Grizula Blogo 2005

(Bagatela Loglibro aŭ Blaga Monologo)


Ne atendu regulan logadon (en ajna signifo). Krome mi ne multe retvagadas, do plej ofte miaj rimarkoj kaj rimarkigoj koncernas aferojn, kiuj altiris mian atenton per klasikaj vojoj.


(Kiel kutime en ĉi tiaj reto-ĵurnaloj, la komenco (kaj la malgarantio) troviĝas je la fino!)


P O S T A J -- F R E Ŝ A J

\/  februaro ---- 2005 ---- marto  /\


2005-02-28 Prokrastita aŭdo -- Sed... Kaj...
    Je 2005-02-01 mi skribis pri ripeta misaŭdo: aŭdi, ripete, eĉ post atentigo, ne tion, kion iu diras, sed tion, kion oni atendas, ke tiu diras. -- Nun tamen temas pri prokrastita aŭdo: aŭdi ion ne en la momento, kiam oni tion diras, sed nur poste (ne pro iu teĥnika ripeto, sed simple en la propra menso, supozeble en momento, kiam en la cerbo okazas transskribo al alia memor-registro...).
    Tiel mi aŭdis iun interesan diraĵon en radio- aŭ tv-programo, sed mi ne scias, en kiu. (Mi eĉ ne scias, en kiu lingvo, ĉar mia memoro precipe estas ne "lingva" aŭ "laŭvorta", sed "nocia" aŭ "enhava",* kio signifas, ke la lingvon uzitan kaj la precizan vortumon mi kutime povas nur rekonstrui laŭ la cirkonstancoj. -- Tio ne signifas, ke mi ne povas parkerigi ion laŭvorte! (Eble en alia parto de la cerbo?))

    Nome, la patro(?) de iu familio diris: "Mi kredas, ke mi aŭskultas la plej longan frazon en la mondo".
    Temis pri tio, ke en tiu familio, la du infanoj ĉiam komencadis frazojn per "kaj" aŭ "sed" ("Kaj... ĉu ni iros al tiu prezento?", "Kaj nun mi volas ludi ekstere.", "Sed paĉjo antaŭe diris...", "Sed mi ŝatus havi kuketon.", ktp.)

    Efektive en pluraj lingvoj, ligo-vortoj (konjunkcioj) kiel "kaj" kaj "sed", oficiale povas aperi nur inter partoj de la sama frazo. Same, laŭ gramatikoj, en la Nederlanda. Sed "sed" kaj "kaj" en la Nederlanda, kaj laŭ mia sperto ne nur en ĝi, praktike ja aperas kiel komenco de frazo. Laŭ mia observo, en parola lingvo, tiaj frazoj komenciĝantaj per "kaj" aŭ "sed" ofte daŭrigas ĝuste diraĵon de alia persono, kvankam ankaŭ ion pli frue diritan de la sama persono, aŭ eĉ ion ĵus diritan, post paŭzeto, ĉar sen paŭzeto la pensoj estus malpli facile sekveblaj. Sed ofte temas simple pri daŭrigo de iu ne esprimita penso de la parolanto, ĉe kio la aŭskultanto iel havas la taskon, mem elpensi la antaŭaĵon...
    Kaj jen vi vidis, ke tia uzo ne limiĝas al la parola lingvaĵo -- almenaŭ ĉe mi.
_____
    * Iu iam komentis (dube aŭ admire?), kiam mi diris tion: "Du sprichst ein großes Wort gelassen aus."... (Jen la vorto Wort, kies pluralo estas ne Wörter, sed Worte. Ja skribis Goethe (Gojto/Goeto)... [`Trankvile vi prononcas grandan diron.´ aŭ, sed tiam plurale, `Vi sen hezito uzas grandajn vortojn.´, Iphigenie auf Tauris I,3,88.]) Tiu persono sincere kredis, ke memoro (aŭ pensado ĝenerale) ĉiam estas "lingva", "laŭvorta" (se ne bilda, sona aŭ odora). Estas facile malpruvi tion: ĉu al vi neniam okazis, ke vi ne povis trovi la ĝustan vorton (en via "propra" lingvo), dum vi sciis bonege, kion vi volas diri? La nocio do estis, dum la vorto mankis. (Tiel mi hodiaŭ vane serĉis la vorton "celulozo", parolante pri paperfarado: en neniu lingvo ĝi volis veni al mi, ĝis dek minutojn poste, kiam mi ne plu bezonis ĝin.)


2005-02-24 Kvazaŭ-neĝo
    Vera vintro ĉi tie ne jam estis. Nur dum kelkaj apartaj tagoj en januaro kaj februaro, ankaŭ dumtage la temperaturo estis sub nul gradoj Celsiaj, kaj surirebla glacio en ĉi tiu parto de la lando ankoraŭ ne formiĝis. Hodiaŭ tamen estas la tria sinsekva tago, en kiu matene ĉio estis blanka. Hieraŭ kaj hodiaŭ tamen ne temis pri neĝo, sed pri hajleto: blankaj globetoj 2- aŭ 3-milimetraj. (Dum falado, pro la ja iom forta vento, tia hajleto (grajlo) tre malplaĉe trafadas la vizaĝon dum biciklado!) Dum la tago, ĉio kuŝanta denove malaperis. Nun estas la 12a tagmeze, kaj la impreso estas iom speciala: la "neĝo" kuŝas sur plantoj kaj sur tegmentoj de parkitaj aŭtoj, sed ne plu sur tiuj partoj de stratoj kaj trotuaroj, kie ne estus ombro, se estus suno... La suno ne estas videbla, sed ĝia influo do ja estas sentebla, kaj faras la diferencon inter iom sub kaj iom super nulo. Dum mi estas tajpanta, tamen pli kaj pli da blankaĵo malaperas, do post kelkaj horoj supozeble denove nenio estos videbla.
    Iom strange, se oni aŭdas, ke en ĉiuj ĉirkaŭaj partoj de Eŭropo (Britio, Francio, Germanio) ja vere falas dekoj da centimetroj da neĝo, kio eĉ kaŭzas problemojn por la trafiko ktp. (Laŭ oficialaj mezuroj, precipitaĵo ĉi tie dum la lastaj 24 horoj estis 0,0 mm da akvo, do 0,0 cm, t.e. malpli ol duona milimetro da "neĝo"...)


2005-02-21 Konsolo
    Imagu:
    En iu oficejo de granda internacia organizaĵo, la ĉefa estro eksciis, ke la filino de unu, ĉirkaŭ kvindekjara, oficistino pereis, kiam forbruliĝis ŝia domo. Kiam poste okazis iu decembra kunveno, kie ambaŭ ĉeestis, elirante la salonon, li deziris al ŝi, ke la venonta jaro estu pli feliĉa. Dirante tion, li metis sian brakon konsole sur ŝian dorson, tiel kondukante ŝin tra la pordo. Eble la sinjorino vere sentis tion kiel konsolon. Ĉiuokaze, ĉeestantoj ne rimarkis iun ĝenitecon ŝiaflankan.
    Kelkajn monatojn poste montriĝis, ke la asekura kompanio de la sinjorino (aŭ de ŝia filino) definitive ne volas elpagi, ĉar oni konkludis, ke la filino mem intence bruligis la domon. Do, al la persona malfeliĉo de la sinjorino aldoniĝis granda financa malfeliĉo.
    Ŝajnas ke tiam iu rememorigis al la sinjorino, ke la ĉefa estro estas riĉega, mult-milionulo. (Li eĉ laboras senpage, por ne ŝarĝi la internacian organizaĵon, de kiu li estas ĉefa estro, per altega salajro, dum li fakte ne bezonas la monon.) Kaj tiu iu atentigis ŝin, ke tia homo certe pretus pagi multe da mono por eviti malagrablaĵojn. Do... la sinjorino akuzis la ĉefan estron, ke li nedezirate "sekse timige" tuŝis ŝin, elirante la pordon post tiu kunveno.
    Oni esploris, kaj la ankoraŭ-pli-ĉefa estro decidis, ke okazis nenio puninda. Li ja atentigis al la ĉefa estro, ke tiu estu pli singarda. La sinjorino ne apelaciis, kaj ŝi eĉ retiris (nuligis) sian akuzon.
    Ĉu fino? Ne: Preskaŭ unu jaron poste, nun antaŭ kelkaj tagoj, iu organizis (eble iam ni ekscios la motivon), ke la raporto kun la akuzoj (ne la senkulpigaj kaj refutaj atestaĵoj) aperu en iu gazeto. Kaj tiam la ĉefa estro eksiĝis, ĉar la ankoraŭ-pli-ĉefa estro intertempe havas tiom da problemoj, ke ĉi tiu problemo estus troa. Aliokaze, la ankoraŭ-pli-ĉefa estro ja estus tuj komentinta, ke temas pri malnovaj akuzoj jam traktitaj... (Mi aldone dirus: se libervolula laboro malfacila kaj energio- kaj temporaba fariĝas malplezura pro malicaĵoj, oni konsideru fari ion alian.)
    Kiel Usona ŝercisto avertis: se vi estas riĉa, eĉ ne ridetu al Usona virino, ĉar tio povas bankrotigi vin.*

    Tia estis la rakonto, kiel mi aŭdis ĝin. Kompreneble mi ne povas kontroli, ĉu tiel okazis, sed mi ne havas kialon por malfidi al tiu, kiu rakontis. Eble vi iel rekonas la rakonton. Eble vi eĉ pensas pri onidiroj, kiujn vi aŭdis pri iu Esperanto- organizaĵo. Sed vi dubas, ke ties estro estis mult-milionulo... Nu, similaj aferoj povas okazi diversloke. Ĉi tiu freŝa afero ne ludas en la Esperanto-mondo: Por "la ĉefa estro" vi povus legi Ruud Lubbers, Alta Komisaro por la Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (kaj antaŭe dum 12 jaroj ĉefministro de Nederlando), por "la ankoraŭ-pli-ĉefa estro" Kofi Annan, Ĝenerala Sekretario de UN, por "la organizaĵo" la Alta Komisarejo por la Rifuĝintoj de UN, kaj... la sinjorino restu sennoma, sed ŝi ne povas ne esti Usona. (En Usono tiaj monkompenso-ebloj ekzistas, kaj oftas tiaj agadoj (mi celas: akuzoj pri seksa timigo, por ekhavi monon de riĉulo -- ĵus ankoraŭ Bill Cosby estis juĝita senkulpa pri io tia)...). Mi siatempe manifestaciis kontraŭ la politiko de ĉefministro R.L., sed nun mi povas kritiki nur, ke li, kun sia granda sperto internacia, ne ĝuste konsideris la Usonan manion pri "seksa timigado". Kiel Alta Komisaro por la Rifuĝintoj, li povis en multaj landoj de la mondo, ankaŭ antaŭ tv-kameroj, senprobleme trakti virinojn kaj virojn en sia kore amikeca maniero (multloke oni ŝatis lin pro tio: jen fine iu homeca oficulo!), sed li estus devinta pripensi, ke virinoj Usonaj estas... ali-kulturaj.

