Per IRC-programo (mIRC, xircon, pirch,...): irc.freenode.net (au undernet, dalnet,...) [#esperanto] - (vidu [B]) Per TTT-pagho: freenode.net [elektu "grupon" esperanto] - (vidu [C]) Se ne estas babilantoj, provu en alia horo... |
|
Babilejaro ---- G.I.E.B. |
---
/join #esperanto (au en iuj: /j #esperanto au foje: /join #babilejo )
[ A ] kun ekstraj kadroj, fotoj, diversaj skribmanieroj, ktp., en TTT:
http://babilejo.org =
http://purl.org/net/babilejo
Babilejo.org nun funkcias (au ne funkcias) lau nova sistemo/programaro.
Lastatempe mi ne rimarkis, ke babilejo.org estas ligita al G.I.E.B. (tra jabber kaj VEK).
(... la IRC-kanaloj povas esti sendepende ligitaj, ankau se babilejo.org funkcias sen VEK ...)
---
Pli ofte vi trovos aliron al G.I.E.B. per:
---
[ B ] nur babili, sen prokrasto*, sen ornamo, per IRC-programo:
(ankau, se via komputilo au konekto estas malrapida*, au se vi preferas trankvilan ekranon...):
--- IRC-programoj por Windows estas, ekzemple: mirc, pirch kaj xircon ---
nuntempe prefere en:
irc.freenode.net (= 140.211.166.4)
sed, se la robotoj funkcias, ankau en, ekzemple:
irc.slashnet.org / eu.slashnet.org / pinky.slashnet.org / eu.freenode.net / irc.undernet.org / Diemen.NL.EU.Undernet.org /
irc.dal.net / jade.va.us.dal.net / irc.xs4all.nl / irc.zix.ru / irc.isdnet.fr / iscte.ptnet.org /
irc.stealth.net / gaia.discussioni.org
(au en alia 'discussioni', 'slashnet', 'undernet', 'dalnet', 'freenode', 'efnet', 'ptnet', 'ircnet', k.t.p.)
--- se VEK ne aktivas, shanco pri babilantoj plej grandas en
freenode.net ---
---
[ B2 ] per Telnet kaj IRC-programo de via provizisto:
Pluraj provizistoj havas irc-programon sur sia servilo alireblan per telnet.
Se vi povas aliri vian proviziston per telnet, provu tajpi la instrukcion irc kaj poste indiku vian
plumnomon per /nick plumnomo kaj la kanalon per /join #esperanto -- foje eblas elekti alian
irc-reton (ol tiu elektita de via provizisto) per
/server irc.freenode.net , au simile.
---
[ C ] IRC sen IRC-programo, per TTT-pagho:
iru, ekzemple, al
http://freenode.net
kaj elektu "grupon" esperanto
(iom komplike, sed multaj sukcesis...)
(ekzistas ankau ebloj per TTT-paghoj de ekz. www.undernet.org , www.dal.net kaj aliaj.)
(diversloke oni elektu "kanalon" #esperanto aý esperanto)
---
Foje okazas, ke iu komencanto bezonas multe da nacilingva helpo. Por tio, la babilejo ne estas la plej bona loko. Aliaj vizitantoj supozeble volas babili en Esperanto. Se vi estas en la sama irc-reto (se vi ne vidas <VEK> antau la nomo de la alia), vi povus iri ambau al aparta chambro, ekzemple per /join #lernejo (Tio estas ofte pli facile klarigebla ol "privatparoli".) Se vi vidas <VEK> antau la nomo de la alia, tiu ebleco ne ekzistas. Por diverslingvaj informoj pri Esperanto (kaj kursoj), vi povas mencii http://www.esperanto.net kaj por diverslingvaj kursoj de Esperanto: http://www.cursodeesperanto.com.br kaj http://www.lernu.net |
En irc-ejo oni ofte vidas iujn nomojn de "babilantoj", kiuj ne partoprenas en la babilado.
Tio povas esti roboto, kiu ligas diversajn babilejojn (ekz. VEK).
Tio foje estas Esperanto- parolantoj, kiuj dum la tuta tago havas konekton (ekzemple en sia laborejo), sed nur de tempo al tempo rigardas,
chu aperas iu konata persono au temo por ili interesa; foje temas pri iu, kiu ja regule partoprenas, sed dumtempe estas okupita pri alia tasko
(au eble dormas). Cetere, IRC signifas ne vere "Interreta Renkonta Cirkulado", sed Internet Relay Chat - "Interreta Relajsa Babilado" ("relajsa", char la diroj estas dis- kaj trans- sendataj de chiu servilo per pluraj serviloj al pluraj serviloj ktp. tra la mondo, certigante flue funkciantan babil-reton ankau kiam dumvoja servilo ne funkcias, au kiam iu konekto- vojo estas malrapida pro tro densa trafiko, kio ja utilas nun, sed kio tre necesis, kiam oni fondis la unuajn irc-retojn, en tempo kiam serviloj kutime ne funkciis dum 24 horoj tage. Miriga konsekvenco de la sistemo estas, ke foje vi povos legi ies respondon antau ol aperas la demando... Tiam la du diroj iris al vi lau vojoj kun malsama rapideco.) |
ankau en Gxangalo ekzistas babilejo.
pri eble nun funkciantaj regionaj au specialaj babilejoj, serchu babilejo esperanto per (Esperantlingva) Google.
noto: VEK origine signifas: Virtuala Esperanto-Kongreso. Pri la (daure plu ekzistanta) Virtuala Esperanto-Kongresejo -- kreita jam en la pra-tempoj antau la ekzisto de TTT / WWW -- en la profundaj kavernoj de pra-Interreto, vi demandu foje en la Babilejo. Se mi bone komprenas, oni bezonas pra-programon por eniri la VEK-ejon ("oni iru per MUD-kliento kaj telnet al vek.komputilo.org:3000"), sed ties babilchambro ja (ofte) estas konektita al G.I.E.B. -- per VEK-aj robotoj -- do ties babilantojn vi povos renkonti.....
Por babilado per ttt-pagho, daure kaj ripete post kelkaj sekundoj la tuta pagho devas esti sendata tra la reto por povi montri aldonajn dirojn. Por babilado per irc-programo, nur la aldonaj diroj estas sendataj tra la reto; la irc-programo en via komputilo aldonas ilin sur via ekrano. Do, multe malpli da bajtoj (dekoj anstatau miloj!) estas sendataj tra la reto. Tio rapidigas, kaj ebligas bonan rezulton ankau kiam via telefona au interreta konekto estas malrapida (ech modem-rapido 2400 sufichas!) -- kaj novan diron vi vidas tuj post alveno, sen atendado pri sekvanta pagho-refreshigo. |
Se vi preferas foje legi paperan libron - au auskulti diskon en Esperanto:

Multlingvaj informoj pri Esperanto