialaj reguloj {8}
oficiro : estro en armeo (leuxtenanto aux pli alta rango) {9}
ofta : * okazanta multfoje; en multaj tempoj; cxiam denove {*2}
ok : * 8; okdek: 80; dek ok: 18 {*1}
okazi : * farigxi aux esti farata; okazajxo: tio, kio okazas; okazo: apartaj cirkonstancoj aux momento, kiam io povas okazi (en tiu okazo ni prefere ne faru tion) {*2}
okcidento : * kie la suno mallevigxas (geografie: °U=ueste) {*6}
oksido : hxemia kombinajxo kun oksigeno (O) {X}
oksigeno : elemento (O) (en spirata aero) necesa por vivo {X}
oktobro : * monato de la jaro inter septembro kaj novembro (10) {*5}
okulo : * parto de la korpo, per kiu oni vidas (en kapo) {*3}
okupi : * eniri aux eksidi kaj ne foriri; preni por sia uzo; plenigi kapon kaj ne foriri el la kapo; plene altiri ies atenton; (okupigxi pri io: dedicxi sian atenton al io; esti faranta ion; esti pensanta pri io); okupo: kio okupas iun {*3}
ol : * [komparo: malsama] (pli ol; malpli ol; alia ol) {*1}
oleo : * grasa likvo [ternuksa, oliva, lubrika,... oleo] {*6}
olivo : mangxebla oleeca frukt(et)o de Mediteranea arbo kun ledecaj folioj (Olea europaea) {8}
ombro : * malpli hela loko, ne aux malpli prilumata (ankaux en formo de figuro); ombri: jxeti ombron sur; malpliheligi {*5}
ombrelo : portebla sxirmilo kontraux pluvo aux suno {8}
omleto : batitaj ovoj frititaj en pato (kun lakto, legomoj,...) {X}
-ona : * [parto: duona=1/2] (duona pomo, duonlitro da vino, duone kompreni, la duono, duonigi,...) {*0}
ondo : * ripetigxanta plialtigxo de la akvo-surfaco; motivo kiel "~"; amasa antauxeniro (kun interrompoj); antauxeniro de radio-signalo,...; ondi: levigxi kaj mallevigxi kiel ondoj {*6}
oni : * homoj kutime, gxenerale {*1}
onidiro : cirkulanta dirajxo sen konata fonto (oni/dir/o) {X}
onklo : * frato de patr(in)o; edzo de fratino de patr(in)o {*4}
-ont- : * [ne komencinta, antaux la ago] (mangxonta homo: kun mangxajxo en poto aux sur telero; falonta pluvo: vaporo en nuboj); (mangxonte (=antaux la mangxado), li lavis siajn manojn); (gxenerale, -onto = -onta homo) {*0}
-op- : en grupo(j) de... (:::: :::: :::: = okope, po du); ... kune (tiu triopo: tiuj tri homoj kune) {9}
opero : muzika teatrajxo (la aktoroj (roluloj) kantas) {9}
operacii : (provi) kuraci per trancxado; fari komplikan agadon; (matematiko:) fari kalkulon {8}
opio : dormiga substanco el la laktosuko de papavo {X}
opinii : * pensi ion pri io aux iu; pensi pri io, kia gxi estas {*4}
oponi : kontrauxi ies opiniojn aux intencojn kaj provi malhelpi ilian plenumigxon; kontraux-agi {9}
oportuna : faciliganta ag(ad)on aux labor(ad)on; bona laux la cirkonstancoj; oportunismo: agado ne laux principo {7}
opozicii : politike kontrauxi al la registaro; kontrauxi al la estraro (de asocio,...) {9}
oro : * flaveca valora metalo (Au); ori: tegi per oro {*6}
orangutano : granda hom-simila simio (Indonezio) (Pongo) {X}
orangxo : preskaux globforma dolcxa frukto de orangxo-arbo (Citrus sinensis) kun rugxflava (=orangxkolora) sxelo {7}
oratoro : kiu kapablas bele kaj bone paroli al publiko {9}
ordo : * kiam io estas arangxita en regula, ne hazarda maniero; ---::---::---::--- estas ordo, -:---::-:--:::-- ne estas ordo; ordigi: fari ordon; arangxi laux iu ordo {*4}
ordinara : * ne speciala; tia, kiaj ekzistas multaj; cxiutaga {*5}
ordoni : * forte diri al iu, ke li/sxi faru ion; diri "faru!!" {*4}
orelo : * parto de la korpo, per kiu oni auxdas (rimarkas sonojn); orelkonko: la ekstera parto de la orelo {*4}
orfo : homo (infano), kies patro kaj patrino mortis {8}
organo : parto de homo, besto aux planto (aux organizo) kun speciala funkcio; komunikilo (revuo,...) de organizo {7}
organika : hxemie kombinita kun karbono (C) {X}
organizi : * gvidi kaj laborigi homojn, venigante ankaux la necesajn rimedojn, por ke ili kune faru komplikan laboron {*6}
orgeno : granda muzikinstrumento konsistanta el multaj flutoj, funkciigata per klavaro kaj per pedaloj {X}
orienti : konstrui ion (pregxejon,...) tiel, ke la antauxo estas oriente; doni gvidon; orienti sin: eltrovi, kie oni estas kaj al kiu direkto oni iru; orientigxi: konscii pri la situacio, en kiu oni trovigxas {9}
oriento : * kie la suno levigxas (geografie: °E=eoste) {*6}
origino : komenco, deveno; origini: veni de...; havi sian komencon en...; origina: kia (gxi) estis en la komenco {7}
originalo : la origina formo (aux ekzemplero) de io (ne kopio; ne imitajxo; ne traduko;...); io kopiota, tradukota {8}
orko : granda nigra-blanka rabo-delfeno (Orcinus orca) {X}
orkestro : muzikistaro (ofte kun direktisto) {9}
ornami : plibeligi (per aldonajxoj) {7}
orto : "rekta angulo"; angulo de 90° {8}
ortografio : oficiala skribmaniero de iu lingvo; literumo {9}
-os : * [ago/stato: post nun] [verbo] (mi tuj iros al la urbo; morgaux mi acxetos biciklon; post dek jaroj mi ne plu laboros;...) {*0}
oscedi : largxe malfermi la busxon (kun enspiro kaj elspiro) pro enuo, tedigxo, dormemo,... {8}
osto : * firma (sed rompebla), malmola, kalkeca parto en la korpo de homo aux besto; ostaro: skeleto {*6}
ostro : enmara, mangxebla, molusko (kun unuflanke plata, aliflanke volba konko, en kiu foje formigxas perloj) (Ostrea) {X}
-ot- : * [ne komencita, antaux la ago] (trinkota akvo: akvo en botelo aux glaso; lavota vesto: malpura); (fotografote (=antaux la fotografado), li kombis siajn harojn); (gxenerale, -oto = -ota homo) {*0}
ovo : * pli-malpli globforma ajxo, en kiu kreskas idoj de birdoj, reptilioj, insektoj,... ekster la patrina korpo, gxis ili povas vivi ekster gxi; cxelo en ino, el kiu kreskos ido {*5}
ovalo : pli-malpli ronda figuro, simila al ovo aux elipso {9}
ovario : organo en ino, en kiu produktigxas ov(et)oj {X}


- p -    [ ^ a-b-c- ^ ]

