Grizula Blogo 2004

(Bagatela Loglibro aŭ Blaga Monologo)


Ne atendu regulan logadon (en ajna signifo). Krome mi ne multe retvagadas, do plej ofte miaj rimarkoj kaj rimarkigoj koncernas aferojn, kiuj altiris mian atenton per klasikaj vojoj.


(Kiel kutime en ĉi tiaj reto-ĵurnaloj, la komenco (kaj la malgarantio) troviĝas je la fino!)


P O S T A J -- F R E Ŝ A J
februaro-marto 2004 -- aprilo-junio 2004 -- julio-septembro 2004

\/  decembro 2004 ---- 2005 januaro  /\


2004-12-31 Civila milito? --2--
    Mi aŭdis, legis kaj vidis, ke en iuj eksterlandaj jar-raportoj oni pri Nederlando, denove, priskribas iuspecan civilan militon inter Islamanoj kaj ne-Islamanoj. Mi volas, denove, atentigi pri tio, ke tio ne estas la situacio. (vidu 2004-11-13).


2004-12-30 Darfuro kaj cunamo
    La cunamo-katastrofo en Azio puŝis Darfuron al ekster la publika bildo. Ni tamen ne forgesu, ke ankaŭ tie estas pli ol unu miliono da homoj, kies vivo tute ruiniĝis, kaj kiuj dependas de helpo el la ekstera mondo. Ke antaŭ kelkaj tagoj, transporto kun monata provizo da nutraĵoj kaj akvo devis returniĝi pro armitaj atakoj, estas malbona signo.
    Iu Nederlanda parlamentano proponis, elspezi la monon kolektitan por helpo en Darfuro, por helpi al la viktimoj de la Aziaj cunamoj, ĉar, kiel li diris: "En Darfuro la homoj mem kulpas pri la situacio." Ja ne tiuj virinoj kaj infanoj (kaj kelkaj viroj), kiuj fuĝis el la bombarditaj, prirabitaj kaj bruligitaj vilaĝoj, aŭ post perforto estis forĉasitaj. Kiel diris alia parlamentano: "Oni ne povas kompari unu inferon kun alia."
    En multaj lokoj (kvankam tute ne ĉie) ĉe marbordoj trafitaj de la cunamoj, kvankam tro da homoj mortis, la pluvivantoj havas la komparan avantaĝon, ke je duonkilometra distanco "nenio okazis", tiel ke almenaŭ dum la unuaj tagoj, en multaj lokoj la apudaj loĝantoj dividas kun ili sian propran malriĉan manĝon... Poste venos la helpo el eksterlando (kaj en diversaj lokoj, aŭtomate, la korupto).
    Se tiam okazos rekonstruo de loĝejoj, kaj se tiam la fiŝkaptistoj ricevos boaton, multaj povos rekomenci sian vivon surloke. En Darfuro la situacio estas alia: la loko, kie la homoj loĝis, ne plu ekzistas.


2004-12-29 Usono kaperas katastrofo-helpon -- `por 10 cendoj en unua vico´ -- `venis lasta - plej bombasta´
    Aspektas, ke la Usona registaro decidis utiligi la cunamo-katastrofon en Azio por siaj propraj celoj. La mono disponigata por helpo estos aplikata ne per la kutimaj internaciaj (UN-) kanaloj, sed per Usonaj organizaĵoj kaj per la Usona armeo(!).
    Usono deklaris sin mem gvidanto de "koalicio" por "kunordigi" la helpadon kaj la rekonstruon en la trafitaj regionoj. Kaj sendos "teamojn por prijuĝi la bezonojn", post kiam la specialiĝintaj teamoj de UN (MOS/WHO (sano), MNP/WFP (nutraĵoj), UNICEF (infanoj), UNHCR (fuĝintoj),...) jam estos raportintaj...
    Povas esti, ke la Usona registaro tiel volas plibonigi sian "publikan bildon", sed same, ke ĝi volas plue subfosi la rolon de la organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj. Kaj tio por la prezo de nur tri aŭ kvar krozo-raketoj ($35mln)... (Usono jam dum multaj jaroj postrestas kun sia monkontribuo* al la helpo-fakoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj ja tuj ekaktiviĝis per pretaj stokoj kaj mono el aliaj landoj.)
    Por enlanda uzo, prezidento Bush hodiaŭ en alparolo apenaŭ menciis la helpon per internaciaj organizaĵoj, sed jes ja akcentis, ke ĉiuj trafitaj landoj esprimis grandan dankecon pro la laboro de la Usonaj ambasadoj kaj instancoj... (Kia laboro? Mi nenie aŭdis ion pri tio (eĉ ne en CNN); supozeble sekreta...)
    Mi jam vidas la rekonstruo-kontraktojn por Usonaj firmaoj! Same sinprofitigaj kiel la Irakaj... (Ĉu la esprimo `haliburtona kontrakto´ diras ion al vi?)

Ni enmemorigu nun, ke la unua lando, kiu grandskale havigis helpon, estis Barato (Hindunio), kiu tuj disponigis milionon da dolaroj da helpo al la Maldivoj (ŝtateto konsistanta el multaj tre malaltaj insuletoj) kaj plurajn milionojn da al Srilanko (Cejlono), eĉ antaŭ ol ĝi povis plene koni la katastrofan situacion sur la propra, Barata, orienta marbordo aŭ la situacion sur la Barataj insularoj Andamanoj kaj Nikobaroj, kie eble la plimulto de la loĝantaro forlaviĝis.
_____
    * La helpo fare de Usonaj privatuloj ne kompensas tion: kvankam multaj Usonanoj private multe kontribuas por internacia helpo, la meza kontribuo estas eĉ ne kvinono de tiu en iuj aliaj landoj.


2004-12-28 Saviĝo
    Nederlanda sinjorino eskapinta de subakviĝo ĉe Tajlanda marbordo:
    "Kiam mi estis kvar-kvinjara, mi ofte ludis sur la strando de la Norda Maro en Nederlando. Mi tre ŝatis ludi sur la limo de akvo kaj sablo. Kaj mi lernis, ke, kiam la maro retiriĝas kelkajn pliajn metrojn ol antaŭe, ke venos iom pli alta ondo, ne ĝena por plenkreskuloj, sed ja por infanetoj.
    Mi neniam aŭdis pri cunamoj, sed kiam mi nun vidis, ke la maro retiriĝas eble pli ol cent metrojn, mi tre ektimis kaj komencis kuri.
    Kiam mi vidis, ke venas ondo pli alta kaj forta ol mi iam povus imagi, mi do jam estis kuranta en la ĝusta direkto..."
    Sperto de 4-jara infano tiel savis plenkreskulon.


2004-12-28 Neĝo
    Ĉi-nokte neĝis. La neĝo restis kuŝanta ĝis proksimume la dua horo posttagmeze...


2004-12-27 Martremo
    La naturo ĉi-jare denove elektis Kristnaskon por granda katastrofo. Pasintjare, granda tertremo ruinigis la antikvan urbon Bam en Irano, kun pli ol 30 000 mortintoj (kaj dekmiloj da aliaj viktimoj, kiuj grandparte loĝadas ankoraŭ nun en tendoj). En ĉi tiu dua Kristnaska tago: la plej forta tertremo en kvardek jaroj, sub maro apud la Indonezia insulo Sumatro, kaŭzanta cunamojn (ondegojn) (la unuajn post 1883), kiuj kiel rapidantaj muroj el akvo atakis la marbordojn de landoj ĉirkaŭ la Bengala Golfo kaj la Hinda Oceano, ruinigante fiŝistajn kaj turistajn vilaĝojn kaj urbetojn, kaj kaŭzante denove dekmilojn da mortintoj.
    Miaj komentoj, bagatelaj, neniel mildigos la katastrofon, sed tamen...
    - Denove aŭdiĝis vokoj kia "Dio savis mian filinon!". Diable: se iu dio estis envolvita kaj savis tiun, ĉu do tiu sama dio mortigis ĉiujn dekmilojn da aliaj? Do ne laŭdo, sed akuzo!
    - Iu Barata (Hindunia) ministro, anglalingve: "La homoj tie unue bezonas iom da ("some") transportrimedoj kaj iom da ("some") litkovriloj." La Angla, ĉu internacia? Ja "da", sed ne "iom da" = "kelkaj"... -- dum la Angla ja estas oficiala lingvo en Barato.
    - Turisto de alta etaĝo en hotelo filmis, kiel la ondegoj superfluas la plaĝon kaj la apudstrandajn vojojn, dometojn, ktp., kaj pluen, ie en Tajlando. BBC Monda elsendas la filmeton, kun simbolo de Aŭstralia (?) tv-kanalo en angulo. Oni aŭdas, kiel la filmanto vokas iujn aliajn por veni rigardi... nederlandlingve...
    - En raporto de la Indonezia televido (transprenita) pri la ruiniĝo en Aĉeho (norda Sumatro), aperis bankkonto, supozeble por monhelpo al viktimoj: "...di rek. BCA Wisma Asia No. Rekening 084-266-2000" -- "rekening" estas la Nederlanda vorto por "konto" -- ankoraŭ uzata sesdek jarojn post la sendependiĝo de Indonezio...
    - Raportoj el ĉiuj landoj ĉirkaŭ la Bengala Golfo. Sed ne el Birmo (Mjanmaro) -- ĉu la maraj ondegoj timis la tiean armean fi-reĝimon?
    - Ankaŭ neniuj raportoj el la insularoj Andamanoj kaj Nikobaroj -- ĉu sur tiuj tre malaltaj insuloj restis iuj por raporti?


