Prononco de la Nederlanda

Wouter F. Pilger 

Principe validas, ke temas pri mia persona rigardo al la prononco de la Nederlanda.
(lasta modifo: 2005-08-27)


*** Se vi volas nur ekhavi "imagon" pri Nederlandlingva nomo, rigardu al: Praktika Regularo. ***


[ vokaloj (legi)konsonantoj (legi)akcentointonacio ]

Vokaloj 

Laŭ diversaj kalkuloj, por la Nederlanda oni venas al nombro de inter 15 kaj 23 "puraj vokaloj" (monoftongaj vokalfonemoj), kaj de inter 3 kaj 12 "kombinitaj vokaloj" (diftongaj). La Nederlanda esprimo "zeer elementair" havas kvin malsamajn "e-fonemojn" /zì:r élëmèntè:r!/, dum la Esperanta traduko "tre elemente" havas, en mia prononco, kvinfoje la saman...

La tasko skribi pli ol dudek vokalojn per kvin vokalliteroj kondukis al sistemo ne tre simpla. Tamen plej multaj Nederlandaj infanoj sukcesas apliki ĝin antaŭ sia sesa naskiĝtago por legado, kaj antaŭ sia sepa por skribado (kvankam ne senerare...). La fakto, ke ekzistas, pro historiaj kaŭzoj, pluraj manieroj por skribi "ej" kaj "aŭ", praktike prezentas la plej grandan problemon.

Monoftongoj

Nederlandanoj distingas "longajn" kaj "mallongajn" vokalojn. Tamen, daŭro ne estas la ĉefa distingo. Fakte, diferencoj en daŭro estas malgrandaj. Pro malsama pozicio en vortgrupo kune prononcata, vokalo povas (laŭ iuj, kiuj mezuris) daŭri 1/6, 1/3 aŭ 2/3 pli longe ol la plej mallonga... (Do ne 2-, 3- aŭ eĉ 4-oble, kiel en la Angla!) Ankaŭ la plia daŭro (indikita per :) de iuj vokaloj antaŭ r estas en tiuj marĝenoj. Eliru de tio, ke akcentita vokalo en vortgrupo daŭras iomete pli longe, akcentita vokalo en la ĉefa(j) vorto(j) de frazo ankoraŭ iomete pli, kaj se la parolanto volas speciale akcenti iun vorton, tie povas esti vokalo(j) ankoraŭ iomete pli daŭra(j). Tiel, "mallonga" vokalo facile povas daŭri pli longe, ol "longa". Sed temas pri etaj diferencoj. (La Nederlandaj vokaloj ne diferenciĝas laŭ "tonoj" kiel en ekz. la Ĉina.)
      "Longaj vokaloj" fakte estas malpli vastaj kaj pli streĉaj ol la "mallongaj" proksimuloj. "Mallongaj" okazas nur en silaboj "fermitaj" (per konsonanto); se necese oni duobligas la konsonanton por teni la silabon fermita. Mi uzos akutan supersignon (ekz. é) por la pli streĉaj, kaj malakutan (ekz. è) por la malpli streĉaj (foje tiu supersigno staras pro teĥnikaj kialoj apude (ekz. ö´).
      Por tiuj, kiuj ne konas tiajn distingojn, estas grave scii, ke eĉ kiam oni provas prononci "heel" (tuta, tre) kun tre longa /è/: /hè::l/ (anstataŭ kiel /hél/), ĝi daŭre estas komprenata kiel "hel" /hèl/ (infero, brila): /hè::l rót/ ne estas komprenata kiel "heel rood" (tre ruĝa), sed kiel "hel rood" (brilege ruĝa). Do, iom enigme: prononci "mallongan" vokalon longe, ne helpas por fari ĝin "longa" vokalo, ĉar la kvalito ne estas ĝusta. Sed ekzistas iuj origine ne-Nederlandaj vokaloj, kiuj ja diferenciĝas per iom plia longeco.

Por bona kompreno pri la vokaloj, oni devas konscii, ke duobla skribo de konsonantoj en la Nederlanda precipe estas artifiko por indiki la kvaliton de la antaŭa vokalo. Eĉ se ili apartenas al malsamaj vortoj (prononcataj en la sama vortgrupo), du samaj sinsekvaj konsonantoj prononciĝas kiel unu.

Jen skemo de miaj transskriboj en formo pli-malpli konata por fonetikistoj, kun apude bildo kun la koncernaj literoj de la Internacia Fonetika Alfabeto.

í  ü´           ú
 ì
  ì:
   é  ö´        ó
       ö`:      ò:
     è  ö`  ë   ò
         ö``
       á      à à`

skemo

(Por povi utiligi la literojn de la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA/IPA), mi devus scii, ke vi sur via komputilo instalis Unikodo-tiparon, kiu inkluzivas tiujn, kaj, fakte, kiun tiparon vi instalis. [Vidu ĉe John Wells.] [noto 0] Mi do decidis, ne uzi ilin. Iuj fonetikistoj, ekzemple retpoŝte, uzas jenajn Askiajn literojn por la bazaj vokaloj: í=i ì=I é=e è=E ü´=y ö´=q ö`=Q ú=u ó=o ò=O á=a à=A ë=@ -- sed aliaj uzas q kaj Q por iuj konsonantoj -- la valoroj en diversaj lingvoj tamen ne tute identas al la Nederlandaj. Tial mi preferis fari tiel, kiel mi faris.)
(Por la okazo, ke viaj maŝino kaj legilo ja montras ilin: jen per la unikodaj IFA** -literoj: í=[i] ì=[ɪ] é=[e] è=[ɛ] ü´=[y] ö´=[ø] ö`=[œ] ú=[u] ó=[o] ò=[ɔ] á=[a] à=[ɑ] ë=[ə].)

La vico í...é...è...á  estas prononcata antaŭe en la buŝo, sen rondigitaj lipoj.
La vico ü´....ö´....ö` estas prononcata antaŭe en la buŝo, kun rondigitaj lipoj. (Do, simple dirite, /ü´/ estas "rondlipa /í/", /ö´/ "rondlipa /é/", /ö`/ "rondlipa /è/".)
La vico ú...ó...ò...à` estas prononcata malantaŭe en la buŝo, kun rondigitaj lipoj.
La sono à estas prononcata malantaŭe en la buŝo, sen rondigitaj lipoj. (Nerondaj variaĵoj de /u/ kaj /o/ en la Nederlanda ne ekzistas kiel fonemoj.)
La vico í.....ü´....ú  estas prononcata kun plej malvaste malfermita buŝo kaj kun plej granda muskola streĉo.
La vico á.....à.....à` estas prononcata kun plej vaste malfermita buŝo kaj kun malgranda streĉo.

Por montri, ke malsama vokalsono vere produktas novan vorton, mi donas ekzemplojn seeble en la sama ĉirkaŭaĵo, inter /k...l/ (/k...r/) kaj /(s)p...t/ (/(s)p...r/), seeble en silabo (skribe, parole) fermita kaj malfermita, kaj je vortfino. (Se estas (s)p..., la vorto kun kaj sen s ekzistas.) Kelkaj aliaj ekzemploj servas por ebligi specifan komparon (ekz. inter "zonen", "zonnen", "zone").

í   kiel, kielen, kilo; piet (spied), pieten; zie, ski
            í:(r)  kier, kieren; (s)pier, (s)pieren; piramide || í(r)  ski|reis (| = radikolimo)
ì   kil, kille; (s)pit, (s)pitten
            ì(r)   kir, kirren
ì:  ---
            ì:(r)  keer, keren; (s)peer, (s)peren; vering, nering, zeer over, meer rennen
é   keel, kelen; (s)peet, (s)peten; zee
            é(r)  vee|ring, nee|ring, zee|rover, mee|rennen
è   kelder, tellen; (s)pet, (s)petten; hè
            è(r)  kerk, kerrie; (s)per, sperren; ver, verre
ü´  ridicuul, ridicule; dispuut, disputen; fuut, futen; nu
            ü´:(r) kuur, kuren; puur, pure || ü´(r)  menu|regel
ö´  keuls, keulen; peut, peuter; beu, keu
            ö´(r) keu|rek, keu|ring, milieu|recht
ö`: ---
            ö`:(r) keur, keuren, keuring; (s)peur, (s)peuren
ö`  (flauwe) kul, kullig; put, putten
            ö`(r)  kurk; spurt, spurrie
ú   koel, koele; poet, poeten; koe
            ú:(r)  koer, koeren; poer, poeren || ú(r)  toe|roepen
ó   kool, kolen; (s)poot, (s)poten; zo; zonen
            ó(r)  co-|repetitor, stro|rum
ò:  ---
            ò:(r)  koor, koren; spoor, sporen; koor|repetitor, porum, forum
ò   (tover-)kol, kollen; (s)pot, (s)potten; joh; zonnen
            ò(r)   kor, korren; por, porren
á   kaal, kale; spaat, spatel; na
            á:(r)  kaar, karen; (s)paar, (s)paren || á(r)  na|rede
à   (raas-)kal, kallen; spat, spatten
            à(r)   kar, karren; spar, sparren
ë   enkel, enkele; trappetje; ze; 't, z'n
            ë(r)   donker, donkere; dapper, dappere; d'r

(En IFA**: kiel [kil], kil [kɪl], keer [kɪ̞:r], keel [kel], kel(der) [kɛl], -kuul [kyl], keul(s) [køl], keur [kœ̝:r], kul [kœl], koel [kul], kool [kol], koor [kɔ̝:r], kol [kɔl], kaal [kal], kal [kɑl], (en)kel [kəl].)

notoj:

"Deviaĵoj antaŭ r..." 