paco : * sen milito; sen bataloj; sen kvereloj {*3}
pacienca : * trankvile atendanta (okazajxon, rezulton) {*6}
paciento : homo kuracata {X}
Pacifiko : la oceano inter Azio, Auxstralio kaj Ameriko {9}
pacxjo : kara vorto por patro (pa(tro) + -cxjo) {8}
pado : vojeto (ne por veturiloj) (en arbaro, gxardeno,...) {X}
pafi : * jxeti ion per ilo, kun la celo vundi aux mortigi; jxeti ion (kuglon) per ilo (pafilo), per eksplodo {*6}
pagi : * doni monon (por ricevi ion (objekton, servon,...) aux pro devo); enpagi (al konto/kaso); elpagi (de konto/kaso) {*3}
pagxo : * unu flanko de unu folio de libro aux gazeto {*5}
pajlo : sekigxintaj aux sekigitaj firmaj herboj (sekaj sxalmoj) {7}
pako : * kune cxirkauxvolvitaj ajxoj (por pli facila portado, aux por ke ili ne disfalu); paki: fari pako(j)n; enpaki (ajxojn en valizo) {*5}
pala : senkolora; kun malforta koloro {7}
palaco : granda luksa domo de regxo, ricxulo,... {8}
palato : la supro de la busxa kavajxo {9}
paliso : fosto kun pinto, frapita en teron; fosto sub domo {9}
palmo : varmlanda planto kun senbrancxa trunko, el kies supro kreskas grandegaj folioj {9}
palpi : provi senti per fingroj; tusxi per fingroj/mano {9}
palpebro : peco de hauxto, per kiu oni povas fermi okulon {9}
palto : vesto super vestoj, ofte malpli longa ol mantelo {9}
pano : * mangxajxo bakita el knedita fermentinta pasto {*4}
pando : granda nigra-blanka urso (Cxinio) (Ailuropoda); rugxa aux malgranda pando: fruktomangxa Azia mamulo (Ailurus) {X}
paneo : akcidenta nefunkciado de aparato, auxto,...; panei: halti, misfunkcii pro paneo {9}
paniko : subita kolektiva teruro, ofte sen suficxa kauxzo {X}
panjo : kara vorto por patrino (pa(trino) + -njo) {8}
pantalono : * vesto kovranta la du krurojn aparte {*6}
pantero : Azia leopardo (ankaux nigra) (Panthera pardus) {X}
pantoflo : (ofte mola) sxuo por uzo en la domo {9}
papo : cxefa estro de la Rom-katolika eklezio; (figure:) iu, kies cxiujn vortojn iuj kredas {9}
papago : birdo kun brilaj plumoj kaj hoka beko (Psittaci) (iuj povas senkomprene ripeti vortojn); (figure:) homo, kiu senkomprene ripetas ies dirajxojn; (papagi: senkomprene ripeti) {9}
papajo : meloneca, multsema frukto de arbo (Carica papaya) {X}
papavo : iu el herboj kun semoj en "bareleto" (Papaver) {X}
papero : * materialo, sur kiu oni skribas leterojn kaj presas librojn aux gazetojn; folio el tiu materialo; dokumento {*4}
papilio : iu el insektoj kun kvar relative grandaj, ofte koloraj flugiloj (Lepidoptera) (la larvo estas rauxpo) {9}
paro : * duo de samspecaj aferoj (paro da sxuoj, paro da gantoj, paro da okulvitroj,...); du interligitaj homoj (geedza, gefiancxa paro,...); para: (pri nombroj:) senreste dividebla per 2 [2, 4, 6, 8,...]; nepara: [1, 3, 5, 7,...] {*6}
paradizo : loko, kie cxio estas bona (en rakontoj kaj en religio) {9}
paralelo : linio, cxie je sama distanco de alia linio {9}
parasxuto : kunmetajxo el tuko kaj sxnuroj, kiu bremsas faladon (post salto el flugmasxino) {9}
parazito : estajxo vivanta en aux sur alia estajxo, kaj nutranta sin per la sukoj aux cxeloj de tiu alia ("la gastiganto") {X}
pardoni : * diri: "ne estis bone, ke vi faris tion, sed nun estas bone inter ni"; ne puni ion punindan {*4}
parenco : * familiano [frat(in)o, patr(in)o, av(in)o, onkl(in)o, fil(in)o, nep(in)o, kuz(in)o, nev(in)o,...] {*6}
parfumo : bon-odora substanco solvita en alkoholo aux oleo {8}
parko : (ofte barita) terpeco kun herbejoj, arbustoj, arboj, floroj (kutime plantitaj) por plezuro; loko por provizore restigi auxtomobilojn; parki (auxton): provizore restigi {8}
parkere : havante ion en sia memoro, tiel, ke oni povas diri aux fari gxin sen helpo, tute gxuste; parkerigi: enmemorigi {X}
parlamento : elektita deputitaro, reprezentantaro de la popolo en demokratia sxtato {9}
paroli : * diri vortojn kaj frazojn {*2}
parotito : infekta inflamo de (i.a.) salivoglando cxe orelo {X}
parto : * ne la tuto, sed ligita (nun aux iam) al la tuto {*3}
partio : grupo da homoj kun samaj politikaj kaj sociaj opinioj; unu el du flankoj en diskuto aux batalo {7}
participo : (gramatiko:) adjektivo aux adverbo, kiu montras agon aux staton en rilato al la priparolata tempo aux situacio (en Esperanto kun unu el la sufiksoj: -ant- -at- -int- -it- -ont- -ot-) {X}
partopreni : cxeesti kaj kunfari (ekskurson, kongreson, diskuton,...); fari ion kune kun aliaj homoj (part/o/pren/i) {X}
pasi : * ne resti; ne halti; preteriri sen halto; trairi sen halto; iom post iom malaperi aux ne plu okazi (la semajno pasis sen gravaj okazajxoj; la pluvo pasis); pasigi: irigi de loko al loko sen halto; igi (tempon) pasi, farante ion (kie vi pasigis vian libertempon?) {*3}
pasagxero : iu, kiu veturas per veturilo, ne veturigante gxin {9}
pasero : birdeto kun mallonga, fortika beko, kiu vivas preskaux cxie, kie vivas homoj (Passer) {9}
pasio : fortega vola emocio; ardega amo; kompleta sindedicxo {8}
pasifloro : tropika grimpplanto kun okulfrapaj rondaj floroj kun harcirklo kaj tipaj stamenoj kaj pistiloj (Passiflora) {X}
pasiva : ne mem aganta; iu/io agas al aux pri tiu (iu/io (=la aktiva)...-as/-is/-os min/lin/sxin/gxin/... (=la pasivan); mi/li/sxi/gxi/... (=la pasiva) estas/estis/estos ...-ata/-ita/-ota de iu/io (=la aktiva)); (ankaux:) ne iniciatema; ne kontrauxaganta {X}
pasporto : legitimilo, dokumento por vojagxi al eksterlando {7}
pasto : * pli-malpli densa miksajxo el faruno kaj akvo aux lakto, por fari mangxajxon (panon, kukon,...); simila knedebla substanco; pastajxo: mangxajxo el kuirita (ne bakita) pasto {*6}
pastro : funkciulo en religio, kiu faras aux gvidas di-servojn {7}
pasxi : * piede iri; meti unu piedon antaux la alian; pasxo: unu tia pied-meto; distanco de unu pasxo {*4}
pasxti : konduki brutojn (bovojn, kaprojn, sxafojn,...) sur herbejo, erikejo, por ke ili mangxu herbon, erikon,... {8}
pato : malprofunda senkovrila (metala) poto (ofte kun longa tenilo), uzata por friti mangxajxon en gxi {8}
patro : * naskiginto (en rilato al la naskigita infano) (patrino: naskintino (en rilato al la naskita infano)) {*2}
patrono : gravulo aux sanktulo kiel protektanto {8}
pauxzi : nelonge interrompi agadon; provizore cxesi {8}
pavo : birdo, kies virbirdo povas ventumil-forme montri la plumojn de sia vosto (Pavo) {9}
peco : * parto el tuto, ne (plu) ligita al la tuto; rompajxo; ero; unu el multaj samaj aux similaj {*3}
pedalo : parto de aparato, kiun oni movas per piedo {X}
pediko : parazito alkrocxigxanta inter haroj,... (Pediculus) {X}
pego : birdo kiu pikadas arbosxelon pro insektoj (Picinae) {X}
pejzagxo : terpeco kiel (plezuriga) rigardajxo por homaj okuloj {8}
peki : malobservi religian aux moralan normon {7}
pekli : meti en salon (sal-akvon) (por konservi,...) {9}
peli : * irigi, kurigi antaux si; forkurigi {*6}
pelikano : granda marbirdo kun beko-posxo (Pelecanus) {X}
pelto : preparita besta felo por fari veston {8}
pelvo : (malprofunda) ujo por likvoj (lavpelvo, neceseja pelvo,...); ambaux koksoj kun la ostoj inter tiuj {X}
peni : * multe provi, forte labori por fari ion {*4}
pendi : * esti fiksita supre, sed krome ne; esti fiksita vertikale; pendigi: fiksi tiel; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per sxnuro cxirkaux la kolo {*5}
pendolo : (longa) pezajxo, pendanta je fiksa punkto kaj balancigxanta (svingigxanta) tien kaj reen laux egalaj temperoj; pendoli: svingigxi kiel pendolo {9}
penetri : (profunde) eniri, trairi ion malgraux obstakloj (en korpon tra la hauxto; en densan arbaron; tra filtrilo,...) {8}
peniko : bastoneto kun aro da haroj je unu ekstremo, uzata por sxmiri ion (por glui, farbi, pentri,...) {8}
peniso : sxvelema ekstera vira seksorgano, kun urintubo {X}
pensi : * havi ideojn en la kapo; labori per kapo {*3}
pensio : regula (cxiumonata,...) pago pro iama laboro ne plu farata (al pensiulo: iu, kiu pro agxo aux invalidigxo ne plu laboras, sed ja ricevas pagon pro tiu antauxa laboro); pensii: aljugxi, pagi pension al... {9}
penti : senti malgxojon pro malbona faro, kiun oni faris, kun intenco ne plu fari tion aux tiel {8}
pentri : * fari (desegni) bildon per farboj {*6}
per : * [ilo, rimedo]; uzante; utiligante (mi trancxas per trancxilo; sxi veturis per auxto; li skribis per grandaj literoj) {*1}
peri : transdoni; havigi ion al iu per siaj klopodoj; fari ion (acxeti, vendi, kontrakti) ne por si mem, sed por iu alia (je ties respondeco, risko kaj kostoj) (per/i) {X}
perdi : * ekmalhavi; ekhavi malprofiton, malavantagxon {*3}
perei : morti pro akcidento; neatendite (akcidente) detruigxi, perdigxi, neniigxi {9}
perfekta : tute tia, kia gxi devas esti; senmanka {8}
perfidi : mallojale endangxerigi; trompe fari ion kontraux la atendoj aux la intereso de iu {8}
periodo : (iom longa) peco de tempo; tempo inter du el multaj samaj okazajxoj, kiuj okazadas kun regulaj intertempoj {9}
perko : iu el fisxoj kun dorna unua dorsa nagxilo (Perca,...) {X}
perlo : brile blanka aux argxentkolora globeto (el perlamoto), estigxanta en konkoj de iuj moluskoj (i.a. ostro) {9}
permesi : * diri, ke estas bone, ke iu faros ion; diri: "mi ne kontrauxas, ke vi faru tion" {*3}
perono : kelksxtupa sxtuparo, kun pli largxa plata supro, antaux domo; simila afero por faciligi eniron en tramon aux buson {9}
persekuti : dauxre postsekvi (por fari ion malbonan al iu) {7}
persiko : tre sukoplena frukto (hauxto ofte lanugeca, kerno tre sulka) de arbo (Prunus persica, Amygdalus persica) {9}
persisti : dauxrigi, plu fari malgraux malhelpoj {9}
persono : * homo, konebla laux nomo aux funkcio; homo kun siaj propraj ecoj; (gramatiko:) parolanto ("unua persono"), alparolato ("dua persono") aux priparolato ("tria persono"); personeco: la propraj (ne-korpaj) ecoj (karaktero, konduto,...) de iu homo, kiel tuto {*3}
pesi : mezuri, kiom peza io estas (per pesilo) {7}
peti : * diri, ke oni deziras ekhavi ajxon aux servon; diri, ke oni deziras, ke iu faru ion; diri "bonvolu ...i" {*2}
petoli : fari ne bezonatajn, ne seriozajn, viglajn, amuzajn agojn (ofte nepripensitajn) {7}
petrolo : cxiu el diversaj likvoj el ter-oleo (lampa oleo, benzino,...) {8}
peza : * (science:) (forte) altirata de Tero aux de la planedo, kie oni trovigxas (mezurate per nutonoj); (praktike, sur Tero:) (kun granda) mezuro laux gramoj aux kilogramoj ("pezo" = "maso mezurata per pesado") {*5}
pia : ame respekta al dio kaj religiajxoj {9}
piano : muzikinstrumento (horizontala aux vertikala) kun multaj kordoj frapataj per klavara mehxanismo {9}
piceo : Norda pingloarbo kun disaj pingloj (Picea) {9}
piedo : * la parto de la korpo, je fino de la kruro, sur kiu homo aux besto iras; simila parto, sur kiu staras objekto {*3}
piedingo : ringo pendanta de la selo (sidilo) de cxevalo, en kiun rajdonto metas sian piedon (pied/ing/o) {X}
pigo : birdo el la korvo-familio, nigra-blanka kun longaj vostoplumoj (Pica); (blua: (Cyanopica), verda: (Cissa),...) {9}
piki : * pusxi (per pinta ajxo, aux per beko) en unu punkto; vundi per akra pinta ilo; (figure:) inciti {*6}
pilo : fonto de elektra energio el hxemia energio (kelkaj kune: baterio) {8}
pilgrimi : pro religia kialo iri aux vojagxi al sankta loko {X}
pilko : * globforma ludilo; piedpilkado: futbalo; retpilkado: (mane jxeti pilkon trans reton); korbopilkado: (en korbon); bazpilkado: (post pilkofrapo, kuranto provas atingi bazon) {*6}
pilolo : medikamento/dolcxajxo en formo de malmola globeto {X}
piloto : veturigisto de aviadilo; gvidisto por sxipoj, por eniri havenon aux por sxipi sur (por la sxipestro ne konata) rivero; piloti: direkti, gvidi kiel piloto {9}
pino : pinglo-arbo kun pingloj en tufoj (Pinus) {7}
pincxi : kunpremi per du fingroj (aux simile per aparato) {8}
pinglo : * metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion, trapikante per gxi; juvelo aux insigno provizita per pinglo; folio pingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j) {*6}
pingveno : subakve nagxanta, ne flugipova mar-birdo (en Sudo) (sur tero gxi staras "kvazaux homo") (Spheniscus,...) {X}
pinto : * akra, pika fino de io; anguleca supro de monto,... {*6}
piocxo : hak-fosilo (en formo de litero T) el ligna tenilo kaj metala peco kun du ekstremoj: unu pinta kaj unu plata {8}
pioniro : iu, kiu preparas neniam kulturitan teron; soldato, kiu preparas la vojon por armeo: konstruas pontojn,...; iu, kiu laboras por nova ideo; unu el unuaj, kiuj faras ion {9}
pipo : tubo finigxanta per ujeto, en kiun oni metas tabakon, kiun oni bruligas por fumado {7}
pipro : (akra spico el la sekigita) frukto de pipro-arbusto (Piper nigrum) aux (Capsicum annuum, frutescens...) {9}
piro : sukplena, karneca frukto de pir-arbo, pli dika malsupre ol supre (Pyrus communis); simila frukto de alia planto {8}
pisi : eligi urinon {X}
pisti : pulvorigi, pecetigi ion, batetante gxin per pistilo en pistujo; pistilo: (ankaux:) ina genera organo en floro {X}
pizo : globforma semo kun faruneca enhavo, mangxata kiel legomo (Pisum,...) {7}
placo : malferma spaco sen konstruajxoj en urbo, ofte cxe krucigxo de stratoj (kvadrata, ronda) {7}
placxi : * doni agrablan senton al iu, pro aspekto aux agado {*5}
plado : malprofunda granda telero; aparta parto de mangxo {7}
plafono : * supra ebeno de cxambro {*5}
plago : granda, longedauxra katastrofo {9}
plano : antauxe pripensita arangxo de io farota; desegno de tio; desegno de urbo, kun indiko de domoj kaj stratoj kaj interesaj aux gravaj konstruajxoj (=urbomapo); plani: fari planon por fari ion aux por io konstruota {7}
plando : la flanko de la piedo, kiu tusxas la teron dum irado {9}
plandumo : la malsupra, plata parto de sxuo (pland/um/o) {9}
planedo : satelito de stelo [Tero, Marso, Venuso,...] {9}
planko : * malsupra ebeno de cxambro; tio, sur kio oni iras en domo {*4}
planti : * meti plant(id)on en teron, por ke gxi kresku {*6}
planto : * [arboj, arbustoj, herboj]; (vastsignife:) vivajxo ne kapabla movi sin de loko al loko (ne besto) (=vegetalo) {*6}
plasto : artefarita materialo aux substanco, ofte (komence) facile formebla per varmo, ofte malpeza kaj fortika {9}
plastiko : arto reliefe (re)produkti formojn {9}
plata : * iom longa kaj largxa (ofte ebena), sed ne dika {*6}
platano : granda arbo, kies sxelo (parte) defalas cxiujare (Platanus) {9}
plej : * (la plej granda libro: ne estas iu pli granda libro); (plej forte: ne eblas pli forte) {*1}
plekti : interkrucige kunigi, gxenerale sen nodoj {8}
plena : * sen plia spaco neokupita; oni ne povas aldoni pli {*2}
plenagxa : atinginta la agxon, kiu jure havigas plenajn civitanajn rajtojn (plen/agx/a) {9}
plendi : * montri nekontentecon; diri: "tio ne estas bona", "tiel oni ne faru", "mi ne ricevis tion, kion mi volis",... {*4}
plenumi : plene fari tion, kion oni promesis fari aux kion oni devas fari (plen/um/i) {8}
pleto : plato el ligno aux alia materialo, kiu servas por alporti (permane) telerojn, tasojn,... {8}
plezuro : * agrabla, gxoja, gaja sento; plezuri: senti, havi plezuron; plezurigi: havigi plezuron {*4}
pli : * > (7 estas pli ol 6; 8 kaj 9 estas ankoraux pli; 3 estas malpli ol 6); pli-malpli: ne precize, proksimume {*1}
