Cxi tio estas precizigoj kaj aldonajxoj, kiuj ne jam estas en la libroforma eldono de decembro 2001. Stato 2003-12-10. En iuj lokoj temas nur pri sxangxo de ordo.
(C) 2003 Wouter F. Pilger. Cxiuj rajtoj rezervitaj. Reprodukto nur kun antauxa permeso.
Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro - sxangxoj
stato: 2003-12-10
-ado : [dauxra aux ripeta ago; dauxra stato]
-igxi : [ekesti -a, -o; kvazaux io/iu -as gxin/lin/sxin]
-ismo : [ide-aro, pens-aro; malsano]
-a : * [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo sxajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; sxi nomas lin sagxa; mia frato; sxia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina cxapitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; cxiu tago: nia cxiutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hieraux: la hierauxaj okazajxoj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; baldaux: lia baldauxa foriro;...) {0}
abio : iu el Nordaj pinglo-arboj (Abies, Picea, Thuja,...) {7}
abrikoto : frukto kun (ofte parte rugxa) lanugeca hauxto, flava firma karno, glata kerno, de arbo (Prunus armeniaca) {9}
absceso : puso en kavajxo en hauxto aux en interne kava sxvelajxo {X}
-acx- : [malbona, malbela] (precipe laux ekstera aspekto) (fi- kaj -acx-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundacxo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
-ado : * [dauxra aux ripeta ago] (lernado, irado, frapado, martelado,...); [dauxra stato] (dormado, kusxado,...) {0}
adicii : aldoni nombron: 2+3=5 (du plus tri estas kvin) {8}
aero : * la gasoj cxirkaux cxio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj {4}
afido : parazita (sucxanta) insekteto sur planto (Aphis,...) {X}
afisxo : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okazajxon); publika mesagxo ie pendigita; afisxi: diskonigi grandskale {8}
agi : * fari ion pri io; aktive okupigxi pri io; ne resti senfara; (agi al/kun iu(j):) konduti, trakti {5}
agavo : granda Amerika planto kun karnecaj fibraj folioj, kiu post jaroj floras unu fojon kaj tiam mortas (Agave) (fibroj kaj suko uzataj, burgxonoj kaj floroj mangxataj) {X}
aglo : granda rabo-birdo kun kurba beko (Aquila,...) {7}
agxo : * kvanto de vivjaroj; agxa: (ofte:) maljuna {4}
aidoso : infekta virusa malsano (perdo de imuneco) (AIDS) {X}
ajn : * [senlime, nedifinite] (kiam ajn: en cxiu pensebla tempo; kie ajn: en cxiu imagebla loko; iu ajn: ne gravas, kiu) {1}
akajxuo : "frukto" el du partoj (akajxu-pomo kaj -nukso), ambaux mangxataj, de tropika Amerika arbo (Anacardium) {X}
akcepti : * ne kontrauxi; ne rifuzi; (ankaux: gastigi) {4}
akrido : saltanta insekto (Acrididae: Acrida, Locusta,...); (migra akrido: periode en grandaj kvantoj) {9}
akrobato : kiu faras lertegajn korpajn movojn, saltojn,... {X}
akselo : kavajxo sub la brako cxe la trunko {X}
akuzativo : (en Esperanto:) (vorto kun) la finajxo "-n" {X}
akvo : * tio, en kio nagxas fisxoj; la plej ofta likvo sur Tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune {3}
al : * [-->] [direkto, celo] (li iras al la urbo; sxi skribis al mi; mi donas tion al vi; kondamni al morto; pordo al koridoro) {1}
alarmo : granda gxenerala averto pri dangxero; alvoko al batalo; alarmi: tiel averti aux alvoki; maltrankviligi, zorgigi {9}
alauxdo : birdo, kiu kantas dum preskaux senmova (aux supren-levigxanta) flugado super kampoj (Alauda,...) {9}
albumo : libro por teni fotojn, desegnojn, notojn, salutojn de amikoj, kolektitajn posxtmarkojn,... {8}
alergio : tro forta reago de la korpo al certa substanco {X}
algo : iu el senfloraj, ofte sentigaj akvoplantoj (tre malsamaj laux formo kaj koloro) (iuj estas mangxataj kiel legomo) {9}
alia : * ne tiu; ne sama; (unu al la alia: A al B kaj B al A) {2}
alko : granda cervo-simila besto (plataj kornoj) (Alces) {X}
ambasado : grupo da senditoj de unu sxtato por intertrakti kun alia sxtato; ambasadorejo (kun oficistoj) {9}
amboso : peza metala bloko, subajxo por batado cxe forgxisto {X}
amelo : energi-ricxa substanco en grenoj kaj nutraj tuberoj {X}
Ameriko : (nomo de kontinento) (Nord-, Mez-, Sud-) {9}
amori : seksumi por gxuo, kun aux sen koito {X}
-ano : * [homo: membro; logxanto; kredanto] (klubano, (sam)urbano, Tokiano, Aziano, Budhano, Islamano, Kristano,...) {0}
anaso : akvobirdo aux kortobirdo kun egale largxa beko kaj mallonga kolo (Anas,...) (kvakas "kvak kvak") {8}
anemio : kiam la sango ne bone transportas oksigenon (O) {X}
animo : * la ne-korpa, ne-intelekta esenco de iu/io vivanta {5}
animalo : plurcxela vivajxo ne vegetala [besto aux homo] {8}
ankoraux : * ne nur antauxe, sed ankaux nun; ne nur tiom, sed ecx pli da; ankoraux ne: gxis tiam ne; ne jam {1}
anonci : * diri, ke io okazos; formale aux publike sciigi {6}
ansero : akvobirdo aux kortobirdo kun longa kolo, pinta beko kaj largxa vosto (Anser,...) (gxi gakas "gak-gak") {9}
anstataux : * en la loko de...; en la funkcio de... (anstatauxi: esti aux funkcii anstataux io/iu alia; anstatauxigi (la nunan per nova): meti ion/iun alian anstataux la nuna...) {1}
antaux : * en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico; antauxo: flanko kutime vidata unue; (homo:) vizagxo, brusto,...; antauxdiri: jam antauxe diri ke io nesciata okazos {1}
anteno : sensilo (insekto); signal-kaptilo/sendilo (radio,...) {X}
antibiotiko : medikamento kontraux (malsanigaj) bakterioj {X}
antikva : ekzistinta antaux tre longa tempo; tre malnova {X}
antilopo : iu el rapidkuraj aux saltemaj parencoj de bovo (i.a. en Afriko) (malrapidaj nomigxas ofte bovo aux bubalo) {X}
anuso : la elira truo de la intesto {X}
apartamento : kelkcxambra logxejo (en pli granda domo) {8}
aperi : * ekvidigxi; ekesti; montri sin; esti publikigita {4}
apetito : plezuro mangxi ("Bonan apetiton!"); mangxemo {8}
aplauxdi : frapi siajn manojn unu kontraux la alia, por montri lauxdon aux aprobon {9}
apogi : * fari tiel, ke iu/io ne falos aux renversigxos; diri, ke tio, kion diras aux faras iu alia, estas bona; monhelpi {6}
apopleksio : subita cxeso de cerbaj funkcioj (pro krevo (hemoragio) aux sxtopigxo (embolio) de cerba arterio aux vejno {X}
apro : sovagxa porko (Sus,...); veruk-apro: (Phacochoerus) {9}
-aro : * [multaj kiel unu tuto] (arbaro, sxtuparo, gazetaro, homaro, ilaro (de metiisto),...); aro (da): multaj kune {0}
arauxkario : Suda pingloarbo kun globaj konusoj (Araucaria) {X}
araneo : iu el okkruraj best(et)oj (Aranea) (reto: araneajxo) {8}
arangxi : * okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; tauxge kunmeti; arangxo: la maniero, en kiu io estas arangxita; la rezulto de la arangxado {5}
arbo : * alta planto kun ligna trunko kaj multaj brancxoj [kverko, abio, betulo, fago, tamarindo,...] {3}
arbusto : planto kun lignaj brancx(et)oj, sed (preskaux) sen trunko (ne arbo, ne herbo) [frambo, ribo, pipro, teo,...] {X}
ardeo : (vad)birdo (longaj kruroj, kolo; beko pika) (Ardea) {X}
argilo : iuj specoj de (knedebla) tero (el iuj de tiuj specoj oni bakas brikojn, fajencon,...) {X}
armo : * armilo; armilaro; il(ar)o por batali {6}
arto : * difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro gxia beleco (=belarto); (artefarita: farita de homo aux masxino, ne natura) {3}
arterio : tub(et)o en la korpo, tra kiu fluas sango de la koro al la organoj; (figure:) cxefa (auxto-)vojo {9}
artiko : loko, kie ostoj estas ligitaj tiel, ke (unu el) ili povas flekse aux turne movigxi [kubuto, genuo, maleolo,...] {9}
asekuri : kontrakti kompenson pro estonta perdo, difektigxo,...: se oni regule (cxiumonate, cxiujare) pagas monon (premion), la asekuristo pagos kompenson, kiam difinita neantauxdirebla okazajxo okazos (ekzemple: akcidento, fajro, malsano,...) {8}
aspekti : esti laux (unua) rigardo; impresi al la vido {7}
atenci : provi mortigi iun; krime ataki ies korpon, rajton aux honoron; grave ataki legxon aux normon mem {X}
aux : * [elekto] (Cxu vi trinkos teon aux kafon?) {1}
auxdi : * rimarki per la oreloj; (figure: ekscii) {3}
auxto : auxtomobilo (ekz.: person-, sxargx-, liver-auxto) {8}
auxtoritato : influo bazita je respekto; povo rajtigita por postuli obeadon; instanco kun tia povo {8}
aveno : greno kun kelkfloraj pendantaj spiketoj (Avena) {9}
aviadilo : flugmasxino por transporti homojn aux ajxojn (liniaviadilo, sxargxaviadilo,...) (aviad/il/o) {8}
balo : danc-festo; maskobalo: la homoj surhavas maskon {9}
balanci : movi tien kaj reen (unu punkto restas samloke) {8}
balkono : elstarajxo de supra etagxo (cxirkauxbarita planko) {X}
balono : flugaparato (aux ludilo,...) konsistanta el sako kun gaso aux varma (varmigata) aero {7}
baloti : vocxdoni per vocxdonilo (ne per, ekzemple, manlevo) {9}
bambuo : altegaj varmlandaj herboj kun lignecaj kavaj sxalmoj, uzataj por konstruado, meblo-farado,... (Bambusa, Dendrocalamus,...); ties sxalmoj kiel konstru-materialo {9}
barbo : * hararo sub la busxo; flankbarbo: apud orelo {6}
bastono : * (rekta peco de) brancxo aux io simila, por helpi iradon aux por bati; taktobastono: de orkestro-direktisto {6}
bazo : malsupra parto de objekto, kiu portas gxin; objekto sub objekto, kiu portas gxin; tio, sur kio io estas konstruita; la cxefaj punktoj de pensado; loko de ekiro kaj reveno; bazi: konstrui, starigi ion (ankaux: opinion, decidon) sur io {8}
bati : * doni forta(j)n frapo(j)n {3}
batato : "dolcxa terpomo", nutra tubero (Ipomoea batatas) {X}
bebo : sucxinfano; infaneto tre juna {8}
betono : konstru-materialo el cemento, sxtonetoj, sablo {X}
bido : globeto,... kun truo tra gxi por trameti fadenon {X}
bindi : forte kunligi (kudri,...) foliojn kaj cxirkauxmeti fortikan (kartonan,...) kovrilon, por fari libron {9}
birdo : * besto dupieda kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...] {3}
blato : rapidkura plata insekto en varmaj lokoj (Blatta,...); (figure: cirkvito sur plateto kun konekto-piedetoj) {X}
blinda : ne povanta vidi; (figure: ne volanta atenti) {7}
blonda : kun flavecaj haroj; (ankaux: blonda biero) {7}
blovi : * elpusxi aeron (el la busxo); (ankaux: la vento blovas) {6}
bombono : malgranda dolcxajxo, frandajxo (sukera, cxokolada) {8}
bonvoli : afable konsenti (Bonvolu veni!) (bon/vol/i) {9}
brako : * elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano; elstara movebla parto de aparato {4}
branko : tio, per kio (i.a.) fisxoj spiras sub akvo {X}
brili : * radii aux reflekti lumradiojn (brilas suno, oro,...) {4}
bromelio : Amerika planto (ofte sentiga; la pikaj folioj formas vazeton; floroj karnecaj) (iuj sidas sur arbo) (Bromelia) {X}
brosxuro : presajxo el pluraj folioj kunkudritaj aux kunpinglitaj (krampitaj), ne binditaj {8}
bruli : * esti konsumata de fajro (fajro bruligas gxin); bruligi: (ankaux:) vundi per varmego; brulo: (ankaux:) akra jukado {3}
brusto : * antauxa parto de la korpo inter la brakoj, de la talio gxis la kolo (interne estas la pulmoj) {5}
bubo : petolema (seneduka, miskonduta) knabo {8}
bubalo : mambesto simila al bovo (i.a. tirbesto) (Bubalus) {X}
bucero : Afrika/Azia birdo (grandega beko) (Bucerotidae) {X}
budo : simpla konstruajxo, ne servanta kiel logxejo (vendobudo, telefonbudo, gazetbudo, ilarobudo (ekz. en gxardeno),...) {8}
buko : ringo-forma (aux anguleca) ligilo (el metalo, plasto,...) kun movebla pinglo, por fermi rimenon, zonon, sxuon,...; buki: fermi per buko; bukdorno: la pinglo de buko {9}
bulo : pli-malpli globforma objekto aux peco {7}
butero : * graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo; buterpano: trancxajxo da pano sxmirita per butero {5}
buso : auxtobuso; (figure: multobla (komputila) konektilo) {X}
bv. : bonvolu (= mi/ni petas) {X}
celerio : diversforma legomo kun spica gusto (laux la formo, folioj, tigoj aux tubero estas mangxataj) (Apium graveolens) {X}
cent : * 100; ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230 {1}
centro : la mezo de cirklo, rondo, urbo, agado,... {7}
certa : * [sen dubo]; difinita; bone konata (almenaux por la parolanto); esti certa pri.../ke...: ne dubi pri.../ke... {3}
ceceo : musxo portanta dormomalsano-parazitojn (Glossina) {X}
ci : = vi (al infano, amiko, subulo) [ne gxenerale uzata] {X}
cikonio : granda migra birdo kun longaj kruroj kaj longa pinta beko, ofte nigra-blanka, faranta sonon nur per frapado de sia beko (Ciconia) {9}
cilindro : objekto longa kaj ronda; objekto kun surfaco, de kiu cxiuj punktoj estas je sama distanco de linio (gxia akso) (cxiu orta sekco (tratrancxo) donas cirklon kiel rezulton) {X}
cimo : iu el insektoj kun duone ledecaj antauxaj flugiloj (Heteroptera); odoracxa, plata insekteto en lito,..., kiu sucxas sangon (Cimex); (figure: fusxo en komputila programo) {X}
cirko : teatro, kie prezentas akrobatoj kaj besto-dresistoj {X}
civeto : iu el kato-similaj rabobestoj (el familio Viveridae), kiuj produktas forte odorantan sxauxman substancon {X}
civito : cxiuj sxtatanoj kun politikaj rajtoj kune; (iam:) politike memstara urbo; civitano: sxtatano, urbano (kiel posedanto de politikaj rajtoj) {9}
cxambro : * parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj; parto de parlamento, kortumo,... {2}
cxapo : mola kapvesto; (verto)cxapeto: nur supre sur la kapo {7}
cxar : * [kialo, kauxzo, motivo] (cxar pluvis, ni malsekigxis) {1}
cxaro : veturilo sur radoj (kutime sen motoro, sed pusxata aux tirata: pusx-, cxeval-, lev-, post- (post auxto), infancxaro,...) {9}
cxarma : placxa, bela, alloga; cxarmi: iom mistere, sorcxe allogi {7}
cxato : (macxataj stimulaj folioj de) i.a. Afrika planto (Catha) {X}
cxe : * en loko tre proksima de; (preskaux) tusxante; (preskaux) samtempe kun; en la domo, lando, opinio, verko,... de {1}
cxemizo : * ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo; subcxemizo: sub aliaj vestoj, sur la hauxto {6}
cxeno : ligilo el vico da kunligitaj metalaj ringoj (cxeneroj); sinsekvo de aferoj aux okazajxoj; cxeni: ligi per cxeno(j) {8}