Ĉiuj sonoj iugrade influas al la sonoj apudaj. La sono/litero r havas foje eĉ tiel grandan influon, ke oni devas paroli pri vere alia sono. Ekzemple ee antaŭ r klare ne sonas kiel (iom plilongigita) /é/, sed kiel plilongigita /ì/ (tiel ke Nederlandaj infanoj kiuj lernas skribadon, nemal ofte skribas "pir" anstataŭ "peer"!). La influo al antaŭa aa, uu, oe kaj ie ne estas tiel granda, laŭ mi (eble ioma plilongiĝo), ke oni konstatu apartan sonon. Sed ja kiam r sekvas al ee, eu kaj oo. Tamen nur, se tiu r apartenas al la sama vorto (aŭ "radiko" de kunmetita vorto). (Aperas ankaŭ eraroj "dur" por "deur", "vor" por "voor" -- kaj komparu la malzorgajn prononcojn /bëfò!bëlt/ anstataŭ /bèjvò:r!bélt/ por "bijvoorbeeld" (ekzemple), /wìs!fëwàĥtìn,/ anstataŭ /wì:rs!vërwàĥtìn,/ por "weersverwachting" (veter-prognozo), /fò!kö`stèm/ anstataŭ /vò:r!kö`:rstèm/ por "voorkeurstem" (prefera voĉdono), kie r malaperis, sed ĝia influo restas.) Ke ne temas pri fizika, fiziologia influo, pruvas la fakto, ke ekzistas kunmetitaj vortoj (ĉi-supre kelkaj ekzemploj kun "|") kaj seninterrompe prononcataj frazopartoj, en kiu la r tute ne havas tiun influon al la antaŭa vokalo.
      Por rekoni apartan fonemon, utilas trovi vorton aŭ kune prononcatan frazoparton, en kiu nur unu malsama sono ŝanĝas la signifon. Po unu ekzemplo sekvas.
      Atentu! Duoblaj konsonantoj ne estas prononcataj duoble, eĉ se ili apartenas al du (senhalte prononcataj) vortoj. Vortoj komenciĝantaj per vokalo en la Nederlanda (kontraste al la Germana) ne havas dividigan kromsonon (t.n. "firma eko"), sed seninterrompe ligiĝas al la antaŭa vorto en la sama prononc-grupo. Tiel, "keur echt" kaj "keur recht" povas prononciĝi same.

"Je moet meer rennen" (Vi devas pli kuri (ol ni)) /mì:!rènë/
"Je moet meerennen" (Vi devas kunkuri (kun ni)) /mé!rènë/
"Is die keur echt/recht?" (Ĉu tiu kontrolmarko/fondoakto estas vera/rekta?) /kö`:!rèĥt/
"Is die keu recht?" (Ĉu tiu bilardobastono estas rekta?) /kö´!reĥt/
"koorrepetitor" (asista (ekzerca) ĥorestro) /kò:!rëpëtítòr/
"co-repetitor" (help-instruisto, lernado-ekzercisto) /kó!rëpëtítòr/

Krome, en "De zeerover was daar zeer over verwonderd." (La pirato (mar-rabisto) pri tio tre miris.), "zeerover" /zé!róvër/ kaj "zeer over" /zì:!róvër/ sonas vere malsame, kaj ne rimiĝas la vortoj "strorum" /stró!rö`m/ (iu rumo) kaj "porum" /pò:!rö`m/ (iom slange: vizaĝo) aŭ "forum" /fò:!rö`m/.

(La kontrastoj en IFA**: ['mɪ̞:rɛnə] / ['merɛnə], ['kœ̝:rɛxt] / ['kørɛxt], ['kɔ̝:rəpətitɔr] / ['korəpətitɔr] kaj ['zerof̬ər] / ['zɪ̞:rof̬ər], ['strorœm] / ['pɔ̝:rœm].)

Kiam e estas /ë/

Ofte la litero e en la Nederlanda estas prononcata kiel "meza", "apenaŭ artikulaciata" vokalo /ë/, kutime nomata "ŝvao". Tiu similas iom al /ö`/, al la Franca e en "le" aŭ la Angla a en "about". La Germana e en "gemacht" similas, sed tiu en Germana "bitte" tro ofte iras en direkto de /a/...
      Kiu ne konas la lingvon, malfacile povas diveni, ĉu "e" en Nederlanda vorto estas /ë/ aŭ /è/, /é/, /ì:/. (Fakte ankaŭ iuj aliaj vokalliteroj foje estas /ë/.)
      Mi povas diri nur, ke la prefiksoj "ge-", "be-", "te-", "ver-" enhavas /ë/ (kvankam "ver-" foje /è/: "verkoop" ((mi) vendas) /vërkóp!/, "verkoop" (vendo) /vèr!kóp/), same kiel la finaĵoj "-e", "-en", "-end", "-el", "-er" kaj "-lijk", "-ig" enhavas /ë/.
      Tio ne solvas la demandon por alilingvanoj: "gevend" (donanta) /ĥé!vënt/, sed "gewend" (alkutimiĝinta) /ĥëwènt!/...
      En la Nederlanda ekzistas ŝercaj rimaĵoj pri tio, kun ne-rimiĝantaj "Barneveld" (loknomo) /bàr!nëvèlt/ kaj "beneveld" (ebria) /bëné!vëlt/, k.s. ...

(Ĉi tie temis pri ŝvao, en IFA**: /ë/ = [ə].)

Diftongoj

íŭ  vernieuwt, vernieuwde; kieuw, kieuwen
éŭ  geeuwt, geeuwde, leeuw, leeuwen
ü´ŭ ruwt, ruwde; spuwt, spuwden; ruw, ruwe
ö`ŭ kuil, kuilen; spuit, spuiten; (s)pui, (s)puien; ((s)pui, (s)puien ĉe iuj /ö`j/)
àŭ  koud, koude, kou; spouw, spouwen, pauw, pauwen; rouw, rouwen, rauw, rauwe; hou, houw, hauw
            àŭ(r)  centaur, aura

èj  keil, keilen; spijt, spijten; mijl, mijlen; kei, keien, bij, bijen; reis, reizen, rijs, rijzen; wei, wij
ö`j (s)pui, (s)puien, lui, luie (ĉe iuj)
új  groeit, groeiden; groei, groeien
ój  kooit, kooiden; kooi, kooien; hooi
òj  oi!, hoi!
áj  maait, maaiden; paait, paaiden; maai, maaien; aai
àj  detail, details, failliet, ai!

(Tradicia prezento en IFA**: [iu eu yu œu ɔu ɛi œi ui oi ɔi ai ɑi].)

(Fakte temas eble pli precize pri: íü´, éü´, ü´ü´´, ö``ö´, à`ó, èì, ö``ì, úí, óí, òì, áé, àè)
(Tiuj en IFA**: [iy ey yy̹ œ̞ø ɒo ɛɪ œ̞ɪ ui oi ɔɪ ae ɑɛ].)

notoj:

La diftongo ui /ö`ŭ/ /ö`j/ fakte ne komenciĝas per la /ö`/ de "put", sed per pli vasta /ö``/, kian ni poste renkontos en "freule". -- Iuj (i.a. mi) malsame prononcas "uitje" (uit-je: ekskurs-eto) /ö`ŭ!tjë/ kaj "uitje" (ui-tje: cep-eto) /ö`j!tjë/ (mi daŭre ĝeniĝas, kiam en veterprognozo oni anoncas /bö`!ŭën/ "buien" (bui-en: ekpluvo-j) anstataŭ /bö`!jën/).
      La diftongo ou(w)/au(w) /àŭ/ fakte ne komenciĝas per la /à/ de "spat", sed per variaĵo pli rondlipa /à`/, priskribebla ankaŭ kiel pli vasta variaĵo de /ò/ (tial la tradicia redono en IFA), sed ne temas pri la /ò/ de "spot". La vortoj "hou" (tenas), "houw" (hako), "hauw" (guŝeto) estas prononcataj same /hàŭ/.
      Nur /ö`ŭ/ ("ui"), /àŭ/ ("ou"), /èj/ ("ei"/"ij") povas okazi interne de radiko (en vortoj de fremda deveno ankaŭ /àŭ/ ("au"), /àj/ ("ai")); la aliaj nur je radiko-fino, eventuale sekvataj de (gramatikaj) finaĵoj.
      Eblas multe da diskuto, ĉu la fina sono de tiuj diftongoj estas vokalo aŭ konsonanto. Fakto estas, ke multaj prononcas /kí!ŭën/, /lé!ŭën/, /pà!ŭën/, /ĥrú!jën/, /kó!jën/, /bè!jën/, /má!jën/, ktp., do kun komenca /ŭ/ aŭ /j/ en la sekvanta (prononca) silabo... [noto 1]
      En Flandrio (kaj en pluraj dialektecaj prononcoj en (okcidenta) Nederlando), anstataŭ /èj/ oni ofte aŭdas /è:/.

"Francaj":

è:  frêle, gêne, (bal) champêtre /ŝà~pè:!trë/, scène, crème, enquête
            è:(r)  precair, precaire; (au) pair; barrière, carrière; blèren, blèrde
ö``: freule (ne uzata de ĉiuj)
            ö``:(r) (fine) fleur
ò:  zone, amazone, roze, controle
            ò:(r)  encore!