pliigi : plifortigi (iun econ de io); plimultigi (pli/ig/i) {9}
plongxi : jxeti sin en akvon (por nagxi) {9}
plori : * malgxoji (aux gxoji) tiel, ke larmoj (akvo) fluas el la okuloj {*4}
plotono : (armeo:) triono aux kvarono de kompanio {X}
plu : * sencxese; ne cxesante; (ne plu: jam ne) {*1}
plugi : * per ilo (plugilo) turni la supran parton de tero {*6}
plumo : * tio, kio kovras la hauxton de birdo (birdoj havas ne harojn, sed plumojn); skribilo (por skribi per inko); pluma: (ankaux:) kvazaux aro (tufo) da plumoj {*4}
plumbo : griza, mola, peza metalo (Pb) {8}
pluraj : * pli ol unu (aux du); ne nur unu {*6}
pluralo : (gramatiko:) multnombro, en Esperanto indikita per -j (tiu (unu) rugxa pomo - tiuj (du, cent) rugxaj pomoj) {9}
plus : "aldonu la sekvantan"; pluso: la signo "+" en kalkulado (2+3=5 du plus tri estas kvin); avantagxo {8}
pluvo : * akvo falanta el nubo; pluvas: falas pluvo (el cxielo) {*4}
pneuxmatiko : parto de fiziko, pri gasoj; aertubo cxirkaux la rado de auxto aux biciklo (mallonge: pneuxo, pneuxmo) {X}
po : [distribuo: sama kvanto por cxiu aparte] (la kvar infanoj ricevis kune ok pomojn - po du); [prezo] (po du euxroj por metro); [en samaj porcioj] (la kvardek viroj marsxis po kvin - do en ok sinsekvaj vicoj) (:::: :::: :::: = okope po du) {9}
poemo : arta versajxo; poezia verkajxo {8}
poento : nombro aljugxata por indiki rezulton cxe ludo aux de lernado {X}
poeto : homo, kiu faras poemojn {7}
poezio : poem-verkado; poemeco; arto komuniki emociojn per vort-muziko (ankaux en prozo) {8}
polico : * sxtataj aux urbaj funkciuloj por teni ordon kaj sekurecon; policano, policisto: unu tia funkciulo {*6}
polipo : tubereto (kreskajxo en la korpo); fiksigxinta stadio de meduzo (iu el sakformaj marbestoj (Coelenterata)) {X}
politiko : arto de regado de sxtato; praktikado de tiu arto {7}
polpo : ok-braka mar-molusko ("inkmolusko") (Octopus,...) {X}
poluro : * surfaca brilo pro frotado; poluri: brilige froti {*6}
poluso : la punkto, kie la akso de la tero trafas la surfacon (plej norda punkto, plej suda punkto); la punkto, cxirkaux kiu la steloj sxajnas turnigxi en la cxielo; unu el la ekstremoj (finajxoj) de magneto, pilo, baterio,... {X}
polvo : * tre malgrandaj sekaj eroj (restajxo, malpurajxo) {*6}
pomo : * pli-malpli globforma frukto mangxebla kun tre firma karno, de pom-arbo (Pyrus malus = Malus); simila frukto {*6}
ponto : * konstruajxo por iri de unu flanko de rivero aux kanalo al la alia super la akvo (aux super valo, strato,...) {*6}
popolo : * nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo, ne cxiam logxantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj; (insektoj:) kunvivanta aro kun unu ovo-meta individuo (la "regxino") {*3}
populara : sxatata de multaj homoj multloke; facile komprenebla por ne-fakuloj {9}
por : * [celo, intenco, destino, uzo, ricevanto, estonta dauxro]; (esti por propono: ne kontraux); (por ke: [celo de ago]) {*1}
porcelano : delikata speco de fajenco {9}
porcio : parto de io destinita por iu (mangxo, mono,...); pli-malpli egala dividajxo; porciumi: distribui laux porcioj {9}
pordo : * malfermajxo, per kiu oni eniras kaj eliras domon aux cxambron (fermebla); tio, kio fermas la eniran (kaj eliran) malfermajxon de domo aux cxambro {*3}
porko : * dikhauxta mambesto, bredata por viando (Sus) {*5}
porti : * subteni pezan objekton (por ke gxi ne mallevigxu); teni kaj movi al alia loko; havi kun si aux sur si {*2}
portreto : pentrajxo aux desegno prezentanta la vizagxon de persono {9}
posedi : * havi kiel sian proprajxon; havi plene por sia dispono {*6}
post : * malantaux; pli malfrue ol; pli malantauxe en vico; (mi faros tion poste: ne jam nun, ne tuj); postajxo: pugo {*1}
posteno : loko, kie soldato estas starigita; ofico donita al iu; laborfunkcio {8}
posteulo : poste vivanta parenco; iu poste ekhavinta la saman funkcion (post/e/ul/o) {X}
postuli : * firme diri: "mi volas havi tion!" aux "faru tion!"; fari aux kauxzi, ke io estas nemalhavebla; necesigi {*3}
posxo : * saketo en vesto; io simila en aux sur io alia; posxuloj, posxbestoj: mamuloj, kies idoj kreskas en hauxto-posxo de la ino, en kiu estas la cicoj (=marsupiuloj) [kanguruo,...] {*5}
posxto : * servo por transporti leterojn {*5}
poto : * iom alta ujo por diversaj uzoj: kuir-poto, flor-poto, akvo-poto,...; mikspoto: mangxajxo miksita (en unu poto) {*6}
potenco : kapablo (forte) influi; kapablo obeigi; (matematiko: la kvara potenco de 3 estas 3x3x3x3 = 81) {7}
povi : * esti kapabla fari; havi eblecon fari {*2}
pozicio : loko, kie (aux tiel, kiel) io aux iu staras, sidas aux kusxas; loko de iu en la socio, asocio, entrepreno,... {8}
pozitiva : jesa, akcepta, permesa, konsenta, faciliga, avantagxa, plusa {X}
pra- : (pri parencoj:) je distanco de unu plia nasko (praavo: patro de avo; pranepo: filo de nepo); (pri tempo:) (jam de) antaux tre, tre longa tempo (prahistorio, praarbaro) {9}
praktiko : * la farado, ne la teorio; praktiki: fari ion praktike {*6}
pramo : boato aux sxipo por transporti homojn, veturilojn,... de unu flanko de rivero,... al la alia - kaj reen {X}
prava : * diranta tion, kio estas vera, gxusta {*4}
precipa : * cxefa; plej grava; unuavice pripensinda {*4}
preciza : * neniom pli, neniom malpli; tiel, kiel devas, kaj ne iomete alimaniere; precizema: kiu volas cxion fari precize {*6}
predikato : (gramatiko:) la vorto(j) en propozicio, kiu(j) esprimas agon aux staton de la subjekto {X}
preferi : * sxati aux voli ion pli forte, ol ion alian {*5}
prefikso : vortparto, metata antaux radiko por sxangxi la signifon de la vorto (ekzemple: doni - disdoni) {X}
pregxi : * paroli al dio; pregxejo: domo por di-servoj {*6}
prelegi : fari paroladon pri iu temo al iu grupo (klubanoj, studentoj,...) aux publike; prelego: tia parolado {9}
premi : * meti manon (aux ion alian) sur ion kaj uzi forton (pusxi); uzi forton por malgrandigi ion {*3}
premio : * objekto aux mono por tiu, kiu gajnis en konkurso aux venkis en konkuro; mono, kiun oni pagas por asekuro; aldona pago por aldona aux tre bona laboro; premii (ion/iun): doni, aljugxi premion {*6}
preni : * ekteni; ekhavi por si; difini por si; preni kun si: kunporti; preni kiel...: (ankaux:) pensi ke estas... {*2}
prepari : * fari tion, kio estas necesa por povi komenci fari ion; fari ion tauxga por iu celo (ekz. legomojn por mangxo) {*5}
prepozicio : [en, sur, tra, al, antaux, kun, per, por,...] {X}
presi : * per aparato kaj inko meti tekston aux bildon sur paperon aux sur alian materialon {*6}
preskaux : * ne tute, ne plene; iomete malpli ol (59 minutoj estas preskaux unu horo); ne mankas multe {*1}
preskribi : auxtoritate ordoni; skribe ordoni (medikamenton) {9}
preta : * [laboro finita]; finfarita (gxi estas preta); (do:) tuj uzebla/disponebla; finfarinta (li/sxi estas preta); (do:) povanta tuj komenci fari ion (alian) (Cxu preta(j)? Ek!) {*4}
preteksto : sxajna kialo aux motivo, eldirita por kasxi la veran kialon aux motivon; preteksti: prezenti (ion) kiel pretekston {8}
pretendi : postuli ion, dirante (cxu lauxvere aux pretekste), ke oni havas rajton pri gxi; aserti sian propran gravecon {8}
preter : * pasante apude (li iris preter la domo: li iris ne al la domo, ne en la domon, ne tra la domo) {*1}
preventi : fari tiel, ke io ne povos okazi {X}
prezo : * kiom da mono oni devas pagi por io {*6}
prezenti : * montri, kiu estas iu aux kio estas io; vidigi aux auxdigi (teatrajxon, spektaklon,...) {*3}
prezidi : ordigi, gvidi diskutadon; gvidi la estraron de organizajxo; (iuj gvidantoj de sxtatoj havas la titolon "prezidento" anstataux "prezidanto") {7}
prezidento : estro de respubliko (=sxtatprezidanto) {X}
pri : * koncerne [temo] (libro pri bestoj; atentu pri la truoj en la vojo; kontenta pri...; certa pri...) {*1}
princo : titolo malpli alta ol regxo, ofte donata al regxido {9}
principo : fundamenta verajxo; baza elemento aux regulo de rezonado, scienco, moralo,...; principe: (ankaux:) teorie {9}
printempo : * parto de jaro inter vintro kaj somero, kiam plivarmigxas {*4}
priskribi : klare, detale prezenti per vortoj (skribe aux busxe (!)), tiel ke la leganto aux auxskultanto povas bone imagi la aferon (pri/skrib/i) {X}
privata : ne publika; ne de aux por cxiuj, sed de aux por iu(j) aparta(j) persono(j) {7}
pro : * [kauxzo, kialo, motivo] (ni malsekigxis pro la pluvo; mi tremas pro malvarmo; sxi diris tion pro amikeco) {*1}
probabla : tia, ke ekzistas pli da motivoj por atendi, ke gxi estas vera (aux ke gxi okazos), ol motivoj por atendi, ke gxi ne estas vera (aux ke gxi ne okazos) {8}
problemo : io, kio estas malfacile solvebla aux klarigebla; io, por kio solvo aux klarigo estu trovita (scienca problemo, sxak-problemo,...) {8}
procedi : uzi difinitajn rimedojn por atingi rezulton aux por efektivigi ion; agi laux metodo {8}
procento : profito el cent unuoj en unu jaro; centona proporcio (simbolo: %) {9}
proceso : jugxafero; natura aux logika sinsekvo de fenomenoj; procesi (kontraux iu): jugxe persekuti {8}
prociono : ringovosta mamulo (lavas nutrajxojn) (Procyon) {X}
produkto : * ajxo farita de homo aux masxino; la rezulto de iu laboro; produkti (ion): fari el krudaj materialoj substancon aux objekton utilan; estigi {*5}
profesio : okupo por vivteni sin (kutime: salajrata laboro) {8}
profesoro : plenrajta instruisto en universitato aux altlernejo {9}
profeto : kiu kapablas antauxdiri estontajxojn; kiu kapablas klarigi la dian volon; profeti: paroli kiel aux kvazaux profeto {9}
profito : utilo aux mongajno ricevita el aux pro io; kiam la enspezoj estis pli grandaj ol la elspezoj; profiti: ricevi utilon, mongajnon el io {8}
profunda : * (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosajxo, groto - ankaux: profundaj pensoj) {*4}
programo : priskribo aux listo de taskoj plenumotaj unu post la alia; priskribo pri prezentota teatrajxo aux spektaklo, pri radio- aux televido-elsendoj,...; priskribo de planoj de registaro, politika partio,...; prezento aux spektaklo (ankaux en radio aux televido), konsistanta el pluraj partoj (programeroj) unu post la alia (Cxu vi havas la programon de la programo?); programi: arangxi la programon de evento aux de radio- aux televido-elsendo; verki programon por agado aux por tasko plenumota de/per komputilo {9}
progresi : * antauxeniri; atingi pli kaj pli {*6}
projekcii : sendi luman bildon sur ekranon {X}
projekto : (pli ampleksa kaj detala) propono, plano pri io farota; projekti: plani projekton {9}
prokrasti : ne fari nun, sed (eble) poste {8}
proksima : * en malgranda distanco; trovigxanta apude {*2}
proksimume : ne precize; pli-malpli (proksim/um/e) {7}
proleto : homo sen kapitalo, kiu povas vendi nur sian laborforton por vivteni sin {9}
proletario : proleto {9}
promeni : * (piede) iri por plezuro {*5}
promesi : * diri firme, ke oni faros ion aux ke oni donos ion {*5}
pronomo : (gramatiko:) vorto, kiu anstatauxas substantivon aux nomon [mi, li, iu, tiu, tio, cxio,...] aux kiu indikas ion (ne-kvalitan) pri io aux iu [iu..., tiu..., mia...,...] {9}
prononci : elparoli; formi vortojn (parolsonojn) per la busxo {9}
propagandi : klopodi disvastigi ideon; reklami ideon {9}
proponi : montri ion por uzo (aux por mangxado, trinkado, acxeto, vendo); diri al iu, ke tiu eble faru ion {9}
proporcio : rilato (laux mezuro) inter partoj de io, inter si, kaj al la tuto; kiam la grandeco de unu afero pliigxas kaj malpliigxas same aux simile kiel la grandeco de alia afero (proporcio inter laboro kaj rezulto, inter kulpo kaj puno) {X}
propozicio : (gramatiko:) parto de frazo, en kiu estas predikato ("Li gxojas cxar sxi venos.": unu frazo, du propozicioj) {9}
propra : * de tiu/tio mem, ne de iu/io alia {*3}
prosperi : esti en bona, sukcesa stato {9}
protekti : defendi, sxirmi, helpi iun kontraux malbono aux dangxero {7}
protesti : diri, ke oni estas kontrauxa al io (kion oni opinias malbona); diri, ke oni ne sxatas, ke iu faras ion {7}
protokolo : preciza skriba raporto pri kunveno aux okazajxo; protokoli: skribi precizan raporton {X}
provi : * fari por vidi, cxu oni povas fari (aux cxu funkcias) {*3}
proverbo : kutima dirajxo kun instrua signifo {9}
provinco : administra aux historia subdividajxo de lando {9}
provizo : kolekto da materialo(j) aux kolekto da objektoj por estonta uzo; provizi: havigi cxion bezonatan al iu/io {8}
provizora : ne dauxra; ne definitiva; dum iom da tempo; por iom da tempo {X}
provoki : inciti al batalo, disputo,... (pli-malpli atakante) {9}
prozo : ne-versa parolo aux skribajxo {8}
pruda : kiu hontas paroli, auxdi, legi,... pri seksaj aferoj {X}
prudenta : (iu:) kapabla gxuste prijugxi la aferojn; uzanta tiun kapablon; (io:) bone pripensita, ne malsagxa, ne absurda {7}
pruno : pli-malpli ovoforma frukto kun firma karno kaj longeca sxtoneca kerno de prun-arbo (Prunus domestica,...) {9}
prunto : * dono por posta redono; prunti: doni (pruntedoni) aux preni (pruntepreni) kiel prunton {*5}
pruvi : montri per faktoj aux rezonado, ke io estas vera {8}
psiko : tuto de la konsciaj kaj nekonsciaj spiritaj fenomenoj de homo {X}
psikologio : scienco pri la homa psiko {9}
pubo : ventro-malsupro inter la femuroj (kun pubharoj) {X}
publiko : * tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatrajxon, cxeestas sportkonkuron, vizitas muzeon,...; la homoj gxenerale; publika: por cxiuj, kiuj volas auxdi, utiligi, cxeesti,...; publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi gxin {*6}
pudro : pulvoro (kolora, odora) uzata por tualeto; pudri: sursxuti pudron {9}
pugo : korpoparto, sur kiu homo sidas (postajxo, sidvangoj) {X}
pugno : mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj {7}
pulo : saltanta fi-insekteto (sucxas sangon) (Pulex,...) {X}
pulmo : parto en la korpo, per kiu oni spiras {8}
pulovero : trikita vesto por la supra parto de la korpo, kiun oni surmetas, trametante la kapon kaj la brakojn {X}
pulvo : eksplodema pulvoro por pafi {8}
pulvoro : substanco (solida) en tre malgrandaj eroj {8}
pumo : Amerika rugxbruna/griza katego (Felis concolor) {X}
pumpi : eligi, levi aux movi likvon per aparato (pumpilo) {8}
puni : * fari ion malagrablan al iu, cxar tiu faris malbonan agon (ekzemple per: monpuno = punpago, malliberigo,...) {*6}
punkto : * tre malgranda loko (en spaco aux tempo); aparta (malgranda) parto de teksto aux argumentado; la signo "." {*3}
punto : maldensa plektajxo el fadenoj, kies masxoj prezentas motivon aux desegnajxon {9}
pupo : objekto en formo de homo aux besto (kiel ludilo,...) {8}
pupilo : la parto de la okulo, kie lumo povas eniri {9}
pura : * tio kaj nenio alia; senmakula; lavita, balaita {*3}
purpura : kun rugxe-blua koloro, pli rugxa ol viola {X}
puso : densa flaveta likvajxo, konsistanta el detruigxinta karno aux hauxto, produktigxanta en absceso {9}
pusxi : * (provi) movi ion, premante al gxi {*5}
puto : profundajxo farita de homo, el kiu oni prenas akvon {7}
putri : malkomponigxi; malbonigxi, difektigxi pro malkomponigxo (ligno, mortinta besto, frukto, mangxajxo,...) {8}


