Europaj insektoj
Se sur via ekrano vi povas vidi supersignitajn literojn lau Latino-3, elektu: Latin-3
Ekzistas kelkaj milionoj da malsamaj insektoj en la mondo, kaj inter tiuj centmiloj da malsamaj skaraboj. Por nomi ilin, ekzistas problemo: En la mondo trovighas multe da insektoj, kiuj precize same aspektas kaj same kondutas kiel aliaj -- sed kiuj lau sciencaj kriterioj apartenas al alia specio, genro au familio. La kialo estas, ke insektoj unu au plurajn fojojn jare havas novan generacion, pro kio ekestas malgrandaj diferencoj, kiuj kauzas, ke sciencistoj donas alian nomon, dum por ne-specialistoj temas pri ''la sama besto''.
Unu ekzemplo: Ekzistas en la mondo kelkcent malsamaj specioj, kiuj tute similas, lau aspekto kaj konduto, al la ''flavaranda akvo-skarabo'', kiun ni montras chi tie (feliche ne chiuj vivas en la sama loko). Ne havas sencon, por ne-specialisto, uzi malsamajn nomojn por tiuj! (Se en iu loko hazarde trovighas du au tri el tiuspecaj skaraboj, ni povas facile distingigi ilin, aldonante ekzemple ''(mal)granda'', ''(mal)brila'', ''(mal)largharanda'' kaj simile.)
Char la sciencaj (''latinaj'') nomoj de tiuj same aspektantaj kaj kondutantaj insektoj estas kutime tute aliaj, uzado de sciencecaj nomoj (faritaj per transliterigo de la scienca nomo), por ne-fakuloj nur malfaciligas interkomprenon: Se iu diras, ke li vidis ''cibisteron'', kaj alia, ke shi vidis ''ditiskon'', ili ne komprenas, ke temas pri preskau samaj bestoj. Fakte pri du formoj de... flavaranda akvo-skarabo. Kial oni nomu sep-punktan kokcinelon ''kokcinelo'' kaj du-punktan ''adalio''? Oni ja ankau ne parolas pri ''loksodontoj'' kaj ''elefasoj'', kiam oni celas Afrikajn kaj Aziajn elefantojn!
Chi tie estas komunlingvaj Esperanto- nomoj por kelkaj insektoj, kiuj estas pli-malpli ofte videblaj en Europo (sed ne nur en Europo kaj ne chie en Europo). En aliaj lokoj povas ekzisti ''tute samaj'' insektoj, por kiuj validas alia scienca nomo.
Iuj nomoj de insektoj estas donitaj lau la formo au konduto de ties larvoj.
La bildetoj venas el malnovaj libroj.
Esperanto- nomoj menciitaj post la sciencaj nomoj, estas ne rekomendindaj -- char ili estas tro precizaj au tro malprecizaj. La signo # signifas ''atentu! tio ne estas...''.
14 sukerfisheto @ (Lepisma sacharina) (P):lepismo [arghentkolora, 10mm, iu senflugila pra-insekto] #fisho
15 masko-cimo (maldekstre larvo) @ (Reduvius personatus) [nigrebruna, 15mm, en polvo]
16 torako-cimo @ (Harpocera thoracica) [rughebruna, sur arbustoj]
17 betula shelo-cimo @ iu el fam. shelo-cimoj (Pentatomidae) [flavebruna, 10mm]
18 shelo-cimo @ iu el fam. shelo-cimoj (Pentatomidae) (P):pentatomo [bronzebruna, nigraj punktetoj, 15mm, sur arbustoj]
19 lito-cimo (P); muro-cimo @ (Cimex lectularius) [rughebruna, 5mm]

20 planto-lauso (P); afido (P) @ iu el subordo planto-lausoj (Aphidina)
21 shaumo-cikado @ (Philaenus spumarius) [bone saltas, larvo kashas sin en shaumo]
22 malario-kulo; ~-moskito (P) @ (Anopheles maculipennis) (P):anofelo [korpo oblikva kiam ripozas]
23 (piko-) kulo @ (Culex pipiens) [korpo paralela al ripozloko]
24 plum-antena sucho-kulo @ (Chironomus plumosus) [ne povas piki]
25 bova tabano @ (Tabanus bovinus) [bruna, suchas sangon de bovoj, 25mm, larvoj sur tero]
26 bova bulo-ojstro @ (Hypoderma bovis) (P):hipodermo [bruna, 15mm, larvoj sub bova hauto]
27 piko-musho @ (Stomoxys calcitrans) (BV):stomokso [malhelgriza, 7mm-a pikilo sur kapo, flugiloj pli disaj ol che dom-musho]
28 shvebo-musho (iu) @ (Syrphus ribesi) [flava kaj brunenigra, povas ''stari'' en aero, larvoj manghas folio-lausojn]
29 blinda abelo @ (Eristalis tenax) [malhela, grandokula shvebo-musho]
30 pendola shvebo-musho @ (Helophilus pendulus) [flava kaj nigra, 4 strioj sur torako]
31 lano-shvebulo; lana burdo-musho @ (Bombylius maior) [oranghebruna, simila al burdo]