2004-12-24 Darfuro --speciala--
    De lundo ĝis hodiaŭ, do preskaŭ dum kvin tagoj, dum 24 horoj tage, tri disk-ĵokeoj de la Nederlanda pop-muzika radio-kanalo 3FM, ludis diskojn laŭ peto de aŭskultantoj, por kolekti monon por kampa hospitalo kaj alia prizorgado de fuĝintoj el Darfuro (Sudano).
    Tiuj disk-ĵokeoj sidis kaj laboris (kaj dormis...) en provizora domo provizita per grandaj fenestroj, sur placo en la urbo Utreĥto, tiel ke ŝatantoj povis vidi ilin laborantajn. Krome, matene, vespere kaj nokte, ili estis daŭre montrataj en kanalo de la televido. Notinde estas, ke ili dum tiuj kvin tagoj ne manĝis, nur trinkis.
    Aŭskultantoj /rigardantoj povis simple donaci monon (po 0,25 eŭroj aŭ po 1,50 eŭroj -- malmulte, do ofte!), sendante telefonan tekstmesaĝon (SMS), kiu aperis sur tv-ekrano, aŭ mendi disko-trakon -- la plej popularaj kaj la plej malpopularaj kostis multe pli (centojn da eŭroj), ol la pli kutimaj (dekojn da).
    Estis granda sukceso. Ili kolektis tiel pli ol 700 mil eŭrojn, kio ja estas konsiderinda monsumo por malgranda lando kiel Nederlando. [2005-01-19: Fina kalkulo: EUR 915 mil (la kolektadon por Darfuro oni ĉesigis 26dec04, pro la cunamo.)]
    Plej grava rezulto tamen eble estas, ke tiuj multaj junuloj, kiuj neniam rigardas aŭ aŭskultas novaĵojn kaj aktualaĵojn, kaj neniam legas ne-muzikajn gazetojn, nun ja estas tre bone informitaj kaj konsciigitaj pri tio, kio okazas en Darfuro.
    Nederlando el imposta mono dum la lastaj du jaroj jam donis pli ol dek milionojn da eŭroj por helpo en Darfuro kaj al fuĝintoj el Darfuro, kaj regule en seriozaj gazetoj kaj tv-kanaloj oni ja dediĉadis atenton al ĝi, sed tio ne tiel konsciigis la homojn, kiel ĉi tiu "diskoturnado por Darfuro"...

Mi deziras al vi agrablajn festotagojn (se vi festas tiajn nun), kaj plezuran jarŝanĝon (se vi baldaŭ ŝanĝos jaron), kaj deziras al vi ĉion bonan por la jaro 2005 (tiun vi (aŭ via komputilo) ja praktikos...)!


2004-12-20 Bombo
    Imagu: vi veturas per aŭtobuso kaj aŭdas antaŭ vi, ke sinjoro diras al sinjorino, en fremda lingvo, kiun vi tamen sufiĉe komprenas: "Ĉu vi kunprenis la bombon?" -- kaj ŝi respondas: "Kompreneble".
    Ĉu vi tuj prenus vian poŝtelefonon, klavus la numeron de "Anoncu Krimojn Anonime" (en Nederlando: 0800-7000, por la okazo, ke vi ĝin bezonus), kaj flustre raportus la ĵus aŭditajn vortojn, por ke polico povu esti preta ĉe la sekvanta haltejo? Eble "ne malsaĝe", "en la nunaj cirkonstancoj"...
    Mi aŭdis tian konversacion. Ne en aŭtobuso, sed estante inter amikoj, en la trankvilo de ies privata domo.
    Kio do? Temis pri nitroglicerino [laŭ NPIV sen -in-]. Ja (eble iom eksmoda) materialo por fari bombojn... Sed, ĉi-okaze... ŝpruc-boteleto kun 0,4 miligramoj en dozo: tute kutima kuracilo por brust-angoro ("ŝprucigu unu dozon sub la langon"). Ne strange, ke private por nitroglicerino- boteleto iu, ŝerce, diras "bombo".
    Tamen eble konsilinde, uzi alian esprimon en publika loko? Por ne kaŭzi timon pri terorismo?


2004-12-17 Darfuro
    Vidu 2004-09-03.


2004-12-17 Israelo
    Vidu 2004-05-14.


2004-12-16 Leĝo-Lordoj bonsencaj
    La Supera Kortumo de Grand-Britio (la "Leĝo-Lordoj") proklamis, ke la kontraŭ-terorisma leĝo, kiu ebligas, ke en Britio eksterlandanoj suspektataj pri terorismo povas esti senlime tenataj en malliberejo, sen formala akuzo kaj sen proceso, estas kontraŭa al (internaciaj konvencioj pri) la Homaj Rajtoj, kaj do senvalida.
    Plej ĝojigas min, ke unu el la Leĝo-Lordoj aldonis la formalan komenton, ke tia leĝo por la lando estas pli danĝera ol terorismo. Pli da homoj pli ofte devus atentigi pri tio. Flankenŝovi la juran sistemon de lando, nur per mencio de la vorto "terorismo", subfosas la esencon de ŝtato, kiu konsideras sin civilizita kaj demokratia. Ankaŭ se temas "nur" pri eksterlandanoj!
    Iam sufiĉis suspekto pri "sorĉado" aŭ "herezo" por ke la normalaj juraj reguloj ne plu aplikiĝu... En iuj landoj, tiuj tempoj reviviĝas!
    (Fakte en Britio jam sen tiu leĝo, tro multe da homoj sidis en malliberejo, eĉ dum pli ol dek jaroj, akuzitaj kaj kondamnitaj pro (IRA-) terorismo, ĝis montriĝis, ke ili estis plene senkulpaj: la vorto "terorismo" en Britio jam pli frue dum multaj jaroj blindigis policistojn kaj juĝistojn.)


2004-12-15 Bernardo postmorte parolis...
    La antaŭ du semajnoj mortinta Princo Bernardo (edzo de la antaŭa reĝino de Nederlando) jam dum sia vivo havis grandan emon por refuti ĉiuspecajn -- laŭ li -- fabelojn, misprezentojn, kalumniojn kaj aliajn neveraĵojn pri li, variantajn de ekstergeedzaj infanoj, akceptado de subaĉeta mono, ĝis provoj meti sian edzinon, reĝino Juliana, en psiĥiatran flegejon (pro ŝiaj tro pacemaj (do "frenezaj") ideoj en la komenca tempo de "malvarma" milito kontraŭ la komunismo kaj la fondo de NATO), kaj mem fariĝi regento anstataŭ la ankoraŭ ne plenaĝa Beatrix. Por tiu celo li ofte, tre ofte telefonis al redaktoroj kaj ĵurnalistoj.
    La registaro tamen ĉiam malpermesis ke li publike tion faru. Tiurilate, oni devas scii, ke la reĝa familio en Nederlando estas la solaj homoj, por kiuj ne validas la konstitucia libereco de parolo... En Nederlando, oni aplikas la maksimon de la konstituciaj monarĥioj, "La Reĝo ne povas erari [...do rajtas nenion deklari] -- la Ministroj respondecas [...sed apenaŭ respondas]" ne nur al la reĝino mem, sed ankaŭ al ŝia (pli-malpli proksima) familio.
    Foje Bernardo sukcesis publikigi siajn komentojn en eksterlanda gazetaro, sed tiam anonime ("iu fonto en la ĉirkaŭaĵo de la kortego") -- sed tiutempe la registaro ankoraŭ sukcesis bloki la eniron de tiaj eksterlandaj revuoj en Nederlandon! Kaj ĝis ĉirkaŭ 1960, se la registaro petis tion de ĉefredaktoroj de gazetoj, ili ne, aŭ tre singarde, publikigis informojn pri la reĝa familio, "por protekti la monarĥion kaj la stabilecon de la lando".
    Ekzistas do multe da onidiroj kaj duone konfirmitaj faktoj pri la rolo de Princo Bernardo. Sed oni neniam rajtis rekte demandi lin, kiel laŭ li la aferoj statas, nek rigardi en la arĥivon de la reĝa familio. Aperis ja pluraj libroj pri li, sed la decidaj dokumentoj kaj lia vidpunkto ne povis esti konsiderataj.
    Serioza provo pri bone dokumentita biografio pri Bernardo okazis ek de 1975 (verŝajne tamen celita por publikigo post lia morto). En la periodo 1975--1982 unu ĵurnalisto (nun eldonisto) estis verkanta biografion kun asisto de la princo mem. Bernardo en 1982 haltigis la projekton. Dek jarojn poste la interparoloj estis daŭrigataj. Tiu ĵurnalisto inter 1975 kaj 2003 havis ĉirkaŭ 160 konversaciojn kun Bernardo. Tamen, en 2003 Bernardo decidis, ke ne okazu eldono, kaj ke la materialo restu en la arĥivo por posta konsultado en tempo oportuna (oni diras: 50 jarojn post lia morto).
    Aspektas, ke Bernardo ne tre kontentis pri la situacio, ke lia flanko de la rakonto ne estos publike konata. Dum la lastaj kvin jaroj, li havis sekretajn (por reĝino kaj ĉefministro) interparolojn kun almenaŭ tri ĵurnalistoj; por ke post lia morto aperu lia vidpunkto pri diversaj aferoj. Sed eĉ tio ne tute kontentigis lin, ĉar antaŭ proksimume duonjaro aperis, ja kun permeso de reĝino kaj ĉefministro, publika letero kun kelkaj "refutoj de mensogoj" en unu tutlanda taggazeto.
    Tuj post la morto de Bernardo aperis unu el la intervjuoj faritaj dum la lastaj jaroj (la koncerna ĵurnalisto mem mortis pli frue ol Bernardo). Post lia entombigo (kiel interkonsentite) aperis dua, tre ampleksa, bazita je naŭ plurhoraj (sekretaj) sesioj kun du aliaj ĵurnalistoj.
    Bernardo en tiuj letero kaj intervjuoj neas, ekzemple, ke li havus du ekstergeedzajn filojn, kaj nomas la rakonton pri provo forigi la reĝinon "malica fabelo disvastigata de kontraŭuloj".*
    La ĵurnalisto, kiu estis verkanta biografion sur bazo de ne nur 160 interparoloj, sed ankaŭ de dokumentoj ĝis nun ne publikaj, nun esploras, ĉu per tiuj publikigoj li eble estas malŝarĝita de sia promeso ne eldoni la biografion...
    Pro la morto de Bernardo malfermiĝis ankaŭ iuj dosieroj en la Nacia Arĥivo, de ministroj kaj altaj oficistoj aktivaj en la tempo de pluraj "diskuteblaj" aferoj ĉirkaŭ la princo. Kompreneble la gazetoj tuj esploris tiujn.
    La situacio nun estas do, ke aperis du malsamaj raportoj de intervjuoj kun la princo, kaj konsultebliĝis kelkaj koncernaj raportoj kaj dokumentoj de samtempuloj. Kaj, sur bazo de tiuj, oni povas ĝis nun konkludi iujn konfirmojn de supozoj (ekzemple pri du ekstergeedzaj filinoj (egale heredontaj!)), sed krome ne tre saĝiĝas, ĉar Bernardo foje rakontis malsamajn versiojn de la sama okazaĵo al la malsamaj ĵurnalistoj, kaj foje aferojn facile malverigeblajn per nun trovitaj leteroj aŭ dokumentoj, aŭ nun malkovritaj fotoj...
    Ŝajnas, ke Bernardo provis ĉirkaŭiri la ĝismortan registaran cenzuron por refuti aŭ klarigi ĉiuspecajn rakontojn pri li, sed... ke li konfirmis la bildon de iu, kiu ne ĉiam ĝuste prezentis sian propran rolon en la historiaj okazaĵoj (por diri ĝentile).