cxerizo : malgranda firma, ofte rugxa, globforma frukto de arbo: acida (Prunus cerasus) aux dolcxa (Prunus avium) {8}
cxerko : kesto, en kiu oni enterigas/cindrigas mortinton {9}
cxerpi : elpreni akvon (aux alian likvon) per la mano aux per ilo tauxga por tio (cxerpilo); elcxerpi: gxisfine vendi, trakti,... {8}
cxesi : * komenci ne esti; komenci ne okazi (gxi cxesis: gxi ne plu okazas); cxesi -i: komenci ne -i; ne plu -i (Cxesu plendi!) {5}
cxi : * [proksima] (cxi tie = tie cxi; cxi tiu = tiu cxi; cxi-foje;...) {1}
cxifi : difekti ion (paperon, sxtofon), malorde kunpremante aux faldante gxin, kauxzante neregulajn faldetojn {9}
cximpanzo : simio plej simila al homo (Pan) {X}
cxiom : cxiukvante (laux deziro); la tuta kvanto {9}
dateno : informo en formo traktebla per komputilo {X}
degeli : sxangxigxi de glacio aux negxo en akvon {8}
dek : * 10; dudek: 20; dek du: 12; nauxdek tri: 93 {1}
delfeno : fisxoforma mar-mamulo kun dentoj (Delphinus,...) {X}
demenco : degenero de la intelekto (ekz. pro granda agxo) {X}
dento : * unu el la ajxoj en busxo, per kiuj oni mordas kaj macxas [trancxo-, kojno-, muel-dento]; maldika elstarajxo de forko, kombilo,...; elstarajxo de dentrado {4}
dependi : pendi de io; esti subigita al ies volo/povo; ne povi fari sen ies helpo; esti la konsekvenco de io (de/pend/i) {8}
deprimi : igi (psike) senenergia, malvigla, malgaja {X}
desegni : * fari bildon per krajono, plumo, kreto (sur papero) (aux simile); (ankaux:) fari bildon de farota objekto {6}
desinfekti : forigi/mortigi kauxzojn de infekto (ie, sur io) {X}
detalo : ero, malgranda parto de io (plano, bildo, teksto,...) {8}
determini : precize konigi al si, kio aux kia estas io ne jam konata (laux signifo, amplekso, kondicxoj, nomo, enhavo,...) {9}
devi : * ne povi ne fari, pro neceseco aux forta volo, aux pro ordono; devas esti: sendube (aux tre probable) estas {2}
devii : irigi laux alia vojo ol normale, aux al ne celita loko {X}
dianto : herbo kun tubeca kvinnombra floro (Dianthus) {9}
didelfo : iu el Amerikaj posxbestoj en arboj (Didelphis,...) {X}
difini : precize, sendubige klarigi aux priskribi ideon, vorton, taskon,..., menciante ecojn, kiujn gxi havas kaj ne havas {7}
digesti : kiam la korpo prilaboras nutrajxojn (mangxajxojn) por ensorbi la utilajn elementojn (en stomako, intestoj) {9}
dika : * (kun pli granda ol kutime) mezuro en necxefa direkto (arbo dika aux maldika, dum la alto estas sama) {4}
diktatoro : reganto (sxtatestro,...) kun absoluta potenco {X}
diligenta : laborema; sen cxeso plene atentanta sian laboron {7}
direkto : * tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte antauxen,...]; direkti: turni kaj/aux irigi al iu direkto aux celo (ankaux: orkestron, entreprenon,...); stiri {4}
direktoro : estro de entrepreno, laborejo, lernejo,... {7}
disenterio : infekta malsano de la intesto (sanga lakso) {X}
distribui : disdoni, disporti, dissendi, disvendi {8}
dividi : disigi; fari partojn el tuto (por disdoni); (en kalkulado: 8/2=4 (ok (dividite) per du estas kvar)); kun alia(j) homo(j) havi ion (cxiu do parton) {7}
do : * [konkludo] (pluvis, do cxio estas malseka) {1}
dolcxa : * kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda {3}
domo : * konstruajxo; logxejo (kun propraj eksteraj muroj) {3}
dorloti : tro permeseme agi al iu {9}
dormomalsano : Afrika parazita malsano (dorm/o/mal/san/o) {X}
dosiero : kolekto da interrilatantaj skribajxoj pri io/iu {X}
doto : havajxo, kiun edz(in)o alportas okaze de geedzigxo; kvalitoj, donitaj al iu de la naturo; doti: doni doton {9}
drako : fabela fluganta lacertego; (aux vera lacerto (Draco)) {X}
drogo : dependiga stimula/malstimula substanco [tabako, kafo, alkoholo, kokaino,...]; (antauxe: natura medicinajxo) {X}
du : * 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj {1}
dum : * [dauxro]; en la sama tempo (dum la festo ni kantis) {1}
-e : * [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (sxi bele kantas; li povas alte salti; parolu gxentile!; gxenerale sxi pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; estas bone, ke li venos; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris gxin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en cxiu tago: cxiutage mi mangxas panon; per auxto: ni veturis auxte; vera: tio vere okazis; hejmo: li logxas hejme; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {0}
ebena : * sen elstarajxoj aux kavajxoj; sen altajxoj aux malaltajxoj; cxie je (proksimume) sama nivelo; sen reliefo {6}
-eco : * [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, blindeco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca sxtofo (ne silko)) {0}
edzo : * viro ligita al virino (iuloke: al vir(in)o(j)) por vivi kune, per ceremonio (geedzigxo, nupto), fakto aux kontrakto {3}
efekto : impreso al vidanto, leganto aux auxskultanto de (parto de) spektaklo, libro,...; impresa kombino de sonoj, lumoj,... {9}
efiki : * havi, kauxzi (konstateblan) rezulton; estigi; influi {5}
egala : * tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,...; (egalblua: cxie same blua); egalas: "=" {5}
ek- : * [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...); ek! = startu! {0}
ekrano : blanka tuko aux surfaco, sur kiun oni projekcias filmon aux lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekciigxas bildoj aux teksto (de televidilo, komputilo); sxirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9}
ekskluziva : ne enhavanta; ne konsideranta; ne allasanta aliajn aux alispecajn; ne akceptanta eksterulojn; ne por cxiuj; ekskluzive (de): ne enhavante; ne enkalkulante {X}
ekskursi : fari turisman aux esploran promenadon/vojagxon {7}
eksplodi : subite, forte plivastigxi; subite, forte diskrevi (pro interna premo) (ekzemple: bombo eksplodas) {8}
ekspozicio : kolekto da objektoj, orde arangxitaj por montri/konigi ilin al la publiko; ekspozicii: publike elmontri {9}
ekvizeto : senflora herbo el "apartaj tubetoj" (Equisetum) {X}
el : * de en; [origino; fonto; materialo; konsisto]; el- (ankaux:) el fundo, gxisfunde, komplete (elcxerpi, ellerni, elmontri,...) {1}
-ema : * [sxato aux inklino kun/sen sxato] (ridema, babilema, dormema, kritikema, ludema, erarema, (io) rompigxema,...) {0}
eminenta : distinginda, estiminda pro merito, kapablo, scio, agxo, sagxo aux rango; (io:) supera pro kvalito {8}
emiro : Araba provincestro aux landestro; princo {X}
emocio : forta tusxo aux skuo al la animo (al la koro) ((mal)gxojo, entuziasmo, kolero,...); emocii: forte tusxi la animon {8}
energio : necesa forto por fari laboron; fonto de forto {7}
enhavo : tio, kion io havas en si; tio, kio estas en io (en/hav/o) (ekz.: la enhavo de libro, de parolado, de botelo) {X}
enigmo : malklara, malfacile komprenebla afero; ne klarigebla afero; speciale malklare vortumita demando {8}
entuziasmo : emocia fervoro; entuziasmi: havi entuziasmon {X}
epilepsio : malsano (ripeta konscio-perdo, konvulsioj) {X}
erinaco : mamulo kovrita de ne longaj pikiloj (Erinaceus,...) {X}
eriko : arbusteto (are kovras spacojn: erikejo) (Erica,...) {X}
esenco : la cxefa, plej signifa, nemalhavebla parto de io {8}
Esperantisto : iu, kiu parolas Esperanton (kaj eventuale sxatus, ke pli da homoj parolu gxin) {8}
esti : * [esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; trovigxi {2}
-estro : * [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, sxipestro, imperiestro, centestro (t.e. super cent soldatoj),...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo aux asocio; estrarano: membro de estraro {0}
-et- : * [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti (sen sono), ludglobeto, forketo (por torto),...) {0}
fabo : iom plata, ren-forma semo (de diversaj plantoj), mangxata kiel legomo; (la semoj de) herbo (Vicia faba) {9}
facila : * simple, sen peno, farebla aux komprenebla {2}
fadeno : * (tre) longa, tre maldika peco sxpinita el plantaj fibroj, bestaj haroj, aux alia materialo {6}
fajna : en tre etaj eroj; tre delikate farita, desegnita,... {X}
fakturo : priskribo de farita laboro aux liveritaj varoj, kun indiko de la pagota prezo; fakturi: enmeti en fakturon {X}
fali : * rapide movigxi de supre malsupren; renversigxi {3}
familiara : senceremonia; kiel inter familianoj {9}
fandi : likvigi solidajxon; produkti per fandado {7}
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; reaperanta mortinto; io ne vera, nur sxajna {X}
faruno : (seka) muelita, pulvorigita greno (aux legomo) {7}
fasko : aro da samspecaj (longaj, maldikaj) objektoj, kunligitaj; aro da paralelaj (lum-)radioj aux signaloj {7}
fasti : ne mangxi dum pli longa tempo (pro religio aux alia motivo); fasto: la periodo, dum kiu oni fastas {9}
fazeolo : pli-malpli renforma semo, aux gusxo kun semoj, de pluraj herboj, mangxata kiel legomo (Phaseolus, Vigna,...) {9}
fekunda : multe naskanta; multe produktanta (tero, auxtoro) {X}
fenestro : * truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aux por trarigardi; fako sur komputila ekrano {3}
fermi : * igi ne en- aux elirebla (pordon, cxambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); cxesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {3}
fermenti : sxangxigxi, malkomponigxi sub influo de fermento (iu el certaj organikaj substancoj), bakterio, sximo,... {X}
fervojo : transportsistemo per vagonaroj sur reloj (trajnoj), por pasagxeroj kaj por varoj (fer/voj/o) {X}
festeni : feste mangxi; festeno: luksa, abunda, festa mangxo {8}
fibro : pli-malpli fadenforma parto de besta karno aux de planto (aux home (hxemie) farita, ekzemple: nilona) {X}
fidela : * kiu cxiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraux tiu aux tio; precize konforma {6}
fiera : * tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj {6}
figuro : videbla formo; simbola formo; klariga desegnajxo; skulptajx(et)o; simbola vort-uzo {7}
filiko : iu el senfloraj herboj aux arboj kun spirale malvolvigxantaj folioj, sur kiuj estas gxiaj sporoj (Filicopsida) {X}
filmo : bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aux fotojn; rakonto fotografita per movigxantaj bildoj; filmi: fotografi movigxantajn bildojn sur filmo (aux sur magneta bendo,...) {7}
filtri : pasigi likvon tra penetrebla tavolo (filtrilo), por disigi la likvajn kaj nelikvajn partojn; pasigi lumon tra iu tavolo aux (vitra) plato por haltigi parton de la (kolor)radioj {X}
fini : * igi kompleta; baldaux ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; cxesigi; finigxi: esti en sia lasta parto; cxesi; fino: lasta parto aux momento; cxes(ig)o; fin(ajx)o: ekstremajxo {2}
firma : * ne (facile) sxancelebla, forpusxebla, enpremebla aux malfiksebla; ne sxangxigxema; konstanta; ne elasta; ne akveca {6}
fisxo : * besto kun skvama hauxto kaj nagxiloj, vivanta en akvo, movanta sin nagxante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fisx(kapt)i: (provi) kapti fisxojn {4}
flamengo : granda vadbirdo (ofte rozkolora; longaj kruroj kaj kolo; kurba beko por elkribri bestetojn) (Phoenicopterus) {X}
flanko : * dekstra aux maldekstra, antauxa aux malantauxa parto, surfaco aux rando; korpoparto inter brako kaj kokso {2}
flava : * kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(ajx)o: flava interna parto de ovo {5}
fleksi : kurbigi; faldi; fleksigxi: (ankaux:) sxangxi opinion {8}
floso : objekto el kunligitaj trunkoj aux traboj por transporti homojn,... sur akvo; flosi: resti sur akvo, ne subakvigxante; veturi per floso; flosigi: transporti per floso (aux kiel floson (arbotrunkojn)) {7}
flugi : * sin movi en aero, kiel birdo aux insekto; movigxi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...) {3}
foiro : granda komerca kunveno kun multaj vendistoj {8}
foko : iu el mar-mamuloj kun hara felo (Phocidae) {X}
folio : * plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aux alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (ne vere legi) folion post folio {5}
fondi : starigi, konstrui ion (estante la unua, kiu tion faras); fondajxo: kapitalo por (mon-)apogo al iu celo {8}
fonto : * loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eligxi el fonto {5}
for : * al malproksima loko (iri for aux foriri, jxeti for aux forjxeti); ne (plu) cxi tie (esti for); (fore: malproksime) {1}
forko : * mangxilo kun pikiloj; (forkego: por pajlo,...) {6}
formo : * videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, tauxga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon {2}
foto : fotografajxo; foti: fotografi; fotilo: foto-aparato {X}
fotelo : segxo kun apogiloj por la brakoj; braksegxo {9}
frandi : mangxi ion por plezuro, pro la bona gusto, ne pro malsato; frandajxo: [bombono, cxokolado, glaciajxo, torto,...] {7}
frapi : * (subite) forte tusxi per mano aux io alia {4}
frazo : vortoj kune farantaj eldiron ("Li sidis tie, kiam sxi eniris kaj mi salutis sxin." kaj "Jen li!" estas frazoj) {9}
fresxa : * nova, ne malbonigxinta; jxus farita aux rikoltita {5}
frosto : forta malvarmo (sub 0 gradoj Celsiaj); frostas: la temperaturo estas sub 0°C; frosti: esti en frosta stato; frostigi: fari ion glacie malvarma; frostigxi: rigidigxi pro malvarmo {7}
froti : premante sxovi ion tien kaj reen sur surfaco de io alia {7}
fulmo : brila fajra streko en cxielo pro elektro inter nuboj (kaj tero); fulmotondro: vetero kun fulmo kaj tondro {7}
fundamento : masonajxo en tero kiel bazo de konstruajxo; la firma bazo de io; Fundamento: bazo de Esperanto (1905) {8}
fungo : ne-verda, senflora, senfolia sporo-planto, kreskanta el sxlimecaj fadenoj (subteraj, en putranta ligno,...) (Fungi) {9}
furagxo : (herboj kiel) nutrajxo por bestoj {9}
gajni : * ricevi, cxar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aux bonsxanca en konkurso (kaj do gajni premion) {4}
ganto : manvesto (kontraux malvarmo aux por protekto) {8}
gardi : * atenti kaj fari cxion por ke ne okazu io malbona al iu/io; gardilo: (ankaux:) kiu interrompas elektran cirkviton {5}
