En la Nederlanda tutlanda ĵurnalo Trouw (fondita en la Dua Mondmilito kiel subtera organo de protestante-kristane orientita parto de la rezista movado) de 20 nov 2004 aperis alvoko al la ministro de Justico, Donner, por esplori la rolon de s-ro Dio en la murdo al la verkisto kaj filmisto Theo van Gogh (2 nov 2004).
    La alvokon faris konata juristo kaj konata verkisto. Ilia premiso estas, ke, ĉar laŭ la leĝo eblas insulti aŭ ofendi Dion (la artikolo kontraŭ ofenda blasfemado), la leĝo eliras de tio, ke Dio estas persono- subjekto de juro. Ĉi-sube provizora, rapide farita, traduko:


<<

Estimata sinjoro Donner,

Konsiderante, ke vi estas la respondeca ministro okupanta sin per la kunordigo de la kontraŭbatalado de islamisma teroro, kaj konsiderante, ke vi estas protagonisto de tio, ke la civitanoj pli aktive denuncu punindajn faktojn, ni, en sekvo al la murdo al Theo van Gogh en mardo, la 2a de novembro pasinta, volas denunci -- atendante ke la prokurora departemento inciatos juran persekuton -- la fortan supozon, ke la suspektato Mohammed B. al siaj agoj estas instigita fare de tria persono.
    Ni volas atentigi vin pri la fakto, ke la letero, kiun la suspektata murdinto postlasis sur la korpo de s-ro Van Gogh komenciĝas per la sekvantaj vortoj: "En la Nomo de Alaho la Kompatema, la Pardonema". Laŭ nia opinio, la suspektato per tio klare esprimas, ke li agis laŭ peto kaj/aŭ laŭ ordono de s-ro Dio, alinome Alaho, JHVH, la Ĉiopova, la Sinjoro, la Kompatema, la Eternulo, Li, Lin, Lia, kaj tiel plu, kaj tiel plu, naskiĝdato ne konata kaj sen konata domicilo aŭ restadloko, kiu promesis rekompenci la kulpinton pro liaj agoj, materie kaj nematerie.

En libro, kiu laŭ Liaj sekvantoj estas verkita persone de Li kaj devas esti konsiderata kiel ampleksa, ne-fikcia instruo por la vivo, s-ro Dio skribas, inter plio: "Ho vi kiuj kredas! kiam vi renkontas tiujn kiuj estas nekredantaj, irantaj al batalo, tiam ne turnu viajn dorsojn al ili. Kaj kiu en tiu tago al ili turnas sian dorson por alia celo ol por ĉirkaŭirinte batali aŭ por retiriĝi al kolektita batalantaro, alvokas al si la koleron de Dio kaj lia destinloko estas la Infero, kaj malbona iro tio estas." [1] Aliloke, s-ro Dio skribas: "Kaj neniu kredu, ke tiuj kiuj estas nekredantaj, eskapis, ili ne kapablas sukcesigi ion." [2]
    Alivorte: ĉi tie s-ro Dio alvokas Siajn sekvantojn, ekiri al batalo kontraŭ "tiuj kiuj estas nekredantaj", kaj en tio Liaj sekvantoj ne rajtas esti kompatemaj aŭ deturni sin de la batalo, kion klare esprimas la bildo kun "turni la dorson".
    Pri Lia takso pri homoj kiuj ne konsentas kun Li, s-ro Dio malferme esprimas sin: "Sed tiuj kiuj estas nekredantaj kaj Niajn signojn nomas mensogo, estas anoj de la Infera fajro." [3] Ni ŝatas atentigi vin, estimata ministro, pri tio, ke ĉi tie popolgrupo -- la agnostikuloj kaj ateistoj -- estas grave kalumiataj de Li, kiel "anoj de la Infera fajro". S-ro Dio videble propagandas la vidpunkton, ke homoj kiuj ne kredas pri Li devenas de la Infero kaj revenos al ĝi; tio estas senbezone ofenda kaj doloriga. Pli grave estas, tamen, ke s-ro Dio en sia libro alvokas al grava korpa vundado, kaj ankaŭ al forpelado kaj eĉ mortigo de ne- kaj malsam-kredantoj: "Ke oni mortigu aŭ krucumu ilin aŭ ke iliaj manoj kaj piedoj estu dehakitaj ambaŭflanke aŭ ke ili estu ekzilitaj el la lando" [4].
    S-ro Dio en sia libro speciale alcelas specifan popolgrupon: la Judojn. Pri ili Li skribas kalumnie: "Multaj el ili estas farantoj de malbono" [5]. Li alvokas ankaŭ al prirabado de la posedaĵoj de Judoj: "Kiujn ajn daktilpalmojn vi forhakas aŭ lasas sur iliaj radikoj, estas kun permeso de Dio kaj por Lia humiligo de la malbonfarantoj" [6].
    Krome s-ro Dio malakceptas artikolojn kontraŭ diskriminacio koncerne la socian rolon kaj pozicion de virinoj: "La viroj estas la mastroj super la virinoj" [7]. Kaj li pledas por kontraŭleĝa poligamio: "Edzinigu laŭ via plaĉo de inter la virinoj duon, trion aŭ kvaron" [8]. Zorgiga estas Lia alvoko obeigi virinojn per korpa perforto: "Sed tiun, de kiu vi timas ribelecon, admonu ŝin kaj evitu ŝin en ripozejoj kaj batu ŝin" [9].

