Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
© 1998 Geraldo Mattos.
Por familia uzo oni rajtas fari
unu surpaperan kopion.
Estis foje patrino, kies tagoj ĉiam finiĝis per la sama rito: ŝi zorgis, ke ŝia sepjara infano banu sin, viŝu sin, vestu sin per blua piĵamo. Kun ĉio tio farita, ŝi kuŝigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restariĝis, kaj direktis sin al la pordo de la ĉambro, sed tiam milda voĉo detenis ŝin sur la sojlo:
Panjo, ĉu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda voĉo devigis ŝin turniĝi al la lito kaj sidiĝi sur ĝia rando, dum la infano etendis al ŝi siajn brakojn. En la duonombro de la ĉambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj. Manojn en la manoj, la patrino tiam komencis sian historion. Atentaj oreloj akompanis la rakontadon.
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en la hodiaŭa tago:
Estis foje ogro, kiu ege afliktiĝis de tio, ke ĉiuj patrinoj timigis siajn infanojn per la terura minaco de la alveno de ogro. Neniu el tiuj timigitaj infanoj tamen iam vidis ian ogron, sed neniam unu el ili konsideris suspektinda la neniaman aperon de tiu minaco...
Unu el tiaj patrinoj iam ege malesperis, ĉar ŝia filino ne volas dormi. Jam la dekan fojon ŝi diris al sia infano:
Kara, morgaŭ vi devas ellitiĝi frue por iri en la lernejon. Se vi ne dormos nun, certe vi dormos dum la lecionoj, kaj la instruistino prave riproĉos vin...
La filino respondis:
Ho panjo, mi jam vokis la dormon, sed ĝi ne volas veni... Kie do ĝi estas, ke ĝi ne aŭdas mian peton?...
La patrino estis tre laca de la tuta laborata tago, sed ankoraŭ sukcesis trovi iom da forto por kelkaj vortoj:
Ho mia, vi tiel brue vokas la dormon, ke vi ne povas aŭskulti, ke la dormo vokas vin... Fermu la okulojn, kaj viajn fermitajn okulojn direktu al la plaĝo, de kie via patro ekiris fiŝkapti sur la vastan maron. Kaj premu la lipojn, kaj per viaj premitaj lipoj parolu al la ondoj, kiuj venas sunumi al si la dorson sur tiu sama plaĝo, de kie via patro ekiris fiŝkapti sur la vastan maron: unua ondo... dua ondo... tria ondo... Kiam vi atingos la dudekan ondon, vi tuj endormiĝos...
La patrino eliris el la ĉambro, kaj la filino komencis vidi per fermitaj okuloj kaj paroli per premitaj lipoj:
Unua ondo... dua ondo... tria ondo...
Subite, la vico interrompiĝis:
du... do...
Kaj ŝi ekdormis.
La nokto paŝis sen urĝo, kaj ĉio estis silento en la tuta domo. La knabino dormadis trankvila, sen bruaj spiroj kaj sen bluaj sonĝoj. Tiam la absoluta silento estis rompita, kaj la knabino rigardas eksteren, sed vidas nenion, ĉar la kurtenoj estis tute kuntiritaj:
Eble, tio estis la vento... sed ŝajne, ia mano frapas ĉe la fenestro...
Kiam ŝi reendormiĝis, ŝi estis denove vekita per ia bruo ĉe la fenestro:
Ĉu tio estas vere la vento, kiu frapas ĉe la fenestro?...
Kaj ŝi ellitiĝas, kaj iras al la fenestro, ĉar ŝi estas kuraĝa virineto, kiu timas nenion, eĉ ne la ogron, per kiu ŝia patrino provas ŝin timigi... Kiam ŝi troviĝis apud la fenestro, ŝi disŝovis la kurtenojn, kaj denove rigardis eksteren, kaj nun ŝi vidas:
Pro Zamĉjo! Kies estas tiu fingro, kiu frapas ĉe la pordo, pli dika ol mia piedo?... Evidente, mi ne vekiĝis, kaj nur sonĝas... Mi tute pravas, ke mi sonĝas, ke mi vekiĝis, kaj iris al la fenestro, kaj vidis fingron pli dikan ol mia piedo...
La ekmiro de la knabino pligrandiĝis, kiam ŝi levis la okulojn, kaj vidis egegan kapon, pli grandan, ol la vasta krono de alta arbo. Kaj ŝi ne povis jam teni sin de la surprizo, kiam atingis ŝin vortoj kaj ridetoj, certe dampitaj por ne trarompi al ŝi la orelojn:
Vi ne sonĝas!... La fingro estas mia, kaj ĝi estas granda, ĉar mi estas giganto... Kaj la fenestro ne dispeciĝis nur pro tio, ke mi frapetis kiel eble plej malpeze... Cetere, mi tute ne volis timigi vin, kvankam mi scias vin sentima.
Ho! mi dankas vin por tia ĝentileco ne timigi min, kaj precipe ne surdigi min per pezaj frapoj ĉe la fenestro. Sed kiu vi estas, ho egegulo?
Mi estas la ogro, pri kiu via patrino parolas al vi kelkfoje... Neniu tamen scias, kio estas ogro, kaj kion ogro faras, kiam li vizitas domon, kie estas timigita infano. Pro tio, ege nervozigas min tio, kion la patrinoj sufloras al siaj gefiloj pri mia okupateco... manĝi infanojn!... kvazaŭ mi estus ia antropofaga giganto!
La knabino konfesis:
Mi iras de surprizo al surprizo. La unua estas tio, ke vi ekzistas, kaj la dua, ke vi ne estas tia monstro, kia ĉiu vin imagas! Tamen, se vi parolas al mi la veron, kion do vi faras, kaj kial diskuras tra la mondo tiom misfamiga opinio pri vi?
Al la knabino vere ŝajnis, ke la ogro singultis, antaŭ ol li parolis:
La misopinio pri ogroj venas de la tempo, kiam ni estis multaj, kaj la homoj persekutis nin kruele, enviaj pri nia grando kaj timigitaj de nia forto... Ĉion malbonan ni faris, laŭ tio, kion ili diskonigis pri ni... Kompreneble, ni defendis nin, kaj la malamo kreskis kaj disvastiĝis tra ĉiuj vilaĝoj de la tuta mondo. Tiam, eble por venĝi sin, ili komencis mensogi, ke ni estas infanmanĝantaj gigantoj... La homoj venkis nin, sed la malnobliga kampanjo daŭras ĝis hodiaŭ. Ni longe suferis, kaj ankoraŭ suferas... Kaj nun, mia familio estas la sola resto de la antikva multgiganta ograro.
La knabino fariĝis tre malĝoja, kaj preskaŭ ploris:
Mi forte bedaŭras, kara.
Dankon, fraŭlino! Vi demandis, kion ni faras nun. Pli bone, kion mi faras nun, ĉar miaj infanoj estas tre malgrandaj. Nu, kiam mi vidas, ke unu el la hometoj montras profundan teruron pro la malhonestaj paroloj de sia patrino, mi aperas al tiu infano, kiu iom post iom akceptas mian ĉeeston, kaj eĉ konsentas iri ludi kun miaj infanoj dum kelkaj minutoj de sia nokto, kiu respondas al nia tago...
La knabino laŭdis la aktivecon de la ogro:
Vi estas heroo, kaj eĉ la plej granda el la herooj, ĉar vi neglektas la ofendojn, kiujn multaj faras kontraŭ vi. Sed mi havas dubon: se mi ne timas vin, kial vi aperas al mi?