Gazetoj, radio kaj televido kompreneble estas plenplenaj de tiu ĉi temo. La efiko ja estas, ke la "danĝero de terorismo" preskaŭ tute foriris el la publika diskuto, kvankam ja restas la temo de la kaŝloĝantaj minacataj parlamentanoj. La "krizo" (kiel nomas ĝin iuj) estas do malpli kriza nun. Kaj malpli senteblas paniko inter tiuj, kiuj parolas en radio kaj tv.
_____
    * El nun malfermiĝinta dosiero de la tiama estro de la departemento de la ĉefministro konfirmiĝis, ke ekzistis plano de kelkaj ministroj kaj Bernardo, deklari la reĝinon nekapabla kaj instali Bernardon kiel regenton. La tiama social-demokrata (! principe kontraŭ-monarĥia) ĉefministro Drees (cetere Esperanto-parolanto...) blokis tion. La departementestro priskribas, ke poste sur la skribtablo de la reĝino staris nur unu foto: portreto de Drees.


2004-12-13 Fatvo --2--
    Kial mi menciis la fatvojn, per kiuj iuj Ŝijaaj ajatoloj malpermesas al Islamanoj en Nederlando fari perfortajn aŭ terorismajn agojn? (2004-12-04) Tiaj agoj ja jam estas malpermesitaj de la leĝoj de la lando, validaj ankaŭ por Islamanoj loĝantaj en Nederlando?
    Kompreneble. Ankaŭ sen tiuj fatvoj, homoj obeu la leĝojn de la lando, kaj ne faru malbonon al aliaj. Kaj, feliĉe, la grandega plimulto de Islamanoj en Nederlando havas precize tiun vidpunkton.
    La problemo estas, ke iuj homoj, pro zeloteco, sekteca cerbolavado, aŭ religia frenezeco (ĉiuj religioj produktas tiajn frenezulojn), pretas fari ion kontraŭleĝan kaj akcepti la laŭleĝan punon, aŭ eĉ morti dum la ago,ĉar ili pensas, ke tiu puno aŭ morto plifaciligos aŭ plirapidigos al ili eniri la paradizon je kiu ili kredas... Tiam estas ne malutile, ke tiuj homoj sciu, ke ankaŭ el la vidpunkto de ilia religio, tiaj agoj estas malpermesitaj.
    Kaj ke do ilia rekompenco supozeble ne estos la esperata paradizo.


2004-12-11 Mi kaj la Princo
    Okaze de la morto de Princo Bernardo, de ĉiuj flankoj en gazetoj, radio kaj tv, homoj rakontas pri siaj renkontoj kun la Princo. Do kial ne ankaŭ mi, ĉi tie?
    La saman aŭ tre similan rakonton povas rakonti centoj, se ne miloj da personoj. Sed eble vi ne renkontos unu el tiuj...
    En 1964/65 mi estis en armeo, pro la tiam ekzistanta deviga soldatservo, kiel kaporalo -- kompania administristo kaj Saldo-Quick- maŝinisto. (Tiu Saldo-Quick /saldo-kvik/ estis granda librotena maŝino, pakebla kaj transportebla en kestoj, produktanta paperajn trubendojn, kiuj ĉiusemajne per kuriero (legu: per normala poŝto) estis sendataj al ĉefa librotenejo de la terarmeo en Hago.) (Mian rangon (ne la laboron ja "konfidencan"...) influis la fakto, ke mi estis "signalita" ĉe la sekretaj servoj, kiel "eble politike nefidinda", pro okupiĝo pri Esperanto, kaj ĉar mi estis vojaĝinta en orienta Eŭropo (tiam komunista) kaj tie partopreninta en "eble danĝera" kongreso (kia? IJK de TEJO en Bulgario!). Kiel mi scias? Ĉar kiel administristo mi povis legi tiajn aferojn, ankaŭ pri aliaj...)
    En tiu tempo, Princo Bernardo estis Ĝenerala Inspektoro de la armeo, kio enhavis, ke li ĝenerale, ĉie kaj ĉiam, povis inspekti. Iel li preferis fari tion ankaŭ ne-atendite dum nokto. En tiu rolo mi renkontis lin, se tion oni povas nomi renkonto...
    Je la dua aŭ tria horo nokte, subite estis alarmo: "Inspekto!". Ĉiuj el lito, vesti sin, ekstari apud lito. Kaj mi, kiel la tiusemajna ĉambrestro, ĉe la pordo. Tiam laŭ la koridoro venis brua grupeto da viroj, antaŭata de la kompaniestro. Inter si ili vokis diversajn komentojn, el kiuj montriĝis, ke ĵus antaŭe ili havis agrablan kunvenon, en kiu ne mankis alkoholaĵoj... Inter tiuj estis Bernardo, vestita per iuspeca pluvmantelo kun insignoj de generalo. Mi ja anoncis: "Ĉambro 10-A preta por inspekto", sed pri ia interesiĝo efektive inspekti nin aŭ nian ĉambron mi nenion rimarkis. Post io simila al ĉapofrapa saluto, Bernardo kun la siaj plubruis laŭ la koridoro.
    Dek du jarojn poste, Bernardo perdis siajn armeajn funkciojn, kaj eĉ la rajton porti uniformon, kiel puno pro misuzo de sia posteno.


2004-12-10 Adiaŭo al/de Princo
    Nia filo hieraŭ veturis al Hago por adiaŭe saluti Princon Bernardo (fakte: lian ĉerkon). Bernardo estis la edzo de la antaŭa reĝino de Nederlando, Juliana, kiu mortis, 94-jara, en marto (vidu 2004-03-27,30). Li mem atingis la aĝon de 93 jaroj. Nia filo estis eĉ ne dujara, kiam Reĝino Juliana eksiĝis (pensiiĝis) en 1980, do ne vere travivis ŝian reĝadon. Mi supozas, ke li tamen sentis, ke nun finiĝis iel iu periodo en historio.
    Ekster Nederlando, oni konis Princon Bernardo, ek de 1961, precipe kiel "Sinjoron Naturo" ("Mr. Wildlife"), kiel Fondintan Prezidanton de la Monda Fonduso por la Naturo (World Wildlife Fund WWF). Sed en Nederlando, Bernardo estis konata dum la lastaj jardekoj precipe kiel "Princo de la Veteranoj (de la Dua Mondmilito)". Nur nun pli larĝe diskoniĝis, kiom persone kaj detale li, preskaŭ sola, tute ne-burokrate kompensis la ne-ekziston de ia Departemento pri Veteranoj en Nederlando. (Ankaŭ se temis pri veteranoj de postaj militoj kaj UN-misioj.) Sen lia ĉeesto, rememorigoj de la Dua Mondmilito ne estos samaj.
    Juliana jam dum kelkaj jaroj antaŭ sia morto ne havis kontakton kun la ekstera mondo, sed Bernardo en la semajnoj antaŭ sia morto ankoraŭ invitis plurajn homojn "diversplumajn", kun kiuj li regule kontaktis, por lastfoja renkontiĝo kaj "inteligenta interparolo". Eĉ en la mateno de sia morto-tago, li telefonis al sufiĉe multe da homoj, por adiaŭi ilin, aŭ... por fine malŝarĝi sian koron per lavango da kritiko (al iuj, kiuj kuraĝis kritiki liajn ja tre kritikindajn agojn dum pluraj periodoj en lia vivo)...
    Fakte jam plurfoje pli frue, Bernardo estis mortonta kaj adiaŭis tiel al konatoj. Sed ĉi-foje, li (kaj oni) sciis, ke ne plu eblas mirakla resaniĝo. Kancero tro disvastiĝis en ĉiaj korpopartoj.
    Morgaŭ, sabaton, okazos la entombigo, en la sama kelo kiel lia edzino kaj ŝiaj antaŭuloj. Sed por lia entombigo estos pli granda armea ceremoniaro. Tiom da armeanoj aperos en ceremoniaj kostumoj, ke oni devis elekti la personojn laŭ la mezuro de la disponeblaj vestaĵoj -- ne inverse...


2004-12-07 Kanto en memoro -- donacoj en ŝuoj -- k.s.
    Okaze de la festo de Sankta Nikolao iom surprize reaperis en mia memoro franclingva sanktanikolaa kanto: (trad.) Sankta Nikolao, patrono de la lernejanoj, / alportu al mi sukeraĵon en mian ŝueton. / Mi ĉiam estos bonkonduta, bonkonduta kiel ŝafo, / bonkonduta kiel bildo, por ricevi bombonojn...* -- Supozeble ni lernis tion en lernejo, por plezurigi la lernadon de la Franca lingvo.
    Mi estas scivola, ĉu iu povus diri al mi, en kiu franclingva lando oni kantas tion pri Sankta Nikolao, kaj en kiu franclingva lando li do metas ion en ŝuojn. (Mi pensis, ke donacetoj en ŝuoj estas io tipe Nederlanda.)

    En iuj urboj, iuj ekhavis la ideon, en la antaŭ-Nikolaa vendredo meti donacetojn en ŝuojn de preĝantoj en moskeoj. Donacetoj en ŝuoj tamen montriĝis ne tre bonvenaj, do oni kelkloke post la vendreda preĝo disdonis donacetojn al preĝintoj en la antaŭhalo aŭ ĉe la pordo de moskeo. Inter tiuj estis aŭtorino de (nederlandlingva) libreto "Ridi kun islamanoj" (kun pli-malpli komunaj bonhumoraĵoj 'niaj' kaj 'iliaj'), kiu krome donis ekzemplerojn de sia verko.
    Tio tamen ne helpas al la (Islamana) knabeto, kiu en lernejo rakontis, ke liaj gepatroj malpermesis al li meti ŝuon en la loĝĉambro, kiel faris liaj samklasanoj, kaj ke tiam li metis ĝin en sia dormĉambro, sed Sankta Nikolao nenion metis en ĝin...