- r -    [ ^ a-b-c- ^ ]

rabi : per forto aux minaco forpreni ies posedajxon; rabobirdo, -besto: kiu cxasas kaj kaptas aliajn bestojn por nutri sin {8}
rabato : malpliigo de prezo (pro acxetkvanto, antauxpago, bona klienteco, amikeco, difekto de la varo,...) {9}
rabio : freneziga infekta malsano (pro mordo de hundo,...) {X}
raboti : ebenigi lignon fortrancxante maldikajn tavolojn {X}
racio : parto de la homa menso, kiu ebligas malkovri kaj formuli la legxojn de la naturo (ne instinkto, fantazio,...) {9}
rado : * ronda objekto turnigxanta cxirkaux akso (por faciligi mov(igx)adon (vetur(ig)adon), en masxino,...) {*6}
radio : * linioforma ajxo komencigxanta en iu centro; ero de lumo aux sono aux alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu auxdigas sonojn, kiuj alvenis al gxi kiel elektromagneta signalo el iu centro (=radio-ricevilo); radii: eligi radiojn (de lumo, varmo,...); klare montri varman senton (gxojon,...) {*5}
radiatoro : (parto de) aparato, kiu varmigas (i.a. per radiado); parto de aparato, kie akvo malvarmigxas (i.a. per radiado) kaj tiel malhelpas trovarmigxon de motoro,... {9}
radiko : subtera parto de planto, per kiu gxi prenas nutrajxojn kaj akvon el la tero, kaj per kiu gxi estas fiksita al la tero; la fiksa, tena parto de io; fiksa, ne sxangxigxanta parto de vorto (en "laboro" kaj "labori", "labor" estas la radiko); (matematiko: la (dua) radiko de 49 estas 7); radiki: havi siajn radikojn en... {7}
rafano : (diversgranda, diverskolora (sed interne blanka) mangxebla radiko de) krucflora herbo (Raphanus) {9}
rajo : plata fisxo kvadrateca ("flugas" en la maro) {X}
rajdi : sidi sur iranta besto (cxevalo, azeno, kamelo,...); sidi sur biciklo kaj veturi; movi sin kvazaux rajdante sur besto {7}
rajto : * tio, kion neniu povas malpermesi; rajti: havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi: doni rajton; (jure valide) permesi {*3}
raketo : arta fajrajxo, pafata en aeron, kiu tie eksplodas kaj disjxetas fajrerojn; objekto (ofte kun reakcia motoro) "pafata" en la kosmon, aux (kun eksplodajxo) sur malamikan landon {X}
rakonti : * paroli pri okazajxo vera aux imagita {*3}
rampi : movi sin, tusxante la teron per la ventro {8}
rampulo : besto senkrura aux kun mallongaj kruroj (kies ventro do kutime tusxas teron), kun nekonstanta korpotemperaturo, de komenco spiranta per pulmoj, kaj kun korpo kovrita de kornecaj skvamoj aux platoj (=reptilio) (Reptilia) (ramp/ul/o) [testudo, krokodilo, lacerto, serpento,...] {X}
rano : (plenkreske senvosta) amfibio kun longaj malantauxaj kruroj (Rana) (kvakas: "kva-vak") {9}
rando : * parto de unu afero, kiu estas cxe la limo kun alia afero (rando de vojo, rando de kampo, rando de urbo) aux cxe la fino de la afero (rando de cxapelo, rando de tuko) {*6}
rango : pozicio laux graveco (kompare kun pli gravaj kaj malpli gravaj); pozicio laux rajto komandi en armeo; rangi: havi, okupi rangon (li rangas pli alte ol mi) {8}
rapida : * faranta/okazanta en malgranda tempo {*2}
rangifero : "norda cervo", bredata pasxtbesto (Rangifer) {X}
raporti : rakonti (busxe aux skribe) pri tio, kio okazis {8}
raso : (pri kreskigitaj plantoj kaj breditaj bestoj:) grupo da individuoj reproduktitaj tiel, ke iuj variaj ecoj farigxis pli-malpli konstantaj (dum reproduktado en la grupo) (grandflora raso de iu planto; multgrajna raso de iu greno; longhara raso de iu besto;...); (pri homoj:) tre malpreciza divido de la homaro laux kelkaj facile videblaj ecoj (koloro de la hauxto, formo kaj koloro de la haroj,...); rasismo: idearo, laux kiu tiaj diferencoj estus esencaj, aux laux kiu homoj kun certa aspekto aux de certa deveno estus pli valoraj ol aliaj; rasa (hundo, cxevalo,...): kun klare videblaj ecoj de sia raso {X}
raspi : degrati erojn per ilo kun multaj akraj elstarajxoj {X}
rato : rongxulo simila al muso, sed pli granda (Rattus,...) {8}
rauxka : (vocxo:) kun malklara, kvazaux skrapa sono (ekzemple pro malvarmumo) {9}
rauxpo : larvo de papilio kaj de iuj aliaj insektoj kun pli-malpli cilindroforma, ofte hara korpo {9}
ravi : sentigi admiron; sentigi grandan entuziasmon {8}
razi : forpreni harojn per akra ilo (razilo) {7}
re- : * [denove, ankorauxfoje; inversdirekte] (rekonstrui, reskribi, gxis revido!, redoni, reveturi, tien kaj reen,...) {*0}
reakcio : (hxemio:) efiko de unu substanco al alia; (fiziko, psikologio:) senvola reago (de korpo aux spirito) pro ago; (fiziko:) antauxenmovo pro ellaso de movo malantauxen (en motoro de aviadilo, raketo,...); (politiko:) agado por restarigi nedemokratian politikan sistemon {9}
reala : vere ekzistanta, ne elpensita; ne virtuala {9}
recenzi : skribi (aux rakonti) sian opinion pri iu verko aux okazajxo {9}
recepto : preciza priskribo, kiel prepari ion (mangxajxon, kuracilon,...) {8}
recikligi : re-uzi materialojn el forjxetajxoj (re/cikl/ig/i) {X}
reciproka : de unu al la alia kaj de la alia al tiu unu {8}
redakcio : redaktistaro; redaktejo {X}
redakti : skribe zorge esprimi (siajn pensojn); zorge prilabori la skribajxojn de alia; prizorgi la enhavon de gazeto, revuo,..., elektante la artikolojn kaj korektante tiujn {9}
redaktoro : redaktisto {X}
redukti : proporcie malpligrandigi; malpligravigi; (hxemio:) malpliigi la sxtupon de oksidigxo {9}
reflekti : rejxeti lumon aux varmon; plene konformi al io {9}
reformi : doni alian, pli bonan (pli gxustan, laux la reformantoj) formon al io (re/form/i) {9}
regi : * igi homojn (aux ajxon) fari tion, kion oni volas; estri cxiujn aliajn; regilo: ilo por regi aparaton {*3}
regali : doni bonan mangxajxon aux trinkajxon (aux ion alian bonan kaj plezurigan) {8}
regimento : parto de armeo konsistanta el kelkaj batalionoj {9}
regiono : * parto de lando kun certaj (naturaj aux sociaj) ecoj {*5}
registaro : tuto de la personoj, kiuj regas sxtaton (prezidento aux regxo, ministroj, vicministroj,...) (reg/ist/ar/o) {X}
registro : (libro aux folio(j) aux sliparo kun) lauxordaj notoj, enskribitaj (registritaj) por posta uzo kiel atestajxo; registri: noti en registro; "skribi" signalojn sur magneta bendo aux al komputila memoro,... {7}
regno : * sendependa lando (aux landaro) {*6}
regulo : * fiksita indiko aux instruo pri kiel oni faru ion (cxiufoje same); regula: laux la reguloj; kvazaux laux regulo (cxiufoje same, je sama horo, post sama periodo;...) {*6}
regxo : * estro de lando aux popolo, kiu estas estro, cxar li estas la filo (aux alia parenco) de la antauxa estro {*5}
regximo : sistemo de regado (en iu sxtato) aux administrado (en asocio aux entrepreno) {9}
regxisoro : persono, kiu prizorgas la artan produktadon de teatrajxo aux filmo; persono, kiu indikas al la plenumantoj, kiel plenumi certan spektaklon {X}
reklami : lauxde anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la acxetindecon de io {8}
rekomendi : * konsili, ke oni uzu aux faru ion {*6}
rekompenco : io bona, donita aux farita al iu, por montri kontentecon pro io donita aux farita de tiu; rekompenci: doni rekompencon {8}
rekordo : ankoraux neniam atingita rezulto; plej granda gxis nun; plej ofta gxis nun; plej rapida gxis nun;... {8}
rekta : * sen kurboj, sen flankenigxoj; tiel ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; (pri angulo:) orta (90°); rekto: rekta linio {*5}
rektangulo : figuro el rektaj linioj kun kvar rektaj (=ortaj) anguloj (rekt/angul/o) {9}
relo : metala stango, sur kiu ruligxas radoj de vagonaro aux tramo; metala stango por gvidi aux apogi {7}
relativa : vidata kompare al aliaj similaj; ne absoluta {9}
reliefo : reliefo : io kun partoj pli altaj kaj malpli altaj, ne ebena {X}
religio : * scio aux kono pri supernaturaj estuloj aux estajxoj kaj pri la vivo post morto (kun rilataj agoj kaj normoj) {*5}
remi : movi boaton en akvo per stangoj kun plata finajxo (remiloj) {8}
reno : organo en la korpo, kiu filtras la sangon kaj produktas la urinon {9}
rendevuo : interkonsento pri renkontigxo je certa horo en certa loko; rendevui: interkonsenti pri renkontigxo {9}
renkonti : * vidi alian homon kaj iri al li aux sxi; vidi aux sperti (ion) survoje, dum legado,...; renkontigxi: renkonti unu la alian; kunveni {*3}
rento : perioda enspezo pro posedajxo {9}
rentumo : kompenso, kalkulita en procentoj, pro pruntita mono (rent/um/o) {X}
renversi : faligi ion starantan; meti supron malsupren {7}
reprezenti : laux peto aux ordono anstatauxi iun; laux peto fari ion en la nomo de; (ankaux: re-prezenti: montri denove) {7}
reprodukti : estigi novajn individuojn per jam ekzistantaj individuoj (pri bestoj, plantoj,...); produkti novajn ekzemplerojn samajn kiel (aux similajn al) ekzistanta ekzemplero (pri tekstoj, pentrajxoj,...) (re/produkt/i) {X}
reptilio : rampulo {X}
respekti : * senti estimon; ne agi kontraux (legxo, kutimo,...) {*6}
respondi : * diri (aux fari) ion post demando (pri tio, pri kio oni demandis); sendi leteron post ricevo de letero; akordigxi kun io (esti kvazaux la respondo al gxi) {*2}
respondeca : kiu devas respondi demandojn pri iu agado (ankaux, se tiu mem ne faris); kritikebla, kiam io (agado, farado, okazajxo) ne iras bone (ankaux, se tiu mem ne kulpas) (respond/ec/a) {X}
respondkupono : papereto acxetebla en posxtoficejo, kiun oni, en posxtoficejo de alia lando, povas intersxangxi kontraux posxtmarko por letero al eksterlando (uzata ankaux por pagi malgrandajn sumojn al iu en alia lando) (respond/kupon/o) {X}
respubliko : sxtato, kies estro ne estas difinita pro heredo {8}
resti : * ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne aliigxi; esti nefarita, nedirita, nemenciita, nemangxita, neprenita...; esti ankoraux videbla aux trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos; tio, kio ne estas jam menciita (=la cetero) {*2}
restoracio : ejo, kie oni povas mangxi kontraux pago {7}
resumo : mallonga redono (skriba aux busxa) de la cxefa enhavo (de artikolo, libro, prelego,...); resumi: fari, doni resumon {9}
reto : * plektajxo el sxnuroj aux fadenoj, en kiu cxiu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun suficxe largxaj interspacoj (masxoj) (simila al "#") (i.a. por fisxkapti); interligita aro da homoj, aparatoj,... (telefonreto, komputila reto) {*6}
reuxmatismo : iu el doloraj malsanoj de i.a. la artikoj {X}
revi : imagi tion, kion oni forte deziras {8}
revizii : esplorkontroli (por korekti erarojn, por malkovri kaj ripari difektojn); denove jugxi en alia kortumo {9}
revolucii : fari subitan sxangxon (de la politika regximo de sxtato,...) {9}
revuo : gazeto (ofte pli bele presita), aperanta unu fojon en kelkaj semajnoj, unu fojon en monato, unu fojon en tri monatoj...); priparolo aux priskribo de la cxefaj okazajxoj lastatempaj; revui: priparoli lastatempajn okazajxojn {8}
rezervo : parto de bezonataj aferoj, metita flanken por posta uzo; (parto de) afero aux temo, metita flanken por posta decido aux priparolo; rezervi: meti flanken, teni libera por posta uzo aux decido {8}
rezigni : decidi ne (plu) fari ion, ne (plu) uzi ion {8}
rezisti : ne subigxi; elteni, kontrauxstari de-eksteran forton {8}
rezoni : (en pensoj aux per vortoj) kunmeti argumentojn kaj faktojn por fari konkludon {9}
rezulti : * esti la sekvo; esti la fina stato {*6}
ribo : malgranda mangxebla nigra aux rugxa (foje blanka) bero de arbusto (Ribes nigrum, rubrum,...) {9}
ribeli : rifuzi obei auxtoritaton; rifuzi obei sxtatan auxtoritaton, penante per forto forigi gxin {8}
ricevi : * ekhavi de iu alia (unu donas aux sendas, alia ricevas) {*2}
ricxa : * kun multe da mono, havajxoj; kun multe da valora enhavo (ekzemple: libro ricxa je bildoj) {*2}
ridi : * per busxo kaj sono (ne vortoj) montri gxojon,...; rideti: per busxo sen sono montri gxojon, kontentecon,... {*2}
rifugxi : sercxi (en alia loko aux lando, aux cxe iu(j) homo(j)) protekton kontraux dangxero, persekuto,... {8}
rifuzi : * diri "ne"; ne voli havi, ricevi, fari {*6}
rigardi : * provi vidi; uzi la okulojn {*3}
rigida : ne aux malfacile fleksebla; ne fleksigxema {9}
rikolti : * preni la fruktojn aux plantojn, kiujn oni kreskigis, por uzi ilin aux vendi ilin {*6}
rilati : * esti en iuspeca ligo; havi kontakton en certa maniero {*6}
rimo : kiam la finaj sonoj de unu verso de versajxo aux poemo estas samaj kiel la finaj sonoj de alia verso; kiam la finaj sonoj de du vortoj estas samaj ek de la antauxlasta vokalo, ili rimigxas (homo - domo; festo - besto); rimi: fari rimo(j)n {9}
rimarki : * ekkonscii (ke io okazas, ke io estas ia,...) {*3}
rimedo : * ilo por fari ion; io bezonata por fari ion {*3}
rimeno : bendo el ledo (cxirkaux valizo; ligita al besto,...) {9}
ringo : ronda objekto kun truo en la mezo (kiel "O") {7}
rinocero : dikhauxta besto kun korno sur nazo (Rhinoceros) {X}
ripo : unu el la ostoj, kiuj fortikigas la bruston {8}
ripari : * rebonigi; reuzebligi; forigi difekton {*6}
ripeti : * fari aux diri denove, duan (trian,...) fojon {*5}
ripozi : * ne labori; ne fari ion, por mallacigxi (ne dormante) {*4}
riprocxi : * akuze, kulpige kritiki; mallauxdi; diri: "Vi estus devinta ne fari tion!", "Pro vi iris malbone!" {*6}
riski : fari ion, sciante, ke povas okazi malbono {8}
risorto : elasta lameno aux fadeno, kiu reprenas sian antauxan formon, post kiam gxi estis fleksita, strecxita aux premita {X}
ritmo : regula alterno de fortaj kaj malfortaj elementoj (en muziko, verso,...) {8}
riveli : malkovri, konigi (sekreton); hxemie aperigi foto-bildon {9}
rivero : * granda natura akvo-fluo {*4}
riverenci : iom klini sin (pro respekto, kiel saluto) {9}
rivoluo : unu kompleta rondiro (360°) (cxirkaux sia propra akso aux cxirkaux alia objekto) {9}
rizo : greno el varmlanda marcxa herbo (Oryza) {7}
rk. : respondkupono {X}
robo : longa (unupeca) vesto kun aux sen manikoj, kovranta la korpon de la kolo gxis la piedoj aux gxis la genuoj {8}
roko : tre malmola tero; sxtonego; senkreskajxa monto {7}
rolo : tio, kion devas diri kaj fari aktoro en teatrajxo; la persono en la teatrajxa rakonto, kiun devas ludi la aktoro; la funkcio, agado, posteno,..., kiun iu devas plenumi (ies rolo en la socio; ies rolo en asocio; la rolo de la patro en la familio); roli: plenumi, ludi rolon {9}
romano : longa literatura rakonto (prozo, iam poemo) {9}
rompi : * dispecigi; per (iom da) forto igi ion esti ne tuta aux ne ligita {*4}
rondo : * io simila al la litero "O" (kun aux sen truo en la mezo); kiam cxiuj homoj (aux ajxoj) estas simile malproksimaj de iu centro (meza punkto); grupo, en kiu neniu estas la unua (plej grava) aux la lasta (plej malgrava); ronda: kun formo de (parto de) rondo, cirklo, disko, globo, sfero, cilindro {*4}
rongxi : demordi, deskrapi per la dentoj; rongxuloj: mamuloj kun po du trancxdentoj supre kaj malsupre (Rodentia) {X}
ronki : (tre) auxdeble spiri dum dormo {8}
roso : vaporo gute likvigxinta nokte sur plantoj,... {9}
rosti : prepari mangxon per varmego, aldonante nek akvon nek grason (sur krado, sur trapikilo,...); prepari ion per varmego, preskaux bruligante gxin (panon, kafograjnojn,...) {8}
rotacii : turnigxi cxirkaux sia propra akso {X}
rozo : * floro kvinparta, ofte rugxa laux koloro (koloro "roza": hele rugxa, pale rugxa), de ofte dorna arbusto (Rosa) {*4}
rubo : restajxoj de ruinigita konstruajxo; rompitajxoj de sxtono, briko,...; senvaloraj forjxetindajxoj {X}
rubando : bendo el sxtofo, uzata interalie por ornamo aux kiel insigno; mallargxa, longa peco (bendo) el alia maldika materialo {9}
rubriko : parto de revuo, gazeto,..., dedicxita al certa temo {X}
rugxa : * kun koloro de sango {*2}
ruino : (parte) disfalinta aux detruita konstruajxo {9}
ruli : * movi ion turnadante gxin (ekzemple: ruli pilkon); meti (volvi) ion cxirkaux iun (konkretan aux imagitan) akson (ekzemple: ruli paperon) {*5}
rulo : * pli-malpli longa objekto cilindroforma, kiun oni povas ruli (rulo por premi paston; rulo de skribmasxino; rulo da papero) {*5}
rusto : fera oksido, brunrugxa tavolo sur fero pro malseka aero; rusti: kovrigxi de rusto {9}
ruza : kapabla elpensi lertajn rimedojn por atingi ion {7}


- s -    [ ^ a-b-c- ^ ]