(En IFA**: [ɛ:] [œ̞:] [ɔ:].)

notoj:

Estas fakto, ke ĉi tiuj sonoj okazas nur en vortoj de Franca deveno (kaj en iuj son-imitaj). Tamen multaj el tiuj vortoj jam dum jarcentoj estas parto de la ĉiutaga Nederlanda vortostoko, kaj ili konservis almenaŭ parte sian prononcon.
      Vortoj kiel "scène", "crème", "enquête", "carrière", "au-pair" (gastvartistino) estas normale uzataj, kaj oftas multaj vortoj je "-air" kaj "-aire". La vorto "scène" /sè:!në/ ne sonas kiel "senne" /sè!në/ aŭ "sene (-blad)" /sé!në/ (ambaŭ: senao (-folioj)), "fair" (justa) ne kiel "ver" (kun norda /f/) (malproksima), nek "pair" (para, en ruleto) kiel "per" (pere de) -- "blèren" (kriaĉi, ploraĉi) estas ne alidevena, sed son-imita.
      La vorto "freule" (nobela fraŭlino) estas la sola al mi konata vorto kun /ö``:/, kiu estas pli vasta ol /ö`/ (inter /ö`/ kaj /a/, kiel la komenca sono de la diftongo "ui"); la /ö`:/ en "keur" estas malpli vasta ol /ö`/ (inter /ö`/ kaj /ö´/) -- en "freule" oni foje aŭdas /ö´/ - /ö`/ - /ö`ŭ/... -- alivorte: dum "freule" ne rimiĝas kun "heulen", "rullen" aŭ "ruilen" (ne prononcu finan -n), ĉe homoj kiuj ne konas ĝian prononcon, sed nur foje aŭdis ĝin, ĝi povas rimiĝi kun ĉiu el tiuj. (La vorto iam estis konata pro parlamentanino kun tiu titolo, nun pro tiel titolata kromprezentistino de radioprogramo). La esprimon "fine fleur" (plejbono el, elito) oni prononcas kun /ö``:/ aŭ /ö`:/. (Kutime uzataj vortoj je "-eur", kiel "directeur", ne havas /ö``:/, sed /ö`:/ (normala prononco de eu antaŭ r).)
      La vorto "zone" /zò:!në/ (zono trafika, komerca,...) estas ofte uzata, kun alia prononco ol "zonnen" /zò!në(n)/ (sunoj, sunbani) kaj "zonen" /zó!në(n)/ (filoj); ĉi tiu /ò:/ estas pli vasta ol la /ò:(r)/ en "koor", proksimume kiel la /ò/ en "zon", sed pli longa. Ne rimiĝas "roze" /rò:!zë/ (rozkolora) kun "rozen" /ró!zë(n)/ (rozoj), kaj "rosse" /rò!së/ (rufa, flave-ruĝa) havas do alian o-sonon. (Ke multaj Francoj prononcas "zone" (zono) /zón(ë)/ kaj "rose" (rozo) /róz(ë)/, estas alia afero.)

(La kontrastoj en IFA**: scène ['sɛ:nə] / senne ['sɛnə] / sene ['senə], fair [fɛ:r] / ver [f̬ɛr], pair [pɛ:r] / per [pɛr]; freule ['frœ̞:lə] / heulen ['hølə] / rullen ['rœlə] / ruilen ['rœ̞ølə]; zone ['zɔ:nə] / zonnen ['zɔnə] / zonen ['zonə].)

"Francaj nazaloj" (ne uzataj de ĉiuj):

à~  entree, enfin (alternativo: /àn/ aŭ /èn/; alt. vorto afijn aŭ affijn /afèjn!/)
è~  bassin, vaccin, teint (alternativo: /èn/, ankaŭ /tèjnt/)
ò~  bon ton, chanson (alternativo: /òn/)
ö`~ trente-un (kartludo) (alternativo: /ö`n/)

(En IFA**: [ɑ̃] [ɛ̃] [ɔ̃] [œ̃].)

Kaj tiu /a/ en /afèjn!/? -- En vortoj de fremda deveno, en malfermita silabo antaŭ la akcentita silabo, "a" prononciĝas iel "inter /á/ kaj /à/", tiel ke oni ne vere povas diri, ĉu "papier" prononciĝu /pápí:r!/ aŭ /pàpí:r!/ (misskribo: "pappier") kaj "arena" /áré!ná/ aŭ /àré!ná/ (fakte oni aŭdas /á/, /a/ kaj /à/ ĉe diversaj parolantoj), do ĝuste tiun /a/ mi uzas kiel prononc-indikon por la Esperanta a...

Ĉi-supre temas pri fonemoj, do pri prononcmanieroj, kiuj povas fari el unu vorto alian vorton kun alia signifo. Tiel /bòs/ estas "bos" (arbaro), kaj /bós/ estas "boos" (kolera). [noto 2]
      Krome ekzistas por multaj sonoj diversaj realigoj, laŭ la ĉirkaŭaj sonoj. Ekzemple, ĉe multaj, la /ò/ en "bol" (globo) sonas malsame ol la /ò/ en "bos" (arbaro). Tamen, se oni prononcus "bol" kun la /ò/ de "bos" aŭ inverse, eble sonus iom strange, sed oni ne komprenus alian signifon.

Silaboj 

Necesas konscii, ke "silabo" en skribo (ja valida por la kvalito de vokaloj!) estas ne tute samo, kiel "silabo" en prononcado. Ekzemple, la vorto "vanavond" (ĉi-vespere) estas prononcata /và-ná!-vënt/, sed en skribo, la silaboj estas "van-a-vond", ĉar temas pri vorto kunmetita el "van" kaj "avond". La kvalito de la a en "van" estas /à/, do tio estas ankaŭ ĝia kvalito en "vanavond". (Mi uzos /v/ por la Nederlanda v (Nordo: inter Eo v kaj f, ofte f; Sudo: Eo v) kaj /w/ por la Nederlanda w (Nordo: senfrikcia Eo v; Sudo: preskaŭ Eo ŭ)!)

Interne de (unu-radika) vorto, la silaboj estas jene dividataj: unu konsonanto inter du vokaloj apartenas al la dekstra silabo; el pli ol unu konsonantoj, almenaŭ unu apartenas al la maldekstra silabo; al la dekstra silabo iras tiom da konsonantoj, kiel kutime eblas en komenco de Nederlanda vorto. Do, sendepende de la prononco: "re-de-ne-ren", "pol-der", "dor-stig", "ern-stig" (nst- ne taŭgas kiel vortkomenco). Plurradikaj vortoj estas dividataj laŭ la radikoj (prefiksoj kondutas kiel radikoj, kaj kelkaj sufiksoj, i.a. "-aard(ig)" kaj "-achtig"): "week|ein-de", "o-ver|een|ko-men", "uit|a-de-men", "be|grij-pen", "ver|ge|lij-ken", "on|o-ver|zich-te-lij-ke", "woon|ach-tig" (/wó-nàĥ!-tëĥ/), "kwaad|aar-dig" (kwá-dár!-dëĥ/). Malfacile, do. Krome, oni dividas inter du sinsekvaj vokalsonoj: "ge-o|gra-fie", "bij-en". (Kiam vorto estas ne dividita, la (komenco de la) dekstra vokalo el du sinsekvaj en skribo havas tremaon, se ekzistus alia prononco sen tiu: "zoëven" /zóé!vën/, ne /zú!vën/, "geëerd" /ĥëì:rt!/, ne /ĥé!ërt/, "geïnd" /ĥëìnt!/, ne /ĥèjnt/.)

Duobligo kaj unuobligo de vokal- kaj konsonantliteroj dum vortformado 

Necesas iom kompreni pri silaboj, por interpreti certajn vokalojn. Nome, unuobla vokallitero a e i o u en silabo fermita (do, sekvata de konsonanto en la sama (skriba!) silabo), prononciĝas "mallonge", t.e. pli-vaste, malpli-streĉe: /à/ /è/ (se ne /ë/) /ì/ /ò/ /ö`/. En silabo malfermita (do je la fino de (skriba!) silabo), tiuj samaj unuoblaj vokalliteroj prononciĝas "longe", t.e. malpli-vaste, pli-streĉe: /á/ /é/ (se ne /ë/) /í/ /ó/ /ü´/ (i por /í/ okazas nur en fremddevenaj vortoj, krome ankaŭ en malfermita silabo /í/ skribiĝas ie). Tiujn "longajn" vokalojn en fermita silabo indikas aa ee ie oo uu. Je vortfino, oni skribas a ee ie o u por la "longaj"; vortfina e estas /ë/.

Ĉar en la uzo de vortoj ofte aldoniĝas -e /ë/, -en /ë(n)/, -er /ër/ kaj -ig /ëĥ/ (-eca), povas okazi, ke fermita silabo fariĝus malfermita. Tiam oni duobligas la konsonanton por teni silabon kun "mallonga" vokalo fermita: "kop" /kòp/ (kapo, taso), "koppen" /kò!pë(n)/ (kapoj, tasoj); "wil" /wìl/ ((mi) volas), "willen" /wì!lë(n)/ ((ni) volas). (Oni tamen ne duobligas se en la antaŭa silabo estas /ë/: "helder" /hèl!dër/, "heldere" /hèl!dërë/ (klara) ...)
      Kaj, kiam la silabo fariĝas malfermita, ne plu ekzistas bezono por skribi "longan" vokalon duoble: "boot" /bót/ (boato), "boten" /bó!të(n)/ (boatoj); "koop" /kóp/ ((mi) aĉetas), "kopen" /kó!pë(n)/ ((ni) aĉetas). (Mi poste ne plu indikos, ke "-en" povas prononciĝi sen /n/.)
      Eblas ankaŭ, ke unuoble skribita fina ("longa") vokalo pro aldono de, ekzemple, "-tje" duobliĝas: "la" /lá/ (tirkesto), "laatje" /lá!tjë/ (tirkesteto), ĉar "latje" /là!tjë/ (lat-je) estas lateto. Tiam, tamen, ĉe divido en skribo, liniofine, oni dividas "la- tje"...
      Kiam la vorto antaŭ aldono finiĝas je pli ol unu konsonanto, ne necesas adapti la skribon de la vokalo, ĉar la silabo estis kaj restas fermita: "held" /hèlt/ (heroo), "helden" /hèl!dën/ (herooj); "beeld" /bélt/ (bildo, statuo), "beelden" /bél!dën/ (bildoj, statuoj).
      La diversaj efikoj povas kaŭzi, ke du malsame skribitaj vortoj havas la saman prononcon: "grote" ("groot"+"-e") (granda) kaj "grootte" ("groot"+"-te") (grandeco) same prononciĝas /ĥró!të/.
      La (unuoblaj) konsonantoj "ng" kaj "ch" estas konsiderataj kiel du konsonantliteroj, kiuj fermas silabon, kvankam ĉe divido liniofina, "ch" eĉ kiel tuto transiras: "zingen" /zì!n,ën/ (kanti) ("zin- gen"); "lachen" /là!ĥën/ (ridi) ("la- chen").


