Grizula Blogo

(Bagatela Loglibro aŭ Blaga Monologo)


Ne atendu regulan logadon (en ajna signifo). Krome mi ne multe retvagadas, do plej ofte miaj rimarkoj kaj rimarkigoj koncernas aferojn, kiuj altiris mian atenton per klasikaj vojoj.


    (Kiel kutime en ĉi tiaj reto-ĵurnaloj, la komenco (kaj la malgarantio) troviĝas je la fino!)   


2006-07-17 6-6-6 kaj pli --2--
    Kial Israelo ĉiam denove atakas precipe la homojn, kiuj ne atakas Israelon? -- Ja krom batalantojn de Hezbolao, Israelo larĝskale bombas civilajn objektojn (kaj homojn!) en tuta Libano, ankaŭ tie kie loĝas neniuj amikoj aŭ apogantoj de Hezbolao... Kial Israelo ĉiam denove elektas tiun vojon (malpermesitan de internacia juro, kaj tradicie nomatan "teroro"): repagi al civiluloj la agojn de batalantoj (kaj mortigi dek (/cent) senkulpajn pro unu kulpa)?
    Israelo antaŭe rimarkis, ke pli kaj pli da Palestinanoj preferis trankvilan kunvivadon (kion ni sentis, kiam ni en 2000 estis en Israelo kaj Palestino), kaj pro siaj kialoj Israelo sentis bezonon malhelpi tion per ruinigo de la iom pliboniĝinta civila strukturo de Palestino kaj per kiel eble vasta ĝenado kaj humiligado en la ĉiutaga vivo de la Palestinanoj, kaj tiel krei pli da malamikoj de Israelo kaj pli da apogo por Hamaso, tiel ke Hamaso kiel politika partio eĉ ekhavis plimulton en la Palestina parlamento... En Libano la apogo al Hezbolao estis malpliiĝinta, kaj la civila vivo pli stabiliĝinta post la foriro de unue la Israela armeo kaj poste la Siriaj armeo ktp, do Israelo pro siaj kialoj sentis bezonon krei pli da malamikoj de Israelo kaj pli da apogo por Hezbolao... Pro kiuj kialoj, do? En la kapo de Israelaj regantoj (kaj en la kapoj de multaj Israelanoj) ja ne sidas la stranga ideo, ke oni kreus amikojn, bombante ilin kaj ruinigante ilian vivmedion...
    (Povas esti, ke Hezbolao rimarkis, ke la apogo al ĝi malkreskis, kaj tial ĝi kaptis Israelajn soldatojn, ĉar ĝi konas tiun Israelan frenezan cerbo-kirlon "repagi al civiluloj", per kiu ĉiam denove Israelo kapablas krei novajn malamikojn -- esperante ke tiuj fariĝos apogantoj por ĝi (Hezbolao), kiel antaŭe en Palestino la atakatoj kaj ĝenatoj fariĝis novaj apogantoj por Hamaso.)
    La Israelaj regantoj kompreneble scias, ke trankvile vivantaj, ekonomie bonfartaj najbaroj estas malpli emaj endanĝerigi sian staton, vivnivelon kaj havaĵojn, kaj do malpli emaj inciti la super-fortan najbaron. Sed tiajn najbarojn Israelo ne volas. La Israelaj regantoj bezonas eksterajn malamikojn! Tial, Israelo ne nur ruinigis la ekpliboniĝintan ekonomian kaj socian infrastrukturon de Palestino, sed nun ruinigas ankaŭ la pliboniĝintan ekonomian kaj socian infrastrukturon de Libano.
    Samtempe la Israela registaro ruinigas la ekonomion de Israelo mem... (Kaj tiam ankoraŭ pli validas: por resti reganta kiam la popolo fartas malbone, oni bezonas eksteran malamikon.)
    Intertempe, Israelanoj kun sufiĉe da mono aĉetas domon en Eŭropo aŭ Ameriko, aŭ eĉ insulon en Pacifiko.
_____
noto: Hezbolao -- Antaŭe mi literumis "Hecbolo". De pluraj flankoj oni atentigis, ke tiu esperantigo ne estas plej taŭga. La fina "a" estu konservata i.a. pro tio, ke ĝi en la origina nomo estas akcentita. La "h" eble prefere devus esti "ĥ" kaj la "z" ne estas nia kutima "z", sed ankaŭ ne "c". La vokalo "e" same bone povus esti "i", kaj la "o" povus esti "u", depende de regionaj prononcoj. Krome "h" povus esti skribita post "a"... (Do ankaŭ "Ĥidzbullaho" eblus, kvankam ne vere pli bonus.) Sed ne necesas tro kompliki aferojn... Ni ja diras ankaŭ "Libano", kaj ne "Lubnano". Kompreneble la kaŭzo de la duboj pri literumo estas, ke nur malmultaj arablingvanoj okupiĝas pri Esperanto.


2006-07-15 6-6-6 kaj pli
    Je 2006-06-06 mi diris ion pri la jaro 1906, kiam la Hebrea jaro estis (5)666. Kompreneble la "nombro de la besto" 666, eĉ se kalkulita laŭ Hebreaj litero-valoroj, nenion signifas por anoj de la Juda religio, ĉar la Apokalipso estas ja parto de la Nova Testamento.
    La gvidantoj de la ŝtato Israelo tamen denove faras ĉion, por similigi sin al la Apokalipsa Monstro. Iu sugestas, ke tion oni povas vidi ankaŭ laŭ la nombro-valoro de ksjh ljŝr'l -- kio laŭ tiu estus "fera mano (kirasa ganto?) de/por Israelo". Kune nombrite ja 666. (Ĉu bibliema Buŝo scias pri tio?) Sed la beston oni rekonas ankaŭ sen nombrado.
    Ambasadoro de Israelo kuraĝis alvoki la Nederlandanojn, atenti pri tio, ke la veraj viktimoj estas tiuj milionoj da Israelanoj, kiuj vivas en daŭra timo. -- Do ne tiuj civiluloj en Libano aŭ Gazao, kiuj, same kiel jam daŭre Palestinanoj aliloke, estas mortigitaj, vunditaj, aŭ kies socian kaj ekonomian vivon la Israela bombado malebligas, ruinigante elektro-centrejojn, lernejojn, vojojn, pontojn, (flug)havenojn, domojn, vivrimedojn... Aŭ kiuj vivas daŭre en timo pri Israela ŝtata teroro, bazita ne je "okulo pro okulo", sed je "tuta kapo pro okulharo".
    Kompreneble neniu devus ataki pacemajn Israelajn civilulojn, aŭ malfaciligi la vivon al tiuj, sed same kompreneble ankaŭ la Israela ŝtato ne devus ataki ne-Israelajn pacemajn civilulojn, aŭ malfaciligi la vivon al tiuj. Kiu plej atakas kaj plej malfaciligas la vivon al aliaj? Tio ja estas facile kalkulebla, ne-alfabete.