    Dum aĉetado en nutraĵvendejo, mi hodiaŭ provis klarigi al Hindua sinjoro, ke "kristnaska arbo" tute ne estas io Kristana...
____
    * (proksimume:) Saint Nicolas, patron des écoliers, / apporte-moi du sucre dans mon petit soulier. / Je serai toujours sage, sage comme un mouton, / sage comme une image, pour avoir des bonbons... -- reagoj: grizulo(ĉe)galerio.org


2004-12-06 Sankta Nikolao
    Hieraŭ vespere, Sankta Nikolao (ne persone, sed per donacalportantoj) vizitis nian nepon preskaŭ okmonatan. Tre impresis al li diversaj pluŝaj bestetoj, inter kiuj kelkaj povas fari sonojn post premado, kaj pluraj helkoloraj objektoj farantaj sonon pro movado. Sed plej impresis al li ligna balanco-ĉevalo (en kiu li povas sidi kaj (eble baldaŭ poste) balanci sin) kun diversaj ŝoveblaj lignaj ringoj kaj aliaj objektoj, kaj... malmoderna malgranda lada kokino (aŭ koko), kiu post ŝlosila streĉado de risorto, brue pikas kaj saltetas. (Provizore grandpersono devos turni la ŝlosilon.)
    Antaŭhieraŭ li, kun siaj gepatroj, estis ĉe festo de Sankta Nikolao por infanoj de la personaro en ilia laborejo. Tie ne estis iu helpa sanktanikolao, sed li, kiun tuta Nederlando konas de televido, kun lia Vojmontra Petro, kiun same ĉiuj en la lando konas.* Fakte ne mirige, se Panjo redaktoras por televidaj aktualaĵoj, kaj Paĉjo diskumas en radio... Tamen, kiam S-ta Nik persone alparolis lin (post pli ol duonhora programo), li jam estis tre dormema. Venontjare pli bone...
_____
    * Por ke malgrandaj infanoj ne tro konfuziĝu, en ĉiuj televido-kanaloj de Nederlando (publikaj kaj komercaj (vidu 2004-03-04)), en horoj kiam tiuj rigardas, dum la semajnoj antaŭ lia festo, precipe aperas Sankta Nikolao kaj liaj ĉefaj helpantoj ne nur en precize samaj kostumoj, sed kun samaj vizaĝoj kaj movoj... Iuj aktoroj jam dum dekoj da jaroj ne estas disponeblaj por alia laboro en ĉi tiu sezono... (Post tv-programo iliaj nomoj aperas nur post la mencio: "kun danko al...") -- Ke en la propra urbo, lernejo aŭ hejmo, S-ta Nik ofte aspektas alie, tamen ĝis certa aĝo ne ĝenas.


2004-12-04 Fatvo
    Se estas eĉ nur unu leganto, por kiu jeno havas signifon, havas sencon, citi ĝin:
    Fatvo de Grand-Ajatolo Ŝejko Mohammed Hussein Fadlallah en Bejruto de Libano (respektata de Ŝijaanoj ankaŭ en Eŭropo), prononcita responde al demando de Nederlandaj Ŝijaaj Islamanoj, post la murdo (kiun li nomis "ago kontraŭa al la leĝoj de Islamo") al Theo van Gogh, "kiun sekvis negativaj efikoj por la Islamana loĝantaro de Nederlando":
    "En la nomo de la Kompatema kaj Gracodona: Ni alvokas ĉiujn niajn filojn kaj fratojn, protekti la sekurecon de la bona lando, kiu donis al ili ĉiujn faciligojn por digna vivo, kaj tial ni malpermesas al ĉiuj, fari kian ajn agon (ĉu pro zeloteco, ĉu pro senpripenseco), kiu kaŭzus malutilon al la publika ordo en Nederlando. La civilizita dialogo, kiun Islamo akcentas en diferencoj kun aliuloj, religiaj aŭ nereligiaj, anstataŭ perfortaj agoj kaj teroro, estu la metodo per kiu ni traktu niajn diferencojn internajn kaj eksterajn. Paco estu kun vi kaj la kompatemo de Dio kaj Liaj benoj."
    [11dec04: Similajn fatvojn kun malpermeso perforte solvi diferencojn en Nederlando publikigis la Grand-Ajatoloj Al-Sistani (Irako) kaj Al-Ŝirazi (Irako/Irano).
    [La plimulto de la Islamanoj en Nederlando tamen estas divers-tradiciaj Sunaanoj.]


2004-12-02 Mi nur ripetas...
    Pasis unu monato post la murdo al Theo van Gogh (vidu blogaĵon de 2004-11-04).

    Mi ne scias. Mi ne povas scii. Mi nur ripetas: "Diru al la kredantoj: La dio, kiun alvokis Mohammed B. /Bujeri/, kiu murdis Theo van Gogh, la dio, kiun alvokis tiuj, kiuj murdis centojn da pacemaj homoj en trajnoj en Hispanio, la dio, kiun alvokis tiuj, kiuj murdis milojn da pacemaj homoj en turoj en Novjorko, la dio, kiun alvokas tiuj, kiuj murdas pacemajn homojn ĉie en la mondo, ne estas la Kompatema, la Pardonema, la Komprenema, la Indulgema, la Gracodona!  Mohammed B. kaj liaj terorismaj kolegoj kaj komplicoj faris mem dion al si. Tio estas la laboro de Satano. Tio estas la laboro de Lucifero (Ibliso). Ilia dio estas falsa dio. La Sinjoro de la Torao donita per Moseo, de la Evangelio donita per Jesuo, de la Korano donita per Mahometo (Paco estu super ili ĉiuj!) ne toleras falsajn diojn!" Jen tio, kion mi ripetas. Ripetu al kredantoj!


\/  novembro ---- 2004 ---- decembro  /\


2004-11-29 Islamanoj en NL
    Iu demandis, post legado de kelkaj miaj antaŭaj blogaĵoj, kiom da Islamanoj fakte loĝas en Nederlando. Fakte tio ne estas konata, ĉar oni en Nederlando ne registras la religian apartenon de homoj.
    Sufiĉe ofte oni legas, ke en Nederlando estas proksimume 1 miliono da Islamanoj inter 16 milionoj da loĝantoj. Al tiu nombro oni tamen venis, nombrante la devenon de homoj: se la persono mem, ties gepatroj aŭ ties geavoj naskiĝis en "Islama lando", tiu estas kalkulata en tiu miliono...
    Kompreneble tiu maniero ne estas taŭga. Multaj personoj el "Islamaj landoj" venis al Nederlando ĝuste, ĉar ili mem ne estas Islamano, sed ekzemple kiel Kristano, Judo, Bahaano aŭ ateisto iris al Nederlando por tie havi pli trankvilan vivon. Iu Turkdevena ĵurnalisto kolere demandis: "Kial oni ĉiam volas paroli kun tiuj imamoj? Duono de la Turkoj en Nederlando estas ateistoj, kaj de la alia duono multaj neniam venas en moskeo." Ankaŭ inter Marok-devenaj Nederlandanoj estas multaj, kiuj "de Ramadano festas nur la finon". Do, aspektas, ke sufiĉe multaj Nederlandaj Islamanoj estas same intense Islamanoj, kiel multaj Nederlandaj Kristanoj estas Kristanoj: krom tute private kredi kaj preĝi, nur en festotagoj, ĉe naskiĝo, geedziĝo kaj morto.
    Oni ja devas aldoni kelkdek milojn da Nederlandanoj de Hindostana*-Surinama deveno: inter la kontraktlaboristoj venintaj de Brita Hindio al Surinamo troviĝis kaj Hinduoj kaj Islamanoj. Kaj granda parto de ili venis al Nederlando, kiam Surinamo sendependiĝis. Kaj, efektive, ekzistas centoj da "indiĝenaj" Nederlandanoj, kiuj fariĝis Islamanoj. (Inter tiuj ankaŭ iuj ekstremismaj, kiel pli ofte inter konvertitoj... De tiuj nun du (aŭ pli) sidas en malliberejo pro planado de atako...)
    La proporcio de praktikantaj Islamanoj en Nederlando do supozeble ne superas 3 aŭ 4 procentojn (en grandaj urboj multe pli, en aliaj lokoj multe malpli).
    Tamen, se oni rondiras en la stratoj de, ekzemple, Amsterdamo, oni ekhavas tute alian impreson. Jam nur pro la kvanto da virinoj kun islamecaj kapkovraĵoj (kaptukoj aŭ pli). Iu diris, ke en Amsterdamo oni vidas pli da virinoj kun kaptukoj sur strato, ol en Casablanca Istanbul. Por tio estas almenaŭ du kialoj: Homoj el Maroko kaj Turkio, kiuj venis al Nederlando, ĝenerale venis el malurbaj, ekonomie postrestintaj regionoj de tiuj landoj, laŭ tiulandanoj "malmodernaj". Tio klarigas la vestaĵojn de aĝuloj: ili ofte vestas sin laŭ tieaj vilaĝaj normoj de antaŭ dudek aŭ tridek jaroj. Inter junuloj estas alia tendenco: dum la somero oni povis vidi multajn (dua- kaj triageneraciajn) "Marokajn" knabinojn, kiuj, super striktaj vestaĵoj, kiuj ja "kovris la virinajn ĉarmojn", sed lasis malmulton por diveno, surhavis kapkovraĵon laŭ la lasta modo en urboj de Maroko. Kial? Por "montri sian identecon". (Nederlandaj "identeco-montraj" popolaj kostumoj (kiuj havis ankaŭ religian dimension, kaj foje tre similajn kufojn) formortis antaŭ ĉirkaŭ sesdek jaroj.) Nun vintriĝas, nun ili surmetas mantelojn, kaj la kapkovraĵoj havas alian utilon.
    Mi ne forgesu aldoni, ke el "Islamaj landoj" venis ankaŭ anoj de diversaj varioj de Islamo, kiuj havas nenion komunan kun la batalema, ekskluzivema (iuj dirus "rasisma", se aliaj tiel pensus kaj agus...) formo de Islamo predikata en Arabaj landoj. (Ekzemple tre toleremaj, pacemaj formoj el Turkio kaj el iuj Afrikaj landoj.)
    Sed, kontraste, el iuj landoj venis (eble ne speciale al Nederlando, sed ĝenerale al Eŭropo) homoj, de iuj rigardataj kiel "spiritaj gvidantoj", kiuj instruas la formon de Islamo plej malamikan al demokratio, libereco de ideoj, paca kunvivado de diverse pensantoj. Montriĝis, ke ĉiuj ekstremismaj junuloj arestitaj antaŭ kaj post la murdo al Van Gogh, inkluzive de la murdinto mem, havis kontakton kun unu sola tia instruisto (el Sirio fuĝinta, petinta azilon en Germanio), kiu ŝajne nun forvaporiĝis... Iuj junuloj estas tiel sub impreso de tiuj instruoj, ke en ĵusa diskuto iu voĉigis, ke Islamanoj devas konsideri Nederlandon kiel landon liberigotan de la okupado fare de la nekredantoj: Nederlando, do, kvazaŭ parto de Maroko, aŭ Sirio, aŭ Arabio, okupata de Nederlandanoj??
_____
    * Ĝuste ĉar konsiderinda parto de tiuj Hindostanaj Surinamanoj estas ne Hinduoj, sed Islamanoj, en Surinamo oni ne diras "Hindustana". -- Mi fakte preferus "Surinamio" super "Surinamo", ĉar la landonomo venas de la nomo de rivero (Zamenhof: -io) aŭ de la nomo de (iama) popolo (Fundamento: -ujo).