[ vokaloj (legi) | konsonantoj (legi)akcentointonacio ]

Resume pri legado de vokaloj 

'     Apostrofo: En la malfortaj formoj de artikoloj kaj pronomoj "'t" /ët/ ("het"), "'n" /ën/ ("een"), "'m" /ëm/ ("hem"), "z'n" /zën/ ("zijn") k.s., la apostrofo estas prononcata /ë/. (Poste en vortoj, apostrofo estas gramatika helpilo, ne prononcata.)

´     Akuta supersigno (dekstra korno) ĝenerale indikas akcenton [noto 3]: "ik wil dát boek" (mi volas tiun libron), "niet gísteren, maar vandáág" (ne hieraŭ, sed hodiaŭ). Ĝi ne ŝanĝas la kvaliton (/dàt/, /ĥìs!tërën/, /vàndáĥ!/). Krome ĝi servas por, se necese, distingi inter la nedifina artikolo "een" /ën/ ("iu nedifinita") kaj la nombro "één" /én/ ("1"), aŭ inter vortoj, kiuj sigifas ion alian laŭ la akcento: "voorkómen" (preventi), "vóórkomen" (okazi, aperi antaŭ juĝisto)..

¨     Dupunkta supersigno en la Nederlanda estas (signo por) tremao (krom en la sufiĉe ofte uzata Germana vorto "überhaupt" (jam entute), kie ĝi estas (signo por) umlaŭto [noto 4]). Ĝi indikas la komencon de nova vokalsono. En "zoeven" (zumi, sed laŭsone pli "zufi"...), oe sonas /ú/. Ekzistas vorto kunmetita el "zo" /zó/ (tiel) kaj "even" /évën/ (momente), "zoëven" /zóé!vën/ (ĵus). La tremao indikas, ke la o kaj la e estu prononcataj aparte. Tremaon oni uzas, se sen ĝi, la literkombino povus esti prononcata alimaniere; ĝi krome ne influas la kvaliton de la vokalsonoj. Tiel, ekzemple, en , la e kaj la i estas prononcataj laŭ siaj propraj cirkonstancoj, do la e kiel /ë/ aŭ /é/, kaj la i kiel /í/ aŭ /ì/. La tremao indikas nur, ke ne temas pri /ej/. Ĝis ĉ. la jaro 2000, oni renkontis pli da tremaoj, ol nun, ĉar pro novaj ortografiaj reguloj, oni ne plu uzas tremaon, sed dividstreketon "-" inter tiaj vokaloj, se temas pri vortkombino. La ekzemplo "zoëven" per tio senvalidiĝis: nun oni skribu "zo-even". Ekzistis propono, ankaŭ aliloke en vorto skribi "-" anstataŭ "¨" "ĉar komputiloj ne povas ĝuste trakti supersignojn" (kie pli ni tion aŭdis?), sed ne venis al tio, ke ankaŭ post prefiksoj kaj antaŭ sufiksoj kaj finaĵoj oni skribu "-" (kaj meze en vortradiko: "po-ezie").
      Ĉar ekzistas kelkaj kombinoj de vokalsonoj, kiuj estas skribataj sen tremao, kvankam ja eblus alia interpreto, mi mencios plurajn ekzemplojn de kombinoj kun tremao.

a     en fermita silabo: /à/; en malfermita silabo kaj je vortfino: /á/
aa    /á/
aai   /áj/
ae    en iuj Latindevenaj vortoj: /é/
    a+e, en iuj Latindevenaj vortoj: /áè/
ai    /è:/; voko "ai!" /àj/; en iuj Francdevenaj vortoj: /àj/ (ekz. "detail" /détàj!/); en iuj Angladevenaj: /é/ (ekz. "rail" /rél/, "cocktail" /kòk!tél/)
,aïe a+i, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "dadaïsme" /dádáìs!më/, "naïef" /náíf!/)
an    en iuj Francdevenaj vortoj: /à~/ (alt.: /àn/)
au(w) /àŭ/; au en iuj Francdevenaj vortoj: /ó/; por "auto" kaj "automaat" (k.s.) oni aŭdas /àŭ!tó/, /àŭtómát!/ kaj /ó!tó/, /ótómát!/ (k.s.)

e     en fermita silabo: /è/ aŭ /ë/; en malfermita silabo: /é/ aŭ /ë/, sed antaŭ r samradika: /ì:/ aŭ /ë/; je vortfino: /ë/
è     en Francdevenaj vortoj: /è:/; ankaŭ (/è/) por distingi inter la prefikso "ver-" /vër/ (pri-, mis-, dis-,...) kaj la vorto "ver" /vèr/ en kunmetitaj vortoj: "vèrwaaien" /vèr!wájën/ (bloviĝi malproksimen), "verwaaien" /vërwá!jën/ (disbloviĝi); ankaŭ "hè" /hè/ (ĉu ne?), ĉar "he" estus /hë/, kaj "hee" estas /hé/
é     en iuj Francdevenaj vortoj: /é/ -- Noto: é en la unua silabo de vortoj pruntitaj el la Franca, en la Nederlanda skribiĝas e (ekz. "detail" /détàj!/, "etage" /étá!ĵë/); vortfine Franca é kutime fariĝis ee -- Krome, akuta supersigno indikas akcenton (vidu supre)
ê     en Francdevenaj vortoj: /è:/ (ekz. "gêne" /ĵè:!në/ (ĝeniĝo), "enquête" /à~kè:!të/, /àn,kè:!të/ (enketo))
eau   en iuj Francdevenaj vortoj: /ó/ (ekz. "cadeau" /kadó!/ (donaco))
ee    /é/, sed antaŭ r samradika: /ì:/
    e+e, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "geënt" /ĥëènt!/ (greftita), "beëdigd" /bëé!dëĥt/ (ĵurita))
eëe   e+ee, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "reëel" /réél!/ (reala), "geëerd" /ĥëì:rt!/ (honorata))
eeë   ee+e, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "zeeën" /zé!ën/ (maroj))
eëi   e+ei, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "geëist" /ĥëèjst!/ (postulita))
eeuw  /éŭ/
ei    /èj/
    e+i, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "geïnd" /ĥëìnt!/ (enkasigita), cafeïne /kaféí!në/)
en    en iuj Francdevenaj vortoj: /à~/ (alt. /èn/, /àn/)
eu    /ö´/, sed antaŭ r samradika: /ö`:/; "freule" /frö``:!lë/ -- Latinaj finaĵoj -eum kaj -eus estas /éö`m/ kaj /éö`s/ sen tremao: "museum" /mü´zé!ö`m/
    e+u, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "geüniformeerd" /ĥëü´nífòrmì:rt!/ (uniformita), "geürm" /ĥëö`rm!/ (umado))
eui   e+ui: /ëö`ŭ/ (sen tremao) (ekz. "geuit" /ĥëö`ŭt!/ (esprimita))
euï   eu+i, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "smeuïg" /smö´!ëĥ/ (molgrasa, ŝmirebla))

i     en fermita silabo: /ì/; en malfermita silabo kaj je vortfino: /í/
ie    /í/ -- la (Francaj) finaĵoj -ien kaj -ier (ambaŭ: -isto, -anto) estas foje /jè~/ (aŭ /jèn/) kaj /jé/ sen tremao: "elektricien" /élèktrísjè~!/ (elektristo), "cabaretier" /kabarètjé!/ (kabaredisto), sed: "bankier" /bàn,kí:r!/, "poelier" /púlí:r!/ (birdobuĉisto)
    i+e, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "cliënt" /klíènt!/, "Indië" /ìn!díë/, "kopiëren" /kópíì:!rën/ (kopii)); fina "-iële" foje /jélë/
iee   i+ee: /íé/; antaŭ r samradika: /íì:/ (sen tremao) (ekz. "kopieer" /kópíì:r!/ ((mi) kopias)); fina "-ieel" foje /jél/
ieë   ie+e: /íë/ (ekz. "kopieën" /kópí!ën/ (kopioj))
ieuw  /íŭ/
ij    /èj/, sed sufikso -(e)lijk(e): /(ë)lëk(ë)/
in    en iuj Francdevenaj vortoj: /è~/ (ekz. "vaccin" /vàksè~!/) (alt. /èn/)

o     en fermita silabo: /ò/; en malfermita silabo kaj je vortfino: /ó/, sed antaŭ r samradika: /ò:/; "zone" /zò:!në/, "controle" /kòntrò:!lë/
oe    /ú/
    o+e, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "poëzie" /póézí!/, "zoëven" /zóé!vën/ (ĵus) (nuna skribo "zo-even"))
oei   /új/
oi    en iuj Francdevenaj vortoj: /wá/ (ekz. "trottoir" /tròtwá:r!/); vokoj "oi!" /òj/ kaj "hoi!" /hòj/ (sal! (saluton))
on    en iuj Francdevenaj vortoj: /ò~/ (alt. /òn/)
oo    /ó/, sed antaŭ r samradika: /ò:/
    o+o: laŭ la cirkonstancoj (ekz. "zoöloog" /zóólóĥ!/)
ooi   /ój/
ou(w) /àŭ/; ou en iuj Francdevenaj vortoj: /ú/ (ekz. "coupon" /kúpòn!/)

u     en fermita silabo: /ö`/; en malfermita silabo kaj je vortfino: /ü´/
ui    /ö`ŭ/; radikfine kaj antaŭ vokalo ĉe iuj /ö`j/; "circuit" /sìrkwí!/ (cirkvito)
    u+i, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "ruïne" /rü´í!në/, "altruïsme" /àltrü´ìs!më/)
un    en iuj Francdevenaj vortoj: /ö`~/ (alt. /ö`n/)
uu    /ü´/
    u+u, laŭ la cirkonstancoj (ekz. "vacuüm" /vá!kü´ö`m/)
uw    /ü´ŭ/; sed en auw ouw eeuw ieuw /ŭ/!

