?! > UNICODE: HTML (UNIKODO) -- ASCII: HTML (CX) -- .TXT (CX) -- PRONONCO: SINTEZA

Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto
( Baza Esperanta Radikaro )

(Nun pli ol 2900 radik-vortoj kun klarigo en simpla Esperanto)
(C)2004/2006 * Wouter F. Pilger, NL8223ZS26      e-poshto / wpil[a]uea.org [Eo!]
Chiuj rajtoj rezervitaj. Tous droits r'eserv'es. All rights reserved. Reprodukto nur kun antaua permeso.
>2900 radikoj
> >29.000 vortoj
Verko prilaborata. Sen ia garantio. Ghi povas shanghighi chiutage. Nur por via propra uzo vi rajtas fari unu paperan kopion.
Elektu lau preferata kodo (por moderna programo: Unikodo)
(por facile serchi: cx-versio sur via propra disko)
 .HTM:  UNIKODO -- LATINO-3 -- ASCII HTML CX -- ASCII HTML ^C (jan'06)
 .TXT:  ASCII TXT CX (jul'04) -- ASCII TXT ^C <100k (a-^g) (h-o) (p-z) (dec'02)

shanghoj (precizigoj) kaj aldonoj dum 2002-2003

 
    Libro-forma versio aperis en decembro 2001:
    Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro,
    Rotterdam: UEA, 160 p., 18x11 cm, ISBN 92-9017-076-X.
 

Jena interreta versio estas disponigata al la publiko tute senkoste, por helpo al lernantoj kaj progresantoj. Sed eble vi estas richulo... kaj volas pagi por la uzo... Se vi opinias, ke la reta versio de Bazaj Radikoj Eo-Eo / Baza Esperanta Radikaro utilas al vi, kaj se vi volas kaj povas iel rekompenci tion..., vi povus pagi sumeton (au sumon) al Konto Espero (por helpo al viktimoj de militoj kaj katastrofoj) che UEA, au al la UEA-konto de la autoro (por celo de li difinota). (Eblas i.a. per kreditkarto, PayPal, k.s., au, se vi havas konton che UEA, per transpago el ghi. -- Transpagi alimaniere kostas tro multe.)

informoj pri Esperanto: www.esperanto.net -- www.lernu.net -- Universala Esperanto-Asocio: www.uea.org

indekso/index wfp

Esperanto ne estas la lingvo de iu alia -- ghi farighos por vi propra lingvo!

Esperanto is not someone else's language -- it will become a language of your own! 

L'espéranto n'est pas la langue d'autrui -- il deviendra une langue propre à vous! 

Esperanto ist nicht die Sprache eines andern -- es wird eine Ihrer eigenen Sprachen werden!

Esperanto is niet de taal van een ander -- het zal een taal van uzelf worden!

* Vortaroj kaj kopirajto

En vortaroj, kaj en vort-listoj kiel BREO/BER, plejparte oni trovas komunan konon pri la signifo de vortoj. Kiam vi legas, ke "benko" estas "meblo por sidi (por pluraj personoj)", tio estas informo komune konata, pri kiu, lau internaciaj konvencioj, ne povas validi apartaj autoraj rajtoj. Se vi do ripetas, ke "benko estas meblo por sidi por pluraj personoj", vi do simple eldiras komune konatan fakton.

Tamen, diversaj vortaroj estas malsamaj ol aliaj vortaroj, per la elekto de vortoj, per ilia interrilatigo, per la maniero de klarigado, kaj per la prezento. Tiu malsama karaktero de vortaroj ja montras autorecon kaj pri tio do validas autoraj rajtoj. Ankau se temas pri BREO/BER.
Kiam oni mencias, ekzemple en iu artikolo, pri iu vorto la klarigo(j)n au difino(j)n el unu au pluraj vortaroj, tio kutime okazas por "celo de studo au instruado" - kaj la internaciaj konvencioj permesas tiajn citojn, se oni indikas la fonton.
Se, kontraste, oni kolektas el unu au pluraj vortaroj, ekzemple, la vortojn kaj difinojn pri iu temo au fako, kaj senpermese listigas tiujn iumaniere (sur papero au elektronike), per tio oni agas kontrau la rajtoj de la autoro (kaj de la eldoninto) de la vortaro(j). Kaj, kompreneble, oni ne rajtas sen permeso re-publikigi (papere au elektronike) tutan vortaron au vort-liston.

Mallonge dirite, lau internaciaj konvencioj (kaj plejofte ankau lau landa juro), citado de unuopaj klarigoj au difinoj, kun font-indiko, estas permesita, dum re-publikigo de la tuto au de parto de la enhavo ne estas permesita. (Ligo en publike alirebla interreta dokumento al alia publike alirebla interreta dokumento ne estas re-publikigo.)

(Jena teksto estas informa, kaj per si mem ne donas ian rajton.)