Sabetha Sebi

Sabetha Sebi : 1626-1676 = Shabbetai Zebi; Sabbatai Zwi; Sjabtai Zwi; Shabtai Zwi; Sabatai Sevi; Sabbatay Sevi; Shabbatai Tsvi; Shabtay Tsvi; Shabbetay Zevi; Sabbetaj Cvi; Sabataj Cwi; Şabtay Tsevi; Shabbatai Zewi; ...


STRONA PROWIZORYCZNA / VORLAEUFIGE SEITE / PROVIZORA PAGHO

index -- deutsch -- polski -- esperanto -- tytul/Titel/titolo -- obrazy/Bilder/bildoj


Sabetha Sebi - enciklopediaj informoj

[CH]

Shabbetai Tsevi (1626-1676), mesia pretendanto. Naskiĝis en Smirno (Izmir). Li dediĉis sin al Talmudaj kaj kabalismaj studoj kaj okupiĝis pri asketaj praktikoj. Li estis ĉirkaŭata de kunuloj kaj disĉiploj, al kiuj li, jam en aĝo 22-jara, konfidis mistikajn revelaciojn, eble enhavantajn sugestojn pri lia mesia vokiĝo. La fakto, ke liaj sekvantoj diris, ke li naskiĝis en la 9-a de la monato Av, la tradicia naskiĝtago de la Mesio, plifortigis lian pretendon. Liaj ne maloftaj atakoj de stranga kaj kritikinda konduto, inkluzive de la publika eldiro de la tetragramo, tamen kaŭzis skandalon, kaj oni devigis lin forlasi la hejmurbon. Kie ajn li iris (Saloniko, Konstantinopolo, Jeruzalemo), lia konduto kaŭzis tumulton, kaj ofte kondukis al forigo el la urbo. En Kairo li edziĝis al Sara, orfino post la masakroj de Ĥmelnicki; Sabeto kaj liaj sekvantoj atribuis al la geedziĝo mistikan gravecon. Decidigan gravecon havis lia renkontiĝo kun Natano de Gazo, kiu agnoskis Sabeton esti la Mesio, kaj fariĝis lia profeto. En decembro 1665 li publike deklaris sin reĝo kaj Mesio en la sinagogo de Smirno.

Praktike la tuta Juda mondo estis kaptita de deliro de mesiisma febro. Oni preĝis por Sabeto, kaj eĉ multaj familioj vendis sian domon kun certeca espero, ke ili estas tuj kaj mirakle transportotaj al la Lando Izraela. En 1666* Sabeto iris al Konstantinopolo, kie, tuj post lia alveno, oni arestis lin. Post du monatoj en la ĉefurbo, oni malliberigis lin en Abydos (ĉe la Dardanela markolo). Ĉar oni permesis al li sufiĉe da libereco, lia malliberigo ne malpliigis la mesiisman entuziasmon. Liaj sekvantoj nomis Abydos per la nomo Migdal `Oz (Turo de Forto), kaj je Pasko, Sabeto mem tie oferis paskan ŝafidon. Tiam, denuncita de iu Nehemja ha-Kohen, oni venigis lin al la sekreta konsilio de la Sultano, kaj, sekvante la konsilon de la kuracisto de la Sultano, kiu estis islamaniĝinta Judo, Sabeto adoptis Islamon por savi sian vivon. Lia islamaniĝo kaŭzis konfuziĝon kaj honton, escepte inter liaj plej fervoraj sekvantoj (la Sabetanoj), kiuj alkroĉiĝis al kredo, ke tiu konvertiĝo estis parto de la Dia plano. Fine Sabeton oni ekzilis al malgranda vilaĝo en Albanio. Tie Sabeto mortis nekonata.

Sabetanismo estis la lasta granda mesiisma movado en la Juda historio kaj postlasis longan kaj amaran heredaĵon. Iuj sugestis, ke la Ĥasida movado en 18-a-jarcenta Pollando estis influita de la Sabetana movado, sed ke, per "neŭtraligo" de la mesiisma elemento, ĝi restis mistikisma-pietisma sekto ene de la tradicia Judismo. Kontraste, iuj aliaj sugestis, ke la radikalaj Sabetanoj, bruliginte ĉiujn pontojn al la pasinto malantaŭ si, estis aparte akceptemaj pri la ideoj de la Kleriĝo.

(laŭ The Oxford Dictionary of the Jewish Religion, 1997)


Sabbatai Sevi de Smirno (1626-1676) estis la plej elstara inter la modernaj Judaj pseŭdo-mesioj. El Kabalo li konkludis, ke la Mesio venos en 1648 kaj lia vidpunkto estis influita ankaŭ de la Kristana Miljarana movado kiu predikis la baldaŭan miljaran Regnon de Kristo sur Tero. Aŭdinte pri la teruraj masakroj de Judoj fare de la Kozakoj sub gvido de Ĥmelnicki en 1648 en Ukraino kaj sud-orienta Pollando, li interpretis tiujn kiel la "nasko-dolorojn de la Mesio" kaj malkovris sin kiel tiun. Li ekhavis grandan sekvantaron inter la Judoj de Palestino kaj Turkujo kaj al li aliĝis Natan de Gazo (Gaza), kiu alprenis la tradician rolon de Heroldo de la Mesio, kvazaŭ enkarniĝinta profeto Elio. Natano profetis la baldaŭan restarigon de Izraelo kaj la savon de la mondo per la venko de Sabeto, kiu okazus en 1666. La movado disvastiĝis al Judaj komunumoj en urboj de Norda Afriko, Okcidenta Eŭropo, Pollando, Bohemio, Moravio kaj Hungario.

