Grizula Blogo 2005

(Bagatela Loglibro aŭ Blaga Monologo)


Ne atendu regulan logadon (en ajna signifo). Krome mi ne multe retvagadas, do plej ofte miaj rimarkoj kaj rimarkigoj koncernas aferojn, kiuj altiris mian atenton per klasikaj vojoj.


(Kiel kutime en ĉi tiaj reto-ĵurnaloj, la komenco (kaj la malgarantio) troviĝas je la fino!)


P O S T A J -- F R E Ŝ A J


\/  decembro ---- 2005 ---- 2006 ---- januaro  /\


2005-12-29 Civitaniĝa ekzameno por jamaj civitanoj...
    Hieraŭ en Nederlanda televido, la "Televida Altlernejo" Teleac organizis "Teston pri Civitaniĝo" -- en formo de kvizo laŭ la tipo, kiun mi je
2004-10-30 priskribis por "Testo pri Biblio-kono": En la studio sep grupoj de diversa speco, ĉi-foje ekzemple "kantistoj el la provinco Zelando en popola (folklora) kostumo", "homoj devenantaj de la Nederlandaj Antiloj", "entuziasmuloj pri la monarĥio", ktp. Kaj rigardantoj ekster la studio, en la lando, do, povis partopreni per interreto aŭ per poŝtelefonaj SMS-mesaĝoj. Dekmiloj partoprenis...
    La testo konsistis el 36 demandoj (12 pri praktikaj problemoj kaj instancoj; 12 pri sociaj kutimoj; po 4 pri historio, geografio, demokratio) kun elekto el po 3 respondoj. Ĝi estis ellaborita de la instituto, kiu kompilas la ekzamenojn por eksterlandanoj el landoj ekster Eŭropa Unio (kaj ekster pluraj landoj kun speciala interkonsento), kiuj volas ekloĝi en Nederlando. Kaj laŭ ĝi, ĉi tiu testo estis plene komparebla, laŭ tipoj kaj malfacileco de la demandoj, al la "civitaniĝaj ekzamenoj" (nomataj tiel, kvankam temas ne pri akiro de civitaneco, sed pri ricevo de restadpermeso!) devigaj por tiaj enmigremuloj ek de Novjaro.

Mi tuj diros la rezulton: La sola kategorio, kiu sukcesus en la ekzameno, estus "ekster-studiaj rigardantoj super 40 jaroj", kun meze la noto 5,6. (En Nederlando, lernejaj notoj estas inter 0 (komplete nenio) kaj 10 (perfekta), kaj 5,5 estas la minimumo por sukceso en ekzameno.) "Ekster-studiaj rigardantoj ĝis 40 jaroj" atingis meze 5,1. En la studio, plej sukcese respondis la grupo "personaro de Ĉinaj restoracioj", same kun 5,1. Plej malbona rezulto en la studio estis por "Zelandaj kantistoj" (4,1) kaj por "monarĥio- entuziasmuloj" (4,6). La "konataj Nederlandanoj" meze atingis 4,7. La meza rezulto por ekster-studiaj rigardantoj, same por viroj kaj por virinoj, estis 5,3. (Pri la selektiteco de la en-studiaj grupoj povus esti demandoj (ĉu tiuj Ĉinoj eble ĵus finis kurson?), sed pri la ekster-studiaj partoprenantoj oni povas supozi, ke tiuj, kiuj scias pri si mem, ke ili ne scias, eble hezitus partopreni, kaj aliaj povis interkonsiliĝi hejme antaŭ sendo de siaj rezultoj...)
    Kion tio signifas? Ke oni postulos, ek de Novjaro, de homoj dezirantaj ekloĝi en Nederlando (ekzemple de edzoj aŭ edzinoj el eksterlando) konon pri Nederlando, kiun la Nederlandanoj mem ĝenerale ne posedas. Oni eĉ povus konkludi, ke pli ol duono de la "mezaj Nederlandanoj" do "ne akirus restadpermeson", por ne paroli pri "Zelandaj folkloraj kantistoj" kaj pri "monarĥiemuloj"...

Kompreneble ekestis diskuto, pri, ekzemple: "kial iu devus scii, ke pli da florbulboj estas kreskigataj en la provinco Nord-Holando, ol en la provinco Sud-Holando (kvankam por turistoj la florkampoj en Sud-Holando estas pli konataj)?" kaj "ja veras, ke en la Novjara nokto oni jam pli longe faras fajron kaj bruon, origine por fortimigi malbonajn spiritojn, sed la tipo de artfajraĵoj (piroteĥnikaĵoj) nun uzataj ja devenas de Ĉinio -- do ambaŭ respondoj estus ĝustaj kiam oni demandas, de kie venas la kutimo pafi artfajraĵojn en la Novjara nokto" kaj, kiel kutime en tiaj testoj: "la vere ĝusta respondo ne troviĝis inter la tri prezentitaj".
    Mi notis por mi mem, kiujn demandojn laŭ mi devus kapabli ĝuste respondi iu, kiu volas loĝadi en Nederlando. Ĝusta respondo al tiuj, plus hazarda trafo pri triono de la kromaj, en tiu ĉi testo donus rezulton... 4,4.
    (Cetere mi mem, denaska Nederlandano kaj ido de almenaŭ denaske Nederlandaj geavoj, bone edukita kaj ja kun iom da sperto pri instancoj kaj kutimoj, ĉar multe super 40 jaroj, akiris 8,7. Mi do "rajtus resti"...)


2005-12-21 Televido en Esperanto
    Se vi havas rapidan komputilon kaj rapidan reto-konekton, foje provu rigardi Esperantlingvajn televidajn programojn en < www.internacia.tv >.


