<
English
Español
Français
Nederlands
Esperanto(X)

nun:
www.idnetwork.nl


Indiĝenaj dialogoj

Fluo de libera komunikado
inter
Indiĝenaj Popoloj

Esperanto: la sperto pri daŭripova komunikado

La Indiĝenaj Popoloj

Indiĝenaj Popoloj estas la kuratoroj de netrotakseblaj naturaj kaj kulturaj valoroj.
Ili estas ankaŭ la portantoj de esencaj saĝo kaj scio. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj, aŭ eĉ nur respektas iliajn elektojn aŭ apogas iliajn aspirojn.
La daŭranta ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj lingvoj kaj iliaj mondoj, domaĝas al ni ĉiuj. La Jardeko por la Indiĝenaj Popoloj, proklamita de UN (1995-2004) ŝajnas ne bremsi tiun negativan evoluon.

Malgraŭ tio, la Organizoj de Indiĝenaj Popoloj atingis rimarkindajn rezultojn dum la pasintaj jaroj!
Indiĝenaj Popoloj devis ĉiam batali por siaj rajtoj. Ĉie en la mondo, ili staras antaŭ similaj viv-minacaj defioj.
Multaj Organizoj de Indiĝenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo.
Ili konscias, ke pli intensa interŝanĝo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la divastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel grave utilus al ili ĉiuj.
Tamen, libera komunikado inter Indiĝenaj Popoloj estas ankoraŭ limigita.
La manko de unu komuna lingvo kaj limigita aliro al moderna komunikado ludas decidan rolon en tio.
La indiĝenaj popoloj dependas, por siaj interkulturaj kontaktoj, grandparte je tradukistoj kaj interpretistoj, kio kaŭzas konsiderindan perdon de tempo, mono kaj nuancoj. La uzo de ponto-lingvoj (ekzemple la Angla, Hispana, Franca, aŭ Rusa...) ne prezentas kontentigan alternativon je monda nivelo. Kiel la aferoj statas nun, reprezentantoj de Indiĝenaj Popoloj ofte komunikas nur kun tiuj kiuj kapablas paroli la saman pontolingvon.

Do, kiel ŝanĝi tion?

La projekto ID (`Indiĝenaj dialogoj') celas fortigi la Organizojn de Indiĝenaj Popoloj, disponigante al ili la rimedojn por plena kaj rekta komunikado inter ili.
La kombino de Esperanto kaj modernaj komunikadaj sistemoj malfermos vojon por optimuma uzo kaj solida vastigo de internaciaj indiĝenaj retoj.
Por atingi altkvalitan komunikadon je malaltaj kostoj, la kontaktpersonoj de Organizoj de Indiĝenaj Popoloj devus lerni:
     paroli kaj skribi Esperanton flue,
     uzi fakson kaj retpoŝton efike,
     enkonduki la uzon de tiuj kapabloj interne de siaj Organizoj.

Por ebligi tion, la projekto ID ofertas tri-semajnajn kursojn kun utiligo de la plej bonaj instrumetodoj.
ID esperas trejni 250 delegitojn antaŭ la jaro 2005.
La unua kurso por 24 partoprenantoj:
de la 29a de aŭgusto ĝis la 19a de septembro 1999.
La dua kurso por 12 partoprenantoj:
de la 21a de novembro ĝis la 12a de decembro 1999.
La tria kurso:
marto/aprilo 2000.

La kompleta vizio:

en 2005, la indiĝenaj popoloj povus:
     esti formintaj solidan kaj vastiĝantan reton de proksimume 200 organizoj, sen komunikadaj limoj, kaj esti tiel rompintaj la lingvajn barojn inter si.
     esti lernintaj unu de la alia, pere de (virtuala) Indiĝena Interkultura Universitato kiel, ekzemple, savi lingvon, observigi traktaton, protekti sian intelektan proprieton kaj sian naturan vivmedion.
     esti kreintaj Unuiĝintajn Indiĝenajn Naciojn, kiu akceptigus kaj observigus la Rajtojn de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo.

Kiu partoprenos en la unua kurso?
La sekvantaj popoloj estos reprezentataj:

Tlingita (Alasko)
Ŝora (Siberio)
Mapuĉea (Ĉilio)
Brunkaa (Kostariko)
Masaja (Kenjo)
Dajaka (Malajzio)
Lumbia (Usono)
Papua (Novgvineo)
Majaa (Gvatemalo)
kaj aliaj...