[Mi scias, ke en la raporto publikigita de tiu gazeto, troviĝas rakontoj ankaŭ de alia tipo. (Simila al: "Li demandis min, ĉu mi volas kuniri al lia ĉambro por rigardi al iuj raportoj, sed veninte tie, mi ricevis la impreson, ke li fakte volus fari ion alian, sed mi ne volis, kaj mi foriris.") Tiuj tamen ĉiuj estis anonimaj rakontoj (ne oficialaj akuzoj!), kaj, laŭ publikaĵoj pasintjaraj (ĉar ne estas vero, ke oni ne provis esplori ilin), ne eblaj laŭ tempo kaj loko, aŭ ne kontroleblaj. Mi tute ne eliras de tio, ke tiu "ĉefa estro" estas anĝelo, sed la ĉi-supra rakonto estas la sola efektive farita akuzo kontraŭ li. Kaj ĝi estis refutita per atestoj de ĉeestantoj.]
_____
    * Nia filo atentigas, ke tiu diris: "Se vi havas iom da mono, apud Usona virino eĉ ne spiru, ĉar se ŝi procesos kontraŭ vi, vi bankrotos."


2005-02-20 Blogoj
    Mia blogaĵo de 2005-02-17 montras, ke ne ĉiu venas al la ideo, tajpi "esperanto babilejo" en
serĉmaŝino por trovi informojn pri esperanto-babilejo. Simile eble estas pri blogoj, sed tie aldoniĝas komplikaĵo, ke ne ĉiuj blogantoj nomas sian retĵurnalon "blogo", kaj ne ĉiuj mencias la vorton "esperanto" en sia blogo. (Vi scias, ke tiam helpas, serĉi per "kaj estas blogo".) Do estas oportune, ke iuj blogantoj donas liston de la blogoj kaj aliaj retĵurnaloj en Esperanto, kiujn ili mem malkovris en la reto.
    Mi ne aldonas propran liston. Serĉu je la fino de la paĝo en "skribitaj pensoj" ... en si mem tre interesa blogo... kaj vi vidos, ke ankaŭ en Esperanto oni trovas retĵurnalojn tre, tre diversajn.


2005-02-19 Kioto-traktato: urĝa aŭ ne
    La traktato de Kioto ekvalidis. La partoprenantaj landoj provos, laŭ promeso, malpligrandigi la enaerigon de karbondioksido (CO2) ĝis 5% malpli ol en 1990, por tiel malrapidigi la varmiĝon de la atmosfero, kiu havas plurajn malagrablajn sekvojn.
    La lando, kiu plej multe da karbondioksido enaerigas (ĉar ĝi forbruligas plej multe da fosiliaj brulaĵoj), Usono, kaj la landoj kiuj baldaŭ tre multe enaerigos (Ĉinio, Barato), cetere ne partoprenas en la traktato de Kioto.
    Usono ne partoprenas, ĉar ĝia registaro oficiale ne kredas, ke la plivarmiĝo de la tero estas kaŭzata i.a. per tiu forbrulado de fosiliaj brulaĵoj. Ekzistas sciencistoj, kiuj eĉ tute ne kredas pri la plivarmiĝo... (Komento de Nederlanda klimatologo: tiuj do ne posedas termometron.) Aliaj sciencistoj ne vidas utilon en la traktato de Kioto, ĉar ĝi tamen ne helpas, ĉar ĝia efiko estus sentebla nur post pli ol 50 jaroj, kaj tiam jam estos tro malfrue.
    Tro malfrue por kio? Ekzemple, por malhelpi, ke la meza marnivelo dum ĉi tiu jarcento plialtiĝos per 10--90 cm pro degelo de la ĉirkaŭ-polusa glacio (ke ĝi degelas pli kaj pli, ĉiuj ekspedicioj kaj ĉiuj satelitaj fotoj atestas sen ia dubo). [Pri alia ebla efiko, vidu mian blogaĵon de antaŭ unu jaro: 2004-02-23.]
    Por iuj landoj kaj regionoj, tamen, ne estus saĝe, atendi ĝis ĉiuj sciencistoj konsentos. Temas pri tiuj landoj, por kiuj plialtiĝo de la marnivelo per ekzemple 50 cm jam estus granda problemo: Nederlando, Bangladeŝo, kaj atolo-insularoj kiel Maldivoj, Tuvalo, ktp. Nome, Maldivoj, Tuvalo, k.a. simple malaperos komplete; Nederlando preskaŭ duone, kaj Bangladeŝo grandparte. (Homoj en la regiono de Carlisle en Britio, kaj New Orleans (Nov-Orleano) en Usono, same devus zorgi!) Meti digon ĉirkaŭ la insuloj de Maldivoj, Tuvalo, ktp. ne estas fareble praktike. (Tie oni tre bone scias pri tio! En Tuvalo, ekzemple, jam multaj belaj tropikaj strandoj malaperis... Per la mono pro ".tv", iuj Tuvalanoj jam transloĝiĝis al pli fidindaj insuloj en la Pacifiko.) Sed por Nederlando, kaj eble por Bangladeŝo, ankoraŭ io estus farebla. Tamen, konstruado de digoj estas multekosta kaj longedaŭra afero. Daŭros dekojn da jaroj, ĝis la tuta Nederlanda marbordo estus preta por meza marnivelo de 50 cm pli. Do, se post kvindek jaroj, la maro estus duonmetron pli alta, por preventi subakviĝon, oni devus komenci nun. Atendi certecon signifas inundon!
    Do estas mirige, ke la registaro pensas, ke oni havas ankoraŭ tempon por diskuti pri la afero...
    (Ke en multaj aliaj landoj oni ne vidas urĝon por fari aferojn malgraŭ ne plena certeco, ne estas mirige: Ruslando bezonus fari/plialtigi digon eble nur ĉe Sankt-Peterburgo, Usono eble nur ĉe Nov-Orleano; kaj ĉiuj landoj sen marbordo aŭ kun marbordo kruta, ne aŭ apenaŭ rimarkos... En landoj malpli dense loĝataj ol Nederlando kaj Bangladeŝo, transloĝigo de parto de la loĝantaro ne prezentus problemon. En Nederlando tamen temas pri pli ol duono de la loĝantoj...)


2005-02-17 Babilejo
    Antaŭ kelkaj tagoj mi renkontis iun en la (Esperanta IRC-) Babilejo, kiu diris, ke li nur tute hazarde eltrovis pri ĝia ekzisto. Tial mi ĉi tie mencias, ke ekzistas (jam dum multaj jaroj) Esperanta babilejo de tipo IRC ("kanalo #esperanto"), alirebla aŭ per IRC-programo (kiel mIRC, xircon, pirch,...) aŭ per TTT-paĝo. (IRC-programo estas taŭga eĉ por tre malrapidaj konektoj!) Fakte temas pri diversaj babilejoj, kiuj estas interligataj per roboto VEK (kiu tamen ne ĉiam funkcias).
    Mi ne povas diri, ke ĉiam oni tie renkontas babilemulojn, ĉar tio dependas de horo kaj tago, kaj ofte tiuj, kiuj ja estas aliĝintaj, havas iun alian okupon (aŭ dormas, aŭ ne jam kuraĝas skribi). Sed... se vi ne provas, vi certe ne renkontos iun. (Ne forgesu diri "saluton", kiam vi eniras..., kaj, se vi intertempe faras ion alian dum vi estas konektita, foje rigardu, ĉu iu reagas...)
    Momente la plej sukcesaj manieroj por aliro, laŭ mi, estas:
Per irc-programo: -- servilo (ekzemple): irc.freenode.net aŭ gaia.discussioni.org -- kanalo: #esperanto
Per ttt-paĝo: -- www.discussioni.org/cgi/irc.cgi -- ŝanĝu Utente... al via nomo; ŝanĝu #amici al #esperanto
(Eblas per undernet.org, dal.net, slashnet.org, freenode.net, discussioni.org, zix.ru, k.a.)
    Por pliaj informoj: ĉi tie.
Eble ĝis revido tie!


2005-02-16 Anonime?
    Konato, al kiu mi rakontis mian hieraŭan blogaĵon, diris: `Sed oni ja povas anonci krimojn anonime per "Anoncu Krimojn Anonime"?´ (Nederlanda telefonnumero 0800-7000, kiel mi jam menciis en decembro).
    Ĉu anonime? Oni montris en tv, ke sur la ricevantaj telefonoj ne estas ekraneto por montri la numeron de la telefoninto. Nu, mi kredus, se oni dirus, ke la tuta personaro tie ĵuris je la barbo de Sankta Nikolao, neniam perfidi ajnan karakterizaĵon de la telefoninto... Sed tamen. -- Telekomunikaj provizistoj en Nederlando devas konservi la notojn pri "kiu numero kiam telefonis al kiu numero" (por poŝtelefona servo krome: "per kiu loka anteno") dum multaj monatoj, por ke la polico povu esplori, laŭbezone.
    Do, se la personaro de "Anoncu Krimojn Anonime" transdonas la informon, ke "nekonato" en 2005-02-15 je 18:50 menciis, ke..., do vere ne necesas superinteligenta esploristo por malkovri, de kiu numero en tiu dato kaj horo oni telefonis al 0800-7000. Kaj, ĉar Nederlando laŭdire en Eŭropo estas la lando, kie la polico plej multe subaŭskultas telefon-interparolojn (iam por ĉiu numero necesis aparta permeso de juĝisto...), tio ja estas bona elirpunkto por ekscii, ke temis ĝuste pri vi.... (Kaj, se vi telefonis el telefonbudo, la ŝanco, ke registris vin video-kamero (eĉ se ne urba, sed de iu vendejo k.s.), ne estas neglektinda.)


2005-02-15 Kunlaboremo de publiko
    Unu fojon en jaro, en la sudo de Nederlando, okazas sporta aranĝo (tre festa), konsistanta el kvartaga promenado/ marŝado de po 50, 40 aŭ 30 kilometroj, laŭ elekto. En tiu aranĝo tradicie partoprenas ankaŭ multaj soldataj teamoj, el diversaj landoj.
    Pasintjare, iu sinjoro aŭdis (en sporta trejnejo aŭ simile), ke du aliaj sinjoroj priparolis, ke ili volas ĵeti grenadon inter Israelan aŭ Usonan armeanan grupon. Kompreneble li ne sciis, ĉu temis pri io blufa aŭ serioza, sed li pensis, ke ne estas malbona ideo, en la sekvanta mateno, survoje al sia laborejo, eniri policejon por priparoli tion. Je lia surprizo, oni tuj arestis lin kaj metis lin en ĉelon, el kiu oni ne lasis lin eliri ĝis post fino de la sporta aranĝo. Permeson por tuj informi sian laborejon aŭ sian edzinon, li ne ricevis. (Tio ja kaŭzis problemojn, tujajn kaj postajn!) Oni pridemandadis lin, sed nenion plian eltrovis, ĉar li ja tuj estis rakontinta ĉion, kion li sciis (ĉar por tio li venis...).
    Kompreneble: temis pri iu de eksterlanda deveno, kiu konas la Araban (ĉar en tiu lingvo estis la konversacio menciita) kaj havis scion pri ebla terorisma ago. Sufiĉe da kialoj por teni iun, ĉu ne? Kompreneble: informo pri lia aresto al laborejo aŭ edzino povus alarmi la eventualajn krimulojn, do prefere ne sciigi dum daŭras la esplorado, ĉu ne?
    Sub nova leĝo konsiderata de la Nederlanda registaro, tia "antaŭzorga tenado" (sen pruvo aŭ akuzo) povus daŭri ĝis du jaroj kaj tri monatoj, se la parlamento akceptos la leĝon... (Kritikantoj jam nomas tiun leĝon la "Gvantanamo-leĝo".)
    Ĉu vi pensas, ke tio estus instigo por tiu sinjoro (aŭ por kiu ajn, kiu eksciis pri lia aventuro), en venonta okazo anonci hazarde aŭditajn eble danĝerajn planojn al la polico? Mi certas, ke ne!
    Tion mi celis, kiam mi skribis, ke certaj leĝoj povus "malpligrandigi la kunlaboremon de la publiko".
    [vidu 2005-06-07]