2005-12-20 Averto!!
    Je 2005-10-31 mi menciis, ke okazis fajro kun 11 mortintoj en malliberejo (nomata "eligo-centro") apud la Amsterdama flughaveno por homoj elĵetotaj el Nederlando (ĝenerale pro manko de valida vizo, restad- aŭ labor- permeso*). Montriĝis, ke ĉiuj viktimoj mortis pro sufokiĝo, ne pro brulo.
    Per provoj en la duonŝtata teĥnika provejo TNO evidentiĝis, ke tion kredeble kaŭzis la "vandalo-rezista" tavolo sur la vandoj kaj muroj de la ĉeloj, de materialo Trespa (platoj el kunpremitaj ligno-fibroj, papero kaj plasto). Laŭ TNO ĝi ekbrulas, depende de cirkonstancoj, en 2--5 minutoj, kaj tiam en daŭro de 0,5--2 minutoj produktas jam mortigan kvanton da karbona dioksido (CO2).
    La malliberulo en la ĉelo, kie komenciĝis la fajro (el senviza lando, sed laborinta sen laborpermeso), transvivis: la pordo de lia ĉelo estis ĝustatempe malfermita. La fajro kaj precipe la karbona dioksido disvastiĝis per la ventola sistemo kaj per trablovo kaŭzita de la fajro (tra la koridoro kaj tra la spaco inter la plafonoj de la ĉeloj kaj la tegmento), kaj mortigis 11 personojn, ĉar la pordojn de ties ĉeloj la gardistoj ne kuraĝis malfermi antaŭ alveno de sufiĉe da polica personaro... Kaj tiam ankaŭ en la koridoro inter la ĉeloj mankis oksigeno. (Laŭ esploroj, krome la proceduroj por la personaro ne estis ĝustaj, la aŭtomata malfermo de la ĉefpordo estis malŝaltita, la plej proksima ekstera pordo ne estis malfermebla, la fajrobrigado estis tro malfrue alvokita, la ministerio de Justico ripete estis ne plenuminta la plibonigo- instrukciojn post fajro-sekureco- kontroloj, ktp. ktp. ktp. Nenio "adekvata", do. -- La maniero en kiu ekestis la fajro, ankoraŭ ne estas konata, almenaŭ ne publikigita.)
    Averto: La materialo Trespa estas ofte uzata por kovri internajn murojn kaj vandojn en ĉiuspecaj konstruaĵoj, ĉar ĝi tre rezistas difektadon kaj estas tre facile purigebla. Montriĝis, do, ke ĝi praktike neniigas la fajro-reziston. Se en la ejoj ne troviĝas aŭtomata akvoŝpruciga instalaĵo ("fajro-duŝo"), tio povas kaŭzi grandan danĝeron. Kompreneble precipe, kiam la pordoj estas ŝlositaj, kiel en malliberejo...
_____
    * Inter la mortintoj troviĝis ankaŭ (almenaŭ) unu persono ĵus alveninta, kiu estis "loĝigita" tie nur ĉar la limpolico dubis pri la valideco de lia vizo, kaj intencis kontroli tion sekvantmatene ĉe la Nederlanda ambasado en Surinamo. La vizo montriĝis esti en ordo, sed la homo (patro de tri infanoj) mortis.
    Tio rememorigas min pri tio, ke en 1968, kiam la IJK (Internacia Junulara Kongreso de Esperanto) kaj la UK (Universala Kongreso) okazis en la faŝisma Hispanio de Franco /fran!ko/, dekoj da orient- Eŭropaj partoprenontoj de la IJK dum pli ol 24 horoj restadis en landlima fervoja stacidomo, "inter la Franca kaj la Hispana landlimoj", ĉar la Hispanaj limpolicistoj neniam antaŭe spertis, ke tiom da homoj el komunismaj landoj samtempe rajtas eniri Hispanion, kaj do volis kontroli, ĉu la vizoj vere validas, dum la koncerna ministerio en sabato estis fermita pro la semajnfino. Tiuj kongresanoj jam estis elirintaj Francion, kaj ne enlasataj en Hispanion, ĝis la limpolico ricevis konfirmon pri la ĝusteco de iliaj vizoj. Feliĉe tiam, krom granda maloportuno kaj manko de manĝaĵoj, kaj maltrafo de la komenco de la kongreso, nenio malbona okazis al ili. (Ili ne povis reiri al la Franca flanko por aĉeti nutraĵon aŭ simile, ĉar tiam ilia revena Franca transita vizo estus stampita...) Por mi mem okazis tiam nur mallonga prokrasto, ĉar la Hispana limpolico volis, antaŭ ol enlasi min, telefoni al (feliĉe ne jam fermita) poŝtoficejo, por demandi, ĉu tie mi vere povos ekhavi monon kontraŭ la ne tre kutime aspektantaj Nederlandaj poŝtaj ĉekoj (tiam tru-kartoj komputile trakteblaj: tre moderne!) kiujn mi havis ĉe mi: mia kontanta mono laŭ ili (prave) ne sufiĉus por dusemajna restado en Hispanio. Se la poŝtoficejo estus fermita, ankaŭ mi supozeble devus resti "inter la landlimoj" ĝis lundo. Lastatempe oni aŭdas pri multaj kazoj de i.a. Nederlandanoj kiuj pro dubo pri pasporto aŭ vizo (aŭ simple pro ilia nomo aŭ aspekto) estas simile traktataj ĉe eniro al Usono.


2005-12-14 Malfrua rekono
    Antaŭhieraŭ koniĝis, ke, finfine, post 61 jaroj, la 1a Memstara Pola Paraŝutista Brigado (bazita en Britio), kiu venis por helpi (t.e. gardi la retiriĝon), kiam la Britoj sub marŝalo Montgomery /mantga!mari/ fiaskis en provo akiri la ponton super Rejno ĉe Arnhemo en Nederlando (1944) ("Operation Market Garden"), ricevis rekonon de la Nederlanda ŝtato en formo de la plej alta armea ordeno Militaire Willemsorde (Militista Vilhelmo-ordeno), Ĝia estro, generalo Stanislaw Sosabowski /stanis!ŭaf sosabof!ski/ same ricevis plej altan ordenon eblan, postmorte. (Tuj post la milito, reĝino Vilhelmino jam volis doni al ili ordenojn, sed la politikistoj blokis tion.)
    Post la dua mondmilito, la Britaj generaloj kulpigis la Polojn pri la malsukceso, kaj malhonore, sen pensio forsendis generalon Sosabowski, kiu fine devis labori kiel nokta pordisto de hotelo en Londono. Kialo? Supozeble, ĉar generalo Sosabowski antaŭe estis avertinta, ke la plano de Montgomery necese malsukcesos ("Vi forgesas pri la Germanoj! Ili ne estas stultaj. Mi jam renkontis ilin en batalo [en la komenco de la milito].")... kaj ĉar li ne apartenis al la "malnova privatlerneja knabaro" de la Britaj armeestroj kaj "krude parolis Angle". (Komentojn tiurilatajn memoris vidvino de alia ĉefoficiro.) (Ankaŭ al la Nederlanda princo Bernardo, bofilo kaj armea konsilanto de reĝino Vilhelmino (tiam en Londono), marŝalo Montgomery malamikis, i.a. ĉar tiu estis avertinta, ke la tereno sude de Arnhemo ne estas taŭga por tankoj: malsekaj paŝtejoj kun mallarĝaj vojetoj inter tiuj, tiel ke unu fuŝita peza veturilo blokas la vojon por ĉiuj sekvantaj. Kaj tiel okazis.) Dum multaj jaroj, la rolo de la Poloj estis malgravigata ankaŭ pro tio, ke post la milito Pollando estis komunisma, do malamika lando.
    La Pola Paraŝutista Brigado pretiĝis en Britio fakte por liberigi Varsovion, sed la aliancanoj malhelpis tion (ne disponigante aviadilojn), ĉar en Jalto (Jalta) Usono, Britio kaj Sovetunio jam estis interkonsentintaj, ke Sovetunio rajtos "liberigi" Varsovion kaj superregi Pollandon. La Poloj dum dekoj da jaroj spertis kion tio signifis. La transvivintaj Polaj soldatoj kiuj kuraĝis reiri al Pollando post la milito, tie estis traktataj kiel perfiduloj, ĉar ili batalis por la "neĝusta" Pollando...
    La nepo de generalo Sosabowski esperas, ke la Nederlanda rekono helpos en la lukto por re-honorigi lian avon en Britio.