2004-11-26 Frosto
    Dum la pasintaj du noktoj (iom) frostis ĉi tie. Tamen, dum la sekvontaj kelkaj supozeble ne...
    (Por paroli pri io alia.)


2004-11-25 Gravaĵoj
    Nederlando estas konfuzita. Eble ne ĉiuj loĝantoj aparte, sed multaj ja, kaj almenaŭ kolektive. Radio, televido, gazetoj spegulas tion. Ankaŭ la metado de afiŝoj "Mi malamas malamon" antaŭ fenestroj, la vestado per oranĝaj braceletoj "respekto al ĉiuj", kaj T-ĉemizoj (brrr!: vintriĝas) "mi ne plu toleras netoleremon"... Ja okazis murdo al konata publika figuro, fare de fanatikulo, membro de ekstremisma Islama sekto.* Ja pluraj homoj devas kaŝiĝi pro seriozaj mort-minacoj. Ja okazis forbruligo de Islama elementa lernejo (fare de tri bubaĉoj 14/15-jaraĝaj, sen ajna rilato al politika aŭ religia grupiĝo, kiuj esperis, ke pro la situacio oni kulpigos iujn aliajn). Ja okazis fajroj ĉe pordoj de aliaj lernejoj, ĉe moskeoj kaj ĉe Kristanaj preĝejoj.
    Tamen, la plej gravaj aferoj diskutataj inter parlamento kaj registaro ŝajnas esti:
    - Pliakrigo aŭ forstreko de leĝo-artikolo pri blasfemado (artikolo praktike morta);
    - La rifuzo de iu imamo (unu el okdek en iu kunveno), skui la etenditan manon de ministrino, (post kio ŝi laŭte vokis "ni ja estas egalaj!") (ago (lia, sed ankaŭ ŝia) eble malplaĉa, sed neniel kontraŭleĝa -- mi dubas, ĉu mi mem skuus ŝian manon, ne pro religiaj, sed pro politiko-moralaj kialoj);
    - Eldiro de iu junulo, iam rapisto, kiu 16-jaraĝa fariĝis Islamano anstataŭ Rom-katolika Kristano, studis la Araban kaj Islamon, kaj prelegas al Nederlandaj junuloj-Islamanoj pri Islamo, ke li ne bedaŭrus, se certa (de li malŝatata) parlamentano mortus pro malsano dum la sekvaj du jaroj (diro malplaĉa kaj eble necivilizita, sed neniel kontraŭleĝa -- antaŭ jaro, konata verkisto skribis pri kolego: mi ne plorus, se li venus sub tramo, sen ia reago en parlamento...)
    Tre gravaj aferoj, do. Sed la efiko ŝajnas esti, ke neniuj venas al la ideo, fari fajron ĉe pliaj lernejoj, moskeoj kaj preĝejoj...
_____
    * Ankaŭ junulon Maroka-Nederlandan iu mortigis en la tagoj post la murdo al Theo van Gogh, sed tio estis "normala" mortigo en la kadro de drogo-komerco.


2004-11-20 Akuzo al "s-ro Dio"
    Kelkajn tagojn post la murdo al verkisto kaj filmisto Theo van Gogh (vidu mian blogaĵon de 2004-11-04), iuj studentoj- islamanoj ĉe regiona prokuroro petis persekuton de la tie nomita parlamentanino pro "kunkulpeco pri la murdo", ĉar, laŭ ili, ŝi per siaj publikaj eldiroj, provokis la murdiston fari la murdon. (Senŝanca: eĉ se ŝi provokis, ŝi ne provokis al murdo.)
    Hodiaŭ en tutlanda taggazeto Trouw aperis alvoko de juristo kaj verkisto al la ministro de justico, por aresti kaj pridemandi "s-ron Dio" pri lia rolo en la murdo (kiel provokanto, kunkulpanto aŭ scianto- nesciiganto.) Ilia premiso estas, ke, ĉar laŭ la leĝo eblas insulti aŭ ofendi Dion, la leĝo eliras de tio, ke Dio estas persono- subjekto de juro.
    Ĉar la rezonado en tiu estas (almenaŭ unua-lege ŝajnas) sufiĉe interesa, mi metis (provizoran, rapide faritan) tradukon de tiu alvoko en mian retejon, kun iuj miaj komentoj.


2004-11-18 Blasfemo
    Denove mi sentas, ke mi klarigu ion aperantan en eksterlandaj novaĵoj. Nome: "Nederlando abolas kontraŭ-blasfeman leĝon". Temas pri artikolo en la puna kodo, kontraŭ "ofenda (doloriga) blasfemado". Ĉar dum la lastaj semajnoj precipe iuj Islamanoj indikis, ke ili regule sentas sin ofenditaj pro ies publikaj eldiroj*, la ministro de justico -- tute prave -- atentigis, ke ekzistas en la leĝo artikoloj kontraŭ ofendado (al personoj kaj al grupoj), kalumnio, diskriminacio, alvoko al malamo, kaj kontraŭ ofenda blasfemado -- kaj ke tiu, kiu sentas sin ofendita pro 'raso', seksa inklino, religia konvinko, ktp., povas alvoki tiujn leĝajn artikolojn en proceso. Ĝis tio, ĉio en ordo. Sed en kunveno de sia (kristan-demokrata) partio, la ministro menciis, ke la aplikon de la artikolo kontraŭ ofenda blasfemo oni eble "aktualigu" kaj "pliprecizigu".
    Tio... ofendis multajn aliajn, ankaŭ parlamentanojn. Ili vidas, ke tio povas esti interpretata kvazaŭ iela pravigo de la murdo al Theo van Gogh, ĉar la murdinto menciis, en skribaĵo tranĉile fiksita al ties korpo, "blasfemajn ofendojn kontraŭ Islamo" kiel kialon. Kaj la vortoj de la ministro almenaŭ sugestas, ke kredantoj rajtas je pli da protekto kontraŭ ofendoj, ol ne-kredantoj. (Ekzemple, ne ekzistas artikolo kontraŭ ofendo, diskriminacio, alvoko al malamo, ktp. en la nomo de Dio aŭ religio!**)
    Tiuj parlamentanoj opinias, ke en aliaj artikoloj de la puna kodo troviĝas sufiĉe da protekto kontraŭ ofendo ankaŭ al religiaj sentoj, kaj ke do la speciala artikolo pri ofenda blasfemo estu... forstrekita, por ke la protekto por kredantoj kaj ne-kredantoj estu egala. En la parlamento ekzistas larĝa plimulto (inkluzive de iuj registaraj partioj) por la forstreko.
    La koncerna artikolo eniris la leĝaron antaŭ 70 jaroj (kiam, hazarde, la avo de la nuna ministro de justico estis ministro de justico). De tiu tempo ĝi alvokiĝis tri (3) fojojn en proceso, kaj ne sukcese. Intertempe eniris la leĝaron specifaj artikoloj kontraŭ ofendo, kalumnio, diskriminacio, ktp., kiuj same validas por kredantoj kiel por ne-kredantoj. Temas do fakte pri "morta artikolo", kaj ĝia forstreko praktike nenion ŝanĝas.
    La impreso, ke kredantoj post ĝia forstreko (kiu ne jam okazis!) estus malpli bone protektataj kontraŭ ofendo pro ilia religia konvinko, estas do ne ĝusta.
    Sed... Malmultaj homoj ekster registaro kaj parlamento komprenas, kial la ministro ĝuste nun levis diskuton pri tiu (morta) artikolo kontraŭ ofenda blasfemo...
    (Eble la plej bona solvo estus ne voĉdonigi la proponon pri forstreko nun. La ministro jam scias, ke la parlamento ne allasus pli larĝan aplikadon -- kaj same akcepto kiel malakcepto de la propono povus esti miskomprenata en la nunaj cirkonstancoj.)
_____
    * Ekzemple, kiam iu konstatis la fakton, ke "preni kiel edzinon" naŭ- aŭ dektrijaran knabinon (kiel laŭ la tradicio faris la Profeto (p.e.s.l.)), laŭ nunaj leĝoj kaj normoj estas konsiderata kiel pedofilio aŭ eĉ infan-perforto.
    ** Eldiro, ke laŭ la Korano (ĉu?) "virojn kulpintajn pri samseksa sekso, oni ĵetu de alta konstruaĵo", estas konsiderata kiel nepunebla cito en la kadro de libereco de religio. (Alia Islama fakulo klarigis, ke -- laŭ lia interpreto -- tio validas nur, se la seksa penetrado okazas en publika vojo, kaj estas atestata de kvar senpekaj barbohavaj viroj, kaj ke la puno povas esti aljuĝata kaj plenumata nur en Islama (Ŝaria) lando... -- Tio certe trankviligis iujn, sed ne ĉiujn.) Ankaŭ el la buŝoj de iuj Kristanoj regule aŭdiĝas Bibliaj citaĵoj, kiuj ja estus de multaj sentataj kiel ofendoj aŭ alvokoj al malamo, se ili ne jam havus "dikan haŭton"...