\/  junio ---- 2006 ---- julio  /\


2006-06-30 Alta Kortumo pri falsaj nomoj
    Hodiaŭ la Nederlanda Alta Kortumo difinis en kazo de rifuĝinto el (tiama) Jugoslavio, pri kiu la ministrino de Enmigrado estis konstatinta, ke lia ŝtatanigo neniam okazis, ĉar li donis ne sian ĝustan nomon, ke Kortumo devas pritaksi, ĉu lia identeco malgraŭ tio eble estas tamen klara kaj senduba.
    Laŭ mi, tio pruvas, ke la interpreto fare de la ministrino (en la kazo Hirsi Ali) de antaŭa decido de la Alta Kortumo, estis ne ĝusta. Se la Alta Kortumo estus publikiginta sian decidon tri tagojn pli frue, la antaŭhieraŭa parlamenta debato certe estus alia... Nun la parlamento havas ferion.


2006-06-29 Falo de registaro pro "pasporto-problemo" [pro strangaj raportoj eksterlande]
    Je 2006-05-29 mi skribis pri la problemoj pri la ŝtataneco de (eksa) parlamentanino Ayaan Hirsi Ali. Antaŭ kelkaj tagoj, la ministrino pri Enmigrado (kaj pri Integriĝo -- kvankam pri tio ŝi apenaŭ faras ion utilan aŭ efikan) sciigis, ke la ŝtatanigo de s-ino Hirsi Ali ja estis valida, ĉar ties avo en juneco ja estis konata kiel Ali, kaj la nomon Magan ("venkulo" aŭ io simila) alprenis nur estante ĉirkaŭ 40-jaraĝa (post sukcesoj kiel tribestro- batalestro). [La socia strukturo en Somalio ankoraŭ nun estas bazita je interbatalantaj triboj, sed nun tiuj havas modernajn armilojn...] Pro tio oni konstatis, ke s-ino Ajan' Hirsi Ali ja rajtis uzi tiun nomon apud/anstataŭ la nomo Ajan' Hirsi Magan, kiun ŝi uzadis almenaŭ dum 12-jara restado en Kenjo, antaŭ alveno en Nederlando.
    Iom mirige estas, ke s-ino Hirsi Ali antaŭe ne menciis, ke ŝia avo nomiĝis Ali, ja menciante, ke tio estis la nomo de iu ŝia pra-pra-avo. Ne nur mi supozas, ke s-ino Ajan' Hirsi Ali/Magan tute ne sciis pri tiu nomŝanĝo de la avo, kiam ŝi ekuzis la nomon Ali! (Kaj... se oni akceptas, ke la avo povis ŝanĝi sian nomon, kial ne, ke la nepino ŝanĝis sian nomon?) Ankoraŭ pli mirige estas, ke kiel pruvon pri tiu antaŭa nomo Ali de avo Magan, la ministrino akceptis atestojn de parencoj de s-ino Hirsi Ali, dum en kazoj de aliaj rifuĝintoj, atestojn de parencoj oni ĉiam kaj aŭtomate ignoras. (Ĝenerale pri "ankaŭ valida nomo" la ministerio postulas ateston de oficiala ŝtata instanco en la lando, el kiu la koncerna persono fuĝis! Ja oportune peti pri io tia!) (Tio laŭ mi signifas, ke aliaj rifuĝintoj en similaj kazoj nun ja povas provi akceptigi atestojn de parencoj!)
    La fakto, ke s-ino Hirsi Ali menciis neĝustan naskiĝo-jaron nun subite estas ne plu grava... (Do eble ankaŭ tio validos en iuj kazoj por aliaj rifuĝintoj.)
    Ĉar s-ino Ajan' Hirsi Ali estis publike deklarinta, ke ŝi menciis ne sian veran nomon, kiam ŝi petis restadpermeson kaj poste Nederlandan ŝtatanecon, ŝi nun devis fari oficialan deklaron, ke ŝia eldiro pri mensogo estis ne-vera -- ĉar la nomo ja estis alia ol la nomo antaŭe uzata, sed ne falsa, ĉar "ankaŭ valida". (Ne plu gravas, ke ŝi menciis alian nomon, por ke oni ne facile sub la nomo Magan trovu ŝin en la registroj de UN pri rekonitaj rifuĝintoj en Kenjo, tiel eksciante pri la komplete falsa rifuĝo-rakonto.)

Resume: Pruvita mensogulino (ministrino Rita Verdonk) postulis de pruvita mensogulino (eks-parlamentanino Ayaan Hirsi Ali), ke tiu deklaru, ke ties antaŭa agnosko pri mensogo (pri uzo de ne-ĝusta nomo) estis mensoga.

Sed... montriĝis, ke kiel rekompencon por la akceptado de la valideco de la nomo Ali, la ministrino postulis (aŭ ne, aŭ kvazaŭ, aŭ ŝajne, aŭ laŭ impreso), ke s-ino Ajan' Hirsi Ali, aldone, skribe deklaru, ke ŝi mistifikis la ministrinon, kaj ke la ministrino ne estus povinta mem ekscii pri tiu alia (kroma) nomo de la avo, kaj esprimu pardonpeton pri la malfacilaĵoj, kiujn ŝi kaŭzis al la ministrino. (S-ino Hirsi Ali diris en intervjuo, ke ŝi subskribis tion, formetante fieron pro praktika oportuno (ŝi aldonis: "tiu mia konduto pruvas, ke mi fariĝis vera Nederlandano"), ĉar ŝi rapide bezonis klarecon pri la valideco de sia pasporto, pro ekhavo de Usona vizo/restadpermeso -- kaj ja alproksimiĝis fino de la 6-semajna periodo antaŭ definitiviĝo de la "konstato" pri (ne)ŝtataniĝo.)
    Multaj parlamentanoj opiniis, ke la ministrino ja estus devinta esplori pri eventuala (ankaŭa) valideco de la nomo Ali, antaŭ la publikigo de la "provizora konstato" pri ne-okazo de la ŝtatanigo. Kaj ke la ministrino ne estus devinta publikigi tiun konstaton antaŭ ol doni eblecon, ĝustigi la informojn. [En la kazoj de aliaj rifuĝintoj tio same ne okazas, sed laŭ tiuj parlamentanoj ja okazu.] Kaj, ke estis mis-uzo de potenco (fare de la ministrino), sub premo (eĉ se nur tempo-premo) postuli sinkulpigan pardonpeton -- sen jura bezono kaj fakte nur por "balai la korton de la ministrino". Krome multajn parlamentanojn incitis, ke la ministrino daŭre asertas, ke ĉion ŝi faris (kaj faras pri aliaj rifuĝintoj) tute perfekte bone.