2005-12-12 "Intelektula enpaĝigo"
    En sia blogo de 2005-11-02, Beĉjo recenzis la grafikan formon (enpaĝigo, ilustraĵoj, litertipoj kaj koloroj, ktp) de multaj Esperantlingvaj blogoj. Tre interese! Pri (i.a.) ĉi tiu Grizula Blogo estas komento, ke ĝia grafika aspekto estas... "intelektula". Eble prava karakterizo, eble bona ŝerco, eble pensiga rimarkigo.
    Dum dekoj da jaroj mi laboris kiel redaktoro de lernolibroj, en malgranda eldonejo, tiel ke mi okupiĝis ne nur pri redaktado de tekstoj, sed ankaŭ almenaŭ kritike rigardis ilian grafikan formon, ĉiam kun la celo, ke ankaŭ la grafika aspekto faciligu komprenon kaj stimulu lernadon. Mi ne povas diri, ke ĉiuj kriterioj kiujn mi tiam aplikis, validas ankaŭ por ĉi tiu blogo. Tamen kelkaj gravaj ja gravas.
    Unua kriterio estas, ke la teksto por mi estas unua. Kaj ke bildoj utilas aŭ necesas nur kiam ili helpas la komprenon aŭ stimulas la (plu)legadon. Se mi estus fotisto aŭ pentristo, kompreneble la bildo estus unua, kaj tekstoj utilus aŭ necesus nur kiam ili helpus la komprenon. Mi firme opinias, ke en multaj retpaĝoj la mis-proporcio kaj la reciproka "mis-apogo" de bildoj kaj tekstoj estas malhelpo al la kompreno. Ofte bildoj deturnas la atenton de la teksto aŭ estas sensencaj ornamaĵoj, aŭ tekstoj deturnas la atenton de la bildoj kaj foje neniigas ilian efikon. Kaj la paĝo-aranĝo tre ofte vere malfaciligas la superrigardeblon de la teksto.
    Teĥnike mian blogon mi do provas enpaĝigi tiel, ke ĝi estu klara kaj ke ne ĝeniĝu la legado. Temas do pri tre klasika, por ne diri antikva, aranĝo de la teksto. Unu tre signifa diferenco inter miaj preferoj pri enpaĝigo de reta kaj papera paĝo estas, ke mi mem ne difinas litertipon kaj -grandon. Laŭ mi estas granda avantaĝo, ke la leganto povu mem elekti litertipon plej taŭgan por si mem. Konsekvenco estas, ke mi ne uzas ĉiuspecajn enpaĝigo- kapablojn proponatajn nuntempe. Mi uzas plej simplajn HTML- instrukciojn, kiuj senprobleme adaptiĝas al la preferoj de la leganto pri litertipo kaj -grando. Kaj krome... mi klopodas, ke la teksto mem laŭlingve kaj laŭenhave estu klara kaj komprenebla.* Ankaŭ tiurilate mi renkontas multajn pekantojn en la reto. Bildojn mi malofte aldonas, kaj mi provas fari tiel, ke ili ne malrapidigas la ricevadon de la paĝo, kaj ke ili ne necesu por kompreni la tekston. Mi scias, ke iuj por facila, rapida retumado kaj por eviti forturnon de atento, forŝaltas la bildojn, kaj, krome, ke fizike aŭ teĥnike iuj simple ne vidas ilin.
    "Intelektulo" estas laŭ mi ĉiu, kiu utiligas, en difinitaj kazoj, pli sian intelekton ol, ekzemple, sian intuicion aŭ emocion. Mi povas imagi enpaĝigon intuician aŭ emocian, sed intuicion aŭ emocion ĉe mi serĉu prefere ne en la formo, sed en la enhavo. Se, do, la enpaĝigo de mia blogo aspektas al iu kiel "intelektula", laŭ mia kompreno la "intelektuleco" estas en simpleco, zorgemo kaj atentemo. Kaj mi dankas pro la komplimento.
_____
    * Iu je unua vido kritikis, ke mi uzas longajn frazojn. Tamen, post provo legi, li devis agnoski, ke malfacileco ne troviĝas en longeco, sed en neklara strukturo de frazoj... Mi klarigis, ke mi klopodas skribi "de maldekstre al dekstre" ne nur la literojn, por ke ĝenerale, espereble, la leganto ne perdu la fadenon de miaj pensoj.


2005-12-06 Donacoj...
    Hieraŭ vespere en multaj Nederlandaj hejmoj oni festis la donacvesperon de Sankta Nikolao, precipe por la infanoj. (Kompreneble iuj tion jam faris dum la semajnfino (kiel ni por nia nepo 1 1/2-jara, kiun tuj post elpako plene okupis plasta infana te-servico...), sed la ideo restas sama.) Kaj post kelkaj semajnoj en multaj landoj oni unu al alia donos donacojn pro alia festo.
    En la decembra numero de revuo Esperanto de UEA mi legis pri alia donaco: En la kadro de la agado "Lingvo de Paco" (por ke anoj de popoloj, gentoj, etnoj interbatalintaj (aŭ -antaj...) kune lernu Esperanton), al iu Esperanto- klubo en Burundo, por ĝiaj kursoj, ali-landaj Esperanto- parolantoj kaj fondaĵoj de UEA sendis ne nur vortarojn, lernolibrojn, kajerojn, legaĵojn, ktp, sed ankaŭ monon, per kiu la klubo aĉetis... tri kaprinojn (kaj baldaŭ aĉetos du pliajn). La lakto kaj la idoj de tiuj kaprinoj havigos monon por povi pagi loke aĉeteblajn lerno- materialojn eĉ ne nur por la Esperanto- kursoj, sed ankaŭ por la lernejo en kiu la junaj lernantoj normale lernas... La ideo kompreneble estas, ke "al fiŝisto oni donacu ne fiŝojn, sed reton" (tamen ne temas pri fiŝkaptado). Por regule sendi lerno- materialojn el Eŭropo, sendkostoj estas frenezaj, kaj regula sendado de mono ne nur kreas dependecon, sed precipe enspezigas bankojn. (Mi imagas, ke la kostoj de ĉeko tre similas al la prezo de kaprino.) En la regiono, kaprinoj montriĝis esti bonaj mon-maŝinoj, kvankam ne tiel facilaj kiel la azeno en la fabelo "Azeno, streĉu vin!". Laborado kaj iniciatemo de la klubanoj (anstataŭ kotizo) vivtenos la klubon.
    Ekzemplo imitota, se eble: ĉar en aŭgusto, post perfektiga Esperanto- seminario en Buĵumburo, 31 personoj el Burundo kaj el apudaj regionoj de Kongolando akiris internacian diplomon pri instru- kapableco. (38 aliaj ricevis ne-instruistan diplomon pri progresinta kono de la lingvo.) Pluraj jam gvidas kursojn, sed kun ne kontentigaj rimedoj, en cirkonstancoj ne facile imageblaj por Eŭropano.
Festa donaco...
    Se vi volas kaj povas kontribui (pro donac-festo aŭ simple) al similaj iniciatoj, vi povas sendi monon al UEA por "Konto Afriko" (por helpo al la multfaceta laboro por Esperanto en Afriko) aŭ/kaj por "Fondaĵo Espero" (por helpo al Esperanto -parolantoj kaj -kluboj en regionoj trafitaj de katastrofo aŭ milito, al la kampanjo "Lingvo de Paco", kaj al la lernejoj en evolulandoj, kie oni instruas ankaŭ Esperanton), per kreditkarto aŭ PayPal, aŭ, se vi havas konton ĉe UEA, per transpago el ĝi. (Se vi fidas: per monbileto (prefere eŭroj) en letero*.)
    * Universala Esperanto-Asocio -- Nieuwe Binnenweg 176 -- 3015 BJ Rotterdam -- Nederlando.   [www.uea.org]