La homoj kiuj sekvas Lin nomas sin "kredantoj". Li mem skribas, ke ili estas "timantoj", alivorte, Li minacas ilin tiel vaste kaj forte, ke ili Lin timas. Se vi, estimata ministro, vidis parton de la tv-serio The Sopranos, vi scias, ke tio estas metodo praktikata ankaŭ de Tony Soprano: timigu la homojn, kaj post kiam ili subiĝis, rekompencu ilin.
    S-ro Dio skribas pri la rekompenco por Siaj "timantoj": "Por la timantaj estas loko de feliĉego: ĝardenoj kaj vinberoj kaj akompanantinoj kun rondaj mamoj kaj plenplenaj pokaloj" [10].
    Alivorte: kiu Lin sekvas kaj timas kaj plenumas Liajn alvokojn pri persekutado de ne- aŭ malsam-kredantoj, ricevas la promeson, ke al li estos donataj trinkaĵoj kaj rondmamaj virinoj.

Laŭ ni ekzistas reala supozo, ke al s-ro Dio estas aplikeblaj la sekvantaj artikoloj kaj reguloj:
    Unue, aspektas ke Li provokis murdon (289 PK). Koncerne puneblon, kiel menciite en art. 47, al. 1, sub 2, la provokanto devas plenumi jenajn kondiĉojn:

1. Li uzis minimume unu el la rimedoj por provoko. En ĉi tiu kazo temas pri promesoj (paradizo kaj akompanantinoj kun rondaj mamoj), kaj/aŭ misuzo de aŭtoritato (Liaj sekvantoj konsideras Lin la Plejalta) kaj ankaŭ minaco (infero kaj damniteco).

2. Sen la provokanto (s-ro Dio), la fakta suspektato pri la murdo al Van Gogh (Mohammed B.) nek ekhavus la planon, nek plenumus sian agon.

3. Ĉe la provokanto necesas duobla intenco:
    3.1. intenco pri la provoko mem (tio ŝajnas al ni evidenta), kaj
    3.2. intenco koncerne la konkretan krimon (Mohammed B. skribis, ke s-ro Dio volis vidi ĉi tiun murdon realigita).
    Noto: ĉiuokaze vola intenco povas ĉe s-ro Dio esti supozata, ĉar Li vole kaj konscie akceptis la neniel neglekteblan riskon ke Liaj vortoj movos Mohammed B. al la murdo de Theo van Gogh.