2005-02-11 Avertoj neglektitaj
    Je 2005-01-15 mi skribis pri tio, ke Tajlandaj sismologoj ja avertis pri danĝero de cunamo, sed ke iliaj superuloj decidis ne agi.
    Dum la lastaj tagoj koniĝis, ke en la tempo antaŭ la Atako al la Ĝemelaj Turoj en Novjorko (2001-09-11), la Usona Federacia Aviada Administrado (FAA) estis ricevinta 52 (kvindek du) avertojn pri danĝeraj planoj terorismaj specife rilatantaj al aviadiloj kaj flughavenoj, inter kiuj pluraj, kiuj anoncis pri intencoj kaperi aviadilojn, kaj pluraj aliaj, kiuj anoncis pri eksplodigo de aviadiloj en aero.
    Iuj en la organizaĵo simple decidis, ne transdoni kaj nenion fari... [Ke polico kaj sekretaj servoj Usonaj jam estis ricevintaj avertojn, kaj nenion faris pri tiuj, jam estis konate.]
    Tio ilustras la problemon en batalado kontraŭ terorismo (kaj kontraŭ grandaj krimoj ĝenerale): La punkto ne estas, pligrandigi la rimedojn por kolekti informojn. La punkto ne estas, pligrandigi la eblecojn por aresti kaj puni krimulojn. La punkto estas en la ĝustatempa analizado de ja haveblaj informoj.
    Limigi homajn rajtojn por kolekti pli da informoj, kaj limigi homajn rajtojn por pli facila arestado kaj punado, ne malpligrandigas la danĝerojn pri terorismaj atakoj. Ili eĉ povus "pligrandigi la koleron" (ĉar senkulpuloj estos traktataj kvazaŭ krimuloj), kaj tiel malpligrandigi la kunlaboremon de la publiko, kaj do pligrandigi la danĝerojn. Pli bona analizado de jam ricevataj informoj ja pligrandigas la kapablon preventi terorismajn kaj aliajn organizitajn krimojn.
    Antaŭ kelkaj tagoj, en Britio oni arestis iun en flughaveno, unue kun la intenco akuzi lin pri terorismo. Nun oni formulis akuzon al li (pri konspiro por kaŭzi eksplodon por mortigi aŭ vundi homojn, aŭ io simila) sur bazo de leĝo pri eksplodaj substancoj de 1883. Klara ekzemplo, ke leĝa bazo jam ekzistas, sed ke necesas inteligenta agemo. [En Esperanto "inteligento" cetere ne signifas "spionado".]
    La Nederlanda registaro prezentis en la parlamento siajn planojn por novaj leĝoj kontraŭ terorismo. Plimulto de la parlamento apogas tiujn (principe: la efektivaj leĝproponoj ne jam estas prezentitaj). Juĝistoj kaj aliaj juristoj komentas, ke 90% el tio prezentita jam eblas sub la nunaj leĝoj, kaj kritikas, ke la parlamentanoj eĉ ne konscias pri la leĝoj, kiujn ili mem jam pli frue akceptis. (Inter la ceteraj proponoj, laŭ tiuj juristoj, estas pluraj, kiuj estus senvalidaj kaj ne-aplikeblaj, ĉar kontraŭaj al internaciaj traktatoj kaj konvencioj (i.a. pri homaj rajtoj).)


2005-02-09 Leĝoj uzataj por alia celo
    En 2004-03-17 (kaj antaŭe) mi avertis, ke oni ne tro facile kredu al sia registaro, ne tro rapide fidu, ke ĝiaj intencoj estas tiuj, kiujn ĝi esprimas, kaj ke oni estu singarda, ke leĝoj enkondukitaj pro unu celo, facile estos uzataj por alia celo.
    En la Nederlanda parlamento nun okazas diskuto pri diversaj novaj proponoj de la registaro, en la kadro de la batalo kontraŭ terorismo. Inter tiuj estas iuj "administraj mezuroj" (do ne juraj) por "malpliigi la movo-liberecon" de homoj, pri kiuj neniu jura plendo estas formulebla, sed pri kiuj tamen "ekzistas iuj kialoj por supozi, ke ili estus pretaj fari terorismajn agojn".
    Iuj parlamentanoj timas, ke eble tiaj povoj estos aplikataj al homoj komplete senkulpaj (kiujn simple iu klaĉe "kulpigis" ĉe polico aŭ sekreta servo), aŭ en aliaj cirkonstancoj pro tute aliaj motivoj.
    Du parlamentanoj donis kiel ekzemplon la leĝon validantan en Nederlando ek de la unua de januaro* ĉi-jare, nome: ke ĉiu super 14-jara devas havi ĉe si pasporton aŭ veturpermeson kiel identigilon. Montriĝas, ke de la protokoloj en januaro pri ne-havado de legitimilo (pluraj miloj), unu triono koncernis infanojn kaj junulojn, kiuj biciklis sur biciklo sen malantaŭa ruĝa lumo, kaj kiuj ricevis protokolon pro tio, kaj krome protokolon, ĉar ili ne havis ĉe si pasporton aŭ (aŭtan!) veturpermeson.
    Kiel kialon por la leĝo, la registaro estis menciinta la bezonon, ke la polico povu kontroli la identecon de eblaj farantoj de krimoj kaj de la homoj en la ĉirkaŭaĵo de tiu krimo. (De suspektatoj pri krimo, la polico jam de longe povas postuli pruvon de identeco.) Precipe oni menciis krimojn terorismajn kaj misfaraĵojn de "sportaj huliganoj" ekster stadiono (en stadiono, jam necesis tia legitimilo...). Demandite pri tio, la registaro agnoskis, ke la polico povos ankaŭ peti pri legitimilo, kiam ĝi antaŭvidas rompon de la publika trankvilo (pensu pri kvereloj ĉe la pordo de bierejo, dancejo, k.s.)
    Estas klare, ke nefunkcianta ruĝa postlumo sur biciklo neniel apartenas al tiuj kategorioj. Do...
    Por bona kompreno estas grave scii, ke la "efikecon" de la polico, la superuloj mezuras i.a. laŭ la kvanto de la protokoloj skribitaj... Agante tiel, la policisto skribas du protokolojn anstataŭ unu!
    Aspektas, ke nenie tiuj policistoj havis problemojn por difini la identecon de tiuj, kiujn ili punis pro nehavado de oficiale akceptebla legitimilo! Por skribi la protokolon, aŭtobusa aŭ biblioteka abono k.s. do ja sufiĉas kiel legitimilo...
____
    * Jam en la novjara nokto, en iu urbo la polico enmetis en ĉelojn knabinon kaj knabon 15- kaj 16-jarajn (kiuj mem nenion misan faris, sed "iris en la direkto de loko, kie estis malordo"), ĉar ili ne havis ĉe si legitimilon, kaj tenis ilin tie ĝis la dua posttagmeze "ĉar antaŭ tiu tempo neniu estis disponebla por pritrakti la kazon"! Tion justico tamen nomis "misinterpreto de la leĝo".


2005-02-08 UEA
    Ankoraŭ io el la februara numero de revuo Esperanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio):
    La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, skribas, ke li foje ricevas demandojn de Esperanto- parolantoj, ĉu ili rajtas aliĝi al UEA malgraŭ tio, ke neniu proponis tion al ili. "Ili kredas, ke oni devas esti minimume estrarano de loka klubo por havi la rajton fariĝi membro de UEA". Li aldonas: "Tio ne surprizas min, ĉar iam ankaŭ mi kredis same..."
    Nu, "universala" signifas "por ĉiuj, ĉie". Do ĉiu, kiu uzas Esperanton, multe aŭ malofte, ĉu komencanto aŭ spertulo, juna aŭ grandaĝa, kaj kie ajn tiu loĝas (la kostoj iom dependas de la ekonomia stato de la loĝlando), povas fariĝi membro de Universala Esperanto-Asocio. Ĉu vi volas fariĝi membro de UEA, vi decidu post kiam vi esploris ĝian retpaĝaron: www.uea.org...
    Ankaŭ pri la ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto (ĉi-jare: 90a UK, 23-30 julio 2005, en Vilno (Vilnius), Litovio), vi tie trovos informojn.
    (Mi skribas pri ĉi tio, ĉar ankaŭ mi renkontis homojn, kiuj pensis, ke UEA kaj la UK estas "nur por funkciuloj de Esperanto- organizaĵoj".)


2005-02-07 Interreto: ne ĉie, ne ĉiam, ne ĉie facile...
    Ne malofte oni aŭdas, ke pro Interreto la komunikado en la tuta mondo nun fariĝis tiel facila kaj malmultekosta, kaj ke mondvasta ekhavado de informoj per Interreto nun estas praktikebla por ĉiuj. Ke tio estas nur parte la vero, montru jenaj du ekzemploj:

    En revuo Esperanto de UEA de februaro, aperas raporto de iu instruisto en la Komoroj (insulgrupo inter Afriko kaj Madagaskaro). Li de post 1998 fondis kvar Esperanto- grupojn sur la insulo Granda Komoro (Njaziĝo), gvidas tie kursojn, kaj eĉ faras kurson en regiona radio-stacio. Li skribas i.a.: "Bedaŭrinde mi ofte enŝuldiĝas por viziti miajn gelernantojn. Mi ja tute ne povas peti ke ili repagu miajn elspezojn. Kiel elementlerneja instruisto mi havas salajron ne sufiĉan eĉ por prizorgi mian propran familion -- kaj estas pagata kun malfruo de 4 ĝis 5 monatoj. Mi ofte ne respondas retmesaĝojn. (Mi ne havas komputilon kaj devas veturi al la ĉefurbo (Moroni) por aĉeti konektan karton [por tie retumi].) Anstataŭ uzi 10 dolarojn por retumi, mi utiligas ilin por veturi al aliaj lokoj kaj instrui...". Li tamen kuraĝe aldonas Yahoo-an retadreson. (Kaj dankas pro eta subvencio por povi foje retleteri kun la Afrika Oficejo de UEA kaj alilandaj Esperanto- uzantoj.*)
_____
    * Mi atentigas pri la "konto Afriko" ĉe UEA. Donacoj bonvenaj!
    - Plia komplikaĵo, pri kiu aliuloj ofte ne konscias, estas, ke homoj, kiuj povas retleteri nur en interreta kafejo kaj/aŭ per TTT-retpoŝto (kun ekzemple Hotmail- Yahoo- adreso), devas pagi la konekton por ĉiu sekundo, dum kiu ili legas sian retpoŝton kaj dum kiam ili pripensas, vortumas kaj tajpas sian respondon... Kiam enspezoj estas malaltaj, kaj kiam kono de la lingvo ne jam estas tre forta, tio povas esti problemo (kaj tiel retletero povas fariĝi eĉ pli kosta ol papera letero!).

