<
English
Español
Français
Nederlands
Esperanto(L3)

nun:
www.idnetwork.nl


Indigxenaj dialogoj

Fluo de libera komunikado
inter
Indigxenaj Popoloj

Esperanto: la sperto pri dauxripova komunikado

La Indigxenaj Popoloj

Indigxenaj Popoloj estas la kuratoroj de netrotakseblaj naturaj kaj kulturaj valoroj.
Ili estas ankaux la portantoj de esencaj sagxo kaj scio. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj, aux ecx nur respektas iliajn elektojn aux apogas iliajn aspirojn.
La dauxranta ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj lingvoj kaj iliaj mondoj, domagxas al ni cxiuj. La Jardeko por la Indigxenaj Popoloj, proklamita de UN (1995-2004) sxajnas ne bremsi tiun negativan evoluon.

Malgraux tio, la Organizoj de Indigxenaj Popoloj atingis rimarkindajn rezultojn dum la pasintaj jaroj!
Indigxenaj Popoloj devis cxiam batali por siaj rajtoj. Cxie en la mondo, ili staras antaux similaj viv-minacaj defioj.
Multaj Organizoj de Indigxenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo.
Ili konscias, ke pli intensa intersxangxo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la divastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel grave utilus al ili cxiuj.
Tamen, libera komunikado inter Indigxenaj Popoloj estas ankoraux limigita.
La manko de unu komuna lingvo kaj limigita aliro al moderna komunikado ludas decidan rolon en tio.
La indigxenaj popoloj dependas, por siaj interkulturaj kontaktoj, grandparte je tradukistoj kaj interpretistoj, kio kauxzas konsiderindan perdon de tempo, mono kaj nuancoj. La uzo de ponto-lingvoj (ekzemple la Angla, Hispana, Franca, aux Rusa...) ne prezentas kontentigan alternativon je monda nivelo. Kiel la aferoj statas nun, reprezentantoj de Indigxenaj Popoloj ofte komunikas nur kun tiuj kiuj kapablas paroli la saman pontolingvon.

Do, kiel sxangxi tion?

La projekto ID (`Indigxenaj dialogoj') celas fortigi la Organizojn de Indigxenaj Popoloj, disponigante al ili la rimedojn por plena kaj rekta komunikado inter ili.
La kombino de Esperanto kaj modernaj komunikadaj sistemoj malfermos vojon por optimuma uzo kaj solida vastigo de internaciaj indigxenaj retoj.
Por atingi altkvalitan komunikadon je malaltaj kostoj, la kontaktpersonoj de Organizoj de Indigxenaj Popoloj devus lerni:
     paroli kaj skribi Esperanton flue,
     uzi fakson kaj retposxton efike,
     enkonduki la uzon de tiuj kapabloj interne de siaj Organizoj.

Por ebligi tion, la projekto ID ofertas tri-semajnajn kursojn kun utiligo de la plej bonaj instrumetodoj.
ID esperas trejni 250 delegitojn antaux la jaro 2005.
La unua kurso por 24 partoprenantoj:
de la 29a de auxgusto gxis la 19a de septembro 1999.
La dua kurso por 12 partoprenantoj:
de la 21a de novembro gxis la 12a de decembro 1999.
La tria kurso:
marto/aprilo 2000.

La kompleta vizio:

en 2005, la indigxenaj popoloj povus:
     esti formintaj solidan kaj vastigxantan reton de proksimume 200 organizoj, sen komunikadaj limoj, kaj esti tiel rompintaj la lingvajn barojn inter si.
     esti lernintaj unu de la alia, pere de (virtuala) Indigxena Interkultura Universitato kiel, ekzemple, savi lingvon, observigi traktaton, protekti sian intelektan proprieton kaj sian naturan vivmedion.
     esti kreintaj Unuigxintajn Indigxenajn Naciojn, kiu akceptigus kaj observigus la Rajtojn de la Indigxenaj Popoloj de la Mondo.

Kiu partoprenos en la unua kurso?
La sekvantaj popoloj estos reprezentataj:

Tlingita (Alasko)
Sxora (Siberio)
Mapucxea (Cxilio)
Brunkaa (Kostariko)
Masaja (Kenjo)
Dajaka (Malajzio)
Lumbia (Usono)
Papua (Novgvineo)
Majaa (Gvatemalo)
kaj aliaj...