gaso : * io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo)) {6}
gasto : * iu kiu vizitas iun aux dum iom da tempo logxas cxe iu (amike); gasti: logxi cxe iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston; gastejo: (simpla) hotelo, restoracio,... {6}
gazo : tre maldense teksita sxtofo (ankaux el metalo) {X}
generi : naskigi (viro ne naskas, sed generas idon); estigi {X}
geografio : (scienco pri) la aspekto de Tero, gxiaj landoj kaj regionoj,... {9}
gesti : fari movojn per mano(j), brako, kapo (por esprimi senton aux por komuniki ion); gesto: unu tia movo {8}
gingivo : la karno de la busxo, en kiu staras la dentoj {X}
gipso : pulvoro (CaSO4), kiu kun akvo firmigxas (por bandagxi rompitajn ostojn kaj por fari statuetojn, reliefajxojn) {X}
gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj sxveligas paston) {X}
gitaro : instrumento kun 5-7 kordoj sonigataj per fingroj {X}
glacio : * solida akvo (malpli varma ol 0°C); glaciajxo: frostigita dolcxajxo el akvo aux lakto (kremo), siropo, fruktoj,... {5}
gladi : glatigi vestojn per varm(eg)a ilo (gladilo) {8}
glano : kverkofrukto; (ankaux:) la ekstremajxo de peniso {X}
glaso : * vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...) {4}
globo : objekto en formo de perfekte ronda pilko; objekto kun surfaco, el kiu cxiuj punktoj estas same (mal)proksimaj al la centro; terglobo: nia planedo Tero {7}
gluo : substanco, kiu post sekigxo fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo; (algluigxi: ankaux sen gluo) {7}
gobio : malgranda Euxropa kaj Azia riverfisxo (Gobio) {9}
gorilo : plej granda hom-simila simio (Gorilla) {X}
grado : kiomo (kiom aux kiel ...a io aux iu estas); mezuro por temperaturo (je 100 gradoj Celsiaj, akvo bolas) (simbolo: °); mezuro por angulo (1/360 de cirklo); unu el (iel) difinitaj dividoj de progresado, evoluo, salajro, rangoj, laborpostenoj, studrezultoj,... {7}
gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por maso kaj pezo] {9}
gramineo : iu el herboj (altaj aux ne) kun mallargxaj folioj kaj maldika rekta tigo (i.a. kanoj, grenoj) (Gramineae) {X}
graso : * facile sxmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj) {6}
grati : fari striojn (sur hauxton) per ungoj aux io alia, ekzemple cxar jukas; degrati: tiel forigi ion de iu surfaco; skrapi {9}
gratuli : bondeziri pro okazajxo aux atingajxo {8}
graveda : havanta idon en sia ventro (en la utero) {9}
grego : brutaro; pasxtbestaro (sxafaro, bovinaro,...) {9}
grio : krude (ne fajne gxis faruno) muelita/pistita greno {X}
grimpi : supreniri malfacile (en arbon, sur rokon,...) {7}
gujavo : frukto de Amerika blankflora arbo (Psidium) {X}
gusto : sensajxo en la busxo [dolcxa, amara, acida, sala]; ies kriterioj por (mal)sxati; gusti: kauxzi sensajxon en la busxo {7}
gusxo : longeca semujo kun unu aux du vicoj da semoj, de iuj plantoj (ekz. fazeolo, pizo, tamarindo, ternukso) {X}
gxemelo : dunaskito: unu el du samtempe naskitaj infanoj de la sama patrino; (simile: trinaskito,...) {9}
gxeni : * (iom) malhelpi al iu; gxeni sin: ne kuragxi, honteti {6}
haki : trancxi aux fendi per frapo(j) de akra ilo (hakilo) {7}
harpo : granda instrumento multkorda, sonigata fingre {X}
hazardo : kiam io okazas sen plano, intenco, volo, reguleco {9}
hejmo : * la propra aux familia logxejo; famili(ec)a restadejo {3}
helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren (kiel cxe sxrauxbo); rotacianta aparato sxrauxboforma (aux kun oblikvaj elstarajxoj) por movi sxipon, flugmasxinon, akvon, aeron,..., aux por esti movata de akvo, aero aux vaporo {X}
hepatito : iu el infektaj hepato-inflamoj (flava okulblanko) {X}
herbo : * (kutime verda) planto sen lignaj partoj {5}
heredi : ricevi ion post morto de iu; ekhavi iujn ecojn, kiujn havas aux havis (unu el) la gepatroj aux geavoj {8}
hieno : hundo-simila striita/makulita rabobesto (Hyaena,...) {X}
hieraux : * en/dum la tago antaux la nuna tago {1}
hirudo : sangosucxa vermo en sensala akvo (Hirudo) {X}
hirundo : birdo kun longaj, pintaj flugiloj (Hirundo, Delichon,...) (iuj konstruas sur muro neston el koto) {7}
histriko : mamulo kovrita de longaj pikiloj (Hystrix,...) {X}
hodiaux : * en/dum la nuna tago; en/dum cxi tiu tago {1}
hoko : fiksilo en formo de "J" aux "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko; hok(et)o: supersigno (ux) aux subsigno (ç) {8}
hokeo : iu el teamosportoj kun pilketo kaj kurbaj bastonoj {X}
homo : * (Homo sapiens); viro aux virino aux knabo aux knabino; la homaro: cxiuj homoj sur Tero {2}
horo : * 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono) {3}
hordeo : greno de malvarma modera klimato, interalie uzata por fari bieron (Hordeum vulgare) {9}
hormono : substanco produktita en glando, transportata per la sango al organo, al kies funkciado gxi efikas {X}
hufo : la piedo (fakte: ungo) de cxevalo, azeno, sxafo,... {8}
hxolero : infekta malsano (senfebra likva lakso, vomado,...) {X}
iam : * en nedifinita (aux ne menciata) tempo; ne nun {1}
-ido : * [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (cxevalido, sxafido, regxido, Napoleonidoj,...) {0}
-igi : * [fari -a, -o; kauxzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enposxigi,...); igi: fari, kauxzi {0}
ignamo : nutra tuber(eg)o de varmlanda herbo (Dioscorea) {X}
igvano : Amerika rampulo (granda lacerto) (Iguana,...) {X}
-igxi : * [ekesti -a, -o; kvazaux sin -i; kvazaux io/iu -as gxin/lin/sxin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruligxas) (grandigxi, ruinigxi, kunigxi, pusxigxi, enfermigxi, elversxigxi,...); igxi: ekesti, farigxi {0}
-ilo : * [instrumento, rimedo] (kutima, gxenerale uzata ilo por ...-i) (trancxilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (mangxilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...) {0}
ilekso : planto kun ledecaj folioj kun dornoj (Ilex) {X}
imagi : * vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon {6}
imperio : regno (sxtato) kun multaj popoloj, kies estro (imperiestro) foje sub si havis regxojn, regantajn pri partoj de la regno; sxtato reganta aliajn sxtatojn {8}
impreso : influo al la sensoj aux al la koro; sento aux imago ekhavita de aux pri io/iu; impresi: fari impreson {8}
impulso : ekpusxo; ekmovo; ekinstigo; momenta kurento {9}
-ino : * [virino; (principe) naski-pova individuo] (virino, patrino, knabino, regxino, cxevalino, kokino,...) {0}
-inda : * [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, lauxdinda,...) {0}
inflamo : kiam organo malsane varmigxas, sxvelas, rugxigxas,... {X}
informi : * sciigi (pri io); informigxi: ekhavi informojn {6}
infuzi : fari trinkajxon, trempante foliojn en varmega akvo {X}
-ingo : * [io, en kion oni metas tion (parte), por teni gxin] (kandelingo, lampingo, sxtopilingo, glavingo, piedingo,...) {0}
inspiri : (sen instigo) kauxzi, ke iu pensas pri io, ekhavas ideon, sentas ion, faras ion iumaniere,... {9}
interpreti : doni al io signifon (eblan, probablan, laux kunteksto,...); klarigi al nekomprenantoj; busxe traduki {9}
inundi : subakvigi; inundo: kiam akvo de rivero aux maro akcidente kovras teron; (figure: amasa alveno, eniro) {9}
inventi : elpensi ion novan (novan aparaton, metodon,...) {9}
inversa : turnita (dekstro, kie estis maldekstro; kun supro malsupre; kun interno ekstere; nigro, kie estis blanko kaj blanko, kie estis nigro; ne de A al B, sed de B al A;...) {X}
iom : * nedifinita (aux ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto; (iom ...a: (ofte:) relative ...a) {1}
ironio : diri ion kontrauxan (aux kontrastan) al tio, kion oni volas esprimi, por ridigo aux alia efekto {9}
-ismo : * [ide-aro, pens-aro; malsano] (imperiismo, komunismo, kapitalismo, tutmondismo, oportunismo, alkoholismo,...) {0}
-isto : * [profesiulo; scienculo; sportulo]; iu, kiu ofte, dauxre aux speciale okupigxas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie; kuranto kuras, kuristo kuras sporte aux profesie) (bakisto, tubisto, gxardenisto, fizikisto, futbalisto); [ism-ano; ism-ulo] (imperiisto, oportunisto, alkoholisto) {0}
izoli : tute apartigi de la cxirkauxajxo; malebligi kontakton aux paroladon kun aliaj; preventi (mal)varmigxon aux infekton {9}
-j : * du aux pli [ò2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj; (unu) rugxa kaj (unu) flava pomoj...) {0}
jaguaro : Amerika makulita katego (Panthera onca) {X}
jaro : * 12 monatoj; 365 aux 366 tagoj; sunciklo {2}
juna : * de malgranda agxo {2}
jxeti : * per forto (tra aero) meti ien {3}
jxus : * antaux tre mallonga tempo; antaux momento {1}
kablo : (ofte metala) sxnur(eg)o; longa fasko da dratoj (en izola volvajxo aux tubo (kauxcxuka, plasta)) (aux alia sxnureca aux tubeca objekto) por transporti elektron aux signalojn {X}
kacxo : ne tre densa mangxajxo el faruno kaj lakto aux akvo (kun aux sen aldonajxoj); mangxajxo el dispremitaj fruktoj aux legomoj (ofte longe kuiritaj); (figure: ne sukcesinta aux malbone preparita mangxajxo; senorda miksajxo) {9}
kadro : (ofte kvarangula) objekto aux desegno cxirkaux io; io cxirkauxanta; vicestra oficulo; kadri: cxirkauxigi per kadro {7}
kafo : * bruna aux nigra trinkajxo (kuirita aux filtrita), el muelitaj rostitaj semoj de la kafarbo (Coffea) {5}
kagxo : kvazaux skatolo el dratoj, tigoj aux stangoj (ekzemple kiel logxejo aux tenejo por bestoj aux birdoj) {9}
kahelo : (rektangula) plato el bakita argilo, cemento,... {9}
kakao : (pulvorigitaj rostitaj fermentintaj) semoj de kakao-arbo (Theobroma); trinkajxo el kakao-pulvoro {9}
kakto : iu el karnecaj plantoj kun pikiloj (Cactaceae) {9}
kalesxo : (luksa) cxevalcxaro por transporti homojn {X}
kalkanumo : la parto de sxuo sub la kalkano (kalkan/um/o) {9}
kalkuli : * labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104; (kalkuli pri io/iu: firme fidi (ke 2+2 estos 4)) {4}
kalsono : subvesta pantalon(et)o; bankalsono: por banado {8}
kamelo : kur- aux sxargxbesto kun unu aux du gxiboj sur la dorso (unu gxibo: dromedaro, du gxiboj: Baktria kamelo) (Camelus) {9}
kameleono : insektomangxa rampulo (skvamulo) kun longega risorta lango, kapabla sxangxi sian koloron (Chamaeleo) {X}
kampo : * tereno sen arbaro; (cxirkauxlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aux inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i: dormi ekster domo en kamparo (en tendo) {2}
kano : alta herbo kun fortikaj rektaj kavaj tigoj (sxalmoj), ofte kreskanta cxe akvo (Arundo, Phragmites,...); gxia tigo, uzata kiel bastono aux skribilo; suker-kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenas sukeron {X}
kanabo : alta herbo kun dise manformaj folioj (Cannabis), kultivata por fibroj (por sxtofoj kaj sxnuroj) (el la tigoj), aux por medicinajxoj kaj psiko-stimulajxoj (el folioj kaj floroj) {X}
kanalo : de homoj fosita kvazaux-rivero; tub(ar)o tra kiu io iras; la vojo, laux kiu iras komunikado-signaloj {9}
kancero : malsano (tro- aux mis-kreskado de korpocxeloj) {X}
kanguruo : Auxstralia posxbesto (movigxas saltante, per grandaj fortaj malantauxaj kruroj) (Macropus, Dendrolagus,...) {X}
kankro : iu el (longecaj) dekkruraj krustuloj (Astacus,...) {9}
kanono : pafilego; (muziko:) cxen-kanto {X}
kanti : * muzike paroli; kanto: vortoj kaj melodio kantataj {3}
kapo : * supra parto de homo; antauxa parto de besto (kun cerbo, busxo, okuloj, oreloj); (figure: cerbo; estro) {2}
kapibaro : plej granda, longhara rongxulo (Hydrochoerus) {X}
kapsulo : ferma tegajxo; glutota ujeto kun kuraca pulvoro {X}
kapti : * ekpreni, tiel, ke la kaptajxo aux kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon) {4}
kara : * amika, amata; (ankaux:) multekosta; kun alta prezo {4}
karaktero : ne-korpaj (ofte: moralaj) ecoj, kiuj estas malsamaj cxe diversaj homoj; la (cxiuspecaj) ecoj de io {7}
kareo : Barata (Hinda) spicaro; kareajxo: mangxajxo kun gxi {X}
karesi : delikate, ame tusxi {8}
karpo : granda fisxo kun "barbo" (Cyprinus carpio,...) {9}
karto : * foli(et)o el dika papero, kartono aux plasto {5}
kartocxo : ujeto kun sxargajxo (kuglo+pulvo, filmo, inko,...) {X}
kasavo : maniok-faruno (kasavo-pano, -kacxo, -brando) {X}
kasko : protekta kapvesto (lankasko: kontraux malvarmo) {X}
kastoro : platvosta rongxulo, konstruanta digojn (Castor) {X}
kato : * kvarpieda besto cxe homoj (Felis domesticus) (miauxas: "mi-aux"); kategoj: grandaj rabobestoj parencaj al kato {4}
katarakto : kiam okulo(-lenso) farigxas netravidebla {X}
kateno : fortika cxeno por ligi malliberulon; mankatenoj: ringoj cxirkaux la manradikoj de arestito; kateni: ligi per kateno(j) {8}
kavo : malplenajxo; pli-malpli profunda truajxo en tero,... {7}
kazo : aparte priparolata aux komparata okazajxo aux situacio; (gramatiko:) formo de substantivo,... laux gxia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter "sen -n" kaj "kun -n"); (juro, scienco:) difinita speciale studinda okazajxo {9}
ke : * (li diris, ke li iris: li diris "mi iris"; sxi diros, ke sxi vidas: sxi diros "mi vidas"; li auxdis, ke sxi venos: li auxdis "sxi venos"; estas bone, ke li faros; mi vidas, ke pluvis) {1}
kejlo : konusa peco da ligno,... por sxtopi truon aux por fiksi ion; vorto sen signifo en la frazo; kejli: meti kejlon {9}
kial : * [kauxzo? bazo? motivo?]; kialo: tio, pro kio {1}
kies : * [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno]) {1}
kilogramo : * 1000 gramoj [mezuro por maso kaj pezo] {6}
kino : film-arto; kinejo: domo, kie oni montras filmojn {8}
kitelo : vasta (labor)vesto el nedelikata sxtofo (de la sxultroj gxis la genuoj, kun (longaj) manikoj) {8}
klamidio : perseksa infekto (nerimarkite kauxzas sterilecon) {X}
klara : * facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla; sen enmiksajxoj (akvo, vino); sennuba (cxielo) {2}
klitoro : malgranda sentema organo antauxe en la vulvo {X}
koalo : Auxstralia mamulo simila al urseto (Phascolarctos) {X}