    Je 2004-07-02 mi skribis pri kurso en la kadro de la agado "Indiĝenaj Dialogoj", pri Esperanto kaj interreta komunikado, por funkciulinoj de diverslandaj Afrikaj virinaj organizaĵoj. La kursfinintinoj ricevis komputilon por poste kontakti inter si (kaj inter la organizaĵoj) (se la koncerna organizaĵo ne jam havis komputilon). Montriĝis, ke la modemoj en tiuj modernaj (kvankam duamanaj) komputiloj ne taŭgis por la lokaj cirkonstancoj, kaj ke oni devis sendi al pluraj aliajn modemojn kapablajn funkcii per malpli granda rapido ja taŭga por la tiea telefonreto. (Tiaj "malmodernaj" rapidoj bone ebligas uzadon de nur-teksta retpoŝto, sed ne (plu) permesas agrablan retvagadon, pro la nuntempe ofte plurmegabajtaj (i.a. ĉar troornamitaj, teĥnike pavadantaj, multkadraj (mult-"framaj")) retpaĝoj*...)
_____
    * Plej ĝene estas, ke multaj uzas grandajn fotojn por montri ilin malgrande, titolas per bildoj de vortoj anstataŭ per vortoj el literoj, kaj metas grandajn paĝojn en kadroj (el kiuj nur fragmento aperos surekrane) [sen <noframes> -enhavtabelo alternativa], tiel ke pluraj (duon)megabajtaj fotoj kaj aliaj bildoj, kaj pluraj longaj paĝoj devas esti transsenditaj, antaŭ ol oni eĉ la ĉefpaĝon povas rigardi por vidi, ĉu ĝi estas interesa...
    - Ricevi 1 MB (ekzemple unu aŭ du grandajn fotojn) per modemrapido 4800 b/s (por "primitiva", sed por voĉaj interparoloj perfekte taŭga, senperturba telefonkonekto) daŭras minimume duonhoron!; per 38400 b/s (por multaj normalaj, iom pli aĝaj, telefonkonektoj en "alte evoluintaj" landoj -- ne ĉiuj havas aŭ povas havi "larĝbendan" konekton!) ankoraŭ minimume kvar minutojn...
    - (Mi renkontis fotojn de po 1,2 MB (t.e. 1 200 000 "literoj" aŭ "600-paĝa libro") montratajn sur 2x3 cm -- por kio po 6 kB plene sufiĉus (0,5%: tamen ankoraŭ ekvivalento de 6 000 literoj).)


2005-02-03 Alia Frislando [Willem Guiljelmo Guilielmo Guiljelmus Johan Joan Johannes Ioan Ioannes Blaeuw Blauw kartografio fantoma]
    Mi iom okupiĝas pri 17a-jarcentaj Nederlandaj gazetoj (pri kio vi povus legi en aliaj paĝoj miaj, kaj ankaŭ en mia blogaĵo de 2004-09-25). Estas utile por tio, havi mapojn el la koncerna tempo: multaj urboj, ekzemple, tiam estis konataj sub alia nomo... Mi posedas i.a. du librojn kun reproduktoj de mapoj de Vilhelmo kaj Johano Blaŭo ("Blua": Blau(w), Blaeu(w), k.a. literumoj, foje Caesius (latine)) (patro kaj filo) el ilia atlaso, kiu estis plurfoje, diverslingve, presita en la 17a jarcento.
    Kiam estas la "Tago de la Reĝino" (ne ŝia naskiĝtago, sed tiu de ŝia patrino, la antaŭa reĝino), ĉie en la lando sur placoj en la urbo, homoj (precipe infanoj) malaltpreze vendas diversajn objektojn, kiujn ili ne plu volas havi en sia domo. Pasintjare mi trovis inter tiuj enkadrigitan reprodukton de la mapo de Eŭropo de Vilhelmo Blaŭo. Temas pri reprodukto pli bonkvalita ol en miaj libroj, tiel ke urbonomoj k.s. estas pli klare legeblaj (la originalo estis gravuraĵo, kaj reprodukto per punktetoj, por preso aŭ komputilo, malpliklarigas). Mi aĉetis ĝin por la grandega prezo de 2,00 eŭroj... (Lasta prezo, kiun mi vidis, por originalo, superis EUR 3000.) La posedanto asertis, ke la kadro valoras pli. (Nu, eble la vitro en ĝi, sed la kadraĵo estas vere malbela!) [Krome en tiu tago, multaj eksterlandaj viramaj viroj vizitas Nederlandon, antaŭ ĉio Amsterdamon, ĉar ili interpretas la Anglan tradukon de la nomo de la tago (Queen's Day) laŭ sia maniero (queens' day)...]
    La unua afero, kiun mi konstatis, estas, ke mi havas nun tri reproduktojn de la sama mapo, ĉiuj malsame kolorigitajn (en tiu tempo oni ja kolorigis permane). Sed nur antaŭ ne tiel longe, mi rimarkis, ke estas alia diferenco: Sur la enkadrigita, inter Gronlando kaj Islando, troviĝas insulo, kiu ne troviĝas sur la aliaj! Ĝia nomo estas Frisland, kaj ĝi estas tre detale desegnita, kun deko da urboj aŭ vilaĝoj.
    Kompreneble mi konas regionon nomatan Frislando: unu Nederlanda provinco (t.e. Friesland, ankaŭ ĉe Blaŭo), kie estas alia lingvo ol la Nederlanda, kaj, pli vaste, regiono en la nordo de kaj Nederlando kaj Germanio. Tamen ne temas pri tio. Mi unue supozis, ke temas pri marborda parto de Ameriko, ekzemple Bafina Insulo (Baffinland) aŭ Novlando (Newfoundland). Tiutempe ja, pro la kvalito de horloĝoj, difini sian pozicion eoste-ueste (oriente-okcidente) ne estis tre facile, kaj povus esti, ke iu ŝipisto miskalkulis. Tamen, nek la formo de la marbordo, nek la nomoj de urboj kaj golfetoj koincidis.
    Do necesis gugli. Kaj kio montriĝis? En 1558, en Venecio, iu Nikolo Zeno publikigis libron kaj mapon, laŭ lia diro postlasitajn de iuj liaj prauloj, kiuj en la 14a jarcento faris grandajn marvojaĝojn, kaj malkovris Amerikon antaŭ Kolumbo. Tiutempe, la mapo-fara mondo kredis tion, kaj la detaloj de tiu "Mapo de fratoj Zeno" aperis en ĉiuj atlasoj, ankaŭ en tiuj de la famaj mapistoj Ortelio kaj Merkatoro. El tiuj, Vilhelmo Blaŭo evidente kopiis ankaŭ la insulon Frislando en siaj mapoj (de la mondo, de Ameriko, de Eŭropo,...) de ĉ.1617.
    Sed la Blaŭoj havis bonajn kontaktojn en la ŝipista kaj esplorista mondo (patro kaj filo sinsekve estis oficiala kartografo- hidrografo ((mar)mapo-faristo) de V.O.C., la granda Nederlanda komerca Unuigita Orient-India Kompanio), kaj certe iu informis ilin, ke inter Islando kaj Gronlando ne estas iu tia insulo. (Ŝipoj revenantaj de Javo (Indonezio) aŭ Cejlono, pro militoj ne povis iri tra la Dovera/Kaleza markolo, sed devis ĉirkaŭveli la Britajn insulojn, kaj ofte, pro fluoj kaj ventoj, devojiĝis tien.) Kaj... Blaŭo (supozeble Johano) forfrotigis la insulon de la presplato, kaj en ĉ.1630 represis la saman mapon de Eŭropo sen la insulo Frislando. Sur la Blaŭa mapo de la nordpolusaj regionoj de ĉ.1635, la insulo ne aperis. Sur la mondmapo, ĝi videblis ankoraŭ ĝis 1662, kiam aperis tute nove desegnita sen ĝi. Sed sur la mapo de Ameriko en la samjara atlaso, la insulo Frislando ankoraŭ troviĝas!
    La entrepreno Blaŭo, kiu por maristoj de V.O.C. liveris marmapojn kun la plej freŝaj informoj, dum jardekoj eldonis belajn mapojn por la ĝenerala publiko (vendatajn aparte kaj en atlasoj) senŝanĝe, eble simple por eviti kostojn, aŭ eble en la magazeno kuŝis ankoraŭ multaj ekzempleroj... (La presejo/eldonejo (tiam la plej granda en la mondo!) forbruliĝis en 1672: la stokoj de libroj kaj mapoj, la presiloj, litergisiloj, presliteroj kaj presplatoj preskaŭ komplete pereis. Perdo: 350 mil guldenoj tiamaj, eble 35 mln da eŭroj nunaj!)


2005-02-01 Ĉu bona atestanto?
    Dum parto de la tago, en unu el la tv-kanaloj, oni ĉiuhore elsendas novan novaĵprogramon, kiun oni ripetas ĉiun kvaronhoron ĝis la sekvanta horo.
    Antaŭ kelkaj tagoj, nia filo, kiu rigardis la novaĵojn en alia ĉambro, diris: "Ĉu vi aŭdis kion ŝi (la legantino) diris je la fino?" Mi respondis, ke mi nenion specialan aŭdis, sed, ke mi denove aŭskultos.
    La sekvan elsendon mi ĝis fino, kun sufiĉe da atentemo, aŭskultis, ĉu estas io stranga aŭ speciala. Nenio trafis mian atenton. Tion mi raportis al nia filo. Tiam li klarigis, ke temis pri bruo dum la elsendo, kaj ke ŝi finis, dirante, ke ŝi esperas, ke sekvonthore ne estos bruo.
    Tiam do mi trian fojon aŭskultis la samajn novaĵojn. Nur tiam mi rimarkis, ke dum la lastaj temoj estas iom da nebezonata bruo (kvazaŭ iu boris kaj hakis en muro, iom malproksime), kaj ke la legantino, anstataŭ la kutima "Je la kvara estos nova ĵurnalo, kaj ĝis tiam ĉi tiu estas ripetata", diris: "Je la kvara estos nova ĵurnalo, kaj tiam espereble sen bruo"....
    Ĝis tiam mi do dufoje aŭdis tion, kion mi supozis, ke ŝi diras -- ne tion, kion ŝi efektive diris!
    Jen klara kialo por ne kredi ĉiam al la memoro de atestantoj!


\/  januaro ---- 2005 ---- februaro  /\


2005-01-31 Elektoj en Irako
    Mi supozas, ke mi devas gratuli al la Irakanoj pro la "paceca" okazado de la elektoj. Evidente, ĉ.40 mortintoj estas multe malpli ol atendite... Unu konkludon oni povas ĉiuokaze fari, kvankam nombroj de voĉdonintoj ne jam estas vere konataj: la plimulto de Irakanoj ne lasis sin timigi de la minacoj de Al-Zarkaŭi, estro de la ne-Irakaj Arabaj Islamismaj teroristoj, kiuj kaptis la okazon (pro la intenca malatento de Usono) organizi diversajn terorismaĵojn kontraŭ Irakanoj, Usonanoj kaj aliaj eksterlandanoj, kiu estis deklarinta, ke ĉiuj, kiuj voĉdonos estas miskredantoj kaj meritas morton. (Iu Irakano: "Kiel iu tia eksterlandano, sen vera religia eduko, kiu eĉ ne finis mezlernejon, arogas prononci fatvon por diri al mi, kion mi faru aŭ ne faru?")
    La rezultoj de la elektoj ne jam estas konataj. Kaj do ankaŭ ne, ĉu la rezultanta registaro intencos kaj kapablos organizi la landon tiel, ke ĝi fariĝos io, kion oni prave povos nomi demokratio. (Kaj unuavice restarigi publikajn servojn (akvo, elektro, lernejoj, sanservo,...) al la antaŭmilita nivelo.) (Por tiuj, kiuj ne scias: Irako rilate al tiaj aferoj almenaŭ en 1980 laŭ UN-statistikoj ankoraŭ apartenis al la evoluintaj landoj!) Ni esperu, ke tiuj elektintoj, kiuj imagas al si demokratian Irakon, ne estos seniluziigitaj pro la ekesto de islam(ism)a diktatora aŭ teokratia reĝimo.
    Iom malbonaŭgura estis la rimarko de iu voĉdoninto: "La nova registaro ne bezonos longe pripensi pri leĝoj ktp., ĉar oni povas ĉion simple transpreni de Irano"...
    Diversaj registaroj de Arabaj landoj pli-malpli bondeziris al la Irakanoj pro la elektoj. Iom strange por landoj, kiuj mem tute ne konas reĝimon iel ajn nomeblan demokratia.


