Cxiuj rajtoj rezervitaj.
(C) 1998 Geraldo Mattos.
Por familia uzo oni rajtas fari
unu surpaperan kopion.
Estis foje patrino, kies tagoj cxiam finigxis per la sama rito: sxi zorgis, ke sxia sepjara infano banu sin, visxu sin, vestu sin per blua pijxamo. Kun cxio tio farita, sxi kusxigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restarigxis, kaj direktis sin al la pordo de la cxambro, sed tiam milda vocxo detenis sxin sur la sojlo:
-- Panjo, cxu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda vocxo devigis sxin turnigxi al la lito kaj sidigxi sur gxia rando, dum la infano etendis al sxi siajn brakojn. En la duonombro de la cxambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj. Manojn en la manoj, la patrino tiam komencis sian historion. Atentaj oreloj akompanis la rakontadon.
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en la hodiauxa tago:
Estis foje ogro, kiu ege afliktigxis de tio, ke cxiuj patrinoj timigis siajn infanojn per la terura minaco de la alveno de ogro. Neniu el tiuj timigitaj infanoj tamen iam vidis ian ogron, sed neniam unu el ili konsideris suspektinda la neniaman aperon de tiu minaco...
Unu el tiaj patrinoj iam ege malesperis, cxar sxia filino ne volas dormi. Jam la dekan fojon sxi diris al sia infano:
-- Kara, morgaux vi devas ellitigxi frue por iri en la lernejon. Se vi ne dormos nun, certe vi dormos dum la lecionoj, kaj la instruistino prave riprocxos vin...
La filino respondis:
-- Ho panjo, mi jam vokis la dormon, sed gxi ne volas veni... Kie do gxi estas, ke gxi ne auxdas mian peton?...
La patrino estis tre laca de la tuta laborata tago, sed ankoraux sukcesis trovi iom da forto por kelkaj vortoj:
-- Ho mia, vi tiel brue vokas la dormon, ke vi ne povas auxskulti, ke la dormo vokas vin... Fermu la okulojn, kaj viajn fermitajn okulojn direktu al la plagxo, de kie via patro ekiris fisxkapti sur la vastan maron. Kaj premu la lipojn, kaj per viaj premitaj lipoj parolu al la ondoj, kiuj venas sunumi al si la dorson sur tiu sama plagxo, de kie via patro ekiris fisxkapti sur la vastan maron: unua ondo... dua ondo... tria ondo... Kiam vi atingos la dudekan ondon, vi tuj endormigxos...
La patrino eliris el la cxambro, kaj la filino komencis vidi per fermitaj okuloj kaj paroli per premitaj lipoj:
-- Unua ondo... dua ondo... tria ondo...
Subite, la vico interrompigxis:
-- du... do...
Kaj sxi ekdormis.
La nokto pasxis sen urgxo, kaj cxio estis silento en la tuta domo. La knabino dormadis trankvila, sen bruaj spiroj kaj sen bluaj songxoj. Tiam la absoluta silento estis rompita, kaj la knabino rigardas eksteren, sed vidas nenion, cxar la kurtenoj estis tute kuntiritaj:
-- Eble, tio estis la vento... sed sxajne, ia mano frapas cxe la fenestro...
Kiam sxi reendormigxis, sxi estis denove vekita per ia bruo cxe la fenestro:
-- Cxu tio estas vere la vento, kiu frapas cxe la fenestro?...
Kaj sxi ellitigxas, kaj iras al la fenestro, cxar sxi estas kuragxa virineto, kiu timas nenion, ecx ne la ogron, per kiu sxia patrino provas sxin timigi... Kiam sxi trovigxis apud la fenestro, sxi dissxovis la kurtenojn, kaj denove rigardis eksteren, kaj nun sxi vidas:
-- Pro Zamcxjo! Kies estas tiu fingro, kiu frapas cxe la pordo, pli dika ol mia piedo?... Evidente, mi ne vekigxis, kaj nur songxas... Mi tute pravas, ke mi songxas, ke mi vekigxis, kaj iris al la fenestro, kaj vidis fingron pli dikan ol mia piedo...
La ekmiro de la knabino pligrandigxis, kiam sxi levis la okulojn, kaj vidis egegan kapon, pli grandan, ol la vasta krono de alta arbo. Kaj sxi ne povis jam teni sin de la surprizo, kiam atingis sxin vortoj kaj ridetoj, certe dampitaj por ne trarompi al sxi la orelojn:
-- Vi ne songxas!... La fingro estas mia, kaj gxi estas granda, cxar mi estas giganto... Kaj la fenestro ne dispecigxis nur pro tio, ke mi frapetis kiel eble plej malpeze... Cetere, mi tute ne volis timigi vin, kvankam mi scias vin sentima.
-- Ho! mi dankas vin por tia gxentileco ne timigi min, kaj precipe ne surdigi min per pezaj frapoj cxe la fenestro. Sed kiu vi estas, ho egegulo?
-- Mi estas la ogro, pri kiu via patrino parolas al vi kelkfoje... Neniu tamen scias, kio estas ogro, kaj kion ogro faras, kiam li vizitas domon, kie estas timigita infano. Pro tio, ege nervozigas min tio, kion la patrinoj sufloras al siaj gefiloj pri mia okupateco... mangxi infanojn!... kvazaux mi estus ia antropofaga giganto!
La knabino konfesis:
-- Mi iras de surprizo al surprizo. La unua estas tio, ke vi ekzistas, kaj la dua, ke vi ne estas tia monstro, kia cxiu vin imagas! Tamen, se vi parolas al mi la veron, kion do vi faras, kaj kial diskuras tra la mondo tiom misfamiga opinio pri vi?
Al la knabino vere sxajnis, ke la ogro singultis, antaux ol li parolis:
-- La misopinio pri ogroj venas de la tempo, kiam ni estis multaj, kaj la homoj persekutis nin kruele, enviaj pri nia grando kaj timigitaj de nia forto... Cxion malbonan ni faris, laux tio, kion ili diskonigis pri ni... Kompreneble, ni defendis nin, kaj la malamo kreskis kaj disvastigxis tra cxiuj vilagxoj de la tuta mondo. Tiam, eble por vengxi sin, ili komencis mensogi, ke ni estas infanmangxantaj gigantoj... La homoj venkis nin, sed la malnobliga kampanjo dauxras gxis hodiaux. Ni longe suferis, kaj ankoraux suferas... Kaj nun, mia familio estas la sola resto de la antikva multgiganta ograro.
La knabino farigxis tre malgxoja, kaj preskaux ploris:
-- Mi forte bedauxras, kara.
-- Dankon, frauxlino! Vi demandis, kion ni faras nun. Pli bone, kion mi faras nun, cxar miaj infanoj estas tre malgrandaj. Nu, kiam mi vidas, ke unu el la hometoj montras profundan teruron pro la malhonestaj paroloj de sia patrino, mi aperas al tiu infano, kiu iom post iom akceptas mian cxeeston, kaj ecx konsentas iri ludi kun miaj infanoj dum kelkaj minutoj de sia nokto, kiu respondas al nia tago...
La knabino lauxdis la aktivecon de la ogro:
-- Vi estas heroo, kaj ecx la plej granda el la herooj, cxar vi neglektas la ofendojn, kiujn multaj faras kontraux vi. Sed mi havas dubon: se mi ne timas vin, kial vi aperas al mi?
