KION LA EDITORO PENSIS, KE LA TRADUKISTO TRADUKIS?

Kelkaj "enigmoj" en la Nederlanda-Kartvela vortlisto de Nikolao Witsen (1705).

[Eo] [En] Wouter F. Pilger (Lelystad)


***** ANKORAŬ MODIFATA - NEKOREKTITA, NEPRETA ESPERANTO-VERSIO *****
***** stato la 1an de novembro 2003 *****
***** komentoj / informoj *****


En 1692-95 la Nederlanda politikisto kaj etnografo (ktp. ktp.!) Nikolao Witsen (1641-1717){1} publikigis sian faman verkon "Noord en Oost Tartarye" (Norda kaj Orienta Tartario) pri landoj kaj popoloj oriente de Moskvio.{2} En la dua eldono (1705) ni trovas vortlistojn por kvanto da tiam tre ekzotikaj lingvoj, inter kiuj Kalmuka, Dagura, Mordvina kaj Korea. (Por iuj popoloj, tio estas la plej frua dokumento pri ilia lingvo!) La plej longa listo estas Kartvela. Wim Lucassen estas publikigonta eldonon de la Nederlanda-Kartvela vortlisto de Witsen, en kiu li identigas la Kartvelajn vortojn, kaj komparas la literumon kaj la signifojn donitajn de Witsen kun la nuntempaj.{3} (Ĉi tiun artikolon provokis provizora raporto, kiun Wim Lucassen publikigis antaŭ ne longe.){4}

Tia identigo, je unua vido, aspektas multe pli facila, ol ĝi estas. Same la Nederlanda, kiel la Kartvela, ŝanĝiĝis de post la fino de la 17a jarcento. La Kartvelaj vortoj en la listo de Witsen aperas en Nederlanda transskribo, kiu estas almenaŭ malpreciza, se temas pri distingado de Kartvelaj sonoj. Enestas por ĉiu vorto unu traduko (kaj jam nur tio estas fonto de problemoj). La informanto(j) (nekonata(j) al ni) eble uzis regionajn vortformojn. Ili klarigis la signifon de la vortoj en maniero nekonata al ni, per lingvo(j) nekonata(j) al ni, al persono(j) nekonata(j) al ni, kies ĉiutaga lingvo estas same nekonata al ni.{5} Tiuj tradukoj estas tradukitaj al la Nederlanda (fare de Witsen aŭ iu alia). En ĉiu stadio de la procezo, eraroj, maltrafoj kaj miskomprenoj okazis neeviteble.

Wim Lucassen skribas, ke li sukcesis parigi preskaŭ ĉiujn 904 vortojn en la listo de Witsen kun nuntempaj aŭ malnovaj Kartvelaj vortoj - t.e.: li trovis klarigon por diferencoj en literumo kaj/aŭ por diferencoj inter la traduko de Witsen kaj la signifo de la vorto. Tamen, por 25 vortoj, laŭ sono similaj aŭ samaj, li ĝis tiam ne sukcesis trovi konekton. Tiujn vortparojn mi provis pritrakti. (Mi ne vidis la 879 aliajn.{6})

En tiuj 25 kazoj, la transskribo de Witsen sufiĉe bele koincidas kun unu aŭ du nuntempaj Kartvelaj vortoj, sed estas malfacile vidi, kiel lia traduko kaj la konata signifo de la vorto povus esti akordigitaj. Prenu ekzemple ĉe Witsen "magali = pulo" kaj en Kartvela "maghali = alta" aŭ "maqali = braĝujo". Tiam oni dubus pri la 17a-jarcenta traduko kaj/aŭ transskribo - sed unue oni devus esplori, ĉu "pulo" kaj "alta", aŭ "pulo" kaj "braĝujo" povus esti akordigitaj!

Ne sciante la Kartvelan...

Fakte - mi ne konas la Kartvelan. Eĉ mia kono pri la Kartvela estas preskaŭ nenia... Do, kiel mi kuraĝas envolviĝi en tio ĉi? Mia preteksto estus, ke lingvaj puzloj ne estas pure ligitaj al specifa lingvo. En ĉi tiu kazo, kono de la Nederlanda kaj de kelkaj eblaj tradukperaj lingvoj estas pli utila - same kiel iom da sperto pri ĉi tiu speco de puzloj.

Dum la lastaj jaroj mi estis envolvita en similaj problemoj fontantaj el studo de Rusaj tradukoj el precipe Nederlandaj kaj Germanaj 17a-jarcentaj gazetoj - tradukoj mane skribitaj, legotaj ekskluzive al la Caro kaj liaj bojaroj. Mi devas koncedi, ke ankaŭ mia kono de la tiutempa Rusa lingvo estas tre limigita. Do mi tre ĝojas, ke mia kun-aŭtoro por tiutemaj skribaĵoj estas specialisto pri ĝi.{7} En tiu ĉi kazo, mi estos tute feliĉa, lasi problemojn pri la Kartvela al specialistoj pri la Georga.

La demandoj, kiujn ni faras al ni mem koncerne tiujn gazeto-tradukojn, povas diferenci de la problemoj renkontataj koncerne la Kartvelan liston de Witsen - la manieroj por trovi respondon estas sufiĉe similaj. Ni volas scii, kiu estis la lingvo de la originalo, kaj ĉu ĝi povus esti influinta la lingvaĵon de la traduko, laŭ gramatiko aŭ laŭ elekto aŭ formo de la vortoj.{8} Kiam la origina gazeto ne estas trovebla (tre malmultaj 17a-jarcentaj gazeto-numeroj konserviĝis{9}), ni devas provi eltrovi, kio povus esti la teksto tradukita. Kiam ni ja trovis gazeto-numeron kun artikolo, kiu povus esti la originalo por la traduko, ni devas tre precize kontroli, ĉu ĝi efektive estis la fonto (ĉar similaj novaĵoj kutimas aperi en diversaj gazetoj, kiuj eble ĉiuj perdiĝis).{10} Kiam estas truo en la sole transvivanta ekzemplero, ankaŭ tiam ni devas imagi, kion la tradukisto tradukis (kaj kontroli, ĉu nia trovaĵo povas eniri en tiun truon!).{11}

Tiumaniere oni povas vidigi, ke ne ekzistas loko nomata Uksermer en Holando (Overmeer: kompostisto mislegis v kiel r; tradukisto mislegis r kiel x - mankas klarigo por la u...) - ke ne okazis batalo apud la insulo Aĥodia (en la originalo, Rhodos aperis kiel Ahodie anstataŭ kiel Rhodie){12} - ke certa sinjoro Jan van Matenesse ne estis "membro de la Supera Sekreta Konsilantaro", sed "prezidanto de la Poldera Estraro" (la tradukisto misinterpretis hoogheemraad kiel hoge geheime raad) - kaj ke la tradukisto ne asertis, ke Petr Koloma estis la reĝo de Hispanio (moderna editoro pensis, ke li estis)...{13} Eble pli praktike: oni povas preventi la ekaperon de fantomaj vortoj en historiaj vortaroj, kiel Rusa gelatence por ekzotika speco de teksaĵo, importita en Nederlandon de la Unuigita Orient-India Kompanio (la editoro de la Rusa traduko interpretis neklaran skribaĵeton kiel ge anstataŭ kiel p - platence (aŭ polotence) estas longeca peco da teksaĵo, kaj la Nederlanda originalo havas lange neus-doecken, kio estas "longaj naztukoj").{14} Kaj, espereble, oni povas preventi tutpaĝajn diskutojn pri kiel la Germana loknomo Lehe (en Holstinio) fariĝis Leher (literumo: Leger) en la Rusa, eltrovinte, ke la traduko Iz Legera vesti pro korolja datckogo ("El Leher novaĵo pri la Dana reĝo") estis erara, ĉar la originalo havis Wt 't Legher van den Coninck in Denemarcken ("El la armeo de la reĝo en <=de> Danlando") - la tradukisto supozeble legis: Wt ('t) Legher. Van den Coninck in Denemarcken. (Rusoj tiutempe ne kutimis pri interpunkcio kaj majuskloj.){15} Ni montris ankaŭ, ke certa traduko el dulingva broŝuro estis farita laŭ la Pola versio en ĝi, ne laŭ la Germana - kio povus helpi al estontaj esploristoj, precipe ĉar aspektas, ke ĝi estas la sola postrestanta traduko laŭ Pola presita teksto en kvindek jaroj aŭ pli (1620-1670...){16} da gazeto-tradukoj por la caro.{17}