Parlamentanoj de opoziciaj partioj prezentis mocion de malfido [kaj do forigo] pri la koncerna ministrino. (Tio ne estis la unua tia mocio. Jam plurfoje la opoziciaj partioj provis akceptigi tian, pro ripetaj pruvitaj mensogoj de la ministrino rilate al kontraŭleĝa donado fare de ŝia ministerio de informoj pri azilpetantoj al instancoj de la lando, el kiu tiuj fuĝis.) La nuna mocio denove ne atingis plimulton, sed ĉi-foje la parlamentanoj de unu el la tri partioj formantaj la registaron, voĉdonis por tiu mocio, kun komento, ke laŭ ili eksiĝu aŭ la koncerna ministrino, aŭ la tuta registaro. Kiam montriĝis, ke la mocio (ĉar sen plimulto) ne estis kaŭzo por eksiĝo de la ministrino, tiu parlamenta frakcio retiris sian apogon al la registaro, per tio kaŭzante, ke la origina parlamenta plimulto- bazo de la registaro malaperis, kaj ke la ministroj devis meti siajn funkciojn "je dispono de la ŝtatestro".
    La Reĝino, post ricevo de la laŭleĝaj ĉiuflankaj konsiloj, do nun decidu, ĉu konvenas novaj elektoj, aŭ ĉu la ministraro sen la ministroj de la koncerna partio provizore daŭrigu, bazante sin sur laŭokazaj plimultoj en la parlamento.

Mia opinio estas, ke la rezonado pri la tamena ĝusteco de la nomo de s-ino Hirsi Ali estas tre malforta, sed ke ĉi tiu solvo (kontraste al nova peto pri ŝtataneco) almenaŭ evitigas la problemon, ke dum tri jaroj iu persono estis kontraŭ-leĝe (ĉar ne-Nederlandano) membro de la parlamento, kun ĉiuspecaj konstituciaj malklaraĵoj. Al mi pli plaĉus, se la konstato estus bazita je la ne-kontestata laŭjura uzo de la nomo dum almenaŭ kvin jaroj antaŭ la peto pri ŝtataneco. Mia opinio estas, ke la tuta konduto de la ministrino, ne nur se temas pri s-ino Hirsi Ali, sed en la kazoj de miloj da rifuĝintoj, estas nehomeca kaj maljusta, kaj ke pro tio ŝi kaj la ŝin apoganta registaro devus foriri. Mi esperas, ke estos rapide novaj elektoj, kaj ke la partioj kiuj daŭre apogadis tiun nehomecan kaj maljustan politikon pri rifuĝintoj (inkuzive de la partio, por kiu Ajan' Hirsi Ali estis parlamentanino) ne ricevos plimulton en la nova parlamento.
    Kaj ĉiuokaze ĉiuj aliaj rifuĝintoj profitu de la eblecoj por pruvi sian identecon donitaj al s-ino Hirsi Ali, ĉar ja la reguloj estu egale juste kaj homece aplikataj al ĉiuj. Ke dekoj da horoj da debato en la parlamento utilus nur por la traktado de unusola persono, ja ne estus akceptebla.


2006-06-06 6-6-6 -- Numera miskompreno
    Diversloke, iuj Kristanoj de vespero ĝis vespero preĝas por protekto kontraŭ la Diablo... Ili legis en la Biblio, ke 666 estas la nombro de la Monstro (la "Besto" en Apokalipso 13), kaj kredas, ke la dato (20)06-06-06 iel havas rilaton al tio...
    Mi devas diri, ke ofte religiaj mis-opinioj al homoj malklarigas la inteligenton. Sed ĉi-foje ja iom tre!
    Venis al tio, ke en iu Nederlanda marborda vilaĝo (fundamentisma-protestanta), polico malkovris, ke en Interreto iuj junuloj skribis pri intenco kolektive mortigi sin, per salto de alta konstruaĵo, en tiu "tago de Satano" (laŭ ili). En la preĝejoj oni preĝadis, kaj la kolektiva sinmortigo ne okazis. "Pro la preĝado". La policestro diris, ke en la Biblio skribiĝas "Preĝu kaj Laboru!"; ke preĝado ja povas efiki pozitive, almenaŭ por la preĝantoj, sed ke la polico prefere laboris por malhelpi la planojn de tiuj junuloj... (Se la misinterpretantoj de la dato 06-06-06 ne estus donintaj al ĝi la signifon "tago de Satano", tiuj junuloj ne estus venintaj al la ideo, fari ion en tiu tago, mi supozas.)
    666 estas nombro, kiu do laŭ la koncerna mencio en la Biblio estus la sumo de la nombro-valoroj de la literoj de la nomo de la Monstro. (En Apokalipso 13:18 skribiĝas, ke "la numero de la besto estas numero de homo"... Iuj menciis, ke akordiĝus la Hebreaj nombro-valoroj de nrvn qsr (50,200,6,50, 100,60,200) -- imperiestro Nerono -- kiu ja persekutis Kristanojn en la tempo, kiam la Apokalipso estis verkata, pro kio ne estus saĝe, malferme mencii lian nomon...) Bone. Tiaj nombro-valoroj ekzistas en la Hebrea kaj la Greka. Kaj en la Hebrea kaj en la malnova Greka, oni por skribi nombrojn, ne uzis ciferojn, sed literojn. Tiel 666, kiel nombro sen kromsignifo, en la Greka (la Apokalipso estis greklingva) estus skribita iel X=F (ĥi, ksi, vaŭ (digama)), en kiu X =600, = =60 kaj F =6. Do neniel "tri samaj ciferoj"! (Ankaŭ ne en la Hebrea.) Trifoje la cifero 6 havas do neniun rilaton al la biblia mencio de la nombro 666 -- ne temas pri "ses ses ses", sed pri "sescent sesdek ses". (En Interreto, ia "ses ses ses" laŭ nombro-valoro estas ja tre populara: "www"!, tamen ĝia nombro kompreneble ne estus 666, sed 18.)
    La dato-esprimo "sesa de junio 2006", "2006-06-06" aŭ eventuale "06-06-06" validas nur en la specifa kalendaro nun internacie uzata. Tiu kalendaro ne ekzistis en la tempo, kiam la biblia teksto pri 666 estis elpensata aŭ skribata. Tiu kalendaro eĉ nun ne validas en pluraj Kristanaj eklezioj: aŭ ne estas la sesa tago de la sesa monato, aŭ ne estas la 2006-a jaro, aŭ ambaŭ. Kaj se temas pri la 2006-a jaro, intertempe oni scias, ke tio ne estas la 2006-a jaro post la naskiĝo de Jesuo Jozefido Nazaretano...
    06-06-06 do neniumaniere rilatas al 666.