-- Ho! tio estas facile klarigebla. Jam pli ol unu fojon mi rigardis tra via fenestro, kaj mi malkovris, ke vi ne timas la ogron. Kiam mi tion diris al miaj infanoj, ili ege surprizigxis, kaj do deziris havi foton de vi. Sekve, se vi konsentas pri tio, ni fotos vin... Alian nokton mi revenos, kaj prenos vian subskribon... se tio ne gxenos vin.
La knabino ridis, sed neis per la kapo:
-- Ho ne... Mi estas en mia cxifita rugxa pijxamo, kaj miaj haroj estas tute tauxzitaj de la dormo! En via foto mi do aperus malbela kaj malzorga! Kaj mi tute ne volas sxajni tia por viaj infanoj, kiuj pro tiu foto neniam volos ludi kun mi.
-- Ho ve! vi ege disrevigos miajn infanojn... Krome, vi estas bela je cxia horo kaj en cxia vesto. Cetere, memoru, ke ogroj apartenas al primitiva gento: ni estas tiel vilaj, ke ni iras nudaj, kaj neniam ni kombas nin... Tia, kia vi nun estas, vi aspektas por ni superrava!... Versxajne, miaj infanoj trovos vin tre cxarma ogrineto.
-- Se estas tiel...
Kaj la ogro fotis la knabinon:
-- Mi dankas vin por via afableco komplezi al miaj infanoj.
-- Ne dankinde, kara mia! Tute ne dankinde...
Kiam li retirigxis, sxi kuntiris la kurtenojn de la cxambro, kaj revenis en la liton, kie sxi tuj endormigxis, kun rideto sur la vango:
-- Ogro estas amiko!
La historio finigxis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
-- Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
-- Bonan nokton, panjo. Sed kiel nomigxas tiu kuragxa knabino?
-- Karolina. Dormu, kara!...
-- Panjo, lasta demando: cxu mi iam renkontigxos kun Karolina?
-- Certe, kara. Morgaux vi renkontigxos kun sxi sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne falu.
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, denove adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia duafoje lasta kareso, sxi restarigxis, direktis sin al la pordo de la cxambro, malsxaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado.
La sekvantan matenon, al la knabo sxajnis, ke li vekigxas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmangxon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
Sur la strato, li iris senzorge per tre neregulaj pasxoj: unu treto per la dekstra piedo sur la rando de la trotuaro kaj alia treto per la maldekstra piedo sur la rando de la strato. Pro tio, lia kapo jen levigxis, jen mallevigxis: jen supren, jen malsupren.Tia irado igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
-- ``Morgaux vi renkontigxos kun sxi sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne falu!...'' Kiel sxi povis paroli pri nia renkontigxo, kaj konsili al mi atenton, se sxi tute ne sciis pri mia nuna irludo? Cxu eble sxi estas divenistino?...
Por ne fali, li ege atentis la straton kaj la trotuaron... kun tia singardo, ke li albatigxis al knabineto, kiu iris senzorge per tre neregulaj pasxoj: unu treto per la maldekstra piedo sur la rando de la trotuaro kaj alia treto per la dekstra piedo sur la rando de la strato. Pro tio, sxia kapo jen levigxis, jen mallevigxis: jen supren, jen malsupren. La knabino ludis la saman irludon, kaj egale atentis la straton kaj la trotuaron... kun tia singardo, ke sxi albatigxis al la knabo, kiu ludis tiun saman irludon. La vortoj interkrucigxis:
-- Pardonu min!
-- Pardonu min!
-- Ne menciinde!
-- Ne menciinde!
La knabo tuj rekonsciigxis, kaj pensis pri la fino de la historio, kiun lia patrino rakontis al li la lastan nokton:
-- Certe vi nomigxas Karolina, cxu ne?
La certeco de la knabo mirigis la knabinon:
-- Kiamaniere vi povas scii pri tio?
-- Tio estas longa historio! Kaj nun mi iras en la lernejon. Cxu ni povas renkontigxi posttagmeze en ia loko?
-- Domagxe, ke mi havas miajn lecionojn posttagmeze... Nur sabaton.
-- Nu, ne gravas. Ni renkontigxos iam kaj ie. Sed mi estas scivola pri io...
-- Do diru!
-- Cxu vi vere farigxis amikino de la ogro?
-- Jes, li estas nun mia amiko, kaj li ecx diris al mi, ke mi voku lin, se iam mi bezonos ion, cxar li estas multpova.
-- Ho se ankaux mi povus paroli al la ogro!...
-- Tio estas facila. Li diris, ke li cxiam atentas pri hometoj, kiuj dum la nokto staras antaux la fenestro kun dissxovitaj kurtenoj. Kaj li venas pli rapide, se ili ploras...
-- Mi do malfacile parolos kun li.
-- Ne diru stultajxon! Mi jugxas facile voki lin, kiel mi diris al vi.
-- Viro ne ploras!... Cetere, mia dormo estas sxtona. Mi kredas, ke ecx kuglo kaj pafo ne suficxos por veki min.
-- Ho! mi forgesis demandi, kiel vi nomigxas.
-- Frederiko.
-- Do, gxis, Frecxjo!
-- Gxis, Kanjo!
Kaj ili disiris. Tamen, cxiu el ili estis certa, ke ili kreskos, kaj geedzigxos, kaj estos felicxaj por cxiam... en tre bela kastelo sur la pinto de monto, priplantita per vinberoj.
La mateno pasis, dum li spektis la lecionojn. La posttagmezo pasis, dum li faris siajn lernejajn ekzercojn. La vespero pasis, dum li amuzigxis per la videoludo... Kaj fine venis la nokto, kiam lia patrino refoje zorgis, ke sxia sepjara infano banu sin, visxu sin, vestu sin per blua pijxamo. Kun cxio tio farita, sxi kusxigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restarigxis, kaj direktis sin al la pordo de la cxambro, sed tiam milda vocxo detenis sxin sur la sojlo:
-- Panjo, cxu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda vocxo devigis sxin turnigxi al la lito kaj sidigxi sur gxia rando, dum la infano etendis al sxi siajn brakojn. En la duonombro de la cxambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj. La patrino avertis sian filon:
-- Nun mi rakontos al vi mallongan historion, cxar estas jam tre malfrue, kaj la hierauxa estis tro longa.
-- Pri kio vi parolos, panjo?
-- Pri senhalta kaj sencerba knabo...
-- Ho panjo, vi ne pensas pri mi, cxu ne?
-- Senhalta vi estas, sed nur kelkfoje sencerba... Do, ne pri vi.
Manojn en la manoj, la patrino tiam komencis sian historion. Atentaj oreloj akompanis la rakontadon.
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en la hodiauxa tago:
Estis foje knabo tre petola, kiu cxiam agis senhalta en siaj faracxoj kaj sencerba por iliaj eblaj konsekvencoj. Lia korpo dauxre montris grandajn rugxajn makulojn: tio estis nur la rezulto de aplikita merbromino sur la multaj gratoj kaj skrapoj, kiujn li ekhavis per siaj heroajxoj... Kaj cxio kontinuis egala, spite de la konsiloj kaj riprocxoj de lia patrino:
-- Zorgu, ke vi ne vundigxu!...