4. La farinto faris la faron.

5. La farinto faris la faron ne por si, sed por la provokanto.

Anstataŭe, s-ro Dio povas esti konsiderata kiel kunkulpulo laŭ art. 48 PK: "Kiel kunkulpulo pri krimo estas punataj tiuj, kiuj vole kaj intence helpas al la farado de la krimo".
    Pli anstataŭe, s-ro Dio povas esti suspektata pri neobservo de art. 135 PK: "Li, kiu, havante scion pri konspiro al unu el la krimoj celitaj en la artikoloj 92-95a, 102 aŭ 121, en momento, kiam la plenumo de tiuj krimoj ankoraŭ povus esti preventata, vole kaj intence ne sciigas pri tiuj ĝustatempe kaj sufiĉe, aŭ al la oficistoj de justico aŭ polico, aŭ al la minacato, estos punata, se la krimo okazis, per ktp."
    Krome aplikiĝas art. 93: "Atenco farita kun la celo meti la Regnon parte aŭ tute sub fremdan regadon, aŭ por apartigi parton de ĝi, estas punata per ktp."
    Krome oni povas alvoki, se temas pri s-ro Dio, artikolon 4 de la Puna Kodo, nome alineo 15: "La Nederlanda punjuro estas aplikebla al ĉiuj kiuj ekster Nederlando kulpas pri terorisma krimo, se la krimo estas farita kun la intenco, timigi la loĝantaron aŭ parton de la loĝantaro de Nederlando, [...] aŭ grave malreguligi aŭ neniigi [...] la fundamentajn politikajn, konstituciajn, ekonomiajn aŭ sociajn strukturojn de Nederlando."

Estimata ministro, estas de plej granda graveco, ordoni al viaj servoj de polico kaj informkolektado, kiel eble plej rapide trovi la restadlokon de, aresti kaj preni en sekuran gardon s-ron Dio, kaj pridemand(ig)i Lin antaŭ ol aliaj timantoj imitos la agojn kaj konduton de suspektato Mohammed B., kiu, kiel aspektas, ne faris multe pli, ol plenumi la ordonojn kaj instrukciojn de sia Sinjoro. Ĉar laŭ la timantoj, s-ro Dio estas ĉie-estanta, tiu serĉado ne bezonos multe da tempo.

Kun plej granda estimo,

Afshin Ellian
Leon de Winter

>>


Noto de la tradukinto: Mi ne (jam)* sukcesis trovi ĉiujn koncernajn lokojn cititajn en Esperantlingva eldono de la Korano (aŭ la Biblio) (jes ja plurajn, kiuj al mi ŝajnas eĉ pli akordiĝi en la kunteksto); la tradukoj estas do traduko de traduko, kio eble plinebuligas nebulaĵon. Mi ne estas juristo kaj ne certas pri tradukoj de juraj terminoj. La noto-indikoj [1]... estas miaj.


* Lokoj trovitaj en la Esperanto-traduko (D-ro Italo Chiussi) de La Nobla Korano (tk Kopenhago 1969) (partoj cititaj kursive):