En la jaro 1666 oni havis pli da kialoj por zorgi aŭ ĝoji: tiam kuniĝis la "perfekta nombro" 1000 (komparu: 1000-jara regno) kun la "monstro-nombro" 666. Krome, la jaro laŭ la Hebrea jarkalkulo, (5)426, havis la nombro-valoron de mvŝj` "mi savos" aŭ "savonto" (40,6,300,10,70). Kaj, kiel iu tiam skribis, la Romiaj ciferoj "elĉerpiĝis", ĉar per Romiaj nombro-literoj oni skribis MDCLXVI -- ja ĉiuj disponeblaj nombro-literoj sinsekve...
    En 1666 "do" iuj homoj atendis la finon de la mondo, aliaj la revenon de Kristo, aliaj la alvenon de la Mesio. (Vidu ankaŭ Sabetha Sebi).
    Kun pli da bazo, ĉar temis pri la nombro 666, kaj ne pri unuopaj ciferoj 6. (Tamen... senrezulte.)
    Pri okazaĵoj en 1906(-06-06), kiam la Hebrea jaro estis (5)666, vi mem esploru...
el libro 1666
 
Eldon-indikoj en libro eldonita de David de Castro Tartas, Amsterdamo, 1666, kun eldon-jaro en citaĵo "...MI SAVOS mian popolon..."

Cetere, ankaŭ ni povas skribi la nombron 666 alie ol per tri sesoj, ekzemple "29A" (16-ume), "476" (12-ume), "1010011010" (duume)...

Noto: La faktoj, ke hieraŭ (2006-06-06) mi ne sukcesis alŝuti ĉi tiun paĝon, kaj ke en tiu tago la radringo de mia biciklo truiĝis, tiel ke mi veturis sur la radrondo, kompreneble ne rilatas al "tago de malfeliĉo". Kaj... en Nederlando je 2006-06-06 plurfoje tiom da homoj geedziĝis ol en aliaj tagoj, pro la "bela dato" (kiel ankaŭ je 02-02-02, 03-03-03 kaj 04-04-04 - eĉ je 01-01-01 (malgraŭ novjaro) kaj 05-05-05 (malgraŭ nacia festotago) iuj sukcesis laborigi funkciulojn)! Tiuj pli bone komprenis, ol tiuj preĝemuloj.


\/  majo ---- 2006 ---- junio  /\


2006-05-29 Longa silento
    Mi longe ne blogis. Mi simple okupiĝis pri aliaj aferoj (pli bone dirite: aliaj aferoj okupis min), kaj mi ne trovis tempon aŭ energion por reagi al diversaj okazaĵoj en la mondo. Tio ne signifas, ke, ekzemple, miaj opinioj pri misfaroj de aŭ en Israelo, Darfuro, Usono, Irako,... ŝanĝiĝis. (Kvankam eble iom utilas, ke nun ankaŭ Buŝo kaj Blero mem agnoskis, ke ili bazis sian decidon pri atako al Irako je mensogoj.)
    Ankaŭ ŝanĝiĝis malmulte kiam temas pri manko de sinpreparo por la diversaj eblaj sekvoj de la atmosfero- varmiĝo por la rilato inter Nederlando kaj la maro.
    En la (iam Nederlanda) Surinamo (inter (eks-Brita) Gujano kaj Franca Gujano, kiuj cetere samon spertis, norde de Brazilo) oni antaŭ kelkaj semajnoj rimarkis sekvojn de la klimato- ŝanĝo: leviĝo de la ĉefaj riveroj pro la pluv-sezonaj pluvoj ne per 1 aŭ 2 metroj, sed per 3 aŭ 4, kun grandaj subakviĝoj, do. Feliĉe la familioj loĝantaj internlande apud la riveroj en la praarbaro (precipe temas pri posteuloj de sklavoj forkurintaj) ĉiuj posedas boaton, kaj la akvo leviĝis ja rapide, sed ne subite -- tial neniu mortis, sed dekmiloj da homoj perdis siajn havaĵojn, provizojn, plantitajn/ semitajn legomojn,... En Nederlando oni ja reagis al tio: centmiloj da Surinamanoj loĝas en Nederlando, kun Surinama aŭ Nederlanda pasporto. Ĉar Surinamo estis konsiderata "lando sen naturaj katastrofoj" (tie ne okazas tertremoj, cunamoj, ciklonoj), oni tie ne disponis pri necesa helpo -materialo aŭ -organizo, nek pri, ekzemple, taŭgaj helikopteroj por alporti nutraĵojn kaj trink-akvon al la trafitaj vilaĝoj. (La diverslokaj kurejoj por malgrandaj aviadiloj ja subakviĝis.) Helikopterojn (kaj monon) oni do sendis i.a. de Nederlando.