Lia brusto kaj lia ventro, kaj liaj brakoj kaj liaj kruroj estas nun dolore raspitaj el lia lasta aventuro. Li estis grimpinta sur altan arbon, kies trunko tute ne estis glata, kiam lia patrino iris en la korton kaj vokis lin per fortaj krioj:
-- Kamilo! via patro jam alvenis, kaj portis por vi biciklon...
Avida ricevi la biciklon kaj ekrajdi sur gxi, li cxirkauxprenis la trunkon per siaj brakoj kaj kruroj, kaj lasis sin rapide malsupren gliti... Kompreneble, la arbo estis akra raspilo.
Plej malbone estis, se li trovigxis kun siaj kolegoj, precipe kun sia amiko Marko, kiu estis tiel freneza, kiel li. Cxifoje, la tuta afero devenis de naiva konversacio, cxar Marko diris al Frederiko:
-- Cxu vi ne volus lerni flugi?
-- Mi ne estas pasero...
-- Flugi per aviadilo, azeneto!
-- Flugi, ne... Mi preferas lerni parasxuti.
Kaj ili defiis unu la alian:
-- Aviadilo...
-- Parasxuto...
Post momento, Frederiko proponis al Marko:
-- Mi vetas, ke mi jxetos min en parasxuto pli frue, ol vi stiros aviadilon...
-- Akceptite! Mi vetas lekbombonon.
-- Akorde.
Marko iris al sia patro, kaj petis lin:
-- Pacxjo, matrikulu min en aviadila lernejo. Mi volas esti aviadisto!
La patro ridis:
-- Sesjaran knabon la aviadila lernejo tute ne akceptos... Vi havos tempon por tio en la estonteco, kara.
-- Mi komprenas, sed mi perdos la veton, kiun mi vetis kun Frederiko...
-- Kiu veto?
-- Pri tio, kiu el ni la unua realigos sian deziron.
-- Kion li volas fari?
-- Sin jxeti en parasxuto.
-- Ho ha... Ne zorgu pri tio! Li estas sepjara, kaj nenia lernejo akceptos lin por tia lernado. Sekve, la veto estos decidita post multaj jaroj.
Ankaux Frederiko iris al sia patro, kaj petis lin:
-- Pacxjo, matrikulu min en parasxuta lernejo. Mi volas esti parasxutisto!
La patro ridis:
-- Sepjaran knabon la parasxuta lernejo tute ne akceptos... Vi havos tempon por tio en la estonteco, kara.
-- Mi komprenas, sed mi perdos la veton, kiun mi vetis kun Marko...
-- Kiu veto?
-- Pri tio, kiu el ni la unua realigos sian deziron.
-- Kion li volas fari?
-- Stiri aviadilon.
-- Ho ha... Ne zorgu pri tio! Li estas sesjara, kaj nenia lernejo akceptos lin por tia lernado. Sekve, la veto estos decidita post multaj jaroj.
Marko do forgesis pri la veto, sed Frederiko obstine kaj senfine pensis pri la veto, kiun ili vetis, kaj cxiun minuton diris al si mem:
-- Mi ne povas atendi tiom da tempo...
Kiam li revenis el la lernejo, li decidis iri en la flugokampon por paroli kun aviadistoj kaj parasxutistoj, sed multe pli al la lastaj, ol al la unuaj... Li tamen devis resti hejme, cxar pluvis kaj diluvis dum la tuta posttagmezo. Malgraux la plua pluvo, li volis eliri, kaj malfermis la pordon, kiam lia patrino bremsis lin:
-- Kien vi iras sub tia pluvo, Fredeto?
-- Mi prenos ombrelon!
-- Ne, cxar mi ne volas, ke vi risku malvarmumi.
Kaj li restis hejme, sed enue li pensis:
-- Patrinoj cxion embarasas...
Tiam, ideo skuis lin:
-- Ombrelo...
La pluvo -- somera pluvo! -- baldaux pasis, sed estis jam vespero, kaj la knabo devis atendi la sekvantan tagon, post siaj lecionoj. Neniam, la matena lernejo estis tiel longa kaj teda... Post horoj kaj horoj da afliktigxo, cxio finigxis, kaj li revenis hejmen.
Li mangxis. Poste, serioze, li sidis cxe sia skribotablo, kaj faris la ekzercojn, kiujn liaj instruistoj pasigis al li, sed proksima al li estis lia ombrelo, kiun li rigardis de tempo al tempo. Kun cxio preta, li prenis la ombrelon sub la brakon, eliris al la korto, apogis sxtupetaron al unu el la muroj de la domo, supreniris, kaj jen li staras sur la rando de la tegmento, apud la kanaleto.
Li rigardis dekstren kaj maldekstren. Tiam, li malfermis la ombrelon, kaj sin jxetis en la aeron sub sia parasxuto. Akuta kaj longa krio auxdigxis:
-- Aaaaj...
Tio tamen ne estis la knabo, kiu kriis, sed la parasxuto, kies feraj stangetoj renversigxis supren en tia maniero, ke Frederiko falis sur la teron sen ia protekto, cxar liaj manoj tenis nur bastonon... La krio estis tiel longa kaj akuta, ke gxi vokis lian patrinon, kiu kuris alarmita. Kiam sxi alvenis, sxi vidis la infanon falinta kaj gxemanta. Nur poste sxi rimarkis la rompitan ombrelon.
Frederiko estis portita en hospitalon, kaj pri tio li memoris tutajn tri semajnojn, dum lia piedo restis engipsigita...
La historio finigxis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
-- Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
-- Bonan nokton, panjo. Sed vi ne diris al mi, cxu li venkis la veton, kiun li vetis je lekbombono kun sia amiko.
-- Li venkis, kaj ricevis lekbombonon. Dormu, kara!...
-- Panjo, lasta demando: cxu la ombrelo povis esti riparita?
-- Certe, kara. Morgaux vi sopiros pri gxi, kiam vi estos sur la strato survoje al la lernejo. Kaj atentu, ke vin ne prenu pluvo.
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, denove adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia duafoje lasta kareso, sxi restarigxis, direktis sin al la pordo de la cxambro, malsxaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado.
La sekvantan matenon, al la knabo sxajnis, ke li vekigxas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmangxon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
Kiam li alvenis en la lernejo, la suno estis jam kovrita de grizaj nuboj, kiujn li tamen tute preteratentis. La lecionoj de la mateno estis tiel interesaj, ke li bedauxris, ke ili finigxis: la tagmezo venis tro rapide, kaj jen li marsxas hejmen.
Sur la strato, li iris senzorge. Subite, komencas pluvi, kaj tio igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
-- ``Morgaux vi sopiros pri gxi, kiam vi estos sur la strato survoje post la lernejo. Kaj atentu, ke vin ne prenu pluvo!...'' Kiel sxi povis tion konsili al mi, se tiam sxi tute ne sciis pri la hodiauxa vetero, precipe cxar la hierauxa estis mirinde serena? Cxu eble sxi estas divenistino?...
Kaj li revenis hejmen tute malseka de la pluvo, kaj li grumblis:
-- Kial mi ne prenis ombrelon, se tion sugestis al mi mia patrino?...
