Nilens -- Niløes -- Nylöse...

De kie venis la soldatoj? (1669)

Wouter F. Pilger

La problemo: De kie venis la soldatoj?

Dum serĉado de artikoloj en Nederlandaj (kaj Germanaj) 17a-jarcentaj gazetoj, kiuj povus esti la originalo por tiutempaj mane skribitaj tradukoj por la Rusa Caro, ni venis al jena:

Duytslant en d'aenpalende Rijcken.
Stockholm den 13 September [1669]. Den Grave van Carlile, extraordinaire Ambassadeur van sijne Majesteyt van Engelandt, heeft by hare Majesteyten sijn afscheyt doen versoecken, wesende alle des selfs bagagie al ingescheept, soo dat in een dagh of twee staet te vertrecken. Oock sal den Velt-heer Wrangel in weynigh dagen weder na Pomeren vertrecken; wesende noch eenige volckeren, soo tot Scara, en Nilens post gevat hebben in 't marcheeren, na Bleeckingh om van daer wijder na Pomeren overgescheept te werden.

El: Ordinaris Dingsdaeghsche Courant, Nr. 41, Amsterdamo, 8 okt. 1669 [N.St.]
ODC 1669/41/2 (PRO (London), SP 119/86; RGADA (Moskva), F.155, 1, 1669, 4, 14v)

Germanio kaj la apudaj Regnoj.
Stokholmo, la 13an de septembro [1669]. La Grafo Carlisle, eksterordinara Ambasadoro de lia Moŝto la Reĝo de Anglio, petigis pri adiaŭo ĉe iliaj Reĝaj Moŝtoj, dum ĉiu lia pakaĵo jam estas enŝipigita, tiel ke [li] en ĉirkaŭ du tagoj estas forironta. Krome, generalo Wrangel post malmultaj tagoj foriros denove al Pomerio; dum ankoraŭ iuj armeaj trupoj, kiuj en Scara kaj Nilens prenis postenon, estas marŝantaj al Blekingio [sud-Sveda marborda regiono], por de tie esti plue transŝipataj al Pomerio.

Temas ĉi tie pri la dua parto de tiu novaĵo el Stokholmo (Svedio).

Kio estas Nilens?

Ke Scara estas la urbo-fortikaĵo Skara, ne estis malfacile imageble, sed, malgraŭ multe da serĉado, ni ne trovis urbon aŭ fortikaĵon kun la nomo Nilens en suda Svedio. (Iom ĝenas dum guglado, ke Nilens signifas ankaŭ "de la Nilo", kaj estas familia nomo...) Do, mi konsultis miajn reproduktojn de malnovaj mapoj de la Amsterdamaj 17a-jarcentaj mapistoj Blaeu, por trovi nomon similan.

[ nilens4b.jpg mapo Blaeu:DK ]
 
Niløes - fragmento de mapo
DANIA REGNVM.
[W. Blaeu] [1635]
[ nilens6b.jpg mapo Blaeu:SE ]
 
Nylöse - fragmento de mapo
SVECIA REGNVM.
AVCT. ANDREA BVRÆO SVECO.
J. Blaeu. [1662]
[ nilens5b.jpg mapo Blaeu:NO ]
 
Gamlelöse - fragmento de mapo
NORVEGIA REGNVM.
Vulgo NOR-RYKE.
I. Blaeu. [1662]

Sur la mapo `DANIA REGNUM´ (Danio) [unua publikigo: 1635] mi trovis, norde de Gotenburgo (Gotheborg), la mencion Niløes (Dana literumo, t.e. Nilöes laŭ Sveda skribo). Samloke, sur la mapo `SVECIA REGNUM´ (Svedio) [1662] troviĝas Nylöse. Tiu loko situis je la flanko de la rivero kontraŭa al la (iam tre grava) fortikaĵo Bohus (Bahuys), kio ja estus bona loko por soldatejo...