y     fremdvorte: kiel vokalo: kiel i: /í/, /ì/; kiel konsonanto: /j/


[ vokaloj (legi) | konsonantoj (legi)akcentointonacio ]

Konsonantoj 

La sistemo de konsonantoj en la Nederlanda estas malpli komplika ol tiu de vokaloj. Jen skemo kun miaj transskriboj kaj bildo kun la IFA-literoj:

 
 m       n           n,
pb      td          kg
    fv  sz  ŝĵ  çg, ĥg, ĥ
ŭw   w           j       r  h   
         l
        r               r

skemo

De supre al malsupre estas menciitaj nazaloj (aero tra nazo), plozivoj (interrompo de aerfluo), frikativoj (frikcio), likvidoj (preskaŭ senĝene fluanta aero), lateralo (aero fluanta flanke dum la lango blokas la mezon) kaj vibraj /r/. Ekzemplojn vi rekonos mem.
      De maldekstre al dekstre la ĉefa artikulacio- loko: bilabialoj (lip-lipaj), labio-dentaloj (lip-dentaj), alveolaroj (langopinto (preskaŭ) tuŝas la alveolon, kvankam por la Nederlanda taŭgas ankaŭ tuŝo de gingivo aŭ dento: dentaloj), palato- alveolaroj (parto de la lango (preskaŭ) tuŝas la antaŭon de la palato), palataloj (ĉe la mezo de la palato), velaroj (ĉe la malantaŭo de la palato), uvularoj (ankoraŭ pli malantaŭe) kaj laringa (/h/ sen lango-leviĝo). Vi vidos konatajn ekzemplojn.
      Kiam du literoj staras unu apud la alia, la maldekstra estas senvoĉa kaj la dekstra voĉohava. Tio ne validas por /ŭ/ kaj (Flandra) /w/, kiuj indikas nur, ke unu el la artikulacio- punktoj estas lip-lipa; en la IFA- tabelo vi vidos inter ( ) alian artikulacio- punkton. (Atentu ke /ŭ/ estas [w] en IFA, dum mi uzas /w/ por du aliaj sonoj. Pri tiuj kaj pri /n,/, /ç/ kaj /g,/, vidu poste.)
      Por /w/, /r/, /ĥ/ kaj /g,/ mi indikis plurajn lokojn, kio signifas, ke malsamaj Nederlandlingvanoj malsame prononcas tiujn.
      La tabelo utilas por vidi, ekzemple, ke /ç/ estas frikativo kiel /ŝ/, sed prononcata en loko kiel /j/ (almenaŭ en loko, kie Nederlandanoj kutime prononcas sian /j/).

Preskaŭ ĉiuj Nederlandaj konsonantoj estas, laŭ sono, konataj por Esperanto- parolantoj. Tamen estas kelkaj grupetoj ne tiel simplaj por alilingvanoj.

g - ch 

Simple dirite, ambaŭ estas Eo ĥ. Por la nuna Nederlando norde de la riveroj Mozo kaj Rejno, tiu informo sufiĉas.
      Sed en suda Nederlando kaj en Flandrio (norda Belgio), g estas principe voĉa konsonanto ĥ /g,/, kaj ch senvoĉa ĥ, formata ne malantaŭe en la buŝo, sed pli antaŭe, tie, kie multaj formas sian "j"; ni diru: "palatala ĥ", kiun oni trovas en la Germana vorto "ich" /iç/. Laŭ la regionoj, la loko en la buŝo varias.
      La voĉa g krome kondutas kiel b kaj d rilate al senvoĉiĝo. Pri tio baldaŭ.
      (En IFA**, tradicie: Nordo: [x] [x] -- Sudo: [ɣ] [ç], kvankam la loko en la buŝo varias.)

w - v - f 

Pri f ni povas diri, ke ĝi estas simple Eo f. Tamen, se ĝi troviĝas je la fino de vorto, ĝi povas pro aldono de "-e", "-en", "-er", "-ig", k.s. ŝanĝiĝi al v. Sed tio jam estas afero de skribo.
      Por v oni trovas du prononcojn. En la nordo, ĝi estas sufiĉe frikcia, malmulte voĉa sono inter Eo v kaj Eo f, kiu en la prononco de multaj estas simple f. Alian prononcon ni trovas en la sudo: tie ĝi estas plene voĉa kaj sonas kiel ekzemple Francoj kaj Angloj prononcas Eo v. La litero v cetere ne ekzistas en la fino de vortoj aŭ antaŭ vortfina konsonanto, tiam ĝin anstataŭas f.
      La sono por w estas en la nordo lip-denta, sen frikcio, voĉa. Multaj Nederlandanoj uzas ĝin por Eo v. Similan w havas Germanoj kaj Poloj. En Flandrio, tamen, multaj prononcas ĝin lip-lipe, iel kiel Eo ŭ. Sed ne temas pri "konsonanta /u/", sed pri "konsonanta /ü/", kiel en Franca "puis" /püí/. En la Surinama prononco de la Nederlanda, ja temas pri "konsonanta /u/", kiel Angla w. -- w ne senvoĉiĝas apud senvoĉaj konsonantoj, nek voĉigas ilin.
      Ekzistas triopo por unuflanke pruvi, ke estas tri fonemoj, kaj aliflanke por ekzerci la prononcon: "wee" /wé/ (ve!, naskodoloro), "vee" /vé/ (brutoj: bovoj, ŝafoj,...), "fee" /fé/ (feino).
      (En IFA**: Nordo: [ʋ] [f̬] [f] -- Sudo: [ɥ] [v] [f]. [noto 5])

s - z 

Tiuj ne prezentas problemon. Ili estas kiel en Eo. Tamen, pri z validas samo, kiel por v: ĝin en fino de vorto kaj antaŭ vortfina konsonanto anstataŭas s. Tia s, same kiel f, povas voĉiĝi pro aldono de "-e", "-en", "-er", "-ig", ktp., kaj tiam fariĝas z.
      Cetere, en la nordo, /z/ ĉe multaj estas malmulte voĉa, aŭ simple kiel s.

voĉiĝo kaj senvoĉiĝo - asimiliĝo 

Preskaŭ ĉiam validas en la Nederlanda, ke, kiam voĉa kaj senvoĉa konsonantoj staras unu apud alia, la maldekstra pli aŭ malpli asimiliĝas al la dekstra. Restas esceptoj, sed tia estas la vivo.
      Kiam b d g troviĝas je la fino de vorto aŭ antaŭ vortfina konsonanto, ili estas prononcataj senvoĉe, kiel p t ch (ch: norde /ĥ/, sude /ç/): "schrob" /sĥròp/, "bad" /bàt/, "dag" /dàĥ/; "schrobt" /sĥròpt/, "doods" /dóts/, "veegt" /véĥt/.
      Same, kiam b d g troviĝas antaŭ senvoĉa konsonanto aliradika (ptkfs) en kunmetita vorto: "clubkas" /klö`p!kàs/, "randstuk" /rànt!stö`k/, "dagtaak" /dàĥ!ták/ (/dàç!ták/). En rapida aŭ malpli zorga prononco, ekzemple bp simple fariĝas /p/: "clubpas" /klö`!pàs/, kaj dt /t/: "badtegel" /bà!téĥël/ (/bà!tég,ël/). Antaŭ voĉa konsonanto aliradika, ili estas voĉaj, kvankam ofte ne pli voĉaj ol voĉiĝinta p t k.
      Kiam p t k troviĝas antaŭ voĉa konsonanto (bd/g,/zvml) aliradika en kunmetita vorto, ili pli-malpli voĉiĝas. Tiel povas aperi ĉe iuj la, krome ne-Nederlanda, sono de Eo g: "zakdoek" /zàg!dúk/. En rapida aŭ malpli zorga prononco, okazas, ke ekzemple pb simple fariĝas /b/: "opbellen" /ò!bèlë/, td /d/: "uitdoen" /ö`ŭ!dún/, kaj kd /d/: "zakdoek" /zà!dúk/; td tamen foje /t/ aŭ /d/: "met de bus" (per aŭtobuso) /mè!të bö`s!/ aŭ /mè!dë bö`s!/... Kutime, tamen, laŭ mia sento kaj aŭdo, ili en zorga prononco ne tute voĉiĝas.
      Kiam n troviĝas antaŭ k en la sama radiko, ĝi ĉiam sonas kiel /n,/ ("ng-sono sen /g/") (ekz. "bank" /bàn,k/ (banko, benko)); se la k apartenas al alia radiko aŭ vorto, ofte same (ekz. "inkomen" /ìn,!kómën/ (enspezo)).
      Kiam n troviĝas antaŭ b p (supozeble ĉiam aliradika), almenaŭ en rapida prononco ĝi sonas kiel m (ekz. "aanbod" /ám!bòt/ (oferto), "inperken" /ìm!pèrkën/ (limigi)); n plus m rapide fariĝas /m/ (ekz. "aanmelden" /á!mèldën/ (anonci)).
      Se tiuj vortfinaj f s, kiuj en siaj radikoj alternas kun v z (ekzemple "leven" /lé!vën/ (vivi), "leef" /léf/ ((mi) vivas); "vrezen" /vré!zën/ (timi), "vrees" /vrés/ ((mi) timas) k.s.), staras antaŭ voĉa konsonanto, ili (iom) voĉiĝas (ekz. "leefde" /lév!dë/ (vivis), "vreesde" /vréz!dë/ (timis)).
      Vortkomencaj v kaj z en kunmetitaj vortoj, post senvoĉa konsonanto facile senvoĉiĝas (ekz. "uitvegen" /ö`ŭt!féĥën/, "ontzien" /òntsín!/).