2006-05-29 Ayaan Hirsi Ali [pro strangaj raportoj eksterlande]
    En babilejo k.s., mi ricevis demandojn pri la okazaĵoj ĉirkaŭ Ayaan /ajan'/ Hirsi Ali, Nederlanda parlamentanino devenanta el Somalio, pri kiu je 15 maj 06 la koncerna ministrino (kies konduton, eldirojn kaj decidojn mi ofte abomenas!) "provizore konstatis", ke ŝi en 1997 ne ricevis la Nederlandan ŝtatanecon (kaj do neniam estis Nederlandano), ĉar ŝi mensogis pri sia nomo (anstataŭ nomon - patronomon - avonomon, ŝi menciis nomon - patronomon - prapraavonomon -- familiaj nomoj en Somalio ne estas uzataj) kaj pri sia naskiĝo-jaro (1967 anstataŭ 1969). (La Supera Kortumo de Nederlando, en decido de novembro 2005, (re)konfirmis, ke kiam la identeco (nomo kaj/aŭ naskiĝo-dato) en Reĝa proklamo pri havigo de la Nederlanda ŝtataneco ne estas la ĝusta, do iu ne-ekzistanta persono ricevis la Nederlandan ŝtatanecon, kaj la ali-noma homo, kiu petis la ŝtatanecon, ne ricevis ĝin. Tute aŭtomate (se ne temas pri skrib- aŭ transskrib- eraroj aŭ pri pluraj "jure ankaŭ validaj" nomoj, kaj se ne ekzistas "specialaj cirkonstancoj konsiderendaj"). Komprenu bone: ne temas pri iu decido pri forpreno de ŝtataneco, sed simple pri ne-okazinta ŝtataniĝo. Se en daŭro de ses semajnoj (post 15 maj 06) ne aperos faktoj kontraŭaj al tiu "konstato", ĝi fariĝos definitiva.
    Ajan' Hirsi Ali fariĝis konata pro siaj kuraĝaj kaj firmaj eldiroj pri iuj formoj de Islamo kaj pri iuj perfortaj kaj ne-toleremaj Islamanoj, faritaj en kaj ekster la parlamento, buŝe kaj skribe. Pro tio ŝi ricevis kaj ricevadas mortminacojn. Pro tio ŝi estas (kaj jam estis antaŭ ol ŝi fariĝis parlamentano) daŭre gardata, tage kaj nokte protektata de persongardistoj.
    Krome oni konsciu, ke s-ino Hirsi Ali funkciis kiel parlamentano por la partio, al kiu apartenas la koncerna ministrino, kaj kiu ĉiam kaj ĉiel apogas kaj instigas la nun en Nederlando praktikatan "senkompromisan" traktadon de azil-petantoj kaj -petintoj. Kiel parlamentano, ŝi do mem apogadis la sistemon, de kiu ŝi mem nun fariĝis "viktimo".

    La Nederlanda parlamento dediĉis 11-horan (nete) debaton al tiu ĉi kazo, ĉar ja temis pri unu el la kolegoj, feliĉe menciante ankaŭ, ke eventuala ŝanĝo de la "konstato" havus efikon ankaŭ por multaj aliaj eksterlandanoj, kiuj sub "ne-ĝusta" nomo ricevis la Nederlandan ŝtatanecon: ekzemple por Kurdaj homoj el Irako, kiuj menciis sian Kurdan nomon, kaj ne la devige alprenitan Araban, kaj pro tio estas ĵetataj el la lando (ĉar ili ne jam havis daŭran restadpermeson)...
    Stranga afero estis, dum tiu parlamenta debato, ke ĉiuj, inkluzive de la koncerna ministrino, daŭre parolis pri la efikoj de tio, ke "s-ino (aŭ Ayaan) Hirsi Ali menciis ne-ĝustan nomon"... Kiu estis tiu ne-ĝusta nomo? Ĝuste Ayaan Hirsi Ali! Neniu diris, ke Ayaan Hirsi Magan menciis la ne-ĝustan nomon Ayaan Hirsi Ali..., do kie estis "dubo pri la identeco de la persono"?