Iujn el tiuj aferoj oni povas konstati nur kiam oni trovis la originalon. Multaj konkludoj tamen povas esti atingataj eĉ ne havante la fonton. Ĉiuokaze, mi fariĝis tre konscia pri ĉiuspecaj eraroj kaj miskomprenoj, kiuj povas okazi - en skribado, legado, kompostado, kopiado, tradukado, redaktado (tiam kaj nun),... Mi ankaŭ rimarkis, ke precize pro tiaj eraroj (kaj aliaj specifaĵoj) oni ofte povas veni al sufiĉe precizaj konkludoj pri la lingvo de la originalo, la vortoj uzitaj, ktp. Tio estas: oni ofte povas eltrovi, kion la tradukisto tradukis. (Aŭ eĉ, unu paŝon plie: kiun ideon la origina aŭtoro volis esprimi.{18}) Tiu sperto kaŭzis, ke mi provis eltrovi iujn eblajn klarigojn por la "ne-paraj" traduko-paroj en la artikolo de Wim Lucassen.

Unuavide - la danĝero de po unu traduko

Witsen tradukis unu Kartvelan vorton (kiu povis esti fakte esprimo), donante unu esprimon, ofte unu vorton, en la Nederlanda. Por prezentado pri la aspekto de Kartvelaj vortoj, tio estas akceptebla, sed ni ĉiuj scias, ke preskaŭ neniam unu vorto de iu lingvo korespondas al unu vorto en alia. Ni povas supozi, ke Witsen en sia listo donis la unuan Nederlandan vorton aŭ esprimon, kiu venis al liaj pensoj, kiam li vidis la peran tradukon: la unuavidan signifon (de la vorto nun perdita). Unuavida traduko tamen ne funkcias ambaŭdirekte. La Angla vorto a dean (dekano) en la Nederlanda fariĝus een deken, sed la Nederlanda een deken en la Angla estus a blanket (litkovrilo). La demando farenda ne estas "Kio estus la traduko de ĉi tiu vorto?", sed "Kiu(j) vorto(j) estus tradukataj ĉi-maniere?"

Kiam iu demandas: "kio estas Angla `a stage'?", oni verŝajne ricevos respondon kiel "scenejo", "podio", aŭ, en Nederlanda, een toneel, een podium. Tamen, kiam estas iom da ĉirkaŭteksto, ekzemple "at this stage, we cannot decide" (en tiu ĉi stadio, ni ne povas decidi), la respondo povus esti io kiel "stadio" aŭ "fazo", een faze, een stadium, sed eblas ankaŭ, ke oni ricevas klarigon kiel "(at this) moment" (ĉi-momente), "(at this) time" (ĉi-tempe) aŭ "(at) present" (nun). La unua signifo, kiu venas al ies pensoj sen kunteksto (ofte la unua traduko en vortaro), estas la "unuavida". Tamen, malsamaj homoj povas doni malsamajn signifojn "unuavidajn".

Se iu vorto (ekzemple Kartvela), kiu signifas "fazo" estis tradukita al Angla stage, en la Nederlanda oni redonus ĝin kiel toneel (scenejo, podio). En tiu okazo, se la pera traduko perdiĝis, la konekto toneel - stage - "fazo" estus sufiĉe facile trovebla, ĉar ambaŭ signifoj (scenejo, stadio) de stage estas pli-malpli unuavidaj. Certe, kiam la pera traduko estus time, en la Nederlanda ni vidus tijd (tempo). Trovi tijd - time - "fazo" estus malpli facila. Por present, celita kiel "nun", en la Nederlanda povus aperi geven (doni), ĉar proksimume tiun signifon present havas kiel verbo. Malkovri la vicon geven - present - "fazo" estus tre malfacile, eĉ pli, se oni ne certe scias, kiu estis la peranta lingvo...

Parigi ne-parajn tradukparojn

Wim Lucassen skribas, ke pluraj ne koincidantaj tradukparoj povis esti parigitaj, supozante la Francan, Rusan, Grekan aŭ Latinan kiel la lingvon en kiu la Kartvelaj vortoj de la listo de Witsen estis tradukitaj. Unu ekzemplo: Ĉe Witsen estas gras (gramineo, (paŝto-)herbo) por tzamali, dum tsamali en Kartvela signifas "medicinaĵo". En ĉi tiu kazo, almenaŭ du lingvoj taŭgas kiel perantoj: Franca herbe kaj Rusa trava allasas ambaŭ interpretojn (paŝto-herbo kaj kurac-herbo).{19} Ili ambaŭ plenumas sufiĉe gravan kriterion: oni atendus, ke Witsen (aŭ iu alia) tradukus, ekster kunteksto, herbe trava kiel gras. Tiel ĉi oni povas identigi tzamali kun tsamali. Mi unue provis la Francan (mia kono de la Rusa kaj Latina ne permesas liberan vorto-asociadon). Mi provis ankaŭ la Germanan, ĉar tiutempe ĝi estis vaste uzata. Por ĉirkaŭ 1700, kompreneble ne ekzistis rolo por la Angla. Ne konante la Kartvelan, mi ne povis konsideri ŝanĝojn en la signifo de la Kartvelaj vortoj, nek vortsignifojn ne donitajn en la artikolo de Wim Lucassen.

Malsupre, mi donos (WN) la Nederlandan tradukon de Witsen, kun antaŭ ĝi la numeron en la listo, kun (NU) la (moderna) unuavida signifo de tiu Nederlanda vorto en Esperanto (kiu, kompreneble, povas ne esti la signifo, kiun Witsen havis en la kapo!), tiam (WK) la Nederlandan transskribon de la Kartvela vorto ĉe Witsen, (MK) la (modernan) Kartvelan vorton, kiun Lucassen trovis, en transskribo (WK kaj MK nur indikocele - ĉi tiu artikolo ne temas pri la Kartvela!), kaj (KU) la (modernan) unuavidan signifon de tiu Kartvela vorto en Esperanto.{20} Preskaŭ ĉie mi aldonis (PT) eblan peran tradukon (kio signifas nur: eble io kiel...). (En PT, X = neklara skribo, * = neekzistanta vorto.)

Mi havas la impreson, ke Witsen provis indiki verbojn per "mi ..." kaj (nombreblajn) substantivojn per "unu ..." (fakte nedifina artikolo), kaj ke tio ne signifas, ke "mi" aŭ "unu" fakte troviĝis en la pera traduko. Ŝajnas ankaŭ, ke iuj esprimoj estis mallongigitaj, ekz. dum redaktado aŭ prespretigo.