kodo : legx-kolekto; (normaj) signoj anstataux aliaj signoj {X}
koiti : sekskunigxi (kiam peniso penetras en vaginon) {X}
kojno : peco (je sekco plata triangulo) por fendi, teni fendon malferma aux senmovigi ion; kojnoskribo: iam en Asirio {X}
kojpo : Sudamerika rongxulo, vivas apud akvo (Myocastor) {X}
kokao : (macxataj stimulaj folioj de) Sudamerika arbusto (Erythroxylum coca) (fonto de stimula hxemiajxo: kokaino) {X}
kolo : * parto de la korpo, inter la kapo kaj la cetero de la korpo; simila parto de objekto (ekz. de botelo) {4}
kolego : cxiu, kiu havas la saman oficon aux profesion, lernas en la sama lernejo (samklasano, samlernejano),... {X}
kolibro : eta birdo (flugante sucxas el floroj) (Trochilidae) {X}
kolono : vertikala cilindro el ligno, sxtono,... subtenanta aux ornamanta konstruajxon; vico de armeaj unuoj {8}
kolonio : lando okupita kaj regata de iu sxtato, ne kiel gxia egalrajta parto; homoj aux bestoj kiuj grupe eklogxis ie {X}
kolumno : vertikala dividajxo de gazeto,...; vertikala vico {9}
komo : la skribsigno "," (3,125 = 3 1/8 (ne 3125)) {8}
komenci : * fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenci -i: (jxus antauxe ne -i, sed) nun -i; komencigxi: (ek)esti en sia unua parto; (jxus antauxe ne esti/okazi, sed) nun esti/okazi; komenco: ekfaro; la unua parto; la unua momento {2}
kompari : * rigardi du aux plurajn aferojn por vidi la diferencojn kaj/aux similajxojn {6}
komplemento : (gramatiko:) cxio en propozicio, krom subjekto kaj predikato (komplemento sen prepozicio havas -n: dum la tuta tago li laboris = la tutan tagon li laboris) {9}
kompleta : cxiuparta; ne mankas parto; ne mankas kvanto {8}
komputi : kalkuli laux instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: ankaux laux tarifoj kaj kontrakt-kondicxoj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn laux ((parte) antauxe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj; nombri kvanto-unuojn laux mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo) {X}
komuna : * de pluraj homoj (aux bestoj aux ajxoj) kune {4}
koni : * scii, ke oni jam vidis, auxdis aux legis ion; scii, ke oni jam vidis aux renkontis iun; memori la signifon aux enhavon de io; havi sperton pri io, aux pro kontakto kun iu {2}
konciza : esprimanta la ideo(j)n per malmulte da vortoj {X}
kondamni : jugxe deklari, ke iu estas kulpa, kaj difini la punon (kondamni iun al morto, malliberejo, monpuno) {8}
kondomo : kauxcxuka tegilo (saketo) por peniso, por preventi gravedigon kaj infekt(igx)on je (per)seksa malsano {X}
konekti : ligi (aparato(j)n) tiel, ke kurento aux signalo,... povas traflui; fari la necesajn ligojn antaux ekfunkciigo {X}
konfesi : * diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio; publike deklari siajn intimajn sentojn aux pensojn {6}
konfidenco : informo, kiu restu sekreta, ne publika {9}
konfirmi : (ankaux) diri: "jes, tiel estas" aux "vi/li/sxi/ili pravas"; (plie) certigi, ke io estas vera {8}
konforma : gxusta laux la nomitaj deziroj, postuloj; plenumanta la kondicxojn; (pri kopio:) sama kiel la originalo {X}
konfuzi : malordigi; malcertigi; malebligi distingadon; konfuzi A kun B: pensi, ke A estas B kaj ke B estas A {8}
konko : kalka tegajxo de molusko; io similforma (orel-,...) {X}
konservi : * teni ion tiel, ke gxi ankaux poste estu, kiel gxi nun estas, ke gxi ne malbonigxu, ne difektigxu, ne perdigxu; konservajxo: nutrajxo konservata (en ladskatolo,...) {5}
konsonanto : parolsono, kiu ne mem povas formi silabon; litero, kiu indikas tian sonon [b c cx d f g gx...t ux v z] {X}
konstrui : * kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (ankaux: vorton, frazon, argumentojn,...) {3}
konsulti : demandi (fakulon) aux rigardi (fakan libron) por ekscii ion pri io; konsultigxa: ekzistas por esti konsultata {X}
kontakto : kiam du objektoj tusxas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti: havi kontakton; kontaktilo: aparato por fari elektran cirkviton per kontakto inter metalpecoj [(kontakt)sxtopilo, sxtopilingo,...] {X}
kontuzi : kauxzi (per frapo,...), ke sango disfluas en karnon; kontuzajxo: "blua makulo" (post forta frapo, falo,...) {X}
konuso : objekto havanta je unu ekstremo cirklan surfacon kaj je la alia ekstremo pinton; "frukto" de pino,... {X}
konvalo : arbara planto kun kutime du folioj kaj pluraj bonodoraj floretoj je unu flanko de tigo (Convallaria) {9}
konvena : * tia, ke gxi gxenerale placxas al aliaj homoj en certa situacio; konveni: esti konvena {6}
konvulsio : senvola, ne-regata movo (kuntirigxo de muskolo) {X}
koro : * parto de homa aux besta korpo, kiu movas sangon; (figure: fonto de sentoj) {2}
koracio : multkolora, akrobate fluganta birdo (Coracias,...) {X}
koralo : kalkaj skeletoj de kolonioj da maraj bestetoj {X}
kormorano : granda nagxbirdo (nigra; subakvigxas por kapti fisxojn, dismetas flugilojn por sekigxo) (Phalacrocorax) {X}
korno : * elstarajxo sur la kapo de iuj bestoj; muzikilo farita el tio; simila/similsona muzikilo; supersigno (` aux ´) {6}
korniko : griza korvo (Corvus corone cornix) aux nigra korvo (Corvus corone corone) (ne tre grandaj korvoj) {9}
korto : * terpeco inter aux apud domoj; ne-kampa parto de bieno, biendom(ar)o; kortego: domo de regxo, reganto,..., kun funkciuloj {3}
korupti : per mono, donacoj, promesoj,... akiri ies favoron; subacxeti; morale malbonigi, difekti; (morale) falsi {X}
kosmo : cxio ekster Tero; tio, en kio estas steloj, planedoj... {9}
kosti : * kiom da mono necesas por fari aux ekhavi (acxeti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion {3}
kostumo : vesto-kompleto speciala por iu grupo, ofico aux okazo; kompleto de vestoj kune akordigxantaj (jaketo - vesxto - pantalono; sxultrotuko - bluzo - jupo;...) {9}
kotono : la haroj kiuj kovras la semojn de koton-arbusto (Gossypium), el kiuj oni teksas sxtofon kaj faras vaton {7}
kovri : * igi nevidebla (aux fermi), surmetante ion; malkovri: (ankaux:) ekvidi, ekrimarki (aux montri) ion nekonatan {4}
krabo : iu el dekkruraj (iom rondaj) akvobestoj (krustuloj) (ili iras ne antauxen, sed flanken) (Brachyura) {X}
kracxi : eljxeti salivon el busxo; (ankaux:) drako kracxas fajron {9}
krado : aro da lignaj aux feraj stangoj aux tuboj, fortike interligitaj (kiel barilo; por surmeti ion; kiel firmajxo por fiksi diversajn partojn;...); motivo simila al # {8}
kremo : la grasa parto de lakto, kiu levigxas, kiam lakto estas senmova; oleeca sxmirajxo; (figure:) la plej bona parto de io {7}
kreski : * pligrandigxi (iom post iom) {3}
kresto : karneca (rugxa) elkreskajxo sur kapo de virkoko,...; plumtufo sur kapoj de iuj birdoj; supra elstarajxo de io {9}
kreto : kalksxtono facile pulvorigebla (CaCO
krii : * tre forte, tre lauxte, tre akre diri aux voki {3}
kribri : apartigi pli dikajn kaj malpli dikajn erojn per aparato kun truoj aux fendoj (kribrilo) {X}
krokodilo : granda rivera rampulo (Crocodilus); (krokodili: (sxerce:) paroli nacilingve inter Eo-parolantoj (kor/kod/?)) {9}
krom : * [aparta mencio] ne nur ... sed ankaux aliaj (krom pano, ni mangxas (ankaux) rizon); cxiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, cxiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie; kromnomo: alia nomo ol la oficiala aux kutima nomo {1}
krono : ornama kapvesto de reganto; ringo-forma plektajxo el floroj, folioj,...; (arta) supro de dento; kroni (iun): meti kronon sur kapon; fari iun regxo {8}
kruro : * tiu parto de la korpo, per kiu homo aux besto iras; malsupra membro (inter genuo kaj piedo aux inter kokso kaj piedo); simila parto, sur kiu staras objekto {5}
krusto : malmola supra aux ekstera tavolo (bakajxo, kuirajxo: pro varmo; vundo: pro sekigxo de sango); krustuloj: akvobestoj kun ekstera skeleto (Crustaceae) [kankro, krabo,...] {8}
kruta : tre dekliva (pli vertikala ol horizontala) {8}
kukolo : birdo, kiu metas siajn ovojn en nestojn de aliaj birdoj (kukolo kukuas: "ku-ku") (Cuculus) {8}
kukumo : pli-malpli cilindroforma, akvoplena (ne matura) frukto de grimpplanto (Cucumis sativus), mangxata kiel legomo; (kukumeto: malgranda, ofte en vinagro) {9}
kukurbo : iu el diversformaj, ofte grandaj, fruktoj de grimpplanto (Cucurbita, Lagenaria,...), uzataj kiel legomo kiam nematuraj, kiel krucxo, vazo aux ornamajxo, kiam maturaj {9}
kulpa : * kiu (konscie) faris ion malbonan {5}
kultivi : (zorge) kreskigi (plantojn) {X}
kulturi : * prilabori (teron) por bone kreskigi utilajn plantojn {6}
kun : * [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune {1}
kuniklo : mambesto simila al leporo, sed malpli granda kaj kun malpli longaj oreloj (Lepus, Oryctolagus cuniculus) {9}
kupolo : pli-malpli duonsfera tegmento {X}
kupono : detrancxita parto (de akcio, obligacio, reklam-anonco, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io {9}
kurbo : linio sen rekta parto; nerekta parto ("I" estas rekta, "C" kaj "S" estas kurbaj); kurba parto de vojo {7}
kurso : vico da lecionoj; difinita vojo sekvenda {7}
kurteno : tuko antaux fenestro aux scenejo (sxovebla, levebla) {8}
kutimo : * tio, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima: laux kutimo; en plej multaj okazoj {4}
kvankam : * [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgraux la forta pluvo,...)) {1}
kvar : * 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro: 15 minutoj {1}
kvartalo : parto de urbo (logxkvartalo, komerca kvartalo,...) {8}
kvieta : * tute trankvila, paceca; ne kolerema {6}
kvin : * 5; kvindek: 50; dek kvin: 15 {1}
kvitanci : skribe atesti pri ricevo de mono aux ajxo(j) {X}
laiko : homo, kiu ne estas pastro aux monahxo; homo, kiu ne estas specialisto pri la koncerna fako {X}
lakso : tre mola aux fluida fekajxo {X}
lakto : * likvo el mamo de homo aux besto (ekzemple: bovino, sxafo), kiun trinkas tre juna ido; simila suko el planto {4}
laktuko : legomo kun multaj folioj formantaj pli aux malpli densan globon, nekuirite mangxata (en salato) (Lactuca) {X}
lama : ne povanta iri bone; kun malbone aux tute ne funkciantaj muskoloj; lami: iri malbone, malfacile {7}
lamo : Sudamerika remacxanta mamulo, sxargxbesto (Lama) {X}
lameno : mallargxa, tre maldika (metala, plasta,...) plato {8}
lampo : * ilo por lumi (per kandelo, gaso, oleo, elektro,...) {6}
lando : * parto de Tero, aparta pro geografio aux historio (ne cxiam =sxtato aux =regno); (eksterlando: aliaj landoj ol la propra) ("sxtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {2}
lanterno : skatolo kun fenestretoj, por sxirmi kandelon aux alian lumilon kontraux vento {9}
lanugo : tre delikataj, molaj, malpezaj plumoj sub la eksteraj plumoj de birdo; molaj haroj sur homa vango,... {X}
largxa : * (kun granda) mezuro alie ol laux longo aux alto; kun suficxe da spaco {4}
larvo : formo de insekto, tiel, kiel gxi eliras el ovo (rampanta, ne fluganta aux kuranta); simila stadio de alia besto {9}
lasi : * ne sxangxi; ne forpreni; restigi; ne gxeni; ne malhelpi; ne malpermesi; forlasi: foriri kaj restigi {3}
latitudo : kiom da gradoj norde aux sude (ekz. 52°N, 3°S) {9}
laux : * sekvante; konforme al (iri laux vojo; fari ion laux la reguloj); laux li,...: li diris, ke...; li pensas, ke... {1}
lauxso : iu el parazitaj insektetoj [pediko, litocimo, afido,...] {X}
lauxta : forte sonanta; auxdebla malproksime {7}
ledo : prilaborita (senharigita) hauxto de besto {7}
legi : * vidi kaj kompreni vortojn; vocxlegi: legi auxdeble {2}
legitimi : pruvi ies rajton aux pretendon; atesti, ke io estas laux la legxoj; atesti, ke iu/io estas tiu/tio (legitimilo: dokumento, ofte kun foto, por atesti tion) {X}
lenso : vitro kun kurba(j) surfaco(j), por devii lumradiojn {X}
leono : granda Afrika/Azia mambesto parenca al kato, egale flavebruna, viro kun kolharoj (Felis, Panthera leo) {7}
leopardo : Afrika/Azia makulita katego (Panthera pardus) {X}
lepro : infekta malsano (difektas hauxton kaj nervojn) {X}
lerni : * enmeti ion novan en sian kapon; legi kaj ekzerci por ekscii ion novan; apliki spertojn en sia posta vivo {2}
letero : * frazoj sur papero por sendi al iu (en koverto) {3}
liano : iu el plantoj kun ligneca volvigxanta/grimpanta tigo {X}
libelo : longa insekto kun kvar longaj flugiloj (Odonata) {X}
libro : * frazoj sur papero: multaj pagxoj kune (binditaj) {3}
licenco : permeso de la sxtato (aux rajtanto) por fari ion, vendi ion,..., kion lauxlegxe nur la sxtato (aux tiu rajtanto) rajtas; escepta permeso; escepta malobeo al gramatika regulo {9}
ligi : * igi kunaj; maldisigi; fiksi per sxnuro {4}
ligno : * materialo el arbo (el tio: bretoj, traboj, tabuloj,...) {4}
liki : (pri ujo:) tralasi likvon (gute) aux gason (iom post iom); liko: tru(et)o aux alie difektita loko, tra kiu eliras likvo aux gaso; tralikigxi: (figure, pri sekreto:) konigxi ne oficiale {X}
likva : povanta flui kiel akvo; ne gasa, ne solida (akvo inter 0°C kaj 100°C estas likva); likvo: likva substanco {9}
likvoro : forta (30-40%) alkoholajxo kun aromo (kaj sukero) {X}
limako : iu el surteraj (aux, malprecize, maraj) moluskoj, malrapide rampantaj (Gastropoda: Limax,...) {9}
lino : alta moderklimata herbo kun unu vertikala tigo, multaj malgrandaj folioj kaj kvinnombraj floroj (Linum), kultivata por oleo (el gxiaj semoj) aux por fibroj (el gxiaj tigoj), el kiuj oni teksas linajxojn (tukoj, vestoj,...) {9}
lingvo : * cxio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skribajxoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian; nacilingva: ne en Esperanto {3}
linko : rabobesto, kato kun orelpintaj hartufoj (Lynx) {X}
lipo : * ekstera parto de busxo; simila parto de floro,... {6}
lipharoj : haroj inter busxo kaj nazo (lip/har/o/j) {X}
literaturo : bel-artaj skribajxoj; skribajxoj pri unu temo {8}
literumi : nomi unu post la alia la literojn de vorto (liter/um/i) (literumo: kiel oni skribas vorton; ortografio) {X}
lobo : (duon)ronda elstara parto (de orelo, nazo, folio,...) {X}