Ho! tio estas facile klarigebla. Jam pli ol unu fojon mi rigardis tra via fenestro, kaj mi malkovris, ke vi ne timas la ogron. Kiam mi tion diris al miaj infanoj, ili ege surpriziĝis, kaj do deziris havi foton de vi. Sekve, se vi konsentas pri tio, ni fotos vin... Alian nokton mi revenos, kaj prenos vian subskribon... se tio ne ĝenos vin.
La knabino ridis, sed neis per la kapo:
Ho ne... Mi estas en mia ĉifita ruĝa piĵamo, kaj miaj haroj estas tute taŭzitaj de la dormo! En via foto mi do aperus malbela kaj malzorga! Kaj mi tute ne volas ŝajni tia por viaj infanoj, kiuj pro tiu foto neniam volos ludi kun mi.
Ho ve! vi ege disrevigos miajn infanojn... Krome, vi estas bela je ĉia horo kaj en ĉia vesto. Cetere, memoru, ke ogroj apartenas al primitiva gento: ni estas tiel vilaj, ke ni iras nudaj, kaj neniam ni kombas nin... Tia, kia vi nun estas, vi aspektas por ni superrava!... Verŝajne, miaj infanoj trovos vin tre ĉarma ogrineto.
Se estas tiel...
Kaj la ogro fotis la knabinon:
Mi dankas vin por via afableco komplezi al miaj infanoj.
Ne dankinde, kara mia! Tute ne dankinde...
Kiam li retiriĝis, ŝi kuntiris la kurtenojn de la ĉambro, kaj revenis en la liton, kie ŝi tuj endormiĝis, kun rideto sur la vango:
Ogro estas amiko!
La historio finiĝis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
Bonan nokton, panjo. Sed kiel nomiĝas tiu kuraĝa knabino?
Karolina. Dormu, kara!...
Panjo, lasta demando: ĉu mi iam renkontiĝos kun Karolina?
Certe, kara. Morgaŭ vi renkontiĝos kun ŝi sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne falu.
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, denove adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia duafoje lasta kareso, ŝi restariĝis, direktis sin al la pordo de la ĉambro, malŝaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado.
La sekvantan matenon, al la knabo ŝajnis, ke li vekiĝas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmanĝon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
Sur la strato, li iris senzorge per tre neregulaj paŝoj: unu treto per la dekstra piedo sur la rando de la trotuaro kaj alia treto per la maldekstra piedo sur la rando de la strato. Pro tio, lia kapo jen leviĝis, jen malleviĝis: jen supren, jen malsupren.Tia irado igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
``Morgaŭ vi renkontiĝos kun ŝi sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne falu!...'' Kiel ŝi povis paroli pri nia renkontiĝo, kaj konsili al mi atenton, se ŝi tute ne sciis pri mia nuna irludo? Ĉu eble ŝi estas divenistino?...
Por ne fali, li ege atentis la straton kaj la trotuaron... kun tia singardo, ke li albatiĝis al knabineto, kiu iris senzorge per tre neregulaj paŝoj: unu treto per la maldekstra piedo sur la rando de la trotuaro kaj alia treto per la dekstra piedo sur la rando de la strato. Pro tio, ŝia kapo jen leviĝis, jen malleviĝis: jen supren, jen malsupren. La knabino ludis la saman irludon, kaj egale atentis la straton kaj la trotuaron... kun tia singardo, ke ŝi albatiĝis al la knabo, kiu ludis tiun saman irludon. La vortoj interkruciĝis:
Pardonu min!
Pardonu min!
Ne menciinde!
Ne menciinde!
La knabo tuj rekonsciiĝis, kaj pensis pri la fino de la historio, kiun lia patrino rakontis al li la lastan nokton:
Certe vi nomiĝas Karolina, ĉu ne?
La certeco de la knabo mirigis la knabinon:
Kiamaniere vi povas scii pri tio?
Tio estas longa historio! Kaj nun mi iras en la lernejon. Ĉu ni povas renkontiĝi posttagmeze en ia loko?
Domaĝe, ke mi havas miajn lecionojn posttagmeze... Nur sabaton.
Nu, ne gravas. Ni renkontiĝos iam kaj ie. Sed mi estas scivola pri io...
Do diru!
Ĉu vi vere fariĝis amikino de la ogro?
Jes, li estas nun mia amiko, kaj li eĉ diris al mi, ke mi voku lin, se iam mi bezonos ion, ĉar li estas multpova.
Ho se ankaŭ mi povus paroli al la ogro!...
Tio estas facila. Li diris, ke li ĉiam atentas pri hometoj, kiuj dum la nokto staras antaŭ la fenestro kun disŝovitaj kurtenoj. Kaj li venas pli rapide, se ili ploras...
Mi do malfacile parolos kun li.
Ne diru stultaĵon! Mi juĝas facile voki lin, kiel mi diris al vi.
Viro ne ploras!... Cetere, mia dormo estas ŝtona. Mi kredas, ke eĉ kuglo kaj pafo ne sufiĉos por veki min.
Ho! mi forgesis demandi, kiel vi nomiĝas.
Frederiko.
Do, ĝis, Freĉjo!
Ĝis, Kanjo!
Kaj ili disiris. Tamen, ĉiu el ili estis certa, ke ili kreskos, kaj geedziĝos, kaj estos feliĉaj por ĉiam... en tre bela kastelo sur la pinto de monto, priplantita per vinberoj.
La mateno pasis, dum li spektis la lecionojn. La posttagmezo pasis, dum li faris siajn lernejajn ekzercojn. La vespero pasis, dum li amuziĝis per la videoludo... Kaj fine venis la nokto, kiam lia patrino refoje zorgis, ke ŝia sepjara infano banu sin, viŝu sin, vestu sin per blua piĵamo. Kun ĉio tio farita, ŝi kuŝigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restariĝis, kaj direktis sin al la pordo de la ĉambro, sed tiam milda voĉo detenis ŝin sur la sojlo:
Panjo, ĉu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda voĉo devigis ŝin turniĝi al la lito kaj sidiĝi sur ĝia rando, dum la infano etendis al ŝi siajn brakojn. En la duonombro de la ĉambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj. La patrino avertis sian filon:
Nun mi rakontos al vi mallongan historion, ĉar estas jam tre malfrue, kaj la hieraŭa estis tro longa.
Pri kio vi parolos, panjo?
Pri senhalta kaj sencerba knabo...
Ho panjo, vi ne pensas pri mi, ĉu ne?
Senhalta vi estas, sed nur kelkfoje sencerba... Do, ne pri vi.
Manojn en la manoj, la patrino tiam komencis sian historion. Atentaj oreloj akompanis la rakontadon.
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en la hodiaŭa tago:
Estis foje knabo tre petola, kiu ĉiam agis senhalta en siaj faraĉoj kaj sencerba por iliaj eblaj konsekvencoj. Lia korpo daŭre montris grandajn ruĝajn makulojn: tio estis nur la rezulto de aplikita merbromino sur la multaj gratoj kaj skrapoj, kiujn li ekhavis per siaj heroaĵoj... Kaj ĉio kontinuis egala, spite de la konsiloj kaj riproĉoj de lia patrino:
Zorgu, ke vi ne vundiĝu!...
