Nederlando kaj la maro...


Proksimume 40% de (nuna) Nederlando estas malpli alta ol la mar-nivelo, kiam la mara akvo estas alta. Krome, pli ol dek procentoj de ĝia tero estas malpli alta ol la nivelo de la apudaj riveroj, kiam la rivera akvo estas alta. [mapo] Dum la jarcentoj, la loĝantoj de la malaltaj landoj, kiuj nun nomiĝas Nederlando, do devis ion fari pri tio... Pri tio mi provos rakonti ion.


"Rakontu mallonge: komencu ĉe la Romianoj..."

Inter 50 a.K. kaj 14 p.K., la Romianoj (Romio estis forta ŝtato kun Romo (nun en Italio) kiel ĉefurbo) okupis grandan parton de okcidenta Eŭropo. Tiun ili regis, kaj parte koloniigis, ĝis proksimume 350 p.K. Tiam la Romia Regno disfalis.

poldrom.gif
Norda limo de la Romia Regno.

Ankaŭ la sudon de la nuna Nederlando okupis la Romianoj. De ili ni havas la unuajn skribajn informojn pri la tiama formo de la lando kaj pri ĝia tiama loĝantaro. Nun oni havas informojn ankaŭ el arĥeologiaj elfosadoj.

pold03.gif
Nederlando en 100-300 p.K.

En la unuaj jarcentoj p.K., la bordo de la Norda Maro konsistis plejparte el vico da sablo-montetoj, formitaj de vento kaj maro (dunoj), kiuj formis naturan barilon kontraŭ la maro. Tiuj dunoj troviĝis kelkajn kilometrojn okcidente de la nuna marbordo. (La nivelo de la Norda Maro tiam estis malpli alta ol nun.) En la nordo kaj en la sudo estis elfluejoj de riveroj, kie do ankaŭ la maro povis libere en-flui.

Malantaŭ la dunoj estis tre malseka marĉa regiono kun multaj lagoj kaj lagetoj. Tero tro malseka por daŭra loĝado.

En la oriento kaj sudo, kie la tero estis seka, firme loĝis diversaj popoloj (aŭ triboj), kiuj okupiĝis pri terkulturo kaj bestbredado. La nomoj de tiuj popoloj ne estas bone transdonitaj.

Laŭ la Romianoj, proksime de la maro loĝis Batavoj (en la sudo) kaj Frisoj (en la nordo). Tiuj okupiĝis interalie pri fiŝkaptado. Ili loĝis en lokoj, kie ofte okazis inundoj (subakviĝoj), kiam la maro pli altiĝis ol kutime. Pro tio, ili konstruis apud siaj vilaĝoj montetojn, por savi sin kaj siajn bestojn, kiam okazis inundo. Tiuj savmontetoj en la Nederlanda lingvo nomiĝas terpenwierden. En pluraj lokoj ili estas ankoraŭ videblaj. [foto]


pold12.gif
Nederlando en ĉ. 1200 p.K.

Ĝis ĉ. 1000 p.K., la loĝantoj de la malaltaj landoj, kiuj nun nomiĝas Nederlando, ne aktive baris la landon kontraŭ la akvo, sed nur zorgis, ke ili povu savi sin, kiam okazas inundo. Ili ja fosis kanaletojn, por ke la akvo pli rapide forfluu.

De ĉ. 1000 p.K., la homoj komencis konstrui digojn el sablo kaj argilo, kaj fermis tiujn, kiam la akvo estis malalta, tiel ke ĝi ne plu povis eniri, kiam estis alta akvo. Tion ni povas nomi la unuaj "polderoj". Pli grandajn polderojn tiel faritajn, ni trovas en la nordo de la lando, en la provinco Frislando. Tutan mar-branĉon oni tiel sekigis inter 1200 kaj 1600.

Muelejoj.
De ĉ. 1200 p.K. oni ekuzis en Nederlando ventmuelejojn por diversaj celoj. Plej grave kaj ofte: por muelado de greno. Ventmuelejoj havas kruce metitajn alojn, kiujn turnas la vento kaj kiuj turnas ŝafton (t.e. akso, kiu mem turniĝas kaj movas ion alian). Sur tiu ŝafto estas dent-radoj, kiuj movas vertikalan ĉef-ŝafton, kiu per dent-radoj aŭ rimenoj povas movi ĉiuspecajn aparatojn kaj maŝinojn, do ankaŭ, ekzemple, muel-ŝtonojn. En suda Eŭropo oni trovas multajn ventmuelejojn, kiuj estas fikse direktitaj al la flanko, de kiu plej ofte venas la vento. Kiam la vento venas de alia direkto, tiuj do ne funkcias. En Nederlando, la vento venas de multaj direktoj. Oni do faris muelejojn, kiuj povis esti turnataj al la vento. Tamen, tio signifis, ke ankaŭ la muelaj aparatoj devis esti turnataj. Tiuj do ne povis esti tro grandaj kaj pezaj.

