RETO-KLUBO DE ESPERANTO-PAROLANTAJ INFANOJ, GEKNABOJ KAJ DEKUMULOJ ================================================= SIN-PREZENTO-FORMULARO POR RETPOSHTAJ RETUMANTOJ (legu la enkondukon antau ol vi plenskribas ghin) La plenskribitan formularon (almenau la parton inter la *************-linioj) (re)sendu al: retoklubo [a] d i g i c r o n.com Se vi povas ttt-retumi, vi plenskribu la sinprezento- formularon en la Reto-Klubo mem! Povas dauri kelkajn tagojn (au ech semajnojn), ghis via prezento-pagho aperos. ================================================= ENKONDUKO Retposhto-retumantoj povas retposhte sendigi al sia e-poshtkesto la paghojn de la Reto-Klubo. Prefere (por ekscii iom pli pri la klubo, pri ghiaj celoj k.s.) sendigu al vi la chefan paghon, skribante e-leteron al agora@capri.mi.mss.co.jp au agora@dna.affrc.go.jp au webmail@www.ucc.ie (kun "temo" lauvola) kun kiel enhavo nur la linio: send http://www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/ kaj nenio alia. Au al w3mail@gmd.de: get -a http://www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/ (tiam enestos la pagho-adresoj =URL de ligoj) get -t http://www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/ (tiam *ne* enestos la pagho-adresoj de ligoj) La pagho devus alveni al via poshtkesto post kelkdek minutoj au foje post kelkaj horoj. Tamen foje okazas, ke la pagho alvenas post pli ol unu tago! Se anstataue venas mesagho kun "document requested is empty" au simila teksto, tio signifas, ke la komputilo de provizisto estis okupita. Provu denove ghis vi ricevos la paghon. Tiu metodo taugas cetere por CHIUJ ttt-paghoj en la Reto, kvankam iuj ne estos tre legeblaj post ricevo. Kaj kutime la "agora-serviloj" fushos chiuspecajn supersignitajn literojn (ankau la Francajn kaj Germanajn), bedaurinde. (Se vi mem konas iun "agora-servilon", kiu ne fushas ilin, skribu al ni!) Char (escepte che webmail@www.ucc.ie, kiu akceptas NUR PO UNU peton en unu letero, maksimume 50 en tago) oni povas sendigi kvin ttt-paghojn per unu letero, sur sinsekvaj linioj, vi povus peti ankau la liston de klubanoj: send http://www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/klubanoj.txt (resp.: get -a ...) kaj se vi estas "denaska" (do, se vi de bebo-agho parolas Esperanton), krome la informo-paghon por "denaskuloj": send http://www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/denaskaj.html Krome, speciale por retposhtaj retumantoj, ekzistas pagho: "enhavo.txt", sendebla do per: send http://www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/enhavo.txt kiu listigas la paghojn, kiuj estas taugaj por retposhta legado. (Nome: por iuj paghoj, ekzemple bildoj estas tiel gravaj, ke ne havas sencon, sendigi ilin retposhte.) ================================================= KELKAJ ATENTIGOJ PRI LA RETO-KLUBO: Vi povas farighi Klubano, kaj havi vian propran ttt-prezenton, se vi parolas/skribas/legas Esperanton flue au tre bone; se vi ne estas pli agha ol 18-jara; se vi estas atingebla per ret-poshto (per retadreso propra au alia). Chiuj tekstoj en la Klubo pri lernado de Esperanto estos forigitaj. Se montrighas, ke iu anoncis sin por esti Klubano, sed ne bone konas la lingvon, lia au shia Klubano-pagho estos forigita. Junuloj super 18-jaraj povas farighi Klubanoj nur, se ili estas t.n. "denaskaj Esperanto-parolantoj". Tiuj, kiuj ne plenumas la nomitajn kondichojn, kompreneble estas bonvenaj por viziti la Klubo-paghojn, legi chion, ludi chion, ktp., sed ili ne povas esti Klubanoj kaj ne rajtas skribi (krom saluton sur la mesagho-tabulo). ================================================= LA SIN-PREZENTO-FORMULARO: Provu, kiel eble, ne tushi la tekston de la formularo, inter la ******-linioj, por ke via ttt-pagho estu facile farebla. Skribu viajn respondojn tuj post la :-signo. Vian tekston por (teksto) vi skribu inter la ------strekoj. NE UZU supersignitajn literojn! (uzu ekz. ch,gh au ^c,^g...) ***************************************************** Temo: Formularo-Poshto Sendita per retposhto (titolo) RetoKlubo Sinprezento (plena_nomo) : (voknomo) : [[ chi-sube via "Esperanto-nomo" (kun NUR Esperanto-sonoj) ]] (esperanta_nomo) : [[ la naskighdaton skribu kiel: 26 jan 1982 ]] (naskighdato) : (hejme_parolas_E-on) :ne/jes (knabo/knabino) :knabo/knabino [[ che la loghloko indiku ankau regionon kaj landon ]] (loghloko) : [[ retposhta adreso (por sendi leterojn al vi) ]] (e-poshto) : [[ Se vi havas ttt-paghon, skribu ghian URL-adreson ]] (mia_ttt-pagho) http:// (ghia_titolo/enhavo) : [[ Se vi volas rekomendi alian ttt-paghon en Esperanto ]] (alia_ttt-pagho) http:// (ghia_titolo/enhavo) : [[ Viaj shat-okupoj kaj preferoj ]] [[ NE NECESAS PLENSKRIBI CHIUJN! ]] (shat-okupoj) : (shatata_libro/autoro) : (shatata_sporto) : (shatata_sportisto) : (shatata_muzik[ist]o) : (shatata_kant[ist]o) : (shatata_tv-programo) : (shatata_filmo) : (shatata_besto) : (shatata_floro) : (shatata_manghajho) : (malshatata_manghajho) : (shatata_lernofako) : (malshatata_lernofako) : (plej_shatata_el_chio) : (plej_malshatata_el_chio) : (revo/deziro) : (dezirata_profesio) : (tabelfino) tabelfino (teksto) [[ kion pli vi volas skribi sur via pagheto? ]] [[ SKRIBU INTER LA STREKOJ, PLI AU MALPLI MULTE ]] ----------------------------------------------------- ----------------------------------------------------- (subject) Formularo-Poshto (next-url) www.xs4all.nl/~pilger/retoklubo/formdank.html ***************************************************** retoklubo [a] d i g i c r o n.com