2004-11-17 Superlando?
    Kio skribiĝas sur la afiŝ(et)o apud mia blogaĵo de 2004-11-13? "Ik haat haat" signifas "Mi malamas malamon". Temas pri afiŝo, kiun iuj proponas ĉie montri, post la okazaĵoj priskribitaj en tiu blogaĵo. La malsupra linio sur tiu afiŝo fakte tekstis "Nederland - tolerant" ("Nederlando - tolerema / toleranta"), sed mi opinias, ke okazis aferoj tute ne tolereblaj. Tial mi ŝanĝis tion al "Nederland - superland" (kio preskaŭ same fuŝe rimiĝas), ne pro ia granda ŝovinismo miaflanka, sed por indiki, ke, se ĉiuj loĝantoj en Nederlando, de kiu ajn deveno, dece interrilatus, ĝi povus esti iel "supera" en signifo "bonega". Finfine, tiuj, kiuj venis el eksterlando dum la jarcentoj, venis, ĉar pro iu kialo ili atendis en Nederlando pli bonan vivon -- kaj tiuj, kiuj ne foriras al eksterlando, eble pensas, ke ĝi ja estas preferebla super (multaj) landoj aliaj. Komprenu do: "Ni faru el Nederlando super-agrablan landon".


2004-11-17 Preparo?
    Kion mi celis per "inter intenco kaj faro necesas preparo"? (2004-11-13) -- Mi volis diri, ke por terorismaj atakoj okazas preparado, kiun sekretaj servoj kaj polico (kaj atentemaj civiluloj) povus rimarki. Preparado por individua murdo, kontraste, ĝenerale okazas ekster la vido de la ĉirkaŭaĵo. Ne pli - Ne malpli. (Kiel jura maksimo ĝi indikas, ke nura intenco ne estas punebla -- necesas komenco de preparo, aŭ esprimo en formo de minaco.)


2004-11-14 Sin-minaco
    Antaŭ kelkaj tagoj, konata parlamentano de la Nederlanda politika partio, kiu asertas reprezenti la ideojn de Pim Fortuyn (murdita 2002-05-06) -- partio tre kritika al iuj aspektoj de Islamo, ricevis "personan morto-minacon" subskribitan de "iu islamisma organizaĵo". Ankaŭ la prezidanto de tiu partio anoncis al la polico, ke li ricevis tian minac-leteron. Nun montriĝis, ke tiujn minacajn faksojn verkis kaj sendis... tiu partio-prezidanto mem. Li estas arestita pro tio.
    En la historio pli ofte okazis, ke politikistoj mem inventis minacojn "de la flanko de kontraŭuloj", por povi malbonfamigi aŭ ataki ilin -- foje kun grandaj sekvoj. Ni ne bezonas reiri al la tempoj de Hitler kaj Stalin por ekzemploj!


2004-11-13 Civila milito?
    Eble iuj el vi en ekster-Nederlandaj elsendoj de radio kaj televido aŭdis raportojn pri ''granda maltrankvilo en Nederlando pro teroristoj'', pri ''bruligo de lernejoj, moskeoj kaj preĝejoj'', pri ''evakuado de stratoj pro serĉado de eksplodaĵoj en loĝejoj'', ktp., en ĉi tiu tempo post la murdo al filmisto Theo van Gogh (vidu 2004-11-04).
    Al tiuj, kiuj el eksterlandaj gazetoj kaj tv-raportoj komprenis, ke en Nederlando post tiu murdo eksplodis civila milito inter ''Islamanoj'' kaj ''Nederlandanoj'' (pli precize: inter Islamismaj faŝistoj kaj Blankula-Regado- faŝistoj -- ne venu kun la kritiko, ke mi misuzas la terminon 'faŝisto'!), kaj ke la popolo timas eliri de siaj domoj, mi diru: tiel ne estas!
    Je 11-11, vespere, infanoj (senkredaj, kristanaj, islamaj, hinduaj,...), en la regionoj kie oni kutimas fari tion, normale sonoris ĉe ĉiuj pordoj, kun lampionoj kaj kantoj, por kolekti dolĉaĵojn okaze de "Sankta Marteno". (Por la Hinduaj, bela koincido kun la Divali-festo.. La Islamaj eble konservos siajn dolĉaĵojn ĝis la hodiaŭa/morgaŭa Sukerfesto...)  Hodiaŭ, Sankta Nikolao (1600-jaraĝa kvazaŭepiskopo, kun longa blanka barbo (pli densa ol tiu de O.b.L.) kaj kun ruĝa mantelo super sia longa blanka robo) alvenas en la lando por alporti donacojn al la infanoj je la 5a de decembro, en la antaŭvespero de sia "naskiĝtago" (vere, kiel oni diris en Mezepoko: morto estas naskiĝo...). La televido tion dum du horoj rekte elsendas: en unu kanalo sen, en alia kanalo kun entuziasma signo-lingva traduko. En ĉiuj urboj, Sankta Nikolao (eble samtempe) rajdos sur sia blanka ĉevalo, en gaja kavalkado, kaj multaj miloj da infanoj kaj gepatroj kolektiĝas en la stratoj por bonvenigi lin... (Mi vidas en BBC, ke en Londono oni nun simile bonvenigas la novan ĉefurbestron!) Estas vero, ke en 11-11 iuj pli aĝaj infanoj (senkredaj, kristanaj, islamaj,...) provis ŝteli dolĉaĵojn de la malpli grandaj -- same kiel pasintjare. Se hodiaŭ estas pli da policistoj surstrate, ili estas por mi nevideblaj (ja estas multaj ebloj por transvesti sin -- sed ankaŭ por malbonuloj!).
[ afiŝo: ik haat haat = mi malamas malamon ]     Mi ne malpligravigas la provojn kaŭzi fajron ĉe Islamaj lernejoj kaj moskeoj kaj Kristanaj preĝejoj. (Unu Islama elementa lernejo* plene forbruliĝis [de tri knaboj 14- kaj 15-jaraj!]. Sur ĝi estis farbita la simbolo de "Blankula Regado".) Sed laŭ la polico, preskaŭ ĉiuj kulpintaj knabaĉoj kaj ekstrem-dekstremaj junuloj (kun aŭ sen Lonsdale-vestaĵoj**, kun aŭ sen razita kapo) jam estas arestitaj (tiuj, kaptitaj ĝis nun pro fajro ĉe Kristana preĝejo, ne estis Islamanoj). (Cetere oni ne forgesu, ke ankaŭ antaŭ la murdo al Van Gogh sporade okazis tiaj fajrigoj kaj priskribaĉado, ne nur pri Islamaj, sed ankaŭ pri Judaj objektoj, fare de tiuj samaj ekstrem-dekstremaj junuloj.)
    Ankaŭ la sieĝado de loĝejoj fare de la polico, kaj la aresto de deko da Islamaj fanatikaj junuloj estas grandaj temoj en novaĵoj. Kredeble, iuj el tiuj intencis fari terorisman atakon aŭ murdon "por venkigi Islamon", sed "inter intenco kaj faro necesas preparo". Oni serĉis "stokojn da eksplodaĵoj", en sep loĝejoj en kvar urboj. Entute oni trovis nur kolekton de kvar grenadoj en unu domo -- sufiĉe por murdo, tamen. Puninde, kompreneble, almenaŭ en Nederlando. Sed ĉe "normalaj" krimuloj, oni antaŭ ne tiom longe trovis multe pli.
    Estas saĝe, teni okulojn malfermaj. Necesas bone atenti perfortajn sektojn Islamismajn kaj aliajn. Necesas, ke pli da Islamanoj kondamnu kaj kontraŭ-agu tiujn Islamajn sektojn. Necesas, ke pli da ne-Islamanoj kondamnu kaj kontraŭ-agu tiujn ne-Islamajn sektojn. Sed civila milito ne estas.
_____
    * En Nederlando, asocioj (de gepatroj k.a.) povas fondi lernejojn, se estas sufiĉe da lernantoj. Tiel ekzistas Katolikaj, Protestantaj, Judaj kaj Islamaj lernejoj (ĉiuj en diversgrada ortodokseco...) kaj unu Hindua, kaj lernejoj kun speciala instru-metodo. La kondiĉoj pri kvalifiko de instruistoj kaj pri lerno-enhavo estas samaj kiel por publikaj (urbaj) lernejoj. Tiuj privataj lernejoj estas "je krajono precize" same financataj per mono el impostoj, kiel la publikaj.
    ** (Vestaĵoj kun la marko LONSDALE per grandaj literoj sur la brusto, speciale elektitaj de certaj junuloj, ĉar el tiuj literoj sub malferma jako restas videblaj NSDA, rememorigantaj la partion de Hitler, NSDAP -- faŝista simbolo sen faŝista simbolo, do. La fabrikisto de tiuj vestaĵoj ne ĝojas pri tio!)


2004-11-07 Amiko aŭ malamiko?
    Hodiaŭ vespere, en la radio, iu (Nederlandano*) diris (parolinte pri la Bush-elektiĝo kaj pri la Van Gogh-murdo (vidu malsupre)):
    "Mi pristudis la tekston de la lasta vidbendo de Osama bin Laden. Mi pristudis ankaŭ kelkajn por-elektajn paroladojn de George W. Bush. Mi devas konstati, ke mi multe pli konsentas pri la analizo de la situacio en la mondo, kiun priskribas Bin Laden, ol pri tiu, kiun priskribas Bush. Tamen, Bin Laden estas mia malamiko, ĉar en mondo estrata de li mi ne povus vivi kiel mi. Iel mi ankoraŭ esperas, ke en mondo estrata de Bush mi eble provizore ja povos vivi kiel mi, do, ĉu eble provizore mi tamen konsideru lin mia amiko...?"
_____
    * Utilas jena piednoto: "Nederlandano" estas ĉiu, kiu havas Nederlandan ŝtatanecon. Ne ekzistas iu "Nedera" etno, kvankam mi agnoskas, ke iuj sentas sin pli Nederlandanoj, ol aliaj. (Ekzemple, mankas "komuna lingvo" kaj "komuna religio" -- ankaŭ inter praloĝantoj -- du kutimaj kriterioj por "etno".) En tiu ĉi kazo temas pri persono, kies antaŭuloj, almenaŭ en patra linio, dum minimume tricent jaroj loĝis en la teritorio, kie nun troviĝas la ŝtato Nederlando. (Trovi familion en Nederlando, kies antaŭuloj dum tri jarcentoj ĉiuj naskiĝis en tiu teritorio, estas verŝajne tre malfacile!) (Mi, ekzemple, ne estas "Franco" aŭ "Aŭstro", kvankam iuj el miaj antaŭuloj venis de lokoj, kie nun estas la ŝtatoj Francio kaj Aŭstrio.)