La w nek senvoĉiĝas, nek voĉigas: tw estas /tw/, ne /dw/ aŭ /tf/ (la lasta kiel en ekz. Pola), kaj kw estas /kw/, ne /gw/ aŭ /kf/.


[ vokaloj (legi)konsonantoj (legi) | akcentointonacio ]

Resume pri legado de konsonantoj 

b   /b/; vortfine (kaj antaŭ senvoĉa konsonanto): /p/
bb  /b/
c   antaŭ e i ij y: /s/; cetere: /k/
ç   (fremdvorte) /s/
cc  antaŭ e i ij y: /ks/; cetere: /k/
ch  /ĥ/ (sude: /ç/ (kiel en Germana "ich")); en iuj Francdevenaj vortoj: /ŝ/ (ekz. "chocolade" /ŝókólá!dë/)
chr /ĥr/ (ekz. "chroom" /ĥróm/); en iuj vortoj: /kr/ (ekz. "Christen" /krìs!tën/ (Kristano), (fundamentistoj mem diras: /ĥrìs!tën/))
d   /d/; vortfine (kaj antaŭ senvoĉa konsonanto): /t/
dd  /d/
dt  (vortfine) /t/
f   /f/; (antaŭ voĉa konsonanto eble /v/)
ff  /f/
g   norde: /ĥ/; sude: /g,/ ("voĉa ĥ"), sed vortfine (kaj antaŭ senvoĉa konsonanto) /ĥ/ aŭ /ç/; en iuj Francdevenaj vortoj: /ĵ/ (ekz. "garage" /ĥará!ĵë/); en iuj Angladevenaj vortoj: /g/ (Eo g) (ekz. "goal" /gól/, kvankam ankaŭ /kól/ kaj /ĥól/) aŭ /ĝ/ (ekz. "gin" /ĝìn/); malgraŭ la ekzemplo "goal", alilingva /g/ en la Nederlanda normale fariĝas /ĥ/ (/g,/)!
gg  norde: /ĥ/; sude: /g,/
gn  /ĥn/ (ekz. "cognitief" /kòĥnítíf!/); en iuj Francdevenaj vortoj: /nj/ (ekz. "cognac" /kònjàk!/)
h   spirsono /h/; silenta en unuradika th
j   /j/; en iuj Francdevenaj vortoj: /ĵ/ (ekz. "journaal" /ĵúrnál!/, "jury" /ĵü´!rí/); en iuj Angladevenaj vortoj: /ĝ/ (ekz. "jeans" /ĝíns/)
k   /k/; (antaŭ voĉa konsonanto eble /g/)
kk  /k/
l   /l/; en iuj Francdevenaj vortoj: /j/ (ekz. "detail" /détàj!/)
ll  /l/; en iuj Francdevenaj vortoj: /j/; en iuj Hispandevenaj vortoj: /lj/
m   /m/
mm  /m/
n   /n/ (sed vidu ĉe vokaloj: Francaj nazaloj); la finaĵo "-en" de multaj estas prononcata /ë/
ng  (se unuradika) /n,/ ("ng-sono sen fina /g/") (ekz. "in|gang" /ìn!ĥàn,/ (/ìn!g,àn,/) (enirejo))
nk  /n,k/ (ankaŭ, ofte, se ne de sama radiko aŭ vorto)
nn  /n/
p   /p/; (antaŭ voĉa konsonanto eble /b/)
pp  /p/
qu  (fremdvorte) /kw/; (foje /k/)
r   /r/ (prononcata rule, skrape, frape, frote, glite,...)
rr  /r/
s   /s/; (antaŭ voĉa konsonanto eble /z/); en pluraj fremdvortoj, inter vokaloj: /z/ (ekz. "fase" /fá!zë/)
sch /sĥ/, /sç/; la finaĵo "-isch(e)" /-ís(ë)/; en iuj Germandevenaj vortoj: /ŝ/
sh  en iuj Angladevenaj vortoj: /ŝ/ (ekz. "shampoo" /ŝàm!pó/)
sj  /ŝ/ (ekz. "sjaal" /ŝál/, "meisje" /mèj!ŝë/ (knabino))
ss  /s/
t   /t/; (antaŭ voĉa konsonanto eble /d/); en finaĵo "-tie" /s/ aŭ /ts/ (ekz.: "politie" /pólí!sí/ aŭ /pólí!tsí/ (sed "politiek" /pólítík!/!), "vakantie" /vakàn!sí/ aŭ /vakàn!tsí/ (ferioj)) (/ts/ estas fakte Eo c); "-tion" estas /(t)sjòn/ aŭ /ŝòn/ en "station" /sta(t)sjòn!/ aŭ /staŝòn!/ (stacidomo), "lotion" /ló(t)sjòn!/ aŭ /lóŝòn!/ (tualetakvo), sed "bastion" /bàstíòn!/ (bastiono)
th  (se unuradika) /t/ (ekz. "thee" /té/, "theater" /téá!tër/), sed "gast|huis" /ĥàst!hö`ŭs/ (/g,àst!hö`ŭs/) (gastejo, hospitalo)
tsj /ĉ/ (ekz. "Tsjechië" /ĉè!ĥíë/)
tt  /t/
v   /v/ (norde: inter Eo v kaj Eo f, ofte simple /f/; sude: frikcia voĉa Eo v)
w   /w/ (norde: senfrikcia, lip-denta, voĉa Eo v; sude: konsonanta /ü/, lip-lipa)
wh  (fremdvorte) /w/ (ekz. "whisky" /wìs!kí/)
x   /ks/
y   kiel konsonanto: /j/ (kiel vokalo: /í/ aŭ /ì/)
z   /z/
zj  /ĵ/ (nur en transskriboj de ne-Latinaj alfabetoj)

(En IFA**, /g,/=[ɣ] /n,/=[ŋ] kaj /ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ/ estas [tʃ dʒ x (aŭ ɣ/ç) ʒ ʃ w]; per /v/ mi celas [f̬]/[v], per /w/ [ʋ]/[ɥ].)


[ vokaloj (legi)konsonantoj (legi) | akcento | intonacio ]

Akcento 

Akcentata silabo en la Nederlanda estas prononcata iom pli forte, kaj eventuale kun iomete pli longe tenata vokalo, ol ne-akcentataj. La tono estas iom pli alta, se temas pri akcentata silabo de akcentata vorto.
      Origine Nederlandaj vortoj (ĝermanaj kaj tre malnovaj pruntaĵoj kiel "kelder" (caldarium) (kelo)) kutime havas la akcenton sur la unua silabo en kiu ne estas ŝvao /ë/, do ne sur la prefiksoj "ge-", "be-", "te-", "ver-" (ankaŭ ne je "on-" kaj "ont-", kvankam ili ne havas ŝvaon): "ge|kozen" /ĥëkó!zën/ (elektita), "te|ge|lijk" /tëĥëlèjk!/ (samtempe), sed ne ĉiam "ge-" k.s. estas prefikso...
      Pruntaĵoj el aŭ per la Franca (eĉ se malnovaj kaj skribe aŭ prononce adaptitaj) kutime havas la akcenton sur la lasta silabo en kiu ne estas ŝvao /ë/. Tio validas ankaŭ por la Francdevenaj verboj je "-eren": "acteren, acteerde, geacteerd" /àktì:!rën, àktì:r!dë, ĥëàktì:rt!/ (aktori). Se temas pri pli longa vorto, duagrada akcento estas en la "Nederlanda" loko: "officieel" /ò!físjél!!/ (oficiale), "katholieken" /ka!tólí!!kën/ (katolikoj). Eblas ankaŭ "Francaj" sufiksoj (kun akcento) post "Nederlandaj" vortoj: "stommiteit" /stò!mítèjt!!/ (stultaĵo), "lekkage" /lèká!ĵë/ (likado).
      Vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj (ekzemple Latino) povas havi akcenton aliloke.
      Vortoj kombinitaj el prepozicio kaj alia(j) vorto(j) povas havi la akcenton sur la prepozicio, aŭ ne (ne laŭ elekto!); la sama kombino povas havi alian signifon, laŭ tio, ĉu la akcento estas sur la prepozicio aŭ ne. Se, en (adjektivo el) participo, inter prepozicio kaj verbo estas "ge", la akcento estas sur la prepozicio: "voor|ge|steld(e)" (proponita) /vò:r!ĥëstèlt/ (/-stèldë/); se ne, do ne: "voor|speld(e)" (antaŭdirita) /vò:rspèlt!/ (/-spèl!dë/).
      Vortoj kunmetitaj el pluraj plensignifaj vortoj kutime havas la ĉefan akcenton sur la akcento-loko de la unua vorto (ekz. "vliegerwedstrijd" /vlí!ĥërwètstrèjt/ (kajtokonkurso) kaj "wedstrijdvlieger" /wèt!strèjtflíĥër/ (konkursokajto) el "vlieger" /vlí!ĥër/ (kajto) kaj "wedstrijd" /wèt!strèjt/ (konkurso)); sed en tiuj kazoj eblas speciale akcenti la alian vorton, por klareco: "Ik woon niet in de Parkstráát, maar aan de Parkláán." (Mi loĝas ne ĉe la Parko-strato, sed ĉe la Parko-avenuo.), dum normale oni akcentus je "Park".