s-ino : sinjorino {X}
s-ro : sinjoro {X}
sabato : * tago de la semajno inter vendredo kaj dimancxo {*5}
sablo : speco de tero (en pura sablo ne kreskas plantoj) {7}
sago : stango kun pinto, kiun oni pafas per arko; signo por montri al io, pli-malpli simila al (pinto de) sago (->) {9}
sagaca : povanta rapide kaj bone malkovri aferojn kaj lerte eltrovi manierojn por solvi malfacilajxojn {8}
saguo : nutra faruno el saguo-palmo (Metroxylon) {X}
sagxa : * kiu konas respondon al multaj demandoj pri la vivo, kaj la diferencon inter bono kaj malbono {*5}
sako : * ujo el sxtofo, ledo, papero,...; dormosako: el izola materialo, por dormi en gxi (ekstere) dum kampado {*5}
sakri : diri kolera(j)n vorto(j)n (pro la situacio, ne al iu) {X}
salo : * natria klorido (NaCl), uzata por doni guston al mangxajxo aux por konservi mangxajxojn; sali: meti salon en/sur (sali mangxajxon) {*6}
salajro : (cxiusemajna, cxiumonata) pago al homo pro farita laboro {7}
salamandro : iom longa amfibio kun vosto kaj kvar mallongaj kruroj (Salamandra,...) {X}
salato : mangxajxo el (miksajxo de) legomoj (kuiritaj aux ne), kun oleo, salo, spicoj,...; (figure:) senorda miksajxo {9}
saldo : diferenco inter debeto kaj kredito (pri bankkonto, por la kliento: pozitiva saldo estas "mono en banko", negativa saldo estas "manko en konto") {X}
saliko : iu el multaj diversformaj arboj aux arbustoj kun floretaroj (amentoj) aperantaj pli frue ol la folioj, gxenerale kreskantaj en malsekaj teroj aux cxe akvo (Salix) (el la flekseblaj brancxoj de iuj oni plektas korbojn,...) {9}
salikoko : (mangxebla) kankreto (Paeneus, Crangon,...) {X}
salivo : likvajxo produktata en la busxo {X}
salmo : iu el fisxoj kun kroma grasa dorsa nagxilo (Salmo,...) {X}
salono : granda cxambro (en logxejo aux por kunvenoj) {8}
salti : * (homo aux besto:) (ek)movi sin tiel, ke neniu piedo tusxas ion (surloke aux de unu loko al alia); (ajxo:) movigxi de unu loko al alia loko, ne tusxante la lokojn inter tiuj {*4}
saluti : * diri aux signi "bonan tagon!" aux "gxis revido!" {*4}
sama : * ne alia; ne alispeca; identa {*2}
sana : * kun bone funkcianta korpo (kaj menso) {*4}
sandvicxo : du pantrancxoj kun io inter ili {9}
sango : * rugxa likvo en la korpo de homoj kaj bestoj; sangi: tiel, ke sango eliras (sanganta vundo) {*4}
sankta : * respektinda pro religio; netusxebla {*6}
sapo : * ordinara lavilo (pli-malpli mola) {*6}
sario : tutkorpa (virina) vesto el unu tuko cxirkauxvolvita {X}
sarki : forpreni nedeziratajn plantojn de inter dezirataj {9}
sata : * suficxe mangxinta; plene kontentigita {*4}
satelito : objekto kiu cxirkauxiras astron (aux Teron) {X}
satiro : skribajxo aux parolajxo, en kiu la auxtoro ridindigas la agadon de iuj homoj {9}
sauxco : likva preparajxo por gustigi mangxajxon {8}
savi : * eldangxerigi {*6}
savano : tropika ebenajxo (gramineoj, dise starantaj arboj) {X}
sceno : aparta parto de teatrajxo; eksterordinara okazajxo; scenejo: la parto de teatro, kie oni prezentas; la loko, kie io okazas {7}
scii : * havi informon, ideon en kapo; sciigi: informi {*2}
scienco : * tuto de scioj (kaj kontroleblaj esploroj) pri la naturlegxoj aux pri certa temaro {*6}
sciuro : rongxulo en arboj (la dikan, haran voston gxi sidante tenas vertikale) (Sciurus,...); tersciuro: simila, sur tero {9}
scivola : kiu volas scii; (scivolema: kiu cxiam cxion volas scii) (sci/vol/a, sci/vol/em/a) {7}
se : * [kondicxo] (se mi havus monon, mi vojagxus tien) {*1}
sed : * [kontrasto] (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne auxto, sed cxaro; ne rugxa, sed blua; mi mangxis, sed ne satigxis) {*1}
segi : dispartigi per ilo kun akraj dentoj (segilo) {8}
segxo : * meblo por sidi (por unu homo) (en formo de la litero "h"); (ankaux: segxo en parlamento); braksegxo: fotelo {*4}
seka : * senakva, senlikva; sen agrabliga aldonajxo (vino,...) {*5}
sekalo : greno de iom malvarma modera klimato, uzata por baki panon kaj por fari brandon (viskion) (Secale) {9}
sekci : (kirurgio, matematiko:) (tra)trancxi {9}
sekcio : iel aparta dividajxo de organizo, libro (laux temo, laux lingvo,...), (fer)vojo,... {9}
sekreto : * io, pri kio neniu sciu; io, kion oni rakontu al neniu; (ankaux:) ne gxenerale konata bona metodo {*6}
sekretario : dungito (oficisto) aux estrarano por korespondado, protokolado,... {8}
sekso : cxu viro aux ino; la diferenco inter viro kaj ino; korpa kunigxo de la seksoj; seksa: rilata al la proprajxoj de unu sekso aux al la diferenco inter la seksoj; rilata al sekskunigxo {8}
sekundo : 60-ono de minuto [mezuro por tempo] {7}
sekura : sendangxera {9}
sekvi : * iri post iu/io; veni post iu/io alia; iri laux {*2}
selo : sidilo sur la dorso de cxevalo aux alia rajdbesto {X}
semo : * parteto de planto, el kiu kreskas nova planto; semi: meti semon; disjxeti semojn {*6}
semajno : * 7 tagoj {*3}
sen : * ne havante; ne uzante; ne kun (li iris sen sxuoj; mi ne bone vidas sen okulvitroj; kafo sen lakto) {*1}
senato : iulande, supera cxambro de parlamento; alia regantaro {9}
senco : * tio, kion oni komprenu el vorto aux frazo; enhavo, signifo; (ankaux: aux tien, aux reen; aux supren aux malsupren; aux dekstren aux maldekstren; aux plus aux minus;...) {*5}
sendi : * irigi ien (homon, ajxon, mesagxon, signalon); alposxtigi {*2}
sendependa : memstara, ne dependa de aliaj (homoj); (lando:) ne dependa de alia lando (nek parto de iu sxtato, nek iel regata de alia sxtato) (sen/de/pend/a) {X}
senso : unu el la kapabloj por ekscii pri sia cxirkauxajxo: tusxado, vidado, auxdado, flarado, gustumado {8}
senti : * ekhavi per la fingroj, per la hauxto aux interne en la korpo impreson doloran aux plezuran; ekhavi impreson agrablan aux malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: laux propra konscio esti ... {*3}
sep : * 7; sepdek: 70; dek sep: 17 {*1}
sepio : dek-braka mar-molusko ("inkmolusko") (Sepia,...) {X}
septembro : * monato de la jaro inter auxgusto kaj oktobro (09) {*5}
sercxi : * iri kaj rigardi (cxie) por trovi {*3}
serena : tute kvieta, trankvila, senzorga; sennuba; senventa;... {8}
sergxento : armea estro sub leuxtenanto (suboficiro) {X}
serio : * vico da samaj aux similaj {*6}
serioza : * sen rido aux sxerco; ne por ridi aux sxerci (cxar temas pri io grava) {*5}
serpento : * iu el senpiedaj bestoj (rampuloj) kun longa, cilindroforma korpo (Ophidia) {*6}
seruro : aparato por sxlosi (bone, sekure fermi) ion {7}
servi : * labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko) {*4}
ses : * 6; sesdek: 60; dek ses: 16 {*1}
severa : nepardonema, obeiganta, forte punanta (homo); malmilda, preskaux neeltenebla (vetero) {7}
sezono : * [printempo, somero, auxtuno, vintro] aux [pluva sezono, seka sezono] {*6}
sfero : surfaco de globo; tridimensia surfaco, kies cxiuj punktoj estas je sama distanco de unu punkto {X}
si : * la aganto mem (se ne temas pri la parolanto aux la alparolato(j)): (li vidas lin (=alian viron) - li vidas sin (=la propran korpon, en spegulo); sxi portas sxian valizon (=de alia virino) - sxi portas sian valizon (=la propran) - sed: mi portas mian valizon; vi portas vian valizon) {*1}
siatempe : en la tempo, kiam tio okazis; en la tempo, kiam tio povos okazi oportune (si/a/temp/e) {X}
sidi : * esti en iu loko sur io, sed ne stari, kusxi aux pendi {*2}
signo : * eta skribajxo, simpla desegnajxo, movo de mano,... donanta informon; ekkonilo; rekonilo; avertilo; ankaux: io, kio antauxanoncas ion; signi: doni signo(j)n; paroli per signoj; meti signon (skribajxeton) cxe parto de teksto,... {*6}
signalo : interkonsentita signo por komuniki (de malproksime) averton, ordonon, informon,...; signali: doni signalon {8}
signifi : havi kiel precizan sencon; estu interpretata kiel {7}
silabo : unu aux kelkaj parolsonoj kune prononcataj, kiel parto de vorto (ekzemple: pa-rol-so-noj) (en Esperanto, en cxiu silabo estas unu vokalo) {X}
silenti : * ne paroli, ne brui, ne fari sonojn {*4}
silko : (tre delikata sxtofo el) fadenoj produktitaj de silk-rauxpo (Bombyx) {8}
simbolo : io, kio elvokas aux prezentas ion alian (leono estas simbolo de forto; koro estas simbolo de amo kaj sentoj, flago estas simbolo de lando); (interkonsentita) signo (Fe estas la simbolo de fero; % estas la simbolo de procento; kvinpinta verda stelo estas la simbolo de Esperanto) {X}
simio : mamulo simila al homo (kun aux sen vosto) (Simiae) {8}
simila : * ne tute sama, sed sama laux iu(j) eco(j) {*5}
simpatio : favora inklino al alia persono, pro simileco de sentoj, gustoj,...; simpatii: senti simpation {8}
simpla : * sen komplikajxoj; facile solvebla; unu-parta {*3}
simptomo : io sensebla, laux kio oni rimarkas, ke io okazas {X}
sino : la spaco inter brusto, brakoj kaj femuroj (kiel sxirmejo); iam: (faldita) parto de vesto kovranta la bruston, servanta kiel posxo {9}
sincera : sen mensogo aux sxajnigo, nenion kasxanta {7}
sindikato : asocio de personoj aux societoj, por defendi komunajn ekonomiajn interesojn (de laboristoj, de fabrikistoj,..) {9}
sindona : preta cxiam servi al iu aux io (si/n/don/a) {9}
singarda : atenta eviti dangxeron (si/n/gard/a) {9}
singularo : (gramatiko:) ununombro {9}
sinjoro : * (alparola vorto por) viro {*2}
sinsekve : unu post la alia (si/n/sekv/e) {X}
sinteno : kondut-maniero en certa situacio; maniero de starado; (firmaj) opinioj pri iu afero (si/n/ten/o) {9}
siropo : suker-solvajxo, ofte kun aldono de aromajxo, frukta suko, medikamento,... {X}
sistemo : tutajxo da interdependaj ideoj (aux aparatoj) kunordigitaj; sisteme (fari ion): laux plano, pasxon post pasxo {8}
sitelo : pli-malpli profunda, pli-malpli cilindra ujo kun duoncirkla tenilo je la nekovrita supro {8}
situo : en kiuj aux kiaj cxirkauxajxoj io trovigxas; situi: trovigxi (en iu cxirkauxajxo); situigi: meti (en iun cxirkauxajxon) {9}
situacio : la tuto de la cirkonstancoj kaj kondicxoj {9}
skalo : serio da divid(strek)oj (skalo de mezurilo, termometro,...); rilato inter desegno kaj objekto (skalo de mapo); (kompara) amplekso, ofteco de iu okazajxo {7}
skarabo : insekto kun firmaj antauxaj flugiloj (Coleoptera) {X}
skatolo : * ujo (ofte rektangula) el kartono aux simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutrajxojn {*6}
skeleto : cxiuj ostoj de homo aux besto kune; la firmaj partoj de iuj bestoj (aux objektoj) {X}
skemo : simpligita figuro por prezenti (sen detaloj) la arangxon de io, aux la rilatojn inter diversaj homoj aux aferoj {X}
skio : longa breto por iri aux gliti sur negxo; skii: iri, gliti sur skioj {9}
skizo : unua (prova, sendetala) desegnajxo, poste pliprecizigota; unua (prova, sendetala) versio de skribajxo; skizi: fari, prezenti skizon {X}
skizofrenio : psika malsano (i.a. misfunkcio de la intelekto) {X}
sklavo : homo posedata de alia homo kiel (kvazaux) objekto {8}
skorpio : okkrura besto (artikulo) kun vosto finigxanta per venena pikilo (Scorpio) {9}
skrapi : * per akra ilo forpreni iom de la surfaco de io {*6}
skribi : * meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon; skribo: la literoj kaj la aspekto (latina, araba, kursiva skribo; bela manskribo;...); skribajxo: teksto {*2}
skroto : hauxto-saketo en kiu estas la testikoj {X}
skui : abrupte, subite, rapide movi tien kaj reen (maldekstren kaj dekstren; antauxen kaj malantauxen; supren kaj malsupren); forte tremigi {8}
skulpti : formi figuron el solida materialo (sxtono, ligno, argilo,...), hakante, cxizante, skrapante aux knedante {7}
skvamo : lameneto, kiu (en aroj, tegole) kovras parton de la hauxto de iuj bestoj (i.a. fisxoj); forfalanta peceto de hauxto {X}
sledo : veturilo kun glitiloj anstataux radoj (tirata aux pusxata); sledi: veturi per sledo {9}
slipo : unu el la kartoj aux folioj de registro (sliparo) {X}
sobra : ne tro trinkanta kaj mangxanta; ne (tre) montranta siajn emociojn; ne deziranta lukson {8}
socio : homoj kunvivantaj, kun komunaj normoj kaj divido de funkcioj; (bestoj:) kunvivanta aro kun funkcio-divido {7}
sociala : rilata al la bonfarto de la sxtatanoj; rilata al la komunaj ekonomiaj interesoj de la socio (kontraste al la politikaj interesoj) {9}
societo : dauxra kunigxo de pluraj personoj, kun komuna regularo, por komuna celo (plezura, komerca,...); grupo da homoj, kunvenintaj por agrable interparoli,... {7}
sofo : komforta sidilo kun kusenoj por tri aux kvar personoj (sur kiu unu persono povas kusxi) {9}
soifi : * bezoni trinki {*6}
sojo : (akra aux dolcxa) sauxco el sojfaboj (Glycine) {X}
sojlo : trabo, tabulo aux sxtono, formanta la malsupron de la malfermajxo en kiu estas pordo {8}
sola : * sen aliaj; sen akompano; ununura {*3}
soldato : * armeano; organizita batalisto {*6}
solena : farata serioze, laux specialaj reguloj (cxar temas pri io grava, atentinda); solenajxo: io tiel farata; ceremoniajxo {9}
solido : io tre firma; ne likvo, ne gaso {7}
solidara : sentanta, akceptanta respondecon pri aliaj personoj; traktanta la interesojn de aliaj kiel siajn {9}
solvi : trovi la respondon al problemo aux enigmo; likvigi, miksante kun likvo (ekzemple: solvi sukeron en akvo) {7}
somero : * parto de jaro inter printempo kaj auxtuno, kiam estas varme {*4}
soni : * fari tiel, ke oni povas rimarki per oreloj {*3}
songxi : vidi kaj auxdi kaj travivi aferojn dum dormo {7}
sonoro : sono postsonanta (ne rapide cxesanta); sonori: estigi sonoran sonon; sonorigi: frapi/funkciigi sonorilon {7}
sopiri : senti fortan deziron rehavi ion ne plu havatan aux retrovi ion aux iun perditan {8}
sorbi : entiri likvajxon en sin (kiel spongo) {9}
sorcxi : fari supernaturajn aferojn; ravegi; tre allogi {8}
sorgo : varmlanda grenplanto kun fortika tigo ne kava kaj longaj mallargxaj folioj (Andropogon sorghum = Sorghum vulgare); sorgo-sukero, -siropo, -brando (el la tigoj) {9}
sorto : * neevitebla okazajxo (felicxa aux malfelicxa); cxio, kio okazas al iu dum la vivo {*6}
sovagxa : en natura stato; ne hejmigita, bredita aux kreskigita; ne civilizita {8}
spaco : tio, kio cxirkauxas cxion; tio, en kio estas la steloj, planedoj,...; disponebla loko; malplena loko cxirkaux io aux en io; loko inter du aux pluraj aferoj (inter la vortoj de skribita frazo estas "spaceto") {7}
speco : * aro kun certaj ecoj, aliaj ol la ecoj de similaj aferoj {*4}
speciala : * ne ordinara; ne kutima; kun nekomunaj ecoj; ne gxenerala; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo aux fako {*6}
specimeno : malgranda kvanto (aux unu ekzemplero) de varo, por prijugxi gxian kvaliton, tauxgecon,...; ekzemplero(j) por (scienca) pristudo {9}
spegulo : * glata brila surfaco, resendanta lumon; glata objekto, en kiu oni povas vidi sin; speguli: resendi bildon; turni bildon dekstre-maldekstren {*6}
spektaklo : atentokapta okazajxo aux prezentajxo (teatra, sporta,...) {9}
spermo : (likvajxo kun) "semoj" (spermatozooj) de viro {X}
sperta : * kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aux akiritajn pro travivajxoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aux pro travivajxoj {*6}
spezi : * doni (=elspezi) kaj ricevi (=enspezi) pagojn (monon); (spezo: transiro de mono de unu kaso aux konto al alia) {*6}
spico : * substanco por doni (foje akran) guston al mangxajxo; spici: aldoni spicon al mangxajxo aux trinkajxo {*6}
spiko : iom longa flor(et)aro kun flor(et)oj (poste semoj) sidantaj sur komuna akso (kiel de tritiko, sekalo) {9}
spinaco : legomo kun malgrandaj triangulecaj aux ovoformaj folioj (Spinacia); Nov-Zelanda spinaco: simila (Tetragonia) {9}
spiri : * enigi kaj eligi aeron tra nazo aux busxo {*5}
spiralo : kurbo cxirkaux punkto, pli kaj pli malproksimigxanta {X}
spirito : * la ne-materia, ne-fizika parto de homo; gxenerala maniero de rigardo al la mondo kaj traktado de homoj kaj okazajxoj; ne-materia estulo {*5}
spiti : intence kontrauxstari la volon de iu alia; plezure fari ion kontraux ties volo {9}
splito : maldika peco de fendita ligno; peceto de rompita vitro,...; spliti: disigi (lignon) en maldikajn pecojn {9}
spongo : malsupera plurcxela animalo, vivanta en aroj kun komuna skeleto (Porifera: Spongia,...); ties skeleto uzata de homoj por sorbi akvon; sorbilo el alia materialo {9}
sporo : "semo" de filikoj kaj fungoj; "dormanta" bakterio {X}
sporto : korpaj ekzercoj kaj ludoj, ne nur por plezuro, sed ankaux por disvolvo (kaj montro) de lerteco kaj forto; sporti: praktiki sporton {8}
sprita : kun vigla spirito, povanta rapide trovi kaj originale esprimi neatenditajn rilatojn inter objektoj aux vortoj {8}
spuro : postsigno, piedsigno; spuri: sercxi, sekvi spurojn {9}
stacio : * loko, kie publikaj veturiloj (tramo, trajno, auxtobuso) alvenas kaj forveturas; ejo, kie signaloj (de radio, televido,...) estas ricevataj, elsendataj aux transsendataj {*4}
stadio : (pri evoluanta afero:) (tempoparto,) kiam la afero estas klare malsama ol gxi estis antauxe aux estos poste {9}
stadiono : ejo por sportaj konkuroj {9}
stalo : aparta domo por pli grandaj bestoj (cxevaloj, bovinoj,...) (en bieno aux farmejo) {7}
stameno : vira genera parto de floro {9}
stampo : reliefa aux inka marko (de difinita formo) sur io, farita per speciala ilo (stampilo); stampi: surmeti stampon (stampita posxtmarko) {8}
stano : argxente blanka/griza, facile fandebla metalo (Sn) {9}
standardo : flago kiel simbolo (de grupo aux individuo) {7}
stango : longa, maldika, rekta objekto, ofte el metalo {8}
stari : * esti en vertikala pozicio; ne iri; ne sidi, ne kusxi {*2}
starpunkto : ies (firma) opinio en diskuto (star/punkt/o) {X}
starti : komenci sportan konkuron; ekiri, ekkuri; (motoro:) ekfunkcii; startigi: doni la start-signalon; ekfunkciigi {9}
stato : * tiel, kiel estas; tia, kia io estas (nun); stati: esti en iu stato (kiel statas la afero?) {*4}
statuo : skulptajxo prezentanta homon aux beston en pli-malpli natura grandeco {9}
staturo : la impreso, kiun faras la alteco (kaj korpo-formo) de iu homo (altstatura, belstatura vir(in)o) {9}
stelo : * luma objekto en nokta cxielo, malproksima suno; figuro kun elstaraj pintoj (kvinpinta, sespinta,... stelo); iama mon-unuo en la Esperanto-movado {*5}
stepo : senarba ebenajxo, vintre sub negxo, somere varmega {X}
sterila : ne povanta naski/generi; (ankaux: sterilizita) {X}
sterilizi : forigi aux mortigi cxiujn bakteriojn,... (sur/en io) {X}
sterko : bestaj ekskrementoj (miksitaj kun pajlo), uzataj por plibonigi kulturatan teron; aliaj substancoj uzataj por tiu celo; sterki (teron): meti sterkon {9}
sterni : dismeti ion sur iun suprajxon tiel, ke gxi kovru la tuton aux kiel eble plej grandan spacon {7}
stilo : persona maniero esprimi siajn pensojn (en parolado, skribado, pentrado,...); la karakterizajxoj de tiu maniero, retroveblaj en artverko {8}
stimuli : plivigligi; instigi al (pli energia) agado {X}
stiri : direkti veturilon (auxton, boaton,...) (per stirilo) {X}
stomako : tiu kava interna parto de la korpo, kien iras mangxajxoj por esti digestataj (per acido) {7}
stranga : * miriga; ne laux atendoj; neniam vidita {*6}
strato : * (parto de) vojo, kie veturas veturiloj {*4}
strecxi : * plilongigi aux plilargxigi per tirado; tre uzi sian korpan aux spiritan forton; trostrecxita: ne plu elasta {6}
streko : linio farita per unu movo (per krajono, plumo,...); ne tute mallonga linio / \ __ (streketo: -; substreko: _); streki: meti strekon; trastreki: meti streko(j)n tra io; forstreki: nuligi; substreki: meti strekon sub io; akcenti {7}
strio : longa, mallargxa parto, kun paralelaj randoj, de iu surfaco (aux sxtofo), aspektanta alimaniere ol la cetero {8}
strigo : (ofte nokta) rabobirdo kun antauxen direktitaj okuloj, cxirkaux kiuj estas rondo el plumoj (Strix,...) {9}
striki : cxesigi laboron kiel protesto aux por atingi celon {8}
strikta : tre precize algxustigita; (vesto:) sen spaco inter la vesto kaj la korpo; (regulo:) tre precize observenda, obeenda {X}
strukturo : maniero, laux kiu diversaj partoj estas kunarangxitaj por fari tuton {8}
struto : granda birdo en Afriko, ne flugpova, kun longaj kolo kaj kruroj (Struthio) {9}
studi : * lerni ion dum pli longa tempo; legi kaj auxskulti prelegojn por lerni {*5}
studento : studanto en alta lernejo, en universitato {8}
stulta : ne inteligenta; faranta aferojn malutilajn al si mem {7}
stumpo : restajxo post forpreno de parto (per sxirado, trancxado, tondado, hakado,...) {8}
sub : * malpli alte ol (tusxante aux ne); malpli alte ol la surfaco de (sub akvo, sub tero); dependa de; regata de {*1}
subacxeti : korupti (sub/acxet/i) {X}
subita : * tuja, sen paso de tempo; neatendita {*6}
subjekto : (gramatiko:) tiu parto de la propozicio, kiu indikas tiun/tion, kiu/kio agas aux estas en iu stato; aganto; (ankaux:) homo havanta iun malsanon (esplorata de kuracisto); homo farinta iun krimon (esplorata de policisto) {9}
subskribi : skribi sian nomon sub iu teksto, kiel sendinto, kiel atestanto aux por montri sian konsenton (sub/skrib/i); subskribo: (lauxlegxe valida) cxiam sama maniero por skribi sian nomon (sub leteroj, dokumentoj,...) {X}
substanco : speco de materio, rigardata laux gxiaj ecoj (peza, kolora, knedebla, brulema,... substanco) {9}
substantivo : o-vorto; vorto, en Esperanto gxenerale kun finajxo "-o", kiu estas la lingva nomo de io ekzistanta (objekto, planto, besto, homo, ideo,...) (ankaux la nomoj de agoj, statoj, ecoj,...) {9}
subteni : firme teni la suban flankon de io; apogi kaj helpi (per vortoj, agoj, mono,...) (sub/ten/i) {X}
subtila : tre delikata; malfacile komprenebla pro delikataj nuancoj; povanta fari aux distingi tiajn delikatajn nuancojn {9}
subtrahi : depreni nombron: 8-2=6 (ok minus du estas ses) {9}
sucxi : entiri likvajxon en la busxon (per vakuo); entiri ion en aparaton per vakuo (ekz.: polvosucxilo); sucxinfano: bebo {9}
sudo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Auxstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (S) {*6}
suferi : * senti (tre) malbone pro io, kio okazas, aux pro io, kion faras iu alia; esti tiu, al kiu okazas io malbona {*4}
suficxa : * tiom, kiom necesas; tiom, ke ne necesas pli; ne tro kaj ne maltro; (suficxe ...a: ne malmulte ...a; ne mal...a) {*4}
sufikso : vortparto, metata post radiko por sxangxi la signifon de la vorto (ekzemple: arbo - arbaro) {X}
sufoki : tiel premi, ke iu ne plu povas spiri {8}
sugesti : venigi en ies penson iun ideon {X}
suko : likvo, trinkajxo el frukto(j) (aux el alia parto de planto),... {7}
sukcesi : * ekhavi bonan, celitan rezulton {*5}
sukero : * dolcx(ig)a ajxo (ofte kiel sukereroj) (el suker-kano, -beto, -palmo,...); sukeri: dolcxigi per sukero {*4}
sulko : longa rekta foso en tero (farita per plugilo); pli-malpli longa pli-malpli profunda similajxo en la hauxto {9}
sultano : regnestro en iuj Islamaj landoj {X}
sumo : * [8 estas la sumo de 3 kaj 5, aux de 1, 3 kaj 4]; kvanto da mono (ekzemple: la sumo pagenda); sume: cxio kune; sumigi: adicii la tuton {*5}
suno : * nia stelo, cxirkaux kiu rondiras Tero {*3}
supo : * plejparte likva mangxajxo {*6}
super : * pli alte ol (ne tusxante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^"); supera: pli alta, pli bona {*1}
superflua : ne necesa; ne bezonata; ne utiligebla; troa (super/flu/a) {X}
suplemento : aldonajxo; kompletigajxo {9}
supozi : ne scii, sed pensi, ke io estas tia aux tia {7}
supro : * tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero aux planko; supre: en pli alta parto {*4}
sur : * tusxante (supron aux flankon) (sur segxo; sur muro) {*1}
surda : * ne povanta auxdi; (figure: ne volanta auxskulti) {*6}
surfaco : suprajxo; supra aux ekstera flanko de {8}
surprizi : veni aux fari ion neatendite; mirigi per io neatendita; mirigi, cxar neatendita {7}
surtuto : longa (labor)vesto super la aliaj vestoj {9}
suspekti : sen pruvo pensi, ke io malbona okazis aux ke iu faris ion malbonan {8}
susuri : eligi malfortan sonon, kiel de interfrotigxanta silko aux cxifata papero {9}
svati : (duon)profesie sercxi kaj proponi kandidatojn por edz(in)igxo {9}
sveni : (dum mallonga tempo) perdi la konscion kaj la kapablon movi sin {8}
svingi : rapide, ripete mov(et)i ion tien kaj reen en aero; movi malantauxen kaj jxeti antauxen {8}