\/  novembro ---- 2005 ---- decembro  /\


2005-11-29 "Ĉu iu manipulis?"
    Nun la iama stabestro Wilkerson de la iama Usona ministro de Eksterlandaj Aferoj Colin Powell, en intervjuo kun AP demandis sin, "ĉu la Buŝa registaro estis mistifikita de la sekretaj servoj, ĉu iu manipulis la informojn, ĉu iu selekte prezentis tiujn,...?"; "Mi komencas dubi, ĉu la Usona popolo estis honeste informata", li diris. (Fonto: CNN Europe. Temas, kompreneble, pri la mensogoj antaŭ la atako al Irako.)
    Ankoraŭ unu fojon: Kiam ministro Powell en februaro 2003 asertis siajn "konvinkajn pruvojn" pri Irako-kaj-Amasarmiloj per sia Power Point-prezento (pli aĝaj legu: "prelego kun lumbildoj") antaŭ kunsido de la Konsilio pri Sekureco de UN, tuj, en la sama kunveno, la raportistoj de la Konsilio pri Sekureco, s-ro Blix de la UN-kontrolistoj en Irako, kaj s-ro El Baradei de la Internacia Atom-Energia Agentejo [nun: Nobel-Pacpremiito], refutis la asertojn de Powell. En aliaj vortoj, por tiuj, kiuj bezonas: ili tuj, samloke, malpruvis liajn "pruvojn". Ili detale klarigis, ke malveraj estas liaj diraĵoj. Ili montris per faktoj, ke temas pri falsaj interpretoj kaj/aŭ falsitaj dokumentoj. Tuj, en la sama kunveno (nur sen similaj nenion pruvantaj lumbildoj...). [Ne mirige, ke s-ro Powell antaŭ ne tiel longe diris, ke li hontegas pri sia tiama prezento.] Tamen, pro iu mirakla kialo, nek la Usona registaro, nek la Usona parlamento, nek alilandaj registaroj ktp. apogantaj Usonon, nek ministro Powell, nek ankaŭ s-ro Wilkerson konsideris (aŭ nur aŭskultis) tiujn refutojn... Tiu kunsido estis internacie rekte elsendata per televido. Vidis miaj okuloj. Aŭdis miaj oreloj. Komprenis mia cerbo. Ĉiu povas kontroli la bildregistraĵon (certe diversloke konservatan). Ĉiu povas kontroli la protokolon de tiu kunsido ĉe UN. Kaj tiu kunsido okazis antaŭ la atako al Irako. Do ĉiu kiu diras, ke "nur post la atako montriĝis, ke la informoj estis neĝustaj", rakontas fabelon.
    Vidu mian blogaĵon de 2005-09-09 kaj la noton ĉe mia blogaĵo de 2004-02-24.


2005-11-29 Nia veter-insulo --2--
    Kiam pro neĝo kaj vento en iuj regionoj kolapsis la elektro- provizo, tiam je miro de provincestro, urbestroj, policestroj, ĵurnalistoj (sed ne je via miro, ĉar pri io tia mi jam skribis), tie oni ankaŭ, en multaj kazoj, ne sukcesis telefoni. Ne funkciis endomaj "senŝnuraj" kaj "tv-kablaj" telefonoj: tiuj ja dependas de hejma kurento. Ankaŭ ne funkciis multaj telefonoj per oficejaj centraloj (en urbodomoj, fajrobrigadejoj, policejoj, entreprenoj,...). Mi miras, ke oni miris pri tio... Poŝtelefonoj ne, aŭ nur post multaj provoj, ekhavis konekton: la "ĉelaj" antenoj en la senelektra tereno ĉesis funkcii (la koncernaj komercaj telefonkompanioj pro kosto-ŝparo provizis ilin per rezervaj akumulatoroj por nur kelkaj horoj, se entute), kaj tiuj atingeblaj tuj ekster ĝi la plian trafikon ne kapablis trakti. Nur klasikaj "kunŝnuraj" telefonoj, ne ligitaj al la hejma kurento, sed "nutrataj" el telefoncentrejo, plu funkciis. -- Tiuj, kiuj planas pri helplaboro ĉe katastrofoj, bone pripensu tion. (Ankaŭ en Nov-Orleano, la helpo-brigadoj eltrovis pri manko de komunikado nur post alveno.) (Ankaŭ vi mem zorgu, ke almenaŭ unu el viaj telefonoj povu funkcii sen ligo al la endoma elektro! Tiel longe, ke la telefoncentrejoj funkcios, ĝi funkcios, supozeble, kaj tiam vi esperu, ke ankaŭ la altelefonato havas aparaton funkciantan.)
    Unu elektroproviza kompanio sukcesis en unu tago reestabli kurenton por privatuloj (entreprenoj devas mem prizorgi solvon), ĉar ĝi ankoraŭ disponis pri la rezerva sistemo de la iama "ŝtata entrepreno" privatigita pro EU-direktivoj (fakte ĝi ne estis "ŝtata", sed regiona kooperativo de municipoj, kian en Usono (post elektro-paneoj) iuloke oni denove komencas fondi...). Alia kompanio eĉ ne post tri tagoj, ĉar ĝi fidis je alveturigo de grandaj generatoroj, kiuj tamen ne povis veni... pro la neĝo. Tiu entrepreno estis abolinta la malnovan rezervan sistemon, ĉar, kiel iu komentis, "pagi kompenson al la klientoj estas pli rendimenta" (kvazaŭ repago de 35 eŭroj kompensas tri tagojn sen elektro kaj varmo!).
    Se vi loĝas en lando, kie oni ankoraŭ ne privatigis publik-servajn kompaniojn, vi pripensu kaj pripensigu, ke la celo de privata komerca kompanio estas ne la kiel eble plej seninterrompa kaj bonkvalita disponigado de elektro, gaso, akvo, transporto, k.t.p. al la klientoj, sed, laŭ ĝia naturo,... la havigado de profito al la akciuloj. (Kiam en Nederlando oni (duon)privatigis la fervojojn, tiuj komencis ŝparadon (kun celo aĉeti fervojajn entreprenojn eksterlande) per abolo de la "fera" stoko de rezervaj partoj, kaj decidis, tre moderne, tre rendimente, mendi rezervajn partojn laŭ bezono. Tio rapide kaŭzis akumuliĝon de grandaj kvantoj da riparotaj vagonoj... La pasaĝeroj do devis dense stari pro manko de sidlokoj...)