Lia brusto kaj lia ventro, kaj liaj brakoj kaj liaj kruroj estas nun dolore raspitaj el lia lasta aventuro. Li estis grimpinta sur altan arbon, kies trunko tute ne estis glata, kiam lia patrino iris en la korton kaj vokis lin per fortaj krioj:
Kamilo! via patro jam alvenis, kaj portis por vi biciklon...
Avida ricevi la biciklon kaj ekrajdi sur ĝi, li ĉirkaŭprenis la trunkon per siaj brakoj kaj kruroj, kaj lasis sin rapide malsupren gliti... Kompreneble, la arbo estis akra raspilo.
Plej malbone estis, se li troviĝis kun siaj kolegoj, precipe kun sia amiko Marko, kiu estis tiel freneza, kiel li. Ĉifoje, la tuta afero devenis de naiva konversacio, ĉar Marko diris al Frederiko:
Ĉu vi ne volus lerni flugi?
Mi ne estas pasero...
Flugi per aviadilo, azeneto!
Flugi, ne... Mi preferas lerni paraŝuti.
Kaj ili defiis unu la alian:
Aviadilo...
Paraŝuto...
Post momento, Frederiko proponis al Marko:
Mi vetas, ke mi ĵetos min en paraŝuto pli frue, ol vi stiros aviadilon...
Akceptite! Mi vetas lekbombonon.
Akorde.
Marko iris al sia patro, kaj petis lin:
Paĉjo, matrikulu min en aviadila lernejo. Mi volas esti aviadisto!
La patro ridis:
Sesjaran knabon la aviadila lernejo tute ne akceptos... Vi havos tempon por tio en la estonteco, kara.
Mi komprenas, sed mi perdos la veton, kiun mi vetis kun Frederiko...
Kiu veto?
Pri tio, kiu el ni la unua realigos sian deziron.
Kion li volas fari?
Sin ĵeti en paraŝuto.
Ho ha... Ne zorgu pri tio! Li estas sepjara, kaj nenia lernejo akceptos lin por tia lernado. Sekve, la veto estos decidita post multaj jaroj.
Ankaŭ Frederiko iris al sia patro, kaj petis lin:
Paĉjo, matrikulu min en paraŝuta lernejo. Mi volas esti paraŝutisto!
La patro ridis:
Sepjaran knabon la paraŝuta lernejo tute ne akceptos... Vi havos tempon por tio en la estonteco, kara.
Mi komprenas, sed mi perdos la veton, kiun mi vetis kun Marko...
Kiu veto?
Pri tio, kiu el ni la unua realigos sian deziron.
Kion li volas fari?
Stiri aviadilon.
Ho ha... Ne zorgu pri tio! Li estas sesjara, kaj nenia lernejo akceptos lin por tia lernado. Sekve, la veto estos decidita post multaj jaroj.
Marko do forgesis pri la veto, sed Frederiko obstine kaj senfine pensis pri la veto, kiun ili vetis, kaj ĉiun minuton diris al si mem:
Mi ne povas atendi tiom da tempo...
Kiam li revenis el la lernejo, li decidis iri en la flugokampon por paroli kun aviadistoj kaj paraŝutistoj, sed multe pli al la lastaj, ol al la unuaj... Li tamen devis resti hejme, ĉar pluvis kaj diluvis dum la tuta posttagmezo. Malgraŭ la plua pluvo, li volis eliri, kaj malfermis la pordon, kiam lia patrino bremsis lin:
Kien vi iras sub tia pluvo, Fredeto?
Mi prenos ombrelon!
Ne, ĉar mi ne volas, ke vi risku malvarmumi.
Kaj li restis hejme, sed enue li pensis:
Patrinoj ĉion embarasas...
Tiam, ideo skuis lin:
Ombrelo...
La pluvo somera pluvo! baldaŭ pasis, sed estis jam vespero, kaj la knabo devis atendi la sekvantan tagon, post siaj lecionoj. Neniam, la matena lernejo estis tiel longa kaj teda... Post horoj kaj horoj da afliktiĝo, ĉio finiĝis, kaj li revenis hejmen.
Li manĝis. Poste, serioze, li sidis ĉe sia skribotablo, kaj faris la ekzercojn, kiujn liaj instruistoj pasigis al li, sed proksima al li estis lia ombrelo, kiun li rigardis de tempo al tempo. Kun ĉio preta, li prenis la ombrelon sub la brakon, eliris al la korto, apogis ŝtupetaron al unu el la muroj de la domo, supreniris, kaj jen li staras sur la rando de la tegmento, apud la kanaleto.
Li rigardis dekstren kaj maldekstren. Tiam, li malfermis la ombrelon, kaj sin ĵetis en la aeron sub sia paraŝuto. Akuta kaj longa krio aŭdiĝis:
Aaaaj...
Tio tamen ne estis la knabo, kiu kriis, sed la paraŝuto, kies feraj stangetoj renversiĝis supren en tia maniero, ke Frederiko falis sur la teron sen ia protekto, ĉar liaj manoj tenis nur bastonon... La krio estis tiel longa kaj akuta, ke ĝi vokis lian patrinon, kiu kuris alarmita. Kiam ŝi alvenis, ŝi vidis la infanon falinta kaj ĝemanta. Nur poste ŝi rimarkis la rompitan ombrelon.
Frederiko estis portita en hospitalon, kaj pri tio li memoris tutajn tri semajnojn, dum lia piedo restis engipsigita...
La historio finiĝis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
Bonan nokton, panjo. Sed vi ne diris al mi, ĉu li venkis la veton, kiun li vetis je lekbombono kun sia amiko.
Li venkis, kaj ricevis lekbombonon. Dormu, kara!...
Panjo, lasta demando: ĉu la ombrelo povis esti riparita?
Certe, kara. Morgaŭ vi sopiros pri ĝi, kiam vi estos sur la strato survoje al la lernejo. Kaj atentu, ke vin ne prenu pluvo.
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, denove adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia duafoje lasta kareso, ŝi restariĝis, direktis sin al la pordo de la ĉambro, malŝaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado.
La sekvantan matenon, al la knabo ŝajnis, ke li vekiĝas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmanĝon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
Kiam li alvenis en la lernejo, la suno estis jam kovrita de grizaj nuboj, kiujn li tamen tute preteratentis. La lecionoj de la mateno estis tiel interesaj, ke li bedaŭris, ke ili finiĝis: la tagmezo venis tro rapide, kaj jen li marŝas hejmen.
Sur la strato, li iris senzorge. Subite, komencas pluvi, kaj tio igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
``Morgaŭ vi sopiros pri ĝi, kiam vi estos sur la strato survoje post la lernejo. Kaj atentu, ke vin ne prenu pluvo!...'' Kiel ŝi povis tion konsili al mi, se tiam ŝi tute ne sciis pri la hodiaŭa vetero, precipe ĉar la hieraŭa estis mirinde serena? Ĉu eble ŝi estas divenistino?...
Kaj li revenis hejmen tute malseka de la pluvo, kaj li grumblis:
Kial mi ne prenis ombrelon, se tion sugestis al mi mia patrino?...
La posttagmezo pasis, dum li faris siajn lernejajn ekzercojn. La vespero pasis, dum li amuziĝis per la videoludo...Kaj fine venis la nokto, kiam lia patrino refoje zorgis, ke ŝia sepjara infano banu sin, viŝu sin, vestu sin per blua piĵamo. Kun ĉio tio farita, ŝi kuŝigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restariĝis, kaj direktis sin al la pordo de la ĉambro, sed tiam milda voĉo detenis ŝin sur la sojlo:
Panjo, ĉu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda voĉo devigis ŝin turniĝi al la lito kaj sidiĝi sur ĝia rando, dum la infano etendis al ŝi siajn brakojn. En la duonombro de la ĉambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj.