La posttagmezo pasis, dum li faris siajn lernejajn ekzercojn. La vespero pasis, dum li amuzigxis per la videoludo...Kaj fine venis la nokto, kiam lia patrino refoje zorgis, ke sxia sepjara infano banu sin, visxu sin, vestu sin per blua pijxamo. Kun cxio tio farita, sxi kusxigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restarigxis, kaj direktis sin al la pordo de la cxambro, sed tiam milda vocxo detenis sxin sur la sojlo:
-- Panjo, cxu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda vocxo devigis sxin turnigxi al la lito kaj sidigxi sur gxia rando, dum la infano etendis al sxi siajn brakojn. En la duonombro de la cxambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj.
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en la hodiauxa tago:
Estis foje malricxa paro de senteruloj, kiuj havis du infanojn: la pli agxa estis la okjara Johano, kaj la pli juna estis la sepjara Maria. Johano kaj Maria strecxe amis unu la alian, kaj pro tio ili estis cxiam kunaj. Iliaj gepatroj estis terkulturistoj, sed mankis al ili loko, kiun ili povus priplanti, kaj nun ili sercxas, kie ili povos logxi kaj kulturi. La tuta familio sekvis tra la strato, kaj haltis dum la tago nur por la trinko kaj la mangxo kaj dum la nokto por la dormo. Ili vivis kompatindan vivon, cxiam forpelitaj de la bienoj, en kies randoj ili tendumis. La cxiutagan panon ili perlaboris diversmaniere: unualoke, ili sarkis kaj hakis; dualoke, ili cxasis kaj fisxis; trialoke, ili faras aliajn laborojn... Aliloke, ili fastis.
En tiu tago, ili restis apud la arbaro, kiu estas proksima al nia urbeto. La gepatroj dungigxis cxe benzinstacio, kaj ili devas lavi la auxtojn, kiuj estas lasataj tie de iliaj posedantoj. El unu el tiuj veturiloj eliris knabino, kiu vidis Johanon kaj Marian, kaj tuj kuris al ili:
-- Kion vi faras cxi tie tute solaj? Cxu vi eble atendas vian lavatan auxton?
Johano kaj Maria lauxte ridis pro ilia trompigxo:
-- Ho ne! Niaj gepatroj dungigis sin por auxtolavado, kaj ni atendas, gxis ili finos sian laboron.
-- Mi estas Fernanda. Mia patro estas tie, kaj mi kredas, ke nun li parolas al viaj gepatroj, kiuj havas malsekajn tukojn en la manoj.
-- Mi estas Maria, kaj mia frato estas Johano. Ni gxojas koni vin.
-- Ankaux mi gxojas koni vin. Cxu ni povas ludi kune?
Johano vidis, ke Maria kapjesas, kaj li do plej rapide prenis la parolon:
-- Ni ne povas ludi, cxar ni estas malsataj, kaj tial ni iros en la arbaron sercxi ian frukton por mangxi, eble cxasi per mia sxtonjxetileto, eble fisxi per sxia hoko.
Maria esprimis sian malaprobon:
-- Ahx...
Fernanda estis optimisma infano, kaj tuj ekkriis:
-- Sercxi frukton en la arbaro estos agrable. Cxu mi povas iri kun vi?
Ambaux tuj respondis:
-- Kompreneble.
Kaj la trio ekiris!...Ili singarde pasxis sub grandaj folioj kaj inter densaj lianoj, rekte antauxen, sed dikegaj trunkoj ilin ofte devojigis sen tio, ke ili konsciigxis pri la devio. Jen Johano vidas grandan birdon, kiun li volis atingi per sia jxetileto. Lia fratino tamen detenis lin:
-- Ho ne!... Tia bela birdo ne povas esti mortigata!...
Al sxia gesto pri kompato li respondis:
-- Vi volas mortigi nin per malsato...
Kaj ili pli kaj pli internigxis en la arbaron, gxis ili haltis cxe la bordo de rivero. Dum Fernanda kaj Johano sidigxis, la krurojn en la akvo, Maria sercxis apudan trankvilan kurbon de la rivero, kaj tie lancis sian hokon. Jen fisxo ekmordis la logajxon, kaj plej rapide sxi suprentiris la hokon, de kiu pendis duonspana astjanakso. Vidinte gxin, Johano tuj plendis:
-- Ho ne!... Tia bela fisxeto ne povas esti sufokata!...
Kaj li mem rapidis depreni gxin de la hoko kaj reen jxeti en la akvon, dum sxi respondis al lia gesto pri kompato:
-- Vi volas mortigi nin per malsato...
Dume, Fernanda starigxis, kaj rigardis cxirkauxen, de dekstre al maldekstre, kaj de maldekstre al dekstre, gxis sxi eksplodis per subita gxojo:
-- Jen banangrapolo!!!
Kaj ili povis satigxi per vegetarana mangxo.
Post la abunda luncxo, ili decidis reiri al la benzinstacio. Ili singarde retropasxis sub grandaj folioj kaj inter densaj lianoj, rekte antauxen, sed dikegaj trunkoj ilin ofte devojigis, cxar ili tute forgesis, cxu ili turnigxis dekstren aux maldekstren dum sia veno: fine, ili konsciigxis pri tio, ke ili estas perditaj...
Kaj nun la tempo komencis pasi malrapide...
Kelkajn minutojn post la foriro de la infanoj, la dungitaj senteruloj finis lavi la auxton, kaj gxia posedanto vokis sian filinon:
-- Fernanda!
Sed sxi ne respondis.
-- Fernanda!
Sed sxi ne venis.
Afliktite, sxia patro iris tien kaj reen, sercxis cxi kaj for, sed trovis nenian infanon. Tiam, li memoris pri la gefiloj de la auxtolavantoj, kaj demandis ilin:
-- Kie estas viaj infanoj?
Alkutimigxintaj al la longaj promenoj de siaj infanoj, ili tute ne zorgis pri tio, kie iliaj infanoj trovigxas, kaj ilia patro trankvile respondis al la nervoza patro de Fernanda:
-- Ie tie...
Kaj fingris al la arbaro:
-- Ili tuj revenos.
Sed ili ne revenis tuj, kaj la tempo komencis pasi malrapide... gxis la nervoza patro blekis per granda kolero:
-- La senteruloj sxtelis mian filinon... Ili sendis siajn infanojn por forkapti sxin... Ili estas kamuflitaj banditoj...
Tumulto estigxis, kaj neniu auxskultis plu la parolojn de la senteruloj:
-- Ni estas senkulpaj... Ili revenos, se ili estas kunaj!
Homamaso formigxis, kaj malsamaj opinioj trakuris la spacon:
-- Povas esti.
-- Ne povas esti.
-- Mangxas kaj trinkas en luncxejo...
-- Perdigxis en la arbaro...
-- Trovigxas en proksimaj magazenoj...
La krianta homamaso altiris la atenton de policano, kiu venis kun sia svingata kaprompilo:
-- Kio okazas cxi tie?
Diversorigina bruado respondis al li, kaj li devis blekegi:
-- Unu post unu!...
Kaj li indikis la plej palan:
-- Nun vi.
Kaj la patro de Fernanda cxion rakontis al la policano, kiu do severe pridemandis la gepatrojn de Johano kaj Maria. Kiam li decidis konduki la paron al la policejo por pli detala enketo, jen alvenas trio da infanoj, kiuj demandas:
-- Kio okazas cxi tie, policano?
