Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj

Rimajhoj por infanetoj

(Pluraj venas el la arhhivo de ''Cirkulajho por E-lingvaj familioj'')
(lastaj aldonoj: 1997-07-02)


Unu, du, tri, kvar
fishoj naghas en la mar'.
Kvin, ses, sep kaj ok
birdoj sidas sur la rok'.
Sekvas nau kaj poste dek,
unu fish' en chiu bek'.

(Klaudjo)


Unu, du - mia shu'
tri, kvar, kvin - serchu min
ses, sep, ok - blanka kok'
nau kaj dek - la kapro faras: "mek, mek, mek!"

(Jadwiga Zakrzewska)


Unu, du - trua shu'
Tri, kvar - ondas mar'
Kvin, ses - ne kaj jes
Sep, ok - granda kok'
Nau, dek - birda bek'.

(Josef Vojachek)


Rugha kokcinelo,
flugu al chielo.
Tie infanetoj
manghas bombonetojn.
Se vi flugos al ili,
vi ricevos de ili.

(tr. Eugeno S.P.)


Shatas mi, volas mi
kune ludi nun kun vi.
Se vi volas, do bonvolu,
vagonaron faru ni.

(Jadwiga Zakrzewska)


(post banado)

Kokerikas koketo:
Jen estas nia knabeto,
pura, bela, banita -
kaj en lulilon (liteton) metita.

(lau Nikola Uzunov)


(tiklo-rimajho)

Muso malrapide pashas,
ghis ghi sin... che l' kolo kashas!
ti-ti-ti-ti-ti.

(Du fingroj TRE malrapide pashu sur la korpo de la infaneto. Che "che l' kolo" - au alia korpoparto - subite rapidu kaj che "ti-ti-" tiklu.)


Mi manghos multe!

Multe, multe manghos mi,
por farighi granda pli.
Mi farighos forta, jes!
Kaj mi kaptos ursojn ses!
Chiam sana estos, he...
kaj sentima, forta tre!

(Nikola Uzunov)


Tiboj, toboj, taboj,
jen porko inter faboj,
chevalo che aveno,
kaj hundo en ghardeno;
jen shafo en verda herbejo,
anaso en sia naghejo.
Nun fisho en la reton -
infano en liteton!

(wfp)


Ri, ra, raro
de la vendo-charo
knabo prenis beton
- sed forgesis peton -
ri, ra, raro.

(wfp)


Onjo Vero
sidis sur ansero.
"Ek!" saltis la ansero,
kaj for do Onjo Vero.

(La infano rajdas sur genuo de plenkreskulo. Che "Ek!", tiu subite levas la genuon, preskau faligante la infanon.)

(wfp)


(Por etaj infanoj. Eble tamburu per polmoj sur la ventreton de la infano, lautakte)

Olda tamburisto, olda tamburisto
longe dormis.
Li vekighis, renversighis,
La tamburado komencighis:
Tam-ta-ra-tam-tam
Tam-ta-ra-tam-tam
Tam-ta-ra-tam-tam-tam-tam-tam
)
) bis
)

(Eugeno S.P.)


(Por infaneto, rajdanta sur genuo)
(ne chiam uzu chiujn liniojn, por ke estu surprizo)

Galopas la chevalo
tra monto kaj tra valo,
lau lago kaj kanalo,
tra herbo kaj sekalo,
kaj rajdas la infano
sub kverko kaj kashtano,
tra stepo kaj savano,
al domo au kabano...

se stumblas ghi pro truo,
tuj falas vi kun bruo!

(wfp)


(post kiam io rompighis)

Tire, lire, let, let, let,
paser' ne estas fringo.
Manjo rompis kruchon, do
el kio ni nun trinku?


(okaze de singulto:)
(7-foje sinsekve diru, sen spiri, kaj la singulto estos for)

Ghenas min singulto,
estas jam tromulto.
Kaj tial mi donacas ghin
al iu, kiu shatas ghin.

(lau la Nederlanda)


Se vi konas alian plachan, sendu ghin per e-letero al:
retoklubo(a)d i g i c r o n.com


Al Reto-Klubo