Jam antaŭ 1300 aperis ventmuelejoj, de kiuj oni povis turni la supran parton de la konstruaĵo, kun la aloj, al la vento. La muelaj aparatoj restis en la sama loko en la malsupro. Tiel eblis, uzi la muelejon ĉiam, kiam estis vento, sendepende de la direkto de la vento. La forto de la aloj estis transigata al vertikala ŝafto, kiu turniĝis en la kava akso, ĉirkaŭ kiu turniĝis la muelejo-supro. Tiu tipo de muelejoj nomiĝas "saltetanta", ĉar tiu konstrumaniero ne estas tre stabila. Ili do ne povis esti tre grandaj. Multaj funkciis por mueli grenon. Sed ankaŭ por turni akvo-ĉerpan radon oni uzis ilin. Multaj malgrandaj lagoj estis tiel sekigataj dum la dekkvina kaj deksesa jarcento. [foto] La plej aĝa, nun ankoraŭ ekzistanta, ekzemplero de tia muelejo estas de 1430. (Ĝi estas supozeble ofte riparita kaj rekonstruita, ĉar temas pri ligna konstruaĵo...). Ankoraŭ nun, iom malpli granda versio de ĉi tiu tipo, ofte kun ŝraŭbo-helico, estas diversloke uzata por reguligi la akvo-nivelon de kampoj.

Ĉ. 1600 aperis muelejo-tipo, de kiu nur la tegmenta parto (kun la aloj) estis turnata "al la vento". Ne ĉirkaŭ akso, sed per ruliloj inter du cirklo-formaj randoj. Tiuj estis multe pli stabilaj kaj multe pli fortikaj. Ne plu gravis, kiom grandaj aŭ pezaj estis la muelaj (aŭ aliaj) aparatoj. Ili do povis esti tre fortaj kaj komplikaj. Oni faris muelejojn por multaj celoj. Ne nur por muelado de greno, sed ankaŭ por elpremado de oleo, segado de ligno [foto], fabrikado de papero,... Ĉiuspecaj industriaj entreprenoj tiel ekestis. Kaj, kompreneble, oni povis per vento-forto ankaŭ turni akvo-ĉerpan radon aŭ ŝraŭbo-helicon. Nederlandanoj nomas tion: "Mueli akvon". Tiel, ek de la 17a jarcento, oni malplenigis multajn sufiĉe grandajn lagojn, per uzo de multaj ventmuelejoj. [foto]


La Fermdigo, la Isel-lagaj Polderoj, la Delto-projekto
pold15.gif
Nederlando en la 15a jarcento.
pold20.gif
Nederlando en la 20a jarcento.

En la 14a kaj 15a jarcentoj, okazis kelkaj grandaj ŝtormoj, pro kiuj subakviĝis ne malmulte da tero. En la mezo de Nederlando ekestis relative granda interna maro, nomata "Suda Maro" (Zuiderzee). En la sudo ekestis la insuloj de Suda Holando kaj Zelando.

Ankaŭ en la 19a jarcento kaj en la komenco de la 20a jarcento, okazis (ne tre grandaj) inundoj ĉirkaŭ la Suda Maro. Samtempe, la loĝantaro de Nederlando plimultiĝis. Pro tio, oni decidis, fermi la nordan parton de la Suda Maro per granda, forta digo, la Fermdigo (Afsluitdijk) (1927-1932), tiel ke ekestis lago (La Isela Lago (IJsselmeer), nomita laŭ la rivero Iselo (IJssel), de kiu ĝi ricevas dolĉan akvon). En tiu lago, oni konstruis grandajn polderojn, ĝis 6,5 metrojn sub la nivelo de la maro. Tiujn oni jam ne malplenigis per muelejoj, sed per pumpiloj (unue kun dizela motoro, poste elektraj). Tiel ekestis inter ĉ. 1930 kaj 1968 la Isel-lagaj Polderoj, kun multe da loko por urboj, kampoj, ktp.) [mapo]