[ nilens0b.gif NL:en=DE:oe ] Presitaj gazetoj en la 17a jarcento estis plejparte farataj laŭ mane skribitaj novaĵleteroj. (Jam dum pli ol jarcento antaŭ la unuaj presitaj gazetoj, ekzistis en Eŭropo ampleksaj internaciaj sistemoj de kolektado, tradukado, multobla kopiado kaj transsendado de novaĵoj mane skribitaj, por uzo de komercistoj kaj politikistoj). La diferencon inter Nilens kaj Niløes (Nilöes) klarigas la fakto, ke en malnova Germana manskribo "öe" tre similas al "en" en malnova Nederlanda manskribo. (Plej verŝajne ja la mesaĝo venis tra Germanio.) Mislego ne mirigas. Io tia ofte okazis.
    Plie esplorante, mi trovis, ke dum la jarcentoj, tiun Nylöse oni nomis ankaŭ Nygia Lødisse, Nya Lödöse, Nya Lödese (aŭ Ny-Lödöse ktp.) Por mi, Ny-Lödese estis plej interesa, ĉar mi scias, ke tian d inter vokaloj oni almenaŭ en la Dana (kaj eble tiam ankaŭ en suda Svedio) ofte ne (pli ĝuste: sensone) prononcas, do Ny-Lö(d)ese = Nylö`ese = Nylöese.
    Jen kialo (kaj rimedo) por serĉi plue, precipe en la reto. Per kombino de informoj diversloke troveblaj, videbliĝis bildo ne tre simpla, por kiu necesas iom reiri en la historio.

Migranta urbo

Dum multaj jarcentoj, la rivero Göta älv (je kies buŝo nun troviĝas Göteborg (Gotenburgo)) estis la sola eliro de Svedio al la maro je ĝia okcidenta flanko. La marbordo norde de ĝi apartenis al Norvegio, tiu sude de ĝi al Danio. De jam antaŭ la jaro 1200 troviĝis la sola okcidenta haveno de Svedio ĉe Göta älv, proksimume 45 kilometrojn de ĝia buŝo (i.a. por malfaciligi elmaran prirabadon). Tiu haveno nomiĝis Lödöse.
    En 1473, la Sveda Regna Konsilantaro decidis, ke la haveno estu en loko pli proksima de la maro. (Mi ne kontrolis, sed supozas, ke tio okazis, ĉar parto de la rivero estis en manoj de Norvegoj (kvankam tiuj tiam estis sub la sama reĝo), aŭ ĉar ĝi fariĝis malpli ŝipebla.)
    Tiel la loĝantoj de Lödöse ricevis ordonon, transloĝiĝi al loko ĉirkaŭ 35 km pli suda, kie la rivereto Säveå elbuŝiĝas en la riveron Göta älv (norde en la nuna urbo Gotenburgo). Tiu nova havenurbo devis nomiĝi Götaholm. La urbanoj tamen volis, ke la nomo de ilia urbo restu konservita, kaj ek de 1474 tiu urbo kaj haveno nomiĝis Nya (=nova) Lödöse aŭ, pli mallonge, Nylöse.
    Pro diversaj militoj inter Svedio kaj Danio/Norvegio, dum la jaroj antaŭ 1547 tiu Nylöse devis esti evakuita. La loĝantaro devis ekloĝi apud la kastelo-fortikaĵo Älvsborg (Elfsborg) (sude en nuna Gotenburgo). Tiun novan urbon oni nomis same Nya Lödöse Nylöse... Loĝado tie ne daŭris longe, ĉar jam inter 1563 kaj 1571, post kiam Danoj ruinigis la kastelon, la loĝantaro estis reirigita al proksimume la antaŭa loko, ĉe la rivereto Säveå. Kaj la urbo tie nomiĝis denove Nya Lödöse Nylöse... Inter 1620 kaj 1627, ĉar ilia urbo ne estis bone defendebla, la loĝantoj devis transloĝiĝi al nove konstruata ("laŭ Amsterdama modelo", de i.a. Nederlandaj konstruistoj, pro la malseka tereno...) urbo Gotenburgo, kaj al la urboj Brätte (Vänersborg) kaj Alingsås, malpli proksimaj. Per tio, Nylöse ĉesis ekzisti kiel memstara urbo. (Tamen restis tie, ĝis 1872, hospitalo, kiu en 1528 estis transirinta al tie el la malnova Lödöse. En pli novaj tempoj, cetere, en tiu origina loko forlasita en 1473, ekkreskis denove urbeto Lödöse...)

El kiu Nylöse venis la soldatoj?