2005-01-29 "Loka telefonado" ne plu ekzistas... --2--
    En la tago post kiam mi skribis mian blogaĵon pri ĉi tiu temo (de 2005-01-25), iu pruvis mian punkton: ŝipo distiris la telefonkablon sur la fundo de kanalo, inter la vilaĝo Westdorpe kaj la urbo Sas van Gent en la Nederlanda provinco Zelando.* Tiel 550 telefon-abonantoj (diru: 1500-2000 homoj) en 5 km longa vilaĝo perdis sian telefonkonekton al la ekstera mondo, sed ankaŭ interne de la vilaĝo. (Tamen, tie la poŝtelefonoj daŭre funkciis, aere super la kanalo...) La polico aranĝis ekstrajn patrolojn (ĉar oni ne plu povis telefoni al polico, fajrobrigado aŭ kuracisto), kaj la telefonkompanio aranĝis lokon kun publike uzeblaj poŝtelefonoj. Hodiaŭ, post kvar tagoj, la loĝantoj de Westdorpe reakiris sian telefonkonekton: oni fosis tunel(et)on sub la kanalo, kaj nun la kablo estas en ĝi: almenaŭ ŝipoj ne plu povos fuŝi ĝin.
    (Pri la Pacifikaj insularoj mi legis, ke "post du aŭ tri semajnoj, ĉiuj insuloj devus denove havi telefonkonekton".)
_____
    * Se vi rigardas al mapo, vi vidas, ke Zelando konsistas precipe el (interligitaj) insuloj. Ĉi tiuj lokoj tamen ne troviĝas sur insulo, sed sur la "kontinenta" parto ĉe la limo kun Belgio, nomata "Zelanda Flandrio". La koncerna kanalo estas la eliro al la maro de la urbo Gento en Flandrio (Belgio).


2005-01-27 Jarojn sen akuzo ekstermonde
    Hieraŭ kvar pliaj Britaj civitanoj alvenis al Britio el la Usona "ekstermonda" ("nek en Usono, nek en Kubo", kvankam sur Usona bazo, sur Kubo) koncentrejo- malliberejo Gvantanamo, kie ili estis tenataj dum tri aŭ kvar jaroj, sen akuzo kaj sen proceso, "pro terorismo".
    La Brita polico, post formala pridemandado (laŭ advokato nur la normalaj ĉe-limaj demandoj: "Kiu vi estas? De kie vi venas? Kien vi iras?"), liberigis ilin, sen akuzo, sen limigoj. Same okazis kun ĉiuj aliaj Gvantanamo- malliberuloj pli frue transdonitaj al Britio kaj kun pluraj transdonitaj al aliaj landoj: Usono liveris neniujn validajn argumentojn por teni ilin en aresto.
    Ankoraŭ multaj homoj estas tenataj en la Usona "senleĝa" koncentrejo sur la insulo Kubo, sen akuzo kaj sen proceso, kvankam eĉ Usona juĝisto proklamis, ke ili havas rajton je justa proceso.
    La Usona prezidento Bush, en sia alparolo okaze de sia enoficigo, multajn dekojn da fojoj uzis la vorton "libereco". Tiu vorto per tio montriĝis plia malplena ovŝelo, aŭ eĉ putrinta ovo. Lia anonco, ke li volas alporti "liberecon" al la tuta mondo, tiel fariĝis en la oreloj de multaj ne bela promeso, sed timiga minaco...

Hodiaŭ oni rememorigas la 60-an datrevenon de la liberigo de la Nazia koncentrejo- ekstermejo Auschwitz- Birkenau /aŭŝvic- birkenaŭ/ (ĉe la Pola urbo Oświęcim /oŝfjenĉim/). Inter la honoraj gastoj estas i.a. la prezidentoj de Ruslando kaj Israelo, la nova prezidento de Ukrainio, la vicprezidento de Usono (vestita kvazaŭ por ski-ferio!). Ĉiuj tiuj havas kialojn por bone pripensi la historian rolon de siaj landoj. Ankaŭ ĉeestis reprezentanto de Rumanio (ĉu prezidento aŭ ĉefministro, mi ne kaptis), kiu eble devus pli koncentriĝi pri batalo kontraŭ la diskriminacio kaj mistraktado al ciganoj en sia lando.


2005-01-25 "Loka telefonado" ne plu ekzistas...
    Unu loĝanto de iu Pacifika insulo esprimis miron, ke (kiam fuŝiĝis la telekomunika satelito) ankaŭ ne plu eblis telefoni per sia poŝtelefono al alia loĝanto de la sama insulo. Mi scias, ke kiam oni telefonas al homo sidanta ĉe la sama tablo per poŝtelefono, la konekto tamen estas farata per malproksima centrejo, ĉar tiu scias, kie troviĝas tiumomente la altelefonato (kaj konas la saldon de la telefonanto)... En lia kazo, la poŝtelefona centrejo evidente troviĝis sur alia insulo (aŭ en alia lando), al kiu konekto eblis nur per la interinsula satelita reto.
    Mi demandis fakulon, kiel tio estas, se temas pri la "fiksa", "tera" telefonreto, ĉi tie.
    Antaŭ kelkdek jaroj, kiam aŭtomataj telefonkonektoj estis farataj almenaŭ parte per meĥanikaj rimedoj (t.n. levo-turno- selektiloj), en-urba konekto (eĉ en-kvartala) estis farata tute en la urbo (aŭ la kvartalo) mem. Nun, tamen, oni utiligas komputilajn centrejojn, kiuj troviĝas en regionaj centraj urboj. Kaj eĉ se praktike la en-urba konekto estas farata nur per en-urbaj konektiloj, la instrukcio pri tio venas el tiu regiona centra komputilo... Praktike tio signifas, ke, se pro iu kialo (katastrofa aŭ ne), la konekto inter iu urbo kaj tiu regiona centro fuŝiĝus, ankaŭ en-urba telefontrafiko estus neebla! Tio ne tre trankviligas min. (En landoj kun malpli moderna telefonsistemo, ankoraŭ utiliganta meĥanikajn selektilojn, tiu problemo eble ne jam ekzistas.)


2005-01-24 Pacifiko sen telefono --2--
    Mi legis: "Internacia telefontrafiko kun preskaŭ ĉiuj [do ne kun ĉiuj] insularo-ŝtatetoj en la Pacifiko estas restarigita. Telefontrafiko kun (kaj inter) pluraj pli foraj [for de kie?] insuloj de iuj landoj ankoraŭ ne eblas." (Vidu 2005-01-18.)

[26jan05: Mi legis (resume): "Sur multaj insuloj jam dum dudeko da jaroj la antenoj estas direktitaj en la sama direkto, kaj agorditaj al la sama frekvenco. Nun oni devas ekscii, al kiu direkto kaj frekvenco ŝanĝi, kaj fari tion, sed multloke ne estas iu, kiu tion kapablas."
    (Do, la nova satelito en 1997 estis metita en praktike sama orbito kiel la antaŭa, kaj al la insuloj oni disponigis tiam la saman frekvencon kiel antaŭe, por ke ne necesu ion ŝanĝi... Nun necesas ŝanĝi -- sed sur multaj insuloj (kun nur cent aŭ kelkcent loĝantoj) la demando estas: kiu kapablas? (Kaj eble ankaŭ: ĉu tiu malnova anteno ankoraŭ eltenas tian laboron?))]


2005-01-23 Armea helpo en Aĉeho --2--
    Teamo de "Kuracistoj sen Limoj" per helikoptero atingis (hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ) en Aĉeho iun fiŝistan vilaĝon ruinigitan de la cunamo, kie pli frue neniuj helpantoj (eksterlandaj aŭ Indoneziaj) venis de post la katastrofo. La transvivintaj loĝantoj svingis per flagoj por atentigi pri sia ekzisto. Ili rakontis, ke jam pluraj helikopteroj superflugis, sed neniu ĝis tiam rimarkis ilin.
    La vilaĝestro timis akcepti helpon, ĉar por tio li ne havis permeson de la armeo. Kaj neniu reprezentanto de la armeo estis tie, al kiu peti permeson...

La Indonezia armeo informis, ke en Aĉeho de la tempo de la cunamo ili mortigis ĉ.200 "separatistojn, kiuj atakis helpo-konvojojn". Aliaj fontoj diras, ke la armeo pafis al homoj, kiuj alkuris, ĉar ili pensis, ke finfine alvenas helpo por ili, dum la armeo estis transportanta helpo-varojn al nekonata loko.