logi : altiri al si, venigi al si, proponante ion placxan aux deziratan (aux estante mem placxa aux dezirata) {7}
loko : * tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo aux vilagxo; loki (ion ie): meti en lokon; loka: en/pri/... (unu) certa loko {2}
longitudo : kiom da gradoj oriente aux okcidente (ekz. 5°E) {9}
ludi : * fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro aux lertigxo; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatrajxo) {4}
lumi : * esti tre hela, brila; (suno lumas, kaj lumigas Teron; luno lumas, kaj lumigas Teron; lampo lumas kaj lumigas) {3}
luno : * natura satelito de planedo; Luno: la natura satelito de Tero (gxi lumigas (ne cxiam) la teron dum la nokto) {5}
lupo : rabobesto tre simila al granda hundo (kaj gxia antauxulo) (Canis lupus) (cxasas ankaux grandajn bestojn (grupe)) {8}
luti : fiksi metalon al metalo per fandmetalo kaj varmego {X}
lutro : molfela fisxomangxa mamulo cxe/en akvo (Lutra) {X}
magistro : kiu finis universitatan studon, sed ne doktorigxis {X}
makulo : alikolora punkto aux loko (pro difekto aux malpuro, aux por ornamo); difekta punkto; malbona parto; makuli: fari makulo(j)n sur io; malpurigi {7}
makzelo : (supra kaj malsupra) ostoj de la busxo {X}
mal- : * [tute ne; inverse; kontrauxe] (mallonga, malamiko, mallumo, malakcepti, mallauxdi, malsupre, malpli,...) {0}
malario : parazita malsano (febro cxiun trian/kvaran tagon) {X}
malgraux : ecx se tio aux tiu malhelpus (malgraux la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren (= kvankam forte pluvis,...)) {7}
malvo : iu el diversaspektaj florplantoj kun kvinnombraj floroj (ofte kun koloro inter roza kaj viola) (Malva) {9}
mano : * korpoparto (je fino de la brako, kun fingroj), per kiu oni povas ion preni; manilo: malfermilo sur pordo {2}
mandato : rajtigo reprezenti personon aux organizajxon; dokumento pri tia rajtigo; ordono pri (el)pago de mono (posxtmandato) {8}
mango : flava aux orangxkolora, ovoforma frukto kun fibreca kerno, al kiu algluigxas la karno, de arbo (Mangifer) {X}
mangrovo : tropika marborda arbaro (kreskanta en akvo) {X}
manioko : varmlanda planto kun amelricxaj radikoj (Manihot) {X}
manki : * ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al gxi: gxi ne estas kompleta; gxi ne bone funkcias); (gxi mankas al mi: mi ne havas gxin, kaj tion mi bedauxras (cxar mi bezonas gxin, aux cxar mi sxatas gxin)) {3}
manradiko : man-artiko, la (plurobla) artiko inter mano kaj brako (man/radik/o) {X}
manto : raboinsekto (atendas kaptajxon "pregxante") (Mantis) {X}
mantelo : longa vesto kun aux sen manikoj, kovranta la aliajn vestojn (banmantelo: kovras la nudan korpon (post bano)) {7}
mapo : folio kun desegno de la mondo aux de (parto de) lando (kun vojoj, urboj,...); maparo: mapo-kolekto (en libro) {8}
maro : * tre granda (sala) akvo {3}
marcxo : tero tre malseka; lago plena de koto kaj plantoj {8}
masko : artefarita vizagxo (por festo, protekto,...) {X}
masto : fosto sur sxipo aux boato, al kiu estas fiksita(j) la velo(j); fosto aux stango, al kiu flago estas fiksita {8}
mastrumi : fari cxion, por ke cxio okazu bone en domo aux entrepreno (mastr/um/i); mastrumo: ekonomia unuo {8}
masxino : * aparato por produkti ion aux fari iun laboron, (gxenerale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo,... {6}
meblo : * [tablo, segxo, lito, sxranko,...]; mebli: provizi per mebloj; meblaro: la mebloj de unu cxambro aux domo {6}
Mediteraneo : (regiono de) la maro inter Euxropo kaj Afriko {9}
meduzo : nagxanta stadio (travidebla, gelateneca) de polipo {X}
mefito : mamulo (sxprucigas odoracxan likvon) (Mephitis) {X}
melodio : sinsekvaj tonoj en muziko; muzika "frazo" {X}
melono : granda globforma frukto kun sukplena karno (Cucumis melo,...); akvomelono (Citrullus lanatus) {9}
mem : * [akcentas: tiu menciita, ne alia] (mi auxdis tion de li mem: mi auxdis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion: mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris; la vorton mem mi ne konas, sed mi komprenas, kion gxi signifas); [sen helpo] (faru tion mem!; memlernanto); [per si] (memcxesa movigxo) {1}
membro : ano, aligxinto de klubo, asocio, societo,...; elstara parto de korpo [brako, kruro] {7}
memori : * teni en kapo; ankoraux scii poste {3}
mencii : mallonge priparoli; nur diri, ne plie priparoli {9}
mento : forte aroma herbo (Mentha); (-infuzajxo, -bombono) {X}
metio : manlabora profesio [cxarpentado, bucxado, frizado,...] {7}
mevo : iu el lauxte kriantaj blanke-nigraj/grizaj mar-birdoj (cxefe cxe la marbordo, iuj land-interne) (Laridae) {X}
mezuri : * kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom da centimetroj io estas longa, largxa aux alta; kiom da litroj estas; kiom da minutoj estas...; mezuro: grando laux kiu oni mezuras; grando difinita per mezurado; (muziko:) unu el egalaj dividajxoj {4}
migri : iri de unu logxloko al alia (malproksima) loko, por eklogxi tie; iri de loko al loko (al loko,...), ne havante fiksan logxlokon; (elmigri: (kutime:) migri al alia lando) {8}
miksi : * kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...); (inter)miksi (figure:) konfuzi {6}
mil : * 1000; dumil: 2000; mil du: 1002; dumil okcent: 2800 {1}
milda : ne akra por la sensoj; malsevera; varmeta (vetero) {7}
militi : * per multaj homoj kaj armiloj batali kontraux malamika lando (aux kontraux enlandaj malamikoj) {2}
ministerio : ministrejo: oficejo de ministro kun cxiuj ties funkciuloj kaj oficistoj; taskaro de ministro {9}
minus : "forprenu la sekvantan"; minuso: la signo "-" en kalkulado (8-3=5 ok minus tri estas kvin); malavantagxo {8}
mis- : * [ne gxuste; erare] (misprononci, misauxdi, miskalkuli, miskompreni, mistraduki, mispasxi, misgluti,...) {0}
modelo : objekto, farita por esti imitata aux kopiata; io/iu imitinda; iu pentrata; iu surhavanta vestojn por prijugxo {8}
modera : ne ekstrema; ne (mal)troa; ne tro postulanta {8}
modesta : ne havanta altan opinion pri siaj faroj aux scioj; ne akcentanta sian gravecon; (io) ne tro grava aux valora {8}
mola : * se la formo estas facile sxangxebla per premado (fresxe bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj sxtono estas malmolaj) {5}
molusko : besto kun mola korpo, ofte kovrita de kalka konko (Mollusca) [limako, mitulo, ostro, polpo,...] {X}
mono : * per kio oni pagas [dolaroj, euxroj, frankoj, rupioj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono {3}
monto : * tera altajxo (centojn aux milojn da metroj alta) {3}
montri : * indiki; vidigi; diri, kie io estas; elmontri: vidigi {2}
moralo : instruo aux reguloj por distingi inter bono kaj malbono; morala: (ankaux:) laux moralo, sed ne laux juro {9}
morbilo : infekta malsano (kataro, rugxaj makuloj sur hauxto) {X}
morgaux : * en/dum la tago post la nuna tago {1}
mosxto : [gxenerala titolo] (lia/sxia/via regxa/princina/... mosxto) {X}
motoro : aparato por transigi ian energion en movon; (figure:) objekto aux persono, kiu instigas al progreso {8}
mueli : diserigi, pulvorigi (grenon) per aparato (muelilo) aux inter du sxtonoj (el greno oni tiel faras farunon) {7}
multa : * en granda kvanto; multaj: pli ol 4 aux 5; pli ol kutime; multnombro: granda nombro; pluralo {2}
mureno : dika, longa, senskvama rabofisxo (Muraena) {X}
murmuri : neklare paroli; fari sonon de rivereto {7}
muso : malgranda rongxulo kun longa vosto (Mus,...); (figure: aparato por i.a. movi la montrilon sur komputila ekrano) {8}
musbirdo : iu el Afrikaj birdoj (griza, longa vosto, tufo sur kapo, fingroj turneblaj, saltetas) (Coliidae) (mus/bird/o) {X}
musko : etaj plantoj kun foliecaj tigoj kaj dense sidantaj folioj (kovrantaj pli-malpli grandajn surfacojn) (Musci) {9}
mustelo : longa mallongkrura molfela rabobesto (Mustela,...) {X}
musxo : * (ofte nigra) insekto rapide fluganta kaj zumanta, ofta en logxejoj kaj cxe bestoj (Musca, Homalomyia,...) {6}
muta : ne povanta paroli; sensona {7}
muzeo : domo, kie oni elmontras (ekspozicias) kolekto(j)n (artajn, sciencajn) {9}
muziko : * placxa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aux diversa alteco (farata per vocxo(j) aux per instrumento(j)); muziki: fari aux ludi muzikon {5}
-n : * [-o -as --> -(e)n / -(e)n <-- as -o] [al; direkto] (la kato saltas (de la planko) sur la tablon; sxi iras (de la vojo) en la domon; meti (ion) en posxon, sur hokon,...; Restu hejme! - Iru hejmen! (de cxi tie); Restu tie! - Ne iru tien!; Iru antauxen!; pasxi tien kaj reen; veturi Parizon (=al Parizo)) {0}
-n : * [-o -as --> -(o)n / -(o)n <-- as -o] [komplemento sen prepozicio: i.a. objekto, dauxro, mezuro] (tiu viro legas libron; li vidas tiujn altajn arbojn; mi vidis sxin, sed lin mi ne vidis; tion ni pripensu; li farbis la bluan pordon rugxa; mi konas lin kiel cxefo (mi=cxefo); mi konas lin kiel cxefon (lin=cxefon); li dormis du horojn (=dum du horoj); tio dauxras unu horon; sxi pagis unu euxron; tio kostas du dolarojn; tri horojn longa filmo; du metrojn alta viro; (mi deziras) bonan nokton!) {0}
najbaro : * homo, kiu logxas apude; homo, kiu sidas apude {6}
naux : * 9; nauxdek: 90; dek naux: 19 {1}
necesa : * ne malhavebla por fari ion; bezonata {3}
nek : * [ne tiu, kaj la alia ankaux ne] (nek hundo, nek kato estas sovagxa besto; mi mangxis nek panon, nek kacxon) {1}
nervoza : kiu facile ekscitigxas, impresigxas; malkvieta {9}
nesto : tio, kion konstruas birdoj por enmeti siajn ovojn; logxejo de birdo; nesti: fari neston; logxi en nesto {7}
-nj- : [kara virino aux knabino] (post kelkaj literoj de la vorto: panjo = pa(trino) + -njo; filinjo = fili(no) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Elinjo = Eli(zabeto) + -njo) {9}
nocio : difinebla ideo; tio, kion oni volas esprimi per vorto {X}
nordo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Auxstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (N) {6}
novelo : literatura rakonto (malpli ampleksa ol romano) {X}
nukso : frukto kun ligneca sxelo; ternukso: subtera gusxo de varmlanda herbo (Arachis), kun oleo-ricxaj semoj {9}
nul : * 0; nuligi: senvalidigi; malanonci {4}
numero : * nombro kiel rekonilo; vicnombro; signo de nombro (n-ro 12); unu eldono de revuo, gazeto; numeri: signi per numero (kvin numeritaj ekzempleroj) {5}
nupto : geedzigxo, edz(in)igxo (ceremonio, festo aux fakto) {X}
nur : * ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur sxi; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam); ne sen plenumo de kondicxo (nur se) {1}
nutri : doni mangxon (tauxgan por kreskado kaj vivado) {7}
-o : * [io ekzistanta] [substantivo] (viro; vojo; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skribajxo; belo; beleco; li estas avo; li farigxis avo; mi nomas lin avo) (skribi: bela skribo; fini: mi restis gxis la fino; helpi: mi dankas pro via helpo; adicii: gxusta adicio; vera: tio estas la vero; blua: la bluo de la cxielo; adiaux: malgxojiga adiauxo; unu: metro estas mezur-unuo; tri: tiu trio (aux triopo) bele kantis) {0}
obei : * fari tion, kion iu ordonas aux instrukcias {6}
objekto : * ajxo konkreta; (gramatiko:) tio/tiu, al kio/kiu la ago estas direktita (t.e. unu funkcio de komplemento) {5}
obstaklo : baro, (granda) malhelpo (dum en- aux trairado) {9}
oceano : grandega maro (inter kontinentoj) {9}
oferti : proponi ion por vendo (je certa prezo) {7}
ofico : * ies difinita laboro (ne manlaboro); ofici: plenumi oficon; oficejo: loko por administra aux serva laboro {5}
ok : * 8; okdek: 80; dek ok: 18 {1}
okcidento : * kie la suno mallevigxas (geografie: °U=ueste) {6}
oksigeno : elemento (O) (en spirata aero) necesa por vivo {X}
okulfrapa : tre atento-kapta, impresa laux vido (okul/frap/a) {X}
okupi : * eniri aux eksidi kaj ne foriri; preni por sia uzo; plenigi kapon kaj ne foriri el la kapo; plene altiri ies atenton; (okupigxi pri io: dedicxi sian atenton al io; esti faranta ion; esti pensanta pri io); okupo: kio okupas iun {3}
ol : * [komparo: malsama] (pli ol; malpli ol; alia ol) {1}
olivo : mangxebla oleeca frukt(et)o de Mediteranea arbo kun ledecaj folioj (Olea europaea) {8}
omleto : batitaj ovoj frititaj en pato (kun lakto, legomoj,...) {X}
ondo : * ripetigxanta plialtigxo de la akvo-surfaco; motivo kiel "~"; amasa antauxeniro (kun interrompoj); antauxeniro de radio-signalo,...; ondi: levigxi kaj mallevigxi kiel ondoj {6}
onidiro : cirkulanta dirajxo sen konata fonto (oni/dir/o) {X}
opero : muzika teatrajxo (la aktoroj (roluloj) kantas) {9}
operacii : (provi) kuraci per trancxado; fari komplikan agadon; (matematiko:) fari kalkulon {8}
opio : dormiga substanco el la laktosuko de papavo {X}
oponi : kontrauxi ies opiniojn aux intencojn kaj provi malhelpi ilian plenumigxon; kontraux-agi {9}
oportuna : faciliganta ag(ad)on aux labor(ad)on; bona laux la cirkonstancoj; oportunismo: agado ne laux principo {7}
oro : * flaveca valora metalo (Au); ori: tegi per oro {6}
orangutano : granda hom-simila simio (Indonezio) (Pongo) {X}
orangxo : preskaux globforma dolcxa frukto de orangxo-arbo (Citrus sinensis) kun rugxflava (=orangxkolora) sxelo {7}
ordoni : * forte diri al iu, ke li/sxi faru ion; diri "faru!!" {4}
orelo : * parto de la korpo, per kiu oni auxdas (rimarkas sonojn); orelkonko: la ekstera parto de la orelo {4}
organo : parto de homo, besto aux planto (aux organizo) kun speciala funkcio; komunikilo (revuo,...) de organizo {7}
oriento : * kie la suno levigxas (geografie: °E=eoste) {6}
origino : komenco, deveno; origini: veni de...; havi sian komencon en...; origina: kia (gxi) estis en la komenco {7}
originalo : la origina formo (aux ekzemplero) de io (ne kopio; ne imitajxo; ne traduko;...); io kopiota, tradukota {8}
orko : granda nigra-blanka rabo-delfeno (Orcinus orca) {X}
orkideo : iu el florplantoj kun ofte okulfrapaj tripartaj floroj (meza lipo ofte granda) kaj polvecaj semoj (Orchidaceae) {X}
osto : * firma (sed rompebla), malmola, kalkeca parto en la korpo de homo aux besto; ostaro: skeleto {6}