2004-11-07 Darfuro
    Vidu 2004-09-03.


2004-11-04 Theo van Gogh -- rite buĉita
    En la mateno de 2004-11-02, la Nederlandan verkiston, intervjuiston, kritikiston kaj film-fariston Theo van Gogh (/te!o fanĥoĥ!/, pranepo de la samnoma frato de Vincent van Gogh) rite murdis islamisma fanatikulo. Tiu plurfoje pafis al li (ili ambaŭ biciklis en Amsterdama strato), kaj kiam la viktimo kuŝis sur la pavimo, per unu tranĉilo tranĉis lian kolon, kaj per alia tranĉilo fiksis plurfolian skribaĵon al lia brusto. La murdisto, 26-jara denaska Amsterdamano kun Nederlanda kaj Maroka pasportoj, poste pafis al policistoj, kiuj tamen ne tre vundiĝis (pro bona korpoprotekto), sed sukcesis aresti lin nur vundante lian kruron*. La murdisto havis sur si adiaŭan leteron, kio sugestas, ke li esperis "martiriĝi" pro policaj kugloj. [Intertempe koniĝis, ke temas pri nederlandlingve edukita junulo, kiu antaŭ tri jaroj ĉesigis siajn altlernejajn studojn kaj fariĝis "ekstreme pia", kaj ke la skribaĵo pikita al la korpo de la viktimo, estis tiel specife minaca, ke pluraj personoj kaj pluraj konstruaĵoj ricevis tuj ekstran protekton. Oni do eliras de tio, ke ne temas pri solula iniciato, sed ke la murdinto apartenas al grupo kun similaj intencoj.]
    En eksterlandaj gazetoj kaj televido mi legis kaj aŭdis, ke oni priskribas Theo van Gogh kiel "farinton de kontraŭ-islama(j) filmo(j)". Tio ne estas ĝusta karakterizo. Kiel filmisto (produktisto kaj reĝisoro de scenaroj propraj kaj aliaj) li faris pli ol 25 filmojn kaj televidajn serietojn, por kiuj komuna karakterizaĵo estus eble nur la homa nekapablo trovi feliĉon interpersonan pro la ĉirkaŭa socio aŭ pro... la homa nekapablo. Liaj lastaj televidaj serietoj (kun ankaŭ kineja versio) ekzemple estas nia-tempaj paralelaĵoj al la rakontoj pri Romeo kaj Julieto ("Najib en Julia", jam ripete elsendita, kaj plurlande premiita) kaj pri Medeo ("Medea", ĵus finita, baldaŭ elsendota). Ankaŭ la karakterizo kiel "dekstrema filmisto" estas neĝusta. Li estis libera pensulo -- iujn liajn opiniojn oni povus nomi "dekstremaj", aliajn "maldekstremaj".
    La filmo pri kiu oni pensas, estas mallonga filmo-pamfleto "Submission" (kaj 'Submetiĝo' (unu el la signifoj de 'Islamo') kaj 'Subpremado'), kiun li faris antaŭ du monatoj kune kun Nederlanda parlamentanino Somali-devena, kiu forte kaj daŭre bataladas kontraŭ la mistraktado de Islamanaj virinoj fare de ties edzoj. En tiu filmeto, sur la korpojn (fragmente montratajn) de mistraktitaj virinoj, jen kun videblaj vundoj pro bruligo per bolanta akvo, oleo aŭ acido, jen kun cikatroj de entranĉitaj Arabaj vortoj aŭ pro vipado, estas projekciataj la tekstoj el la Korano, per kiuj la edzoj pravigas siajn agojn. Tiun filmeton oni montris en televido en la kadro de longa intervjuo kun tiu parlamentanino. (Ŝi, cetere, pro oftaj minacoj de la flanko de Islamaj fanatikuloj, jam dum pli longa tempo daŭre vivas sub polica protekto je ŝanĝiĝantaj sekretaj adresoj. (Iuj, kiuj minacis al ŝi, jam sidas en malliberejo.)) Efektive, el iuj Islamaj rondoj venis kritiko pri la kombino de Koranaj tekstoj kaj "nudaj virinaj korpoj" (sen eĉ mencio pri la vundoj...: montri la bildojn por iuj estas pli skandale, ol fari tiujn vundojn!). Oni supozas, ke la murdisto alvokos tiun filmeton kiel kialon por sia rita murdo. Ĝis nun tamen li rifuzas paroli pri sia motivo.
    Theo van Gogh do ne tiom per filmoj, sed precipe skribe kaj buŝe, ĉiam akre kaj ofte insulte kritikis ĉian hipokritecon, sed antaŭ ĉio religian fundamentismon kaj fanatikismon kaj la emon de religianoj, devigi aliajn, observi iliajn normojn. Li tion nomis religia faŝismo. Por li ne estis diferenco, ĉu temis pri Katolikoj, Kalvinanoj, Judoj aŭ Islamanoj (aŭ kontraŭ-fumistoj -- laŭ li same "religiaj" fanatikuloj). Aliflanke, Theo van Gogh ĉiam publike defendis la rajton de aliaj por akre kaj insulte kritiki liajn proprajn opiniojn. De la flankoj Katolika, Kalvinana, Juda, kontraŭ-fumista, plurfoje iuj procesis kontraŭ lia insulta kritiko, sed neniam venkis antaŭ juĝisto. Nun, do, Islamano mem fariĝis juĝanto kaj ekzekutisto.
    La murdo al Theo van Gogh forte ŝokis la Nederlandan socion (kaj grandparte forpuŝis la interesiĝon pri la Usonaj elektoj**). Je 2002-05-06, la Nederlandan 'popolisman' politikiston Pim Fortuyn murdis blonda blanka vegetarano -- laŭ multaj pro tio, ke "li diris, kion li pensis" (laŭ la murdinto: ĉar li estis danĝero por la Nederlanda socio). Van Gogh ĵus finis kinejan filmon ("06/05") pri tiu murdo. Krom tiu, laŭ homa memoro, ĉi tio estas la unua murdo en Nederlando pro ies partopreno en la publika debato. Kaj la unua kun (supozeble) religia motivo en pli ol 300 jaroj. De jam antaŭ Erasmo kaj Spinozo, la Respubliko de la Nederlandoj estas karakterizata de libereco de esprimado. Ĉiam kontraŭ vortoj oni batalis per vortoj. Eventuale, se temis pri personaj atakoj, kalumnioj, aŭ pri diskriminacio aŭ vekado de malamo, per la Leĝo. (Tio ne signifas, ke entute ne okazas mortigoj pro opinio: ĉiujare kelkfoje okazas, ke iu estas mortigata en la strato simple ĉar li kuraĝis kritiki ies konduton. Tio tamen estas alia problemo.)
    Ĉi tiu murdo tre forte re-vekis en Nederlando la diskuton, kiel oni protektu la rajton de sin-esprimado kontraŭ tiuj, kiuj mem ne agnoskas tiun rajton. Kaj, pli larĝe, kiel oni protektu la demokration kontraŭ tiuj, kiuj mem estas kontraŭ demokratio. Ne per nuligo de la rajto pri sin-esprimado, nek per nuligo de demokratio... Ĉar tiujn nuligi estus precize laŭ la deziro de ĉi tiu islamisma, jes ja, teroristo kaj liaj kolegoj.
_____
    * La Nederlanda polico principe pafas al la kruroj de danĝera arestoto. Ankaŭ la murdisto pafis ĉefe al kruro de Van Gogh, por faligi lin, por povi mortigi lin rite per tranĉiloj. Al la policistoj la murdisto pafis ja ankaŭ al brusto kaj kapo. [fontoj: T.H.,H.P.]
    ** (en kiuj anaro de alia religia fundamentismo decide helpis al la elektiĝo de Bush. -- pri kio eble alifoje.)


\/  oktobro ---- 2004 ---- novembro  /\


2004-10-30 Biblio-kono
    Okaze de apero de nova Nederlandlingva traduko* de la Biblio, en Nederlanda televido estis kvizo pri kono de la Biblio. Estis 7 grupoj (po 7) de demandoj (Biblio kaj socio, Biblio kaj arto, Biblio kaj politiko, Biblio kaj amo,...). Estis 7 diversspecaj grupoj de partoprenantoj. La rezultoj estas plene sensignifaj kaj sensignifikaj, sed tamen interesaj (% da ĝustaj respondoj):

85 % - Protestantoj (diversekleziaj ne-Katolikaj Kristanoj: Kalvinanoj, Luteranoj, Sav-Armeo, Baptistoj,...)
66 % - Putinoj kaj Impostistoj (pro aparta mencio en la Biblio: erotikfakulinoj, enkasigistoj, imposto-konsilistoj)
63 % - Nekredantoj (agnostikuloj, ateistoj)
59 % - Rom-Katolikoj
58 % - Konataj Nederlandanoj (sportistoj, kantistoj, verkistoj, tv-prezentistoj,...)
55 % - Anoj de ne-Kristanaj religioj (Islama, Juda, Budhana, Hindua, Ŝintoa, Ŝamana,...)
43 % - Kantistaro de Kristanaj religiaj kantoj (Usonstilaj "Gospel singers")

Plej bonrezulta inter la konataj Nederlandanoj estis redaktorino de gazeta klaĉ-rubriko (antaŭe de kompleta klaĉ-revuo) (71%)
Plej bonrezulta entute estis oficirino de la Sav-Armeo (94%)
[Kaj mi atingis 87% -- ĉu miriga rezulto por ne-ekleziano?]
_____
    * Temas pri (komisiona) traduko inter-eklezia, eldonita de la Nederlanda kaj Flandra Biblio-Societoj. Iu komentis: "[tia "normal-lingva" traduko, en kiu] Paŭlo subite ne plu estas la misiisto vorata de fida ardo, kiu spitas furiozajn paganojn, karcerojn kaj ŝtormojn sur maro, sed sociala laboranto, kiu, poglutete trinkante varmetan kafon el plasta ujeto, varbe kapsignas al la iele relative ne plu tiel tre religiema samhomarano." (El antaŭvortoj al alia nova (senkompromisa, literatura, unu-persona!) traduko de la Biblio, preskaŭ samtempe aperinta, sed malpli amase reklamata...)