- sx -    [ ^ a-b-c- ^ ]

sxafo : * mambesto, bredata pro gxia lano, lakto aux viando (Ovis) {*5}
sxajni : * eble vere, eble ne vere esti (sxajnas al mi, ke... = mi pensas, ke estas...) (kio nur sxajnas esti, do ne estas) {*2}
sxako : situacio de la regxo aux regxino en sxak-ludo, kiam ili povas esti trafataj de alia lud-peco (sxakoj = sxakludo: ludo kun 32 diversspecaj figuretoj sur tabulo kun 64 alterne nigraj kaj blankaj fakoj) {X}
sxakalo : rabobesto simila al maldika hundo (Canis aureus,...) (en Afriko kaj suda Azio, sed ankaux en orienta Euxropo) {9}
sxalmo : pli-malpli tuboforma rekta tigo de iuj herboj, kanoj,...; blovinstrumento; sucxtubeto (trinktubeto) {X}
sxalti : ekfunkciigi aparaton aux eklumigi lampon, fermante elektran cirkviton (per aparateto (sxaltilo)); malsxalti, elsxalti: cxesigi, rompante la cirkviton (per la sxaltilo) {X}
sxamano : homo, kiu povas rilati al supernaturaj fortoj {X}
sxanco : * ebleco de sukceso; ebleco, ke okazos {*6}
sxanceli : tiel pusxi ion tien kaj reen, ke tio ne plu firme staras; malekvilibrigi; sxanceligxi: (ankaux:) dubi; heziti {9}
sxangxi : * aliigi; malsamigi; preni aux doni alian anstatauxe {*3}
sxargi : meti eksplodajxon kaj pafajxon en pafilon; meti elektron en pilon; meti necesan parton en aparaton por ke gxi povu funkcii (ekzemple: meti filmon en fotilon) {8}
sxargxo : * tio (peza), kion iu/io portas; sxargxi: meti pezajn portotajn aferojn sur iun/ion aux en ion {*6}
sxarko : iu el fisxoj kun dentoj kaj branko-fendoj (Selachii) {X}
sxati : * havi plezurajn sentojn pro havado aux farado de io; havi favoran opinion pri; vidi kiel valoran; preferi {*5}
sxauxmo : likvajxo kun multege da veziketoj (kiam la likvajxo bolas, estas kirlata,...); sxauxmi: eligi, formi sxauxmon (sxauxmanta biero, sxauxmvino); sxauxmigi: fari, ke io sxauxmas {9}
sxejko : Araba tribestro, familiestro, vilagxestro; mosxto {X}
sxelo : pli-malpli malmola ekstera tavolo de frukto, ovo,...; sensxeligi: forpreni la sxelon (de terpomo, nukso,...) {8}
sxerci : * diri, rakonti ion lude, ridige {*6}
sxi : * tiu virino; tiu knabino {*1}
sximo : gxenerala nomo por etaj fungoj (kreskantaj i.a. sur malfresxa pano,...); sximi: kovrigxi per sximo; (figure: resti longe neuzata); sximfromagxo: kun speciala (blua, blanka) sximo {X}
sxinko : salita aux fumajxita femuro de porko, kiel viando {9}
sxipo : * (granda) akvo-veturilo; sxipi: veturi per sxipo {*4}
sxiri : * distiri (paperon, sxtofon); desxiri: per (forta) tirado apartigi parton {*6}
sxirmi : protekti aux defendi ion aux iun kontraux io malbona aux malutila, metante sin (aux ion: sxirmilon) inter la kauxzo kaj tio aux tiu {7}
sxlimo : koto aux simila substanco, kiu surfundigxas en malmulte movigxanta akvo {X}
sxlosi : * firme fermi per ilo (turnante sxlosilon en seruro) {*5}
sxmiri : meti tavolon de iu substanco sur ion per frotado; faciligi glitadon aux turnigxadon (de masxino), metante grasan substancon aux oleon {8}
sxnuro : * kuntorditaj aux kunplektitaj fadenoj, uzataj por ligi, tiri, fari pakojn,...; sxnuri: ligi aux fermi per sxnuro {*6}
sxoforo : kondukisto de auxtomobilo, auxtobuso,...; veturigisto; sxofori: veturigi (auxton) {8}
sxoki : (subite) cxagrenegi iun, cxar kontrauxa al (ties sentoj pri) deco kaj konveneco, aux cxar tute ne atendita; sxoko: (ankaux:) animskuo; (medicine:) subita nerva misfunkcio {X}
sxovi : pusxi objekton glitigante gxin; enmeti ion (sxovante gxin) {8}
sxoveli : * forpusxi per platajxo (kun stango) (sxovelilo) {*6}
sxpari : ne uzi cxion, por povi poste uzi la reston; meti monon en bankon por posta uzo {7}
sxpini : kuntordi fibrojn por fari fadenon {9}
sxpruci : (pri likvo:) rapide eligxi kiel gutoj {9}
sxranko : * meblo (plejofte kun bretoj), fermebla per pordo(j) por konservi aferojn (meblo kun bretoj sen pordo: bretaro) {*6}
sxrauxbo : metala (aux ligna) fiksilo en formo de cilindro kun helica entrancxajxo; sxrauxbi: fiksi per sxrauxbo; turni sxrauxbon; malsxrauxbi: inverse turni sxrauxbon por malfiksi {8}
sxrumpi : kuntirigxi, malpligrandigxi (pro sekeco, maljunigxo,...) {8}
sxtalo : tre malmola metalo el fero (Fe) kun iom da karbono (C) {8}
sxtato : * lando kiel regado-sistemo ("lando" estas gxenerale uzata vorto, "sxtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {*5}
sxteli : * forpreni ion ne sian (sen pago aux permeso) {*5}
sxtipo : mallonga, dika, peza peco da ligno {9}
sxtofo : teksajxo aux trikajxo por fari vestojn k.t.p. [tolo, drapo, trikoto, silko, veluro, felto,...] {8}
sxtono : * malmola natura ajxo; malgranda peco de roko {*4}
sxtopi : fermi truon, plenigante gxin; sxtopilo: [korko,...]; (ankaux:) elektra kontaktilo, metata en sxtopilingon {7}
sxtormo : tre forta vento, ofte kun pluvo, negxo aux sablo {X}
sxtrumpo : * (gxenerale sxtofa) vesto por piedo kaj (parto de) kruro; sxtrumpeto: nur por piedo kaj maleolo {*6}
sxtupo : * horizontala breto, sxtono aux rando (anstataux deklivo) por plifaciligi supreniradon; unu breto,... de sxtuparo; (figure: unu plia grado de io gradigita) {*5}
sxuo : * (ofte leda) vesto por piedo {*6}
sxuldi : ankoraux devi pagi al iu; ankoraux devi fari por iu {7}
sxultro : parto de korpo inter la kolo kaj la supra artiko de brako; tiu artiko {7}
sxuti : elglitigi mult-eran nelikvan substancon (sablon, sxtonetojn, grenon,...); grandkvante send(ig)i datenojn {8}
sxveli : pligrandigxi; plidikigxi {7}
sxvito : likvo el hauxto (pro timo, varmego aux forta laboro); sxviti: eligi sxviton; (figure: laboregi) {7}


- t -    [ ^ a-b-c- ^ ]