ovario : organo en ino, en kiu produktigxas ov(et)oj {X}
pacienca : * trankvile atendanta (okazajxon, rezulton) {6}
pado : vojeto (ne por veturiloj) (en arbaro, gxardeno,...) {X}
pagi : * doni monon (por ricevi ion (objekton, servon,...) aux pro devo); enpagi (al konto/kaso); elpagi (de konto/kaso) {3}
pano : * mangxajxo bakita el knedita fermentinta pasto {4}
pando : granda nigra-blanka urso (Cxinio) (Ailuropoda); rugxa aux malgranda pando: fruktomangxa Azia mamulo (Ailurus) {X}
pantero : Azia leopardo (ankaux nigra) (Panthera pardus) {X}
papajo : meloneca, multsema frukto de arbo (Carica papaya) {X}
papavo : iu el herboj kun semoj en "bareleto" (Papaver) {X}
papilio : iu el insektoj kun kvar relative grandaj, ofte koloraj flugiloj (Lepidoptera) (la larvo estas rauxpo) {9}
paro : * duo de samspecaj aferoj (paro da sxuoj, paro da gantoj, paro da okulvitroj,...); du interligitaj homoj (geedza, gefiancxa paro,...); para: (pri nombroj:) senreste dividebla per 2 [2, 4, 6, 8,...]; nepara: [1, 3, 5, 7,...] {6}
parazito : estajxo vivanta en aux sur alia estajxo, kaj nutranta sin per la sukoj aux cxeloj de tiu alia ("la gastiganto") {X}
pardoni : * diri: "ne estis bone, ke vi faris tion, sed nun estas bone inter ni"; ne puni ion punindan {4}
parotito : infekta inflamo de (i.a.) salivoglando cxe orelo {X}
pasifloro : tropika grimpplanto kun okulfrapaj rondaj floroj kun harcirklo kaj tipaj stamenoj kaj pistiloj (Passiflora) {X}
pasto : * pli-malpli densa miksajxo el faruno kaj akvo aux lakto, por fari mangxajxon (panon, kukon,...); simila knedebla substanco; pastajxo: mangxajxo el kuirita (ne bakita) pasto {6}
pato : malprofunda senkovrila (metala) poto (ofte kun longa tenilo), uzata por friti mangxajxon en gxi {8}
pauxzi : nelonge interrompi agadon; provizore cxesi {8}
pedalo : parto de aparato, kiun oni movas per piedo {X}
pediko : parazito alkrocxigxanta inter haroj,... (Pediculus) {X}
pego : birdo kiu pikadas arbosxelon pro insektoj (Picinae) {X}
pekli : meti en salon (sal-akvon) (por konservi,...) {9}
pelikano : granda marbirdo kun beko-posxo (Pelecanus) {X}
pelvo : (malprofunda) ujo por likvoj (lavpelvo, neceseja pelvo,...); ambaux koksoj kun la ostoj inter tiuj {X}
pendi : * esti fiksita supre, sed krome ne; esti fiksita vertikale; pendigi: fiksi tiel; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per sxnuro cxirkaux la kolo {5}
penetri : (profunde) eniri, trairi ion malgraux obstakloj (en korpon tra la hauxto; en densan arbaron; tra filtrilo,...) {8}
peniso : sxvelema ekstera vira seksorgano, kun urintubo {X}
perdi : * ekmalhavi; ekhavi malprofiton, malavantagxon {3}
perfekta : tute tia, kia gxi devas esti; senmanka {8}
perko : iu el fisxoj kun dorna unua dorsa nagxilo (Perca,...) {X}
perono : kelksxtupa sxtuparo, kun pli largxa plata supro, antaux domo; simila afero por faciligi eniron en tramon aux buson {9}
persiko : tre sukoplena frukto (hauxto ofte lanugeca, kerno tre sulka) de arbo (Prunus persica, Amygdalus persica) {9}
persono : * homo, konebla laux nomo aux funkcio; homo kun siaj propraj ecoj; (gramatiko:) parolanto ("unua persono"), alparolato ("dua persono") aux priparolato ("tria persono"); personeco: la propraj (ne-korpaj) ecoj (karaktero, konduto,...) de iu homo, kiel tuto {3}
peti : * diri, ke oni deziras ekhavi ajxon aux servon; diri, ke oni deziras, ke iu faru ion; diri "bonvolu ...i" {2}
petoli : fari ne bezonatajn, ne seriozajn, viglajn, amuzajn agojn (ofte nepripensitajn) {7}
piedo : * la parto de la korpo, je fino de la kruro, sur kiu homo aux besto iras; simila parto, sur kiu staras objekto {3}
piki : * pusxi (per pinta ajxo, aux per beko) en unu punkto; vundi per akra pinta ilo; (figure:) inciti {6}
pilgrimi : pro religia kialo iri aux vojagxi al sankta loko {X}
pilko : * globforma ludilo; piedpilkado: futbalo; retpilkado: (mane jxeti pilkon trans reton); korbopilkado: (en korbon); bazpilkado: (post pilkofrapo, kuranto provas atingi bazon) {6}
pilolo : medikamento/dolcxajxo en formo de malmola globeto {X}
pinglo : * metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion, trapikante per gxi; juvelo aux insigno provizita per pinglo; folio pingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j) {6}
pingveno : subakve nagxanta, ne flugipova mar-birdo (en Sudo) (sur tero gxi staras "kvazaux homo") (Spheniscus,...) {X}
pipro : (akra spico el la sekigita) frukto de pipro-arbusto (Piper nigrum) aux (Capsicum annuum, frutescens...) {9}
pisti : pulvorigi, pecetigi ion, batetante gxin per pistilo en pistujo; pistilo: (ankaux:) ina genera organo en floro {X}
planto : * [arboj, arbustoj, herboj]; (vastsignife:) vivajxo ne kapabla movi sin de loko al loko (ne besto) (=vegetalo) {6}
plata : * iom longa kaj largxa (ofte ebena), sed ne dika {6}
plumo : * tio kio kovras la hauxton de birdoj (birdoj havas ne harojn, sed plumojn); skribilo (por skribi per inko); pluma: (ankaux:) kvazaux aro (tufo) da plumoj {4}
pluraj : * pli ol unu (aux du); ne nur unu {6}
pluralo : (gramatiko:) multnombro, en Esperanto indikita per -j (tiu (unu) rugxa pomo - tiuj (du, cent) rugxaj pomoj) {9}
plus : "aldonu la sekvantan"; pluso: la signo "+" en kalkulado (2+3=5 du plus tri estas kvin); avantagxo {8}
pneuxmatiko : parto de fiziko, pri gasoj; aertubo cxirkaux la rado de auxto aux biciklo (mallonge: pneuxo, pneuxmo) {X}
po : [distribuo: sama kvanto por cxiu aparte] (la kvar infanoj ricevis kune ok pomojn - po du); [prezo] (po du euxroj por metro); [en samaj porcioj] (la kvardek viroj marsxis po kvin - do en ok sinsekvaj vicoj) (:::: :::: :::: = okope po du) {9}
poemo : arta versajxo; poezia verkajxo {8}
polipo : tubereto (kreskajxo en la korpo); fiksigxinta stadio de meduzo (iu el sakformaj marbestoj (Coelenterata)) {X}
polpo : ok-braka mar-molusko ("inkmolusko") (Octopus,...) {X}
poluro : * surfaca brilo pro frotado; poluri: brilige froti {6}
pomo : * pli-malpli globforma frukto mangxebla kun tre firma karno, de pom-arbo (Pyrus malus = Malus); simila frukto {6}
ponto : * konstruajxo por iri de unu flanko de rivero aux kanalo al la alia super la akvo (aux super valo, strato,...) {6}
popolo : * nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo, ne cxiam logxantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj; (insektoj:) kunvivanta aro kun unu ovo-meta individuo (la "regxino") {3}
porcio : parto de io destinita por iu (mangxo, mono,...); pli-malpli egala dividajxo; porciumi: distribui laux porcioj {9}
pordo : * malfermajxo, per kiu oni eniras kaj eliras domon aux cxambron (fermebla); tio, kio fermas la eniran (kaj eliran) malfermajxon de domo aux cxambro {3}
post : * malantaux; pli malfrue ol; pli malantauxe en vico; (mi faros tion poste: ne jam nun, ne tuj); postajxo: pugo {1}
postuli : * firme diri: "mi volas havi tion!" aux "faru tion!"; fari aux kauxzi, ke io estas nemalhavebla; necesigi {3}
posxo : * saketo en vesto; io simila en aux sur io alia; posxuloj, posxbestoj: mamuloj, kies idoj kreskas en hauxto-posxo de la ino, en kiu estas la cicoj (=marsupiuloj) [kanguruo,...] {5}
poto : * iom alta ujo por diversaj uzoj: kuir-poto, flor-poto, akvo-poto,...; mikspoto: mangxajxo miksita (en unu poto) {6}
potenco : kapablo (forte) influi; kapablo obeigi; (matematiko: la kvara potenco de 3 estas 3x3x3x3 = 81) {7}
pra- : (pri parencoj:) je distanco de unu plia nasko (praavo: patro de avo; pranepo: filo de nepo); (pri tempo:) (jam de) antaux tre, tre longa tempo (prahistorio, praarbaro) {9}
pramo : boato aux sxipo por transporti homojn, veturilojn,... de unu flanko de rivero,... al la alia - kaj reen {X}
pregxi : * paroli al dio; pregxejo: domo por di-servoj {6}
preni : * ekteni; ekhavi por si; difini por si; preni kun si: kunporti; preni kiel...: (ankaux:) pensi ke estas... {2}
prepari : * fari tion, kio estas necesa por povi komenci fari ion; fari ion tauxga por iu celo (ekz. legomojn por mangxo) {5}
preta : * [laboro finita]; finfarita (gxi estas preta); (do:) tuj uzebla/disponebla; finfarinta (li/sxi estas preta); (do:) povanta tuj komenci fari ion (alian) (Cxu preta(j)? Ek!) {4}
pretendi : postuli ion, dirante (cxu lauxvere aux pretekste), ke oni havas rajton pri gxi; aserti sian propran gravecon {8}
preventi : fari tiel, ke io ne povos okazi {X}
pri : * koncerne [temo] (libro pri bestoj; atentu pri la truoj en la vojo; kontenta pri...; certa pri...) {1}
principo : fundamenta verajxo; baza elemento aux regulo de rezonado, scienco, moralo,...; principe: (ankaux:) teorie {9}
procedi : uzi difinitajn rimedojn por atingi rezulton aux por efektivigi ion; agi laux metodo {8}
procento : profito el cent unuoj en unu jaro; centona proporcio (simbolo: %) {9}
prociono : ringovosta mamulo (lavas nutrajxojn) (Procyon) {X}
programo : priskribo aux listo de taskoj plenumotaj unu post la alia; priskribo pri prezentota teatrajxo aux spektaklo, pri radio- aux televido-elsendoj,...; priskribo de planoj de registaro, politika partio,...; prezento aux spektaklo (ankaux en radio aux televido), konsistanta el pluraj partoj (programeroj) unu post la alia (Cxu vi havas la programon de la programo?); programi: arangxi la programon de evento aux de radio- aux televido-elsendo; verki programon por agado aux por tasko plenumota de/per komputilo {9}
proleto : homo sen kapitalo, kiu povas vendi nur sian laborforton por vivteni sin {9}
propagandi : klopodi disvastigi ideon; reklami ideon {9}
proponi : montri ion por uzo (aux por mangxado, trinkado, acxeto, vendo); diri al iu, ke tiu eble faru ion {9}
proporcio : rilato (laux mezuro) inter partoj de io, inter si, kaj al la tuto; kiam la grandeco de unu afero pliigxas kaj malpliigxas same aux simile kiel la grandeco de alia afero (proporcio inter laboro kaj rezulto, inter kulpo kaj puno) {X}
propozicio : (gramatiko:) parto de frazo, en kiu estas predikato ("Li gxojas cxar sxi venos.": unu frazo, du propozicioj) {9}
provi : * fari por vidi, cxu oni povas fari (aux cxu funkcias) {3}
pruda : kiu hontas paroli, auxdi, legi,... pri seksaj aferoj {X}
pruno : pli-malpli ovoforma frukto kun firma karno kaj longeca sxtoneca kerno de prun-arbo (Prunus domestica,...) {9}
pubo : ventro-malsupro inter la femuroj (kun pubharoj) {X}
publiko : * tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatrajxon, cxeestas sportkonkuron, vizitas muzeon,...; la homoj gxenerale; publika: por cxiuj, kiuj volas auxdi, utiligi, cxeesti,...; publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi gxin {6}
pugo : korpoparto, sur kiu homo sidas (postajxo, sidvangoj) {X}
pulo : saltanta fi-insekteto (sucxas sangon) (Pulex,...) {X}
pumo : Amerika rugxbruna/griza katego (Felis concolor) {X}
pumpi : eligi, levi aux movi likvon per aparato (pumpilo) {8}
puni : * fari ion malagrablan al iu, cxar tiu faris malbonan agon (ekzemple per: monpuno = punpago, malliberigo,...) {6}
pusxi : * (provi) movi ion, premante al gxi {5}
rabi : per forto aux minaco forpreni ies posedajxon; rabobirdo, -besto: kiu cxasas kaj kaptas aliajn bestojn por nutri sin {8}
rabio : freneziga infekta malsano (pro mordo de hundo,...) {X}
rado : * ronda objekto turnigxanta cxirkaux akso (por faciligi mov(igx)adon (vetur(ig)adon), en masxino,...) {6}
radiko : subtera parto de planto, per kiu gxi prenas nutrajxojn kaj akvon el la tero, kaj per kiu gxi estas fiksita al la tero; la fiksa, tena parto de io; fiksa, ne sxangxigxanta parto de vorto (en "laboro" kaj "labori", "labor" estas la radiko); (matematiko: la (dua) radiko de 49 estas 7); radiki: havi siajn radikojn en... {7}
rafano : (diversgranda, diverskolora (sed interne blanka) mangxebla radiko de) krucflora herbo (Raphanus) {9}
rajo : plata fisxo kvadrateca ("flugas" en la maro) (Raja) {X}
rano : (plenkreske senvosta) amfibio kun longaj malantauxaj kruroj (Rana) (kvakas: "kva-vak") {9}
rangifero : "norda cervo", bredata pasxtbesto (Rangifer) {X}
rato : rongxulo simila al muso, sed pli granda (Rattus,...) {8}
re- : * [denove, ankorauxfoje; inversdirekte] (rekonstrui, reskribi, gxis revido!, redoni, reveturi, tien kaj reen,...) {0}
reala : vere ekzistanta, ne elpensita; ne virtuala {9}
recikligi : re-uzi materialojn el forjxetajxoj (re/cikl/ig/i) {X}
regi : * igi homojn (aux ajxon) fari tion, kion oni volas; estri cxiujn aliajn; regilo: ilo por regi aparaton {3}
registro : (libro aux folio(j) aux sliparo kun) lauxordaj notoj, enskribitaj (registritaj) por posta uzo kiel atestajxo; registri: noti en registro; "skribi" signalojn sur magneta bendo aux al komputila memoro,... {7}
regno : * sendependa lando (aux landaro) {6}
rekompenco : io bona, donita aux farita al iu, por montri kontentecon pro io donita aux farita de tiu; rekompenci: doni rekompencon {8}
rekta : * sen kurboj, sen flankenigxoj; tiel ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; (pri angulo:) orta (90°); rekto: rekta linio {5}
relo : metala stango, sur kiu ruligxas radoj de vagonaro aux tramo; metala stango por gvidi aux apogi {7}
reliefo : io kun partoj pli altaj kaj malpli altaj, ne ebena {X}
religio : * scio aux kono pri supernaturaj estuloj aux estajxoj kaj pri la vivo post morto (kun rilataj agoj kaj normoj) {5}
rendevuo : interkonsento pri renkontigxo je certa horo en certa loko; rendevui: interkonsenti pri renkontigxo {9}
renkonti : * vidi alian homon kaj iri al li aux sxi; vidi aux sperti (ion) survoje, dum legado,...; renkontigxi: renkonti unu la alian; kunveni {3}
reprodukti : estigi novajn individuojn per jam ekzistantaj individuoj (pri bestoj, plantoj,...); produkti novajn ekzemplerojn samajn kiel (aux similajn al) ekzistanta ekzemplero (pri tekstoj, pentrajxoj,...) (re/produkt/i) {X}
resti : * ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne aliigxi; esti nefarita, nedirita, nemenciita, nemangxita, neprenita...; esti ankoraux videbla aux trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos; tio, kio ne estas jam menciita (=la cetero) {2}