2005-11-27 Nia veter-insulo
    Por vendredo 25 novembro en la antaŭvespero oni donis "veter-alarmon": ŝtormo kun forto 9 Boforta (74-88 km/h), kun vento-puŝoj de ĝis 120 km/h, kun pluvo kaj neĝo en tre grandaj kvantoj, kaŭzontaj grandajn problemojn por la trafiko kaj difektojn al arboj kaj konstruaĵoj. Kompreneble la homoj pensis: nu, iom da ŝtormo... al tio ni kutimiĝis. Sed, efektive, la ventego kaŭzis problemojn al ŝipoj sur maro aŭ intencantaj el- aŭ en-ŝipi la havenojn, kaj al fervojoj, kiuj blokiĝis pro falintaj arboj, kaj al vojoj, ĉar pli ol kutime ŝarĝaŭtoj ĉarniris (faldiĝis) kaj blokis la trafikon. En aliaj partoj de la lando, la pluvego kaŭzis pleniĝon de keloj per akvo, kaj en iuj lokoj eĉ necesis plialtigi polderajn digojn per sablo-sakoj, ĉar la ĉirkaŭpoldera kanalo pleniĝis pro tro da pluvo en mallonga tempo.* En la regiono kie neĝis, pro la temperaturo ĉirkaŭ 0°C la malseka neĝo algluiĝis al la vojoj (ĝis 5 cm), tiam frostiĝis kaj tiam kovriĝis per 10-20 cm da neĝo firma. Aŭtoj glitis, ŝarĝaŭtoj ĉarniris, vojoj blokiĝis kaj purigo-aŭtoj ne sukcesis trairi por purigi. Nekonata trafika blokiĝo. Iuj homoj sidis dum 15 horoj en sia aŭto en vico. La Ruĝa Kruco disdonis (varmajn) trinkaĵojn kaj litkovrilojn kun helpo de armeaj veturiloj. Urĝaj rifuĝejoj instaliĝis kaj iuloke privatuloj disponigis dormo-lokojn. La fervoja sistemo en granda parto de la lando ĉesis funkcii. Homoj pasigis multajn horojn en stacidomoj kaj senmovaj trajnoj. (Ja estas kutimo, ke fervojoj paneas en la unua tago de vintro, se ne pro neĝo, tiam pro folioj sur la reloj aŭ pro frostiĝintaj relŝanĝiloj... Sed ne tiugrade!) Tamen, kiel montriĝis el intervjuoj en radio kaj tv, iuj homoj ankoraŭ forveturis al ie, aŭte aŭ trajne, dum ili jam povus scii, ke trafiko multloke haltiĝis... Pro algluiĝinta neĝo, ankaŭ alttensiaj elektrokonduktiloj rompiĝis, kaj en kelkaj regionoj homoj dum pli ol 50 horoj estis sen elektro (kaj do, plejofte, sen varmigo, ĉar la pumpiloj de la doma centra hejtado ne funkciis). Feliĉe ne jam tre frostis. -- Simila vetero kaj similaj problemoj en partoj de Britio, Belgio, Germanio... kaj en Francio, Italio, Aŭstrio...
    Nun la strangaĵo: Ĉe ni tute ne estis forta vento (nur la restantaj aŭtunaj folioj sur arboj moviĝis, do forto 2 aŭ 3 Boforta), nur dum kelkdek minutoj iom neĝetis (kaj la neĝo tuj malaperis), falis nur tre malmulte da pluvo, resume: neniu problemo. Ni agrable butikumis, biciklis kaj promenis (tamen kun gantoj). Dum je 50-kilometra distanco oni spertis grandajn malfacilaĵojn. Sur satelitaj fotoj ni povis vidi, ke fakte, dum pli ol du tagoj, nia provinco Flevolando (kaj la provinco Frislando) troviĝis en la "okulo de la ciklono". Ĉar veter-teĥnike ja temas pri ciklono, kvankam ne pri uragana ciklono, ĉar la vento-rapido ne superis 11 Bf, kaj ne pri tropika ciklono, ĉar ne estas (inter)tropikoj... (Oni do nomas ĝin simple "regiono de malalta premo" aŭ "depresio".)
    Strange, vidi en televido kaj legi en gazetoj, ke "la tuta lando blokiĝis pro la vetero", dum ĉirkaŭ ni la vetero estis tute kalma kaj trankvila, preskaŭ serena...
_____
    * Pro modernigo de antikvaj polderoj, per nivelo-sentiloj kaj aŭtomata pumpilo-regado, povas okazi, ke la pumpiloj tro entuziasme elpumpas falintan pluv-akvon el la poldero al la ĉirkaŭa kanalo, dum ne eblas same rapide pumpi la plian akvon el tiu ĉirkaŭpoldera kanalo al granda kanalo por defluigi ĝin al la maro.


2005-11-22 Intertempaj okazaĵoj pli plaĉaj
    Je 11-11 okazis denove Sankta Marteno, pro kiu infanoj venis ĉe la pordo por kanti kaj por ricevi dolĉaĵojn... Por la Islamanaj infanoj tio estis kvazaŭ daŭrigo de la Sukerfesto, kaj ili ne ĝeniĝis pro tio, ke Sankta Marteno estas kvazaŭ Romkatolika sanktulo...
    En la sekvanta tago alvenis Sankta Nikolao al Nederlando (por prepari sian feston je la 5a (!) de decembro). Ankaŭ li estas tia "sanktulo senreligia". Iu proponis ne daŭrigi la mensogon, ke li venas el Hispanio, sed diru la veron, ke li venas de Turkio (iu Nikolao estis episkopo de urbo Miro (!) (Myra, nun Demre) en nuna Turkio (4a jc), kaj i.a. je legendoj pri lia vivo baziĝas la hagiografio (sanktulvivpriskribo) de Sankta Nikolao). Tio estus almenaŭ pli plaĉa por infanoj de Turka deveno, kaj eble helpus por ies sinteno al Turkaj Nederlandanoj kaj inverse.
    Mi tamen iom dubas pri tiu efiko. Multaj Turkoj (almenaŭ en Turkio) ne tre ŝatas esti rememorigataj pri la fakto, ke en Turkio vivis dum jarcentoj multe da Kristanoj (kaj Judoj). -- Antaŭ la 13a jarcento, tie tute ne estis Turkoj! -- Kaj... kiu kuraĝas nur mencii, ke aŭ kiel oni en pasinto malaperigis milionojn da ne-Turkaj kaj ne-Islamanaj loĝantoj, riskas malliberejon, aŭ, se eksterlande, diplomatian ofensivon. (Ankoraŭ antaŭ naŭdek jaroj, milionoj da Armenoj (Kristanoj) kolektive mortis sen ies helpo, se oni kredas...)
    Krome por plia priskribo pri la grandega rolo de Sankta Nikolao (ne tiu kokakolaa Santa Claus!) por Nederlandaj infanoj (ankaŭ per mia klavaro), vi guglu: sankta nikolao nederlando.


2005-11-20 Urbaj ribeloj
    Jam dum kelkaj semajnoj mi ne blogis... Foje okazas aferoj aliaj atentindaj...
    Iu miris, ke mi ne komentis la ribelojn, kiuj okazis en antaŭurboj en Parizo kaj aliaj urboj de Francio. Ĉar la "libereco de esprimado" ne plu estas garantiita (pro la iom-post-ioma abolo de demokratio en la kadro de la t.n. "Mi1ito kontraŭ Terorismo"), mi limigu min al jeno: Mi vidas neniun pravigon por tiuj junuloj (Islamanaj kaj aliaj), kiuj bruligas la hejmojn kaj havaĵojn de siaj najbaroj, najbaroj kiuj vivas en la samaj sterkecaj cirkonstancoj kiel ili mem. Kaj (antaŭ)lernejojn, junularajn centrojn, sancentrojn, k.t.p., do aferojn kiuj faras la vivon en la kvartalo por iuj ankoraŭ iom eltenebla... Se oni volas ataki la Ŝtaton aŭ la Registaron, por tio ekzistas aliaj metodoj. Se oni volas fari Revo1ucion, oni iom pristudu ekzemplojn antaŭajn, sed oni ne bruligu havaĵojn de siaj najbaroj! (Kaj ne mortigu najbarojn! -- Tion oni tradicie faras nur post kiam la Revo1ucio sukcesis...) Kiel diris iu iam: "fiŝo ne venenu la akvon, en kiu ĝi naĝas".