Dum la jaroj, oni plurfoje plifortigis kaj plialtigis la malnovajn digojn. Tamen, en 1953, en Zelando (en la sudo) okazis denove granda inundo pro ekstreme forta ŝtormo. Mortis ĉ. 1800 homoj. Tiam oni decidis fermi la truojn inter la insuloj per digoj. La t.n. Delto-plano. [mapo] En iuj lokoj, la digoj estas tiel faritaj, ke la normala al- kaj de-fluo de akvo tamen povas okazi. [foto] Nur la buŝon de la rivero Skeldo (Schelde) oni ne povis fermi, ĉar tra ĝi, ŝipoj de la Norda Maro atingas la grandan havenon de Antverpeno (Antwerpen) (Belgio). Oni do plialtigis ankaŭ la digojn laŭlonge de Skeldo.


Nun sekvas diversaj ilustraĵoj: skemoj, mapoj, fotoj...


poldskem.gif
Skemo de polderoj (simpligita).

1. La Norda Maro (N.A.P.=meza nivelo; H=alta akvo; L=malalta akvo; M="maksimuma" alto)
2. La dunoj.
3. Klasika poldero kun digoj kaj kun
4. Ĉirkaŭpoldera kanalo, al kiu la akvo estis transigata per ventmuelejo (nun plejofte per elektra pumpejo).
5. Profunda poldero (ĝis 6,5 metroj sub la meza nivelo de la maro) en la iama Suda Maro kun
6. Elektra pumpejo.
7. Digo inter la poldero kaj la Isela Lago (la eksa Suda Maro).
8. La Isela Lago. (Ĝia nivelo estas iom malpli alta ol la meza nivelo de la maro.)
9. La Fermdigo inter la Isela Lago kaj la Norda Maro.
10. La Norda Maro.


pold2mue.gif
"supre-turnataj" muelejoj kun ĉerp-ŝraŭbo kaj kun ĉerp-rado

poldsupr.gif
muelejo kun turnebla supro kaj akvoĉerpa rado.
poldjask.gif
akvo-muelilo (kun fiksa ĉerp-ŝraŭbo), kiun unu homo povas levi por turni ĝin al la vento

poldmuel.gif
Muelejo-vico.

Per ŝraŭba helico, aŭ per akvo-rado, ventmuelejo povis levi la akvon ĉ. 1,5-3 metrojn. Ĉar la lagoj (kaj do la polderoj) estis pli profundaj, oni bezonis plurajn muelejojn en vico. Unu levis la akvon al kanaleto. El ĝi, dua levis la akvon al sekvanta kanaleto, ktp. La lasta muelejo levis la akvon al kanalo, per kiu ĝi povis flui al rivero aŭ maro. Tiel, oni sukcesis sekigi polderojn ĝis 6 m profundajn!


Mapo de polderoj en nord-okcidenta Nederlando.
En la sekvanta mapo, malnovaj kaj novaj polderoj estas montritaj. La plej malnova poldero montrita (kun indiko +1200) estis sekigita en la komenco de la 13a jarcento... La lasta granda poldero en la Isela Lago sekiĝis en 1968.

polderz2.gif polderz1.gif


Sud-okcidenta Nederlando kaj la Delto-Plano.
poldze13.gif
Zelando en 1300
poldzedt.gif
La Delto-Plano.


poldsub.gif
se ne ekzistus dunoj kaj digoj, granda parto de Nederlando subakviĝus...
(nigra: sub normala nivelo de la maro; griza: sub normala nivelo de riveroj)


poldfot4.gif
"sav-monteto" ĉe farmdomo


poldfot3.gif
[kolora]
"saltetanta" akvo-muelejo


poldfot1.gif
[kolora]
"supre-turnataj" akvo-muelejoj


poldfot2.gif
[kolora]
"supre-turnata" ligno-sega muelejo


poldfot5.gif
[kolora]
trafluebla parto de digo en Haringvliet inter la insuloj
Voorne-Putten kaj Goeree-Overflakkee en Suda Holando


poldfot6.gif
[kolora]
domo apud digo en malnova poldero


kompilis: Wouter F. Pilger - versio ne definitiva - 1999-09-11
(komentoj (nur en Eo): wpil[a]uea.org)