Povas aspekti strange, ke nur kelkaj paroj havus la Germanan (aŭ la Polan) kiel peran tradukon, sed oni pripensu, ke centoj da tradukparoj koincidis tiugrade, ke la lingvo de la pera traduko estas nedifinebla. Precipe Germanlingva pera versio ofte senprobleme kondukus al akceptebla Nederlanda traduko. Ĉiuokaze, estas sufiĉe certe, ke la listo de Witsen estis kompilita el pluraj listoj kun malsamaj traduklingvoj. Ankaŭ la ofta mencio de misliterumo, mislego, ktp. ne estu surprizo: ĉi tiuj estas la 25 tradukparoj el 900, kiuj ankoraŭ prezentis problemon!

(Por ilustri la procezon de trovado de pera traduko, mi aldonis kelkajn ideojn, kiujn mi devis malakcepti pro unu aŭ alia kialo, en specialaj notoj indikitaj per {x1} ktp.)

Kelkaj sufiĉe verŝajnaj tradukparoj

57 WN Ik bevele - NU mi komandas, mi ordonas - WK kurutzam - MK grvtsams - KU ni kredas - PT confier

Eĉ nun, bevelen povas signifi ankaŭ "konfidi (ion al iu)". (Fr) confier havas tiun signifon de "konfidi", sed ankaŭ "fidi", "havi fidon". Tio sufiĉe proksimas al "kredi". Ankaŭ en aliaj lingvoj tia duvizaĝa verbo "konfidi" povus ekzisti.{x1}

256 WN Een Meir - NU lago ? - WK kary - MK khari - KU vento
aŭ             MK kari - KU pordo - PT baie

Meir fakte ne estas malnova literumo de meer (lago) aŭ meier (intendanto). Ĝi estis albordiĝejo aŭ ankrejo, malferma haveno (fizike, ne politike), aŭ marbranĉeto.
(Fr) baie estas "ankrejo" aŭ "golfeto", kaj ankaŭ "malfermaĵo de pordo aŭ fenestro". La kombino de "ankrejo" kaj "golfeto" pli ol pravigas la tradukon Meir.{x2}

Mi ne trovis ligon por la signifo "vento".

267 WN De Hiel - NU la kalkano - WK pranggi - MK phrangi - KU Franco - PT latin

Ĉi tie, Witsen skribas de (la) anstataŭ een (iu, unu). Devas esti kialo por tio. En la Franca, mi supozis, estis la le.
En la 17a jarcento, en la Levanto, la esprimo "Franko" (Franc, Franque) estis uzata por (Okcident-) Eŭropanoj ĝenerale, aŭ almenaŭ por tiuj, kiuj parolis Latinidan lingvon (la t.n. "Lingvo Franka" estis helplingvo sur bazo de tiuj), aŭ tiuj supozataj esti Rom-Katolikoj. Tio eblus ankaŭ en Kartvelio. En la Franca, tiun signifon oni esprimis per latin (latinulo, (Sudokcidenta) Eŭropano). La faranto de la listo ĉe Witsen supozeble legis la tin. (Fr) (le) tin estas "subbloko" (en ŝipfarejo) aŭ "kilo" (de ŝipo). En la Nederlanda tio estas kiel. Eble la kompostisto mislegis unu literon. (Aŭ okazis miskompreno: hiel(ing) estas parto inter la kilo kaj la posta steveno de certaj ŝipoj, kaj la malsupra parto de masto. Witsen devus scii: li verkis libron pri ŝip-konstruado kaj ŝipado tra la jarcentoj kun vortaro de maristaj terminoj...{21})

303 WN Bequaem - NU povanta, kapabla, kompetenta - WK tzinti - MK tsindi - KU garantiaĵo - PT prêt

(Fr) prêt (iam: prest) estas "prunto" (kiu povus inkluzivi garantiaĵon), aŭ "antaŭpago" (kiu povus esti garantiaĵo). Kiel adjektivo, prêt estas "preta", "povanta", "en pozicio" (por fari ion). Bequaem kovras plurajn signifojn de prêt. (Ke prêt ne estas garantiaĵo sed prunto, ne tre zorgigas min - priskribo de la kontrakto (en kiu ambaŭ estas parto) povus facile konduki al tiu miskompreno.){x3}

365 WN Een vet Mensch - NU grasa homo - WK kuavi - MK gvami - KU kadavro de homo - PT corps (homme)

(Fr) corps estas "korpo de mortinto", sed ankaŭ "korpo" ĝenerale. Krome ĝi povas signifi "dikeco", "(dika) ventro". Ankaŭ la Latina vorto corpus, se uzata en la Nederlanda, kutime havas la kromsignifon "dika/grasa".

536 WN Een vuur - NU fajro - WK ekidna - MalnovK ekhidna - KU (speco de reptilio) - PT couleuvre

Lucassen mencias, ke malnov-Kartvela ekhidna venis de la Greka. En la Greka ĝi signifis serpenton (vipuron). Laŭ Lucassen, en Kartvela ĝi estis nomo por "speco de reptilio". (Fr) couleuvre estas kelkaj specoj de ne-venena serpento; couleuvre / couleuvrine estis longa kaj maldika speco de portebla kanono, nomita laŭ la serpento. En la Nederlanda, een vuur povis esti ankaŭ "pafilo" aŭ "kanono". Mi supozas, ke Witsen ĉi-foje celis "iuspeca pafilo".{x4}

621 WN Een Wind - NU vento - WK kvutzi - MK kvithsi - KU ĉevalido - PT pouliX

Ĉi-kaze, een wind ne estas vento, sed aparato por volvi (ŝnuron): "vinĉo" aŭ "pulio". (Por "vento", normale ne nombreblaĵo, ne estus nedifina artikolo.) (Fr) poulie estas "pulio". (Fr) poulain (misliterumita: poulin?{22}) estas "ĉevalido", pouliche estas "ĉevalidino". La vorto povus koruptiĝi dum kopiado.{x5}

655 WN Laken - NU drapo - WK tzochin - MK dzjochi - KU bastono - PT IIIec^ = ŝest"

Rusaj ŝerst' (lano, lan-ŝtofo) kaj ŝest" (stango, fosto) en la tiutempa manskribo aspektus tre simile.{23},{x6}

657 WN Ik snork - NU mi ronkas - WK kantzanrep - MK gavdzjavreb - KU mi imitas - PT affecter

Ik snork povis (kaj ankoraŭ povas) signifi ankaŭ "mi fanfaronas", "mi pretendas". La signifo "mi pretendas (esti tio aŭ tiu, kiu mi ne estas)" estas sufiĉe proksima al "mi imitas". La Franca verbo affecter (fanfaroni, pretendi, kvazaŭi) povus esti bona kandidato, sed kompreneble ankaŭ alia lingvo eblus.

667 WN Ik Speele - NU mi ludas - WK tvare - MK thvare - KU luno - PT crossant

(Fr) croissant estas la "lun-falĉilo". (Fr) crossant venas de crosser, kio signifas "ludi/frapi pilkon (k.s.)" (en la Nederlanda: "de bal spelen") - se crosse (kurba bastono) estas la frapilo, kiel en golfludo, hokeo,... Fakte tiutempe simila sporto estis populara (Nederlande: "kolven", (Fr) "crosse"). Kiel tradukon, mi atendus "Ik speele den bal", sed la pilko povus esti perdita dum redaktado aŭ prespretigo.

672 WN Een Rug - NU dorso - WK ate - MK ade - KU ekstaru! leviĝu! - PT rücken

Ĉi tie mi ne trovis korespondaĵon per la Franca. (Plej proksima estus: do(r)s estas "dorso", dehors! estas "eliru!") Sed Germana Rücken estas "dorso", kaj rücken kiel verbo povas signifi "leviĝi", "transiri", "foriri por sidi/stari ie alie". Sufiĉe proksima.