Kelkaj respondoj al miskomprenoj
  *  Ĉu s-ino Hirsi Ali devas forlasi Nederlandon?
Ne. Ŝi, antaŭ ol ŝi (ne) akiris Nederlandan ŝtatanecon, havis jam nelimigitan, daŭran restadpermeson (ŝi nur kelkajn semajnojn post alveno ricevis ĝin, kaj do rajtis studi kaj labori, kontraŭe al plej multaj nunaj azil-petantoj). Sur bazo de tio, ŝi havis Rifuĝinto-pasporton. Tian ŝi tuj ricevus denove, se la "provizora konstato" fariĝus "definitiva". Ke ankaŭ tiu restadpermeso estas je tiu "ne-ĝusta" nomo, pro strangaj juraj konsideroj, ne estas problemo! Sufiĉas anonci la "ĝustan" nomon al urba person-registro. (Kaj tiam, sur bazo de tiu ĝusta nomo, ŝi povus denove peti Nederlandan ŝtatanecon... [kaj ricevus ĝin, ĉar ŝi plenumas la kondiĉojn: pli ol 5 jaroj en Nederlando, konas la lingvon kaj la socion, havas enspezojn, ne estas kriminta, ktp.])
  *  Ĉu s-ino Hirsi Ali devas/volas rifuĝi al Usono, pro la (ek)malhavo de Nederlanda ŝtataneco?
Ne. S-ino Hirsi Ali jam antaŭ pli ol duonjaro anoncis, ke ŝi ne volas finplenumi sian parlamentan periodon (pro ĉiuspecaj malhelpoj kaŭzataj de ŝia pozicio de "gardata persono"), kaj planas post la someraj ferioj ekloĝi kaj eklabori en Usono.
    Pro tio, ke ŝi laŭ juĝista decido (sur bazo de plendo de ŝiaj najbaroj en la apartamenta domo, ke la severa gardado de ŝia loĝejo por la najbaroj kaj ties vizitantoj kaŭzas grandajn ĝenojn) devos transloĝiĝi post kelkaj monatoj (la Ŝtato devos do trovi alian gardeblan loĝejon), kaj ĉar ne havas sencon, transloĝiĝi por kelkaj monatoj, ŝi jam decidis iri al Usono antaŭ la someraj ferioj -- decido farita antaŭ ol la ministrino faris sian "konstaton".
    La sola ŝanĝo estis, ke post la "konstato", Ayaan Hirsi Ali decidis tuj eksiĝi el la parlamento. (Se la "konstato" estis ĝusta, ŝi ne bezonis, ĉar tiuokaze ŝi ja neniam estis parlamentano (por tio necesas Nederlanda ŝtataneco!), sed kontraŭ-leĝe sidis en la parlamento...)
  *  Ĉu s-ino Hirsi Ali nun ne plu estas/os gardata?
Ne. De 2005 en Nederlando ankaŭ ne-politikistoj "partoprenantaj en la landa publika debato" (ekz. ĵurnalistoj), se minacataj, havas rajton pri lando-nivela gardado (kontraste al urbo-polica gardado por aliaj minacatoj). Kiam ŝi estos en Usono, kompreneble la Usonaj instancoj respondecos pri ŝia gardado. (Ŝi laboros en "Penso-Ujo" (pensistaro) konservativa- respublikana, konsilanta al Prezidento Bush, en kiu laboras ankaŭ la edzino de la vic-Prezidento. Gardado en laborejo do sendube jam estos...)
  *  Ĉu temas pri ne-atendita atako al s-ino Hirsi Ali?
Ne. Almenaŭ ne plene. El atesto filmita en 2002 (por vivdokumento elsendota (nun -ita) post fino de ŝia parlamenta periodo) montriĝis, ke s-ino Hirsi Ali bone konsciis pri la problemo, ke eble ŝia Nederlanda ŝtataneco ne validas, kaj ke ŝi informis la politikan partion, kiu planis kandidatigi ŝin por la parlamentaj elektoj, pri tio. Tiu partio preferis prisilenti la problemon, kaj okaze de ŝia kandidatigo iuj ĝiaj ĉefuloj eĉ akcentis ŝian rifuĝo-rakonton (la plej ne veran version). S-ino Hirsi Ali mem ek de tiu tempo plurfoje kaj ripete agnoskis, ke ŝia rifuĝo-rakonto ne estas vera -- post kiam ŝia restadpermeso jam fariĝis ne plu nuligebla. (Ŝi ne fuĝis el Somalio en 1992 pro la tieaj enlandaj militoj. Ŝi (ŝia familio) en 1992 jam dum 12 jaroj estis rekonita rifuĝinto en Kenjo (ĉar en 1980 ŝia patro estis politika malliberulo en Somalio; post liberiĝo li, el eksterlando, finance subtenis la familion, kiu vivis en Kenjo neniel en malriĉeco), kaj ŝian lernadon en bonaj anglalingvaj lernejoj pagis Unuiĝintaj Nacioj (UNHCR)... Tion oni ja eltrovus, se oni havus ŝian ĝustan nomon kaj naskiĝdaton... (Do ne temas pri iuj ne veraj detaloj en krome baze vera rifuĝo-rakonto, sed pri komplete elpensita historio.))
    En 2002 ŝi timis, ke iuj aliaj Somali-devenaj Nederlandanoj, por preventi ŝian parlamentaniĝon, pro ne-konsento pri ŝiaj opinioj, volas oficiale anonci pri ŝiaj falsaj nomo kaj naskiĝo-jaro. Tio tamen ne okazis. Tiam. Nun, sur bazo de televida raporto pri la versioj (falsa(j) kaj eble vera) de ŝia rifuĝo-historio (en kiu s-ino Hirsi Ali per tiom da vortoj, freŝe, vidinte jam filmitajn partojn, diris (denove), ke ŝi menciis alian nomon kaj naskiĝo-jaron), unu kolego-parlamentano faris skriban demandon al la koncerna ministrino. Tiu per tio "ofice eksciis" (ekzistas atestoj, ke "private" ŝi ja jam devis scii...), kaj sentis sin devigita esplori, kaj venis post tri tagoj (t.e. fulmrapide) al la supre nomita "konstato". La aliaj parlamentanoj, en 11-hora debato (tiel longa pro "nemoviĝemo" de la ministrino) sukcesis atingi, ke la ministrino almenaŭ rigardos, ĉu ne, eble, ekzistas "speciala cirkonstanco konsiderenda"...
    Tia cirkonstanco povus esti, ke, se s-ino Hirsi Ali ne estis Nederlandano, ŝi do ne povis esti Nederlanda parlamentano, kaj ke do la parlamento (kontraŭ-leĝe!) ne havis 150, sed 149 membrojn, ke ŝi kontraŭ-leĝe okupis seĝon en la parlamento, kaj ke do ĉiuj parlamentaj traktadoj kaj voĉdonadoj dum la lastaj tri jaroj eble estis kontraŭleĝaj, aŭ eble eĉ "ne okazintaj".... Pri tio la saĝuloj nun esploras...
    Eble tiuj saĝuloj konstatos, ke en 1997 s-ino Hirsi Magan jam dum 5 jaroj vivis publike sub la nomo Hirsi Ali (tio ja estis la nomo en ŝia restadpermeso), kaj ke ŝi de ĉiuj (en kaj ekster Nederlando) estis konata sub tiu nomo, kaj ke do tio estas "alia valida nomo". Eble tiuj saĝuloj konstatos, ke la Nederlanda ministeria ideo, ke entute ekzistas iu ŝtato Somalio, kun registaro, leĝoj (pri laŭjura formo de nomoj, ekzemple), popolregistro k.s., estas falsa fantaziaĵo... (Ŝtato Somalio jam dum jaroj ne funkcias. En la nordo estas io simila al ŝtato, Somalilando, sed en la sudo, certe ne.) Sed... kiel oni elturniĝos pri la naskiĝjaro? 1967 facile povus esti skrib- aŭ leg- eraro por 1969 (iom malferma 9, simila al ?, similus al 7), sed pro la eldiroj de s-ino Hirsi Ali mem, oni ne povas uzi tiun argumenton...

    La tuta afero perfekte ilustras, kiel en Nederlando oni nuntempe traktas azil-petantojn, pri kiuj oni ne tiom debatas en la parlamento... Ne senkaŭze la Konsilantaro de Eŭropo jam plurfoje kritikis tiun Nederlandan politikon. Ekzemple, ke Nederlando elĵetas infanojn naskiĝintajn kaj lernintajn en Nederlando, pro tio, ke ties gepatroj ne parolis la tutan veron pri sia rifuĝo-rakonto. Ekzemple ankaŭ, ke oni konsideras kiel mensogon, se virino sekse misuzita de kontraŭuloj ne rakontis tion tuj en la unua pridemandado, pro honto aŭ ĝeniĝo (aŭ pro tio, ke la demandanto estis viro). Ktp. Ktp. Ne-homeca politiko, dum tri jaroj apogata de la (ne-) parlamentanino Ayaan Hirsi Ali.


