Ulenspieghel

tio estas
Strigspegulo


pri liaj vivo, kaj fiaj agoj, kaj la strangaj aventuroj, kiujn li havis, ĉar li neniam evitis eblan friponaĵon.


tradukis: P. Wolrug


origina eldono: 1967 Vulpo


[CH]

Kiel Tyl Ulenspieghel naskiĝis, kaj baptiĝis trifoje en unu tago.

En la Lando Saksio estas vilaĝo nomata Knitlingen. Tie Ulenspieghel naskiĝis, kaj en Ampelen li baptiĝis, kaj ricevis la nomon Tyl Ulenspieghel, tio estas: Til Strigspegulo. Kiam li estis baptita, oni portis lin al Gastejo, por pritrinki lin, laŭ la kutimo tie. La Patro, Klaas Tyl, faris grandan feston, kun siaj Parencoj, pro ĝojo.
Kiam la infanistino estis kuraĝe trinkinta, kaj volis porti la Infanon al la Domo, ŝi devis transiri ponton kiu troviĝis super malgranda Kanalo. Apenaŭ metinte sian piedon sur ĝin, ŝi falis kun Ulenspieghel en la akvon, kaj ili ambaŭ estus dronintaj, se ne estus al ili venintaj helpantoj. Kiam ili venis en la Domo, ŝi malvindis la infanon, kaj lavis lin en Kaldrono da varma akvo, ĉar li kaj liaj vindaĵoj estis plenaj je koto kaj ŝlimo.
Kaj tiel li baptiĝis trifoje en unu tago.




Kiel Ulenspieghel respondis al iu viro, kiu demandis pri la vojo.

Kiam Ulenspieghel, ankoraŭ estante infano, estis sola en la domo, tie venis Viro sur ĉevalo ĉe la domo, kiu demandis:
Kie estas viaj Patro kaj Patrino? Ulenspieghel diris: Mia Patro eliris por malbonigi malbonon, kaj mia Patrino eliris por konto aŭ honto. Kiel tio? la Viro demandis. Ulenspieghel diris: Mia Patro faras putojn en la Kampo, por ke oni ne iru sur la plugita Tero, kaj mia Patrino iris por prunti Panon; se ŝi redonos tro, tio estas por la konto, se ŝi redonos maltro, tio estas honto.
Kie mi ĝuste rajdos? demandis la Viro. Ulenspieghel diris: Tie, kie la Anseroj iras. Kaj kiam la Viro forrajdis, la Anseroj flugis en la akvon; tiam la Viron kaptis dubo, kaj li reiris, kaj diris: La Anseroj flugis en la akvon, nun mi ne scias, kie mi rajdu. Ulenspieghel respondis: Vi devas rajdi, kie la Anseroj iras, ne kie ili naĝas. Tiam la Viro forrajdis, estante tre mirigita, pro la saĝa respondo de ĉi tiu infano.


Kiel Ulenspieghel volis flugi.

Ulenspieghel estis tre konata en multaj Landoj, pro liaj plaĉaj ŝercoj kaj pro liaj Friponaĵoj. Tiuj de Majburgo petis lin por ke li faru ion strangan. Li diris ke la tuta Popolo venu al la Foirejo, kaj ke li tie flugos.
Kiam tie multaj miloj da homoj estis kunvenintaj, li grimpis sur Domon, kaj li malfermis la brakojn kvazaŭ li volis flugi, kaj diris ridante: Mi pensis ke en la Urbo ne estas pli da Stultuloj krom mi, sed jen Urbo plena je ili, ĉar eĉ se vi ĉiuj estus dirintaj ke vi flugos, mi tion ne estus kredinta; kaj nun vi kredas ĉiuj iun Stultulon, kiu diras ke li povas flugi. Kiel mi flugu, ne havante flugilojn?
Kiam Ulenspieghel estis dirinta tion, li foriris kaj lasis la Popolon staranta; unu malbenis, alia ridante diris: Tiu ŝercema Stultulo diras la veron.




Kiel la Duko de Lunenburgo ekzilis Ulenspieghel el sia lando.