694 WN Een Sweep - NU vipo - WK piri - MK piri - KU buŝo, vizaĝo - PT Zug

Germana Zug estas "streko", "vizaĝ-trajto", kaj, i.a., ĉevaloj tirantaj ĉaron. Ĝi ne estas vipo. Sweep povus esti komposteraro por Streep (linio, streko) (en la tiutempa skribo, tio eblis), kaj tio estus unuavida traduko de Zug. Tamen, laŭ la marista vortaro de Witsen{21}, sweep estas ŝnuro por tiri aŭ fiksi kablon. Ankaŭ tio en la Germana estas Zug (aŭ Zug-Leine). La rilato inter "linio en la vizaĝo (trajto)" kaj "linio", kaj inter "linio" kaj "tiri" ekzistas en pluraj lingvoj: ankaŭ Franca trait (iam: traict) estas vizaĝ-trajto, streko, kaj ŝnuro por tiri (kvankam eble ne por tiri kablojn).

802 WN Keyen aen den Oever - NU Ŝtonoj sur la bordo - WK mekvape - MK mekhvabe - KU kupro-forĝisto - PT gravXXr

(Fr) gravier estas "gruzo", "sablo kun ŝtonetoj" ("ŝtonetoj sur la strando..."). (Fr) graveur estas "gravuristo". Kredeble la Kartvela kupristo beligis siajn produktojn gravurante ilin. Kaj iu misliterumis, misaŭdis aŭ mislegis. (Ekzistas en la Franca profesioj je -eur kaj je -(i)er...) Kiam skribiĝas gravier, povus esti, ke keyen aen den oever venas unue al ies pensoj.

815 WN Hoozen - NU (iama speco de) pantalono - WK chelsachos - MK chelsachothsi - KU sekigtuko - PT braie

(Fr) braie (iam: braye) estis "bebo-vindaĵo". "Vindotuko" povus facile akordiĝi kun "sekigtuko". Krome, braie estis (malnova Gaŭla tipo de) "pantalono". Ankaŭ Nederlanda hoozen estis "pantalono". (Germana Hose daŭre estas.){x7}

832 WN Een uitgieting - NU elverŝ(aĵ)o - WK tzkarat - MK thsjkharad - KU rapide - PT coulé

Ajna verŝado, en diversaj lingvoj, povas esti rapida.
(Fr) couler estas "(el-) verŝ(iĝ)i", aŭ "gisi (metalon)"; (comme) coulé estas "verŝ(it)e", "ĵet(it)e", kio povas signifi "rapide". Witsen skribas een por nombrebla substantivo. Supozeble li komprenis (un) coulé "gisaĵo".

Paroj kun demandsignoj, sed tamen eblaj

402 WN Een Zyde - NU flanko - WK metzepari - MK medzebari - KU ĉashundo - PT Seidenhund

Germana Seidenhund (`silko-hundo') estas i.a. "spanielo", kio estas ĉashundo. En la Nederlanda, tio estas zyde-hond. Tamen, mi ne jam trovis la mallongan formon een zyde. Ĉu la hundo perdiĝis dum prespretigo?{x8}

744 WN Ik schiet met Pylen - NU mi pafas per sagoj - WK taperte - MK daberdi - KU vi aĝiĝis - PT *acher

(Fr) archer (arkpafi) kaj agé (aĝiĝinta, aĝa) povas soni tute simile, se ne-Franclingvano prononcas. Ankaŭ en skribo, g kaj ch povis aspekti simile.{24} Se acher estus skribita aŭ legita, la interpreto archer estas tute ebla.

758 WN Aengenaem - NU plezura, agrabla - WK achali - MK achali - KU nova - PT *chermant

(Fr) germant estas "ĝermanta", "ekevoluanta", t.e. "nova"; charmant estas "ĉarma", "(tre) agrabla"; cherement estas "kare" (kaj "kore" kaj "multekoste"). Ĉiuj tri, se prononcataj de ne-Franclingvanoj, povas soni tre simile. Ankaŭ en skribo, g kaj ch povis aspekti simile.{24} Se chermant estus skribita aŭ legita, la traduko aengenaem, kiu kovras kaj cherement kaj charmant, estus bona solvo.{x9}

790 WN Een Blad - NU folio - WK mokepini - MK mokepili - KU hakita (en pecojn) - PT hache ?

(Fr) haché estas "hakita en pecoj" (pri ligno, viando,...); hache estas "hakilo" (aŭ alia ilo por (dis)haki). Tamen, blad estas la klingo de la hakilo, ne la hakilo mem. Ĝi estis uzata ("parto por tuto") kiel ĝenerala vorto por ilo por haki aŭ tranĉi.{x10}

822 WN Verhooging - NU altigo, pliigo - WK vitamasep - MK vithamasjeb - KU mi ludos - PT hausse (d'enjeu)

Se en la Kartvela la ludo temas pri mono, kaj se "mi ludos" signifas "(mi ne ĉesos, sed) mi plialtigos mian ludriskon", en diversaj lingvoj la pera traduko povus rezulti en verhooging (plialtigo). (Fr) hausse d'enjeu (plialtigo de la ludrisko) povus esti ebla.{x11}

La ceteraj paroj (ne jam kun vera solvo)

439 WN Goud - NU oro - WK sugli - MK sjughli - KU - kverelo - PT zlot ??? / Groll ???

Pola zloto (oro), zlot (ataki unu la alian(?)).
Germana Groll (rankoro, kolero) povus eventuale esti legata kiel Golt (anstataŭ Gold (oro)).{25}

496 WN Een Bekende - NU konato - WK kamchmari - MK gamchmari - KU seka - PT sXchant ? / *saichant ?

Een bekende estis ne nur "konato", kiel kutime nun, sed ankaŭ "konanto" (iu, kiu scias pri aferoj, estas informita pri aferoj). En la Franca, sachant estas "konanta", kaj un sachant estas "konanta / informita homo", "spertulo" (ekz. en kortumo) (kontraste al un savant, kiu estas "instruitulo", "klerulo"). (Fr) sec/sèche estas "seka"; séchant estas "sekiganta" aŭ "sekiĝanta". Se la dua litero estus nelegebla, la miskompreno povus okazi. Ankaŭ se saichant estus skrbita: tio sonas kiel sé- kaj aspektas kiel sa- (a kaj ai alternas en la verbo savoir). (Sed kial "sekiganta" / "sekiĝanta", se la vorto estas "seka"?)

509 WN Laken - NU drapo - WK sultzota - MK sul thsota - KU iomete - PT petit pXX ???

(Fr) un petit peu estas "iomete". (Fr) drap à petit poil estus "drapo kun mallonga vilaro". Mi ne trovis la mallongigon petit-poil, sed eble Witsen aŭdis tiun inter drap-komercistoj. La vorto peu tiuokaze devus esti legita kiel poil (io inter la du ne taŭgus, se "drapo" ne estus menciita) - kio eventuale estus povinta okazi.{26}

827 WN Hooy - NU fojno - WK metzirepa - MK metsireba - KU al mi estos oferita - PT soin ???

(Fr) soin estas "zorg(ad)o", "sindediĉo". Plej probable la vorto estis skribita per longa s (kiel f sen horizontala streko). Ĝi povus esti mislegita kiel foin (fojno). Kiugrade "zorgo" aŭ "sindediĉo" rilatas al "ofer(ad)o"?{x12}

844.1 WN Een Vlo - NU pulo - WK magali - MK maghali - KU alta
aŭ            MK maqali - KU braĝujo - PT poXl ???

(Fr) puce (iam: pulce) estas "pulo". (Fr) pou estas "pediko"; pouilleux estas "plena je pedikoj". La malnova literumo por "pediko" kaj "pedikoj" estas poulx. Tamen, Latina pulex estas "pulo". (Fr) poêle (iam: poële, poelle, poile) estas "pato" (tiutempe ankaŭ: sur tripiedo super fajro), aŭ "forno".{27} Pato super brulanta karbo aŭ ligno rememorigas braĝujon. Koruptiĝinta formo kiel pouil(e) povus esti misinterpretita kiel luis (pediko), aŭ eĉ, pro la Latina formo, kiel vlo (pulo).