32 rabo-musho @ (Asilus lucidus) [nigra kaj orangherugha]
33 kutima forfikulo @ (Forficula auricularia)
34 talpo-grilo @ (Gryllotalpa gryllotalpa) [45mm]
35 kampa grilo @ (Gryllus campestris) [nigra, 25mm]
36 blua akrido @ (Oedipoda caerulecens) [malantauaj flugiloj bluaj kun nigra rando, 25mm]
37 akrideto (iu) @ (Stenobothrus sp.) [verda kaj bruna, 15mm]
38 verda sabro-akrido @ (Tettigonia (Phasgonura) viridissima) [70mm]
39 kampa, sabla kur-skarabo (Cicindela campestris) (P):cicindelo [bruna au verda kun pala flavo 13mm]
40 kur-skarabo @ iu el fam. kur-skaraboj (Carabidae) (Z):karabo [malhela, metalbrila, 22mm]
41 nigra skarabo @ (Abax ater) [profunde nigra, 22mm]
42 Europa fluganta cervo; ~ cervo-skarabo (P) @ (Lucanus cervus) (P):lukano [60mm sen makzeloj]
43 sterko-skarabo (P) @ (Geotrupes vernalis) (P):geotrupo [shtalblua kun violeca brilo, 15mm]
44 maj-skarabo (P) (44A larvo) @ (Melolontha melolontha) (P):melolonto [bruna, 25mm]
45 rughazona kadavro-skarabo @ (Necrophorus vespillo) (P):nekroforo [rugha kaj nigra, metas ovojn en kadavrojn kaj enterigas tiujn, 20mm]

46 ora rozo-skarabo @ (Cetonia aurata) (P):cetonio [verda kun oreca brilo, 20mm]
47 eksalto-skarabo (47A larvo) @ iu el fam. eksalto-skaraboj (Elateridae) (P):elatero [15mm]
48 molshilda skarabo @ iu el fam. molshildaj skaraboj (Cantharidae) #(F):kantarido [brunerugha, 14mm]
49 granda lampiro @ (Lampyris noctiluga) [la ino (senflugila) vespere radias bluverdan lumon, 18mm]
50 striita frapo-skarabo; ~ morto-horlogho (P) @ (Anobium striatum) (Z):anobio [nigrebruna, faras tunelojn en ligno kaj tiktakas tie, 5mm]
51 bluverda oleo-skarabo @ (Meloe proscarabaeus) [30mm]
52 betula folio-rululo @ (Byctiscus betuleti) [entranchas kaj rulas foliojn por loghejo de larvoj]
53 bruna, pina nazo-skarabo @ (Hylobius abietis) [kashtanbruna, 13mm]
54 pina basto-skarabo @ (Myelophilus piniperda) [nigrebruna, 5mm]
55 popla kapro-skarabo @ (Saperda carchorius) [helbruna, felteca, 30mm]
56 kverka folio-skarabo @ (Haltica quercetorum) [brile verda kun punktetoj, 5mm]
57 bombardo-skarabo @ (Brachynus crepitans) (P):brahhino [10mm]
58 sep-punkta kokcinelo (F); ~ Di-besteto (P); ~ Maria-skarabo (P) (Coccinella septempunctata) [nigraj punktoj sur rugha, ekzistas ankau alikoloraj kun alia nombro da punktoj]
59 fajra, rugha svelta libelo @ (Pyrrhosoma nimphalis) [flugo 45mm]
60 nigra svelta libelo @ (Calopteryx virgo) [flugiloj verdaj, de ino rughebrunaj]
61 granda blua libelo @ (Aeschna grandis) [flugo 90mm]
62 shvebo-libelo (iu) @ (Libellula sp.) [iom plata korpo, flugo 70mm]

63 bruna efemero; unu-taga musho (Z) @ (Ephemera danica) [antauaj flugiloj palebrunaj kun makuloj, flugo 35mm]
64 shton-musho @ iu el ordo shton-mushoj (PLECOPTERA) [helbruna, che fluanta akvo, 30mm]
65 skorpio-musho @ (Panorpa communis) [malhela desegno sur flugiloj, 30mm]
66 verda gazo-musho @ (Chrysopa vulgaris) (P):krizopo [15mm]
67 formiko-leono (P) (67A larvo) @ (Myrmeleon formicarius) (Z):mirmeleono #leono
68 betula folio-vespo (68A larvo: kvazau-raupo) @ (Cimbex sp.) [malhele bruna]
69 pina folio-vespo @ (Lophyrus pini) [orangheflava abdomeno, kvazauraupoj flavaj]
70 giganta ligno-vespo @ (Sirex gigas) [antenoj flavaj, abdomeno flava kaj nigra, 40mm]
71 rozuja gajlo-vespo @ (Rhodites rosae) [4mm]
72 bronza nana vespo @ iu el fam. 'bronzaj nanaj vespoj' (Chalcididae) [3mm]
73 giganta embusko-vespo @ (Trogus exaltatorius) [abdomeno nigra kaj flava, 30mm]
74 ligno-bora embusko-vespo; profund-borulo @ (Rhyssa persuasoria) [80mm]
75 rastilo-vespo @ (Bembix rostrata) [antauaj kruroj rastilaj, chasas mushojn, 18mm]

