Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj

Rimajhoj por infanoj (2)

(Pluraj venas el la arhhivo de ''Cirkulajho por E-lingvaj familioj'')
(lastaj aldonoj: 1997-07-07)

Iuj estas fakte kantoj. Sed char ni ne konas la melodion, kaj char ili sonas bone ankau kiel rimajhoj, ni enmetis ilin.


La granda star-horlogho

Granda star-horlogho: tik tak tik tak;
vek-horlogho sur kameno: tika taka tika taka;
kaj malgranda brak-horlogho: tiketaka tiketaka tiketaka tik.

(unua linio: duonaj notoj; dua linio: kvaronaj notoj; tria linio: okonaj notoj)


Chu iam tian beston en songhoj vidis vi?
Dikulo kun rostrego dekmetra au ech pli?
Kun chirkau unu kruro horlogho je rubando...
Neniam li malfruos - la blua elefanto.

Tiso taso tuso - sur dorso sidas muso!

(wfp)

[blua elefanto kun longega rostro kaj muso sur dorso]


La sinjorin' Milpiedulo
travivis achan tagon
char shia filo, jhus, hodiau,
ekglitis en la lagon.
Komprenu, eble post kalkulo,
pri l' sekvoj, ja teruraj:
sur lia kapo - granda bulo,
kaj... mil shtrumpetoj tre malpuraj!

[s-ino Milpiedulo pendiganta multajn lavitajn shtrumpetojn]

(wfp)


(Dum la kantado oni montras, kion oni kantas:)

[: Saghulo konstruis domon sur la rok'. :] (3 foje)
Poste venis granda pluv'.
[: Pluvegis kaj akvo levis sin :] (3 foje)
Sed la domo ne falis.
[: Sur sablo konstruis domon frenezul' :] (3 foje)
Poste venis granda pluv'.
[: Pluvegis kaj akvo levis sin :] (3 foje)
Kaj la domon forportis.

(Josef Vojachek)


Zime Zum (lau la Hungara?)

[: Zime zum, :] estas festo - bum, bum, bum.
Matenmanghas la infano, bone gustas buterpano.
[: Zime zum, :] buterpano - bum, bum, bum.
Kiu havas kapdoloron, tuj alvoku la doktoron
[: Zime zum, :] la doktoron - bum, bum, bum.
Dum la tago brilas suno, en la nokto lumas luno.
[: Zime zum, :] lumas luno - bum, bum, bum.


(se iu havas malbonan humoron)

Chu vi havas nervozon?
Pluku do rozon!
Kun tiu sur chapelo,
vi morgau estos anghelo.

(wfp)


Grimaculo

Chiam li grimac-vizaghe
kolerighas tre sensaghe:
jen en mangh' ne estas salo,
au tro varmas nova shalo,
jen li kiel bebo ghemas,
ke la novaj shuoj premas,
jen varmegas tro la teo,
au malvarmas la fileo...

Char li hejme nur koleras,
malkontenti li preferas,
kaj obstinas kiel mulo -
ni lin nomas "grimaculo".

(Nikola Uzunov)


divenu!

Ghi estas en viro,
sed ne en ino.
Ghi estas en biero,
sed ne en vino.
Ghi estas en frukto,
sed ne en suko.
Ghi estas en dorso,
sed ne en nuko.
Kio ghi estas???

(solvo: la postpoa litero)

wfp


Chu atakas?

Mi alvenis sen amiko
che l' rivero,
sed min kashis post saliko
pro danghero.

Char al mi ne diris panjo,
chu atakas
tiu granda verda rano,
kiu kvakas?

(Nikola Uzunov)


(por naskightago)

Panjo, pachjo, venu vi -
naskightagon havas mi!
Vidu, kiel brilas nun
tri kandeloj, kiel sun'!
Blov' - kaj estingighas flam' -
viro mi farighis jam!

(Nikola Uzunov)


Se vi konas alian plachan, sendu ghin per e-letero al:
retoklubo(a)d i g i c r o n.com


Al Reto-Klubo