Ni konsciu, ke ĉirkaŭ 1500 kaj 1600 oni parolis pri Nya Lödöse kaj Nylöse, kiel ni nun parolas pri Gotenburgo. Ĝi tiam, kompare, estis eĉ pli grava, ĉar ĝi estis la sola okcidenta haveno de Svedio. Homoj malproksimaj supozeble ne tre interesiĝis pri ĝia preciza situo. Samo validas pri multaj postaj skribantoj...
    Iom probleme por la serĉado de la urbo estas ankaŭ, ke almenaŭ dufoje, kiam la anoj de Lödöse devis transloĝiĝi, ili nomis sian novan urbon Nova (Nya, Ny-) kaj la malnovan urbon Malnova (Gamla, Gamle-). Tiel, sur la mapo de Blaeu de Norvegio, `NORVEGIA REGNUM Vulgo NOR-RYKE´ [1662], troviĝas mencio Gamlelöse en la loko de la iama (kaj nuna) Lödöse. Krome estas dokumentitaj la nomoj Gamleby kaj Gamlestad (malnova urbo) por ambaŭ forlasitaj "Gotenburgaj" lokoj... (La preĝeja paroĥo Nylöse / Nya Lödöse, kiu transloĝiĝis kun la loĝantoj al Älvsborg kaj revene, sed restis en 1627 kiel paroĥo de la Gotenburga hospitalo, kaj de 1883 nomiĝis Göteborgs Gamlestad, en 1969 reprenis la nomon Nylöse.)

De kie do venis la soldatoj menciitaj en la gazeta artikolo de 1669?
    La (tria) urbo Nylöse (tiu sur la mapoj) post 1627 estis konata kiel Hospitalsområde (hospitala ĉirkaŭaĵo) aŭ Gamlestad... kaj la havenurbo mem nomiĝis Göteborg. En 1669 do ne plu ekzistis urbo Nylöse... Restis nur hospitalo (-frenezulejo) en iama monaĥejo... Armea garnizono tie do ne troviĝis.
    Estas ne tre probable, ke post pli ol 40 jaroj oni en Svedio ankoraŭ diris Nylöse anstataŭ Göteborg por indiki la okcidentan havenurbon... Sed en registroj pri popolnombradoj de 1786 kaj 1816 aperas la kvartaleta (parcela) nomo Ny-Löse fäste resp. Nylödese fäste en la ĉirkaŭaĵo de Älvsborg. En 1925, verkanto pri urbo-nomoj de la regiono, en "Ortnamnen i Göteborgs och Bohus Län II:1", miris pri tio, kaj esprimis la supozon, ke kiam Nylöse inter 1547 kaj 1571 troviĝis apud Älvsborg, tie oni konstruis fortikaĵon ("fäste"), kaj ke la nomo de tiu fortikaĵo travivis la jarcentojn.

Mi kredas, ke tiu supozo estas ĝusta, kaj venas al la konkludo... ke en 1669 tiu fortikaĵo Nylöse fäste / Nylö(d)ese fäste ankoraŭ ekzistis.
    La soldatoj do ne venis el la urbo Niløes / Nylöse, kiun ni vidas sur la mapoj de Blaeu, sed el la fortikaĵo Nylöse fäste apud Älvsborg (Elsborg sur la mapo Danio de Blaeu).

La solvo: Ĉe la gazeta artikolo de 1669 do supozeble taŭgas la jena piednoto:

* Nilens: Probable mislegita mane skribita Niløes (= Nylöes, Nyló(d)es, Nylödese, Nylöse, Nya Lödöse), en ĉi tiu kazo la fortikaĵo Nylöse fäste apud la ruinigita kastelo Älvsborg (nun parto de Gotenburgo).


La nomoj dum la jaroj... (de nordo al sudo laŭ rivero Göta älv) (jaroj proksimumaj)

(nun) Vänersborg || (antaŭe) Brätte || (SE)(SDN) Brette
...
(nun) Lödöse || (-1473) Lödöse; (1473-?) Gamla Lödöse / Gamlelöse || (NO) Galmlelöse
...
(nun) Bohus [kastelo-ruino] || (DK) Bahuys; (SDN) Bahus
...
(nun) (Göteborgs) Nylöse || (1473) Götaholm; (1474-1547) Nya Lödöse / Nylöse; (1528-1872, -1883) Hospitalet / Hospitalsområde; (1547-1571) Gamleby / Gamla Lödöse; (1571-1627) Nya Lödöse / Nylöse; (1627-19??) Gamlestad; (19??-) Nylöse || (DK) Niløes; (SE) Nylöse; (SDN) Nÿlöse
(nun) (Göteborgs) Gullberg || (DK)(SE) Gulberg
(nun) Göteborg || (1621-, 1627-) Göteborg || (DK)(SE)(NO)(SDN) Gotheborg
(nun) (Göteborgs) Karl Johan / Majorna || (1547-1571) Nya Lödöse / Nylöse; (156?-????) Nylödese fäste / Nylöse fäste
(nun) (Göteborgs) Älvsborg / Älvsborg [kastelo-ruino] || (DK) Elsborg; (NO) Elfsborg

