Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj


Eŭropaj papilioj


Se sur via ekrano vi ne povas vidi supersignitajn literojn lau Latino-3, elektu: ASCII CH


Ekzistas kelkaj milionoj da malsamaj insektoj en la mondo, kaj inter tiuj multaj miloj da malsamaj papilioj. Uzado de komunlingvaj nomoj pri insektoj estas alia ol la uzado de nomoj por aliaj bestoj. Ĉar ekzistas multe da insektoj, kiuj precize same aspektas kaj same kondutas kiel aliaj, sed kiuj laŭ sciencaj kriterioj apartenas al alia specio, familio aŭ eĉ ordo. Pro tio, ĝenerale, uzado de sciencecaj nomoj (faritaj per transliterigo de la scienca nomo) de insektoj por ne-fakuloj ne havas sencon.
Iuj nomoj de papilioj (kiel ''elefanto'', ''ŝpinulo'') estas donitaj laŭ la formo aŭ konduto de ties raŭpoj. Ĉi tie estas Esperanto- nomoj por kelkaj papilioj, kiuj estas pli-malpli ofte videblaj en Eŭropo (sed ne nur en Eŭropo).
Esperanto- nomoj menciitaj post la sciencaj nomoj, estas ne rekomendindaj. La bildoj estas de 1899!


''Tagaj papilioj''

1 taga pavo; pavo-okulo @ (Inachis io) (BV):pava vaneso
2 urtika testudo-ŝelo @ (Aglais urticae)
3 erikeja brunulo @ (Hipparchia semele)
4 kardo-papilio @ (Vanessa (Cynthia) cardui)
5 dikkapuleto @ iu el fam. dikakapaj papilioj (Hesperiidae)
6 funebro-mantelo @ (Nymphalis antiopa) (BV):antiopo
7,9 ruĝmakula brunulo @ (Maniola jurtina)
8 Argusa papilio @ (Lasiommata megera)
10 oranĝapinta papilio; aŭroro-papilio (BV) @ (Anthocharis cardamines)
papili1.gif
11 atalanto (BV); (ruĝa) admiralo; numero-papilio @ (Vanessa atalanta) (P):vaneso
12 brila perlamoto-papilio @ (Issoria lathonia)
13 flava luzerno-papilio; pala flavulo @ (Colias hyale)
14 malgranda fajro-papilio @ (Lycaena phlaeas) (P):Liceno
15 (granda) brasiko-papilio (P); ~-blankulo @ (Pieris brassicae)
16 reĝino-paĝio; maĥaono (BV); granda hirundo-vosto @ (Papilio machaon) (P):makaono
17 kutima, Ikara bluulo @ (Polyommatus icarus)
18 (tutflava) citrono-papilio (BV) @ (Gonepteryx rhamni) (BB):sulfura papilio
19 malgranda brasiko-papilio; ~-blankulo @ (Pieris rapae)


''Vesperaj (noktaj) papilioj''

1 algluiĝa broso-papilio; cigano-moteo @ (Limantria dispar)
2 evonima moteo @ iu el la grupo geleĥio-formaj (GELECHIFORMES)
3 sambuka papilio @ (Ourapteryx sambucaria)
4 frosto-mezurulo @ (Cheimatobia brumata)
5 granda urso-papilio; kajao @ (Arctia caja) (P):arktio
6 armilo-portanto @ (Phalera bucephala)
7 orvostulo (BV) @ (Euproctis chrysorrhoea)
8 gama-strigo @ (Plusia gamma)
9 rubio-sfingo @ (Macroglossum stellatarium)
10 betula ŝpinulo @ iu el fam. ermeno-papilioj (Notodontidae)
papili2.gif
11 ruĝa skarpo-papilio @ (Catocale nupta) (P):katokalo
12 bunta bero-papilio @ (Abraxas grossularia)
13 urtika strigo @ iu el fam. strigo-papilioj (Noctuidae)
14 Jakoba (urso-) papilio @ (Thyria jacobaeae)
15 blua skarpo-papilio @ (Catocale fraxini) (P):katokalo
16 vespera pavo; okulo-sfingo @ (Smerinthus ocellata)
17 kranio-papilio; ~-sfingo (BV) @ (Acherontia atropos) (BB):atroposo, (P):aĥerontio
18 elefanto-papilio; granda ruĝa vespera sfingo @ (Deilephila elpenor)
19 tilio-sfingo @ (Mimas tiliae)
20 ligustra (BV) sfingo @ (Sphinx ligustri)


Multe pli da Esperanto- nomoj por papilioj kaj por aliaj insektoj de la mondo


Al Reto-Klubo