Por la konkurenca signifo "alta" mi ne trovis indikon (ĉu puloj alte saltas?) [sed vidu la noton!] {28}

Singarde

La lasta rimarko (pri puloj alte saltantaj) montras, ke ĉi tiu proceduro de retro-tradukado estu aplikata singarde. La tradukoj ambaŭflanke de la lingvobarilo devas esti bonsencaj. La pera esprimo ne necese estu unuavida traduko aŭ eĉ vera traduko de la Kartvela vorto (kunteksto eble kondukis al alia interpreto, kaj povas esti, ke la tradukanto parafrazis la nocion), sed la esprimo uzita de Witsen estu ebla unuavida traduko de la pera versio (por li, ni devas supozi, ofte entute ne ekzistis kunteksto). Nur tiam ni rajtas konkludi, ke la Kartvela vorto ĉe Witsen probable estas identa kun (aŭ proksime parenca al) tiu, kiun Lucassen trovis.

Hokus-pokus

Ĉi tiu maniero por eltrovi la identecon de vortoj povas foje aspekti kiel hokus-pokus, magiaĵo - oni povus pensi, ke ĝi estas tiel malpreciza, ke apenaŭ eblas akcepti ĝin kiel pruvon. Efektive, ne ekzistas pruvo. Sed oni nur provu preni paron da senrilataj vortoj en sia propra lingvo, kiuj sonas (preskaŭ) same, kaj tiam provu trovi en antaŭe difinita alia lingvo (ne proksime parenca) unu vorton, kiu povus servi kiel traduko de unu el la samsonaj vortoj, kaj estus tradukata per la alia. Laŭ mia sperto, (preskaŭ) samsonaj paroj por kiuj tio eblas, estas tre maloftaj. En ĉi tiu kazo, se la paro vere estas paro, la antaŭsupozo estas, ke la Kartvela vorto celita de Witsen kaj tiu trovita de Lucassen estas la sama aŭ proksime parencaj, kaj ni scias certe, ke pera traduko ekzistis. Pro tio mi fidas, ke trovado de ebla pera versio estas helpo por decidi, ke la du vortformoj reprezentas la saman vorton.

Por pli ol duono de la 25 "mankantaj ligoj" mi certas, ke la pera traduko, kiun mi imagis, forigos ĉian dubon pri la identeco de la vorto ĉe Witsen. Pluraj aliaj klarigoj, dependaj de la nekontrolebla skribformo de certaj literoj, por mi - kaj espereble por aliaj - estas tiel konvinkaj, ke mi fidas, ke mi povas diri, ke 99% de la vortoj en la Kartvela listo de Witsen nun estas identigitaj. Plaĉa nombro. Mi ĝojas, ke mi povis kontribui al tio unu procenton, aŭ eble eĉ du.