Jen la situacio je la 25a de marto 1999.
Cxi tiu estas projekto plene vastigxanta.
Gxi jam estos vastigxinta, kiam vi legos cxi tion.

Kiuj jam subtenas cxi tiun projekton?

UEA (Universala Esperanto Asocio)
Instituto por Lernado kaj Lingvoj Narwal
La Nederlanda Centro por Indigxenaj Popoloj NCIV
Internacia Instituto por Komunikado kaj Evoluo IICD
Institute for Global Education - Richard Schneider
Kris wordt vervolgd... - informoarkitektoj
Universitato de Amsterdam
Banko ASN
Banko Triodos
..............
Cxu vi?


Iniciatintoj de la projekto:
Bessie Schadee & Sylvain Lelarge - Narwal
Jose Carlos Morales: Brunkaa Indiano. Membro de la Konsulta Grupo por la Internacia Jardeko por la Indigxenaj Popoloj de la Mondo cxe la Unuigxintaj Nacioj


Kial elekti Esperanton
(kaj ne la Anglan)
kiel ponto-lingvon por cxi tiu projekto?

Tio sxajnas esti bonsenca demando, sed:
     oni povas lerni regi Esperanton multe pli rapide kaj bone ol la Anglan kaj ID celas rapide estigi veran komunikadon inter la membroj de la reto;
     la neuxtraleco de Esperanto ebligas kontakton je bazo de egaleco kaj respektas la indigxenajn lingvojn; elekto de la Angla malavantagxigus multajn ne-okcidentajn popolojn;
     Esperanto, dank' al gxia sistemo de vortformado, estas pli tauxga por esprimi konceptojn ligitajn al certa kulturo, kaj novajn estigxantajn per interkultura kunlaboro;
     fine, lerni Esperanton faciligas la akiron de aliaj fremdaj lingvoj.
Esperanto tiucele montrigxas ora sxlosilo.


Kiel ni prezentas Esperanton kadre de ID?
`Oni povus kompari Esperanton al Lego (konstru-ludo kun briketoj cxiel kombineblaj): simpla, facile uzebla, sed kun senfinaj ebloj.
Gxi prezentas nekontesteblajn avantagxojn:
     gxi estas surprize facile lernebla,
     gxiaj gramatiko kaj prononco estas regulaj,
     novaj vortoj estas facile formeblaj laux deziro.
Post pli ol cent jaroj da intensa uzado fare de largxa kosmopolita komunumo, gxi nun estas vivanta lingvo kun ricxa literaturo. Gxi estas libera de cxia naciismo kaj estis projektita por kunligi la popolojn. Cxiu kiu partoprenus Universalan Kongreson de Esperanto, estus konvinkita: 3500 delegitoj el 100 malsamaj landoj kaj ecx ne unu interpretisto!
Suficxe multaj profesiaj retoj jam longtempe uzas Esperanton.'


Cxu fascina projekto?

Certe gxi estas tia, cxar gxi estas vere noviga, plena de potencialo kaj perfekte realigebla.

Vi povas partopreni en gxi:
     enirante la vizion kaj kune realigante gxin
     kontaktigante nin kun simile agantaj individuoj kaj organizoj
     igante vian entreprenon dauxre apogi nin finance
     prezentante nin al potencialaj sponsoroj
     `adoptante' unu el la partoprenantoj, pagante ties kotizon por unu aux pluraj kurso-tagoj
     helpante nin konstrui interretan strukturon (aparataro, programaro, provizistoj kaj ttt-pagxo) kiu donos al la reto radikojn kaj flugilojn
     financante vojagxbiletojn de la partoprenantoj
     .....................

Nia celo estas trovi ne-indigxenajn organizojn kiuj pretus financi cxi tiun projekton plejparte. La kostoj de la unua fazo estas taksataj je US$ 150.000,00 - el kiuj la Instituto Narwal kovros 20%.

Cxi tiuj informoj estas haveblaj ankaux en Angla, Franca, Hispana, Nederlanda kaj Rusa




<
English
Español
Français
Nederlands
Esperanto(L3)


nun:
www.idnetwork.nl