En 1665* Sabeto iris al Konstantinopolo, kie oni arestis lin. Li estis malliberigita en Galipolo (nun: Galibolu), kie li vivis kvazaŭ reĝo ĉirkaŭata de sekvantoj kaj vizitata de Judoj el eksterlando, inter kiuj kelkaj gvidantoj de la Pola Judaro, kiujn li certigis, ke la jaro de elaĉeto venis. Fine, en septembro 1666, oni kondukis lin antaŭ la Sultanon, kaj, por eskapi de morto kiel ribelulo, li akceptis Islamon. Sed en Eŭropo oni kredis dum iom da tempo, ke la Turkoj torturis lin ĝis morto kaj abomenigaj priskriboj kaj ilustraĵoj pri tiu legenda evento estis publikigataj.

(Laŭ artikolo de Hanna S'widerska.)

* [Li forŝipis la 30-an de decembro 1665 de Smirno, kaj do en 1666 alvenis en [apud] Konstantinopolo...]


En Interreto vi trovos multajn paĝojn pri Sabetanoj (tre diverse literumite). Ili ĝenerale temas pri homoj (precipe Eŭropaj Judoj), kiuj adoptis (en iu versio) la (supozitajn) instruojn de Sabeto Sebi, aŭ la instruojn de homoj (i.a. Polaj-Rusaj kaj aliaj rabenoj), kiuj nur (mis)uzis lian nomon por kredigi sian aŭtoritatecon. (Multaj el tiuj "instruoj de Sabeto" supozeble estas same falsaj, kiel la rakonto en la broŝuro traktata en la ĉefaj paĝoj.) Aliaj evidente skribas "Sabetanoj" anstataŭ "(sekulariĝintaj) Judoj" por eviti akuzon pri antisemitismo. Laŭ iuj retpaĝoj, la kompleta monda politiko post 1800 estas konspiro de (tiuspecaj) Sabetanoj. Laŭ aliaj paĝoj, Sabetanoj eĉ venas de alia planedo...
    Kompreneble tiuj "Sabetanoj" havas malmulton aŭ nenion komunan kun la homoj, kiuj konatiĝis kun la instruoj de Sabeto rekte el lia buŝo en Smirno, Saloniko kaj aliaj lokoj (kaj kun ties genetikaj posteuloj, kiuj ankoraŭ troviĝas i.a. en Turkio). Jen iuj atestoj de tiaj "veraj" posteuloj.




Sabetha Sebi - enciklopediaj informoj

Shabbetai Tsevi (1626-1676), mesia pretendanto. Naskighis en Smirno (Izmir). Li dedichis sin al Talmudaj kaj kabalismaj studoj kaj okupighis pri asketaj praktikoj. Li estis chirkauata de kunuloj kaj dischiploj, al kiuj li, jam en agho 22-jara, konfidis mistikajn revelaciojn, eble enhavantajn sugestojn pri lia mesia vokigho. La fakto, ke liaj sekvantoj diris, ke li naskighis en la 9-a de la monato Av, la tradicia naskightago de la Mesio, plifortigis lian pretendon. Liaj ne maloftaj atakoj de stranga kaj kritikinda konduto, inkluzive de la publika eldiro de la tetragramo, tamen kauzis skandalon, kaj oni devigis lin forlasi la hejmurbon. Kie ajn li iris (Saloniko, Konstantinopolo, Jeruzalemo), lia konduto kauzis tumulton, kaj ofte kondukis al forigo el la urbo. En Kairo li edzighis al Sara, orfino post la masakroj de Hhmelnicki; Sabeto kaj liaj sekvantoj atribuis al la geedzigho mistikan gravecon. Decidigan gravecon havis lia renkontigho kun Natano de Gazo, kiu agnoskis Sabeton esti la Mesio, kaj farighis lia profeto. En decembro 1665 li publike deklaris sin regho kaj Mesio en la sinagogo de Smirno.