2005-01-18 Pacifiko sen telefono
    Simpla informo de Nov-Zelanda telefonkompanio vekas alarmigan bildon:
    Unu telekomunika satelito super Pacifiko ĉesis funkcii (fakte jam sabate=vendrede*). Pro tio, subite dek landoj (insularoj) en tiu oceano (en Mikronezio kaj Polinezio, do) ne plu havas telefonkonekton kun la ekstera mondo, sed ankaŭ ne plu inter la insuloj de la sama lando, kiuj ofte kuŝas centojn (foje milojn) da kilometroj for unu de la alia.
    Kompreneble samo validas por la interretaj konektoj, ankaŭ tie iuloke populariĝintaj, kaj, grave, por ili do la cunamo- kaj ciklono- averta sistemo ĉesis funkcii! (Ciklonoj kaj cunamoj en la Pacifiko ne estas maloftaj.)
    Kvin aliaj Pacifikaj insularoj, kaj tri regionoj en Azio, perdis la plimulton de siaj konektoj, sed havas limigitan rezervan aliron, ekzemple per alia satelito.
    Mi esperas, ke ili ankoraŭ havas la antaŭe uzatajn radio-telefonajn aparatojn, kaj ke ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj kapablas utiligi tiujn.... "CQ CQ CQ..." -- ĉar en la granda plimulto de la koncernataj insuletoj (atoloj) mankas la uzanto-nombra kaj financa bazo** por partopreno en la "normala" satelita telefon-trafiko.
    Mi estas scivola, ĉu temas pri la satelito, pri kiu mi legis antaŭ ĉ.25 jaroj, ke tiuj insularo-ŝtatetoj rajtis senpage aŭ malaltpreze uzi ĝin, tiel longe ke ĝi ankoraŭ funkcios, ĉar pro la enuzigo de pli modernaj satelitoj, ĝi estis ne plu uzata kaj jam amortizita... Se tiel estus, apenaŭ plu troviĝus homoj kapablaj subteni radio-telefonan komunikado-reton, se en tiu mondparto oni ne estis pli saĝaj ol en aliaj, kaj antaŭvidis la ĉeson. (Mia tiama korespondanto en Palaŭo skribis ĝuste pri la avantaĝoj por avertado kontraŭ ciklonoj kaj cunamoj! -- Kaj pri tio, ke i.a. Nov-Zelando prizorgas la ligon kun la "normala" reto.)
    [20jan05: Intertempe mi eksciis, ke ne temas pri tiu satelito, sed pri satelito de 1997. Ja estas tiel, ke la registaro de Tokelao esprimis zorgojn, "ĉar estas la ciklona sezono". Kaj estis raportoj, ke ie "komunikado kun foraj insuloj estas re-establita per pli frue uzataj rimedoj".]
    Fakte, en la tuta mondo, pro la ekuziĝo de novaj teĥnikaj rimedoj, oni abolas la malnovajn. Ekzemple: pro la ekuziĝo de satelitaj telefonoj, sur ŝipo ne plu estas "markonistoj" (laŭ s-ro Marconi, ne laŭ mar-kon-i) kapablaj subteni radio-komunikadon per morso-kodo. Oni ne tre pripensas, ke la novaj sistemoj dependas de pli da teĥnikaj risko-faktoroj, ol la antaŭaj. Por morso-komunikado necesis nur ambaŭflanke unu persono kaj unu aparato, kies elektron oni povis provizi per pedalado, aŭ eĉ per turnado de mano. Por satelita komunikado oni dependas de satelito-sistemo, je kiu oni mem havas neniun influon. Pasintjarcentaj telefonsistemoj surteraj funkciis je plurcentkilometra distanco eĉ sen elektro-provizo...
    Mi jam foje demandis min, kiel funkcius la bela nova komputile regata averto-sistemo en Nederlando, kiam okazus katastrofo, pro kiu forfalus elektro, aŭ kiam okazus elektro-magneta ŝtormo (por ne paroli pri elektro-magneta bombo). Jam okazis, ke pro paneo en unu komputilo en grava fervoja centro, dum tuta tago en granda parto de la lando ne plu povis veturi trajnoj. Oni ja ne antaŭvidis rezervan sistemon pli "primitivan".
    Kaj tio rememorigas al mi la problemon kun nia endoma centra hejtado: se mankas akvo, gaso, elektro, ĝi ne plu funkcias. Kaj nenie en la domo oni sendanĝere povas fari fajron.
    Mi esperas, ke sur tiuj Pacifikaj insularoj oni pripensis la eventualaĵon!
    Estas amare, ke ĝuste en landoj, kiuj liveras popularajn retadresajn finaĵojn kiel .tv .fm .nu .to .tk oni nun mem ne povas telefone aŭ interrete komunikiĝi en- kaj/aŭ eksterlande...
_____
    * (vendrede 14jan05 matene en unu insularo = sabate 15jan05 matene en apuda, pro la dato-linio) -- Laŭ mesaĝo sendita 17jan05 (=18jan05 en Nov-Zelando) per alia (multe pli kosta) satelita retkonekto, el iu insulo de la Kuk- (Cook-) insularo, tie telekomunikaj teĥnikistoj estis provantaj alidirektigi lokan ter-stacion por fari ligon kun alia taŭga satelito (dum du aŭ tri tagoj, do), sed ne jam sukcesis.
    ** [Kion mi celas? Sur multaj insuloj (kun kelkcent aŭ kelkmil loĝantoj) troviĝas tro malmulte da uzantoj por povi kune pagi "normalan" satelitan ter-stacion kaj lui "normalan" satelitan telefonkanalon, kaj individue por plej multaj loĝantoj, "normala" satelita telefono estas tro multekosta. -- Tamen iuj el tiuj landoj faris saĝan kontrakton pri la luigo de la interreta lando-finaĵo, kun ne-neglektebla enspezo por la (malmultaj) loĝantoj.]


2005-01-17 Armea helpo en Aĉeho
    La Indonezia armeo volas, ke antaŭ la fino de marto malaperu ĉiuj eksterlandaj helpo-organizoj el Aĉeho (norda Sumatro, regiono plej forte trafita de la cunamo, kun pli ol 100 000 mortintoj). Ĝi asertas, ke ĝi mem tiam prizorgos la help-agadon kaj la rekonstruon tie. Iuj anoj de la Indonezia registaro poste iom mildigis tiun eldiron.
    Por bona kompreno, oni sciu pri kelkaj aferoj.
    Aĉeho estas regiono de Indonezio jam dum multaj jaroj fakte okupata kaj regata de la armeo. "Pro daŭraj ribeladoj."
    Tiuj ribeladoj ne estas io nova. Aĉeho estis jam sultanejo antaŭ 1500, kaj sendependa regno de ĉ.1620 ĝis 1912, kiam la Nederlandanoj (post tridekjara milito) sukcesis venki ĝin kaj aldoni ĝin al sia kolonio Nederlanda Indio.* Ĝi restis aparta unuo kun propra regado-sistemo. La sendependa Indonezio unue estis federacia ŝtato, sed jam baldaŭ oni faris el ĝi ŝtaton unuecan, forte centre regatan. En Aĉeho ĉiam restis pli aŭ malpli forta rezisto kontraŭ tio. Lastatempaj prezidentoj de Indonezio promesis al Aĉeho denove aŭtonomion, sed la armeo ĝis nun efike sukcesis bari tion.
    Krome oni sciu, ke la armeo en Indonezio estas ne plene sub regado de la registaro. Male. La armeo fakte ne nur havas (laŭleĝe) siajn proprajn reprezentantojn en la parlamento, sed ludas ankaŭ gravan rolon en unu el la ĉefaj partioj. Ĝi sufiĉe ofte kaj facile sukcesas ne plenumi la decidojn de la registaro, sed agi laŭ propraj intencoj. Tion ebligas, i.a., la fakto, ke la Indonezia armeo havas siajn proprajn fontojn de enspezoj (fabrikoj, komercaj entreprenoj, hoteloj, ktp.), kaj tial finance ne tute dependas de la registaro. Do "kiu financas, decidas" en Indonezio ne kondukas al registara decidpovo pri la armeo.
    El televidaj raportoj vidiĝis, ke en la unua periodo post la cunamo, la armeo en Aĉeho ja ricevis la taskon, kolekti mortintojn, sed (almenaŭ parte) unue okupiĝis pri la kolektado de valoraĵoj (ekzemple pezaj ŝtalaj maŝinpartoj) el la ruboj... (Ne individuaj armeanoj, sed plotone sub komando de suboficiro.) Krome ekzistas raportoj, ke iuj armeaj unuoj precipe okupiĝas por zorgi, ke la eksterlanda helpo ne venu al la "ribeluloj". Aliaj helpo-organizaĵoj raportas, ke la armeo ne malhelpas ilin, sed "staras kaj rigardas".
    Oni do devas antaŭvidi, ke la deziro de la Indonezia armeo por esti la sola "helpo-organizaĵo" post la fino de marto, estas motivita de la deziro, disponi pri la helpaj mon-kontribuoj. Prefere sen eksterlandanoj "rigardantaj en la kuirpotojn".
    Espereble la eksterlandaj helpo-provizantoj, kaj precipe Aŭstralio, kiu planas intime kunlabori kun Indonezio por la rekonstruo de Aĉeho (kaj aliaj trafitaj partoj de la lando), kaj por tio disponigas tre grandajn sumojn, konscios pri tio.
_____
    * "Por marki la pacon", la Nederland-India registaro konstruigis i.a. en la ĉefurbo Banda-Aĉeho la grandan blankan tri-kupolan moskeon, kiun vi vidis en televidaj raportoj kiel la solan restantan konstruaĵon inter la rubaro de la marborda flanko de la urbo. (La Aĉehanoj tradicie praktikas propran formon de Islamo kun alta respekto por la rolo de virinoj en socio kaj familio.)
    - Indio: NPIV scias pri "Okcidenta Indio", sed, strange, ne pri "Orienta Indio"...


2005-01-15 Cunamo-averta sistemo
    Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke en 2006 devos funkcii cunamo-averta sistemo por la Hinda Oceano.
    Fakte, sistemo por rimarki (`detekti´) kaj averti jam ekzistas. Temas pri la sistemo por rimarkado de (malpermesitaj) submaraj provoj de nukleaj armiloj, kiu jam dum jardekoj funkcias, ankaŭ por la Hinda Oceano. Tiu kapablas distingi inter martremoj kaj marmoviĝoj kaŭzataj de nukleaj provoj, kaj naturaj. La problemo do ne estas en la rimarkado de martremoj kaj cunamoj, sed en la diskonigo. Tiu sistemo fakte rimarkis la martremon kaj la cunamon, kaj disvastigis la informon al la konektitaj stacioj. Sed... Ĉar la timo pri nuklea milito malpliiĝis, nun dum noktoj, semajnfinoj kaj festotagoj, tie neniu estas por ricevi la informon! (Ankaŭ sismologoj de diversaj landoj provis telefone averti funkciulojn kaj instancojn en i.a. Barato kaj Srilanko (kies telefonnumeroj estis troveblaj ekzemple en Interreto), sed neniu prenis la telefonon aŭ, ja aŭskultinte, agis.)
    Ankaŭ tipe -- kaj pripensinde: Sismologoj en Tajlando sciis pri la martremo kaj avertis pri risko de cunamo, sed la superaj instancoj ne transdonis la averton, a) "pro ne plena certeco, ke Tajlando estos trafita", b) "por ne timigi la turistojn"...
    La problemo do estas ĉefe en la diskonigo de cunamoj alvenontaj. Por povi averti ĉiujn loĝantojn de la marbordoj, en centmiloj da lokoj, iu devas esti atingebla por, ekzemple, telefona averto, kun teamo por, ekzemple, motorbicikle averti la ĉirkaŭajn loĝantojn. Dum 24 horoj en tago. Dum 365 tagoj en jaro. Dum eble pli ol 100 jaroj... (la lasta cunamo tie estis en 1883.) Kiel eblas fari sistemon, en kiu tiom da homoj dum tiom da jaroj atendos kaj atentos, dum nenio okazas??? (Sistemo kun sirenoj funkciigataj de malproksime ne estas pli facile subtenebla, krom en urboj.) Certe dum kelkaj jaroj, tia sistemo povus funkcii. Sed tiam, tute nature, la atentemo (kaj la financado) malaperos.
    En Nederlando, kie ĝis nun unu fojon en 300--400 jaroj okazis pli granda inundo (pro kombino de superfluso kaj ŝtormego -- sed akvo eniranta tra rompita digo kondutas tute same kiel cunamo-ondo), nun ekzistas averto-sistemo ĝenerala (por ĉiuspecaj danĝeroj, precipe industriaj), per sirenoj, radio, televido kaj telefono (nun oni aldonos poŝtelefonajn tekstomesaĝojn (sms)). Tamen estas nekonate, kiel la homoj reagus en okazo de granda katastrofo... Sed en 1953, kiam okazis la lasta granda inundo, la komunikado-rimedoj ne estis tiaj (ekzemple: tiam privatuloj ĝenerale ne havis telefonon), la "digo-gardistoj" (duon-volontuloj), ja jam sur posteno pro la atendata alta (sed ne tiel alta) akvo, multloke ne povis ĝustatempe averti la loĝantojn, ĉ.2000 kvadrataj kilometroj subakviĝis (kaj tie ĉio ruiniĝis), kaj ĉ.1850 homoj mortis. (Ankaŭ tiam venis multege da helpo el tre multaj landoj. Tio eble parte klarigas la kompare grandajn sumojn kolektitajn nun en Nederlando.)*
    Aliflanke oni devas konstati, ke ne nur oni raportas el Srilanko, ke sovaĝaj bestoj ĝustatempe forkuris al pli altaj lokoj, sed ankaŭ, ke same faris "primitivaj triboj" sur iuj insuloj Andamanaj kaj Nikobaraj. Eble tiuj povas rakonti, pro kio ili fuĝis ĝustatempe!
    El diversaj raportoj de turistoj(!) mi komprenas, ke aŭdiĝis stranga sono de la flanko de la maro, ke birdoj kaj insektoj malaperis aŭ almenaŭ silentis, kaj, kiel lasta averto, ke la maro retiriĝis. Iuj homoj el tiuj okazaĵoj konkludis, ke io estas ne en ordo, kaj fuĝis for de la strando. Multaj ne, ĉar neniu iam rakontis al ili pri tio.
    Ŝajnas al mi pli imageble, ke dum pli ol 100 jaroj oni povas rakonti pri tiaj signaloj, de avo al nepo (kiel supozeble okazadis sur iuj el la Nikobaroj), kaj en lernejoj (en "pli civilizitaj" regionoj), ol, ke dum pli ol 100 jaroj oni subtenos (kaj financos) amasojn da averto-oficejoj funkciantaj 24/24 kaj 7/7!
_____
    * Ankaŭ tiam estis urbestroj kaj aliaj funkciuloj, kiuj ne ellitiĝis (aŭ ne volis interrompi festeton) por preni la telefonon, aŭ kiuj ne havis emon por nokte transdoni la informon... Kaj alvenis tiom da helpo-varoj, ke parto estis poste transsendita al lando, kie okazis alia katastrofo (post tute silenta interkonsento kun la sendintaj organizoj, por ne seniluziigi la donacintojn!)