Jen la situacio je la 25a de marto 1999.
Ĉi tiu estas projekto plene vastiĝanta.
Ĝi jam estos vastiĝinta, kiam vi legos ĉi tion.

Kiuj jam subtenas ĉi tiun projekton?

UEA (Universala Esperanto Asocio)
Instituto por Lernado kaj Lingvoj Narwal
La Nederlanda Centro por Indiĝenaj Popoloj NCIV
Internacia Instituto por Komunikado kaj Evoluo IICD
Institute for Global Education - Richard Schneider
Kris wordt vervolgd... - informoarkitektoj
Universitato de Amsterdam
Banko ASN
Banko Triodos
..............
Ĉu vi?


Iniciatintoj de la projekto:
Bessie Schadee & Sylvain Lelarge - Narwal
Jose Carlos Morales: Brunkaa Indiano. Membro de la Konsulta Grupo por la Internacia Jardeko por la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj


Kial elekti Esperanton
(kaj ne la Anglan)
kiel ponto-lingvon por ĉi tiu projekto?

Tio ŝajnas esti bonsenca demando, sed:
     oni povas lerni regi Esperanton multe pli rapide kaj bone ol la Anglan kaj ID celas rapide estigi veran komunikadon inter la membroj de la reto;
     la neŭtraleco de Esperanto ebligas kontakton je bazo de egaleco kaj respektas la indiĝenajn lingvojn; elekto de la Angla malavantaĝigus multajn ne-okcidentajn popolojn;
     Esperanto, dank' al ĝia sistemo de vortformado, estas pli taŭga por esprimi konceptojn ligitajn al certa kulturo, kaj novajn estiĝantajn per interkultura kunlaboro;
     fine, lerni Esperanton faciligas la akiron de aliaj fremdaj lingvoj.
Esperanto tiucele montriĝas ora ŝlosilo.


Kiel ni prezentas Esperanton kadre de ID?
`Oni povus kompari Esperanton al Lego (konstru-ludo kun briketoj ĉiel kombineblaj): simpla, facile uzebla, sed kun senfinaj ebloj.
Ĝi prezentas nekontesteblajn avantaĝojn:
     ĝi estas surprize facile lernebla,
     ĝiaj gramatiko kaj prononco estas regulaj,
     novaj vortoj estas facile formeblaj laŭ deziro.
Post pli ol cent jaroj da intensa uzado fare de larĝa kosmopolita komunumo, ĝi nun estas vivanta lingvo kun riĉa literaturo. Ĝi estas libera de ĉia naciismo kaj estis projektita por kunligi la popolojn. Ĉiu kiu partoprenus Universalan Kongreson de Esperanto, estus konvinkita: 3500 delegitoj el 100 malsamaj landoj kaj eĉ ne unu interpretisto!
Sufiĉe multaj profesiaj retoj jam longtempe uzas Esperanton.'


Ĉu fascina projekto?

Certe ĝi estas tia, ĉar ĝi estas vere noviga, plena de potencialo kaj perfekte realigebla.

Vi povas partopreni en ĝi:
     enirante la vizion kaj kune realigante ĝin
     kontaktigante nin kun simile agantaj individuoj kaj organizoj
     igante vian entreprenon daŭre apogi nin finance
     prezentante nin al potencialaj sponsoroj
     `adoptante' unu el la partoprenantoj, pagante ties kotizon por unu aŭ pluraj kurso-tagoj
     helpante nin konstrui interretan strukturon (aparataro, programaro, provizistoj kaj ttt-paĝo) kiu donos al la reto radikojn kaj flugilojn
     financante vojaĝbiletojn de la partoprenantoj
     .....................

Nia celo estas trovi ne-indiĝenajn organizojn kiuj pretus financi ĉi tiun projekton plejparte. La kostoj de la unua fazo estas taksataj je US$ 150.000,00 - el kiuj la Instituto Narwal kovros 20%.

Ĉi tiuj informoj estas haveblaj ankaŭ en Angla, Franca, Hispana, Nederlanda kaj Rusa




<
English
Español
Français
Nederlands
Esperanto(X)


nun:
www.idnetwork.nl