\/  oktobro ---- 2005 ---- novembro  /\


2005-10-31 Diversaĵoj
    La tertremo en Pakistano, Barato, Afganio, jam malaperis el la aktualaĵoj.
    Ĝin anstataŭis raportoj pri la kulpigo al ĉefa asistanto de la Usona vic-prezidento, kaj eble al aliaj, ke tiu(j) fi-agis por silentigi tiujn, kiuj volis pruvi (tiam) la mensogecon de la Usonaj kialoj por ataki Irakon.
    Ĝin anstataŭis ankaŭ la pereo de 11 homoj pro fajro en apud-flughavena malliberejo por homoj ellandigotaj. Kompreneble kun raportoj pri misa konstruo (ĉar la muroj inter la ĉeloj ne eltenis duonhoran fajron, kiel postulas la normoj), misa organizado (tro malmulte da personaro dum la nokto, ne bone kvalifikita, reaganta malfrue; pordoj, kies elektran malfermo-sistemon malebligis iu ĉefulo, ktp. ktp.), misa traktado de la (plejparte ne krimintaj!) malliberuloj,... Kaj la diversflanka kolero al ministrino, kiu jam kelkajn horojn post la fajro asertis (kaj daŭre ripetas), ke "la personaro traktis la situacion adekvate". Mi volas kredi, ke la personaro finfine faris laŭ siaj ebloj, sed ne, ke tiuj ebloj estis adekvataj, nek, ke la konstru-kvalito de tiu "provizora" (sed definitivigata) "elĵeto-centro" estis adekvata, nek, ke la proceduroj por urĝaj situacioj tie estis adekvataj. Se ili estus adekvataj, oni facile sukcesus pri evakuado de ĉirkaŭ dudek ĉeloj en duonhoro da tempo! Tiam ne mortus 11 homoj.
    Kaj ĝin anstataŭis la rememorigoj pri la murdo al la filmisto Theo van Gogh, fare de Islama religia frenezulo, je 2 nov okazinta antaŭ unu jaro.

La lasta semajno de oktobro (ne nur) en Nederlando estis la plej varma lasta semajno de oktobro iam ajn mezurita. En alia parto de la mondo, la nomoj por uraganaj ciklonoj elĉerpiĝis. Kaj daŭre iuj ne volas akcepti, ke Tero plivarmiĝas.


2005-10-29 Tertremo
    Jam pasis semajnoj post kiam nia filo diris al mi: "Hindujo kaj Ĉinio do denove pliproksimiĝis", pensante, ke mi jam sciis, ke en Kaŝmiro kaj ĉirkaŭaĵo okazis grandega tertremo. Nur post kiam mi tiam alŝaltis televidon, mi ekkonsciis pri tio.
    Tertremo ĉiam estas katastrofo en landoj, kie la konstrumetodoj estas simplaj (ĉar mankas mono por pli fortika). Sed ĉi tiu tertremo estis tiel forta kaj en tiel malfacila tereno, ke temas pri katastrofo ega. La kvanto de tujaj mortintoj ne estas tiel granda, kiel pro la cunamo pasint-jarfina, sed la eblecoj por havigi taŭgan traktadon al la vunditoj estis multe pli malfacilaj. Jam nur pro tio, dekmiloj pliaj mortis. Alia diferenco kun la cunamo estas, ke en tropika varmo eblas restadi senkovre apud domoj ruiniĝintaj, sed en Kaŝmiro jam tuj la noktaj temperaturoj estis sub 10°C. Kaj baldaŭ ili estos sub nulo. Helpo ja iom post iom alvenas, sed multaj lokoj simple ne estos atingeblaj antaŭ la ekokazo de frosto kaj neĝo. Kaj mon-kolektado en aliaj landoj okazas kun multe malpli altaj rezultoj, ol por la viktimoj de la cunamo.
    Ekzemple en Nederlando, monkolekta programo en televido okazis ne post unu, sed post tri semajnoj; ne en tri tv-kanaloj, sed en unu; kun rezulto de ne pli ol 130 milionoj da eŭroj, sed malpli ol 30 milionoj.
    Kial? Unuflanke, homoj reagis al la tertremo, kiel al la tioma kutima tertremo. Verŝajne ankoraŭ nun ne ĉiuj konscias, ke la granda katastrofo estas la venonta, kiam eble milionoj da homoj mortos pro frosto. Sed supozeble ĉefe, ĉar Kaŝmiro kaj ĉirkaŭaĵo ne estas turisma regiono kiel, ekzemple, Tajlando kaj Cejlono trafitaj de la cunamo. Ne estis tie samlandanoj feriantaj. Ne estis tie okcidentaj turistoj kun videokameroj kaj filmkapablaj telefonoj, kiuj "vive" filmis la teruraĵojn, kiel oni "vive" filmis la atakon de la cunamo. Kaj do ne estis "viktimoj konataj", parencaj aŭ simple "similaj al ni".
    Mi esperas, ke tamen oni sukcesos alporti almenaŭ fortikajn vintrajn tendojn kun taŭgaj fornoj por hejti kaj kuiri, kaj provizaĵojn por elteni la vintron. Verŝajne ne al ĉiuj, sed espereble al multaj malfacile atingeblaj foraj vilaĝoj. Kaj ke ne montriĝos, ke mono ja estas promesita, sed ke la tendoj alvenos, kiam la homoj jam estos frostmortintaj.


2005-10-12 Wende
    Foje oni aŭdas voĉon de kantisto aŭ kantistino, pri kiu oni devas atentigi aliajn, kiuj aliokaze eble ne ekscius. Ĉi-foje temas pri Wende Snijders /ven!de snej!ders/ (eble iu skribas Snyders), Nederlandanino kiu franclingve kantas el la repertuaro de i.a. Jacques Brel /ĵak brel/ (tiel mi unuafoje aŭdis ŝin: Brel estis viro, Wende tre estas virino, sed kia impreso...), Edith Piaf /edit! pjaf/ kaj Juliette Gréco /ĵuljet! greko!/. "Malnovaĵoj", vi eble pensas. Jes ja, tiel ankaŭ en Nederlando pensas multaj. (Tamen, kantistino Liesbeth List /lis!bet list/ ĵus (je 03okt05) fariĝis Oficiro en la Franca ordeno de la Honora Legio pro franc- kaj nederland- lingva kantado de tiu repertuaro dum jardekoj.) Sed, mirige, en tempo kiam Nederlandanoj ĝenerale ne plu lernas la Francan, Wende sukcesis veki denove entuziasmon pri tiuj, tiaj kantoj. Eble ne ĉe multaj, sed ne ĉe malmultaj... Kaj oni ne neglektu ŝiajn proprajn muzikigojn de poemoj de Jacques Prévert /ĵak prever!/ ! -- Freŝa ŝia disko (DVD + KD) titoliĝas "Au suivant" /osvivan!/ ("Via vic'!"). (Rimarko: bone, ke estas ankaŭ, aŭ fakte ĉefe, bildodisko, jam nur por vidi ŝian energion!) [www.wende.nu]
    Se temas pri iuj antaŭaj miaj blogaĵoj, komparu la kanton de Jacques Brel: "Ça va!" ("Iras bone!" (diris la diablo, rigardinte la mondon).)


2005-10-12 Rasismo?
    La Flandria soci-kritika kantisto Raymond van het Groenewoud /remon! va!net ĥru!nevaŭt/ surdiskigis rap-ecan kanton, en kiu li kritikas la Usonan mondpolitikon, facetojn de la Usona hamburgera kulturo, la misajn lingvo-uzon kaj seksismajn- krimulajn temojn de multaj Usonaj rapistoj,* ktp., kun rekantaĵo "For Usono!" ("Weg met Amerika!").
    Al oni tio povas plaĉi aŭ ne plaĉi, oni povas konsenti aŭ ne konsenti, oni eĉ povas opinii, ke la kanto ne estas bona aŭ bela...
    Sed... la Belgia Centro por plendoj kontraŭ rasisma diskriminaciado ricevis plurajn plendojn, ke Van het Groenewoud ... rasisme diskriminacias Usonanojn. Konsentite, pluraj el la Usonaj fi-rapistoj kritikataj estas nigrahaŭtaj, sed nigra haŭto ne implicas fi-rapadon, nek inverse, kaj, kiel atentigis la kantisto, la Usonan mondpolitikon elpensis kaj praktikas precipe blankuloj, same blankahaŭtaj kiel li.
    Tiuj plendantoj bone lernis de la por-Israelaj rebato-servoj, kiuj kulpigas ĉiujn, kiuj kritikas la agojn de Israelo, esti antisemito.
_____
    * Temas pri rapid-rimantoj (kun ritma akompano). Anglalingvanoj kiuj misinterpretas la vorton, ne ĉiam eraras...