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en la hodiaŭa tago:
Estis foje malriĉa paro de senteruloj, kiuj havis du infanojn: la pli aĝa estis la okjara Johano, kaj la pli juna estis la sepjara Maria. Johano kaj Maria streĉe amis unu la alian, kaj pro tio ili estis ĉiam kunaj. Iliaj gepatroj estis terkulturistoj, sed mankis al ili loko, kiun ili povus priplanti, kaj nun ili serĉas, kie ili povos loĝi kaj kulturi. La tuta familio sekvis tra la strato, kaj haltis dum la tago nur por la trinko kaj la manĝo kaj dum la nokto por la dormo. Ili vivis kompatindan vivon, ĉiam forpelitaj de la bienoj, en kies randoj ili tendumis. La ĉiutagan panon ili perlaboris diversmaniere: unualoke, ili sarkis kaj hakis; dualoke, ili ĉasis kaj fiŝis; trialoke, ili faras aliajn laborojn... Aliloke, ili fastis.
En tiu tago, ili restis apud la arbaro, kiu estas proksima al nia urbeto. La gepatroj dungiĝis ĉe benzinstacio, kaj ili devas lavi la aŭtojn, kiuj estas lasataj tie de iliaj posedantoj. El unu el tiuj veturiloj eliris knabino, kiu vidis Johanon kaj Marian, kaj tuj kuris al ili:
Kion vi faras ĉi tie tute solaj? Ĉu vi eble atendas vian lavatan aŭton?
Johano kaj Maria laŭte ridis pro ilia trompiĝo:
Ho ne! Niaj gepatroj dungigis sin por aŭtolavado, kaj ni atendas, ĝis ili finos sian laboron.
Mi estas Fernanda. Mia patro estas tie, kaj mi kredas, ke nun li parolas al viaj gepatroj, kiuj havas malsekajn tukojn en la manoj.
Mi estas Maria, kaj mia frato estas Johano. Ni ĝojas koni vin.
Ankaŭ mi ĝojas koni vin. Ĉu ni povas ludi kune?
Johano vidis, ke Maria kapjesas, kaj li do plej rapide prenis la parolon:
Ni ne povas ludi, ĉar ni estas malsataj, kaj tial ni iros en la arbaron serĉi ian frukton por manĝi, eble ĉasi per mia ŝtonĵetileto, eble fiŝi per ŝia hoko.
Maria esprimis sian malaprobon:
Aĥ...
Fernanda estis optimisma infano, kaj tuj ekkriis:
Serĉi frukton en la arbaro estos agrable. Ĉu mi povas iri kun vi?
Ambaŭ tuj respondis:
Kompreneble.
Kaj la trio ekiris!...Ili singarde paŝis sub grandaj folioj kaj inter densaj lianoj, rekte antaŭen, sed dikegaj trunkoj ilin ofte devojigis sen tio, ke ili konsciiĝis pri la devio. Jen Johano vidas grandan birdon, kiun li volis atingi per sia ĵetileto. Lia fratino tamen detenis lin:
Ho ne!... Tia bela birdo ne povas esti mortigata!...
Al ŝia gesto pri kompato li respondis:
Vi volas mortigi nin per malsato...
Kaj ili pli kaj pli interniĝis en la arbaron, ĝis ili haltis ĉe la bordo de rivero. Dum Fernanda kaj Johano sidiĝis, la krurojn en la akvo, Maria serĉis apudan trankvilan kurbon de la rivero, kaj tie lancis sian hokon. Jen fiŝo ekmordis la logaĵon, kaj plej rapide ŝi suprentiris la hokon, de kiu pendis duonspana astjanakso. Vidinte ĝin, Johano tuj plendis:
Ho ne!... Tia bela fiŝeto ne povas esti sufokata!...
Kaj li mem rapidis depreni ĝin de la hoko kaj reen ĵeti en la akvon, dum ŝi respondis al lia gesto pri kompato:
Vi volas mortigi nin per malsato...
Dume, Fernanda stariĝis, kaj rigardis ĉirkaŭen, de dekstre al maldekstre, kaj de maldekstre al dekstre, ĝis ŝi eksplodis per subita ĝojo:
Jen banangrapolo!!!
Kaj ili povis satiĝi per vegetarana manĝo.
Post la abunda lunĉo, ili decidis reiri al la benzinstacio. Ili singarde retropaŝis sub grandaj folioj kaj inter densaj lianoj, rekte antaŭen, sed dikegaj trunkoj ilin ofte devojigis, ĉar ili tute forgesis, ĉu ili turniĝis dekstren aŭ maldekstren dum sia veno: fine, ili konsciiĝis pri tio, ke ili estas perditaj...
Kaj nun la tempo komencis pasi malrapide...
Kelkajn minutojn post la foriro de la infanoj, la dungitaj senteruloj finis lavi la aŭton, kaj ĝia posedanto vokis sian filinon:
Fernanda!
Sed ŝi ne respondis.
Fernanda!
Sed ŝi ne venis.
Afliktite, ŝia patro iris tien kaj reen, serĉis ĉi kaj for, sed trovis nenian infanon. Tiam, li memoris pri la gefiloj de la aŭtolavantoj, kaj demandis ilin:
Kie estas viaj infanoj?
Alkutimiĝintaj al la longaj promenoj de siaj infanoj, ili tute ne zorgis pri tio, kie iliaj infanoj troviĝas, kaj ilia patro trankvile respondis al la nervoza patro de Fernanda:
Ie tie...
Kaj fingris al la arbaro:
Ili tuj revenos.
Sed ili ne revenis tuj, kaj la tempo komencis pasi malrapide... ĝis la nervoza patro blekis per granda kolero:
La senteruloj ŝtelis mian filinon... Ili sendis siajn infanojn por forkapti ŝin... Ili estas kamuflitaj banditoj...
Tumulto estiĝis, kaj neniu aŭskultis plu la parolojn de la senteruloj:
Ni estas senkulpaj... Ili revenos, se ili estas kunaj!
Homamaso formiĝis, kaj malsamaj opinioj trakuris la spacon:
Povas esti.
Ne povas esti.
Manĝas kaj trinkas en lunĉejo...
Perdiĝis en la arbaro...
Troviĝas en proksimaj magazenoj...
La krianta homamaso altiris la atenton de policano, kiu venis kun sia svingata kaprompilo:
Kio okazas ĉi tie?
Diversorigina bruado respondis al li, kaj li devis blekegi:
Unu post unu!...
Kaj li indikis la plej palan:
Nun vi.
Kaj la patro de Fernanda ĉion rakontis al la policano, kiu do severe pridemandis la gepatrojn de Johano kaj Maria. Kiam li decidis konduki la paron al la policejo por pli detala enketo, jen alvenas trio da infanoj, kiuj demandas:
Kio okazas ĉi tie, policano?
La patro kaj la gepatroj alkuras al ili.
La historio finiĝis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
Bonan nokton, panjo. Sed kiel nomiĝas la senteruloj?
Ludoviko kaj Liana. Dormu, kara!...
Panjo, lasta demando: ĉu mi iam renkontiĝos kun iliaj infanoj?
Certe, kara. Morgaŭ vi renkontiĝos kun ili sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne perdu viajn lecionojn.