2005-01-14 La Nederlanda en Surinamo
    La respubliko Surinamo aliĝis al la Nederlanda Lingvo-Unio. Tiu nun havas tri egalrajtajn membrojn: Nederlando, Flandrio kaj Surinamo. Praktika konsekvenco estas, ke nun ĉ.500 vortoj kutimaj en nederlandlingva kunteksto en Surinamo, estos enmetitaj en la ortografian vortaron de la Nederlanda (la sola oficiala vortaro...), kaj ke Surinamo kundecidos pri ĝia plua adaptado. (En novaj eldonoj de signifo-vortaroj, tiuj vortoj fakte jam grandparte troviĝas.)
    (En Surinamo, pro tre diversa deveno de la loĝantoj, pluraj (11) lingvoj estas uzataj. La Nederlanda estas la oficiala nacia (inter)lingvo tie, kaj la lerneja instruado-lingvo.)


2005-01-12 Helpo alien
    Mi estis alpoŝtigonta ĝirilon por EUR 10 da plia kontribuo por helpo al la cunamo-viktimoj, kiam mi aŭdis, ke nia ministrino de Internacia Kunlaboro promesis pliajn EUR 200 mln por helpo en tiu regiono. Tio estas EUR 12,50 por ĉiu loĝanto, do EUR 37,50 por nia familio. Mi ŝiris la ĝirilon, kaj elskribis novan por konto por helpo al fuĝintoj en orienta Kongolando...


2005-01-10 Strato aŭ korto
    Antaŭhieraŭ, sed ankaŭ jam pli frue, mi havis malfacilaĵojn por unuvorte priskribi nian straton -- aŭ korton.
    La loĝejoj kaj la lernejo kun sama stratadreso estas aranĝitaj en la formo de Rusa "malmola signo" aŭ Bulgara "â" (la dua litero en la Bulgara nomo de Bulgario -- se vi havas Bulgaran poŝtmarkon en via kolekto, vi sur ĝi povas vidi ĝin...)
    Se vi ne konas tiun literon, vi komencu skribi la ciferon 7 kaj daŭrigu per la malsupro de la litero b, tiel ke ili kune uzas la saman vertikalan strekon. La rondeto de b (fakte kvadrata) tiam estas la "korto", kaj la supra flago la "strato". Sed kune ja estas unu stratadreso...
    Kial tiom da vortoj anstataŭ desegnaĵo? Kial ne? Inter miaj blogaĵoj ja estas tro malmulte da bagatelaĵoj!


2005-01-08 Fajro ĉe lernejo
    Posttagmeze estis fajro ĉe la lernejo je la kontraŭa flanko de nia korto (strato). Ĉu anti-papistoj ĝin faris (estas rom-katolika baza lernejo*), aŭ simple knabaĉoj, kiuj volis vidi, kiel bele brulas sekaj folioj amasiĝintaj pro la ventego? Kiam mi estis po iom verŝanta sitelon da akvo, aperis de du flankoj aliaj loĝant(in)oj kun sitelo da... Ni do ne plendu pri manko de socia respondeco en nia strato! La fajro estis for, antaŭ ol ĝi povis bruligi ion. (Lastsomere (do "antaŭ la murdo al Theo Van Gogh"), kiam okazis simila, sed pli minaca fajro, mi unue telefonis al la fajrobrigado: ili jam sciis, kaj post dek minutoj alvenis estinga aŭto, sed tiam la fajro jam estis estingita sammaniere kiel nun. Feliĉe. Nun mi rezignis telefoni, sed iu alia faris, kun la sama rezulto.) La polico pridemandis geknabojn, sed ĉu ili trovis la farintojn?
_____
    * Vidu noton 2004-11-13. La lernejo estas fondita de rom-katolika asocio, sed plej multaj lernantoj ne estas de familioj katolikaj!


2005-01-08 Tutmonda helpo --2a--
    Pardonu! La "Islamaj" petrolo-ŝtatoj jes ja ne nur promesis, sed jam efektive sendis helpon al la viktimoj de la cunamo. Se oni kalkulas laŭ nombro de loĝantoj, eĉ pli ol pluraj aliaj -- pli laŭtbuŝaj -- landoj. Ankaŭ en Sauda Arabio estis monkolekta tv-programo, dum dek du horoj.


2005-01-07 Kalendara dubo...
    Hodiaŭ estis 13°C dumtage, kaj dumnokte estos 9°C. Kaj ventego "aŭtuna". -- Same kiel en junio pasintjara!


2005-01-07 Tutmonda helpo --2--
    Je la fino de la monkolekta programo por helpo al la cunamo-viktimoj, en Nederlanda tv (kaj radio) por "ĝiro 555" (vidu hieraŭan blogaĵon), la provizora saldo estis iom super EUR 112 mln. (ĉ. USD($) 150 mln) (Nederlando havas 16 mln da loĝantoj.) [26jan05: EUR 166 mln -- kun peto ne plu kolekti monon, ĉar plene sufiĉas por du jaroj da help-agado.]

Ankaŭ en moskeoj oni kolektis monon por "ĝiro 555". (Iu ja voĉigis: "tiu mono iros ankaŭ al ne-kredantoj", sed ricevis replikon: "la mono de la ne-Islamanoj iros ankaŭ (eble ĉefe) al Islamanoj!") Sed... mi nenion aŭdis aŭ legis pri kontribuoj de la riĉaj "Islamaj" petrolo-ŝtatoj.

Ek al kampanjoj por prevento kaj kuracado de malario, morbilo kaj diareo! Kontraŭ ĥronika malriĉo!
Ek al kampanjoj por prevento de HIV/Aidoso! Kontraŭ mensogoj kaj (religiaj) superstiĉoj!


2005-01-06 Tutmonda helpo
    En la riĉaj landoj de la mondo, sed ankaŭ en multaj malpli riĉaj, okazas momente kvazaŭ konkuro pri "kiu promesas plej multe por helpo al la viktimoj de la cunamo". (La sumoj, kiujn mi menciis je 2005-01-01 tute ne plu estas aktualaj.) Ĝis nun, Unuiĝintaj Nacioj kaj la specialiĝintaj organizaĵoj havis grandan problemon, kolekti la monon necesan por tuja agado. Kaj fakte, por urĝe bezonata helpo en aliaj regionoj (ekzemple en Afriko) daŭre mankas la mono.
    Se ĉiuj plenumas sian promeson, baldaŭ por ĉiu postvivanto de la katastrofo estos disponebla sumo de 1000 Eŭroj: por multaj individuoj en la koncerna regiono do sumo neniam vidita.
    Kompreneble ne temas pri kontanta mono por individuoj: multo de la mono promesita de ŝtatoj (se entute ili efektive elspezos ĝin: por la tertremo en Bam (Kristnasko 2003), de EUR 750 mln promesitaj, nur EUR 13 mln alvenis en Irano...) estas celita por rekonstruo kaj por projektoj dum la sekvantaj jaroj. (En Nederlando, ekzemple, jam ekzistas rezervo de ĉ. 100 mln da Eŭroj por rekonstruo (loĝejoj, vojoj, lernejoj, akvoputoj, agrikulturaj iloj, ktp.) en Darfuro! Mono ĝis nun ne elspezebla...) Sed tamen... Se oni estus same larĝanima pri aliaj regionoj, ekestus perspektivo al forigo de struktura mizero en la mondo.
    En Nederlando, por kampanjoj pri havigo de kontribuoj de privatuloj, oni tradicie utiligas konton de La Kunlaborantaj Helpo-Organizoj (inter kiuj Kuracistoj sen Limoj, Cordaid, Ruĝa Kruco, Novib (Oxfam), Terre des Hommes, Unicef, kaj ekz. diverskredaj religiaj) ("ĝiro 555"), el kiu la mono estas dividata laŭ certa "ŝlosilo" laŭ la specialaj kapabloj kaj projektoj de la organizaĵoj en la koncerna kazo. Hodiaŭ vespere estos televida mon-kolekta programo (samtempe en la publikaj kaj komercaj stacioj!), sed jam nun la Nederlandanoj pagis al ĝi pli ol 50 mln da eŭroj. Oni atendas, ke vespere tio duobliĝos.
    Sed "Kuracistoj sen Limoj" jam rezignis pri plia mono..., ĉar ili jam ricevis tiom, ke ili ne sukcesus elspezi pli por sia laboro, en la koncerna regiono, dum la sekvaj du jaroj. (Ĉar tia estas la kondiĉo ĉe "ĝiro 555": por la anoncita laboro, en la anoncita regiono, antaŭ forpaso de du jaroj, do-ku-men-ti-te.) (Por longedaŭraj projektoj oni kolektas monon alimaniere. Krome ekzistas simila ĝirkonto (999) por kampanjoj por helpo al fuĝintoj pro milito k.s.)
    "Kuracistoj sen Limoj" (kaj multaj aliaj) akcentas, ke estas pluraj aliaj regionoj en la mondo, kie ekzistas same granda bezono pri helpo el eksterlando.
    Do espereble, kiam la bezonata mono por helpo en la regionoj trafitaj de la cunamo estos atingita, la ŝtatoj kaj privatuloj en la (riĉa) mondo daŭrigos sian bonfaran konkuron ankaŭ por ĉiuj tiuj regionoj nun pli-malpli forgesataj!
    Oni ne forgesu, ke ĉiusemajne, pli da homoj mortas en malriĉaj landoj pro facile eviteblaj malsanoj, ol nun mortis pro la cunamo... Sed mono por vakcinado kaj medikamentoj ne venas laŭ la bezono.


2005-01-05 CNN-logiko
    Hodiaŭ en CNN-text (de CNN-Europe) troviĝis mencio, ke dum la mondo atentas la cunamo-katastrofon, oni malpli atentas freŝe ricevitan sonbendon de Osama bin Laden (en kiu li apogas la atakojn al Usonanoj en Irako). Post tio, CNN skribas: "Jam nur la ekzisto de tiu mesaĝo rememorigas, ke ekzistas interrilato inter la cunamo kaj terorismo."
    Tio ne nur montras kompletan mankon de logika pensado (por ne diri: kompletan frenezecon) ĉe la aŭtoro, sed ankaŭ eĥas la eldiron de iu Usona ministro, ke la helpo al la viktimoj de la cunamo estas parto de la batalo kontraŭ terorismo. (Tiun eldiron oni ja povus iel pravigi, kvankam por tio necesas tre unudirekta pensado ("tunela vido").)