La patro kaj la gepatroj alkuras al ili.
La historio finigxis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
-- Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
-- Bonan nokton, panjo. Sed kiel nomigxas la senteruloj?
-- Ludoviko kaj Liana. Dormu, kara!...
-- Panjo, lasta demando: cxu mi iam renkontigxos kun iliaj infanoj?
-- Certe, kara. Morgaux vi renkontigxos kun ili sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne perdu viajn lecionojn.
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, denove adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia triafoje lasta kareso, sxi restarigxis, direktis sin al la pordo de la cxambro, malsxaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado.
La sekvantan matenon, al la knabo sxajnis, ke li vekigxas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmangxon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
En la mezo de la vojo, li auxdis la konversacion de trio da geknaboj:
-- Cxu ne vere, Johano?
-- Tute vere, Fernanda.
Post tiaj paroloj, la knabo iris al la trio, indikis la duan knabinon, kaj diris al sxi per simpatia vocxo:
-- Vi nomigxas Maria, cxu ne?
Maria alarmigxis:
-- Mi ne konas vin...
Li ridetis:
-- Mi tamen konas ne nur vin, sed ankaux vian fraton kaj lian amikinon.
-- Ne nur lia sxi estas, sed ankaux mia.
-- Sed eble pli lia, ol via...
-- Vi...
Fernanda intermetis sin en la konversacion:
-- Eble tiu knabo vidis nin, kiam ni alvenis en la benzinstacio, kaj savis viajn gepatrojn de la polico...
Nun la citita knabo intermetis sin:
-- Mi ne estis tie, sed mi sciigxis pri via aventuro. Kaj nun mi volas demandi vin, kiel vi povis retrovi la retrovojon.
-- Ni renkontigxis kun fisxkaptanto... Pli bone ni iru en tiun apudan placon, kaj sidigxu, cxar la raporto estos longa...
La invito por sidigxi en la placo igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
-- ``Morgaux vi renkontigxos kun ili sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne perdu viajn lecionojn.'' Kiel sxi povis paroli pri nia renkontigxo, kaj konsili al mi atenton, se sxi tute ne sciis pri ilia invito? Cxu eble sxi estas divenistino?...
Li do devis respondi al ili:
-- Domagxe, ke mi havas miajn lecionojn post...
Kaj li rigardis sian brakhorlogxon:
-- ... dek minutoj... Nur sabaton.
-- Nu, ne gravas. Ni renkontigxos iam kaj ie.
La knabo do volis repreni sian vojon al la lernejo, sed tiam li estis haltigita de voko:
-- He! mi forgesis demandi, kiel vi nomigxas.
-- Frederiko.
-- Do, gxis, Frecxjo!
-- Gxis, karaj!
Kaj ili disiris. Tamen, cxiu el ili estis certa, ke Johano kaj Fernanda kreskos, kaj geedzigxos, kaj estos felicxaj por cxiam... en tre bela kastelo sur la pinto de monto, priplantita per vinberoj.
La tempo pasis... Unu post alia, pasis la tagoj, pasis la semajnoj, pasis la monatoj, kaj pasis la jaroj. Kaj tamen, cxiufoje, kiam la nokto venis, lia patrino refoje zorgis, ke sxia nun pliagxa infano banu sin, visxu sin, vestu sin per blua pijxamo. Kun cxio tio farita, sxi kusxigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restarigxis, kaj direktis sin al la pordo de la cxambro, sed tiam milda vocxo detenis sxin sur la sojlo:
-- Panjo, cxu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda vocxo devigis sxin turnigxi al la lito kaj sidigxi sur gxia rando, dum la infano etendis al sxi siajn brakojn. En la duonombro de la cxambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj, sed la knabo sentis ion diferencan, kaj plendis:
-- Ho panjo, kial vi estas tiel malgxoja?
Lia patrino afektis ridi:
-- Kiel mi povas esti malgxoja, se mi estas kun vi, kaj tuj rakontos al vi alian belan historion?...
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en tiu tago, ne atendinte lian respondon:
Estis foje du landoj, kiujn dividis largxa rivero kun turbulentaj akvoj, plena de kaskadoj kaj kataraktoj... Dangxeraj akvokirloj kasxobservis la kuragxulojn, kiuj aventuris tranagxi de rando al rando. La plej multaj restis por eterne ostoj sur gxia fluejo...
En la dekstra bordo de la rivero estis grandaj kampoj kaj vastaj arbaroj, kiuj apartenis al la landoj de la hundoj kaj de la lupoj. La hundoj estis landanoj de Hundujo, kaj logxis sur la kampoj, dum la lupoj estis landanoj de Lupujo, kaj logxis en la arbaroj. La du gentoj, la hundoj kaj la lupoj, estis grandaj cxasistoj, sed okazis kelkfoje, ke unuj persekutis la aliajn, kaj pro tio ili sin tenis en longlonga milito...
Foje, lacigita de la konstanta luktado, hundido diris al siaj gepatroj:
-- Hundoj kaj lupoj estas kuzoj, sed ni batalas unuj kontraux la aliaj, sed neniu scias pri la kauxzoj de tiu stulta milito. Mi volas vojagxi kaj trovi rimedon por venigi al ni la pacon!
Lia patrino ploretis, sed lia patro konsentis kun li:
-- Nia milito estas abomeninda, kaj cxion ni devas fari por gxin fini. Iru do kun Zamcxjo, kaj revenu kun la solvo!
La hundido marsxis kaj marsxis dum pluraj tagoj, gxis la kampoj kaj la arbaroj finigxis. Subite, unu matenon, li trovigxis antaux bela vilagxo.
En la maldekstra bordo de la rivero estis grandaj kampoj kaj vastaj arbaroj, kiuj apartenis al la landoj de la katoj kaj de la tigroj. La katoj estis landanoj de Katujo, kaj logxis sur la kampoj, dum la tigroj estis landanoj de Tigrujo, kaj logxis en la arbaroj. La du gentoj, la katoj kaj la tigroj, estis grandaj cxasistoj, sed okazis kelkfoje, ke tigroj persekutis kaj mortigis la katojn, kaj la katoj devas sin teni en rokaj regionoj, kien la tigroj ne povas aliri...
Foje, lacigita de la konstanta luktado, katido diris al siaj gepatroj:
-- Katoj kaj tigroj estas kuzoj, sed ni estas dauxre persekutataj kaj mortigataj de la tigroj, sed neniu scias pri la kauxzoj de ilia stulta malamo. Mi volas vojagxi kaj trovi rimedon por venigi al ni la pacon!
Lia patrino ploretis, sed lia patro konsentis kun li:
-- Ilia genocido estas abomeninda, kaj cxion ni devas fari por gxin fini. Iru do kun Zamcxjo, kaj revenu kun la solvo!
La katido marsxis kaj marsxis dum pluraj tagoj, gxis la kampoj kaj la arbaroj finigxis. Tiam, unu matenon, li trovigxis antaux bela vilagxo, kaj tuj sekvis laux tre longa gruza strato, sur kiu multaj veturiloj...
-- Pro Zamcxjo!