2005-10-11 Laŭ la Biblio
    Ĉu Buŝo scias, ke laŭ Bibliaj rakontoj, Jezuo Nazaretano estis mortigita pro siaj politikaj ideoj?


2005-10-05 (-10) X-transskribo "io lastatempa"?
    Ĵus mi (denove) legis, ke iu skribis: "Lastatempe oni ofte vidas la uzon de "x" anstataŭ supersigno".
    Sed... La uzo de "x" anstataŭ supersigno tute ne estas io "lastatempa"! Ĝi estas "denaska" trajto de "Esperanto en komputiloj".
    Avĉjo rakontu:--
    En 1962, do antaŭ pli ol kvardek jaroj, dum la Universala Kongreso (47a UK) de Esperanto en Kopenhago okazis "Internacia Konferenco Esperanto en Scienco kaj Teĥniko" (IKEST). Al tiu apartenis ankaŭ faka kunveno de komputilistoj. (Mia propra ĝistiama sperto kun komputiloj estis, ke mi kelkfoje pretigis surpapere iujn komputendajn tabelegojn statistikajn, alportis tiujn al la komputado- centro de la universitato, kaj post unu-du semajnoj povis preni la rezultojn. Mi do ĉeestis tie ne kiel komput(il)isto, sed kiel... raportisto por tiama Nederlanda regiona gazeto De Typhoon ! (Mi tiam pensis, ke tio iel necesus por povi ĉeesti fakajn kunvenojn kiel ekster-fakulo... Kvankam tiu gazeto ne pagis la vojaĝon, ĝi ja pagis por la raporto!))
    Estis la tempo, kiam komunikado inter komputiloj (tre malsamaj laŭ konstruo kaj programeblo), se entute ebla (pensu pri tru-kartoj, tru-bendoj kaj 50-baŭda telegraf- konekto!), okazis 5-, 6- aŭ foje 7-bite. Askio (ASCII) ne jam ekzistis (ĝia unua versio (7-bita, tre alia ol la nun konata) datas de 1963), do oni uzis ekzemple la 5(/6)-bitan Internacian Alfabeton n-ro 2 (telegrafan) de CCITT, aŭ kodon specifan inter komputiloj de la sama fabrikinto. Esperanto- komputilistoj do apartenis al la fruuloj en interkomputila komunikado!
    Tiutempe (laŭ mia memoro pri la diskutoj) por iuj maŝinoj (komputiloj kaj presiloj) jam ekzistis kodoj, kiuj ebligis la kombinon de litero kun sub- aŭ super-signo (praktike, almenaŭ en la komenco, normala signo de la sama alfabeto (" por ¨ ktp.)). Por tio, oni uzis koderon por "retropaŝo" (poste same en la telekomunika, teleksa Internacia Alfabeto n-ro 5 de CCITT), kun reguloj kiaj:
    " (citilo), se sekvata aŭ antaŭata de "retropaŝo", alprenas la signifon ¨ (tremao aŭ umlaŭto);
    ' (apostrofo), se sekvata aŭ antaŭata de "retropaŝo", alprenas la signifon ´ (akuta supersigno).
Tiel eblis ankaŭ uzi la manko- aŭ intermeto- signon (^) kiel cirkumflekson, kaj la ripeto- aŭ proksimumo- signon (~) kiel "tildon aŭ alian supersignon laŭ la lingvo" (se la koncernaj komputilo kaj presilo entute povis trakti tiujn signojn!). Tiel do "Ĉ" estus "^" [retropaŝo] "C" (aŭ "C" [retropaŝo] "^"), kaj "Ŭ" estus "~" [retropaŝo] "U" (aŭ "U" [retropaŝo] "~") (ofte nur majuskloj estis disponeblaj...) La "retropaŝo" tamen donis problemon, ĉar en multaj programoj ĝi viŝis/nuligis la antaŭan koderon. Aliaj komputiloj konis koderon por "paŝohalto", per kiu [paŝohalto] "C" "^" aŭ [paŝohalto] "^" "C" liverus "Ĉ", ktp., sed ankaŭ tiu prezentis problemojn por aliaj aparatoj.
    Por multaj maŝinoj, miksado de "literoj" kaj "ciferoj kaj signoj" entute estis komplikaĵo. Kaj presiloj ĝenerale bezonis apartan linion por presi tiajn "samlokajn" supersignojn. -- Supersignoj tiam ja en multaj manieroj prezentis ĝenon...

^    ^              ~   ^     ^         ^            -    - -
CEFA SIPHALEGO KVAZAU MUGECE EHADIS BRUAJETOJN - au: CIRKAUAJO

Oni do en pluraj lingvoj uzis anstataŭaĵojn por specialaj aŭ kromsignitaj literoj, kiel oni jam longe kutimis en telegramoj. Ekzemple en la Germana AE OE UE SS por ä ö ü ß, en la Dana AE OE AA por æ ø å (en la Sveda por ä ö å), en la Hungara AA EE II OO OE OEOE UU UE UEUE por á é í ó ö ő ú ü ű, kaj en Esperanto... CH GH HH JH SH U por ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ, por presado Fundamente, por telegrafo Zamenhofe.
    La en IKEST kunvenintaj komputilistoj Esperanto-uzantaj kompreneble havis sperton, ke aŭtomata transigo de la tradicia H-aldonaĵo al supersigno (okaze de elpresado, ekzemple), se ebla, tamen prezentas problemojn ("komenchoro" ne estas "komenĉoro"), kaj ke (duon)aŭtomata normala laŭalfabeta ordigo ne facile eblas ("shafo" ("ŝafo") estu post "sviso", aŭ (ankaŭ Zamenhofe) antaŭ "sago"). (Similaj problemoj kompreneble ekzistis en la aliaj lingvoj.) Multaj el ili, por uzo en la "propra" (t.e. entreprena aŭ universitata, tiam ne "persona"!) komputilo, jam elpensis iun solvon, sed solvo por unu komputilo, programo aŭ presilo tiutempe neeviteble tre malsimilis al solvo por alia.
    Tial necesis maniero por povi interŝanĝi almenaŭ tekstojn en Esperanto tiel, ke alia komputilo aŭ programo povu rekoni, pri kio temas, kaj tiam prilaboru ilin per siaj rimedoj. Prefere, la inter-teksto estu facile hom-okule kontrolebla antaŭ forsendo kaj post ricevo. Neniu kodero povu havi ne-konatan aŭ ne-deziratan efikon ĉe la ricevanto. Fakte, nur pri la sensupersignaj literoj A-Z kaj pri la ciferoj 0-9 (kaj iuj interpunkciaj signoj), oni povis fidi, ke fremda komputilo havas ilin, kaj ne uzas ilin por alia celo. (Tio ne validis por, ekzemple, "^" kaj "~"...)
    Iuj el la ĉeestantoj, por traktado de Esperanto, en sia komputilo re-atribuis la tutan alfabeton (a=a b=b c=c d=ĉ e=d f=e g=f h=g i=ĝ...), sed oni rapide konkludis, ke tio ne taŭgas por uzo inter komputiloj. Ankaŭ anstataŭaĵoj kiaj "¢ q x y $ w" por "ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ" renkontis multe da rezisto (iu ja jam uzis tian por direkti kompost- maŝinon (ĉe "¢" tiu gisis plumban literon "ĉ", ktp.)). Iuj el la kunvenintoj mem uzis ! ' * > aŭ alian krom-signon, sed aliaj vidis malfacilaĵojn ĉe tiuj ("tuj!" ne estas "tuĵ", "tus'" (poeme) ne estas "tuŝ", ">" estas klara, sed en pluraj maŝinoj ĝi kaŭzus problemojn, k.s.). Aliaj uzis "x" aŭ "y", ĉar maŝino kaj programoj traktas tiujn kiel literojn, do ili, ekzemple, ne ĝenas en apliko de (jam ekzistantaj) lingvo- traktaj programoj, dum ili ankaŭ faciligas "alfanumeran" ordigon.
    Post diskuto, la kunvenintoj konsentis, ke postmeto de "x" estas "klara, sekura kaj simpla solvo por la nuna (t.e. tiama) stato de la teĥniko". Kial ne "y"? Mi ne memoras. Al iuj plaĉis, ke "x" aspektas kvazaŭ kombino de la du Esperantaj supersignoj, sed eble ekzistis iu pli "komputila" argumento.
    La avantaĝoj do estis, ke "x" ne estas litero por legantoj de Esperanto, sed ja por la komputiloj kaj programoj sendantaj kaj ricevantaj, kaj ke ĝi, almenaŭ en iuj aparatoj, povas esti aŭtomate ŝanĝata al supersigno (aŭ la kombino al supersignita preslitero), respektive al aliaj anstataŭaj koderoj preferataj de la ricevinto. Kaj ke krome ĝi mem en multaj komputiloj ebligas (preskaŭ-) aŭtomatan laŭalfabetan ordigon per tiucela programo. (Oni konsciis, ke nomoj fremdaj, en kiuj estas "x", estu korektitaj aparte, kaj ke "neuzebla" viciĝu antaŭ "neuxtrala" ("neŭtrala").* Sed la kvanto de postkorektoj estis senkompare malpli granda, ol ĉe uzo de "h".)