(DK) [W. Blaeu:] `DANIA REGNUM´ [Amsterdam, 1635, 1662]
(SE) J. Blaeu: `SVECIA REGNUM´ [Amsterdam, 1662]
(NO) J. Blaeu: `NORVEGIA REGNUM Vulgo NOR-RYKE´ [Amsterdam, 1662]
(SDN) [J. Blaeu:] `SVECIA, DANIA, ET NORVEGIA Regna Europæ Septentrionalia´ [Amsterdam, 1662]
[Almenaŭ (SE)(NO)(SDN) estis faritaj laŭ materialoj de la Sveda mapisto Andrea (Anders) Bure de Boo (1571-1646), kvankam kun pluraj aktualigoj. La mapoj do ne prezentas la staton ĵus antaŭ la publikigo! Laŭ iuj, (NO) estas la laste redaktita el ĉi tiuj.]


Fontoj en la reto, i.a.:

Diversaj tekstoj pri Nylöse, i.a. el `Nordisk familjebok´: en Bengans historiasidor (sved-/norveg-lingva)

Pri la bataloj de 1612: Striderna 1612 och Älvsborgsslotts kapitulation. (svedlingva)

Pri Nylöse fäste en malnovaj registroj de popolnombrado: en Majornas gamla tomtnamn 1857, Namnförklaringar... (svedlingva)

Pri la historio de la paroĥo Nylöse (ne nur tiu!): en Sveriges församlingar genom tiderna. (svedlingva)

Pri la origino de Gotenburgo laŭ la urbo Gotenburgo: Göteborgs Stad - Stadens ursprung. (svedlingva)

Pri 17a-jarcentaj Rusaj tradukoj de Nederlandaj (kaj Germanaj) gazetoj, vidu precipe en: la paĝoj de Ingrid Maier. (diverslingvaj artikoloj: en Sveda, Germana, Angla, Rusa, Nederlanda, Esperanto -- i.a. de ŝi kaj mi)


Reproduktojn de la mapoj de Blaeu, el la Atlas Major de 1662, oni trovas ekzemple en:
Blaeu's The Grand Atlas Of The 17th Century World, published in co-operation with Royal Geographical Society. London, Studio Editions. 1990.
De Grote Atlas van Europa. De mooiste landkaarten uit de zeventiende eeuw van Joan Blaeu. Leeuwarden, Column Books, s.j.


[Noto pri proksimuma prononco: Tiuj, kiuj ne konas la Svedan prononcon, prononcu "y" kiel "i" kun rondigitaj lipoj (Franca "u", Germana "ü") ("u" en nuntempa prononco simile, sed ne same: pli pinte), "ö" kaj "ø" kiel "e" kun rondigitaj lipoj (Franca "eu", Germana "ö"), "ä" kiel "e", kaj "å" kiel "o". En la ĉi tie menciitaj Svedaj nomoj (ne en ĉiuj de la mapoj, kaj ne en "-berg"), "e" estas malforta, iel meza vokalo (ŝvao) (kiel la "e" en Franca "le", Germana "haben", la "a" en Angla "ago"). La konsonantoj (ĉi tie) ne prezentas grandajn problemojn, sed por nuntempa prononco, prononcu "gö" kiel "jö". Akcenton metu sur la unuan (aŭ/kaj lastan, se tie ne estas "e") silabon de la nomoj. -- Kaj Blaeu oni prononcas "blaŭ".]



indekso wfp
stad fästning slott församling säveån säve å gothenburg sverige historia geografio blau blauw cesius caesius atlas maior kaart landkaart zweden geschiedenis sweden history

(C) 2005 W.F. Pilger, Lls, NL.



Ĉu foje vi volas legi paperan libron aŭ revuon,
aŭskulti diskon, vidi DVD-filmon en Esperanto?
www.uea.org/katalogo
(Mi ne ricevas procentaĵon...)