Notoj

{1} Por impreso pri Nicolaas Witsen (en la Angla), vidu la retpaĝon de Marion H. Peters: http://www.xs4all.nl/~mhpeters/.
{2} "Tartario" estis ĉio de, krude, la rivero Volgo ĝis Japanio, de la Himalajoj ĝis la Norda Glacia Maro. Ĝi malmulte rilatas al la nuntempaj Tataroj aŭ al Tatarstano. La verko de Witsen estas fama almenaŭ inter la popoloj pri kiuj li skribis, ĉar li ofte estis la unua, aŭ unu el la unuaj, kiu faris tion.
{3} Lucassen 2003a.
{4} Lucassen 2003. En p. 169: "Fine nun restas 25 vortparoj kun nekomprenata signifo-korespondo. [...] Kiu helpos puzli?"
{5} Tiaj informoj povas esti utilaj, ekzemple ĉar tiutempe ne nur la Rusa, sed ankaŭ la Franca, Germana kaj Nederlanda kutime estis (aŭ almenaŭ povis esti) skribataj ĉiu per alia skribo-tipo. (Ĉirkaŭ 1700, la `moderna' Itala skribo estis vaste uzata en Francio, sed ne jam plene konkeris Nederlandon aŭ Germanion. La malnova Rusa skribo, sufiĉe malsama de la nuna, estis baldaŭ formortonta, sed la skribreforma kampanjo de caro Petro ankoraŭ ne okazis.) Tiu situacio ofte kondukis al skribformo-eraroj, kiel la uzado de literformo apartenanta al skribo A, dum skribado en skribo B, aŭ kiel skribado de citata alilingva vorto per la `neĝusta' skribo. (Se mi citas Rusan vorton Puma - kiumaniere la leganto sciu, ĉu mi celas, per Esperanto-sonoj, p-u-m-a aŭ r-i-t-a? Kaj, se mi ne diras, ke ĝi estas Rusa, kiu, vidante Puma, pensus pri Manjo?) La problemoj poulin / poulie (vidu noton {22}) kaj peu / poil (vidu noton {26}) povus esti ekzemploj de tio. La uzo de nepropra lingvo kompreneble povus kaŭzi ankaŭ aliajn erarojn kaj miskomprenojn. [En la teksto de ĉi tiu artikolo, kun escepto de IIIec^ en vorto n-ro 655 kaj en noto {23}, la Rusan mi ĉiam transskribis per Latinaj literoj!]
{6} Mi ne celas, nek kapablas, ripeti la projekton de Lucassen... Mi esperas, ke ĉi tiu artikolo por li estos ĝustatempa por utiligi miajn trovaĵojn. 879 estas retorikaĵo - la vera nombro estas 875: vidu noton {19}.
{7} Ŝia nomo estas Ingid Maier. Vidu la referencojn malsupre.
{8} ekz. Maier 1997. Aliaj, kiuj faris tiuspecajn demandojn: ekz. Waugh 1979, Schibli 1988, Dem'janov 2001.
{9} Vidu ekz. Maier 2003.
{10} kp. Maier 2003a, aŭ la enkondukon al Maier 1997.
{11} Kelkaj ekzemploj de truoj tiel `plenigitaj', estos montrataj en Maier 2005?. En malmultaj okazoj, ekzemplero de la gazeto en kiu ne estas truo en la koncerna novaĵo, estis poste trovita en alia arĥivo. Por malgrandaj truoj (kelkaj vortoj) la retro-traduko montriĝis kutime esti preciza aŭ preskaŭ preciza; por pli grandaj truoj, ĝi en du kazoj estis tute akceptebla, kaj en unu kazo sufiĉe malsama de la vera enhavo.
{12} Maier 2003a, 56.
{13} Por Uksermer, hoogheemraad, Koloma, vidu Maier & Pilger 2001: 227, 227, 226, aŭ Maier & Pilger 2000: 41, 42, 40.
{14} Maier & Pilger 2003, 207.
{15} Maier & Pilger 2003, 211; Dem'janov 2001, 43.
{16} Ni ne jam pristudis la gazeto-tradukojn post 1670.
{17} Maier & Pilger 2003a.
{18} kp. Pilger 1993 (pri tradukado de poezio).
{19} Lucassen 2003, 171, kie li donas kelkajn pliajn ekzemplojn. Por la paroj, de li donataj kiel mon temps > montagne ("tempo" > "monto") kaj argenter > argenté ("ĝi kostas" > "arĝentita stano"), mi pensas pri montre > mont kaj (il) nous faut (de l') argent > nouveau[!] argent. Vidu noton {6} por scii, kial mi ne skribas pli pri tio.
{20} WN, WK, MK kiel en (kaj KU laŭ) Lucassen 2003, 169-170. MK en Kartvela skribo oni trovos tie. Por pli bona komparo kun la literumo de Witsen, mi lasis la transskribon de Lucassen en ties Nederlandeca formo. (Konsideru, se vi volas, j kiel supersignon super la antaŭa litero, kaj prononcu ch kiel ĥ.)
{21} La marista vortaro de Witsen: Witsen 1671, pp. 481 ss.
{22} En iuj stiloj de malnova Germana manskribo, e kaj n aspektis simile. Se skribita per tia skribo, poulin povis aspekti kiel poulie. Sed skribado de Franca vorto per Germanaj literoj estis `ne kiel devas'. (Vidu noton {5}.)
{23} Rusa: ŝerst' (lano, lan-ŝtofo), ŝest" (stango, fosto). En la Rusa 17a-jarcenta kancelaria manskribo (skoropis') la literoj r kaj t kutime estus skribitaj per signoj super la aliaj literoj (vynosnye bukvy), kaj la levita t inkluzivus la molan signon ' aŭ la malmolan signon " aŭ iun ajn alian literon, aŭ nenion. Unu vorto aspektus kiel IIIec^ (ŝest"), la alia kiel IIIèc^ (ŝerst'). Povus esti (sed ne necese) neintencita streketo super la e de ŝest", pro kiu ĝi aspektus kiel ŝerst'. Se la lastaj literoj estis skribitaj per normalaj literoj sur la skriblinio, la signoj por ' kaj " povis aspekti same. (Kp. Belajev 1911 kaj Maier & Pilger 2000, 90.) (La stilo de manskribo en la fonto de Witsen ne estas konata. Por la Rusa, tiutempe ĝi inkluzivus levitajn literojn r.)
{24} En (Nederlanda aŭ Franca) manskribo, g povis aspekti kiel kombino de c plus longa h. (Kp. Horsman 1986, 15.)
{25} Pola: zloto (kun streko tra aŭ super la l, eble malatentita) estas "oro"; zlot (sen streko) estas "birdoj kolektiĝantaj" (multaj birdoj alflugantaj kaj surteriĝantaj en unu loko, antaŭ kuna forflugo), "kure kolektiĝantaj, amasiĝantaj homoj" (multaj homoj rapide kolektiĝantaj en unu loko; tuj-amasiĝo), aŭ simple "kolektiĝo, kunveno" (nuntempe ekz. de skoltoj). Ĉu povis temi pri malpli amika kolektiĝo? En iuj lingvoj (ekz. Pola kaj Nederlanda) "alflugi" povas esti "(kolere) ataki". Ĉu tiuspeca kverelo estas celata? Ĉu povis ekzisti Polaj peraj tradukoj? Witsen havis bonajn kontaktojn kun Poloj, sed ĉu ili kontribuis al la Kartvela listo?
En malnova Germana manskribo, majuskloj ofte estis ornamaj, sed ne ĉiam tre klaraj. Eblas, ke la Germana vorto Groll (rankoro, kolero) estis skribita tiel, ke ĝi povis esti legata kiel Golt (oro): tio celita kiel r povus esti legita kiel parto de la majusklo G (kp. Horsman 1986, N-ro 88) - ke la l estus legita kiel t estas malpli surprize, se vorto Goll ne ekzistas. (La samaj aferoj povus okazi en moderna manskribo.) Ne estas granda signifodiferenco inter "havi kverelon kun iu" kaj "koleri al iu" aŭ "senti rankoron kontraŭ iu".
{26} En malnova Nederlanda manskribo, efektive e povis aspekti kiel o kaj u (kutime skribata ú) kiel il, sed, ĝenerale, ĉirkaŭ 1700, Francaj vortoj, eĉ en Nederlandlingva ĉirkaŭteksto, ne estus skribataj per malnova Nederlanda skribo. (Tio precize povas esti la kialo por la mislego...) La ŝancoj por io tia en Germana skribo estas malpli grandaj. (Vidu noton {5}.) La speco de manskribo en la fonto de Witsen estas nekonata.
{27} Fakte la poêle estas pato, kaj le poêle estas forno. Ambaŭ venas de Latina patella. En la Hispana, paella - manĝo preparita en pato super brulanta karbo aŭ ligno - estas nomita laŭ la (Kataluna) pato.
{28} En malzorga manskribo, poe(l)le (pato, forno) povus esti legata kiel pu(l)ce (pulo). En same malzorga Rusa skoropis'-manskribo, vysoko (alta) povus esti legata kiel bloĥa (pulo)! - t.e.: neniu solvo!


Malakceptitaj ideoj

[Ne estas surprize, ke foje ekzistas pli da kandidatoj por pera traduko, se tiuj havas partojn de siaj semantikaj kampoj komune, sed pli aŭ malpli frue aperas kialo, pro kio unu taŭgas kaj la alia ne.]