La kunvenintoj (konsultinte kelkajn Akademianojn) vortumis "Rekomendon" (kiu sekve publikiĝis i.a. en revuo Esperanto de UEA), ke, por komunikado inter komputiloj, oni anstataŭigu la Esperantajn supersignojn per la signo "x" post la sensupersigna litero, sed, ke tekstoj antaŭ elmontro al publiko (en presaĵo, ekzemple) estu transigitaj al la ĝusta, Fundamenta, ortografio. (T.e. eventuale per "h"!)

La uzo de "cx gx hx jx sx ux" por "ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ" do ne estas io "lastatempa", sed io "jam rekomendita de tiucela Internacia Konferenco (IKEST 1962) antaŭ pli ol 40 jaroj, eĉ antaŭ la ekzisto de Askio"! Tamen nur por komunikado inter komputiloj (sed, pro ĝia taŭgeco, uzebla kaj uzata laŭdezire ankaŭ en komputiloj). La sola "lastatempaĵo" (kvankam tio dubindas laŭ mi) estas, ke ne malmultaj personoj praktikas ĝin ankaŭ kiam ili mem mane tajpas, sur komputila klavaro... (La kialo povus esti simple: "lastatempe" pli kaj pli da homoj havas kaj uzas komputilon.)

Pro la pli-kapabliĝo de komputiloj, kaj la populariĝo de Unikodo, montri la supersignitajn literojn de Esperanto kaj aliaj lingvoj ne prezentas plu grandan komplikaĵon. Sed, ĉar tamen ne ĉiu havas (aŭ en ĉiuj cirkonstancoj povas uzi) Unikodan alfabeton, restas ankoraŭ nun utilo por ia "surogata" prezento de la Esperantaj supersignitaj literoj. Por tio, la malnova "x" ne perdis siajn avantaĝojn. Laŭ mia opinio, oni tamen daŭre observu tiun parton de la rekomendo de 1962, kiu diras, ke antaŭ elmontro al la publiko, oni ĝustigu la skribon. La fakton, ke ankaŭ mi mem havas en la Reto plurajn tekstojn en x-surogata transskribo, mi pravigas al mi mem per tio, ke la uzanto supozeble antaŭ elpreso ĝustigos la literumon... (Krome, por Askiaj tekstoj celitaj al la ĝenerala publiko, mi ja uzas la Fundamentan h-metodon.) Kiun skribon oni uzas en privata korespondado, ekzemple retpoŝta aŭ babileja, la korespondantoj kompreneble mem decidu inter si laŭ ebloj kaj preferoj.

La signo "x", en Esperanto, do ne estas litero, sed (surogata) "apud-signo" (kolego de "super-, sub-, tra- kaj inter-signoj" (é ç Ð l·l...)), kiel Italoj tajpas surogate gia' por già, kaj ni eble kredigu al dubantoj, ke, en nia tempo kaj por nia stato de la arto, tiu "x" estas nur oportuna maniero por tajpi ne-literan, apud-signan kruceton "×" (kiel oni tajpas "3x4" por "3×4"), en kiu
\/     reprezentas la hokon de ŭ kaj
/\     reprezentas la ĉapelon de ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ
Tute klare kaj simple, do. Kaj nenio "lastatempa"!
_____
    * Kompreneble homoj, kiuj bezonas multon (nur Esperantan) alfabete ordigi, povas anstataŭigi unue ĉiujn "z" per "w", tiam aŭtomate ordigi per ekzistanta programo, kaj en la ordigitaj re-ŝanĝi "w" al "z" -- kaj tiel atingi perfektan (Esperantan) alfabetan ordon. Ankoraŭ nun iuj utiligas tian manieron, irante ekzemple de Unikodo (aŭ Latino-3) per "x" ktp. al Unikodo (aŭ Latino-3)...


2005-10-03 Eklipso
    Hodiaŭ matene ni rigardis suneklipson, tra du kompaktdiskoj, respektive tra ses paroj da 3d-okulvitroj unu sur alia (ruĝa sur verda ktp.). (Poste mi vidis en tv, ke en Kenjo oni rigardis tra vitro-peco kovrita per fulgo de kandela flamo... kiel ankaŭ ni faris, kiam mi estis infano... mi fakte forgesis, ke eblas ankaŭ simple...)
    Posttagmeze telefonis nevino el Germanio. Ni demandis, ĉu ankaŭ ŝi vidis la eklipson. Ŝi respondis, ke ne, sed ke matene ĉirkaŭ la 11a ŝi vidis tra nebulo brilan lunon. Kiam ŝi rakontis tion al aliaj, tiuj diris, ke ja ne eblas vidi lunon tra nebulo... Kaj ke, cetere, estas "nova luno", do ke luno tute ne estas videbla...
    Tiu "luno", kiun ŝi vidis, do estis la eklipsata suno. Ĉar je nia kaj ŝia latitudo, la eklipso ne estis plena, kaj efektive aspektis kiel luno en infanaj desegnaĵoj (kaj sur turoj de moskeoj).
    Niaj filino, bofilo kaj nepo nun ferias en Hispanio. Eble ili vidis la kompletan eklipson: ringoforman, kiel laŭdire okazas nur unu fojon en 200 jaroj...


P L I   F R U A J
[ 2004 ]


blog grizulo blogo en esperanto taglibro revuo ¼urnalo jhurnalo ĵurnalo jxurnalo
Grizulo -- reagoj bonvenaj, sed nur en Esperanto, per normala retpoŝto, ekzemple al: grizulo(ĉe)galerio.org


(C) 2005 WFP LLS NL
MALGARANTIO (US: DISCLAIMER) :