\/  marto ---- 2006 ---- majo  /\


2006-03-12 Miloŝeviĉo eks
    La eksprezidento de Jugoslavio, Slobodan Miloŝeviĉ (la "Savanto de la Serboj", respektive "La Buĉisto de Balkano") hieraŭ matene estis trovita morta en sia lito en ĉelo ĉe la Tribunalo pri Militkrimoj en Iama Jugoslavio. Ke li estis malsana, estis konate, kaj lin tie prizorgis kuracistoj ne nur Nederlandaj, sed ankaŭ Serbaj laŭ lia elekto. Lia proceso daŭris jam dum kvin jaroj, ne nur pro la multeco de krimoj, pri kiuj li estis akuzita, sed ankaŭ pro la multaj interrompoj kaŭzitaj de lia sanstato (li defendis sin mem, rifuzis advokatojn). Sed verdikto (supozeble kondamno al tutviva enkarcerigo) estis atendata por la somero, ĉar restis nur 50 horoj por lia defendo (eble unu monato, kun tiuj malmultaj horoj en semajno por ne troŝarĝi lin) kaj tempo por la juĝistoj por veni al verdikto. Oni do fakte jam timis, ke li sin mortigos por eviti juran kondamnon. Tiel ja faris pluraj aliaj akuzitoj.
    Intertempe aperis atestoj de kuracistoj, pri tio, ke jam en januaro en lia sango oni trovis restaĵojn de medikamentoj kontraŭagantaj la medikamentojn, kiujn preskribis liaj kuracistoj. Kiel Miloŝeviĉo ricevis tiujn kontraŭajn medikamentojn, ankoraŭ ne estas konate.
    Nun iuj partianoj de Miloŝeviĉo sugestas, ke iuj venenis lin... Tiam oni pripensu, kiuj havus avantaĝon pro tio. Avantaĝon pro lia morto fakte havas nur liaj partianoj kaj apogantoj: Miloŝeviĉo eniros la historion kiel eks-prezidento de Jugoslavio akuzita pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, ne kiel kondamnita krimegulo!


2006-03-08 Elektoj urbaj
    Hieraŭ ĉi tie estis elektoj por urbaj konsilantaroj. Montriĝis, ke nia najbarino apudloĝanta (naskiĝinta en Kuraso/Korsao, Nederlandaj Antiloj) Ĝudi estas kandidato en 11a loko sur la listo de la Socialdemokrata Partio, kaj la partnero Petro de iama najbarino de la kontraŭa flanko de strato en 4a loko de la (pli) Socialisma Partio. En la ĝisnuna konsilantaro, tiu unu partio havis 7 seĝojn, kaj la alia nur 1... Aspektis, do, ke ambaŭ ne havis grandan ŝancon elektiĝi.
    Tamen, el nia familio, unu voĉdonis por Ĝudi, kaj aliaj por Petro. Kiam koniĝis la rezultoj, montriĝis, ke la Socialdemokrata Partio en nia urbo atingis ĝuste 11 seĝojn, kaj la Socialisma ĝuste 4... Do, ke precize ambaŭ tiuj niaj gekonatoj teorie estis elektitaj.
    Mi devas klarigi pri la Nederlanda balota sistemo: estas listoj, proponataj de partioj aŭ aliaj grupiĝoj, kaj oni povas simple voĉdoni por la unua kandidato, kaj tiam troaj ricevitaj voĉoj transiras al sekvantaj. Sed oni ankaŭ povas voĉdoni por unu el la aliaj kandidatoj. La kvanto de seĝoj difiniĝas laŭ la kvanto de la voĉoj por la listo, sed la personoj sur tiuj seĝoj estas difinitaj i.a. laŭ la specifaj voĉoj por tiuj personoj.
    Ekzistis do "risko", ke ekzemple n-ro 12 sur unu listo ricevus tiom da voĉoj, ke n-ro 11 ne enirus la Urban Konsilantaron. Sed montriĝis, ke nia najbarino Ĝudi ricevis tiom da voĉoj, ke ŝi eniris ne kiel 11a, sed eĉ kiel 6a!
    Ne, ke tio iel utilas al ni... Unuflanke, en Nederlando la urba aŭtonomio ne estas tre granda -- do Urba Konsilantaro povas decidi nur pri malmulto, kaj aliflanke... najbaroj estas unuavice najbaroj. Niaj interrilatoj do supozeble daŭre precipe ne estos politikaj, sed konsistos interalie plu el interŝanĝado de bongustaj "etnaj" manĝaĵetoj de balkono al balkono...


\/  februaro ---- 2006 ---- marto  /\


2006-02-11 Karikaturo
    Kion faras Nederlandano, kiu sentas sin insultita pro artikolo aŭ desegnaĵo en taggazeto?
Li skribas leteron al la redakcio (por publikigo en la koncerna rubriko).
Kaj... se la gazeto ne publikigas lian leteron, aŭ publikigas ĝin kun komentoj, kiuj ne plaĉas al la leganto, la leganto nuligas sian abonon.
Kaj iuj... plendas antaŭ juĝisto.
    Kompreneble, tiuj manifestaciantoj "kontraŭ la Danaj karikaturoj" en landoj kie manifestacioj okazas nur laŭ iniciato de la registaro aŭ de la reganta partio aŭ de aliaj regantaj rondoj, ne povas skribi leteron al la redakcio, ĉar ili eĉ ne rajtas scii, pro kio ili devas senti sin insultitaj, do ili ne povas vortumi proteston kontraŭ tio. Kaj ili ne povas nuligi sian abonon, ĉar ili ne havas abonon (kial ili havu? ili ne konas la Danan), kaj plej verŝajne en tiaj landoj eĉ ne rajtus aboni eksterlandan gazeton.
    (Tiuj registaroj, kiuj postulas, ke la Dana registaro pardonpetu, per tio konfirmas sian propran diktatoran sistemon, en kiu nenio estas presata sen permeso de la registaro...)
    La organizantoj de tiuj manifestacioj kontraŭ io nekonata, sukcesis larĝskale konfirmi la bildon, kiun iuj havis kaj havas pri bigotaj religiuloj (anoj de ĉiaj religioj dum la jarcentoj): ŝafoj, kiuj sen ajna propra penso sekvas siajn paŝtistojn, ĉu en akvon, ĉu en abismon.
    Tiuj ŝafoj, ne mirinde, kiam ili manifestacias, povas nur bleki tion, kion la ŝafistoj igis ilin bleki en pli kutimaj okazoj: "Morton al Usono!", "Morton al Israelo!". Kaj treti Svisan flagon, ĉar la ŝafisto diris, ke ĝi estas Dana. (En tio, tiuj manifestacioj tre similas al la pasintjarcentaj (devigaj) manifestacioj en orienta Eŭropo, kontraŭ "imperiismo", "kapitalisma ekspluatado", ktp., kiam tie regis komunismo -- kiu, krom esti mem imperiisma kaj ekspluatada, ja havis ankaŭ religiecajn aspektojn.)
    Mi certas, ke ekzistas ankaŭ homoj, kiuj tute vere mem sentas sin tuŝitaj en siaj religiaj sentoj. Sed mi kuraĝas supozi, ke tiuj ne troviĝas inter la huliganecaj ŝtonĵetantoj kaj bruligantoj... ĉar ili samtempe konscias, ke ilia religio malpermesas agi tiel...
    Mi ĝojas, ke ekzistas almenaŭ unu pia Islamano, kiu diris: "Ĉi tiuj desegnaĵoj bildigas stultulojn kaj krimulojn. La Profeto (p.s.l.n.) ne estis stultulo aŭ krimulo. Tio do ne estas portretoj de la Profeto (kiuj estas ja malpermesitaj por ke oni ne adoru bildon, sed kiu adorus bildon de ekzemple krimulo?). La desegnaĵoj cetere donas neniun kialon por supozi, ke la desegnintoj intencis efektive fari portreton de la Profeto. La karikaturoj aperintaj en tiu Dana gazeto ridindigas stultulojn kaj krimulojn, kiuj kredigas, ke ilia religio estas bazo por tiu stulteco kaj krimeco. Oni povas demandi sin, ĉu ridindigi krimulon estas la plej taŭga maniero por kontraŭbatali krimulojn. Sed bigotuloj, same Kristanoj kaj Judoj kaj Islamanoj, kaj supozeble anoj de aliaj religioj kaj ideologioj, devus lerni kompreni, ke se oni kritikas stultulon aŭ krimulon, kiu sin mem identigas kiel religie aŭ ideologie motivatan, oni ne kritikas la religion aŭ ideologion, sed tiun aŭ tian stultulon aŭ krimulon."