Praktike la tuta Juda mondo estis kaptita de deliro de mesiisma febro. Oni preghis por Sabeto, kaj ech multaj familioj vendis sian domon kun certeca espero, ke ili estas tuj kaj mirakle transportotaj al la Lando Izraela. En 1666* Sabeto iris al Konstantinopolo, kie, tuj post lia alveno, oni arestis lin. Post du monatoj en la chefurbo, oni malliberigis lin en Abydos (che la Dardanela markolo). Char oni permesis al li sufiche da libereco, lia malliberigo ne malpliigis la mesiisman entuziasmon. Liaj sekvantoj nomis Abydos per la nomo Migdal `Oz (Turo de Forto), kaj je Pasko, Sabeto mem tie oferis paskan shafidon. Tiam, denuncita de iu Nehemja ha-Kohen, oni venigis lin al la sekreta konsilio de la Sultano, kaj, sekvante la konsilon de la kuracisto de la Sultano, kiu estis islamanighinta Judo, Sabeto adoptis Islamon por savi sian vivon. Lia islamanigho kauzis konfuzighon kaj honton, escepte inter liaj plej fervoraj sekvantoj (la Sabetanoj), kiuj alkrochighis al kredo, ke tiu konvertigho estis parto de la Dia plano. Fine Sabeton oni ekzilis al malgranda vilagho en Albanio. Tie Sabeto mortis nekonata.

Sabetanismo estis la lasta granda mesiisma movado en la Juda historio kaj postlasis longan kaj amaran heredajhon. Iuj sugestis, ke la Hhasida movado en 18-a-jarcenta Pollando estis influita de la Sabetana movado, sed ke, per "neutraligo" de la mesiisma elemento, ghi restis mistikisma-pietisma sekto ene de la tradicia Judismo. Kontraste, iuj aliaj sugestis, ke la radikalaj Sabetanoj, bruliginte chiujn pontojn al la pasinto malantau si, estis aparte akceptemaj pri la ideoj de la Klerigho.

(lau The Oxford Dictionary of the Jewish Religion, 1997)


Sabbatai Sevi de Smirno (1626-1676) estis la plej elstara inter la modernaj Judaj pseudo-mesioj. El Kabalo li konkludis, ke la Mesio venos en 1648 kaj lia vidpunkto estis influita ankau de la Kristana Miljarana movado kiu predikis la baldauan miljaran Regnon de Kristo sur Tero. Audinte pri la teruraj masakroj de Judoj fare de la Kozakoj sub gvido de Hhmelnicki en 1648 en Ukraino kaj sud-orienta Pollando, li interpretis tiujn kiel la "nasko-dolorojn de la Mesio" kaj malkovris sin kiel tiun. Li ekhavis grandan sekvantaron inter la Judoj de Palestino kaj Turkujo kaj al li alighis Natan de Gazo (Gaza), kiu alprenis la tradician rolon de Heroldo de la Mesio, kvazau enkarnighinta profeto Elio. Natano profetis la baldauan restarigon de Izraelo kaj la savon de la mondo per la venko de Sabeto, kiu okazus en 1666. La movado disvastighis al Judaj komunumoj en urboj de Norda Afriko, Okcidenta Europo, Pollando, Bohemio, Moravio kaj Hungario.

En 1665* Sabeto iris al Konstantinopolo, kie oni arestis lin. Li estis malliberigita en Galipolo (nun: Galibolu), kie li vivis kvazau regho chirkauata de sekvantoj kaj vizitata de Judoj el eksterlando, inter kiuj kelkaj gvidantoj de la Pola Judaro, kiujn li certigis, ke la jaro de elacheto venis. Fine, en septembro 1666, oni kondukis lin antau la Sultanon, kaj, por eskapi de morto kiel ribelulo, li akceptis Islamon. Sed en Europo oni kredis dum iom da tempo, ke la Turkoj torturis lin ghis morto kaj abomenigaj priskriboj kaj ilustrajhoj pri tiu legenda evento estis publikigataj.

(Lau artikolo de Hanna S'widerska.)

* [Li forshipis la 30-an de decembro 1665 de Smirno, kaj do en 1666 alvenis en [apud] Konstantinopolo...]


En Interreto vi trovos multajn paghojn pri Sabetanoj (tre diverse literumite). Ili ghenerale temas pri homoj (precipe Europaj Judoj), kiuj adoptis (en iu versio) la (supozitajn) instruojn de Sabeto Sebi, au la instruojn de homoj (i.a. Polaj-Rusaj kaj aliaj rabenoj), kiuj nur (mis)uzis lian nomon por kredigi sian autoritatecon. (Multaj el tiuj "instruoj de Sabeto" supozeble estas same falsaj, kiel la rakonto en la broshuro traktata en la chefaj paghoj.) Aliaj evidente skribas "Sabetanoj" anstatau "(sekularighintaj) Judoj" por eviti akuzon pri antisemitismo. Lau iuj retpaghoj, la kompleta monda politiko post 1800 estas konspiro de (tiuspecaj) Sabetanoj. Lau aliaj paghoj, Sabetanoj ech venas de alia planedo...
    Kompreneble tiuj "Sabetanoj" havas malmulton au nenion komunan kun la homoj, kiuj konatighis kun la instruoj de Sabeto rekte el lia busho en Smirno, Saloniko kaj aliaj lokoj (kaj kun ties genetikaj posteuloj, kiuj ankorau trovighas i.a. en Turkio). Jen iuj atestoj de tiaj "veraj" posteuloj.



Wouter F. Pilger [poshto: wpil(che)uea.org nur en Eo]


x