Estas do malfacile, scii. Tamen eble helpas pripensi, ke se en silabo estas /ë/, ĝi ne havas akcenton.


[ vokaloj (legi)konsonantoj (legi)akcento | intonacio ]

Intonacio 

Ne nur la longeco de vokaloj en la Nederlanda konas malgrandajn variojn, ankaŭ la frazo-melodio konas nur ne tre grandajn diferencojn en ton-alteco. Ni diru, ke kutime la tonoj en Nederlanda frazo restas en la sama oktavo. Jen kelkaj bazaj indikoj.
      Vortoj akcentataj estas prononcataj en tono iom pli alta ol la ĉirkaŭaĵo, kio validas precipe por ilia akcentata silabo.
      Frazopartoj (propozicioj aŭ pli longaj komplementoj), kiuj ne estas je la fino de frazo, do antaŭ komo aŭ sen-koma paŭzeto, finiĝas je iom pli alta tono ol la meza, ek de la lasta akcentita silabo. Ni komprenu: sekvas ankoraŭ frazoparto(j) necesa(j) por kompreni la frazon.
      Frazoj finiĝas je meza tono, se la eldiro ne estas finita. Tio okazas ne nur ĉe punktokomo, sed ankaŭ ĉe punkto. Ni komprenu: sekvas ankoraŭ informoj necesaj por kompreni la eldiron.
      Frazoj, kiuj finas la eldiron, finiĝas je tono malpli alta ol la mezo. Ni komprenu: kio sekvas, estas nova eldiro.

Demandoj finiĝas je tono pli alta ol la mezo (ĉar ja necesas respondo por kompletigi ĝin), precipe, kiam estas demando pro surprizo aŭ granda scivolo. Tiu ton-nivelo komenciĝas ĉe la lasta akcentita silabo, aŭ ĉe la akcentita silabo de la pridemandata ero: "Ben je gisteren in Parijs geweest?" (Ĉu vi hieraŭ estis en Parizo?) -- se la demando estas "ĉu en Parizo?", la alta tono okazas ek de "rijs"; se temas pri "ĉu hieraŭ?", eĉ ek de "gis" (kaj eble la tono ankoraŭ plialtiĝas). Kiam la bezono pri respondo estas malpli granda, aŭ kiam oni ne volas montri grandan scivolon, demando povas finiĝi je meza tono.


[ vokaloj (legi)konsonantoj (legi)akcentointonacio ]

Teorio kaj praktiko 

Ĉi tiuj prononc-indikoj priskribas iel ian idealan prononcon de la Nederlanda. En la praktiko, ne ĉio sonas tiel.
      Ekzemple, je la fino de /é/, /í/, /ó/, la sonoreco de la vokalo malpliiĝas, kaj ĝi iel konsonantiĝas. Estas kvazaŭ al /é/ kaj /í/ sekvas iuspeca /j/, kaj al /ó/ (kaj ĉe iuj al /ö´/) iuspeca /ŭ/. Tion oni rimarkas precipe, kiam sekvas alia vokalo: ĉe multaj, "reëel" (reala) sonas iel kiel /ré(j)él!/, "zee-egel" (mar-erinaco, ekino) /zé!(j)éĥël/, "zeeën" (maroj) /zé!(j)ën/, "diamant" /dí(j)amànt!/, "zo-even" (ĵus) /zó(ŭ)é!vën/, "zoöloog" /zó(ŭ)ólóĥ!/. Tamen ne en la prononco de ĉiuj. Ne temas pri io nova: en verko de jam antaŭ pli ol jarcento, mi legis "poweezie" kiel indikon de "neinstruita" prononco de "poëzie" (tie: "poésie") /pó(ŭ)ézí!/.
      Krome okazas iuj asimiliĝoj, kiujn mi ne speciale indikis. Tiel, la kombino /tj/ ne vere sonas kiel /t/ plus /j/, sed ne kiel /ĉ/! (Kvankam ja ekzistas Esperanto- parolantoj, kiuj prononcas Esperantan ĉ kiel tian /tj/...)

Krome, la prononco en multaj lokoj kaj sociaj rondoj estas ankaŭ nuntempe dialekta aŭ dialekteca.
      Lastatempe iuj ecoj de iuj "Holandaj" dialektoj penetras en la Nederlandan "publikan" prononcon (en radio kaj televido, sed pro tio ankaŭ en la prononco de multaj). Temas precipe pri /é/, kiu iras en direkton de /èj/, pri /èj/, kiu iras en direkton de /àj/, pri /ó/, kiu iras en direkton de /òŭ/. Krome okazas malfortiĝo de ne-akcentitaj vokaloj al /ë/ kaj uzo de "Nederlanda" akcento en "Francdevenaj" vortoj: "officieel" /ò!fëŝèjl/, "katholiek" /kà!tëlík/... Aldoniĝas troaj asimiliĝoj, kiel /òmbàj!të/ por "ontbijten" (matenmanĝi), /namënè!jë/ por "naar beneden" (malsupren), perdo de "r" antaŭ konsonanto (ekz. /fëtá!lë/ por "vertalen" (traduki), /nèj!dëlànsë/ por "Nederlandse" (Nederlanda), /wìs!fëwàĥtìn,/ por "weersverwachting" (veter-prognozo) (/wì:rs/ > /wìs/...), /bëfò!bëlt/ por "bijvoorbeeld" (ekzemple) (/vò:r/ > /fò/)), aŭ ĝia realigo per ia /j/: /pájt/ por "paard" (ĉevalo), /òŭfëj/ por "over" (super, trans), k.s. Alia malzorgaĵo estas la aŭdigo de vokalo en "rk" kaj "lk": "werk" (laboro) /wè!rëk/, "wolk" (nubo) /wò!lëk/.
      Mi estas tro aĝa por ŝati tion. Laŭ mi ne temas pri "iom-post-ioma ŝanĝiĝo de la Nederlanda prononco", sed pri "perdo de honto pri malzorga prononco", ĉar tute ne temas pri novaj fenomenoj ("ombieden" por "ontbieden" (devige venigi), k.a. aperis jam (en skribo!) en la 15a jarcento, kaj pluraj aliaj jam de longe aŭdiĝas en ekz. Amsterdamo), nur pri tio, ke oni ne plu zorgas pri ili (kaj ke ankaŭ de prezentistoj en radio kaj televido oni ne plu postulas zorgeman klaran prononcadon). La konsekvenco estas, ke la laŭaŭda kompreno por homoj kun fono alidialekta malplifaciliĝas.


Anglaj vortoj (k.a.) en la Nederlanda 

Ĉi-supre mi nur malofte aludis Angladevenajn (kaj Anglajn) vortojn en la Nederlanda. La ĉefa kialo estas, ke en la Nederlanda ekzistas sufiĉe da fonemoj por pli-malpli "anglece" (aŭ "skotece", "baratece",...) prononci tiujn vortojn. Ne malmultaj Nederlandanoj havas almenaŭ iomete da kono de la najbara lingvo Angla (kaj precipe junuloj aŭskultas ĉiutage (Uson-) Anglalingvajn kantojn) [noto 6], sed oni prononcas ĝin (almenaŭ en Nederlandlingva kunteksto) kutime per Nederlandaj fonemoj. Oni ja rimarkas, ke iuj provas montri la anglecon de vorto, prononcante ĝian vokalon pli longe, ol okazus normale. Tiel /sí:n/ por "scene", se temas pri la kultura aŭ muzika medio, dum la Nederlanda knabina nomo "Sien" estas /sín/ (por sceno aŭ por rimarkinda okazaĵo oni prononcas "scène" laŭ la Franca /sè:!në/), kaj tiel "Playboy" /plé:!bòj/ ne sonas rekte kiel "plee" /plé/ (ne-altkultura vorto por necesejo). Anglaj /é:j/, /ë:ŭ/ (/ó:ŭ/) (":" laŭ Nederlandaj oreloj!) fariĝas, en Nederlandlingva kunteksto, kutime /é(:)/, /ó(:)/. Atentinde estas, ke la Anglan fonemon /â/ [^] (en Anglaj "but" kaj "butter"), Nederlandanoj prononcas kiel /à/ aŭ /ö`/, kaj la Anglan fonemon /ä/ [æ] (en "fat" kaj "that") kiel /è/: "comeback" (reapero de artisto) /kàm!bèk/, /kàmbèk!/ aŭ /kö`m!bèk/, /kö`mbèk!/. (En Flandrio oni pli ofte aŭdas prononcon pli proksiman al la Angla skribo: /à/ por /ä/ [æ], kaj ekzemple /kòm!bàk/ por "comeback".) Ankaŭ "luck" k.s. fariĝas ofte /lö`k/ k.s. ... La du Anglaj "th", en Nederlandlingva kunteksto, kutime sonas /d/ kaj /s/.
      La malmultaj ankoraŭ rekoneblaj Germanaj kaj Skandinaviaj pruntaĵoj estas prononcataj per Nederlandaj fonemoj (ekz. "knäckebröd" /knè!këbrö´t/). Indoneziaj kaj Surinamaj pruntaĵoj kutime havas Nederlandan literumon kaj prononciĝas laŭ tiu.