[1] Ho vi, kredantoj! Kiam vi renkontas la miskredantojn venantajn kiel armeo, ne turnu la dorson al ili. // Kiu turnas sian dorson en tiu tago -- krom se li iras returne al la batalo aŭ aliĝas al alia trupo -- li vere fariĝas inda je la kolero de Allah, kaj lia loĝejo estos la infero. Malbonega estas tiu destino! (8:16-17)
[2] [?] Ne lasu la miskredantojn supozi, ke ili superis Nin <en batalo>. Vere ili ne venkos. (8:60)
[3] Kaj la miskredantoj, kiuj rifuzas Niajn signojn, estos loĝantoj de la fajro kaj tie ili restos por ĉiam. (2:40)
[4] Vere la repago por tiuj, kiuj militas kontraŭ Allah kaj Lia sendito kaj provas krei malpacon sur la tero, estu, ke ili estu mortigitaj aŭ krucumitaj, aŭ ke al ili estu fortranĉitaj manoj kaj piedoj pro ilia malobeo, aŭ ke ili estu forpelitaj el la lando. (5:34)
[5] [??] Vere tiuj el la popolo de la Skribo, kiuj nekredis, kaj la idolanoj, estos en la fajro de l' Infero kaj restos tie por ĉiam. Ili vere estas la plej malbonaj kreitaĵoj. (98:7)
[5] [??] La ekzemplo de tiuj, al kiuj estis donita la Torao, sed kiuj ne vivis laŭ ĝi, estas kiel tiu de azeno, kiu portas librojn. Malbonega estas la destino de tiuj, kiuj negas la revelaciojn de Allah! Allah ne gvidas la popolon malpiegan. (62:6)
[6] Kiujn ajn palmojn vi detranĉis aŭ lasis stari sur siaj radikoj, vi tion faris kun la permeso de Allah, por ke li konfuzu la malpiegulojn. (59:6)
[7]+[9] La viroj respond<ec>os pri la virinoj, ĉar Allah distingis iujn de la aliaj, kaj ĉar la viroj disdonas por la virinoj el siaj propraĵoj. Do virtaj virinoj estas la obeemaj kaj tiuj, kiuj ne malkaŝas la sekretojn de siaj edzoj, per la helpo de Allah; tiujn, pri kiuj vi supozas, ke ili malobeos, vi admonu, lasu ilin solaj en la lito kaj batu ilin. Se ili tiam obeos al vi, ne persistu en la persekuto... (4:35)
[8] Se vi timas, ke vi ne kapablos agi juste kontraŭ la orfoj, tiam edziĝu al virinoj, kiuj plaĉas al vi, du aŭ tri aŭ kvar; se vi tamen timas, ke vi ne kapablos agi juste <al ili>, tiam nur unu... (4:4)
[10] [?? ne trovita; vidu malsupre]

Tamen, eblas ke la aŭtoroj de la alvoko celis ĝuste alian lokon, ĉar multaj tekstetoj troviĝas en pluraj lokoj, ne ĉiam precize same vortumitaj. (Inter < kaj > mi metis iujn vortojn por klarigo, laŭ la kunteksto.)


Pri la Paradizo:
Plej ofte la Paradizo estas priskribata kiel "ĝardenoj, sub kiuj fluas riveroj". (Ekzemple: "Allah vere kondukos la kredantojn kaj la bonfarantojn en ĝardenojn, sub kiuj fluas riveroj, sed por la miskredantoj, kiuj ĝuas kaj manĝas, kiel manĝas la brutoj, la fajro estos loĝejo." (47:13)) Ofte skribiĝas, ke en la Paradizo ne mankas fruktoj kaj trinkaĵoj. Plurloke menciiĝas, ke tie estas "ĉastaj fraŭlinoj kun grandaj okuloj kvazaŭ perloj" kaj "servantaj junuloj, kiuj ne maljuniĝas", sed ankaŭ estas mencio, ke kaj kredantoj kaj kredantinoj iros al la Paradizo, kaj la kredantoj kun siaj edzinoj. Plie, tiuj edzinoj juniĝos tie: "Ni vere faris iliajn edzinojn [per miriga kreo] virgulinoj amemaj, samaĝaj..." (56:36-37)
Sed iuloke estas pli vastaj priskriboj:

Certe vi gustumos la doloran punon / kaj vi estos repagitaj nur pro tio, kion vi faris, / krom la servantoj elektitaj de Allah, / kiuj ricevos provizaĵon konatan: / fruktojn; kaj ili estos honorataj / en ĝardenoj de feliĉo / sur tronoj, vidalvide; / ĉirkaŭiros por ili kaliko el senĉese fluanta fonto, / blanka, bongusta por la trinkantoj. / En ĝi ne estos ebrieco, kaj pro ĝi ili ne laciĝos. / Apud ili estos ĉastulinoj, modeste rigardantaj per grandaj okuloj, / kvazaŭ ili estus kaŝitaj perloj. (37:39-50)