{x1} [for:] Antaŭe, (Fr) commander (kaj Nederlanda bevelen) signifis ankaŭ "rekomendi" kiel en: "rekomendi sian animon al la Sinjoro"; sufiĉe proksima al "kredi". Necesus tamen ekstra indiko, kiel: commander (son âme).
{x2} [for:] (Fr) ouverture (malfermaĵo) signifis ankaŭ malfermaĵon al la maro - kiel ankaŭ malfermaĵon de pordo. Tamen, ouverture estus tradukita per meir (anstataŭ per opening) nur se estus ekstra informo, kiel ouverture (porte) (pordo) skribita aŭ legita kiel (port) (haveno). (Literumo tiutempe ne estis normigita!)
[for:] Sufiĉe simpla klarigo estus porte ouverte (malferma pordo) skribita aŭ legita kiel port ouvert (malferma haveno). Tiuokaze, tamen, oni mirus kial Witsen ne skribis simple open haven.
{x3} [for, sed ne tute:] (Fr) habile, kiel ĝia evidenta Nederlanda traduko bequaem, estas "povanta, kapabla" kaj "rajtigita, rajtohava". Mi vidas eblan konekton inter tiu "rajto" kaj "garantiaĵo". (Rajtoj (dokumentoj pri rajtoj) povas esti donataj kiel garantiaĵo por prunto: prêt sur titres.)
[for, sed ne tute:] Tiutempe, bequaem povis signifi ankaŭ "komforte" (kiel nun en la Germana), do ĉiuspeca pera traduko signifanta "sekure" aŭ "sekura" povus taŭgi. La Kartvela vorto tamen indikas objekton.
{x4} [for:] Salamandro tradicie estas asociata kun fajro. Ĝi ne estas reptilio, sed similas al lacerto. Ĉu la pera traduko povus esti "fajro-lacerto" aŭ io simila? (Lingvo?) La "lacerto"-parto tiam estus malaperinta dumvoje.
(Een vuur ne povas esti "fajro" kiel fenomeno, nur iu konkreta fajro.)
[for:] "Fajro" en signifo "pafado" ((Fr) tir tiraillement) ne estas verŝajna: Witsen probable ne estus uzinta la nedifinan artikolon een en tiu kazo. Nomon de reptilio sonantan kiel tir mi ne trovis.
[for:] [Povas esti, ke Witsen ankoraŭ distingis vier (fajro) kaj vuur (pafado, pafilo).]
{x5} [for:] (Fr) poulain estas "ĉevalido", sed ankaŭ breto (aŭ du traboj) por ruli (vin-) barelojn supren aŭ malsupren - povus esti uzata iu vinĉo. Mi dubas, ĉu tion oni tradukus kiel een wind.
{x6} [for:] (Fr) ramie (Nederlanda: ramie ramee) estas tekso-fibro el Ĉinia aŭ Orient-India urtiko; ramille (proksimume same prononcata) estas "tigeto"; ramée estas "branĉoj kun folioj" (ĉu fortranĉitaj aŭ super la kapo). Nek tigeto, nek branĉo kun folioj estas taŭga kiel "bastono", kaj ajna speco de urtika teksaĵo (muslino) (Nederlanda: neteldoek) estus tro maldika por esti nomata laken. Povus esti konfuzo pri Francaj vortoj por bastonoj, branĉoj kaj tigoj - sed ne estus miskompreno pri muslino aŭ laken en 17a-jarcenta Nederlando en la ĉirkaŭaĵo de Witsen, mi pensas...
[for:] Nederlanda laken povis kaj povas esti ankaŭ "littuko" (kiu povus esti pli maldika kaj ne lana). Sed tiuokaze, Witsen estus skribinta een laken.
[for:] (Fr) pique estas "pikstango", do pinta bastono; piqué estas iu speciale teksita kotonaĵo. Nederlanda laken principe estas feltita lana teksaĵo.
{x7} [for:] (Fr) chausse estas, nun, longeca peco de teksaĵo, kiun (Francaj) profesoroj metas sur la maldekstra ŝultro de sia robo aŭ togo; ĝia koloro montras la fakultaton al kiu ili apartenas. Aspektas, ke ili kutimis porti siajn ŝtrumpojn sur sia ŝultro, ĉar la vorto povis kaj povas esti nur "ŝtrumpo" aŭ iu funelforma felta "filtro-sako" (por (spic)vino, k.s.) La pluralo, chausses, estas speco de (strikta) pantalono tiutempa, Nederlande: hoozen. Ĉi tio faras sencon nur, se la Kartvela sekigtuko estas aŭ estis iel tuboforma, aŭ speco de ŝtofo kian oni antaŭe uzis por volvi ĉirkaŭ kruroj aŭ piedoj, aŭ se la ŝtofo estis de tipo iam uzata por filtri.
{x8} [for:] Unue mi pensis pri zij(de)-hond (flank-hundo), kiel ekzistanta zij-geweer (zy(d)-gheweer) (flank-armiloj: persona(j) armilo(j), ofte sabro), en la Germana tio povus esti Seitenhund kiel ekzistanta Seitengewehr. Sed tiam mi trovis Nederlandan zijdehond kaj Germanan Seidenhund por "silko-hundo" (ekz. spanielo) - Nederlanda zijde (zyde) estas "flanko" kaj "silko".
[for:] Een zyde povus esti ankaŭ "flankaĵo (da lardo)". (Fr) flèche havas ankaŭ tiun signifon, apud "sago" kaj "fulmo". Ĉu povus esti "hundo rapida kiel sago" aŭ "fulmrapida"? Tamen, flèche estus tradukita kiel pijl (sago), se mankus ekstra indiko.
{x9} [for:] Franca frais kaj Germana frisch povas signifi kaj "plezura" (ekz. varmeta vetero dum somero) kaj "nova". (En la Nederlanda, la vorto diferenciĝis: "fris" (por la vetero) kaj "vers" (por la lakto) - kazo de metatezo, kian Wim Lucassen renkontis multajn, komparante la Kartvelajn vortojn ĉe Witsen kun la modernaj formoj). (Lucassen 2003, 170ss.) Tamen, aengenaem laŭ mi ne estas evidenta traduko por frais frisch.
{x10} [for:] (Fr) feuillet estas "malgranda folio", sed povus esti ankaŭ "maldika peco de", "tranĉaĵo". Tio povus esti parto forhakita (sed ne, kutime, en la Franca). Se estus skribite feuillet, oni atendus en Nederlanda blaadje bladje (malgranda folio), sed fakte feuillet estas ankaŭ folio (du paĝoj) de libro, en la Nederlanda: blad.
[for:] (Fr) tranché povas esti "distranĉita" (normale per tranĉilo), dum tranche estas plata peco detranĉita aŭ desegita. Ĝi povus esti plato da marmoro aŭ tabulo da ligno. Tiam la traduko blad estus ĝusta. Sed ĝi ne estas unuavida traduko de tranche.
{x11} [for:] Se la Kartvela esprimo rilatas al teatro aŭ muziko: (Fr) estrade (levita platformo, podio) estus tradukita per verhooging, ĉar la vorto estas uzata ne por scenejo en teatro. Sed ĝi certe estas taŭga vorto por scenejo, podio ekster teatro, kie oni plenumus teatraĵon, muzikon, ktp. Tamen, Witsen ne uzis la nedifinan artikolon een, do, se li estis konsekvenca en tio, li probable ne pensis pri objekto.
[for:] [Alia vorto por "pligrandigo" en la Nederlanda estas opvoering. Tio povas signifi ankaŭ "prezento de teatraĵo". Se ajna pera traduko estus tradukita kiel opvoering, kaj se tio dum redaktado fariĝis verhooging, tio donus alian klarigon. Sed nur se.]
{x12} [for:] (Fr) faucher estas "falĉi"; fauchage estas "falĉado", sed ankaŭ "la rezulto de falĉado", t.e. "fojno". (Fr) fauche estas ankaŭ la herbo kuŝanta sur la kampo por sekiĝo (kaj por fariĝi fojno). (Fr) faucher povas esti ankaŭ "detrui, mortigi (multajn aŭ ĉiujn)" (pri Morto, malsanoj,...), aŭ "pafi al pluraj direktoj" (por larĝaskala mortigo). Ambaŭ povus rilati al "oferi". Ankaŭ en aliaj lingvoj, "falĉi" povus rilati al "mortigi (multajn)". Sed, ĉu tiuspeca "ofero" estas celita?
[for:] (Fr) meule estas "fojnamaso" (kaj probable estus tiel tradukita!), immoler estas "oferi (per mortigo)", sed mi ne vidas konekton. (La verbo mollen en la Nederlanda (akceptita slango) signifas "mortigi", "ruinigi", mollement (kvazaŭ-Franca substantivo en la Nederlanda, sen rilato al la Franca adverbo, kiu signifas "tenere") estas dokumentita por "mortpikado" en 1731.) (Kp. Endt 1974, 90, kie ĝi estas ligita al Romaa muló (morta).)


Vortaroj

17a-jarcentajn signifojn mi kontrolis en (i.a.):

Nederlanda
WNT = Woordenboek der Nederlandsche taal op cd-rom, Leiden 2000. (papere: 1864-1998)
[Kovras la Nederlandan lingvon de 1500 ĝis 1920. Ĝi inkluzivas informojn el 17a-jarcentaj (kaj pli malnovaj) vortaroj, kiuj estas malfacile troveblaj en la metrojn streĉanta papera eldono de `la plej granda vortaro en la mondo'.]

Franca
DAF = Dictionnaire de L'Académie Française, Premiere édition (1694)
Jean-François Féraud: Dictionaire critique de la langue française (1787-1788)
ambaŭ en: Dictionnaires d'autrefois
Interreto: http://www.lib.uchicago.edu/efts/ARTFL/projects/dicos/onelook.html
kaj - ĉar la kontribuintoj de Witsen supozeble laboris pli frue kaj observis nek la preferojn, nek la literumon de la Académie - uzante diversajn malnovajn literumojn:
Dictionnaires de la Renaissance (Jean Nicot: Thresor de la langue françoyse (1606), kaj pli fruaj vortaroj).
Interreto: http://www.chass.utoronto.ca/~wulfric/dico_tactweb/tiden.htm

Germana
Gugli la malmultajn vortojn koncernatajn, donis sufiĉe da informoj.