2004-10-27 Balot-maŝinoj
    En Usono okazas diskutoj pri la fidindeco de la elektronikaj aparatoj uzataj en la prezidentaj elektoj. Unu el la zorgoj estas, ĉu eblas re-kalkuli la voĉojn en okazo de dubo.
    En Nederlando oni jam dum pli longa tempo ĝenerale voĉdonas per elektronikaj balot-maŝinoj (lastfoje nur en la urbo Amsterdamo oni ankoraŭ voĉdonis papere).
    Mi fakte ne scias, ĉu la Nederlandaj maŝinoj ebligas re-kalkuladon. Ĉu ekzemple ili povas provizi paperan kontrol-dokumenton. Mi memoras, ke foje oni voĉigis dubojn pri la bona funkciado de la maŝinoj, ankaŭ en Nederlando.
    Tamen, ekzistas granda diferenco: En Nederlando oni iel zorgis pri la okazo, ke iu balot-maŝino paneus. En Usono oni zorgas, ĉar povus esti, ke iu volus falsi la rezulton...


2004-10-26 Liberigi ne-volantojn
    Hieraŭ vespere mi vidis pri-historian tv-programon pri la "Dua Policado" de la Nederlanda armeo en (nuna) Indonezio (1948). Parolis (malmultaj) ankoraŭ nun vivantaj politikistoj tiamaj kaj Nederlandaj soldatoj senditaj tiam tien (ekzistis tiam deviga soldatservo en Nederlando) por liberigi la tiean popolon de la "teroristoj" gvidataj de Sukarno*... [i.a. pri homoj tre amikaj kaj helpemaj dumtage, atakantaj dumnokte... -- kaj pri kiel la naciistoj punis vilaĝestrojn kunlaborantajn kun la Nederlandanoj: mezo de longa bambua ŝnuro volvita ĉirkaŭ la kolo; viroj ambaŭflanke tiris, ĝis la kapo kuŝis aparte... (iuj eble preferus Araban glavon...)]
    Du intervjuatoj sendepende unu de la alia diris: "Ni iris tien por liberigi la homojn -- sed ili ne volis esti liberigataj fare de ni."
    Iuj vidis paralelon kun la spertoj de Usonaj soldatoj en Irako.
_____
    * prezidento de Indonezio, laŭ Nederlando: 1949--1967, laŭ Indonezio 1945--1967


2004-10-26 Mi ne estas "klarvida"...
    Kiam mi je 2004-10-18 skribis "En Irako, [...] la okupantoj [...] eĉ ne gardis armilejojn [...]", mi ne aŭguris klarvide la nunan diskuton en Usono pri mankantaj tunoj da eksplodaĵoj. Mi simple rememorigis la konatan fakton, ke en la tagoj (semajnoj) post la ekokupo, multloke en Irako la armilejoj estis ne gardataj. Nek la muzeoj, nek la ministerioj, nek la publik-utilaj entreprenoj kaj instalaĵoj, nek la lernejoj kaj universitatoj,... nek privataj domoj,... Rabistoj ĉie povis senĝene rabi!


2004-10-25 Israelo
    Vidu 2004-05-14.


2004-10-18 Elektoj ne egalas al demokratio
    La Usona prezidento Bush diris, ke li "bedaŭrus, sed akceptus", se la rezulto de la elektoj en Irako kondukus al fundamentisma islamisma registaro. "Ĉar tio estas demokratio". (Tia rezulto konfirmus la antaŭdirojn de tiuj, kiuj diris, ke en Irako "unu subprema diktatora reĝimo anstataŭos alian".)
    Bush ne estas la sola, kiu opinias, ke elektoj egalas al demokratio. Sed necesas i.a. ankaŭ egalaj ŝancoj se temas pri kandidatigo kaj pri sin-reklamado de kandidatoj. (Tiurilate pluraj demokratiaj landoj povus ankoraŭ plibonigi sian elekto-sistemon!) Fakto estas, ke en landoj post subita forigo de la ekzistanta politika kaj socia strukturo, ofte okazas periodo de senleĝeco, en kiu ĉiuspecaj krimuloj kaj oportunistoj kaptas sian ŝancon. Tiel okazis, ekzemple, en multaj respublikoj de la iama Sovetunio. Kiam oni faras elektojn dum tiaj cirkonstancoj, en tiuj elektoj ĝuste tiuj krimuloj kaj oportunistoj havas la eblecon, reklami sin, malhelpi al kontraŭuloj (per mortigo aŭ enkarcerigo, aŭ per rifuzo propagandi) kaj/aŭ devigi la popolon (per forto, minacado, ĉantaĝo, subaĉeto,...). La veraj demokratoj ne havas multe da rimedoj en tia situacio. Kiu do venkas en la elektoj (eĉ sen falsigo de la nombrado)? Tiuj krimuloj kaj oportunistoj.
    Kaj, post venko en tiuj unuaj elektoj, ĝuste ili difinos la kondiĉojn por la sekvantaj elektoj, kiel veraj diktatoroj... Laŭ la sistemo "ne gravas, por kiu oni voĉdonas -- gravas, kiu kalkulas la voĉojn". Freŝdatan ekzemplon de la konsekvencoj ni vidas en Bjelorusio (Blankrusio), kie la prezidento per "referendumo" ricevis daŭrigon de sia mandato, blokinte ĉian opozicion.
    Unu el la diferencoj inter Germanio post la Dua Mondmilito (-1945) kaj Irako nun, estas, ke en Germanio la okupantaj armeoj havis sufiĉe da personaro* por garantii bazan ĉiutagan sekurecon al la popolo, kaj por malebligi la superregadon fare de krimuloj. (Krome oni ne maldungis ĉiujn normalajn policistojn kaj oficistojn -- nur la pli-malpli pruvitajn fiulojn!) Tiel post kvin jaroj da politika kaj socia evoluo sub kontrolado de la okupantoj (Usono, Britio, Francio), en okcidenta Germanio eblis fari elektojn por demokratia sistemo simila al tiu en tiuj landoj. (En orienta Germanio, sub okupo de Sovetunio, tiel kreiĝis sistemo simila al tiu, kiun Sovetunio taksis demokratia.) -- En Irako, kontraŭe, la okupantoj ruinigis la tutan civilan strukturon, neniel protektis la simplajn civitanojn, kaj eĉ ne gardis armilejojn, tiel ke krimuloj kaj fanatikuloj povis simple preni armilojn (por nuna uzo kontraŭ la okupantoj, sed precipe por "normala" krima uzo kontraŭ Irakanoj!). Ne vere bona bazo por demokratiaj elektoj.
_____
    * grandparte "civiluloj en uniformo" -- homoj kun civilula deco kaj socia sperto, nun ofte mankantaj inter la anoj de iuj armeoj


2004-10-17 Apogo de kolego
    La prezidento de Ruslando, Putin, apogas sian Usonan kolegon Bush en la Usonaj prezidentaj elektoj. Vere kolega apogo. "Diru al mi, kiuj estas viaj amikoj..." [Prezidento Putin same apogas la "re-elektiĝon" de la prezidento de Bjelorusio Lukaŝenko, konata kiel la "lasta diktatoro en Eŭropo" (kvankam ekzistas almenaŭ unu plia...). Prezidento Lukaŝenko, demandita pri la "neregulaĵoj" dum la re-elektiĝa referendumo, al Usona ĵurnalisto respondis: "Ĉesu paroli pri neregulaĵoj dum elektoj -- en via lando ekzistas similaj problemoj. Unue solvu tiujn!" Iuj nomus tion ĥucpo,* aliaj ekmeditus pri donado de bonaj ekzemploj...]
_____
    * aroga impertinentaĵo (ofte en formo de idiota komparo aŭ akuzo) [el hebrea]


2004-10-02 Israelo
    Vidu 2004-05-14.


2004-10-01 Nokta debato
    Hieraŭ vespere laŭ ilia, kaj hodiaŭ tre frumatene laŭ nia tempo, la du (ĉefaj) kandidatoj por la Usona prezidenteco, Bush kaj Kerry, havis "debaton" en televido. Pri la enhavo mi ne diros multon, ĉar la vidpunktoj de ambaŭ flankoj almenaŭ por mi estas sufiĉe konataj. Tamen unu aferon: Prezidento Bush ripete (precipe, kiam li ne trovis argumenton respondan) insistis, ke kandidato Kerry daŭre ŝanĝas sian opinion. S-ro Kerry kelkfoje iel reagis, sed mi ŝatus, ke foje iu klare diru, ke, kiam la premisoj montriĝis falsaj, kaj kiam gravaj kondiĉoj ŝanĝiĝis, kaj kiam la rezulto estas ne la dezirata, -- obstine resti ĉe sia opinio, kaj persisti en sia agado, estas tre, tre stulte. ("stulta" = (precipe, laŭ mi) "malutila al si mem, aŭ al la celata celo")
    Mi fakte volas skribi pri io alia. En Nederlando, oni kutimas al fremdlingvaj tv-elsendoj aldoni tradukon per subaj skriboj en la bildo ("subtitoloj"). Ĉar por fari tradukon, kaj tajpi ĝin, oni bezonas iom da tempo, la debaton inter Bush kaj Kerry oni elsendis kun kvinminuta prokrasto. Tamen, la traduko estis vere terura. Ne ĉiam, sed en esencaj lokoj. Tiel "Usonaj soldatoj" fariĝis "Irakaj soldatoj", kaj "rimedoj por" fariĝis "milito kontraŭ", ktp. ktp. Mi vere esperas, ke tujaj buŝaj tradukoj en EU kaj UN estas pli altkvalitaj! (Ĉar nek tie, nek en landoj kie oni ŝanĝas la parolon en tv-elsendoj, la aŭskultanto povas kontroli la tradukon, eĉ se li komprenas la lingvon.)


P L I   F R U A J


blog grizulo blogo en esperanto taglibro revuo ¼urnalo jhurnalo ĵurnalo jxurnalo
Grizulo -- reagoj bonvenaj, sed nur en Esperanto, per normala retpoŝto, ekzemple al: grizulo(ĉe)galerio.org


(C) 2004 WFP LLS NL
MALGARANTIO (US: DISCLAIMER) :