Chi tiu vortlisto estas kompilita por Interreto. En la Reto (en la nun populara "Tut-Tera Teksajho" TTT - sed ankau en la multe pli aghaj nur-tekstaj trovejoj de la Reto) trovighas multaj miloj da paghoj en Esperanto. Tute bone eblas, do, ke iu, kiu ne konas la lingvon, renkontas tian paghon*. Kaj eble estas scivola pri la enhavo. Tiam tiu scivolulo povas facile serchi, chu en la Reto trovighas Esperanta vortaro au vortlisto por lingvo, kiun li au shi komprenas. Por pluraj lingvoj, tiaj vortlistoj ekzistas. Kaj, char, por legado, la gramatiko de Esperanto ne estas ghia plej malfacila parto, scivolulo konanta tian lingvon, supozeble povos grandparte kontentigi sian scivolon. Sed por tre, tre multaj lingvoj, tia vortaro au vortlisto ne estas trovebla en la Reto.
En marto 1999, iu - renkontinte mian "Bazan Radikaron kun Nederlandlingvaj klarigoj" - retletere demandis min, chu ekzistas en la Reto simila vortlisto en lingvo por shi komprenebla. El shia letero estis klare, ke shi ne (bone) komprenas unu el la "grandaj" lingvoj. Kaj, ech se oni trovas vortliston por tia "granda" lingvo, tiu ne multe helpas, se oni tiun lingvon ne bone komprenas. Tio igis min pripensi la demandon.
Estas tre malvershajne, ke iam por chiuj tiuj miloj da lingvoj, kiuj estas uzataj en la mondo, trovighos Esperanto- vortaro en la Reto. Tial mi pensas, ke por tre multaj lingvoj ja aperu en la Reto iu mallonga vortlisto (500- aý 1000-radika), sed, ke enestu almenau pli-malpli ampleksa vortlisto kun (simplaj) klarigoj en Esperanto.
En 1972, la Akademio de Esperanto, kiu iel superrigardas la evoluon de la lingvo (feliche ne tro enmiksighante en la vivan uzadon de la lingvo), publikigis liston de chirkau 2500 radikoj, kiuj lau ghi estas plej ofte uzataj au plej utilaj: la Baza Radikaro Oficiala. Kiel kutime, en diversaj landoj kaj lingvoj, se temas pri Akademiaj decidoj, la normalaj uzantoj de la lingvo tute ne atentas tiun liston. Nur kompilantoj de vortaroj iom interesighas pri ghi. Tiu Baza Radikaro (almenau ghiaj grupoj 1-8) donas kolekton da vortoj, kiu ebligas priparoli vastan temaron. En grupo 9 trovighas tamen iom tro da vortoj, kiujn multaj el ni supozeble neniam uzos au bezonos.
Mi decidis, preni tiun Bazan Radikaron kiel bazon por chi tiu listo. Pri ghia strukturo oni povas vere diri, ke la plej bezonataj vortoj trovighas en la unuaj grupoj. Tial, sed ankau pro la nombro, mi indikis la grupojn 1-6, kun iom malpli ol 1000 radikoj, per speciala signo: {*1}...{*6}. Se iu shatas enkapigi vortojn, mi konsilas enkapigi unue tiujn, kaj mian grupon {*0}... En tiun, mi apartigis la gramatikajn finajhojn kaj plej multajn prefiksojn kaj sufiksojn: ili estas la nemalhaveblaj iloj kaj por kompreni, kaj por aktive uzi la lingvon.
La signifon de la radikoj, precipe de tiuj en la unuaj grupoj, mi klopodis klarigi per tre simplaj vortoj, foje pli sugestante ol difinante. Tamen foje mi aldonis plian, pli precizan, klarigon por tiuj, kiuj jam akiris pli grandan esprimaron. Kompreneble mi ne povis eviti, ke en la klarigoj, pli ol foje, trovighas vortoj, kies signifon oni denove serchu...
Dum la prilaborado montrighis necese, aldoni iom pli ol 200 radikojn (grupo {X}). Iuj vortoj necesis simple por povi klarigi aliajn vortojn. Au por povi paroli pri la lingvo (ja necese dum lernado). Aliajn vortojn mi aldonis, char ili, lau mia opinio, estas vere pli gravaj por la chiutaga uzo, ol vortoj, kiuj ja trovighas en la Akademia listo. (Plurfoje, kiam mi volis klarigi nekutiman vorton per kutimaj vortoj, montrighis, ke tia pli kutima vorto ne trovighas en la listo...) Krome mi aldonis plurajn (eble ne tuj de chiu kompreneblajn) kunmetitajn vortojn, kaj la signifojn de, ekzemple, verboj faritaj el substantivoj (kaj inverse).
Che gramatikaj finajhoj mi prezentis kelkajn ekzemplojn de ilia uzo. Eble tiuj helpos klarigi la "gramatikon" de la lingvo. Ankau iujn pli oftajn mallongigojn mi enmetis.
Kompreneble restas la problemo, ke iu, kiu konas ech ne unu vorton da Esperanto, do ne povas legi la klarigojn. Mi esperas, ke la klarigoj che vortoj hazarde ja konataj (pro simila vorto en propra au alia lingvo, au kiel "internacia" vorto, au kiel "fremdvorto"), iel instruos la signifon de la plej bazaj elementoj de la lingvo. Kaj ke tiel, iom post iom, la klarigoj farighos pli klaraj. Ankau la tekstoj, kiujn la uzanto provas legi, per sia kunteksto povas multe helpi al kompreno. En Interreto, cetere, trovighas lecionoj por lerni Esperanton sen helpo de alia lingvo. Ne la plej modernaj, sed tamen bone uzeblaj. Kaj tiuj, kiuj sentas la bezonon, trovos vojon al paperaj lernolibroj kaj vortaroj.
Mi kredas, ke chi tia vortlisto Esperanto- Esperanto povas utili ankau por tiuj, kiuj ja havas vortaron Esperanto- sialingvan. Ghi almenau povas doni ekzemplojn, kiel esprimi per pli simplaj vortoj iun malpli simplan ideon - au kiel esprimi iun ideon, se oni hazarde forgesis au ne scias la precizan vorton. Kaj estas, lau mi, ech dezirinde, kiel eble plej rapide forlasi la vojon de lauvorta tradukado al kaj el nacia lingvo, por transiri al pensado senpere en Esperanto.
Oni bone konsciu, ke ne temas pri difin-vortaro. (Doni tute precizan difinon ofte ne eblas per iom simplaj esprimoj.) Temas pri klarigoj, kiuj helpu al homoj, kiuj renkontas iun nekonatan vorton en ghia kunteksto.
Se vi havas sugeston por pli klara klarigo, sendu ghin al mi per retposhto (wfpilger[a]yahoo.com). La samo validas, kompreneble, se vi trovas eraron...
Wouter F. Pilger
_____
* (Pli da shanco pri tio ekzistas, se oni indikas la temon de sia pagho ankau per kelkaj naciaj lingvoj...)