En la lando Lunenburga, Ulenspieghel estis farinta multajn Friponaĵojn, kaj tial la Duko estis ekzilinta lin el sia Lando. En iu tempo Ulenspieghel de fore ekvidis la Dukon, kiu venis al li sur la sama Vojo. Li saltis de sia ĉevalo kaj tranĉis ĝian kolon, kaj malfermis ĝian ventron, kaj elprenis la Intestojn, kaj metis ĝin kun la kvar piedoj montrantaj supren, kaj ekstaris en la ventro de la ĉevalo.
La Duko, veninte ĉe li, demandis: Ĉu vi ne scias, ke mi ekzilis vin el mia Lando?
Ulenspieghel respondis: Sinjora Moŝto Tre Indulgema, mi ekstaris en mia ĉevalo, ĉar mi aŭdis diron, ke ĉiu estas libera inter siaj kvar Fostoj. Tiam la Duko diris kun rido: Iru tuj el via malpura Besto kaj kuru tuj el mia Lando, aŭ vi mortos.
Ulenspieghel, aŭdinte tion, faris grandan salton pro ĝojo, kaj iris al Italio.


Kiel Ulenspieghel dum sia Malsano faris sian Testamenton, kaj post sia Morto, enterigita, daŭrigis siajn Friponaĵojn.

Ulenspieghel, ne povante lasi siajn Friponaĵojn, faris tiel sian Testamenton: Li dividis sian havaĵon en tri Partojn. Unu li lasis por siaj Amikoj, la duan por la Sinjoroj de Damme, kaj la trian por la Pastro.
Li estis pleniginta grandan Keston per ŝtonoj, kaj tiun li estis ferminta per tri ŝlosiloj. Li donis unu al ĉiu, kun la kondiĉo, ke ili malfermu la Keston ne pli frue ol unu Monaton post lia entombigo.
Mallonge post tio li mortis, kaj kiam oni volis enterigi lin, ŝnuro rompiĝis ĉe la pieda flanko de la ĉerko, tiel ke Ulenspieghel staris en sia Tombo. Tiam la ĉeestantoj diris: Lasu lin tiel, ĉar li estis stranga dum la Vivo, kaj do ankaŭ post la Morto. Kaj tiel oni lasis lin staranta en la Tombo, kaj kovris ĝin kaj surmetis ŝtonon, en kiu estis hakita Strigo havanta Spegulon en siaj ungoj. Laŭ lia Nomo.




Kiam Ulenspieghel estis mortinta de pli ol unu Monato, la tri Partioj kunvenis, kaj malŝlosis per siaj tri ŝlosiloj la Keston, por vidi la Trezoron. Kaj kiam la Kesto estis malfermita, ili vidis nur aron da ŝtonoj. Ili ĉiuj koleris al la aliaj. La Pastro pensis ke la Sinjoroj de Damme estis prenintaj la Trezoron, kaj la Amikoj pensis ke la Pastro havas ĝin. Kaj tiel ili en malpaco disiris. La Pastro kaj la Sinjoroj de Damme volis elfosi Ulenspieghel, por enterigi lin sub la Pendumilo, sed li jam tiel aĉe odoris, ke neniu volis veni ĉe li. Kaj tial oni denove fermis la Tombon, kaj lasis lin en la Paroĥa Preĝejo de Damme, kie lia ŝtono ankoraŭ kuŝas.


Tyl Ulenspieghel aŭ Strigspegulo: fripona ŝercemulo el Kneitlingen (Brunsviko); mortis laŭ germanoj en Molln (Ŝlesviko) ĉirkaŭ 1350. Tamen ankaŭ la Flandroj rezervis tombon por li, en Damme. Tio iel indikas la popularecon de liaj aventuroj, disvastigataj unue per buŝa rakontado, kaj ek de la frua 16a jarcento per popularaj libroj.

(La ilustraĵoj venas de la Antverpena eldono de 1518/1519; la rakontoj tamen estas tradukitaj laŭ pli posta libro.)

© 1967,1997,2002 Vulpo-Libroj/W.F.Pilger


Ĉefpaĝo Mezepoka

indekso/index


Ulenspieghel Ulenspiegel Uilenspiegel Eulenspiegel Til L'Espiegle Tyl Lespiegle Strigspegulo en Esperanto