Referencoj

Beljaev, I.S. (1911). Praktiĉeskij kurs izuĉenija drevnerusskoj skoropisi. Moskva. [Praktika kurso por lerni la malnovan Rusan skribon skoropis'.]
Dem'janov, V.G. (2001). Inojazyĉnaja leksika v istorii russkogo jazyka XI-XVII vekov. Problemy morfologiĉeskoj adaptacii. Moskva. [Alilingva leksiko en la historio de la Rusa lingvo de la 11a-17a jarcentoj. Problemoj de morfologia adaptado.]
Endt, Enno [1974]. Bargoens woordenboek. Kleine woordenschat van de volkstaal. 2e druk. Amsterdam. [Ĵargona vortaro. Malgranda vorttrezoro de la popola lingvo.]
Horsman, P.J., e.a. (1986). Schriftspiegel. Nederlandse paleografische teksten van de 13e tot de 18e eeuw. Zutphen. [Skribo-spegulo. Paleografiaj tekstoj el Nederlando, el la 13a ĝis la 18a jarcento.]
Lucassen, Wim J.M. (2003). `Omzetten en omzetten is twee', en: Die het kleine eert, is het grote weerd. Festschrift voor Adrie Barentsen (= Pegasus Oost-Europese Studies 1). Amsterdam. pp. 167-175. [Transigo kaj transigo estas du.]
Lucassen, Wim J.M. (2003a, aperonta). Witsen's Dutch-Georgian word list in Noord en Oost Tartarye (Amsterdam 1705, pp. 506-515) provided with Modern Georgian, Dutch, English and Russian equivalents. [La Nederlanda-Kartvela vortlisto de Witsen en Noord en Oost Tartarye (Amsterdam 1705, pp. 506-515) provizita per modernaj Kartvelaj, Nederlandaj, Anglaj kaj Rusaj ekvivalentoj.]
Maier, Ingrid (1997). Verbalrektion in den "Vesti-Kuranty" (1600-1660). Eine historisch-philologische Untersuchung zur mittelrussischen Syntax (= Acta Universitatis Upsaliensis. Studia Slavica Upsaliensia 38). Uppsala. [Verba rekcio en "Vesti-Kuranty" (1600-1660). Historia-filologia esploro pri la meza-Rusa sintakso.]
Maier, Ingrid (2003). `Amsterdamer und Haarlemer Zeitungen ("Couranten") des 17. Jahrhunderts im Niedersächsischen Staatsarchiv zu Oldenburg', en: Gutenberg-Jahrbuch 2003. Mainz. pp. 170-191. [Amsterdamaj kaj Harlemaj gazetoj ("Couranten") de la 17a jarcento en la Malsupra-Saksia Ŝtata Arĥivo en Oldenburg.]
Maier, Ingrid (2003a). `Die Übersetzungen westeuropäischer Zeitungen am Moskauer Gesandtschaftsamt von 1660 bis 1670: Zur ersten Ausgabe der Vesti-Kuranty mit Paralleltexten', en: Swedish Contributions to the Thirteenth International Congress of Slavists, Ljubljana, 15-21 August 2003 (= Slavica Lundensia Supplementa 2). Lund. pp. 51-74. [La tradukoj de okcidenteŭropaj gazetoj en la Moskva Diplomatia Kancelario de 1660 ĝis 1670: Je la unua eldono de la Vesti-Kuranty kun paralelaj tekstoj.]
Maier, Ingrid (2005?, preparata) = V-K VI/2 = Vesti-Kuranty, 1660-1670 gg., Ĉast' II, Inostrannye istoĉniki k russkim perevodam. Moskva. [Vesti-Kuranty 1660-1670, Parto 2, Eksterlandaj fontoj por la Rusaj tradukoj.]
Maier, Ingrid & Pilger, Wouter (2000). Duamana traduko por la Rusa Caro. Pri 17a-jarcentaj novaĵ-tradukoj en "Vesti-Kuranty". Lelystad.
Maier, Ingrid & Pilger, Wouter (2001). `Second-hand translation for tsar Aleksej Mixajloviĉ - a glimpse into the "Newspaper workshop" at Posol'skij prikaz (1648)', en: Russian Linguistics 25. pp. 209-242. [Duamana traduko por caro Aleksej Miĥajloviĉ - rigardeto en la "Novaĵo-laborejon" en Posol'skij Prikaz (1648).]
Maier, Ingrid & Pilger, Wouter (2003). `VOC-ladinglijst vertaald voor de Russische tsaar (1667)', en: Die het kleine eert, is het grote weerd. Festschrift voor Adrie Barentsen (= Pegasus Oost-Europese Studies 1). Amsterdam. pp. 191-213. [Kargo-listo de la Unuigita Orient-India Kompanio tradukita por la Rusa caro (1667).]
Maier, Ingrid & Pilger, Wouter (2003a). `Polnische Fabelzeitung über Sabbatai Zwi übersetzt für den russischen Zaren (1666)', en: Zeitschrift für slavische Philologie 62:1. [Pola fabel-gazeto pri Sabbataj Cvi tradukita por la Rusa caro (1666).]
Pilger, Wouter F. (1993). `Ĉiu originalo estas traduko - ĉiu traduko estu re-traduko', en: Survoje 16 (Sevastopol'). pp. 10-28.
Schibli, Roland (1988). Die ältesten russischen Zeitungsübersetzungen (Vesti-Kuranty), 1600-1650. Quellenkunde, Lehnwortschatz und Toponomastik. (= Slavica Helvetica 29). Bern. [La plej malnovaj Rusaj gazet-tradukoj (Vesti-Kuranty), 1600-1650. Fontoj, pruntvortoj kaj loknomoj.]
Waugh, D.C. (1979). `News of the False Messiah: Reports on Shabbetai Zevi in Ukraine and Muscovy', en: Jewish Social Studies 41, 3-4. pp. 301-322. [Novaĵoj pri la falsa Mesio: Raportoj pri Shabbetai Zevi en Ukrainio kaj Moskvio.]
Witsen, Nicolaes (1671). Aeloude en hedendaegsche scheeps-bouw en bestier: ... Verrijckt met een reex verklaerde Zee-mans spreeck-woorden en benamingen. ... Amsterdam. (Represoj: Alphen a.d. Rijn, 1979; Franeker/Alphen a.d. Rijn, 1994.) [Antikva kaj moderna ŝip-konstruado kaj ŝipado: ... Riĉigita per serio da klarigitaj maristaj proverboj kaj terminoj. ...] La marista vortaro estas en Interreto: http://pc-78-120.udac.se:8001/WWW/Nautica/Etymology/Dutch/Witsen(1671)_p481.html


> > Item, au bon maistre Françoys! < <


[Esperanto] [English]

Nicolaas (Nicolaes, Nikolaas) Witsen : Noord en Oost Tartarye (Tartarije) : 1705
woordenlijst Nederlands-Georgisch - poging tot verklaring van enkele onwaarschijnlijke vertalingen
Nikolao Witsen : Norda kaj Orienta Tartario (Tatario) : 1705
vortlisto Nederlanda-Kartvela - provo klarigi kelkajn neprobablajn tradukojn
Nicolaas (Nicholas) Witsen : Northern and Eastern Tartary : 1705
word list Dutch-Georgian - an attempt to explain some improbable translations
(C) 2003 Wouter F. Pilger, NL8223ZS26