Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto

komentoj de la kompilinto

En marto 1999, iu - renkontinte mian ''Bazan Radikaron kun Nederlandlingvaj klarigoj'' - retletere demandis min, chu ekzistas en la Reto simila vortlisto por shi komprenebla.
El shia letero evidentighis, ke shi ne (bone) komprenas unu el la ''grandaj lingvoj''.

Mi rigardis en la Reto kaj, je mia surprizo (prefere mi diru: konsternigho!), mi konstatis, ke ech ne por chiuj tiuj ''grandaj lingvoj'' ekzistas ia vortlisto en la Reto.
Sed ankau se tiaj listoj por ''grandaj lingvoj'' ekzistus, tiuj ne helpus al homoj, kiuj renkontas Esperantajhojn en la Reto kaj provas tiujn kompreni, se ili ne bone regas la koncernan fremdan lingvon.

Lau mi, manke de pli ampleksaj vortaroj, en la Reto devus trovighi almenau chiuj ekzistantaj ''Shlosiloj'' de Esperanto. Tamen, tiel ne estas. Do devus trovighi en ghi iu baza vortlisto kun Esperantlingvaj klarigoj, por tiuj - inteligentaj kaj entreprenemaj - homoj, kiuj volas kompreni Esperantlingvajn tekstojn ne konante ankorau la lingvon. Esperanto ja devas esti alirebla por chiuj. Kiam ili interesighos pli, ili trovos manieron por ekhavi (paperan) vortaron. Sed ankau tian liston Eo-Eo, mi ne sukcesis trovi.

Tial mi provas fari adapton de la Akademia ''Baza Radikaro'' kun klarigoj per kiel eble plej simpla Esperanto. (Kompreneble: ju pli malsimpla la nocio, des malpli simpla la klarigo...) Ghi ankorau ne havas sian finan formon au amplekson. Enestas chiuj (ch.2500) radikoj de chiuj grupoj {1}-{9}* de la Akademia listo, kaj pli ol ducent {X} ekster tiu. Tiujn mi aldonis pro bezono por la klarigoj (au pro evidenta malekvilibro en la Akademia elekto - parte gvidis min en tio kelkaj ekzistantaj "bazaj vortlistoj" kaj "Shlosiloj"). Aliflanke, mi ellasis la nomojn de Kristanaj festotagoj, char mankis al mi la tempo por elserchi la nomojn de same gravaj festotagoj de aliaj religioj kaj kulturoj. (Sed arhhaismojn kiel ''fonografo'' mi lasis - aldonante tamen la ne-jam-arhhaisman ''gramofono''! La modernan ''diskilo'' la uzanto mem determinos.) Entute enestas momente iom pli ol 2700 radikoj. (1999-09-22) Kiel vi scias, tiuj sufichas por almenau dekoble tiom da vortoj (inkluzive de kunmetitaj) lau la kalkulo en nacilingvaj vortaroj...
Por tiuj, kiuj volas utiligi la liston por lernado, mi indikis la grupojn 0-6, enhavantajn la ch.1000 ''plej oftajn'' radikojn, per speciala signo: {*0}-{*6}.

Char la karaktero de verboj en Esperanto ne chiam estas evidenta che la unua renkonto, mi aldonis relative multajn verbo-signifojn, precipe kiam la koncerna radiko en la listo aperas kiel substantivo. (1999-07-27) Ankau aliajn derivajhojn mi aldonis, kaj mi foje adaptis la priskribon de la signifo (se eble) tiel, ke la derivado estu pli komprenebla.

Che gramatikaj finajhoj mi prezentis kelkajn ekzemplojn de ilia uzo. Ankau iujn pli oftajn mallongigojn mi enmetis, kaj plurajn (ne facile analizeblajn) kunmetitajn vortojn. (1999-10-01)

Oni bone konsciu, ke ne temas pri difin-vortaro. Temas pri klarigoj, kiuj helpu al homoj, kiuj renkontas iun nekonatan vorton en ghia kunteksto.

Se vi havas sugeston por pli klara klarigo, sendu ghin al mi per retposhto. La samo validas, kompreneble, se vi trovas eraron...

W.F. Pilger

_______
* (La finajhoj kaj afiksoj, kiuj che mi estas en grupo {0}, en la Akademia listo apartenas al diversaj grupoj.)


''postparolo'' ...io kvazau antauparolo... (provizora versio)

[ASCII IA5] ''bazaj radikoj Esperanto-Esperanto'' [ISO LATIN3]
[ASCII IA5 TXT(A-^G)] [(H-O)] [(P-Z)]

WF Pilger