Ĉi tio estas admono: por la justuloj certe estos belega restadejo, / ĝardenoj de ĉiama feliĉo; ties pordoj estos malfermitaj; / tie ili ripozos kuŝante, kaj tie ili petos abundajn fruktojn por manĝi, kaj trinkaĵojn. / Apud ili estos ĉastulinoj, samaĝulinoj. / Tio vere estas, kio estis promesita al vi por la tago de la juĝo. (38:50-54)

Eniru en la Paradizon, vi kaj viaj edzinoj, feliĉaj! / -- rondiros por ili pokaloj el oro kaj kalikoj, en tiuj estos ĉio, kion la animoj deziras kaj la okuloj ĝuegas -- Vi tie restos por ĉiam. / Tiu estas la Paradizo, de kiu vi estis faritaj heredantoj pro tio, kion vi faris, / en ĝi estas fruktoj abundaj por vi, por ke vi manĝu el ili. (43:71-74)

Vere la justuloj estas en restadejo sekura, / inter ĝardenoj kaj fontoj, / vestitaj per silko kaj orbrokato, sidante vidalvide. / Tiel tio estos. Ni edzigos ilin kun noblaj fraŭlinoj grandokulaj. / Tie ili ricevos ĉiuspecajn fruktojn en paco kaj sekureco. (44:52-56)

Similaĵo pri la Paradizo, kiu estas promesita al la justuloj: en ĝi estas riveroj el akvo, kiu ne putriĝas, kaj riveroj el lakto, kies gusto ne ŝanĝiĝas, kaj riveroj el vino, bungusta por la trinkantoj, kaj riveroj el pura mielo. En ĝi ili havos ĉiuspecajn fruktojn kaj la pardonon de la Sinjoro. (47:16)

(56:11-41), (76:12-23), tro longaj por citi ĉi tie.
Pri "akompanantinoj kun rondaj mamoj" mi ĝis nun nenion trovis en la Esperanto-traduko.


Komento de Grizulo: Laŭ mia opinio, la partoj pri Judoj kaj virinoj (citoj [5]-[9]) -- ĉar ne koncernantaj la krimon pritraktatan -- ne vere fortigas la argumentadon. Krome estas tro klare, ke la alvokantoj ne dediĉis sufiĉe da tempo al serĉado de la plej trafaj citaĵoj. Ekzemple, kvankam multaj Islamanoj interpretas teksteton [8] kiel ĝeneralan permeson pri poligamio, por tiuj kiuj ne okupiĝas pri interpretologio, estas klare, ke la aŭtoro ĝin ne celis tiel. Teksteto [6] estas, laŭ mia impreso, precipe populara ĉe la registaro de Israelo (pri palmoj en la okupitaj teritorioj). Numero [7] ankaŭ (sed ne nur) ĉe iuj malgrandaj, ortodokse- kristanaj, Nederlandaj politikaj partioj. Iuj citaĵoj estas (almenaŭ kompare kun tiuj trovitaj en la Esperanto-traduko) ne tute honeste cititaj: ekster kunteksto kaj/aŭ ne pure resumitaj. (Ke iuj Islamanoj faras same, ne estas pravigo.)

