(Originaj) Sabetanoj en Turkio nun

En Interreto vi trovos multajn paghojn pri Sabetanoj (tre diverse literumite). Ili au estas la tipo de paghoj priskribita chi-sube, au ili temas pri homoj (precipe Europaj Judoj, sed ankau Kristanoj), kiuj adoptis (en iu versio) la (supozitajn) instruojn de Sabeto Sebi, au la instruojn de homoj (i.a. Polaj-Rusaj kaj aliaj rabenoj), kiuj nur (mis)uzis lian nomon por kredigi sian autoritatecon. (Multaj el tiuj "instruoj de Sabeto" supozeble estas same falsaj, kiel la rakonto en la broshuro traktata en la chefaj paghoj.) Aliaj evidente skribas "Sabetanoj" anstatau "(sekularighintaj) Judoj" por eviti akuzon pri antisemitismo. Lau iuj retpaghoj, la kompleta monda politiko post 1800 estas konspiro de (tiuspecaj) Sabetanoj. Lau aliaj paghoj, Sabetanoj ech venas de ekster Tero, de alia planedo... Tiuj specoj de "Sabetanoj" havas malmulton au nenion komunan kun liaj originaj sekvantoj...
    La citoj sur chi tiu pagho estas el leteroj skribitaj de personoj, kiuj, lau mia konvinko, estas efektive (t.e. genetike) posteuloj de originaj Sabetanoj. Mi celas, de homoj en Saloniko/Tesaloniko, Smirno kaj aliaj lokoj, kiuj akceptis la instruojn de Sabeto antau 1665, kiam li deklaris sin Regho de la Judoj, kaj/au de Judoj, kiuj sekvis lin al Konstantinopolo en au post 1665 (tie (parte) akceptis Islamon, kaj tiam devis plue migri al Saloniko), -- kies idoj fughis el Saloniko chirkau 1912-1924 al, precipe, Izmiro (konata pli frue en Europo kiel Smirno) kaj Istanbulo (Konstantinopolo). Temas do pri posteuloj de homoj, kiuj audis la instruojn de Sabeto pli-malpli el lia propra busho. Tial mi nomas ilin (posteuloj de) "veraj", "originaj" au "unua-manaj" Sabetanoj. Kompreneble tio nenion diras pri la religiaj kredoj de tiuj homoj nuntempe!

El privataj leteroj (iom redaktite):

>> [...] Pri la historio de la Judoj en Turkio, kaj pri Sabbatai. [...] La Milito de Sendependeco, kiun batalis Mustafa Kemal Atatürk kaj ties amikoj, estis batalata ankau de Judoj kaj Sabetanoj, kiuj alighis al la Muslimoj, char ili ne havis alian landon al kiu ili povus iri, kaj char Judoj kaj Sabetanoj tre longe suferis sub la Grekoj kiel Kristanoj. Jen la kialo por tio ke Sabetanoj migris al la Otomana Izmir, kiam Saloniki estis finfine kaptita de la Grekoj. Nun Grekoj diras, kie ili estis sklavigitaj de la Otomanaj Muslimoj. Sed ili havis vastan autonomion. Ofte la Sultano devis interveni kiam Grekoj disvastigis siajn "sango"-teoriojn kontrau la Judoj. Antau iom da tempo mi legis tre bonan intervjuon kun Theodorakis pri antisemitismo en Grekio. Sed la neniam rakontita historio pri la Salonika komunumo de Sabetanoj kaj kial ili rapidis al Izmir kaj Istanbul kiam "Selanik" farighis Greka, devus esti rakontata. [...] [Sed] kiu shatas Judojn nuntempe, kaj kiu shatas Turkojn? Jen la vero. <<

>> [...] Mi scias, ke vi volas scii pli pri Sabetanoj nuntempe, kaj en Turkio trovighas multaj kiuj shatas chi tiun temon, multe da libroj pri la "mistero" de la Sabetanoj, pri-Judaj konspiro-teorioj, pri-Sabetanaj konspiroj, framasonoj, jeno kaj alio do, vera "sorchistino-persekutado" kiel tiu de McCarthy, listoj en Interreto, en kiuj ankau nia familia nomo aperas, ktp. Homoj faras al mi demandojn kaj rigardas suspekte. Aliaj vidas kiel honoron esti Sabetano, char en iliaj okuloj tio estas etikedo montranta la superan klason, kio estas nur parte vera. La plej spektakla el la publikajhoj estis libro "Efendi", kiu spuras la Sabetanojn en Izmir. Kompreneble estas multe da vero en tiu libro, sed ankau multe da sensencajhoj. La sensencajhoj komencighas per la deklaro, ke la Sabetanoj estas fermita komunumo, chiam geedzighas inter si, kontaktemas kun siaspecaj, ktp. Tiel estis eble antau cent jaroj. Nuntempe ja moderna vivo disvastighis sur Tero, multaj iris al eksterlando, jes, ekzistas aliaj, nur tre malmultaj, kiuj daure preparas manghon sabate por celebri la shabaton, au preferas esti entombigitaj en la Sabetanaj tombejoj kiuj ankorau ekzistas chi tie en Istanbul kaj Izmir. Sed multaj el ili geedzighis kun Muslimoj, ili plejparte farighis sekularaj kaj modernaj individuoj kiuj ne tre interesighas pri religio. Nuntempe mi trovas la historion pri Saloniki kaj Izmir [...] multe pli interesa. Nuntempe ne estas multo ekscita por rakonti, nenio mistera. La troigo de la Sabetana "konekto" estas temo tre politika, ne nur antisemita. Ghi estas politika, char Islamistoj shatas rakonti, ke Atatürk mem estis Judo. Do la tuta Turka Respubliko estas prezentata kiel "fabrikajho" de Judoj, kaj ni devus reiri al Islama juro. Ekzistas listoj de armeaj funkciuloj en Turkio por montri, ke la armeo estas brako de la diablo, char la armeo batalas kontrau la Islamistoj. Jen la vera fono de la Sabbatai-fobio en Turkio. Sabetanoj fakte estas tre normalaj, modestaj homoj; veras, ke ilia sekularismo konformis al la sekularaj ideoj de la Kemalismaj revolucioj, kaj ke ili apogis tiujn entuziasme, Saloniki kompreneble havis efikon al tiuj ideoj, sed pli da havis Parizo, kaj la idealoj de la Franca Revolucio. Saloniki estis tre Juda urbo en la komenco de la 20a jarcento, kaj la lernejoj de la Alliance Israélite alportis tiujn ideojn al la Judoj de la "Oriento". La konspiro-teorioj nuntempe ech diras, ke la "genocido" al la Armenoj estis organizita de la Sabetanoj kiel Kripto-Judoj inter la Junaj Turkoj, por purigi la Imperion de Kristanoj kaj por establi Judan Shtaton en Palestino, kaj konekti tiun kun la Kaukaza petrolo. Do ili forbalais la Kristanojn de sia vojo, kion vi pensas pri tio? Au ke ili forigis la Kristanojn por preni ties lokojn en la burgharo kaj la burokrataro. Rigardu en Google kaj vi ne fidos viajn okulojn. [...] <<


Sabetha/Sabbatai 1666 indekso

Sabetha Sebi : 1626-1676 = Shabbetai Zebi; Sabbatai Zwi; Sjabtai Zwi; Shabtai Zwi; Sabatai Sevi; Sabbatay Sevi; Shabbatai Tsvi; Shabtay Tsvi; Shabbetay Zevi; Sabbetaj Cvi; Sabataj Cwi; Şabtay Tsevi; Shabbatai Zewi; ...