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, denove adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia triafoje lasta kareso, ŝi restariĝis, direktis sin al la pordo de la ĉambro, malŝaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado.
La sekvantan matenon, al la knabo ŝajnis, ke li vekiĝas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmanĝon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
En la mezo de la vojo, li aŭdis la konversacion de trio da geknaboj:
Ĉu ne vere, Johano?
Tute vere, Fernanda.
Post tiaj paroloj, la knabo iris al la trio, indikis la duan knabinon, kaj diris al ŝi per simpatia voĉo:
Vi nomiĝas Maria, ĉu ne?
Maria alarmiĝis:
Mi ne konas vin...
Li ridetis:
Mi tamen konas ne nur vin, sed ankaŭ vian fraton kaj lian amikinon.
Ne nur lia ŝi estas, sed ankaŭ mia.
Sed eble pli lia, ol via...
Vi...
Fernanda intermetis sin en la konversacion:
Eble tiu knabo vidis nin, kiam ni alvenis en la benzinstacio, kaj savis viajn gepatrojn de la polico...
Nun la citita knabo intermetis sin:
Mi ne estis tie, sed mi sciiĝis pri via aventuro. Kaj nun mi volas demandi vin, kiel vi povis retrovi la retrovojon.
Ni renkontiĝis kun fiŝkaptanto... Pli bone ni iru en tiun apudan placon, kaj sidiĝu, ĉar la raporto estos longa...
La invito por sidiĝi en la placo igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
``Morgaŭ vi renkontiĝos kun ili sur la strato, kiam vi iros al la lernejo. Kaj atentu, ke vi ne perdu viajn lecionojn.'' Kiel ŝi povis paroli pri nia renkontiĝo, kaj konsili al mi atenton, se ŝi tute ne sciis pri ilia invito? Ĉu eble ŝi estas divenistino?...
Li do devis respondi al ili:
Domaĝe, ke mi havas miajn lecionojn post...
Kaj li rigardis sian brakhorloĝon:
... dek minutoj... Nur sabaton.
Nu, ne gravas. Ni renkontiĝos iam kaj ie.
La knabo do volis repreni sian vojon al la lernejo, sed tiam li estis haltigita de voko:
He! mi forgesis demandi, kiel vi nomiĝas.
Frederiko.
Do, ĝis, Freĉjo!
Ĝis, karaj!
Kaj ili disiris. Tamen, ĉiu el ili estis certa, ke Johano kaj Fernanda kreskos, kaj geedziĝos, kaj estos feliĉaj por ĉiam... en tre bela kastelo sur la pinto de monto, priplantita per vinberoj.
La tempo pasis... Unu post alia, pasis la tagoj, pasis la semajnoj, pasis la monatoj, kaj pasis la jaroj. Kaj tamen, ĉiufoje, kiam la nokto venis, lia patrino refoje zorgis, ke ŝia nun pliaĝa infano banu sin, viŝu sin, vestu sin per blua piĵamo. Kun ĉio tio farita, ŝi kuŝigis lin sur la lito, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto. Post tia lasta kareso, tiu patrino restariĝis, kaj direktis sin al la pordo de la ĉambro, sed tiam milda voĉo detenis ŝin sur la sojlo:
Panjo, ĉu vi ne volas rakonti al mi historion?
Tiu milda voĉo devigis ŝin turniĝi al la lito kaj sidiĝi sur ĝia rando, dum la infano etendis al ŝi siajn brakojn. En la duonombro de la ĉambro, la okuloj de la infano kaj tiuj de lia patrino estis lumaj lampetoj, kiuj sin direktis unuj al la aliaj, sed la knabo sentis ion diferencan, kaj plendis:
Ho panjo, kial vi estas tiel malĝoja?
Lia patrino afektis ridi:
Kiel mi povas esti malĝoja, se mi estas kun vi, kaj tuj rakontos al vi alian belan historion?...
Jen estas la historio, kiun la patrino elektis por sia infano en tiu tago, ne atendinte lian respondon:
Estis foje du landoj, kiujn dividis larĝa rivero kun turbulentaj akvoj, plena de kaskadoj kaj kataraktoj... Danĝeraj akvokirloj kaŝobservis la kuraĝulojn, kiuj aventuris tranaĝi de rando al rando. La plej multaj restis por eterne ostoj sur ĝia fluejo...
En la dekstra bordo de la rivero estis grandaj kampoj kaj vastaj arbaroj, kiuj apartenis al la landoj de la hundoj kaj de la lupoj. La hundoj estis landanoj de Hundujo, kaj loĝis sur la kampoj, dum la lupoj estis landanoj de Lupujo, kaj loĝis en la arbaroj. La du gentoj, la hundoj kaj la lupoj, estis grandaj ĉasistoj, sed okazis kelkfoje, ke unuj persekutis la aliajn, kaj pro tio ili sin tenis en longlonga milito...
Foje, lacigita de la konstanta luktado, hundido diris al siaj gepatroj:
Hundoj kaj lupoj estas kuzoj, sed ni batalas unuj kontraŭ la aliaj, sed neniu scias pri la kaŭzoj de tiu stulta milito. Mi volas vojaĝi kaj trovi rimedon por venigi al ni la pacon!
Lia patrino ploretis, sed lia patro konsentis kun li:
Nia milito estas abomeninda, kaj ĉion ni devas fari por ĝin fini. Iru do kun Zamĉjo, kaj revenu kun la solvo!
La hundido marŝis kaj marŝis dum pluraj tagoj, ĝis la kampoj kaj la arbaroj finiĝis. Subite, unu matenon, li troviĝis antaŭ bela vilaĝo.
En la maldekstra bordo de la rivero estis grandaj kampoj kaj vastaj arbaroj, kiuj apartenis al la landoj de la katoj kaj de la tigroj. La katoj estis landanoj de Katujo, kaj loĝis sur la kampoj, dum la tigroj estis landanoj de Tigrujo, kaj loĝis en la arbaroj. La du gentoj, la katoj kaj la tigroj, estis grandaj ĉasistoj, sed okazis kelkfoje, ke tigroj persekutis kaj mortigis la katojn, kaj la katoj devas sin teni en rokaj regionoj, kien la tigroj ne povas aliri...
Foje, lacigita de la konstanta luktado, katido diris al siaj gepatroj:
Katoj kaj tigroj estas kuzoj, sed ni estas daŭre persekutataj kaj mortigataj de la tigroj, sed neniu scias pri la kaŭzoj de ilia stulta malamo. Mi volas vojaĝi kaj trovi rimedon por venigi al ni la pacon!
Lia patrino ploretis, sed lia patro konsentis kun li:
Ilia genocido estas abomeninda, kaj ĉion ni devas fari por ĝin fini. Iru do kun Zamĉjo, kaj revenu kun la solvo!
La katido marŝis kaj marŝis dum pluraj tagoj, ĝis la kampoj kaj la arbaroj finiĝis. Tiam, unu matenon, li troviĝis antaŭ bela vilaĝo, kaj tuj sekvis laŭ tre longa gruza strato, sur kiu multaj veturiloj...
Pro Zamĉjo!
Tiun krion elgorĝigis la katido, dum li flankensaltis por ne esti puŝfaligata de durada veturilo, kiu rapidis ege ĉe la trotuaro, kie li iris... Lia salto transportis lin sur beston, kiun li estis vidinta neniam antaŭe en sia vivo, pli grandan ol li, kaj pli fortan, iel similan al tigreto, kiun li timis... Li do forkuris! La besto blekis, kaj iris post lin.