Tiun krion elgorgxigis la katido, dum li flankensaltis por ne esti pusxfaligata de durada veturilo, kiu rapidis ege cxe la trotuaro, kie li iris... Lia salto transportis lin sur beston, kiun li estis vidinta neniam antauxe en sia vivo, pli grandan ol li, kaj pli fortan, iel similan al tigreto, kiun li timis... Li do forkuris! La besto blekis, kaj iris post lin.
Kompreneble, tiu besto estis la hundido, kiu tute ne sciis, kial la alia animalo kuris for:
-- Mi ne volis vundi lin, cxar mi vidis, ke li estas racia animalo: ne pro alia motivo, li havas voston!...
Spite de tiuj vortoj dirataj per karesema vocxo, la katido kuris plejeble rapide, sed iom poste devis halti por preni spiron. La besto haltis apud li, simple rigardis lin tre longe, kaj fine parolis:
-- Mi ne konas vin. Kiu vi estas?
La katido surprizigxis, cxar li auxdis strangan nekonatan lingvon, sed li vidis, ke la besto ne estas agresema, kaj do respondis al li tre gxentile kaj sen ia rapideco:
-- Mo ne sapas voa lange...
En la kata lingvo, tio signifas: mi ne scias vian lingvon... Tion tamen nur poste la hundido komprenis.
Ankaux la hundido surprizigxis, cxar li auxdis strangan nekonatan lingvon, sed li vidis, ke la besteto ne estas agresema, kaj li provis komprenigi sin per gestoj. Li multfoje frapis sian dekstran flankon per la vosto, kaj plurfoje parolis forte kaj sen ia rapideco, kun eta silento post la unua vorto:
-- Mi aux!... Mi aux!... Mi aux!... Mi aux!...
La katido ege miris pri tiu gesto. Post momento, li multfoje frapis sian dekstran flankon per la vosto, kaj plurfoje parolis forte kaj sen ia rapideco, kun eta silento post la unua vorto:
-- Mo mi aux!... Mo mi aux!... Mo mi aux!... Mo mi aux!...
La hundido insistis:
-- Mi aux!... Mi aux!... Mi aux!... Mi aux!...
Kaj la katido egale insistis:
-- Mo mi aux!... Mo mi aux!... Mo mi aux!...
Granda ronko finis ilian gestadon. Tio estis la sama durada veturilo, kiu preterpasis ilin. La hundo tuj insultis gxin:
-- Aux!... aux!... aux!...
Tiam, la katido komprenis, ke la besto sin prezentis al li. Sekve, dum li fingromontris al gxi, li parolis al li tre malrapide:
-- Vo... aux!
Poste, fingromontrante al si mem:
-- Mo... mi aux!
La hundo tuj komprenis, kaj pruvis tion per sia respondo, dum gxi fingromontris al la alia besto:
-- Vi... mi aux!
Poste, fingromontrante al si mem:
-- Mi... aux!
La katido nun reprenis la parolon:
-- Mo vena' de malproxima lande...
La hundido eksaltis de surprizo:
-- Mi komprenas vin! Vi jxus diris, ke vi venas de malproksima lando. Vi tamen diris: mo ne sapas... Kio estas tio?
La katido iom pensis, kaj do fingromontris al sia kapo, kaj respondis:
-- Mo sapas: mo havas en la kapo.
La hundido ridetis:
-- Ha! scii: havi en la kapo.
Kaj ili rapide amikigxis. Post kelka tempo, la lingvo donis jam al ili nenian malfacilecon kompreni unu la alian. La hundido rakontis sian problemon al la katido, kaj la katido rakontis sian problemon al la hundido, kaj ili vidis, ke ili havas similan problemon: alporti la pacon al siaj landoj. Tamen, ili konis la problemon, sed ne konis la solvon. Unu demandis la alian:
-- Kion ni faru?
Kaj ili trovis nenian respondon, kaj ege afliktigxis pro tio, cxar multaj el iliaj amikoj mortos, dum ili ne venos kun la solvo.
En tiu momento, knabo pasis preter ili, kaj la katido parolis al la hundido:
-- Amiko, kial ni ne demandos tiun bestidon, kiu pasis preter ni? Eble gxi havos ian sugeston por rimedi nian tragedion...
La hundido tute ne sxatis tian proponon, kaj abrupte manifestis sian opozicion:
-- Stultajxo! Kian inteligentecon povas havi besto sen vosto?...
La katido insistis:
-- Kion ni povas perdi?
La hundido ne volis lasi sin konvinkigxi:
-- Cxu vi estas certa, ke gxi kapablos kompreni nin? Eble, gxi ecx ne scias paroli...
-- Ni provu.
Kaj ili kuris post la knabon. Atinginte lin, ili komenci iradi apud li: la hundido, dekstre, kaj la katido, maldekstre. La knabo, kiu tre amis la bestojn, kaj tial volis esti veterinaro, kiam li farigxos granda, ridis al ili, kaj parolis:
-- Ho! du belaj bestoj.
La hundido tuj bojis (tio estas: parolis):
-- Mi ne estas besto!
Samtempe, la katido tuj miauxis (tio estas: parolis):
-- Mo non esta' bestje!
La knabo diris al si mem:
-- Estas neeble. Mi songxas. Se vi ne estas bestoj, kio do vi estas?
La hundo respondis por ambaux:
-- Kompreneble, animaloj. Cxu vi jam vidis ian beston paroli?
-- Neniam.
-- Sekve, ni ne estas bestoj.
-- Bona argumento. Mi akordas: vi ne estas bestoj. Sed kion vi faras en nia vilagxo, kie hundoj kaj katoj estas ordinare malamikoj, kaj tute ne parolas?...
-- Ni havas tragedian problemon. Se vi povos, bonvolu helpi nin!... Nia tuta popolo dankos vin por tio!
Kaj nun la katido rakontis al la knabo, kio okazas en Katujo kaj en Hundujo: la genocido en la unua lando, kaj la kruela milito en la dua. Nur en tiu momento, la knabo rekonis, ke la bestido, pardonu! la animaleto parolas tiun strangan lingvon, pri kiu li iom studis en la lernejo. Li do parolis rekte al la katido:
-- Vi parolas mortintan dialekton de nia lingvo Esperanto! Mi lernis iom pri gxi antaux unu jaro.
La hundido defendis sian amikon:
-- Kiel, mortinta? Li gxin parolas!
La knabo gestis, ke tio ne gravas. Efektive, nur unu afero urgxis: trovi solvon por la premateco de la du landoj! Li pensis, kaj pensis, kaj pensis... Subite, liaj okuloj farigxis lumaj, kaj li gxoje ekkriis:
-- Mi trovis! mi trovis!
La hundido kaj la katido eksaltis de kontenteco:
-- Diru!
-- Diko'!
Kaj li diris. La hundido kaj la katido trovis bonega la ideon, kiun la knabo klarigis al ili, kaj la trio tuj ekmarsxis al la alia flanko de la urbeto. Post kelkaj minutoj da piedirado, ili haltis antaux la granda pordego de publika gxardeno, kiu estis malfermita: multaj homoj eniradis, multaj homoj eliradis.