t.e. : tio estas [klarigo; precizigo; alinome] {X}
tabako : materialo por fumado, el sekigitaj folioj de tabak-planto (Nicotiana tabacum,...) {7}
tabelo : arangxo de informoj (ekzemple nombroj) laux vicoj horizontalaj (linioj) kaj vertikalaj (kolumnoj); arangxo de listo tiel, ke oni facile povas trovi ion (ekzemple: enhav-tabelo) {7}
tablo : * meblo por mangxi aux labori, kun horizontala supra surfaco (mangxo-, vendo-, tualeto-, (oficeja) skribotablo) {*3}
tablojdo : medikamento/dolcxajxo en formo de plata rondeto {X}
tabulo : * peco da ligno (segita), plata, ne tre dika; simila plata peco el alia materialo; tio sama, fiksita vertikale, ofte kun teksto sur gxi (anonc-, reklam-tabulo,..., nigra, verda, blanka tabulo en lernejo) {*6}
tago : * kiam estas lumo de la suno; 24 horoj (=tagnokto) {*2}
tajdo : la perioda (kutime dufoje tage) alterna movo de mara akvo (kauxzata de Luno): alta tajdo, malalta tajdo {X}
tajli : doni formon al materialo, eltrancxante pecetojn; tondi el sxtofo la pecojn por fari veston {8}
tajloro : metiisto, kiu tajlas kaj kunkudras vestojn {8}
tajpi : skribi per (skrib)masxino (frapi la klavojn de klavaro) {9}
taksi : fari al si opinion pri la sxatindeco de iu/io; fari al si opinion pri la valoro de io {7}
taksio : veturilo kun sxoforo, per kiu unu aux kelkaj homoj, kontraux pago laux kilometroj, povas veturi al dezirata loko {X}
takto : (muziko:) la nombro kaj ritmo de la "frapoj" en la mezuroj; (figure:) kapablo gxentile agi kaj paroli, ne incitante la cxeestantojn {9}
talio : la mezo de la homa korpo, inter brusto kaj ventro {9}
talpo : insektomangxa mamulo vivanta tute sub tero (Talpa) {X}
tamarindo : (ricxe nutra karno de la gusxoj de) granda varmlanda arbo (Tamarindus), sxatata ankaux pro gxia ombro {X}
tamburo : muzika instrumento (aux signalilo) konsistanta el malplena cilindro fermita je unu aux du flankoj per strecxita folio (ofte el ledo); simila cilindro en tehxniko {X}
tamen : * tio estas vera, sed... (Pluvas - tamen ni iru!) {*1}
tapeto : murpapero k.s.; tapeti: glui paperon,... sur muron {9}
tapisxo : pli-malpli luksa, ofte ornamita, teksajxo aux nodajxo sur planko (aux sur muro: murtapisxo) {7}
taro : amelricxa tubero de varmlanda planto (Colocasia) {X}
tarifo : tabelo de la dogan-pagoj laux la varo-kategorioj; tabelo de fiksitaj prezoj por difinitaj servoj {9}
taso : * trinkujo suficxe malalta, kun largxa malfermajxo, ofte kun anso (tenilo); subtaso: telereto sub taso {*6}
tasko : certa kvanto da laboro por certa persono; farotajxo {7}
tauxga : * tute bona por iu celo {*6}
tavolo : (malgranda) kvanto de iu materialo sur la tuta surfaco de alia materialo (tavolo da tero sur roko; tavolo da farbo;...); (povas esti pluraj tavoloj unu sur la alia) {X}
teo : * infuzajxo de folioj de te-arbusto (Camellia, Thea) {*6}
teamo : grupo da ludantoj de unu flanko (en ludoj kaj sportoj) {X}
teatro : domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado,...); teatrajxo: porteatra verkajxo; spektaklo {8}
tedi : kauxzi malagrablan senton, pro tro longa dauxro, pro troa ripetado, pro ne suficxa intereseco,... {8}
tegi : tute kovri per tuko aux per tavolo da alia materialo (tegilo, tegajxo), ofte ne (aux ne facile) forprenebla {8}
tegmento : * suprajxo, kovrajxo de domo; sxirmilo super io {*6}
tegolo : diversforma (plata, kurba,...) objekto el bakita argilo, per kiuj oni kovras tegmenton (unu tegolo parte kovras alian); tegoli: kovri tegmenton per tegoloj {9}
tehxniko : tuto de metodoj por produkti ion; maniero de farado en industrio aux metio (aux belarto) {9}
tekniko : = tehxniko {X}
teksi : dense interkrucigi fadenojn por fari sxtofon {7}
teksto : aro da vortoj kaj frazoj; skribajxo {9}
telefono : * elektra aparato por transporti sonojn je granda distanco; telefoni: paroli al iu per telefono {*6}
telegrafo : aparato por transsendi informojn je granda distanco, per interkonsentitaj signoj; telegrafi: sendi mesagxon per telegrafo; (telegrafa stilo: tre konciza) {7}
telegramo : sciigo sendita per telegrafo {8}
telekomuniki : komuniki je granda distanco (per telegrafo, telefono, faksilo, retposxto, radio, televido,...) {X}
telero : * plata, nur iom kava, mangxujo; (ankaux: tia anteno) {*5}
televidi : vidi spektaklojn, filmojn, bildraportojn je granda distanco per elektromagnetaj ondoj; televidilo: la aparato kun ekrano por vidi tion {9}
temo : tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas {7}
tempo : * tio, kion oni mezuras per horoj, tagoj, jaroj {*2}
temperaturo : varmo-kvanto; tio, kion oni mezuras per gradoj Celsi(us)aj (°C) aux Farenhejtaj (°F), aux per kelvinoj (K) {8}
tempesto : sxtormego {8}
teni : * havi (en mano aux proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; restigi; (teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis) {*2}
tenajlo : prenilo/pincxilo el du kruce ligitaj metalaj pecoj {X}
tendo : sxirmilo el tolo, feloj aux alia tukeca materialo, starigita per stangoj, por sxirmi kontraux vento, suno, pluvo,... (servanta kiel portebla logxejo aux kunvenejo) {8}
tendeno : tio, kio ligas muskolon al osto; sxnuro de pafarko {X}
tendenco : dauxra inklino al io, al iu celo, aux en iu direkto; propaganda enhavo (de libro,...) {9}
tenera : dolcxe kaj delikate kondutanta {9}
tenio : iu el rubandformaj, multpartaj parazitoj (ekz.: unu stadio en porko, alia stadio en homo) (Cestodes: Tenia,...) {X}
teniso : sporto (jxeti pilkon per batilo (rakedo) trans reton) {X}
tenti : instigi iun al malpermesita ago {7}
teorio : pripensado de reguloj, laux kiuj oni faru ion, tion ne farante; teoria: (ankaux:) en la praktiko ne farebla/farata {8}
tero : * tio, sur kio estas homoj, bestoj, domoj...; tio, en kio kreskas plantoj; Tero: la nomo de nia planedo {*2}
teraso : plialtigita, ebena loko (apud domo, ekster kafejo, en parko,...) (por pli komforte sidi aux promeni por gxui la belan vidajxon); sxtup(ar)e arangxita kampo {9}
tereno : terspaco, rigardata laux gxia uzeblo por homa agado - aux kiel ejo, kie io okazas {8}
teritorio : la tero, kiu apartenas al iu sxtato, urbo,...; la regiono, super kiu iu regas aux havas jugxpovon {9}
termino : bone difinita vorto de iu fako aux scienco {X}
termito : lignomangxa insekto vivanta en grandaj popoloj, en arboj/traboj, tero aux memfaritaj konstruajxoj (Isoptera) {X}
termometro : mezurilo por temperaturo {9}
terni : subite brue elspiri per la nazo (kaj la busxo), pro ekscitigxo de la nazaj nervoj {9}
teroro : regado (aux provo ekregi) per (ne-antauxdirebla) krueleco, terurante la popolon; teroristo: iu, kiu provas atingi iun celon per ne-atendita(j) kruela(j) atako(j) al senkulpaj homoj {X}
terpomo : amelricxa subtera tubero de moderklimata planto (Solanum tuberosum) (kuirita, fritita, -kacxo) (ter/pom/o) {7}
teruro : * grandega timo; teruri: fortege timigi iun; terurigxi: eksenti teruron {*5}
testiko : ovoforma vira organo, en kiu produktigxas spermo {X}
testudo : rampulo, kies korpo estas kovrita de korneca sxelo (Testudines: Testudo,...) {9}
tia : * de tiu kvalito; tiuspeca {*1}
tial : * pro tiu kauxzo, motivo {*1}
tiam : * en tiu tempo; en tiu momento {*1}
tie : * en tiu loko {*1}
tiel : * en tiu maniero, tiumaniere; en tiu grado, tiugrade {*1}
ties : de tiu(j); apartenanta al tiu(j) {9}
tifo : infekta malsano (alta febro (delira), (sanga) lakso,...) {X}
tigo : brancxeto; pli firma parto de herbo, portanta folion aux floron aux formanta la centran akson de la herbo {9}
tigro : Azia rabobesto, granda kato kun flava, malhele striita hauxto (Felis, Panthera tigris) {9}
tikli : kauxzi per delikataj tusx(et)oj senton, pro kiu oni ekridas {9}
timi : * pensi, ke malbono povos okazi; malkuragxi {*3}
tinkturo : likva farbo por kolorigi sxtofon, harojn... per sorbado; solvajxo (de kurac-herbo) en alkoholo {9}
tinti : fari la sonon, kiun faras du glasoj, kiam tiuj interfrapigxas {9}
tinuso : tre granda (ofte rugxkarna) marfisxo (Thunnus) {X}
tio : * tiu afero {*1}
tiom : * en tiu kvanto; en tiu/tia (granda) amplekso {*1}
tipo : ekzemplero havanta cxiujn/multajn ecojn de iu speco; tuto de ecoj de iu speco; tipa: kun klaraj ecoj de sia speco; (literoj:) tipo: litero kun certa aspekto; tiparo: kompleto el literoj+ciferoj+signoj kun alia aspekto ol aliaj tiparoj {8}
tiri : * uzante forton, movi al si (aux kun si); fari, ke io sekvas: cxevalo tiras cxaron; retirigxi: cedi, reiri {*3}
titolo : surskribo (nomo) de libro, artikolo, poemo, teatrajxo, filmo,...; respekta (aldona) nomo por persono (ekz.: princo, doktoro); titoli: doni titolon; nomi iun per titolo {7}
tiu : * [montras] (homon, individuon, ekzempleron,...) {*1}
tolo : * teksajxo el (kutime plantaj) fadenoj {*6}
toleri : elteni; ne kontrauxstari aux kontrauxagi, kvankam oni povus kontrauxstari aux kontrauxagi {7}
tomato : rugxa aux flava frukto de herbo (Lycopersicon esculentum = Solanum lycopersicum), (foje traktata kiel legomo (en salatoj,...)) {9}
tombo : kavo farita en tero aux roko por en gxin meti mortinton {7}
tono : muzika sono kun difinita alto; nuanco de vocxo; nuanco de koloro {8}
tondi : * disigi per du ligitaj trancxiloj (tondilo) {*5}
tondro : (cxiela) bruego, kiu akompanas fulmon (fulmotondro); tondras: auxdigxas tondro (en cxielo) {7}
tordi : turni unu ekstremon de tordebla objekto en unu direkto kaj la alian ekstremon en kontrauxa direkto; intence misreprezenti (ies parolon,...) {8}
torento : rapidege fluanta monta rivero {9}
torto : kuko kun tavolo(j) da fruktoj, frukta kacxo kaj/aux (batita) kremo {9}
torturi : turmenti iun, por ke tiu kontrauxvole diru ion {X}
tra : * de unu flanko (ekster io) al la alia flanko, ne cxirkauxirante ("+" havas unu strekon tra alia streko) (li rigardas tra la fenestro; ni promenis tra la arbaro al la vilagxo) {*1}
trabo : longa, dika (segita) peco de arbo {X}
tradicio : la (busxa) transdonado de opinioj, kutimoj, ideoj,... de unu generacio al alia; la sagxo de la antauxuloj {9}
traduki : alilingvigi {7}
trafi : * sukcesi atingi lokon celitan; kiam jxetita sxtono aux pilko aux pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke gxi atingu; suferigi; sukcesi renkonti; hazarde renkonti {*5}
trafiko : transportado de personoj, varoj aux informoj; ties cirkulado; (kvanto de) la veturantoj kaj irantoj en iu loko {9}
tragedio : teatra verko laux klasikaj preskriboj; teatrajxo kun malfelicxa fino; malfelicxega okazajxo {9}
tragika : tragedia; kun (ne-evitebla) malfelicxa fino {9}
trajno : fervoja vagonaro: vagonoj ligitaj kun lokomotivo aux sen aparta lokomotivo, irantaj laux difinita horaro {8}
trajto : linio de la vizagxo; eco de karaktero {8}
trakti : diskuti pri iu afero por veni al iu rezulto; esplori temon; prilabori ion; (laux iu maniero) agi al iu persono {8}
traktato : skriba interkonsento inter sxtatoj {9}
traktoro : veturilo kun motoro por trenado de sxargxveturiloj aux kampokulturaj masxinoj {8}
tramo : (enurba) surrela veturilo {9}
trancxi : * per akra ilo (trancxilo) disigi {*4}
trankvila : * sen timo; sen grandaj movoj; ne rapidanta {*3}
trans : * je/al la alia flanko de (li logxas trans la rivero; flugi trans la maron) {*1}
trans- : * de unu (flanko, loko, persono, stato) al alia (ne apuda, tute alia) (transiri, transmeti, transporti, transsendi, transdoni, transformi, transskribi, transkonstrui,...) {*1}
transitiva : (gramatiko, pri verboj:) povanta havi objekton, finigxantan per -n ("rektan" objekton) (oni povas "fari ion", sed ne "stari ion"; "ruli ion", sed ne "ruligxi ion"; "dormigi iun", sed ne "dormi iun": fari, ruli kaj dormigi estas transitivaj verboj, stari, ruligxi kaj dormi estas netransitivaj) {X}
tre : * en granda grado; forte; multe {*1}
trejni : instrui kaj ekzerci por atingi certan kapablon {9}
tremi : * skuigxi; skuetigxi (pro timo, malvarmo) {*6}
trempi : malsekigi, lasante ion iom pli longe en likvo {8}
treni : tiri post si (kun malfacilo) pezan objekton; (treni sin: malfacile iri); trensxipo: sxipo por treni aliajn sxipojn {8}
trezoro : alte sxatata, bone gardata havajxo; tuto de la multekostaj objektoj kaj (aux) mono apartenanta al iu/io {8}
tri : * 3; tridek: 30; dek tri: 13 {*1}
triangulo : fermita figuro el tri rektoj (rektaj linioj), kun tri anguloj (tri/angul/o); muzikilo tiuforma {8}
tribo : (organizita aux kune vivanta) homgrupo kun komuna(j) prapatro(j), foje subdividajxo de gento aux popolo {X}
tribunalo : jugxistaro; jugxejo kun pluraj jugxistoj {8}
triki : produkti sxtofon, farante masxojn per fadeno kaj du aux kvar stangoj (trikiloj) (aux per masxino) {9}
trikoto : trikita sxtofo {8}
trinki : * enbusxigi likvon (akvon, lakton, kafon,...) {*3}
tritiko : greno (en Euxropo kaj norda Ameriko la plej grava) (Triticum), por baki panon kaj kuiri pastajxojn {7}
tro : * pli ol kiom estas bone aux bezonate {*1}
trompi : * intence erarigi; kredigi, ke io estas alia, ol tio estas {*6}
tropiko : latitudo 23°27´ norde kaj sude; (inter)tropika: inter tiuj (varmaj landoj, kie Suno povas esti rekte supre) {X}
trotuaro : parto de vojo destinita por piedirantoj, apud la vojo destinita por veturiloj {8}
trovi : * ekvidi, ekrimarki (post sercxado); (ankaux:) opinii {*6}
trovigxi : esti (trovebla) en iu loko (trov/igx/i) {X}
truo : * malfermajxo; en io: tiu loko, kie estas nenio (intencita: truo en muro por pordo aux fenestro; truo en vesto por trameti butonon; ne intencita: truo pro difektigxo aux foruzigxo); trui: fari truo(j)n {*5}
trudi : devigi iun fari ion kontrauxvole; devige akceptigi ion {9}
trumpeto : metala blovmuzikilo aux avertilo {9}
trunko : la cxefa (vertikala, supertera) ligna parto de arbo; homa aux besta korpo sen kapo kaj sen membroj {8}
trupo : cxiuj artistoj de teatro kune; soldataro (nedifinita parto de armeo) {9}
tualeto : * la arangxado por igi sin aspekti pura kaj bela {*6}
tubo : (longa) cilindroforma trairejo por gasoj aux likvoj {7}
tubero : bul-forma sxvelajxo sur aux en korpo; sxvelinta super- aux subtera (ekzemple: terpomo) parto de tigo de planto. {9}
tuberkulozo : infekta malsano (formigxas buletoj en organoj) {X}
tufo : densa ar(et)o da maldikaj ajxoj kune kreskantaj (haroj, plumoj, herboj,...) {9}
tuj : * senprokraste; senatende; post tre malgranda tempo {*1}
tuko : * peco de teksajxo (aux alia materialo), ofte kvadrata aux rektangula (tablotuko, littuko, busxtuko, naztuko, kaptuko, sxultrotuko, volvotuko, koksotuko, visxtuko, sekigtuko,...) {*6}
tukano : Amerika birdo (grandega beko) (Rhamphastidae) {X}
tumulto : kiam multaj homoj senorde kuras kaj bruas {9}
tuno : 1000 aux 1016 kilogramoj {9}
tunelo : vojo subtera aux subakva {9}
turo : (tre) alta (parto de) konstruajxo {7}
turbano : kapvesto el tuko volvita cxirkaux la kapo {X}
turismo : (organizado de) vojagxado por plezuro, por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,... {9}
turisto : iu, kiu vojagxas por plezuro (ne por labori), por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn,... {9}
turmenti : kauxzi al iu grandajn (korpajn) suferojn {8}
turni : * meti antauxon malantauxen aux supron malsupren (tiel, turnita "b" estas "d" aux "p"); movi cxirkaux (imagita) akso (tiel, turnita "^" povas esti ">"); sxangxi la direkton {*3}
tusi : * subite elspiri, kun sono (pro malsano aux cxar io estas en la gorgxo) {*6}
tusxi : * (homoj:) meti fingro(j)n (aux alian korpoparton) sur ion; (ajxoj:) tiel, ke en iu loko ne estas spaco inter du ajxoj; netusxebla: kion oni ne povas aux ne rajtas tusxi (aux sxangxi) {*4}
tuta : * cxiuj partoj; ne rompita; plen-ampleksa {*2}


- u -    [ ^ a-b-c- ^ ]

-u : * [ago/stato: peto, deziro, konsilo, ordono] [verbo] (bonvolu eniri!; fermu la pordon!; pli bone ne mangxu tion; mi petas, donu al mi tiun libron; li volas, ke mi venu al li; cxu mi venu al vi?; sxi legu tiun libron; ni nun mangxu;...) {*0}
-ujo : * [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaux: planto laux frukto (pomujo = pomarbo); lando laux popolo (Francujo, Japanujo)); ujo: [vazo, poto, skatolo, kesto, sako,...] {*0}
-ulo : * [homo tia] (ricxulo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto laux ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) sxipo aux alia objekto laux ia kategorio (trimastulo,...) {*0}
-um- : * [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi teron, plenumi taskon, foliumi libron,...) {*0}
umbiliko : kaveto en la ventro (cikatro de umbilika sxnuro) {X}
ungo : * malmola kovrajxo de la pinto de fingro {*6}
uniformo : rekoniga serva kostumo (ekzemple de soldato) {9}
unika : ekzistanta en nur unu ekzemplero; okazanta nur unu fojon {9}
universala : rilata al, aplikebla al cxiuj membroj (homoj, objektoj) de iu grupo aux al cxiuj homoj sur Tero {9}
universitato : alta lernejo, kie oni povas studi plurajn brancxojn de scienco (kaj kiu povas aljugxi doktorecon) {9}
unu : * 1; dek unu: 11; unuo: kvanto aux mezuro uzata por nombri (kg, m,...); unueco: cxiuj kune en konsento, akordo {*1}
urbo : * loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj; urbego: kun milionoj da logxantoj {*3}
urgxi : rapidigi, vigligi; esti neprokrastebla {7}
urino : pli-malpli flava likvo, produktata de la renoj kaj periode eligata el la korpo; (alivorte: piso); urini: eligi urinon (=pisi) {X}
urso : granda mamulo iranta sur plandoj (Ursus,...) {8}
urtiko : herbo, kiu cxe tusxo kauxzas brulsenton (Urtica) {X}
-us : * [ago/stato: kondicxa] [verbo] [(ne jam plenumita) kondicxo; nereala supozo; neebla deziro; tre gxentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se cxiuj homoj estus sagxaj, ne okazus milito; mi ne acxetus tion (se mi estus en tiuj cirkonstancoj); se mi povus flugi!; cxu vi povus diri al mi, kie estas...?) {*0}
Usono : la Unuigxintaj Sxtatoj de (Nord-)Ameriko {X}
utero : organo en ino, en kiu kreskas naskota ido {X}
utila : * bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke gxi estas utila {*4}
uzi : * fari ion per; preni kiel ilon aux rimedon {*3}


