Se sur via ekrano vi povas vidi supersignitajn literojn lau Latino-3, elektu: Latino-3
Ekzistas kelkaj milionoj da malsamaj insektoj en la mondo, kaj inter tiuj multaj miloj da malsamaj papilioj. Uzado de komunlingvaj nomoj pri insektoj estas alia ol la uzado de nomoj por aliaj bestoj. Char ekzistas multe da insektoj, kiuj precize same aspektas kaj same kondutas kiel aliaj, sed kiuj lau sciencaj kriterioj apartenas al alia specio, familio au ech ordo.
Pro tio, ghenerale, uzado de sciencecaj nomoj (faritaj per transliterigo de la scienca nomo) de insektoj por ne-fakuloj ne havas sencon.
Iuj nomoj de papilioj (kiel ''elefanto'', ''shpinulo'') estas donitaj lau la formo au konduto de ties raupoj.
Chi tie estas Esperanto- nomoj por kelkaj papilioj, kiuj estas pli-malpli ofte videblaj en Europo (sed ne nur en Europo).
Esperanto- nomoj menciitaj post la sciencaj nomoj, estas ne rekomendindaj. La bildoj estas de 1899!
''Tagaj papilioj''
1 taga pavo; pavo-okulo @ (Inachis io) (BV):pava vaneso
2 urtika testudo-shelo @ (Aglais urticae)
3 erikeja brunulo @ (Hipparchia semele)
4 kardo-papilio @ (Vanessa (Cynthia) cardui)
5 dikkapuleto @ iu el fam. dikakapaj papilioj (Hesperiidae)
6 funebro-mantelo @ (Nymphalis antiopa) (BV):antiopo
7,9 rughmakula brunulo @ (Maniola jurtina)
8 Argusa papilio @ (Lasiommata megera)
10 oranghapinta papilio; auroro-papilio (BV) @ (Anthocharis cardamines)

11 atalanto (BV); (rugha) admiralo; numero-papilio @ (Vanessa atalanta) (P):vaneso
12 brila perlamoto-papilio @ (Issoria lathonia)
13 flava luzerno-papilio; pala flavulo @ (Colias hyale)
14 malgranda fajro-papilio @ (Lycaena phlaeas) (P):Liceno
15 (granda) brasiko-papilio (P); ~-blankulo @ (Pieris brassicae)
16 reghino-paghio; mahhaono (BV); granda hirundo-vosto @ (Papilio machaon) (P):makaono
17 kutima, Ikara bluulo @ (Polyommatus icarus)
18 (tutflava) citrono-papilio (BV) @ (Gonepteryx rhamni) (BB):sulfura papilio
19 malgranda brasiko-papilio; ~-blankulo @ (Pieris rapae)
''Vesperaj (noktaj) papilioj''
1 algluigha broso-papilio; cigano-moteo @ (Limantria dispar)
2 evonima moteo @ iu el la grupo gelehhio-formaj (GELECHIFORMES)
3 sambuka papilio @ (Ourapteryx sambucaria)
4 frosto-mezurulo @ (Cheimatobia brumata)
5 granda urso-papilio; kajao @ (Arctia caja) (P):arktio
6 armilo-portanto @ (Phalera bucephala)
7 orvostulo (BV) @ (Euproctis chrysorrhoea)
8 gama-strigo @ (Plusia gamma)
9 rubio-sfingo @ (Macroglossum stellatarium)
10 betula shpinulo @ iu el fam. ermeno-papilioj (Notodontidae)

11 rugha skarpo-papilio @ (Catocale nupta) (P):katokalo
12 bunta bero-papilio @ (Abraxas grossularia)
13 urtika strigo @ iu el fam. strigo-papilioj (Noctuidae)
14 Jakoba (urso-) papilio @ (Thyria jacobaeae)
15 blua skarpo-papilio @ (Catocale fraxini) (P):katokalo
16 vespera pavo; okulo-sfingo @ (Smerinthus ocellata)
17 kranio-papilio; ~-sfingo (BV) @ (Acherontia atropos) (BB):atroposo, (P):ahherontio
18 elefanto-papilio; granda rugha vespera sfingo @ (Deilephila elpenor)
19 tilio-sfingo @ (Mimas tiliae)
20 ligustra (BV) sfingo @ (Sphinx ligustri)
Multe pli da Esperanto- nomoj por papilioj kaj por aliaj insektoj de la mondo
Al Reto-Klubo