2005-01-05 Kompreneble...
    Iu skribis, anonime, en reago-formularo en unu mia retpaĝo:
    "Mi ŝatas vian retpaĝon, ĉar mi povas kompreni ĝin. Ofte aliaj esperantistoj estas bonaj esperantistoj kaj ili volas montri tion al tutmondo. Do, simplaj esperantistoj, kiel mi, ne povas kompreni ilian retpaĝon."
    Ĉu mi estas "bona esperantisto", eble estas diskuteble, sed mi kredas, ke mia Esperanta lingvaĵo almenaŭ ne estas malbona (kvankam en ĉi tiu blogo mi eble malpli atentas mian lingvo-uzon, ol aliloke)....
    Sed: dankon! Mi dum jardekoj, ankaŭ profesie, ĉiam provis ne uzi nebezonatajn maloftajn aŭ malfacilajn vortojn, gramatikaĵojn kaj frazo-strukturojn. Same en Esperanto, kiel en aliaj lingvoj.
    Tamen mi atentigu, ke multaj homoj uzas tro da malofte (aŭ praktike neniam!) uzataj vortoj en Esperanto ĝuste ĉar ili ne bone konas la lingvon!
    Mi tre ŝatas, se homoj povas kompreni tion, kion mi skribas. Fakte por tio mi skribas...


2005-01-04 Senhelpa ministro
    La 26an de decembro 2004, en Tajlando alvenis la Nederlanda ministro de Internaj Aferoj, Remkes, -- por ferioj. Okazis tiam la cunama katastrofo, kiu trafis ankaŭ parton de Tajlando. Ministro Remkes telefonis al sia oficejo, ke li estas en sekura loko; ke li fidas, ke la ministerio de Eksterlandaj Aferoj bone kunordigos la Nederlandan kaj Eŭropan helpon; ke li persone nenion povas fari kaj ke li ne volas ĝeni al la helpantoj; kaj... ke oni do lasu lin trankvile ferii.
    En decembro, Nederlando havis ankoraŭ la (duonjare alternantan) prezidantecon de Eŭropa Unio, kaj la Nederlanda registaro do havis kiel taskon, kunordigi la helpon fare de EU al la trafitaj regionoj. Kaj, efektive, la Nederlandaj ministroj de Eksterlandaj Aferoj kaj de Internacia Kunlaboro alprenis tiun taskon, kaj faras ĝin tiel bone, ke Luksemburgio, kiu nun okupas la prezidantecon de EU, petis, ke ili daŭrigu tiun laboron.
    Ministro Remkes kompreneble pravis, ke ne li estas la kunordiganta ministro, sed lia kolego de Eksterlandaj Aferoj (tiam ja Prezidanto de la Eŭropa Ministraro de Eksterlandaj Aferoj). Kaj li pravis, kiam li diris, ke li mem do nenion povas fari. (En Nederlando multaj opinias, ke li ĝenerale nenion kapablas fari, sed tio estas alia rakonto.) Tute prave li ne volis ĝeni al helpantoj surloke... Kaj li estis ankaŭ prava, kiam li esprimis fidon, ke en Hago (kaj Bruselo), Eŭropa Unio faros ĉion por helpi al la trafitaj regionoj.
    Sed... Se li nur unu fojon estus dirinta tion publike, en televido ekzemple, estante Prezidanto de la Eŭropa Ministraro pri Polico kaj Enlandaj Aferoj, kaj do taŭga reprezentanto de la Prezidanteco de Eŭropa Unio, tuj en la unua aŭ dua tago, tio jes ja estus havinta grandan psiĥologian efikon... Eŭropa Unio ja estas, kun ĉ. 400 milionoj da loĝantoj, post Ĉinio kaj Barato (Hind-Unio) la tria plej granda "lando" en la mondo!
    Ministro Remkes, post ĉiu kritiko al li, finfine morgaŭ iros al la katastrofo-regiono de Tajlando, por viziti la Viktimo-Identigajn Teamojn de la Nederlanda polico (kiuj ja troviĝas en la agado-sfero de lia Ministerio...)
    Sed hodiaŭ ministro Powell de Usono estas tie... Ankaŭ ties vizito kompreneble en praktiko nenion ŝanĝas rilate al helpo (kontraŭe: en Aĉeho lia vizito dum tuta tago blokis la alvenon de helpo-flugoj), sed li montras sin kaj estas tutmonde montrata! (Kaj en Tajlando, kaj en Aĉeho, li fanfaronis, ke "helpo al bezonuloj estas io karakterize Usona"... Vomige!)


2005-01-03 "Dankon pro la rizo!"
    Viro ricevanta sakon da rizo ĉe helikoptero, ie en Aĉeho:
    "Dankon pro la rizo! Sed mi bezonas ion tuj manĝeblan."
    Aliaj, pli spertaj, help-organizaĵoj distribuas samtempe rizon, akvon kaj kuir-kompleton (potoj ktp. kaj simpla kuir-aparato).
    La rizo ("USA") cetere estis miksita kun sojo-faruno (aŭ -grio) (laŭ la teksto "Rice-Soy Mix" sur la sako), supozeble genetike modifita, pro agropolitikaj* motivoj. (Mi memoras, ke antaŭe iuj Afrikaj landoj rifuzis tian nutraĵo-helpon, por ke la lokaj terkulturaj produktoj ne estu "malpurigitaj" per tia genetike modifita materialo... Ĉu ekzemple Indonezio gardas la genetikan purecon de siaj sojo-faboj, mi ne scias.)
_____
    * Usono kun subvencio eksportas i.a. sojo-farunon kaj -fabojn por prezoj multe tro malaltaj. Eŭropa Unio faras samon kun i.a. lakto-pulvoro kaj (beta) sukero. En tiu maniero ili false konkurencas kun lokaj produktistoj en aliaj landoj. Landoj povas malpermesi Usonajn sojo-produktojn (kiuj estas kutime genetike modifitaj) nur, se la enlande produktataj sojfaboj ne estas genetike modifitaj (nemodifitaj fakte donas pli altan prezon sur la monda merkato). Kiam lando akceptas nutraĵo-helpon kun genetike modifitaj sojo-faboj aŭ -faruno, malpli facile eblas argumenti kontraŭ posta importo de genetike modifitaj sojo-produktoj, aŭ eĉ malpli facilas pruvi, ke la enlandaj produktoj estas genetike puraj... El antaŭe publikigita literaturo mi konkludis, ke la aldono de genetike modifita sojo-faruno al rizo donacota estas tute intence farata kun la celo, ebligi postan eksporton de sojo-produktoj (je false-konkurencaj prezoj) al la koncernaj landoj. Aliaj landoj kiuj liveras rizon por helpo, liveras rizon!


2005-01-01 Usono kaj katastrofo-helpo
    Usono dekobligis sian promesitan kontribuon al la helpo por la viktimoj de la cunamo-katastrofo en Azio, al USD($) 350 mln (EUR 258 mln). Tio pli akordiĝas al la 1-2 eŭroj por loĝanto, kiun disponigas aliaj riĉaj landoj. (EU kaj EU-landoj kune EUR 850 mln, Japanio EUR 370 mln.) (Tiu plialtigo okazis post akra kritiko ankaŭ enlanda -- oni menciis i.a., ke la festo por la inaŭguro de prezidento Bush kostos pli ol la origine promesita sumo.)
    Mia "(!)" ĉe la mencio de la helpo per la Usona armeo (2004-12-29) koncernis precipe la anoncon, ke Usono volas sendi 20 000 soldatojn (kiuj ja ankaŭ devas trinki kaj manĝi) al regionoj kie, malgraŭ multaj mortintoj, homoj laborkapablaj (se nutrataj) ne mankas. La venigo de ekstraj helikopteroj al Srilanko kaj Aĉeho kompreneble tre utilos por pli rapide kaj efike distribui la stokojn da manĝaĵoj, akvo, kuraciloj, jam alportitajn de internaciaj organizaĵoj kaj de aliaj landoj, kiuj kuŝas en flughavenoj!


2005-01-01 Feliĉan novjaron!
    Al ĉiuj legantoj mi deziras: pacon en via persona vivo, kaj iom pli da paco en la mondo, ol nun...

De antaŭ Kristnasko en nia korto (strato), diversaj domoj estis plaĉe ornamitaj per lumetoj kaj lampeto-ŝnuroj. Por la novjara nokto, pluraj pafis artfajraĵojn (piroteĥnikaĵojn) -- ĉi-jare estis malpli da "bruaj" kaj pli da "belaj", kiuj ankaŭ de pli kaj malpli proksimaj stratoj kaj kortoj vidiĝis en la (iom nebula, tamen) aero... Tro malvarme ne estis: ĉ.+4°C. La homoj en la strato deziris unu al la alia feliĉan novjaron, sendepende de kredo aŭ deveno.


P L I   F R U A J


blog grizulo blogo en esperanto taglibro revuo ¼urnalo jhurnalo ĵurnalo jxurnalo
Grizulo -- reagoj bonvenaj, sed nur en Esperanto, per normala retpoŝto, ekzemple al: grizulo(ĉe)galerio.org


(C) 2005 WFP LLS NL
MALGARANTIO (US: DISCLAIMER) : Malkiel tro multaj religianoj kaj politikistoj, mi neniel asertas aŭ pretendas, ke mi posedas la Veron. Mi neniel garantias la fidindecon de la enhavo de miaj skribaĵoj, aŭ eĉ de la pensoj malantaŭ ili. Nek, ke via ebla interpreto de miaj skribaĵoj povas esti la interpreto de mi celita. Ĉio prezentita kiel aŭ kvazaŭ faktoj estas nur mia rigardo al kaj/aŭ interpreto de diversmaniere ekhavitaj impresoj aŭ raportoj pri tiuj faktoj. Citaĵoj estas ne laŭvortaj, sed laŭenhavaj. (Resume: mi estas homo kaj mi uzas lingvon.) Nenio en ĉi tiu blogo estu interpretata kiel instigo miaflanka al iu ajn por fari ion aŭ ne fari ion. Se vi legas miajn skribaĵojn, la iniciato kaj persisto estis viaj, kaj la respondeco pri eventuala efiko al via korpa kaj/aŭ spirita stato estas via. Se vi ne povas aŭ ne volas akcepti tiun respondecon, ekzemple pro aĝo, stato aŭ loĝloko, vi ne legu. En okazo de dubo, vi anticipe konsultu kuraciston, precipe, se vi loĝas en lando, kie oni praktikas ĉi tiajn malgarantiojn. Mi do ne akceptas ajnan respondecon pri eventualaj sekvoj de legado, kiel (rido)kramfo, (kolero)konvulsio, (prudo)ŝoko, vomemo, kapturniĝo, kapdoloro, muskoldoloro, (mal)dormemo, (mal)enuiĝo, (mal)agemo, singulto, subita lakso aŭ urinperdo, (mal)altiĝo de sangopremo, ekstazo, mirakla resaniĝo, aŭ ĉia alia efiko al via cerbo, menso, spirito, okuloj, stomako, intestoj, koro, spirorganoj aŭ aliaj partoj aŭ fakultoj. Kiam iu bakas kukon en forno, ili ambaŭ povas esti varmegaj, do vi mem evitu bruligi viajn fingrojn. Krome ĉiam pripensindas jenaj (kaj aliaj...) aforismoj de la Nederlanda verkisto Multatuli (1820-1887): "Eble nenio estas tute vera -- kaj eĉ ne tío." / "Verkisto kiu havas tempon por klarigi ĉion, ne havas multon por skribi." / "Dubi pri nenio estas la plej certa rimedo por neniam scii ion." [Multatuli: Ribela Saĝo. Vulpo-Libroj 1977.]