Ili rigardis dekstren kaj maldekstren, cxu estas tie soldatoj kaj gardostarantoj: ne estis... almenaux videblaj! Ili do eniris, kaj komencis sercxi. Post nelonge, ili trovis, sed la knabo diris:
-- Plej bone estas, ke vi du iru tien solaj... Eble, mia cxeesto povas esti malutila por via konversacio: pro timo al mi, li povas mutigxi... Kaj zorgu, ke neniu vidu, kion vi faras, nek auxdu, kion vi parolas...
Ili do iris solaj, kaj haltis... antaux la kagxo de la leono. Efektive, ili estis en unu el la plej grandaj zooj de la regiono. Tien ili iris pro la propono de la knabo:
-- La sola maniero fini la militon kaj la genocidon estas trovi leonon, kiu estas la regxo de la bestoj: la plej forta, la plej kuragxa, la plej inteligenta... Ni petu lin, ke li akompanu vin gxis viaj landoj, kiuj povas farigxi unu sola regno sub lia regado.
-- Bona ideo!
Kaj tiun ideon ili nun plenumis...
La knabo adiauxis la hundidon kaj la katidon, kiuj dankis lin por lia bona ideo:
-- Ni faros tion, kion vi konsilis. Ni atendos la nokton por liberigi la leonon, al kiu ni jam rakontis, kio okazas en niaj landoj. Poste, ni tri iros al la domo de la zorganto, kaj la leono devigos lin malfermi la pordegon. Li timos, kaj evidente obeos... Morgaux matene, li devos klarigi, kial leono povis forkuri de sia kagxo, kaj transsalti la altajn murojn de la zoo. La veron li certe ne diros: kiu kredus al li?...
Se ili tion bone deklaris, ili tion pli bone faris, kaj jen la leono trovigxis jam ekster la kagxo kaj ekster la zoo, kaj ili ekiris al sia celo. La leono tamen tuj poste parolis al siaj du unuaj subuloj:
-- Regxo bezonas regxinon, kaj mia edzino estis kaptita kune kun mi, sed disigita de mi per kruela ago de la cxasistoj. Mi scias, kie sxin ili unue lasis katenita por nur poste disponi pri mi. La cxeesto de regxino donas al la regxo multe pli da povo. Krome, mi jam de nun volas pensi pri mia heredonto, ke la paco estu eterna en mia regno!
La trio do ekvojagxis por la liberigo de la leonino, kaj ili alvenis nur en la sekvanta vespero. Ili haltis en malluma punkto de la zoo, kaj sidigxis por interkonsiligxi pri la adoptota plano. Post multa pripenso kaj pli multa diskuto, la hundo fine eldiris sian opinios:
-- Vi du eniru en la zoon kaj trovu la kagxon, kie sxi estas, dum mi restos gardostare. Se io alarma okazos, mi tion auxos al vi.
La leono volis kontribui:
-- Tie certe soldato gardostaras, kaj mi montros min al li.
La hundo kaj la kato ekkriis de timo:
-- Tio cxion ruinigos... Li vokos por helpo... kaj eble tuta armeo vin katenos, kaj ni restos sen ia leoneco por nia repacigxo!...
La leono ridis:
-- Mi scias, kion mi faras. Ne timu, amikoj.
La kato saltis al arbo, kaj de la arbo al la supro de la muro. Post kelkaj embarasoj, ankaux la leono sin trovis trans la muro. Ili kasxe observis la tutan zoon, gxis ili trovis la katenejon de la leonino. Ili aliris tien, sed jen la leonino vidis sian viron, kaj tuj malfermis grandan busxon por pli granda roro, kiun paralizis en sxia gorgxo la surdeta peto de la leono:
-- Amata, sxsx!...
Kaj samtempe akuteta peto de la kato:
-- Cxit!...
La leono kaj la kato iom distancigxis de sxia kagxo, kaj sinsekve la leono malrapide proksimigxis denove al la kagxo per senzorga promenado, konforme al la plano, kiun li elpensis. Ili do havis la bonan sxancon liberigi la estontan regxinon, kaj kompreneble profitis de gxi. La trio nun transsaltis la muron, vokis la hundon, kaj kuris for de la zoo.
Kiam ili estis jam en prudenta malproksimeco, la hundo cedis al sia scivolo:
-- Kial vi povis liberigi sxin, amikoj?
La leonino respondis:
-- Mia edzo estas inteligenta animalo. Li kvazaux promenis senzorga, kaj pasis gxuste antaux la pordo de la domo de la gardanto de la zoo, direkte al mia kagxo. Dume, la gardanto prenis armilon, kaj kuris al mia kagxo, kies pordon li malfermis, dum li tenis min kvieta per akuta stango de longa bambuo, vera mortiga lanco... Li pensis versxajne, ke mi timas tian pikilon, sed mi restis senmova laux la instruoj de mia edzo. Estas evidente, ke la gardanto volas enirigi la leonon en la kagxon, kaj mi estis la allogajxo. Efektive, li vidis la leonon proksimigxi, kaj kredis lin sorcxita de mia beleco...
Kaj subite sxi estis interrompita:
-- Mia edzino estas tre modesta...
Post tia intertempo, sxi dauxrigis:
-- Vi pravas, kaj mi dankas, amata mia! Kiel mi parolis, li kredis lin sorcxita de mia beleco, kaj mallevis sian kanonon (por mi, tio estis kanono)... En tiu preciza momento, la kato saltis al lia dorso kun eligitaj ungoj, kiuj dissxiris lian veston, dum li falis sur la grundon, vizagxaltere. Eble li svenis, cxar ni povis trankvile eliri el la zoo...
Post iom da tempo, la kvaro alvenis sur la kampo de la milito, kaj cxio okazis en tia maniero, kia la hundo kaj la kato gxin imagis, kiam ili eliris peti helpon: du landoj farigxis unu sola regno sub unu sola regxo kaj sub unu sola regxino!
Milito kaj genocido estis aferoj de la pasinteco. Nur la paco regis en tiu felicxa kaj felicxiga lando.
La historio finigxis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
-- Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
-- Bonan nokton, panjo. Sed kiel nomigxas tiu inteligenta knabo?
-- Rikardo. Dormu, kara!...
-- Panjo, lasta demando: cxu mi iam renkontigxos kun Rikardo?
-- Ne, kara. Morgaux vi iros rekte en la lernejon, sed revenos iom pli frue. Mi mem renkontigxos kun li sur la strato en la mezo de la mateno. Kaj atentu pri tiuj historioj, kiujn mi ekde longa tempo rakontas al vi. La nuna estis la lasta.
La knabo skuigxis per ekploro... kaj tio estis li mem, kiu iam diris, ke viro ne ploras!... Li ne povis deteni sin de la demando:
-- Kial, panjo?
Lia patrino sufokis la singulton, kiu volis supren el sxia gorgxo:
-- Tion vi scios morgaux, amata mia!
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, denove adiauxis lin per dolcxa kiso sur lia frunto, pli longa ol neniam, kvazaux gxi estus senfina... Post tia unuafoje lasta kareso, sxi restarigxis, direktis sin al la pordo de la cxambro, malsxaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado. Post kelkaj horoj, sxi kaj sxia maltrankvileco ekdormis.
La sekvantan matenon, al la knabo sxajnis, ke li vekigxas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmangxon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
Li alvenis en la lernejo sen ia problemo, kaj atente spektis la lecionojn, sed jen alvenis pedelo, kiu cxiam iras en la koridoro de la klascxambroj, iras al la instruisto, kaj ion sekretas al li. Forirante, li jxetis longan kaj seriozan rigardon al Frederiko.