Kompreneble, tiu besto estis la hundido, kiu tute ne sciis, kial la alia animalo kuris for:
Mi ne volis vundi lin, ĉar mi vidis, ke li estas racia animalo: ne pro alia motivo, li havas voston!...
Spite de tiuj vortoj dirataj per karesema voĉo, la katido kuris plejeble rapide, sed iom poste devis halti por preni spiron. La besto haltis apud li, simple rigardis lin tre longe, kaj fine parolis:
Mi ne konas vin. Kiu vi estas?
La katido surpriziĝis, ĉar li aŭdis strangan nekonatan lingvon, sed li vidis, ke la besto ne estas agresema, kaj do respondis al li tre ĝentile kaj sen ia rapideco:
Mo ne sapas voa lange...
En la kata lingvo, tio signifas: mi ne scias vian lingvon... Tion tamen nur poste la hundido komprenis.
Ankaŭ la hundido surpriziĝis, ĉar li aŭdis strangan nekonatan lingvon, sed li vidis, ke la besteto ne estas agresema, kaj li provis komprenigi sin per gestoj. Li multfoje frapis sian dekstran flankon per la vosto, kaj plurfoje parolis forte kaj sen ia rapideco, kun eta silento post la unua vorto:
Mi aŭ!... Mi aŭ!... Mi aŭ!... Mi aŭ!...
La katido ege miris pri tiu gesto. Post momento, li multfoje frapis sian dekstran flankon per la vosto, kaj plurfoje parolis forte kaj sen ia rapideco, kun eta silento post la unua vorto:
Mo mi aŭ!... Mo mi aŭ!... Mo mi aŭ!... Mo mi aŭ!...
La hundido insistis:
Mi aŭ!... Mi aŭ!... Mi aŭ!... Mi aŭ!...
Kaj la katido egale insistis:
Mo mi aŭ!... Mo mi aŭ!... Mo mi aŭ!...
Granda ronko finis ilian gestadon. Tio estis la sama durada veturilo, kiu preterpasis ilin. La hundo tuj insultis ĝin:
Aŭ!... aŭ!... aŭ!...
Tiam, la katido komprenis, ke la besto sin prezentis al li. Sekve, dum li fingromontris al ĝi, li parolis al li tre malrapide:
Vo... aŭ!
Poste, fingromontrante al si mem:
Mo... mi aŭ!
La hundo tuj komprenis, kaj pruvis tion per sia respondo, dum ĝi fingromontris al la alia besto:
Vi... mi aŭ!
Poste, fingromontrante al si mem:
Mi... aŭ!
La katido nun reprenis la parolon:
Mo vená de malproxima lande...
La hundido eksaltis de surprizo:
Mi komprenas vin! Vi ĵus diris, ke vi venas de malproksima lando. Vi tamen diris: mo ne sapas... Kio estas tio?
La katido iom pensis, kaj do fingromontris al sia kapo, kaj respondis:
Mo sapas: mo havas en la kapo.
La hundido ridetis:
Ha! scii: havi en la kapo.
Kaj ili rapide amikiĝis. Post kelka tempo, la lingvo donis jam al ili nenian malfacilecon kompreni unu la alian. La hundido rakontis sian problemon al la katido, kaj la katido rakontis sian problemon al la hundido, kaj ili vidis, ke ili havas similan problemon: alporti la pacon al siaj landoj. Tamen, ili konis la problemon, sed ne konis la solvon. Unu demandis la alian:
Kion ni faru?
Kaj ili trovis nenian respondon, kaj ege afliktiĝis pro tio, ĉar multaj el iliaj amikoj mortos, dum ili ne venos kun la solvo.
En tiu momento, knabo pasis preter ili, kaj la katido parolis al la hundido:
Amiko, kial ni ne demandos tiun bestidon, kiu pasis preter ni? Eble ĝi havos ian sugeston por rimedi nian tragedion...
La hundido tute ne ŝatis tian proponon, kaj abrupte manifestis sian opozicion:
Stultaĵo! Kian inteligentecon povas havi besto sen vosto?...
La katido insistis:
Kion ni povas perdi?
La hundido ne volis lasi sin konvinkiĝi:
Ĉu vi estas certa, ke ĝi kapablos kompreni nin? Eble, ĝi eĉ ne scias paroli...
Ni provu.
Kaj ili kuris post la knabon. Atinginte lin, ili komenci iradi apud li: la hundido, dekstre, kaj la katido, maldekstre. La knabo, kiu tre amis la bestojn, kaj tial volis esti veterinaro, kiam li fariĝos granda, ridis al ili, kaj parolis:
Ho! du belaj bestoj.
La hundido tuj bojis (tio estas: parolis):
Mi ne estas besto!
Samtempe, la katido tuj miaŭis (tio estas: parolis):
Mo non está bestje!
La knabo diris al si mem:
Estas neeble. Mi sonĝas. Se vi ne estas bestoj, kio do vi estas?
La hundo respondis por ambaŭ:
Kompreneble, animaloj. Ĉu vi jam vidis ian beston paroli?
Neniam.
Sekve, ni ne estas bestoj.
Bona argumento. Mi akordas: vi ne estas bestoj. Sed kion vi faras en nia vilaĝo, kie hundoj kaj katoj estas ordinare malamikoj, kaj tute ne parolas?...
Ni havas tragedian problemon. Se vi povos, bonvolu helpi nin!... Nia tuta popolo dankos vin por tio!
Kaj nun la katido rakontis al la knabo, kio okazas en Katujo kaj en Hundujo: la genocido en la unua lando, kaj la kruela milito en la dua. Nur en tiu momento, la knabo rekonis, ke la bestido, pardonu! la animaleto parolas tiun strangan lingvon, pri kiu li iom studis en la lernejo. Li do parolis rekte al la katido:
Vi parolas mortintan dialekton de nia lingvo Esperanto! Mi lernis iom pri ĝi antaŭ unu jaro.
La hundido defendis sian amikon:
Kiel, mortinta? Li ĝin parolas!
La knabo gestis, ke tio ne gravas. Efektive, nur unu afero urĝis: trovi solvon por la premateco de la du landoj! Li pensis, kaj pensis, kaj pensis... Subite, liaj okuloj fariĝis lumaj, kaj li ĝoje ekkriis:
Mi trovis! mi trovis!
La hundido kaj la katido eksaltis de kontenteco:
Diru!
Dikó!
Kaj li diris. La hundido kaj la katido trovis bonega la ideon, kiun la knabo klarigis al ili, kaj la trio tuj ekmarŝis al la alia flanko de la urbeto. Post kelkaj minutoj da piedirado, ili haltis antaŭ la granda pordego de publika ĝardeno, kiu estis malfermita: multaj homoj eniradis, multaj homoj eliradis.
Ili rigardis dekstren kaj maldekstren, ĉu estas tie soldatoj kaj gardostarantoj: ne estis... almenaŭ videblaj! Ili do eniris, kaj komencis serĉi. Post nelonge, ili trovis, sed la knabo diris:
Plej bone estas, ke vi du iru tien solaj... Eble, mia ĉeesto povas esti malutila por via konversacio: pro timo al mi, li povas mutiĝi... Kaj zorgu, ke neniu vidu, kion vi faras, nek aŭdu, kion vi parolas...