- v -    [ ^ a-b-c- ^ ]

vadi : iri tra malprofunda akvo {9}
vagi : iri de loko al loko sen difinita celo {9}
vagino : la (nasko)kanalo inter vulvo kaj utero {X}
vagono : * veturilo por multaj homoj aux por multe da sxargxo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aux tramo {*4}
vakcino : substanco enmetebla en korpon aux trinkebla, donanta imunecon kontraux (bakteria, virusa aux parazita) malsano; vakcini: enmeti vakcinon en la korpon {8}
vakso : knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas cxelojn; simila substanco farita de aliaj insektoj, aux artefarita de homoj; vaksi: sxmiri per vakso {9}
vakuo : spaco, en kiu estas (preskaux) neniom da materio, ecx ne aero {X}
valo : * malalta parto inter altajxoj, inter montoj {*6}
valida : (dokumento, decido:) plenumanta cxiujn kondicxojn postulatajn de la legxo, tiel ke gxi havas la lauxlegxajn efikojn {9}
valizo : per unu mano portebla kesto aux skatolo (duparta), en kiu oni transportas bezonatajxojn dum vojagxo {7}
valoro : * graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; sxatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {*3}
vana : senutila; senrezulta; ne produktanta (-onta) la deziratan rezulton {7}
vando : vertikala interna surfaco de cxambro; interna surfaco de tubo, tunelo,...; ne tre dika, ne tre fortika aux provizora limajxo inter spacoj; (pli-malpli) vertikala parto de tendo, budo,... {X}
vango : * parto de la vizagxo, inter busxo kaj orelo {*6}
vanta : (io:) ne atentinda, cxar tute malgrava (vantajxo); (iu:) sxatanta okupigxi pri malgravajxoj (vantulo) {9}
vaporo : * gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vaporigxi: farigxi vaporo (figure: malaperi) {*5}
varo : objekto farita por vendo; komercajxo {8}
varano : Afrika/Azia rampulo (granda lacerto) (Varanus) {X}
varbi : instigi iun, farigxi soldato; instigi iun, farigxi membro aux ano de grupo, partio,... {X}
varii : ne esti cxiam sama; ne esti cxiam same {8}
variolo : iama infekta malsano (febro, pusaj hauxto-vezikoj) {X}
varma : * kun relative alta temperaturo; (fajro: varmega) {*3}
varti : gardi kaj prizorgi iun, kiu bezonas tion pro malforteco aux juneco {9}
vasta : * (kun granda) mezuro en pluraj direktoj {*5}
vato : kunpremita mola kotono {7}
vazo : iu ujo; relative alta ujo kun pli-malpli largxa malfermajxo (el vitro, fajenco, metalo,...) (por teni likvon) {7}
ve! : [voko pro malfelicxo]; [voko, anoncanta malfelicxon] {7}
vegetalo : plurcxela vivajxo ne animala [planto, fungo, algo] {9}
vegetara : (pri nutrado:) tia, ke oni ne mangxas produktojn de (mortigitaj) bestoj; vegetarano: kiu mangxas vegetare {9}
vejno : tubeto en la korpo, tra kiu sango fluas de organoj al la koro; streko da mineralo en alia mineralo aux en roko {9}
veki : * igi maldorma; fini ies dormon {*4}
velo : granda tolpeco fiksita al masto(j) de akvo-veturilo (velsxipo, velboato), por kapti venton; veli: veturi per helpo de velo(j) {8}
velki : perdi vivosukojn; sekigxi sxrumpante {8}
veluro : dense teksita sxtofo kun mola, hara suprajxo {9}
veni : * movi sin/movigxi al la loko de la parolanto aux al la loko de la alparolato aux al interkonsentita loko aux al priparolata okazajxo; (ankaux:) (veni al:) atingi; havi rezulton; (veni de:) origini en; esti rezulto de {*2}
vendi : * doni kontraux mono; proponi kontraux mono {*4}
vendredo : * tago de la semajno inter jxauxdo kaj sabato {*5}
veneno : substanco, kiu difektas aux mortigas vivantajn cxelojn (aux tutan individuon); veneni: mortigi per veneno {8}
vengxi : kiam A faras malbonon al B (aux parenco aux amiko de B), cxar B faris malbonon al A (aux parenco aux amiko de A) {9}
venki : * esti la plej bona, plej lerta, plej forta (en batalo, konkuro) {*6}
vento : * movigxo de aero {*3}
ventro : parto de la korpo, en kiu estas la stomako kaj la intestoj; antauxa ekstero de gxi; vasta parto de botelo,... {7}
ventumi : movi aeron al iu aux io (por malplivarmigi) (per mano aux per ventumilo); purigi grenon, saltigante gxin (por ke la vento forblovu pajlon kaj sxelojn) (vent/um/i) {X}
vera : * tiel, kiel estas; tia, kia estas; malfalsa; ne mensogita {*3}
verbo : vorto, en Esperanto kun unu el la finajxoj "-i -as -is -os -us -u", prezentanta agon aux staton interalie laux gxia loko en tempo (la nomo de la ago aux stato estas substantivo) {8}
verda : * kun koloro de fresxaj herboj (la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo) {*4}
vergo : pli-malpli longa, maldika, fleksebla bastono (aux fasketo da tiaj); vergi: frapi, bati per vergo {8}
verko : * arta skribajxo (libro, rakonto, poemo), pentrajxo, skulptajxo, muzikajxo,...; verki: fari ion tian {*5}
vermo : mola, senpieda, senskeleta besteto (Vermes) {7}
verso : unu linio de kanto, poemo aux versajxo (versoj ofte rimigxas); versajxo: rimajxo, poeziajxo {7}
versio : priskribo aux prezento de iu okazajxo, el la vidpunkto de unu persono; unu el pluraj (sinsekve faritaj aux adaptitaj) formoj de iu verko (ekz.: filma versio de romano) {X}
versxi : fluigi likvon el ujo {7}
versxajna : kio sxajnas esti vera kaj probable estas vera (ver/sxajn/a) {X}
verto : supro de homa kapo, kie kirligxas haroj {8}
vertebro : unu osto de la vertebraro (=la dorsa kolumno) {X}
vertico : la sekcopunkto de du rektoj de matematika figuro {9}
vertikalo : linio je orta angulo (90°) al la surfaco de senmova akvo; linio rekte (mal)supren {9}
veruko : elstara neregulajxo de la hauxto {9}
vespo : insekto kun nigre-flave striita korpo, logxanta en ne grandaj popoloj, kun venena pikilo (Vespa) {9}
vespero : * komenco de nokto post tago; mallumigxo {*3}
vesperto : iu el flugantaj mamuloj (Chiroptera) {X}
vesto : * io por meti sur la korpon por (parte) kovri gxin; vesti sin: kovri sian korpon per vesto (tauxga por la okazo) {*3}
vesxto : senmanika vesto inter cxemizo kaj jak(et)o {8}
veti : interkonsenti, ke oni ricevos certan monsumon (aux objekton aux servon), se io okazos (kontraux fiksa pago, aux kun, kutime egala, kontrauxa veto) {9}
vetero : * [pluvo, vento, negxo, (mal)varmo, (mal)seko,... - kombino el tiuj] {*4}
veturi : * iri per veturilo (auxto, biciklo, sxipo...) {*2}
veziko : sakeca parto en la korpo (ekzemple: urinveziko); (aer-:) pli-malpli globforma kolektajxo da aero en likvo; (sap-:) aero en maldika tavolo da sapakvo en aero {9}
vi : * [la alparolata(j) homo(j)] {*1}
viadukto : ponto kun vojo aux fervojo super vojo, fervojo, rivero, valo,... {9}
viando : * karno de besto, kiel mangxajxo {*6}
vibri : regule tremi, regule skuetigxi (kiam kordo de muzikinstrumento vibras, oni auxdas tonon) {X}
vic- : [sekvanta en vico; anstatauxa] (vicprezidanto: tiu, kiu funkcias kiel prezidanto, kiam la prezidanto ne cxeestas) {X}
vico : * pluraj homoj aux objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia (unu apud la alia aux unu malantaux la alia); pluraj sinsekvaj okazajxoj {*6}
vidi : * rimarki per la okuloj; (figure: kompreni) {*2}
vidpunkto : tio, kion iu pensas pri io (je bazo de la nun al li/sxi disponeblaj informoj) (vid/punkt/o) {X}
vidvo : viro, kies edzino mortis {8}
vigla : * agema; movigxema; gaja {*6}
viktimo : tiu, al kiu okazis io malbona {9}
vilagxo : * ne tre multaj (kelkdek, kelkcent, kelkmil) domoj kune, ofte kun kampoj inter la domoj {*4}
vino : * malforta (12% aux malpli) alkohola trinkajxo el suko de vinberoj (Vitis) aux el aliaj fruktoj {*5}
vinagro : acidajxo farita el vino {X}
vindi : cxirkauxvolvi sucxinfanon per tuko aux sorbajxo; cxirkauxvolvi korpoparton pro vundo aux rompigxo {9}
vintro : * parto de la jaro inter auxtuno kaj printempo, kiam estas malvarme {*4}
violo : planto (Viola) kun kvinpartaj floroj (sovagxaj ofte rugxece bluaj (=violkoloraj), gxardenaj ofte trikoloraj) {7}
violono : muzikinstrumento kun kvar kordoj, sonigataj per arcxo; violoni: ludi violonon {9}
vipo : batilo konsistanta el tenilo kaj sxnuro aux rimeno; vipi: frapi, bati per vipo {9}
viro : * homo (aux besto) kiu ne povas naski, sed kiu necesas por generi (naskigi) idon {*2}
virga : neniam sekskunigxinta (homo, besto); neniam kulturita (tero) {9}
virto : konstanta emo fari bonon kaj eviti malbonon {8}
virtuala : ne reala, sed videbla kaj utiligebla sub certaj kondicxoj {X}
viruso : eta io kauxzanta malsanon (transprogramante cxelojn por produkti malsanigajn substancojn kaj virus-kopiojn) {X}
visxi : * forpreni malpurajxojn per frotado (ofte per tuko); simile forigi skribajxojn (de muro, tabulo,...) (skribitajn tiel, ke ili estas visxeblaj) {*6}
vito : vinbero-planto (Vitis) {8}
vitro : * malmola, rompebla, travidebla materialo, farita el sablo; okulvitroj: lensoj en muntajxo por pli bone vidi {*4}
vivi : * esti inter naskigxo kaj morto, kun agoj kaj spertoj inter tiuj; povi movi sin, nutri sin, reprodukti sin (sxtono aux metalo ne vivas); travivi (ion): sperti, senti dum sia vivo {*2}
vizo : (en pasporto:) permeso por en-/el-/tra-iri landon {X}
vizagxo : * antauxa parto de kapo, kun busxo, nazo, okuloj {*3}
viziti : * iri al iu homo aux loko por paroli, vidi,... {*5}
vocxo : * la sono de homa parolado aux besta blekado; la (esprimita) opinio de unu persono inter multaj {*5}
vocxdoni : (en por tio organizita vocxdonado) esprimi sian vocxon (opinion) por aux kontraux io (farota) aux iu (en iu funkcio) (vocx/don/i) {X}
vojo : * sur kio oni iras/veturas de unu loko al alia {*2}
vojagxi : * iri aux veturi al malproksima loko, aux de loko al loko (al loko...) (dum pluraj tagoj) {*3}
voki : * venigi iun per (lauxta) diro; tiri ies atenton per (lauxta) diro; telefoni al iu {*4}
vokalo : parolsono, kiu povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon, en Esperanto: [a e i o u] {X}
voli : * (forte) deziri fari ion aux ke io estu farata {*2}
volbo : arkforma plafono (en la mezo pli alta ol je la flankoj); simile kurba surfaco {X}
volonta : * faranta ion kun (aux por) plezuro (aux por sperto) (ne profesie, ne pro devo) {*6}
volumo : aparte bindita parto de libro (kiu estas tro ampleksa por esti eldonita en unu volumo, ekz.: duvoluma vortaro) {9}
volumeno : parto de spaco okupata de korpo, objekto,... (mezurata per litroj aux kubaj (centi)metroj) {9}
volvi : * (plurfoje) cxirkauxmeti ion cxirkaux io alia {*6}
vomi : eljxeti per la busxo la enhavon de la stomako {9}
vorto : * sinsekvaj sonoj (aux literoj) kun signifo {*2}
vortaro : libro, en kiu estas listo de tre multaj vortoj de iu lingvo, kun klarigoj aux kun tradukoj en alia lingvo; (ankaux:) cxiuj vortoj, kiujn iu konas (vort/ar/o) {X}
vosto : * la malantauxa elstara parto de birdo aux alia besto {*6}
vualo : delikata (travidebla) tuko antaux vizagxo; vuali: kovri (la vizagxon) per vualo; malhelpi la rigardon; kasxi (nuboj vualis la lunon) {8}
vulkano : monto formigxinta el eljxetigxintaj likvaj partoj de Tero; monto, tra kiu eljxetigxas aux eljxetigxis likvaj partoj de Tero {9}
vulpo : rabobesto simila al hundo, kun pinta muzelo kaj pluma vosto (Canis vulpes,...) (kaptas cxefe malgrandajn bestojn) {8}
vulturo : granda rabobirdo kun rekta hoka beko kaj pli-malpli nuda kapo (Vultur, Aegypius,...) {9}
vulvo : ekstero de ina seksorgano (kun -lipoj, -lipetoj) {X}
vundo : * difekto de la korpo, el kiu fluas sango, aux kie mankas karno aux hauxto; vundi (iun): fari vundon {*6}


- z -    [ ^ a-b-c- ^ ]

zebro : mambesto simila al cxevalo, sed kun brune-blanke aux brune-flave striita hauxto (Equus zebra) {X}
zigzago : linio en formo de Z aux /\/\/; zigzagi: iri tiel {X}
zinko : blue griza metalo (Zn) {9}
zipo : fermilo konsistanta el du rubandoj kun vico da dentoj; zipi: fermi per zipo {X}
zono : strio el sxtofo aux ledo por meti cxirkaux la talion; io, kio cxirkauxas ion alian; spaco pli-malpli difinita por certa celo {7}
zoologio : scienco pri animaloj {9}
zorgi : * fari cxion, por ke iu sentu sin bone, aux por ke io okazu bone; pensi pri tio, kion oni devas fari, por ke...; pensi pri tio, kio povus okazi, se... {*4}
zumi : auxdigi dauxran, malakran bruon, kiel faras musxo ("zzzzz" aux "mmmmm") {9}



Supersignitaj literoj kaj ASCII/ANSI
ch gh hh jh sh u  Fundamento (1887)
cx gx hx jx sx ux IKEST (1962)
^c ^g ^h ^j ^s ~u CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5''
c^ g^ h^ j^ s^ u~ CCITT ''Internacia Alfabeto n-ro 5''
æ  ø  ¶  ¼  þ  ý  ISO-8859-3 ''Latin-3'' aux ''Sud-Eur''
ĉ  ĝ  ĥ  ĵ  ŝ  ŭ  UTF-8 ''UNIKODO''


diverslingvaj informoj pri Esperanto
www.esperanto.net


Virtuala Esperanto-Biblioteko


Universala Esperanto-Metodo de Doktoro Benson (1932)


www.lernu.net


W.F. Pilger
(tie vi trovos ankaux listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj)


Sercx-vortaroj en Interreto:
en: www.lernu.net
kaj
DE-EO / EO-DE - - EN-EO / EO-EN - - ES-EO / EO-ES - - FR-EO / EO-FR - - IT-EO / EO-IT - - EO-JP - - NL-EO / EO-NL - - PT-EO / EO-PT - - EO-RU
REVO/PEV (ampleksa difin-vortaro EO-EO)
Vortlistoj en Interreto (i.a.):
EO-CA - - DE-EO / EO-DE - - EO-EN - - IT-EO - - EO-NL - -
Vidu krome:
Esperanto-Vortaroj en la Reto

 

Jena interreta versio estas disponigata al la publiko tute senkoste, por helpo al lernantoj kaj progresantoj. Sed eble vi estas ricxulo... kaj volas pagi por la uzo... Se vi opinias, ke la reta versio de Bazaj Radikoj Eo-Eo / Baza Esperanta Radikaro utilas al vi, kaj se vi volus (kaj povas) iel rekompenci tion..., vi povus pagi sumeton (aux sumon) al Konto Espero (por helpo al viktimoj de militoj kaj katastrofoj) cxe UEA, aux al la UEA-konto de la auxtoro (por celo de li difinota). (Eblas i.a. per kreditkarto kaj per PayPal. -- Se vi mem ne havas membro-konton cxe UEA, tion faru samtempe kun mendo de libroj aux diskoj - transpagi alimaniere kostas tro multe.)

Esperanto-Esperanto baza radikaro vortaro vocabulaire de base dictionnaire basic vocabulary wordlist dictionary vocabulario woerterliste woerterbuch woordenlijst woordenboek ordliste ordbog ordbok slownik slovnik slovar