Laŭ mia impreso, la Korano grandparte (eble pli ol duone, kun multaj ripetoj) konsistas el kritiko pri, kaj rebato de kritikoj de:
    - Idolanoj, Faraono kun la siaj, Araboj de la dezerto, k.a., kiuj tenas sin je sia prapatra kredo;
    - tiuj, kiuj kredas, ke ekzistas pluraj dioj (ekestus ĥaoso, ĉar ili kverelus inter si);
    - tiuj, kiuj ne kredas, ke ekzistas io ekster ĉi tiu vivo (ateistoj -- nur unu verseto?! (45:25));
    - Judoj, kiuj ne vivas laŭ la Torao;
    - Kristanoj, kiuj ne vivas laŭ la Torao kaj la Evangelio, aŭ nomas Jesuon (filo de) Dio;
    - Islamanoj, kiuj ne vivas laŭ la Torao, la Evangelio kaj la Korano.
    De tiuj lastaj tri grupoj, tiuj, kiuj eĉ ne provas vivi laŭ sia(j) libro(j), laŭ la Korano iros al la Infero. Por tiuj, kiuj ja honeste klopodas, kaj, ĝenerale, por homoj, kiuj vivas bone kaj honeste (la "bonfarantoj"), atendas la Paradizo -- sed la finan decidon ili aŭdos nur en la tago de la lasta juĝo, bazitan je ilia konduto dum la tuta vivo.
    Krome, enestas kelkaj resumoj de rakontoj el Torao (i.a. plurfoje pri Moseo kaj Faraono) kaj Evangelio (i.a. plurfoje pri Maria kaj Jesuo), kaj lecionoj kaj instrukcioj por la vivo, ripetante tiujn pli frue donitajn en la aliaj libroj, aŭ (laŭ mia impreso ne multaj) aldone al tiuj. Plus iuj esceptoj permesataj al la Profeto. Pluraj instrukcioj klare koncernas la tiutempan situacion, kiam estis multaj orfoj kaj vidvinoj pro la tiamaj militoj.
    Fakte la solaj malpermesoj, kiujn mi trovis, estas: manĝi porkan viandon, trinki alkoholaĵojn ĝis ebriiĝo, hazardludi, kaj adulti. Ĉiuj tiuj jam estas, laŭ mia scio, en la Torao.
    (Mirige, ke Torao kaj Evangelio ("Malnova kaj Nova Testamento" de la Biblio) estas tiel malmulte konataj inter Islamanoj, dum la Korano daŭre resendas al tiuj "Skriboj/Libroj pli frue donitaj"...)
    Alvokoj al kuraĝa partopreno en armea batalo ja sufiĉe ofte troviĝas en la Korano, sed mi rimarkis nur tekstojn, kiuj temis pri (mal)kuraĝuloj en pasintaj bataloj, aŭ pri defendo kontraŭ venonta armea atako al la Profeto (i.a. citaĵoj [1] kaj [4] ĉi-supre!). Estas klare, ke la Korano estis proklamata (po-parte, 610-632) en tempo de militoj en Arabio kaj Mez-Oriento, inter Islamanaj, Judaj, Kristanaj, dezert-Arabaj kaj aliaj triboj kaj urboj. (Laŭ la historio, kaj laŭ priskriboj en la Korano, la trupoj de la Profeto en tiuj militoj ne ĉiam estis la defendantoj...) Alvokojn, ke "kredantoj" faru mem ion malbonan al "miskredantoj", mi ne trovis.
    Mi scias, ke inter Islamanoj estas iuj, kiuj ne nur diras, sed ankaŭ faras aferojn tre malamikajn al ne-Islamanoj, kaj asertas, ke tiuj estas bazitaj je la Korano. Supozeble kazoj de interpretologio. Mi ĉie en la Korano legis, ke "la Sinjoro punos la miskredantojn", ne, ke la kredantoj mem tion faru. Plej klara estas eble la fino de ĉapitro Az-Zuĥruf: "[Se vi venas al la konkludo:] `Ho mia Sinjoro! Ĉi tiu certe estas popolo, kiu ne volas kredi´, turnu vin for de ili kaj diru `Pacon!´. Baldaŭ ili ekscios." (43:89-90) En pli nuntempa lingvaĵo, tio estus eble: "Ne plu diskutu kun ili (pri religio), sed diru `ĉion bonan!´, foriru kaj lasu ilin fritiĝi en propra graso..." (figure!!: = ne plu insistu...)
    (Bonvolu atenti, ke mi legis nur la Esperanto-tradukon de la Korano, nur kiel interesita eksterulo, nur la tekston mem, sen komentoj, sen klarigoj, sen interpretoj, kaj sen aldonaj "vortoj de la Profeto".)