| niaj retposhtaj adresoj "geocities" kaj "yahoo" ne plu funkcias |
Kroatia Esperanto-poshtmarko -
Poshtkarto de la Reto-Klubo
La Reto-Klubo estas klubo de Esperanto- parolantaj infanoj. Ne por Esperanto- lernantaj. Kompreneble tiuj estas tre bonvenaj, por viziti ghin, ludi la ludojn kaj chion legi. Sed nur infanoj, kiuj parolas Esperanton, rajtas skribi en ghi.
Eble post iom da tempo, la Klubo estos dividita en plurajn partojn, lau la agho. Sed momente ekzistas nur unu Klubo, por chiuj aghoj (ghis proksimume 18j). (Tiuj, kiuj parolas Esperanton de sia bebo-agho, rigardu che 'denaskaj'.)
Se vi volas esti ano de la Reto-Klubo, vi plenskribu
la Sinprezenton.
Chiu Esperanto-parolanta infano (atingebla per retposhto) povas havi prezento-paghon. Sur tiu pagho, chiu mencias ion pri siaj shatoj kaj interesighoj. Kaj transsendon ("ligon") al propra ttt-pagho (se tiu ekzistas). La paghon vi faru per la Sinprezento. JAM NUN!
Krom tio, sur la prezento-pagho povus esti portreta foto. Se vi jam havas tian foton en elektronika formo, sendu ghin al
En la prezento-paghoj ne povas esti pli komplikaj aferoj, char tiujn ne chiuj povas vidi au audi. Do, ekzemple: ne grandaj au movighantaj bildoj, ne sono, ne "kadroj" ("framoj"), ktp. Se vi havas tiajn aferojn por montri au audigi, vi tion faru per propra ttt-pagho. Al tiu pagho, vi povas transsendi sur via pagheto en la Klubo.
Estas listo de Klubanoj, kiu ligas al la prezento-paghetoj.
Espereble baldau pliaj paghoj, por diversaj aghoj (au ligoj al tiaj) estos troveblaj en la Reto-Klubo. Sugestoj bonvenaj! Skribu al:
Se vi ne komprenas Esperanton - Si tu ne comprends pas
l'Esperanto - If you don't understand Esperanto - Falls
du kein Esperanto verstehst - Si no comprendes a Esperanto
- Als je geen Esperanto verstaat - Jezeli nie rozumiesz
Esperanto - Hvis du ikke forstaar Esperanto......
***** retposhto-retumantoj: prenu sinprezento-formularon
formklu2.txt kaj sendu e-leteron kun la dezirataj informoj al: retoklubo [a] d i g i c r o n .com *****
Temo-paghoj
pri ...
Amuzo-paghoj
kun shercoj, enigmoj, puzloj,...
Legajho-paghoj
kun rakontoj, versajhoj, poemoj,...
Kantoj-paghoj
kun ... kantoj... (kun au sen melodioj)
....-paghoj
... sendu ideojn!
<retoklubo[a] d i g i c r o n .com>
Au sendu viajn sugestojn per la Ligo-propono
Multlingva Info
***** listo de paghoj taugaj por retposhta alsendo trovighas kiel
enhavo.txt ***** listo de klubanoj por retposhta
alsendo kiel
klubanoj.txt *****
***** esperanto infanoj junuloj children youth international language enfants jeunes langue internationale sprache kinder jugend denaskaj *****