Kiam la pordo fermigxis, la instruisto vokas Frederikon:
-- Frederiko, vi devas iri nun al la direktoro.
Li iras tien, kaj ege surprizigxas, cxar la direktoro diras al li:
-- Mi kondukos vin hejmen. Vi estas bezonata tie.
Nur kiam li eniris en la auxton, li memoris pri la parolo de la direktoro, kaj tio igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
-- ``Morgaux vi iros rekte en la lernejon, sed revenos iom pli frue.'' Kiel sxi povis paroli pri mia pli frua foriro el la klascxambro? Se sxi estus dirinta al mi, ke mi estos kondukata de la direktoro, mi nomus sxin sorcxistino... sed eble sxi estas nur divenistino. Mi tamen forte esperas, ke sxi mistrafos pri tio, ke la hierauxa estos sxia lasta rakonto al mi...
La direktoro haltigis la veturilon, malfermis la pordon, kaj la knabo eliris. Cxe la sojlo de la enirpordo, li vidis, ke lia domo estas plena de amikoj kaj parencoj, kaj li pensis:
-- Cxu festeno?
Li tamen rimarkis la seriozajn vizagxojn de cxiuj, kaj konkludis:
-- Ne festeno. Kio do estas?...
Lia onklino proksimigxis al li, brakumis lin, kaj singultis:
-- Ho kara, kia tragedio!
-- Onjo, mi scias nenion. Kio okazis?...
-- Mia fratino...
-- Mia patrino... vi diras.
-- Via patrino...
Kaj la ploro ne lasis sxin paroli plu, kaj sxia edzo rapidis al sxi kun glaso da akvo kun sukero. Transdoninte la glason, li diris:
-- Via patrino estis pusxpelita de kamiono, kaj estas grave vundita en la hospitalo. Via patro estas tie, kaj ni atendas sciigon pri sxia stato.
La knabo sxanceligxis, kaj kvazaux svenis. Per surda vocxo li murmuris:
-- Ho ve!... Cxu sxi mortos?...
-- Jam de longaj horoj la kuracistoj operacias sxin.
-- Kiel tio povis okazi, se panjo estas tre singarda, kiam sxi trairas straton, kaj cxiam cxe la signalilo?
-- Tio ne estis sxia kulpo, sed sola fatalo... Knabo trairadis la straton distrite, kaj venis rapide kamiono... Via patrino havis nur la tempon perforte pusxi lin antauxen, sed sxi mem estis trafita de la pezaj radoj... Heroino sxi estas!
La knabo tiam dolore rememoris la vortojn de sia patrino:
-- ``Mi mem renkontigxos kun li sur la strato en la mezo de la mateno.'' Vera divenistino, sxi diris, ke sxi renkontigxos kun la knabo, kaj efektive sxi renkontigxis kun Rikardo... la knabo de la bona ideo! Kaj sxi sciis, kio okazos al sxi, kaj pro tio, sxi estis tiel malgxoja... Ho panjo amata!... Ne forlasu min nun.
La knabo supreniris en sian cxambron, dissxovis la kurtenojn, kaj staris kun la okuloj fiksitaj en la infinito. Cxiufoje, kiam li palpebrumis, du larmoj ruligxis malsupren... Kaj nur tiuj larmoj movigxis antaux la fenestro.
La onklo parolis al li, kaj li ne respondis. La onklino proponis al li mangxon, kaj li rifuzis. Lacigxinta testudo, la posttagmezo pasis, kaj neniu povis detiri lin de lia statua starado... Gluigxa limako, la vespero pasis, kaj neniu povis detiri lin de lia statua starado. La domo farigxis malplena: amikoj kaj parencoj, eliris unuj post aliaj... La lasta elirintino estis lia onklino, kiu promesis reveni en la frua mateno.
Li restis sola kun sia senmoviga doloro...
La nokto plej densa falis sur la novan tagon, kaj la knabo restis senmova en la sama statua starado... Al lia kapo venis la vortoj de Karolina, la amikino de la ogro, kaj li revidis ilian dialogon kaj sian arogantan opinion pri la ploro:
-- ``Ho se ankaux mi povus paroli al la ogro!...
-- Tio estas facila. Li diris, ke li cxiam atentas pri hometoj, kiuj dum la nokto staras antaux la fenestro kun dissxovitaj kurtenoj. Kaj li venas pli rapide, se ili ploras...
-- Mi do malfacile parolos kun li.
-- Ne diru stultajxon! Mi jugxas facile voki lin, kiel mi diris al vi.
-- Viro ne ploras!...''
Cxe tiu rememoro, la larmoj plej abunde sulkigis liajn vangojn, kaj li tremskue levis la kapon al la cxielo, kvazaux la helpo povus pluvi de la alteco... Tiam, la vitroj de la fenestro ektintis per forta frapo de subita vento, kaj la silento estis rompita:
-- Frederiko, kial vi ploras?
La knabo mallevis la kapon, kaj radio da espero prilumis lian vizagxon, kiam li ekvidis sian vizitanton:
-- Vi venis, ogro!
Meze de la ploro, inter haltoj kaj pusxpeloj, li sciigis la ogron pri la terura okazajxo, kiu trafis lian patrinon. Kviete, la ogro atendis la finon por ekstertempa moko:
-- Nur tio?...
La knabo eksplodis per larmoj:
-- Mia patrino mortas, ogro...
-- Estu kuragxa, kaj atendu baldauxan telefonalvokon!
La ogro pene eniris tra la fenestro, kaj sidigis la knabon sur la lito, kaj komencis paroli al li pri Karolina... Li auxdis nenion, sed la varma vocxo de la ogro iel mildigis lian malesperon. Post nelonge, la telefono sonis, kaj la knabo saltis al la telefonilo:
-- Ha lo!
-- Ho filo, cxu vi ne dormas?
-- Kiel mi dormus kun tia teruro pendanta super mia kapo? Ho patro, parolu al mi pri panjo!
-- La kuracistoj diras, ke tio estas neebla, sed panjo estas nun ekster dangxero. Mi tamen scias, kio okazis: miraklo! Vi povos vidi sxin morgaux matene. Mi nun revenos al sxi. Amata mia, gxis revido.
Demetinte la telefonilon sur la hokon, la knabo sin jxetis al la ogro, kaj brakumis lin per strecxita alkrocxigxo:
-- Dankon, koran dankon... Savinte mian patrinon, vi savis mian vivon. Mi tion neniam plu povos iam forgesi!... Ho dankon, koran dankon...
Dum li parolis, la ogro trenis lin gxis la lito. Alveninte tie kaj vidante, ke li dormas, la ogro kusxigis lin, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, klinigxinta sur li, adiauxis lin per kiso sur lia frunto.
La sekvantan matenon, lia onklino revenis en la domon, silente supreniris al lia cxambro, rigardis sian nevon, kaj vidis lin dormanta kun kurbigxintaj brakoj kaj interkrucigxintaj manoj, kvazaux li ankoraux brakumus amikon...
Kuritibo, la 29-an de Novembro 1996
Al: Geraldo Mattos: Historioj por Infanoj
Al Reto-Klubo