76 abelo-lupo (-vespo) @ (Philanthus triangulum) #planto filanto [chasas abelojn, 12mm]
77 nazo-skarabo-chasisto @ (Cerceris sp.) [malhele flava kaj nigra]
78 sablo-vespo; raupo-chasisto @ (Ammophila sabulosa) #planto amofilo [longa talio]
79 kribro-vespo (iu) @ (Crabo sp.) #krabo [nesto en firma tero, chasas mushojn, 10mm]
80 kamentubo-vespo @ (Odynerus piricornis) [nesto en vertikala bordo k.s., enirejo kvazau kamentubo]
81 urno-vespo @ (Eumenes sp.) [maldika talio, nesto kvazau urneto, sur eriko]
82 muro-vespo @ (Odynerus parietum) [masonas neston en truo en muro, 15mm]
83 or-vespo @ iu el fam. or-vespoj (Chrysididae) [bluverda metalbrila, metas ovojn en chelojn de abeloj kaj vespoj, ghia larvo manghas ties larvojn]
84 formiko-vespo @ iu el fam. formiko-vespoj (Mutilidae) [la ino senflugila, 12mm]
85 granda krabro; ~ vespego @ (Vespa crabro) [nigra, rughbruna kaj flava, nesto en arbo-kavajhoj, 25mm]
86 Germana vespo @ (Vespa (Paravespula) germanica) [20mm]
87 mielo-abelo @ (Apis melifica) [15mm]

88 ter-burdo @ (Bombus terrestris) [rughebruna rubando sur kapo kaj sur abdomeno, lasta segmento kun blankaj haroj]
89 kukolo-abelo (iu) @ (Nomada sp.) [metas ovojn en nestojn de aliaj]
90 plumopieda abelo @ (Dasypoda plumipes) [kruroj kun oranghkoloraj haroj]
91 granda paperumo-abelo @ (Megachile lagopus) [brunenigra, eltranchas pecojn el folioj por konstrui chelojn]
92 granda rugha arbaro-formiko @ (Formica rufa) [rugha kaj rughebruna, 9mm]
93 tubeto-musho; pafo-musho (iu) @ (Limnophilus sp.) [bruna, 40mm, la larvoj loghas en tubeto en akvo]
en domoj, che homoj:
101 nigra, bakeja blato @ (Blatta orientalis) [20-30mm]
102 kutima bruna, Germana blato @ (Blattella germanica) [12mm]
103 granda, Amerika (BB) blato @ (Periplaneta americana) [30-45mm]
104 longakrura kulo; stilzo-kulo; tipulo @ iu el fam. longakruraj kuloj; stilzo-kuloj (Tipulidae) [ne pikas, 24mm]
105 vesto-tineo; ~-moteo @ (Tineola biseliella) [flugo 15mm]

106 kapo-lauso; ~-pediko @ (Pediculus humanus capitis) [3mm]
107 polvo-lauso @ (Trogium pulsatorium) [2mm]
108 pulo; hom-pulo @ (Pulex irritans) [2mm]
109 doma (BV), chambra musho @ (Musca domestica) [8mm]
110 malgranda doma (BV), chambra musho @ (Homalomyia (Fannia) canicularis) [5mm]
111 blua viando-musho; zumo-musho @ (Calliphora erythrocephale) (BV):kaliforo [blunigra, 8-15mm, forte zumas]
en akvo:
138 griza akvo-skorpio @ (Nepa cinerea) (BV):nepao #skorpio [spiras tra vosta tubo che akvo-surfaco]
139 stanga akvo-skorpio; stango-cimo @ (Ranatra linearis)
140 dorso-naghulo; remanto @ (Notonecta glauca) [naghas surdorse, malantauaj kruroj estas remiloj]
141 nagho-cimo @ (Naucoris cimicoides)

142 akvo-glitulo @ (Gerris sp.) [staras sur akvo]
143 tutnigra akvo-skarabo @ (Hydrous piceus) [ventro arghentkolora pro aerveziko]
144 flavaranda akvo-skarabo @ (Dytiscus marginalis) (P):ditisko
145 giro-skarabeto; akvo-skribisto @ (Gyrinus natator) [naghas je surfaco]
Pri papilioj trovighas
aparta pagho.
Multe pli da Esperanto- nomoj por insektoj de la mondo
Al Reto-Klubo