Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj

La fluanta tajdo


Harrison Hill / G.F. Root


(originala en Esperanto)


Muziko por Basic trovighas malsupre


Jen la kanto de kuragh'
Por maristoj dum vojagh',
Char kuraghon chiam donas melodi'.
Do kunkantu, maristar'!
Vi la rajton havas, char
La fluanta tajdo estas nun che ni!

:: Kantu, kantu, kamaradoj!
:: Ghojan estontecon havos vi:
:: Estas hela la chiel',
:: Chiam brilas nia stel'.
:: La fluanta tajdo estas nun che ni!

Kontrau vento, kontrau ond'
Kunbatalis nia rond';
Post la nuboj ofte kashis sin la stel'.
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun',
Kaj la stelo klare brilas sur chiel'!

:: Kantu, kantu, kamaradoj. . .

Do altighu nun la kor',
La ventegoj pasis for,
Kaj la bordon preskau vidi povas vi.
Helpa vento blovas nun,
Kaj ekbrilas varma sun'.
La fluanta tajdo estas nun che ni!

:: Kantu, kantu, kamaradoj. . .

Levu velojn al ventet',
Levu vochojn al kantet',
Levu korojn al chiama la esper'!
Kaj altighu la kuragh',
Char la fino de l' vojagh'
Estos nepre la triumfo de l' afer'!


Se vi volas mem "desegni" muziknotojn, sed ne havas specialan programon por tio, vi povas kopii (en Windows per "ekran-kopio") la bildon muziko.gif al propra desegno-programo, kaj per "kopii kaj glui" fari similajn muzik-notajhojn.


Muziko por Basic:

'
PLAY "o3 f8. e-16 d8. f16 b-8. o4 c16 o3 b-4 b-8. a16 g16 b-8. b-8. g16 f4" : '
PLAY "f8. e-16 d16 f8. b-8. o4 c16 d8. d16 c8. o3 b-16 o4 c2." : '
PLAY "o3 f8. e-16 d8. f16 b-8. o4 c16 o3 b-4 b-8. a16 g8. b-16 b-8. g16 f4" : '
PLAY "o4 d8. c16 o3 b-8. a16 b-8. g16 a8. f16 a8. o4 c16 o3 b-2. p4" : '
PLAY "o4 d4 d4 d8. c16 o3 b-8. g16 f2 b-2" : '
PLAY "o4 c8. c16 c8. c16 d8. c16 o3 b-8. o4 d16 c2." : '
PLAY "o3 f8. e-16 d8. f16 b-8. o4 c16 o3 b-4 b-8. a16" : '
PLAY "g8. b-16 b-8. g16 f4 o4 d8. c16" : '
PLAY "o3 b-8. a16 b-8. g16 a8. f16 a8. o4 c16 o3 b-2." : '
'


Al Reto-Klubo