reto : * plektajxo el sxnuroj aux fadenoj, en kiu cxiu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun suficxe largxaj interspacoj (masxoj) (simila al "#") (i.a. por fisxkapti); interligita aro da homoj, aparatoj,... (telefonreto, komputila reto) {6}
reuxmatismo : iu el doloraj malsanoj de i.a. la artikoj {X}
rezisti : ne subigxi; elteni, kontrauxstari de-eksteran forton {8}
ribeli : rifuzi obei auxtoritaton; rifuzi obei sxtatan auxtoritaton, penante per forto forigi gxin {8}
ricxa : * kun multe da mono, havajxoj; kun multe da valora enhavo (ekzemple: libro ricxa je bildoj) {2}
ridi : * per busxo kaj sono (ne vortoj) montri gxojon,...; rideti: per busxo sen sono montri gxojon, kontentecon,... {2}
ringo : ronda objekto kun truo en la mezo (kiel "O") {7}
rinocero : dikhauxta besto kun korno sur nazo (Rhinoceros) {X}
riprocxi : * akuze, kulpige kritiki; mallauxdi; diri: "Vi estus devinta ne fari tion!", "Pro vi iris malbone!" {6}
rongxi : demordi, deskrapi per la dentoj; rongxuloj: mamuloj kun po du trancxdentoj supre kaj malsupre (Rodentia) {X}
rosti : prepari mangxon per varmego, aldonante nek akvon nek grason (sur krado, sur trapikilo,...); prepari ion per varmego, preskaux bruligante gxin (panon, kafograjnojn,...) {8}
rozo : * floro kvinparta, ofte rugxa laux koloro (koloro "roza": hele rugxa, pale rugxa), de ofte dorna arbusto (Rosa) {4}
saguo : nutra faruno el saguo-palmo (Metroxylon) {X}
sako : * ujo el sxtofo, ledo, papero,...; dormosako: el izola materialo, por dormi en gxi (ekstere) dum kampado {5}
sakri : diri kolera(j)n vorto(j)n (pro la situacio, ne al iu) {X}
salato : mangxajxo el (miksajxo de) legomoj (kuiritaj aux ne), kun oleo, salo, spicoj,...; (figure:) senorda miksajxo {9}
saliko : iu el multaj diversformaj arboj aux arbustoj kun floretaroj (amentoj) aperantaj pli frue ol la folioj, gxenerale kreskantaj en malsekaj teroj aux cxe akvo (Salix) (el la flekseblaj brancxoj de iuj oni plektas korbojn,...) {9}
salikoko : (mangxebla) kankreto (Paeneus, Crangon,...) {X}
salmo : iu el fisxoj kun kroma grasa dorsa nagxilo (Salmo,...) {X}
salti : * (homo aux besto:) (ek)movi sin tiel, ke neniu piedo tusxas ion (surloke aux de unu loko al alia); (ajxo:) movigxi de unu loko al alia loko, ne tusxante la lokojn inter tiuj {4}
sama : * ne alia; ne alispeca; identa {2}
sario : tutkorpa (virina) vesto el unu tuko cxirkauxvolvita {X}
sata : * suficxe mangxinta; plene kontentigita {4}
savano : tropika ebenajxo (gramineoj, dise starantaj arboj) {X}
sciuro : rongxulo en arboj (la dikan, haran voston gxi sidante tenas vertikale) (Sciurus,...); tersciuro: simila, sur tero {9}
sed : * [kontrasto] (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne auxto, sed cxaro; ne rugxa, sed blua; mi mangxis, sed ne satigxis) {1}
segxo : * meblo por sidi (por unu homo) (en formo de la litero "h"); (ankaux: segxo en parlamento); braksegxo: fotelo {4}
seka : * senakva, senlikva; sen agrabliga aldonajxo (vino,...) {5}
sekalo : greno de iom malvarma modera klimato, uzata por baki panon kaj por fari brandon (viskion) (Secale) {9}
sekreto : * io, pri kio neniu sciu; io, kion oni rakontu al neniu; (ankaux:) ne gxenerale konata bona metodo {6}
sekvi : * iri post iu/io; veni post iu/io alia; iri laux {2}
sendependa : memstara, ne dependa de aliaj (homoj); (lando:) ne dependa de alia lando (nek parto de iu sxtato, nek iel regata de alia sxtato) (sen/de/pend/a) {X}
senso : unu el la kapabloj por ekscii pri sia cxirkauxajxo: tusxado, vidado, auxdado, flarado, gustumado {8}
senti : * ekhavi per la fingroj, per la hauxto aux interne en la korpo impreson doloran aux plezuran; ekhavi impreson agrablan aux malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: laux propra konscio esti ... {3}
sep : * 7; sepdek: 70; dek sep: 17 {1}
sepio : dek-braka mar-molusko ("inkmolusko") (Sepia,...) {X}
sergxento : armea estro sub leuxtenanto (suboficiro) {X}
ses : * 6; sesdek: 60; dek ses: 16 {1}
signifi : havi kiel precizan sencon; estu interpretata kiel {7}
simpatio : favora inklino al alia persono, pro simileco de sentoj, gustoj,...; simpatii: senti simpation {8}
simpla : * sen komplikajxoj; facile solvebla; unu-parta {3}
skarabo : insekto kun firmaj antauxaj flugiloj (Coleoptera) {X}
skatolo : * ujo (ofte rektangula) el kartono aux simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutrajxojn {6}
skizofrenio : psika malsano (i.a. misfunkcio de la intelekto) {X}
skorpio : okkrura besto (artikulo) kun vosto finigxanta per venena pikilo (Scorpio) {9}
skrapi : * per akra ilo forpreni iom de la surfaco de io {6}
skribi : * meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon; skribo: la literoj kaj la aspekto (latina, araba, kursiva skribo; bela manskribo;...); skribajxo: teksto {2}
skroto : hauxto-saketo en kiu estas la testikoj {X}
slipo : unu el la kartoj aux folioj de registro (sliparo) {X}
socio : homoj kunvivantaj, kun komunaj normoj kaj divido de funkcioj; (bestoj:) kunvivanta aro kun funkcio-divido {7}
sojo : (akra aux dolcxa) sauxco el sojfaboj (Glycine) {X}
sonoro : sono postsonanta (ne rapide cxesanta); sonori: estigi sonoran sonon; sonorigi: frapi/funkciigi sonorilon {7}
sorgo : varmlanda grenplanto kun fortika tigo ne kava kaj longaj mallargxaj folioj (Andropogon sorghum = Sorghum vulgare); sorgo-sukero, -siropo, -brando (el la tigoj) {9}
speciala : * ne ordinara; ne kutima; kun nekomunaj ecoj; ne gxenerala; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo aux fako {6}
spermo : (likvajxo kun) "semoj" (spermatozooj) de viro {X}
sperta : * kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aux akiritajn pro travivajxoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aux pro travivajxoj {6}
spiko : iom longa flor(et)aro kun flor(et)oj (poste semoj) sidantaj sur komuna akso (kiel de tritiko, sekalo) {9}
spinaco : legomo kun malgrandaj triangulecaj aux ovoformaj folioj (Spinacia); Nov-Zelanda spinaco: simila (Tetragonia) {9}
spiralo : kurbo cxirkaux punkto, pli kaj pli malproksimigxanta {X}
sporo : "semo" de filikoj kaj fungoj; "dormanta" bakterio {X}
stadio : (pri evoluanta afero:) (tempoparto,) kiam la afero estas klare malsama ol gxi estis antauxe aux estos poste {9}
stano : argxente blanka/griza, facile fandebla metalo (Sn) {9}
stari : * esti en vertikala pozicio; ne iri; ne sidi, ne kusxi {2}
starti : komenci sportan konkuron; ekiri, ekkuri; (motoro:) ekfunkcii; startigi: doni la start-signalon; ekfunkciigi {9}
staturo : la impreso, kiun faras la alteco (kaj korpo-formo) de iu homo (altstatura, belstatura vir(in)o) {9}
stepo : senarba ebenajxo, vintre sub negxo, somere varmega {X}
sterila : ne povanta naski/generi; (ankaux: sterilizita) {X}
sterilizi : forigi aux mortigi cxiujn bakteriojn,... (sur/en io) {X}
stimuli : plivigligi; instigi al (pli energia) agado {X}
stiri : direkti veturilon (auxton, boaton,...) (per stirilo) {X}
strecxi : * plilongigi aux plilargxigi per tirado; tre uzi sian korpan aux spiritan forton; trostrecxita: ne plu elasta {6}
studento : studanto en alta lernejo, en universitato {8}
sub : * malpli alte ol (tusxante aux ne); malpli alte ol la surfaco de (sub akvo, sub tero); dependa de; regata de {1}
subjekto : (gramatiko:) tiu parto de la propozicio, kiu indikas tiun/tion, kiu/kio agas aux estas en iu stato; aganto; (ankaux:) homo havanta iun malsanon (esplorata de kuracisto); homo farinta iun krimon (esplorata de policisto) {9}
subtrahi : depreni nombron: 8-2=6 (ok minus du estas ses) {9}
sucxi : entiri likvajxon en la busxon (per vakuo); entiri ion en aparaton per vakuo (ekz.: polvosucxilo); sucxinfano: bebo {9}
sudo : * [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Auxstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (S) {6}
sukero : * dolcx(ig)a ajxo (ofte kiel sukereroj) (el suker-kano, -beto, -palmo,...); sukeri: dolcxigi per sukero {4}
super : * pli alte ol (ne tusxante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^"); supera: pli alta, pli bona {1}
supro : * tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero aux planko; supre: en pli alta parto {4}
sur : * tusxante (supron aux flankon) (sur segxo; sur muro) {1}
surda : * ne povanta auxdi; (figure: ne volanta auxskulti) {6}
sxafo : * mambesto, bredata pro gxia lano, lakto aux viando (Ovis) {5}
sxakalo : rabobesto simila al maldika hundo (Canis aureus,...) (en Afriko kaj suda Azio, sed ankaux en orienta Euxropo) {9}
sxalmo : pli-malpli tuboforma rekta tigo de iuj herboj, kanoj,...; blovinstrumento; sucxtubeto (trinktubeto) {X}
sxalti : ekfunkciigi aparaton aux eklumigi lampon, fermante elektran cirkviton (per aparateto (sxaltilo)); malsxalti, elsxalti: cxesigi, rompante la cirkviton (per la sxaltilo) {X}
sxamano : homo, kiu povas rilati al supernaturaj fortoj {X}
sxanceli : tiel pusxi ion tien kaj reen, ke tio ne plu firme staras; malekvilibrigi; sxanceligxi: (ankaux:) dubi; heziti {9}
sxargxo : * tio (peza), kion iu/io portas; sxargxi: meti pezajn portotajn aferojn sur iun/ion aux en ion {6}
sxarko : iu el fisxoj kun dentoj kaj branko-fendoj (Selachii) {X}
sxati : * havi plezurajn sentojn pro havado aux farado de io; havi favoran opinion pri; vidi kiel valoran; preferi {5}
sxauxmo : likvajxo kun multege da veziketoj (kiam la likvajxo bolas, estas kirlata,...); sxauxmi: eligi, formi sxauxmon (sxauxmanta biero, sxauxmvino); sxauxmigi: fari, ke io sxauxmas {9}
sxejko : Araba tribestro, familiestro, vilagxestro; mosxto {X}
sximo : gxenerala nomo por etaj fungoj (kreskantaj i.a. sur malfresxa pano,...); sximi: kovrigxi per sximo; (figure: resti longe neuzata); sximfromagxo: kun speciala (blua, blanka) sximo {X}
sxiri : * distiri (paperon, sxtofon); desxiri: per (forta) tirado apartigi parton {6}
sxoki : (subite) cxagrenegi iun, cxar kontrauxa al (ties sentoj pri) deco kaj konveneco, aux cxar tute ne atendita; sxoko: (ankaux:) animskuo; (medicine:) subita nerva misfunkcio {X}
sxtato : * lando kiel regado-sistemo ("lando" estas gxenerale uzata vorto, "sxtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {5}
sxtofo : teksajxo aux trikajxo por fari vestojn k.t.p. [tolo, drapo, trikoto, silko, veluro, felto,...] {8}
sxtopi : fermi truon, plenigante gxin; sxtopilo: [korko,...]; (ankaux:) elektra kontaktilo, metata en sxtopilingon {7}
sxtormo : tre forta vento, ofte kun pluvo, negxo aux sablo {X}
sxuti : elglitigi mult-eran nelikvan substancon (sablon, sxtonetojn, grenon,...); grandkvante send(ig)i datenojn {8}
tablojdo : medikamento/dolcxajxo en formo de plata rondeto {X}
tajdo : la perioda (kutime dufoje tage) alterna movo de mara akvo: alta tajdo, malalta tajdo {X}
taksio : veturilo kun sxoforo, per kiu unu aux kelkaj homoj, kontraux pago laux kilometroj, povas veturi al dezirata loko {X}
takto : (muziko:) la nombro kaj ritmo de la "frapoj" en la mezuroj; (figure:) kapablo gxentile agi kaj paroli, ne incitante la cxeestantojn {9}
talpo : insektomangxa mamulo vivanta tute sub tero (Talpa) {X}
tamarindo : (ricxe nutra karno de la gusxoj de) granda varmlanda arbo (Tamarindus), sxatata ankaux pro gxia ombro {X}
tamen : * tio estas vera, sed... (Pluvas - tamen ni iru!) {1}
tapeto : murpapero k.s.; tapeti: glui paperon,... sur muron {9}
tapisxo : pli-malpli luksa, ofte ornamita, teksajxo aux nodajxo sur planko (aux sur muro: murtapisxo) {7}
taro : amelricxa tubero de varmlanda planto (Colocasia) {X}
taso : * trinkujo suficxe malalta, kun largxa malfermajxo, ofte kun anso (tenilo); subtaso: telereto sub taso {6}
tavolo : (malgranda) kvanto de iu materialo sur la tuta surfaco de alia materialo (tavolo da tero sur roko; tavolo da farbo;...); (povas esti pluraj tavoloj unu sur la alia) {X}
teo : * infuzajxo de folioj de te-arbusto (Camellia, Thea) {6}
teatro : domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado,...); teatrajxo: porteatra verkajxo; spektaklo {8}
tedi : kauxzi malagrablan senton, pro tro longa dauxro, pro troa ripetado, pro ne suficxa intereseco,... {8}
tegi : tute kovri per tuko aux per tavolo da alia materialo (tegilo, tegajxo), ofte ne (aux ne facile) forprenebla {8}
tegolo : diversforma (plata, kurba,...) objekto el bakita argilo, per kiuj oni kovras tegmenton (unu tegolo parte kovras alian); tegoli: kovri tegmenton per tegoloj {9}
telegrafo : aparato por transsendi informojn je granda distanco, per interkonsentitaj signoj; telegrafi: sendi mesagxon per telegrafo; (telegrafa stilo: tre konciza) {7}
telero : * plata, nur iom kava, mangxujo; (ankaux: tia anteno) {5}
temperaturo : varmo-kvanto; tio, kion oni mezuras per gradoj Celsi(us)aj (°C) aux Farenhejtaj (°F), aux per kelvinoj (K) {8}
teni : * havi (en mano aux proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; restigi; (teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis) {2}
tenajlo : prenilo/pincxilo el du kruce ligitaj metalaj pecoj {X}
tendeno : tio, kio ligas muskolon al osto; sxnuro de pafarko {X}
tendenco : dauxra inklino al io, al iu celo, aux en iu direkto; propaganda enhavo (de libro,...) {9}
tenio : iu el rubandformaj, multpartaj parazitoj (ekz.: unu stadio en porko, alia stadio en homo) (Cestodes: Tenia,...) {X}
teniso : sporto (jxeti pilkon per batilo (rakedo) trans reton) {X}
teorio : pripensado de reguloj, laux kiuj oni faru ion, tion ne farante; teoria: (ankaux:) en la praktiko ne farebla/farata {8}
tero : * tio, sur kio estas homoj, bestoj, domoj...; tio, en kio kreskas plantoj; Tero: la nomo de nia planedo {2}
teraso : plialtigita, ebena loko (apud domo, ekster kafejo, en parko,...) (por pli komforte sidi aux promeni por gxui la belan vidajxon); sxtup(ar)e arangxita kampo {9}
termito : lignomangxa insekto vivanta en grandaj popoloj, en arboj/traboj, tero aux memfaritaj konstruajxoj (Isoptera) {X}
teroro : super terpomo!
