Mezepoka amo



Anonima Limburga Ampoeto, 13a jc. (2a duono)
trad. el la Nederlanda al Esperanto: Wouter F. Pilger


En la origino
Al amo virino
Plej dolĉe nin tentas:
Konsolo por kruelo,
Ĝis ŝia malfidelo
La amon venkas.

Komence mian koron katenis
Ŝia nomo dolĉe katena,
Kaj pensis mi, ke ĝi bonvenis,
Ja pli ol ĉio bonvena,
Ĉar de misfamo sena.
Pro nomo mi de amo plenis,
Ĝi vokis min al servo plena
Por ŝi - sed baldaŭ min ĉagrenis
Per teruraĵo ĉagrena,
Ĉar estis amo pena.

Ne devas ĵaluzi
Nek iel akuzi
Per klaĉa frazo
Kiu tro stulte
Amadas multe
Je fuŝa bazo.



Anonima Limburga Ampoeto, 13a jc. (2a duono)
trad. el la Nederlanda al Esperanto: Wouter F. Pilger


Ne eblas plensenti
Kiom vundas disfendi
Amanto-koron;
Neniu rekonus
Se li mem ne konus
La am-doloron.

Se iu movus min en profundo
Kaj vere trafus profundon,
Li ion ne jam trovitan en fundo
Malkovrus, ĉerpante kor-fundon.
Li trovus en ĝi sango-inundon:
Multa freŝa nebandaĝita vundo
Kaj firme premitan en ĉiun vundon
Ŝian dolĉan vizaĝon: plej klara grundo
De amo, kaj amo montras la grundon
Ke kara en kara vekas inundon.

La bildo plej prema
En koro amema,
La figuro de l' Damo:
Kiel ruĝo en sango,
Kiel puro en blanko
Kaj fidelo en amo.

_________________________

noto:
grundo : bazo, kialo.

(Pro la rimskemo, kiu estis unu el la kialoj por traduki ĉi tion, la signifo de linioj 14/16 estas iom alia ol tiu de la originalo.)



ĉefa paĝo Mezepoka