_____
      ** (IFA**) Povas esti, ke sur via ekrano iuj el la uzataj koderoj prezentas rezulton tute ne deziritan. Krome, ĉar la grandeco de la specialaj literoj, se disponeblaj, ne ĉiam egalas al tiuj de la ĉefa tiparo, la linio povas aspekti ne-ekvilibre. Pro tio mi metis ĉi tiujn indikojn prefere je apartaj linioj. Kiam temas pri fonemoj, la indiko inter "[ ]" fakte estas kontraŭa al la reguloj, sed mi faris tiel por klara diferencigo kun miaj propraj transskriboj inter "/ /". Necesas averto, ke eĉ la IFA-simboloj ne estas precizaj: Se la prononcon de Nederlanda "rozen", Germana "Rose" kaj Franca "rose" oni skribas ĉiufoje ['rozə], tio ne signifas, ke la prononcoj estas identaj, nur, ke tio estas la optimuma priskribo per IFA. Simile pri mia /ró!zë/.
______
      [noto 0] Bertilo Wennergren skribis: "[...] Bonaj TTT-legiloj nun mem traserĉas la instalitajn tiparojn, kaj ekuzas aŭtomate la haveblajn signojn en la instalitaj tiparoj. [...] Ĝenerale, kiam oni uzas "ekzotikajn" signojn en TTT-paĝo (ekz. la Esperantajn supersignajn literojn) estas ege konsilinde tute ne indiki tiparon, ĉar tia indiko povas iafoje malhelpi montradon de tiuj signoj." Kiel ekzemplon li menciis paĝon pri elparolo el PMEG. Do, por legantoj kun tia bona nuntempa TTT-legilo, mi aldonis iujn IFA-literojn, kvankam mi estas malpli optimisma pri ilia senproblema surekraniĝo.
      [noto 1] En 19a-jarcenta ortografio, oni skribis "groei"-"groeijen", supozeble por indiki ĝuste tiun duvizaĝecon. Tiuj, kiuj konsideras tiujn /j/ kaj /ŭ/ kiel konsonantojn radikfinajn ("maai" /m/+/á/+/j/, "nieuw" /n/+/í/+/ŭ/), povas diri, ke en la Nederlanda ekzistas nur tri diftongoj: ĝuste /ö`ŭ/, /àŭ/ kaj /èj/, ĉar tiuj povas okazi antaŭ konsonanto en la sama radiko... Ĉu konsekvence "rijt (aaneen)" (vicigas: "rij"+"-t") estus kvar fonemoj: /r/+/è/+/j/+/t/, kaj "rijt (uiteen)" (disŝiras: "rijt"+"-t"(>nulo)) estus tri: /r/+/èj/+/t/? Por mi ili sonas kaj sentiĝas idente! (Sed eble por iu alia estus simila diferenco kiel ĉe miaj /ö`ŭ/ kaj /ö`j/?)
      [noto 2] Same, kiam oni aŭdas /vé!rìn,/ -- eĉ se unuafoje (similsignifan "koe-ring" (bovin-ringo) mi ja aŭdis) -- povas temi nur pri "ringo de/por brutoj" (por alfiksi ilin al muro, ekzemple, aŭ ringoforma tenejo) ("vee-ring"), kaj ne "risortado", ĉar tio estas /vì:!rin,/ ("vering"); simile, /kö´!rìn,/ -- mi ja aŭdis, ke iu uzas la vorton -- povas esti nur "ringo de/por bilardobastono" (por ornamo sur ĝi aŭ sur muro por starigi ĝin) ("keu-ring"), kaj ne "fizika ekzamenado", ĉar tio estas /kö`:!rìn,/ ("keuring"). (La streketojn en "vee-ring" kaj "keu-ring" mi metis, ĉar en skribo minacas mislego...) Mi scias, ke ne ĉiuj akceptas, ke /é/-/ì:/, /ö´/-/ö`:/, /ó/-/ò:/ estas po du fonemoj -- tiuj parolas ekzemple pri "alofonoj antaŭ samradika /r/" --, sed mi almenaŭ donis miajn argumentojn...
      En iuj junularaj festoj, lastatempe, oni uzas "jes-braceletojn", "ne-braceletojn" kaj "eble-braceletojn", por indiki, ĉu oni serĉas "novajn kontaktojn" aŭ ne. Se ne estus braceletoj, sed ringoj, oni uzus la vortojn "ja-ring" kaj "nee-ring". Inter "ja-ring" (jes-ringo) kaj "jaarring" (jaro-ringo de arbo) aŭ "verjaring" (preskripto, rajto-perdo pro paso de tempo) mi ne rimarkas diferencon signifo-ŝanĝan (eble /já!rìn,/ /já:!rìn,/) kaj do ne decidas pri aparta fonemo; sed, se ekzistus "nee-ring" (ne-ringo) /né!rìn,/, ĝi sonus klare alie ol "nering" (negoco) /nì:!rìn,/.
      [noto 3] Ie mi legis: "Ankaŭ en Esperanto oni foje vidas dekstran kornon por indiki akcenton (ekz. "céntoj da homoj", "málbela"), sed preskaŭ nur en verkoj de Nederlandanoj." -- Mi konsideras tiun uzon Fundamenta, ĉar en la Ekzercaro akcenton indikas ne kursiva aŭ grasa preso, sed ĝuste tiu dekstra korno: "Al. Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no...". Iuj alilingvanoj supozeble pensas, ke la dekstra korno ŝanĝas la prononcon de la vokalo, sed en Esperanto tio do klare ne estas la okazo.
      [noto 4] La difinoj de "tremao" kaj "dierezo" en NPIV estas francecaj; tiu de "umlaŭto" hungareca. La (signo por) "tremao" (Greke: truo, traboro) simple indikas, ke la vokalo estu prononcata aparte (en iuj lingvoj: aparte de la sekvanta (PV), en aliaj lingvoj, kaj en la Nederlanda: aparte de la antaŭa), neniel, ke temis pri diftongo; ja temas pri unu el la signifoj de "dierezo" (disa prononco). La (signo por) "umlaŭto" (Germane: son-aliiĝo) (¨=´´=
//=iama litero e) indikas ŝanĝiĝon de sono (en Germana: antaŭeniĝo), ne necese pro la sekvanta sono (PIV) aŭ vokalo (NPIV). ("Vokalharmonio" ne ekzistas en la Germana.)
      Eble interesa distingo: dupunkto kiel umlaŭto apartenas al la litero (kiel la supersignoj en Esperanto), dum dupunkto kiel tremao apartenas al la interpunkcio. Tio tuj vidiĝas, kiam vorto kun tremao estas dividata je liniofino: "poëzie": "po- ezie", "smeuïg": "smeu- ig". Sen ia diferenco en prononco aŭ signifo. Se, kontraste, vi tiel dividus la Germanan vorton "geächtet" /gëèç!tët/ (proskribita, senrajtigita) al "ge- achtet" (anstataŭ "ge- ächtet"), la prononco fariĝus: /gëaĥ!tët/, kaj la signifo inversiĝus: atentata, respektata!
      [noto 5] En anglalingvaj verkoj pri fonetiko, oni nomas la sonon [ʋ] (IFA-signo: manskriba v) "lip-denta /r/" (r<lbd>), kaj la sonon [ɥ] (IFA-signo: turnita h) "rondlipa /j/" (j<rnd>). Tiuj Anglaj variaĵoj de /r/ kaj /j/ ja sonas simile al la Nederlanda kaj Flandra /w/-sonoj, sed en la Nederlanda lingvo ne ekzistas rilato al /r/ kaj /j/! Kompreneble, la IFA-signo "manskriba v" [ʋ] estas elektita pro simileco al [v], kaj "turnita h" [ɥ] pro simileco al [y].
      [noto 6] Cetere, multaj Nederlandanoj, kiuj pri si mem scias, ke ili nur tre malmulte povas diri en la Angla, pensas, ke ĉiuj aliaj en la tuta mondo bone konas ĝin... Indiki per iuspeca Angla, kiun straton preni por veni al la stacidomo, povas sufiĉe multaj, sed homoj, kiuj kapablas klarigi, kial oni ne prenu la alian vojon, estas malpli oftaj...


Kun danko pro iuj de-eksteraj vidpunktoj al (sed ne plene konsentante kun):
S.A. Mironov: "Kratkij grammatiĉeskij oĉerk gollandskogo jazyka", en: Ĵ.I. Pirot (J. Pierot): Russko-gollandskij slovar'. p.1043ss. Moskva, 1961.
L. Stembor: "Krótki zarys gramatyki języka niderlandzkiego", en: N. Martens, E. Morciniec: Mały słownik niderlandzko-polski polsko-niderlandzki. p.15ss. Warszawa 1985. (Antaŭaj presoj: holendersko-polski polsko-holenderski.)


(C) 2005 Wouter F. Pilger, Lls, NL


Por priparolo de transskribo de Nederlandlingvaj (lok)nomoj nur per Esperanto- literoj, vidu ĉi tie:
Praktika regularo por transskribo de Nederland(lingv)aj nomoj.


indekso wfp


uitspraak Nederlands voor Esperanto- sprekenden | pronunciation dutch netherlandish | niederländische holländische Aussprache niederländisch holländisch | prononciation néerlandais hollandais néerlandaise hollandaise | udtale uttale nederlandsk hollandsk | wymowa niderlandzki holenderski niderlandzkiego holenderskiego