Ili do iris solaj, kaj haltis... antaŭ la kaĝo de la leono. Efektive, ili estis en unu el la plej grandaj zooj de la regiono. Tien ili iris pro la propono de la knabo:
La sola maniero fini la militon kaj la genocidon estas trovi leonon, kiu estas la reĝo de la bestoj: la plej forta, la plej kuraĝa, la plej inteligenta... Ni petu lin, ke li akompanu vin ĝis viaj landoj, kiuj povas fariĝi unu sola regno sub lia regado.
Bona ideo!
Kaj tiun ideon ili nun plenumis...
La knabo adiaŭis la hundidon kaj la katidon, kiuj dankis lin por lia bona ideo:
Ni faros tion, kion vi konsilis. Ni atendos la nokton por liberigi la leonon, al kiu ni jam rakontis, kio okazas en niaj landoj. Poste, ni tri iros al la domo de la zorganto, kaj la leono devigos lin malfermi la pordegon. Li timos, kaj evidente obeos... Morgaŭ matene, li devos klarigi, kial leono povis forkuri de sia kaĝo, kaj transsalti la altajn murojn de la zoo. La veron li certe ne diros: kiu kredus al li?...
Se ili tion bone deklaris, ili tion pli bone faris, kaj jen la leono troviĝis jam ekster la kaĝo kaj ekster la zoo, kaj ili ekiris al sia celo. La leono tamen tuj poste parolis al siaj du unuaj subuloj:
Reĝo bezonas reĝinon, kaj mia edzino estis kaptita kune kun mi, sed disigita de mi per kruela ago de la ĉasistoj. Mi scias, kie ŝin ili unue lasis katenita por nur poste disponi pri mi. La ĉeesto de reĝino donas al la reĝo multe pli da povo. Krome, mi jam de nun volas pensi pri mia heredonto, ke la paco estu eterna en mia regno!
La trio do ekvojaĝis por la liberigo de la leonino, kaj ili alvenis nur en la sekvanta vespero. Ili haltis en malluma punkto de la zoo, kaj sidiĝis por interkonsiliĝi pri la adoptota plano. Post multa pripenso kaj pli multa diskuto, la hundo fine eldiris sian opinios:
Vi du eniru en la zoon kaj trovu la kaĝon, kie ŝi estas, dum mi restos gardostare. Se io alarma okazos, mi tion aŭos al vi.
La leono volis kontribui:
Tie certe soldato gardostaras, kaj mi montros min al li.
La hundo kaj la kato ekkriis de timo:
Tio ĉion ruinigos... Li vokos por helpo... kaj eble tuta armeo vin katenos, kaj ni restos sen ia leoneco por nia repaciĝo!...
La leono ridis:
Mi scias, kion mi faras. Ne timu, amikoj.
La kato saltis al arbo, kaj de la arbo al la supro de la muro. Post kelkaj embarasoj, ankaŭ la leono sin trovis trans la muro. Ili kaŝe observis la tutan zoon, ĝis ili trovis la katenejon de la leonino. Ili aliris tien, sed jen la leonino vidis sian viron, kaj tuj malfermis grandan buŝon por pli granda roro, kiun paralizis en ŝia gorĝo la surdeta peto de la leono:
Amata, ŝŝ!...
Kaj samtempe akuteta peto de la kato:
Ĉit!...
La leono kaj la kato iom distanciĝis de ŝia kaĝo, kaj sinsekve la leono malrapide proksimiĝis denove al la kaĝo per senzorga promenado, konforme al la plano, kiun li elpensis. Ili do havis la bonan ŝancon liberigi la estontan reĝinon, kaj kompreneble profitis de ĝi. La trio nun transsaltis la muron, vokis la hundon, kaj kuris for de la zoo.
Kiam ili estis jam en prudenta malproksimeco, la hundo cedis al sia scivolo:
Kial vi povis liberigi ŝin, amikoj?
La leonino respondis:
Mia edzo estas inteligenta animalo. Li kvazaŭ promenis senzorga, kaj pasis ĝuste antaŭ la pordo de la domo de la gardanto de la zoo, direkte al mia kaĝo. Dume, la gardanto prenis armilon, kaj kuris al mia kaĝo, kies pordon li malfermis, dum li tenis min kvieta per akuta stango de longa bambuo, vera mortiga lanco... Li pensis verŝajne, ke mi timas tian pikilon, sed mi restis senmova laŭ la instruoj de mia edzo. Estas evidente, ke la gardanto volas enirigi la leonon en la kaĝon, kaj mi estis la allogaĵo. Efektive, li vidis la leonon proksimiĝi, kaj kredis lin sorĉita de mia beleco...
Kaj subite ŝi estis interrompita:
Mia edzino estas tre modesta...
Post tia intertempo, ŝi daŭrigis:
Vi pravas, kaj mi dankas, amata mia! Kiel mi parolis, li kredis lin sorĉita de mia beleco, kaj mallevis sian kanonon (por mi, tio estis kanono)... En tiu preciza momento, la kato saltis al lia dorso kun eligitaj ungoj, kiuj disŝiris lian veston, dum li falis sur la grundon, vizaĝaltere. Eble li svenis, ĉar ni povis trankvile eliri el la zoo...
Post iom da tempo, la kvaro alvenis sur la kampo de la milito, kaj ĉio okazis en tia maniero, kia la hundo kaj la kato ĝin imagis, kiam ili eliris peti helpon: du landoj fariĝis unu sola regno sub unu sola reĝo kaj sub unu sola reĝino!
Milito kaj genocido estis aferoj de la pasinteco. Nur la paco regis en tiu feliĉa kaj feliĉiga lando.
La historio finiĝis, kaj la patrino sin direktis al sia filo:
Nun, amata! ek al dormo... Bonan nokton, mia fileto!
Bonan nokton, panjo. Sed kiel nomiĝas tiu inteligenta knabo?
Rikardo. Dormu, kara!...
Panjo, lasta demando: ĉu mi iam renkontiĝos kun Rikardo?
Ne, kara. Morgaŭ vi iros rekte en la lernejon, sed revenos iom pli frue. Mi mem renkontiĝos kun li sur la strato en la mezo de la mateno. Kaj atentu pri tiuj historioj, kiujn mi ekde longa tempo rakontas al vi. La nuna estis la lasta.
La knabo skuiĝis per ekploro... kaj tio estis li mem, kiu iam diris, ke viro ne ploras!... Li ne povis deteni sin de la demando:
Kial, panjo?
Lia patrino sufokis la singulton, kiu volis supren el ŝia gorĝo:
Tion vi scios morgaŭ, amata mia!
Post tiuj vortoj, la patrino refoje proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, denove adiaŭis lin per dolĉa kiso sur lia frunto, pli longa ol neniam, kvazaŭ ĝi estus senfina... Post tia unuafoje lasta kareso, ŝi restariĝis, direktis sin al la pordo de la ĉambro, malŝaltis la lumon, kaj eliris por meritita ripozo post longa laborado. Post kelkaj horoj, ŝi kaj ŝia maltrankvileco ekdormis.
La sekvantan matenon, al la knabo ŝajnis, ke li vekiĝas nur kelkajn minutojn post sia ekdormo. Li pretigis sin, iris al la tablo, prenis rapidan matenmanĝon, kaj foriris en la lernejon, sen ia penso pri la historio, kiun lia patrino rakontis al li.