Kiam mi kritikas la Israelan registaron, aŭ la Papon de Romo, aŭ Arabajn murdistojn en Darfuro, same mi kritikas... la Israelan registaron, la Papon en Romo, kaj tiujn Arabajn murdistojn -- kaj ne "la" Judojn, "la" Katolikojn, "la" Islamanojn. Se tiuj faras siajn krimojn en la nomo de sia religio, do ili, ne mi, misfamigas ĝin.


\/  januaro ---- 2006 ---- februaro  /\


2006-01-06 Longan vivon!
    Ankoraŭ longe kaj konscie vivu Ariko Ŝarono! (...kiel deziris Palestinano, kies filo estas plene lamigita, sed konscia pri sia senkapableco, pro ties politiko).


[ 2005 ] [ 2004 ]


aliaj blogoj:

sufiĉe ampleksan kaj sufiĉe fidindan superrigardon de aliaj blogoj kaj retĵurnaloj en Esperanto vi trovos en:
http://cyber.law.harvard.edu:8080/globalvoices/wiki/index.php/Esperanto


2004-02-01 Komenca eko
    Iu sugestis, ke mi eku publikigi retpaĝan ĵurnalon, ĵargone nomatan "blogo". Mi reagis, ke regula logado ne estas io tre akordiĝanta kun mia personeco. Tamen tiu amiko ekkonsciigis min, ke mi ja regule komentas pri eĉ plej bagatelaj aferoj, al iu aŭ alia, volanta aŭskulti aŭ ne... Do eble ne estas tro stulta ideo, legebligi iujn el miaj bagatelaj komentoj pri (ne-)bagatelaĵoj pli ĝeneralskale. Miaj skribaĵoj ne vere malaltigos la ĝeneralan nivelon de la interreta enhavo. Mi vidos, kiel longe mi eltenos. Kaj kiel longe eltenos vi...


Represo: Iu demandis, ĉu oni rajtus represi iujn miajn blogaĵojn, hazarde interesajn, kiel "korespondaĵon el Nederlando" en alilanda (regiona) gazeto. Tio povus esti ebla, sub certaj kondiĉoj -- sed nur kun mia anticipa konsento. Principe oni do ne rajtas.


blog grizulo blogo en esperanto taglibro revuo ¼urnalo jhurnalo ĵurnalo jxurnalo

Grizulo -- reagoj bonvenaj, sed nur en Esperanto, per normala retpoŝto, ekzemple al: grizulo(ĉe)galerio.org


(C) 2006 WFP LLS NL
MALGARANTIO (US: DISCLAIMER) : Malkiel tro multaj religianoj kaj politikistoj, mi neniel asertas aŭ pretendas, ke mi posedas la Veron. Mi neniel garantias la fidindecon de la enhavo de miaj skribaĵoj, aŭ eĉ de la pensoj malantaŭ ili. Nek, ke via ebla interpreto de miaj skribaĵoj povas esti la interpreto de mi celita. Ĉio prezentita kiel aŭ kvazaŭ faktoj estas nur mia rigardo al kaj/aŭ interpreto de diversmaniere ekhavitaj impresoj aŭ raportoj pri tiuj faktoj. Citaĵoj estas ne laŭvortaj, sed laŭenhavaj. (Resume: mi estas homo kaj mi uzas lingvon.) Nenio en ĉi tiu blogo estu interpretata kiel instigo miaflanka al iu ajn por fari ion aŭ ne fari ion. Se vi legas miajn skribaĵojn, la iniciato kaj persisto estis viaj, kaj la respondeco pri eventuala efiko al via korpa kaj/aŭ spirita stato estas via. Se vi ne povas aŭ ne volas akcepti tiun respondecon, ekzemple pro aĝo, stato aŭ loĝloko, vi ne legu. En okazo de dubo, vi anticipe konsultu kuraciston, precipe, se vi loĝas en lando, kie oni praktikas ĉi tiajn malgarantiojn. Mi do ne akceptas ajnan respondecon pri eventualaj sekvoj de legado, kiel (rido)kramfo, (kolero)konvulsio, (prudo)ŝoko, vomemo, kapturniĝo, kapdoloro, muskoldoloro, (mal)dormemo, (mal)enuiĝo, (mal)agemo, singulto, subita lakso aŭ urinperdo, (mal)altiĝo de sangopremo, ekstazo, mirakla resaniĝo, aŭ ĉia alia efiko al via cerbo, menso, spirito, okuloj, stomako, intestoj, koro, spirorganoj aŭ aliaj partoj aŭ fakultoj. Kiam iu bakas kukon en forno, ili ambaŭ povas esti varmegaj, do vi mem evitu bruligi viajn fingrojn. Krome ĉiam pripensindas jenaj (kaj aliaj...) aforismoj de la Nederlanda verkisto Multatuli (1820-1887): "Eble nenio estas tute vera -- kaj eĉ ne tío." / "Verkisto kiu havas tempon por klarigi ĉion, ne havas multon por skribi." / "Dubi pri nenio estas la plej certa rimedo por neniam scii ion." [Multatuli: Ribela Saĝo. Vulpo-Libroj 1977.]


x