terpomo : amelricxa subtera tubero de moderklimata planto (Solanum tuberosum) (kuirita, fritita, -kacxo) (ter/pom/o) {7}
testiko : ovoforma vira organo, en kiu produktigxas spermo {X}
tifo : infekta malsano (alta febro (delira), (sanga) lakso,...) {X}
tigro : Azia rabobesto, granda kato kun flava, malhele striita hauxto (Felis, Panthera tigris) {9}
tinkturo : likva farbo por kolorigi sxtofon, harojn,... per sorbado; solvajxo (de kurac-herbo,...) en alkoholo {9}
tinuso : tre granda (ofte rugxkarna) marfisxo (Thunnus) {X}
tiom : * en tiu kvanto; en tiu/tia (granda) amplekso {1}
tipo : ideala modelo havanta cxiujn/multajn ecojn de iu speco; tuto de ecoj de iu speco; tipa: kun klaraj ecoj de sia speco; (literoj:) tipo: litero kun certa aspekto; tiparo: kompleto el literoj+ciferoj+signoj kun alia aspekto ol aliaj tiparoj {8}
tiri : * uzante forton, movi al si (aux kun si); fari, ke io sekvas: cxevalo tiras cxaron; retirigxi: cedi, reiri {3}
titolo : surskribo (nomo) de libro, artikolo, poemo, teatrajxo, filmo,...; respekta (aldona) nomo por persono (ekz.: princo, doktoro); titoli: doni titolon; nomi iun per titolo {7}
tomato : rugxa aux flava frukto de herbo (Lycopersicon esculentum = Solanum lycopersicum), (foje traktata kiel legomo (en salatoj,...)) {9}
tondro : (cxiela) bruego, kiu akompanas fulmon (fulmotondro); tondras: auxdigxas tondro (en cxielo) {7}
torturi : turmenti iun, por ke tiu kontrauxvole diru ion {X}
trafi : * sukcesi atingi lokon celitan; kiam jxetita sxtono aux pilko aux pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke gxi atingu; suferigi; sukcesi renkonti; hazarde renkonti {5}
trafiko : transportado de personoj, varoj aux informoj; ties cirkulado; (kvanto de) la veturantoj kaj irantoj en iu loko {9}
tragika : tragedia; kun (ne-evitebla) malfelicxa fino {9}
trajno : fervoja vagonaro: vagonoj ligitaj kun lokomotivo aux sen aparta lokomotivo, irantaj laux difinita horaro {8}
trakti : diskuti pri iu afero por veni al iu rezulto; esplori temon; prilabori ion; (laux iu maniero) agi al iu persono {8}
trankvila : * sen timo; sen grandaj movoj; ne rapidanta {3}
trans : * je/al la alia flanko de (li logxas trans la rivero; flugi trans la maron) {1}
trans- : * de unu (flanko, loko, persono, stato) al alia (ne apuda, tute alia) (transiri, transmeti, transporti, transsendi, transdoni, transformi, transskribi, transkonstrui,...) {1}
tremi : * skuigxi; skuetigxi (pro timo, malvarmo) {6}
treni : tiri post si (kun malfacilo) pezan objekton; (treni sin: malfacile iri); trensxipo: sxipo por treni aliajn sxipojn {8}
tri : * 3; tridek: 30; dek tri: 13 {1}
tribo : (organizita aux kune vivanta) homgrupo kun komuna(j) prapatro(j), foje subdividajxo de popolo {X}
triki : produkti sxtofon, farante masxojn per fadeno kaj du aux kvar stangoj (trikiloj) (aux per masxino) {9}
tritiko : greno (en Euxropo kaj norda Ameriko la plej grava) (Triticum), por baki panon kaj kuiri pastajxojn {7}
tropiko : latitudo 23°27´ norde kaj sude; (inter)tropika: en varmaj landoj, kie Suno povas esti rekte super la kapo {X}
trovi : * ekvidi, ekrimarki (post sercxado); (ankaux:) opinii {6}
trunko : la cxefa (vertikala, supertera) ligna parto de arbo; homa aux besta korpo sen kapo kaj sen membroj {8}
tuberkulozo : infekta malsano (formigxas buletoj en organoj) {X}
tuko : * peco de teksajxo (aux alia materialo), ofte kvadrata aux rektangula (tablotuko, littuko, busxtuko, naztuko, kaptuko, sxultrotuko, volvotuko, koksotuko, visxtuko, sekigtuko,...) {6}
tukano : Amerika birdo (grandega beko) (Rhamphastidae) {X}
turmenti : kauxzi al iu grandajn (korpajn) suferojn {8}
turni : * meti antauxon malantauxen aux supron malsupren (tiel, turnita "b" estas "d" aux "p"); movi cxirkaux (imagita) akso (tiel, turnita "^" povas esti ">"); sxangxi la direkton {3}
tusxi : * (homoj:) meti fingro(j)n (aux alian korpoparton) sur ion; (ajxoj:) tiel, ke en iu loko ne estas spaco inter du ajxoj; netusxebla: kion oni ne povas aux ne rajtas tusxi (aux sxangxi) {4}
tuta : * cxiuj partoj; ne rompita; plen-ampleksa {2}
-u : * [ago/stato: peto, deziro, konsilo, ordono] [verbo] (bonvolu eniri!; fermu la pordon!; pli bone ne mangxu tion; mi petas, donu al mi tiun libron; li volas, ke mi venu al li; cxu mi venu al vi?; sxi legu tiun libron; ni nun mangxu;...) {0}
-ujo : * [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaux: planto laux frukto (pomujo = pomarbo); lando laux popolo (Francujo, Japanujo)); ujo: [vazo, poto, skatolo, kesto, sako,...] {0}
-um-: * [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi teron, plenumi taskon, foliumi libron,...) {0}
umbiliko : kaveto en la ventro (cikatro de umbilika sxnuro) {X}
universala : rilata al, aplikebla al cxiuj membroj (homoj, objektoj) de iu grupo aux al cxiuj homoj sur Tero {9}
unu : * 1; dek unu: 11; unuo: kvanto aux mezuro uzata por nombri (kg, m); unueco: cxiuj kune en konsento, en akordo {1}
urbo : * loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj; urbego: kun milionoj da logxantoj {3}
urso : granda mamulo iranta sur plandoj (Ursus,...) {8}
urtiko : herbo, kiu cxe tusxo kauxzas brulsenton (Urtica) {X}
utero : organo en ino, en kiu kreskas naskota ido {X}
vagino : la (nasko)kanalo inter vulvo kaj utero {X}
valo : * malalta parto inter altajxoj, inter montoj {6}
valoro : * graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; sxatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {3}
varo : objekto farita por vendo; komercajxo {8}
varano : Afrika/Azia rampulo (granda lacerto) (Varanus) {X}
variolo : iama infekta malsano (febro, pusaj hauxto-vezikoj) {X}
varma : * kun relative alta temperaturo; (fajro: varmega) {3}
vasta : * (kun granda) mezuro en pluraj direktoj {5}
vazo : iu ujo; relative alta ujo kun pli-malpli largxa malfermajxo (el vitro, fajenco, metalo,...) (por teni likvon) {7}
vegetalo : plurcxela vivajxo ne animala [planto, fungo, algo] {9}
vegetara : (pri nutrado:) tia, ke oni ne mangxas produktojn de (mortigitaj) bestoj; vegetarano: kiu mangxas vegetare {9}
vejno : tubeto en la korpo, tra kiu sango fluas de organoj al la koro; streko da mineralo en alia mineralo aux en roko {9}
veni : * movi sin/movigxi al la loko de la parolanto aux al la loko de la alparolato aux al interkonsentita loko aux al priparolata okazajxo; (ankaux:) (veni al:) atingi; havi rezulton; (veni de:) origini en; esti rezulto de {2}
veneno : substanco, kiu difektas aux mortigas vivantajn cxelojn (aux tutan individuon); veneni: mortigi per veneno {8}
vengxi : kiam A faras malbonon al B (aux parenco aux amiko de B), cxar B faris malbonon al A (aux parenco aux amiko de A) {9}
ventro : parto de la korpo, en kiu estas la stomako kaj la intestoj; antauxa ekstero de gxi; vasta parto de botelo,... {7}
ventumi : movi aeron al iu aux io (por malplivarmigi) (per mano aux per ventumilo); purigi grenon, saltigante gxin (por ke la vento forblovu pajlon kaj sxelojn) (vent/um/i) {X}
vergo : pli-malpli longa, maldika, fleksebla bastono (aux fasketo da tiaj); vergi: frapi, bati per vergo {8}
verso : unu linio de kanto, poemo aux versajxo (versoj ofte rimigxas); versajxo: rimajxo, poeziajxo {7}
vertebro : unu osto de la vertebraro (=la dorsa kolumno) {X}
vesperto : iu el flugantaj mamuloj (Chiroptera) {X}
vidi : * rimarki per la okuloj; (figure: kompreni) {2}
violo : planto (Viola) kun kvinpartaj floroj (sovagxaj ofte rugxece bluaj (=violkoloraj), gxardenaj ofte trikoloraj) {7}
viruso : eta io kauxzanta malsanon (transprogramante cxelojn por produkti malsanigajn substancojn kaj virus-kopiojn) {X}
vitro : * malmola, rompebla, travidebla materialo, farita el sablo; okulvitroj: lensoj en muntajxo por pli bone vidi {4}
vivi : * esti inter naskigxo kaj morto; povi sin movi, sin nutri, sin reprodukti (homoj, bestoj kaj plantoj vivas, sxtono aux metalo ne vivas); travivi (ion): sperti, senti dum sia vivo {2}
vizo : (en pasporto:) permeso por en-/el-/tra-iri landon {X}
vojo : * sur kio oni iras/veturas de unu loko al alia {2}
volonta : * faranta ion kun (aux por) plezuro (aux por sperto) (ne profesie, ne pro devo) {6}
vortaro : libro, en kiu estas listo de tre multaj vortoj de iu lingvo, kun klarigoj aux kun tradukoj en alia lingvo; (ankaux:) cxiuj vortoj, kiujn iu konas (vort/ar/o) {X}
vulpo : rabobesto simila al hundo, kun pinta muzelo kaj pluma vosto (Canis vulpes,...) (kaptas cxefe malgrandajn bestojn) {8}
vulturo : granda rabobirdo kun rekta hoka beko kaj pli-malpli nuda kapo (Vultur, Aegypius,...) {9}
vulvo : ekstero de ina seksorgano (kun -lipoj, -lipetoj) {X}
vundo : * difekto de la korpo, el kiu fluas sango, aux kie mankas karno aux hauxto; vundi (iun): fari vundon {6}
------
zzz : pagxo 157, antaux "Cxar la karaktero..." (aparta alineo): La radikoj el la Baza Radikaro Oficiala aperas en la listo kun la finajxo, kiu laux la Akademio indikas la gramatikan karakteron (substantivan, verban, adjektivan). Por la de mi aldonitaj radikoj, mi provis fari same.
zzzz : pagxo 158, Fine mi ne povas suficxe akcenti, [...]
zzzzz : pagxo 158, [...] per retposxto (wpil@uea.org) [...]
zzzzz : pagxo 11: Cxefaj prefiksoj kaj sufiksoj
zzzzz : pagxo 6:
Cxe la dua eldono
Por cxi tiu dua eldono mi korektis sep (kompost)erarojn, precizigis aux plilargxigis pli ol 650 klarigojn, kaj aldonis pliajn ducent radikojn, interalie por korpopartoj, diversregionaj tipaj bestoj kaj plantoj, bazaj nutrajxoj kaj oftaj malsanoj. (Iuj uzantoj prave kritikis la preskaux kompletan foreston de kelkaj nocio-kategorioj.) La suma nombro de la radikoj nun estas iom pli ol 2900. Cxe multaj kapvortoj mi menciis pliajn (ankaux figurajn) signifojn aux signifo-nuancojn, aux aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetajxoj. Aliajn klarigojn mi povis koncizigi sen perdo de klareco. Tiel, la teksto-amplekso kreskis je cxirkaux dek procentoj, sed la pagxonombro restis sama.
Kun danko al cxiuj komentintoj, LA AUXTORO.
memore al Clotilde kaj Tingoi, defendintoj de siaj lingvoj kaj kulturoj, kiuj estis inter la unuaj komentintoj de la listo
[se sur p.6, tiam la frazo "La duoblajxon...forstrekis." estu sur p.157 antaux "(Sed arhxaismojn..." (alineo: Aliflanke)]
La duoblajxon proletario (=proleto) mi forstrekis.
zzzzz : pagxo 12:
{X} aldonoj (ne en la Akademia listo)
[aldoni:]
iu el ... komuna nomo por pluraj/multaj malsamaj, sed iel similaj aux parencaj, plantoj aux bestoj
Nomoj de ne-Esperantaj literoj [p. 12?]
q: kuo; w: vavo (duobla vo); x: ikso; y: ipsilono
Alfabeta ordo laux radikoj [p.12?]
agi = ag /i (ag/ad/o, ag/as, ag/em/a, ag/o,...)
agento = agent /o (agent/a, agent/ar/o, agent/ej/o,...)
agiti = agit /i (agit/ant/o, agit/e, agit/o,...)
zzzzz Rilataj TTT-adresoj - aldoni: Babilejo: babilejo.org - sxangxi: W.F. Pilger: www.xs4all.nl/~pilger/wfp/