Li alvenis en la lernejo sen ia problemo, kaj atente spektis la lecionojn, sed jen alvenis pedelo, kiu ĉiam iras en la koridoro de la klasĉambroj, iras al la instruisto, kaj ion sekretas al li. Forirante, li ĵetis longan kaj seriozan rigardon al Frederiko.
Kiam la pordo fermiĝis, la instruisto vokas Frederikon:
Frederiko, vi devas iri nun al la direktoro.
Li iras tien, kaj ege surpriziĝas, ĉar la direktoro diras al li:
Mi kondukos vin hejmen. Vi estas bezonata tie.
Nur kiam li eniris en la aŭton, li memoris pri la parolo de la direktoro, kaj tio igis lin pensi pri la lastaj vortoj de sia patrino:
``Morgaŭ vi iros rekte en la lernejon, sed revenos iom pli frue.'' Kiel ŝi povis paroli pri mia pli frua foriro el la klasĉambro? Se ŝi estus dirinta al mi, ke mi estos kondukata de la direktoro, mi nomus ŝin sorĉistino... sed eble ŝi estas nur divenistino. Mi tamen forte esperas, ke ŝi mistrafos pri tio, ke la hieraŭa estos ŝia lasta rakonto al mi...
La direktoro haltigis la veturilon, malfermis la pordon, kaj la knabo eliris. Ĉe la sojlo de la enirpordo, li vidis, ke lia domo estas plena de amikoj kaj parencoj, kaj li pensis:
Ĉu festeno?
Li tamen rimarkis la seriozajn vizaĝojn de ĉiuj, kaj konkludis:
Ne festeno. Kio do estas?...
Lia onklino proksimiĝis al li, brakumis lin, kaj singultis:
Ho kara, kia tragedio!
Onjo, mi scias nenion. Kio okazis?...
Mia fratino...
Mia patrino... vi diras.
Via patrino...
Kaj la ploro ne lasis ŝin paroli plu, kaj ŝia edzo rapidis al ŝi kun glaso da akvo kun sukero. Transdoninte la glason, li diris:
Via patrino estis puŝpelita de kamiono, kaj estas grave vundita en la hospitalo. Via patro estas tie, kaj ni atendas sciigon pri ŝia stato.
La knabo ŝanceliĝis, kaj kvazaŭ svenis. Per surda voĉo li murmuris:
Ho ve!... Ĉu ŝi mortos?...
Jam de longaj horoj la kuracistoj operacias ŝin.
Kiel tio povis okazi, se panjo estas tre singarda, kiam ŝi trairas straton, kaj ĉiam ĉe la signalilo?
Tio ne estis ŝia kulpo, sed sola fatalo... Knabo trairadis la straton distrite, kaj venis rapide kamiono... Via patrino havis nur la tempon perforte puŝi lin antaŭen, sed ŝi mem estis trafita de la pezaj radoj... Heroino ŝi estas!
La knabo tiam dolore rememoris la vortojn de sia patrino:
``Mi mem renkontiĝos kun li sur la strato en la mezo de la mateno.'' Vera divenistino, ŝi diris, ke ŝi renkontiĝos kun la knabo, kaj efektive ŝi renkontiĝis kun Rikardo... la knabo de la bona ideo! Kaj ŝi sciis, kio okazos al ŝi, kaj pro tio, ŝi estis tiel malĝoja... Ho panjo amata!... Ne forlasu min nun.
La knabo supreniris en sian ĉambron, disŝovis la kurtenojn, kaj staris kun la okuloj fiksitaj en la infinito. Ĉiufoje, kiam li palpebrumis, du larmoj ruliĝis malsupren... Kaj nur tiuj larmoj moviĝis antaŭ la fenestro.
La onklo parolis al li, kaj li ne respondis. La onklino proponis al li manĝon, kaj li rifuzis. Laciĝinta testudo, la posttagmezo pasis, kaj neniu povis detiri lin de lia statua starado... Gluiĝa limako, la vespero pasis, kaj neniu povis detiri lin de lia statua starado. La domo fariĝis malplena: amikoj kaj parencoj, eliris unuj post aliaj... La lasta elirintino estis lia onklino, kiu promesis reveni en la frua mateno.
Li restis sola kun sia senmoviga doloro...
La nokto plej densa falis sur la novan tagon, kaj la knabo restis senmova en la sama statua starado... Al lia kapo venis la vortoj de Karolina, la amikino de la ogro, kaj li revidis ilian dialogon kaj sian arogantan opinion pri la ploro:
``Ho se ankaŭ mi povus paroli al la ogro!...
Tio estas facila. Li diris, ke li ĉiam atentas pri hometoj, kiuj dum la nokto staras antaŭ la fenestro kun disŝovitaj kurtenoj. Kaj li venas pli rapide, se ili ploras...
Mi do malfacile parolos kun li.
Ne diru stultaĵon! Mi juĝas facile voki lin, kiel mi diris al vi.
Viro ne ploras!...''
Ĉe tiu rememoro, la larmoj plej abunde sulkigis liajn vangojn, kaj li tremskue levis la kapon al la ĉielo, kvazaŭ la helpo povus pluvi de la alteco... Tiam, la vitroj de la fenestro ektintis per forta frapo de subita vento, kaj la silento estis rompita:
Frederiko, kial vi ploras?
La knabo mallevis la kapon, kaj radio da espero prilumis lian vizaĝon, kiam li ekvidis sian vizitanton:
Vi venis, ogro!
Meze de la ploro, inter haltoj kaj puŝpeloj, li sciigis la ogron pri la terura okazaĵo, kiu trafis lian patrinon. Kviete, la ogro atendis la finon por ekstertempa moko:
Nur tio?...
La knabo eksplodis per larmoj:
Mia patrino mortas, ogro...
Estu kuraĝa, kaj atendu baldaŭan telefonalvokon!
La ogro pene eniris tra la fenestro, kaj sidigis la knabon sur la lito, kaj komencis paroli al li pri Karolina... Li aŭdis nenion, sed la varma voĉo de la ogro iel mildigis lian malesperon. Post nelonge, la telefono sonis, kaj la knabo saltis al la telefonilo:
Ha lo!
Ho filo, ĉu vi ne dormas?
Kiel mi dormus kun tia teruro pendanta super mia kapo? Ho patro, parolu al mi pri panjo!
La kuracistoj diras, ke tio estas neebla, sed panjo estas nun ekster danĝero. Mi tamen scias, kio okazis: miraklo! Vi povos vidi ŝin morgaŭ matene. Mi nun revenos al ŝi. Amata mia, ĝis revido.
Demetinte la telefonilon sur la hokon, la knabo sin ĵetis al la ogro, kaj brakumis lin per streĉita alkroĉiĝo:
Dankon, koran dankon... Savinte mian patrinon, vi savis mian vivon. Mi tion neniam plu povos iam forgesi!... Ho dankon, koran dankon...
Dum li parolis, la ogro trenis lin ĝis la lito. Alveninte tie kaj vidante, ke li dormas, la ogro kuŝigis lin, proksimigis al lia kolo la dikan kovrilon el lano kaj, kliniĝinta sur li, adiaŭis lin per kiso sur lia frunto.
La sekvantan matenon, lia onklino revenis en la domon, silente supreniris al lia ĉambro, rigardis sian nevon, kaj vidis lin dormanta kun kurbiĝintaj brakoj kaj interkruciĝintaj manoj, kvazaŭ li ankoraŭ brakumus amikon...
Kuritibo, la 29-an de Novembro 1996
Al: Geraldo Mattos: Historioj por Infanoj
Al Reto-Klubo